Dio Benu numero 98-2/2015

al la arkivo de jarkolektoj 1991-2015

 

·         BIBLIAJ TAGOJ OKAZINTAJ EN VROCLAVO

·         VORTOJ DE LA PREZIDANTO (D-ro Max Kašparů)

·         KRISTO EL MORT´ LEVIĜIS (sac. Serhij Prudko kaj sac. Valentino Matijaš)

·         BONDEZIRO AL LA SEKCIA PREZIDANTO

·         GRATULO AL NOVA EPISKOPO MONS. VLASTIMIL KROČIL

·         SANKTA MONTO ĈE PŘÍBRAM ATENDAS VIN

·         BIBLIAJ TAGOJ KUN ADORU EN VROCLAVO, POLLANDO, 2015 (Miloslav Šváček)

·         KONVERTIĜO DE LA ROMA ĈEFRABENO

·         ANTAŬ 70 JAROJ LA FINO DE LA DUA MONDMILITO

·         ATEISMO AŬ RENVERSITA VIZIO DE LA HOMO (Sac. D-ro M. Dziewiecki)

·         FAMKONATA POLA AKTORINO CENTJARIĜIS (Marek Jurek)

·         VENEZUELO (Jaroslava Hamajdová)

·         65 JAROJ DE MIRAKLO EN ČÍHOŠŤ

·         NE SERĈU KRISTON SEN KRUCO (Miloš Doležal)

·        TURZOVKA, SLOVAKIO (viziulo Matúš Lašut)

·         LA LULILO DE LA KRISTANISMO MALPLENIĜAS (prilab. Jitka Skalická)

·        LA SINJORINO KAJ PATRINO DE ĈIUJ POPOLOJ

·         REMEMOROJ EL MIA EKSLABORLOKO (Valdone Skujienė)

·         NE SERĈU PRUDENTON ĈE ALIULO (Jaroslava Hamajdová)

·         BABILEMECO (Jaroslava Hamajdová)

·         JUNAJ HOMOJ (Jaroslava Hamajdová)

·         LA HOMA VIVO ESTAS MALLONGA (Jaroslava Hamajdová)

·        EDUKO (Jaroslava Hamajdová)

·         Anekdotoj kaj humuraĵoj el la vivo de Johano Paŭlo la Dua
(
El pola lingvo esperantigis Stanisław Śmigielski)

·         Vortoj adresitaj al la membroj de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio (Miloslav Šváček)

·         NI KONDOLENCAS - Otilie Adamíková, Karel Krejčí

·         Monkontribuaĵoj ricevitaj por IKUE kaj la Ĉeĥa IKUE-Sekcio

·         DIO BENU


 BIBLIAJ TAGOJ − LA TRADICIA ARANĜO DE LA KRISTANAJ ESPERANTISTOJ OKAZIS EN LA POLA URBO VROCLAVO

La Bibliajn Tagojn kun preĝ- kaj kant-libro ADORU okazantajn ĉiam en alia lando, nunjare gastigis la urbo Vroclavo, al multaj kristanaj esperantistoj konata pro la en ĝi okazinta Ekumena Esperanto-Kongreso en la jaro 2009. Surbilde la partoprenantoj pre terirantaj la statuon de sankta Johano Nepomuka dumvizite de la historia urbocentro.

al la indekso


 VORTOJ DE LA PREZIDANTO

Jesuo estas amo

Karaj gefratoj, antaŭ mallonga tempo ni travivis la Paskofeston. Ĉi tiu festo estas riĉa fonto de la kredo kaj de la espero, sed precipe de la amo.

Bedaŭrinde, hodiaŭ ni vivas en mondo, kiu perdis ĉiujn tiujn ĉi tri valorojn. Sed sen kredo, espero kaj amo povas vivi nek homo nek homaro. Kaj valoroj, kiujn ni ne perdis, oni ŝanĝis aŭ inversiis. En pasinteco ekzistis tiel nomataj „Sep ĉefaj pekoj“:

• Fiero – hodiaŭ estas sana aplombo
• Avareco – leĝo de ekonomio
• Avido – batalo pri justeco
• Kolero – sana kaj natura reago
• Malĉasteco – prevento de neŭrozoj
• Malsobreco – moderna stilo de vivo
• Maldiligenteco – hodiaŭ estas klasifikita kiel malsano.

Kiel saĝa estas nia eklezio, ĝiaj praktikado kaj doktrinoj. La resurekto de Jesuo Kristo kreas ĉion novan, Li donas ankaŭ al ĉiuj vortoj ilian ĝustan sencon kaj enhavon. La homo povas entombigi la kredon aŭ la esperon. Sed li ne povas entombigi la amon. Tiel granda tombo ne ekzistas. Amon de la resurektinta Jesuo al vi elkore deziras via frato
                                                                                      Max Kašparů

al la indekso


 KRISTO EL MORT´ LEVIĜIS

al la indekso


  BONDEZIRO AL LA SEKCIA PREZIDANTO

al la indekso


 GRATULO AL NOVA EPISKOPO MONS. VLASTIMIL KROČIL

La 19-an de marto 2015 la Papo Francisko nomumis novan episkopon de ĉeĥa diocezo České Budějovice Mons. Vlastimil Kročil. Al la novnomumita episkopo la Ĉeĥa IKUE-Sekcio sendis nome de IKUE kaj ties sekcio gratulon, al kiu la episkopo respondis per dankletero

Via episkopa Moŝto, kun dankemo al la decido de Sankta Patro Francisko kaj al via kompleza konsento ni sendas al vi gratulon okaze de via nomumo de episkopo de České Budějovice. Samtempe ni proponas, laŭ niaj ebloj, helpon tie, kie al vi kaj via servo ni povas esti utilaj. Ni petos pri la forto de la Sankta Spirito por vi kaj via diocezo.

Estimataj geamikoj, mi tre dankas pro via kara memoro en por mi tiel grava momento de mia sacerdota vivo. Mi tre ŝatas vian favoron kaj proponon de helpo. Kun deziro de benataj paskaj festotagoj. Mons. Vlastimil Kročil, nomumita 13-a episkopo de České Budějovice

 al la indekso


 SANKTA MONTO ĈE PŘÍBRAM ATENDAS VIN

Karaj gefratoj, Svatá Hora u Příbrami – Sankta Monto ĉe Příbram atendas vin. Bonvolu partopreni renkontiĝon, kiun en ĉi tiu ĉefa kaj grava pilgrimloko de Bohemio –landparto de Ĉeĥio, organizas por esperantistoj la Ĉeĥa IKUE-Sekcio (26.-28.06.2015). Se vi ne trovis al tiu ĉi Dio Benu almetitan aliĝilon, bv. ĝin akiri el la interreta paĝo: http://www.ikue.org/cz/svatahora/svatahora.htm. Ĉiu aliĝinto ĝustatempe ricevos praktikajn informojn koncerne la alvojaĝon ktp. Venu, vi estas atendata!

 al la indekso


 BIBLIAJ TAGOJ KUN ADORU EN VROCLAVO, POLLANDO, 2015

Jam tradicio iĝis la kristana aranĝo Bibliaj Tagoj kun preĝ- kaj kant-libro ADORU. Mi jam partoprenis kvar tiuspecajn aranĝojn en kvar landoj, kaj mi povas konstati, ke temas pri tre bona kaj partopreninda aranĝo.

Nunjare la Bibliaj Tagoj okazis en la pola urbo Vroclavo, al la kristanaj esperantistoj konata loko pro la en ĝi okazinta en la jaro 2009 la 19-a Ekumena E-Kongreso. La Bibliajn Tagojn okazintaj de la 15-a ĝis la 19-a de aprilo partoprenis preskaŭ kvindeko da esperantistoj el jenaj landoj: Germanio, Ĉeĥio, Slovakio, Italio, Rumanio, Nederlando kaj gastiganta Pollando.

Merkrede la 15-an de aprilo antaŭ la fervoja stacio en Vroclavo la deĵoranta espe rantista duopo helpis al la alvojaĝintoj trovi konvenan tramon, per kiu estis alproksimigita la domo de Kongregacio de Lernejaj Fratulinoj de Notre Dame, rekonstruita kaj bone ekipita, en kiu la Bibliaj Tagoj okazis. La temo de la prelegoj estis: Apokalipso de la apostolo s-ta Johano. Ĵaŭde kaj vendrede tiuteme prelegis cisterciana monako patro Willibald Kuhnigk el Germanio, kaj sabate lia samlandano pastoro Wolfram Rohloff.

En matenoj de ĵaŭdo, vendredo kaj sabato okazis rozaria preĝo en la kapelo de la domo de la fratulinoj, post ĝi sekvis la sankta me so celebrita de la pastroj Bernhard Eichkorn kaj Willibald Kuhnigk, kaj fine komuna ekumena preĝa kaj kanta duonhoro. Post matenmanĝo dum la antaŭtagmezaj horoj okazis apartaj preleg-partoj. En la posttagmezoj de tiuj ĉi tri tagoj okazis vizitoj de kelkaj vidindaj lokoj. En la ĵaŭda posttagmezo unue okazis vizito de la Nacia Muzeo, en kiu estas lokigitaj multaj historiaj ekleziaj altvaloraĵoj – kalikoj, monstrancoj, statuoj, altarbildoj ktp. Post tio okazis vizito de la katolika preĝejo de sankta Maŭrico kun tre belega kaj altvalora dekoracio, inter ili tre interesa baptujo. Vendrede posttagmeze okazis unue vizito de juda sinagogo, kie nin la tiea juda ĉiĉerono konigis kun historio de la vroclavaj judoj kaj la sinagogo, al kies komunumo iam apartenis ankaŭ la konvertitino sankta Edyta Stein – patronino de Eŭropo. Sekvis vizito de la katolika preĝejo de sankta Nikolao kun prelego de pastro Aleksander Radecki pri Orgeno – Reĝo de Instrumentoj. Kaj sabate posttagmeze okazis vizito de la preĝejo de la Plejsankta Virgulino Maria sur Sablo, kie multajn jarojn praktikadas sacerdotan servon esperantista pastro Stanisław Pawlaczek. Poste okazis vizito de la bela Botanika Ĝarde no kaj Katedralo de Sankta Johano la Baptisto. En la preĝejo de sanktaj Petro kaj Paŭlo okazis luterana Diservo kun Sankta Manĝo, kiun celebris pastoro Wolfram Rohloff.

En la ĵaŭda vespero prezentis projekciaĵojn Miloslav Šváček pri la 19-a EEK 2009 en Vroclavo, Bibliaj Tagoj 2014 en Tuchoměřice kaj la 20-a EEK 2014 en Trento-Cadine. Vendrede vespere okazis belega koncerto de gitaristo Patryk Filipowicz kaj sabate vespere kadre de la adiaŭa programo prezentis programon kvinpersona koncerta grupo kun kantoj de blinda gitaristo kaj kanzonisto Wojtek Ławnikovicz.

Dimanĉe matene okazis adiaŭa sankta meso en la tuŝapuda preĝejo de sankta Marteno, celebrita de pastroj Bernhard Eichkorn kaj Willibald Kuhnigk, post ĝi lasta kantado el ADORU kaj per la dimanĉa tagmanĝo fini- ĝis la Di-benitaj Bibliaj Tagoj en Vroclavo.

Koregan dankon meritas la ĉefaranĝantoj fratino Teresa Pomorska, frato Stefan Lepping, pastroj Bernhard Eichkorn kaj Willibald Kuhnigk kaj pastoro Wolfram Rohloff. Nun restas nur diri: Ĝis la revido dum Bibliaj Tagoj 2016!

