PRAKTIKA KOMPENDIO DE LA ĈEĤA IKUE-SEKCIO

KANTOJ


80. Antaŭ via majesteco

(Bože, před tvou velebností)

Teksto: Radostná cesta 1782, Muziko: komenco de 19-a jc.

Tradukis D-ro Čestmír Parma
 

Meskomenco

2. Antaŭ Evangelio
Dia vorto montras vojon / al eterno, nia cel´, / ni do sekvu ĉiun fojon / ĝin per Kristo, nia vel´. / Do purigu nian koron, / estu ĝi fruktiga ter´, / kiu donus noblan floron / de la am´ al Dia ver´.

3. Oferado
Prenu, Dio, la oferon / de la pano kaj de vin´, / kiun donas via tero, / bonvolu rigardi ĝin! / Nur akceptu kun mildeco / donojn de la via ter´, / kiujn Jesu´ en boneco / mem elektis por ofer´.

4. Komunio
Al animo venu mia, / Jesu´, milda Redemptor´! / Sopiregas koro pia / je trezoro de Sinjor´. / Koro mia tremas ĝoje / en ĉiela feliĉec´/ akceptante Vin ĉi foje, / Jesu, sen la fin´ bonec´!

5. Fino
Benu, Dio, la popolon, / ke ĝi vivu en konsol´, / Dian sanktan la ordonon / sekvu ĝi laŭ Dia vol´. / Ni por Dia vivu laŭdo / laŭ plej sankta la dezir´, / ni batalu kontraŭ peko, / agu laŭ la Dia dir´!