|
Falo de la komunista sistemo en la jaro 1989 ebligis al la katolikaj esperantistoj eliri el katakombaj kondiĉoj kaj plene renovigi siajn aktivadojn. Ekestis kelkaj traktadoj de komuna komisiono (IKUE kaj KELI) pri eventuala fondo de Ekumena Kristana Sekcio de ĈEA. Frunte de la katolikaj esperantistoj (IKUE-anoj) la traktadojn partoprenis Miloslav Šváček, la evangelianajn esperantistojn (KELI-anojn) reprezentis D-ro Rudolf Horský. Dum la marta komuna kunsido en Prago frato M. Šváček anoncis, ke por la ĉeĥaj katolikaj esperantistoj ne estas akceptebla fondo de la komuna, do Ekumena Sekcio de ĈEA, ke la katolikaj esperantistoj oficiale fondos la Katolikan (IKUE) Sekcion de ĈEA. Tiu definitiva decido aperis ne nur post konsultado de la afero kun estraro de IKUE, sed precipe post longa pripenso kaj peto al la Sankta Spirito. Tiu decido fine montriĝis kiel ĝusta, permesanta plene disvolvi la aktivadojn surbaze de la katolikaj fundamentoj. La 7-an de aprilo 1990 la plenumkomitato de ĈEA kunveninta en Praha oficiale aprobis refondon de la Katolika Sekcio de ĈEA. La fonda konferenco de la sekcio okazis la 19-an de majo 1990 en Česká Třebová, dum kiu estis kiel prezidanto elektita Miloslav Šváček. La fondan konferencon partoprenis ankaŭ sekretario de IKUE Carlo Sarandrea el Romo. De la 30-a de novembro ĝis la 1-a de decembro 1990 okazis en urbo Třebíč la 6-a Kongreso de ĈEA. La kongresanojn nome de la Katolika Sekcio alparolis ĝia prezidanto per jenaj vortoj: Estimataj gesamideanoj! Mi salutas vin kiel landa reprezentanto kaj komitatano de la Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista kaj kiel prezidanto de la Katolika Sekcio de la Ĉeĥa Esperanto-Asocio, per Krista saluto: "Pacon al vi!". Per tiu ĉi Krista saluto mi celas pruvi, ke mi, kiel reprezentanto de la katolikaj esperantistoj, venis ĉi tien alportante pardonon, repaciĝon kaj amon. Dek kvar jarojn estis necese atendi, por oficiale dum tiu ĉi la plej grava kunveno de la asocio diri al vi tiun ĉi mesaĝon de la ĉeĥaj katolikaj esperantistoj pri la pardono, repaciĝo kaj amo. Mi ripetas ĉi tie vortojn diritajn dum la printempa kunveno de la asocia plenumkomitato okazinta la 7-an de aprilo en Prago. La katolikaj esperantistoj ne postulas satisfakcion kaj rehonorigon pro diskriminacia sinteno de la iama asocia estraro. Likvidon de la katolika sekcio kaj diskriminacion rilate al kelkaj katolikaj esperantistoj la iamaj ĉefgvidantoj de la asocio ne faris tute propravole, sed ili sindone plenumis volon de la ŝtata polico kaj de tiuj ŝtataj instancoj, kiuj celis likvidon de ĉio, kio montris iun rilaton al religio. Kompreneble, la nigran makulon ili postlasis sur la ŝildo de la Ĉeĥa Esperanto-Asocio, ĉar ili pro sia malbrava sinteno piedpremis sanktajn idealojn de la esperantistoj. Dek kvar jarojn la katolikaj esperantistoj vegetadis en la katakombaj kondiĉoj. Malgraŭ tio estis trovita kanalo, per kiu ili dum tiu ĉi malhela periodo ricevadis el Romo de niaj ŝtataj instancoj malpermesitan revuon "Espero Katolika". Karaj gesamideanoj! La Katolika Sekcio denove ekzistas kaj ĝi povas libere aktivadi. Pro tio mi, nome de la katolikaj esperantistoj proklamas pardonon kaj repaciĝon pro diskriminacia sinteno de la iamaj asociaj ĉefgvidantoj, al kiuj ni, kiel kristanoj pardonis tuj, jam antaŭ 14 jaroj. Pro tio la katolikaj esperantistoj ne postulas de la asocio rehonorigon kaj satisfakcion. La Katolika Sekcio, kiu havas 200 membrojn, proponas al la asocio ne nur bonan kunlaboron, sed ankaŭ moralan apogon. Mi petas ĉiujn delegatojn de la kongreso, ĉiujn reprezentantojn de la asociaj sekcioj, kluboj kaj rondetoj, bonvolu informi ĉiujn esperantistojn pri reekzisto de la katolika sekcio, kies membroj ili povas fariĝi, kaj pri la ebleco aboni revuon Espero Katolika, kiu estas unu el la plej malnovaj Esperantaj revuoj. Estimataj gesamideanoj, mi finigas la parolon per la samaj vortoj, per kiuj mi ĝin komencis: "Pacon al vi, ĉiuj!". Kadre de tiu kongreso de ĈEA okazis ankaŭ kunveno de la katolikaj esperantistoj. La kongreso kaj la kunveno okazis en iama distrikta palaco de “ĉionpotenca” komunista partio. La muroj de ĉi tiu palaco, kie oni komplotis intrigojn kontraŭ kristanismo, estis tiam sanktigitaj per la preĝo de la katolikaj esperantistoj. Estis tie akceptita decido, ke ekde la jaro 1991 komencu aperadi la sekcia gazeto sub titolo Dio Benu, proponita de fratino Marie Bartovská el Frýdek-Místek. La ŝanĝo de la politika sistemo ebligis ne nur renovigi ekziston de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio, sed ĝi donis ankaŭ eblecon daŭrigi organizadon de la IKUE-tendaroj perforte likviditaj en la jaro 1977. Por memorigi la neforgeseblajn travivaĵojn, okazis la 21-an de julio 1990 renkontiĝo de la ekstendaranoj sur tendarejo en Herbortice. Ĉeestis ankaŭ prezidanto de Slovakia IKUE-Sekcio Martin Majtán kaj eĉ gastoj el Italio, frunte kun ekstendarano pastro Battista Cadei. Pluaj tiuj renkontoj okazis denove en la jaroj 2002, 2005, 2006 kaj 2007 en Herbortice kaj en pilgrimloketo Hory apud Česká Třebová. En februaro 1991 aperis unua numero de la sekcia gazeto Dio Benu. La 15-an de marto akceptis en České Budějovice episkopo Miloslav Vlk aŭdience jenajn reprezentantojn de la sekcio: Miloslav Šváček, sac. Josef Xaver Kobza, Inĝ. Jan Kalný, D-ro Václav Rajlich kaj Ladislav Mlejnek. La 12-an de majo 1991, kadre de 43-a IFEF-Kongreso en Olomouc, okazigis ekumenan Diservon sub prezido de pastoro Adolf Burkhardt Miloslav Šváček kaj Pavel Polnický. Post ĝi okazis la esperantlingva sankta meso celebrita de pastro Pavel Savio Řičica OP en preĝejo de la Virgulino Maria la Neĝa. La 8-an de junio 1991 okazis komuna pilgrimo de polaj kaj ĉeĥaj katolikaj esperantistoj al beatulo Jan Sarkander en Olomouc. En tiea kapelo de beata Jan Sarkander celebris la esperantlingvan sanktan meson pastroj Zbigniew Swoboda el naskiĝloko de beatulo Skoczów en Pollando kaj Alois Juráň el Olomouc.
