PRAKTIKA KOMPENDIO DE LA ĈEĤA IKUE-SEKCIO

KANTOJ


 

82. Kantlaŭdegu ĉiu lango

Pange, lingua

Teksto s-ta Tomaso Akvina (†1274)                          Tradukis Sac. Jan Filip

2. Sakramento sole estu / adorata nun de ni, / anstataŭ Malnova festu / ni Nov-leĝon nur de Di´! / Kredo kompletigo restu / en ĉi tiu misteri´!

3. Al Naskinto eĉ Naskito / laŭdkantad´ eĉ la ĝojeg´, / sav´, honoro, grandspirito / estu eĉ la glorbeneg´! / Al el ambaŭ Eliranto / estu sama la laŭdeg´!