Dio Benu numero 77-1/2010

al la arkivo de jarkolektoj 1991-2010

 


 ALPAROLO DE LA PREZIDANTO

Karaj gefratoj!

La nuna jaro 2010 estas por IKUE (Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista) kaj por la Ĉeĥa IKUE-Sekcio la jaro tre grava. IKUE nunjare solenas sian centjariĝon, ĉar ĝi estis en la monato aprilo de la jaro 1910 fondita en Parizo. Sian centjariĝon IKUE solenos precipe per kaj dum la 63-a IKUE-Kongreso, kiu tiucele okazos ĝuste en la loko de sia fondo, do en Parizo. Dum la kongreso oni certe ne nur rememoros diversajn gravajn historiajn okazintaĵojn, sed ankaŭ prijuĝos la staton de IKUE post cent jaroj de ĝia ekzisto kaj ĝian perspektivon por la estonteco.

Ankaŭ por la Ĉeĥa IKUE-Sekcio la jaro 2010 estas la jaro grava, ĉar antaŭ 20 jaroj, do en la jaro 1990 okazis ĝia refondigo post ĝia kontraŭvola likvido en sepdekaj jaroj de la pasinta jarcento fare de tiamaj komunista fisistemo kaj estraro de Ĉeĥa E-Asocio aganta sub la premo de la tiutempaj regantoj. La dudekjara jubileo ankaŭ estas konvena motivo por bilancado. Ĉu la dudekjara periodo de la sekcia ekzistado estis la tempo sufiĉe bone eluzita prospere al la difinitaj taskoj kaj celoj laŭ la sekcia organiza regularo kaj eblecoj de la apartaj membroj? Ĉiu mem al si respondu. La Organiza Regularo aperis en la sekcia revuo Dio Benu n-roj 04-4/1991, 12-4/1993 kaj 17-1/1995. Por tiuj, kiuj havas aliron al interreto, ĝi estas akirebla en ĉeĥlingva versio <www.ikue.org/cz/orgrad-cz.htm> aŭ la versio esperantlingva <www.ikue.org/cz/orgrad-esp.htm>. En la sekcia renkontiĝo okazonta en la tagoj de la 7-a ĝis la 9-a de majo en Žirovnice ni havos la eblecon pridiskuti tiun temon. Laŭ mia opinio la dudek jaroj de la sekcia ekzistado estis plenigitaj de multaj gravaj aranĝoj kaj aktivadoj: tri IKUE-kongresoj kun mescelebroj de episkopo Mons. Giovanni Locatelli el Italio, de la Kardinalo Miloslav Vlk, la ĉefepiskopoj Jan Graubner kaj Karel Otčenášek kaj episkopo Josef Hrdlička (1995 en Olomouc, 2002 en Kroměříž, 2005 en Velehrad), dek kvar IKUE-tendaroj en Sebranice kaj tieaj vizitoj kun mescelebroj de episkopoj Karel Otčenášek, Josef Hrdlička kaj Josef Kajnek. Okazis multaj belaj kaj spirite riĉaj renkontiĝoj diversloke. La sekcio ankaŭ organizis skribajn kursojn de Esperanto. Kaj nunjare jam la dudekan jaron aperadas regule la sekcia kvaronjara revuo Dio Benu. Domaĝe, ke nur malmulte la sekciaj membroj kontribuas al ĝia enhavo. Nuntempe la sekcio havas je 82 membroj malpli ol en la jaro 1990. Multaj fervoraj kaj aktivaj niaj membroj forpasis, kaj ni esperu, ke ili elĉiele plu favoras niajn aktivadojn. En la dudekjariĝo de la novtempa ekzisto de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio ni dankegu al Dio pro la multegaj benoj kaj elpetadu la benojn ankaŭ por la plua ĝia ekzistperiodo.

Kaj nun, karaj gefratoj, ni direktu rigardon al la proksima estonteco, al la nuna jaro. En la monato majo do okazos la tradicia renkontiĝo de la sekcio, nunjare en la urbeto Žirovnice. Tre ĝojiga estas, ke la renkontiĝon denove partoprenos ankaŭ niaj karaj gefratoj el Slovakio. Sendube ĝi estos denove belega aranĝo, ankaŭ tial, ĉar ĝin helpos kunaranĝi nia frato Max Kašparů.

Eluzu la eblecon ĝin partopreni, aliĝu per la almetita aliĝilo. Kun eksterlandaj gefratoj ni ĝojatendu renkonton somere en Parizo en ĝia grava parto Montmartre kun la superba Baziliko ligita al la kulto de la Sanktega Koro de Jesuo kaj liaj aperoj al sankta Maria Alacoque. La kongreso okazonta tiuloke estu nia dankesprimo al Jesuo Kristo por centjara ekzisto de IKUE kaj por la bona starto en la duan jarcenton, ĉar sen Dia beno vanas homa peno. Karaj gefratoj, tre kore mi dankas al ĉiuj, kiuj kiel ajn subtenadis nian aktivadon. Bv. plu konservi vian favoron. Miloslav Šváček

al la indekso


 KIEL AGAS LA PAPO?

Papeco atingis dum pontifikeco de Johano Paŭlo la 2-a kaj nun sub Benedikto la 16-a eksterkutiman supron de la estimo kaj rekono. Malgraŭ tio ekzistas la homoj, kiuj la agadon de la papo, intence aŭ senkonscie, erare komprenas kaj interpretas. Kritiko alvenas el ekstere, sed ankaŭ el interne. Kiam estis Benedikto la 16-a prefekto, ni havis certecon. Sed nun ekestas necerteco – aŭdiĝas el iuj homgrupoj. Jen unu ekzemplo de intenca desinformo el lasta tempo: Kiam la papo dum lasta paŝtista vizito en Turkio post obligacia vizito de tombo de Kemal Atatürk enskribis en Oran Libron, ke Turkio estas ponto inter Eŭropo kaj Azio, komprenis la ĉefministro Erdogan tiun tekston kvazaŭ la papo sin esprimis por akcepto de Turkio al Eŭropa Unio.

La papo per sia penetra kaj analiza observokapablo vidas tute klare, kiel la homŝipo sen Dio simile kiel Titanik mergiĝas al la fundo.

Konsidere al:
• daŭrantaj kritikaj konfliktoj en Palestino, Afganistano kaj Irako, kiuj kiam ajn povas fariĝi monda katastrofo;
• danĝero, ke terorismaj ŝtatoj kiel norda Koreio aŭ islamaj fundamentalistoj akiros pli frue aŭ pli poste nukleajn armilojn kaj per tio ili povas kaŭzi neimageblajn damaĝojn;
• tutmonda morala dekadenco, kiu rezultiĝas en disfaloj de familioj, abortigoj, aidoso kaj demografia evoluo en okcidentaj landoj;
• manko de politika monda aŭtoritateco, kiu kapablus solvi globalajn problemojn – iuj vidas tian aŭtoritaton en prezidentoj de UNO, Usono aŭ Ruslando – restas por la mondo decida demando: Kiu nuntempe povas ludi rolon de morala aŭtoritato kaj savi la homon antaŭ la pereo? Estas tio nur la papo!

Tial la papo parolas kun ĉiuj bonvolemaj homoj, eĉ se ili estas „religie surdaj“, sed li konserviĝas la konscion, ke sen moralaj principoj la mondo ne havas estontecon.

Sed iuj homoj plu demandas, kion signifas interreligia dialogo, tiaj renkontiĝoj, kiuj estas en Asizo aŭ vizito de la papo en moskeoj kaj granda respekto por la fremdaj religioj. Ĉu ne vekos tio ĉe la homoj impreson, ke la diversaj religioj estas nur la diversaj vojoj al Dio, ke ne ekzistas unu vero, sed ekzistas pli multaj veroj, kiuj havas la saman validon, kaj tial la misia agado de Kristo perdis sian sencon?

La papo, kiu moviĝas en nivelo de la interreligia dialogo, scias, ke transvivo de la Eklezio en iuj landoj kaj senĝena disvastigado de la kristanismo, tio signifas plenumo de la ordono de Kristo, bezonas respektadon de la homaj rajtoj, precipe de la religia libereco. Se la religio estas disvastigata perforte, se ekzistas memmortigantaj atencantoj en Dia nomo, kiuj sin konsideras martiroj, ne estas ebla la paco eĉ ne la kristanaj misioj. La papo povas trovi interkonsenton por tiuj agadoj nur tiel, se li parolas kun ĉefuloj de la mondaj religioj kaj esprimas al ili pacience respekton.

Por la kristanoj validas ordono el Vespermanĝejo, por ke ili konservu unuecon. La papo Benedikto la 16-a konsideras tiun taskon kiel prioritaton de sia pontifikeco. El sia longtempa sperto kiel prefekto de Kongregacio por Kredinstruo li konas malfacilaĵojn de tiu ĉi strebado, kiel estas dogmaj diferencoj, kulture formita pensmaniero kaj longtempa divido. Kiel estas eble realigi, ke la kristanoj parolu unuvoĉe? Al kiu la papo sin turnu? Al tiuj, kun kiuj ni havas pli grandan dogman proksimecon kaj kun kiuj ni havas la validajn sakramentojn, do al la ortodoksuloj, aŭ ĉu al protestantoj, kun kiuj ni havas komunan nur la bapton kaj kun kiuj nin dividas grandaj diferencoj en la instruo? Al tio aldonas sin cirkonstanco, ke la protestantoj tiun unuecon ankoraŭ pli malproksimigis per ilia sinteno al divorcoj, homoseksualeco, abortigoj, enpraktikado de virina pastreco kaj episkopeco. La papo parolas kun ĉiuj. Sed ĉar ekzistas ne nur ekumeno, sed ankaŭ ekonomio de fortoj, por ke ni pli proksimiĝu al la unueco, ni devas prefere nin orientiĝi al la ortodoksuloj, eĉ se tio estas el protestanta vidpunkto pli malmulte ĝojiga.

Poste ekzistas ankoraŭ la interna eklezia nivelo. Ekzistas ĉi tie katolikoj, kiuj pro malbona evoluo ene de la Eklezio kaj per pasiva rezisto rilate al diversaj papaj ordonoj, kiel ekzemple „Kunlaboro de laikuloj en sacerdota servo“ aŭ instrukcio „Redemptoris Sacramentum“ por rebonigo de malordaĵoj en liturgio, ili postulas pli severan intervenon de la papo. Ili demandas, ĉu la papo konas faktan staton en lokaj eklezioj, aŭ ne. Li ĝin konas! Poste onidire tio estas ankoraŭ pli malbona. La papo estas ĉefo, kiu devas la homojn gvidi. Ĉu ne preterlasas la papo sian gvidrolon? Ĉu ne mankas klara orientiĝo kaj unusignifaj decidoj?

Ni prenu kiel ekzemplon novembran viziton de la germanaj episkopoj „Ad limina“. Kiu atenteme tralegas la papan alparolon al la episkopoj, povas konvinkiĝi, ke la papo ellasis eĉ ne unu sferon de la malĝusta evoluo. Li indikis ĉiujn kaŭzojn per la ĝusta nomo kaj postulis rebonigon. Se la rebonigo ne realiĝas, ne estas tio eraro de la papo, sed manko de lojaleco kaj volo por realigo de la rebonigo ĉe mem la episkopoj. Kritikistoj diros, ke tio ne estas ekskuzo. Des pli onidire li devus interveni. Sed kiam la propra problemo baziĝas en nesufiĉo de obeemo, poste ni devas memorigi al ni, ke eĉ ne diktaturoj funkcias, se la gravaj kunlaborantoj la obeemon ne praktikas. Sed la Eklezio ne estas diktaturo. Cetere neniu estas malhelpata, por ke tie, kie li estas, aktivadu en la spirito de la evangelio, ekzemple kiel gepatro ĉe edukado de siaj infanoj, en okupo kiel konscienca laboranto, en civitana vivo kiel kuraĝa atestanto de la kredo. Ne estas ja juste aljuĝadi al la papo kulpon por ĉiuj malĝustaĵoj en la religia sfero.