Semajnfina spirita renkontiĝo en České Budějovice okazis de la 28-a de junio ĝis la 1-a de julio 1991. Ĉeestis gefratoj el Orienta Slovakio, Bohemio, Moravio kaj Bavario. Sabate en Č. Budějovice kaj dimanĉe en pilgrimloko Lomec esperantlingve mescelebris pastro Josef Xaver Kobza el Písek, lunde pastro Ladislav Škrňa el Svatá Hora en Příbram. De la 20-a de julio ĝis la 3-a de aŭgusto 1991 okazis post 14-jara deviga paŭzo la 10-a Katolika (IKUE) E-Tendaro en vilaĝo Sebranice apud Litomyšl. Vizitis ĝin episkopo Karel Otčenášek el Hradec Králové. Renkontiĝon en Žilina, Slovakio, partoprenis en la tagoj 23.-25.8.1991 kvin ĉeĥaj katolikaj esperantistoj, inter ili gefratoj Miloslav Šváček, Ladislav Mlejnek kaj Marie Bartovská. La 6-an de oktobro okazis pilgrima renkonto sur Hory apud Česká Třebová. La sanktan meson celebris pastro Pavel Savio Řičica. Oktobre la sekcio ricevis skriban benon de Kardinalo František Tomášek.
La sekcio en la jaro
1991 eldonis E-kantareton de 51 ritmaj kantoj kun muziknotoj kaj gitaraj
akordoj. En la jaro 1991 aperis kvar numeroj de la gazeto Dio Benu. La aktivadojn de la sekcio benis episkopoj Karel Otčenášek kaj György Jakubinyi el Rumanio. 30-an de majo okazis pilgrimo de polaj kaj ĉeĥaj esperantistoj al beatulo Jan Sarkander en Olomouc. La sanktan meson celebris pastroj Józef Zielonka kaj Stanisław Płachta el Pollando kaj ĉeĥa pastro Pavel Savio Řiĉica. En la tagoj 24.4.-3.5.1992 prelegis esperantlingve frato Ladislav Mlejnek en Otavo, ĉefurbo de Kanado, dum Konferenco pri Amo, Vivo kaj Familio. De la 19-a ĝis la 21-a de julio 1992 okazis en České Budějovice 2-a spirita renkonto de la sekcianoj. La salutleteron kun benoj por la partoprenantoj sendis episkopo Antonín Liška el České Budějovice. Kadre de renkonto okazis vizito de aŭstria urbo Gmünd. Julie okazis en Velence en Hungario la 8-a Ekumena E-Kongreso, kiun partoprenis kvar sekcianoj. Dum ĝi prelegis Miloslav Šváček. De la 8-a ĝis la 22-a de aŭgusto 1992 okazis la 11-a IKUE-Tendaro en Sebranice apud Litomyšl. Partoprenis ĝin gastoj el Pollando, Germanio kaj Francio. En la tagoj 28.-30.8.1992 okazis la Renkontiĝo de Slovakia IKUE-Sekcio, kiun partoprenis gastoj el Bohemio, Moravio kaj Pollando. Frato Miroslav Smyčka - operkantisto el Ústí nad Labem okazigis tie belan koncerton.
En la tagoj 11.-13.12.1992 okazis renkontiĝo en vilaĝo Klopotovice, situanta proksime de pilgrimloko Dub nad Moravou. Vendrede la sanktan meson celebris en la vilaĝa kapelo pastro Pavel Savio Řičica OP. Sabate oni vizitis pilgrimlokon Dub. La sanktan meson kuncelebris pastroj Alois Juráň kaj Pavel Savio Řičica el Olomouc kun paroĥestro el Dub Cyril Vrbík; ĉiuj pastroj estas niaj sekcianoj. Ricevitaj estis salutoj kaj benoj de la episkopoj: Miloslav Vlk el Praha, Karel Otčenášek el Hradec Králové, Ján Chrysostom Kardinalo Korec el Nitra, Ján Sokol kaj Vladimír Filo el Slovakio, Jaroslav Škarvada el Praha, Josef Hrdlička el Olomouc kaj Ján Hirka el Prešov. En la jaro 1992 regule aperis kvar numeroj de la gazeto Dio Benu. La 20-an de aprilo 1993 okazis en Žilina, Slovakio, renkontiĝo kun prezidanto de IKUE pastro Duilio Magnani. La renkontiĝon partoprenis ankaŭ prezidanto de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio Miloslav Šváček. De la 23-a ĝis la 25-a de aprilo 1993 okazis en Žilina 3-a Renkontiĝo de la Katolikaj Esperantistoj. La Ĉeĥan IKUE-Sekcion reprezentis ĝia prezidanto Miloslav Šváček. De la 4-a ĝis la 6-a de junio 1993 okazis pilgrimo de esperantistoj en pola Skoczów, naskiĝloko de beatulo Jan Sarkander. Partoprenis ĝin ankaŭ ĉeĥaj IKUE-anoj, inter ili ankaŭ prezidanto Miloslav Šváček. Pastro Pavel Savio Řičica kuncelebris la sanktan meson omaĝe al la pola-ĉeĥa beatulo Johano Sarkander. La sekcia prezidanto M. Šváček vizitis ĉefepiskopon de Olomouc Jan Graubner, por lin informi pri aktivadoj de la katolikaj esperantistoj. La ĉefepiskopo malkaŝis, ke li ankaŭ interesiĝis pri Esperanto, sed postaj studdevoj ne permesis al li ĝin lerni. Li benis la aktivadojn de nia sekcio. Seminarion pri la Socia Instruo de la Eklezio en Gostyń en Pollando en la tagoj 1.-8.7.1993 partoprenis kvar ĉeĥaj IKUE-anoj. La 12-a Katolika E-Tendaro okazis de la 24-a de julio ĝis la 8-a de aŭgusto 1993 en Sebranice apud Litomyšl. Partoprenis ĝin ankaŭ 24 eksterlandaj gastoj el Slovakio, Litovio, Germanio, Pollando, Belgio kaj Nederlando. La tendaron post du jaroj denove vizitis episkopo Karel Otčenášek. Post sankta meso de li celebrita okazis sinkonsekro gvide de la episkopo al Senmakula Koro de V. Maria. La tendaron ankaŭ vizitis episkopo Josef Kajnek. Benojn kaj salutojn sendis episkopo Josef Hrdlička el Olomouc.
