Dio Benu numero 83-3/2011

al la arkivo de jarkolektoj 1991-2014

 


 ALPAROLO DE LA PREZIDANTO

Karaj gefratoj, rapide pasas tempoperiodo, en kiu ĉiujare okazas la plej gravaj aranĝoj ne nur de nia katolika E-movado, sed ĝenerale ankaŭ de ĉiuj ceteraj aranĝoj de la E-movado. Maje okazis sukcesa kaj bela renkontiĝo de la katolikaj esperantistoj en slovakia urbo Nitra, kiun aranĝis Slovaka IKUE-Sekcio. Julie okazis tre sukcesa, bela kaj spirite riĉa 64-a Kongreso de IKUE en kroatia ĉefurbo Zagrebo danke al ĝia ĉefaranĝantino fratino Marija Belošević – vicprezidantino de IKUE loĝanta en tiu urbo. Pri tiuj ĉi ambaŭ sukcesaj okazintaj aranĝoj aperas informoj sur la paĝoj de tiu ĉi numero de nia revuo. Dum la zagreba kongreso la kongresanoj povis pli proksime konatiĝi kun eklezia vivo en Kroatio, renkontiĝi kun kelkaj ekleziaj personoj kaj viziti gravajn lokojn en la regiono de Zagrebo ligitajn kun la katolika eklezio en Kroatio. En venontaj numeroj de nia revuo indas ankoraŭ reveni al tiuj ĉi gravaj lokoj por multaj el ni ĝis nun nesufiĉe aŭ tute nekonataj.

En la monato majo tuŝis nin ankaŭ malĝoja sciigo pri morto de karega ĉefepiskopo de Hradec Králové – Mons. Karel Otčenášek, kiu dum lasta dudekjara ekzistperiodo de nia Ĉeĥa IKUE-Sekcio estis ĝia protektanto ne nur formala, sed efektiva, kiel vi povas legi sur la sekvaj paĝoj priskribintaj koncize lian biografion. Certe li plu restos nia nune jam elĉiela protektanto kaj helpanto.

Karaj gefratoj, ankoraŭ unu grava aranĝo atendas nin, al kiu vi estas kore invitataj. Temas pri septembra renkontiĝo organizata fare de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio, kiun povas partopreni ne nur niaj sekcianoj, sed ĉiuj, kiuj deziras en amikeca kaj frateca medio travivi belajn semajnfinajn tagojn de la 9-a ĝis la 11-a de septembro en Žirovnice. Ne hezitu kaj partoprenu ĝin.

Kore vin salutas kaj Diajn benojn deziras via frato Miloslav Šváček.

al la indekso


 LA KOMUNECO

Se ni serĉos la plej profundan signifon de la nocio “komuneco”, ni atingos la ekkonon, ke Dio, la kreinto de la mondo kaj la homo, estas UNUSOLA EN TRI PERSONOJ. Lia unueco ne estas soleco eĉ ne izoliteco, sed komuneco de la personoj en perfekta vivharmonio de la vivo kaj amplena komunikeco.

Ankaŭ la homo kreita laŭ bildo de Dio devas serĉi plenigon de sia vivo en la amo, komunikado, unueco kun la aliuloj. Li devas batali kontraŭ egoismo kaj fikso de la rigardo en si mem kaj en siajn interesojn, li devas superi emon al fremdiĝo, indiferenteco kaj memameco, devas transkreski en pli altan unuecon de la homoj, kiujn kunigas bono de Dio, vero kaj amo.

Kuniĝi povas eĉ malbonaj homoj, krimuloj aŭ teroristoj, ili povas krei perfekte organizitan societon, sed neniam komunecon, amikecon en ĝusta senco de la vorto.

Ni imagu la vortojn de Jesuo pri la amikeco, kiu nin tiel devoligas:

“Neniu havas amon pli grandan ol tiu, kiu demetus sian vivon por siaj amikoj. Vi estas miaj amikoj, se vi faras tion, kion mi al vi ordonas. Mi jam ne nomas vin sklavoj, ĉar sklavo ne scias, kion lia sinjoro faras. Mi nomis vin amikoj, ĉar ĉion, kion mi aŭdis de mia Patro, mi sciigis al vi...” (Joh 15, 13-15).

Dio estas amo, amiko. Li amas nin. Li volas, ke ankaŭ ni reciproke amu nin per la sama amo, per kiu Li amas nin.

Ĉie tie, kie plifortiĝas inter la homoj rilatoj de komprenado, fido, senprofitema helpo, amo kaj pardono, tie estas des pli intensive ĉeestanta kaj aganta Dio, ĉar la amo estas lia esenco.

En familio, en lernejo, en laborejo, dum ekskurso kaj en ceteraj vivsituacioj ni troviĝas en komuneco. Komplikeco de la karakteraj tipoj kreas konstante novajn konstelaciojn de la interhomaj rilatoj. La komuna tasko de la kristanoj devas esti senĉesa klopodo vidi ĉiun per rigardo de Kristo kaj ami lin per lia koro.

“Ami la proksimulon signifas vidi lin tiel, kiel lin volas Dio” (F. M. Dostojevskij).

Episkopo Josef Hrdlička

al la indekso


 MORTIS ĈEFEPISKOPO MONS. KAREL OTČENÁŠEK
Patrono de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio

Traigita per la amo al siaj diocezanoj, nerimarkeble, en kvieto nokte en la 23-a de majo 2011, forvokita de sia suferado, obeeme malproksimiĝis el sia amata sanktspirita diocezo, por reen fordoni al la ĉiela Patro riĉajn fruktojn de sia vivo, Lia Ekscelenco Monsinjoro Karel Otčenášek, ĉefepiskopo – emerita episkopo de Hradec Králové.

Ĉefepiskopo Karel Otčenášek naskiĝis la 13-an de aprilo 1920 en České Meziříčí. En la jaro 1931 li foriris en Pragon, kie li studis en ĉefepiskopa gimnazio en Praha-Bubeneč. En la jaro 1939 li komencis studi teologion en Hradec Králové, antaŭ eksplodo de la dua mondmilito li iniciate de episkopo Mořic Pícha foriris en Romon, kie li abiturientiĝis en Laterana Universitato atinginte licencion de teologio (ThLic.). En Romo li sacerdotiĝis la 17-an de marto 1945.

Post reveno hejmen Karlo Otčenášek praktikadis servon de kapelano en Týnec nad Labem kaj en Horní Roveň apud Pardubice kaj kiel administratoro en Žamberk. En la jaroj 1949 kaj 1950 li plenumis funkcion de vicrektoro de dioceza seminario en Hradec Králové kaj post ĝia likvido en la jaro 1950 li dum nelonga tempo plenumis animzorgan servon en Vrchlabí.

Ekde la 15-a de novembro 1949 li estis vicrektoro de la porpastra seminario en Hradec Králové. La 30-an de aprilo 1950 li akceptis en kapelo de sankta Karlo Boromeo en Hradec Králové episkopan ordinon sen tiam necesa ŝtata konsento kaj mallonge post tio li estis malliberigita. En la jaroj 1951-1962 li estis fare de komunista reĝimo de tiama Ĉeĥoslovaka Socialisma Respubliko malliberigata pro ŝtatperfido (en Pardubice, Hradec Králové, Mírov, Leopoldov, Kartouzy kc.). Post liberlaso li unue laboris en diversaj manlaboroj (ekde la jaro 1962 ĝis la jaro 1965 li estis laboristo en laktofabriko en Opočno), kaj sekrete li plenumis pastran servon, pli poste li komencis praktikadi animzorgan pastran servon oficiale (1965-1968 en Trmice, 1968-1973 en Hradec Králové - Plotiště nad Labem, 1973-1990 denove en Trmice). En julio 1968 li estis juĝe rehonorigita kaj verdikto el kvindekaj jaroj nuligita kiel kontraŭleĝa.

Nur post la jaro 1989 li povis transpreni episkopan postenon, por kiu li estis destinita jam antaŭ 40 jaroj. La 27-an de januaro 1990 li estis oficiale enoficigita kiel 23-a sideja episkopo de diocezo Hradec Králové kaj kiel sideja episkopo li estis ĝis la 26-a de septembro 1998, kiam lin anstataŭis episkopo Dominik Duka OP. Kadre de Ĉeĥoslovaka Episkopara Konferenco li fariĝis prezidanto por klerikularo kaj prezidanto de komisiono Justicia et Pax de Ĉeĥa Episkopara Konferenco. Pro liaj meritoj lin Papo Johano Paŭlo la Dua, kiel personan amikon, en la jaro 1998 nomumis per persona titolo de ĉefepiskopo.

En la jaro 1995 li ricevis Ordenon de 1-a kategorio de Tomáš Garigue Masaryk. Li sin engaĝiĝis en sendamaĝigo de politikaj malliberuloj kaj priskribo de iliaj biografioj.

La ĉefepiskopo Karlo, prave nomata martiro de la komunista regado, estis patrono de la Ĉeĥa Sekcio de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista. En la jaro 1990, post renovigo de ekzisto de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio, li volonte akceptis patronecon super ĝi. Sepfoje li vizitis nian IKUE-tendaron en Sebranice, por celebri esperantlingvan sanktan meson kaj por kuraĝigi la tendaranojn. Ankaŭ la tendaranoj je lia invito pilgrime vizitis katedralon de la Sankta Spirito en Hradec Králové, kie li celebris por ili esperantlingvan sanktan meson. Pro malsano li ne povis veni al la 48-a IKUE-kongreso okazinta en Olomouc 1995, sed sendis tien sian esperantlingvan homilion. Okaze de pilgrimo al Sankta Hostýn de la kongresanoj de la 55-a IKUE-kongreso okazinta 2002 en Kroměříž, li ankaŭ venis tien, por celebri esperantligve sanktan meson por la kongresanoj. Kaj en la jaro 2006 li, kvankam malsana, okazigis lacigan vojaĝon al Velehrad, kie okazis 59-a IKUE-kongreso, por tie celebri fine de la kongreso dankan sanktan meson. Ĉiam li memoris pri nia IKUE-sekcio, sendante kristnaskajn kaj paskajn bondezirojn. Lasta bondeziro de li ricevita estas la ĉi-jara paska. Certe li jam ĝuas feliĉon en brakumo de la ĉiela Patro kaj tutcerte elĉiele li plu helpados al ni.

