NUNTEMPAJ RELIGIAJ TEMOJ
KAJ PROBLEMOJ - kristana vidpunkto
Prezento de la nova rubriko
La religiaj kredoj kaj konvinkoj koncernas tiun ne perforteblan sanktejon, kiu
estas la individua konscienco de ĉiu homa estulo. Aliflanke neniu homo estas
izola insulo, kaj la religia vivo formiĝas kaj kreskas nur per transdono de
religiaj travivaĵoj. En ĉi tiu rubriko ni penos plenumi ambaŭ menciitajn
postulojn: konsciencan liberecon kaj prezenton de kristanaj katolikaj
konceptoj rilate plej diversajn religiajn travivaĵojn kaj pensomanierojn.
POR DISTINGI
LA KRISTANAN VERON
Koncerne religiajn temojn, tre gravas ĝuste distingi
bonajn disde malbonaj elementoj. La unua tasko, kiun ni havas, kiam ni trafas
en novan religion aŭ sekton, aŭ eĉ en movadon kiu deklaras sin katolika, estas
distingi kion do akcepti kiel bonan, kaj kion pridubi aŭ eĉ rifuzi kiel
malkonforman je la kristana kredo. La distingo devas esti ĝusta, for de timema
fermiteco kiel ankaŭ de danĝeraj konfuzoj, evitante antaŭjuĝajn kondamnojn aŭ
absolvojn, kiel foje bedaŭrinde okazas.
Povas fakte okazi, ke animpaŝtisto akceptas aŭ favoras
movadojn, kies kristaneco estas tre dubinda; aliaj male emas vidi diablojn kaj
diablaĵojn ĉiuloke, foje eĉ ĉe katolikaj asocioj regule aprobitaj fare de la
Eklezio.
Malamika de la ĝusta distingo estas la hodiaŭ reganta
relativismo, laŭ kiu ĉio estas relativa: ekzistas multe da veroj, sed nenia
certo!
Relativistoj opinias, ke ĉio estas egale vera kaj
malvera, tiel ke ĉiu rajtas elekti laŭplaĉe ĉian ajn opinion. Kun nur unu
escepto: estas malpermesate opinii kaj diri ke estas laŭkonscienca devo serĉi
la Veron, kaj, trovinte ĝin, obei ĝin. Oni estas tolerema kun ĉiuj, sed
maltolerema kun la homoj serĉantaj la veron.
Memkompreneble la veron oni ne devas trudi, sed nur
proponi. La morala devo obei al la vero devigas nur la konsciencon kiu la
veron agnoskis. Konsekvence de la relativismo, ne estas
mirinde, ke disvastiĝas plej diversaj religioj kaj sektoj.
Kiuj estas la kriterioj por ĝusta distingo? Ni devas
distingi surbaze de la racio kaj de la revelacio, kaj preĝi Dion, ke li sendu
al ni sian lumon. En la Psalmo kvara ni legas: «Multaj diradas: Kiu montros al
ni bonon? Direktu sur nin la lumon de Via vizaĝo, ho Eternulo!»; kaj sankta
Paŭlo admonas: «Kaj ne konformiĝu al ĉi tiu mondo; sed aliformiĝu per
renovigado de via menso, por ke vi provu, kio estas la bona kaj aprobinda kaj
perfekta volo de Dio» (Rom 12,2).
La parolo de Dio al ni diras ke ne eblas servi samtempe
al du diversaj mastroj; ke la kvaliton de arbo oni distingas el la fruktoj,
kaj ke tiuj fruktoj devas koncerni ĉiujn ordonojn de Dio (kp. Jak 2,11). La
enhavo de la Biblia vero estas resumita en la Kredoformulo, kies kernaj
punktoj estas: Mi kredas en unu Dio, Patro, Filo kaj Sankta Spirito; Jesuo
Kristo estas la ununura savanto kaj definitiva revelacianto; mi kredas la
Eklezion kaj ties sakramentojn; la releviĝon kaj la estontan vivon.
Kiu devas distingi? Kompreneble
ĉiu kristano laŭ sia konscienco. Sed la unuopa kristano ne rajtas vivi
individuisme: li devas submeti sin al la kredo kiun la Eklezio gardas ek de
2000 jaroj.
La libro de la Agoj de la Apostoloj rakontas, ke Paŭlo,
adiaŭante la respondeculojn de la Eklezio de Efezo, rekomendis jene: «Mi
scias, ke post mia foriro eniros inter vi kruelaj lupoj...; kaj eĉ el inter vi
mem leviĝos viroj perverse parolantaj, por forlogi post si la disĉiplojn.
Tial gardu vin...» (Ago 20,2931).
La Eklezio havas la devon vigli, kaj ni,
por ne fali en subjektivismon, devas sekvi kiel kriterion la «apostolan»
instruon. Ĝin gardas la Eklezio, kiun la unua letero al Timoteo difinas
«eklezio de la vivanta Dio, la kolono kaj bazo de la vero» (1 Tim 3,15).
Fronte al novaj religiaj movadoj, aŭ movadoj kies ne
klaras la starpunkto, ĉu ĝi estas katolika, duonkatolika, pseŭdokatolika, la
Eklezio havas la devon distingi, kaj eventuale averti la kredantojn. La
animpaŝtistoj devas kiel unuaj submeti la novaĵojn al la juĝo de la Eklezio.
La distingo estas tasko de la episkopo en la lokaj
problemoj. Kiam la demando estas pli vasta, pri ĝi povas interveni koncilio
(episkopara asembleo), la Sankta Seĝo, eventuale pere de la Kongregacio pri la
kredo-doktrino. Oni devas distingi la esencajn, nerezigneblajn aspektojn dis
de la dubaj kaj diskuteblaj.
P. Battista CADEI
.
|