PRAKTIKA KOMPENDIO DE LA ĈEĤA IKUE-SEKCIO

KANTOJ


120. Saluto al Maria

Adventa kanto          Corner, 1625

2. Al Vi rapide iras sendita el ĉiel´ / kaj la ordonon diras Anĝelo Gabriel´: / “Salut´ al Vi, Mari´! / Jen, inter la virinoj benata estas Vi”.

3. Vi ne komprenis tion kaj petis kun modest´, / ke li klarigu ĉion pri tiu manifest´. / ANe tremu, ho, Mari´, / ĉar Vi favoron trovis ĉe la vizaĝ´ de Di´.

4. Laŭ lia vol´ koncipos kaj naskos filon Vi, / al trono Lin elektos Davida poste Li; / Jesu´ Vi nomu Lin / kaj kiel Dia Filo regados Li sen fin´.@

5. ASed kiel ĝi okazos, ĉar mankas min kunul´?@ / AHo, Virgulin´, ĝi bazos je l´ pov´ de l´ Eternul´! / Li ombrumigos Vin / per sia sankta spiro, ke iĝu Vi patrin´.@

6. “En maljunaj tagoj nun eĉ Elizabet´ / per liaj mirindaĵoj troviĝas en graved´. / Senfrukta estis ŝi, / sed ĉio estas ebla al la eterna Di´.”

7. Jen Vi parolis kline: “Al mi, Diservistin´, / fariĝu laŭdestine, kiel vi diris ĝin.” / Ho, ĝoja vort´en glor´, / la Disendit´ rapidis kun la misio for´.