La ĉefcelebranto de la meso por la mortinta patro ĉefepiskopo Karlo vendrede la 3-an de junio en Katedralo de Sankta Spirito en Hradec Králové estis tiea episkopo Jan Vokál. Lastan adiaŭon kun ĉefepiskopo Karlo ĉeestis apostola nuncio Diego Causero, kiu tralegis leteron de la Sankta Patro Benedikto la 16-a, preskaŭ ĉiuj ĉeĥaj kaj slovakaj episkopoj, ankaŭ episkopo el Pollando kaj multnombraj pastroj. Ĉeestis ŝtataj kaj regionaj reprezentantoj kaj miloj da diocezanoj kaj ceteraj homoj amantaj lin.

Post la sankta meso la ĉerko kun la ĉefepiskopo Karlo estis elportita antaŭ la katedralon, kie la kredantoj povis laste adiaŭi kun li. Poste la ĉerko estis lokigita en la katedralan kripton.

Miloslav Šváček (parte transprenita el interreto)

al la indekso


  KAREL OTČENÁŠEK EN ÚSTÍ NAD LABEM-TRMICE

La 23-an de majo 2011 mortis ĉefepiskopo Karel Otčenášek en aĝo de 91 jaroj. Pri lia malfacila vivo, lia laboro, amo al la homaro kaj firma kredo oni jam multe skribis.

En tiu ĉi mia mallonga artikolo ne estas eble eĉ nur koncize mencii ĉiujn mejloŝtonojn de lia longa vivo. Mi rememoros nur kelkajn miajn kontaktojn kun li, kiuj tuŝas Esperanton.

Post longjara persekutado kaj arestado en Praha-Pankrác, Mírov, Leopoldov kaj Valdice la ĉeĥoslovaka komunista partio permesis al Karel Otčenášek reveni kiel administratoro al la pastra servo. Oni sendis lin en nordan Bohemion, kie la situacio de la katolika eklezio estis tre komplika. En 1965 li eklaboris en urbo Ústí nad Labem-Trmice. Li prizorgadis 20 preĝejojn kaj 5 paroĥejojn en la nordbohemia regiono. La fizika stato de ĉiu el tiuj ĉi konstruaĵoj estis priplorinda.

Malgraŭ ĉio ĉirkaŭ li baldaŭ kreiĝis rondo de kunlaborantoj, al kiu apartenis ankaŭ mia patrino Helena Novobilská kaj mia fratino RNDr. Jaroslava Waňková, CSc. Karel Otčenášek havis raran kapablon kunigi homojn al amika kaj laborema rondo.

Karel Otčenášek petis min kelkfoje korekti siajn leterojn, skribitajn en Esperanto al en- kaj eksterlandaj esperantistoj. Niajn kontaktojn baldaŭ malkovris kaj monitoris komunisma sekreta ŝtata polico (StB), pri kio mi sciiĝis nur post la revolucio en 1989, kiu forigis la 40-jaran regadon de komunistoj en nia lando.

Kun Karel Otčenášek kunlaboris sur la Esperanta kampo ankaŭ mia bopatro Jiří Kořínek, elstara ĉeĥa esperantisto, kiu tiam ankaŭ vivis en Ústí nad Labem.

Bedaŭrinde mi ne scias, kie kaj kiam Karel Otčenášek lernis Esperanton, kiun li pasive regis kaj konsideris ĝin taŭga perilo de la interhoma komunikado.

Rememorante tiun ĉi elstaran personecon ne nur de nia katolika eklezio, sed de la nacia vivo entute oni devas esprimi al li profundan dankon kaj daŭran estimon.

Por Dio Benu disponigis: Em. Prof. RNDr. Vlastimil Novobilský, CSc. Eksrektoro de J. E. Purkyně Universitato en Ústí nad Labem

al la indekso


 Leteroj de Episkopo Mons. JUDr. Ing. Jan Vokál, JU.D.

Okaze de episkopiĝo de Mons. Jan Vokál estis sendita al li nome de IKUE kaj la Ĉeĥa IKUE-Sekcio bondeziro kaj post morto de ĉefepiskopo Karel Otčenášek kondolenco. Jen dankleteroj de la nova sideja episkopo de Hradec Králové Mons. Jan Vokál.
 

Vážení přátelé,
jménem svým a jménem Biskupství královéhradeckého si dovoluji srdečně poděkovat za Váš soustrastný pozdrav k úmrtí našeho drahého Mons. Karla Otčenáška, arcibiskupa a emeritního biskupa královéhradeckého.
S přáním všeho dobra + Jan Vokál – biskup královéhradecký
V Hradci Králové dne 21. června 2011

Traduko de la letero: Karaj geamikoj, mianome kaj nome de Episkopejo Hradec Králové mi permesas al mi kore danki vin por via kondolenca saluto okaze de morto de nia karega Mons. Karel Otčenášek, ĉefepiskopo kaj emerita episkopo de Hradec Králové.
Kun deziro de ĉio bona + Jan Vokál – episkopo de Hradec Králové.
En Hradec Králové la 21-an de junio 2011

Traduko de la letero: Estimata sinjoro Šváček, permesu, ke mi kore danku por via bondeziro, per kiu vi esprimis al mi subtenon ĉe eniro en oficon de dioceza episkopo. Tre mi estimas vian bonan volon, grandanimecon kaj sindonecon.
Mi deziras al vi kaj al viaj proksimuloj ĉion bonan de la Sinjoro. Mi petas pri preĝo, por ke mi konfiditan servon plenumadu konforme al volo de Dio.
Volonte mi benas vin, en Kristo + Jan Vokál, episkopo de Hradec Králové.

al la indekso


 NI KONGRESIS SUB OMBRO DE LA KATEDRALO

La pasintjara 63-a Kongreso de IKUE okazis tuŝapude, do sub la ombro de la fama Baziliko de Sankta Koro en Montmartre en Parizo. La nunjara 64-a Kongreso de IKUE okazis dum la tagoj de la 16-a ĝis la 23-a de julio 2011 tuŝapude, do sub la ombro de la Katedralo de la Ĉielenpreno de la Virgulino Maria kaj sanktaj Stefano kaj Ladislao. La kongreso okazis en Supera Porpastra Seminario kaj la Ĉefdioceza Pastorala Instituto. La temo de la kongreso estis: “Vi estos malamataj de ĉiuj pro mia nomo. Kaj eĉ unu haro de via kapo ne pereos” (Luk 21, 17-18). Malgraŭ tio, ke la kongreson ne ĉeestis multnombra partoprenantaro, ĝi estis tre sukcesa kaj spirite riĉa, sperte organizata fare de vicprezidantino de IKUE fratino Marija Belošević, loĝanta en la kongresurbo. Certe bedaŭri sian neĉeeston prave povas tiuj, kiuj povinte ĝin ĉeesti, tamen rezignis pri ĝi.

La programo de la nunjara kongreso estis iom nekutima pro partopreno de multaj eksteraj prelegantoj. Malavantaĝo de tio estis necesa esperantlingva tradukado de iliaj prelegoj, kio konsumis kroman tempon, sed tiu ĉi malavantaĝo estis kompensita per interese riĉenhavaj prelegoj, kaj al la gravpostenaj prelegantoj tio montris utilecon de Esperanto kaj malfermitecon de IKUE.

La jam menciita Supera Porpastra Seminario, en kiu okazis la kongreso, estis fondita en la jaro 1563. Ĝia kompleta renovigo kaj interne kaj ekstere estis realigita inter la jaroj 2005 kaj 2007.

Antaŭ la dimanĉa posttagmeza inaŭguro de la kongreso okazis antaŭe trarigardo de la katedralo, en kiu la kongresanojn bonvenigis tiea rektoro. Poste sekvis en la katedralo rozaria preĝo ĉe la tombo de la beata Alojzije Stepinac kaj la inaŭgura sankta meso, kies ĉefcelebranto estis pastro Lajos Kóbor el Hungario (vidu foton kovrilpaĝe). La sankta meso estis ankaŭ dankesprimo por 50-jara datreveno de lia sacerdotiĝo. Poste sekvis en la kongresejo solena inaŭguro de la kongreso. La kongresanojn nome de zagreba diocezo salutis helpepiskopo Mons. Ivan Šaško (vidu foton kovrilpaĝe), kiu ĉeestis ankaŭ la sekvajn alparolojn aŭ prelegojn de la reprezentantoj de la katolikaj asocioj kaj movadoj. Sed jam matene okazis interesa prelego de emerita profesoro Ivan Golub pri “Kardinalo Ratzinger povus esti papo. Bona Papo. Memoroj kaj antaŭsentoj.” Al inaŭgura posttagmezo per siaj paroladoj kontribuis Prof. Branko Korbar, prezidanto de la Kroata Katolika Unuiĝo de Instruistoj pri “Katolikaj edukistoj dum la komunista periodo”, Đurđa Arbutina el Franciskana tria sekulara ordeno pri “Spirito de Asizo, 25 jaroj”, Prof. Jelica Stipaničev Mustapić el Kroata unuiĝo de la katolikaj flegistinoj kaj medicinaj teknikistoj pri “Sano, malsano, sufero en la mesaĝoj de la beata Johano Paŭlo la Dua”, Nikolina Delaš el Unuiĝo de la katolikaj skoltoj Jarmina pri “Skoltismo – vojo al dialogo kaj interkompreniĝo”, Miloslav Šváček, prezid. de IKUE pri “Atesto pri persekutado en iama Ĉeĥoslovakio”, sekvis bildprezento pri Martireco de s-ta Maksimiliano Maria Kolbe kaj fine la programo de muzikgrupo “RiM”.