Hubert Gindert (El Der Fels 1/2007)

al la indekso


 ORIENTIĜO

Certan ĉeĥan katolikan episkopon en lia eksterlanda vojaĝo ĵurnalistoj demandis, ĉu li apartenas inter la episkopojn orientiĝintajn fundamente aŭ progresive. Momenton li hezitis kaj poste respondis: „Mi apartenas inter la episkopojn orientiĝintajn katolikece.“

La respondo tre saĝa, kaŝanta pli da respondoj ol la demandoj.

Alivorte... Kristo en unu epoko montriĝas liberale, en la dua konserveme. Tial kristano devas esti nek liberalulo, nek konservativulo. Li estu de Kristo.

Max Kašparů

al la indekso


 PREĜO AL JESU-INFANO DE PRAGO

La preĝo de la Papo Benedikto la 16-a al Jesu-Infano de Prago, kiun li preĝis okaze de sia vizito en preĝejo de la Virgulino Maria Venka en Praha la 26-an de septembro 2009.

     Sinjoro Jesuo, ni havas Vin antaŭ la okuloj kiel infanon kaj ni kredas, ke Vi estas Filo de Dio, kiu fariĝis homo pere de la Sankta Spirito en sino de la Virgulino Maria.
     Simile kiel en Betlehemo ankaŭ ni, kune kun Maria kaj Jozefo, anĝeloj kaj paŝtistoj, adorkliniĝas antaŭ Vi kaj konfesas, ke Vi estas nia ununura Savinto.
     Vi fariĝis malriĉa, por ke ni riĉiĝu el via malriĉeco: donu, ke ni neniam forgesu malriĉulojn kaj tiujn, kiuj suferas.
     Protektu niajn familiojn, benu al ĉiuj infanoj de la tuta mondo kaj donu, ke nin ĉiam regu la amo, kiun Vi alportis, por ke ĝi igu la vivon pli feliĉa.
     Donacu al ĉiuj homoj, Jesuo, ke ili komprenu mesaĝon de Dia naskiĝo, ke ili komprenu, ke vi venis donaci al la tuta homa familio lumon, ĝojon kaj pacon.
     Ĉar Vi estas Dio kaj Vi vivas kaj regas kun Dio la Patro en unueco kun la Sankta Spirito en ĉiuj jarcentoj. Amen.

La Jesu-Infanon ornamas kroneto, kiun al Li donacis Papo Benedikto la 16-a dum sia vizito en Ĉeĥa Respubliko. Ornamado de la Jesuo-Infano de Prago per kronetoj kune kun vestigado en vestetojn apartenas al tradicio de Jesu-Infano. La reĝan kroneton, kiun donacis al Li la Papo, ornamas kromalie ok konkaĵoj, kiuj estas simboloj de sankta Aŭgusteno. Sub la kroneta kruceto kaŝiĝas surskribo kun dato de la papa donaco. La kroneton ankaŭ riĉigis veraj perloj kaj grenatoj. La kroneto estas pretigita el arĝento kaj orumita.

La Jesu-Infanon de Prago vizitadas kredantoj el la tuta mondo kun petoj pri elaŭdo de iliaj petoj. La statueto estas laŭ fakuloj historie dokumentita en la 16-a jarcento. Legendo rakontas, ke Jesueto aperis al hispana monaĥo, kiu laŭ lia aspekto elmodlis la vaksan statueton. Laŭ plua legendo posedis la statueton sankta Tereza de Jesuo, fondintino de nudpiedaj karmelaninoj. Ŝi onidire ĝin donacis al sia amikino, kies filino vizitis Pragon. Kiam en la jaro 1556 dukino Maria Manrique de Lara iĝis edzino de Vratislav el Pernštejn, ŝi ricevis la statueton de sia patrino kiel geedziĝan donacon. Ŝia vidva filino Polyxena el Lobkovic poste la valoran statueton donacis en la jaro 1628 al la klostro de nudpiedaj karmelanoj ĉe preĝejo de la Virgulino Maria Venka en Prago.

al la indekso


 KRISTNASKO 2009

„Tiu Vivo estas la Lumo de la homoj – kaj la Lumo brilas en la mallumo, kaj la mallumo ĝin ne venkis.“ (Joh 1,4-5) +! Ave Maria kaj Joseph! Karaj geamikoj, tio estis skribita jam antaŭ du mil jaroj. Malgraŭ ĉiuj ŝajnaj venkoj de la malbono ne ĉesis la Lumo lumi. Plu ĝi brilas en la mallumo kaj la lumo ne venkos ĝin, ĉar la Lumo – la Vorto estas Dio! Ni estu kun Maria kaj Jozefo kunlaborantoj de la Lumo kaj tiel ni helpos heligi nian mondon! Kun beno por Vi kaj ankaŭ ĉiuj viaj proksimuloj memoras kaj pri la preĝo kaj „kruceto“ petas via                    
                                                                                            + Karel, ĉefepiskopo

al la indekso


 OCEANO DA VERO

Rano sur la fundo de la puto estas konvinkita, ke la ĉielo ne estas pli granda ol la potkovrilo. Vietnama proverbo.

Mi trovis en subtegmentejo de la malnova lernejo malgrandan broŝureton el kvindekaj jaroj. Ne tutaj dudek paĝoj de la teksto, prezo du kronojn. Titolo? Kompendio de la sciencista ateisto.

Tiam sufiĉis tralegi tiun ĉi spirite malfortan verketon kaj la leganto, kiu el tiu ĉi „faksfero“ neniam ion alian legis, povus opinii, ke li tiumomente estas ne nur forĝita ateisto, sed ankaŭ sciencisto. La titolo ja tion proklamis...

La tempo progresis, la prezoj de la presaĵoj altiĝis, la similtemaj broŝuroj ne plu aperadas, sed unu restis: stultulo, al kiu sufiĉas tiel ege malmulte al tio, por havi la impreson, ke li scias maksimumon. Anstataŭ mallarĝmensecaj kompendioj hodiaŭ aperas vico da taggazetoj, semajngazetoj, monatĵurnaloj – kaj ju pli riĉaj ili estas por la okulo, des pli malriĉaj ili estas por la animo. Sed la „saĝa“ leganto ĝojegas. Danke al ili li scias, eble kiel unua en la paneldomo, kun kioma virino edziĝas tamburisto el muzikista grupo sur la kvardeka loko de la nuntempa popmuziko. Tio ja estas informo rekte la vivon savanta...

Nia saĝulo tiumomente sentas sin esti eksperto de la kulturaj okazaĵoj en la mondo, sed ankaŭ plene informita kaj valora civitano de sia lando. La intensiva sento de la propra ensekretiĝo poste ekaperos en la momento, kial li per tiel grava „vero“ feliĉigas la ĉirkaŭan, ĝis nun neinformitan mondon. Tiam li sentas sin kiel vera apostolo de la novaj ideoj.

Krom tio, ke li estas konanto de la detalaĵoj, li eĉ havas altkulturitan bongustecon. La alispecan ĵurnalon li do neniam prenus en la manon.

Al la ĝojo de la homa animo apartenas la scio, ke post flako de la konado estas la oceano de la vero – kaj post ĝi la senfina Dio. Tial tiuj vere saĝaj sopiras ĉiam pri plua kaj plua sciado. Jam la latina proverbo diradis: Timeo lectorem unius libri (Mi timas leganton de nur unu libro).
                                                                                                                           Max Kašparů

al la indekso


 LA EŬKARISTIO DENOVE APERIGITA

Per mistikaj travivaĵoj de Catalina Rivas, bolivia stigmatizita mistikulino, volas Sinjoro Jesuo kaj lia Patrino instrui al ni pli utilan kaj fruktodonan partoprenon en la granda evento de nia savo, kiu renoviĝas en la sankta meso. Jen kelkaj fragmentoj el ŝiaj skribaĵoj.

Kiam mi en festo de Anunciacio eniris preĝejon, la ĉefepiskopo kaj pastroj eliradis el sakristio. Dipatrino diris al mi: Hodiaŭ estas la tago, kiam vi ricevos instruon. Mi volas, ke vi bone koncentriĝu, por ke vi tion, kion vi travivos, povu dividi kun la tuta homaro.

La unua afero, kiun mi rimarkis, estis ĥoruso de belaj voĉoj, kiuj kantis de malproksime. De tempo al tempo la muziko proksimiĝis kaj poste malproksimiĝis kiel muĝado de la vento. La ĉefepiskopo komencis la sanktan meson, kaj kiam li atingis al pentesprimo, Maria diris al mi: Petu la Sinjoron el profundo de la animo, por ke Li pardonu al vi pekojn, per kiuj vi ofendis Lin. Tiel vi povos inde partopreni la grandan privilegion, kiu estas la sankta meso. Mi ekpensis: Ja mi estas en la stato de la graco, hieraŭ mi pekkonfesis. La Dipatrino respondis: Ĉu vi pensas, ke ekde hieraŭ vi per nenio ofendis la Sinjoron? Permesu, ke mi memorigu al vi kelkajn aferojn. (...) Kaj vi diras, ke vi Dion ne vundis? Vi venis lastmomente, kiam la celebrantoj jam eliradis, kaj vi volas partopreni la sanktan meson sen la antaŭa preparo... Kial vi ĉiuj alvenadas ĝis en la lasta momento? Vi devas veni pli frue, por preĝi, por ke la Sinjoro sendu al vi la Sanktan Spiriton, por ke Li donacu al vi pacon kaj purigu vin de la spirito de tiu ĉi mondo, de viaj maltrankvilecoj, problemoj kaj distriĝemo. Li kapabligos vin, por ke vi povu travivi tiujn tiel sanktajn momentojn (...) Tio ja estas la plej granda miraklo. Vi venis travivi la momenton, kiam al vi la plejalta Dio donas sian la plej grandan donacon, kaj vi ne kapablas tion ŝati.

Kiam eksonis Gloro al Dio en la altoj, la Dipatrino diris: Gloru kaj adoru el la tuta via amo la Plejsanktan Triunuon kaj agnosku, ke vi estas unu el ilia kreaĵo.

Komenciĝis liturgio de la vorto kaj Maria ordonis al mi, ke mi ripetu post Ŝi: Sinjoro, hodiaŭ mi volas aŭskulti vian vorton kaj alportadi multe da fruktoj. Mi petas, ke via Spirito purigu mian koron, por ke en ĝi via vorto elkreskadu kaj disvolvadu. Poste la Plejsankta Virgulino diris: Mi volas, ke vi primeditu la legaĵojn kaj la homilion. Memoru, ke tio, kion diras Skribo, ne revenas, antaŭ ol ĝi donas fruktojn. Se vi diligente aŭskultos, parto el tio, kion vi aŭdos, en vi restos. Vi devas klopodi dum la tuta tago memorigi al vi tiujn vortojn, kiuj ekefikis je vi. Iam tio povas esti du versikloj, alifoje tuta legaĵo el la evangelio, kaj iame nur unu vorto. Gustumu ĝin dumtage kaj ĝi iĝos parto de vi. La vivo ŝanĝiĝos, se vi permesos, por ke la Dia Vorto transformigu vian personecon.

Dum oferado la Dipatrino diris: Preĝu tiamaniere: Sinjoro, mi oferas min al Vi tia, kia mi estas, ĉion, kion mi havas kaj povas. Ĉion mi enmetas en viajn manojn. Ĉiopotenca Dio, pro meritoj de via Filo, ŝanĝu min. Mi petas vin por mia familio, por ĉiuj homoj, kiuj batalas kontraŭ ni, kaj por tiuj, kiuj sin konfidis en miajn preĝojn.

