Kiel ni arančis katolikajn E-tendarojn
en totalisma sistemo

 


 ENKONDUKO

Tiu ĉi grava parto de la historio celas pli proksime konatigi la legantojn kun viglaj kaj tre kuraĝaj junularaj aktivadoj en sepdekaj jaroj de la pasinta jarcento kadre de la tiam ekzistanta Katolika Sekcio de Ĉeĥa E-Asocio (Ĉeĥa IKUE-Sekcio).

Ekde komenco de aranĝado de la Katolika E-Tendaro (IKUE-Tendaro) en Herbortice en Ĉehio forpasis jam 37 jaroj. Venis nova generacio, kiu malmulton scias pri la pasinta periodo, dum kiu ni vivis sub komunisma jugo. Oni rapide forgesas okazintaĵojn, kiuj ludis gravan rolon en malfacila batalo por akiro de la libereco. Ankaŭ katolikaj esperantistoj aktive partoprenis en tiu lukto. Por priskribi periodon, dum kiu junaj katolikaj esperantistoj en Ĉehio aŭdacis dum la totalisma sistemo aranĝi katolikan E-tendaron, instigis min helpepiskopo de Olomouc Mons. Josef Hrdlička, kiu prave konstatis, ke al nova generacio oni devas memorigi tiujn malfacilajn tempojn. Mi do, kiel unu el la plej kompetentaj travivintoj provos priskribi tiujn eventojn, por ilin memorigi ne nur al la generacio, kiu ilin travivis, sed ankaŭ ilin konigi al nuntempa juna generacio, kiu povus en la pasintaj aktivadoj de la katolikaj esperantistoj trovi motivon kaj sencon ankaŭ por iliaj nuntempaj aktivadoj. Mi esperas, ke ceteraj memoruloj de tiuj eventoj kompletigos mian priskribon.

al la indekso


 ENKONDUKAJ VORTOJ DE FRATO MILOSLAV ŠVÁČEK

En la jaro 1948 komunistoj uzurpis potencon en nia ŝtato. Estis likviditaj ĉiuj organizaĵoj, kiuj iamaniere rilatis la Eklezion aŭ religion. Tio kompreneble tuŝis ankaŭ tiam bone ĉe ni funkciantan Ligon de Katolikaj Esperantistoj. Ĝi estis likvidita. Ĉesis eldonado de la ekleziaj gazetoj.

Iun tagon en la jaro 1955 mi trafoliumis porinfanan gazeton Gardanĝelo (Anděl Strážný), kie mi trovis rubrikon kun kurso de Esperanto. Tio ege ekinteresis min. Mi tuj ellernis parkere enhavon de kelkaj lecionoj, ĉar mi eksopiris ellerni tiun lingvon, pri kies ekzisto mi neniam aŭdis. Mi tre bedaŭris, ke mi ne havas kompletan lernolibron. Retrorigardante mi konstatas, ke mia unua kontakto kun Esperanto pere de Gardanĝelo ne estis simpla hazarda okazo, sed ago de la Dia Providenco, kiu volis min prepari por venontaj taskoj kadre de la katolika E-movado. Unu semajnon post tio mi “hazarde” konatiĝis kun instruisto de Esperanto kaj mi do povis realigi mian sopiron - ellerni la Internacian Lingvon. Tuj mi ekligis korespondkontaktojn kun katolikaj esperantistoj en diversaj landoj. Ofte temis pri danĝera aktivado informanta pri persekutado de la katolika Eklezio en nia lando.

En la jaro 1968, dum la politika ŝanĝo en nia lando, mi finfine povis realigi viziton de Belgio, Nederlando kaj Okcidenta Germanio, kie okazis en Limburgo 1-a komuna IKUE-KELI-kongreso (1-a Ekumena E-Kongreso). Dum ĝi gastis min mia longjara korespond-amiko s-ro Stefan Maul, tiama redaktoro de Espero Katolika. Ekde tiu jaro datiĝas mia aktiva laborado kadre de la katolika E-movado.

al la indekso


 PERIODO POST LA JARO 1968

Marte, en la jaro 1969, jam sub pafiltuboj de rusaj tankoj, okazis en Brno Konstitua Kongreso de Ĉeĥa Esperanto-Asocio. Mi ne intencis partopreni la kongreson, sed mallonge antaŭ ĝia okazigo mi eksentis fortan internan voĉon, kiu diris: “Vi nepre devas veturi al Brno!” Dum la kongreso merite de karmemora frato Aleš Berka estis kunvokita kunveno de la katolikaj esperantistoj. Dum la kunveno estis fondita Katolika (IKUE) Sekcio. Kiel prezidanto estis elektita frato Aleš Berka. Kadre de la sekcio mi ricevis funkcion de junulara gvidanto. Tuj post la kunveno alparolis min frato Josef Kobza (tiutempe razisto, pli poste sacerdoto) per demando: “Kion ni aranĝos?” Mi tuj respondis: “Ja tendaron!”. Estis decidite, do okazos la Katolika (IKUE) E-Tendaro. Sed kie? Frato Kobza proponis, ke ĝi okazu en lia loĝvilaĝo Herbortice. Estis do dividitaj taskoj: frato Kobza prizorgos tendarejon, manĝeblecojn kaj ĉion kun tio ligitan. Mi ricevis taskon varbi partoprenantojn kaj prizorgi ĉion necesan por kursoj de Esperanto kaj por la tendaraj programoj, ĉar mi estis provizita per sufiĉaj spertoj el partoprenoj de E-Tendaroj en Lanĉov.


La unua Katolika (IKUE) Esperanto-Tendaro en Herbortice 1969

al la indekso


 LA KATOLIKAJ E-TENDAROJ EN HERBORTICE

1-a KET


 

 

 


 



Tendara mescelebro de novpastro Ladislav Škrňa

Estis decidite, ke 1-a Katolika (IKUE) E-Tendaro okazos en Herbortice de la 9-a ĝis la 17-a de aŭgusto 1969. Post publikigo de tiu informo aliĝis surpriziga nombro de 70 gejunuloj. Tiel granda nombro tutcerte kaŭzis gravajn problemojn kaj zorgojn. Estis necese certigi nutraĵon por tiom da junaj stomakoj. Ofereme helpis posedantoj de loka gastejo, kiuj preparis por la tendaranoj bonegajn tagmanĝojn. Helpis ankaŭ neesperantistoj, kiuj senpage disponigis tendarlokon kaj lignon el apuda arbaro. Grandan dankemon meritas karmemora prezidanto de la Loka Nacia Komitato en Herbortice s-ro František Severin (kiu samtempe estis lernejestro kaj prezidanto de vilaĝa kultura organizaĵo kaj bona katolika kristano). Precipe merite al li povis okazi la tendaroj dum totalisma t.n. “normaliga proceso”, celanta ekstermi liberecon akiritan dum kelkaj monatoj de la jaro 1968.

Jam unu tagon antaŭ oficiala komenco de la tendaro svarmis en la tendarejo multaj tendaranoj konstruantaj tendojn kaj necesajn tendarajn ekipaĵojn. Sabate, la 9-an de aŭgusto, mi povis solene inaŭguri la 1-an IKUE-Tendaron.

La plej belaj ĉiutagaj travivaĵoj estis matenaj sanktaj mesoj. Tiama episkopo de Prago Mons. František Tomášek volonte disponigis por spirita servo en la tendaro novpastron - esperantiston Ladislav Škrňa (redemptoriston, nune servantan en Sankta Monto - Svatá Hora ĉe Příbram).

Antaŭtagmeze okazis kursoj de Esperanto, post-tagmeze banado, volejbalo, tabloteniso, ekskursetoj, prelegoj kaj vespere tendarfajroj
 

Parto de la kontentaj tendaranoj de KET 1969

al la indekso


 2-a KET

La 1-a IKUE-Tendaro estis vere sukcesa starto, kiu instigis junajn aktivulojn de la nove ekzistanta IKUE-Sekcio de ĈEA denove aranĝi la tendaron en venonta jaro 1970. Tiama politika situacio en Ĉeĥoslovakio donis esperon ne nur denove aranĝi la katolikan E-tendaron, sed ankaŭ duan komunan kongreson de IKUE kaj KELI en urbo Brno. Tiama kongresa preparkomitato regule kunvenadis en Brno por bone prepari okazigon de la komuna kongreso de la kristanaj esperantistoj. Tial estis planite, ke la tendaro en la jaro 1970 okazos kiel antaŭkongresa aranĝo. Por faciligi ĉeeston de la eksterlandaj gastoj, estis decidite, ke la tendaro okazos en apudeco de bela pilgrima kapelo Hory en urbo Česká Třebová. Loka urba instanco promesis por okazigo de la tendaro doni necesan permeson. Sed ŝraŭbo de t.n. “normaliga proceso”, en lando okupaciata de rusa armeo, plifortigis sian sisteman premon por tute sufokigi eĉ tiun parte akiritan liberecon dum “Praga Printempo de 1968”. De ministerio de internaj aferoj venis malpermeso de la kongreso en Brno. Kompreneble ankaŭ la katolika E-tendaro ne ricevis permeson de la Urba Nacia Komitato. Kion do fari en tiu malfavora situacio?