Lunde okazis tuttaga pilgrimo al Ludbreg, kie okazis sankta meso en paroĥa preĝejo, kies ĉefcelebranto estis episkopa vikario Ivan Godina. Poste kune kun li okazis vizito de proksima kapelo kun lia parolado.

Post Ludbreg okazis vizito de Mariapoli en Križevci – urbeto kun regiona centro de la Fokolarmovado, vizito de grekkatolika katedralo kaj vizito de romkatolika katedralo.

Kaj lasta halto estis en Vrbovec, kie okazis vizito de Komunumo Cenacolo, en kiu sin liberigas de la drogkonsumado 50 junuloj. Kortuŝa estis atestado pri ilia malĝoja pasinteco. Kaj kortuŝa estis komuna rozaria preĝo dumpromene en la naturo kaj komuna kun ili vespermanĝo.

Tre kortuŝa ankaŭ estis la marda matena rozaria preĝo antaŭ bildo de Patrino de Ŝtonpordo, patronino de Zagrebo. Antaŭtagmeze okazis Ĝenerala Kunveno de IKUE, kiu kromalie ankaŭ aprobis kandidatojn por estraro de IKUE kaj prezidanta funkcio por plua kvarjara balotperiodo. Posttagmeze okazis pilgrimo al Krašić kun sankta meso en tiea preĝejo de Sankta Triunuo kaj kun vizito de memorĉambro, en kiu mortis beata martiro Kardinalo Alojzije Stepinac.

Post longa veturo en montara regiono ni atingis lokon Stojdraga kun vizito de grekkatolika preĝejo de s-ta Georgo kaj loka muzeo. Tie ni ankaŭ agrable subĉiele vespermanĝis.

Por pluaj prelegoj estis dediĉita merkreda tago, en kiu okazis prelego de Prof. D-ro Božidar Nagy, profesoro ĉe Filologia Fakultato de la Kompanio de Jesuo pri “Interreligia dialogo en la dokumentoj de la katolika eklezio” kaj “La beata Ivan Merz”.

Post li prelegis frato Pavol Petrík el Slovakio pri “Persekutado de la Grekkatolika Eklezio en Slovakio dum komunisma reĝimo kun speciala atento pri beataj martiroj Peter Pavol Gojdič kaj Vasil Hopko”.

Fratino Marina Stepanĉeva el Rusio prelegis pri “Katolikoj en Rusio”.

Kaj ankaŭ okazis pere de skajpo prelego de estrarano de IKUE Mons. Gabriel Anda el Kamerunio en Afriko, direktoro de tiea Radio Maria pri “Evangelizado per komunikiloj: ekzemplo de la Radio Maria en Kamerunio”.

Ĵaŭde matene okazis prelego de Sac. Tomislav Glavnik, OFMConv., eksperto pri kanona juro ĉe Papa Universitato de la Sankta Koro en Romo pri “Privataj laikaj organizoj en Eklezio”. Sekvis prelego de diakono Janos Kirsch pri “Hungaraj martiroj de la 20-a jarcento”.

Novpastro Dario Paviša prelegis pri “Kroatoj, kies procedoj por esti rekonataj kiel beatuloj kaj sanktuloj estas traktataj”. En la kapelo li post tio donadis al la kongresanoj novpastran benon.

Posttagmeze Miloslav Šváček projekciis prezentaĵojn pri la pasintjara 63-a Kongreso de IKUE en Parizo kaj Bibliaj Tagoj 2011 en germana urbo Werl. Frato Carlo Sarandrea, ĝenerala sekretario de IKUE okazigis interretan kurseton.

Post tio okazis vizito de Baziliko de la Plejsankta Koro de Jesuo, kie ni preĝis rozarion ĉe la tombo de beata Ivan Merz. Kaj vespere okazis amuzprogramo.

Vendrede realiĝis tuttaga pilgrimo al diocezo Sisak. Ĉefcelebranto en la katedralo estis episkopo Mons. Vlado Košić, kiu poste prelegis pri “Martiroj de la diocezo Sisak ekde s-ta Kvirin ĝis niaj tagoj”. Post komuna tagmanĝo la episkopo akompanis nin dum vizito al kelkaj urboj en lia diocezo.

Nu kaj sabate post rozaria preĝo kaj sankta meso en seminaria kapelo de la Plejsankta Koro de Jesuo kaj matenmanĝo finiĝis la 64-a Kongreso de IKUE. Speciala danko apartenas al ĝia ĉefaranĝantino vicprezidantino de IKUE Marija Belošević kaj al ĉiuj, kiuj iamaniere kontribuis al la sukceso de la kongreso kaj kadre de ĝi al spirite riĉa programo.

Miloslav Šváček

al la indekso


  LA 33-A ĈEBALTA ESPERANTISTA PRINTEMPO

De la12-a ĝis la 22-a de junio okazis en Mielno(apud Koszalin) la 33-a Ĉebalta Esperantista Printempo.Ĉijare partoprenis ĝin preskaŭ 80 personoj kun signifa procento da eksterlandanoj. Dum la ferio pastro Stanisław Stolz celebris E-lingvajn S. Mesojn dimanĉe la 19-an en la loka preĝejeto en Mielno kaj lunde la 20-an en la kapeleto de Dipatrino Trifoje Miriga (ŝenŝtataj monaĥinoj) sur Chełmska Monto en Koszalin.

Marian Łaba

al la indekso


 EŬROPO KAJ ĜIAJ IDEOLOGIAJ DIOJ

Rakonto pri „mene-tekel-ufarsin“ en libro de profeto Danielo estas sendiskute unu el la plej impresdonaj lokoj de Malnova Testamento. Ronald Barazon eliras el ĝi, kiam li en gazeto de Salzburgo skribas pri plua evoluo de Eŭropo, kiu lin prave plenigas per zorgoj.

Sed „kroma“ zorgo min plenigas, ke li ja citas tiun ĉi eventon, sed ne tion, kio antaŭis tiun „surskribon sur la muro“, kaj neglektas demandon pri pli profundaj kaŭzoj. Daniel nome rakontas malfermite en senco de motivado, kiel al „mene-tekel“ oni ĝisiris: Reĝo evidente eĉ ne por momento ekpensis pri tio, kial lia patro finis sian vivon je nivelo de besto: ĉar li apostatiĝis!

Sed Belŝacar, lia filo, daŭrigis en tio. Ankaŭ li adoris proprajn, pretigitajn diojn kaj eluzadis por siaj orgioj kun „vino, virinoj kaj kantado“ sanktecajn vazojn, kiujn lia patro forrabis en jerusalema templo! Meze de tia drinkorgio ekaperis mistera mano, kiu skribis sur la muro surskribon „mene-tekel-ufarsin“, kiun povas interpreti nur Danielo (Dan 5, 26s): „Dio kalkulis la tempon de via reĝado kaj metis al ĝi finon. Vi estas pesita sur pesilo kaj trovita tro malpeza. Via regno estas dividita kaj donita al Medoj kaj Persoj.“ La reĝo, pala kiel muro pro ektimego ĉe apero de la skribanta mano, klopodas tamen konservi bonhumoron kaj pridonacas Danielon. Sed jam estas malfrue. „Ankoraŭ samnokte estis Belŝacar, la reĝo de Ĥaldeoj, mortigita.“

Ĝis ĉi tien okazintaĵo el la libro de Danielo kun lia mesaĝo: apostato kondukas al pereo, ne restas sen sekvoj, ĝi estas signalo kaj averto, sed por responsuloj povas esti jam malfrue! Tial la demando por hodiaŭa Eŭropo: Ĉu ne povas esti la plej granda danĝero, kiu ŝvebas super nia Eŭropo, ankaŭ ĝia apostato? Kaj tiu apostato ne komencas nur tie, kie iu ne kredas je Dio, sed jam per forlaso de tio, kion oni pli antaŭe nomis „sana racio“. Nur ni konsciiĝu, kun kia ideologia malmolkoreco estas defendataj absurdecoj, ofte eĉ per politika potenco praktikata kontraŭ la homo: ĝi komencas per totalitaraj formoj de teorio de evolucio, per diigado de „hazardo“, kaj per tio per neado de racio en ekzistado, ĝi daŭrigas per transskribado de historio kaj antaŭ ĉio per negado de pli alta justeco ol estas justeco de la ŝtato!

Al herezo de neado de la racio apartenas nature ankaŭ “gender“-ideologio, legaligado de abortigoj, glorado de samseksemeco. Atako kontraŭ racio estas ankaŭ asertado, ke ĉiuj religioj estas egalgradaj, kio devas signifi la samon, kvazaŭ estas ĉiuj „indiferentaj“ kaj neniu povas validi, ĉar ekzistas nek vero nek „sana racio“!

