PRAKTIKA KOMPENDIO DE LA ĈEĤA IKUE-SEKCIO

KANTOJ


81. Surrigardu, Dio

(Shlédni, Bože)

Tradukis Sac. Jan Filip
 

Meskomenco

2. Antaŭ Evangelio
Plenkreskinte la Savinto nia / predikadis kun saĝec´, / kiel per la pura amo Dia / venu ni al feliĉec´. / Al la Eklezi´ trezorojn donis / Li de l´ vero, de la kred´, / sangsigelon Li sur ili metis / por eterna la posed´.

3. Oferado
Jen akceptu donojn, Di´, sincere, / de la sankta Eklezi´; / ĉiu el ni donas sin ofere / por fidela serv´ al Vi. / Amon al Vi, Dio, ĉiam porti / en la senmakula kor´, / por Vi, Dio, suferegi, morti / volas ni dum ĉiu hor´.

4. Komunio
Feliĉega, kiu nun aliras, / al la Tablo sen makul´. / Lian koron jen malsupreniras / nun plej bona Eternul´. / La Di-Fil´ en tiu ĉi momento / unuiĝas per la am´ / kun li en Plejsankta Sakramento, / homo nun ĝojegas jam.

5. Fino
Ho, ni paŝos de ĉasteco vojon, / kiun iris sanktular´, / Triunua Dio, nunan fojon / nin fortigu por bonfar´! / Ke ni ne pereu en pek-tento, / savu nin kaj benu nin, / kaj post de la nuna viv´ turmento / ĝojos ni vidante Vin.