IKUE-Katolika Sekcio de Ĉeĥa Esperanto-Asocio

IKUE-Katolická sekce Českého esperantského svazu
Ĉeĥa Sekcio de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista

 

  ORGANIZA REGULARO


Artikolo 1
 Bazaj preskriboj

Ĉeĥa Esperanto-Asocio (plue nur Asocio) fondis la 7.4.1990 sekcion de la katolikaj esperantistoj (plue nur Sekcio).
La Sekcio grupigas sur libervola bazo membrojn de la Asocio, kiuj konsentas kun taskoj kaj celadoj de la Sekcio.
Per decido de la asocia Komitato el la 5.1.2005 estis al la Sekcio donita Registra atesto pri ĝia jura subjektiveco kun sekvaj eregistradoj ĉe Ĉeĥa Statistika Ofico kaj Financa Ofico.


ARTIKOLO 2

Nomo kaj sidejo

Nomo:  - ĉeĥlingve                                     IKUE – Katolická sekce ČES
             - esperantlingve                             IKUE – Katolika Sekcio de ĈEA
Sidejo:                                 PŘEROV XIII - PENČICE, Tršická ul. 6, poŝtkodo 751 27

 
ARTIKOLO 3
Taskoj kaj celoj de la Sekcio

       La Sekcio plenumas jenajn taskojn:
  1.  Propagandas Esperanton kiel konvenan interkomprenilon kaj disvastigas ĝian konon inter katolikoj.
  2.  Per siaj aktivadoj ĝi partoprenas prefere en spirita kaj morala renovigo de la socio.
  3.  Ĝi klopodas pri unueco de la Eklezio per praktikado de la Internacia Lingvo en liturgio kaj amimzorga agado.
  4.  Ĝi plibonigas lingvajn kaj fakajn konojn de siaj membroj.
  5.  Ĝi disvastigas ideon de kunvivado kaj frateco inter la nacioj en spirito de la kristana amo.
  6.  Ĝi eldonas Esperantan literaturon kaj presaĵojn prefere en sfero religia.
  7.  Ĝi eldonas revuon kun nomo Dio Benu.
  8.  Ĝi informas pri siaj aktivadoj en gazetaro kaj aliaj komunikaj rimedoj.
  9.  Ĝi subtenas kreivan agadon de la sekciaj membroj kaj kreas kondiĉojn por societa vivo kadre de sia agado.
10.  Ĝi strebas pri enkonduko de Esperanto en internaciajn agadojn de la eklezioj kaj kristanaj organizaĵoj.
11.  Ĝi uzadas Esperanton ĉe disvastigado de Evangelio de Jesuo Kristo kaj klopodas plenumi „por ke ĉiuj estu
       unu“ (Joh 17,21).
12.  Ĝi aranĝas kursojn de Esperanto, renkontiĝojn kaj jarkunvenojn kaj organizas tendarojn kun spirita enhavo
       kaj lingva instruo de Esperanto kun internacia partopreno.

 
ARTIKOLO 4

 
Metodoj kaj rimedoj

1.  La Sekcio aktivas laŭ jarplano.
2.  Ĝi zorgas pri eldonado de literaturo konforma kun celadoj de la Sekcio kaj eldonas revuon sub nomo Dio
     Benu.
3.  Ĝi aktive kunlaboras kun Slovakia Sekcio de IKUE kaj samtempe ĝi estas filio de Internacia Katolika Unuiĝo
     Esperantista kun sidejo en Romo (plue nur IKUE), kadre de kiu ĝi partoprenas en organizado de komunaj
     aranĝoj.
4.  Por atingo de siaj celoj la Sekcio disvastigas revuon de IKUE Espero Katolika kaj revuon Dio Benu, kies
     eldonanto estas la Sekcio.
5.  Ĝi zorgas pri spirita elviviĝo de siaj membroj pere de Diservoj, pilgrimoj, bibliaj kaj preĝaj renkontiĝoj
     en Esperanto.
6.  Ĝi kunlaboras sur ekumena kampo, precipe kun Kristana Sekcio de ĈEA (KELI).
7.  La membroj de la Sekcio kune kun nemembroj, kiuj pagas membrokotizon por IKUE, abonon de Espero
     Katolika kaj por revuo Dio Benu, formas kune Ĉeĥan Sekcion de IKUE, kiun reprezentas la samaj organoj
     kaj en la sama konsisto kiel organoj de la Sekcio.

