|
|
VI ESTIS BONŜANCULO,
ĈU VI?
SED LA SANKTULOJ INVITAS AL SANKTECO,
NE AL SCIVOLEMO
Kiam mi parolas pri Patro Pio mi vidas ĉies
okulojn, infanoj kaj plenkreskuloj, ne nur tre atentaj trinki la
kristanajn verojn, kiun Patro Pio travivis (ekzemple, la preĝado, la
Eŭkaristio, la konfespreno, la sufero), sed ili tre miras, ke mi
renkontis, parolis kaj ŝercis kun SANKTULO!
Multaj
demandas tion senafekte: "ĉu vi estis bonŝanculo, konante
lin?" Jes. Sed kiusence? La sanktuloj invitas al sanktiĝo
ne al scivolemo. Alproksimiĝi al sanktulo ne estas la samo ol
alproksimiĝi al ĉampiono de sporto, al televida famulo aŭ
politikisto. La amikeco, en tiuj kazoj, ofte baziĝas sur persona
intereso, por ricevi subtenon, protekton, ktp. Esti amiko de sanktulo,
male, signifas des pli devigi sin, ĉar pastro Pio montris al vi la
postuleman Dion de la Evangelio.
Antaŭ ĉio oni ne volas trovi en la sanktulo
ion sensacian, la miraklon, ion eksterordinaran, sed oni "spionas"
lian humilecon, koherecon, spiriton de preĝado, de sinofero, de
boneco, de servado. Sanktulo estas sankta nur se li praktikas la virtojn
laŭ heroeca maniero dum la ĉiutaga vivo; se li ŝvitas pro
la maniero esti, fari, pritrakti, vivi la ĉeeston de Dio. Dum oni
vidas agi la homon - kaj ne Dion kiu agas en tiu homo - ne estas sankteco,
aŭ pli bone, estas nur ŝajnigo de sankteco kiel okazas ĉe
la t.n. "derviŝoj", magiistoj.
Li malmulte parolis, sed tiuj liaj malmultaj vortoj
elmontris lian intensan internan vivon kaj deprofunde tiuj vortoj
renversis vin: tre potenca lasero kiu malkaŝis vian konsciencon al vi
mem. Li paŝis pene pro la vundoj ĉe la piedoj kaj li aspektis
enmemiĝinta kvazaŭ li estus en akompano de Iu, kvankam li aŭskultis
ĉiujn, kie ajn oni estu. Kiam li haltis momente, ĝuste por trafi
momente vian rigardon, oni komprenis, ke li legis vian eston per la okuloj
de Dio.
Dum oni vidis lin celebri la Meson, aŭ kiam li
omaĝis al la Eŭkaristio, kaj dum aliaj okazoj, oni tuj komprenis
por li tiu faro ne estis kutimo, iu "laboro", sed ke li parolis
kun la Vivanto. Kaj plie, se oni ekkaptis ankaŭ iun "specialan"
signon (parfumoj, profetecaj vortoj, specialaj intervenoj ktp), nu, ankaŭ
tiuj ĝojigis vin, ĉar ili utilis por montri lian sanktecon, ne
tiom ĉar ili kontentigis vian scivolemon.
La scivolemo ja puŝis okulumi deproksime la
sangigantajn stigmatojn (kiel okazis al mi dum pluraj okazoj, dum mi
mesoservis al li). Tamen, tiuj stigmatoj ne estis tio, kio donis al vi la
certecon stari fronte al Sanktulo; tion faris fakto ke li celebris la
meson kiel li estus parolinta kun la nevidebla Vivanto, la resurektinto.
Li ne rilatis kun la Hostio kiel oni farus kun objekto, sed lia vizaĝo
malkaŝis liajn sentojn, lian dialogon kun la Kristo mortinta kaj
resurektinta, en liaj manoj. Vivanta Meso, kiu instigis vin travivi ĝin.
Ne sufiĉis por li, ke mi petu al li helpon en
preĝado, asistadon dum malfacilaĵoj. Kiam mi petis al li esti
por mi "Patro", ĉar mi deziris esti akceptita kaj
protektita de Li kiel "spirita filo", Patro Pio ripetis al mi:
"Jes, jes, sed klopodu ke mi ne impresu malbone pro vi!". Jen
tuja admono al via persona volo.
Iam mi diris al li, iom mallaŭte kvazaŭ
temus pri privata afero: "Patro, ĉu iam estos peceto da Paradizo
por mi?". Li kaptis la franciskanan ŝnuron enmane kaj li ŝajnigis
ke li batas ĝin sur mian kapon, laŭte kriante por ke ĉiuj aŭskultu:
"Nu, vidu tiun ĉi stultuleton, pastron. Li tranĉas la
Paradizon popece... Aŭ vi iras, aŭ vi ne iras, mia karulo!".
