Internacia Katolika Unuigxo Esperantista

Emblemo de IKUE


Hejmpagxo
Kion faras IKUE
Konciza historio de IKUE
Espero Katolika
Junulara movado
Aliaj katolikaj pagxoj

  IKUE 90-jara
Claudius Colas (1884-1914)
la kunfondinto de IKUE

Inter la multaj motivoj de bedaŭro pro la manko de kompleta IKUE-arkivo estas la fakto, ke oni ne kapablas scii multon pri niaj pioniroj, pri iliaj figuro kaj agadoj. Prave, tra la jardekoj, okaze de memor-artikoloj pri pioniro, EK parolas pri "forgesitaj kapablaj esperantistoj".

Kaj inter la ne forgesendaj pioniroj, mi listigas Claudius Colas, franca junulo, unu el la motoroj de nia Unuiĝo dum la jaroj antaŭ la unua mond-milito.

Pri li ni konas nur 6 jarojn da esperantisteco (ne konatas la dato nek la motivoj de lia esperantiĝo), sed temis pri intensaj jaroj da aktivado, realigita de tre kapabla junulo. La jaroj de la naskiĝo de organizita movado de katolikaj esperantistoj, en kiu Colas estis inter la ĉefrolantoj, ĝis sia morto en batalkampo de la unua mondmilito. Lia figuro - ni konfesas! - tre ravis nin ekde "malkovro" kaj dum verkado de ĉi tiu biografio, bazita (bedaŭrinde!) nur sur la konsulto de la jarkolektoj de EK, kiuj, cetere, ankaŭ pro la deteniĝemo kaj humileco de la koncernatoj, malofte publikigis biografiajn informojn.

Nur per la "Enciklopedio de Esperanto" ni povas scii, ke Claudius estis oficisto ĉe eldonejo. Li naskiĝis la 29an de novembro 1884 en vilaĝo Saint-Huruge (apud Macon; hodiaŭ tiu vilaĝo havas 50 loĝantojn).

La unua mencio, kiun Espero Katolika faras pri nia pioniro, estas en numero 45 de 1908: «En Remiremont (Vosges), S-o Colas, Kaporalo, faris tre sukcesan propagandon en la urbo, ĉe diversaj katolikaj grupoj de junuloj. La pastraro de Remiremont estas favora al la movado».

Fine de 1908 pro la malsano de pastro Peltier Espero Katolika ne eliris. Post trimonata morto, la revuo reeliris, gvidata de nova komitato kaj ĉefredaktoro fariĝas s-ro Claudius Colas. Redaktejo kaj administrejo estis translokigitaj en Parizon, dum la presejo restas tiu en Tours (en 21, rue du Hallebardier). Colas portempe redaktas la revuon ankaŭ post la forpaso de pastro Peltier. Kiam mortas p. Peltier, Colas skribas: «Li enmetis [EK] en niajn manojn, kiel patrino mortanta komisias en manojn amikajn sian amatan infanon... Vian ekzemplon sekvante, ni daŭrigos ĝis plena triumfo, la noblan laboron, kiun por Dio kaj por la Homaro vi kuraĝe entreprenis».

Dum la redaktperiodo de Colas, alvenas subten-letero de d-ro Zamenhof: «Varsovio, 8-II-09. Kara Sinjoro, kun ĝojo mi ricevis vian sciigon pri la reviviĝo de la Espero Katolika. Mi deziras al via gazeto la plej bonan prosperadon. Via L.-L. Zamenhof». Zamenhof sendis alian leteron, kondolence pro la morto de Abato Peltier. Pri EK li diris: «Kun plezuro kaj danko mi ricevis la unuan numeron de la revivigita Espero Katolika, kaj mi legis ĝin kun intereso».

Al la redakta laboro por EK, Claudius aldonas intensan "propagandan" laboron: li gvidas la Katolika Esperantista Oficejo’n en Parizo - de li fonditan (1.3.1909) kun sidejo en lia domo en 10, rue Béranger, komence, kaj poste (ni supozas, post geedziĝo) en 20, rue d’Angoulème, ankoraŭ en Parizo kaj, fine, en Montmagny.