Episkopo de Brno Mons. Vojtěch Cikrle sendis (3.8.1993) dankon kaj benon por salutletero el KET en Sebranice. La 11-an de novembro 1993 Ĉeĥa Episkopara Konferenco agnoskis la Ĉeĥan IKUE-Sekcion kiel laikan eklezian organizaĵon. De la 8-a ĝis la 10-a de oktobro 1993 okazis Renkontiĝo de la ĉeĥaj katolikaj esperantistoj en Česká Třebová. Kadre de ĝi okazis Konferenco kun elekto de nova sekcia komitato. Kiel prezidanto estis reelektita Miloslav Šváček, vicprezidanto Inĝ. Jan Kalný. Regionan kunvenon de la katolikaj esperantistoj en Písek la 13-an de novembro organizis sac. Josef Xaver Kobza. La 10-an de oktobro 1993 sendis leteron kaj benon al la Ĉeĥa IKUE-Sekcio episkopo Karel Otčenášek. Ankaŭ en la jaro 1993 aperis kvar numeroj de la gazeto Dio Benu. La 17-an de januaro 1994 la sekcio ricevis leteron de episkopo - esperantisto Mons. György Jakubinyi el Alba Iulia en Rumanio. La 18-an de majo 1994 okazis sekcia estrarkunveno en Praha-Kunratice. Tiutage la estraro vizitis ĉefepiskopon Mons. Miloslav Vlk, por gratuli al li okaze de lia naskiĝ-datreveno. La 16-an de junio 1994 estis aŭdience akceptitaj fratoj Miloslav Šváček kaj Inĝ. Jan Návrat ĉe episkopo Josef Hrdlička en Olomouc. La 10-an Ekumenan E-Kongreson en pola Gostyń, okazintan de la 9-a ĝis la 16-a de julio 1994, partoprenis ankaŭ ĉeĥaj IKUE-anoj, precipe grupo de gejunuloj. Prelegis dum ĝi Miloslav Šváček. De la 13-a de julio ĝis la 6-a de aŭgusto okazis la 13-a IKUE-Tendaro en Sebranice. La sanktan meson en Esperanto celebris episkopo Karel Otčenášek. La tendaron vizitis ankaŭ episkopo Josef Kajnek. Ankaŭ vizite venis pastro Cyril Vrbík el pilgrimloko Dub nad Moravou. La 4-an de junio okazis renkonto de la katolikaj esperantistoj en Tábor, dum kiu mescelebris en Esperanto sac. Josef Xaver Kobza. En la tagoj de la 7-a ĝis la 9-a de oktobro 1994 okazis en Praha-Kunratice Renkonto de IKUE-anoj. La sanktan meson en Esperanto celebris ĉefepiskopo de Prago Mons. Miloslav Vlk. De la 28-a ĝis la 30-a de oktobro 1994 okazis renkonto de junaj sekcianoj en pilgrimloko Dub nad Moravou. La sanktan meson celebris sac. Cyril Vrbík. Kvaronjara gazeto Dio Benu tiujare denove regule eldonatis. La 22-an de majo estis sendita dankletero por esperantlingvaj salutoj kaj benoj dum Urbi et Orbi al Papo Johano Paŭlo la Dua. La 2-an de decembro venis respondo de Vatikana Ŝtatsekretariejo kun benoj de la Papo.
En la tagoj de la 8-a ĝis la 15-a de julio 1995 okazis en Olomouc 48-a Kongreso de IKUE, kiun aranĝis la Ĉeĥa IKUE-Sekcio en porpastra seminario. La kongreson partoprenis episkopo de Rimini Mons. Giovanni Locatelli, mescelebrinta en Esperanto en preĝejo de sankta Miĥaelo. Vizite venis kardinalo Miloslav Vlk, kiu celebris esperantlingve la sanktan meson en preĝejo de Virgulino Maria la Neĝa. Ĉefcelebranto de solena esperantlingva ferma sankta meso en Katedralo de Sankta Venceslao estis ĉefepiskopo de Olomouc Mons. Jan Graubner, kuncelebris helpepiskopo de Olomouc kun ĉeestantaj pastroj Mons. Josef Hrdlička. La 14-a IKUE-Tendaro en Sebranice okazis de la 12-a ĝis la 26-a de aŭgusto 1995. Vizite venis episkopo Karel Otčenášek, kiu mescelebris tie en
Esperanto. Vizite venis por mescelebri en Esperanto ankaŭ sac. Josef Čihák el Dolní Újezd, kunlaboranto de fratoj sacerdotoj Jan kaj Karel Filip ĉe kompilado de la E-vortaroj. La 30-an de septembro kaj 1-an de oktobro okazis en Písek regiona renkonto de IKUE-anoj. Por ĉeestantoj esperantlin-gve mescelebris sac. Josef Xaver Kobza. De la 6-a ĝis la 8-a de oktobro 1995 okazis en pilgrimloko Dub nad Moravou junulara renkonto. Dum ĝi mescelebris sac. Cyril Vrbík kaj sac. Pavel Savio Řičica. Ĉi-jare aperis kvar numeroj de la sekcia gazeto Dio Benu. De la 19-a ĝis la 21-a de aprilo 1996 okazis en Heřmánky en pilgrimloketo V. Maria en Roko renkontiĝo de la ĉeĥa kaj slovaka katolika E-junularo. La 18-an de majo okazis Konferenco de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio en Česká Třebová, dum kiu estis elektita la sekcia komitato. Reelektita prezidanto estis frato Miloslav Šváček. Kadre de la 81-a Universala Kongreso de Esperanto en Prago (20.