Miloslav Šváček (En venonta DB ni ankoraŭ al la BT revenos)

Wrocław, la 9-an de aprilo 2015

KARAJ PARTOPRENANTOJ DE LA EKUMENAJ BIBLIAJ TAGOJ 2015,

pli frue akceptitaj devontigoj malebligas al mi la personan partoprenon en Via Renkonto. Aprezante tamen la gravecon de ĉi tiu aranĝo, mi deziras esti kune kun Vi spirite, sendante korajn salutojn kaj dankojn por la efektivigo de tiel grava iniciato. Ĝi estas des pli altvalora, ĉar en la nuntempa mondo ni observas ĉiam pli ofte la fenomenon, kiu estas difinata per la nomo incommunicatio idiomatum. En praktiko ĝi esprimiĝas per tio, ke eĉ agante en la medio de unu lingvo, certaj bazaj nocioj por diversaj grupoj havas tute malsaman sencon. Tio kaŭzas malfacilojn en interkompreniĝo de homoj. Ni rimarkas tion almenaŭ en la kunteksto de tiuj nocioj, kiel: „vero“, „boneco“, „beleco“, „amo“, „toleremo“. Simple oni diras, ke en nia civilizacio nenio estas konstanta kaj neŝanĝebla. Estas dirate, ke bazaj nocioj kaj valoroj, tio sur kio ni konstruas la vivon – povas esti ŝanĝataj, kaj eĉ ke ili devas esti ŝanĝataj. Farante tiun ŝanĝadon, homo samtempe konsentas, ke lia/ŝia elekto ankaŭ estos la elekto portempa. En ĉi tiu kunteksto la okazanta fare de Vi iniciato estiĝas iamaniere duoble valora. Praktikante la lingvon Esperanto, Vi esprimas profundan deziron serĉadi tion, kio ligas kaj kaŭzas, ke homoj senkosidere al vidpunktoj kaj konvinkoj povas kaj devas reciproke interparoli kiel fratoj. Meditante super la Biblio Vi atestas, ke la fundamento, sur kiu oni povas konstruadi la komunumon estas la Vorto de Dio. Mi kun ĝojo bonvenigas Vin en Vroclavo kaj dezirante fruktodonajn renkontojn, elkore mi Vin benas.

+ Józef Kupny, Arkiepiskopo Metropolito de Vroclavo

 al la indekso


 KONVERTIĜO DE LA ROMA ĈEFRABENO

En la 14-a de februaro 1945 alportis la plej grandaj mond-agentejoj informon, ke supera roma rabeno prof. Israel Zolli akceptis bapton en la katolika eklezio.

Li naskiĝis en la jaro 1881 en Pollando en la civito Brody. En sia infanaĝo li ofte vidante la krucon de Jesuo cerbumis, kiu estas tiu homo surkruce? Kial li estis krucumita? En instruhoroj de la hebrea religio li aŭdis, ke Jesuo estis herezulo, ĉar kiel homo Li sin rigardis kiel Dion, kaj tial li estis kondamnita al surkruca morto. Sed la penso pri sufero kaj surkruca morto de Jesuo denove kun granda forto revenadis, kiam li en la hebrea lernejo lernis pri suferanta servanto de Javeo el la libro de la profeto Jesaja. Dum liaj studjaroj ĉiam pli forte revenadis al li la demando, ĉu Jesuo pendanta surkruce povas esti Mesio kaj vera Dio. Tial li atenteme legis la tekstojn de la evangelioj analizante ilin. En la jaro 1920 Israel iĝis ĉefrabeno de Tersto kaj ankaŭ ĉefo de la katedro de la hebrea lingvo kaj literaturo en la universitato en Padovo. En libera tempo li legis la Sanktan Skribon de la Malnova eĉ la Nova Testamentoj. Ĉiam pli klara por li estis, ke ĉiuj profetaĵoj de la Malnova Testamento plenumiĝis en la Nova Testamento. Li rememoras, ke foje skribante fakan artikolon, subite li interrompis skribon kaj komencis adori Jesuon. Post momento li ekvidis apud si la luman staturon de Jesuo. En sia biografio li pri tio skribas: „Mi ekrigardis Lin pli longe sentante neniun maltrankviliĝon, sed mi restis en absoluta spirita kvieto. (...) Jesuo eniris mian internon kiel gasto, alvokita kaj sopirita. (...) Mi estis hebreo ekde mia naskiĝo, kaj samtempe mi amis Kriston. Mi opiniis, ke judaismo kaj kristanismo ne kolizias inter si kaj kun mia amo al Jesuo. Jesuo estis ĉeestanta en mi kaj mi en Li.“ En la jaro 1938 Zolli eldonis la libron Il Nazareno (Nazaretano), en kiu li unusence pruvas, ke Jesuo estas la Mesio anoncita de Dio.

En la jaro 1939 li estis nomumita ĉefra beno de Romo kaj direktoro de la kolegio de rabenoj. Dum okupacio de Romo fare de la germana armeo kaj persekutado de hebreoj, danke al la grandaj aktivadoj de Zolli kaj la papo Pio la Dekdua, estis kaŝitaj kaj savitaj miloj da judoj en monaĥejoj kaj ceteraj ekleziaj konstruaĵoj. Rabeno Zolli antaŭsentis, ke en la estonto aperos homoj, kiuj senmotive kaj malvere kulpigados la papon. Li skribis al sia edzino: „Vi vidos, ke iam oni kulpigos la papon Pion la Dekduan, ke la mondo silentis pri la naziismaj krimoj.“

La roma ĉefrabeno Israel Zolli konver tiĝinta februare 1945 al la katolika eklezio, kiu post sia konvertiĝo akceptis la nomon Eŭ genio, respondis al prominentaj protestantoj, kiuj instigis lin, ke li kiel bibliista scienculo pruvu, ke la dogmo pri la papa primateco ne havas pravigon en la Sankta Skribo. Li respondis per verko titolita Petrus, en kiu li atentigis pri la bibliaj fundamentoj de la vero pri primateco de la sankta Petro kaj ĉiu plua papo. Zolli skribis pri protestantismo:

„Ĉar protestado ne estas atestado, mi volas neniun maltrankviligadi per la demando: »Kial atendi 1500 jarojn por protesti?« La katolika eklezio estis dum dek kvin jarcen toj agnoskata de la tuta kristana mondo kiel la vera eklezio de Dio. Neniu povas sen hontemo forstreki tiujn 1500 jarojn kaj diri, ke la katolika eklezio ne estas la eklezio de Kristo. Mi povas akcepti nur la eklezion, heroldantan al la tuta kreitaro pere de miaj antaŭloj, pere de la dek du apostoloj, kiuj same kiel mi eliris el la sinagogo.“

Ekde la akcepto de la bapto profesoro Zolli kun granda fervoro ĉeestadis ĉiutage la sanktan Eŭkaristion kaj multan tempon li pasigis preĝante antaŭ la Plejsankta Sakramento en sia paroĥa preĝejo kaj en la universitata kapelo de Gregorianum en Romo. Sur lia skribotablo ĉiam staris kruco kaj kiel esprimo de lia pieco al Maria tie estis ikono de la Dipatrino, antaŭ kiu ĉiam lumis kandelo. Eŭgenio Zolli aniĝis al la tria ordeno de la sankta Francisko kaj ofte li esprimis sian grandan ĝojon estante kristano. Li skribis: „Vi, kiuj naskiĝis en la katolika religio, tute ne komprenas, kiel ega trezoro estas la katolika kredo kaj graco de Kristo, kiun vi posedas jam de la infanaĝo. Iu, kiu kiel mi atingis la gracon de la kredo post longjara serĉado, konvene pritaksas la grandecon de tiu ĉi donaco kaj travivas la grandegan ĝojon esti kristano.“

Li, aŭtoro de multaj artikoloj kaj libroj, realigis sian lastan prelegon pri justeco kaj la Dia mizerikordo en Vallicelli januare de 1956. Li havis malsanan koron. Kelkajn semajnojn antaŭ sia morto li antaŭdiris, ke lin la Sinjoro Jesuo forvokos el ĉi tiu mondo en la plej proksima unua vendredo de la monato. Tiu antaŭdiro plenumiĝis en la unua vendredo de la monato, en la 2-a de marto 1956 je la 15-a horo, do en la tempo, kiam mortis Kristo. Sur la mortlito ricevinte la sanktan Komunion, li diris: „Kun konfido, totale mi min transdonas al la mizerikordo de la Sinjoro.“

Konklude de sia biografio Zolli skribis: „En animo de ĉiu el ni vivas Kristo, Kristo, kiu estas la vojo al Dio. Li vivas en ni, kaj ni Lin neadas. La homo ne vivas bonan vivon, se li ne vivas plene en Kristo.“

 (Transprenita el abunda teksto aperinta en Miłujcie się! 4/2012)

al la indekso


 ANTAŬ 70 JAROJ LA FINO DE LA DUA MONDMILITO

En la nuna jaro 2015 pasis 70 jaroj ekde la fino de la dua mondmilito. Prave oni memorigas la neimageblajn bestialecojn de la naziistoj, kiuj kaŭzis morton de multmilonoj da senkulpaj homoj kaj neimageblajn suferojn al milionoj da familioj kaj grandegajn materiajn damaĝojn. Oni eĉ ne povas kredi, ke la ekzaltitaj per potenco kaj malamo obseditaj homoj povis kaŭzi tiom da suferegoj sur batalkampoj, en koncentrejoj kiel en Oświęcim – Auschwitz kaj en multaj ceteraj, ktp. Kiel tiuj krimeguloj – enkorpiĝintaj diabloj, ape ris antaŭ la vizaĝo de Dio, nepovante pravigi siajn fiagojn? Justeco kaj mizerikordo de Dio certe ĉion ĝuste solvis. La katolika eklezio travivadis ĉe okcidentaj aliancanoj, same kiel ĉe multaj judoj dummilite kaj post ĝi grandan respekton. Al tre konataj panegiristoj apartenis Albert Einstein, kiu jam fine de la jaro 1940 deklaris: Nur la katolika eklezio protestis kontraŭ Hitler, kiu atakis la liberecon. Ĝis tiu tempo mi pri la eklezio ne interesiĝis, sed hodiaŭ mi sentas grandan estimon al la eklezio, kiu kiel ununura kuraĝis batali pro spirita vero kaj morala libero.“

En la jaro 1945 konvertiĝis la roma ĉef rabeno Israel Zolli kune kun sia edzino al la katolika religio elektante ĉe la bapto por si la nomon Eŭgenio honore al Papo Eŭgenio Pacelli – Pio la Dekdua.

Ni petu Dion, ke la militaj nuboj, denove minacantaj la homaron, malaperu, ke en la mondo ekregu la amo de Kristo.

 al la indekso


 ATEISMO AŬ RENVERSITA VIZIO DE LA HOMO

Elirpunkto de ateismo estas la kredo je tio, ke ekzistas nenia diferenco inter homo kaj besto.

Laŭ fruktoj oni ekkonas arbon...

Kiam ajn mi parolas kun ateistoj, ĉiam mi haltas super tio, ke neniu el ili induktas konsekvencojn el la historio de ateismo. Ateistoj tute ignoras la plej evidentajn argumentojn, kiuj montras al neracieco de ilia sistemo.

Ilia komuna karaktero estas, ke ili ŝaj nigas, kvazaŭ ili tute ne scius, ke ĝuste el la ateismaj sistemoj formiĝis la plej kruelaj diktatoraj reĝimoj en la homhistorio (apartenas ĉi tien ne nur la komunismaj genocidoj, sed ankaŭ la naziisma genocido de judoj kaj pluaj nacioj, la Granda Franca Revolucio...) Ŝajnas, ke pri la genocidoj, pri kiuj kulpas ateistoj scias ĉiuj escepte de – ateistoj. Neniu el la ateistoj, kiujn mi renkontis, diris, ke li ekskuzas sin pro krimoj faritaj de ateismaj politikaj sistemoj.

