PRAKTIKA KOMPENDIO DE LA ĈEĤA IKUE-SEKCIO

KANTOJ


2. Himno de la paco

Vortoj de Jan Filip                                   Melodio de Václav Kolský

2. Ni penegas, ke la tuthomar´ / jam interpaciĝu, trankviliĝu, / malaperu la malama bar´, / ĉiuj homoj la fratar´ fariĝu. [:Glor´ al Dio... :]

3. Benu nian pacan penon, Di´, / ĉar Vi estas mem Boneco ama, / certe ja deziras ankaŭ Vi, / ke en mond´ estiĝu pac´ ĉiama. [:Glor´ al Dio... :]

4. Stelo de la paco, de l´ esper´ / sur la verda flago nia estas, / brilu ĝi sur tuta nia ter´, / kiu ĝis nun en batalo restas. [:Glor´ al Dio... :]

5. Nia kolegaro, penu ni, / ke sub nia flag´ tutmond´ stariĝu, / ke la paca monda harmoni´ / kun la ben´ de Di´ efektiviĝu. [:Glor´ al Dio... :]