PREZIDANTOJ DE
IKUE
Loĝ- urbo
aŭ lando
Periodo de
prezidanteco
Biografio
1. P. Austin Richardson
Bruselo 01.04.1910 - 21.08.1913
Lia kompleta nomo estis Austin
François Richardson Taylor. Li naskiĝis la 21.10.1843 en Amugnoabah (laŭ
aliaj grafioj: Abujnoober aŭ Ahmedmigur, ĉiuokaze: en insulo Cejlono,
tiama orienta angla Hindio), apud Bombejo. Liaj gepatroj estis Augustin
Richardson kaj Catherine Jeanne Boye Cocheteux. Pro la dolorega morto de
sia juna edzo, kiu estis armekuracisto, lia patrino baldaŭ poste reiris
Anglujon kun siaj du geinfanoj. Austin fakte havis pli junan
fratinon: Frederika (1848-1923), kiu fariĝos
fama verkistino, aparte pri J.J. Rousseau. Frederika edziniĝos kun
ĵurnalisto, John Macdonald (1840-1926) kiu estis korespondanto dum 48
jaroj de "London Daily News". Unu el la pranepoj de Frederika Richardson
kaj John Macdonald (tio estas, la filo de ilia filino Kate) estos Marius
Goring (1912-1998), aktoro de la brita teatro kaj de filmoj.
Austin,
do, estis anglikano: en 1860 li estis ano fervora de
la partio “High Church”, popola difino de la “anglo-katolikoj”, ankaŭ
nomataj “Puseyites” aŭ “oksforda movado”, aŭ “ritualistoj”. Li pli kaj pli
alproksimiĝis al tiu grupo de anglikanoj kiuj havis multon komunan kun la
roma Eklezio, kaj rememoros sian ĝojon kiam ĉirkaŭ 1860 li ĉeestis en unu
el la unuaj “ritualistaj” preĝejoj en Londono : temis pri la preĝejo de
sankta Maria Magdalena Munster Square, kie li vidis unuafoje, en anglikana
preĝejo, Diservon kiu similis al la katolika Meso. En alia
“anglo-katolika” preĝejo (St Albans) pastro Macknonokie prenis lian unuan
konfeson. Richardson, kvankam en sia matura aĝo rekonos la mankon de
necesa teologia studado ĉe tiu "konfesprenanto" anglikano, kaj ke li ne
estis vera konfesprenanto, tamen deklaros, ke “li certe grade kondukis min
ĝis la pordego de la Vera Eklezio de Kristo”. 21-jaraĝa li konvertiĝis al
katolikismo, pro evento kiun, post lia morto, malkaŝis unu el liaj 200 "spiritaj
filoj", la redaktoro de EK Claudius
Colas: li vidis lum-radiojn kiuj alvenis el
Eŭkaristio (laŭ prof-ro Braive, aŭtoro de libro pri la historio de
Instituto Saint-Louis, lia konvertiĝo okazis post lia alveno en Bruselo.
Kaj efektive, en EK de majo 1909, aperas ĉi tiu lia indiko: “ ...jaro
1864, kiam mi, per la dia graco, estis akceptita en la vera Ŝafejo de
Kristo...”). Li estis studento de sekcio Filozofio de la "Institut St.
Louis" en Bruselo, kiun li vizitis kiel "libera
studento" en 1864-65, kaj kiu poste estos la loko de preskaŭ lia tuta
instruista kariero. Poste li studis en la Séminaire de Malines en oktobro
1870. La 20.09.1873, kelkajn monatojn antaŭ sia pastriĝo (kiu okazis la
20.12.1873) li fariĝis instruisto de la Bazaj Lernjaroj ĉe la menciita
Instituto Saint-Louis. Li estis seminari-amiko de la estonta fama
kardinalo Mercier.
La 16.08.1882 li partoprenis kun la benediktanoj
de Lieĝo en la fondado de la priorejo de Wentnor (insulo Wight). Li estis
nomumita paroĥestro de Wolsey en la diocezo de Birmingham en julio 1890,
kaj forlasis tiun taskon en 1894, post la morto de sia patrino, por reveni
en Belgion kie li iĝis privata docento de la filoj de la Grafo de 't
Serclaes (grava politikisto en Bruselo). En septembro 1897, Monsinjoro Van
Aertselaer, direktoro de la Instituto, invitis lin doni kursojn de la
angla lingvo en la nova Altlernejo de Komerco, malfermita en Instituto
Saint-Louis. Li ankaŭ donis kelkajn kursojn en la scienca sekcio. Post la
fermo de la Komerca Lernejo, en 1907, li emeritiĝis, kaj sin dediĉis al la
‘‘St Georges literary Club’’ kies prezidanto li estis, en la Instituto
Saint-Louis, al la angla kolonio de Sainte Gudule (la nuna katedralo Ste
Gudule et St Michel).
Richardson krome estis membro de la komitato de la
Belga ligo kontraŭ la "Blanka sklaveco", t.e. kontraŭ la fikomercado de
virinoj.
Dum la instruo-periodo en Saint Louis, en la baza
kaj poste en la altlernejo, li restadis longan periodon en sia naskiĝlando.
Difinita "Civitano de la libera Anglio ĝis oste", Austin Richardson
partoprenis en la debatoj pri la valideco de la anglikanaj ordinadoj,
multe aktivis por la unuiĝo de la Eklezioj, precipe por la reveno de
anglikanoj al la katolika Eklezio (multaj liaj artikoloj ĉi-teme aperas en
EK de tiuj jaroj); li batalis por pacismo kaj flamiĝis je la fino de sia
vivo por la celoj de Esperanto.
La dato kiam li fariĝis instruisto en Instituto
Saint-Louis, publikigita en la historia libro de prof-ro Braive, povas
ankaŭ esti 1874, laŭ tio, kion Richardson mem deklaris plenigante la
demandaron de la "Esperantista Centra Oficejo" en 1909. Laŭ la sama "demandaro",
li esperantistiĝis oktobre de 1906. En letero, kiun li sendis la
01.05.1911 al tiu, kiu estos lia estonta posteulo, Petrus Heilker,
Richardson rakontis pri la motivo de sia esperantistiĝo (okazinta en
matura aĝo, kiam li estis 63-jariĝa): "En aŭgusto 1906 mi estis en
Portsmouth, kiam la franca militŝiparo vizitis Anglujon. Kaŭzis al mi ĝojon,
kiam mi vidis amikecon, per kiu la francaj ŝipistoj estis akceptataj, ne
nur de aŭtoritatuloj, sed precipe de la popolo, la laboristoj ktp. Tamen
estis por mi ĉagrene, ke la lingva diverseco absolute malebligis ĉiam
intelektan interrilaton. Ili ridis, reciproke al si donis la manon kaj
faris gestojn kiel multaj bestoj, sed fari ion plian ili ne povis. Post
kelkaj semajnoj mi ĉeestis la akcepton de ĉirkaŭ 4000 anglaj laboristoj en
Parizo. Tie denove okazis la samo. Tiam frapis min la ideo: kiel domaĝe ke
ne ekzistas facila lingvo por ili, per kiu ĉi tiuj bonaj homoj povus havi
veran interrilaton. Kiam mi denove estis kun miaj kunprofesoroj, mi
parolis pri tio. Unu el ili diris al mi: tia lingvo ja ekzistas; ĉu vi ne
aŭdis pri Esperanto?". Kompreneble, la "kunprofesoroj"
menciitaj en la letero estis liaj kolegoj en la Instituto St. Louis, en
Bruselo.
