PRAKTIKA KOMPENDIO DE LA ĈEĤA IKUE-SEKCIO

KANTOJ


77. Kanto honore al Jesuo la Reĝo

(Ježíši, Králi)

Melodio J. Trumpus    Teksto F. Žák kaj J. Vašica   Tradukis Sac. Jan Filip

2. Bona Jesuo, Reĝo de l´ mondo, / de Vi raviĝas beatular´, / el via Koro milda fontiĝas / de la feliĉo sen fundo mar´. / Vin sakramentaj formoj vualas, / Vin sentas l´ amo malgraŭ mister´. / Ligu por ĉiam nin kun Vi, Reĝo / de la ĉielo kaj de la ter´.

3. Bona Jesuo, Reĝo de l´ mondo, / Dia Savanto, al via tron´ / eĥas la himnoj Vin gloregantaj, / de Vi devenas ja ĉiu bon´. / Aŭdu la sonon de l´ kanto nia, / suprenfluganta al firmament´, / bona Jesuo, benu nin ame, / ke ne malvenku ni en la tent´.

4. Bona Jesuo, Reĝo de l´ mondo, / per via sango Vi savis nin. / Reĝu en koroj de la gefiloj / Kredo, Espero, Amo sen fin´. / Ni je Vi kredas, Vi estas Dio, / Vi estas Vojo, Vero kaj Viv´. / El via Koro brilas al homoj / de l´ vera ĝojo la perspektiv´.

5. Bona Jesuo, Reĝo de l´ mondo, / post la migrado tra larma val´ / en via Regno donu ripozon / post la suferoj, post la batal´. / Al ni alvenu la Regno via / sen la doloro, sen larma flu´, / kie radias nur feliĉego, / ne estingiĝas, ne ĉesas plu.

6. Bona Jesuo, Reĝo de l´ mondo, / Vi familiojn regu per ben´. / Amo, fidelo lumu al ili, / de malkonkordo fuĝu venen´. / Mizerikordo korojn varmigu, / kiujn malamo kaptis en ret´, / helpu al ĉiuj vivi konforme / laŭ familio de Nazaret´.

7. Bona Jesuo, Reĝo de l´ mondo, / tiru popolojn al via Kor´, / ke reviviĝu en la homaro / de l´ vera paco la bonodor´. / La Diaj virtoj ĉie ekfloru, / kaj via Koro estu oaz´ / por la homaro, kiu soifas / je freŝaj ondoj de via grac´.

8. Bona Jesuo, Reĝo de l´ mondo, / Vi l´ Eklezion fondis por ni. / Al la ŝafejo unu ninvoku, / al la Paŝtisto unu, al Vi! / Igu nin ami la Eklezion, / kie Vi vivas plu sur la ter´, / kaj via Dia amo senfina / venkos fieron de la infer´.