Dio Benu numero 73-1/2009

al la arkivo de jarkolektoj 1991-2010

 


 ALPAROLO DE LA PREZIDANTO

Karaj gefratoj!

Denove Dio al ni donis eblecon enpaŝi en la novan jaron. Ofte oni aŭdas demandon: “Ĉu ĝi estos la jaro feliĉa, prosperanta, aŭ la jaro por la homaro malfavora?” Oni antaŭtimas tutmondan ekonomian regreson. Tiu ĉi ekonomia regreso estas nur akompana aperaĵo de morala kaj socia regresoj. Socio, kiu formortas, kiu rifuzas idaron per holokaŭsto de nenaskitaj infanoj, troviĝas ne nur en regreso ekonomia, sed ekzista. Ĉu ni, kristanoj, devas ankaŭ antaŭtimi same, kiel tiuj, kies dio estas mamono? Kiel infanoj de la ĉiela Patro, kiu zorgas pri kampaj lilioj kaj paseroj surtegmente, neniam ni havas antaŭ ni iujn malbonajn perspektivojn. Ni nian forton kaj esperon ja havas en Dia ĉiopotenco kaj senlima boneco. Ni nur firme kredu kaj fidu kaj ĉiam subigu nin sub la volon de Dio, nia ĉiela Patro.

Karaj gefratoj, la nova jaro denove proponas al ni eblecojn travivi belegajn kaj spirite riĉajn travivaĵojn en amikecaj kaj fratecaj medioj de la esperantistoj. Dependas de ni, ĉu ni decidiĝos partopreni la proponitajn aranĝojn. Ankaŭ nunjare ni invitas vin partopreni denove en la monato majo semajnfinan renkontiĝon, kiun aranĝas por vi nia IKUE-Sekcio. La renkontiĝo okazos en Znojmo kaj Tasovice kadre de centjara jubileo de kanonizado de sankta Klemento Hofbauer (Dvořák). Kore invitataj estas ankaŭ eksterlandaj gefratoj. Pri vivo de la sanktulo - apostolo de Varsovio kaj Vieno devenanta el Moravio, legu aliloke en tiu ĉi nia revueto lian koncizan biografion. Ankaŭ en ĝi legu pli detalajn informojn pri tiu ĉi renkontiĝo kaj ne forgesu vin aligi al la partopreno.

Karaj gefratoj, plua, por ni, kristanoj, internacia aranĝo estas 19-a Ekumena E-Kongreso okazonta en bela pola urbo Vroclavo, en la semajno antaŭ UK-o en Bjalistoko. Tiu ĉi aranĝo promesas travivon de belegaj kongresaj tagoj en kristana medio. Ne ĉiuj pro financaj kaŭzoj povos permesi al si partoprenon de UK-o, do partopreno de la 19-a EEK en Vroclavo, en kiu certe regos amikeca, frateca kaj familiara etoso, tutcerte anstataŭigos al ili partoprenon de UK-o. La paĝo 132 disponigas al vi pluajn informojn pri tiu ĉi nia kristana kongreso. Jam antaŭĝoju pri tiu ĉi grava renkontiĝo de la kristanaj esperantistoj kaj serioze pripensu, per kio vi povos kontribui al la programo.

Tre kore mi vin salutas, dezirante al vi Di-benitan jaron 2009. Miloslav Šváček

al la indekso


 KRISTNASKA MESAĜO DE LA PAPO BENEDIKTO LA 16-A
„Aperis graco de Dio alportanta savon al ĉiuj homoj“ (Tit 2,11)

Karaj fratoj kaj fratinoj, per la vortoj de apostolo Paŭlo mi reeldiras la ĝojoplenan anoncon de la Naskiĝo de Kristo: jes, hodiaŭ, “aperis al ĉiuj homoj la graco de Dio nia Savanto!” Ĝi aperis! Jen tio, kion la Eklezio hodiaŭ celebras. La graco de Dio, riĉa je boneco kaj mildeco, ne plu estas kaŝita, sed “ĝi aperis”, manifestiĝis en la karno, montris sian vizaĝon. Kie? En Betlehemo. Kiam? Sub Cezaro Aŭgusto, dum la unua registrado, pri kiu aludas ankaŭ evangeliisto Luko. En Li aperis la graco de Dio nia Savanto. Pro tio tiu Infano nomiĝas Jehoshua, Jesuo, kio signifas “Dio savas”.

La graco de Dio aperis: jen kial Kristnasko estas festo de lumo? Ne kompleta lumo, kiel tiu, kiu ĉirkaŭas ĉion dum plena tago, sed ĝi estas heleco, kiu estiĝas en la nokto kaj disvastiĝas ekde preciza punkto de la universo: el la groto de Betlehemo, kie la Dia Infano “venis al la lumo”. En la realo, Li estas la lumo mem, kiu disvastiĝas, kiel bone bildigas multaj pentraĵoj pri la Naskiĝo. Li estas la lumo, kiu aperante rompas la nebulegon, forigas la mallumon kaj ebligas al ni kompreni la signifon kaj valoron de nia vivo kaj de nia historio. Ĉiu kripo estas simpla kaj paroliva invito malfermi la koron kaj la menson je la mistero de la vivo. Ĝi estas renkonto kun la senmorta Vivo, kiu fariĝis mortideva en la mistika scenejo de Kristnasko; sceno, kiun ni povas admiri ankaŭ ĉi tie, en ĉi tiu Placo, samkiel en sennombraj preĝejoj kaj kapeloj de la tuta mondo, kaj en ĉiu hejmo, en kiu oni adoras la nomon de Jesuo.

La graco de Dio aperis al ĉiuj homoj. Jes, Jesuo, la vizaĝo de la Dio-kiu-savas, ne manifestiĝis por malmultaj personoj, por kelkaj, sed por ĉiuj. Estas vere, ke en la humila, senornama loĝejo de Betlehemo Lin renkontis malmultaj personoj, sed Li venis por ĉiuj: judoj kaj paganoj, riĉuloj kaj malriĉuloj, proksimuloj kaj malproksimuloj, kredantoj kaj nekredantoj, por ĉiuj. La supernatura graco laŭ volo de Dio estas destinita al ĉiu kreitaĵo. Necesas tamen, ke la homa estulo ĝin akceptu, eldiru sian “jeson”, kiel Maria, por ke la koro estu lumigata fare de radio de tiu Dia lumo. Akceptis la enkarniĝintan Parolon, en tiu nokto, Maria kaj Jozefo, kiuj atendis Lin kun amo, kaj la paŝtistoj, kiuj viglis ĉe la ŝafaroj (kp Luk 2,1-20). Malgranda komunumo, do, kiu alvenis por adori la Infanon Jesuon; eta komunumo, kiu reprezentas la Eklezion kaj ĉiujn bonavolajn homojn. Ankaŭ hodiaŭ tiuj, kiuj en la vivo atendas kaj serĉas Lin, renkontas Dion, kiu pro amo fariĝis nia frato; tiuj, kies koro emas al Li, tiuj deziras koni lian vizaĝon kaj kontribui por la alveno de lia Regno. Jesuo mem diros tion, dum sia predikado: la malriĉaj en spirito, la afliktitoj, la humilaj, tiuj, kiuj malsatas justecon, la kompatemaj, la kore puraj, la pacigantoj, tiuj, kiuj estas persekutataj pro justeco (kp Mat 5,3-10). Tiuj ĉi agnoskas en Jesuo la vizaĝon de Dio, kaj foriras kiel la paŝtistoj de Betlehemo, renovigitaj en la koro per la ĝojo de lia amo.

