Historio de la katolika E-movado en Ĉeĥio
ĝis la jaro 1989

 


 IOM EL HISTORIO DE LA KATOLIKA E-MOVADO
ĜIS LA JARO 1989 EN ĈEĤIO

Kun bedaŭro ni devas konstati, ke ne konserviĝis al ni priskribo de la historio de la katolika E-movado en iama Ĉeĥoslovakio ekde ĝia ekesto ĝis fondo de la Katolika Sekcio de Ĉeĥa E-Asocio (Ĉeĥa Sekcio de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista - IKUE) en la jaro 1969. Verŝajne la priskribo aŭ iu skiza versio de la historio tute ne ekzistas, kvankam laŭ kelkaj konservitaj dokumentoj kaj tiamaj bultenoj ekzistis en iama Ĉeĥoslovakio tre vigla movado de la katolikaj esperantistoj. Ni memorigu al ni almenaŭ tion, kion ni pri ĝi scias.


 

 

 

 

 

 

 

 

 




Episkopo D-ro Antonín Eltschkner
 

En Ĉeĥoslovakio la katolikaj esperantistoj estis komence organizitaj en Fako de Konsilio de la Katolikoj en Prago. En la jaro 1923 estis fondita memstara Ĉeĥoslovaka Unio de Katolikaj Esperantistoj. En kelkaj urboj fondiĝis kluboj de la katolikaj esperantistoj kaj la menciita Unio estis en la jaro 1931 ŝanĝita je Ligo de Katolikaj Esperantistoj en Ĉeĥoslovakujo. Longjara ĝia prezidanto estis helpepiskopo de Prago Mons. D-ro Antonín Eltschkner. Sekretario de la Ligo estis ekde ĝia fondo dum multaj jaroj František Buhr, kiu eldonis vicon da esperantlingvaj publikaĵoj.

Dum germana okupacio estis ĉiuj societoj kaj organizaĵoj devige likviditaj. Naziismo principe likvidis idealojn de la paco, kiel ĝin proklamadis esperantismo, kaj ĝi entrudigadis germanan lingvon kiel lingvon internacian. Inter likviditaj organizaĵoj de la esperantistoj estis ankaŭ Ligo de Katolikaj Esperantistoj en Ĉeĥoslovakujo.

Post fino de la Dua Mondmilito, dum kiu multaj esperantistoj suferis en naziismaj koncentrejoj aŭ malliberejoj (ekz. sac. Ferdinand Pokorný, redaktoro de la gazeto Anděl strážný - Gardanĝelo kaj verkinto de porinfanaj libroj), estis la Ligo de Katolikaj Esperantistoj en Ĉeĥoslovakujo refondita. Ĝia prezidanto fariĝis sacerdoto Josef Pašek, paroĥestro ĉe s-ta Apolinario en Prago. La vicprezidanto fariĝis sac. Štefan Sninčák, paroĥestro el Slovakio.


Ludmila Dandová

En la jaro 1929 la Ligo de Katolikaj Esperantistoj kontribuis per siaj aktivadoj kadre de la monda katolika E-movado per aranĝo de impona 14-a Kongreso de IKUE, okazinta en ĉefurbo Praha. Duan fojon ĝi aranĝis la 18-an Kongreson de IKUE en urbo Brno en la jaro 1936.

Inter fervorajn personojn, kiuj tiutempe dediĉis sian vivon al la katolika E-movado, oni povus nomi tutan vicon de la nomoj. Ni menciu nur kelkajn: Episkopo Mons. Antonín Eltschkner, sac. Josef Pašek, František Buhr, Ludmila Dandová kaj Aleš Berka.

Per ekrego de komunista sistemo en la jaro 1948 estis kune kun ĉiuj ekleziaj organizaĵoj likvidita ankaŭ Ligo de Katolikaj Esperantistoj en Ĉeĥoslovakujo. En la periodo de stalinismo, dum kiu estis sisteme likvidita ĉio rilatanta la religion, neforgeseble enskribiĝis en historion de la katolika E-movado en tiama Ĉeĥoslovakio frato Aleš Berka, kiu post frato František Buhr transprenis funkcion de la landa reprezentanto de IKUE, por perigi membrecon en IKUE kaj abonon de ĝia revuo Espero Katolika al ĉeĥaj kaj slovakaj esperantistoj.


