PRAKTIKA KOMPENDIO DE LA ĈEĤA IKUE-SEKCIO

KANTOJ


128. Kantis al Filo

(Zpívala Synu Matička)

Esperantigis Sac. Jan Filip

2. Rigardu sonĝe je ĉiel´ / al Patra am´, / Vin lumu paradiza stel´ / de l´ ĝoja flam´. / Atendas Vin sur nia ter´ / dolor´ kaj hont´, / alproksimiĝas la aper´ / de l´ kruca mont´.

3. Rigardu, kiel anĝelar´ / per flora zon´ / ornamas Vin je ĉarma har´, / ho, nobla kron´. / Sed baldaŭ vundos Vin je l´ kap´ / dorna kreskaĵ´, / sentos kruelon de la rab´ / Dia vizaĝ´.

4. Nun ĉirkaŭprenu dorme jam / en sonĝa ĝoj´ / Patrinon, kies daŭras am´ / je ĉiu foj´. / Baldaŭ okazos la forir´ / el Panja rav´, / la Koron trafos vunda ŝir´ / pro homa sav´.