Fratoj kaj fratinoj, kiuj aŭskultas min, al ĉiuj homoj estas direktita la anonco de espero, kerno de la mesaĝo de Kristnasko. Por ĉiuj naskiĝis Jesuo, kaj kiel en Betlehemo Maria Lin prezentis al la paŝtistoj, en tiu ĉi tago la Eklezio prezentas Lin al la tuta homaro, por ke ĉiu persono kaj ĉiu homa situacio povu sperti la potencon de la savodona graco de Dio, kiu la sola povas transformi malbonon en bonon, kiu la sola povas ŝanĝi la koron de la homo kaj igi ĝin “oazo” de la paco.

Ke povu sperti la potencon de la savodona graco de Dio la multnombraj loĝantaroj, kiuj daŭre vivas en mallumo kaj ombro de morto (kp Luk 1,79). Ke la dia Lumo de Betlehemo disvastiĝu en Sankta Lando, kie la horizonto ŝajne denove fariĝas malhela por izraelanoj kaj palestinanoj; ke ĝi disvastiĝu en Libano, en Irako kaj ĉie en Mezoriento. Ke ĝi fekundigu la klopodojn de tiuj, kiuj ne rezignacias fronte al la perversia logiko de interalfronto kaj perforto, kaj kiuj male privilegias la vojon de dialogo kaj intertraktado, por rebonigi la streĉitecojn interne de la unuopaj landoj, por trovi ĝustajn kaj daŭrajn solvojn por la konfliktoj, kiuj daŭre premas la regionon. Al ĉi tiu Lumo, kiu transformas kaj renovigas, petsopiras la loĝantoj de Zimbabvo en Afriko, kunpremataj ekde tro multe da tempo en la kaptitaĵo de politika kaj ekonomia krizo, kiu bedaŭrinde daŭre pligraviĝas; samkiel la viroj kaj virinoj de Demokratia Respubliko Kongolando, aparte en la martirigata regiono Kivu, de Darfur en Sudano, kaj de Somalio, kies senfinaj suferoj estas la tragika postsekvo de la manko de stabileco kaj paco. Ĉi tiun Lumon atendas ĉefe la infanoj de tiuj landoj kaj de ĉiuj landoj kun malfacilaĵoj, por ke oni redonu esperon al ilia estonteco.

Kie la digno kaj la rajtoj de la hompersono estas subtretitaj; kie la personaj aŭ grupaj egoismoj unuarangas sur la komuna bono; kie oni riskas kutimiĝon je la fratomurda malamo kaj ekspluatado de la homo fare de homo; kie internaj luktoj dividas grupojn kaj etnojn kaj disŝiras la kunvivadon; kie terorismo daŭre atakas; kie mankas la necesaĵoj por transvivi; kie oni rigardas kun angoro al estonteco pli kaj pli malcerta, ankaŭ en la landoj de bonstato: ke tie brilegu la Lumo de Kristnasko kaj ke ĝi kuraĝigu ĉiujn fari sian parton laŭ spirito de aŭtentika solidareco. Se ĉiu prizorgas nur siajn proprajn interesojn, la mondo povas nur ruiniĝi.

Karaj fratoj kaj fratinoj, hodiaŭ “aperis la graco de Dio la Savanto” (kp Tit 2,11), en ĉi tiu nia mondo, kiu havas siajn potencivojn kaj siajn malfortecojn, siajn progresojn kaj siajn krizojn, siajn esperojn kaj siajn angorojn. Hodiaŭ brilegas la lumo de Jesuo Kristo, Filo de la Altega kaj Filo de la Virgulino Maria: “Dio el Dio, Lumo el Lumo, vera Dio el vera Dio. Por ni homoj kaj por nia savo Li descendis el la ĉielo”. Ni adoras Lin hodiaŭ, en ĉiu angulo de la tero, ĉirkaŭvolvita kaj metita en malriĉa staltrogo. Ni adoras Lin silente dum Li, ankoraŭ infano, ŝajne diras al ni, por konsoli nin: “Ne timu, «Mi estas Dio, kaj ne ekzistas alia» (Jes 45,22). Venu al mi, viroj kaj virinoj, popoloj kaj nacioj, venu al mi, ne timu: mi venis por alporti al vi la amon de la Patro, por montri al vi la vojon de la paco.”

Ni do ekiru, gefratoj! Ni rapide iru, kiel la paŝtistoj en la nokto de Betlehemo. Dio venis renkonten al ni kaj montris sian vizaĝon al ni, riĉan je graco kaj mizerikordo! Ne estu vana por ni lia alveno! Ni serĉu Jesuon, lasante, ke ni estu altiritaj de lia lumo, kiu forigas el la koro de la homo la malĝojon kaj la timon; ni alproksimiĝu fidoplenaj; humile ni surgenuiĝu por adori Lin. Bonan Kristnaskon al ĉiuj!

Post la kristnaska mesaĝo la Papo eldiris siajn bondezirojn en 64 lingvoj. Post la gvarania sekvis tiu en Esperanto: DIBENITAN KRISTNASKON KAJ PROSPERAN NOVJARON! (Transprenita el www.ikue.org)

al la indekso


 MIA, ANKAŬ LA VIA...

Joĉjo estis mortanta je kancero. Li estis 12-jaraĝa kaj li timis morton. Kredanta kuracisto rakontis al li pri la amo de Jesuo Kristo. Sed Joĉjo troviĝis en tiel granda deprimiĝo, ke li liajn vortojn ne perceptis. La senkonsileca kuracisto petis Joĉjon: „Diru kun mi kaj montru per viaj fingroj: Sinjoro – Jesuo - estas – mia – Savinto.” Poste li adiaŭis la knabon kaj foriris hejmen. Tiunokte Joĉjo mortis.

Matene, kiam la kuracisto eniris la hospitalan sekcion, li eksciis tiun sciigon. Tuj li rememoris ĉion, kion li diris al Joĉjo. Li estante malĝoja demandis sin mem: Ĉu Joĉjo ekkredis? Li iris al li. Lia korpeto ankoraŭ kuŝis surlite. Memvole li rigardis liajn fingrojn. Je sia surprizo li ekvidis, ke Joĉjo tenas sian kvaran fingron. Li ekkonsciiĝis, kion li diris al li lastan fojon: „Kiam ekaperos via malfacila momento, ripetadu sur la fingroj: Sinjoro Jesuo estas mia Savinto.“ Joĉjo tenis ĝuste tiun kvaran sian fingron – kiu montris „mia“.

Mi konfesas, ke tiu evento kortuŝis min. Mia Savinto! Eble ne povas esti pli bona esprimo pri Jesuo Kristo. Ankaŭ en Evangelio estas pri tio mencio (Joh 1, 19-28), kiam al Johano la Baptisto alvenadis homoj el Jerusalemo demandante lin, kiu li estas. Kaj li montras al Jesuo Kristo – klare kaj vere pri Li atestas.

