Internacia Katolika Unuigxo Esperantista

Emblemo de IKUE


Hejmpagxo
Kion faras IKUE
Konciza historio de IKUE
Espero Katolika
Junulara movado
Aliaj katolikaj pagxoj

  17a Katolika Esperanto-Tendaro

"Jen, kiel bone kaj cxarme estas, se fratoj vivas kune!" (Psalmo 133:1)

Jes, mi povis denove post unu jaro sperti kiel bone estas, se fratoj kaj fratinoj en Kristo vivas dum du semajnoj kune. Dank' al Dio mi denove povis partopreni la fame konatan Katolikan Esperanto-tendaron, kiu jam la okan fojon okazis en belega valo apud orientbohemia vilagxeto Sebranice apud Litomysxl.

Mi povis travivi du belegajn semajnojn en vere frateca kaj familiareca etoso. Mi tre kore dankas antaux cxio al nia cxiela Patro, kiu donis al ni agrablan veteron kaj ankaux al cxiuj organizantoj, unualoke al Milosx Sxvacxek, kiu kiel kutime ofereme prizorgis cxiujn bezonajxojn ligitajn kun la tendaro. Al li ni sxuldas senprobleman dauxron de la tendaro.

La impresoj estas multaj kaj ne eblas cxion priskribi per simplaj vortoj. Plej bone estas partopreni mem cxi tiun belegan tendaron kaj proprahauxte sperti tiun neripeteblan atmosferon, kiu regas en la tendaro. Cxiu tago estis plenigita per diversaj programeroj. Ni povis refresxigxi ne nur korpe en la akvo de proksima baseno, sed ankaux spirite cxerpi novajn fortojn por nia vivo dum sanktaj mesoj kaj rozariaj pregxoj en la kapelo de Fatima Madono kompreneble en Esperanto.

Ni povis pliprofundigi niajn lingvosciojn en la kursoj de Esperanto laux diversaj lingvoniveloj. Memkompreneble restis tempo ankaux por vesperaj tendarfajroj, sen kiuj la tendaro ne estus kompleta. Al mi tre placxis la fama fabelo pri Negxulino en iom nekutima surscenigo, cxar la fabelo komencigxis per la fino kaj finis je la komenco spicita per nemankebla reklamo.

En la proksima vilagxo Horni Ujezd la tendaranoj pliricxigis la nacilingvan sanktan meson en belega pregxejeto de sankta Helena per la spiritaj kantoj en Esperanto. Post la sankta meso ni vizitis ankaux la mondan rarajxon, la naturan fonton de biero kaj kompreneble cxiuj almenaux gustumis gxin.

En la tendaro okazis ankaux prelegoj de P. Lajos Kóbor pri sakramentoj kaj P. Savio Ricxica parolis pri Dekalogo. Sabate la 25-an de julio okazis la 2a konferenco de IKUEJ, dum kiu estis elektita la nova estraro de cxi tiu organizo de katolika junularo kaj ni pritraktis ankaux la planojn por la venonta agado.

Nian tendaron vizitis ankaux grupo de Esperantistoj el Policxka kaj apuda regiono. La tendaranoj preparis por ili tre amuzan skecxon pri unu ordinara tendara tago.

Kelkaj bravuloj unu tagon vespere trairis la padon de la kuragxo, kie la tendaranojn atendis survoje diversaj timigiloj kaj spiritoj. Felicxe cxiuj revenis en la tendaron vivantaj.

Dimancxe ni posttagmeze vizitis tre interesajn rokformajxojn en proksima vilagxo Jarosxov. Laux unu legendo cxi tie kasxis sin rabisto Toulavec (Vagabondo). Ni povis admiri tre belajn rokojn kaj belegan naturon en tiu regiono.

Poste venis jam longe atendata tago, jxauxdo la 30-an de julio, la tago de nia pilgrimo al la unika katedralo konsekrita al Sankta Spirito en Hradec Kralove. Gxuste en la jaro dedicxita al Sankta Spirito tie okazis sankta meso en Esperanto, kiun cxefcelebris Lia Ekscelenco Karel Otcxenasxek, la episkopo de Hradec Kralove. Li multfoje partoprenis la tendaron kaj invitis nin veni en lian episkopan sidejon, do cxijare venis tempo por plenumi lian peton. Kune kun li kuncelebris P. Lajos Kóbor kaj P. Savio Ricxica kun kelkaj neesperantistaj pastroj. Post la sankta meso ni vizitis la Novan Adalbertinon, tre belan animzorgan centrejon de la diocezo de Hradec Kralove, la frukton de la multjara klopodo de episkopo Karel Otcxenasxek. En la eksa jezuita seminariejo nun trovigxas grandaj salonoj por spiritaj ekzercoj kaj renovigoj de la diocezanoj, restoracio kaj logxejoj por tranokto. La tuta konstruajxo estas tre bela kaj impresa. Gxi estas vere la koro de la diocezo.

Post la katehxezo pri Sankta Spirito fare de P. Pavel Dokladal, la prezidanto de Fatima Apostolado en cxehxio, ni povis viziti ankaux la episkopan palacon kaj vidi la salonon, kie Sankta Patro antaux unu jaro renkontigxis kun patro episkopo Karel Otcxenasxek. Ni pregxis en lia privata kapelo kaj ankaux estis farita komuna foto kun la patro episkopo.

La pilgrimo estis tre bela. Survoje en la tendaron ni ankoraux vizitis la muzeon de Emil Holub, fama cxehxa vojagxanto en Afriko. Ni povis tie sperti iom da Afriko helpe de multaj interesaj eksponajxoj, kiujn li alportis el siaj vojagxoj.

Tiuj du semajnoj forpasis tre rapide kaj bedauxrinde ni devis adiauxi kun niaj multaj geamikoj, malnovaj kaj novaj. Sed espereble post unu jaro ni denove renkontigxos en la Katolika Esperanto-tendaro.

Venu ankaux vi!

Pavol Petrík

Al la cxijara KET! Al la komenco!