Heilker, publikigante la leteron
en EK, aldonis jenan detalon: "Nu, li lernis tiam dum unu semajno
Esperanton kaj tiam li kuraĝis sendi poŝtkarton al iu svedo, kies adreson
li trovis en "The Daily News". La svedo tuj respondis per okpaĝa
letero, kiun pastro Richardson tute komprenis. Poste per Esperanto al li
sukcesis realigi la konvertiĝon i.a. de sinjorino Maria Milsom (fraŭlina
nomo: Gruner, naskita en Le Pouzin-Ardèche la 21.08.1851, mortinta en
Bossey la 14.08.1933. Ŝi estas konata per la pseŭdonimo Ramo – el la
komencaj literoj de ŝia kompleta nomo Renée Adéle Maria, plus E-vorta
finaĵo O - tradukantino de romano "Fabiola" kaj de aliaj verkoj). Ŝia filo
estis protestanta pastro, kaj ankaŭ li poste konvertiĝis. Pastro
Richardson interrilatis kun multege da fremd-landanoj en diversaj
mondpartoj nur per Esperanto; multaj konvertiĝis kaj plimultaj almenaŭ
favore influiĝis je la katolika doktrino". (el EK 5/1938).
Richardson do esperantistiĝis en oktobro 1906 (ses
jarojn poste, li skribos: "...jaro 1906, kiam mi komencis vojaĝi per
Esperanto"). Tamen jam en EK de julio 1906 unuafoje aperis kvarpaĝa
E-artikolo subskribita de Richardson pri sia vizito al la anglikana d-ro
Pusey en 1865. Ni povas nur konjekti, ke: (pli probable) tiu numero de EK
estis presita kun malfruo, ĉiuokaze malmultajn monatojn, se ne semajnojn,
post la esperantistiĝo de Richardson; aŭ (malpli probable) ke temis pri
traduko de redaktoro Peltier de artikolo aperinta aliloke. Dua artikolo de
Richardson aperos en la numero de novembro (“Kion pensi pri Lord Acton ?”).
La 21.01.1907 fronte al la “Poliglota rondo”, gastigita en la gotika
salono de Hotelo Ravenstein en Bruselo, li faris anglalingvan paroladon
pri la temo “ĉu eblas internacia lingvo?”. La antaŭan jaron, samloke, li
estis farinta paroladon pri la “l’entente cordiale” inter la franca kaj la
angla nacioj.
Por la 3a UK en Kembriĝo (1907) Richardson estas
membro de la “trio por la tria”, kun pastroj Emile Peltier kaj Luigi
Giambene, por zorgi pri la katolikaj kunvenoj kaj la Diservo: li fariĝas
sekretario de tiu komitato por la katolikaj kunvenoj kadre de la 3a UK.
Lia grava malsano en majo-junio 1907 minacis, ke li ne povu aktivi en tio,
sed feliĉe li resaniĝis, kaj povis liveri al la katolikaj kongresanoj la
Benon de Pio la 10a al la esperantistaj katolikoj, kaj tio laŭ persona
permeso anoncita telegrame de pastro Luigi Giambene. Richardson
anstataŭigas ĉi-lastan en Kembriĝo kaj predikas anstataŭ li, dum la
speciala Meso por la katolikaj esperantistoj en la Preĝejo de Nia
Sinjorino kaj de la anglaj Martiroj en Kembriĝo. Parenteze, dum tiu 3a UK
movas la paŝojn la ideo starigi katolikan E-asocion: oni fondas la
“Societo Katolika Internacia” (14.08.1907) laŭ la projekto lanĉita de
pastro Peltier. Plie oni fondas ankaŭ (15.08.1907) PEF, la “Pastra
Esperantista Frataro” ankoraŭ proponita de Peltier. Por ambaŭ du fondoj
aktivas en Kembriĝo Richardson, laŭ la indikoj de Peltier: li fariĝas
sekretario de PEF. Post la Kongreso Richardson restas en Britio kelktempe,
kie li publikigas artikolon en “The Catholic Times”, prelegas en Ventnor (insulo
Wight) kaj helpas la fondon de grupo en Shnklin. Lia laboro ripetiĝos
okaze de la 4a UK en Dresdeno, kie li celebris Meson la 16.08.1908 en la
preĝejo de la Sankta Koro de Jesuo, kaj en la posta UK, la 5a en Barcelono,
kie li predikas en la “Casa de Caritat” dum la kongresa Diservo (5.9.1909)
kaj dum aliaj okazoj.
1908 estas la jaro, kiam EK ĉesas aperi dum tri
monatoj pro la malsaniĝo de pastro Peltier. Richardson
eniras la direktantan komitaton de EK kiu transprenas la redaktadon de la
revuo, kun Claudius Colas kiel ĉefredaktoro.
Richardson ne ĉesas propagandi
Esperanton ekstere. Memorinda estas la parolado, kiun li faris la
10.12.1908 en la malgranda seminario de Malines, fronte al kardinalo
Désiré Joseph Mercier (Braine-l'Alleud 22.11.1851 - Bruselo 23.01.1926),
al la tuta kanonikaro, la teologiaj kaj filozofiaj studentoj de la
seminario kaj proksimume 400 personoj, el kiuj multaj geeminentuloj de la
urbo. Preskaŭ 200 studentoj mendis lernolibrojn. La 3.01.1909 li estas en
Parizo kaj kun Claudius Colas li prelegas en “Chez nous” antaŭ katolika
aŭdantaro. La 28.04.1909, denove en Parizo, dank’ al perado
de abato Duvaux (1865-1962), li prelegas en la tiea malgranda seminario.
La pentekostan lundon de 1909 li ĉeestis la ĝeneralan
kunvenon de UEA en Huy (sur la bordoj de Mozelo) kaj prelegas. Aliajn
publikajn intervenojn li faris la 8.9.1909 en la kunvenejo de la
“Association des Etudiants catholiques en vacances”, en Parizo; la
19.08.1909 li prezidas la kunvenon ĉe la asocio de la “Militants du devoir
chrétien”, ankoraŭ en Parizo, kie Colas prelegas kaj Richardson rakontas
kiel li fariĝis esperantisto.
La UK en Barcelono 1909 estas la
okazo por la katolikaj esperantistoj antaŭenirigi la projekton pri
katolika E-asocio: al la kongresantaj katolikoj alvenas letero el Litovio
de pastro Dombrowski, kiu pledas por la starigo de katolika E-organizo.