Vidaĵo je dua tendaro el la jaro 1970 el birda perspektivo

En la kroniko mi legas: “La melankolian atmosferon traboras eta esperero, ĝi nomiĝas Herbortice. La stelo de la espero ekbrilis”. La anguleto de Dia naturo en vilaĝeto “ĉe fino de la tero” iĝis denove de la 8-a ĝis la 22-a de aŭgusto paradizo por 75 katolikaj esperantistoj el Bohemio, Moravio, Slovakio kaj Pollando. Venis gasto ankaŭ el Anglujo. Ĝi ne plu povis oficiale nomiĝi tendaro katolika, sed nur Esperanta. Post venko de ĉiuj gravaj obstakloj malhelpantaj glatan okazigon de la tendaro, mallonge antaŭ ĝia komenco, ekestis nova problemo. Mi, la ĉefa aranĝanto kaj organizanto de la tendaro, estis samtempe vokita al armea ekzercado kiel soldato en rezervo. Ĉu intence aŭ hazarde samtempe? Oni ne scias. La tendara kroniko dokumentas:


Hiso de la flago. Dum soldatservo de la tendar-
estro anstata
ŭis lin Čestmír Dědek (maldekstre)

“Kortuŝa estis adiaŭo de la tendaranoj kun frato Miloŝ pro lia forveturo al soldatservo. Sennombraj manpremoj, multaj dezirvortoj diritaj per tremantaj, malgajaj voĉoj kaj eĉ kun larmoj en la okuloj, kio atestas pri lia forta ligiteco al la junularo”. Duan semajnon de la tendaro do estis necese kun helpo de Dio okazigi sen mia ĉeesto. Grave estis, ke la tendaro spite de ĉiuj malfacilaĵoj tamen okazis.

Por okazigo de ĉiuj pluaj tendaroj meritas dankegon tre kara kaj tiutempe grava persono en vilaĝo Herbortice s-ro František Severin. En tiu vilaĝo ekzistis E-rondeto, kiun fondis tiea enloĝanto frato Josef Kobza (nune funkcianta pastro en Písek). Ĝi ekzistis oficiale kiel loka grupo de ĈEA, funkcianta sub tegmento de la vilaĝa kultura organizaĵo Kleriga Societo, kies prezidanto estis ĝuste s-ro František Severin. Krom tio li estis lernejestro kaj prezidanto de Loka Nacia Komitato, do posedanto de ĉiuj gravaj vilaĝaj funkcioj - homo tre bonkora, kun profunda kredo kaj multe riskanta pro la tendaro sian pozicion en tiama politika situacio. Danke al li do la tendaro povis plu okazadi kiel aranĝo de loka E-rondeto. Antaŭ lia morto ankoraŭ plenumiĝis lia deziro viziti la IKUE-Tendaron en Sebranice.

al la indekso


 3-a KET


Piet Buijnsters el Nederlando

La tria LET (oficiale ĝi devis nomiĝi Libertempa E-Tendaro, sed fakte ĝi estis la tendaro de IKUE) okazis de la 10-a ĝis la 24-a de julio 1971. La tendaro iĝis ĉiam pli konata eĉ ekster limoj de la lando. Krom poloj partoprenis ĝin fratoj el Hungario kaj Nederlando. Ĉiuj vivis en frateca medio, feliĉaj, kaj kiel veraj infanoj de la naturo, en tute simplaj vivkondiĉoj, al nuntempaj, tre dorlotitaj homoj, neimageblaj. Tio certe plifortigis ne nur amikecan kunvivadon de la tendaranoj, sed por kelkaj tio estis neforgeseblaj travivaĵoj. Frato Piet Buijnsters skribis en la kronikon: “... ĉi tie mi trovas, kion mi ne plu povas trovi en Nederlando: arbarojn, riveretojn, montetojn, kaj senfinan, mildan kvieton kaj trankvilon! Ĉi tie mi povas vivi en la mezo de la pura naturo kun freŝa aero, brilanta suno, bonodora fojno. Min vekas la kantado de la birdoj, salutas min musoj kaj ranoj (kelkfoje ankaŭ muŝoj). Kaj tio estas ĝojo, kiu en nia lando preskaŭ ne povas ekzisti ...” Ni komprenu, ke tio estis skribita antaŭ jam multaj jaroj!


Ĉe-metoda kurso de frato Ladislav Mlejnek (meze)

En niaj tendaroj regis vera libereco de vorto. Tion, kion oni parolis nur flustre aŭ tute timis diri, en la tendaro oni povis ĉion laŭte, tute libere esprimi. Tial la vesperaj ĉefajraj programoj estis eksterordinaraj travivaĵoj, kiujn tre volonte ĉeestadis ankaŭ multaj vilaĝanoj. Tutan ja ron ili ĝojatendis alvenon de la tendaranoj. La tendaranoj por loĝantoj el ĉirkaŭaj vilaĝoj preparis ankaŭ belegan tutversperan estradan programon. La karnavalo de la tendaranoj vekis intereson eĉ de televido, kiu planis venontan fojon dokumenti tiun plaĉan programon. La tendaranoj kapablis konkeri korojn de la vilaĝanoj ankaŭ per kampa laborbrigado. En la tendaroj regis tre alta morala nivelo. Ĉiujn servojn kaj laborojn oni faris tute libervole, ĉar ĉiu deziris kontribui al beleco de la frateca medio. Oni miris, kiel tio eblis en la tendaroj, kie dominantis junularo. Jes, ĉar meze de ni estis Kristo kaj lia amo. Kaj tiu lia amo plenigis korojn de la tendaranoj. Se ne eblis celebri la sanktan meson en la tendaro, frumatene piediris “procesio” de la tendaranoj 5 km en la preĝejon de vilaĝo Cotkytle, por partopreni la sanktan meson kaj ĉerpi tie la amon kaj forton por belega frateca tendara kunvivado.

al la indekso


 4-a KET


Josef Xaver Kobza el Herbortice-
kunfondinto de la tendaro

La 4-a LET (IKUE-tendaro) en Herbortice okazis julie 1972. Partoprenis ĝin 65 personoj, inter ili ankaŭ gastoj el Litovio kaj Hungario. En historiaj fontoj ni povas legi, ke “grandan paŝon antaŭen ni faris survoje al niaj idealoj. La esenco de la esperantistaj idealoj estas sendube amo, same kiel de la kristanaj idealoj. Kaj la amo, la vera proksimula amo regis en nunjara LET, kiel cetere ĉiujare. Nunjare tiu ĉi viviganta forto trapenetris ĉiun partopreninton. Ĉiu tago, ĉiu tagparto estis riĉa je ĉi tiu produkto de la Sankta Spirito. Ĉiumomente estis ebleco disdonadi amon per reciproka kunhelpado aŭ almenaŭ per afabla vorto, konsilo, konsolo aŭ ĝojiga ekrideto. Tiu ĉi frateca etoso regis ekde la komenco ĝis la fino de la tendara restado".

al la indekso
 


 5-a KET

Kaj sekvis la 5-a LET samloke. Ĝi okazis de la 7-a ĝis la 21-a de julio 1973. Kion oni pri ĝi povas legi en historiaj dokumentoj? Jen la fragmento: “Ĉiu tago kaj ĉiu momento pliriĉigis nin. Tutcerte pruviĝinta estas jena eldiro: Ju pli multe vi donas, des pli multe vi ricevas. Ne estas admirinde, ke post tiel belege travivitaj du semajnoj eĉ larmoj ne mankis dum la momento de adiaŭo. La disciplino dum la tuta tendarrestado estis tre altnivela. La kaŭzo de la bona konduto de la tendaranoj ne estas nur la libervola submetiĝo al la estraro kaj la tendara regularo, sed ankaŭ intenco de ĉiuj praktike disdonadi amon ĉiumomente kaj senescepte al ĉiu”.


Karegaj italaj gastoj pastroj Battista Cadei (maldekstre) kaj Arturo Bellini (dekstre). Dua de maldekstre estas frato Ladislav Mlejnek kaj tria pastro Smištík, tiutempe laboristo, ĉar komunistoj malpermesis al li plenumi seacerdotajn servojn. Knabo estas Mirek Šváček, filo de la tendarestro.

Denove ĉeestis gastoj el Hungario kaj Pollando. Tre karaj gastoj venis el Italio - pastroj Battista Cadei kaj Arturo Bellini el porpastra seminario en Bergamo. En vojaĝdokumentoj kiel profesion ili ne povis havi skribitan “sacerdoto”, sed “instruisto”. En tre viva memoro restis ĉe mi iliaj jenaj vortoj: “Ni venis ĉi tien kun intenco kuraĝigi vin en la kredo kaj fakte okazis, ke via kredo pliriĉigis kaj plikuraĝigis nin”. Ke ne mankis ĉe ni kuraĝo eĉ spite de forte reganta mallibereco, pruvas jena okazintaĵo. La loka paroĥestro en apuda vilaĝo Cotkytle Josef Macík, eksciinte, ke en lia paroĥo (en la tendaro) troviĝas du pastroj el Italio, publike anoncis al la paroĥanoj, ke venontdimanĉan sanktan meson celebros pastroj el Italio.