Ateismo – specifa speco de kredo

Ateistoj eble ankaŭ opinias, ke homoj, kiuj posedas certecon pri la ekzisto de persona Dio, ĝin atingis per iu lotumado, kaj ne per raciaj pruvoj kaj spertoj. La kredo de ateistoj, ke homo elpensis Dion, estas same neracia kiel la kredo je tio, ke homo elpensis homon aŭ ke viro elpensis virinon.

Besto ne demandas

Ateistoj ankaŭ ne kredas pri principa di ferenco inter homo kaj besto. La homo, kiu kredas, ke li estas nur la plej evoluita besto konsekvence de evolucio, ne havas kaŭzon demandi, al kiu li dankemas pro sia ekzisto. Malkovrado de Dio estas do logika konsekvenco de malkovrado de homo. En ateismo estas loko nur por karikaturo de Dio, ekzemple kiel „opio de homaro“, el kio rezultas, ke en ĝi estas ankaŭ loko nur por karikaturo de homo, kiu estas nur „pli alte evuluita“ besto. Ateistoj apriore supozas, ke la materio kreis sin mem kaj per sinsekva evoluo atingis ĝis homo.

Ateisto ne vidas diferencon

Plue ateistoj vekas la impreson, kvazaŭ ili tute ne scius pri la kapablo de la homo ekkoni la veron kaj fari liberan decidon, pri la kapablo de respondeco, amo kaj fideleco. Ateismo estas sistemo, kiu ne perceptas esencan diferencon inter antropologio kaj zoologio, inter instinktoj kaj libereco, inter instinkto kaj amo. Ateistoj vidas en homo bestecon kaj en bestoj ili malkovras homecon. Ekzistas homoj, kiuj en si vidas nur tion, kion ili havas komunan kun bestoj. Ili fakte kondutas tiel, kvazaŭ ili devus esti sklavoj de instinktoj, hormonoj aŭ eksteraj premoj. Tiuj ne nur ne kapablas meti al si demandon pri la ekzisto de Dio, sed eĉ ne la demandon pri si mem. La homo, kiu akceptis ateisman antropologian sistemon, opinias agadojn de tiuj, kiuj opinias racie, respondece decidiĝas kaj fidele amas, kiel neraciajn.

Ne temas nur pri teorio, sed ankaŭ pri konsekvencoj

Ne mirigas, ke sub vidangulo de tiel karikaturita vizio de la homo la socio formita sur tiuj ĉi principoj en praktiko direktas al humiligo de la homo, precipe de senkulpa kaj bonmora. Ne estas hazardo, ke la ateismemaj politikistoj pli multe zorgas pri riĉaj samseksemulaj aktivuloj ol pri malriĉaj senlaboruloj, kaj ateismemaj juristoj dediĉas pli grandan zorgon al murdistoj ol al iliaj viktimoj. Ateismemaj feministinoj pli multe zorgas pri sekso ol pri infanoj, ateismemaj ekologiistoj pli multe pensas pri defendo de bestoj ol homoj.

Ĉiu ateisma sistemo kondukas al iu formo de diktatoreco, ĉar ateistoj pretendas al si rajton decidi pri ĉio, eĉ pri tio, kiun oni povas legale mortigi kaj oni devas de ili akceptitan leĝon protekti. Sed ateismo ne kondukas nur al ia formo de diktatoreco, sed ankaŭ al certa formo de idoladorado. En marksisma ateismo la komunista partio kaj ĝiaj ĉefuloj estis „dio“, en liberalisma ateismo estas „dio“ eroto, volupto kaj mono. Ateismo ĉiam metas ion super la homon.

Libera ligo kaj ronda kvadrato

En la pasinta jarcento ateistoj dekretis kulton de proletara kolektivo. En nia jarcento ili altigas per ruzegaj metodoj – precipe per de ili regataj amaskomunikiloj – „liberajn“ ligojn. Indas mencii, ke ateistoj, kiuj tion faras, konfirmas, kiel fremdaj al ili estas la principoj de logika pensado, kiam ili uzadas logike antagonismajn terminojn. Fakte ekzistas neniuj „liberaj“ ligoj, same kiel ne ekzistas kvadrata cirklo aŭ blua verdaĵo. Tio, pri kio ateistoj klopodas, precipe en rilatoj viro-virino, ne estas ligaĵoj liberaj de ligoj, sed ligaĵoj liberaj de respondeco, amo kaj fideleco.

Ili proponas progreson, kiu ne kondukas antaŭen

Tio, kion ateismo proponas kiel vivma nieron, deklaras iliaj sekvantoj kiel plej mul te „scienca“, „racia“ kaj „progresema“. Sed verdire temas pri ripetado de arĥaikaj kaj primitivaj mitoj pri tio, ke la homo povas esti feliĉa nur, se li kvalitece ne diferenciĝas de best-manieroj. Ateistoj klopodas pri tio, kio estas facila, kaj ne pri tio, kio kondukas al disvolviĝo kaj ĝojo. Ili postulas facilan sekson anstataŭ klopoda amo, facilan manieron de direktado de fekundeco (kontraŭkoncipiloj, kondomoj, abortigoj) anstataŭ respondeca geedzeco, facila „ĝuo“ anstataŭ serioza respondeco.

La plej malbona mito de ateismo

La plej terura mito de ateismo estas la kredo je tio, ke kiu ĉesos ami Dion, komencos ami homon. Faktoj pruvas, ke estas tio tute male. Ĉefajn lokojn en listo de la plej amasaj murdistoj okupas ĝuste ateistoj. Ne estas hazardo, ke ankaŭ nuntempe atakas ateistoj Jesuon, kiu amis kaj instruis ami, sed ne ateismecajn krimulojn, kiuj eĉ serĉas pozitivajn aspektojn de siaj murdecaj agadoj.

Pluaj mitoj

En la lumo de tiuj ĉi faktoj estas evidente, ke la plej granda anakronismo de la nov-epoko estas tezo, ke ateismo estas esprimo de racionalismo (ratio latinlingve signifas racion). Ankaŭ mito estas la konvinko, ke elirpunkto de ateismo estas negado de Dio, kaj ne renversita vizio de homo. „Racionalistoj“, „homoj de scienco kaj progreso“, „humanistoj“ – tio estas popularaj etikedoj, per kiuj ateistoj titolas sin mem. Sed en ilia kazo radikale konfirmiĝas principo, ke neniu estas bona juĝisto de la propra afero.

Homo kiel pruvo

Absolutan plimulton de homoj, kiujn mi renkontas, oni ne povas enpuŝi en ateismecan antropologion. Tiuj homoj trovas en si tiajn kapablojn, bezonojn kaj sopirojn, kiujn ateistoj ignoras, sed kiuj pruvas, ke ekzistas kvaliteca diferenco inter homo kaj besto. Bestoj tenas sin dum jarmiloj laŭ ĉiam samaj skemoj kaj instinktoj, sed la homo ne havas limojn en sia disvolviĝo.

Du plej grandaj danĝeroj

Ateismo tamen restas terura fenomeno. La homo por si mem prezentas la plej grandan danĝeron en du kazoj: tiam, kiam li ekkredas, ke li ne diferenciĝas de la bestoj, kaj tiam, kiam li ekkredas, ke li estas egala al Dio. (Rim. de red.: Paradokse en la kristanismo temas ĝuste pri tio, ke Dio iĝis homo, por ke homo povu iĝi simila al Dio. Sed tion la homo ne havas de si mem, sed li akceptas tion kiel donacon de Dio. Sankta Ireneo en la dua jarcento skribis: „Tiu, kiu en sia grandega amo iĝis tiu, kiu estas ni, volas nin alkonduki al Tiu, kiu estas Li mem.“ – vidu Ireneo: Adversum haereses, V, Pref.; kiel estas skribite en la Biblio, ni devas iĝi „partoprenantoj de Dia natureco“ – vidu 1 Pet 1,4.)

Sac. D-ro M. Dziewiecki (laŭ www.fronda.pl)

al la indekso


 FAMKONATA POLA AKTORINO CENTJARIĜIS

La pola famkonata aktorino Danuta Szaflarska festis la 6-an de februaro la centan naskiĝdatrevenon. Ĉi tiu eminenta aktorino daŭre aktoras en Teatr Rozmaitości (Variecteatro) en Varsovio. La aktorino, kiu dum sia vivo aktoris en ĉirkaŭ 100 teatraj kaj 50 filmaj roloj, estas persono plena da vivĝojo. Dum la Varsovia Ribelo en la jaro 1944 ŝi estis interliga soldatino kun la kaŝnomo „Młynarzówna“ (filino de muelisto).

Danuta Szaflarska retrovis la Eklezion post 40 jaroj de nekredemo danke al pastro Jerzy Popiełuszko.

»Foje pastro Popiełuszko demandis min: „Ĉu vi, sinjorino, bonvolus tralegi verson dum la sankta meso intence de Patrujo?“ Mi diris al li: „Estimata pastro, mi estas nekredanta.“ Kaj li respondis: „Tio ne gravas, tamen la verson vi ja povas tralegi« – rakontis la aktorino al la ĵurnalistino Anna Sosnowska.

»Tre ekplaĉis al mi tio, ke kiam mi diris al li: „Mi estas nekredantino“, tiam li respondis: „Ne gravas“. Li ne provis min konvertigi. Mia unua pekkonfeso post tiom da jaroj okazis ĝuste ĉe pastro Popiełuszko. Mi diris al li: „Eble mi pekkonfesus, sed ĉu tiel post kvardek jaroj?“ Kaj li diris al mi: „Des pli pogrande eĉ pli facile“. Li ankaŭ baptis mian plenkreskan filinon, celebris ŝian geedziĝon kaj baptis mian nepon. Mi ankoraŭ plu havas kontakton kun li, mi interparolas kun li, mi petas, ke li protektu miajn infanojn kaj nepojn.«

Marek Jurek (Gość Niedzielny 7/2015) Esperantigis: Stanisław Śmigielski

al la indekso


 VENEZUELO

Venezuelo estis ankoraŭ antaŭ dek jaroj la plej evoluiĝinta lando de Sudameriko. Ĝi havis potencan petrolindustrion kaj naturriĉaĵon, kiu ebligis negocon kun la najbaraj landoj kaj Usono. Danke al la belegaj plaĝoj de la Kariba Maro kaj multaj kulturaj monu mentaĵoj ĝi estis multe vizitata turisma teritorio.

Ekde ekrego de socialisma sistemo la lando ĉiam pli mizeriĝas. Televido estas regata fare de reganta partio, estas malpermesitaj kiaj ajn protestkampanjoj, arestitaj estas senkulpaj civitanoj pro esprimado de propra opinio. En vendejoj mankas bazaj manĝovaroj, elementaj vivbezonaĵoj kaj medikamentoj. Pro aĉetoj ekzistas longaj atendvicoj kaj ekzistas forta nigra merkato. Fabrikoj estas malfermataj pro manko de krudmaterialoj kaj rezervaj maŝinpartoj. Trafiko kolapsas. Sekuro ekzistas nek hejme nek surstrate. Kiam ajn vin povas iu ataki, priŝteli aŭ mortigi.

Respublikprezidento kaj ankaŭ registaro ŝajnigas, kvazaŭ ĉio estus en ordo.

