PRAKTIKA KOMPENDIO DE LA ĈEĤA IKUE-SEKCIO

KANTOJ


68. Forto stranga

(Moc předivná)

Tradukis Jiří Kořínek

2. Ĉi stranga bona fort´ min fortigados, / fidele gvidos min dum ĉiu far´. / En ĝia mez´ kun Vi mi daŭre fratos, / kun Vi plu vivos mi dum tuta jar´.

3. En mi la kor´ ankoraŭ batas june / kaj misa tempo trafas peze min, / Sinjor´, min traktu helpe kaj malpune / kaj gracan savon donu al anim´.

4. Se Vi preparis da amar´ pokalon / por ni kaj ĝi plenplenos de sufer´, / ni ĝin akceptos sen timeg´ pri falo, / ja via man´ nin gvidas sur la ter´.

5. Se malrifuzus al ni graco Dia / en mondo ĝojon en la suna bril´, / pri l´ travivita tiam plej konsciaj / ni servos Vin dumvive kun humil´.

6. Per via softa vibra lumo Vi, Di´, / tralumu nian nokton per varmec´, / ke darfu ni vizaĝojn karajn vidi / en akompan´ de via regpotenc´.

7. Post tombo kiam venas nokt´ silenta, / aŭskultus mi al de homar´ ĥoral´, / tra muroj mi aŭskultus al ascenda / danklaŭda kant´ de via infanar´.

8. (Ripetiĝas la unua strofo.)