PRAKTIKA KOMPENDIO DE LA ĈEĤA IKUE-SEKCIO

PREĜOJ 01-20


01 La krucosigno
02 Preĝo de nia Sinjoro
03 La anĝela saluto
04  Ekkanto de gloro
05  La apostola kredsimbolo
06  Saluton, Reĝino
07  Beno
08  Sub vian ŝirmon
09  Ripozon eternan
10  Antaŭ manĝo
11  Post la manĝo
12  Preĝo al Gard-Anĝelo
13  Preĝo al Ĉefanĝelo Miĥaelo
14  Matena preĝo
15  Vespera preĝo
16  Sinkonsekro de la esperantistoj al V. Maria
17  Konsekro al la Senmakula Koro de V. Maria
18  La beno
19  La Anĝeluso
20  Preĝo de Sankta Bernardo
21  Por la Papo
22  Por la paco kaj justeco

01 La krucosigno
En la nomo de la Patro kaj de la Filo kaj de la Sankta Spirito. Amen.
(al la idekso)

02 Preĝo de nia Sinjoro
Patro nia, kiu estas en la ĉielo, sanktigata estu via nomo. Venu via regno. Fariĝu via volo kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero. Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn, kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj. Kaj ne konduku nin en tenton, sed liberigu nin de la malbono. Amen.
(al la idekso)

03 La anĝela saluto
Saluton, Maria, gracoplena, la Sinjoro estas kun Vi. Benata Vi estas inter la virinoj kaj benata estas la frukto de via sino, Jesuo. Sankta Maria, Dipatrino, preĝu por ni pekuloj nun kaj en la horo de nia morto. Amen.
(al la idekso)

04 Ekkanto de gloro
Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito, kiel estis en la komenco, tiel nun kaj ĉiam, kaj en eterno. Amen.
(al la idekso)

05 La apostola kredsimbolo
Mi kredas je Dio, la Patro ĉiopova, la Kreinto de la ĉielo kaj de la tero; kaj je Jesuo Kristo, lia ununura Filo, nia Sinjoro, koncipita per la Sankta Spirito, naskita el Maria la Virgulino, suferinta sub Poncio Pilato, krucumita, mortinta kaj entombigita, sobirinta en la regnon de la morto. La trian tagon Li releviĝis el la mortintoj, supreniris al la ĉielo, sidas dekstre de Dio, la Patro ĉiopova, de kie Li venos, por juĝi la vivantojn kaj la mortintojn. Mi kredas je la Sankta Spirito, la sankta katolika Eklezio, la komuno de la sanktuloj, la pardono de la pekoj, la releviĝo de la mortintoj, kaj la vivo eterna. Amen.
(al la idekso)

06 Saluton, Reĝino
Saluton, Reĝino, kompatema Patrino; nia vivo, nia ĝojo kaj nia espero, saluton! Al Vi ni vokas, ekzilitaj filoj de Eva. Vin ni petegas, ĝemante kaj plorante en ĉi tiu valo de larmoj. Pro tio do, nia Perantino, rigardu al ni per viaj tiel kompataj okuloj. Kaj montru al ni post ĉi tiu ekzilo Jesuon, la benatan frukton de via sino. Ho milda, ho pia, ho dolĉa Virgulino Maria. Preĝu por ni, Sankta Dipatrino, por ke ni meritu la promesojn de Kristo. Amen.
(al la idekso)

07 Beno
Benu kaj gardu nin la ĉiopova kaj kompatema Dio la Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito. Amen.
(al la idekso)

08 Sub vian ŝirmon
Sub vian ŝirmon ni rifuĝas, sankta Dipatrino. Ne rifuzu niajn preĝojn elmizerajn, sed de ĉiuj danĝeroj nin ĉiam liberigu, Virgulino glorinda kaj benata. Ho Sinjorino nia, Pledantino nia, Perantino nia, Konsolantino nia. Kun via Filo nin repacigu, al via Filo nin rekomendu, al via Filo nin redonu. Amen.
(al la idekso)

09 Ripozon eternan
Ripozon eternan donu al ili, Sinjoro, kaj la senfina lumo lumu al ili. Ili ripozu en la paco. Amen.
(al la idekso)

10 Antaŭ manĝo
Ĉiopova Dio, bonvole benu nin kaj ĉi tiujn bonaĵojn, kiujn ni ricevas de via boneco, kaj helpu al ni dividi ilin kun la nehavantaj. Per Kristo, nia Sinjoro. Amen.
(al la idekso)

11 Post la manĝo
Ĉiopova Dio, ni dankas al Vi pro ĉiuj viaj donacoj, kiujn ni ricevis de via boneco. Per Kristo, nia Sinjoro. Amen.
(al la idekso)