Tradukaĵon de la letero de salesianino laboranta en misiista stacio Mavaka en ŝtato Amazonio por la legantoj de Dio Benu sendis Jaroslava Hamajdová (Ĉeĥio).

al la indekso


 65 JAROJ DE MIRAKLO EN ČÍHOŠŤ

La paroĥestro de la vilaĝo Číhošť en Ĉeĥio estis en la jaro 1950 fare de la reganta komunista sistemo akuzita pro enscenigo de la tielnomata miraklo de Číhošť. Laŭ atestantoj en la 11-a de decembro 1949 dum la meso en la tiama preĝejo moviĝis duonmetron alta kruco sur la altaro kelkfoje de flanko al flanko kaj restis elkliniĝinta antaŭen kaj turniĝinta al la predikejo. La predikanta pastro Josef Toufar mem la movon ne vidis kaj li eksciis pri tio pli poste de la atestuloj. En la kristnaska meso en la 25-a de decembro onidire la kruco refoje moviĝis, kiel denove eldiris kelkaj ĉeestintaj kredantoj. La disvastiĝanta informo pri la miraklo altiris la atenton de fifama komunista Nacisekura Korpuso (StB). La paroĥestro Toufar estis en la 28-a de januaro 1950 arestita kaj transportita en prizonon en Valdice. Kio poste okazis, tion priskribas la sekva artikolo. La movo de la kruco ne estis klarigita ĝis nun.

al la indekso


  NE SERĈU KRISTON SEN KRUCO

La lasta monato de la vivo de pastro Josef Toufar

La nokto antaŭ la forrabo

En la nokto el la 27-a al la 28-a de januaro 1950 ne povis pastro Josef Toufar dormi. Ĉar lia nevino loĝis en la paroĥa domo en Číhošť sub lia ĉambro, ŝi aŭdis, kiel li la tutan nokton trairadis la ĉambron, de pordo al fenestro, el kiu estis en mallumo videbla turo de la preĝejo, kaj li preĝis la rozarian preĝon. Kiam ŝi matene lin demandis: „Onklo, kial vi tiel iradis dumnokte?“, ekaperis larmoj en liaj okuloj: „Mi, knabino, tute ne povis dormi, tia angoro kaj timo min ekposedis.“ – „Kio vin, onklo, timigus, vi ja ne nion malbonan faris.“

Kiel numero en torturejo de Valdice

Tiutage vespere trompe estis pastro Toufar ellogita el sia loĝejo fare de membroj de Nacisekura Korpuso (fifama StB), prezen tantaj sin kiel ĵurnalistoj, antaŭ la paroĥestran domon, de kie li estis forportita en prizonon en Valdice. Tie li fordonas siajn privatajn aĵojn kaj enpense li preĝas. Li estas volema kaj preparita ekspliki, kiel ĉio okazis kaj ke li mem movon de la superaltara kruceto eĉ ne vidis. Li kapablas kun homoj trakti kaj li esperas, ke troviĝos iu, kiu emos kaj kapablos aŭskulti kaj lian eksplikon akcepti. Li ne povas antaŭsenti, ke je lia vera priskribo de la evento neniu atendas. Atendas lin restado inter terure trafrostitaj muroj de la prizono – kvar semajnoj de sadisma torturado. Por la membroj de la Nacisekura Korpuso (StB) el instrukciada grupo (ses junaj kaj fortstaturaj kompartianoj), por ilia komandisto nek por la komunistaj funkciuloj ekzistas ia alia klarigo de la movo de la kruco, ol ke tio estis arogema mistifikaĵo. Josef Toufar iĝas numero 8016. Post kelkaj semajnoj li havos nek nomon, nek numeron.

Procesi kaj puni!

Jam en la 30-a de januaro 1950 okazas kunveno de prezidantaro de Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉeĥoslovakio, kiu rekomendis, ke la enketado de la miraklo de Číhošť „rapide finiĝu kaj rezultu en ekzemplodona puno“. Okazis tiel surbaze de ordono de la respublik-prezidento Klement Gottwald, kiu postulis: „Rapide esplori, procesi kaj severe puni .“

Krucumado de Toufar

Malliberejo en Valdice, la 18-an kaj 19-an de februaro estas sabato kaj dimanĉo. Kompartianoj StB-anoj forveturas al la varmo de siaj hejmoj kaj al festa potkuko. En ĉelo de malliberejo en Valdice kuŝas turmentita sacerdota korpo de Josef Toufar plena de ekimozoj kaj sekigita sango, urino kaj malpu raĵo. Post 20 tagoj de enketado kaj torturado li havas tiel disbatitajn krurojn, ke li povas nek normale ekstari nek iri. Komenciĝas lasta akto, ankoraŭ la tuta unu semajno de krucumado de Toufar.

Fluoj de malvarmega akvo

Václav Slavíček en la jaro 1968, kiam perfortan morton de Josef Toufar esploris Pli Alta Armea Prokurorejo, diris: „En kel etaĝo de la malliberejo en Valdice mi estis en ĉelo ĉirkaŭe tri tagojn, kiam mi foje vespere aŭ nokte, la tempon ne eblas precizigi, ĉar tie estis mallumo, ekaŭdis el la koridoro iun bruon. Poste mi aŭdis, kvazaŭ sur iun oni verŝas fluon de malvarma akvo. Tuj post tio, precize dirite dum tio, mi aŭdis paroĥestron Toufar elkrii alvokojn al Maria (petojn al Maria el litanioj). El tuta okazaĵo mi rezonis, ke la akvo estas elŝprucata sur Toufar kaj ke tion ĉeestas pli multaj personoj. Mi vokis al Toufar latinlingve kaj mi pensas, ke li aŭdis min. Sed li ne respondis al mi.“

 „Nenion mi faris!“

Arestita abato Vít Tajovský kiel atestanto deklaris en la jaro 1968: „Foje mi ankaŭ aŭdis Toufar en ĉelo por korekto kanti religian kanton kaj dufoje mi aŭdis lin voki ion en tiu ĉi senco: ‚Jam sufiĉas! Mi ne povas, mi faris nenion!‘ Tio okazis ĉiam nokte.“

Kvazaŭ besto estus malrapide buĉata

Arestita teologia seminariano Jan Zmr hal, devenanta el la paroĥo de Číhošť, en sia rememoraĵo skribis: „Okazis tio en la 23-a aŭ la 24-a de februaro, ĉirkaŭ tagmeze, kiam surkoridore en la malliberejo de Valdice antaŭ malluma ĉelo eĥiĝis movo de pli multaj personoj kaj krio ĉe apuda ĉelo – eble ankaŭ melhelejo. Subite mi ekaŭdis laŭtan lamenton kaj kriĉon, kiu eĉ al homa voĉo ne similis, kvazaŭ oni malrapide buĉas iun bes ton. Tiu ĉelo eble estis malfermita, alie tio ne estus aŭdebla. Pli poste mi ekkomprenis, ke estis finbatata Toufar.“

Senvestitan kaj alligitan oni lin bategis sovaĝe

STB-ano Hrabina en la jaro 1963 diris: „Antaŭvespere ordonis Mácha alkonduki Toufar en malhelejon, kie li lin brutale bate gis. La batadon ĉeestis ankaŭ kompartianoj Zikmund kaj Němec. Mi mem tien aliris pro ksimume post unu horo, kaj kiam mi vidis, ke Mácha havas Toufar kuŝigitan sur benko kaj alligitan kun benditaj okuloj, senvestigitan kaj senkompate batanta lin sovaĝe, mi atentigis lin, ke li al Toufar povas kaŭzi tiajn vundojn, kiuj malebligos al ni starigi lin antaŭ juĝan organon. Pri Mácha mi observis, ke li batas Toufar kun sadista ĝuego – la tuta ekzekuto daŭris ĉirkaŭ tri horojn, kiam Mácha, verŝajne pro laciĝo, la fizikan torturadon ĉesigis. (...) Post finita ekzekuto Mácha revenis en pasloĝejon kaj Toufar li titolis per insultaĵo porkinaĉo kaj similaj esprimoj. Ĉe tio li rifuzis doni al li manĝon, ĝis sekvonttage li donis al li tiel nomatan (laŭ lia esprimo) supon de Karlovy Vary (varma supo tro supersalita). Kompreneble, ke paroĥestro Toufar post formanĝo de tiu ĉi nutraĵo soifegis, kaj estas ankaŭ konate, ke Mácha malpermesis al li doni trinkaĵon. Plue mi al tio aldonas, ke Toufar lamentis kaj dolorĝemis. Krom tio estis konate, ke Toufar troviĝas en mizerega stato – li ne nur ne povis mem moviĝi, sed eĉ ne povis bone sidi kaj tre malfacile li parolis.“

Veturigo de la mortanto en Číhošť

Nokto de la 23-a al la 24-a de februaro 1950. Nigra aŭtomobilo „tudor“ traveturas montetaran terenon. La vojaĝo de Valdice ĉe Jičín ĝis Číhošť en vintra malbona vetero daŭras tri ĝis kvar horojn. Sur la malantaŭa sidloko tordiĝite kuŝas la kvardek ok jara sacerdoto kun ŝvelita vizaĝo, kiu havas sur piedoj surpuŝitajn pantoflojn, sur pieddorso tonditajn, por ke oni povu enpuŝi la ŝvelitajn piedojn en ilin. Estas post noktomezo kaj StB-anoj el Prago kompartianoj Bohumil Kosař kaj Stanislav Cvíček ĵus alveturigis el malliberejo de Valdice al Číhošť por filma rekonstruo pastron Toufar, bategitan, malfacile kaj fajfspiradan, strange kurbiĝintan kaj tenantan sian ventron. Tio eĉ ne estas Getsemana Ĝardeno, nek vipado – nun oni lotumas pri lia vesto...

Li kriĉis dolorplenajn plendojn

StB-ano el Jihlava Josef Solař, kiu iris al aŭtomobilo antaŭ vilaĝon por gajeme bonvenigi lacigitajn kompartianojn el Prago, en la jaro 1968 diris: „Toufar ne povis normale iri kaj du kompartianoj lin devis apogkonduki. Dumire li eligis dolorecajn plendojn. Iom tio memorigis al mi stertoron.“ Lia kolego Bokr en la jaro 1968 diris: „Karakterizaj estis iuj gratvundoj sur la dektra vango kaj okulfrape malsekaj kaj fendetplenaj lipoj. Malfacile li parolis. Dum tuta restado iu helpadis lin tenanta lin subbrake. Mem li eĉ ne kapablis sin vesti, ĉar li ne povis levi la brakojn.“

Monstreca kameraado

En la lumigita preĝejo de Čihošť moviĝis ĉirkaŭ dudek StB-anoj, fakuloj el teknika grupo. Cetere tiuj jam en la preĝejo „laboris“ ne unu nokton kaj konstante ili ne sukcesis pretigi tiun trompan mekanismon de gumoj kaj risortoj, per kiuj en la 11-a de decembro 1949 onidire mem Toufar elklinigadis la krucon. Nun estis al ili en la preĝejo alkondukita aŭ pli bone alportita „la ĉefa kulpanto“. Sed anstataŭ firmstatura kamparana pastro ili ekvidis homan ruinon. Toufar estis sidigita sur benkon, vestita en blankan albon, surtrenita trans kvin lignajn ŝtupojn sur predikejon kaj devigita, ke li al ili almenaŭ montru pastran predikistan geston. En la preĝejo ĉion sur ok milimetran filmon kamerais film-laboranto StB-ano Jaroslav Černý. Post kelkaj minutoj estas Toufar altrenita returnen en aŭtomobilon kaj veturigita al Valdice. Dumvoje li komencas morti.