La ĉeestantoj, laŭ la instigo de tiu elokventa letero, fondas
(7.9.1909) KUE, Katolika Unuiĝo Esperantista (la nomon proponis s-ro
Claudius Colas). Richardson estis elektita ĝenerala prezidanto. Kaj dum
tiu sama kunsido ĉe la Universitato de Barcelono estis unuanime balotita
de la 61 geĉeestantoj la decidon havi ĉiujare specialan kongreson
internacian de katolikoj. Oni fiksas la lokon kaj daton de tiu kongreso:
Parizo, 31.03-03.04.1910. La Kongreso, krom pritrakti katolikajn temojn,
devos doni definitivan formon de la provizora regularo de la novnaskita
KUE. Kiam la Kongreso okazas, Richardson estas elektita prezidanto de IKUE
(tamen ankoraŭ nomata IKEU). Tre bedaŭrinde baldaŭ ekŝancelis lia sanstato
kaj, per letero al abato Duvaux, li forlasis la direktoran postenon de EK,
sed restis ties religia direktoro.
Intetempe li fariĝas vicprezidanto de la Belga
Ligo Esperantista kaj celebras Meson en la kapelo “Soeurs Maricolles” en
Bruĝo okaze de la 2a belga esperantista Kongreso, dum kiu oni oficiale
starigas la belgan sekcion de IKEU, kies sekretario-kasisto fariĝas
Richardson.
La 28.8.1910 li estas en Hago por la unua
jarkunveno de Nederlanda Katolika Esperanta Unuiĝo, Nederlanda Katoliko.
Li celebras Meson (28.8.1910) en la preĝejeto de la fratinaro de sankta
Karolo Boromeo kaj predikas pri la Eklezio, deirante el Joh. 17,21.
Fine de oktobro 1910 li krize malsaniĝas: oni
enhospitaligas lin en la katolika hospitalo de Hago. Pri lia malsano EK
titolas frontpaĝe kaj donas jenajn sciigojn: dum li estis en Hago por beni
la edziniĝon de sia kuzino, en la nokto inter la 26a kaj 27a de oktobro,
li trifoje kraĉis sangon kaj eĉ ricevis la lastajn sakramentojn. Li pensis,
ke li baldaŭ mortu, kaj pro tio al s-ro Sleyffers kiu gastigis lin, li
murmuris: "Forsendu leteron al Abato Duvaux, skribu ke miaj lastaj vortoj
estis: "Petege, mi petas vin, daŭrigu kaj la sekretarecion kaj la
direktorecon por ke nia Katolika Esperantista movado ne mortiĝu". Tia
sentemo por la movado reeĥas ankaŭ en la posta atesto de s-ro Sleyffers:
"la plej bona kuracilo, rilate nian karan prezidanton, estas la penso, ke
la estraro de la Katolika Unuiĝo daŭrigas la laboron". Richardson mem
detale rakontos sian malsanon. Dum ok tagoj li kuŝis sur la dorso kun
saketo da glacio sur la brusto, ne kapabla ion fari por si mem. Li estis
inter la vivo kaj la morto ĉe unu lia kara amiko, unu el la estroj de la
Esperanta Katolika movado en Nederlando (Sleyffers), kaj flegis lin du el
la karaj Fratinoj de la Gildo de Sankta Aŭgustino. Poste oni transportis
lin al la katolika hospitalo de Hago, kiu iĝis lia hejmo dum 3 longaj
semajnoj. Tie li estis admirinde flegita de la Fratinoj de la Karitato de
Nia Sinjorino de Kompato. Post la longa konvalesko, la 13.11.1910 li
skribas unuan leteron al Duvaux, per kiu li sciigas ke li fartas pli bone,
sed sentas grandan malfortecon. Li eskapis el morto, sed li bone sciis pri
la graveco de sia sanstato. Li tre limigas sian agadon. Nur la 28.11.1910
li reveturis al Bruselo. En 1911 kadre de la 3a belga Kongreso en
Charleroi li celebras Meson, sed kiel okazis ĉe li depost la malsano, li
ne povis paroli kun forta voĉo. Kelkajn monatojn poste li estas en Hago
por la 2a kongreso de IKUE (14-18.08.1911), kie li interalie prelegas pri
"la katolikoj kaj la pacifismo". Antaŭe Richardson submetas la projekton
de la kongres-laboroj al ekleziaj aŭtoritatuloj, i.a. al episkopo
Augustinus Josephus Callier de Haarlem (Vlissingen 29.05.1849 - Haarlem
28.04.1928), kiu faras siajn rimarkojn. Je la fino de la Kongreso la
konkludoj (i.a. pledo por la unueco de la kristanoj), estas sendataj al la
Sankta Seĝo kaj al multegaj episkopoj. Kaj Richardson ricevas leteron de
sia iama kunseminariano kardinalo Mercier per kiu li donas al la kongresaj
deziresprimoj sian plenan aprobon, "kaj li estas preta, zorge ekzameni la
demandon, kiamaniere oni povus en Belgujo doni al tiuj deziresprimoj
praktikan efikon".
Post la kongreso, la zorgemo de Richardson turniĝas
al EK. De kelka tempo "tro multaj okupadoj devigis la ĉefredaktoron s-ron
Gautherot kaj la direktoron Abaton Duvaux disiĝi de la situacioj, kiujn
ili unue akceptis tiel sindoneme". Por helpi IKUE kaj eviti halton de la
regula apero de ĝia oficiala organo, Richardson kaj d-ro J.N.J. Smulders
aĉetis EK de la ĝistiama posedanto (abato Duvaux), kun la celo transdoni
ĝin poste al kreota internacia societo, konsistanta el membroj de IKUE.
Ekde la numero de novembro 1911 Smulders fariĝas redaktoro kaj Richardson,
direktoro.
Sed denove malsano atakas Richardson: jam fine de
tiu monato novembro de 1911 li informas la redaktoron de EK, ke la
kuracisto ordonis resti absolute trankvile dum kelka tempo kaj petas al li
zorgi sole pri la decembra numero de EK. La malsano ne estas tiel gravega
kiel la antaŭa jaro en Hago, ĉar lia sangokraĉo ne estis tiel danĝera kiel
la tiama. Malgraŭ la kuracista malpermeso, li havigas al la ĝenerala
sekretario de IKUE, Frans Knaapen, letereton per kiu li "certigas al vi ke
mi sentas jam la efikon de la preĝoj de miaj amikoj kaj la propeto de mia
karega patrino la Dipatrino Maria. Kiel vin danki por viaj preĝoj kaj la
preĝoj de viaj geamikoj? Tie mi estas postulema, tie mi estas senhonta
almozulo: daŭrigu kaj daŭrigu ĉe viaj amikoj la preĝojn por mi, kaj petu
ankoraŭ aliajn, sed nur ke la Sankta Volo de Dio ĉiam kaj ĉie fariĝu".
EK februaro 1912 publikigas du artikolojn de
Richardson pri la praktika plenumo de la deziresprimoj de la 2a
IKUE-kongreso kaj pri la reunuiĝa movado en la oriento. En la unua
artikolo li pledas por informado al la episkopoj pri la proponoj de la
katolikaj esperantistoj, sed li ĉefe relanĉas la aktivadon por la reunuiĝo
de la kristanaro, ankaŭ pere de la instruado en la seminarioj pri la
movado favora al unuiĝo.
Intertempe konkretiĝas la projekto realigi
societon, kiu posedu EK. La 01.05.1912 oficiale naskiĝas la "Anonima Akcia
Societo: Internacia Eldona Societo Espero Katolika", kun kapitalo de
12.100 guldenoj dividita en 200 akcioj.