Sen fratino Cilka Kotyzová ne estas
imagebla la tendaro

Tiu informo diskoniĝis tra ĉiuj najbaraj vilaĝoj. Dimanĉe la preĝejo estis plenplena. Mescelebris pastroj Battista kaj Arturo. La esperantlingvan predikon de pastro Battista tradukis ĉeĥlingven frato Josef Cink. La paroĥestro Jozefo eluzis tiun momenton por forlasi sian paroĥon. Nur tiu, kiu konis la situacion de la katolika eklezio sub komunisma jugo, kapablas imagi, kiel granda risko estis la mescelebro de pastroj el Italio, tiutempe normale nerealigebla afero. “Se ne estas akuzanto, ne estas eĉ juĝanto.” La “ĉionpotenca, ĉionscianta, ĉionkapabla” kaj malbonfama ŝtata sekreta polico (StB) ne eksciis pri tiu “granda krimo” - la mescelebro de italaj pastroj. Jes, la mirakloj okazas dum ĉiuj tempoj. La Dia beno kaj ŝirmo el la ĉielo estis vere kvazaŭ palpeble senteblaj.

al la indekso


 6-a KET


Sen ĉeesto de gitarludanto Štěpán Macháček, de komenco ĝis fino fidela tendarano, ne estis imagebla la tendaro

Pasis jaro kaj proksimiĝis la 6-a LET, okazinta de la 13-a ĝis la 27-a de julio 1974. Ne multajn detalojn mi memoras pri ĉi tiu tendaro. Certe ĝi havis sian specifan ravon, kiel ĉiuj antaŭaj tendaroj. Iu ekstendarano rememoras: “Nia valeto inter arbaroj en Herbortice jam longe estas forlasita. Baldaŭ neĝos kaj blanka tapiŝo kovros sekan herbon de la herbejo, kie ĝoje vivis tendaranoj. Ne nur mi, sed certe eĉ la aliaj ĉeestintoj de la tendaro ofte revenas en siaj pensoj al tiu nia valeto. Niaj rememoroj apartenas ne nur al bela naturo de ĉirkaŭaĵo de la tendaro, al bonaj geamikoj, sed ankaŭ al kursoj de Esperanto, pro kiuj ni renkontiĝis en Esperanta medio. Ili unuigis nin.” Ni esperu, ke la fervoro de iamaj esperantistoj denove trovos sian lokon en la koroj de la nuntempaj esperantistoj.

 al la indekso


 7-a KET

Jaro 1975 estis la jaro, dum kiu la sufokiga ŝraŭbo komencis pli forte premi. Tiujare la Katolika Sekcio de Ĉeĥa E-Asocio perdis sian memstarecon. Ĝi estis transformita je fako de MEM (Mondpaca E-Movado)-Sekcio de ĈEA. Estis tio grava paŝo al definitiva likvido de la katolika E-aktivado en tiama Ĉeĥoslovakio.


Niaj najbaroj geedzoj Thun

Ankaŭ tiujare okazis julie laŭvice jam la 7-a LET (IKUE-tendaro). Ĝia okazigo estis endanĝerigita. Aperis iu denuncanto, kiu atentigis potenculojn pri religiaj aktivadoj en la tendaro. Sekve de tio la vilaĝon Herbortice vizitis distrikta komisiono por esplori la aferon. Unuavice estis demandesplorita nia granda favoranto s-ro František Severin - lernejestro kaj prezidanto de la Loka Nacia Komitato kaj prezidanto de la kultura organizaĵo Osvětová beseda. La demandesploristoj vizitis ankaŭ najbarojn de la tendarejo - geedzojn Thun - elstarajn komunistojn de la vilaĝo, ĉar oni esperis de ili ricevi sopiratajn informojn pri “kontraŭŝtataj” aktivadoj en la tendaro, ĉar ĉiu religia aktivado ja estis traktata kiel malamika al la ateisma ŝtatsistemo. Sed Dio eĉ al “rokaj” komunistoj povas komisii fari bonon. La tendaroj, precipe la tendaraj ĉefajraj programoj, kiujn tre ofte ĉeestadis ankaŭ ge-sroj Thun, estis por ili malpacience atendataj travivaĵoj de la jaro. Tial oni diris al la komisiono: “Ni tre bone konas ĉefaranĝanton de la tendaro kaj ni garantias, ke la tendaro estas en kompetentaj manoj. Trankvile revenu.” Niaj karaj tendaraj najbaroj - komunistoj do helpis al denova okazigo de la tendaro en tiu jaro. Ni bone konsciiĝis, ke povas okazi invado de la polico (StB) por likvidi la tendaron. Sed ankoraŭ ne maturiĝis, danke al Dio, tempo por la invado. Jes, ni en proksimeco de la tendaro, en apuda arbaro, observis strangajn “fungkolektantojn”, kies vestaĵoj malkaŝis, ke ne temas pri veraj fungserĉantoj, sed pri senditoj spioni la tendaron. Pri tiamaj tendaroj ekzistas nemultaj dokumentoj, por ke ili ne fariĝu materialo misuzota de la polico. La tendaroj aranĝitaj en kondiĉoj de mallibereco kaj kontraŭreligia batalo estis miraklo, por kiu ni dankis al Dio.

al la indekso


 8-a KET


Ofte la tendaron vizitadis karegaj gastoj. Dua de maldekstre estas Jiří Legerski - Harry, la dua de dekstre minorita pastro Augustin  Šváček

En la priskribo mi ĝis nun menciis ekde la komenco sep tendarojn. Por ne perdi kontinuecon, oni devas mencii ankaŭ la okan tendaron, okazintan en Herbortice en la jaro 1976. Pri tiu tendaro mi trovis neniujn informojn krom tio, ke ĝi okazis en la monato julio. Kiel mi jam klarigis en lasta parto de la priskribo, el tiu tempo konserviĝis neniu dokumentaĵo, por ke ĝi ne fariĝu materialo misuzota de la polico. Eĉ ne en tiam ankoraŭ ekzistanta Informilo de la Katolika Fako de Mondpaca E-Movado (je kiu estis kontraŭvole de la membroj transformita Katolika Sekcio de Ĉeĥa E-Asocio), eĉ ne en Espero Katolika mi trovis iun mencion pri tiujara tendaro. Mi nur scias, ke ju pli “nigraj nuboj” etendiĝis super la tendaro, des pli da gejunuloj deziris ĝin partopreni. La nombro de ĉeestintoj certe jam superis pli ol 100 personojn. Tial estis necese eviti publikajn menciojn pri tiu aranĝo, por ne okulfrape atentigi la ŝtatan policon kaj ceterajn instancojn. Ja la ekzisto de la katolika aranĝo en jam forte “normaligita” (komprenu subpremita) socio estis io tute ne ekzistebla. Tial ĉiu tia tendaro estis fakte miraklo kaj granda donaco de Dio.

al la indekso


 LA LASTA TENDARA FAJRO

Verkis Sac. Jan Filip

En malluma noktomaro
brulas fajra heliant´.
De l´ tendara gefrataro
adiaŭa sonas kant´.

En la kor´ la idealo,
en la man´ l´ amika man´,
en okula ros-vualo
flagras la fajrer-fontan´.

En la peno altencela
eĥas voĉ´ de Betlehem´.
Ni fariĝu ĥor´ anĝela

por la paco per kompren´.

Tra malluman mondospacon
brulu fajre nia am´.
Ni heroldu Dian pacon
en konkorda akompan´.

Luno, steloj malaperos
dum tagiĝo de l´ aŭror´.
Tamen ĉiam plu fajreros
arda stel´ en mia kor´.

Brilu kiel diamanto,
fajro de l´ gefrata sent´,
kiun ni per Esperanto
portas al homara gent´.

al la indekso


 9-a KET

Ni do proksimiĝis al la lasta tendaro, okazinta de la 9-a ĝis la 23-a de julio 1977. Tiun tendaron partoprenis rekorda nombro 130 precipe gejunuloj. La tendaron partoprenis ankaŭ tri pastroj: Jaroslav Záruba, Vojtěch Srna kaj Jozefo Zielonka el Pollando. Pastro Zielonka venis speciale por spirite servi al la tendaranoj. Krom kursoj de Esperanto kaj ceteraj diversvariaj programoj okazis tie ankaŭ matenaj mescelebroj antaŭ oficiala vekiĝtempo por volontuloj, kiuj deziras partopreni la sanktajn mesojn. Pastro Zielonka, kiel eksterlanda gasto povis do riski celebri la sanktajn mesojn. Kun li kuncelebris ankaŭ ĉeestanta pastro Vojtěch Srna. Laŭ tiamaj kontraŭekleziaj leĝaj normoj, la mescelebro ekster la muroj de la preĝejo estis granda krimago. Kio poste okazis, ne estis por ni granda surprizo. Ni, la organizantoj, tre bone konsciiĝis, ke temas pri granda risko, se oni en la tendaro preĝas kaj mescelebras. Ni jam antaŭsentis proksimiĝantan invadon kontraŭ la tendaro. Pri tio certigis nin certa okazintaĵo kelkajn monatojn antaŭ ĝia okazigo.


