Internacia Katolika Unuigxo Esperantista

Emblemo de IKUE

Estraro de IKUE
por kontakti la estraranojn rete:

 

   
 

PREZIDANTO
GIOVANNI DAMINELLI

naskiĝis en Bergamo (Italio) la 2an de aŭgusto 1943. Doktoro pri matematiko, esperantisto ekde 2000, en 2003 li akiri la superan diplomon de la Itala Instituto de Esperanto. Nuna prezidanto de la itala sekcio de IKUE - ekde 2003 - kaj kontoreviziisto de IKUE. Li redaktas “Katolika Sento”, kreis kaj prizorgas la oficialan paĝaron de la itala IKUE-sekcio (www.ueci.it). Nuntempe li gvidas E-kursojn en Milano ĉe la “Universitato de la tria aĝo” kaj en la urba E-klubo. Ekster IKUE, li estas membro de la paŝtista konsilio de sia paroĥo, sekretario de la Itala Instituto de Esperanto kaj konsiliano de la E-klubo de Milano.

 

VICPREZIDANTINO 
MARIJA BELOŠEVIĆ

naskiĝis en Zagrebo (Kroatio) la 18an de julio 1965. Ŝi agas kiel katolika ĵurnalistino kunlaboranta kun kelkaj kroataj katolikaj naciaj komunikoj. Ŝi plenumas la taskon de la sekretario de la Kroata asocio de la katolikaj ĵurnalistoj. Pro sia profesia agado, ŝi i.a. komencis pristudi la historion de la organiza laikaro kaj eblecojn pri la engaĝigo de laikoj en Eklezio. La organizan E-movadon aktive partoprenas jam 31 jarojn, i.a. gvidante E-kursojn, organizante kaj kunorganizante eventojn, prelegante ĉe diversaj aranĝoj kaj E-societoj en pluraj landoj. Lastatempe ŝi komencis okupiĝi pri tradukado. En la internacia E-movado ŝi plenumis diversajn taskojn, i.a. TEJO-komitatano C, A-komitatano de UEA (por ILEI), B-komitatano de UEA, sekretario de ILEI. Momente ŝi en IKUE plenumas la funkcion de la vicprezidantino. Krom la 15an Ekumenan Esperanto-kongreson (2001), ŝi ankaŭ (kun)organizis la kongresojn de IKUE Rimini (2008), Parizo (2010) kaj Zagrebo (2011). Ŝi starigis valorajn eksterajn kontaktojn por IKUE kun la reprezentantoj de kelkaj aliaj grandaj katolikaj asocioj, ekz. la Fokolar-movado. Ankaŭ ŝi reprezentis “Espero Katolika”-n ĉe kelkaj gravaj katolikaj aranĝoj kaj la E-elsendon de Radio Vatikana ĉe la kunvenoj de radio-aŭskultantoj okaze de la Universalaj kongresoj. Krome ŝi faris IKUE’n videbla dum pluraj UK-oj (faka foiro, faka forumo, ksm.). Surbaze de ĝisnunaj spertoj, estonte al IKUE ŝi pretas aparte kontribui je kampoj: internacia/ekstera agado (igi IKUE pli rimarkebla en Esperantujo kaj en kristana movado ĝenerale), kongresoj de IKUE/EEK kaj aliaj arangoj (fakaj, regionaj), landaj sekcioj/reprezentantoj, informado kaj organizante diversajn servojn por la membraro.

VICPREZIDANTO 
MILOSLAV ŠVÁČEK

naskiĝis la 2an de februaro 1941 en Střítež nad Ludinou (Ĉeĥa Respubliko). Ĝis nuna Prezidanto de IKUE kaj gvidanta aktivulo de la Katolika Sekcio de Ĉeĥa E-asocio. Redaktoro de “Dio Benu”, organizanto de Katolikaj Esperanto-Tendaroj en Sebranice apud Litomyšl kaj ankaŭ organizinto de kelkaj IKUE-Kongresoj okazintaj en Ĉeĥa Respubliko. Dum la komunisma epoko en la tiama Ĉeĥoslovakio li estis persekutata pro la Katolikaj Esperanto-Tendaroj en Herbortice, kiujn li organizadis. En 2008 li ricevis Medalon Komenio de la magistrato de la urbo Přerov pro la propagando de la urbo per Esperanto. En 2009 la Ĉeĥa episkopara konferenco donis al li memor-medalon.

SEKRETARIO KASISTO

CARLO SARANDREA


naskiĝis la 3an de septembro 1962 en Romo (Italio). Li lernis Esperanton kiel 16-jarulo kaj jam mallonge poste komencis abundan aktivadon en la itala Esperanto-movado kaj en IKUE: estrarano de la roma katolika Esperanto-grupo, prezidanto de la itala IKUE-sekcio, kunredaktoro de la itala Esperanto-revuo, konsiliano de Itala Esperantista Federacio, parolisto kaj poste redaktoro de la Esperanto-elsendoj ĉe Radio Vatikana, redaktoro de Espero Katolika (de ĉirkaŭ 1982 ĝis hodiaŭ), kunorganizanto de IKUE-Kongresoj, sekretario kaj retestro de IKUE.

ESTRARANO POR EKUMENAJ RILATOJ

STEFAN LEPPING

naskiĝis en Stadtlohn (Germanio) la 28an de marto 1971, kiel kvara infano de katolika familio. En 1990 post abiturienta ekzameno li kontaktis pentekostanan komunumon kaj decidis sekvi Jesuon. En 1993, returniĝo, ĉi-foje konscia, al katolika kredo. En 1995-1997 kunvivado en Komunumo de Beatecoj, katolika karismana juna komunumo. En 1998-2004, studado de eklezia muziko kaj iomete da teologio. De 2004 ĝis hodiaŭ: laborado kiel orgenisto, ĥorestro kaj piano-instruisto. Ekde 2005 li loĝas en Werl, kunvivante en loza (larĝa) komuneco de kristanoj.

SPIRITA KONSILANTO

Frato PIERLUIGI SVALDI

naskiĝis la 2an de marto 1950 en Bedollo Trento (Italio). Li estas franciskana frato, kiu iĝis pastro en 1980. Li estis komence asistanto en la porjunulara seminario; poste li kunlaboris dum 9 jaroj en la mastrumado de kuracdomo por alkoholistoj, droguloj kaj psiĥaj malfortuloj. Li estis administracianto de pluraj franciskanaj domoj kaj nun li estas direktoro de la monaĥejo de Trento. Li estas esperantisto ekde 2007. Vicprezidanto de la itala IKUE-sekcio ekde 2009, li prizorgas la liturgian programon de la sekciaj kongresoj, dum kiuj li ankaŭ prelegas. Li prizorgas religian rubrikon en  “Katolika Sento”.

LA PREZIDANTOJ DE IKUE