Subite komencis el benkoj eliri staturoj, kiujn mi pli frue ne vidis. Tio aspektis, kvazaŭ el la plej proksima najbareco de ĉiu persono en la katedralo eliris alia persono kaj baldaŭ la sanktejo pleniĝis de junaj, belaj homoj. Ili estis vestigitaj per blankecaj vestoj. Ĉiuj eniris la ĉefan navon kaj poste direkte al la ĉefaltaro. La Dipatrino diris: Rigardu, tio estas la gardanĝeloj de tiuj personoj, kiuj estas en la preĝejo. Via anĝelo forportas viajn donacojn kaj viajn petojn antaŭ altaron de la Sinjoro. Parto el ili portis kvazaŭ oran pladeton kun io, kio brilis per pura ora lumo. La Plejsankta Virgulino diris al mi: Tio estas anĝeloj de tiuj, kiuj oferas la sanktan meson multintence kaj kiuj konsciiĝas, kio signifas soleni la sanktan meson. Ili havas kion por doni al la Sinjoro. Oferu tiumomente al la Sinjoro vin mem. (...) Donacu al Li viajn dolorojn, esperojn, malĝojojn, ĝojojn kaj petojn. Memoru, ke la sankta meso havas senliman valoron. Tial estu malavara eĉ en la petoj. Post la unuaj anĝeloj iris tiuj, kiuj havis malplenajn manojn. La Dipatrino diris al mi: Tio estas anĝeloj de tiuj, kiuj estas ĉi tie ĉeestantaj, sed neniam ili ion oferas. Ili ne interesiĝas pri la travivado de ĉiu momento de la sankta meso kaj ne havas la donacon, kiun ili volus alporti al la altaro. Fine de la irantaro estis la anĝeloj, kiuj estis tre malĝojaj, ili havis la manojn kunpremitaj al la preĝo, sed teren direktitan vidon. Tio estas la gardanĝeloj de tiuj, kiuj alvenis nur pro devo, sen la sopiro partopreni la sanktan meson. La anĝeloj estas malĝojaj, ĉar ili havas nenion, por meti al la altaro krom siaj preĝoj. (...) Ne afliktigu vian gardanĝelon. Petu pri multo, sed ne nur por vi mem, por ĉiuj. Memoru, ke la ofero, kiu plej multe plaĉas al la Sinjoro, estas tiu, en kiu vi oferas al la Sinjoro vin mem, por ke la Sinjoro povu vin transformi pere de siaj meritoj. Kion vi povas mem oferi por vi? Neniecon kaj pekon. Al la Patro plaĉas tiuj oferoj, kiuj estas kunigitaj kun meritoj de Jesuo Kristo.

Fine de prefacio la kredantoj kantis „Sankta, sankta...“ Ĉio malantaŭ la celebranto malaperis kaj ĉe lia maldekstra brako aperis miloj da anĝeloj. Ili estis vestitaj per tunikoj. Ĉiuj surgenuiĝis kun la manoj kunpremitaj por la preĝo, adorkliniĝis esprimante al la Sinjoro adoron. Estis aŭdebla belega muziko, kvazaŭ multaj ĥoroj kantus: Sankta, sankta, sankta...

En la momento de transformiĝo, miraklo superanta miraklojn. Malantaŭ ĉefepiskopo aperis multnombra legio. Ili estis vestitaj kiel anĝeloj. Iliaj vizaĝoj brilis pro ĝojo. Ŝajnis, ke ili estis diversaĝaj homoj, sed la vizaĝojn ĉiuj havis feliĉajn. Ĉiuj surgenuiĝis. Tio estas ĉiuj sanktuloj kaj beatuloj. Inter ili estas animoj de viaj parencoj, kiuj jam ĝojas pro rigardo je Dio.

Poste mi vidis la Dipatrinon genuiĝanta paŝon post la celebranto. Ŝi rigardis kun kunpremitaj manoj kaj estimo la celebranton. De tie Ŝi mallaŭte diris al mi: Ĉu mirigas vin, ke vi vidas Maria-n post la ĉefepiskopo? Tiel ĝi estas ĝusta. Kun ĉiu amo, kiun donis al mi mia Filo, neniam Li donis al mi dignecon de la sacerdoto – donacon de la sacerdoteco ĉeestigante ĉiutage la eŭkaristian miraklon. Tial mi havas profundan estimon al la pastroj kaj al la miraklo, kiun Dio realigas per ilia servo. Tial mi devas estis surgenuanta ĉi tie malantaŭ ili.

Antaŭ la altaro aperis homnombroj en grizaj koloroj kun levitaj manoj. Maria diris: Ili estas beataj animoj en purgatorio, kiuj atendas viajn preĝojn, por ke plenumiĝu ilia purigado. Ne ĉesu por ili preĝi. Ili preĝas por vi, sed ili ne povas preĝi por si mem. Preĝu, ke ili povus restadi kun Dio kaj eterne ĝoji pro lia ĉeesto. Maria aldonis: Vi vidas, ke dum la tuta tempo mi estas ĉi tie. La homoj min serĉas en la lokoj, kie mi aperis. Tio estas bona pro la gracoj, kiujn ili tie ricevos. Sed dum neniu apero, sur neniu alia loko mi estas pli ĉeestanta ol dum la sankta meso. Ĉi tie vi min ĉiam trovos – ĉe la altarpiedo, kie estas solenata la Eŭkaristio. Ĉe la altarpiedo mi estadas kun la anĝeloj, ĉar ĉiam mi estadas ĉe Jesuo. (...) Ekpensu, ke ekzistas la homoj, kiuj en tiu momento estas distriĝemaj kaj interparolantaj. Kun bedaŭro mi devas diri, ke ekzistas la homoj, kiuj staras kun nekunpremitaj manoj, kvazaŭ la Sinjoro estas iu, kiu estas egalranga kun ili. Diru al ĉiuj homoj, ke la homo neniam estas pli la homo, ol kiam li surgenuiĝas antaŭ la Dio.

La celebranto eldiris la vortojn de transformigo. Eĉ ke li estis homo de la normala staturo, subite li komencis kreski pleniĝinta per supernatura lumo, kiu akiris specifan forton ĉirkaŭ lia vizaĝo. Tial mi ne povis vidi liajn trajtojn. Kiam li levis Hostion, li havis surmane signojn, kiuj lumbrilis. Estis tio Jesuo! La Hostio komencis kreski kaj iĝis granda. Sur ĝi estis vizaĝo de Jesuo, kiu rigardis la homojn. Mi volis klini la kapon, sed Maria diris: Ne rigardu malsupren. Fiksu la rigardon al Li kaj ripetu la vortojn el Fatimo: Sinjoro, mi kredas, mi adoras Vin. Mi fidas je Vi kaj amas vin. Mi petas Vin pri la pardono por tiuj, kiuj ne kredas kaj ne adoras Vin, ne fidas kaj ne amas Vin. Diru al Li, kiel multe vi Lin amas kaj adorkliniĝu al la Reĝo de la reĝoj.

Ŝajnis al mi, kvazaŭ mi estus ununura persono, al kiu Li rigardas el la granda Hostio, sed mi ekkomprenis, ke Li per tiel senlima amo rigardas ĉiun personon. Kiam la celebranto metis la Hostion sur la altaron, ĝi ricevis denove normalajn dimensiojn. Kiam li eldiris vortojn de transformigo de vino, mi ekvidis Jesuon krucumitan: mi povis rigardi lian vizaĝon, vunditajn ŝultrojn kaj ŝirvunditan korpon. Dekstraflanke sur la brusto Li havis vundon, el kiu elfluadis sango kaj io kiel akvo, sed estis tio io brilanta. Aspektis tio kvazaŭ lumradioj, kiuj direktiĝis al la kredantoj. La Dipatrino diris al mi: Tio estas miraklo de la mirakloj. La Sinjoro estas katenita nek per tempo, nek per spaco. En la momento de transformiĝo estas la tuta ĉeestantaro ĉe la krucpiedo sur la Kalvario en momento de la krucumado.

Kiam alvenis momento por preĝi Patronian, alparolis min unuan fojon Jesuo: Atendu, mi volas, ke vi preĝu el la plej profunda interno, el kiu vi kapablas voki. Memorigu la personojn, kiuj vin en la vivo plej multe vundis kaj kaŭzis al vi la plej grandan maljustaĵon, por ke vi povu ilin ĉirkaŭbraki kaj diri al ili: «En la nomo de Jesuo Kristo mi pardonas al vi kaj deziras al vi pacon. En la nomo de Jesuo Kristo mi petas, ke vi pardonu al mi kaj deziru pacon.« Se tiu persono meritas pacon, ricevos ĝin. Se li ne kapablas malfermiĝi, por ĝin akcepti, ĝi revenos en vian koron. Sed mi ne volas, ke vi ricevu aŭ proponu la pacon, se vi ne estas kapabla pardoni kaj ĝui la pacon unue en via koro. Pensu pri tio, kion vi faras. Se vi povas pardoni, sed ne sukcesas forgesi, vi metas malhelpaĵojn al Dia pardono. Vi diras: Mi pardonas nur tiel, kiel mi estas kapabla pardoni, nenion plu.

Proksimiĝis momento de la sankta komunio. Kiam la ĉefepiskopo akceptis la sanktan komunion, la Dipatrino diris al mi: Ripetu post mi: Sinjoro, benu la sacerdotojn, purigu ilin, amu ilin, zorgu pri ili, helpu al ili per via amo.

La homoj komencis eliri el la benkoj kaj aliradi al la sankta komunio. La Sinjoro diris al mi: Atendu momenton, mi volas, ke vi ion ekvidu. Interna impulso turnigis mian atenton al unu persono, kiu antaŭ la sankta meso pekkonfesis. Kiam la pastro metis la sanktan Hostion sur ĝian langon, tiun personon ekkaptis la lumo, kiu sinsekve trapenetris la tutan staturon. La Sinjoro diris: Jen, kiel mi ĝojas, kiam mi brakumas la animon, kiu venas kun la pura koro, por min akcepti. La voĉo de Jesuo estis la voĉo de feliĉa persono. Kiam mi iris akcepti la sanktan komunion, Li diris al mi: La Lasta Vespermanĝo estis la momento de la plej granda proksimeco kun mi. En tiu horo mi estigis ion, kio en la homaj okuloj povus esti konsiderata kiel la plej granda eraro: mi iĝis malliberulo de la amo, kiam mi estigis la Eŭkaristion. Mi volis resti kun vi ĝis la fino de la mondo, ĉar mia amo ne povis toleri, ke vi restu orfoj, vi, kiujn mi amas pli multe ol la propran vivon.

Kiam mi revenis al mia loko, la Sinjoro diris: Aŭskultu! Post momento mi ekaŭdis la preĝon de la virino antaŭ mi, kiu ĵus akceptis la sanktan komunion. Jesuo diris per malĝoja voĉo: Ĉu vi aŭdis ŝian preĝon? Eĉ ne unufoje ŝi diris, ke ŝi min amas. Eĉ ne unufoje ŝi dankis por la donaco, kiun mi donis al ŝi, kiam mi tiel humiligis mian diecon, por ŝin altiri al mi. Eĉ ne unufoje ŝi diris: Mi dankas al Vi, Sinjoro! Estis tio nur mem litanio de la petoj. Kaj tiel tion praktikadas preskaŭ ĉiuj, kiuj akceptas min. Pro la amo mi mortis kaj resurektis. Pro la amo mi atendas ĉiun el vi, pro la amo mi restadas kun vi. (...) Sed vi ne konsciiĝas, ke mi bezonas vian amon. En tiu por via animo tiel majesta momento mi estas almozulo de la amo.

Antaŭ beno de la celebranto la Dipatrino diris al mi: Atentu, vi faras iun strangan signon de la kruco. Memoru, ke tiu ĉi beno povas esti la lasta, kiun vi ricevas per la sacerdota mano. Kiam vi eliros el la preĝejo, vi ne scias, ĉu ankoraŭ vi havos la okazon ricevi la benon de alia pastro. Tiuj konsekritaj manoj donas la benon nome de la Plejsankta Triunuo. Tial do faru krucsignon kun estimo, kvazaŭ ĝi estus la lasta en via vivo.

Jesuo min petis, ke mi restu kun Li kelkajn minutojn post la sankta meso: Ne eliru rapide post fino de la sankta meso, restu memonton en mia kuneco, ĝoju pri ĝi kaj permesu al mi, ke mi povu ĝoji pro via kunestado. Mi demandis Lin: „Kiel longe Vi restadas kun ni post la sankta komunio?“ Li respondis: Tiel longe, kiel longe vi volas restadi kun mi. Se vi alparolos min dum la tuta tago, vi turnos vin al mi ĉe plenumado de viaj devoj, mi aŭskultados vin. Mi estas kun vi ĉiam, nur vi min forlasas. Vi post la meso eliras eksteren kaj pensas, ke la devo finis. Vi ne pensas pri tio, ke mi volas dividi kun vi vian familian vivon almenaŭ dum la tago de la Sinjoro. (...) Mi scias ĉion, mi legas la plej intimajn sekretojn de la homaj koroj kaj intencoj. Sed mi ĝojas, kiam vi parolas kun mi pri via vivo, kiam vi permesas al mi, ke mi ĉeestadu kiel via familiano aŭ kiel la plej proksima amiko. Kiom da gracoj la homo perdas, se li ne disponas al mi lokon en sia vivo!