12 Preĝo al Gard-Anĝelo
Anĝelo de Dio, kiu estas mia gardanto, al kiu la Dia boneco min konfidis, lumigu kaj gardu min dum la tuta vivo kaj precipe en la horo de mia morto. Amen.
(al la idekso)

13 Preĝo al Ĉefanĝelo Miĥaelo
Sankta Ĉefanĝelo Miĥaelo, defendu nin en batalo. Ŝirmu nin kontraŭ malico kaj insidoj de diablo. Dio ordonu al li, humile ni petas; kaj vi, princo de la ĉiela armeo, ĵetu satanon kaj la ceterajn malbonajn spiritojn, kiuj trairadas la mondon por pereigi animojn, per Dia potenco en la inferabismon. Amen.
(al la idekso)

14 Matena preĝo
Mia Sinjoro kaj mia Dio, mi ekgenuas antaŭ Vi kaj adoras vian plej superan Majeston. Mi dankas Vin pro ĉiuj bonfaroj, precipe ke Vi gardis min dum ĉi tiu nokto. Mi dediĉas al Vi mian animon kaj mian korpon kaj ĉion, kion mi posedas. Mi oferas al Vi ĉiujn farojn de la venanta tago. Mi volas ilin fari por via honoro kaj por la savo de mia animo. Mi firme intencas kristane travivi ĉi tiun tagon, ne ofendi Vin, mian amoplenan Patron, kaj bone plenumi ĉiujn miajn devojn. Kompatema Dio, donu al mi la gracon por fidele efektivigi ĉi tiun intencon.
(al la idekso)

15 Vespera preĝo
Mi Vin adoras, mia Dio, kaj kore Vin amas. Vi kreis min, Vi konservis min ĝis tiu ĉi tago, kaj mi dankas Vin. Donu al mi gracon, por koni miajn kulpojn kaj ilin abomeni.
Ĉi tie oni faru la ekzamenon de la konscienco kaj poste:

Mia Dio, mi scias, ke mi estas pekulo kaj multe ofendis Vin. Sed mi petas de Vi pardonon, kaj kore promesas al Vi malami la pekon kaj ami Vin. Pardonu, ho mia Dio, pardonu. Mi ne estas inda esti nomata via ido, ĉar miaj pekoj malĝojigis vian bonegan koron. Pro la meritoj de via tre amata Filo Jesuo, kiu mortis sur la kruco pro mia savo, mi sincere proponas, neniam mortomerite peki en la estonta tempo kaj fari sinceran penton.

Jesuo, Maria, Jozefo, mi donas al vi mian koron kaj animon. Jesuo, Maria, Jozefo, prizorgu min en la morta horo. Jesuo, Maria, Jozefo, pace elspiru animo mia en via societo.

La animoj de la mortintoj pro la kompato de Dio ripozu en paco. Amen.
(al la idekso)

16 Sinkonsekro de esperantistoj al Virgulino Maria
Ni petas Vin, Virgulino Maria, Patrino de la Eklezio, Patrino de la bona konsilo, estu nia Perantino ĉe via kaj Dia Filo kaj konduku nin al Li. Ĉiam al ni montradu, kiel ni devas vivi kaj servi al homoj kaj al homaro en ĉiu nacio, kiel ĉiujn gvidi laŭ vojo de Spirito, kiel garantii en la mondo justecon kaj pacon.

Tial ni al Vi hodiaŭ konsekras nin kaj ankaŭ la tutan nian kaj tutmondan Esperantan movadon kun ĉiuj ĝiaj taskoj kaj en senlima fido ni metas ĝin en viajn patrinajn manojn. Amen.
(al la idekso)

17 Konsekro al la Senmakula Koro de Virgulino Maria
Ho, Virgulino Maria el Fatima, Patrino korfavora, Reĝino de ĉielo kaj de tero, Azilo de pekuloj, ni aliĝas al la Maria-movado de sacerdotoj kaj konsekras nin laŭ tute speciala maniero al via Senmakula Koro.

Per ĉi konsekro ni volas kun Vi kaj helpe de Vi plenumadi ĉiujn votojn, kiujn ni akceptis per nia bapta konsekro.

Ni promesligas nin ankaŭ por strebi pri interna konverto, tre postulata en Evangelio, kiu nin liberigos de ĉiu inklino al ni mem kaj al facilaj kompromisoj kun la mondo; ni estu kiel Vi komplezaj senĉese plenumadi nur la volon de la Patro.

La plej dolĉa kaj kompatema Patrino, ni konfidas al Vi nian personon kaj nian kristanan vokitecon: disponu pri ĝi laŭ viaj planoj de la savo en ĉi decida horo, tiom peze premanta la mondon. Ni volas vivi nian vokitecon laŭ viaj deziroj, precipe en la renovigita spirito de la preĝo kaj pento, en fervora partopreno je festado de Eŭkaristio kaj je apostolado, per ĉiutaga preĝado de Rozario kaj per simpla vivmaniero konforme al Evangelio; ni estu bona ekzemplo por obeado de Dia leĝo kaj en praktikado de kristanaj virtoj, precipe de pureco.

