Internacia Katolika Unuigxo Esperantista

Emblemo de IKUE


Hejmpagxo
Kion faras IKUE
Konciza historio de IKUE
Espero Katolika
Junulara movado
Aliaj katolikaj pagxoj

  La Jubilea KET-o en la Jubilea Jaro

La Jubilea Katolika Esperanto-tendaro okazis en la tagoj de la 22-a gxis la 29-a de julio de la Jubilea Jaro 2000. Kvankam oficiale gxi estis lauxvice la 19-a, tamen gxi estis jubilea, cxar gxi okazis jam la dekan fojon en Sebranice apud Litomysxl en Cxehxio. La unuaj naux tendaroj okazis ankoraux dum komunisma regximo en Herbortice.

Cxijare la tendaron partoprenis cxirkaux 50 personoj el diversaj landoj de Euxropo. Tre rapide ni formis belan familian etoson, kiu regis dum cxiuj tendaraj tagoj. Multaj personoj jam tutan jaron gxojatendas la venontan tendaron gxuste pro cxi tiu neforgesebla amika etoso de la tendaro.

Ankaux cxijare ni havis karegan gaston - helpepiskopon de Olomouc Mons. Jozefon Hrdlicxka, kiu celebris la sanktan meson ne nur por ni, tendaranoj, sed ankaux por la vizitantoj el la najbara vilagxo. Post la sankta meso la episkopo restis kun ni por tagmangxi kaj amike interparoli.

En la programo de la tendaro estis ne nur kursoj de Esperanto laux diversaj kategorioj, sed restis tempo ankaux por amika babilado, ludoj, banado en la baseno, promenoj en belaj arbaroj kaj tendarfajroj.

Unu tagon estis rezervita por la pilgrimo al Kraliky, fama pilgrimloko proksime de la cxehxa-pola landlimo, kie ni povis akiri la plenajn indulgencojn de la Jubilea Jaro. Survoje en la tendaron ni ankoraux vizitis Herbortice, kie okazis unuaj naux tendaroj kaj ankaux la Esperanto-muzeon en Cxeska Trebova kun belega ekspozicio de movigxantaj betlehemoj.

La kuragxuloj povis testi sian kuragxon en la tiel nomata Pado de kuragxo, kiu cxijare estis eksterordinare longa kaj timiga. Oni devis sole trairi preskaux du kilometrojn en la malhela arbaro, kie atendis diversspecaj timigiloj. Felicxe cxiuj travivis cxi tiun teston sen iuj damagxoj.

Fine de la tendaro cxiu kurso preparis por aliaj tendaranoj interesan kulturan kaj amuzan programon. Cxefe infanoj tre amuzis nin per siaj fabel-scenetoj.

Venu ankaux Vi venontjare gxui la tendaran semajnon!

Pavol Petrík

Al la cxijara KET! Al la komenco!