Jesuo diris al mi: Vi devus en virtecoj superi la anĝelojn kaj ĉefanĝelojn, ĉar ili ne havas la plezuron akceptadi min kiel la manĝon. Ili havas nek la guton de la graco, kaj vi havas la tutan oceanon.

Alifoje diris al mi Jesuo dolorkore, ke la homoj renkontiĝas kun Li nur el kutimo. Tiu rutino kaŭzas, ke iuj estas tute indiferentaj kaj malvarmetaj, ke ili havas nenion por diri al Jesuo. Li diris al mi, ke ekzistas ankaŭ multe da konsekritaj personoj, kiuj perdis sian entuziasmon por esti enamiĝintaj en sian Sinjoron, kaj komprenas sian mision kiel laborokupon. Li ankaŭ parolis pri la homoj, kiuj Lin akceptas tute senfrukte. Ili akceptas Lin ĉiutage. Ili pasigas enpreĝe kelkajn horojn, sed en ilia vivo realiĝas neniu ŝanĝo. La donacoj, kiujn ni akceptas en Eŭkaristio, devus alporti fruktojn de la konvertiĝo, kreskon en la virtecoj kaj en la faroj de mizerikordo.

El Miłujcie się 4/2006

al la indekso


  LA ARKEO DE NOA

Verŝajne oni renkontus nur escepte iun, kiu ne aŭdis pri la Tutmonda Diluvo, pri Noa kaj pri lia granda ŝipo, kiun la Biblio nomas Arkeo de Noa. Ĝi estis konstruita de Noa laŭ ordono de Dio. Fakte ĝi ne estis ŝipo, kiu povus navigi en akvo, sed grandega laŭ siaj dimensioj kesto, kiu devis sin porti sur la surfaco de la akvo.

1. Konstruaspekto

La arkeo prezentis ujon de grandegaj dimensioj kaj ĝi estis farita el gofera ligno. Ĝia longo estis 300 ulnojn, ĝia larĝo 50 ulnojn kaj ĝia alto 30 ulnojn. Profesoro pri egiptologio B. M. Petri precizigas, ke la ulno kiel mezurilo en tiu tempo estis egala al 45 cm. Se tiel, la Arkeo de Noa havis la jenajn nuntempajn dimensiojn: longo 140 metrojn, larĝo 23 metrojn kaj alto 14 metrojn. Ĝi fakte estis grandega kesto kun plata fundo, kiu ne estis destinita veturi, ĝi ne posedis navigilojn aŭ alian komandan aparataron. Ĝi devis nur sin teni sur la akvo kaj ne tralasi akvon. Ĝia akvoelpuŝo estis 100 000 kubometrojn. Por ilustri tion ni prezentu al ni 1000 grandajn ŝarĝkamionojn, metitajn unu sur la alian je tri vicoj.

Laŭ sia frajtokapacito la arkeo eĉ nun restas la plej granda surakvilo dum ĉiuj tempoj. Danke al sia simpla konstruo, ĝi povis enteni kargon je ⅓ pli ol la nuntempaj ŝipoj kun similaj dimensioj.

Interne la ŝipo estis dividita je tri etaĝoj kun multaj septoj. Sur la supra etaĝo estis longa fenestro kun alto de unu ulno. Ĝi servis por lumigado kaj ventolado. La konstruaĵo de la ŝipo estis mirinde bona kaj teknike argumentita – la longo estis sesoble pli granda ol la larĝo. Tiun ĉi proporcion oni uzas ankaŭ nun en konstruado de grandaj marŝipoj. Kompare oni povus diri, ke en antikvaj tempoj la proporciojn oni elektis hazarde. Ekzemple la fenicoj, la plej famaj navigistoj en la antikveco, konstruis siajn ŝipojn en proporcio du je unu.

2. Kial estis necesa la konstruado de la arkeo?

Pasis centoj da jaroj еkde la kreo de la unuaj homoj sur la tero – Adamo kaj Eva. La generacioj post ili komencis forgesi la Diajn regulojn. Ili vivis laŭ siaj propraj deziroj. La homa malpieco fariĝis tiel granda, ke Dio preskaŭ ne trovis homojn, kiuj ankoraŭ Lin amis. La homoj fariĝis ege malbonaj, tiel ke Dio pentis, ke Li kreis ilin.

En la epistolo de apostolo Paŭlo (Rom 3:23) estas dirite: “Ĉiuj pekis”. La malbono en la tempo de Noa estis ekskluzive disvastiĝinta.

En la libro Genezo estas skribite:
“Tiam la Eternulo pentis, ke Li kreis la homon sur la tero kaj Li afliktiĝis en Sia koro. Kaj la Eternulo diris: Mi ekstermos de sur la tero la homon, kiun Mi kreis, de la homo ĝis la brutoj, ĝis la rampaĵoj kaj ĝis la birdoj de la ĉielo; ĉar Mi pentas, ke mi ilin kreis”. (Gen 6:6-7)

Tiam Noa estis 480-jara. Li ricevis la Dian favoron, ĉar per sia vivo li kontentigis Dion. Lia patro Lemeĥ kaj lia avo Metuŝelaĥ verŝajne ofte aŭskultis la predikojn de Noa, per kiuj li avertadis ĉiujn, ke ili malproksimiĝis de Dio.

Dudek jarojn post kiam Noa komencis prediki al la homoj, naskiĝis lia unua filo, kaj post li ankaŭ la ceteraj du. Do la praavo Metuŝelaĥ estis 850-jara, kiam naskiĝis Ŝem, Ĥam kaj Jafet.

Iun tagon Noa komencis konstrui grandan arkeon, kiun Dio mem komisiis al li. Dum la infanoj kreskadis kaj helpadis al sia patro en la konstruado, li klarigis al ili, ke Dio komisiis al li konstrui tiun arkeon, ĉar Li sendos diluvon. Ĝi ekstermos ĉion vivantan sur la tero pro la malpieco de la homoj.

En siaj predikoj li daŭre avertadis ĉiujn homojn dekliniĝi de siaj pekoj kaj turni sin al Dio. Li deziris sincere, ke en la arkeon eniru multaj homoj, por esti savitaj de la terura diluvo, kiu atendas ilin.

Noa-n ne ĝenis, ke liaj parencanoj kaj ĉiuj ceteraj homoj primokis lin, opiniis lin strangulo, ĉar li konstruas grandan boaton sur alta loko, kie ne estas akvo. Dio ordonis al li konstrui ĝin kaj li obeis la Dian voĉon. Noa vere obeis ĉion, kion Dio postulis de li.

Estas vero, ke la homoj antaŭ la diluvo neniam estis vidantaj pluvon. Tiam ne estis nuboj, pluvoj kaj ventoj, sed la tuta akvo ĉirkaŭvolvis la teron kiel dika tavolo da vaporo kaj la tero estis aspergata de la humido kaj la roso, simile kiel en grandega forcejo.

Dio diris, ke la akvo venos el la ĉielo, sed la homoj neniam antaŭe vidis similan fenomenon kaj ne volis kredi al Li. Ni povus prezenti al ni tiujn, kiuj primokis kaj malicparolis al Noa kaj liaj filoj, helpantaj lin en la konstruado de la ŝipo: “He, ŝipkonstruistoj, rapidu! Ĉiumomente povus ekpluvi, sed vi ankoraŭ ne finkonstruis vian arkeon! Ĉu vi ne aspektos stulte, kiam vi sidiĝos en la granda boato sur seka grundo? Malsaĝa maljunulo estas tiu Noa!”

La familio de Noa tamen persistis en la Eternulo, malgraŭ ĉiuj maldignigoj, kiujn ili spertis dum multaj jaroj.

Ekde la unua averta ordono de Noa pri la diluvo pasis 120 jaroj. Dio estis tre korfavora kaj tolerema al la homoj kaj atendis dum tiuj jaroj, ke ili forturniĝu de siaj pekoj kaj fidu al Li. La Biblio diras, ke la Dia amo estas senlima. Ĝi ankaŭ nun estas direktita al ni, same kiel antaŭ miloj da jaroj ĝi estis direktita al niaj malproksimaj antaŭuloj.

La patro kaj la avo de Noa – Lemeĥ kaj Metuŝelaĥ jam estis mortintaj, kiam venis la tempo de la diluvo.

Noa kaj liaj filoj devis enporti en la ŝipon multe da manĝaĵo, ne nur por la homoj, sed ankaŭ por la bestoj, kiujn Dio alkondukos po unu paro el ĉiu specio. Tutcerte la ideo pri enkonduko de bestoj kaj nutraĵo por ili en la arkeon ankaŭ provokis multe da mokoj kaj rido inter la nekredantoj.

Malgraŭ ke la Biblio ne precizigas tion, certe Dio mem alkondukis ĉiujn bestojn kaj birdojn. Krom po du bestoj el ĉiu specio: du elefantoj, du ĝirafoj, du tigroj, du kanguruoj, du leonoj, du simioj… hundoj, bovoj, katoj, ĉevaloj, musoj kaj tiel plu po du el ĉiuj ceteraj specioj, kiuj estas sur la tero hodiaŭ, en la ŝipo estis enportitaj ankaŭ sep ŝafoj kaj aliaj bestoj, kiujn oni devos oferi antaŭ Dio.

“Kaj la Eternulo diris al Noa: Eniru vi kaj via tuta familio en la arkeon, ĉar vin Mi vidis, ke vi estas virtulo antaŭ Mi en ĉi tiu generacio”. (Gen 7:1)

La familio de Noa akceptis la inviton pri savo. En la arkeon eniris entute ok personoj: Noa, liaj tri filoj Ŝem, Ĥam kaj Jafet, ilia patrino kaj iliaj edzinoj. Eniris ankaŭ ĉiuj bestoj, kiujn alkondukis Dio.

En niaj tagoj ne 120 jarojn, sed jam 2000 jarojn Dio daŭre invitadas la homojn eniri la Savarkeon de nia nuntempo. Li nomiĝas Jesuo Kristo. Nur tiu, kiu estas en Li, povos sin savi de la Dia kolero, kiu venas sur la teron, ne en formo de granda pluvo, sed kiel fajro kaj ĉiuj aliaj plagoj, priskribitaj en la Biblio. Ili atendas la tutan teron por la tago de la Dia juĝo, ĉar la malbono sur la tero nun estas ne malpli granda, ol en la tempo de Noa.

3. Kia estis la amplekso de la Arkeo de Noa?

En la arkeon eniris ok personoj kaj multaj bestoj (Gen 6:19-21):

“Kaj el ĉiuj vivaĵoj, el ĉiu karno, enkonduku po unu paro el ĉiuj en la arkeon, ke ili restu vivaj kun vi; virbesto kaj virinbesto ili estu. El la birdoj laŭ iliaj specioj, kaj el la brutoj laŭ iliaj specioj, el ĉiuj rampaĵoj de la tero, po paro el ĉiuj eniru kun vi, por resti vivaj. Kaj vi prenu al vi el ĉiuj manĝaĵoj, kiuj estas manĝataj, kaj kolektu al vi; kaj ĝi estu por vi kaj por ili por manĝi.”

Ĉu estas eble, ke la arkeo de Noa entenu tiom multe da bestoj kaj nutraĵo? Dio ordonis al Noa kunpreni nur purrasajn bestojn, sed ne mikssangajn, kiuj devenas per hibridiĝo. Fakte Noa devis enkonduki ne pli ol 35000 speciojn da bestoj. Oni scias, ke proksimume 60 % el la Diaj kreaĵoj vivas en la akvo kaj ne estis necese eniri en la arkeon, kaj 70 % el la surteraj bestoj estis insektoj, aŭ aliaj etbestoj, por kiuj estis nenia malfacileco enesti.

