PRAKTIKA KOMPENDIO DE LA ĈEĤA IKUE-SEKCIO

LA SANKTA ROZARIO

 

LA SANKTA KRUCVOJO

Prepara preĝo
(S. - Sacerdoto, K - Kunvenintoj)

S. Sinjoro Jesuo Kristo, granda kaj potenca en vorto kaj faro, ni volas en tiu momento de preĝado rememorigi al ni la grandecon de via vivofero, kaj ni volas lerni akceptadi la krucon kaj strebadi ne plu krucumadi Vin per la pekoj en niaj koroj, kie Vi sopiras restadi. La kruca vojo estas vojo de la vivo. Iru kun ni, Jesuo, kaj Vi estos por ni Simono kaj Veroniko. Ĉar Vi vivas kaj regas eterne.
K. Amen.


Unua Stacio
Tribunalo de Pilato

S. Ni adoras Vin, Sinjoro Jesuo Kristo, kaj ni   dankas al Vi,
K. ĉar per via sankta kruco Vi savis la mondon.

S. Sinjoro Jesuo, Pilato kondamnis Vin. Verdikto estas dirita. Neniu el akuzantoj ekpensis pri tio, ke venos momento, kiam ĉiu el ili staros antaŭ juĝo de homoj, antaŭ juĝo de historio kaj precipe antaŭ juĝo de Dio. Ankaŭ ni ofte staras ĉe la juĝo; juĝas nin homoj, ni prijuĝas nin mem, sed iam venos Vi por nin juĝi. Tiumomente ni ĉiuj al Vi vokas: Rememoru nin, Sinjoro!

K. Rememoru nin, Sinjoro! (oni respondas post ĉiu peto)
S. Kiam vi amasigos homojn el ĉiuj anguloj de la mondo.
     Kiam ekmoviĝos la astroj.
     Kiam ni ekstaros antaŭ via juĝo.
     Kiam nin nia konscienco kulpigos pri malbonaj faroj.
     Kiam ni ekvidos Vin veni en gloro kun ĉielaj anĝeloj.
     Kiam Vi apartigos bonulojn de malbonuloj.
     Kiam ni atendos vian verdikton.
S. Kompatu nin, Sinjoro; ni petas pardonon de Vi kaj elpetas vian kompaton kaj mizerikordon, ĉar Vi vivas kaj regas eterne.
K. Amen.

S. Kompatu nin, Jesuo!
K.Jesuo, kompatu nin!


Dua Stacio

Kruco de Jesuo

S. Ni adoras Vin, Sinjoro Jesuo Kristo, kaj ni dankas al Vi,
K. ĉar per via sankta kruco Vi savis la mondon.

S. Nia Savanto, Vi submetas Vin sub verdikton de la reganto. Volonte Vi akceptas la krucon. Kiel tio diferencas de nia akceptado de la vivo-kruco! Ni vokas al Vi per vortoj: Kompatu nin, Sinjoro!

K. Kompatu nin, Sinjoro!
S. Se nin timigas la kruco.
     Se ni la krucon rifuzas kaj kuras for antaŭ ĝi.
     Se la kruco estas por ni peza kaj neeltenebla.
     Se ni nevolonte submetas nin sub vian volon.
     Se ni sentas, ke ni suferas maljuste.
     Se ni volas sekvi Vin nur per vortoj kaj ne per faroj.
S. Sinjoro, lernigu nin, kion signifas viaj vortoj: “Kiu volas veni post mi, levu sian krucon kaj sekvu min!” Kompatu nin, Sinjoro, ĉar Vi vivas kaj regas eterne.
K. Amen.

S. Kompatu nin, Jesuo!
K. Jesuo, kompatu nin!


Tria Stacio

Unua falo de Jesuo

S. Ni adoras Vin, Sinjoro Jesuo Kristo, kaj ni dankas al Vi,
K. ĉar per via sankta kruco Vi savis la mondon.

S. Savanto, Vi ne povis plu porti la krucon. Vi terenfalis pro malforteco de la korpo. Ankaŭ ni ofte faladas sub kruco de la vivo pro malforteco de la korpo kaj de la animo. Ni vokas al Vi per vortoj: Estu kun ni, Sinjoro Jesuo!