Kiel aliel, kiam la veron havas Pilato kun sia skeptika demando, kio estas vero! Kontraŭ tiu, kiu sin defendas kontraŭ iu el tiuj al la racio kontraŭstarantaj ideologioj, ne estas uzitaj argumentoj, kiuj apartenus en la sferon de la racio kaj vero, sed li estas pli simple kaj pli efike senarmigita per morala kondamno, kiu ne bezonas pravigon!

Se la Eŭropo ne volas esti „pesita kaj trovita malpeza“, ĝi devas sin liberigi de siaj ideologiaj diaroj, kiuj estas same absurdaj, kiel dioj el metalo kaj el ligno en antikva mondo, kiuj estas por la homo eĉ pli danĝeraj.

Eŭropo devas esti preparita por rigardo al „mene-tekel“ sur siaj muroj kaj por lasi ĝin al si interpreti. De kiu? Mi diros tion aŭdace kaj provoke: De la katolika eklezio, kiu iĝis objekto de moda malestimo, sed kiun reprezentas per komisio de Jesuo Kristo Papo Benedikto la 16-a! Kion ni bezonas, tio estas reveno al Dio, kaj samtempe, se ne plej frue, al la sana racio! Donu Dio, ke ni estu savitaj antaŭ la sorto de Ĥaldeoj, kies „identeco“ estus por plua temo.

(Kath-net )

al la indekso


 MALPLENIĜIS PREĜEJOJ, PLENIĜIS MALLIBEREJOJ

Laŭ artikolo aperinta la 10-an de junio en ĉeĥa gazeto Lidové noviny (Popola gazeto), la malliberejoj estas troŝtopitaj. Ĉiu kvincenta ĉeĥo estas malliberigita. Oni do planas pligrandigi loĝkapaciton de la malliberejoj. Jam antaŭ sesdek jaroj, kiam uzurpis ŝtatpotencon komunistoj persekutantaj la eklezion, oni povis aŭdi proverbon: “Se malpleniĝos preĝejoj, pleniĝos malliberejoj.” Jes, ili dum sia regado certe sukcesis realigi tiun ĉi proverbon, sed la nuntempa fuŝita demokratio reganta per liberalismo kaj bazita sur konsumismo kaj ateisma relativismo tiuafere eĉ superis la periodon de la komunista firegado. La citita proverbo do pli ol centprocente nuntempe realiĝas. Do ne tro esperdona estonteco ne nur por nia lando, sed por la tuta Eŭropo, se en ĝi plu regos la nuntempaj malamikoj de kristanismo, sur kies radikoj Eŭropo elkreskis. La antaŭa artikolo ĝuste priskribas tiun ĉi problemon. Ankaŭ prelego de frato Inĝ. Jan Kalný en Nitra aludas ĝin.

Miloslav Šváček

 al la indekso


 MAJA IKUE-RENKONTIĜO EN URBO NITRA, SLOVAKIO

En lasta jardeko de la pasinta jarcento aŭ jarmilo ekzistis tradicio okazigi IKUE-renkontiĝojn alterne en Ĉeĥio kaj Slovakio. Lasta tiu ĉi renkontiĝo en Slovakio okazis en la jaro 2000 en la urbo Žilina. Ĉefaranĝanto de la renkontiĝoj en Slovakio estis frato Inĝ. Vladimír Němec. Post lia morto oni ne plu daŭrigis en la tradicio okazigi la IKUE-renkontiĝojn en Slovakio.

Pasintjare la slovakaj IKUE-anoj partoprenis la IKUE-renkontiĝon okazintan en urbeto Žirovnice en Ĉeĥio. Tie ekaperis ĉe ili ideo denove post 10-jara paŭzo okazigi la renkontiĝon en Slovakio. Tiucele estis elektita Misia Domo de Dipatrino en la urbo Nitra-Kalvario, kiun posedas Komunumo de Dia Vorto. La renkontiĝo okazis en semajnfinaj tagoj de la 27-a ĝis la 29-a de majo.

Vendrede posttagmeze la partoprenantoj atingis la Misian Domon. Per komuna vespermanĝo okazis oficiala komenco de la renkontiĝo. Post ĝi sekvis rozaria preĝo. Ekestis belega momento, kiam dum tuta rozaria mistero „Kiu Vin, Virgulino, en la ĉielo kronis“ la sunradio tra la fenestro iluminis nur statuon de la Virgulino Maria, kiu post finpreĝo de tiu ĉi rozaria mistero malaperis. Ĉu speciala amsigno de favoreco de la Virgulino Maria? Post la rozaria preĝo sekvis litanio de Loreto honore al Virgulino Maria – Reĝino de Majo, kaj post tio la esperantlingva sankta meso celebrita de pastroj Lajos Kóbor kaj Attila Szép alvenintaj el Hungario. La vespera programo estis dediĉita al projekciado de prezentaĵoj prilaboritaj de frato Miloslav Šváček pri lia decembra vizito de Milano kaj Bergamo en Italio, pri Bibliaj Tagoj okazintaj marte en Werl en Germanio kaj pri Vatikana Radio okaze de ĝia nunjara okdekjariĝo.

Sabate matene post la rozaria preĝo, sankta meso kaj matenmanĝo okazis tre interesa vizito de Burgo en Nitra, ĝia Baziliko de s-ta Emeram kaj Dioceza Muzeo de Episkopejo en Nitra.

Posttagmeze okazis Konferenco de Slovakia IKUE-Sekcio kun elekto de la sekcia komitato. La prezidantino de la sekcio iĝis fratino Mária Beláňová kaj komitatanoj Mária Tomašovičová kaj Pavol Petrík. La ĝisnuna prezidantino fratino Magda Šaturová iĝis honora sekcia prezidantino.

Post tagmanĝo alparolis la ĉeestantojn reprezentanto de Misia Domo, kaj fine li invitis nin viziti tre interesan Misian Muzeon.

Poste sekvis interesa prelego de frato Inĝ. Jan Kalný „Ĉu demokratio aŭ io alia?“ kun vigla diskuto pri la aludita temo. Pro pluveto ne realiĝis planita kalvaria krucvojo ekstere, sed en la kapelo.

Post vespermanĝo ĉiuj kolektiĝis en salono, kie okazis kaŝe preparita gratulo omaĝe al mi – neindulo, okaze de mia nunjara vivjubileo. El Moravio estis alveturigita torto en formo de la sekcia revuo Dio Benu (vidu la foton sur la antaŭlasta kolora paĝo). Sekvis gratuloj kun vinboteloj el Hungario, Slovakio kaj Moravio. Verdire, mi estis tre surprizita kaj kortuŝita. Ne mankis verkita gratulpoemo (ĉi-momente en ĉeĥlingva versio) kaj plenpulma kantado de Nigra Madono.

Post tiu ĉi belega surpriza kaj neplanita programo ĉiuj kolektiĝis en apuda preĝejo de Ĉielenpreno de Virgulino Maria, kie okazis orgena koncerteto de frato Stefan Lepping el Germanio, profesia muzikisto, finita per kanto „Granda Di´, ni laŭdas Vin“ (Te deum laudamus). Post tio en la kapelo okazis belega kantkoncerto de frato Miroslav Smyčka, kiun ĉeestis ankaŭ gastoj, vizitantoj de la tiea preĝejo. Nu kaj post ekstera mallumiĝo okazis lumprocesio al Lurda Groto kun Lurda kaj Fatima Himnoj omaĝe al nia ĉiela Patrino.

Ankaŭ dimanĉe matene okazis la rozaria preĝo kaj post ĝi la sankta meso kuncelebrita de ambaŭ pastroj el Hungario – Lajos kaj Attila. La ĉefcelebranto pastro Lajos Kóbor nunjare solenas gravan jubileon de sia sacerdotiĝo – la 50-jaran datrevenon. Tiucele estis la sankta meso celebrita. En la homilio pastro Lajos rememoris sian mirindan vojon al la pastreco ligitan kun vivovojo de sia patrino.

Antaŭtagmeze unue prelegis frato Pavol Petrík pri fama historio de Nitra – agadloko de misiistoj s-taj Konstantino kaj Metodio, eksreĝa urbo, sidejo de dukoj Pribina kaj Svatopluk. Post li prelegis pri „Virgulino Maria en la Katolika Eklezio“ D-ro Štefan Grenda. Sekvis interesa diskuto kaj fermo de la belega renkontiĝo. Ni esperu, ke tiu ĉi renkontiĝo ekstartis aŭ renovigis tradicion de la IKUE-renkontiĝoj alterne en Ĉeĥio kaj Slovakio. Koran dankon al ĉeforganizantino fratino Mária Tomašovičová kaj al ĉiuj, kiuj estis engaĝiĝintaj en la organizado de tiu ĉi aranĝo.

Miloslav Šváček

al la indekso


 IKUE-RENKONTIĜO EN NITRA

La 27-a de majo 2011 kolektiĝis 40 IKUE-anoj en bela misiista domo de slovaka urbo Nitra por tritaga restado. Ni supozis, ke ni kunvenos nur kun gefratoj el Slovakio, sed por nia granda ĝojo alvenis ankaŭ gesamideanoj el Hungario kaj Germanio. La aranĝo daŭranta ĝis dimanĉo havis riĉan kaj interesan programon: diversajn kristantemajn prelegojn, viziton de misiista kaj ankaŭ dioceza muzeoj kaj kastelo de Nitra.

Antaŭ la sabata vespera koncerto ni dankis al ĉeforganizantino Marienka Tomašovičová pro aranĝo de tiu ĉi bela renkontiĝo. Miloš festis en ĉi-jara februaro sian 70-an naskiĝdatrevenon. Ĉar ne ĉiuj povis tiutempe al li persone gratuli, tial ni tiucele eluzis tiun ĉi renkonton. Aperis “nova ekzemplero de DIO BENU” en formo de granda torto kun bildo de nia prezidanto. Miloš estis surprize ŝokita. Ni gratulis al li, kantis kaj manĝis la torton kaj eĉ tostis per bongusta vino, kiun li donace ricevis.