Similan demandon metos mem Sinjoro al siaj disĉiploj kelkajn jarojn pli poste demandante: „Kiu, diras la homoj, ke mi, la Filo de homo, estas?” Ili respondas: „Laŭ iuj Johano la Baptisto, laŭ aliaj Elija, kaj laŭ aliaj Jeremia aŭ unu el la profetoj.“ Kaj certe vi rememoras, kiel Petro ĝuste respondis: „Vi estas Mesio, Filo de la vivanta Dio!“

La sama demando kvazaŭ eksonus ankaŭ hodiaŭ: Kiu estas Kristo, kian rilaton mi havas al Li? En antikva epoko oni pentris fiŝon, en mezepoko oni akceptadis lian krucon, en renesanco lian homecon, en baroko liajn miraklojn kaj moderna epoko prezentas Jesuon kiel laboriston, kuraciston, filozofon, reformanton... Sed el tio oni ne povas vivi. Kristo ja ne estas historia estulo. Li estas Dio, vera homo, Elaĉetinto kaj Mesio. Ne sufiĉas nur ekkono kaj estimo, devas alveni agnosko. Simpatio, tio estas nura komenco. Temas pri rilato de vero, bono kaj belo. Temas pri la amo.

Angla fizikisto Newton verkis ateston de la kredo. Per sia humila pieco li tion diris. La homo sentas varmon ĉe la koro, leganta lian konfeson:

Kiam Li estis infano, Li maltrankviligis reĝon.

Kiam Li estis knabo, Li mirigis doktorojn.

Kiam Li estis viro, Li skuigis tutan nacion eĉ fundamentojn de la roma grand-imperio.

Eĉ ne unu libron Li verkis, sed eĉ la plej grandaj bibliotekoj ne kapablus lokigi librojn, kiuj estis pri Li verkitaj.

Li fondis neniun religian lernejon, sciencan instituton eĉ ne seminarion, sed ĉiuj lernejoj de la kleraj nacioj ne povas fanfaroni pri tiom da lernantoj kiel Li.

Li establis neniun kuracistan ordinejon, sed Li sanigis pli da malsanaj animoj ol miloj da kuracistoj malsanajn korpojn.

Li ekregis naturleĝojn, Li paŝis sur marondoj, silentigis fulmotondron, satigis el malmulto milajn homamasojn, kuracis sen medikamentoj, vivigis mortintojn.

Malamikoj Lin ne povis venki, satano ne kapablis Lin pereigi, eĉ ne tombo Lin kapablis reteni, ĉion Li supervenkis.

Li komandis neniun armeon, Li konkeris perforte eĉ ne terpeceton, kaj tamen neniu armeestro havis tiom da volontuloj kiel Li.

Per potenco de sia amo, per mesaĝo de la Evangelio, Li transformis la mondon.

Famaj viroj venis kaj foriris, multaj homoj trompis, sed Li neniam neniun trompis.

Multaj homoj pekis, nur Li mem restis sankta, perfekta, la plej bela inter homaj filoj.

Kaj tiu Jesuo estas Savinto de la mondo, mia Savinto kaj Propetanto ĉe Dio.

Se vi volas, Li estos ankaŭ la via.

Sac. Jakub Berka OPraem (trad. M. Š.)

al la indekso


 KION OPINIAS HOMOJ PRI JESUO KRISTO? Joh 1,6. 19-28

Por Johano la Baptisto Jesuo estis pli granda ol li, por sinedrio granda nekonato. Kiu estas Jesuo por hodiaŭaj homoj, por ni?

- antaŭjuĝemaj: mita persono, lia instruo estas miksaĵo de paganaj instruoj aŭ de kumrana skolo.

- senpartiecaj: sociala reformisto, libermovada gvidanto, religia geniulo.

- indiferentuloj: ideala homo, eble ankaŭ Dio, sed pri tio mi ne interesiĝas, mi ne estas fanatikulo, mian entombigon mi volas havi kristanan.

- kredantoj: la homo, sed ankaŭ la Filo de Dio, sendito de la Patro, nia Sinjoro.

al la indekso


 BIBLIAJ TAGOJ EN NÜTSCHAU

La Bibliaj Tagoj okazis de la 20-a ĝis la 24-a de oktobro 2008 en klostro Nütschau, Travenbrück (Schleswig-Holstein, norda Germanio).

Pri la psalmoj, centra riĉeco de la biblio por nia spirita vivo, prelegis de la 20-a ĝis la 24-a de oktobro 2008 patro Willibald Kuhnigk OSB en la klostro Nütschau, tie loĝanta esperantisto. Antaŭ 50 jaroj la benediktanoj fondis tiun klostron, kiu hodiaŭ estas spirita centro de la refondita arĥiepiskopejo Hamburg. Partoprenis esperantistoj el Germanio, Nederlando kaj Svedio.

La preleganto montris al ni, ke la hodiaŭa psalmaro estas komponita kiel unuo, kvankam la unuopaj 150 psalmoj havas tute malsamajn originojn kaj funkciojn. La psalmaro de la Biblio konsistas el kvin libroj, paralele al la kvin libroj de la Torao: La bazo de la preĝado havu la saman strukturon kiel la fundamento de la kredado. Cetere ankaŭ Mateo konstruis la Evangelion simile ĉirkaŭ kvin grandaj paroladoj.

La psalmaro estas kvazaŭ ĝardeno, kiun oni eniras per Psalmoj 1 kaj 2. Oni promenas ene kun danko kaj laŭdo, kun plendo kaj adoro, kaj oni eliras per Psalmoj 149 kaj 150. La unuopaj „bedoj“ en la ĝardeno estas ordigitaj ne hazarde, sed ofte ligitaj inter si laŭ temoj aŭ motivoj.

Kulmino de la tuta psalmaro estas la 90-aj psalmoj, ligitaj inter si per la vortoj: «La Eternulo reĝas». Ilia ĉefa temo estas do la Dia Regno, kiu estas regno ne de milito, sed de paco, ne nur por Izraelo, sed por ĉiuj popoloj. Dio donacos sian savon pere de lia sendito, la Mesio. Ni kristanoj vidas tion plenumitan en Jesuo Kristo.

Patro Willibald klarigis al ni aliajn psalmo-kategoriojn:

La laŭdopsalmoj, ekzemple Psalmoj 33, 135 kaj 136, kutime mencias post la invito la kaŭzon de danko kaj laŭdo: plej ofte pro la kreitaĵo kaj la savo de Izraelo el Egiptujo.

La plendopsalmoj, ĉu de unuopulo, ĉu de la popolo, preskaŭ ĉiam finiĝas per la glorado de la jam antaŭatendita helpo de Dio. Eĉ se mankas tia pozitiva elrigardo en Psalmoj 39 kaj 88, la preĝanto ne restas sen espero: la lumo de aliaj psalmoj konsolas nin, samkiel post la pasiona Psalmo 22 sekvas Psalmo 23 pri Dio, la Bona Paŝtisto. Kadre de la plendopsalmoj ni ankaŭ forte diskutis la problemon de la malbenoj kontraŭ malamikoj.