K. Estu kun ni, Sinjoro Jesuo!
S. Se ni plendas pro niaj doloroj.
     Se ni falas sub pezo de la kruco.
     Se ni kontraŭ Vi ribelas.
     Se ni ne volas ekstari kaj plu iri.
     Se ni hontas pro niaj eraroj kaj pekoj.
     Se ni la pekojn bagateligas kaj la falojn diversmaniere ekskuzas.
S. Donu al ni forton ne nur kuraĝe ekiri la vojon post Vi, sed eĉ spite de ĉiuj niaj faloj, malfideleco kaj eĉ pekoj denove ekstari kaj persisti, ĉar Vi vivas kaj regas eterne.
K. Amen.

S. Kompatu nin, Jesuo!
K. Jesuo, kompatu nin!
 

Kvara Stacio
Jesuo renkontas sian Patrinon

S. Ni adoras Vin, Sinjoro Jesuo Kristo, kaj ni dankas al Vi,
K. ĉar per via sankta kruco Vi savis la mondon.

S. Sinjoro, el ĉiuj flankoj rigardas Vin malamikaj kaj obstinegaj vizaĝoj. Nur rigardo de via Patrino estis alia - konsolanta kaj kuraĝiganta. Ni vokas al via Patrino per vortoj: Preĝu por ni, Reĝino de la martiroj!

K. Preĝu por ni, Reĝino de la martiroj!
S. Virgulino Maria:
     En momentoj de doloroj kaj ĝojoj.
     Dum laboro por niaj proksimuloj.
     Dum vizito de malsanuloj kaj sollasitoj.
     Dum renkontoj kun homa doloro.
     Ĉiam, se nia rigardo celas kuraĝigi kaj doni la esperon.
     Ĉiam, se ni rifuzas la proksimulon.
     Ĉiam, se ni suferas pro malbono, kiun aliaj kaŭzis.
S. Estu kun ni, Virgulino Maria, ĉar ni volas renkontadi vian Filon en ĉiu proksimulo, por ke nia ĝojo estu rebrilo de la ĝojo eterna. Per Kristo, nia Sinjoro.
K. Amen.

S. Kompatu nin, Jesuo!
K. Jesuo, kompatu nin!
 

Kvina Stacio
Jesuo renkontas Simonon

S. Ni adoras Vin, Sinjoro Jesuo Kristo, kaj ni dankas al Vi,
K. ĉar per via sankta kruco Vi savis la mondon.

S. Sinjoro Jesuo, vi ne restis sen helpo. Oni devigis Simonon, ke li helpu porti vian krucon. Ankaŭ al ni Vi donas por la vojo de la vivo helpantojn. Ekde la naskiĝo zorgas pri ni gepatroj, pastroj kaj instruistoj, parencoj, kamaradoj kaj amikoj. Por ĉiuj ni Vin petas: Donu al ili eternan vivon!

K. Donu al ili eternan vivon!
S. Al niaj gepatroj por iliaj amo kaj zorgemo.
    Al niaj gefratoj por kamaradeco, helpemo kaj familia kuneco.
   Al episkopoj, sacerdotoj kaj kateĥistoj por anoncado de Dia Vorto kaj mesaĝo pri Vi.
   Al geamikoj por spirita proksimiĝo, por konsiloj kaj edifaj vortoj.
   Al edzoj kaj edzinoj por laboro, oferemo, amo kaj ĝojo de geedzeca vivo.
   Al ĉiuj, kiuj iel ajn helpis al ni.
   Al ĉiuj nekonatoj, kiuj estas pretaj helpi al ni en okazo de bezono.
S. Rekompencu, Sinjoro, ĉiujn niajn bonfarantojn per eterna vivo, ĉar Vi vivas kaj regas eterne.
K. Amen.

S. Kompatu nin, Jesuo!
K. Jesuo, kompatu nin!
 

Sesa Stacio
Jesuo renkontas Veronikon

S. Ni adoras Vin, Sinjoro Jesuo Kristo, kaj ni   dankas al Vi,
K. ĉar per via sankta kruco Vi savis la mondon.

S. Brava virino staras antaŭ Vi, Sinjoro, kaj ŝi proponas al Vi helpon. La helpo estas tre bagatela, sed Vi estas dankema por ĝi. Ni konfesas, ke en ni estas multa malbono, kiu malhelpas al ni vidi bagatelajn bonojn. Ni vokas al Vi: Liberigu nin, Sinjoro!