Kiel ni jam menciis, la arkeo havis grandan amplekson – egalan al 530 kargovagonoj. La granddimensiaj bestoj, kiel elefantoj, hipopotamoj, taŭroj, ĝirafoj kaj aliaj similaj, prezentis tre malgrandan procenton el ĉiuj ceteraj bestoj, kiuj estis malpli grandaj. Tial ni povus supozi, ke la proksimuma meza grandeco de ĉiu besto estis kiel tiu de la ŝafo. Se tiel, en unu vagonon sur du etaĝoj povus eniri 240 specioj da bestoj, aŭ facile oni povus kalkuli, ke por ĉiuj bestoj estos necesaj ĉirkaŭ 156 vagonoj. Do la ceteraj ĉirkaŭ 70 % el la amplekso de la ŝipo restis por enteni la provianton kaj kiel vivospaco. Ni rememoru, ke en tiuj tempoj kaj la homoj, kaj la bestoj sin nutris nur per vegetala manĝaĵo (Gen 1:29-30). Apenaŭ post la diluvo la homoj kaj la bestoj komencis manĝi viandon.

4. La diluvo

Post kiam Dio ordonis al Noa kaj la aliaj eniri la arkeon kaj Li mem najlis kaj sigelis de ekstere ĝin per peĉo, pasis ankoraŭ sep tagoj. Kaj en la daŭro de tiuj sep tagoj okazis nenio! Nenia pluvo! Ĉio estis kiel antaŭe. Tiu verŝajne estis la plej malfacila tempo de elteno antaŭ Dio. Eble de ekstere la homoj ridis laŭtvoĉe. Verŝajne ili direktis ĉiuspecajn mokojn al tiuj en la arkeo: “Ĉu vi povus esti tiel stultaj fidi al via freneza patro? Ĉu vi restos tie ĝis kiam vi putriĝos? Kial vi devis malŝpari tiom da tempo, laboro kaj fortoj por konstrui tiun al neniu necesan ŝipon? Kiom da tempo ankoraŭ vi bezonas por konfesi, ke vi eraris?”

Vere, neniel estas facile elteni antaŭ Dio, kiam aspektas, ke ĉio iras malbone. Sed memoru, ke vi ĉiam povas fidi la Dian Vorton! Dio vin subtenos por elteni antaŭ Li en ĉiu situacio!

Subite la pluvo sin ekverŝis. Ĝi verŝiĝadis tiel forte kaj abunde, kiel neniam antaŭe. Kvazaŭ ĝi sin verŝadis el grandegaj akvotuboj aŭ el grandegaj kavoj el la tuta ĉielo. La akvo venis, kiel diras la Vorto, ne nur el la ĉielo, sed ankaŭ el la tero. La Biblio asertas, ke la akvo ŝprucegis simile kiel fontanoj el la tero. Ĝi venis tiel rapide desupre el la ĉielo kaj desube el la tero, ke ĝi inundis la tutan surfacon kaj post nelonge la ŝipo komencis naĝi.

Ne estis plu ridoj, primokoj kaj malfido. Estis nur kriegoj por helpo kaj por indulgo. Tamen tro malfrue. Dio avertadis la homojn sur la tero dum 120 jaroj forturni sin de siaj pekoj, sed ili neniel volis Lin obei. Sur la tuta tero estis nur unu sendanĝera loko kaj ĝi estis interne, en la ŝipo. Nur tiuj, kiuj estis en ĝi, ili estis en sendanĝero de la Dia puno.

Ĉu ne estas la sama situacio ankaŭ nun? Nur unu sendanĝera loko de la venanta Dia puno estas, kaj ĝi estas en la Sinjoro Jesuo Kristo. Li prenis sur Sin la punon pro niaj pekoj, kiam Li mortis sur la kruco. Poste je la tria tago Li resurektis kaj pruvis, ke la puno, kiun Li ricevis sur Sin pro niaj pekoj, estas sufiĉa. La Dia Vorto nin instruas, ke post kiam ni akceptas Sinjoron Jesuon Kriston kiel nian Savinton, ni estas kaŝitaj en Kristo: “Sed nun en Kristo Jesuo vi, iam malproksimaj, proksimiĝis en la sango de Kristo”. (Efe 2:13)

Se niaj pekoj estas absolvitaj, por ni ne estos puno! Ni estas en sendanĝero en Jesuo Kristo kaj la puno ne havos forton sur nin. Ĉu tio ne estas mirinda – esti savita per fido je la Dia Filo! Ĉu vi persone estas en sendanĝero en Jesuo Kristo?

Kiel iam Dio invitis la familion de Noa en la arkeon por savi ilin, Li ankaŭ nun same tiel invitas ĉiun el ni iri al Li pere de lia Filo. Ĉu vi konfesos, ke vi pekis, kaj ĉu vi fidas, ke Jesuo mortis ankaŭ pro viaj pekoj?...

En daŭro de 40 tagnoktoj la akvo faladis el la ĉielo kaj ŝprucadis el la tero ĝis ĝi kovris per alteco de dekkvin ulnoj eĉ la plej altajn montopintojn: “Kaj la akvo treege fortiĝis kaj tre multiĝis sur la tero; kaj kovriĝis ĉiuj altaj montoj, kiuj estas sub la ĉielo. Dekkvin ulnojn pli alte leviĝis la akvo kaj kovris la montojn”. (Gen 7:19-20)

Ĉiuj vivantaj surteraj estaĵoj, krom tiuj, kiuj vivas en la akvo, pereis. El ĉiuj surteraj bestoj restis vivantaj nur tiuj, kiuj estis en la arkeo, en la ununura sekura kaj sendanĝera loko sur la tero dum tiuj tagoj.

Post kvardek tagoj de senĉesa pluvado de supre kaj de malsupre, la pluvo ĉesis. La nuboj forportiĝis kaj por unua fojo aperis suno. Por unua fojo sur la tero ekblovis vento kaj la nedirektebla ŝipo sin portis sur la akvo. Noa sendis korvon, poste kolombon por kompreni, ĉu estas sur la tero seka loko. La unuan fojon la kolombo revenis lacigita sen trovi lokon por ripozi. La duan fojon ĝi portis en sia beko olivfolion. Nur post kiam, la trian fojon la kolombo ne revenis, Noa entute konvinkiĝis, ke sur la tero jam estas sekaj lokoj.

Post kvinmonata sinportado sur la akvo, la arkeo haltis sur la montaro Ararato. La suno daŭre briladis. La vento daŭre blovadis kaj sekigadis la teron. La akvoj daŭre malaltiĝis kaj post ankoraŭ ses monatoj Noa kaj liaj filoj demetis parton de la tegmento. La tero ĉirkaŭe aspektis seka, sed Noa atendis Diajn instrukciojn. Li faris ĉion, kiel Dio ordonis al li. Vere, kiel bone estas fari ĉion laŭ la Dia volo!

Pasis novaj preskaŭ du monatoj. Kiel longaj ili ŝajnis por ĉiuj anoj en la familio de Noa? Ni povus imagi, kiom senpaciencaj verŝajne estis la homoj elarkeiĝi sur la teron por vidi, kio restis sur ĝi? Estis pasinta tuta jaro, ekde kiam ili eniris la arkeon. Fine Dio diris al Noa: “Eliru el la arkeo, vi kaj via edzino kaj viaj filoj kaj la edzinoj de viaj filoj kune kun vi; ĉiujn bestojn, kiuj estas kun vi, el ĉiu karno, el la birdoj kaj brutoj, kaj el ĉiuj rampaĵoj, kiuj rampas sur la tero, elirigu kune kun vi; kaj ili moviĝu sur la tero, kaj fruktu kaj multiĝu sur la tero”. (Gen 8:16-17)

Kiel vi pensas, kio estis la unua afero, kiun faris la ununuraj vivantaj homoj sur la tero? Ili faris altaron kaj oferis bestojn, kiujn ili pretigis antaŭ Dio, preĝante kaj dankante al Li pri Lia helpo al ili, pri tio, ke Li konservis ilian vivon kaj montris al ili tiom grandan favoron.

Dio akceptis ilian oferon kaj donis al ili multajn promesojn kaj poste montris al ili belan arkon sur la ĉielo. Dio promesis neniam plu puni la teron per diluvo: “Kaj Dio diris: Ĉi tio estas la signo de la interligo, kiun Mi metas inter Mi kaj inter vi kaj inter ĉiu viva ekzistaĵo, kiu estas kun vi, por eternaj generacioj: Mian arkon Mi metas en la nubon, kaj ĝi estu signo de la interligo inter Mi kaj la tero”. (Gen 9:12-13)

Ankaŭ nun multaj homoj primokas la Dian Vorton. Multaj estas, kiuj ne kredas la historion pri la diluvo kaj pri la arkeo kaj opinias ĝin homa elpensaĵo. Multaj dubas, ĉu estas ebla tutmonda diluvo, ne kredas pri la longa kelkcentjara aĝo de la homoj tiam.

Multaj esploroj kaj malkovroj tamen pruvas la fidindecon de tio, kio estas registrita en la Biblio.

Antaŭ la Granda Diluvo la surfaco de la tero estis relative ebena, sen altaj montaroj kaj profundaj oceanaj abismoj. La atmosfero estis plenigita per dika tavolo da humido, la t.n. en la Biblio ĉielaj akvoj. Kiel en grandega oranĝerio la klimato sur la tuta tero estis milda dum la tuta jaro eĉ sur la polusoj. Tion montras ankaŭ la arboj de la Paleozoiko, kiuj ne havas jarringojn pro manko de temperaturaj alternoj. La humido, kovranta per dika tavolo la teron, funkciis kiel filtrilo absorbanta kaj reflektanta la malutilajn por ĉiu vivanta estaĵo kosmoradiojn. Tiuj favoraj vivkondiĉoj kaj milda klimato fakte klarigas la longan vivon de la homoj antaŭ la diluvo.

Post la falo de tiu grandega kvanto da akvoj, kiuj ĉirkaŭvolvadis ĝis tiam la atmosferon, estis nuligita la oranĝeria efiko sur la tera klimato. Ekestis granda frosto, ĉefe sur la polusoj, pro la oblikva falo de la radioj de la jam aperanta kaj malaperanta suno. Tiu frosto neniigis multajn kreskaĵojn kaj ŝanĝis entute la vivkondiĉojn sur la tuta tero. Krom tio la tuta riĉa antaŭdiluva flaŭro kaj faŭno sur la tero estis enterigitaj sub dikajn sedimentojn dum la diluvo. Ili transformiĝis, sub la influo de la geotermala varmo, respektive en ŝtonkarbon, petrolon kaj gason, kiujn ni nun uzas.

Dum la diluvo, kiel ni jam menciis, la temperaturo abrupte falis, la terkrusto maldilatiĝis kaj grave faltiĝis. Ekestis altaj montaroj kaj profundaj mar- kaj ocean-abismoj, kiuj entenis la akvojn de la diluvo. Tial sur altaj montoj nun oni povas trovi fosiliojn de konkoj kaj aliaj akvobestoj…

Oni neniel alimaniere povus klarigi tiujn ĉi geologiajn procezojn, malgraŭ la vanaj klopodoj de scienculoj-evoluciistoj, se oni ne konsiderus la grandan katastrofon pro la diluvo…

La plej mirinda sciigo estas tiu, ke multaj homoj estis atestantoj de la Arkeo de Noa, kiu ankaŭ nun staras sur la montaro Ararato, sur alteco de pli ol 4000 metroj, kovrita per centoj de tunoj da glacio. Super la montosuproj multfoje oni preterflugis kaj fotis per aviadiloj.

La unuaj donitaĵoj pri la ekzisto de la arkeo estas de la tempo de Aleksandro la Granda. Poste multaj homoj surgrimpis ĝis tiu loko kaj eĉ derompis pecojn el la arkeo.

5. La sekreto de la montaro Ararato

Montaro Ararato situas en Orienta Turkujo, je distanco de 16 kilometroj okcidente de Irano kaj de 32 kilometroj sude de Armenio. Ĝia kupolo estas la plej alta montosupro en Turkujo – 5165 metroj. Ĝi estas neĝokovrita konuso de nefunkcianta vulkano.