-27.7.1996) okazis ĉiutage (neoficiala) esperantlingva sankta meso en preĝejo de Virgulino Maria en urboparto Karlov. La 23-an de julio okazis (neoficiala, ĉar oficialan malaprobis estraro de UEA) sankta meso en preĝejo de Praha-Vyšehrad. Partoprenis ĝin ĉirkaŭ 300 kongresanoj. Mescelebris kaj predikis en Esperanto episkopo Karel Otčenášek. La oficialan duhoran kunvenon de IKUE, kiun partoprenis ĉirkaŭ 100 personoj, gvidis IKUE-vicprezidanto Miloslav Šváček. De la 3-a ĝis la 17-a de aŭgusto okazis en Sebranice la 15-a IKUE-Tendaro. Denove vizite venis episkopo Karel Otčenášek, por mescelebri en Esperanto. Ĉiujara partoprenanto de la tendaro estas sac. Lajos Kóbor el Hungario. Kun li mescelebris veninta gasto sac. Josef Čihák. La 26-an de oktobro 1996 okazis en Písek tradicia renkontiĝo de IKUE-anoj. Ĝi estis inaŭgurita per esperantlingva sankta meso celebrita de sac. Josef Xaver Kobza en preĝejo de Naskiĝo de Virgulino Maria. La 18-an de decembro 1996 okazis renkontiĝo de la katolikaj esperantistoj en Pli Alta Faka Sociala Lernejo Caritas en Olomouc. Ankaŭ en la jaro 1996 aperis kvar numeroj de la gazeto Dio Benu. Renkontiĝo de Internacia Katolika Unuiĝo de Esperantista Junularo okazis de la 7-a ĝis la 9-a de marto 1997 en paroĥa domo “Nazaret” en Praha-Kunratice. Partoprenis 20 gejunuloj el Germanio, Slovakio kaj Ĉeĥio. Ĉeestis ankaŭ pastro Pavel Savio Řičica, mescelebrinta en Esperanto.
Julie okazis en Sebranice la 16-a IKUE-Tendaro. Vizitis ĝin denove episkopo Josef Hrdlička, celebrinta por la tendaranoj la sanktan meson. Kuncelebris pastroj Lajos Kóbor el Hungario kaj Pavel Savio Řičica. Gaste venis ankaŭ prezidanto de Fatima Apostolato sac. Pavel Dokládal el Koclířov, kiu ankaŭ celebris la sanktan meson en tendara kapeleto de Fatima Madono. Denove vizite venis esperantisto - kanoniko sac. Josef Čihák el Dolní Újezd. Tri tagojn en la tendaro pasigis prezidanto de ĈEA Inĝ. Vlastimil Kočvara.
La jubilean 50-an Kongreson de IKUE en Romo kaj Rimini en la tagoj de la 31-a de aŭgusto ĝis la 7-a de septembro 1997 perbuse partoprenis ĉeĥaj IKUE-anoj. La kongresanoj partoprenis la merkredan ĝeneralan aŭdiencon de la Papo sur la Placo de Sankta Petro. Aŭdience de la Papo estis akceptitaj honora prezidanto de IKUE sac. Duilio Magnani, prezidanto de IKUE D-ro Antonio De Salvo kaj vicprezidanto de IKUE Miloslav Šváček. Dum aŭdienco estis al la Papo transdonita esperantlingvaj Meslibro kaj Legaĵaro. La 4-an de oktobro okazis pilgrimo de la katolikaj esperantistoj al pilgrimloko Svatý Kopeček (Sankta Monteto) apud Olomouc. Samtage en ĉekatedrala kapelo de sankta Anna en Olomouc mescelebris la sanktan meson por esperantistaj pilgrimantoj la episkopo Mons. Josef Hrdlička. La 18-an de oktobro mortis fidela IKUE-anino, rulseĝulino Cilka Kotyzová el Česká Třebová. La funebran sanktan meson celebris episkopo Josef Kajnek. En la jaro 1997 aperis kvar numeroj de la gazeto Dio Benu. La 6-an de marto okazis en Pardubice renkonto de IKUEJ (junularo) en Saleziana Domo. La meson celebris konsilanto de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio sac. Pavel Savio Řičica. Tiujare okazis en Sebranice la 17-a IKUE-Tendaro de la 18-a de julio ĝis la 1-a de aŭgusto. Denove ĝin ĉeestis ĝiaj ĉiujaraj partoprenantoj, pastroj Lajos Kóbor el Hungario kaj Pavel Savio Řičica. Kadre de la tendaro okazis pilgrima vizito de Hradec Králové, kie por la tendaranoj okazis en katedralo de Sankta Spirito la sankta meso, kies ĉefcelebranto estis episkopo Karel Otčenášek, kuncelebrantoj sac. Pavel Dokládal el Koclířov kaj pastroj - esperantistoj Lajos Kóbor, Pavel Savio Řičica kaj Bohuslav Půlkrábek. La tendaron denove vizitis pastro esperantisto Josef Čihák, por mescelebri en Esperanto. Dum la tendaro okazis 2-a Konferenco de IKUEJ. En aŭgusto de la 21-a ĝis la 23-a okazis en Žilina (Slovakio) Renkonto de ĉeĥaj kaj slovakaj katolikaj esperantistoj. Ĉeestis ankaŭ gastoj el Germanio kaj Rumanio. La esperantlingvan sanktan meson kuncelebris pastroj Josef Xaver Kobza (Ĉeĥio) kaj Róbert Horváth (Slovakio). La sekcia gazeto Dio Benu aperis kvarfoje en la jaro 1998. La 18-a IKUE-Tendaro okazis de la 17-a ĝis la 24-a de julio 1999 en Sebranice. Partoprenis ĝin gastoj el Hungario frunte kun pastro Lajos Kóbor, Germanio, Slovakio, Ruslando kaj eĉ el Koreio. Kadre de ĝi okazis ekskurso al kastelo Pernštejn kaj romanstila preĝejo en Víchov. Ĉeestis ankaŭ pastro Pavel Savio Řičica. Grupo de ĉeĥaj IKUE-anoj partoprenis 14-an Ekumenan E-Kongreson en pola Gliwice en la tagoj de la 7-a ĝis la 14-a de aŭgusto 1999. De la 17-a ĝis la 19-a de septembro 1999 okazis renkontiĝo de ĉeĥaj kaj slovakaj IKUE-anoj en Kroměříž. Partoprenis ĝin ankaŭ gastoj el Pollando kaj Germanio. La E-meson celebris pastro Pavel Savio Řičica. Kadre de la renkonto okazis sekcia konferenco kun elekto de komitato. Kiel prezidanto estis reelektita frato Miloslav Šváček. Dio Benu - la sekcia gazeto en jaro 1999 aperis kvarfoje.