K. Liberigu nin, Sinjoro!
S. De neamo kaj malamo.
     De maldankemo kaj malŝato de bagatelaj servoj.
     De timemo kaj malbraveco.
     De neĝojo kaj egoismo.
     De fanfaronado, vanteco kaj fiereco.
     De obstineco kaj hipokriteco.
     De avareco kaj envio.
     De moralaj malpureco kaj malpuraĵo.
S. Liberigu nin, Sinjoro, de ĉio, kio al ni malhelpas proksimiĝi al Vi. Ni volas imiti Veronikon, por ke ni de Vi ricevu reĝan rekompencon en eterna gloro, kie Vi vivas kaj regas eterne.
K. Amen.

S. Kompatu nin, Jesuo!
K. Jesuo, kompatu nin!
 

Sepa Stacio
Dua falo de Jesuo

S. Ni adoras Vin, Sinjoro Jesuo Kristo, kaj ni   dankas al Vi,
K. ĉar per via sankta kruco Vi savis la mondon.

S. Sinjoro Jesuo, duan fojon Vi terenfalis. Ankaŭ en nia vivo ne estas tio alia. Sed Vi falas, ĉar Vi estas malforta, kaj ni falas en pekon, ĉar ni estas maldiligentaj kaj indiferentemaj. Ni vokas al Vi per vortoj: Ni petas, elaŭdu nin!

K. Ni petas, elaŭdu nin!
S. Prilumu nin, por ke ni ekkonu pekecon de obstineco kaj gvidu nin al pentofaro.
      Prilumu nin, por ke ni ekkonu pekecon de hipokriteco kaj gvidu nin al vereco.
     Prilumu nin, por ke ni ekkonu pekecon de morna humoreco kaj gvidu nin al pacienco.
    Prilumu nin, por ke ni ekkonu pekecon de maldiligenteco kaj gvidu nin al preteco.
    Prilumu nin, por ke ni ekkonu pekecon de nekonsekvenceco kaj gvidu nin al persisteco.
     Prilumu nin, por ke ni ekkonu pekecon de indigneco kaj gvidu nin al ĝojo.
    Prilumu nin, por ke ni ekkonu pekecon de supraĵemo kaj gvidu nin al sankteco.
S. Ĉar Vi vivas kaj regas eterne.
K. Amen.

S. Kompatu nin, Jesuo.
K. Jesuo, kompatu nin!
 

Oka Stacio
Jesuo renkontas virinojn de Jerusalemo

S. Ni adoras Vin, Sinjoro Jesuo Kristo, kaj ni   dankas al Vi,
K. ĉar per via sankta kruco Vi savis la mondon.

S. Sinjoro Jesuo, la virinoj tre bone ekkonas vian teruran situacion. Ili volas helpi al Vi, sed ili estas senpovaj, tial ili pro kunsento ploras. Senefikan kompaton Vi rifuzas, ĉar ĝi ne helpas. Vi volas konverton de la koroj. Ni vokas al Vi: Pardonu al ni, Sinjoro!

K. Pardonu al ni, Sinjoro!
S. Nian senefikan kompaton kun suferanta proksimulo.
     Nian malvolontecon vere helpi.
     Nian malkapablon vidi mizeron ĉirkaŭ ni.
     Malbonan volon fari maljustaĵojn kaj ĝoji pri malbono.
     Malpaciencon kun malsanuloj.
     Malĝojon, kiun ni dissemas.
     Fierecon, se ni fartas bone.
     Senkuraĝecon, se ni suferas.
S. Donu al ni kompreni, ke Vi volas nian savon, sed ke Vi nin savos, nur se ni pentofaros, ĉar Vi vivas kaj regas eterne.
K. Amen.

S. Kompatu nin, Jesuo!
K. Jesuo, kompatu nin!
 

Naŭa Stacio
Tria falo de Jesuo

S. Ni adoras Vin, Sinjoro Jesuo Kristo, kaj ni   dankas al Vi,
K. ĉar per via sankta kruco Vi savis la mondon.

S. Nia Savanto, la doloriga procesio estas preskaŭ ĉe fino kaj ankoraŭ unu via doloriga falo. Tamen ekzistas espero, ke Vi sukcesos suriri eĉ Kalvarion. Ĉiu nia nova falo en ni rompas esperon, ke ni ĝisiros al Vi. Tial ni vokas: Ni volas je Vi esperi!