Plua jubileulo estis pastro Lajos, kiu festas 50-jaran jubileon de sia pastriĝo. Dimanĉe li celebris kun pastro Attila dankan sanktan meson. Ni al pastro Lajos dankis post komuna tagmanĝo kaj transdonis al li “kuracan akvon” – la bonefikan famkonatan “medikamenton Becherovka.”

Dumvoje al hejmurbo Česká Třebová per bela ruĝa aŭtomobilo (kun ne tro afabla ŝoforo J) ni rememoris belegan amikecan renkontiĝon en Nitra.

Zdenka Novotná kun kunvojaĝintoj

al la indekso


 DANKO DE LA ĈEFARANĜANTINO

Karegaj gefratoj, elkore ni dankas al ĉiuj partoprenintoj, kiuj tiel grandnombre alvenis subteni nian renkontiĝon en Nitra-Kalvario. Nia celo estis renovigi ligon kun la iama bona tradicio, alterne renkontiĝadi kun Ĉeĥa IKUE-Sekcio, kio vere fortigas ambaŭflanke spiritajn kaj amikecajn rilatojn. Danke al Dio nian programon ni sukcesis plenumi, malgraŭ ne ĉiam tute laŭplane, ĉar iom malhelpis la pluvo kaj ĉiama manko de la tempo. Kromalie ni klopodis montri al la partoprenantoj eklezihistorian juvelejon de raraj kaj valoraj liturgiaj objektoj, kiuj troviĝas en Burgo de Nitra.

Ni salutas ĉiujn kaj ni antaŭĝojas la estontan renkontiĝon. Dio benu vin!

Nome de Slovaka IKUE-Sekcio dankas kaj salutas vin Mária Tomašovičová

al la indekso


 AL JUBILEULO KARA PASTRO LAJOS KÓBOR
50-jara datreveno de lia pastriĝo

Kvindek jaroj de pastriĝo,
multaj zorgoj por fariĝo:
sanktaj mesoj, baptoj, preĝo
por anim´ – al ĉiela Reĝo.

Antaŭ jaroj Di´ alvokis Vin
kaj volis: Servu ĝis vivofin´!

Vi aŭskultis voĉon Lian,
sekvis panjan deziron,
konsekrigis vivon vian,
vekigis homan miron.

 

Kiam malsano alvenas,
zorgoj, maljuneco,
kredo al Dio Vin tenas
en la stabileco.

Sendu ĉion al la ĉielo,
Di´ transformos tion.
Kiel glutojn de la mielo
Vi gustumos Amon – Dion.

Ni dankas pro via am´,
pro via E-laboro,
ni deziras ĉion bonan
kaj vivon kiel el oro.

Zdenka kun ceteraj

al la indekso


 HISTORIO DE LA URBO NITRA

Nitra (germane Neutra, hungare Nyitra / Nyitria [arkaika]) estas grandurbo en okcidenta Slovakio, kiu troviĝas ĉe la piedo de la monto Zobor Monto en la valo de la rivero Nitra. Ĝi havas 85 000 enloĝantojn kaj ĝi estas kvara la plej granda urbo en Slovakio. Nitra ankaŭ estas unu el la plej malnovaj urboj en Slovakio kaj la plej frua politika kaj kultura centro de la lando. Hodiaŭ ĝi estas sidejo de regiono de Nitra (kraj) kaj distrikto de Nitra (okres).

Origino de la nomo
La unua mencio de Nitra datiĝas el la jaro 880 (aliaj eblecoj: 828 kiel Nitrawa, 880 kiel Nitra, kaj en 1111/1113 kiel Nitra, Nitria). La nomo de la urbo devenas de la rivero Nitra. La nomo originas de la ĝermana vorto Nitrahwa. En la hindoeŭropa lingvo Nid signifas fluon, dum ahwa signifas akvo.

Historio
Nitra estis enloĝigita jam antaŭ 6 000 jaroj. Nitra estis grandurbo de speciala historia graveco. Nitra estas menciita (396 antaŭ Kristo) lige kun la ĝermana tribo de Kvadoj kiel ilia ebla ĉefurbo.

La unuaj slavoj alvenis en la 5-a jarcento. Nitra iĝis la ĉefurbo de la Princlando de Nitra, la plej malnova konata sendependa ŝtato en la teritorio de nuntempa Slovakio. La unua konata kristana preĝejo estis konsekrita en 828 ĉe la sidloko de la reganta princo Pribina kaj en la sama jaro estis unue menciita kiel Nitrawa. En 833 Pribina estis elpelita de Nitra per la moraviana princo Mojmir 1-a kaj ambaŭ princlandoj estis unuigitaj en la Grandmoravia imperio. La princlando de Nitra estis kutime donita al la heredanto de la Grandmoravia trono kiel apanaĝo. Sed la praktiko poste minacis unuecon de Grandmoravia imperio. Uzante riĉajn rimedojn de Nitra princo Svätopluk I kaj Svätopluk II protestis kontraŭ siaj formalaj regantoj. La nivelo de aŭtonomio, kiun ili ĝuis, estis konsiderinda, kiel dokumentite per la papa korespondado, kiu traktis Svätopluk I de Nitra laŭ la sama maniero kiel du samtempaj regantoj de sendependaj landoj (Rastislav de Grandmoravia imperio, kaj Koceľ de la Balatona princlando).

Tre grava dato en la historio de Nitra kaj nuntempa Slovakio estas 5-a de julio 863, kiam alvenis en ĉi tiun teritorion sanktaj Konstanteno – Cirilo kaj Metodio kaj alportis Biblion en la malnovslava lingvo. Ĉi tiu dato estas ŝtata tago en Ĉeĥio kaj Slovakio. Kvankam en Nitra kaj ĉirkaŭaĵo jam ekzistis kristanismo, tamen ĉi tiuj fratoj el greka Tesaloniko alportis evangelion en la lingvo de la popolo kaj la malnovslava lingvo iĝis la kvara liturgia lingvo de la eklezio.

La grandurbo atingis sian altecon dum la regado de Svätopluk I, kiu estis la princo de Nitra de la 850 ĝis 871 kaj poste la reĝo de Grandmoravia imperio ĝis 894. La unua konata kristana episkopejo en Slovakio estis establita en Nitra en 880 (kun Wiching kiel la unua episkopo) kaj la unua monaĥejo en Slovakio estis konstruita sur la Zobor-monto dum 880-881.

Post la disrompo de Grandmoravia imperio en 906/907 Nitra estis konkerita per hungaroj ĉirkaŭ 925. La Grandmoravia apanaĝosistemo estis adoptita per la Arpad-dinastio de la nove fondita hungara reĝlando. Kiel la sidloko de heredanto de la dinastio Nitra konservis sian sendependan statuson ĝis 1108. Eĉ post la disfalo de la princlando Nitra restis la ĉefurbo de la Nitra distrikto kaj sidejo de episkopo (ekde 1110). La urbo postvivis la invadon de tataroj en 1241. En 1248 Bela IV donis al Nitra la privilegiojn de libera reĝa urbo. Tamen la privilegioj daŭris nur dum 40 jaroj kaj Nitra iĝis la urbo de bienuloj. Dum kelkaj jaroj Nitra estis kontrolita de Matúš Čák Trenčiansky kaj estis influita per ribeloj kontraŭ Sigismondo de Luksemburgio kaj estis cela de husanaj atakoj en la 15-a jarcento. Post la hungara malvenko ĉe la batalo de Mohacs en 1526 kaj postaj otomanaj invadoj en la hungaran teritorion Nitra estis sub minaco de otomanaj atakoj. Ili ne kaptis la kastelon trifoje, sed konkeris ĝin en 1663. La urbo estis rekonkerita en 1685. La urbo estis influita ankaŭ per kontraŭ-Habsburgaj ribeloj de Istvan Bocskai kaj Gabor Bethlen en la 17-a jarcento kaj kurucribeloj de 1703 ĝis 1711. La urbo bruliĝis en 1708 kiel rezulto de bataloj. Ĝi estis renovigita en la 18-a jarcento en la baroka stilo. Kiel sekvo de la revolucioj de 1848 Nitra estis aljuĝita sendependa aŭtonomio por la unua fojo ekde 1288 kaj iĝis sendependa de la diocezo de Nitra kaj ĝiaj episkopoj. Nitra komencis industriiĝi. Ĝis 1-a mondmilito distilejo, agrikultura maŝinofabriko, bierfarejo, laktaĵfabriko kaj aliaj fabrikoj estis establitaj. La unua nerekta ligo al fervojo estis vojo konstruita en 1850 al la plej proksima stacio en Trnovec nad Vahom. La fervojo finfine alvenis al Nitra en 1876, kiam ligo de Šurany estis konstruita.