La 15-an Ekumenan E-Kongreson en Zagreb (Kroatio) de la 14-a ĝis la 21-a de julio 2001 partoprenis buskaravano de ĉeĥaj IKUE-anoj. Kunvojaĝis pola pastro Jozefo Zielonka. En Slovenio oni vizitis pilgrimlokon Ptujska Gora, kie la pastro Zielonka celebris la sanktan meson en Esperanto. Kadre de la kongreso okazis ankaŭ vizito de fama kroatia Maria-pilgrimloko Marija Bistrica. La 20-a IKUE-Tendaro okazis de la 4-a ĝis la 11-a de aŭgusto 2001 en Sebranice. Denove vizitis ĝin ĉefepiskopo Karel Otčenášek, kie li predikis kaj celebris esperantlingve la sanktan meson. Ĉeestis ankaŭ pastro Lajos Kóbor el Hungario. Krom el Hungario ĉeestis ankaŭ gastoj el Ruslando, Germanio, Pollando kaj Slovakio. Gaste venis gesamideanoj el Japanio kaj Francio. En la jaro 2001 aperis laŭplane kvar numeroj de la gazeto Dio Benu.
De la 20-a ĝis la 27-a de julio 2002 okazis en urbo Kroměříž 55-a Kongreso de IKUE. Temo de la kongreso estis: Malfermu la pordon al Kristo! La kongreson partoprenis 160 katolikaj esperantistoj. Dum inaŭgura sankta meso predikis en Esperanto episkopo Josef Hrdlička el Olomouc. Dum vizito de surmonta pilgrimloko Svatý Hostýn la ĉefcelebranto estis ĉefepiskopo Karel Otčenášek, patrono de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio. Kadre de la kongreso okazis ankaŭ vizito de pilgrimloko Křtiny kun sankta meso kaj vizito de abismo Macocha kaj grotaro Punkva. Sekvan semajnon post la kongreso okazis internacia renkonto de IKUEJ en pilgrimloko Dub nad Moravou. Partoprenis ĝin gejunuloj el Pollando, Hungario, Germanio, Slovakio, Francio, Litovio, Rusio kaj Ĉeĥio. La 8-an de julio okazis renkonto en Česká Třebová-Hory post kvaron jarcento de ekstendaranoj de la IKUE-Tendaro en Herbortice. La renkonton partoprenis 60 ekstendaranoj. La sanktan meson en pilgrima preĝejeto sur Hory celebris kunfondinto de la neforgesebla IKUE-Tendaro en Herbortice pastro Josef Xaver Kobza kaj ekstendarano Bohuslav Půlkrábek. La renkonton ankaŭ vizitis helpepiskopo de Hradec Králové Josef Kajnek.
Renkonto de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio okazis de la 27-a ĝis la 30-a de septembro en premonstrata klostro en Želiv. Partoprenis ĝin 30 personoj el diversaj lokoj de Ĉeĥio kaj ankaŭ gasto - Pavol Petrík el Slovakio. La 22-an de oktobro 2002 estis murdita en pilgrimloko Dub nad Moravou fervora sacerdoto - IKUE-ano Cyril Vrbík. Dum postkongresa renkonto de IKUEJ en lia paroĥejo en Dub li esprimis antaŭsenton pri sia baldaŭa reveno en brakumon de Dio. Ankaŭ en la jaro 2002 aperis kvar numeroj de la gazeto Dio Benu. Seminarion de la kristanaj esperantistoj en Strasburgo, Francio en la tagoj de la 27-a de februaro ĝis la 2-a de marto 2003 partoprenis prezidanto de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio kaj vicprezidanto de IKUE Miloslav Šváček. La renkontiĝo de IKUEJ okazis en la tagoj de la 4-a ĝis la 6-a de aprilo 2003 en urbo Žďár nad Sázavou, Ĉeĥio. En Sebranice okazis la 21-a IKUE-Tendaro de la 19-a ĝis la 26-a de julio 2003. Partoprenis la tendaron gastoj el Hungario frunte kun pastro Lajos Kóbor - la tendara mescelebranto. Dum la tendaro okazis ankaŭ kunveno de sekcia Rondeto de Plena Parlamento de la Katolika Eklezio en Ĉeĥa Respubliko. La tendaron denove vizitis episkopo Josef Kajnek, kiu kun pastro Lajos Kóbor en tendara kapeleto de Fatima Madono celebris la sanktan meson. Okazis ekskurso al urbo Žďár nad Sázavou, kie sur Verda Monto okazis la esperantlingva sankta meso por la tendaranoj.
Miloslav Šváček (meze) pro lia IKUE-prezidantiĝo De la 30-a de aŭgusto ĝis la 6-a de septembro 2003 partoprenis 46 katolikaj esperantistoj el Ĉeĥio la 16-an Ekumenan E-Kongreson en Rimini, Italio. Dumvoje al Italio oni vizitis aŭstrian pilgrimlokon Mariazell. Dum Ĝenerala Kunveno de IKUE estis elektita nova prezidanto de IKUE – frato Miloslav Šváček, kiu enkongrese estis ĉefpreleganto de la kongresa temo. De la 10-a ĝis la 13-a de oktobro 2003 okazis renkonto de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio en Bohemia-Moravia Fatimo en Koclířov. La sanktan meson tie celebris ĉiam bonhumora pastro Josef Xaver Kobza (surfote maldekstra). En la tagoj de la 21-a ĝis la 23-a de majo 2004 okazis en aŭstria pilgrimloko Mariazell pilgrimo de mezeŭropaj nacioj. Partoprenis ĝin ankaŭ grupo de la katolikaj esperantistoj el Aŭstrio, Ĉeĥio, Hungario kaj Kroatio. La ĉeĥajn IKUE-anojn reprezentis gefratoj Miloslav Šváček, Ing. Jan Kalný kaj Jana Kořístková. La sanktan meson en Esperanto celebris pastro Lajos Kóbor el Hungario. La 57-an Kongreson de IKUE en Kretinga en Litovio perbuse atingis 45 personoj. La kongreso estis tre altnivela. La kongreson partoprenis entute 200 personoj el 12 landoj.