K. Ni volas je Vi esperi!
S. Se ni falas kaj pekas.
     Se ni sentas malfortecon.
     En sollasiteco kaj malsano.
     En tento kaj batalo kontraŭ peko.
     En mallumeco kaj ankaŭ en ĝojoj.
     Se ni dubas, ĉu Vi nin malgraŭ niaj ribeloj ankoraŭ amas.
     Se nin premas malboneco de aliuloj.
     Se ni timas, ke Vi damnos nin.
S. Bona Jesuo, enverŝu en nian animon fidon je Vi, ĉar Vi vivas kaj regas eterne.
K. Amen.

S. Kompatu nin, Jesuo!
K. Jesuo, kompatu nin!
 

Deka Stacio
Preparo de Jesuo al krucumo

S. Ni adoras Vin, Sinjoro Jesuo Kristo, kaj ni   dankas al Vi,
K. ĉar per via sankta kruco Vi savis la mondon.

S. Ni estas ĉe la celo. Finfine Vi povus, Sinjoro, ripozi. Sed ĵus nun komencas tio la plej malbona. Oni donas al Vi amaran trinkaĵon, sed via animo ne amariĝos. Male. Kun grandanimeco Vi proponas Vin al la Patro, kiel pacigan oferon. Tiomfoje ni sentas en la animo amarecon anstataŭ amo, tiomfoje ĝin kaŭzis aliuloj per sia malmildeco kaj senkompateco. Anstataŭ ekskuzoj kaj elturniĝoj ni voku: Ni pardonpetas Vin, Sinjoro!

K. Ni pardonpetas Vin, Sinjoro!
S. Por malmildeco de tiuj, kiuj faras maljustaĵojn.
     Por amareco, kiun ni semis en la korojn de aliuloj.
     Por krueleco kaj senkompatemo.
     Por sopiro pri ripozo, kiun ni ne rajtis havi.
     Por malkredo kaj senesperiĝo.
     Por spirita mizero, kiun ni kaŭzis.
     Por rifuzado de sakramentoj.
S. Sinjoro Jesuo, donu al ni vian ĝojon ankaŭ en la momentoj, kiam ni preparos nin je morto, ĉar Vi vivas kaj regas eterne.
K. Amen.

S. Kompatu nin, Jesuo.
K. Jesuo, kompatu nin!
 

Dekunua Stacio
Krucumo de Jesuo

S. Ni adoras Vin, Sinjoro Jesuo Kristo, kaj ni   dankas al Vi,
K. ĉar per via sankta kruco Vi savis la mondon.

S. Nia Savanto, oni alnajligas Vin sur la krucon. Kiel oferŝafo Vi estas metata sur la altaron kaj sekvas unua hostilevado. Via amo al ni kondukis Vin sur la krucon. Ni ne amas Vin tiel, kiel Vi tion meritas. Tial ni al Vi vokas: Donu, ke ni pli amu Vin!

K. Donu, ke ni pli amu Vin!
S. Se ni preĝas, laboras kaj ripozas.
     Se ni suferas.
     Se nin la homoj persekutas.
     Se ni sukcesas fari bonan agon.
     Se ni estas seniluziitaj kaj perfiditaj.
     Se ni venkas kontraŭ malbono.
     Se ni malvenkas kaj cedas.
S. Amu nin, Sinjoro, kaj flamigu nian malgrandan amon, por ke ni amu Vin super ĉio, ĉar Vi vivas kaj regas eterne.
K. Amen.

S. Kompatu nin, Jesuo!
K. Jesuo, kompatu nin!
 

Dekdua Stacio
Morto de Jesuo

S. Ni adoras Vin, Sinjoro Jesuo Kristo, kaj ni   dankas al Vi,
K. ĉar per via sankta kruco Vi savis la mondon.

S. Via morto, Sinjoro, estas morto nia; ĝi estas morto por ni kaj anstataŭ ni. Ni ekkredis tiun veron, ĉar Vi pruvis ĝin per via vivo. Fortigu nian kredon! Ni vokas al Vi: Ni kredas je Vi, Sinjoro!

K. Ni kredas je Vi, Sinjoro!
S. Vi estas vera Dio kaj vera homo.
     Vi estas unusola filo de Maria.
     Vi per viaj mirakloj pruvis, ke Vi estas vera Dio.
     Vi estis simila en ĉio al ni, krom la peko.
     Vi mortis sur la kruco, por ke Vi savu nin.
     Via morto sensange ripetiĝas sur la altaro.
     Vi sub substanco de la pano kaj la vino ĉeestadas inter ni.
     Vi al ni parolas, se ni aŭskultas Evangelion.
     Vi invitas nin al Vi, ĉar Vi estas la vojo, vero kaj la vivo.
     Vi alparolas nin per via Eklezio.
     Vi estas nia savo kaj ununura espero.
S. Ni kredas je Vi, Sinjoro, helpu al nia malforta kredo, ĉar Vi vivas kaj regas eterne.
K. Amen.