Post la 1-a mondmilito kaj disrompo de Aŭstrio-Hungario la ĉeĥoslovakaj legioj okupis la urbon ekde 10 decembro 1918. Nitra daŭre estis la sidloko de la Nitra distrikto ĝis ĝi estis dissolvita en 1928. Post disrompo de Ĉeĥoslovakio en 1939 Nitra iĝis parto de la unua slovaka ŝtato kaj denove sidejo de Nitra distrikto ĝis 1945. La periodo de la unua slovaka ŝtato estis tragedia por la multnombra juda loĝantaro de Nitra, kiu unue estis viktimigita fare de la kontraŭjuda leĝo kaj tiam plejparte ekstermiĝis en germanaj koncentrejoj. La resto de judoj fuĝis de la grandurbo kaj de lando. La grandurbo estis liberigita fare de la soveta armeo en 1945. La komunista periodo de 1948 ĝis 1989 estis markita per subpremo de katolika eklezio, kiu havas tradicie fortan pozicion en Nitra. Katolikaj seminarioj, monaĥejoj kaj aliaj konstruaĵoj estis naciigitaj kaj transformitaj al muzeoj, lernejoj kaj oficejoj. Post la Velura revolucio de 1989 kaj dissolvo de Ĉeĥoslovakio Nitra iĝis parto de nove fondita Slovakio kaj iĝis sidejo de la regiono de Nitra en 1996.

Esperanto
En marto 1996 en Nitra okazis studkonferenco de AIS, la Slovaka Prov-SUS, per kiu AIS oficiale komencis sian agadon en Slovakio. Ankaŭ parto de la konferenco SUS 25 (en 2001) okazis en Nitra. En majo 2011 okazis en Nitra IKUE-renkontiĝo kun partoprenantoj el 4 landoj de centra Eŭropo. En jaro 2011 okazos en Nitra Somera Esperanto-Studado.

Pavol Petrík

al la indekso


 ĈU DEMOKRATIO AŬ IO ALIA?

En mia prelego mi volus unue iom supervidi sociajn problemojn, kiuj estas kaŭzataj de politika sistemo en plejparto da landoj en Eŭropo kaj norda Ameriko, parte eĉ en aliaj landoj de la mondo. Oni indikas ĝin kiel demokratian reĝimon, do ĝi baziĝas je proklamado de ĝenerala balota rajto, konkurado de politikaj partioj, parlamenta deputitara ŝtatordo, politike starigita registaro kaj sendependa juĝejsistemo. Ĉiuj civitanoj en demokratiaj ŝtatoj havas egalajn rajtojn garantiatajn laŭ Atesto de Homaj Rajtoj. Nun ni preterlasu diversajn nuancojn en unuopaj ŝtatoj, ekzemple en tiuj, kiuj havas formalan statuton de monarĥio. Ni rigardu veran situacion, al kiu venis nun homa socio, kiu glorigas demokration kiel la plej bonan kaj idealan sistemon taŭgan por la tuta terglobo. Ni scias ja, ke ekzistas ankaŭ aliaj sociordoj, funkciantaj sur tute diferencaj bazoj. Tiel ankaŭ nun en la 21-a jarcento. Ĉiutage ni aŭdas pri diversaj konfliktoj, kvereloj kaj murdoj en diversaj anguloj de nia terglobo kaŭzataj de netoleremeco kaj malamo. Politikaj metodoj kaj opinioj ofte akre kontrastas al tiuj principoj, kiujn heroldas protagonistoj de „okcidenta“ demokratio. Ekzistas ja diversaj socigrupoj, kiuj rifuzas politikan sistemon starigitan sur demokratiaj fundamentoj. Kompreneble tiuj fontas antaŭ ĉio el rondoj malamikaj al justeco kaj digneco de aliaj homoj.

Mi parolos precipe pri kondiĉoj kaj situacioj en la Ĉeĥa Respubliko, sed ĉiuj el vi, kiuj vivas en proksimaj mezeŭropaj landoj, certe bone ekobservos, ke ekzistas multaj, tre multaj similecoj. Verŝajne vi konstatos, ke oni povas konsideri pri fenomenoj, kiuj validas ĝenerale por nia tempo eĉ socio. Eble vi rekonos multajn komunajn trajtojn, eventuale la samajn.

Ĉiuj aŭskultantoj certe konas almenaŭ iom nian historion de pasintaj jardekoj. Tamen mi memorigos kelkajn fundamentajn faktojn. Post longa periodo de totalisma komunisma sistemo ni akiris en novembro de la jaro 1989 denove libererecon. Nia ŝtato, tiama Ĉeĥoslovakio, kie vivis komune ĝis fino de la jaro 1992 du nacioj – ĉeĥoj kaj slovakoj – ekpaŝis novan vojon, vojon de rekonstruata demokratio. Sed ne multaj homoj havis tiam klaran imagon, kiel tion fari. Kontinueco kun antaŭmilita eĉ mallonga postmilita tempoj de tiu politika sistemo estis de la jaro 1948 jam interrompita, do necesis preskaŭ ĉion eki de nova komenco. Mankis spertoj, mankis kapablaj gvidantoj. Tamen feliĉo por la lando nepre estis en tiu kritika momento persono de kontraŭkomunisma batalanto por homaj rajtoj Václav Havel, kiu ege meritis, ke li gvidis nin el ĉia tiama marasmo. Gravan rolon ludis en tiu situacio ankaŭ ekleziaj reprezentantoj, inter ili precipe maljuna ĉefepiskopo de Prago kardinalo František Tomášek. Sur ambaŭ flankoj – sur tiu ĉeĥa eĉ tiu slovaka – elmergiĝis novaj personoj, kiuj estis komplezaj rekonstrui ruinigitan ŝtaton kaj ĝian ekonomian bazon. Ŝajnis, ke komencas post nia t.n. „velura revolucio“ ora tempo de kontenta vivo en plena libereco. Devizo de tiuj neforgeseblaj tagoj estis: „Vero kaj amo venkos super mensogo kaj malamo“. Kristanoj esperis, ke nun post tiu longdaŭra mensa dezerto de stulta materialisma ideologio certe venos epoko de kresko de spiritaj interesoj kaj de religia regeneriĝo.

Sed ho ve! Dum socialisma periodo homoj ne havis ŝancon realigi siajn kapablojn, ili povis nek entrepreni nek praktike posedi ian havaĵon. Subite ĉio ĉi entute ŝanĝiĝis. Do kio poste fakte okazis? Sopiro pri materia prospero, pri gajno de grandaj monsumoj, pri sukceso, pri kariero forgvidis multajn homojn de idealoj, ili sin poste dediĉis plene al cititaj aferoj. Bedaŭrinde post totala historia fiasko de socialismaj ideologio kaj mastrumado oni ne instruiĝis el tiuj spertoj, sed revigligis alian neperfektan sistemon kapitalisman. Man-en-mane kun ĝi same eĉ ordon de politikaj partioj. Oficiale oni proklamis, ke nia ŝtato funkcias sur neideologia bazo. Aperis novaj politikuloj kaj karieruloj, sekve de tio multaj kvalitaj personoj de sojla etapo post la „velura revolucio“ seniluziiĝis kaj sinsekve detenis sin el publika vivo. Niaj novaj superaj reprezentantoj starigis sur la unuan ŝtupon ekonomian sukceson, profiton kaj materian bonstaton. Do post diversaj „ismoj“ ekaperis ankaŭ en nia lando fakte nova fetiĉo, por kiu ni povus elekti trafan terminon „ekonomiismo“. Tamen kiel serioza problemo en novaj kondiĉoj ja montriĝis juraj aferoj. Niaj gravaj ministroj tial en komenca etapo, kiam ili efektivigis ekonomian renovigon de la ŝtato – laŭ ilia vortaro „per ŝoko“ – decidis, ke la juro fariĝus ĝia obstaklo, do tial unue oni devas rekonstrui la mastrumadon kaj nur poste oni kompilu leĝaran kadron. Sed ĉu tio estas vere interesa kaj originala antaŭeniro? La ŝoko venis, sed precipe sur aliaj kampoj.

Kompreneble post komenca ondo de entusiasmo baldaŭ malkaŝis sin rapide ankaŭ diversaj malsanoj de la socio, precipe en morala sfero. Sekvoj de la detruo de ĉiuj veraj valoroj elfluis iom post iom supren. Amasitaj problemoj estis kaj ĉiam estas pli multaj, ol oni antaŭvidis. Anstataŭ kreiva laboro efektiviĝas ofte fiaj praktikoj. En decidajn postenojn ne nur sur politika kampo, sed ankaŭ en ekonomikaj strukturoj entrudiĝis homoj misuzantaj la komplikan situacion. Tiuj rafinite riĉiĝas eĉ ofte kaŭzas bankrotojn. Oni praktikas ankaŭ kunligon de politiko kun entreprenado, do kun „bizniso“ (pardonu al mi uzi tiun neesperantan anglan vorton, kiu tamen pli trafe priskribas jenan aferon), montriĝis eĉ adherado de politikaj agadoj kun organizata krimeco.

La nova socia situacio kaŭzis grandskalan liberigon en ĉiuj direktoj. Ne nur en ekonomia sfero, sed ankaŭ en amasmedioj, en kulturo, en religia aktiviĝo kaj aliaj. Politikaj kaj ekonomiistaj reprezentantoj neglektis moralan dimension de la vasta transformado. Unu el la ĉefaj ŝtataj altranguloj asertis, ke „nevidebla mano de merkato ĉion solvos“. Sian okazon eksentis en tiu situacio ankaŭ homoj nehonestaj kaj profitavidaj. Dum la lasta periodo venis ĉeno de diversaj trompaĵoj, malsukceso de kupona privatigo, bankrotoj de bankoj kaj de multaj entreprenoj. Konekse kun tiuj eventoj aperis eĉ nova termino „tuneligo“ por firuza transŝovo de entreprena havaĵo prospere al sia propra poŝo. Fremda kapitalo enpenetris en la nacian ekonomion kun ĉiuj siaj pozitivaj, sed eĉ negativaj konsekvencoj. Al tiu stato helpis ankaŭ nesufiĉa nivelo de multaj novaj politikistoj, korupto kaj denove neperfekta leĝa sistemo.