La kantoj de suprenirado, Psalmoj 120-134, esprimas origine la ĝojon de la pilgrimantoj al la templo de Jerusalemo, sed ili jam tiam, des pli multe hodiaŭ, malfermas la okulojn por la gloro de la ĉiela Jerusalemo. Kaj de Psalmo 147 iras ponto al la lastaj ĉapitroj de la Apokalipso.

Tiele patro Willibald prezentis al ni la riĉecon de la psalmoj. Li montris sin spertulo ne nur en la Esperanta Biblio, sed ankaŭ en la hebrea originalo, parolante sen manuskripto, parkere sciante la ligojn inter la psalmoj kaj aliaj bibliaj tekstoj komparendaj.

Kelkfoje tage nia preleganto devis ĉesi la parolon pro la fakto, ke li devis kunkanti, preĝi kaj celebri en la benediktana preĝejo kune kun la aliaj monaĥoj. Tiam pastro Albrecht Kronenberger kantigis nin per la libro ADORU kaj per speciala nova kajereto kun “Psalmokantoj post Adoru”, ĉefe el la Ĝeneva Psalmaro. Kelkfoje ankaŭ ni partoprenis en la Diservoj de la benediktana komunumo.

La restado en la monaĥejo tre plaĉis al ni. Nütschau, kvankam rekte apud la aŭtoŝoseo, estas trankvila loko kun puraj gasto-ĉambroj. Je nia dispono estis agrabla okangula kunvenejo, de ni ornamita per floroj kaj kandelo. Post mallonga piediro oni atingas la modernan kapelon kaj la vastan manĝosalonon, en kiu ni bonege manĝis. En la ĉirkaŭaĵo estas parko kaj troviĝas lageto, en kiu naĝis anasoj. Ekstere brilis la suno, kaj ni vidis la aŭtunajn kolorojn de la foliaro. Unu tagon patro Willibald gvidis nin tra la malnova kaj nova klostro-partoj, en kiuj la monaĥoj vivas multe pli mallukse ol iliaj gastoj.

Estas menciinde, ke oni ankaŭ unuope povas esti gasto en Nütschau por kelkaj tagoj aŭ semajnoj: Adreso: Frato Willibald Kuhnigk, Schlossstraße 26, 23843 Travenbrück, tel. 04531 5004-151 (Sekretariat -100). Rete: http://www.kloster-nuetschau.de/.

Gerda Dercks, Bernhard Eichkorn, Albrecht Kronenberger

al la indekso


 DIRU AL LA GEPATROJ, KE MI VOLAS VIVI

Tio okazis en monato januaro 1971. Matene mi ellitiĝis tre laca, terura sonĝo ĝenis noktan ripozon. En sonĝo mi estis iranta laŭ la longa tunelo. Estis mallume, mallume. La mallumo estis timiga. Nur iu interna intuicio diris, ke oni bezonas iri rekte antaŭen, antaŭen. Tiu vojaĝo estis longa. Subite ĉe miaj piedoj kvazaŭ io aperis, mi kliniĝis, por rigardi kaj preni ĝin permane.

La mallumo komencis heliĝi. Mi komencis percepti, ke tio estas tre eta hometo, novnaskito. Mi tre ektimis. Dum tiu tempo komencis ege heliĝi. Kaj de supre en granda lumo descendis helruĝa vualo. Ĝi ĉirkaŭis tiun infaneton. Mi komprenis tenanta la bebon de virina sekso, knabinjon.

Mi haste komencis kuri. Mi sentis, ke tiu bebino bezonas helpon. Mi kuris, sed mi ne sciis kien. Tiam la kapeto de bebino komencis urĝe grandiĝi kaj fariĝis kiel kapo de sepjara infano, kvankam tuta bebino estis tre eta, - nek iom grandiĝis en miaj manoj. Mi sufokiĝis stumblante kaj denove leviĝante. Mi kuris kun ŝi al lumo, sed ankoraŭ ne sciante, kien mi kuras. Mi kuris pelanta de penso, ke oni bezonas hasti. Mi alkuris al grizkolora konstruaĵo, en kiu estis nek fenestroj nek pordoj. Mi frapis muron. Aperis la kapo de homo kaj demandis:

„Pro kio vi bruas, pro kio ĝenas la silenton?“

Mi montras la bebon kaj petas ebligi al ĝi la helpon, kaj homo ekrigardas al mi kaj al la bebo kaj serioze, mi dirus rigore, respondas:

„Ĝi havas gepatrojn. Mi tiujn ne akceptas.“

Tion mi komprenis el lia severa, rigora vizaĝo. Tiu homo, vestita per malhelaj vestoj, malaperis kaj ankaŭ la truo en la muro.

Mi denove kuris, ne sciante kien. Mi kuris stumblante kaj denove leviĝante. Sed la bebino nek unu fojon forfalis el miaj manoj: mi tenis ŝin forte alpremiĝintan ĉe la brusto. Kaj bebino ekkriis:

„Kiel estus bone por mi vivi, se la gepatroj min ne mortigus!“ Mi ektimis.

Kun tiu krio de bebino mi vekiĝis. La humoro estis tre malbona. Sed la sonĝo restas la sonĝo, kaj mi hastis al miaj kutimaj laboroj, ĉar ĉiutagaj devoj ne demandas, kia estis nokta ripozo, ĉu vi ripozis aŭ ne. Vi devas fari ĉion kun amo – laŭ la volo de Dio.

Kiam venis la vespero, mi preĝis, petis Dion pri trankvila ripozo kaj enlitiĝis. Apenaŭ mi fermis la okulojn, ekdormis, denove antaŭ mi aperis tiu sama bebino en miaj manoj. La rigardo ion petegas. Finfine ekaŭdigas sin voĉeto:

„Helpu min! Mi ne tro multe de vi petas..., mi volas vivi!“

Mi rigardas la knabinjon nesciante, kion fari. Kaj ŝi plu ripetas la vortojn, aŭditajn dum pasintnokta sonĝo:

„Kiel estus bone, se la gepatroj min ne mortigus.“

Post nelonga silento mi demandas la knabinjon:

„Do kion mi devas fari?“

„Tre malmulte,“ ŝi respondas, „diru al miaj gepatroj, ke mi tre volas vivi!“

Konfuziĝinte mi senkulpigas min, ke mi ne konas ŝiajn gepatrojn kaj la bebino per malforta voĉo diras:

“Rememoru, kiam vi vizitis la duan klason, vi sidis kun mia patrino en la dua benko.”

“Tio estis antaŭ delonge, kaj mi ne rememoras.”

“Ŝia nomo estas Nijolė.”

Nur nun mi komencis rememori la Trian Sepjaran Lernejon. Jes, en la dua klaso eble unu monaton mi sidis kun brunokula, malhelhara knabino, kies nomo estis Nijolė. Tio estis antaŭlonge kaj mi ne rememoras ŝian familian nomon, des pli, ke ŝi transloĝiĝis ien aliloken kaj foriris el nia lernejo. Tio okazis ĉirkaŭ la jaro 1949. Miajn rememorojn interrompas kompatema, peteganta voĉeto de knabinjo:

“Helpu min! Ne multon mi bezonas, mi volas vivi…”

Kaj tio ripetadis tutan nokton. Mi multfoje estis ekvekiĝinta, ordigis kusenon, venis sur la balkonon por spiri freŝan aeron. Sed apenaŭ mi fermas la okulojn, denove ripetadas tiu sama sonĝo. Nur antaŭmatene iom ŝanĝiĝis. La knabinjo komencis diri al mi, kien mi iru, indikante adreson de siaj gepatroj: la straton kaj numerojn de domo kaj loĝejo.

