PRAKTIKA KOMPENDIO DE LA ĈEĤA IKUE-SEKCIO

KANTOJ


6. Semanto
(Rozsévač)
Teksto de Josef Hrdlička                                              Tradukis Jiří Kořínek

2. Unu grajn´ sur vojorandon falis, / ne ekĝermis, sed / ĝi senkreske al sabler´ egalis, / iĝis birda pred´. / Grajn´ alia falis al la roko, / dornoj ombris ĝin, / por ĝermeto sur sensuna loko / morto la destin´. Ref.: Mi volas, Di´ ...

3. Nur sur Dia grundo / sem´ prosperas en aer´ kaj lum´, / poste grandos la rikolt´ espera, / Dio ĝojas nun. / Eĉ se ofte ŝarĝas min zorg-premo, / estu mi Di-grajn´, / ke rezultu en ĉi mia semo / eĉ centobla gajn´. Ref.: Mi volas, Di´ ...