En la 19-a jarcento al Ararato ekiris la unuaj ekspedicioj. Motivo de tio donis rakonto de paŝtisto.

En la sino de Ararato situas malgranda armena vilaĝo Bajzit, kies loĝantoj rakontadis la historion de iu kapropaŝtisto, kiu iun tagon paŝtante sian kapraron vidis en la montaro grandan lignan ŝipon.

Raporto de iu turka ekspedicio en 1833 konfirmis tiun rakonton. En ĝi estas menciita grandega ŝipo, kiu montriĝis dum la somero el la suda glaĉero.

La sekva, kiu asertas, ke li vidis la ŝipon, estas D-ro Nuri, arkidiakono pri Jerusalemo kaj Babelo. Tiu ekleziulo entreprenis en 1892 esplorvojaĝon ĝis la fontoj de rivero Eŭfrato. Post sia reveno li informis pri restaĵoj de ŝipo meze de la eternaj glacioj: “Ĝia interno estis plenigita per neĝo; ĝia ekstera muro havis naturan malhele ruĝan koloron”.

En 1916 dum la Unua Mondmilito, la rusa aviadisto kapitano Vladimir Roskovickij, flugante super la montaro Ararato dum patrolflugo, rimarkis en la neĝo grandan, malhelan objekton, kiu similis grandan ŝipon. Post la reveno en sian bazlokon en Kaŭkazo li raportis al siaj komandistoj pri la malkovro, kaj ili informis tuj la caron. Caro Nikolao la Dua interesiĝis kaj tuj sendis ekspedicion gvide de kapitano Roskovickij, kiu suprengrimpis sur Araraton kaj detale priskribis la trovaĵon. Baldaŭ post tio bedaŭrinde eksplodis la oktobra bolŝevista revolucio kaj ĉio dronis en forgeso dum pli ol 30 jaroj. Post multaj jaroj kapitano Roskovickij publikigis siajn malkovrojn en usona gazetaro.

Pri la problemo de la arkeo dum multaj jaroj okupiĝis ankaŭ la usona historiisto kaj misiisto D-ro Aaron Smith, eksperto pri la problemoj de la Tutmonda Diluvo. Li estis verkinta plenan literaturan historion pri la Arkeo de Noa. En 1951 D-ro Smith, akompanata de skipo el 14 personoj, vane serĉadis en daŭro de 12 tagoj la restaĵojn de la ŝipo sub la glaciaj montosuproj de Ararato. “Malgraŭ ke ni ne malkovris postsignojn de la Arkeo de Noa, li skribis poste, mia konfido en la biblia priskribo de la Tutmonda Diluvo fariĝis ankoraŭ pli firma. Ni denove revenos”.

En 1952 la juna franca esploristo de Groenlando Jean de Riquet, subtenata de D-ro Smith, supreniris sur la vulkandevenan montaron, sed ankaŭ li revenis sen atingi sukceson.

En la sama jaro, la 17-an de aŭgusto 1952, Ferdinando Navarra grimpis la supron kaj vidis la ŝipon sub la glacioj. Tio okazis je alteco de 4200 metroj. Li priskribis tion per la vortoj: “Ravitaj kaj interesiĝintaj ni komencis esplori ĝian formon por difini ĝiajn dimensiojn. Paŝon post paŝo ni mezuris ĝian longon. Ĝi estis 300 ulnojn. Poste ni eniris la internon de la arkeo. Ĝi sendube havis formon de grandega korpo de ŝipo”.

Post tri jaroj, la 5-an de julio 1955 Navarra revenis la saman lokon kun specialaj instrumentoj. Li komencis fosi profunde en la glacion, kiu kovras la ŝipon kaj sukcesis derompi lignan pecon longan 137 centimetrojn.

Pri la temo de la Tutmonda Diluvo estas verkitaj pli ol 80 000 verkoj en 72 lingvoj, el kiuj 70 000 mencias la konserviĝintan ŝipon.

Estas evidente, ke Dio konservis la Arkeon de Noa kiel ateston por la generacioj kaj tiumaniere Li senmaskigas ĉiujn kritikulojn, kiuj daŭre difinas la biblian rakonton mito.

Fine mi volus aldoni ankoraŭ unu nekontesteblan pruvon pri la ekzisto de la Arkeo de Noa. En la bulgara gazeto “Trud” (Laboro), en la numero de la 10–16-a de septembro 1991, estas publikigita la jena artikolo:

“Sur la montaro Ararato en Turkujo estas malkovritaj bone konserviĝintaj restaĵoj de la Arkeo de Noa kaj de la mumiiĝinta kadavro de ĝia fama kapitano. Ili estis duone enterigitaj tie, kie teologoj kaj sciencistoj delonge supozis, ke la biblia ŝipo kuŝas de miljaroj”, skribis antaŭnelonge la semajna gazeto “Sun” (Usono).

Tiel la teologoj, kiel same la scienculoj, kvalifikas tiun malkovron kiel la plej rimarkindan por ĉiuj tempoj. Profesoro Terence Formby deklaris: “Estas ege probable, ke tio estas la kadavro de la granda viro de la Biblio!” La profesoro gvidas la fosaĵojn, kiuj okazas sur la plej altaj partoj de la montaro Ararato.

“La korpo troviĝis en kuŝanta pozicio en malgranda ĉambro, kiun ni trovis sub la ĉefa ferdeko de la ŝipo kaj kiu similis al malgranda kabano. Tiu viro estis mezaĝa, havis longan grizan hararon kaj estis vestita en brunkolora pelerino kun kapuĉo – rakontas prof. Formby kaj daŭrigas: Ĉi tie, en la montaro Ararato, la klimato sekigis kaj frostigis la korpon”.

La esploristoj akiris sensacian pruvon jam en 1959, kiam turka aviadisto faris fotojn de la montaro desupre. Ili montris figuron de malklara objekto simila al ŝipo, kiu estis entranĉiĝinta en pinton sur montaro Ararato. Ĝis nun neniu sukcesis surgrimpi ĝis tie kaj alporti ian nerefuteblan pruvon.

“Ni estis jam preskaŭ rezignontaj surgrimpadi plu, kiam iu el ni deflankigis sian rigardon de la sin montranta pejzaĝo antaŭ niaj okuloj kaj ekkriis ĝoje!” – rakontis iu el la anglaj partoprenintoj en la ekspedicio Peter Johnson.

“Tie, en la monta deklivo, elstaris pruo de ŝipo, kaj ĝi estis vere grandega ŝipo! Pro la akraj rokoj kaj ekskluzive malglata surfaco ni estis devigitaj translokigi nian bivakon kaj ni supreniris kvaronmejlon pli alten. De tie dum du fruktodonaj semajnoj kun eksterordinara atento ni malsupreniris ĝis la ŝipo kaj returne supreniris laŭ la monta deklivo. Ne estas eble per vortoj precize priskribi niajn sentojn, kiam finfine ni eniris la korpon de la ŝipo mem. Niaj delongaj atendoj estis superitaj, kiam ni vidis Noan” – konkludas Johnson.

La ŝipo restis nedifektita, tuta kaj seka je distanco de 2000 futoj sub pinto de montaro Ararato, kiu estas alta 17 000 futojn (1 futo egalas al 30,48 cm).

“Ĉiuj ricevitaj de ni rezultoj de tiu ekskluziva malkovro pruvas kaj konfirmas la de la Biblio donitajn informojn pri Noa kaj pri lia ŝipo” – diras pastro Sergio Donati, alia membro de la ekspedicio, speciala sendito de Vatikano, kiu estis elektita persone de la papo kaj sendita por esplori tiun grandiozan ŝipon.

“Mi estas 99 % certa, ke la trovita en la interno de la ŝipo homo estas Noa mem. Por mi tamen restas enigmo, kial li restis tie?” – daŭrigas la vatikana sacerdoto.

“Eble lia familio decidis uzi la ŝipon kiel ĉerkon kaj lokon de enterigo kiel esprimon de lia fido kaj oferpreteco antaŭ Dio! En ĉiu okazo tio estas kaŭzo de eksterordinara ĝojo por la kristanaro en la tuta mondo!” – konkludas pastro Donati.

Inter la partoprenintoj en la ekspedicio estis ankaŭ iu obstina kaj longjara ateisto, la esploristo Robert Kistler, sed ankaŭ li estis devigita konfesi, ke la trovitaĵo sur la supro de la montaro sendube rilatas al la historio de Noa, priskribita en la Biblio:

“Certe devus esti Granda Diluvo, por ke ĝiaj akvoj suprenlevu tiun ĉi ŝipon tiom alten, ke ĝi haltu sur tiu deklivo kiel sur lasta haveno. Mi konvinkiĝis ankaŭ en tio, ke en la ŝipo troviĝis diversspecaj bestoj. Ni trovis kaj alportis grandan amason da diversspecaj bestharoj, plumoj kaj lano, kiel ankaŭ ŝtoniĝintajn amasetojn de bestaj ekskrementoj” – li aldonis.

Fakuloj supozas, ke plena elfosado kaj malsuprenigo de la ŝipo desur la montopinto por pli detala esplorado daŭrus almenaŭ tri jarojn. La kadavron, kiun oni konsideras esti de Noa, jam estas sendita al Ankaro, kie ĝi konserviĝas en speciala kamero kun fridiga instalaĵo, ĉe kondiĉoj proksimaj al tiuj sur la montaro Ararato.

Kion ni povus diri plu krom ĉio ĉi dirita? Vere, la faktoj parolas pri si mem – la Tutmonda Diluvo, priskribita en la Biblio ne estas elpensaĵo, fantazio aŭ mito, sed ĝi estas fakto nerefutebla, pruvita de centoj da sciencistoj, esploristoj, ordinaraj homoj, kiuj havas nenian kaŭzon prezenti false la faktojn.

Sed ekestas la demando: “Kial, ĉe tiom da nerefuteblaj pruvoj, estas homoj, kiuj neas, aŭ en la plej bona okazo prisilentas tiun ĉi historian fakton?”

La respondo povus esti nur unu: Se ili konfesus tiun ĉi fakton fidinda, ili devus konfesi ankaŭ la ekzistadon de Dio, Lian elaĉetan faron sur la kruco kaj la kondamnon de la peko.

La antaŭstaranta Dia puno estos por ĉiuj, kiuj ne akceptas Jesuon Kriston kiel sian Savinton kaj Sinjoron, kiuj ne volas aŭdi pri lia baldaŭa alveno por juĝi la teron kaj starigi sian 1000-jaran Regnon sur la tero.

Tion la mastro de tiu ĉi mondo Satano ne volas permesi kaj ĉiumaniere strebas malklarigi la mensojn de la homoj, por ke ili ne venu al la vero de la Biblio.

Vere, ne estus eble ekiri la vojon al savo por tiu, kiu ne dezirus surpaŝi ĝin.

Nikola Uzunov, novembro 2009

al la indekso


 AL NIAJ VETERANOJ

Esperantistoj veteranoj estas
maljunaj, sed kun koro junaj restas,
ordenojn ne atendas pro meritoj.
Aktivas eĉ ankoraŭ kun deziro.
En ili ĉiam ardas la inspiro.

Eterna glor´ al veteranoj ravaj
al nobla cel´ la vivon dediĉintaj,
senlacaj apostoloj niaj bravaj,
la nunaj vivaj kaj la forpasintaj!

Verkis S. Simeonov
Disponigis Irené Sűcs, Rumanio

Primokojn dum la tuta viv´ suferis,
sed firme kredis kaj ne malesperis,
nun ĝojas pro la fruktoj de l´ agado
kaj helpas la progreson de l´ movado.
Persiste al la fina venk´ sopiras
kaj sur la elektita vojo iras.