Frato Antonín Basler (nuntempe kanceliero, kanoniko kaj paroĥestro en Olomouc) kaj Jarmila Venosová malĝoje observas, kiel estas forkondukataj por demandesplorado la tendarestro Miloslav Šváček kaj vicestrino Marie Voleská

Apudarbara herbejo, sur kiu okazadis la tendaro, apartenis al Ŝtatbieno en Albrechtice, kies estro volonte disponigis ĝin tiucele. Ekde komenco de la jaro 1977 ĝin transprenis Ŝtatbieno en Cotkytle. Ĝia estro, s-ro Kristek el Herbortice, ordonis ne plu disponigi la herbejon por la tendaro. Lian ordonon forte kontraŭstaris agronomoj de tiu Ŝtatbieno, kiuj je negativa decido de la bienestro reagis per protesto kun minaco, ke ili rifuzos organizi brigadojn, se li ne nuligos la ordonon. Pro tiu premo flanke de la agronomoj, niaj favorantoj, li nuligis sian decidon kun minaco, ke li ankoraŭ montros al tiuj katolikoj sian povon. Li do estis denuncanto, kiu instigis ŝtatajn organojn al likvida invado de la tendaro. En la fatala tago de la invado estis ĉiuj kampaj kaj arbaraj vojoj direkte al la tendaro okupitaj de policanoj kaj iliaj t.n. kunlaborantoj. Tio kompreneble elvokis demandojn, kiaj teruraj krimoj tie okazis, ĉar ĉiuj sciis, ke en la tendaro regas belega etoso, bazita je libervola respektado de la tendara regularo, bazita je vera kristana amo al proksimuloj. La policanoj do donis mensogan respondon, ke tie okazis gravaj malmoralaĵoj, pro kiuj estis necesa la invado. Ĉar tiu respondo fakte ridigis la demandintojn, la policanoj do donis informojn, ke tie okazis kontraŭŝtataj aktivadoj.

Kaj nun, karaj legantoj, mi konigos vin kun kelkaj dokumentoj, kiuj vin informos pli detale pri tiamaj eventoj.

En la fatala mateno de la invada tago, mi dum la tendara sankta meso kiel lasta trinkis el la kaliko Sangon de Kristo ĝisfunde, por ke mi restu forta por venontaj horoj. Kelkajn tagojn antaŭ la invado mi diris al kelkaj tendaranoj: “Se vi ekvidos proksimiĝi direkte de la vilaĝo nigrajn aŭtomobilojn Volga, konsciiĝu, ke 'batis la lasta horo de la tendaro'.” Tiu ĉi antaŭdiro plene plemumiĝis post kelkaj tagoj. Nur la ŝlima vojo pro la pluvo ne permesis al la policanoj veturi ĝis la tendaro.


Adiaŭ, karegaj gefratoj, konservu kaj plu dissemadu la kristanajn kaj Esperantajn idealojn!

Ekzistas multe da materialo pri tiuj eventoj kaj kun ili ligitaj sekvaj du jaroj. Kun kelkaj esperantlingvaj dokumentoj mi sinsekve konigos vin.

Sekvas publikigo de dokumento de eminenta esperantisto de monda formato kaj eksperto pri orienteŭropa leĝo, Prof. Ivo Lapenna, rilatanta la persekutadojn flanke de krimeca komunista regado.

al la indekso


 Esperantistoj M. Šváček kaj V. srna persekutataj

Du Pliaj Kazoj de Kontraŭleĝa Malrespektado de Homaj Rajtoj kaj Fundamentaj Liberecoj

 1. La faktoj

De la 9-a ĝis la 23-a de julio 1977 okazis en vilaĝo Herbortice, Bohemio, ĈSR, “Libertempa Esperanto-Tendaro” (LET). La tendaro estis la naŭa laŭvice en la sama loko. La unuan tendaron organizis la Ĉeĥa Sekcio de IKUE ĉe la Ĉeĥa Esperanto-Asocio. Post vasta limigo de la agado de la Ĉeĥa Sekcio de IKUE fare de ĈEA, la tendaroj plu okazadis kun permeso kaj sub aŭspicio de ĈEA kaj de aliaj instancoj. La estro de la tendaro estis s-ro Miloslav Šváček. En 1977 la tendaron partoprenis 130 personoj de diversaj aĝoj, precipe gejunuloj, inter kiuj ankaŭ kelkaj esperantistoj el Pollando. La tendaron povis libere partopreni ĉiu sendepende de la religia konvinko, sed la organizadon aktive helpis precipe la katolikaj esperantistoj. La ĉefa celo de la tendumado estis diversgradaj kursoj de Esperanto, kiuj okazadis ĉiutage en la matenaj kaj antaŭtagmezaj horoj. Posttagmeze okazadis sportaj ludoj, banado, bivakfajraj amuzprogramoj kun kantado kaj rakontado de travivaĵoj dum eksterlandaj vojaĝoj faritaj pere de Esperanto.

Inter la partoprenintoj estis ankaŭ du ĉeĥaj katolikaj pastroj kaj pola pastro Józef Zielonka el Tarnów. En la tendaro regis perfekta disciplino bazita je libervola respektado de la tendara regularo fare de ĉiuj partoprenantoj.

La 21-an de julio 1977 je la 8-a horo matene la tendaron vizitis kelkaj personoj civile vestitaj, kiuj sin prezentis kiel laborantoj de la ŝtata polico; unu el ili prezentis sin kiel administranto de ekleziaj aferoj de la distrikto Ústí nad Orlicí. Unu policisto faris fotodokumentaron de la tendaraj ekipaĵoj. La aliaj policanoj postulis skriban aprobon por okazigo de la tendaro, liston de la ĉeestantoj kaj librotenajn dokumentojn. Kelkaj uniformitaj policistoj kontrolis la vojojn kondukantajn al LET. Al la estro de la tendaro la policistoj riproĉis la t.n. “eksterleĝan religian agadon”, “misuzon de pastra funkcio”, “malhelpadon de la ŝtata kontrolo de la eklezioj kaj religiaj societoj”. Dum tiu tago kaj poste okazis serio da esploragoj en la vilaĝa oficejo en Cotkytle. La 21-an de julio la demandesplorado daŭris de la 8-a matene ĝis la 10-a vespere. En la daŭro de kelkaj monatoj la partoprenintoj, inter ili ankaŭ neplenaĝaj personoj, estis demandesploritaj de la polico.

El la 3 pastroj 2 helpis kiel kursgvidantoj de la Esperanto-kursoj por komencantoj kaj progresintoj, dum la unu alia estis lernanto. Pastro Józef Zielonka el Pollando ricevis de la tendarestro la permeson celebri la meson en la loka “hangaro” sub la kondiĉo, ke la meso estu celebrata antaŭ la oficiala horo por vekiĝo de la tendaranoj.

Laŭ la konstato de la polico, tiujn Esperantlingvajn Diservojn partoprenis ĉ. 30 personoj. Tio estas la unua kulpigo de la ŝtataj aŭtoritatoj (politika polico) kontraŭ M. Šváček.

La alia ĉefa kulpigo estis la preĝado kaj kantado de kantoj kun religia enhavo (kun akompano de gitaro) kaj kelkaj diskutoj, fakte respondoj je demandoj rilate religiajn kaj vivproblemojn, precipe de la junularo.

La tria ĉefa kulpigo estas la fakto, ke en la proksimeco de la tendaro estis sur arbotrunko alnajligita kruco, farita el betulaj branĉetoj, unu metron alta. Tiu kruco troviĝis jam 9 jarojn sur la sama loko, sed post foriro de la tendaranoj ĝi estis forigita de nekonataj personoj.

al la indekso


 2. Tiel nomata "ekstertribunala juĝado"

La 17-an de majo 1978 okazis t.n. “ekstertribunala juĝado” aŭ “traktado” en la distrikta oficejo de Ústí nad Orlicí. Ĉeestis distrikta prokuroro, distrikta policestro, ŝtata administranto de ekleziaj aferoj por tiu distrikto, distrikta prezidanto de la Asocio de Socialisma Junularo, reprezentanto de labordonanto de M. Šváček, vilaĝestro de Cotkytle-Herbortice, reprezentantoj de Ĉeĥa Esperanto-Asocio - la sekretario Zdenko Křímský kaj la prezidanto de la politika komisiono de ĈEA Pisk, kelkaj policistoj kaj, fine, la akuzito M. Šváček.

Laŭ la akuzo de la distrikta policestro de la 17-a de majo 1978, M. Šváček estis kulpa pro “puninda ago laŭ art. 178 de la punleĝo”, nome “malhelpado de ŝtatkontrolado de la eklezioj kaj religiaj societoj”; pro la permeso donita al Zielonka celebri la meson; pro kantado de religiaj kantoj kaj diskutoj.

Tiu tuta “ekstertribunala juĝado” aŭ “traktado” estas klare kontraŭa al art. 14 kaj 17 de la Internacia Pakto pri Civitanaj kaj Politikaj Rajtoj, ĉar oni traktis M. Šváček kiel kulpulon sen doni al li eblecon defendi sin kontraŭ la akuzo. Dum tiu traktado la reprezentantoj de la Ĉeĥa Esperanto-Asocio, aliĝinta asocio de UEA, s-roj Křímský kaj Pisk, esprimis la saman fanatike kontraŭreligian maltoleremon, kiel la menciitaj reprezentantoj de la ŝtataj aŭtoritatoj. Siavice, la prezidanto de ĈEA, s-ro Josef Vítek, aperigis en Informace ĉ. 49/78, en la organo ĈEA Starto, informon pri la eksigo de Šváček el ĈEA. J. Vítek sendis ankaŭ leteron al Esperanto-Rondeto en Herbortice, enhavantan la saman raporton, kiu grave damaĝas la reputacion de Šváček, per kio estis malrespektata la leĝo 120/76, art. 17/1, nome la leĝo entenanta la menciitan Pakton pri Civitanaj kaj Politikaj Rajtoj. La decido pri la eksigo de Šváček estis neniam sendita al li, tial li ne povis utiligi sian rajton, rekonitan en la Statuto de ĈEA, plendi dum 30 tagoj ĉe la Centra Komitato de ĈEA.