La postaj elpaŝoj de Richardson koncernas la
defendon de la Papo kaj de la Eklezio kontraŭ la atakoj kiuj alvenas el la
ĝenerala esperantista movado. Dum la UK en Antverpeno Richardson protestas
per flugfolio al la publike disdonita cirkulero de la liberpensuloj, kiu
entenas pezajn atakojn kontraŭ katolikismo. En EK de marto 1912 li lanĉas
averton al la katolikaj esperantistoj pri danĝero kiun la "nuna granda
disvastiĝo de nia internacia lingvo neeviteble naskas". Esence temas pri
la ekzistantaj E-revuoj kiuj estas "maltaŭgaj el la vidpunkto de la
kristana ĉasteco", kaj Richardson invitas la katolikojn esti singardemaj,
kaj "neniam aĉeti ĉu ĵurnalon, ĉu libron, sen antaŭe peti la konsilon de
lerta esperantisto, kiu estas samtempe fidela katoliko".
Kiam revuo "Germana Esperanto-Gazeto" eldonita en
Magdeburgo (kiun oni ne devas konfuzi kun "Germana Esperantisto", eldonita
en Berlino), en siaj numeroj de la 03.12 kaj 31.12.1911 publikigis akrajn
atakojn kontraŭ iu "motu proprio" de papo Pio la 10a, Richardson, per
letero de la 03.02.1912, petas rebonigon de la okazinta ofendo. Lia
iniciato ricevas kiel eble plej vastan subtenon de EK, kies numero de
aprilo 1912 entenas 32-paĝan artikolon de d-ro Smulders pri la temo.
Ankaŭ okaze de la 4a belga kongreso esperantista (Gent,
pentekosto de 1912) Richardson ĉeestas kaj predikas en esperanto. Por la
8a UK (Krakovo 1912) li lasas la zorgon por la katolikaj kunsidoj al
Claudius Colas, kaj la 14.08.1912 li vojaĝas al Budapeŝto por partopreni
en la 3a IKUE-Kongreso. Lia vojaĝo estas plia okazo por propagandi: de
Bruselo al Nürnberg surtrajne li varbas plurajn kunvojaĝantojn, inter ili
klera pastro de Munkeno kiu skribos al li en Esperanto ne multajn
semajnojn post la renkonto. Post etapo en hotelo Kaiserhof de Nürnberg, li
daŭrigas sian vojaĝon trajne al Passau kaj de tie vaporŝipe laŭ la Danubo
ĝis Sintz kaj fine al Vieno. En la ĉefurbo de la Augsburga Imperio li
celebras Meson en kapelo kiun la aŭstria imperiestro konstruigis je la
memoro de sia mortigita Imperiestrino: Richardson preĝas por la animripozo
"de tiu malfeliĉa Princino" (kaj kompreneble temas pri Elisabeth "Sissi").
Ankaŭ laŭlonge de la posta itinero el Vieno al
Budapeŝto Richardson daŭrigas propagandi, disdonante flugfoliojn. En
Budapeŝto li loĝas en la centra Seminario, ricevante de la vicrektoro, de
profesoroj kaj seminarianoj la promeson lerni Esperanton (la vicrektoro eĉ
paroletos en Esperanto al Richardson, okaze de lia foriro).
La lasta artikolo de Richardson por EK aperas en
la numero de junio 1913, kaj ĝi estas defendo de Esperanto kontraŭ la
akuzo levita de belga katolika revuo, laŭ kiu Esperanto estas nur batalilo
de la framasonaro. Lia nomo aperas krome en la listo de la
organiza-komitato de la "internacia telegraf-agentejo", entute, de
katolika informagentejo, kiu uzu Esperanton.
Dum li estis vojaĝanta al 9a U.K. en Berno, por
iri de tie al la 4a IKUE-Kongreso en Romo, li mortas, pro sufokatako, en
la nokto inter la 20a kaj 21a de aŭgusto 1913 en la domo de la paroĥestro
de Bossey, tiam "lasta franca vilaĝo apud la svisa landlimo". En tiu vilaĝeto
de Savoie, tute apud Ĝenevo sed en franca teritorio, li akceptis
anstataŭigi la paroĥestron dum kelkaj tagoj.
Antaŭsentante ke li mortos baldaŭ, en Bruselo li
estis aĉetinta nur ir-bileton. S-rino Milsom rakontis tiel la lastajn
vivohorojn de Richardson: "Ĝis la deka nokthoro li parolis pri spiritaj
aferoj kun pia farmistino, kiu deziris ricevi liajn konsilojn. Li
priparolis la feliĉon de la ĉielo kun tia fajro kaj entuziasmo, ke li ŝajnis
esti en ekstaza stato. Du horojn poste la fratino de la paroĥestro estis
subite vekita per elvokoj; ŝi leviĝis kaj alkuris en la ĉambron de
Richardson. Li estis sufokanta. Tuj li vidis, ke la lasta momento alvenis;
li montris sur sia tablo kajereton de adresoj. Post kelkaj minutoj li
forpasis". Anoncante lian morton al Smulders, redaktoro de EK, s-rino
Milsom mem skribis: "Lia perdo estas por ni tre doloriga. La bona Patro
donis al mi la plej veran ĝojon en mia vivo: mia riceviĝo en la Katolika
Eklezio". En Bossey oni entombigis lin, post ceremonio dum kiu partoprenis
Colas kaj la Bossey'aj samideanoj kune kun preskaŭ ĉiuj vilaĝanoj, ĉe kiuj
Richardson, kvankam restinta malmulte da tempo, jam estis konata. En
Bossey oni entombigis lin la 25.08.1913. La 26.08.1913 en katolika preĝejo
de Berno, dum la UK, okazis funebra meso por lia animo. Predikis pastro
Lajos el Debrecen kaj Colas rakontis la lastajn vivotagojn de Richardson.
D-ro Zamenhof, kun sia familio ĉeestis la Diservon, volante alporti omaĝon
al li, kaj la samon estis farinta la vendredon antaŭe s-ro Edmond Privat
kun ĝenevaj esperantistoj.
La tombo de Richardson en Bossey, laŭ la informoj
kolektitaj de s-ro Jean Amouroux, estis deklarita laŭleĝe "forlasita" kaj
liberigita. Tamen laŭ la informoj ricevitaj de alia esperantisto, s-ro
Raymond Boré, la tombo daŭre ekzistas, tamen sen iu ajn indiko, au steleo.
La informojn pri la vivo de Richardson antaŭ esperantitesteco ni ĉerpis el
libro de prof-ro Braive, emerita profesoro kaj historiisto en la fakultato
de Instituto Saint-Louis, kiu verkis libron pri la historio de tiu
fakultato. La libro entenas 2 paĝojn pri Richardson kaj grupfoton de
1878-79 kun li.
Tiu libro mencias ankaŭ jenajn aliajn verkojn: AMICUS, A la mémoire de
l'abbé Richardson, dans BAAE, 3e s., n° 2, janvier 1914, p. 113-119;
artikolon de Austin Richardson pri la "langue Internationale" publikigita
en "L'universitaire catholique", 12e a., 1910-11, n° 19, 30 mars 1911,
p.1CDE, 2AB.
