PRAKTIKA KOMPENDIO DE LA ĈEĤA IKUE-SEKCIO

LA SANKTA MESO

 

LA SANKTA MESO

RITARO DE LA MESO KUN POPOLO
SIGNOJ: C.- Celebranto L.- Lektoro K.- Kunvenintoj

 

KOMENCA RITO

C. En la nomo de la Patro kaj de la Filo kaj de la Sankta Spirito.
K. Amen.

C. La graco de nia Sinjoro Jesuo Kristo, la amo de Dio Patro kaj la komuneco de la Sankta Spirito estu kun vi ĉiuj.
K. Kaj kun via spirito.

Sekvas pentesprimo:

C. Gefratoj, ni konfesu niajn pekojn, por inde celebri sanktajn misterojn.

C.K. Mi konfesas al Dio ĉiopova kaj al vi, gefratoj, ke mi ege pekis per penso, parolo, faro kaj neglekto: mia kulpo, mia kulpo, mia tre granda kulpo. Tial mi petas la beatan Marian ĉiam virgan, ĉiujn Anĝelojn, la Sanktulojn kaj vin, gefratoj, preĝi por mi al nia Sinjoro Dio.

C. Kompatu nin la ĉiopova Dio, kaj pardoninte niajn pekojn, Li gvidu nin al la eterna vivo.
K. Amen.

C. Sinjoro, kompatu nin.
K. Sinjoro, kompatu nin.
C. Kristo, kompatu nin.
K. Kristo, kompatu nin.
C. Sinjoro, kompatu nin.
K. Sinjoro, kompatu nin.

C. Gloro al Dio en la altoj
C.K. kaj sur la tero paco al la homoj de lia bonvolo. Ni laŭdas Vin, ni benas Vin, ni adoras Vin, ni gloras Vin, ni dankas al Vi pro via granda gloro, Sinjoro Dio, ĉiela Reĝo, Dio Patro ĉiopova. Sinjoro, Filo ununaskita, Jesuo Kristo. Sinjoro Dio, Ŝafido de Dio, Filo de l´ Patro; kiu forigas la pekojn de l´ mondo, kompatu nin, kiu forigas la pekojn de ĺ mondo, akceptu nian petegon, kiu sidas dekstre de l´ Patro, kompatu nin. Ĉar Vi sola estas sankta, Vi sola Sinjoro, Vi sola Plejaltulo, Jesuo Kristo, kun la Sankta Spirito: en la gloro de Dio Patro. Amen.

C. Ni preĝu. (Post silenta preĝo sekvas la kolekto.)
K. Amen.
 

LITURGIO DE LA VORTO

Unua legaĵo
L. La legaĵo el la ..........
L. Jen la parolo de Dio.
K. Al Dio estu danko.

Responsoria psalmo

Dua legaĵo
L. La legaĵo el la ..........
L. Jen la parolo de Dio.
K. Al Dio estu danko. 

Aklamo

Evangelio
C. Purigu mian koron kaj miajn lipojn, ĉiopova Dio, por ke mi povu inde anonci vian sanktan Evangelion.

C. La Sinjoro estu kun vi.
K. Kaj kun via spirito.
C. El la Evangelio laŭ sankta ..........
K. Gloro estu al Vi, Sinjoro.

(Sekvas teksto de la Evangelio)

C. Jen la parolo de la Sinjoro.
K. Al Kristo estu laŭdo.

C. Per la evangeliaj vortoj estu forviŝitaj niaj pekoj.

Homilio
 

KREDKONFESO

C. Mi kredas je unu Dio,
K. la Patro ĉiopova, Kreinto de la ĉielo kaj de la tero, de ĉiuj aĵoj videblaj kaj nevideblaj. Kaj je unu Sinjoro Jesuo Kristo, ununaskita Filo de Dio, kaj el la Patro generita antaŭ ĉiuj jarcentoj. Dio el Dio, Lumo el Lumo, Dio vera el Dio vera, generita, ne kreita, samsubstanca kun la Patro: per kiu ĉio estas farita. Kiu por ni homoj kaj por nia savo descendis de la ĉieloj. Kaj per la Sankta Spirito Li enkarniĝis el Maria, la Virgulino, kaj fariĝis homo. Krucumita por ni sub Poncio Pilato, Li mortis kaj estis entombigita. La trian tagon Li resurektis laŭ la Skriboj, ascendis al la ĉielo kaj sidas dekstre de la Patro. Kaj Li revenos kun gloro juĝi la vivantojn kaj la mortintojn kaj lia regno estos senfina. Mi kredas je la Sankta Spirito, Sinjoro kaj Viviganto, kiu devenas de la Patro kaj de la Filo. Kiu kun la Patro kaj la Filo same estas adorata kaj glorata; kiu parolis per la profetoj. Kaj je unu Eklezio: sankta, katolika kaj apostola. Mi konfesas unu bapton por la pardono de la pekoj. Kaj mi atendas la revivigon de la mortintoj kaj la vivon en la estonta mondo. Amen.
 