Aleš Berka

En la jaro 1969 dum Konstitucia Kongreso de Ĉeĥa E-Asocio en Brno, merite de frato Aleš Berka estis fondita Katolika Sekcio de ĈEA. Li estis elektita ĝia prezidanto. La organizado de junularo kadre de la sekcio estis konfidita al frato Miloslav Šváček. Frato Aleš Berka komencis eldonadi bultenon Informilo por membroj de la katolika sekcio. La sekcio kun multnombra ĝia junulara grupo dum periodo de sia ekzisto aranĝis diversajn belajn renkontiĝojn. Tradicia iĝis ĉiujara pilgrima renkontiĝo en pilgrimloketo Hory apud Česká Třebová omaĝe al Virgulino Maria la Rozaria. La plej grava ĉiujara aranĝo de la junularo estis la Katolika E-Tendaro en Herbortice, okazinta en la jaroj 1969 ĝis 1977. Pri ĝi detale raportas la sekvaj skribaĵoj.


Sacerdoto Jan Filip, vigla aktivulo
kaj a
ŭtoro de E-vortaroj

 

 

 


Post sukcesa unua komuna kongreso de IKUE (Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista) kaj KELI (Kristana Esperantista Ligo Internacia) okazinta en Limburg/Lahn en Germanio, kiun partoprenis fratoj Aleš Berka kaj Miloslav Šváček, estis decidite aranĝi la Duan Ekumenan E-Kongreson en la jaro 1970 en Brno. Ĉiuj ĝiaj preparoj sukcese progresadis surbaze de permeso de la kongreso fare de la ministerio de kulturo ĝis la printempo de la jaro 1970, kiam ministerio de internaj aferoj ĝin oficiale malpermesis. Tio estis unua granda bato por la kristanaj esperantistoj fare de t.n. “normaliga procedo” en Ĉeĥoslovakio, okupaciita fare de soveta armeo. La ĝisnuna fidela membro de IKUE frato Bohuslav Grim ankoraŭ antaŭ ĝia malpermeso tiam verkis jenan esperplenan kaj kuraĝigan poemon:

al la indekso


 BRNO 1970

Ek al la kongreso, samideanoj -
alvenu kongresi, Diaj infanoj.
Por IKUE-sanigo, ĝia kred-firmigo,
por venko de Dia regno.
Ne forkuru, fratoj, el batalo nia,
helpu al ni ame laŭ la volo Dia,
ke nenia ĥaoso, nek la trompo,
sed la obeo sur nia kampo.

Sur Petro-roko starantaj,
en Petro-ŝipo navigantaj,
sur papa sino en sankta paco
plenigu nin la Dia graco.
IKUE-anoj de tuta mondo,
venu por semi en la verda rondo.
Venu kunveni kun KELI-anoj,
ek al la kongreso, sam-ide-anoj!

al la indekso


 PERIODO DE TIEL NOMATA "NORMALIGA PROCEDO"


Esperantista Renkonto Vsetín 1971. De maldekstre: Sac. Ferdinando Longoni (prezid. de IKUE), Josef Vondroušek, František Jindra (sekr.
de
Ĉeĥa IKUE-Sekcio), Aleš Berka (prezid. de Ĉeĥa IKUE-Sekcio)

En la tempo de tiel nomata “normaliga procedo” post la jaro 1969 komenciĝis denove periodo de sistema likvido de ĉio, kio rilatis la religion. Ankaŭ aktivadoj de la katolikaj esperantistoj devis malaperi. En la jaro 1977 per invado de ŝtata komunista polico (StB) estis likvidita naŭ jarojn ekzistanta Katolika E-Tendaro en Herbortice. Pro la spirita enhavo de la tendaro estis en la jaro 1979 en juĝproceso kondamnitaj ĝia gvidanto Miloslav Šváček kaj pastro Vojtěch Srna. Sekvis ankaŭ definitiva likvido de la sekcio. Diskriminacio tuŝis ankaŭ fraton Aleš Berka, kiu tamen restis plu funkcianta kiel landa reprezentanto de IKUE ĝis sia subita morto en la jaro 1983. Post li la funkcion de la landa reprezentanto oficiale transprenis frato Jan Šebela, kiu unu jaron pli poste rezignis pro ĉikanado fare de StB-anoj. En plua periodo, dum kiu la katolikaj esperantistoj en Ĉeĥoslovakio devis aktivadi nur en katakombaj kondiĉoj, la funkcion de landa reprezentanto neoficiale plenumis frato Miloslav Šváček. La revuo de IKUE Espero Katolika estis enlistigita inter malpermesitajn eksterlandajn presaĵojn, kaj ĝiaj sendaĵoj konfiskataj. Ĝia plua ricevado okazis danke al oferemaj polaj kaj hungaraj katolikaj esperantistoj. Tiu diskriminacio tiutempe fakte tuŝis nur la katolikajn esperantistojn, ne tiom la alikonfesiajn kristanojn - membrojn de KELI-sekcio. La KELI-organo Dia Regno ne estis enlistigita en indekson de la malpermesitaj eksterlandaj presaĵoj.

al la indekso