Ni promesas al Vi ankaŭ, ke ni estos kunigitaj kun la Sankta Patro, kun la hierarkio kaj kun niaj pastroj, por tiel konstrui remparon kontraŭ la progresanta batalo, detruonta la instrutaskojn de la Eklezio, batalo, minacanta la bazon de la Eklezio.

Sub via protekto ni volas esti apostoloj de tiom bezonata unueco kun la Papo en preĝado kaj amo kaj ni petegas Vin pri speciala protekto por li.
Fine ni promesas al Vi, ke ni la animojn, kiujn ni renkontos, laŭeble kondukados al renovigo de sindonemo al Vi.

Ni konscias, ke ateismo kaŭzis ĉe granda nombro da kredintoj katastrofon en la kredo, ke malsanktigo penetris en la sanktan preĝejon Dian, ke malbono kaj pekoj senĉese pli en la mondo disvastiĝas. Tial ni kuraĝas, Patrino de Jesuo kaj mizerikorda kaj potenca Patrino nia, fide levi niajn okulojn al Vi kaj ankoraŭ hodiaŭ peti kaj atendi de Vi perigon de la savo por ĉiuj viaj infanoj, ho kompatema, ho afabla, ho dolĉega Virgulino Maria. Amen.
(al la idekso)

18 La beno
La Sinjoro vin benu kaj vin gardu. Li montru al vi sian vizaĝon kaj havu mizerikordon al vi. Li turnu al vi sian rigardon kaj donu al vi la pacon.

La Sinjoro vin benu en la nomo de la Patro kaj de la Filo kaj de la Sankta Spirito. Amen.
(al la idekso)

19 La Anĝeluso
S. La anĝelo de la Sinjoro anoncis al Maria,
K. kaj Ŝi koncipis de la Sankta Spirito.

S.K. Saluton, Maria, gracoplena, la Sinjoro estas kun Vi. Benata Vi estas inter la virinoj kaj benata estas la frukto de via sino, Jesuo. Sankta Maria, Dipatrino, preĝu por ni pekuloj, nun kaj en la horo de nia morto. Amen.

S. Jen, mi estas la servantino de la Sinjoro,
K. fariĝu al mi laŭ via parolo.

S.K. Saluton, Maria, gracoplena ...

S. Kaj la Vorto fariĝis karno
K. kaj loĝis inter ni.

S.K. Saluton, Maria, gracoplena ...

S. Preĝu por ni, sankta Dipatrino,
K. por ke ni fariĝu indaj je promesoj de Kristo.

S. Ni preĝu: Enverŝu, ni petas, ho Sinjoro, vian gracon en nian animon. Per la anĝela anonco ni ekkonis la enkarniĝon de Kristo, via Filo. Per lia pasiono kaj kruco ni estu gvidataj al la gloro de la reviviĝo. Per Kristo, nia Sinjoro.
K: Amen.
(al la idekso)

20 Preĝo de Sankta Bernardo
Memoru, ho plej pia Virgulino Maria, ke oni ne aŭdis dum jarcentoj, ke Vi forlasis tiun, kiu serĉis vian protekton, alvokis vian helpon kaj petis vian subtenon. De tiu fido kuraĝigita, mi kuras al Vi, ho Virgulino de virgulinoj kaj Patrino, mi venas al Vi, mi ĝemanta pekulo staras antaŭ Vi. Ho Patrino de la Vorto, bonvolu ne malŝati miajn vortojn, sed aŭdu ilin favore kaj elaŭdu. Amen.
(al la idekso)

21 Por la Papo
Ĉiopova, eterna Dio, kompatu al via servanto, nia Papa Moŝto (Johano Paŭlo la Dua), kaj laŭ via mildeco gvidu lin sur la vojo de la eterna savo, por ke, per via helpo, li deziru tion, kio plaĉas al Vi, kaj per ĉiuj fortoj li tion efektivigu. Per Kristo, nia Sinjoro. Amen.
(al la idekso)

22 Por la paco kaj justeco
Donu pacon, ho Sinjoro, al tiuj, kiuj esperas al Vi. Aŭskultu niajn preĝojn kaj direktu nin laŭ la vojo de la justeco.

Ho Sinjoro, kiu malkaŝis al ni, ke la pacigantoj estos nomataj viaj filoj, ebligu, ke ni starigu tiun justecon, kiu sola kapablas certigi firman kaj veran pacon. Per nia Sinjoro

Jesuo Kristo, via Filo, kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito, Dio en ĉiuj jarcentoj.
(al la idekso)