La 22-a IKUE-Tendaro en Sebranice okazis de la 7-a ĝis la 14-a de aŭgusto 2004. Venis denove gastoj el Hungario frunte kun pastro Lajos Kóbor - vicprezidanto de IKUE. La tendaron ankaŭ denove vizitis ĉefepiskopo Karel Otčenášek, kiu tie celebris sanktan meson en Esperanto kun pastro Lajos Kóbor. Dum la tendaro okazis ekskurso al grotaro Javoříčské jeskyně kaj vizito de Bohemia-Moravia Fatimo en Koclířov. La sanktan meson tie celebris pastroj Lajos Kóbor kaj Pavel Dokládal. En la jaro 2004 plu aperadis la gazeto Dio Benu ĉiun kvaron-jaron. Seminarion de la kristanaj esperantistoj en Strasburgo en la tagoj de la 22-a ĝis la 25-a de februaro 2005 partoprenis prezidanto de IKUE kaj Ĉeĥa IKUE-Sekcio Miloslav Šváček kaj viprezidanto de Ĉeĥa IKUE-Sekcio Inĝ. Jan Kalný.
De la 13-a ĝis la 15-a de majo okazis en Česká Třebová membra renkonto de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio. En pilgrima kapelo sur Hory celebris pastro Josef Xaver Kobza la sanktan meson por ĉeestantoj. Poste okazis sekcia konferenco kun elekto de la sekcia komitato. Elektitaj estis Miloslav Šváček - prezidanto, Inĝ. Jan Kalný - vicprezidanto, Zdenka Novotná, Jaroslav Chodníček kaj Blanka Horáčková komitatanoj. Dua rememora renkontiĝo de ekstendaranoj okazis rekte sur tendarejo en Herbortice kaj poste en Cotkytle, kie en la preĝejo celebris la sanktan meson por la partoprenantoj ekstendarano de Sebranice pastro Jaroslav Přibyl kaj ekstendarano de Herbortice pastro Bohuslav Půlkrábek. La renkontiĝo okazis en la 28-a de majo 2005.
La 17-an Ekumenan E-Kongreson en Piliscsaba en Hungario en la tagoj de la 16-a ĝis la 23-a de julio 2005 partoprenis 21-nombra grupo de ĉeĥaj katolikaj esperantistoj. La 23-a IKUE-Tendaro en Sebranice okazis en la tagoj de la 6-a ĝis la 13-a de aŭgusto 2005. Partoprenis ĝin gastoj el Slovenio kaj Slovakio. La tendaron vizitis ekstendarano pastro Jaroslav Přibyl, kiu celebris en la tendaro la sanktan meson. Denove vizitis la tendaron episkopo Josef Kajnek. Kun paroĥestro de Sebranice Pavel Glogar li celebris por la tendaranoj la sanktan meson. Kadre de la tendaro okazis perbusa ekskurso al Žamberk – naskiĝdomo de Prokop Diviš, vizito de kastelo Litice, pilgrimloko Homole kaj pilgrimloko Hemže. En Hemže celebris la sanktan meson en Esperanto la longjara fidela IKUE-ano pastro Bohuslav Půlkrábek. En la jaro 2005 denove regule aperadis kvaronjara sekcia periodaĵo, la gazeto Dio Benu.
En la jaro 2006 denove okazis en Ĉeĥio tre grava evento - la 59-a Kongreso de IKUE en Velehrad, kiun aranĝis la Ĉeĥa IKUE-Sekcio. La kongreso okazis de la 8-a ĝis la 15-a de julio kaj partoprenis ĝin gesamideanoj el 10 landoj de Eŭropo kaj Kanado. La altaj protektantoj de la kongreso fariĝis ĉefepiskopoj Jan Graubner el Olomouc kaj Kardinalo Miloslav Vlk el Praha. La ĉefcelebranto de la inaŭgura sankta meso estis ĉefepiskopo Mons. Jan Graubner kaj de la ferma sankta meso ĉefepiskopo Mons. Karel Otčenášek el Hradec Králové. La temo de la kongreso estis: Eŭkaristio - Renkonto kun Jesuo Kristo.
En la tagoj 13-a kaj 14-a de majo okazis renkontiĝo de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio en urbeto Přibyslav omaĝe al eminenta pioniro de E-movado - sacerdoto, profesoro, teologia doktoro, poeto kaj verkisto Jan Filip. Nunjare okazis liaj tri gravaj datrevenoj: 95-a datreveno de lia naskiĝo en Přibyslav, 70-a datreveno de lia sacerdotiĝo kaj 35-a datreveno de lia morto. Dum la renkontiĝo krom vizito de la tombo de sac. Jan Filip okazis ankaŭ vizito de loka muzeo kaj belega programo dediĉita al Jan Filip, la sindona sacerdoto kaj fervora esperantisto, imitinda ekzemplo por ni.
En la 20-a de majo okazis tria renkonto de ekstendaranoj de la iama Katolika E-Tendaro en Her-bortice. La ekstendaranoj kolektiĝis en pilgrimloketo Hory apud Česká Třebová, kie por ili celebris la sanktan meson ekstendarano pastro Antonín Basler - kanceliero, kanoniko kaj paroĥestro de Sankta Miĥaelo en Olomouc. Poste okazis en salono de loka restoracio agrabla kaj interesa interbabilado, post kiu okazis vizito de la tendarejo en Herbortice. Oni ĝuis belegan rememoran renkon-tiĝon. La sekcio eldonis tradukon de la libro de D-ro Marcel Drlík “Ĉeĥa Kuracisto en Koro de Afriko”. Okaze de Kristnasko la sekcio ricevis bondezirojn de Kardinalo Miloslav Vlk, ĉefepiskopo Mons. Jan Graubner kaj ĉefepiskopo Mons. Karel Otčenášek. Okaze de grava vivjubileo - 75-jariĝo la sekcio sendis oficialajn gratulojn kaj bondezirojn al Lia Eminenco Kardinalo Miloslav Vlk. La 18-an de februaro vizitis la Kardinalo urbon Zruč nad Sázavou, kie lin esperantlingve salutis Jaroslava Hamajdová. La Kardinalo poste klarigis al ĉeestantoj, kio estas Esperanto. Paskajn bondezirojn la sekcio ricevis de la Kardinalo Miloslav Vlk kaj la ĉefepiskopo Karel Otčenášek.