PROPETAJ PREĜOJ

I

C. Ĉiopova Dio, Vi estigis vian regnon sur la tero, por ke ĉiuj homoj estu unu en Vi kaj povu partopreni en la savo de via ununaskita Filo.

1. C. Por ke Vi gvidu ĉiujn kristanojn al la unueco de la kredo en via sankta Eklezio, ni preĝas al Vi:
K. Sinjoro, aŭskultu nin!
2. C. Por ke Vi faru nin la atestantoj de la kristana vivo en la mondo, ni preĝas al Vi:
K. Sinjoro, aŭskultu nin!
3. C. Por ke Vi donu al ni la ekkonon de nia propra kulpo pri la disigo de niaj fratoj, ni preĝas al Vi:
K. Sinjoro, aŭskultu nin!
4. C. Por ke Vi benu ĉiujn ekumenajn interrilatojn kaj fratajn dialogojn, ni preĝas al Vi:
K. Sinjoro, aŭskultu nin!
5. C. Por ke Vi donu al ĉiuj popoloj, kiuj suferas pro la milito kaj la interna malpaco, la justan pacon kaj la veran konkordon, ni preĝas al Vi:
K. Sinjoro, aŭskultu nin!
6. C. Por ke Vi donu al ni la efikan gracon por konvertiĝo al la serioza vivo laŭ via volo, ni preĝas al Vi:
K. Sinjoro, aŭskultu nin!
7. C. Por ke ni kapablu ĉiam kaj plenkonscie en viajn manojn transdoni nian vivon kun ties efektoj, ni preĝas al Vi:
K. Sinjoro, aŭskultu nin!
8. C. Por ke vi gardu mizerikorde .... (niajn gepatrojn, gefratojn, geamikojn, nian landon, nacion ktp.), ni preĝas al Vi:
K. Sinjoro, aŭskultu nin!
9. C. Por ke Vi donu la veran pacon kaj la nemensogan liberecon al niaj nacioj, ni preĝas al Vi:
K. Sinjoro, aŭskultu nin!
10. C. Por ke Vi savu nin de la plej danĝera malbono, kiun Vi pleje konas, ni preĝas al Vi:
K. Sinjoro, aŭskultu nin!
C. Ho, Dio, kiu estas unu en la Sankta Triunuo, gvidu ĉiujn homojn al la unueco kun Vi. Per Kristo, nia Sinjoro.
K. Amen.

II

C. Fervore ni preĝu, karaj gefratoj, al Dio, la Patro ĉiopova, kiu volas savi ĉiujn homojn kaj konduki ilin al la kono de la vero.

L. Ni kune preĝu dirante: Sinjoro, elaŭdu nin!
K. Sinjoro, elaŭdu nin!
1. L. Por la sankta Eklezio de Dio: por ke la Sinjoro gardu kaj disvastigu ĝin: ni preĝu al la Sinjoro.
K. Sinjoro, elaŭdu nin!
2. L. Por la popoloj de la tuta terglobo; por ke la Sinjoro bonvolu konservi inter ili konkordon: ni preĝu al la Sinjoro.
K. Sinjoro, elaŭdu nin!
3. L. Por ĉiuj, kiuj estas subpremataj de malfacilaĵoj: por ke la Sinjoro degnu helpi ilin: ni preĝu al la Sinjoro.
K. Sinjoro, elaŭdu nin!
4. L. Por ĉiu el ni mem kaj por nia komunumo: por ke la Sinjoro degnu akcepti nin ĉiujn kiel agrablan oferon: ni preĝu al la Sinjoro.
K. Sinjoro, elaŭdu nin!
C. Ĉiopova kaj eterna Dio, kiu volas ĉiujn savi, ke neniu pereu: elaŭdu do la preĝojn de via popolo kaj faru, ke la mondo estu gvidata de via paciga ordono kaj ke la Eklezio ĝuu trankvilajn tagojn en via servo. Per Kristo, nia Sinjoro.
K. Amen.
 