Estas menciinde, ke antaŭ kelkaj jaroj la Ĉeĥa Sekcio de IKUE kaj la Ĉeĥa Sekcio de KELI estis devige submetitaj al la Ĉeĥa Sekcio de MEM, nome la t.n. Mondpaca Esperanto-Movado. Superflue diri, ke tiu subigo de du religiaj organizaĵoj al MEM limigis ilian memstarecon. MEM faris nenion por ebligi la normalan funkciadon de la du subigitaj sekcioj. Fakte, ĝi fariĝis instrumento de religia subpremado kaj faris nenion por defendi la persekutatajn membrojn de IKUE.

Per tio la afero ne finiĝis. La 16-an de aŭgusto 1978 Šváček estis venigita al la Regiona Policoficejo en Hradec Králové. Tie oni enmanigis al li la decidon persekuti lin kaj pastron Vojtěch Srna - gvidanton de la kurso de Esperanto en LET - laŭ la menciita art. 178 de la punleĝo. Samtempe la pasporta oficejo forprenis de M. Šváček la vojaĝdokumenton. La 19-an de aŭgusto M. Šváček apelaciis kontraŭ la decido pri persekuto kaj akuzo al la regiona prokuroro, sed la regiona prokuroro D-ro Alois Bráblík, per sia decido I Kv 58/78 de la 24-a de aŭgusto 1978, rifuzis la apelacion. Sekve pastro V. Srna, nuntempe hejtisto en pulmkuracejo en Babice nad Svitavou, kaj M. Šváček troviĝas sub akuzo konforme al art. 160/1 kaj 163/1 de la punleĝo. Srna estas akuzita pro la “puninda ago de malhelpado de kontrolado de eklezioj kaj religiaj societoj”, dum M. Šváček estas akuzita pro “helpado al puninda ago de malhelpado de kontrolado de eklezioj kaj religiaj societoj konforme al paragrafo 10, alineo 1, litero c/ de la punleĝaro rilatanta al art. 178 de la punleĝo”.

Ĉiuj supraj informoj pri faktoj estas absolute ĝustaj, ricevitaj de fidindaj personoj kaj, parte, apogitaj de filmoj de la originalaj dokumentoj.

Prof. D-ro Ivo Lapenna, 18.10.1978

al la indekso


 Dujara preparo de juĝproceso

Ĝis nun mi konigis vin kun eventoj okazintaj dum lasta Katolika E-Tendaro 1977 en Herbortice kaj kun enhavo de grava dokumento verkita tiukaze de Prof. D-ro Ivo Lapenna. Nun mi konigos vin kun pluaj reagoj de la esperantistoj kaj E-gazetoj, kaj kun plua evoluo de la situacio dum dujara preparo de la juĝa proceso okazinta en la jaro 1979. Ankoraŭ per kelkaj frazoj mi volas rakonti, kio okazis nelonge post la “fermo” de la lasta tendaro.


En Ĝenerala IKUE-Kunveno de la 37-a IKUE-Kongreso 1977 en Ĉenstoĥovo mi kun pastro Roger
Degrelle (maldekstre) el Francio kalkulas voĉdonojn

Kontaktoj de la ĉeĥaj katolikaj esperantistoj kun katolikaj esperantistoj polaj estis tiutempe viglaj, ĉar ankoraŭ ne ekzistis por ĉeĥoslovakaj ŝtataj civitanoj malpermeso viziti Pollandon (ĝi ekzistis en okdekaj jaroj, por malebligi transporton de “pola sindikata infekto - Solidareco” en nian landon). Tial la ĉeĥaj katolikaj esperantistoj, precipe vigla junulara grupo, ĉiujare partoprenadis spiritajn ekzercojn por esperantistoj, organizatajn kaj gvidatajn de animzorganto de polaj katolikaj esperantistoj Pastro Jozefo Zielonka. Du semajnojn post lia reveno el la tendaro li organizis antaŭkongresan aranĝon - spiritajn ekzercojn en Gostyń. Spite de malagrablaj tendaraj travivaĵoj kaŭze de ŝtata polico, la spiritajn ekzercojn partoprenis grupo da ĉeĥaj katolikaj E-gejunuloj. Kaj fortigitaj tie spirite, ni partoprenis 37-an IKUE-Kongreson okazintan en Ĉenstoĥovo (Częstochowa) en la tagoj de la 17-a ĝis la 21- de aŭgusto. Dum la Ĝenerala Kunveno de IKUE, mi, kiel juna aktivulo, ricevis taskon esti membro de la balota komisiono kaj kunorganizi kunvenon de la junularo. Dum ĝi mi havis la honoron sidi sur la podio apud esperantista Episkopo Władysław Miziołek. Kompreneble, ke la kongreson ĉeestis ankaŭ iu denuncanto el nia lando, kiu pri mia dumkongresa aktivado informis la ŝtatan sekretan policon. Venontan tagon post mia reveno el Ĉenstoĥovo hejmen venis uniformita policisto kun skriba ordono forpreni mian vojaĝdokumenton kun motivigo, ke “ne estas en intereso de ŝtato, ke mi vizitu eksterlandojn”. Tiu malpermeso daŭris ĝis la jaro 1987, do dek jarojn. Nelonge post forpreno de la vojaĝdokumento mi estis vokita al policoficejo por demandesploro, dum kiu oni strebis ricevi de mi informojn, kiun “rolon mi ludis” dum la IKUE-kongreso, ĉar ili ricevis certajn informojn de sia, la kongreson ĉeestinta, informanto. La respondo estis simpla demando: “Se vi havas informojn de via informanto, kiucele vi ankoaŭ bezonas informojn miajn?” Ruzuloj, ili ricevis de mi neniujn informojn.

Dum du jaroj de demandesploradoj fare de ŝtata polico ĝis juĝproceso kaj ankaŭ post ĝi mi ĝuis solidarecon kaj helpemon de tiom multaj enlandaj kaj eksterlandaj esperantistoj kaj eĉ neesperantistoj. El la plej aktivaj eksterlandaj engaĝintaj esperantistoj mi menciu almenaŭ juristojn D-ron Ivo Lapenna, D-ron Klaus Perko, D-ron Adolf Halbedl, D-ron Antonion De Salvo, pastrojn Battista Cadei, Duilio Magnani, redaktoron de Perspektivo Peter Zacho kc. El enlandaj mi devas prefere nomi miajn du bonajn konsilantojn - IKUE-anojn: Sac. Jaroslav Záruba, partopreninton de la tendaro kaj Lubomír Obruča, subskribinton de Ĉarto 77. Tre efikaj estis ankaŭ spiritaj subtenoj de Sac. Josef Zvěřina, Kardinalo František Tomášek kaj de multaj pluaj sacerdotoj kaj multnombra amikaro. Eble plej forte mi sentis potencan helpadon de la Sankta Spirito. Tiel ofte mi spertis verecon de la vortoj de Jesuo: “Kaj kiam oni forkondukos kaj transdonos vin, ne antaŭzorgu, kion vi parolos, sed tion parolu, kio estos donita al vi en tiu horo, ĉar la parolanto estas ne vi, sed la Sankta Spirito” (Mar 13, 11).

Dum la jaro 1978 ne aperis multaj oficialaj protestoj en eksterlandaj amaskomunikiloj pro taktikaj kaŭzoj, ĉar oni ne sciis, kiamaniere evoluos la situacio, por ne plimalfaciligi poziciojn de la akuzitoj. Komence de 1979, kiam estis jam klare, ke proksimiĝas ĉefa juĝa traktado, tiam do komenciĝis kampanjo de tutmondaj protestoj kontraŭ malrespektado de la homaj rajtoj en Ĉeĥoslovakio rilate al persekutado de la katolikaj esperantistoj. Tiam ŝtatprezidento Gustáv Husák, ĉefprokuroro JUDr. Josef Kokvenc kaj ĉefjuĝisto JUDr. Václav Mokrý ricevis multajn protestleterojn, dum mi ricevis multajn kuraĝigajn leterojn.

Kaj nun ni legu, kion raportis en la unua n-ro 1979 Espero Katolika.

al la indekso


 Diskriminacio

Kaj jen la lasta (en la senco, bedaŭrinde, de “plej ĵusa”, ne de “lastvica”) diskriminacio, pri kiu mi havas certan informon. De unu jaro kaj duono niaj IKUE-anoj Miloslav Šváček kaj Vojtěch Srna (ĉi tiu lasta, pastro, sed nuntempe hejtisto en pulmkuracejo) estas persekutataj de la ĉeĥoslovaka polico (antaŭ kiu jam okazis “ekstertribunala juĝado”) pro tio, ke dum Libertempa Esperanto-Tendaro en Herbortice (en julio 1977) okazis celebrado de subĉielaj mesoj, preĝado, kantado de kantoj kun religia enhavo, kaj diskutoj pri religio kaj junularaj vivproblemoj. Aldoniĝis la akuzo, ke al arbo en la proksimeco de la tendaro estis alnajlita kruco farita el betulaj branĉetoj.