Al ĉiuj grandanimaj revemuloj,
modestaj kaj sindonaj kuraĝuloj
ni ŝuldas dankon el la tuta koro.
Imitu ilin ĉiuj kun fervoro,
ĉar se ne estis ili batalantaj,
ni nun ne estus tie ĉi sidantaj.

 al la indekso


 NI DEKLARU NIN MINORITATO

Pasintsomere mi estis atestanto de sekva evento. Renovigita kampara paroĥejo, proponanta eblecon de tutjara loĝigo, luigis si-ajn spacojn al altlernejaj studentoj. Surprizis min, ke la studentoj (de humanisma fako!) komencis post sia loĝigo forigi el la muroj de la ĉambroj objektojn kun kristana temaro, do la krucetojn kaj bildetojn de la sanktuloj. Al mia demando, kial ili tion faras, mi ricevis sekvan eksplikon: „Ne estas nia devo rigardi la simbolojn de la instruo, kun kiu kiel ateistoj ni ne konsentas. La eklezio ne rajtas influigi nin dum ĉi-tiea restado per religia ideologio, kiun tiuj ĉi objektoj simbolas. Ni havas nehaltigeblan rajton tiujn objektojn ne rigardi kaj la eklezio estas devinta tiujn ĉi niajn opiniojn respekti.“

Tiu ĉi evento min transportis kelkajn monatojn reen al Slovakio. Tie la amaskomunikiloj sin dediĉis al konflikto inter la eklezia antaŭlernejo kaj la patrino, kiu tie lokigis sian infanon. Ŝi postulis, ke la ordenaj fratulinoj, kiuj en la antaŭlernejo laboras, ne surhavu la ordenan veston, ĉar ŝi ne deziras, ke ŝia infano devu rigardi la ordenajn personojn. Ŝi havas la rajton doni la infanon en kiun ajn antaŭlernejon, sed ŝia infano ne havas la devon esti en tiu medio kiel ajn, eĉ se nur per monaĥina robo, mondkonceptece influata.

La rememoron pri la evento en la paroĥa tranoktejo redonis al mi antaŭ kelkaj monatoj Eŭropa Tribunalo, kiu verigis plendon de itala patrino kontraŭ la krucoj en tieaj lernejoj. Niaj studentoj ja eĉ decidon de la Eŭropa Tribunalo antaŭigis kaj la ordon en la paroĥejo ili mem faris. Ili eble antaŭsentis, kian rezulton verŝajne la tribunala organo ordonus.

Antaŭ kelkaj semajnoj mi aŭdis pri preparata plendo de la loĝantoj de la malgranda urbeto, kiujn ĝenas dimanĉa sono de la sonorilo el la preĝejturo. Kial ili, nekredantoj, devas toleri ĝenadon ĝuste dimanĉe matene per la sonorila bruo, kiu alvokas al la preĝejo nur la kredantajn personojn.

Mi ne volas esti suspektata el paranojula pensado, sed per simpla observado de la eventoj mi opinias, ke en estonto atendas la kristanojn sur nia kontinento malfacilaj tempoj. Sufiĉas tralegi reagojn de la skribantoj en interreto, kiuj sin tie esprimas rilate al la ekleziaj eventoj kaj ni povas el tiu ĉi specimeno derivi agordigon de la majoritanta socio rilate al la kredantoj. De humiligado trans ironia traktado ĝis insultoj. Kaj ke ne temas nur pri la fenomeno ligita kun la ĉeĥlanda kaldronvalo, tion konfirmas ankaŭ reagoj en aliaj landoj. Aŭstrio, Germanio aŭ Anglio estas de tio plua atesto.

Eĉ ne iom mi estas inklinita al opinioj de kelkaj niaj ekleziaj patroj, ke la ĉeĥa nacio ne tiom multe estas ateisteca kaj ili tion dokumentas per la indicoj pri la nombro de la baptitaj civitanoj aŭ per la nombro de la partoprenantoj de la noktomezaj Diservoj.

Mi eĉ ne fervoras pri t.n. „timeme piaj kristanoj“, kiuj onidire ili estas, sen ke tion ili antaŭscias. Argumenti pri la nombro de la baptitoj kaj timemaj piuloj ŝajnas al mi, se temas pri traktado de la eklezio kun sekularaj instancoj, malfeliĉa.

Persone mi eliras el realaj nombroj. El nombroj de t.n. dimanĉaj Diservoj. Tiuj dokumentas, ke la partoprenado diferencas laŭ regionoj, sed mezcifere tio estas en Ĉeĥa Respubliko 4 (pervorte kvar) procentoj. Tiu nombro al mi forte memorigas indikon pri la nombro de la samseksamuloj. Se temas pri la statistiko – kaj per ĝi sin apogas kiu ajn decidado de la kompetentaj lokoj – ni do apartenas inter la minoritatojn.

Tiukaŭze mi opinias, ke estus pli bone, ke la Ĉeĥa Episkopara Konferenco deklaru la katolikan eklezion en Ĉeĥa Respubliko kiel minoritaton postulante, por ke al ĝia ekzisto sin ne dediĉu nur la ministerio de la kulturo, sed ankaŭ la ministerio por minoritatoj kaj homrajtoj. Poste ni eble atingus tion, ke en la paroĥejoj povas surmure pendi bildoj de la katolikaj sanktuloj, en la ekleziaj antaŭlernejoj povas surhavi la ordenaninoj la ordenan robon kaj en la vilaĝoj povus sonori dimanĉe la sonorilo. Verŝajne certe nin (kiel minoritaton) respektus eĉ la Eŭropa Tribunalo por la homaj rajtoj.

2.1.2010 Max Kašparů

La aŭtoro estas ĉeĥa stomatologo, psiĥiatro, pedagogo, premonstrana diakono kaj esperantisto. Li estas ankaŭ sukcesa aŭtoro de spirita literaturo. Fonto: www.christnet.cz

al la indekso


 RADIO VATIKANA - ELSENDOJ EN ESPERANTO

La elsendoj okazas trifoje semajne, en la sama horo 21:20 MET (20:20 UTC).

DIMANĈE - daŭro 9’20” - frekvencoj: mezonde 585 kaj 1530 kHz, kurtonde 4005 kaj 5885 kHz. Satelite: Eutelsat 2 (13° E) transponder 54 (Bouquet Sky), vertikala polarizado, 11804 MHz, aŭdkanalo E, 128 Kbit/s.
La dimanĉa elsendo estas ripetata je la mezeŭropa horloĝa horo 23:50, per la samaj frekvencoj.

MERKREDE KAJ ĴAŬDE - daŭro 9’ - frekvencoj: mezonde 1260 kaj 1611 kHz - kurtonde 6185 kaj 7250 kHz. Satelite: Eutelsat 2 (13° E), vertikala polarizado, frekvenco 11804 MHz, dua aŭdkanalo (TelePace), FEC 2/3, S.R. 27.500.

Oni povas aŭskulti ankaŭ per la Interreto: http://www.oecumene.radiovaticana.org/esp/on_demand.asp

Granda arkivo: http://www.radio-vatikana-esperanto.org

Petu la senpagan sesmonatan program-bultenon. Skribu al:

RADIO VATIKANA - ESPERANTO-REDAKCIO SCV-00120 CITTŔ DEL VATICANO E-poŝto: esperanto@vatiradio.va

al la indekso


 63-a KONGRESO DE IKUE EN PARIZO PROKSIMIĜAS

Gravaj atentigoj

Ni ĝojas, ke al la kongreso aliĝis jam dudeko da IKUE-anoj (statistiko komence de januaro) kaj pluraj aliuloj anoncis sian aliĝon. Tamen gravas substreki, ke la aliĝilo validas nur, kiam venas kaj aliĝilo-mendilo kaj aliĝ-kotizo kun la minimume 20 %-a antaŭpago por loĝservo. IKUE jam devis antaŭpagi, kaj tial estas necese ricevi la antaŭpagon de la aliĝintoj.

Ankaŭ grava atentigo: Tiuj, kiuj ne estas membroj de IKUE, pagas 10 € pli la aliĝ-kotizon. Bv. denove tralegi la ĝeneralajn instrukciojn.

Pri la transpago

Ene de eŭropa monmerkato la transpagoj nun libere iras de unu lando al la alia. Do ĝeneralaj baroj pri la transpago de la mono ne plu estas. Nur estas problemo pri la kostoj de tiu servo, kio dependas de la reguloj de la apartaj bankoj mem.

Krome, gravas jena mencio

Eble ne ĉiuj komprenas la sistemon de la restadkotizoj dum la kongresoj. Ĝenerale dum la ekumenaj kongresoj ne plu estas apartaj tarifoj por orient- (A) kaj okcident-anoj (B). Ĉiuj pagas samon, oni donas nur iom pli favorajn kondiĉojn al familioj kaj junularo danke al la fonduso.

La IKUE-kongresoj ĝis nun havis alian sistemon: solidarece okcidentanoj (kategorio B) pagas iom pli kaj tiel ili kontribuas al la kotizoj de la orientanoj (kategorio A).

Laŭ akiritaj spertoj el la kongresoj, kelkaj, eĉ se malmultaj orientanoj, misuzadis tiun solidarecon, evitante partopreni la kongresajn programojn, kelkaj eĉ ne estis parolantaj Esperanton. Tiu ĉi kongreso estos verŝajne la lasta, ĉe kiu oni aplikos tiun ĉi sistemon.

Pri la kongresejo

Eble ne estis sufiĉe bone atentigite, ke la kongreso okazos en la monaĥinejo de benediktaninoj, kiuj gastigas diversajn grupojn, sed ili nepre devas respekti la internajn klostrajn regulojn. De la 17h50 ĝis la 18h30 dum vesproj estas la klostra pordo ŝlosita. Vespere oni ŝlosas la pordon je la 21-a horo kaj malŝlosas je la 8-a matene. Tiujn ĉi kondiĉojn oni nepre devas respekti.

Alia grava punkto estas alveno

Ĉiuj kongresanoj estas petataj aranĝi alvenon ĝis la 17-a horo. La unua servo estos vespermanĝo, kiun ne eblas malmendi, sed se oni antaŭanoncas iom pli postan alvenon, vespermanĝi estos eble.

La personoj, kiuj pro la trafikkonektoj venos antaŭ la 21-a horo, ili nepre tion sciigu. Ne ekzistas ebleco eniri post la 21-a horo.

En la monaĥinejo ne ekzistas parklokoj por aŭtomobiloj. Proksime ekzistas publika parkejo kotraŭ la pago.

Eble la partoprenkondiĉoj ŝajnas al iuj tro severaj, sed estas necese kompreni, ke trovi la eblecon kongresi malmultekoste en Parizo ne estas facila afero. Kun helpo de Dio, via komprenemo kaj helpemo, certe la jubilea kongreso sukcesos.

Plua tre grava atentigo

Pro la fakto, ke en la monaĥinejo regule okazas spiritaj programoj por la grupoj, tie eblas veni kaj tranokti nek antaŭ la 27-a de junio, kaj resti nek post la 3-a de julio. Se vi pro la veturkonektoj devas pli frue veni, aŭ pli poste foriri, vi devas mem zorgi pri la tranoktado ekster la datoj de la kongreso.

La alvenon al la kongresejo bv. plani en la 27-a de junio inter la 12-a kaj 17-a horo, kaj foriron en la sabato la 3-an de julio tuj post la tagmanĝo.

Antaŭ nia kongreso tie estos alia grupo, kaj nova grupo venos tuj post nia kongreso. Neniuj liberaj tranoktlokoj estas por nia dispono antaŭ aŭ post la kongreso.

Kun ĉiuj aldonaj demandoj turnu vin retpoŝte al:
marija@catholic.org
aŭ: parizo2010@gmail.com

Perletere al: Marija Belošević, Sveti Duh 130, HR-10000 Zagreb, Kroatio.

