PRAKTIKA KOMPENDIO DE LA ĈEĤA IKUE-SEKCIO

LA SANKTA ROZARIO

KRONETO AL LA DIA MIZERIKORDO

 

LA SANKTA ROZARIO

La enkonduko:
En la nomo de la Patro kaj de la Filo kaj de la Sankta Spirito. Amen.

Mi kredas je Dio, la Patro ĉiopova, la Kreinto de la ĉielo kaj de la tero; kaj je Jesuo Kristo, lia ununura Filo, nia Sinjoro, koncipita per la Sankta Spirito, naskita el Maria la Virgulino, suferinta sub Poncio Pilato, krucumita, mortinta kaj entombigita, sobirinta en la regnon de la morto. La trian tagon Li releviĝis el la mortintoj, supreniris al la ĉielo, sidas dekstre de Dio, la Patro ĉiopova, de kie Li venos, por juĝi la vivantojn kaj la mortintojn. Mi kredas je la Sankta Spirito, la sankta katolika Eklezio, la komuno de la sanktuloj, la pardono de la pekoj, la releviĝo de la mortintoj, kaj la vivo eterna. Amen.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito, kiel estis en la komenco, tiel nun kaj ĉiam, kaj en eterno. Amen.

Patro nia, kiu estas en la ĉielo, sanktigata estu via nomo. Venu via regno. Fariĝu via volo kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero. Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn, kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj. Kaj ne konduku nin en tenton, sed liberigu nin de la malbono. Amen.

Saluton, Maria, gracoplena, la Sinjoro estas kun Vi. Benata Vi estas inter la virinoj kaj benata estas la frukto de via sino, Jesuo. Sankta Maria, Dipatrino, preĝu por ni pekuloj nun kaj en la horo de nia morto. Amen.

Tri fojojn, kun jenaj aldonoj post “Jesuo”:
... kiu en ni obligu la kredon.
... kiu en ni fortigu la esperon.
... kiu en ni flamigu la amon.

Gloro al la Patro ...

La kvin partoj:
Ĉiun parton oni preĝas jene:

Patro nia ...
Saluton Maria ... dek fojojn, kun la aldono post “Jesuo”
Gloro al la Patro ...
Sinjoro Jesuo, pardonu al ni niajn pekojn, gardu nin kontraŭ la infera fajro, konduku ĉiujn animojn en la ĉielon, precipe tiujn, kiuj plej multe bezonas vian kompaton.

Jen la aldonoj post “Jesuo”:

La Ĝojaj Misteroj
1. ... kiun Vi, ho Virgulino, koncipis de la Sankta Spirito.
2. ... kiun Vi, ho Virgulino, portis al Elizabeta.
3. ... kiun Vi, ho Virgulino, naskis en Betlehemo.
4. ... kiun Vi, ho Virgulino, prezentis en la templo.
5. ... kiun Vi, ho Virgulino, trovis en la templo.

La Misteroj de la Lumo
1. ... kiu estis baptita en Jordano.
2. ... kiu revelaciis en Kana sian Dian potencon.
3. ... kiu heroldis Dian Regnon kaj alvokadis al pento farado.
4. ... kiu sur la Monto de Transfiguriĝo revelaciis sian gloron.
5. ... kiu estigis Eŭkaristion.

La Doloraj Misteroj
1. ... kiu por ni ŝvitis sangon.
2. ... kiu por ni estis skurĝata.
3. ... kiu por ni estis dorno-kronita.
4. ... kiu por ni portis la krucon.
5. ... kiu por ni estis krucumita.

La Gloraj Misteroj
1. ... kiu resurektis.
2. ... kiu en la ĉielon ascendis.
3. ... kiu sendis Spiriton Sanktan.
4. ... kiu Vin, Virgulino, en la ĉielon prenis.
5. ... kiu Vin, Virgulino, en la ĉielo kronis.

Saluton, Reĝino, kompatema Patrino; nia vivo, nia ĝojo kaj nia espero, saluton! Al Vi ni vokas, ekzilitaj filoj de Eva. Vin ni petegas, ĝemante kaj plorante en ĉi tiu valo de larmoj. Pro tio do, nia Perantino, rigardu al ni per viaj tiel kompataj okuloj. Kaj montru al ni post ĉi tiu ekzilo Jesuon, la benatan frukton de via sino. Ho milda, ho pia, ho dolĉa Virgulino Maria. Preĝu por ni, Sankta Dipatrino, por ke ni meritu la promesojn de Kristo. Amen.

Fermo
Ni preĝu: Dio, via unusola Filo al ni per sia vivo, morto kaj resurekto akirigis eternan savon. Donu al ni, ni petas, kiam ni en la Sankta Rozario de la beata Virgulino Maria pri ĉi tiuj misteroj meditas, ke ni laŭ ili ankaŭ vivu kaj atingu tion, kion ili promesas. Per Kristo, nia Sinjoro. Amen.

(al la komenco)


Kroneto al la Dia Mizerikordo

En la nomo de la Patro kaj de la Filo kaj de la Sankta Spirito. Amen.

Patro nia, kiu estas en la ĉielo, sanktigata estu via nomo. Venu via regno. Fariĝu via volo kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero. Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn, kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj. Kaj ne konduku nin en tenton, sed liberigu nin de la malbono. Amen.

Saluton, Maria, gracoplena, la Sinjoro estas kun Vi. Benata Vi estas inter la virinoj kaj benata estas la frukto de via sino, Jesuo. Sankta Maria, Dipatrino, preĝu por ni pekuloj nun kaj en la horo de nia morto. Amen.

Mi kredas je Dio, la Patro ĉiopova, la Kreinto de la ĉielo kaj de la tero; kaj je Jesuo Kristo, lia ununura Filo, nia Sinjoro, koncipita per la Sankta Spirito, naskita el Maria la Virgulino, suferinta sub Poncio Pilato, krucumita, mortinta kaj entombigita, sobirinta en la regnon de la morto. La trian tagon Li releviĝis el la mortintoj, supreniris al la ĉielo, sidas dekstre de Dio, la Patro ĉiopova, de kie Li venos, por juĝi la vivantojn kaj la mortintojn. Mi kredas je la Sankta Spirito, la sankta katolika Eklezio, la komuno de la sanktuloj, la pardono de la pekoj, la releviĝo de la mortintoj, kaj la vivo eterna. Amen.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito, kiel estis en la komenco, tiel nun kaj ĉiam, kaj en eterno. Amen.

Sur la grandaj bidoj de la rozario:

Patro eterna, mi oferas al Vi la Korpon kaj Sangon, Animon kaj Diecon de via amata Filo kaj nia Sinjoro Jesuo Kristo, por pent-ofero pro pekoj niaj kaj de la tuta mondo.

Sur la etaj bidoj de la rozario:

Pro lia dolora pasiono estu mizerikorda al ni kaj al la tuta mondo.

Fine:
Sankta Dio, Sankta forta, Sankta kaj nemortebla, kompatu nin kaj la tutan mondon. (Trifoje.)

(al la komenco)