Inter la multaj iniciatoj estas la presado de 15.000 ekzempleroj de franclingva cirkulero, sendita ĉie en katolikaj medioj, la eldono de libroj kiel la "Katolika kantikareto" de frato Izidoro (oni faris plurajn eldonojn dum la jaroj); noveleto "Ofero de monaĥo" de Marc Sangneir, en la esperanto-traduko de Dro Noel (1909); kaj la noveloj "Kristnasko" (1911) kaj "La lignoŝuoj" (1914), ambaŭ verkitaj de Colas mem.

1910 estas la jaro kiam, ĉe la franca eldonisto Gamber, aperas "L’Adjuvilo": temas pri projekto de artefarita lingvo, farita de Claudius - sub pseŭdonimo Esperema. Tiu lingvo apartenis al la serio de la "idoj de Ido" (kompromisoj inter Esperanto kaj Ido). Lingvisto Mario Pei mencias ĝin en sia libro "One language for the world", listigante jenan ekzemplon: "Un ex meas amikos, qua habitan en Paris kun sua familio, havan multas infantos; quin filios e tri filiinos".

Post la morto de Claudius la tiuepoka fama itala E-eldonisto "Paolet" aperigos (precize en 1915) alian novelon de Colas: "Epizodo de milito". Ni tamen opinias, ke ĝi estis reeldono, per alia nomo, de la antaŭa novelo "Kristnasko". Fakte, ĉi-lasta rakontas pri evento travivita de pastro envicigita dum milito inter la batalantoj por plenumi la militservon. En la nokto de Kristnasko, irante por mesocelebro al vilaĝo for de la regimento, la pastro trovas mortantan malamikan soldaton. Vidante ke la mortanto sur la brusto havas la esperantan verdan steleton, la pastro povas alparoli al li en esperanto kaj uzi la lingvon por ricevi lian konfeson kaj doni al li la religiajn konsolojn antaŭ lia morto. (Iusence la novelo entenas tragikajn elementojn de koincido kun la vivo de ĝia aŭtoro, kiu mortos pro milito).

La 21an de aŭgusto 1909 Claudius estis akceptita de mons-ro Léon-Adolphe Amette (1850-1920) ĉefepiskopo de Parizo. Mons-ro Amette aŭskultis lin parolantan pri la movado esperantista, kaj pri la partopreno de la katolikoj en tiu movado. Post trarigardo de unu numero de EK, la ĉefepiskopo faris al li kelkajn demandojn kaj diris: «Povu via dua lingvo multe utili por la unuiĝo de katolikoj kaj por la disvastiĝo de la Vero! Estas evidente, ke, se ni estus havintaj en la lasta katolika kongreso de Köln unu lingvon komunan, la interkompreniĝo estus estinta multe pli facila».

Aldone al la redakta, verkista kaj propaganda laboro, sendube la plej gravaj taskoj, kiujn surprenis Claudius, estas la kunlaboro kun pastro Richardson (kaj aliaj) por la starigo de IKUE, en 1910, kaj la organizado de la unuaj IKUE-Kongresoj.

Unua provo de asocio por katolikaj esperantistoj naskiĝis en Barcelono, kadre de la 5a UK (5-11.9.1909). Malgraŭ la loka politika situacio, kadre de la UK la katolikoj sukcesas aranĝi 10 proprajn renkontiĝojn, kun ĉiutagaj E-Mesoj. Kaj dum unu el tiuj renkontiĝoj (7.9.1909) Colas mem proponas la nomon de la starigenda asocio: "Katolika Unuiĝo Esperantista". Oni realigas "regularon", kies definitiva formo estis fiksita dum la unua internacia Kongreso de K.U.E. Ĉi tiu unua nomo de la starigata asocio ŝanĝiĝis plurfoje en la postaj monatoj, antaŭ ol ĝia definitiva kaj nuna formo: unue ĝi fariĝas T.K.U.E. (Tutmonda katolika unuiĝo esperantista), poste I.K.E.U. (Internacia Katolika Esperantista Unuiĝo) kaj fine I.K.U.E.

