65a KONGRESO DE I.K.U.E.

PÉCS (Hungario)

de la 14a ĝis 21a de julio 2012

2012 Jaro de la Kredo: ‘‘MI KREDAS JE UNU DIO’’

 

 

 

ĈI TIUJ ESTAS TUTUNUAJ INFORMOJ
PRI LA KONGRESO.

La organizantoj streĉe laboras por realigi Kongreson, kiu daŭrigu la belan tradicion de la IKUE-kongresoj: frata renkontiĝo en amoplena kaj spiritriĉa etoso.

Ĉi tiu paĝo estos tuj ĝisdatigita post difino de pliaj detaloj pri la Kongreso.

Ĝis tiam bv. trovi bazajn informojn.

 

LA KONGRESEJO:

 

Cisterciana gimnazio kaj kolegio (en la centro de la urbo proksime al la katedralo). En la kolegio troviĝas plurlitaj ĉambroj. En la ĉirkaŭaĵo troviĝas hoteloj.

 

Oni baldaŭ sciigos la prezojn.

 

 

KONGRESA TEMO: "MI KREDAS JE UNU DIO"

 

PRELEGOJ-KADRAJ TITOLOJ

(provizoraj proponoj)

 

- la kred-konfeso; doksologio

- Je kiu Dio ni kredas?

- En la komenco Dio kreis: debato inter kreismo kaj evoluciismo

- Unudiaj religioj kaj plurdiaj religioj: historia prezento kaj katolika distingo

- "Dio estas paĉjo: pli multe, li estas panjo": ĉi tiu frazo laste eldirita de Johano Paŭlo la unua havas bibliajn bazojn? Eble jes: Luko 15,1-3.11-32

- Kie estas Dio? Spirita Paradizo laŭ la poetoj, la teologoj, la verkistoj

- Kiu estas la homo por ke Dio zorgu pri li?

- Spiritismo: ĉu maniero por kredi je Dio, ankaŭ ĉe nekredantoj?

- Sinjoro: al kiu ni iru? Dio fonto de vortoj de eterna vivo

- Ikonografio de Dio tra la jarcentoj (kultura prelego)

- Dio mortis: la historio de kanzono kiun la italaj ŝtataj radio kaj televido cenzuris sed Radio Vatikana elsendis

- Mia Dio, Mia Dio: kial Vi forlasis min: doloro kaj morto lau la kristanismo

 

 

KONGRESURBO

 

PÉCS (en la suda parto de Hungario), kiu estis eŭropa urbo de kulturo en 2010).

 

 

Atingeblecoj

trajne

- el Budapeŝto, rekta, iom pli ol 3 horoj

- el Vieno, tra Budapeŝto (vojaĝo daŭras minimume 6 horojn)

- el Brno, tra Budapesto (vojaĝo daŭras minimume 8,5 horojn)

- el Venecio Mestre (vojaĝo daŭras minimume per nokta trajno minimume 12 horojn)..

 

aŭtomobile

la urbo troviĝas ĉe la ĉefa aŭtoŝoseo el/al Budapeŝto

 

aviadile

 kaj same al bonaj vojoj estas al la okcidento aviadilo

 

 

RELIGIAJ ENURBAJ CELOJ

 

Katedralo kaj pluraj preĝejoj (vidu ĉe vikipedio)

Kalvaria-monteto super la historia urbocentro

 

planataj pilgrim-ekskursceloj

 

Baziliko en Máriagyűd

Mohacs

 

 

 Se vi deziras esti akurate informitaj pri la Kongreson, kontaktu la organizantojn:

 

 

 

 

 

 

 

Al la komenco!