Vizaĝo ŝvelita, plena de ŝvelaĵoj

Sabate antaŭtagmeze en la 25-a de februaro 1950 en la tuta respubliko okazas solenaj kunvenoj okaze de la dua de la datreveno de „venka“ puĉo. Tra vintra pejzaĝo rapidas el Valdice ĉe Jičín al Prago ambulanca aŭtomobilo. En ĝi du StB-anoj gardas kuŝantan, nepovantan malsanulon en kritika stato, kiu tremas pro malvarmo, laŭte ĝemas kaj konvulsie tuŝas sian ventron. Vizaĝon li havas ŝvelitan, plenan de ŝvelaĵoj, korpo flavete ŝveliĝinta, prisemita per malhele viol-koloraj hematomoj, kaj kruroj ŝvelitaj kiel verŝkruĉoj. Ofte al li kompartianoj el StB viŝas buŝon. Tiu ilia monstreca zorgo kaj timo, ke al ili „paciento“, enpuŝita en enurezitan kaj malpuran prizonulan vestaĉon, ne mortu. La kvardek ok-jara Josef Toufar devas esti post kelkaj tagoj sana kaj je „dispono“ por preparata teatraĵo – false preparita monstro-proceso. Ili preparas lin por publike kaj mensoge kulpigi lin.

Tio estis murdo

Ambulanca aŭtomobilo direktiĝas al sanatorio por komunistaj prominentoj kaj iliaj familianoj en praga strato Legerova. Duon-horon antaŭ la dekkvina la aŭtomobilo abrupte bremsas antaŭ konstruaĵo n-ro 63 kaj StB-anoj en vintraj manteloj transportas sur portlito kuŝantan korpon en la hospitalon. En ĉambro n-ro 312, kun du litoj kaj unu fenestro direkten al korto, esploras pacienton sen nomo kiel unua D-ro Mauer, la ĉefkuracisto. Post dudek jaroj li precize ekmemoras: „... li estis nuda, ĉar antaŭ la okuloj ĝis hodiaŭ mi havas tutan lian korpon. Mi vidis, ke ĝi estas kovrita per kontuzoj grandaj kiel duona manplato. Surbruste, surventre, sur kruroj, sur brakoj... ĉie. Mi senĝene povas uzi vorton murdo!“

Gestapanaj metodoj

La paciento estas gardata de tri StB-anoj civilvestitaj. Per du viroj kaj unu virino, Věra Hlaváčková-Kantorová, vestita en blanka mantelo kaj imitanta sanitaran laborularon. Ŝi havas sperton el naziisma prizonado en Terezín kaj pli poste ŝi deklaras: „Toufar estis bategita samstile, kiel mi tion memoras el koncentrejo. Kamarado Mácha uzadis multajn gestapajn metodojn.“ Prepariĝas necesega preparo de operacio. Al la sanatorio estas haste alvokita elstara ĥirurgo D-ro Špaček, kiu antaŭ la operacio vizitas la ĉambron: „Mi konstatis, ke ĉe li temas pri progresa inflamo de subventra parto kaj lia sanstato estis tre malbona.“ Li divenis, ke la paciento estas verŝajne sacerdoto aŭ profesoro, ĉar li inter lamentado neklare flustris ion latinlingve. StB-ano Košař tuj elblekis: „Ne paroli!“

Lasta elspiro

La paciento estas transportita al kirurgejo kaj dum inspektado de Košař la sanitara teamo provas konservi vivon de por ili nekonata viro. Ankoraŭ antaŭ la operacio sukcesas Toufar al ĉefflegistino per lastaj fortoj diri: „Mi estas senkulpa... helpu min... mi volas vivi...“ Post la operacio la paciento estis transportita al ĉambro 312. La kamparana sacerdoto el Bohemia-Moravia Montetaro mortis en la 25-a de februaro 1950 ĉirkaŭ la 20-a horo 30 minutoj en aĝo de neĝisvivitaj kvardek ok jaroj en severe gardata hospitala ĉambro de luksa ŝtata sanatorio.

Enfosita kiel besto

La StB-ano en la jaro 1968 diris: „Mi ĉeestis, kiam enterigaj dungitoj en patologiejo tuj post fino de obdukcio enmetis en lignan ĉerkon nevestitan kadavron de Toufar kaj veturigis ĝin al tombejo en Praha-Ďáblice. Tie ili metis ĝin tute libere en amastombon sur antaŭe lokigitajn ĉerkojn.“ En planeton tiam StB-ano Skerl notis eĉ sistemon de entombigado en amastomboj en Ďáblice: En ŝakton oni povas meti 40 kestojn. T. estis en la dua vico antaŭlasta t.e. la 19-a. T. estas en la dua vico de ŝakta fundo. T. estis metita en nigran prizonan ĉerkon. La tavoloj estas po 10 kestoj.

Post kvar jaroj

Nur la 20-an de julio 1954 alveturas sur polva ŝoseo al Zdeslavice apud Číhošť, kie vivas la nevino de Josef Toufar Marie Pospíšilová, neanoncite nigra „tudor“. Rande de la vilaĝo sinjorino Pospíšilová ĵus dormigas en infanĉareto sian filon. El aŭtomobilo eliras du StB-anoj, kompartianoj Šimek kaj Sirotek, demandante, kie en la vilaĝo estas trovebla Marie Pospíšilová. „Tiu estas mi...“ Survoje ili transdonas al ŝi ledan poŝmonujon kaj poŝhorloĝeton de onklo kun sciigo, ke li estis en la jaro 1950 kaŭze de krevo de stomaka ulcero operaciita, sed la operacio estis senrezulta kaj la paciento mortis. Pospíšilová poste devis subskribi atestilon haste skribitan sur peceton el papera saketo: „Mi konfirmas, ke mi en la 20.7. transprenis de organo de Ministerio pri Internaj Aferoj unu horloĝeton el blanka metalo (poŝan) kaj unu poŝmonujon kun diversaj konfirmiloj, kiuj apartenis al mia onklo, mortinta pastro Josef Toufar.“ Leŭtenanto Sirotek en Prago la sekvan tagon en la ra porton enskribis: „Per tio oni povas rigardi la kazon el oficiala flanko kiel fermitan kaj per kamarado Košař enarkivigita en arkivo de la Urba Komitato.“ Ili opiniis, ke per tio la pastron Josef Toufar ili silentigos porĉiame.

Miloš Doležal (Transprenita el Milujte se 30/2014)

al la indekso


  TURZOVKA, SLOVAKIO

En la dudekaj jaroj Therese Neumann (germana stigmatita mistikulino) diris al tiam episkopo de Hradec Králové (Ĉeĥio) D-ro Karel Kašpar: „Post kelkaj jaroj vi havos en Slovakio duan Lurdon, kien vi pilgrimos.“

La slovaka jezuito sac. R. Mikuš kores pondis kun Patro Pio. En unu el siaj leteroj li demandis lin, kion li opinias pri Turzovka. Patro Pio al li respondis: „Turzovka – estas vera aperaĵo, iam tio estos slovakia Lurdo!“

Kysuce – teritorio en la limregiono de Slovakio, Moravio kaj Silezio. Tie naskiĝis en la 10-a de aprilo 1916 Matúš Lašut. Antaŭ lia 5-jariĝo pro pneŭmonio mortis lia patrino. Matúš paŝtadis brutaron, kun kiu li dormadis sur pajlosako en brutstalo. Lernejon li vizitadis nur vintre. Kiam li edziĝis, naskiĝis al ili kvar infanoj. La plej aĝa knabineto mortis post unu kaj duono de jaroj. Lašut laboris kiel arbaristo.

En la jaro 1958, en periodo de rigora komunista reĝimo, en tempo, kiam neniu nur tiel povus „ludi“ viziulon – ĉar temis pri la vivo – al Lašut videbliĝis Virgulino Ma ria. Pri la apero ni pli multe ekscias en skriba deklaro „Senmakula Koncipiĝo al ni parolas el Turzovka“, kiun subskribis Matúš Lašut.

„Dimanĉe en la 1-a de julio 1958 mi deĵoris kiel arbaristo sur la monto Okrúhla ĉe Turzovka.Mi supreniris al Okrúhla kaj sur la loko, kiu nomiĝas Živčák, mi haltis. Ĉe arbara irejo sur pino pendis bildo de Dipatrino de Konstanta Helpado. Mi surgenuiĝis iom pli fore de la bildo. Haste mi preĝis la Patronia-n kaj Saluton Maria, sed la preĝon mi ne finis, ĉar ĉe la fino de la Saluton Maria mi subite dekstre de la bildo ekvidis mallongan ekbrilon. Mi ekrigardis tiudirekten kaj mi ekmiregis: en distanco de proksimume 12 metroj mi ĉirkaŭ en dumetra alteco super la tero, kvazaŭ sur malgranda altaĵeto, ekvidis statuon de la Virgulino Maria de Lurdo.Ĝi estis alta pli ol du metrojn, vestita en blanka festvesto, zonita per blua rubando, de Ŝia kapo pendis longa vualo. Manojn Ŝi havis kunmetitajn kaj sur maldekstra Ŝia brako pendis longa rozario. La vizaĝon Ŝi havis iom ovalan, blanket-koloran. Ŝi aspektis kvazaŭ 16-17-jara junulino... mi vidis florbedon, tiajn belajn blankajn florojn, kiajn mi ankoraŭ dum la vivo neniam vidis... La statuo de la Virgulino Maria staris meze sur la plej alta loko... malforta deorienta ventbloveto delikate deblovetis la vualon kaj sur la maldekstra flanko de la kapo mi ekvidis buklaron de hele kaŝtankolora hararo...mi ekkomprenis, ke tio ne estas statuo, sed viva estulino, staranta sur nubeto el malpeza nebulo. La Sinjorino, kiu ĝis nun rigardis antaŭen orien ten, nun penetre ekrigardis min kaj ekridetis. Iom-post-iome komenciĝis la tuta persono viviĝi kaj beliĝi. Ŝi akiradis ĉiam pli grandan kaj majestan belegon. Ŝia vesto heliĝis, ĝis ĝi brilis kiel neĝo lumigita per la suno.La vualo brilis kaj fajreris kvazaŭ pri semita per diamantoj... Ŝia tuta aspekto efikis tiel majeste kaj potence, ke antaŭ ĝi devis ĉio terenkliniĝi. La Sinjorino levis la dekstran manon kaj per montrofingro Ŝi komencis al mi doni ordonojn.

Unue Ŝi montris malsupren al mia dekstra flanko.Tuj mi tien ekrigardis kaj mi vidis, ke la tuta florbedo estas ĉirkaŭbarita per malalta lateta barileto kiel ĝardeneto. Ĉe mia dekstra flanko estis supre forŝiritaj tri latetoj. Kaj kiam mi ekvidis ankaŭ marteleton, kiu pendis sur la barileto, mi opiniis tion kiel ordonon, ke mi alnajlu latetojn. Mi faris tion, kaj kiam mi post tio ekrigardis la Sinjorinon, sur Ŝia vizaĝo mi vidis kontenton. Poste per la dekstra mano Ŝi ekskuis la rozarion, kiu pendis sur Ŝia maldekstra brako, kaj fiksite Ŝi ekrigardis min. Mi ekkomprenis, ke Ŝi postulas de mi rozarian preĝon. Mi ektimis, ĉar mi ne havis rozarion, eĉ ne scipovis ĝin preĝi, sed mi sciis, ke Ŝian volon mi devas plenumi, ja ĉio en mi apartenis al Ŝi...