Kvar tagojn post la fermo de la UK, la 15an de septembro, pro la festo de la sanktega Virgulino la grandega preĝejo de la historie fama abatejo, starigita preskaŭ mirakle inter la krutaj rokoj de Mont Serrat, estis tutplena de fideluloj. Dum la Sankta Meso predikis en esperanto la hispana piarista pastro Marko Liro. Je la fino de la prediko pastro A. Richardson solene benis la Standardon de K.U.E. Post la Meso, Claudius prenis la benitan flagon per sia mano, kaj sekvita de la aro de fideluloj, li marŝis ĝis la kortego de la abatejo. Tie li haltis, donis la standardon al p. Richardson kaj komencis pasioplenan paroladon - verŝajne iom retorika por niaj oreloj de la 21a jarcento - el kiu ni eltiras nur jenajn frazojn:

«En la tempo, kiam provincoj batalis kontraŭ provincoj, ekzistis homoj, kiuj super provincaj disputoj starigis pacan signon, ili predikis al la interba-talantoj la unuiĝon ĉirkaŭ nova signo, kiu estis la simbolo de pli granda amo: la standardo nacia, simbolo de la amo patruja. Hodiaŭ homoj ankaŭ leviĝas, kiuj flirtigas super interpopolaj malkonsentoj novan standardon, simbolon de pli granda amo. Tiuj homoj estas Esperantistoj, tiu nova signo estis la verda standardo ».

Klarigante la sencon de tiu standardo Claudius celis montri ke la ideo de universala frateco, signita per ĝi, havas sian veran fonton en la Evangelio, en tiu parolo de Kristo: «Vi amu unuj la aliajn!».

Al la nekatolikaj samideanoj Claudius diris: «Ni kune labori, vi nekredantoj kaj ni kredantoj laŭ la signifo de nia verda simbolo, en reciproka estimo, amo, toleremo, ni kune laboru por la komuna celo, kiu bezonas laboron de ĉiuj».

Kaj sin turnante al la standardo li finis: «Vi, simbolo amata, simbolo dufoje benita, ne timu! Vin tre alte ni tenos, ho verda standardo! Vi ĉeestos en niaj bataloj kaj la venkoj, kiujn per oraj literoj ni enskribos sur vi. Ili ne estas el tiuj, kiuj plorigas patrinojn kaj faras virinojn senedzaj aŭ junulinojn senfianĉaj... La venkoj, kies nomon vi portos sur viaj silkaj faldoj, estos venkoj de amo kaj paco: ĝojigaj benotaj venkoj, kiuj, multfoje ripetitaj, kondukos la homaron al la feliĉo kaj al la plenumo de nia devizo: "Unu ŝafaro kaj unu paŝtanto».

Poste, la standardo estis rekon-dukita en la sanktejon kaj deponita antaŭ la piedoj de la malnova statuo de Maria, super la ĉefaltaro, kaj, laŭ la hispana kutimo, ĝi estis tie dum la tuta nokto. La sekvintan tagon, post la matena meso, ĝi estis reprenita kaj en la postaj jaroj ĝi flirtis meze de la esperantistaj katolikaj Kongresoj, antaŭ ĝia difektiĝo kaj malapero, pro la dua mondmilito.

Unu jaron post Barcelono, okazas fine la fondo-kongreso de IKUE en Parizo.

Claudius lasas la taskon redakti EK al pastro Camille Duvaux (1865-1962), estonta prezidanto de la franca ligo de IKUE. La forlaso de la redaktado de EK ne devas mirigi. Claudius estis "ĉiama antaŭeniranto" (difino de abato Duvaux), kaj la laboron por EK (efektive, malpli "moviga") li surprenis provizore.