Koran dankon al Flory Wittdoeckt, kiu sukcesis kontakti prof-ron Braive
kaj ricevi la libron.
And thanks
to Mr. Richard Cochran for the biographical informations about Frederika
Richardson.
2. P. Patrick Parker Kilmyshall Ferns (IRL)
07.09.1913 -
16.08.1920
Rev. Patrick Parker naskiĝis en Coolamain,
Oylegate, Co. Wexford la 24.07.1869 kaj li estis baptita du tagojn poste
en la paroĥo "St. David" en Oylegate. Liaj gepatroj estis James Parker,
naskita en Coolamain, kaj Bridget Keegan, naskita en Borris, Co. Carlow.
Patrick havis 3 fratojn kaj 4 fratinojn. Du el liaj fratinoj fariĝis
religiulinoj. La familio estis vere profunde religiema, ĉar liaj onkloj, la Tre
Respektinda Pastro John Canon Parker estis paroĥestro de Ferns (li mortis
la 08.08.1900) kaj Respektinda Pastro Patrick Parker, kiu mortis en 1876,
estis vic-paroĥestro en Screen, Co. Wexford.
Li studis unue en la
Kolegio Sankta Petro (Wexford) kaj poste en la Irlanda Kolegio en
Salamanko (Hispanio). Li estis ordinita pastro en la menciita Kolegio,
kune kun alia studento (Sylvester Cloney) fare de episkopo Brown dimanĉe
la 02.12.1894.
En la postaj jaroj Parker estis paroĥa pastro en Screen (ekde decembro
1894), kie lia samnoma parenco mortis en 1876; en Adamstown
(ekde februaro de 1898); en Kilmyshall (ekde la 24.08.1902), kaj
paroĥestro en Cushinstown (ekde la 16.05.1919). Li estis membro de la
Dioceza Kapitulo de Ferns. Parker estis klera studulo pri klasikaĵoj kaj
ankaŭ tre interesata al la refloro de la gaela lingvo: li estis unu el la
pioniroj de la movado por la gaela lingvo en Co. Wexford. Li estis aktiva
membro de la asocio Enniscorthy Feiseanna, kaj li donacis monon por stipendio.
Dum la 4a IKUE-Kongreso en Romo, li estis elektita prezidanto, sed pro
"tempomanko" kaj post hezitiĝoj li akceptas por unu jaro. Li tamen restis
prezidanto ĝis 1920 ĉar ĉesiĝis la agado de IKUE pro la unua mondmilito.
Biografiaj informoj
ĉerpitaj el la libro de Kanoniko John V. Gahan, "The Secular Priests of
the Diocese of Ferns", Editions du Signe, 2000. Ĉi tiu verko represas la
informojn pri la diocezaj pastroj de Ferns publikigitajn en la libro
"History of the Diocese of Ferns (1916)", de d-ro Grattan Flood. Pastro
Paul Butler, nuna paroĥestro de Kilmyshall Bunclody, havigis al ni ĉi
tiujn detalojn.
Kromaj biografiaj
datumoj kaj la personaj atestoj estis kolektitaj de la nuna paroĥestro de
Cushinstown, Rev. Frank Stafford, kiu ankaŭ havigis por nia arkivo fotojn
de la tombo de P. Parker kaj de la paroĥo.
Koran dankon al Mike Leon, kiu
peris kontaktojn kun la du pastroj.
Thank you very much to Rev. Paul Butler and Rev. Frank Stafford!
3.
P. Lambert Johan Joseph Marie Poell
Gemert (NL)
16.08.1920 - ?
Li
naskiĝis en 's-Hertogenbosch (Nord-Brabanto) la 22an de marto 1872
kaj pastriĝis en 1895. Unue lia pastra agado efektiviĝis
en Tilburg, poste, de 1915 ĝis la morto, li estis paroĥestro en
Gemert . Li estas konsiderata unu el la pioniroj de la sociala instruo de
la Eklezio.
De 1909 ĝis sia morto li estis la religia konsultanto de "Nederlanda
Katoliko", kies kunfondanto kaj unua prezidanto li estis. En 1920,
okaze de la IKUE-Kongreso en Hago, li estis elektita prezidanto de
Internacio Katolika, la asocio en kiun estis kunfandita IKUE dum iom pli
ol unu jaro. Li rezignis kelkajn monatojn poste kaj en la lastaj vivojaroj
li kunfondis kaj prosperigis la "Internacia Katolika Informejo"-n
(IKI) en Nederlando kaj estis ĝia prezidanto. Li
mortis, post mallonga malsano, en Gemert la 7an de januaro 1937.
En 1985 estis titolita je lia nomo Kapelo en Tilburg, kaj en 1990 eldoniĝis
universitata disertacio pri li (Poell,L. - THELEN, A.A.J. Lambert Poell
(1872-1937) en de katholieke sociale beweging. Sociaal-klerikaal
spanningsveld in het Bossche diocees 1896-1915. - Tilburg 1990. - XXXIX,460p.
Orig. linnen. (Bijdragen geschiedenis Zuiden van Nederland 82) (#18653) -
eur 15).
4. S-ro Paulus Antonius Schendeler
(NL)
1921 - 1924
Preskaŭ
unu jaron post la kunfandiĝo de IKUE kaj Blanka Kruco por krei la
"Internacio Katolika"-n (IKa), la malsama konsidero pri
Esperanto (ĉu celo aŭ nura rimedo?) kondukis grupon de
esperantistoj al klopodado por restarigo de sendependa IKUE, post la
IKa-Konferencoj en Graz. La ĉefa iniciatinto estis P. A. Schendeler,
al kiu aliĝis d-ro Johan Nikolaus Joseph Smulders (1872 -
16.11.1939), direktoro de la akcia societo EK (kiu posedis la revuon
Espero Katolika). Per korespondado ili serĉis la estraranojn de IKUE,
kiuj restis ankoraŭ tiaj jure (t.e. kiuj neniam eksiĝis aŭ
estis de neniu eksigitaj) por ke estu kompletigita la estraro. Konkrete,
la sola restanta membrino de la Estraro estis f-ino Marie Larroche, kiu,
la 12an de novembro 1921, post multe da hezitiĝoj, per persona letero
("tiel valida kiel mi povas rajti") nomumis provizora prezidanto,
kasisto kaj sekretario, S-ron Schendeler el Nederlando kaj estrarano
Pastron Becker el Germanio. Schendeler
akceptis per letero de la 19a de novembro 1921. Li
naskiĝis
la 26.2.1878 en 's-Hertogenbosch kaj fariĝis
esperantisto en 1909. Profesie li estis profesoro de geografio en komerc-
kaj real- lernejo. Post
la elekto de la sekva prezidanto li restis ĝenerala
sekretario de IKUE ĝis
1935
5. P. Francisko de Paul Meštan Vieno (A)
1922 - 05.08.1927
Li naskiĝis la unuan de
aprilo 1865 en Hlinsko kaj fariĝis pastro en
la ordeno de la Piaj Lernejoj (Piaristoj) la 21.06.1888. De 1906
ĝis 1925 li estis provincestro de sia ordeno en Krems. Esperantisto ekde
majo 1917, jam la 24.03.1918 li gvidis en Krems la fondadon de loka grupo
de "Aŭstruja
Katolika Ligo Esperantista", kies nacia prezidanto li estis. En 1930
li estis elektita membro de la Lingva Komitato Esperantista. Direktoro de Espero Katolika (1920-1921),
por kiu dum la postaj jaroj li estis aktiva kunlaboranto (i.a. li verkis
artikolaron pri "La problemo de la lingvo tutmonda kaj historio de la
katolika E-movado", kiu estis la unua tre detala rekonstruo de la
historio de IKUE, post la teksto de 1910 de prof-ro Gustave Gautherot
(1880-1948), kiel oficiala inaŭgura
parolado de la unua IKUE-Kongreso).