Mi ekvidis bildon de terglobo – aŭ pli ĝuste aree konkretigitan mapon de la mondo. Sub la mapo mi ekvidis nigran tabuleton. Kiam mi ion ne komprenis, aperis sur ĝi ekspliko en formo de kvazaŭ filmaj subtitoletoj... mi vidis sep diversajn bildojn:

1-a bildo: La mapo estis trikolora – blua, verda kaj flava... Simbola senco de la verda koloro estis la bono, la flava estis oro... Sed poste sur la tabuleto aperis Alvoko: Pentu! Preĝu por sacerdotoj kaj monaĥoj! Preĝu rozarion!

2-a bildo: Sur la mapo mi ekvidis, ke la flava koloro plilarĝiĝas, la verda malgran diĝas, malbono akiras ĉiam pli kaj pli grandan dimension, la bono malmultiĝas.

3-a bildo: La flava koloro jam kovris la tutan teron. El la ĉielo falis surteren flava kaj fajra pluvo, kvazaŭ falus flavbrilantaj ladplatetoj. La bildo montris la pekojn de la tuta mondo; obligantan malbonon kaj ĝiajn konsekvencojn. Sur la tabuleto aperis Averto: „Se la homoj ne pliboniĝos, alvenos teruraj plagoj – aparte eĉ amase – kaj la homoj pereados diversmaniere.“

4-a bildo: Mi vidis eksplodojn surmare proksime de marbordo. Grandegaj eksplodoj eligis el profundaĵo masojn, kiuj inundis la teron. Kion ili inundis, tie malaperis vivo. Sur la tabuleto aperis Averto: „Se la homoj ne pliboniĝos, ili pereos!“

5-a kaj 6-a bildoj: En ili estis esprimitaj partoj de la aperaĵoj, pri kiuj mi opiniis, restigi ilin por mi mem kiel privatan sekreton: al la homoj ilia ekkono do ne utilus.

7-a bildo: Ĝi montris, kiel aspektus la tero, se la homoj konvertiĝus kaj vivus laŭ Diaj ordonoj. La tero estis lumigita per sunradioj, kovris ĝin freŝa verdaĵo kaj kvanto da belegaj floroj. Ĉie regis ĝojo, harmonio kaj paco. Super la tero brile videbliĝis la Senmakula Koncipiĝo kun pompa rozario enmane kaj per la dekstra mano etendita kvazaŭ protekto de la nacioj.

La Sinjorino montris al la tabuleto, sur kiu aperis la vortoj: „Kiam vi ĉion plenumos, vi alvenos...“ kaj per fingro Ŝi montris supren. Mi ekkomprenis, ke se mi plenumos tion, kion Ŝi de mi postulas, mi venos en la ĉielon.

Subite la firmamenton disfendis fulmo, la firmamento dividiĝis kaj sur la loko, kie antaŭe staris la Virgulino Maria, aperis granda brilanta triangulo. Meze de ĝi staris en senlima majesteco Sinjoro Jesuo. Li estis vestita en longa blanka vesto, trans la dekstra ŝultro al la maldekstra kokso Li havis surmetitan ruĝan tunikon. Per la maldekstra mano Li ĉirkaŭbrakis mallarĝbranĉan krucon. El Sinjoro Jesuo eliĝis treega majesteco. Surbruste al Li brilis Koro, el kiu eliĝis tri radioj. Du flugis ambaŭflanken, la tria trafis min kaj mi terenfalis sur la vizaĝon, kvazaŭ min iu grandega forto terenfaligus. Ankoraŭ mi ekaŭdis fortan sonorilsonon – estis tagmezo, kaj poste mi senkonsciiĝis. En tiu ĉi pozicio mi restis surgenuiĝinta ĉirkaŭ tri horojn. Mi rekonsciiĝis ĉirkaŭ la tria horo posttagmeze. Kun surprizo mi konstatis, ke malgraŭ tio, ke mi havis la tutan vizaĝon premkontuzitan de la tero, la vesto estis nek fleksita nek malpurigita. Mi ekvidis, ke maldekstraflanke apud mi kuŝas rozario. Ĝi estis blanka. Mi ekmiris, ke kiam mi antaŭe matene, serĉanta antaŭ la preĝo ŝtonon sub genuojn, mi ne ekvidis ĝin. Kiam mi prenis la rozarion, okazis mirinda afero: subite mi scipovis preĝi la rozarion kun la gloraj misteroj. Finfine mi ekkomprenis la signifon de tiuj tri deŝiritaj latetoj.

Demonstre ili esprimis miajn tri malper fektaĵojn kaj ilian korekton: devus tio esti rozaria preĝo, ofta akcepto de la sakramentoj kaj amikeco al ĉiuj homoj.

Nun post tiu okazaĵo mi sentis grandegan alfluon de la kredo. Antaŭ ĉio mi devis repaciĝi kun homoj, kun kiuj mi mal amikiĝis. Mi emus volonte eviti tion, sed mi sentis, ke mi tion devas fari. Post reveno el la monto mi ankoraŭ samvespere, tieldirite kontraŭvole, iris pardonpeti ĉiujn tiujn homojn en Turzovka kaj ĉirkaŭaĵo. Daŭris tio ĝis la nokto. La homoj estis surprizitaj, iuj ridis, aliuloj opiniis, ke mi freneziĝis. Ve nontmatene mi pekkonfesis kaj akceptis la sanktan komunion.

Ekde tiu tempo mi estis liberigita de ĉiuj mia ĝistiamaj malsanoj, kaj precipe de persista tuso, kiu min multajn jarojn turmentis, kaj pri kiu kuracistoj opiniis, ke ĝi estas nekuracebla.

Lastfoje, jam la sepan fojon, mi vidis la Virgulinon Maria tiuloke en la 14-a de aŭgusto 1958.

En la 8-a de septembro, en la festotago de la Naskiĝo de la Virgulino Maria, la homoj unuafoje pilgrimis al la monto. Kun ili iris ankaŭ mi, ĉeestis tie ĉirkaŭ mil homoj. Mi parolis pri tio, kio estonte okazos sur la monto Živčák, ke ekzemple la pilgrimantoj tien paŝpremos vojeton kaj plue mi diris, ke post tri tagoj mi estos arestita. Kaj jam vespere post la reveno de la monto por forkonduki min venis anoj de Publika Sekureco, sed la homoj ekribelis kaj ĉirkaŭis nian domon; tiel ili ordonis, ke mi la sekvan tagon alvenu al Publika Sekurecejo en Čadca. En la policoficejo mi estis arestita. Mi estis kulpigita pri ribeligo. La demandesplorado daŭris de mardo ĝis vendredo. Senĉese mi estis veturigata de loko al loko en distrikto de Čadca ne permesinte al mi ioman ripozon, nek iom da manĝo aŭ dormo. Ili strebis min tute elĉerpigi aŭ perpleksigi, sed kia estis ilia surprizo, kiam en ĉiuj 120 protokoloj, kiuj kun mi ili skribis kaj kiujn mi devis subskribi, ili legis ĉiam la samajn eldiraĵojn.

Vendrede la 12-an de septembro 1958 mi estis transportita en psiĥiatrian hospitalon en Bytčica. Onidire por kuracado, sed mi ne estis kuracata – ne estis tio necesa. Mi ja estis sana. Ili lokigis min en la fermitan sekcion por la plej gravaj pacientoj, pli ĝuste dirite en areston, kie mi restis preskaŭ 10 monatojn. Junie 1959 ili min de tie ellasis. En la 22-a de septembro 1959 mi laboris kun ses laboristoj en la arbaro Dlhá. Apenaŭ mi malproksimiĝis malantaŭ la arbareron, mi vidis tie policanojn, kiuj tie atendis min kaj tuj min forveturigis al Bytčica. Tiam mi tie restis 14 monatojn. En septembro 1961 venis por min forkonduki sekretario de Loka Nacia Komitato, kiu veturigis min peraŭtomobile al oficejo, tie mi estis denove arestita kaj forveturigita al policoficejo en Čadca. Dume estis en mia domo farita domtraserĉo. Nokte mi estis denove veturigita al Bytčica kaj post 14 tagoj mi estis transportita en psiĥiatrian hospitalon en Kosmonosy en Bohemio. De tie mi estis ellasita en la 12-a de decembro kun la rezulto, ke mi estas sana, nur ŝarĝita per fantaziaĵo de Dipatrino.

Kontraŭ mi estis komencita la 19-a enketado aŭ juĝa traktado. Ju pli la situacio por mi estis pli malfacila, des pli mi sentis la helpon de Dipatrino.

La homoj baldaŭ ekrimarkis, ke mi ŝanĝiĝis. Precipe ilin surprizis mia ĉiutaga ĉeesto en la sankta meso kaj akcepto de la sankta komunio. Foje al mi okazis, ke mi la tutan sanktan meson pasigis en la preĝejo surgenue en akvoflako (degutita el pluvombreloj), kaj post ekstaro mi estis tute seka kaj pura.

Ankaŭ okazadis, ke mi post la sankta komunio restis en rigida pozicio kun kapo klinita ĝisteren. Foje min volis en tia stato iuj junuloj elporti el la preĝejo, sed mi estis tiel specife malvarma kaj peza, ke ili ne kapablis movi min.“

Tiom el la eldiraĵo de viziulo Matúš Lašut (web.katolik.cz)

La viziulo Matúš Lašut mortis en la 19-a de julio 2010 kiel 94-jaraĝa – la simbolo de martireco, silentemo kaj humilo – en festotago de Ĉielenpreno de la Virgulino Maria. Entombigita li estas sur la tombejo en Turzovka.

Fine de la sepdekaj jaroj mi havis la okazon renkontiĝi en Turzovka kun la viziulo Lašut. Dankon, Maria, ke vi elektas por plenumo de gravaj taskoj humilulojn!

Miloslav Šváček

al la indekso


  LA LULILO DE LA KRISTANISMO MALPLENIĜAS

Raporto pri la situacio

Dum la lastaj monatoj amasiĝas en niaj amaskomunikiloj komunikaĵoj pri la situacio de kristanoj en la Oriento. Ni aŭdas pri kristanoj, kiuj devas timi pri sia vivo; pri iliaj difektitaj kaj detruitaj preĝejoj, aŭ kiuj suferis pro diskriminacio. Por multaj homoj en Eŭropo evidentiĝas kiel novaĵo informo, ke en la araba mondo vivas kristanoj. Se oni pensas pri arabaj landoj, oni identigas ilin prefere kun la islamo kaj ne kun kristanismo. Tamen regiono de Proksima Oriento estas la lulilo de kristanismo, ĉar eventoj de nia historio de la savo okazis precipe tie.

Multaj homoj nun demandas kiel eblas, ke en unu regiono, iam preskaŭ ekskluzive kristana, hodiaŭ estas kristanoj nur iom pli bagatela minoritato.

Redukto de kristana loĝantaro havas diversajn kaŭzojn: parte ili troviĝas en la pa sinteco, sed parte ankaŭ en la estanteco.

La unua granda malaltigo estis certe ekapero de islamo, kiu ekde la jaro 622 post Kristo ĉiam pli kaj pli disvastiĝis. Tio okazis ne ĉiam per glavo, sed tio havis diversajn kialojn. Kristanoj estis parte devigitaj pagi specialajn impostojn. Ĉar ili tion ne volis, multaj el ili konvertiĝis unue nur ŝajne al la islamo, tamen post kelkaj generacioj el ŝajne konvertigitaj mahometanoj iĝis veraj mahometanoj. Alia problemo estis certigo en la kredo. En la 7-a jarcento estis interne de kristanismo diversaj fluoj, kiuj ne povis parte identiĝi kun dogmoj, ekz. instruo pri la Sanktega Triuno [Trinitato]. Por ĉi tuj homoj estis multe pli simpla la instruo de islamo, bonvena alternativa elekto. Kompreneble ĉiam denove montriĝis ankaŭ, ke kristanoj sub minaco de perforto konvertiĝis al islamo.