Colas restos kiel helpanta IKUE-sekretario kaj sekretario por la Kongresoj; li konservos la redaktadon de "L’Espérantiste Catholique" (propaganda gazeto de li fondita por francoj, kiuj eklernas esperanton). La revuo aperos dum malmultaj jaroj, kun interrompo ĝis 1912, kiam ĝi reaperas per la helpo de Max Roub - plumnomo de pastro George Ramboux (1887-?), estonta redaktoro de Espero Katolika.

Sed ĉefe Claudius daŭrigas sian intensan agadon de "propagando" en Parizo, sed ankaŭ en aliaj francaj urboj (multaj informoj pri prelegoj, kursoj de li iniciatitaj kaj gvidataj aperas ĉiunumere en la jarkolektoj de EK de 1909 antaŭen, preskaŭ ĉiam per kuna agado kun p. Richardson).

En 1910 li reprezentas IKUE'n kaj EK ĉe la 6a U.K. en Vaŝingtono kaj ĉe la Eŭkaristia Kongreso en Montréal (Kanado). Lia rakonto pri ĉitiu longa vojaĝo estas rava, kaj por ni motivo de admiro al li. Ankoraŭ ne 26-jaraĝa, li enŝipiĝis la 30an de julio en Boulogne-sur-Mer kaj alvenis al Novjorko la 9an de aŭgusto. Dum la dek-taga vojaĝo Colas ne perdas tempon, kaj propagandas Esperanton, kiu «baldaŭ fariĝis tute konata afero inter la 500 pasaĝeroj de unua kaj dua klaso», pere de liaj flugflioj, kursoj. La rakonto pri lia restado en Ameriko daŭras kun tre ĉarmaj eventoj: pro tio EK planas republikigi ĝin.

Ni diris, ke Claudius estis la ĉeforganizanto de la unuaj IKUE-kongresoj: Parizo 1910, sed ankaŭ la 4a en Romo (1913, de li organizita sen surloka helpo!), de la 5a en Lurdo (1914), kies okazigon blokis la milito.

La Kongreso en Romo estis historia evento por la asocio, kiu, por la unua fojo, ariĝis en la centro de katolikismo, kaj havis sian unuan renkonton kun la Papo. Prepare al la evento, Claudius vojaĝas al Romo komence de oktobro 1912. Li estas unue akceptita aŭdience de kardinaloj Willem Marinus van Rossum (1854-1932) kaj José Calasanz Vives y Tuto (1854-1913). Dank’ al la helpo de la unua, estas fiksita por sabato la 8a de oktobro, je la h. 10.30, privata aŭdienco kun la Papo, sed la malsaniĝo de Pio la 10a malebligas, ke Claudius renkontu la estontan sanktulon.

Antaŭ la okazigo de la roma Kongreso alvenas la funebra informo: la 19an de aŭgusto 1913 mortas pastro Austin Richardson, survoje al la roma Kongreso, dum li etapis en Bossey (lasta franca vilaĝo apud la franca-svisa landlimo, ne malproksime de Ĝenevo).

Por Claudius la evento estas bato. Apenaŭ malmultajn tagojn antaŭ la forpaso, Richardson gastis en la nova, kampara loĝejo de Claudius, en Montmagny (tute proksime al Parizo). Dum ok tagoj, li estis agrabla kompanio de la tuta familio Colas. Unu el la du knabetoj de Claudius estis baptofilo de Richardson, kaj li ĝojis ĉar «lia baptopatro, kvankam anglo, ne estis inter tiuj kiuj bruligis Jeanne d’Arc».

Claudius, ennome de IKUE, havos la malĝojan taskon paroli ĉe la ĉerko de pastro Austin, dum la funebra rito en Bossey. Por Claudius, p. Austin estis «pli ol ĉefo, sed amiko tre kara kaj vera Patro». Por la forpasinta amiko, Claudius verkos poezion, en kiu li konfesas: «... sed dum en la teron lin oni enmetis, dum faris ni al li la lastan saluton kaj pro emocio la lipoj tremetis, povante nur ĵeti doloran balbuton, jen voĉo mistera interne aldiris: "Ne ploroj, ne larmoj sur korpo mortinta. Sufiĉas. Ripozon ĉu mi ne eniris, l’ ekziston la mian bone plenuminta?"».