EŬKARISTIA LITURGIO

Ofero de la pano:
C. Benata estu, Sinjoro, Dio de la universo, ĉar de via boneco ni ricevis la panon, kiun ni oferas al Vi, frukton de la tero kaj de homa manlaboro, kiu fariĝos por ni la pano de la vivo.
K. Estu Dio eterne benata.

C. Per la mistero de ĉi tiuj akvo kaj vino ni fariĝu partoprenantoj en la dieco de tiu, kiu volis preni sur sin nian homan naturon.
 

Ofero de la vino:
C. Benata estu, Sinjoro, Dio de la universo, ĉar de via boneco ni ricevis la vinon, kiun ni oferas al Vi, frukton de vito kaj de homa manlaboro, kiu fariĝos por ni la spirita trinkaĵo.
K. Estu Dio eterne benata.

C. Kun humilo kaj pento ni petas, Sinjoro, ke Vi akceptu nin, kaj nia ofero tiel plenumiĝu antaŭ Vi hodiaŭ, ke ĝi plaĉu al Vi, Sinjoro Dio.
C. Forlavu, Sinjoro, mian kulpon kaj purigu min de mia peko.

Alvoko al la fideluloj:

C. Preĝu, gefratoj, ke mia kaj via ofero estu akceptinda ĉe Dio, la Patro ĉiopova.
K. La Sinjoro akceptu el viaj manoj ĉi tiun oferon por laŭdo kaj gloro de sia nomo, por utilo nia kaj de la tuta sankta Eklezio.

C. (Ofera preĝo. Fine de ĝi la popolo aklamas:)
K. Amen.
 

DUA EŬKARISTIA PREĜO

C. La Sinjoro estu kun vi.
K. Kaj kun via spirito.
C. Leviĝu viaj koroj!
K. Ni havas ilin ĉe la Sinjoro.
C. Ni danku al la Sinjoro, nia Dio!
K. Estas inde kaj juste.

C. Vere estas inde kaj juste, ĝuste kaj save, ke ni ĉiam kaj ĉie danku Vin, sankta Patro, per via plej amata Filo, Jesuo Kristo, via vivanta Vorto. Pere de Li Vi ĉion kreis kaj Lin al ni sendis kiel Savanton kaj Elaĉetanton, enkarniĝintan per la Sankta Spirito kaj el Virgulino Maria naskiĝintan. Li, plenumante vian volon kaj akirante al Vi sanktan popolon, etendis la manojn sur la kruco; mortante, Li detruis la morton kaj anoncis la resurekton. Pro tio kune kun la Anĝeloj kaj ĉiuj Sanktuloj vian gloron ni proklamas, unuvoĉe dirante:

C.K. Sankta, sankta, sankta estas la Sinjoro, Dio de legiaroj. Plenas de via gloro la ĉielo kaj la tero. Hosana en la altoj! Benata, kiu venas en la nomo de la Sinjoro. Hosana en la altoj!

C. Vere Sankta Vi estas, Sinjoro, fonto de ĉiu sankteco. Ni petas do: sanktigu ĉi tiujn donacojn per la roso de via Spirito, por ke ili fariĝu por ni la Korpo † kaj la Sango de nia Sinjoro Jesuo Kristo.

Kiam Li estis fordononta sin memvole al la pasiono, Li prenis la panon kaj dankante rompis kaj donis ĝin al siaj disĉiploj, dirante:

PRENU KAJ MANĜU EL ĜI VI ĈIUJ: ĈAR TIO ESTAS MIA KORPO, KIU POR VI ESTOS OFERDONATA.

Simile post la vespermanĝo, prenante ankaŭ la kalikon kaj denove dankante, Li donis ĝin al siaj disĉiploj, dirante:

PRENU KAJ TRINKU EL ĜI VI ĈIUJ: ĈAR TIO ESTAS LA KALIKO DE MIA SANGO, DE LA NOVA KAJ ETERNA TESTAMENTO, KIU POR VI KAJ POR MULTAJ ESTOS VERŜATA POR FORIGO DE LA PEKOJ. FARU TION JE MIA REMEMORO.

C. Jen la mistero de la kredo!
K. Ni anoncas vian morton, Sinjoro, kaj konfesas vian resurekton, ĝis kiam Vi revenos en gloro.