Kiam, laŭ
la tiama regularo de IKUE en 1927 lia prezidanteco finiĝas,
li anoncis sian nerekandidatiĝon.
La Estraro de IKUE en 1931
en foto publikita de EK oktobro 1931:
Pastro Font-Giralt, prezidanto,
F-ino M. Larroche, vicprezidantino,
S-ro Schendeler, ĝenerala sekretario-kasisto.
Malantaŭe,
S-ro Van Hoesel el Einhoven.
La kvara estrarano ne en la foto estis la vic-sekretario S-ro J. E. Hockham,
el Teddington (Anglujo)
6. P. Juan Font y Giralt Gerona (E)
05.08.1927 -
08.08.1935
Pastro
Juan Font Giralt (aŭ, nacilingve, Joan Font i Giralt) naskiĝis
en Gerona la 4.08.1899, filo de Silvestre Font kaj Mariè Giralt. Li pastriĝis en 1924 kaj estis instruisto ĉe
la seminario-kolegio de Collell (Gerona-provinco). Je la lasta tempo de
sia vivo, tamen sen forlasi la instruadon, li responsis pri la paroĥo
de Torn.
En la porpastra seminario de Gerona aktivis pastro Josep Casanovas i
Genover (1884-1965), profesoro pri latina lingvo kaj prezidanto de la
grupo "Ĝirona Espero", agema esperantisto ĝis sia
morto, kiu plej entuziasme kaj sukcese disvastigis Esperanton kaj eĉ
starigis grupon ĉe la seminario: "Studenta Juneco". Tio
ĉi konjektigis, ke Font Giralt lernis Esperanton en la seminario. Male,
dum intervjuo ĉe Radio Vieno (24.08.1931, publikigita de EK mar.-apr.
1932) li mem konigis la originon de sia esperantisteco: "Kiam okazis
en septembro 1909 la 5a UK en Barcelono mi estis 9-jara knabo. Mia patro
lernigis al mi la lingvon iomete antaŭ la Kongreso. Ĉiam kun
fiero mi memoros la momenton, kiam mi salutis la Majstron Zamenhof".
En tiu sama perradia intervjuo, li sciigis, ke li prezidis kelkajn el la
"Floraj Ludoj" en Esperanto de Katalunio (temas pri kataluna
tradicio el la 13a jarcento: tiam la provencanaj trubaduroj en belaj
poemoj prikantis siajn amatinojn. Kaj en la unua semajno de majo okazis
konkurso. La venkinto ricevis floron kiun li publike donacis al sia
amatino, kiu tiel fariĝis la "reĝino de la floraj ludoj".
Tiu antikva kutimo, kiel dirite, estis kulturata pasintjarcente ankaŭ
pere de la esperantistoj). En 1933 la Floraj Ludoj entenis ankaŭ
"Premion Espero Katolika": dujara abono.
De1920 li laboris en unu aŭ alia grava posteno en esperantistaj
societoj aŭ organizaĵoj. De tiu sama jaro 1920 al Esperanto li
oferdonis sian tutan libertempon kaj entuziasmon.
Proponita de la franca kaj de la nederlanda ligoj la 5.08.1927, kadre de
la 12a IKUE-Kongreso en Asizo, li estas elektita prezidanto.
Dum la UK en Krakovo 1931 li partoprenis kaj gajnis la unuan premion en la
oratora konkurso. Li tiam estis faranta sian sukcesan vojaĝon tra Eŭropo:
li vitizis dek unu landojn, 8 ligojn aŭ grupojn de IKUE, 13 urbojn,
faris 10 paroladojn, inter kiuj 2 per radio (nome, en Vieno kaj Breslaŭ)
kaj kvarfoje li estis intervjuita.
Li estis redaktoro kaj eldonanto de EK ekde numero jan.-feb. 1932 "laŭ
persona entrepreno, provizore". Tiu "provizoreco" daŭris
ĝis la numero de oktobro 1934 kiu estis la lasta eldonita de li
ĉe la presejo Ramon Bonet de Olot (Hispanio): la eldonado sen klarigo
abrupte ĉesis.
Oni scios poste, ke Font Giralt estis ege malsana, tiom grave, ke post
longa tempo da suferado (dum kiu li same strebis publikigi EK) li metis
sin sub la zorgoj de kuracisto
d-ro Pi Figueras en kliniko de Barcelono
por operacio, kiu okazis la 29.12.1934. Ĝis la fino de januaro,
komence de februaro 1935, li daŭre estis en la hospitalo, kaj poste
li revenis al Collell por daŭrigi siajn okupojn kiel profesoro en tiu
Seminario. Dum
IKUE kaj EK renaskiĝas en Nederlando, en Hispanio eksplodas la
interna milito, dum kiu estis murditaj 12 episkopoj, 300 monaĥinoj,
2365 monaĥoj,
4184 pastroj.Laŭ noto de la diocezo de Gerona (menciita
en artikolo de Jean Amouroux, publikigita
de "Katolika Esperantisto", aŭtuno 1999) "je la unuaj
tagoj de la ribelo li trovis rifuĝon en paroĥan domon kvankam li
estus povinta facile fuĝi. Li preferis resti kun siaj paroĥanoj
fide kredante, ke al li okazos nenio. Venis la 15.08.1936 kaj li estis
arestita de la "Komitato de la Popolo". Ili kondukis lin al
teritorio de urbo Cellent, kaj, sur la vojo iranta de Banyoles al Olot tra
Santa Pau, ĉe la ponto konata sub la nomo Esparragueras ili murdis
lin post parolaj kaj fizikaj turmentoj. Unu el la ekzekutintoj, por ke
estu pruvo pri tiu heroaĵo inter milicanoj, tranĉis al li orelon,
kiun li konservis dum kelkaj tagoj en sia poŝo. Li konsideris, ke tiu
viktimo estis grava kaptaĵo".
Jean Amouroux, en alia artikolo pri nia pioniro, raportas pri tio, kion
s-rino Maria Assumpció Soler, nevino de Font Giralt, deklaris en 1985 al
ĵurnalisto de “Presència”, ĉiusemajna aldono de “El Punt”, tagĵurnalo de
Gerona (ŝia atesto aperis en la numero 703 de la 11.08.1985): “jes, mia
onklo, Pastro Joan Font, estis instruisto en Collell. Li estis mortigita
en 1936 kaj ni scias, kiu faris tion, tamen mi ne diris kaj neniam diros
kiu. Mia onklo estis alta kaj fortika, li defendis sin kaj tiam ili forte
frapis lin ĉe la nuko pere de kulaso de fusilo”. Alia atesto, verŝajne tiu
plej proksima al la epoko de la murdo, estas tiu, kiun svisa esperantisto
(St. Simeon, el Luzerno) havigis al EK en 1937: li hazarde konatiĝis kun
kataluna pastro, kiu sciigis al li jenon: “Font Giralt estis terure
martirigita de la maristoj, la 17an de aŭgusto 1936 sur la vojo de Colell
al Gerona. La manoj estis forhakitaj kaj la korpo bruligita”.