Respondumeco, solideco, ĝentileco aŭ justeco ne plu apartenas al ĝenerale respektataj valoroj en interhomaj rilatoj. Memkompreneble tamen en la lando vivas plejparto da ordinaraj homoj, kiuj volas trankvile labori kaj vivi. Kongrue kun tio inter ili kreskas nekontenteco pri politiko kaj kurantaj vivkondiĉoj. Kelkaj sociaj grupoj suferas pro la reala situacio pli multe, ekzemple maljunuloj, handikapuloj, familioj kun infanoj kaj aliaj. Al komunumo, kiu preferas sukceson, profiton, karieron, materian bonstaton eĉ amuzon antaŭ io alia, tiaj homoj ŝajnas maloportuna balasto, kiu forĉerpas nur senutile monon.

Ni ne miru, ke ĉiam pli kaj pli da civitanoj perdas do intereson pri publika vivo, rifuzas politikon ĝenerale, sekve strebas retiriĝi nur en sian privatan helikan konkon. Spegule oni tion vidas poste dum balotadoj, kiujn partoprenas daŭre malpli kaj malpli da homoj. Multaj televidaj programoj nutras nin ofte per diversaj sensacioj, raportoj pri perfortaj eventoj, akcidentoj. Komercaj stacioj, kies kvalito estas tre problema, direktiĝas precipe al filmoj plenaj da krimoj, sango kaj sekso krom amaso da amuzo. Valoraj enhavoj ne abundas, sed bedaŭrinde intereso pri ili estas nesufiĉa. Danke al Dio ekzistas tamen ankaŭ kristana televida stacio. Mi tamen ne volas plu daŭrigi en elnombrado de diversaj stigmatoj, kiuj vundigas nian socion. Pardonu, ke mi prezentis preskaŭ nur negativajn okazintaĵojn de nia lastatempa evoluo. Memstare oni povus taksi eĉ tiujn pozitivajn, kiuj ankaŭ ekzistas. Mi supozas, ke vi pri ili scias. Sed permesu al mi ekspliki, kial mi volis paroli precipe pri tiuj problemoj, kiuj turmentas ĉiujn homojn de bona volo.

Do kaj nun ni metu al ni mem gravan demandon: Kion ni kristanoj povas fari, aŭ pli bone kiel ni devas kontribui al renovigo de homa komunumo, en kiu ni vivas. Ni devas havi ĉiam niajn okulojn malfermitajn, observi signon de la nuna tempo. Tiuj, kiuj kredas je heroldaĵo de Jesuo Kristo, scias ja, ke tasko de baptitaj kristanoj estas alportadi evangelian mesaĝon en la mondon. Kiamaniere? Ĉiu kristano havas taskon fariĝi malgranda flameto en mallumo. Mi volis atentigi pri kelkaj trajtoj de vere katastrofa stato, en kiu troviĝas nun fakte eŭropa kun amerika civilizacioj. Certe ne eblas vaste priskribi en unu mallonga prelego multajn aspektojn de ĉi tiu temo. Grave estus mencii ankaŭ problemajn interligojn kun aliaj civilizaciaj fluoj, sed tio estus jam temo por plua pripenso. Tamen nun sufiĉas nur la tuŝitaj faktoj.

Sed mi revenos al niaj taskoj, al nia persona respondeco, ĉar ĉiu el ni kreas eron de la tuto. Ni devas komenci mem ĉe la propra persono. Neniu el ni povas ja ŝanĝi la mondon, sed min jes. Do ne prokrastu! Ĉiu el ni havas de Dio difinitan propran taskon. Iu en la familio, iu en publika vivo, iu eble en supera politiko. Samtempa malsana postkristanisma socio, kiu vaste forlasis siajn spiritajn radikojn, nepre bezonas kuracadon. Ĝi havas praktike nur du ŝancojn: aŭ daŭrigi en tendenco de materia bonvivantismo, senmorala relativismo eĉ mensa malpleno kaj tiel direktiĝi al sia nedeturnebla memdetruo aŭ rekoni donitajn religiajn principojn kaj moralan ordon kun konstruo de la socia sistemo sur tiuj bazoj, do poste direkti sin al nova reviviĝo.

Sed kia estas tamen konkludo el tio ĉio, kion mi en mia prelegeto trajte skizis? Ne sufiĉas ja nur konstati, kia estas la realo. Sen serĉado de elirpuktoj ne estus la tuta afero utila. Ni provu rigardi nun la problemaron de demokratia politika sistemo iom ĝenerale, ne nur el la vidpunkto ĉeĥa. Evidente ni vidas, ke regado pere de politikaj partioj signifas ŝancojn precipe por homoj povosopirantaj, rapide pensantaj eĉ lerte parolantaj, do alivorte jen ekzistas danĝero de demagogio kaj misuzo de demokratiaj principoj. Bedaŭrinde mankas ĉi tie postuloj je moralaj kvalitoj kaj fakaj spertoj de potencaj gvidantoj. Do sekve povas regi ankaŭ diversaj parolemuloj eĉ fuŝuloj. Novepoka historio tion jam multfoje dolorplene pruvis. La partia demokratio en landoj sen kvalita bazo poste bone ne funkcias, ĉar tiun sistemon misuzas diversaj profitemuloj kaj fiuloj je siaj propraj interesoj.

Verŝajne ne multaj kristanoj scias pri evento, kiam la karmemora beata papo Johano Paŭlo la II-a elvokis homojn ĉe sojlo de la 3-a jarmilo pri kreo de nova socia ordo, pri pli konvena, pli saĝa kaj justa politika sistemo. Ĉu ni aŭskultis lian voĉon? Certe tia socia ordo povus ekzisti, nur estas necese krei ĝin firme sur principoj de evangelio. Ni ne forgesu, ke konstruo de ia ajn komunumo estos daŭre prospera nur, se ĝi ĝuos Dian benon. La 15-a ĉapitro de la Evangelio laŭ Johano tion tute klare eksplikas. Se la estonteco povus fariĝi pli bona, do tion devus garantii tial antaŭ ĉio kvalita spirita bazo. Ni rememoru, ke Jesuo Kristo, filo de Dio diris pri si mem (Joh. 14,6): „Mi estas vojo, vero kaj vivo“ kaj pri ni, kristanoj (Mt 5, 13-14): „Vi estas la salo eĉ la lumo de la mondo“. Sur kvalita fundamento oni povas starigi poste eĉ pli bonan socian ordon. Nu, instigojn kaj direktivojn ni havas, ne timu ekpaŝi. Dio nin benu!

Inĝ. Jan Kalný, Ĉeĥio (Prelego prezentita en Nitra la 28-an de majo 2011)

al la indekso


 MALLONGA HALTO EN HRADEC NAD MORAVICÍ

En antaŭpaska semajno mi en miaj rememoroj revenis al nostalgiaj, preskaŭ sanktecaj lokoj, kie naskiĝis kaj studis mia patro, kaj tial mi decidiĝis, ke post kelkaj jaroj mi denove vizitos lokojn de la lasta ripozo de disbranĉigita familiaro el flanko de mia patro en urbo Opava kaj en proksima urbeto Hradec super rivero Moravice. Mi havis la eblecon kun miaj gepatroj kaj du fratoj pasigi en tiu ĉi bela ĉirkaŭaĵo de arbaroriĉa regiono ĉirkaŭ rivero Moravice kelkfoje parton de miaj lernejaj ferioj. Post pieta rememoro sur bela tombejo en Hradec mi eluzis liberan tempon kaj ankaŭ la belan veteron por promeno en la urbeto suprenirante al kruta altaĵo, kie situas fame konata kastelo de grafa familiaro Lichnovský.

Sur la urba altaĵo estas verdire du kasteloj, Blanka kaj Ruĝa, nomitaj laŭ sia koloro de masivaj muregoj kaj konstruobjektoj. La kastelo havas tre riĉan historion kaj la unua mencio pri Hradec devenas el la jaro 1060. Fine de la 13-a jc. estiĝis tie grafejo de Opava, kiu estis armea, administracia kaj kultura centro. La kastelo estis kromalie dum certa tempo rezidejo de Kunhuta – vidvino de ĉeĥa reĝo Premislo Otakar la Dua kaj pli poste sidejo de grafaro el gento de Premisloj el Opava. Sed historio de la kastelo kaj la tuta latifundio de Hradec estas tro abunda kaj kiu interesiĝas pri la historio, certe trovos serĉatajn fontojn en ekzistanta literaturo, eventuale ankaŭ en modernaj interretaj paĝoj de la urbo.

Sed mi volas mencii pri konsiderinda restado de mondfama muzika geniulo Ludwig van Beethoven en la kastelo de Hradec en la jaroj 1806 kaj 1811. Muzikŝatantaj grafoj Karlo kaj Maŭrico (Mořic) Lichnovský subtenadis eminentajn siatempajn muzikistojn, kun kiuj ili renkontiĝadis sur la imperiestra kortumo en Vieno. Tiel do estis gaste en la kastelo en la jaroj 1846 kaj 1848 Ferenc Liszt, kaj laŭ ne tute certa tradicio en la jaro 1828 verŝajne ankaŭ itala virtuozo Niccolň Paganini. En la unua vizito de Beethoven en la jaro 1806 ekestis konflikto inter la komponisto kaj la grafo Karlo Lichnovský. La grafo devigis la genian muzikiston al muzikludo antaŭ francaj oficiroj kaj Beethoven tiam proteste kontraŭ okupacio de sia lando fare de Francio rifuzis. Indigne li forlasis ankoraŭ tiunokte la kastelon postlasinte al la grafo Lichnovský fame konatan leteron, en kiu li skribas: „Fürst, was Sie sind, sind Sie durch Zufall und Geburt. Was ich bin, bin ich durch mich. Fürsten hat es und wird es noch Tausende geben, Beethoven gibt´s nur einen!“ („Grafo, kio estas vi, vi estas verko de hazardo kaj nasko. Kio estas mi, mi estas mem de mi. Da grafoj estas kaj estos ankoraŭ miloj, Beethoven estas nur unu!“).