Matene mi ellitiĝis ankoraŭ pli dormema, laca. La humoro estis premanta. Kvankam brilis la suno kaj flagris blankaj neĝeroj, post la nokto mi sentis sufokecon. Mi tutan tagon ne volis manĝi. Ĉio estis neinteresa. En la koro estis ia malĝojo. Ĉie, kien mi iris, kion mi faris, antaŭ miaj okuloj staris eta, helruĝa globo kun granda kapeto, grandaj bluaj okuloj kaj flavaj haroj. Senfine en la oreloj sonis kaj dolore reeĥis en la koro vortoj: “Kiel estus bone por mi vivi, se la gepatroj min ne mortigus!”

Sinjoro, ja mi neniun mortigis kaj eĉ ne intencas mortigi! Do kial tion mi sonĝis nokte? Kion fari kun tiu indikita adreso? Tiu indikita strato en Panevėžys estas… Ne povante trankviliĝi, mi decidis la oferon de vespera Sankta Meso dediĉi al tiu animo, tre deziranta vivi, al ŝiaj gepatroj, ke Sinjoro mildigu iliajn kruelajn korojn, pretigintajn mortigi sian bebon. Antaŭ la Meso mi iris por pekkonfesi kaj petis mian spiritan patron konsili, kion mi devas tiukaze fari. La pastro, aŭskultinte min, konsilis preĝi kaj precipe zorgi pri la ripozo. Verŝajne, ke pro lacego mi fariĝis pli sensema. Mian atendotan trankviliĝon la konfeso ne donis. Kvankam post la Sankta Komunio en la koro estis pli serene, sed kune restis ankaŭ maltrankvilo. Mia ĝojo estis perturbita.

Eble antaŭ mi estas iu intertempo, kiun mi devus trapasi kaj tiel atingi tiun spiritan, benitan lumon.

Tiun vesperon mi longe laboris supozante, ke mi estos pli laciĝinta kaj pli poste enlitiĝonte, mi povos pli rapide ekdormi kaj pli trankvile ripozi, ke teda sonĝo jam ne plu ĝenos mian noktan ripozon. Sed ĉio okazis alimaniere. Post la preĝo mi jam metis la kapon sur la kusenon, fermis la okulojn kaj sinmetis en benitan regnon de la dormo, kaj denove mi sonĝas. Mi aŭdas: akre hojlas bremsiloj de haltiĝanta buso. Tio estis la buso de nia urbo de la sepa buslinio. Mi enbusiĝas. Mi alvenas en la lokon indikitan en la pasintnokta sonĝo: en la straton, domon, loĝejon. Mi tre emociiĝas. Mi sonoris kaj atendas.

La pordon malfermas samjara kiel mi juna virino, vestita per nigra, kun ruĝaj rozoj brilanta, silka bluzo. Min invitas eniri en la ĉambron. La ĉambro estis tre komforta, meblita per importitaj mebloj. Ĉe la tableto sur fotela dorsapogilo estas pendigita nigra vira jako. La virino esploreme rigardas min. Mi ne kuraĝas diri, pro kio mi venis. Tiutempe el alia ĉambro eliras la viro.

Per la rigardo de okuloj li instigas la edzinon pli rapide vestiĝi, sed ekvidinte min, li embarasiĝas. Mi komencas peti pardonon, ke mi venis kiel neatendita gastino kaj ne sciante de kio komenci, mi samloke paŝetadis ĉe la pordo. Rimarkinte tion la edzo eliras en alian ĉambron.

Ankoraŭfoje mi petas pardonon, kaj post la peto permesi rakonti mian sonĝon, mi eksidis. La virino, rigardante min, ankaŭ nekuraĝe eksidas ĉe mi. Mi laŭvorte rakontas sonĝojn de unua kaj dua noktoj. Mi karakterizis, kiel aspektis la knabinjo. Mi diris, ke ŝi tre petis min, diri al ŝiaj gepatroj, ke ŝi ne tro multe volas, nur tre deziras vivi, ke la gepatroj ne mortigu ŝin.

Fininte la rakonton mi vekiĝis kaj tre ekĝojis, ke tio estis nur la sonĝo…

Tiun matenon mi tute estis ŝokita. Mi ne kapablas rerakonti tiun senton, kiun mi travivis. Tiam mi estis ne mi. Mi ne trovis por mi lokon. La korpo estis plenigita per io peza, nekomprenebla. En tiu stato mi iris al laborejo. Labori mi ne sukcesis. La pensoj turniĝis al la vidita sonĝo.

Dum kelkaj horoj mi pripensadis, kion fari, eble min devigi kaj veturi per la buso de la 7-a buslinio? Ĝi estis tiel entrudiga penso, ke mi ne povis al ĝi rezisti. Mi alvenis al mia estro kaj petis permeson foriri el laborejo. Ricevinte la permeson mi eniras la buson kaj veturas. La koro ne trovas sufiĉan spacon en la brusto, brakoj kaj kruroj estis tiel pezaj, kvazaŭ plenigitaj per plumbo. Sed en la profundo de la koro mi sentis min faranta bone, verŝajne mi trafis en tiun vojon, kiu forkondukos min el sufokoj de la pasintaj tagoj… Mi elbusiĝis kaj iras. Ŝajnas, kvazaŭ hodiaŭ mi la duan fojon irus en la saman lokon.

Mi premas la sonorilon kaj la koro ege batas. Verŝajne en la korpo estis neniu eta ĉelo, kiu ne vibris. Mi kvazaŭ estis skuigata per elektro. La pordo malfermiĝas kaj mi ĉu pro la timo ĉu…, mi ne scias, kiel priskribi tiun senton, mi povas eldiri nek unu vorton. La virino estis vestita per nigra kun ruĝaj rozoj brilanta silka bluzo! Ŝi invitis min eniri. En la ĉambro ĉio konformis al la en la sonĝo vidita vidaĵo. Eĉ la jako pendis sur tiu sama dorsapogilo de la fotelo. La viro, enirinta el apuda ĉambro, per la rigardo urĝigis la virinon pli rapide vestiĝi.

Mi rakontis al ŝi viditan vidaĵon. Ankaŭ mi menciis, ke bebino diris, kiuj estas ŝiaj gepatroj kaj kie ili loĝas.

De post tiuj vortoj la virino falis sur la divanon kaj laŭte ekploregis. El apuda ĉambro eniris la edzo kaj sin ĵetis apud ŝin. Mi eksentis min en komplika situacio. Mi ekstaris kaj ne sciis, kion fari.