C. Memorante pri lia morto kaj resurekto, ni oferas al Vi, Sinjoro, la panon de vivo kaj la kalikon de la savo, dankante, ke Vi konsideris nin indaj stari antaŭ Vi kaj servi al Vi.

Kaj humile ni petegas, ke partoprenante en la Korpo kaj la Sango de Kristo, ni unuiĝu per la Sankta Spirito.

Rememoru, Sinjoro, vian Eklezion disvastigitan tra la tuta mondo kaj perfektigu ĝin en la karitato kune kun nia Papo N., nia Episkopo N., kaj la tuta klerikaro.

Memoru ankaŭ niajn gefratojn, kiuj endormiĝis en la espero pri la resurekto, kaj ĉiujn, kiuj mortis en via kompato; kaj akceptu ilin en la lumon de via vizaĝo.

Kompatu nin ĉiujn, ni petas, ke kun beata Dipatrino virga Maria, kun la beataj Apostoloj kaj kun ĉiuj Sanktuloj, kiuj surtere plaĉis al Vi, ni meritu partopreni la eternan vivon, laŭdi kaj glori Vin. Per via Filo Jesuo Kristo.

C. Per Kristo, kun Kristo kaj en Kristo, al Vi, Dio Patro ĉiopova, en unueco kun la Sankta Spirito, estu ĉiu honoro kaj gloro eterne.
K. Amen.
 

TRIA EŬKARISTIA PREĜO

C. Patro vere sankta, prave laŭdas Vin la tuta kreitaro de Vi farita, ĉar per Jesuo Kristo, via Filo kaj nia Sinjoro, en la potenco de la Sankta Spirito, Vi ĉion vivigas kaj sanktigas; kaj Vi senĉese kunigas al Vi la popolon, por ke de la oriento ĝis la okcidento estu donata al via nomo sankta oferaĵo.

Nun humile ni petegas Vin, Patro: Sendu vian Spiriton sanktigi ĉi tiujn donojn, kiujn ni konsekris al Vi, por ke ili fariĝu la Korpo † kaj la Sango de Jesuo Kristo, via Filo kaj nia Sinjoro, kiu ordonis al ni celebri ĉi tiujn misterojn.

C. En la nokto, en kiu Li estis perfidita, Li prenis la panon kaj al Vi dankante, benis ĝin, rompis kaj donis al siaj disĉiploj, dirante:

PRENU KAJ MANĜU EL ĜI VI ĈIUJ: ĈAR TIO ESTAS MIA KORPO, KIU POR VI ESTOS OFERDONATA.

Simile post la vespermanĝo, Li prenis la kalikon kaj al Vi dankante benis ĝin kaj donis al siaj disĉiploj, dirante:

PRENU KAJ TRINKU EL ĜI VI ĈIUJ: ĈAR TIO ESTAS LA KALIKO DE MIA SANGO, DE LA NOVA KAJ ETERNA TESTAMENTO, KIU POR VI KAJ POR MULTAJ ESTOS VERŜATA POR FORIGO DE LA PEKOJ. FARU TION JE MIA REMEMORO.

C. Jen la mistero de la kredo!
K. Ni anoncas vian morton, Sinjoro, kaj konfesas vian resurekton, ĝis kiam Vi revenos en gloro.

C. Pro tio memorante pri la savodona pasiono de via Filo, pri lia mirinda resurekto kaj ĉieleniro, kaj atendante lian duan alvenon, ni prezentas al Vi, Sinjoro, kiel dankesprimon, ĉi tiun vivan kaj sanktan oferdonon.

Rigardu favore kaj agnosku en la ofero de via Eklezio la Viktimon, per kies oferdono Vi volis repaciĝi; kaj al ni, kiuj nutriĝas per la Korpo kaj la Sango de via Filo, donu la plenecon de la Sankta Spirito, kiu igu nin unu korpo kaj unu spirito en Kristo.

C. Li mem faru el ni eternan donon de Vi ŝatatan, por ke ni povu akiri la promesitan regnon kun viaj elektitoj: kun beata Maria, la Virgulino kaj Dipatrino, kun viaj beataj Apostoloj kaj glorplenaj Martiroj, (kun sankta N.) kaj kun ĉiuj Sanktuloj, niaj perantoj ĉe Vi.