La sekcia renkontiĝo okazis en semajnfinaj tagoj de la 4-a ĝis la 6-a de majo en pilgrimloko Dub nad Moravou memore al longjara IKUE-ano, la paroĥestro Patro Cyril Vrbík, brutale murdita la 22-an de oktobro 2002. La 12-an de majo, en la jaro de la 30-a datreveno de perforta likvido de la IKUE-tendato en Herbortice fare de komunista polico okazis tie rememora renkontiĝo de la ekstendaranoj. La 23-an de junio akceptis sacerdotan ordinon en Olomouc nia membro Jindřich Peřina. La 7-an de julio okazis lia primica solenaĵo en Dub nad Moravou, kiun ĉeestis prezidanto de IKUE kaj la Ĉeĥa IKUE-Sekcio Miloslav Šváček kun kelkaj ceteraj esperantistoj. De la 5-a ĝis la 9-a de junio okazis soleno de Centjariĝo de la Bulgara E-Asocio kaj Internacia Simpozio en urbo Karlovo. IKUE-on kaj la Ĉeĥan IKUE-Sekcion reprezentis prezidanto Miloslav Šváček. De la 21-a ĝis la 28-a de julio okazis en Pelplin en Pollando la 18-a Ekumena E-Kongreso, kies temo estis: “Dio estas la amo (1 Joh 4, 16) – La ĉefa donaco de Jesuo kaj ni?”. En ĝenerala Kunveno de IKUE estis reelektita prezidanto de IKUE Miloslav Šváček por plua kvarjara balotperiodo. Tiukaze venis benoj de jenaj episkopoj: Kardinalo Miloslav Vlk, ĉefepiskopo Jan Graubner, episkopo Vojtěch Cikrle, episkopo František Radkovský, episkopo František V. Lobkovicz, episkopo Karel Hebst, episkopo Pavel Posád, episkopo Jaroslav Škarvada, episkopo Josef Koukl kaj episkopo Václav Malý. La sekcio sendis oficialan gratulon kaj bondeziron okaze de kardinaliĝo al Mons. Stanisław Ryłko el Vatikano, de kiu venis dankletero. Kristnaskajn bondezirojn ricevis la sekcio de la Kardinalo Miloslav Vlk, la ĉefepiskopo Karel Otčenášek kaj la episkopo Pavel Posád. En la jaro 2007 plu aperadis regule la revuo Dio Benu.
En la tagoj de la 9-a ĝis la 11-a de majo okazis en pilgrimloko Vranov u Brna Renkontiĝo de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio, kiun partoprenis ankaŭ IKUE-anoj el Slovakio. La sanktan meson en Esperanto celebris novpastro IKUE-ano Jindřich Peřina, de kiu la ĉeestantoj ricevis novpastran benon. Estis elektita sekcia komitato por trijara balotperiodo: prezidanto Miloslav Šváček, vicprezidanto Inĝ. Jan Kalný, komitatanoj Jaroslav Chodníček, Hana Ilková, Petr Adam Dohnálek, spirita gvidanto Sac. Jindřich Peřina kaj revizoroj Jiří Studený kaj Jindřich Tomíšek. Okaze de honorigo de pastro Bernhard Eichkorn per Faderacia Meritkruco, per kiu aprezis liajn meritojn prezidento de Germanio, vizitis lian loĝurbon Villingen prezidanto de IKUE Miloslav Šváček, por partopreni la solenaĵon.
Ekumenan simpozion okazintan de la 3-a ĝis la 9-a de junio en urbo Karlovo en Bulgario, kiun organizis TOLE (Tutmonda Ortodoksa Ligo Esperantista), reprezentis prezidanto de IKUE Miloslav Šváček, partoprenis ĝin ankaŭ sekretario de KELI Pavel Polnický kaj sekretario de Ekumena Komisiono de IKUE kaj KELI Sac. Bernhard Eichkorn. La 61-an Kongreson de IKUE en itala urbo Rimini okazintan de la 30-a de aŭgusto ĝis la 6-a de septembro partoprenis grupo da ĉeĥaj IKUE-anoj. La kongreso okazis omaĝe al 80-jariĝo de Honora Prezidanto de IKUE sac. Duilio Magnani kaj okaze de Centjariĝo de Esperanto en Rimini. La programon riĉigis junulina grupo en popolaj kostumoj sub gvido de Zdenka Novotná.
Okaze de 90-a datreveno de memstareco de la respubliko honirigis en la 27-a de oktobro per medalo de Johano Amos Komenio fraton Miloslav Šváček por liaj longjaraj E-aktivadoj. Plu regule aperadis la sekcia revuo Dio Benu. En februaro la 22-an denove vizitis urbon Zruč nad Sázavou Kardinalo Miloslav Vlk. Denove alparolis lin en Esperanto fratino Jaroslava Hamajdová, sekvis lia ekspliko al la publiko, kio estas Esperanto.
En la semajnfinaj tagoj de la 22-a ĝis la 24-a de majo okazis Renkontiĝo de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio omaĝe al 100-jara jubileo de kanonizo de sankta Klemento Maria Hofbauer en Znojmo kaj Tasovice. La renkontiĝon partoprenis ankaŭ IKUE-anoj el Slovakio. La sanktan meson en Esperanto en dominikana preĝejo en Znojmo celebris pastro Bernhard Eichkorn el Germanio. La 5-an de julio fine de la tutlanda solenaĵo honore al apostoloj de Eŭropo sanktaj Cirilo kaj Metodio estis fare de Ĉeĥa Episkopara Konferenco honorigita per medalo Miloslav Šváček por longjara “konstruado de la pontoj” inter la nacioj pere de IKUE.
