PRAKTIKA KOMPENDIO DE LA ĈEĤA IKUE-SEKCIO

KANTOJ


126. Aŭdu novaĵon

(Nesem vám noviny)

Teksto T. Bečák, 1847                                     Esperantigis Jiří Kořínek

2. Naskis fileton en nokta malbru´ / pura Virgino al mondo por ĝu´. / Dia sendito estas la ido, / Dia sendito estas la ido / Kristo Jesu´.

3. De sur ĉielo eksonas fanfar´, / kantas jubile en alt´ anĝelar´, / Di´ ke nin benis, mondon ke venis, / Di´ ke nin benis, mondon ke venis / Sav´ de homar´.

4. Sendis paŝtistojn anĝela ordon´, / tiam aperis ĉe ili ekkon´, / al Betlehemo sen hezitemo, / al Betlehemo sen hezitemo / vokas ĉi son´.

5. Same, kristanoj, hezitu ne plu, / hastu al kripo de Kristo Jesu´, / antaŭ Sinjoro sin kun honoro, / antaŭ Sinjoro sin kun honoro / fleksu genu´.

6. Estu bonvena, Jesuo, kun am´, / savo sendita al ĉiu teran´, / donu la pacon, prenu donacon, / donu la pacon, prenu donacon / el nia man´.

7. Korojn pacemajn akceptu de ni, / volu ni vivi en Di-harmoni´, / unu alian helpu ni ĉiam, / unu alian helpu ni ĉiam, / volas ĝin Di´!

8. Niajn donacojn ni donas kun preĝ´, / kara infano, Vi nia Di-reĝ´, / gvidu sur tero nin al ĉielo, / gvidu sur tero nin al ĉielo / via nur leĝ´.