La akuzoj faritaj al Šváček kaj Srna koncernas la “malhelpadon de ŝtata kontrolado de la eklezioj kaj religiaj societoj” (art. 178 de la ĉeĥoslovaka punleĝo), kio, tamen, devus koncerni nur la kontroladon de la librotenado de religiaj societoj, en kunligo kun leĝo 218/49: tio apartigante la fakton, ke la Traktato de Helsinki, ratifikita ankaŭ de Ĉeĥoslovakio, preskribas, ke “ĉiu havas la rajton je libereco de penso, konscienco kaj religio, kiu rajto inkluzivas la liberecon ŝanĝi sian religion aŭ kredon, kaj la liberecon manifesti, ĉu sola, ĉu kune kun aliaj, ĉu publike, ĉu private, sian religion aŭ kredon per instruado, praktikado, adorado kaj observado”.

La plej ĉagrena detalo en la tuta afero, tamen, laŭ mi estas la fakto, ke dum la “ekstertribunala juĝado” la reprezentantoj de Ĉeĥa Esperanto-Asocio (ĝia sekretario Zdenko Křimský kaj la prezidanto de ĝia politika komisiono Pisk) apogis la policajn akuzojn, kaj la Prezidanto de ĈEA Josef Vítek publikigis en “Starto” anoncon pri eksigo de Šváček, pro tio, ke tiu “per sia nerespondeca agado starigis en tre malbonan lumon ankaŭ ceterajn kredantojn - esperantistojn en nia asocio, kaj kaŭzis sufiĉe komplikitan situacion”.

al la indekso


 La sekvoj

La plej ĵusaj sekvoj de la afero estas jenaj: la loka grupo de ĈEA en Herbortice, prefere ol eksigi s-anon Šváček, decidis dissolviĝi; plej verŝajne, ĈEA pledos por nuligo de la kontrakto, per kiu la ĉeĥaj sekcioj de IKUE kaj de KELI estis submetitaj al la ĉeĥa sekcio de MEM (kio povas signifi la finon de la oficiala vivo de la du menciitaj religiaj sekcioj); jam kelkaj membroj el la komitato de la ĉeĥa sekcio de IKUE pro timo rezignis plu labori; pri la afero “Herbortice” nun okupiĝas ankaŭ “Amnestio Internacia”.

Certe la legantoj demandas, kial IKUE ĝis nun silentis pri la afero. Nu, ĉar oni timis eĉ pli serioze endanĝerigi la pozicion de niaj du persekutataj fratoj (kies fina proceso ankoraŭ ne havis lokon). Sed jam venis la tempo, ke oni ne plu silentu, sed oni forte protestu kontraŭ la misagoj de la ĉeĥoslovaka polico kaj de la Ĉeĥa Esperanto-Asocio.

La estraro de IKUE per skriba interkonsento akceptis la principan enhavon de ĉi tiu protesto, kiu do venas el la tuta IKUE. Tamen, konsiderante la delikatan situacion de nia prezidanto (polo, kiu iam reiros al Pollando), mi plene prenas sur min la respondecon de ĉi tiu artikolo.

D-ro Antonio De Salvo

al la indekso


 Vatikana Radio

Ni aŭdis kun konsterno viajn bedaŭrindaĵojn. Sekvante sugestojn eksterlandajn, ni tuj skribis pri vi al viaj kompetentaj aŭtoritatuloj. Sed ni estas tre atentaj pri via kazo: ni havas jam dokumentaron pri tio. Ni povas diri, ke el multaj nacioj oni interesiĝos pri vi. Ni jam aludis tute ĝenerale pri kelkaj persekutadoj, kiuj tra la mondo daŭras, spite de la homaj rajtoj, kontraŭ libereco de penso, de konscienco kaj de religio. Sed ni havas potencan voĉon por aŭdigi al la tuta mondo niajn protestojn, kiuj estas tiuj de la Eklezio, de la liberaj homoj, de la justeco.

Ni esperas, ke ni ne estos devigitaj uzi nian voĉon, kiu estas unu el la plej fortaj en la mondo. Ni esperu forte, kuraĝe, kristane!

Vatikano, 15.XII.78/4132
Por la Vatikana Radio: P. Giacinto Jacobitti

Granda fortigo por mi estis beno de la Papo Johano Paŭlo la Dua, ricevita de la Vatikana Ŝtata Sekretario. Pri la Sankta Patro rilate al la juĝproceso oni ankoraŭ aludos.

al la indekso


 La du ĉefaj juĝtraktadoj

Per supraj priskriboj mi iome informis pri historiaj faktoj rilatantaj la okazigon de la naŭ Katolikaj E-Tendaroj en Herbortice kaj pri du jarojn daŭranta preparo de la juĝproceso kontraŭ mi kaj pastro Srna. Estas do necese ankoraŭ informi pri la fina fazo de la tuta afero.

La ĉefa juĝtraktado rapide proksimiĝis. Estis do necese ankaŭ rapide kontraŭagi. Mi do donis necesan signalon al multaj eksterlandaj geamikoj, ke la internacia kampanjo kontraŭ maljusta persekutado ekstartu. Iniciate de Asocio de E-Juristoj venadis protestoj el multaj, precipe el eŭropaj landoj. Multaj esperantlingvaj kaj nacilingvaj gazetoj, radio- kaj televid-stacioj informis pri nova persekutado de la homaj rajtoj en nia lando. La protestan voĉon levis ankaŭ Amnestio Internacia kaj Radio Vatikana.

Jam antaŭ komenco de tiuspeca juĝtraktado estis decidite, kiel altan punon oni verdiktos. El bone informita fonto mi tiam ricevis diskretan informon, ke estas por mi preparita verdikto de tri kaj duono de jaroj de la karcero.

La unua ĉefa juĝa traktado okazis la 22-an de februaro 1979 en Distrikta Juĝejo en Ústí nad Orlicí. La trinombran juĝtribunalon prezidis JUDr. Václav Mokrý. Akuzantan flankon reprezentis du prokuratorinoj. Danke al miaj bonaj konsilantoj - esperantistoj, pastro Jaroslav Záruba kaj frato Lubomír Obruča, mi estis bone preparita por nia pledado. La evoluo de la traktado iom devojiĝis de la preparita scenaro. Multe al tio helpis skriba dokumento, pritraktanta la aferojn laŭ fakaj ekleziaj normoj kaj leĝaro. Dokumenton disponigis Kapitula Konsistorio en Hradec Králové; subskribis ĝin kapitula vikario Mons. Jonáš; ĝi fakte estis verkita instige de Kardinalo Tomášek.

Laŭ informo de pastro Záruba, kiu atendis kiel atestanto en la koridoro, venis iu, verŝajne altpostena sinjoro, frapinte la pordon de tribunalejo, vokis ĉefjuĝiston demandante lin, ĉu la verdikto jam estis proklamita. La ĉefjuĝisto respondis, ke ne, ĉar ekestis objektivaj problemoj. La sinjoro ekkolerinte pro tiu informo ordonis, ke ĝis la 13-a horo devas esti la verdikto proklamita. Lia ordono tamen ne estis plenumita. La tribunalo decidis prokrasti la ĉefan juĝan traktadon je la 18-a de majo 1979.

La nokton antaŭ la dua ĉefa juĝtraktado mi admirinde bonege dormis, konsciante, ke la krimuloj ne estas ni, sed tiuj, kiuj nin juĝas, kaj ĉiuj, kiuj staras malantaŭ tiu persekutado. Matene, la 18-an de majo, en la naskiĝtago de nia amata Papo Johano Paŭlo la Dua mi pertrajne veturis al Distrikta Juĝejo en Ústí nad Orlicí. Eltrajninte, miaj paŝoj direktiĝis al paroĥa preĝejo, kie mi transdonis tutan aferon en la manojn de Jesuo ĉeestanta en la Plej Sankta Sakramento kaj en la manojn de nia ĉiela Patrino, la Virgulino Maria. Ĉion, kio atendas min tiutage, mi dediĉis al la Sankta Patro okaze de lia tiutaga 59-a naskiĝ-datreveno. Tie, en la preĝejo mi estis plenigita per donacoj de la Sankta Spirito, per forto kaj kuraĝo, bezonataj por la juĝa traktado. Estis tute indiferente por mi, kiel altan verdikton oni anoncos. Mi estis tute kunigita kun volo de Dio. Ho, denove mi spertis, kiel veraj estas vortoj de Jesuo Kristo, kiu diris: “... ne antaŭzorgu, kion vi parolos, sed tion parolu, kio estos donita al vi en tiu horo, ĉar la parolanto estas ne vi, sed la Sankta Spirito” (Mar 13,11).