La sekcia revuo DIO BENU plu regule aperadas jam la 19-an jaron. Ĝi iĝis ŝatata legaĵo de esperantistoj ankaŭ en multaj fremdaj landoj.Februare emeritiĝis honora protektanto de IKUE Lia Eminenco Kardinalo Miloslav Vlk. Nome de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio estis al li sendita dankletero por lia patroneco kaj favoro liaflanke dum multaj jaroj al la katolika E-movado. En la dankrespondo la kardinalo skribis, ke li volonte sin vidadis kun ni kaj la tuta esperantista civito. Li dankis por la preĝoj kaj promesis memori ankaŭ enpreĝe la esperantistojn. Fine li aldonis sian benon. Februare estis episkopo de Hradec Králové Mons. Dominik Duka nomumita ĉefepiskopo de Praha, kiu anstataŭis kardinalon Miloslav Vlk. Nome de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio estis al li sendita gratulletero. En la 13-a de aprilo ĝisvivis patrono de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio la ĉefepiskopo Mons. Karel Otčenášek sian okdekjariĝon. Nome de la sekcio estis al li sendita gratulletero. La ĉefepiskopo Karel responde skribis: "Vi ĉiuj estas kunkreantoj de mia vivo. Kaj por tio mi dankemas al Dio kaj al Vi." Benas al Vi + Karel. La 20-an de aprilo mortis en Rimini honora prezidanto de IKUE sac. Duilio Magnani. La kondolencan leteron sendis prezidanto de IKUE kaj la prezidanto de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio Miloslav Šváček. La leteron en la entombiga ceremonio tralegis prezidanto de Itala IKUE-Sekcio (UECI) D-ro Giovanni Daminelli.
De la 7-a ĝis la 9-a de majo okazis en la urbeto Žirovnice unua renkontiĝo de la katolikaj esperantistoj, kiun ĉeestis ankaŭ grupo da IKUE-anoj el Slovakio. Ĉar la aranĝo estis tre sukcesa kaj la loko por la aranĝo - la Pastorala Centro aranĝita el paroĥa domo kaj la mastrumaj objektoj tre konvena, estis decidite venontjare denove tie okazigi la renkontiĝon. Membro de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio Inĝ. Jan Werner tradukis kaj eldonis libron - studentan romanon de aŭtoro Eduard Jitzovský - Fieraj Koroj. La ĉefepiskopo de Praha Mons. Dominik Duka sendis al la sekcio dankleteron por la gratuloj senditaj al li nome se la sekcio.
De la 27-a de junio ĝis la 3-a de julio okazis kadre de solenado de centjariĝo de IKUE la 63-a Kongreso de IKUE en Parizo, do cent jarojn post ĝia fondo en Parizo. Inter kongresanoj estis ankaŭ grupo da ĉeĥaj IKUE-anoj. La kongreso okazis en apudeco de fama Bazilko Sacré Coeur en urboparto Montmartre. Esperanto-Klubo en Přerov organizis la 12-an de julio renkontiĝon de la membroj de E-kluboj el Přerov, Olomouc kaj Prostějov. Unua parto de la renkontiĝo okazis sur tombejo en Čelčice rememore al tragike mortinta en aŭgusto 2009 la aktiva IKUE-ano el Olomouc frato Inĝ. Jozef Novák. La dua parto de la renkontiĝo okazis en banloko Skalka. La Ĉeĥan IKUE-Sekcion en la 95-a Universala Kongreso de Esperanto en Havano, Kubo, okazinta en la tagoj 17.-24.07.2010 reprezentis juna membro Marek Blahuš. En la tagoj de la 9-a ĝis la 10-a la prezidanto Miloslav Šváček vizitis urbon Milano en Italio, por ĉeesti ĉe notario gravajn traktadojn rilate al IKUE. Okazis tie ankaŭ renkontiĝo kun estraro de Itala IKUE-Sekcio - UECI. Lasta tago estis dediĉita al vizito de la urbo Bergamo, kie okazis renkontiĝo kun pastroj vizitintaj la IKUE-tendaron en la jaro 1973 en Herbortice kaj kun ceteraj pastroj vizitintaj nin siatempe frunte de pastro Battista Cadei. La 2-an de februaro festis sian vivjubileon - la sepsekjariĝon - prezidanto de IKUE kaj la Ĉeĥa IKUE-Sekcio frato Miloslav Šváček. Venis gratuloj kaj bondeziroj de multaj en- kaj eksterlandaj IKUE-anoj. La 11-an de februaro mortis longjara IKUE-ano kaj konata esperantisto prof. Josef Cink, tradukinto de ne nur multaj religiaj kantoj por la Ĉeĥa IKUE-Sekcio, sed ankaŭ pedagogia gvidanto de ĉiuj naŭ IKUE-tendaroj okazintaj de la jaro 1969 ĝis ilia perfota likvido fare de StB en la jaro 1977.
De la 2-a ĝis la 6-a de marto okazis en Germanio en la urbo Werl Bibliaj Tagoj. La aranĝon el Ĉeĥio partoprenis fratoj Miloslav Šváček kaj Jaroslav Chodníček. La 23-an de majo mortis protektanto de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio la ĉefepiskopo Mons. Karel Otčenášek. Kondolencan leteron al la episkopejo en Hradec Králové sendis Miloslav Šváček. Okaze de episkopiĝo de Mons. JUDr. Ing. Jan Vokál estis nome de IKUE kaj la Ĉeĥa IKUE-Sekcio sendita al li gratulletero. La nova episkopo de diocezo Hradec Králové sendis dankleteron kun la benoj. En semajnfinaj tagoj de la 27-a ĝis la 29-a de majo okazis renkontiĝo de la katolikaj esperantistoj en la slovaka urbo Nitra. partoprenis ĝin trideko da personoj. El Ĉeĥio la aranĝon partoprenis 17 personoj. El Hungario venis 4 personoj, inter ili du pastroj: sac. Lajos Kóbor kaj sac. Attila Szép. De la 16-a ĝis la 23-a de julio 2011 okazis la 64-a Kongreso de IKUE en Zagrebo, la ĉefurbo de Kroatio. La Ĉeĥan IKUE-Sekcion en ĝi reprezentis nur frato Miloslav Šváček, prezidanto de IKUE kaj la sekcio.
De la 9-a ĝis la 11-a de septembro okazis dua renkontiĝo organizita fare de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio en la urbeto Žirovnice. En la sekcia konferenco estis elektita nova sekcia komitato por la trijara balot-periodo: prezidanto Miloslav Šváček, vicprezidanto Inĝ. Jan Kalný, komitatanoj D-ro Max Kašparů, Mgr. hana Pospíĉalová kaj Jaroslav Chodníček. Estis decidite ankaŭ venontjare nunie okazigi tie la renkontiĝon. Merkrede la 28-an de septembro transprenis titolon de honora doktoreco en Bratislava frato D-ro Max Kašparů. La 17-an de aŭgusto mortis en Olomouc longjara IKUE-ano pastro Alois Juráň. |
||||||||||||||||||||||||