PRAKTIKA KOMPENDIO DE LA ĈEĤA IKUE-SEKCIO

KANTOJ


129. Infaneto, kiel bela

(Jak jsi krásné, neviňátko)

Ĉeĥa kanto                                                                Tradukis Jiří Kořínek

2. Mi du peltojn al Vi portas, / ĉar malvarme Vi malfortas, / [:jen laktujo plena, / ruĝos flor´ miena.:]

3. Mi alvenas kun ŝafido, / ĝi Vin ravos ĝis la rido, / [:Vi ĝin povas uzi, / por Vin lud-amuzi.:]

4. Sed de ni, malriĉaj homoj, / kiaj Vin honoros donoj? / [:Kantos al Di-Filo / ni kun sakfajfilo.:]

5. La paŝtistoj ludas bele, / kantoj flugas ĝisĉiele, / [:sakofluto sonas, / ĉiuj kunkanzonas.:]

6. Fartu bone, Jesueto, / dolĉe dormu en kripeto, / [:dume ni foriras, kaj adiaŭ diras.:]