Diakono KIRSCH János

1961-2012

 

 
 
 

Matene de la 22a de majo 2012, mortis en Szekszard (Hungario) post longa, kristane tolerata sufero Johano Kirsch, diakono de paroko Újvárosi.

Li naskiĝis en Mezotúr la 12an de januaro 1961. La 22an de junio 1996 li estis konsekrita diakono en Pécs, fare de mons-ro Mihaly Mayer. Li estis la unua konsekrita diakono en sia diocezo, kiel li rakontos en letero publikigita de Espero Katolika.

Li kaj lia edzino Agota estis benataj de 5 gefiloj: Janos Mark, Katalin Zsofia, Marton Aron, Peter Kristof, Veronica Agota

 

Lia forpaso ege kortuŝis la IKUE-anojn, kiuj konis lin persone okaze de la IKUE-kongresoj: oni lernis ami lian sindonemon kaj mildecon, ekzemplodonaj por ĉiuj.

En 2011 li prelegis dum la IKUE-kongreso en Zagrebo pri la kristanaj martiroj de Hungario.

 

Vendredon, la 25-an de majo  je 18:30 okazis la entombigo de nia amata frato Johano en la tiel nomata novurba preĝejo de urbo Szekszárd kie li servis. Ĉeestis 2 episkopoj, preskaŭ 40 pastroj kaj 10 diakonoj kaj multaj konatuloj inter ili ankaŭ Esperantistoj. Flanke de la estraro de IKUE ĉeestis la unua vicprezidantino, Marija Belošević, reprezente de la Estraro de IKUE kaj de ĉiuj esperantistaj katolikoj.

Dum la meso la adiaŭan predikon diris la loka paroĥestro. Fine de la meso pastro Attila Szép havis okazon kelkajn vortojn diri en E-o. Li enkondukis per hungarlingva frazo kies enhavo estas la jena: “Karaj gefratoj! Esperanto por Johano kaj la familio estis korafero. Al la hodiaŭa entombiga ceremonio oni alvenis ankaŭ el eksterlando, pro tio kelkajn vortojn Esperantlingve mi diras”.

Post la meso perpiede oni akompanis lin al la proksima tombejo laŭ la trafika ĉefstrato. En la tombejo parolis ankaŭ la urbestro de Szekszárd. Merkrede vespere, en la alia, urbocentra preĝejo estis sankta meso por li: la granda preĝejo estis plen-plena. Dum ambaŭ mesoj la legaĵon legis Ágota kaj la propetajn preĝojn Veronika.

En la tombejo oni povis vidi la florkronon kiun Ágota kun la infanoj pretigis por Johano. Sur la rubando staris teksto E-lingva, pli malpli la jena: “Ni dankas pro vi al Dio. Ni renkontiĝos! Ĝis revido!” kaj sube la nomoj de Ágota kaj de la 5 infanoj.

La tuta ceremonio estis kortuŝa tamen plene da dankemo kaj espero. Poste multaj diris inter si: ni devas helpi la familion.

Do, ni preĝu por Johano, kaj kiel eble zorgu pri la familio.

 

 

En la interreto:

Biografiaj datumoj (hungarlingve):

http://www2.ordinariat.hu/?q=content/kirsch-janos

Informo pri lia forpaso (hungarlingve):

http://www.plebaniaszekszard.hu/indexhu.php?p=nyito

 

Lia voĉo: beno de li eldirita hungarlingve la 15an de marto 2012:

http://tinyurl.com/d9tf4b5

 

Fotoj

http://www.kristana.org/EEK-18/kongresanoj/kongresanoj-Pages/Image46.html

http://katolika.free.fr/IKUE-2006-mesoj/IKUE-2006-mesoj-Pages/Image5.html

http://www.ipernity.com/doc/177224/11106096/in/album/243888

 

Unu lia libro

http://img.akcioskonyv.hu/uploads/konyv/k/kirsch-janos/lightbox/a-katedralis-kuszoben.jpg

 

 

LIA LETERO PUBLIKIGITA DE ESPERO KATOLIKA 7-8/1996

ESTI DIAKONO - En nia lando estas ankoraŭ maloftaĵo, ke episkopo ordinas viron, kiu havas edzinon kaj familion, diakono: fakte, en nia diocezo tiu estos la unua fojo. La lastaj jaroj drame montris, kiom multe da pastroj mankas en la vinberĝardeno de la Sinjoro. Eĉ la restintaj plejparte tre maljuniĝis, kadukiĝis korpe. Tamen multaj sacerdotoj restas surpostene pli ol 80 jaraĝaj, ja neniu transprenas de ili la stafeton.

Ni havas relative junan, 40 jaran paroĥestron, sed li estas tro ŝarĝita: antaŭ du, tri jardekoj ĝuste 10 pastroj prizorgis tiujn komunumojn, kiujn li sola nun servas. Temas pri urbo Tamasi plus 6 vilaĝoj (inter ĉi-lastaj la plej granda estas ĝuste nia vilaĝo Iregszemcse (Iregsemĉe), kun preskaŭ trimil katolikoj. En la sesdekaj jaroj nur ĉi tie laboris tri katolikaj pastroj - nun la paroĥejo jam orfiĝis. Sed ne tute: antaŭ du jaroj la episkopo de Pécs nomumis min paroĥa direktoro. Pli frue mi - kune kun la edzino - instruis en katolika lernejo. Ni ambaŭ estas instruistoj, sed krom pedagogion ni studis ankaŭ teologion. Do, ni estis pretaj plenumi la paroĥejajn laborojn, instrui religion en sep lernejoj; krome mi celebras ĉiusemajne almenaŭ dek diservojn, entombigas mortintojn, ktp. En la dekana distrikto ni respondecas ankaŭ pri katolika junularo: mezlernejanoj, universitataj studentoj... Cetere ni estas fervoraj esperantistoj: la internacian lingvon ni uzas ankaŭ en familio; ni nur esperante parolas al niaj gefiloj. En pedagogia altlernejo mi akiris ŝtatan diplomon en fako Esperanto. Ni havas multajn amikajn kontaktojn kun esperante parolantaj familioj, kaj inter la gejunuloj ni ofte propagandas la ideon kaj la lingvon.

Bedaŭrinde esperanto-aranĝojn ni preskaŭ neniam povas partopreni, almenaŭ ne forajn kaj longedaŭrajn, ĉar en tiu deĵoro oni ja malfacile trovas anstataŭantojn. Anime tamen ni estas en IKUE, kaj petas la benojn de Dio ankaŭ por Espero Katolika, ankaŭ por vi. Kun frataj preĝoj: Johano Kirsch, Hungario