Aldone al la supraj menciitaj, alia atesto rilate al la murdo de pastro
Font Giralt aperas ankaŭ en la libro “Testimoniatge de Fe i de Fidelitat”,
de pastro Josep M. Cervera i Berta, eldonita en la diocezo de Gerona en
1991.
Dankon al samideano Jean Amouroux pro la dokumentoj
liveritaj pri pastro Font Giralt.
7. F-ino Marie Larroche
Parizo (F)
18.08.1934 - 08.08.1935
Ekde
1933 dum du jaroj la prezidanto de IKUE Font Giralt pro malsano ne povis
aktivi por IKUE kaj por EK (kiu de oktobro 1934 ĝis januaro 1935 ne aperis). Dum tiu
periodo P. A. Schendeler, kiel ĝenerala sekretario de IKUE, klopodis
rekontakti Font Giralt kiu ne donis vivsignojn (krom telegramo de
3.10.1934, kiu nur anoncis leteron, kiu neniam alvenis). La 18.08.1934 la
kunveno de IKUE-anoj en 's-Hertogenbosch decidas sendi leteron al Font
Giralt por peti ke li transdonu siajn rajtojn kiel prezidanto de IKUE al
la vicprezidantino Larroche: lian plian nerespondon oni interpretis kiel
jeson, kaj sekve, ĝis la posta Kongreso (1935 en Romo) F-ino Larroche
estis la anstataŭanto de la prezidanto de IKUE. Iusence, estas iom
"arbitra" nia elekto enlistigi ŝin kiel "prezidantino
de IKUE", sed efektive ŝi meritas tion pro du motivoj: unue, dum
preskaŭ unu jaro ŝi efektive oficiale agis kiel prezidanto,
kunvokante interalie la ĝeneralan kunvenon de 1935, al kiu ŝi
iris vojaĝante el Parizo al Romo "forgesante sian aĝon
(81-j.) kaj malatentante ĉiujn malfacilaĵojn"; plie, ŝi
estis dekomence la animo de IKUE, al kiu ŝi sin dediĉis anime
kaj korpe, dum 30 jaroj. Ŝi
naskiĝis la
18.3.1854 en Metz (Francio). Dum sia
vivo ŝi okupis sin precipe pri blinduloj, "por ke ili povu akiri
siajn vivrimedojn ne per almozpetado, sed per laboro". Ŝi
esperantiĝis en 1909, sub la entuziasma gvidado de Claudius Colas, al
kiu ŝi helpis en la propagando, precipe inter katolikoj. Dum multaj
jaroj ŝi estis administrantino de EK, organizantino kaj kasistino
ankaŭ de pluraj IKUE-kongresoj. Tiom sindona ŝi estis al la
movado, al kiu ŝi dediĉis multe da laboro, da penoj, da mono, ke
la tiutempaj IKUE-anoj kutimis nomi ŝin "nia patrineto",
kaj poste "nia avineto". Pro la militaj cirkonstancoj en 1940
ŝi devis translokiĝi al Rodez-Aveyron kaj ne plu revenis al
Parizo. Ŝi
mortis en Rodez la 27.05.1940, je la 7a matene, 86-jaraĝa.
8. S-ro Petrus Heilker Schiedam (NL)
08.08.1935 - 15.08.1950
Petrus Heilker naskiĝis la 27an de
marto 1883 en Schiedam. Profesie li estis lernejestro. Lingva Komitatano
de 1931. Membro de la ekzamena komitato de 1917. Li verkis altkvalitan
lernolibron por instrui Esperanton en mezlernejoj
kaj gvidis E-kurson ĉe nederlanda katolika
Radio-Disaŭdigo de Nimego (la famaj "Nimegaj E-kursoj"),
kaj ankaŭ dusemajnajn sciigojn en Esperanto antaŭ la mikrofono.
Li prezidis diversajn kongresojn kaj estis prezidanto de la nederlanda
ligo "Nederlanda Katoliko" kaj kelktempe de la samnoma revuo. Li krome estis aktiva sur sociala kaj politika terenoj en sia
regiono: li estis membro de la provinca deputitaro en sia regiono. Li
mortis la 18an de majo 1964.
La Ĝ.K. estis elektinta prezidanto mons-ron Antonio
Eltschkner (la unua esperantista episkopo en la mondo) kaj se ĉi-lasta rifuzus s-ron Heilker. Mons. Eltschkner
rifuzis per karto de la 1a de okt. 1935.
9. P. Alfons Beckers Overpelt (B)
15.08.1950 - 23.07.1966
Li apartenis al la dua generacio de la IKUE-pioniroj:
tiuj, kiuj ekagis post la unua mondmilito. Al lia sacerdota vivo aldoniĝis
sindona agado por la katolika esperanto-movado, kies prezidanto li estis
dum multaj jaroj. Pastro Beckers naskiĝis la 15.12.1908 en Berigen.
Jam en 1923 kiel 15-jara li lernis esperanton; en 1930 li aliĝis al
IKUE per la flandra sekcio (FUKE), kies religia konsilanto li fariĝis
en 1935, la sama jaro en kiu li sacerdotiĝis kajk fariĝis
profesoro en instruista seminario. Tie li ankaŭ gvidis plurajn
E-kursojn, ĝis en 1947 li fariĝis vikario en Overpelt; en 1956
paroĥestro en Kwaadmechelen, kie li devis konstrui novan preĝejon.
Siajn unuajn IKUE-kongresojn li partoprenis en Ljubljano kaj Antverpeno.
Post la milito la jam altaĝa prezidanto Heilker petis lin fariĝi
nova prezidanto; Beckers rifuzis. Sed en 1946 (precize la unuan de majo
kaj dum tri tagoj Heilker kaj de Jong priparolis la staton de IKUE kaj EK:
je la fino Beckers estis elektita vicprezidanto de IKUE, por anstataŭigi
la mortintan f-inon Larroche; tasko, kiun oni konfirmos dum la internacia
Konferenco de IKUE en Drakenburgh (1947). Dum la IKUE-kongreso en Romo
(1950) Beckers farigis aganta Prezidanto. En la posta Kongreso (Munkeno
1951) oni forigis tiun provizorecan "aganta" kaj Beckers restis
prezidanto ĝis 1966. En 1965 li estis elektita ankaŭ komitatano
de UEA.
Kiel Prezidanto de IKUE Beckers estis vere nelacigebla, kaj lia entuziasmo
kaj laboremo kunaktivigis multajn validajn personojn; ni menciu kelkajn
eventojn: nova Statuto, kontrakto kun UEA por ke IKUE estu kunlaboranta
faka asocio, revigligo de Espero Katolika, serio de "Kristana Kulturo"
(kajeroj kun ekleziaj doku mentoj kaj pri religiaj temoj), la Eŭkaristiaj
Esperanto-Mondkunvenoj, beno de Johano la 23a, felietona apero en EK de la
esperanto-traduko de la Nova Testamento, propono havigi latinlingvan
varban leteron al la Patroj de la Dua Vatikana Koncilio, aŭdienco
ĉe Papo Paŭlo la 6a, anonco (en 1966), ke la Papo permesos
esperantlingvajn legaĵojn kaj preĝadon de la fideluloj en la
sankta Meso, ktp.