La 18-an de majo 1979 do denove okazis publika ĉefa juĝa traktado. Duono de preskaŭ 40 sidlokoj en la juĝejo estis okupitaj de StB-anoj (ŝtataj komunistaj policanoj). Duan duonon okupis niaj bonegaj geamikoj, kiuj venis por nin, ambaŭ akuzitojn, morale subteni. Ĉeestis ankaŭ ĉefreprezentantoj de VONS (Výbor na obranu nespravedlivě stíhaných - Komitato por defendo de maljuste persekutataj) D-ro Václav Benda kaj s-ino Dana Němcová. Tio ege ne plaĉis al ĉefprokuroro, kiu tuj komence provis elprovoki konflikton, sed li ne sukcesis. Dum la traktado mi defendis min akcentante, ke estas necese respekti fakajn argumentojn de la Kapitula Konsistorio. Tiam la prokuroro eksaltis el la seĝo kriante: “Ĉu ni eble demandu Papon, kiu ĵus estas en Pollando?” Mi respondis: “Unue mi petas ĉefjuĝiston enprotokoligi tiun demandon de la prokuroro. Mi proponas, ke la tribunalo mem decidu, ĉu demandi Papon aŭ ne”. Ĝis nun en mia vivo mi ne vidis pli kolere furiozantan homon, ol estis tiu prokuroro. Mi ne havis plediston, ĉar en tia proceso estus pledisto tute senutila, timante perdon de sia laborokupo. Tial mi pledis min mem. Ĉar mi ne estas tiurilate fakulo, mi skribe preparis mian, sufiĉe longan pledparolon. En ĝi mi kuraĝe pritraktis, ke krimuloj ne estas ni, sed tiuj, kiuj malrespektas homajn rajtojn, kiuj humiligas kaj persekutas Eklezion, tiuj, kiuj preparis invadon en la tendaron kaj kiuj ĝin realigis. La pledparolon mi preparis en kelkaj kopiaĵoj, ĉar mi supozis, ke oni provos interrompi mian pledparolon kaj forprenos la skribitan tekston. Fakte okazis, ke la prokuroro interrompis mian pledparolon argumentante, ke mi ne rajtas plu ĝin legi, sed nur ĝin disponigi al la tribunalo. Mi respondis: “Jes, volonte. Krome mi postulas, ke estu enprotokoligita interrompo de mia pledparolo flanke de la prokuroro”. Post transdono de la teksto mi diris: “Mi ne estas fakulo, mi pledas min mem per la maniero, kiel mi kapablas. Mi do daŭrigas mian pledparolon”. Preninte la kopiaĵon, mi daŭrigis ĝin. Okazis kelkfoja interrompo de mia pledparolo. Ĉar mi havis kelkajn kopiaĵojn, mi sukcesis komplete fini mian pledparolon. Sur la tablo de ĉefjuĝisto mi vidis kelkajn protestleterojn, kiujn li dume por si legis. Post paŭzo estis anoncitaj verdiktoj.

al la indekso


 Verdikto nome de Respubliko

Distrikta Juĝejo en Ústí nad Orlicí decidis en la ĉefa traktado okazinta la 18-an de majo 1979 en senato konsistanta el prezidanto JUDr. Václav Mokrý kaj la juĝistoj Zbyněk Pelikovský kaj František Kovář tiel:

Akuzitoj Miloslav Šváček kaj Vojtěch Srna estas kulpaj, ĉar Miloslav Šváček en la tempo de la 11.7.1977 ĝis la 21.7.1977 kiel gvidanto de Esperanta Tendaro en Herbortice, distrikto Ústí nad Orlicí, prizorgis okazigon de la animpaŝtista aktivado por partoprenantoj de la tendaro pere de pola pastro Zielonka, malgraŭ tio, ke li sciis, ke la nomito ne havas por tia aktivado necesan permeson de kompetentaj ŝtataj organoj de ČSSR, kaj mem li faris tradukon de kelkaj partoj de liaj predikoj el Esperanto en la ĉeĥan.

Do - li donis helpon por fari kriman agon de neniigo de la inspekto super eklezioj kaj religiaj komunumoj.

Vojtěch Srna en la tempo de la 11.7.1977 ĝis la 21.7.1977 faris en Esperanta Tendaro en Herbortice, distrikto Ústí nad Orlicí, kune kun pola pastro Zielonka por partoprenantoj de tiu tendaro animzorgan aktivadon, kvankam por plenumo de tiu aktivado li ne havis necesan ŝtatan permeson.

Do - en intenco de neniigo, aŭ malhelpo de la ŝtata inspektado super eklezioj aŭ religiaj komunumoj, li malrespektis leĝan ordonon pri mastrumada prizorgo de la eklezioj kaj religiaj komunumoj.

Per tio ili faris kriman agon kaj pro tio ili estas kondamnataj:

Akuzito Miloslav Šváček laŭ § 178 de punleĝaro kunlige kun § 10/2 de la punleĝaro al puno de forpreno de libereco en daŭro de 15 monatoj.

Akuzito Vojtěch Srna laŭ § 178 de punleĝaro al puno de forpreno de libereco en daŭro de unu jaro. Laŭ § 49, alineo 1. de la punleĝaro oni malpermesas al akuzito Srna plenumi pastran profesion dum daŭro de 3 jaroj.

Laŭ § 58, alineo 1., litero a) de la punleĝaro la realigo de la puno de forpreno de libereco ĉe ambaŭ prokrastiĝas kaj laŭ § 59/1 de la punleĝaro oni ĉe ambaŭ akuzitoj fiksas provtempon en daŭro de 3 jaroj.

(Sekvas 8-paĝa pravigo)

En Ústí nad Orlicí, la 18-an de majo 1979
Prezidanto de la senato: JUDr. Václav Mokrý

al la indekso


 Letero al Kardinalo František Tomášek

Dum oktaga apelacia tempo mi intencis apelacii, sed la preparitan apelacion mi fine ne forsendis. Al Kardinalo Tomášek mi tiam skribis:

“Via Eminenco, mi sendas al vi kopiaĵon de la verdikto, kiun mi ricevis nur post kvin semajnoj. Al ĝiaj aŭtoroj kaŭzis certe grandan penon kompili la verdikton kun ĝia pravigo, pri kiu mi estas konvinkita, ke ĝi estas eksterleĝa.

Dum oktaga tempo por apelacio mi travivis multajn internajn luktojn. Mi scias, ke la apelacio ne kaŭzos ŝanĝon de la verdikto, sed la homo rajtas kaj devas batali kontraŭ maljusteco. Ja nia Savanto Jesuo Kristo ankaŭ sin pledis, kiam li estis juĝita. Mi decidiĝis la maljustan verdikton surpreni kiel oferon, por ĝin meti sur la altaron por nia junularo, al kiu mi plene dediĉis dek jarojn, por ke la trezoro de la kredo, kiun multaj en nia tendaro akiris, el iliaj koroj neniam plu perdiĝu. Mi estis tute kunigita kun la volo de Dio, volante akcepti kiun ajn punon. Neniam mi sekvis propran prosperon kaj honoron, sed ĉiam nur la honoron kaj gloron de Dio kaj prosperon de la animoj, precipe de tiuj junaj, kiujn Dio konfidis al mi.

La juĝtraktado okazis vendrede, en la tago, en kiu mortis por ni nia Sinjoro Jesuo Kristo. Estis por mi granda graco, ke tio okazis ĝuste vendrede kaj en la tago de 59-a naskiĝ-datreveno de nia amata Sankta Patro Johano Paŭlo la Dua. Mi havis honoron kaj la gracon esti kune kun li malhonorita kaj doni ateston de la kredo antaŭ potenculoj de tiu ĉi-mondo ĝuste en la tago de lia 59-a naskiĝ-datreveno. Dumvoje al juĝejo mi diris al miaj geamikoj, ke la tutan juĝan proceson kun la verdikto mi dediĉas kiel malgrandan donacon al nia karega Sankta Patro okaze de lia naskiĝfesto kaj kiel pruvon de sindoneco al nia sankta Eklezio.”

al la indekso


 Konkludaj vortoj

Karaj legantoj, tiel finiĝis kazo de LET Herbortice. La vasta protest-kampanjo malebligis verdikti antaŭdeciditan por mi punon de tri kaj duono de jaroj. La ĉionpotenca kaj ĉionkapabla ŝtata totalisma fisistemo tamen ne povis montri sian bestecon en tuta sia vasteco. Ekzistas ja Iu pli potenca, kiu batalis niaflanke. Tre ofte dum la naŭ tendaraj jaroj preskaŭ palpeble mi sentis helpeman manon de Dio. Ĉiu tendaro estis fakte miraklo. Tute konscie ni aranĝis ilin, atendante, ke iam okazos tio, kio okazis en la jaro 1977. Volonte kaj tute libervole ni faris tiun “krimon” por gloro kaj honoro de Dio. Se tiu “krimago” okazus en kvindekaj jaroj, tiam oni ne evitus 15- ĝis 20-jaran karceran punon. Per tiuj historiaj priskriboj mi prefere celis atentigi pri krimeco de la komunista sistemo, kiu dum sia 41-jara ekzisto en nia lando faris dezerton en koroj de plejmulto de loĝantoj. Ĝi sukcesis per sistema kontraŭreligia kaj kontraŭeklezia batalado fari el Ĉeha Respubliko unu el la plej ateismigitaj landoj de Eŭropo.

Post la kondamno fare de Distrikta Juĝejo en Ústí nad Orlicí ne ĉesis interesiĝi la ŝtata polico (StB) pri ni. Dum tri jaroj mi estis spionita. Kelkfoje okazis por mi malfacila situacio pro religiaj aktivadoj. Sub helpema mano de Dio kaj sub protekto de la ĉiela Patrino ĉiuj malfacilaj situacioj feliĉe solviĝis.