Dum la Kongreso en Romo, Claudius, memorigante la forpasintan spiritan patron, malkaŝos detalon de lia vivo, kiu restis ĝis tiam nekonata: pastro Austin Richardson konvertiĝis de anglikanismo al katolikismo "post apero de 3 brilantaj radioj ĉirkaŭ la S. Sakramento dum la Benado".

Post la memorinda Kongre-so en Romo, komenciĝas 1914, la lasta vivojaro de Claudius. En januaro li estas en Lourdes, por la pretigo de la 5a IKUE-kongreso: «sur-genuiĝinta en la sankta groto - li skribas al la nova prezidanto de IKUE, pastro Patrick Parker en letero el Lurdo - mi petis ke Ŝi benu nian entreprenon, kaj sukcesigu niajn klopodojn. Kaj Ŝi mirinde helpis al mi!» La providenca helpo estis la «subteno de la episkopo de Lurdo, mons-ro Schoepfer, la disponigo de salonoj fare de la paroĥestro de Lurdo, kaj la permeso gravurigi sur marmoro en la baziliko de Lurdo, por la estontaj generacioj, la memoron de nia kongreso, kaj donaci esperantan standardon por pendigi inter la ĉiunaciaj flagoj kaj banderoj, kiuj ornamas la bazilikon».

En junio li denove estas en Lurdo por pliaj organizaj laboroj, kaj la dua vojaĝo lasas al li fortan emocion, ankaŭ ĉar li partoprenas en la tradiciaj "procesio de torĉoj" kaj "procesio de la malsanuloj". Lia lasta artikolo verkita por EK (aperinta en numero julio-aŭgusto 1914) finiĝas per jenaj vortoj: «tri aŭ kvarfoje, dum la tagoj de mia ĉeesto en Lourdes, la Dia Savanto plenumis la preĝojn de la peteganta amaso. Aŭ pli vere, Li plenumis ĉiujn preĝojn, sed ne ĉiam per korpaj efikoj. Kiam ni diras al Dio: "Sinjoro, vi faru, ke mi povu vidi! Sinjoro, helpu min marŝi!..." ĉu oni povas diri ke Dio aŭskultante en la spirita senco tiujn preĝojn ne plenumis ilin? Kaj, fakto mirinda, eĉ por nekredantoj, la malsanuloj, kiuj revenas ne resanigitaj el Lourdes, alportas en siaj koroj tiom da forto, tiom da kuraĝo, ke, de tiam, la suferado ŝajnas al ili io ŝatinda, - tute alia afero ol antaŭe... Ĉu tio ankaŭ ne estas miraklo?».

Ankoraŭ malmultajn semajnojn kaj eksplodas la unua mondmilito.

Soldato Claudius Colas estas inter la viktimoj de la terura unua batalo ĉe rivero Marno. Li mortas la 11an de septembro 1914, du monatojn antaŭ sia 30a naskiĝdatreveno kune kun la soldatoj, kiuj, dum tiu batalo, klopodis defendi ĉefurbon Parizon kontraŭ la invado de la Centraj Imperioj.

Falas silento sur nian movadon (escepte de sporadaj informiloj). En la postmilitaj jaroj oni preskaŭ ne plu parolas en la paĝoj de EK pri Claudius, pri lia eminenta movada agado. Li fariĝas, kiel ni diris komence, unu el la "forgesitaj kapablaj esperantistoj".

Lia vidvino Berthe, kiu multe helpis lin, diskrete partoprenante en liaj laboroj, transvivos lin kaj mortos la 2an de decembro 1976. Lia filo René Claude Colas estos dum multaj jaroj prezidanto de la franca katolika E-asocio. Li vivas en Parizo.

Carlo SARANDREA

Al la cxefpagxo de Espero Katolika! Al la komenco!