Marija Belošević, vicprezid. de IKUE respondeca pri la kongresoj

Se vi havas aliron al interreto, vizitu la interretajn paĝojn de IKUE: http://www.ikue.org kaj en ili la kongresan paĝon: http://www.ikue.org/kong2010/index.htm. Laŭ aktualaj informoj jam elĉerpiĝis ĉiuj ĉambroj estantaj je dispono en la kongresejo. Ne plu oni povas akcepti mendojn por ili. La Organiza Komitato streĉe laboras, por trovi aliajn ĉambrojn similajn al tiuj de la kongresejo kaj proksimajn al ĝi. Nepre vizitu la menciitajn interretajn paĝojn aŭ kontaktu prezidantinon de la Organiza Komitato fratinon Marija Belošević, por akiri la plej freŝajn informojn, se vi planas la kongreson partopreni.

al la indekso


 ANGULETO DE LA EKLEZIA HUMURO

prizorgata de frato Max Kašparů

Kateĥistino demandas lernantojn: „ Kiu preparis mortigon de princo sankta Venceslao?“ En klaso regas silento. Kateĥistino helpas: „B…. Bo…. Bol….Bol“ Kaj Pepino ekkrias: „Bolŝevikoj.“

☺ ☺ ☺

Kateĥistino demandas lernantojn: „ Kial ni ne darfas al la kato tiri la voston?“ Pepino respondas: „ Ĉar en la Sankta Skribo estas: Kion Dio kunigis, tion la homo ne disigu.“

☺ ☺ ☺

Antaŭ ĉielpordego staris kvinkrono, dekkrono kaj centkrono. Sankta Petro diras: „Kvinkrono kaj dekkrono, bonvolu eniri en la ĉielon.“ „Kaj kio mi?“ demandis la centkrono. „Vi en la ĉielon ne povas“, respondis sankta Petro, „mi vin en la preĝeja monkolektaĵo neniam vidis.“

☺ ☺ ☺

Haltigas policisto pastron. „Pastro, vi punpagos cent kronojn, ĉar vi ne havas ĉe biciklo lumilon.“ „Mi ne bezonas la lumilon, ĉar kun mi veturas gardanĝelo.“ „Pastro, vi punpagos kvincent kronojn, ĉar sur la biciklo darfas veturi nur unu persono.“

☺ ☺ ☺

En la katolikan paroĥejon eniris protestanta predikanto. „Frato, mi malkonstruas nian malnovan protestantan preĝejon kaj ni konstruos novan preĝejon. Tial mi petas iun mondonacon.“ „Ne,“ respondis la katolika pastro, „mi ne estas amiko de ekumenismo.“ Sed sekvan tagon li forsendis al la predikanto mondonacon kun indiko: La mono estas nur por la malkonstruo de la malnova protestanta preĝejo.

☺ ☺ ☺

Enigmo: Kiu sankta havas kvar piedojn? (La Sankta Seĝo.)

al la indekso


 INVITO AL MAJA RENKONTIĜO DE LA ĈEĤA IKUE-SEKCIO
POZVÁNÍ NA KVĚTNOVÉ SETKÁNÍ NAŠÍ SEKCE IKUE

En la tagoj de la 7-a ĝis la 9-a de majo 2010 okazos tradicia maja renkontiĝo de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio, nunjare en urbeto Žirovnice, situanta en ĉarma ondumanta regiono de Bohemia-Moravia Montetaro proksime de la urbo Pelhřimov. Žirovnice situas ĉe fervojlinio Jihlava – Jindřichův Hradec. En fervojstacio Počátky-Žirovnice haltas ankaŭ rapidtrajnoj.

La renkontiĝo okazos en Spiritekzerca Domo en Žirovnice. Prezo de tranokto por unu persono kaj unu nokto estas 200,- CZK (8 €). Aliĝkotizo (por kovro de la organizaj elspezoj) estas 50,- CZK (2 €). Mendeblaj estas matenmanĝo, tagmanĝo kaj vespermanĝo pagotaj surloke aŭ nur tagmanĝo, se oni deziras mem la ceterajn manĝojn prizorgi.

Por aliĝo uzu la almetitan aliĝilon. En formatoj Word kaj Pdf ĝi estas akirebla el sekciaj interretaj paĝoj: www.ikue.org/cz.

Kore vin invitas kaj la renkontiĝon kun vi ĝojatendas Komitato de la IKUE-Sekcio.

Ve dnech od 7. do 9. května 2010 se uskuteční další tradiční květnové setkání naší sekce IKUE a to v městečku Žirovnici, ležící v půvabné zvlněné krajině Českomoravské vrchoviny poblíž Pelhřimova. Žirovnice leží při železniční trati Jihlava - Jindřichův Hradec. V železniční stanici Počátky-Žirovnice zastavují i rychlíky.

Setkání se uskuteční v Exercičním domě v Žirovnici. Cena za nocleh za jednu osobu a jednu noc je 200,- Kč (dvě noci 400,- Kč). Přihlašovací poplatek (na pokrytí organizačních výdajů) je 50,- Kč. Lze si objednat snídani, oběd a večeři, které účastník zaplatí na místě, nebo jen oběd, pokud si účastník snídani a večeři zajistí sám.

K přihlášení použijte přiloženou přihlášku, kterou lze také stáhnout ve formátech Word a Pdf na internetových stránkách naší sekce: www.ikue.org/cz.

Přijďte prožít krásné májové setkání. Srdečně Vás zve a na Vaši účast se velmi těší výbor IKUE-Katolické sekce ČES.

al la indekso


 PŘEHLED O HOSPODAŘENÍ S FINANČNÍMI PROSTŘEDKY V ROCE 2009 (V KČ)

Příjmy v roce 2009:

55332,61

Sekce

příspěvky sekci

43052,79

43962,61

úroky z účtu u KB

9,82

ostatní příjmy

900,00

IKUE

Espero Katolika, čl. přísp. IKUE

11370,00

11370,00

Příjmy celkem

Výdaje v roce 2009:

53573,00

Sekce

tisk DIO BENU

26177,00

48446,00

poštovné

17242,00

bankovní poplatky

2269,00

kancelářské potřeby

1372,00

ostatní výdaje

1386,00

IKUE

odvod člen. přísp. IKUE a EK

5127,00

5127,00

Výdaje celkem

Rekapitulace

zůstatek z r. 2008

příjmy v r. 2009

výdaje v r. 2009

převod zůst. do r. 2010

Sekce

62924,32

43962,61

48446,00

58440,93

IKUE

2758,00

11370,00

5127,00

9001,00

Celkem

65682,32

55332,61

53573,00

67441,93

Sekce má právní subjektivitu, z čehož vyplývá povinnost vést řádné účetnictví v souladu s příslušnými předpisy. Účetnictví sekce je zpracováváno účetním programem ISO. Všechny položky příjmů a výdajů jsou přesně účetně zaevidované a doložené doklady. Účetní uzávěrka roku 2009 byla předložena revizní komisi sekce ke kontrole a schválení. Na přání plátce mu vystavíme přehled o jeho přijatých platbách, nebo doklad pro odpočet z daně. Obdržené příspěvky od členů a také zahraničních odběratelů časopisu Dio Benu byly v roce 2009 podstatně nižší v porovnání s rokem 2008 a výdaje vyšší nárůstem nákladů za tisk Dio Benu a poštovného. Převodem zůstatku z roku 2009 má ještě sekce finanční prostředky pro další pokračování ve své dosavadní činnosti. Příjmy IKUE tvoří člen. příspěvky a předplatné (částečné) časopisu Espero Katolika. Výdaje IKUE jsou náklady na rozesílání časopisu Espero Katolika a odvod zbylých finanč. prostředků na ústředí IKUE v Římě. Veškerá činnost ve prospěch sekce je prováděna zcela zdarma; rovněž náklady na technické zařízení a jeho provoz, elektr. energii, internet, telefon atd. nezatěžují výdaje sekce. Děkujeme všem, kteří přispěli a opět přispějí v tomto roce na činnost sekce, abychom i nadále zajistili její dosavadní existenci a dobrou funkci.               Miloslav Šváček, předs.

al la indekso


 LA REDAKCIO DANKAS

La redakcio de DIO BENU tre kore dankas al multnombraj bondezirintoj, kies bondeziroj ĝin atingis perpoŝte, retpoŝte aŭ pertelefone. En la 1-a de januaro estis celebrita la sankta meso intence de IKUE kaj niaj sekcianoj kiel dankesprimo kaj elpeto de Di-benoj en la nuna grava jaro 2010. Dian benon kaj ŝirmon de la Virgulino Maria al ĉiuj deziras la redakcio de DB.

al la indekso


 VORTOJ ADRESITAJ AL MEMBROJ DE LA ĈEĤA IKUE-SEKCIO

Milí bratři a sestry, prožíváme druhý měsíc nového roku, pro IKUE velmi významného, ale i pro naši českou sekci. Začátkem dubna 1910 se uskutečnil zakládající kongres IKUE (Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista) v Paříži. Letos tomu bude právě 100 let. A v tomto pro IKUE vzácném jubileu se uskuteční 63. kongres IKUE, který bude vzpomínkovou a děkovnou oslavou stoleté existence IKUE. Je zvlášť potěšitelné, že se kongres uskuteční v sousedství baziliky Nejsvětějšího Srdce Páně na Montmartre, úzce spojené s kultem Nejsvětějšího Srdce Ježíšova. Uspořádat kongres v dnešní době v Paříži, aby byl přijatelný i po finanční stránce, je úkol velmi náročný. S Boží pomocí a obětavých jedinců se jistě podaří toto jubileum IKUE důstojně oslavit.

Pro naši sekci je tento rok rovněž důležitý, také jubilejní. 7. dubna 1990 výbor Českého esperantského svazu na svém zasedání v Praze, kterého jsem se jako host zúčastnil, schválil obnovení Katolické sekce ČES. Zakládající konference sekce se uskutečnila 19.5.1990 v České Třebové, které byl přítomný i generální tajemník IKUE bratr Carlo Sarandrea z Říma. Letos tedy naše sekce slaví dvacet let své existence. Na druhé stránce Dio Benu během tohoto roku vždy postupně vzpomeneme nejdůležitější akce tohoto období. Do dvacátého roku své existence vstoupil i tento náš časopis Dio Benu, jehož kompletní archiv až do dnešní doby je k dispozici na internetových stránkách naší sekce: www.ikue.org/cz (na kterých je mnoho dalších zajímavostí). Na našem květnovém setkání v Žirovnici (7.-9.5.2010) významná jubilea určitě vhodně vzpomeneme. Bude to jistě opět krásné setkání, jako ta v minulých letech. Přihlášky jsou přiloženy v tomto čísle DB nebo na zmíněných internetových stránkách.

Závěrem chci velmi poděkovat výboru naší sekce a všem, kteří se aktivně zapojují do činnosti naší sekce. Velmi děkuji bratru Miloslavu Pastrňákovi za příkladnou spolupráci na předtiskové kontrole textů DB. Také Bůh odplať všem, kteří finančně nebo modlitbou podporují činnost naší sekce. Všechny srdečně zdravím. Váš bratr Miloslav Šváček.

al la indekso


 NI KONDOLENCAS

Nur post apero de Dio Benu n-ro 4/2009 ni eksciis, ke en la 2-a de oktobro 2009 post mallonga malsano mortis multjara membro de IKUE nia frato Miloslav Šváb el Havlovice en la aĝo de 83 jaroj.

al la indekso


 MONKONTRIBUAĴOJ RICEVITAJ POR IKUE KAJ LA ĈEĤA IKUE-SEKCIO

Bártlová Kamila, Birkelbachová Ilona, Dradová Zita, Budinská Drahomiř, Cink Josef, Černá Antonína, Dohnálek Petr Adam, Duda Josef k. Drahomíra, Dvořáková Marie, Filip Josef k. Libuše, Gvildys Antana, Hošek Stanislav, Chodníček Jaroslav, Jenerál Jaroslav, Kaan Milán, Klumpar Alois, Kobza X. Josef, Kovařík Jan, Krejčíř Antonín, Kronshage Anton, Kusý Vlastimil, Ledvinková Blanka, Lotter Alfred, Nosek Václav, Noske Gottfried, Obruča Lubomír, Pastrňák Miloslav, Patera Jiří, Peřina Jindřich, Přikryl Roman, Railienė Janina, Riccň Gian-Paolo, Skřivánková Josefa, Smělý Milan k. Věra, Venosová Jarmila, Wirges Willi, Zámečníková Miroslava. Tre koran dankon al ĉiuj!

al la indekso


 DIO BENU

Vydavatel: IKUE-Katolická sekce Českého esperantského svazu. Adresa redakce: IKUE-Katolická sekce ČES, Tršická ul. 6, CZ-751 27 Penčice. Zodpovědný redaktor: Miloslav Šváček, tel. 732 420 675, e-mail: m.svacek@seznam.cz. Bank. spojení: Komerční banka Přerov, číslo účtu: 86-7290070227/0100. Registrační číslo MK ČR: E 12647. Ročník 2010 (20) - číslo 1 (77).

al la indekso