Dum pli 15 jaroj seninterrompe Pastro Beckers estis Prezidanto de IKUE.
Pro siaj multaj taskoj, interalie en sia paroĥo li devis rezigni je
rekandidatiĝo en 1966, okaze de la 31a IKUE-kongreso en St. Gallen.
Tiam li diris: "pli junaj fortoj transprenu la taskojn". La
svisa kongreso, laŭ propono de la ĝenerala sekretario, Flammer,
lin elektis Honora Prezidanto, unuanime kaj kun forta aplaŭdo.
Dum la postaj jaroj li daŭre subtenis IKUE'n per konsiloj kaj laboro.
Li zorgis interalie pri la reto de la Landaj Reprezentantoj. Oni povis
renkonti lin ofte ĉe IKUE- kaj Universalaj Kongresoj: lia lasta UK
estis tiu en Vieno. Lastatempe lia vid-kapablo sufiĉe malfortiĝis:
tamen Espero Katolika ĉiam estis en lia koro (kiam perdiĝis
ekzemplero, li tuj skribigis por ke la C.O. resendu alian).
Li forpasis la 18.01.1994 en sia naskiĝurbo Beringen.
10. S-ro Jacques Tuinder (NL)
23.07.1966 -
04.02.1971
Jacques
estas lia voknomo, plene li nomiĝas Jacobus Antonius; li naskiĝis
la 10.01.1933 en Hago. Liaj gepatroj estis benitaj per ne malpli ol 10
infanoj. Li studis teologion kaj sociologion kaj iom antaŭ la elekto
al prezidanteco, la tiam 33-jaraĝa Jacques estis ĵus fininta
siajn studojn kaj laboris en la sociala fako de sia diocezo. En 1951 li
konatiĝis kun esperanto per artikolo pri la katolika E-movado en
eklezia gazeto. Aŭtodidakte li lernis la lingvon. Dum la jaroj
1957/58 li redaktis la rubrikon "Tra la katolika mondo" en EK,
poste dum du jaroj "Birdo"'n. En 1962/63 li estis prezidanto de
"Nederlanda Katoliko" kaj redaktis ties organon. Li edziĝis
al esperantistino, flegistino kaj lia kursanino, kiun li rekontis la unuan
fojon dum la UK en Varsovio (1959). Ili havis 3 filojn. Elektita
prezidanto dum la IKUE-kongreso en St. Gallen, lia prezidanteco
karakteriziĝis ĉefe per la ekumena elano: kulmino estis la Unua
komuna Kongreso de IKUE kaj KELI, okazinta de la 25a de julio ĝis la
unua de aŭgusto 1968 en Limburg/Lahn, kun la partopreno de 200
esperantistoj, membroj de la du kristanaj asocioj, el 18 landoj. Ĝi
estis la unua el tiuj, kiujn oni nun nomas Ekumenaj E-Kongresoj.
Je la balotoj de 1971 li ne estis reelektita. En la postaj jaroj ĝis
hodiaŭ li streĉe sin dediĉas al bonfaraj agadoj (tre fama
estas lia porblindula agado, konata sub la siglo Agado E 3, aŭ nun
E-vid-ente).
En 2000 li estis elektita prezidanto de KELI. Li vivas en Heemskerk kun
sia edzino Vera Tuinder Dekker.
11. P.
Ferdinando Longoni Milano (I)
04.02.1971 -
24.10.1975
Li naskiĝis en Milano (Italio) en 1916, en tre
nombra familio de laboristoj. Li pastriĝis en 1939 kaj estis paroĥestro
(dum 16 jaroj en Cerro, Lago Maggiore kaj dum 17 en Limbiate, Milano). Sur
la tereno de la karita agado li fondis la Asocion de la "Arĝenta
Kruco", unu el la plej aktivaj en kazoj de urĝa helpo, kaj
sidejon por volontulaj sangodonacantoj. Li esperantiĝis en 1954 kaj
partoprenis en multaj kongresoj kaj kunvenoj, naciaj kaj internaciaj, en
okcidento kaj oriento. Kiel prezidanto de IKUE li partoprenis la
kongresojn de Como (1972), Hamburgo (1974) kaj Romo (1975). De la kongreso
de Como li estis la ĉefa organizanto; por la kongreso de Romo 1975 li
preparis belan preĝaron malgraŭ sia malbona farto. Li estis
longtempe vicprezidanto de la italaj katolikaj esperantistoj. Elektita
prezidanto de IKUE en 1971, en 1974 li estis reelektita preskaŭ
unuanime (168 el 183 voĉoj). Li mortis en Limbiate la
24.10.1975.
12. P. Czesław Biedulski Lublino (PL) .02. 1976
- 06.02.1979
Naskita la
11.04.1936 en Vilno (tiama pola teritorio, nun Litovio), en 1956 li aniĝis
al la kapucena ordeno en Varsovio kaj pastriĝis la 29.6.1963. Poste
li studis naturfilozofion en la Katolika Universitato Lublina. Ekde 1968
li laboris kiel sciencisto ĉe la katedro de Teoria Biologio en la
fakultato de kristana filozofio de la lublina katolika universitato. En
1974 li doktoriĝis en la menciita fakultato. Ekde 1962 li estas
aktiva esperantisto. Kune kun pastro Henryk Paruzel (1904-1977) li fondis
la esperantan bibliotekon ĉe la universitata biblioteko de Lublino.
Li eniris la estraron de IKUE por la unua fojo sekve de la rezulto de la
perletera baloto de aŭtuno 1974. Post la neatendita forpaso de pastro
Longoni, la IKUE-membroj per denova perletera baloto elektis lin. Pli
precize: pro la fakto, ke la tiama Estraro ĝis la morto de prezidanto
Longoni ne dividis inter si la koncernajn postenojn, en februaro 1976 oni
elektis lin, per absoluta plejmulto, vicprezidanto kun la tasko de aganta
prezidanto. Dum lia prezidanteco (por kiu i.a. li translokiĝis el
Varsovio al Romo) movis la unuaj paŝoj la unua centra oficejo de IKUE
en Romo, okazis la memorinda 37a IKUE-kongreso en Ĉenstoĥovo
(700 kongresanoj, el 23 landoj, 4 episkopoj kaj pli ol 40 pastroj),
revigliĝis la eldona agado, komenciĝis la E-elsendoj ĉe
Radio Vatikana, estis aprobita la nuna Statuto de IKUE (kun la sekva,
31.01.1978, leĝe registriĝo de IKUE fronte al la itala leĝo
kiel asocio sen profita celo), kaj Espero Katolika ricevis, 11.02.1978,
juran agnoskon ĉe la Tribunalo de Romo. En 1978 li anoncis sian
rezignon je la prezidanteco kaj nuntempe li vivas en Varsovio.