Pro tiu ĉi repaciga ofero ni petas Vin, Patro, donu al tuta mondo pacon kaj savon. Firmigu en kredo kaj amo vian Eklezion pilgrimantan sur la tero: kun via servanto, nia Papo N., kun nia Episkopo N., kun la tuta episkoparo, kun la klerikaro kaj la popolo, kiun Vi elaĉetis. Aŭskultu favore la preĝojn de ĉi tiu familio, kiun Vi kunvokis. Kaj ĉiujn viajn disigitajn filojn, amema Patro, kompate rekunigu.

Indulge akceptu en vian regnon niajn forpasintajn gefratojn kaj ĉiujn, kiuj forlasis la mondon en paco kun Vi. Plenumu nian esperon: ke ni povu kun ili por ĉiam vivi kaj ĝui vian eternan gloron, per Kristo, nia Sinjoro, pere de kiu Vi, ho Dio, donas al la mondo ĉion bonan.

Per Kristo, kun Kristo kaj en Kristo, al Vi, Dio Patro ĉiopova, en unueco kun la Sankta Spirito, estu ĉiu honoro kaj gloro eterne.
K. Amen.
 

RITO DE LA KOMUNIO

C. Per savaj ordonoj admonitaj kaj per Dia instruo formitaj ni kuraĝas preĝi:

C.K. Patro nia, kiu estas en la ĉielo, sanktigata estu via nomo. Venu via regno. Fariĝu via volo, kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero. Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn, kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj. Kaj ne konduku nin en tenton, sed liberigu nin de la malbono.

C. Liberigu nin, ni petas, Sinjoro, de ĉiuj malbonoj; donu favore pacon en niaj tagoj, por ke, helpitaj de via kompato, ni estu ĉiam liberaj de la peko kaj sekuraj kontraŭ ĉiu danĝero, atendante la beatan esperon kaj la alvenon de nia Savanto, Jesuo Kristo.
K. Ĉar via estas la regno kaj la potenco kaj la gloro eterne.

C. Sinjoro Jesuo Kristo, kiu diris al viaj Apostoloj: “Pacon mi lasas al vi, mian pacon mi donas al vi”, ne atentu niajn pekojn, sed la fidelecon de via Eklezio; kaj degnu laŭ via volo pacigi kaj unuigi ĝin. Vi, kiu vivas kaj regas eterne.
K. Amen.

C. La paco de la Sinjoro estu kun vi ĉiam.
K. Kaj kun via spirito.
C. Interŝanĝu la pacosignon. 

La kunigo de la Korpo kaj de la Sango de nia Sinjoro Jesuo Kristo donu al ni, kiuj ĝin ricevas, la eternan vivon.

K. Ŝafido de Dio, kiu forigas la pekojn de l´ mondo, kompatu nin.
Ŝafido de Dio, kiu forigas la pekojn de l´ mondo, kompatu nin.

Ŝafido de Dio, kiu forigas la pekojn de l´ mondo, donu al ni la pacon.

C. Sinjoro Jesuo Kristo, Filo de Dio vivanta, kiu pro la patra volo kaj la kunagado de la Sankta Spirito vivigas la mondon per via morto, liberigu min per viaj sanktaj Korpo kaj Sango de ĉiuj miaj malvirtoj kaj sennombraj malbonoj kaj faru, ke mi ĉiam observu viajn ordonojn, kaj ne permesu al mi iam de Vi foriri.

Jen la Ŝafido de Dio, jen tiu, kiu forigas la pekojn de l´ mondo. Beataj la alvokitoj al la festeno de la Ŝafido.

C.K. Sinjoro, mi ne estas inda, ke Vi eniru sub mian tegmenton, sed diru nur unu vorton kaj resaniĝos mia animo.

C. La Korpo de Kristo gardu min por la eterna vivo.
La Sango de Kristo gardu min por la eterna vivo.

La Korpo de Kristo.
K. Amen.

C. Tion, kion ni prenis per la buŝo, Sinjoro, ni akceptu per pura menso; kaj la portempa donaco fariĝu por ni la eterna savilo.

Ni preĝu:
(Sekvas postkomunia preĝo.)
K. Amen.
 

FINA RITO

C. La Sinjoro estu kun vi!
K. Kaj kun via spirito.

C. Benu vin la ĉiopova Dio: la Patro kaj la Filo † kaj la Sankta Spirito.
K. Amen.

C. La meso finiĝis: iru en paco!
K. Al Dio estu danko!

(al la komenco)