Tiutempe la virino prenis la mansaketon kaj el ĝi elprenis la folieton kun enskribo de dato kaj horo de ĉi tiu tago, kiam en akuŝejo devus esti farita abortigo – mortigo de nenaskita bebo. Ŝi ŝirante la folieton je pecetoj, ekkriis al la edzo:

“Vi, vi tion deziris…vi!” - kaj falinte sur la divanon ŝi laŭtvoĉe ploris. Post ploro, ekviŝinte larmojn, ŝi diris:

“Pardonu, vi vidas, ke ni aĉetis meblojn, ni volas ŝpari monon por aŭtomobilo. Tio estas la plej granda revo de la edzo. Kaj infanoj - tio estas elspezoj, novaj zorgoj kaj mizero. Tial ni estis decidintaj… Sed nun ne, ne, ne!” La virino denove ekploris. Tiumomente al ŝi alsidis la edzo kaj komencis ŝin konsoli:

“Trankviliĝu, ne necesas plori, ĉesu…”

Sed la virino konstante ploris kaj post interrompo de la ploro ŝi diris:

“Tiom malmulte mankis.. Post duonhoro vi ne estus min hejme trovinta…”, kaj ŝi denove komencis singultante plori.

La bela surmura horloĝo sonorigis la dek unuan horon. Mi leviĝis kiel per la flugiloj, ne sentante teron sub miaj piedoj – estis tiel facile, bone, ke mi ne sentis min. En la okuloj estis serene.

Adiaŭante la virino kaj viro emfaze petis, ke pri tio mi al neniu rakontu. Ilian peton mi akceptis nur parte. Mi diris tion, kion mi sentis:

“Rakonti, do mi rakontos, sed mi promesas teni la sekreton, malkaŝi nek adreson, nek nomojn.

Mi foriris. La suno brilis. Estis bela tago. Sed la plej bele brilis la bildo de Maria, kiun mi vidis surĉiele. Kvazaŭ mi vidis ŝian zorgan rigardon al mondo kaj patrinece etenditajn brakojn. Mi revenis al laborejo, la tago pasis laŭ kutima ordo. Nur mi, ŝokita pro eventoj de la tago, multe meditis, evitis homojn kaj volis pli malmulte komuniki kun ili. Mi deziris esti sola, koncentriĝi, danki al Dio pro donita graco, ke mi povis savi vivon de senkulpa bebino. Tiun eventon mi longe al neniu rakontis, mi ne volis per mia parolado nekonvene tuŝi tiun sanktan aferon.

De tiu evento trapasis pli ol duonjaro. Iu frapis pordon de nia loĝejo. Malferminte la pordon, en unua momento mi ne ekkonis la alvenintajn gastojn. Ili estis la gepatroj de la feliĉa bebino. Ili volis bapti ilian ununaskitan filinjon, tial ili deziris ekscii mian nomon, volante dum la bapto doni la saman nomon al ilia knabinjo. La baptofesto estis tre modesta. La gepatroj petis, ke mi pri tio al neniu rakontu. Evidentiĝis, ke ili vivas sen geedza sakramento. Mi konsilis al ili akcepti ĝin. Tiel mi fariĝis la baptopatrino de Janina kaj ankaŭ atestantino de ilia geedzeca sakramento.

De tiu momento forpasis sep jaroj. Antaŭ la unua de septembro mi venis gratuli Janinjon kaj mi ekmiris ekvidinte ŝin. Ŝia vizaĝo, grandaj bluaj okuloj, la haroj plektitaj en du harligetojn estis vera bildo de knabino, vidita en la sonĝo. Mi tre volis komuniki kun tiu familio kaj observi la knabinjon, sed la gepatroj tion ne deziris.

La pastro Vk. Šaūklys, kiu interesiĝis pri tiuj fenomenoj, kiu la unua publikigis ĉi tiun vidaĵon en sia libro “Kontaktoj kun aliflanka realeco”, skribis: “Mi demandis pastrojn en urbo Panevėžys kaj ĝia distrikto, kaj ili tiel karakterizis aŭtorinon: principa, kompatema al malfeliĉuloj kun altspirita kulturo, estimata de ĉiuj, laŭprofesie konata grafikistino. La baptdokumento de naskiĝo de la knabino atestas, ke ŝin baptis pastro J. Juodelis, la baptopatrino estis tiu vidantino. Por ni estas konate pli multe da detalaĵoj pri la priparolita familio.”

Fragmento el la libro de Janina Inčiūrienė “Mi ne demandas, ĉu oni bezonas, sed mi donas” (eldonita en septembro 2007, prezentita en salono de Etnografia Muzeo en Panevėžys fare de pastro Robertas Pukenis, kun kiu J. Inčiūrienė multe interkomunikis.)

Por Dio Benu esperantigis Valdona Skujienė, Panevėžys, Litovio

al la indekso


 PRI PERSONA ATESTO DE D-RINO GLORIA POLO

Renoma svisa katolika semajngazeto „Schweitzerisches Katholisches Sonntagsblatt“, kiu publikigis personan ateston de D-rino Gloria Polo, konklude publikigis tri paĝojn de propraj konsideroj kaj prijuĝoj. El ili ni citas: „Fulmo, kiu trafis Gloria-n, ne estis nur terura plenumo de ŝia blasfema mensogo rilate al la patrino („Panjo, trafu min fulmo, se mi mensogas“), sed ĝi estis malŝarĝo de tensio de la kruco, kiun ŝi konscie neadis. Sen propetaj preĝoj de aliaj homoj, precipe de malriĉa kamparano, tiu kruco ŝin mortigus. Dio havis per ŝi deeterne planon, ke ŝi pri Li atestados. Gloria kiel plejparto de la nuntempaj homoj tiun postulon rifuzis kaj iris pli komfortan larĝan vojon de la peko, al kiu ŝin alpuŝadis malbona medio, precipe pereiga influo de ŝiaj amikinoj kaj komfortema stilo de la nuna tempo. Ĉu ĝi ne ekzistas ĉe ni simile? Al tiaj scioj nin volas alkonduki ŝia konfeso... Kiam Dio – Juĝisto demandas ŝin pri dek Diaj ordonoj, kun timego estas por ŝi klara, ke ŝi pekis kontraŭ ĉiuj dek. Gloria en sia vivo almenaŭ komence distingadis bonon disde la malbono, sed neniam ŝi pli profunde ekzamenis sian konsciencon kaj estis konvinkita, ke ŝi havas neniujn „gravajn pekojn“. Ankaŭ nuntempe ankoraŭ iuj argumentas: „Neniun mi mortigis, geedzecon mi ne likvidis, neniam mi ŝtelis! Ĉu mi do pekkonfesu, sinjoro paroĥestro!“... Malbonulo al ni ĉiam subŝovados ĉiujn eblajn senkulpigojn, kiuj nin ekskuzos antaŭ Dio kaj la homoj... Unu el la plej malbonaj estas troa aŭdaca kalkulado je Dia mizerikordo...“

La kazon de Gloria indikas la svisa semajngazeto kiel „Vorwarnung zur versprochenen Warnung von Garabandal,“ antaŭa averto antaŭ averto, kiu estis antaŭdirita en Garabandal, en kiu estas anoncita la plej granda graco, kiun Dio iam disponigis al la homaro, surpinte de konfuzeco, kiun volas satano realigi en la mondo. Ĉiu homo havos eblecon por la momento – pli bone dirite: mallonge – ekkoni sian spiritan staton kiel en persona juĝo antaŭ Dio.

