|
|
NUNTEMPAJ RELIGIAJ TEMOJ
KAJ PROBLEMOJ - kristana vidpunkto
INFERO
Iuj kristanoj malkredas la inferon: ili opinias ke Dio ne
estas tiel kruela, kaj ili instigas la eklezion ŝanĝi tiun ĉi punkton de la
doktrino. Sed fronte al la tento pretendi ke oni ĉiukaze ricevos eternan
savon, la Eklezio havas la devon proklami la tutan Parolon de Dio koncerne la
homan respondecon. Jesuo diris ke fine “venos la anĝeloj, kaj apartigos la
malbonulojn elinter la justuloj, kaj ĵetos ilin en la fajro-fornon, kie estos
plorado kaj dento-grincado” (Mat 13,40-50). Tiuj kaj similaj vortoj de Jesuo
estigas demandon.
Kiel harmoniiĝas la eterna infero, malkaŝe deklarita de
Jesuo, kun lia kompato kaj mizerikordo?
Ni kutimas kompari la dian juĝon kun la homa juĝo, kie la
sankcioj estas eksteraj. Sed la dia leĝo estas interna, intima, spirita: temas
pri la leĝo de la Sankta Spirito, la leĝo de amo, kiun Jesuo enskribas en nian
konsciencon. La Juĝo de Dio eternigas tion kion ni semas dumvive, ĉu bonan ĉu
malbonan. La eterneco evidentigos nur jenon: iuj gravaj pekoj kondukas al
memdetruo. La damnito klare vidos la profundan veron pri si mem. Kiom da
filistroj vivas fariseece en hipokriteco kaj falsa konscienco, ne surprenante
ajnan devon pro amo al Dio? Nur lia juĝo “kiu apartigas la lumon dis de
mallumo”, evidentigos la veron.
Povas esti, ke iuj homoj sentos sin faligitaj, kiel la
riĉa diboĉulo pri kiu temas la parabolo de Jesuo (Luk 16,19-31). Sed la trompo
tute ne devenas de Dio: la pekuloj mem konstruis al si falilon, rifuzante la
alvokojn al la amo kaj al la vero, kiujn Kristo adresas al la konscienco per
sia evangelio.
“Dio volas la savon de ĉiuj homoj”, skribas sankta Paŭlo
(1Tim 2,4). Tio signifas ke Dio tute ne intencas venĝi aŭ pereigi. Sed li
donacis al ni la liberecon, kies vetaĵo estas konsterna: ni estas kreitaj por
ami Dion. Sed ni povas ami nur pro tio ke ni estas liberaj; sed ni povas tion
rifuzi. Tiuokaze Dio tute respektas nian liberecon, tiel ke li ne savos nin
kontraŭ nia volo. Kiel diras sankta Aŭgusteno: “Dio, kiu kreis nin sen ni, ne
volas savi nin sen ni”.
Malgraŭ tio ke Jesuo akceptis la krucumiĝon por nia amo,
ni povas malmoligi niajn korojn per indiferenteco aŭ rifuzo. Sed ĝis la sojlo
de morto - kiel por la ‘bona rabisto’ - la brakoj de liaj amo kaj mizerikordo
restos tute malfermitaj, kiom ajn ni estus falintaj abismen. La morto estas la
momento, en kiu nia eterna sorto fariĝas definitiva kaj senrevena.
La infero estas manko de la amo de Dio, ununura fonto de
vera ĝojo. La damnitoj en la infero travivos malesperon konsciante ke ili tute
neniam povos atingi tiun plenecon de amo. La simboloj tradicie uzataj por
esprimi la inferon, ekzemple abismo, fajroforno, turmentado, plorado kaj
dento-grincado, estas parte verdiraj, sed havas ankaŭ limojn, kiel kutime ĉiuj
bildoj.
Jesuo diris: “Gardu vin, por ke viajn korojn ne ŝarĝu
trosatigo, ebrieco kaj zorgoj pri vivrimedoj, kaj ke tiu tago ne venu al vi
neatendite... Viglu kaj preĝu en ĉiu momento...” (Luk 21,34-36). Ne temas pri
minacoj, sed pri amoplenaj avertoj, kvazaŭ li dirus: “Memoru, ke vi estas
valora por mi, ke via libereco gravas por eterneco, memoru ke malantaŭ ĉiu
elekto, ĉiu konkreta faro rilate Dion aŭ vian fraton, malantaŭ ĉiu interna
batalado, malantaŭ la akcepto aŭ malakcepto de konvertiĝo, ek de nun vi
kontribuas konstrui aŭ detrui vian eternecon”.
Ekzemple, la adulto fontas pli ofte el strebado al seksa
volupto ol el malamo kontraŭ Dio. Sed ĝi konsistigas tiel gravan ofendon
kontraŭ la Dia parolo kaj kontraŭ la geedza amo, en kiu Dio mem ĉeestas, ke
fakte tiu peko konsistigas rompon de la amo al Dio. Se antaŭ la morto okazas
nenia konvertiĝo, nenia reveno al la pardono de Dio, tiam tiu adulto povos
fariĝi, pro sia graveco, malamo kontraŭ Dio. Fakte Jesuo diris: “Kiom ajn vi
faris al unu el ĉi tiuj plej etaj fratoj, tiom vi faris al mi mem”.
Konklude: La timo pri la infero ne konsistigas la kernon
de nia kredo. Kaj tamen, forgesi la inferon signifas forgesi la senfinan kaj
amoplenan respekton de Dio por la liberaj elektoj de liaj filoj.
Kaj se la timo pri la infero ne povas esti la kerno de la
kristanismo, ĝi povas iel ajn esti foje savodona skuo kiu instigas al batalado
kontraŭ la tentoj kaj la pekoj.
P. Battista CADEI
.
prezento de ĉi tiu rubriko
|
|