PRAKTIKA KOMPENDIO DE LA ĈEĤA IKUE-SEKCIO

LITANIo al la Plejsankta Koro de Jesuo

Litanio de Loreto al Virgulino Maria

 

Litanio al la Plejsankta Koro de Jesuo

S. Sinjoro, kompatu nin.
K. Sinjoro, kompatu nin.
S. Kristo, kompatu nin.
K. Kristo, kompatu nin.
S. Sinjoro, kompatu nin.
K. Sinjoro, kompatu nin.

S. Patro, elĉiela Dio,
K. kompatu nin.
S. Filo, Redemptoro de la mondo, Dio,
K. kompatu nin.
S. Sankta Spirito, Dio,
K. kompatu nin.
S. Sankta Triunuo, unu Dio,
K. kompatu nin.

(Post ĉiu preĝalvoko oni respondas “kompatu nin”.)

Koro de Jesuo, Filo de la eterna Patro
Koro de Jesuo, de la Sankta Spirito formita en la sino de la virga Patrino
Koro de Jesuo, esence unu kun la Dia Vorto
Koro de Jesuo, senfine majesta
Koro de Jesuo, sankta templo de Dio
Koro de Jesuo, tabernaklo de la Plejaltulo
Koro de Jesuo, domo de Dio kaj pordego de la ĉielo
Koro de Jesuo, forno ardanta de la karitato
Koro de Jesuo, hejmo de justeco kaj amo
Koro de Jesuo, plena de boneco kaj amo
Koro de Jesuo, abismo de ĉiuj virtoj
Koro de Jesuo, plej inda je ĉiu laŭdo
Koro de Jesuo, reĝo kaj centro de ĉiuj koroj
Koro de Jesuo, en kiu estas ĉiuj trezoroj de saĝeco kaj scienco
Koro de Jesuo, en kiu loĝas la tuta pleneco de la dieco
Koro de Jesuo, en kiu la Patro al Si bone plaĉis
Koro de Jesuo, el kies pleneco ni ĉiuj ricevis
Koro de Jesuo, deziro de la eternaj montetoj
Koro de Jesuo, pacienca kaj multe kompata
Koro de Jesuo, riĉa por ĉiuj, kiuj Vin alvokas
Koro de Jesuo, fonto de vivo kaj sankteco
Koro de Jesuo, repacigo pro niaj pekoj
Koro de Jesuo, satigita per malhonoroj
Koro de Jesuo, frakasita pro niaj krimoj
Koro de Jesuo, obeema ĝis la morto
Koro de Jesuo, traborita de la lanco
Koro de Jesuo, fonto de ĉiu konsolo
Koro de Jesuo, nia vivo kaj reviviĝo
Koro de Jesuo, nia paco kaj repaciĝo
Koro de Jesuo, viktimo de la pekuloj
Koro de Jesuo, savo de tiuj, kiuj Vin esperas
Koro de Jesuo, espero de tiuj, kiuj en Vi mortas
Koro de Jesuo, feliĉego de ĉiuj sanktuloj

S. Ŝafido de Dio, kiu forigas la pekojn de la mondo,
K. indulgu nin, Sinjoro.
S. Ŝafido de Dio, kiu forigas la pekojn de la mondo,
K. elaŭdu nin, Sinjoro.
S. Ŝafido de Dio, kiu forigas la pekojn de la mondo,
K. kompatu nin, Sinjoro.

S. Jesuo milda kaj humila je koro,
K. faru niajn korojn similaj al via Koro.

 S. Ni preĝu: Ĉiopova, eterna Dio, rigardu la Koron de via plej amata Filo. Vidu la laŭdojn kaj kontentigojn, kiujn Li prezentas al Vi nome de la pekuloj. Repaciĝante, Vi bonvolu pardoni al tiuj, kiuj petas vian kompaton en la nomo de la sama Jesuo Kristo, via Filo, kiu vivas kun Vi kaj regas de jarmiloj ĝis jarmiloj. K. Amen.

 (al la komenco)

 

Litanio de Loreto al Virgulino Maria

S. Sinjoro, kompatu nin.
K. Sinjoro, kompatu nin.
S. Kristo, kompatu nin.
K. Kristo, kompatu nin.
S. Sinjoro, kompatu nin.
K. Sinjoro, kompatu nin.


S. Patro, elĉiela Dio,
K. kompatu nin.
S. Filo, Redemptoro de la mondo, Dio,
K. kompatu nin.
S. Sankta Spirito, Dio,
K. kompatu nin.
S. Sankta Triunuo, unu Dio,
K. kompatu nin.

(Post ĉiu preĝalvoko oni respondas “preĝu por ni”.)

Sankta Maria
Sankta Naskintino de Dio
Sankta Virgulino de virgulinoj
Patrino de Kristo
Patrino de la Eklezio
Patrino de la Dia graco
Patrino la plej pura
Patrino la plej ĉasta
Patrino virga
Patrino senmakula
Patrino aminda
Patrino admirinda
Patrino de la bona konsilo
Patrino de la Kreinto
Patrino de la Savinto
Virgulino la plej prudenta
Virgulino respektinda
Virgulino laŭdinda
Virgulino potenca
Virgulino milda
Virgulino fidela
Spegulo de la justeco
Sidejo de la saĝeco
Kaŭzo de nia ĝojo
Templo de la Sankta Spirito
Loĝejo elektita
Loĝejo de la pieco
Rozo mistika
Turo de Davido
Turo ebura
Domo ora
Kesto de la interligo
Pordo de la ĉielo
Stelo matena
Savo de la malsanuloj
Rifuĝejo de la pekuloj
Konsolantino de la afliktitoj
Helpantino de la kristanoj
Reĝino de la anĝeloj
Reĝino de la patriarkoj
Reĝino de la profetoj
Reĝino de la apostoloj
Reĝino de la martiroj
Reĝino de la konfesoroj
Reĝino de la virgulinoj
Reĝino de ĉiuj sanktuloj
Reĝino sen peko origina koncipita
Reĝino, ĉielen levita
Reĝino de la Sankta Rozario
Reĝino de la paco
Reĝino de la familioj

S. Ŝafido de Dio, kiu forigas la pekojn de la mondo,
K. kompatu nin.
S. Ŝafido de Dio, kiu forigas la pekojn de la mondo,
K. kompatu nin.
S. Ŝafido de Dio, kiu forigas la pekojn de la mondo,
K. kompatu nin.

S. Preĝu por ni, sankta Naskintino de Dio,
K. por ke ni fariĝu indaj je la promesoj de Kristo.

S. Ni preĝu: De Vi, Dio, ni petas ĉiaman sanon de la animo kaj la korpo. Pro la petoj de la glorinda Virgulino Maria bonvolu liberigi nin de la nuntempa tristeco kaj donaci al ni la ĝuon de la eterna ĝojo. Per Kristo, nia Sinjoro.
K. Amen.

(al la komenco)