Post falo de Ruĝa Drako estis renovigita organizado de IKUE-Tendaro ne en Herbortice, sed en Sebranice. Iom de spirito el iamaj tendaroj ni provis doni al la nuntempaj. Ni nur bedaŭras, ke nune, kiam ne plu minacas persekutado pro religiaj aktivadoj, mankas ĉe junularo tiu entuziasmo, kiu ekzistis dum mallibera periodo de la tendaroj en Herbortice.

al la indekso


 DEK JAROJN PLI POSTE

La dekjara malpermeso por mi viziti la eksterlandojn finiĝis en la jaro 1987. Tiujare do ekestis ebleco en konstruentrepreno, kie mi laboris, por du personoj partopreni la sindikatan libertempan restadon en Pollando, nome en Varsovio kaj ĉemare en Sopot. Ĉar momente neniu interesiĝis pri tiu libertempa ebleco, mi do aŭdacis postuli okupon de tiuj du lokoj por mi kaj mia filino. Mi vizitis policoficejon, postulante redonon de mia vojaĝdokumento, por vizito de Pollando. Tiutempe la landlimo inter Ĉeĥoslovakio kaj Pollando estis firme fermita por “ŝirmi nian landon kontraŭ infekto de ideoj de Solidareco”. Ĉar temis pri sindikata aranĝo, estis do farita escepto kaj mi ricevis vojaĝpermeson por partopreni ĝin. Nur Dio sciis, kio estis ĉefa kaŭzo de mia intereso pri tiu aranĝo. Mi ja sopiris en Varsovio viziti tombon de bravega sacerdoto - novtempa martiro Jerzy Popiełuszko kaj en Gdańsk ekligi personajn kontaktojn kun sendependa sindikata organizaĵo Solidarność (Solidareco). Ambaŭ tiuj sopiroj danke al Dio admirinde realiĝis.

Ĉe aviadilo en Varsovia flughaveno atendis min mia bonega amiko. Mi ĝojis, sed nia gvidantino, kies tasko estis ne nur zorgi pri realigo de planita programo, sed ankaŭ pri nia gardado kaj ŝirmado kontraŭ influo de la ideoj de libereco, koleris pro mia aŭdaco. Spite de ŝia ordono, ke neniu rajtas tranokti aliloke ol en destinita hotelo, mi kun la filino tranoktis en familio de mia amiko Mariusz Kosieradzki. Estis li, kiu sekvontan tagon akompanis nin al tombo de la martiro sacerdoto Jerzy Popiełuszko, ĉe kiu ĝuste nur antaŭ tri tagoj preĝis nia amata Papo Johano Paŭlo la Dua. Tie ni ekligis personajn kontaktojn kun pastro Teofil Bogucki, tiama paroĥestro de la preĝejo de Sankta Stanisław Kostka en Żoliborz, ankaŭ grava persono rilate al batalo de poloj por libereco, kiu konigis al ni diversajn detalaĵojn pri lia kapelano – la martiro Jerzy, donacinte al mi broŝuron pri heroa vivo de tiu juna pola martiro, kies portreto ekde tiam trovis lokon en mia loĝoĉambro. Li estis ankaŭ zorganto pri disvastigo de kulto de tiu novtempa martiro, kiu por mi fariĝis ekzemplo de braveco kaj heroeco. Poste nia amiko prezentis al ni la plej gravajn urbajn ekleziajn vidindaĵojn. Ho, kiel belega tago! Centprocente realiĝis mia revo kaj celo de mia vizito de Varsovio. Mirinde, la gvidantino verŝajne ne ekrimarkis nian foreston aŭ simple ŝi silentis, sed ŝia konduto malkaŝis, ke mi estas ĉe ŝi la plej suspektata el la tuta grupo.

Dua, pli longa etapo estis nia restado en ĉemara restadejo en Sopot. Dum trarigardo de vidindaĵoj mi delikate observis, kiel kondutas niaj grupanoj en la preĝejoj, celante ekligi personajn amikajn kontaktojn kun samkredantoj dum nia restado en Pollando. Miaj okuloj atentigis min pri geedza paro el Slovakio. Komence mi estis de ili suspektata kiel spiono de ŝtata sekreta polico (StB), sed tiu suspekto ne daŭris longe. Ni amikiĝis kaj tiu nia amikeco daŭras ĝis nun. Tuj ni esploris, kiam okazadas sanktaj mesoj en preĝejoj de Sopot. Ĉiutage matene kaj antaŭvespere ni aŭdacis partopreni la sanktajn mesojn. Nur imagu, kian konsterniĝon tio kaŭzis ĉe nia gvidantino. Dum nia foresto en la preĝejo ŝi kunvokis ĉiujn grupanojn, por pridiskuti kun ili nian “strangan” konduton, ne sciante, ke per tio ŝi ankaŭ faris bonan servon. Ne ĉiuj niaj grupanoj kondamnis nin. Surbaze de tio kelkaj timemaj kredantaj personoj demandis nin, kiam okazas la sanktaj mesoj. Kaj ili almenaŭ parte kuraĝis sekvi nian ekzemplon. Ni tuj amikiĝis kun junaj pastroj animzorgantaj en Sopot.

Proksimiĝis dimanĉo. Sabate mia nova amiko Stefano demandis min: “Kion vi planas fari dimanĉe?” Mi respondis: “Mi vizitos Gdańsk, por partopreni la sanktan meson en spirita centro de Solidareco, kaj mi provos trovi bravan prezidanton de Solidareco, Nobel-premiiton, s-ron Lech Wałęsa”.

Frato Stefano demandis: “Ĉu mi povas vin akompani?” Mi respondis: “Jes”.


Mia renkontiĝo kun s-ro Lech Wałęsa

Dimanĉe matene ni do veturis al Gdańsk. Ni haltis en kvartalo, en kiu loĝis s-ro Wałęsa. Mi alparolis preterirantan sinjoron demandante, kie loĝas s-ro Wałęsa. Li respondis montrante: “Tiuj fenestroj apartenas al lia loĝejo”. Kaj mi plu demandis: “Kaj kie ni lin trovos?” Li respondis: “Ĉi tie ne, sed se vi havos feliĉon, vi povos lin vidi en preĝejo de Sankta Brigita”. Por momento ni haltis en novkonstruita moderna preĝejo, poste ni foriris serĉante nian celon. En la tramo mi demandis, kie eltramiĝi por trovi la menciitan preĝejon. Preskaŭ ĉiuj vigle diskutis, kie estas plej oportune eltramiĝi, nur apude staranta sinjoro silentis. Post haltiĝo de la tramo li diris al ni: “Eltramiĝu kun mi”. Iom stranga sento nin trafis, sed ni eltramiĝis kun li. Li diris: “Se vi volas, mi konigos al vi gravajn lokojn ligitajn kun batalo por la libereco, kaj poste mi akompanos vin al preĝejo de Sankta Brigita.” Ni do vizitis k.a. lokon, kie estas monumento Tri Krucoj por memorigi la heroecon de murditaj laboristoj - la ŝipfaristoj. Veninte al preĝejo de Sankta Brigita, ĝi jam estis plenŝtopita de la homoj atendantaj la sanktan meson. Nia akompananto kondukis nin tra homamaso proksimen al la altaro. Ni partoprenis neforgeseble solenan sanktan meson, ĉar okazis solenaĵo de 50-jariĝo de spirita gvidanto de Solidareco sac. Henryk Jankowski. Granda spirita travivaĵo estis la sankta meso en proksimeco de s-ro Lech Wałęsa.


Mi dankas al kara pastro Jozefo Zielonka (maldekstre) por longjaraj kunlaboraj kontaktoj kun li

Antaŭ ol finiĝis la solenaĵo, nia nekonata akompananto nin kondukis al la paroĥeja korto, kie estis planita renkontiĝo de la partoprenintoj de la meso kun sac. H. Jankowski kaj L. Wałęsa. Tiu mistera akompananto, kiel neatendite li aperis, tiel neatendite li malaperis ĉe nia celo kvazaŭ anĝelo, ni eĉ ne sukcesis danki al li. Ĉar ni staris proksime, ankaŭ mi eluzis eblecon gratuli al pastro Jankowski kaj alparoli s-ron Wałęsa. Li poste disdonis fotaĵojn pri lia renkontiĝo kun la Papo, okazinta antaŭ kelkaj tagoj en Gdańsk. Ĉar multaj homoj intencis ilin akiri, okazis do homtumulto, pro kiu li devis sin kaŝi en paroĥejo.

La homoj foriris kaj surkorte restis nur mi kaj mia amiko Stefano. Post nelonge eliris iu viro demandante, ĉu ni volas paroli kun Wałęsa. Mi respondis: “Ja tial ni ĉi tie atendas”. Post tio li nin en la paroĥejo prezentis al Wałęsa kaj al ceteraj ĉefuloj de Solidareco. Tie ni travivis tre belegajn momentojn, ĉar s-ro Wałęsa pli ĝojis pro ĉeesto de ni, kiuj tiumomente reprezentis ĉeĥan kaj slovakan popolojn, ol pro ĉeestantaj eksterlandaj ĵurnalistoj.

Konklude mi povas sincere malkaŝi, ke Pollandon mi kaŝas en mia koro kiel duan Patrujon, ne nur pro tio, ke danke al Esperanto el Pollando devenas mia edzino, sed ankaŭ pro tio, ke en Pollando, precipe danke al pastro Jozefo Zielonka, mi travivis multajn belegajn aranĝojn inter la polaj katolikaj esperantistoj. Tial mia deziro kaj sopiro estas, ke en Pollando baldaŭ reaperu forta katolika E-movado, kompreneble ankaŭ en ceteraj landoj de la mondo.

Verkita de Miloslav Šváček, majo 2006

al la indekso