Alian fojon mi demandis al li: "Patro, kiel
eblas ke oni fariĝas sanktuloj?". Mi tion demandis dum
konfespreno, unue ĉar la demando koncernis mian spiritan iradon (kaj
ne tiom ĉar mi konsideris lin Sanktulo); due, ĉar mi timis ke se
mi farus tian demandon publike, li denove riproĉus min, kiel faris
Jesuo kun la fariseo: "Ĉu vi ne estas majstro en Izraeko?"
kaj krome mi bone sciis, ke ne ekzistas iu ajn magia formulo por la
sankteco. La logika respondo estis tiu de la Evangelio: "Amu, amu,
amu". Sed mi daŭre memoras la esprimmanieron, la tonon de lia voĉo...
En tiuj vortoj estis lia tuta konvinko, lia tuta certeco pri la vero, lia
tuta sindevigo serioze agi kaj la premanta invito al mi serioze agi por
rilato el persona amo kun Kristo kaj la proksimulo.
Jes, kun la sanktuloj, des malpli kun Dio oni ne
povas kartludi. Ami Dion kaj la proksimulon sen praktiki amon, sen fari la
volon de la Patro, sen peni, aŭ peni nur kiam oni sentas en si la
forton, sen unuiĝi kun la suferoj de la amata, sen suferi kaj oferi
sin kiel viktimon por la aliuloj, kiel faris Kristo, estas pura iluzio. Ni
tion memorigu ĉiam: la Evangelio oni ne pezas per la pesilo, nek oni
mezuras ĝin per mezurilo, aŭ per la nombro da preĝoj kaj da
bonfaraj agoj plenumitaj de tempo al tempo aŭ kiam oni sentas
kompaton. Oni ĝin mezuras per la amo-sinofero, kiu neniam diras
"estas tro" aŭ "sufiĉe".
La SANKTULOJ serioze agas kaj "pretendas"
ke oni agu serioze. Sanktulo
estas malkomfortaĵo por tiuj, kiuj havas "brikolan"
religion. Dum la Konfespreno ĉefe Patro Pio ne ŝercis, li
estis senreplika. "Oni ne ŝercas dum Kristo sangas pro viaj
pekoj", li diris, kaj "mi ne donas dolĉaĵon al tiu,
kiu bezonas laksigilon". Kiam li ekvidis, ke Konfespreno estis por iu
pentanto kutimo, devoteca praktiko sen sindevigo je pliboniĝo, sen
sincereco kaj firma volo, Li ne kortuŝiĝis, nek emis al
kompromiso. Li estis tranĉa kaj forta. Renversiga "buldozo".
Senkompata kaj malmilda kuracisto, tiom ke oni akuzis lin ne esti "mizerikorda
patro". Daŭre min impresas la respondo, kiun li donis al mi dum
unu el la multaj interparoloj okaze de momento de ripozo (ni estis en
saloneto de la monaĥejo, apud lia ĉambro, kie Patro Pio kutime
restis, post la Rozario kaj la Eŭkaristia Beno, kun la plej intimaj
amikoj, kiel Macario - fama itala aktoro -, frato Danielo, la kuracistoj
de la hospitalo Domo por Mildigo de la Suferado k.a.) koncerne pentintojn
"ne sukcesintajn" (tiel oni nomis tiujn, kiuj ne ricevis
absolvon). "Ĝi estas doloriga fakto ankaŭ por mi, sed pli
bone estas la infero nun ol post la morto". Post paso de la kolero
pro la ricevita humiligo kaj post la kvietiĝo de la krio pro la vundo,
tiuj pentintoj ne havis pacon dum ili ne reiris al lia kondfesprenejo. Tie
ili trovis bonan kaj mizerikordan Patron, kiel okazis al Macario kaj al
multaj aliaj famuloj kaj famulinoj de la spektaklo.
Maldolĉa medikamento estas la rifuzo de Absolvo,
kaj tio por la pastro kaj por la pentanto. Kaj tamen ĝi estas la
unika medikamento kiu savas la malsanulon kiu volas resaniĝi. Kiu ne
volas resaniĝi, tiu mortigas sin mem. El la dekoj da dekoj da
personoj kiuj venis kun mi al Patro Pio kaj kiuj ne ricevis absolvon, mi
memoras neniun, kiu poste ne revenis pentante kaj profunde ŝanĝitan.
Ĉiuj ripetis, ke gravas vidi miraklon, sed resanigita animo ege pli
gravas.
Tion volas la SANKTULOJ: serioze agi, ne ludi kun
Dio.
Pastro Duilio Magnani
|