 
ARTIKOLO 5

 La membreco

1.  La membreco en la Sekcio estas libervola.
2.  La membro de la Sekcio povas iĝi ĉiu, kiu konsentas kun celoj de la Sekcio.
3.  La membroj estas akceptataj surbaze de skriba aliĝilo.
4.  La membreco en la Sekcio finiĝas per eliĝo el la Sekcio aŭ per nuligo de la membreco surbaze de decido de
     la sekcia komitato, se la membro per sia agado konscie damaĝas la Sekcion aŭ agadas en kolizio kun la
     organiza regularo.
5.  La aktivadojn de la Sekcio povas partoprenadi ankaŭ nemembroj de la Asocio sen balotrajto kaj funkcioj en
     la Sekcio.


ARTIKOLO 6

 Organoj de la Sekcio

1.    La plej alta organo de la Sekcio estas ĝia jarkunveno, kiu kutime okazadas unufoje en la jaro, sed minimume unufoje post tri jaroj. Pri la dato de ĝia okazigo kaj programo estas informita la Asocio. La jarkunvenon povas partopreni ĉiuj membroj de la Sekcio, eĉ nemembroj de la Asocio, sed sen voĉdonrajto.

Tasko de la jarkunveno estas:
a)  Pritrakto kaj aprobo de la raporto de la sekcia komitato pri ĝia agado kaj mastrumado dum pasita periodo.
b)  Aprobo de la programo de la sekcia agado por plua periodo.
c)  Elekto de la sekciaj prezidanto, komitato kaj kontrol-grupo por trijara balotperiodo.
d)  Pritrakto de la ŝanĝoj kaj kompletigoj en la organiza regularo de la Sekcio.
e)  Rajto de la jarkunveno estas propono por nuligo kaj likvido de la Sekcio. La nuligo de la Sekcio validas per
     decido de dutriona parto de la ĉeestanta membraro.

2.    La Komitato estas la plej alta organo de la Sekcio dum la periodo, en kiu ne okazas jarkunveno. Ĝi estas minimume tripersona: la prezidanto, vicprezidanto kaj ekonomo – librotenanto. La komitato rajtas plenumi ĉiujn taskojn, kiuj ne estas rezervitaj por plenumo de la jarkunveno aŭ la prezidanto de la Sekcio. La sekcia Komitato kunvenas laŭbezone. Por plenumo de difinitaj taskoj la sekcia Komitato povas nomumi portempajn aŭ konstantajn komisionojn de la Sekcio. La komitato ankaŭ decidas pri membreco de la Sekcio en enlandaj kaj eksterlandaj organizaĵoj. Tiujn decidojn la Komitato disponigas al asocia komitato.


ARTIKOLO 7

 Mastrumado

1.  La Sekcio prizorgas laŭregulan kontadon laŭ validaj leĝaj normoj.
2.  La Sekcio mastrumas surbaze de budĝeto.
3.  Financaj rimedoj, pri kiuj disponas la Sekcio estas:
- la rimedoj ricevitaj de la Asocio
- la membro-kotizoj
- libervolaj donacoj
- profito el realigitaj aranĝoj.


ARTIKOLO 8

 Fina difino

Surbaze de la propono de la sekcia komitato estis la organiza regularo aprobita fare de asocia komitato en komitata kunveno okazinta la 26.9.2012 kaj tiudate ĝi akiras validecon.


En Břeclav la 27.9.2012                                                                      Konsento de la asocia komitato:

                                                                  (Subskribo de la ĈEA-prezidanto)     Inĝ. Vladimír Dvořák

 


Prezidanto: Miloslav Šváček, Tršická ul. 6, 75127 Penčice, Ĉeĥa Respubliko
Tel.: +420 732 420 675, E-poŝto: m.svacek@seznam.cz      www.ikue.org/cz/