La svisa katolika semajngazeto konkludas: „Ni devas realisme meti al ni la demandon: Ĉu la homoj, kiuj nuntempe jam al ĉio sin lasis allogi, kapablos por tiu graco de averto malfermiĝi, se neniam en ilia menso aperis penso pri Dia juĝo, kiam ili simple iĝis rilate al Dio blindaj? Gloria estas akto de Dia Mizerikordo por ni ĉiuj. Kiu ne fermiĝos antaŭ ŝia atestado, ne maltrafos poste eksterordinaran gracon promesitan al ĉiuj, eĉ se komence al li aŭ ŝi ŝajnis la tuta afero kiel neebla. Se li aŭ ŝi sin per tio lasos alligi, eĉ se eble tion poste iomete forgesos, fulmrapide tiom ili ekmemoros, kiam realiĝos evento antaŭdirita en Garabandal. Ĉiu, kiu tiun alvokon ekaŭdos, estas devinta ĝin pli profunde ekkoni kaj persone tiun ateston pluen disvastigadi!“

(Transprenita el semajngazeto Světlo (Lumo 26/2008)

al la indekso


 GARABANDAL

En la jaroj 1961-1965, ĝuste dum la traktadoj de la Dua Vatikana Koncilio, aperis en hispana montara vilaĝeto Garabandal al kvar knabinoj Virgulino Maria. Ŝi tie aperadis kiel Virgulino Maria Karmela. Dum la aperadoj Ŝi atestis tradician instruon de la romkatolika eklezio, fortigadis kaj firmigadis en la religia vivo kaj sciigis al la mondo gravajn mesaĝojn.

Garabandal estas malgranda vilaĝeto en norda Hispanio, situanta en malebena kaj belega loko proksime de montaro Picos de Europa. Plena nomo de la vilaĝeto estas San Sebastian de Garabandal. Ĝi situas 600 metrojn super marnivelo. Por atingi ĝin oni devas suprengrimpi sur krutaj kaj malbonaj ŝoseoj. En Garabandal vivas ne pli ol 300 homoj. La vilaĝeto estas rave kvieta. Estas tie neniu kuracisto kaj eĉ ne paroĥestro en paroĥa preĝejo. Dimanĉe tie mescelebras pastro el najbara vilaĝo.

Vespere la 18-an de junio 1961 rande de la vilaĝo ludis kvar knabinoj: Conchita Gonzalez, Maria Dolores (Mari-Loli) Mazon, Jacinta Gonzalez kaj Maria Cruz Gonzalez (ili ne estas parencinoj, eĉ se havas la saman familian nomon). Maria Cruz estis dek unu jaraĝa, la ceteraj estis dek du jaraĝaj kaj ĉiuj devenis al malriĉaj familioj.

Subite ili ekaŭdis iun laŭtan sonon, ion kvazaŭ tondron, kaj ekvidis antaŭ si brilantan staturon de Ĉefanĝelo Miĥaelo. En sekvaj tagoj denove aperis al ili Ĉefanĝelo Miĥaelo sur la sama loko kaj sciigis al ili, ke la 2-an de julio ili ekvidos Virgulinon Maria. Tio estis la komenco de la eventoj en Garabandal. La Virgulino Maria aperis al ili kiel Virgulino Maria Karmela. Post tiu ĉi unua apero sekvis multaj pluaj. Inter la jaroj 1961 kaj 1962 la Virgulino Maria aperadis ĉiusemajne kelkfoje. Dum la aperoj la knabinoj ricevis mesaĝojn pri gravaj okazontaĵoj. Okazos tutmonde videbla averto de la homaro. Unu jaron post ĝi miraklo en Garabandal. Poste kondiĉe, se la homaro ne revenos al kredo je Dio, sekvos neimagebla puno. Conchita scias, kiam tiuj eventoj efektiviĝos, sed tio restas ŝia sekreto. Ŝi diris: „La Virgulino Maria antaŭe diris, ke Jesuo ne volas sendi punon, por nin maltrankviligi, sed por helpi nin kaj atentigi nin, ke ni neglektas Lin. La averto realiĝos, por nin purigi per la miraklo, en kiu montriĝos Lia granda amo kaj por ke ni plenumu la ricevitajn mesaĝojn.“

Aŭtentikecon de la aperoj ankoraŭ romkatolika eklezio oficiale ne aprobis.

al la indekso


 HISTORIO DE MONAĤEJO EN BRÂNCOVEANU

De la 23-a ĝis la 29-a de februaro 2008 okazis en Braŝovo, Rumanio la 49-a Vintra Internacia Fervojista Esperanto-Semajno (VIFES), modele organizata de D-rino Rodica Todor kaj membroj de la braŝova E-klubo “Amikeco“. 28 partoprenantoj el 4 landoj travivis neforgeseblan semajnon plenan de interesaj ekskursoj kaj kulturaranĝoj.

Unu el la ekskursoj gvidis la partoprenantojn en la Monaĥejon Brâncoveanu Sâmbăta de Sus. Ni eksciis pri tiea ĉeesto de la denaske blinda monaĥo famkonata en Rumanio, Pârintele Teofil Pârâian, kiu antaŭ delonge krom aliaj lingvoj lernis ankaŭ Esperanton per brajlo kaj li preĝas eĉ dum festotagoj (Pasko), legas dum diservo Evangelion laŭ Sankta Johano en Esperanto. Li akceptis nian grupon konsistantan el reprezentantoj de ĉiuj kvar landoj kaj afable rakontis al ni historion de la monaĥejo kaj donacis al ni sian lastan libron (el 31, kiujn li verkis) kun titolo “Pensu bele!“. Fine li benis nin aparte po persono. Sube mi aldonas historion de la monaĥejo en Esperanto.

Monaĥejo en valo de la rivero Sâmbăta ĉe piedo de montaro Fagaraŝ, fondita de princo Brâncoveanu, estas konata kiel loko de animtrankvilo, konsolo kaj spirita konfirmo por kredantoj kaj vizitantoj, kiuj ĉi tie preĝas aŭ en tiu ĉi Dia domo loĝas.

Tiu ĉi monaĥejo kaj ankaŭ pluaj 250 ortodoksaj rumanaj monaĥejoj faras la plej solidan ponton inter konfesianoj de la rumana popolo havanta historiajn radikojn sur ambaŭ flankoj de Karpatoj.

Historio de la monaĥejo Brâncoveanu komenciĝas en la 17-a jarcento. En la jaro 1654 transiris vilaĝoj, mastrumado kaj bienego en posedon de Preda Brâncoveanu, la bojaro el suda parto de Karpatoj, kiu en la valo de la rivero konstruigis malgrandan lignan preĝejeton. Tiun ĉi en la jaro 1696 la unua mecenato, princo Constantin Brâncoveanu, reganto de Valaĥio en la jaroj 1688-1714, anstataŭigis per ŝtona monaĥejo.

Fine de la 17-a jarcento Transilvanio nur malfacile defendiĝis kontraŭ kalvinistaj princoj celantaj konvertigon de la popolo al kalvinismo. Ĉefa celo de la rezisto de la rumana popolo estis konservo de la ortodoksa kredo de Rumanoj, por ne perdi sian identecon. Por plifortigi la rumanan ortodoksecon kaj ŝirmi ĝin kontraŭ nova danĝero de katolikigo, kiu komenciĝis lige kun okupo de Transilvanio fare de Habsburgoj (1683), la princo Constantin Brâncoveanu konstruigis apud Sâmbăta de Sus ortodoksan monaĥejon, kiel daŭran fundamenton de nacia kaj spirita unuecoj de Rumanoj sur ambaŭ flankoj de Karpatoj.