Tamen ĝis la komenco de pasinta jarcento estis en multaj landoj de la Proksima Oriento ankoraŭ konsiderindaj kristanaj grupoj de loĝantaro, kiuj dum la pasintaj jardekoj draste malpliiĝis. Kaŭzoj de tio estas vere diversaj. Multaj kristanoj ne elmigris pro motivo de religia persekutado, sed surbaze de multaj politikaj konfliktoj (Izraelo / Pa lestino, intercivitana milito en Libano ktp.), aŭ pro ekonomiaj motivoj kiel eksterlandaj laboristoj (ekzemple kristanoj el Sirio dum la 60-aj kaj 70-aj jaroj). En Izraelon ekzemple revenis certa nombro, parto de kristanoj ne nur surbaze de politika situacio, sed ankaŭ pro forta enmigrado de judoj el la tuta mondo. Alia motivo, kialo de kontinua malkresko de la nombro de kristanoj estas pli alta nombro de naskiĝoj ĉe islamanoj kaj religiemaj judaj familioj.

Plua problemo estas en Izraelo ekzemple malavantaĝo de kristanoj surbaze de ilia araba origino kompare al juda loĝantaro. En palestina teritorio suferas kristanoj sa me kiel muzulmanoj sub grandaj socialaj malfacilaĵoj kiel konsekvenco de izraela – palestina konflikto. En Egiptio kristanoj ĉiam denove troviĝas inter konfliktoj de interna politiko (armeo kaj Muzulmanaj Fratoj), por kiuj ili estas kiel religia minoritato ofte celo de perforto (oni rememoru pogro mon el aŭgusto 2013). En Sirio malmultiĝis kristanoj konscie pro persekutadoj pere de islamaj milicioj (IS), aŭ suferas ankaŭ en ĝis nun ankoraŭ “sekuraj” teritorioj kaŭze de intercivitana milito.

Multaj arabaj kristanoj ne sentas sin plu sekuraj en iliaj patrujoj, ĉar registaroj de iliaj landoj ne povas aŭ ne volas garantii sufiĉan protekton. Ili suferas pro sociaj malfacilaĵoj kaj ĉiam pli forta premo pere de radikalaj muzulmanoj.

La kristanoj de Oriento bezonas pro tio nian subtenon. Preĝoj, monoferoj, nia solidareco kun kristanoj kaj politika premo je unuopaj landoj estas ununura ŝanco, por ke la lulilo de la kristanismo ne iĝu tute malplena kaj ne prezentiĝu nur kiel muzeo.

Laŭ Generalkommissariat des Hl. Landes en Vieno prilaboris Jitka Skalická, Romo

al la indekso


   LA SINJORINO KAJ PATRINO DE ĈIUJ POPOLOJ

Sinjoro Jesuo Kristo, Filo de la Patro, sendu nun Vian Spiriton sur la teron. Loĝigu la Sanktan Spiriton en la korojn de ĉiuj popoloj, por ke ili estu gardataj kontraŭ degenero, katastrofo kaj milito. La Patrino de ĉiuj popoloj, kiu iam estis Maria, estu nia propetantino. Amen. (Kun eklezia aprobo, 1.7.1951.)

En la jaroj 1945-1959 akceptis Ida Peerdeman (1905-1996), oficistino el Amsterdamo, 56 revelaciojn de la Virgulino Maria kiel Sinjorino kaj Patrino de ĉiuj popoloj. La dioceza episkopo Mons. J. M. Punt aprobis la 31-an de majo 2002 la superna turan karakteron de la revelacioj. Ekzistas do ebleco senprobleme, libervole, laŭ propra konscienco honoradi Dipatrinon kiel Sinjorinon kaj Patrinon de ĉiuj popoloj.

Maria aperas staranta antaŭ la kruco de sia Filo, kun kiu Ŝi estas profunde unuigita en suferado. El ŝiaj manoj eliĝas tri radioj de graco, redempto kaj paco por ĉiuj popoloj. Tiujn ĉi donacojn fontantajn el la kruco de Kristo povas Maria disdonadi al tiuj, kiuj ĉiutage preĝas tiun revelaciitan preĝon – aŭ antaŭ la kruco aŭ antaŭ tiu ĉi bildeto. La Sinjorino diris: “Tiu ĉi preĝo estis donita por la savo de la mondo. Tiu ĉi preĝo estis donita por la konvertiĝo de la mondo. Preĝu tiun ĉi preĝon dum kiu ajn agado. Vi eĉ ne scias, kiel tiu ĉi preĝo estas granda kaj grava antaŭ Dio. Estu vi kie ajn, alvenadu al la Sinjorino de ĉiuj popoloj.”

Koncerne la sencon de la vortoj “kiu iam estis Maria” diris la Dipatrino mem: “Multaj homoj konis Maria-n kiel Maria-n. En tiu ĉi nova epoko, kiu estiĝas, mi volas iĝi Sinjorino de ĉiuj popoloj, tion komprenas ĉiu.” La preĝo neniel neas, ke Maria estas ĉiam Maria, sed per konvena maniero akcentas la universalan patrinecon donacitan al Ŝi de Jesuo.

La Dipatrino promesas, ke Ŝi donacos al ĉiuj popoloj de la mondo veran pacon, ke ekestos nova epoko, ĝis kiam estos proklamita la lasta dogmo de Maria pri Maria Kunsavantino, Perantino kaj Propetantino. “Mi alvenas, por unuigi ĉiujn naciojn en la Spirito, en vera Sankta Spirito.”

Adreso de kapelo de la Sinjorino de ĉiuj Popoloj: Diepenbrockstraat 3, NL-1077 VX Amsterdam, Nederlando (www.de-vrouwe.net, www.laudate.org)

al la indekso


  REMEMOROJ EL MIA EKSLABORLOKO (Por enpensiĝo)

Foje dimanĉe nokte en februaro 1996 enlitiĝinte mi longe ne povis ekdormi (kutime mi ekdormadis rapide), tial ĉirkaŭ la 22-a horo mi prenis la Biblion, kiu ĉiam kuŝis ĉe mia lito, kaj mi ĝin malfermis en nedifinita loko. Kaj mi trafis paĝon, kies teksto priskribas riĉaĵon: „Ne provizu al vi trezorojn sur la tero, kie tineo kaj rusto konsumas, kaj kie ŝtelistoj trafosas kaj ŝtelas; sed provizu al vi trezorojn en la ĉielo, kie nek tineo nek rusto konsumas, kaj kie ŝtelistoj nek trafosas nek ŝtelas; ĉar kie estas via trezoro, tie estos via koro.“ (Mat 6,19-21 ).

Traleginte tiun paĝon, mi elŝaltis tablan lampon kaj provis ekdormi, ĉar lunde mi ĉiam havis tiom multe da laboro, ke mi ankoraŭ devis du horojn kromlabori post fiksita labortempo. Kaj nepovinte ekdormi, denove mi enŝaltis lampon, la horloĝo montris noktomezon, kaj mi denove prenis la Biblion kaj hazarde malfermis ĝin ĉe la psalmo 37. Tie estas k.a. jena frazo: „Pli bona estas la malmulto, kiun havas virtulo, ol la granda havo de multaj malpiuloj...“ (Psa 37,16; tre esenca, instrua psalmo).

Traleginte tiun psalmon mi denove elŝal tis tablan lampon provante ekdormi, ĉar mi sciis, ke lunde en mia laborloko – en laboratorio mi havos multe da laboro. Mi ne komprenis, kial tiunokte mi ne povas endormiĝi. Ĉar post pluaj provoj ekdormo ne okazis, tial mi ekpensis: kial mi do vane kuŝu, estus pli bone ankoraŭ legi la Biblion. Denove mi enŝaltis lumon, kaj la horloĝo jam montris la kvaran horon. Mi denove malfermis la Biblion en hazarda loko. Ne plu mi precize memoras, pri kiu psalmo temis, nur mi memoras, ke en tiu psalmo ankaŭ estis aludita riĉaĵo: „Ne enviu al riĉuloj...“ Traleginte tiun psalmon mi denove elŝaltis lampon kaj iom mi estis endormiĝinta ĝis la 6-a horo. Matene veninte en laborejon (mi laboris en mikrobiologia laboratorio de bierfabriko „Kalnapilis“), kiel kutime mi preparis ujojn por sterilizado, enŝaltis sterilizatoron, el ŝranko prenis kaj enmetis en korbon sterilizitajn botelojn, boteletojn, aliajn ilojn kaj foriris en la fermentacian fakon preni specimenojn de produktoj, kiujn mi devis kontroli dum biera teknologia proceso. Tie mi renkontis la fakestrinon Veronika, kiu min demandis: „Ĉu vi nenion scias pri via estrino?“ Kaj mi ekmirinte demandis: „Do kion mi devas scii?“ Tiam Veronika diris al mi, ke ĉi-nokte forbrulis la domo de la estrino. Mi estis ŝokita. Pli malfrue mi eksciis, ke la domo ekbruliĝis eble pere de la kamentubo de finna saŭno konstruita en tiu ĉi domo, kaj la tuta familio tiutempe estis en la saŭno. Kaj la incendio komencis ĝuste ĉirkaŭ la 22-a horo! Kia koincido kun tekstoj el la Biblio!

Eble en la jaro 1997 aŭ 1998 la eksterlandaj posedantoj de bierfabriko (el Svedujo) petis nin respondi anoniman demandoliston. Inter la demandoj estis ankaŭ demando pri la salajro, ĉu ĝi estas sufiĉa aŭ tro malalta. Tiam mi pripensis, ke mi ne havas superan kleriĝon, mi estas fininta nur teknikan mezlernejon de nutraĵa industrio kaj laŭ mia kleriĝo la salajro de 800 lidoj estis por mi tiutempe sufiĉa. Kaj tiel mi respondis en la anonima demandolisto. Post kelkaj monatoj estis esplorkontrolitaj la salajroj de ĉiuj laborantoj. Kiel al aliaj laboristinoj de laboratorio, ankaŭ mia salajro estis plialtigita. Ankoraŭ post unu monato, kiam mi venis transpreni la salajron, la kasistino donis al mi pli multe da mono; mi tuj diris al ŝi, ke ŝi eraris – tro multe ŝi donis al mi. Kaj ŝi respondis: “Ĉu vi ne scias, ke por vi kaj ankaŭ por alia specialisto la duan fojon estis pligrandigita la salajro?” Mi vere tion ne sciis, ĉar tiutempe la estrino – kemiistino de la laboratorio verŝajne koleris, ke al aliaj koleginoj, ankaŭ finintaj nur la teknikan mezlernejon, la salajro restis ne plialtigita. Mi opiniis, ke estis pritaksita mia sperto akirita en mikrobiologiaj laboratorioj de aliaj fabrikoj de nutraĵa industrio (dum pli ol 20 jaroj).

Rememoris Valdone Skujienė, Litovio

al la indekso


   NE SERĈU PRUDENTON ĈE ALIULO

En Makedonio estis kutimo, ke infanoj forportadis siajn maljunajn kaj malsanajn parencojn en montaron, kie ili restigis ilin por plua sorto.

Foje okazis al filo, kiu forportis sian patron al montaro ĉi tio: „Filo, ne lasu min sur tiu ĉi loko, ĉar ĉi tie mi lasis morti mian patron,“ diris lia patro.