S. Kompatu nin, Jesuo!
K. Jesuo, kompatu nin!
 

Dektria Stacio
Mortinta korpo de Jesuo sur genuoj de Patrino

S. Ni adoras Vin, Sinjoro Jesuo Kristo, kaj ni dankas al Vi,
K. ĉar per via sankta kruco Vi savis la mondon.

S. Sankta Virgulino, malrapide oni metis la korpon de Jesuo sur viajn genuojn. Ne ekzistas pli malĝoja momento. Tiu, al kiu Vi donis surteran vivon, donis la vivon eternan al ni. Ankaŭ nia surtera vivo finiĝos. Preĝu por ni, pekuloj, en la horo de nia morto, staru sub nia kruco, akceptu nin en vian brakumon. Ni vokas al Vi: Montru al ni vian Filon!

K. Montru al ni vian Filon!
S. Kiam finiĝos pilgrimo de nia vivo.
     Kiam ni forlasos la mondon.
     Kiam ni ne plu kapablos preĝi.
     Kiam ni ĉesos percepti la ĉirkaŭaĵon.
     Kiam al ni proksimiĝos Satano, por memorigi al ni niajn pekojn.
     Kiam ni de malproksime aŭdos severan voĉon de Juĝisto.
     Kiam Dio pesos niajn agojn.
     Antaŭ ol Li diros la verdikton.
S. Patrino, akceptu nin kiel nia protektantino inter sanktularon, kie sonas gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito eterne.
K. Amen.

S. Kompatu nin, Jesuo!
K. Jesuo, kompatu nin!
 

Dekkvara Stacio
La Korpo de Jesuo estas entombigata

S. Ni adoras Vin, Sinjoro Jesuo Kristo, kaj ni dankas al Vi,
K. ĉar per via sankta kruco Vi savis la mondon.

S. Sinjoro, ankoraŭ ne estas fino, malgraŭ tio, ke la tombo estas sigelfermita. Lastan vorton diros Vi, kiam Vi resurektos. En la momento, kiam ni ekhaltis ĉe via tombo, ni vokas: Ni dankas al Vi, Sinjoro Jesuo!

K. Ni dankas al Vi, Sinjoro Jesuo!
S. Por via naskiĝo kaj via junaĝo.
     Por via Dia vivo.
     Por viaj mirakloj.
     Por ĉiu via vorto.
     Por donaco de eterna vivo.
     Por viaj promesoj kaj espero.
     Por via Patrino.
     Por via sufero kaj morto.
     Por via resurekto.
     Por descendo de la Sankta Spirito.
     Por via Eklezio.
     Por niaj episkopoj kaj sacerdotoj.
     Por la epoko, en kiu ni vivas.
     Por atestado al Evangelio, kiun ni vidas ĉe aliuloj.
     Por donaco de la Sankta Spirito.
     Por ĝojo, kiun ni povas disdonadi.
     Por amo, per kiu Vi nin plenigas.
     Por ĉiu tago, travivita en via graco.
     Por via beno.
     Por bagatelaĵoj, kiuj agrabligas nian vivon.
     Por obstakloj, kiuj nin levas al Vi.
     Por ekzamenoj en la sufero.
     Por espero pri resurekto kaj vivo en la estonta mondo.
     Por sakramentoj, kiujn ni povas akceptadi.
     Por donacoj, kiujn Vi donas al la tuta mondo.
S. Ni dankas al Vi, Dio, por ĉiuj bonaĵoj, ĉar ĉio, kion bonan ni posedas, ni havas de Vi, ĉar Vi vivas kaj regas super popoloj dum ĉiuj jarcentoj.
K. Amen.

S. Kompatu nin, Jesuo!
K. Jesuo, kompatu nin!
 

Ferma Preĝo
S. Sinjoro kaj Dio, la vojo en la ĉielon estas dorna kaj ŝtonplena. Ĝi estas krucvojo de la vivo. Valoras iri laŭ ĝi, tion ni ekkonis. Tenu nin, ke ni el ĝi ne deflankiĝu, por ke ni povu kun la Virgulino Maria kaj kun ĉiuj sanktuloj Vin laŭdi eterne.
K. Amen.

(al la komenco)