Sur la altaĵo antaŭ la kastelo maldekstre situas bele prizorgata paroĥa preĝejo de sanktaj Petro kaj Paŭlo, kiu ankaŭ estas vizitinda por preĝo kaj mallonga meditado en agrabla senbrua atmosfero de la pasinta sortoplena historio de la loka regiono.

Per rememoro pri mia vizito de Silezio mi volas al la legantoj de bela revuo de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio Dio Benu memorigi tiun konsiderindan, belegan moravia-silezian regionon de nia lando, konvenan por vizito, por familia aŭ privata ekskurso al la regiono kun riĉa historio, belaj monumentaĵoj interne de la kastelo kaj ankaŭ en la kastela parko eĉ kun bona gastronomio. La urbo Hradec nad Moravicí estas facile atingebla, situanta sur ĉefa ŝosea arterio el Fulnek al Opava, ankaŭ pertrajne facile atingebla el fervojstacio Opava-Východ kontraŭ fluo de la rivero Moravice.

Mi deziras al vi tiel belan ekskurson kun sennuba ĉielo kaj same belaj travivaĵoj, kiel mi ilin alveturigis hejmen el Hradec kaj Opava.

Václav Nosek

al la indekso


 ANGULETO DE LA EKLEZIA HUMURO

prizorgata de frato Max Kašparů

J J J

Kiu disrompis la tabelojn de Dekalogo?

Enkonduko: Laŭ la Biblio (Malnova Testamento) Moseo ricevis de Dio la tabelojn kun la Dek Ordonoj (Dekalogon) sur la monto Sinajo, sed kiam li malsupreniris por renkonti la popolon (Israelidojn), li vidis, ke ili kultas oran bovidon, kiun ili estis konstruintaj. Tiam li koleriĝis kaj rompis la ŝtontabelojn, sur kiuj aperis la dekalogo.

En la libro Eliro, ĉapitro 32, ni legas: “Kiam li alproksimiĝis al la tendaro kaj ekvidis la bovidon kaj la dancadon, tiam ekflamis la kolero de Moseo, kaj li forĵetis el siaj manoj la tabelojn kaj disrompis ilin sub la monto.”

J J J

Venis inspektoro en la lernejan klason en lecionon de religio kaj demandas la gelernantojn: “Kiu disrompis la dekalogajn tabelojn?”
Neniu respondas, do li demandas Samuelon: “Diru al mi, kiu disrompis la dekalogajn tabelojn?”
Samuelo: “Kredu, ke tion mi ne faris!”
La inspektoro al lernantino Raĥel: “Kiu disrompis la dekalogajn tabulojn?”
Raĥel preskaŭ ploranta: “Mi ĵuras al vi, ke mi rompis nenion!”
La inspektoro al la instruisto: “Kial neniu en ĉi tiu klaso scias, kiu disrompis la dekalogajn tabelojn?”
La instruisto: “Mi vere ne scias, sed eble faris tion iu el alia klaso...”

J J J

Venas inspektoro en la lernejan klason en lecionon de religio kaj demandas la gelernantojn: “Kiu disrompis la dekalogajn tabelojn?”
Neniu respondas, do li demandas Moseon: “Kiu disrompis la dekalogajn tabelojn?”
Moseo: “Mi ĵuras, ke ne estis mi!”
Inspektoro (al la instruisto): “Kion vi diras pri tio, ke la knabo ne scias, kiu rompis la tabelojn de la Dekalogo?”
Instruisto: “Mi konas Moseon tre bone. Se li diras, ke ne estas li, mi kredas lin.”
La disreviĝinta inspektoro iris al la lerneja direktoro:
“Sinjoro direktoro, kion vi diras pri tio, ke neniu en la klaso scias, kiu disrompis la tabelojn de la Dekalogo?”
La direktoro: “Mi proponas, ne fari el tio grandan aferon. Kiom ili kostis? Mi estas preta pagi la damaĝon.”

J J J

Judo Stein estis malsana, li havis tuberkulozon, kuŝis en infekta hospitalo kaj venigis al si katolikan pastron.
„Kara pastro, bonvolu skribi sur la papero mian lastan volon, mian testamenton. El mia propraĵo mi donacas trimil dolarojn por sinagogo, dumil dolarojn por rabena lernejo kaj mil dolaroj por nia juda sportklubo.“
„Sinjoro Stein,“ diras pastro, „vi venigis al vi la katolikan pastron kaj vi donacis nenion por la katolika preĝejo. Kial vi ne venigis al si la rabenon?“
„Tial, ĉar ĉi tie estas tre infekta medio, kaj mi ne volas, ke la rabeno ankaŭ havu tuberkulozon.“

J J J

al la indekso


 Vortoj adresitaj al la membroj de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio

Milí bratři a sestry, jak jsem uvedl v úvodním slovu, byla už možnost prožít dvě krásné a duchovně bohaté akce v letošním roce a to v měsíci květnu v Nitře na Slovensku a v červenci na 64. kongresu IKUE v hlavním městě Chorvatska v Záhřebu ve stínu hlavní chorvatské svatyně – katedrály Nanebevzetí Panny Marie, sv. Štěpána a Ladislava. Škoda, že této velmi úspěšné akce se nezúčastnilo více osob.

Ještě nás čeká jedna, jistě opět pěkná akce, a to záříjové setkání v Žirovnici, které pořádá naše sekce IKUE. V železniční stanici Počátky-Žirovnice zastavují rychlíky na trati Brno – České Budějovice, a z této stanice do 2 km vzdálené Žirovnice je zajištěn odvoz autem dle Vašeho požadavku a sdělení příjezdu vlaku v příhlášce. Vybízím Vás k účasti, na které plánujeme dvě přednášky našeho bratra Maxe Kašparů, další zajímavý program a také zvolíme výbor sekce na další tříleté volební období. Zúčastnit se může kdokoliv, i nečleni naší sekce, kteří se chtějí blíže seznámit s činností naší sekce a s bratrem Maxem, kterého zatím znají jen ze sdělovacích prostředků. K tomu Vám v příloze opět posíláme přihlášku, kterou po vyplnění pošlete na uvedenou adresu bratra Maxe Kašparů.

Pokud máte přístup na internet, nezapomeňte navštěvovat internetové stránky naší sekce na adrese: www.ikue.org/cz. NaVaši účast v Žirovnici se těší Miloslav Šváček a Max Kašparů.

al la indekso


 NI KONDOLENCAS

La 23-an de majo en la aĝo de 81 jaroj mortis nia IKUE-frato Ludvík Chytil. Li esperantistiĝis en la jaro 1953 kaj multajn jarojn li estis prezidanto de E-Klubo en urbo Přerov kaj gvidanto de multaj E-kursoj. Grandparte liamerite estas la E-Klubo en Přerov plu funkcianta. En la jaro 2004 la urbestro honorigis lin per medalo de J. A. Komenio kaj en la jaro 2005 honorigis lin Ĉeĥa E-Asocio per titolo honora membro de ĈEA. Post lasta adiaŭa ceremonio li estis entombigita la 31-an de majo en familian tombon de la urba tombejo en Přerov. En funebra ceremonio nome de E-Klubo en Přerov, nome de Ĉeĥa E-Asocio kaj nome de IKUE deklaris nekrologon frato Miloslav Šváček.

Ripozon eternan donu al Jozefo, Sinjoro, kaj la senfina lumo lumu al li, li ripozu en paco. Amen.

al la indekso


 MONKONTRIBUAĴOJ RICEVITAJ POR IKUE KAJ LA ĈEĤA IKUE-SEKCIO

de la 16.4.2011 ĝis la 31.7.2011: František Adamík, Bohumíra Baierová, Mária Beláňová, Marie Dvořáková, Carlo Geloso, Karel Gleisner, Ing. František Havlík, Eva Hoffmannová, Irena Hromadíková, Jaroslav Jenerál, Ing. Tibor Kepencay, Marta Kepeňová, Jan Kovář, Vlastimil Kusý, Blanka Ledvinková, Kateřina Marie Müllerová, Nataša Navrátilová, Ladislav Němec, Dr. Vlastimil Novobilský, Miloslav Pastrňák, Bc. Pavol Petrík, Jonas Puodžiūnas, Dr. František Rytíř, Dr. Magda Šaturová, Anežka Štěpánová, Ludmila Tesařová, Mária Tomašovičová, Mons. Lionginas Vaičiulionis, Josef Vaněček, Ing. Jiří Vencl, Zdeňka Vítová, Marie Vyklická, Ing. Jan Werner, Willi Wirges, Jiří Zindulka. Tre koran dankon!

al la indekso


 DIO BENU

Vydavatel: IKUE-Katolická sekce Českého esperantského svazu. Adresa redakce: IKUE-Katolická sekce ČES, Tršická ul. 6, CZ-751 27 Penčice. Zodpovědný redaktor: Miloslav Šváček, tel. 732 420 675, e-mail: m.svacek@seznam.cz. Bank. spojení: Komerční banka Přerov, číslo účtu: 86-7290070227/0100. Registrační číslo MK ČR: E 12647. Ročník 2011 (21) – číslo 3 (83).

ISSN 1803-8387

al la indekso