Subite venis en lian kapon pensaĵo, ke ankaŭ post eble tridek jaroj lin tiel liaj infanoj portos al tiu ĉi loko. Li do revenis kun sia patro, kaj kaŝis lin en sia domo. Ekde tiu tempo li bone prosperis. La scivolemaj najbaroj demandis, kiu konsilas al li. Li malkaŝis al ili, ke li restigis sian patron en sia hejmo.

Jaroslava Hamajdová

 al la indekso


  BABILEMECO

Iuj homoj devas seninterrompe paroli – babilaĉi, „draŝi sengrajnan pajlon“. Ili allasas neniun paroli, ĉar ili antaŭtimas neceson enpensiĝi: pri si, socio, en kiu ili vivas, kiel kondutas iliaj infanoj, kiel enviciĝi inter laborantajn civitanojn en sia loĝloko, kiel fari ion senprofite al sia proksimulo ktp. Ofte ili parolaĉas tiel longe, dum ne elĉerpiĝas en ilia menso iu ideo, sed tiam ili preferas rapide ien forkuri!

Kiel utilus al homoj, loĝlokoj, ŝtatoj, se ni parolus nur objektive, klare kaj koncize.

 Jaroslava Hamajdová

al la indekso


  JUNAJ HOMOJ

Daŭre ni vidas (en trajno, buso, tramo ktp.) gejunulojn kun „dratoj en oreloj“ aŭ skultantaj radion aŭ “saĝan” telefonaparaton kaŝitan en poŝo aŭ dorsosako. Ili tiamaniere sin izoligas de sia ĉirkaŭaĵo, por sin obtuziĝi per ia muziko. Tiuj transporteblaj aparatoj kun etaj aŭskultiloj estas bona rimedo, kiu malhelpas aŭskulti tion, kio okazas en la ĉirkaŭo, kio la homon eble nervozigas kaj ĉagrenigas. Ili aŭskultas ĉion, por ne priatenti aliulojn.

Sed tiuj aparatetoj forkondukas en izolitecon, kreas egoismulojn, kiuj dediĉas sin nur al si mem. Sed ekzistas la aferoj, kiujn la homo devas aŭdi, eĉ se ili al li ne plaĉas.

Jaroslava Hamajdová

al la indekso


  LA HOMA VIVO ESTAS MALLONGA

La vivo rapide forpasas kiel akvo en la rivero. Ni naskiĝis, la gepatroj edukas nin, ni finas studadon aŭ ellernas metion kaj laboras. Ni monŝparas, por aĉeti loĝejon aŭ konstrui domon. Sekvas la geedziĝo kaj venas infanoj. Ni zorgas pri la infanoj, pagas ilian lernejan kleriĝon, aĉetas ekipaĵon kaj strebas ilin en la kazo de bezono finance subteni.

Kiam la infanoj jam havas ĉion nece san por funkcio de sia familio, ni konstatas, ke ni maljuniĝis, ofte malsanas kaj emeritiĝas. Restas nur ekĝemeti: Kiel la surtera vivtempo rapide pasis!

Firman sanon, Dian benon kaj deziron de ĝojo pro la infanoj al vi ĉiuj!

 Jaroslava Hamajdová

al la indekso


  EDUKO

Kreado de fundamento de kredo, amo, saĝeco, vivo laŭ la Dekalogo devas troviĝi en familio. Se gepatroj ne kondukas siajn infanojn al la kredo je Dio (malgraŭ tio, ke ili akceptis sakramentan geedzecon kaj baptigis siajn infanojn) kaj lasas tion nur (ekde ilia infanaĝo) je ilia decidiĝo, estas tio esence malbone. Kiel povas malgranda infaneto, nesufiĉe prudenta pri si decidiĝi? Tial okazas precipe en familioj de inteligentuloj, ke la infanoj jam en la 13-a vivjaro troviĝas en grupo de infanoj, kie oni praktikas diablan ludon – elvokon de spiritoj kaj kie la infanoj de la 14-a ĝis la 18-a vivjaro forkuras el hejmo. Ili serĉas tion, kion ili en la familio ne trovis. Ofte ili enfalas en la plej malbonan medion, el kiu ofte estas malfacila eskapo.

Gepatroj devas ekde infanaĝo direktigi siajn infanojn al laboremo, respekto al proksimuloj, respondeco kaj tion precipe al si mem. En tiaj familioj ne ekzistas mensogo, pigro, malordemo kaj malŝparo de tempo pro aferoj nedignaj de homo.

 Jaroslava Hamajdová

al la indekso

 


  Anekdotoj kaj humuraĵoj el la vivo de Johano Paŭlo la Dua

J J J

Erarigis hundeton kun.... Papo

Volante ekfari plezuron al la Sankta Patro, multaj homoj klopodadis eklerni iom da vortoj en la pola lingvo. Estas ankaŭ tiuj, kiuj volas sufiĉe bone ekposedi tiun ĉi lingvon. Unu el prelatoj havigis al si la ABC-libron kaj komencis intensive lerni la polan lingvon. Iun tagon, renkontante Johanon Paŭlon la Duan sur koridoro, li volis ekmontri sian scipovon de la pola kaj li salutis la Papon per la vortoj: “Jak się czuje piesek?” (Kiel fartas hundeto?) La Papo unue ekrigardis lin surprizita kaj pli poste res pondis ŝerceme: “Ŭa, ŭa, ŭa!

 J J J

Sankta Patro devas esti sana!

Johano Paŭlo la Dua ordonis konstrui en sia somera rezidejo en Castel Gandolfo naĝejon. Kiam oni atentigis lin je la kostoj de tiu ĉi entrepreno li respondis: “Kiam la papo mortos, tio kaŭzos pli grandajn elspezojn. Sankta Patro devas esti sana kaj lerta.”

 J J J

Naskiĝtagfesto

Kardinalo Roger Etchegary: “Mi ne dubas, ke Karolo Wojtyła lige kun sia 75-a naskiĝtago faris en siaj pensoj »la pilgrimon al fontoj,« al Wadowice, la rivero Skawa, montarĉeno Beskidoj. Johano Paŭlo la Dua diris al Johano Gawroński, la ĵurnalisto de “La Stampa:”: “Mi tie elkreskis. Mi ĉi tien alportis la tutan historion, kulturon, spertojn, la polan lingvon... La gepatran lingvon oni povas anstataŭigi per nenio.

El pola lingvo esperantigis Stanisław Śmigielski
(Fonto: http://www.wck.wadowice.pl)

 al la indekso


 Vortoj adresitaj al la membroj de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio

Milí bratři a sestry, snad také konstatujete jako já, že čas nesmírně ubíhá. Krásný měsíc máj, zasvěcený Panně Marii Královně máje, je zde, příroda se odívá zelení a květenstvím. Je to nádhera, nesmírný opakující se zázrak Boží, který si často ani neuvědomujeme.

V dubnu skupinka šesti členů naší sekce se zúčastnila velmi úspěšné a duchovně bohaté akce – Biblických dnů v polském městě Vratislavi (Wrocław), a už se rychle blíží víkendové setkání od 26. do 28. června na Svaté Hoře u Příbrami, které pořádá naše sekce IKUE. Několik přihlášek na tuto akci již přišlo. V příloze Vám posíláme přihlášku na toto setkání. Přihlásit se také lze elektronickou poštou. Přihlášku ve formátu PDF nebo DOC (Word) si můžete stáhnout z této internetové stránky naší sekce: http://www.ikue.org/cz/svatahora/svatahora.htm Úhrada za nocleh a stravu a přihlašovací poplatek (50 Kč) se realizuje na místě po příjezdu na Sv. Horu. Ceny jsou uvedeny v minulém čísle Dio Benu, nebo na uvedené internetové stránce naší sekce. Prosím o co nejrychlejší zaslání přihlášky, abychom mohli vše řádně připravit. Věřím, že toto setkání u Panny Marie Svatohorské bude pěkným zážitkem.

Kdo má zájem o esperantskou Bibli (kompletní, včetně deuterokanonických knih, vydanou vydavatelstvím Kava-Pech v roce 2006) a o publikaci Konciza Historio de Kristanismo (rovněž vydaná vydavatelstvím Kava-Pech v roce 2014), může je ode mne získat za úhradu poštovného a libovolný finanční příspěvek naší sekci. Esperantskou Bibli v opravdu krásném provedení (tento poklad) by měl nejen vlastnit, ale také používat každý aktivní člen naší sekce. Tato ojedinělá možnost získat takto tyto publikace (z omezeného počtu výtisků) se jistě nebude opakovat.

Na setkání s Vámi na Svaté Hoře se těší výbor IKUE-sekce a Váš bratr Miloslav Šváček.

al la indekso


  NI KONDOLENCAS

Dimanĉe la 22-an de februaro transpaŝis la sojlon de la eterneco en la aĝo de 83 jaroj nia fratino Otilie Adamíková, edzino de nia IKUE-frato František Adamík († 5.7.2013). La funebran meson en la 26-a de februaro en la preĝejo de s-ta Mikaelo en Přerov kuncelebris naŭ pastroj kaj unu diakono. La entombigan ceremonion de sia patrino okazigis ŝia filo - jezuita pastro Jan. Fratino Otilie kun sia edzo kaj filinoj partoprenis la IKUE-tendarojn okazintajn en la sepdekaj jaroj en la vilaĝo Herbortice, Ĉeĥio. Ambaŭ restis membroj de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio.

En la aĝo de 90 jaroj forlasis nin longjara ĝisfine fidela IKUE-ano kaj membro de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio frato Karel Krejčí el Stará Vožice. Li mortis post longa malsano la 10-an de februaro 2015. La funebra ceremonio okazis la 16-an de februaro en la preĝejo de Naskiĝo de la Virgulino Maria en la vilaĝo Hlasivo. Al lia frato Jan kaj bofilino Martina – la membroj de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio ni sincere kondolencas

Ni preĝu: Ripozon eternan donu al ili, Sinjoro, kaj la senfina lumo lumu al ili. Ili ripozu en paco. Amen.

al la indekso


 Monkontribuaĵoj ricevitaj por IKUE kaj la Ĉeĥa IKUE-Sekcio

Monkontribuaĵoj ricevitaj por IKUE kaj la Ĉeĥa IKUE-Sekcio de la 21.1.2015 ĝis la 20.4.2015: Baierová Bohumíra, Baťová Hana, Bendová Marie, Bradová Zita kaj Luděk, Duda Josef kaj Drahomíra, Duda Jan, Grimová Magdaléna, Hamajdová Jaroslava, Chodníček Jaroslav, Karhan Jaroslav, Kopecká Ludmila, Kóbor Lajos, Kovář Jan, Kovařík Jan, Krejčíř Antonín, Łaba Marian, Láni Ladislav, Nosek Václav, Obruča Jan, Petrík Pavol, Ratajczyk Jeremiasz, Rytíř František, Škrňa Ladislav, Smělý Milan, Sobol Bogusław, Vyklická Marie. Tre koran dankon!

al la indekso


 DIO BENU

DIO BENU Vydavatel: IKUE-Katolická sekce Českého esperantského svazu. Adresa redakce: IKUE-Katolická sekce ČES, Tršická ul. 6, CZ-751 27 Penčice. Zodpovědný redaktor: Miloslav Šváček, tel. 732 420 675, e-mail: m.svacek@seznam.cz. Bank. spojení: FIO banka, a.s., Přerov, číslo účtu: 2700247564/2010. Registrační číslo MK ČR: E 12647. Ročník 2015 (25) - číslo 2 (98).

ISSN 1803-8387

La enhavo de la artikoloj de aŭtoroj ne ĉiam devas koheri kun opinioj de la redaktantaro.

al la indekso