20a Katolika Esperanto-Tendaro
La IKUE - Katolika Sekcio de Cxehxa E-Asocio invitas vin partopreni
lauxvice jam la 20an IKUE-Tendaron, kiu okazos de la 4a gxis la 11a de auxgusto 2001 en Sebranice apud Litomysxl.
Sebranice estas vilagxo (kun 1000 enlogxantoj) situanta en cxehxa-Moravia
Montetaro apudvoje inter urboj Policxka (8 km) kaj Litomysxl (12 km) en
distrikto Svitavy, en diocezo de patrono de la Cxehxa IKUE-Sekcio Episkopo
Mons. Karlo Otcxenasxek el Hradec Kralove. En vilagxo Sebranice dominantas
parohxa pregxejo de Sankta Nikolao (kie aktivas salezianoj). En okcentmetra
distanco de la pregxejo, en la valo inter arbaroj trovigxas banbaseno kaj
200 metrojn de gxi la tendaro.
Vojagxante en la tendaron oni povas uzi fervojon kaj busojn. Plej facile
la tendaro estas atingebla perauxtomobile; ecx pluva vetero ne malhelpas
alveturon de la auxtomobiloj, cxar sxoseo preterpasanta la tendarejon
trovigxas nur en 100 metra distanco.
En la tendaro oni dormas en dulitaj (bonkvalitaj) tendoj (estas necese
kunpreni propran dormosakon). Kapacito de la tendaro estas 70 litlokoj.
Kompreneble ekzistas suficxe da spaco por kampado. Cxiujn mangxojn oni
ricevas en la tendara mangxejo. En vilagxo ekzistas restoracioj kaj vendejoj
kun mangxovaroj kaj aliaj bezonajxoj, kie oni povas lauxdezire krommangxi
aux bierumi.
Ambaux proksimaj urboj Policxka kaj Litomysxl estas urboj kun historiaj
vidindajxoj.
Cxiu tendara tago komencigxos per esperantlingva Sankta Meso en tendara
kapeleto de Fatima Madono. Dimancxe okazos Sankta Meso komune kun la
parohxanoj en la pregxejo de Sankta Nikolao. Krom spiritaj kaj ceteraj
programoj kaj kursoj de Esperanto estos suficxe da tempo-spaco por ludoj,
banado, ripozo kaj vesperaj tendarfajroj. Ni esperas, ke ankaux la nunjara tendaro
farigxos agrabla renkontejo ankaux por IKUEJ
(Internacia Katolika Unuigxo de Esperantista Junularo).
Se vi, kara leganto, estas parolanta Esperanton kaj deziras travivi tagojn
en frateca kaj kristana etoso, bonvolu veni inter nin por krei en la tendaro
internacian medion. Inter la tendaranoj vi trovos ne nur bonajn geamikojn
kaj gefratojn, sed vi certe gxuos fratecan ammedion, kiu postlasos cxe vi
neforgeseblajn rememorojn.
La prezo (pagebla ankaux per cxehxa mono aux per ceteraj libere sxangxeblaj
valutoj), kiu inkluzivas tendarkotizon, logxadon en la tendo kaj cxiujn mangxojn, estas kompare kun similaj arangxoj tre malalta. Pasintjare por la tuta semajna restado pagis gejunuloj el ekonomie malricxaj landoj 20 USD aux 35 DM, salajruloj 25 USD aux 45 DM. El ceteraj landoj gejunuloj 30 USD aux 50 DM, salajruloj 35 USD aux 55 DM. (la aktualajn prezojn ni publikigos baldaux) La kotizon oni povas pagi post alveno en la tendaron.
Aligxilojn kaj plurajn informojn al vi volonte liveros:
IKUE-Katolika Sekcio de CXEA
Pasintaj tendaroj
Nun vi povas legi kelkajn raportojn de la partoprenintoj pri la pasintaj tendaroj. Se vi iam partoprenis nian tendaron, bonvolu sendi al ni bukedon da viaj travivajxoj.
Rigardu ankaux la jenan pagxon pri junularaj arangxoj!
|