La persekutado fare de aŭstria-hungariaj regantoj kaŭzis mortoferon de miloj da Rumanoj. Ŝanĝo de pratempa religio de Rumanoj gvidus tutsimple al perdigo de ilia nacia identeco. La ortodoksaj Rumanoj provis kontraŭstari kun helpo de monaĥejoj kaj preĝejoj. Pro tio oni komencis neniigi monaĥejojn kaj preĝejojn en Transilvanio. Pli ol 150 monaĥejoj estis neniigitaj fare de la viena generalo Bukow. Dum longa tempo la aŭstria-hungaria administrado tamen evitis la monaĥejon Brâncoveanu. Post senkapigo de la princo Constantin Brâncoveanu fare de Turkoj en la jaro 1714 la Viena Kortego unue respektis la heredantinon, lian edzinon, princinon Maricia kaj poste la fakton, ke unu el princaj nevoj restis vivanta. Dum ŝanĝitaj kondiĉoj en la jaro 1785 Vieno sendis generalon Preiss, kiu sekve la monaĥejon ruinigis. Monaĥejo Brâncoveanu, la lasta granda bastiono defendanta ortodoksecon en Fagaraŝa lando, fondita inter la jaroj 1696-1698, estis do en la jaro 1785 neniigita.

En la 21-a de julio 1992 estis fare de Sankta Eklezia Koncilio de Rumana Ortodoksa Eklezio kanonizitaj Constantin Brâncoveanu kune kun siaj kvar filoj Constantin, Stefan, Rada kaj Matei kun sia bofilo kaj konsilanto Ianach. En la ortodoksa kalendaro tiu ĉi rememora solenaĵo estas sub nomo “Sanktaj Martiroj Brâncoveanu“ enlistigita en la 16-a de aŭgusto. 208 jarojn post nuligo en la jaro 1785, la monaĥejo Brâncoveanu estis dimanĉe, la 15-an de aŭgusto 1993, okaze de solena festo de Ĉielenpreno de la Virgulino Maria denove malfermita. La nova preĝejo, kiel ankaŭ la tuta monaĥejo estas konsekritaj al Sanktaj Martiroj Brâncoveanu.

Por elstara famigo de la monaĥejo kontribuis la metiejo de pentroarto sur vitro. En muzeo de la monaĥejo Brâncoveanu troviĝas la plej multenhavaj kolektoj de la malnovaj ikonoj, pentritaj sur vitro kaj ligno, plue mirinda kolekto de la dokumentoj, unuapresaĵoj kaj malnovaj libroj, multaj liturgiaj roboj kaj liturgiaĵoj. La monaĥeja biblioteko estas unu el la plej valoraj monaĥejaj bibliotekoj. Troviĝas tie ĉi pli ol 70 000 libroj kaj verkaĵoj el Nova Testamento, Profetoj, Resurekto kaj Ĉieliro de la Sinjoro.

En la monaĥeja preĝejo ekzistas multaj freskoj kaj ikonoj. La preĝeja turo de ekstere havas formon de okangulo kaj el interno tiun de cilindro. Internaĵo de la preĝejo en formo de kruco estas dividita je altaro, naoso, pronaoso kaj malfermita vestiblo. En distanco 50 m de la preĝejo estis konstruigita laŭ origina formo malnova monaĥeja sonorilturo, en kiu oni ĝis la jaro 1997 kaŝkonservis la kvin bone kunagorditajn sonorilojn superantaj entute 2000 kg.

La plej malnova verkaĵo, troviĝanta ene de la monaĥejo, estas akvujo “Fonto de sanigo“, skribe dokumentita de la jaro 1500, apud kiu onidire okazis dum jarcentoj multaj mirindaĵoj. Antaŭ nelonga tempo oni super ĝi konstrulevis pompan baldakenon, skulptitan en kverka ligno.

Unu el la kulture religiaj elementoj, kiuj emfazas pompon de la monaĥejo Brâncoveanu, estas „Akademio Sâmbăta – la spiriteco de kulturo, arto, scienco“ – fondita la 15-an de aŭgusto 2003 okaze de la solenaĵo de Ĉielenpreno de Maria la Virgulino. Temas pri konstruaĵo kun pli malpli 70 ĉambroj, loko por 130 gastoj, amfiteatro kun 150 sidlokoj kaj granda manĝejo. Tie ĉi okazas konferencoj, traktadoj, renkontiĝoj, tie ĉi estas akceptataj kaj regalataj gastoj, al kiuj la monaĥejo proponas studeblojn en nepra trankvilo, kun subteno de scienca materialo el la biblioteko kaj en konvena atmosfero danke al belega pejzaĝo.

Surskribo super enirejo en la monaĥejon: “Pacon al tiuj, kiuj venas. Ĝojon al tiuj, kiuj restas. Benon al tiuj, kiuj foriras.”

Esperantigis Jindřich Tomíšek (redakcie koncizigita)

al la indekso


 OTEC XAVER OCENĚN ČESKÝM ESPERANTSKÝM SVAZEM

En la 22-a de oktobro vizitis vicprezidanto de Ĉeĥa E-Asocio D-ro Petr Chrdle kaj komitatanino de ĈEA kaj prezidantino de E-Klubo en Písek D-rino Pavla Dvořáková pastron Xaver Josef Kobza en Pastra Hejmo en České Budějovice, por lin gratuli kaj transdoni al li diplomon kaj insignon pri honora membreco en ĈEA. Pri longjara aktiva esperantisto kaj IKUE-ano pastro Xaver Josef Kobza aperis en Arcidiecézní noviny (Arkidioceza Gazeto) jena ĉeĥlingva artikolo verkita de D-ro Petr Chrdle. La fotojn de D-ro Petr Chrdle dokumentantajn tiun okazintaĵon vidu sur la kolora kovrilpaĝo.

Otec Josef Xaver Kobza je velmi dobře znám především na Písecku, a to nejen katolíkům. Až do svého odchodu do Kněžského domova v Českých Budějovicích dlouho přesluhoval právě v Písku, v kostele Povýšení Svatého kříže.

Ale dnes nebudu psát o jeho pastoraci, ale o jeho zájmové činnosti kolem mezinárodního jazyka esperanto, kterou na svém letošním říjnovém sjezdu ocenil Český esperantský svaz a jmenoval otce Xavera svým čestným členem.

Mezi esperantisty je otec Xaver dobře znám jako jeden z hlavních organizátorů Katolických esperantských táborů, které se konaly v letech 1969 až 1977 v jeho rodišti - Herborticích. Ale raději začnu mnohem dříve, protože esperantu se Josef Kobza věnoval již od svého mládí. V roce 1950, po likvidaci klášterů, byl v soustřeďovacím místě pro řeholníky v Hejnicích a následně vykonával vojenskou službu u neslavně známých praporů PTP (pro mladší čtenáře: převýchovné pracovní tábory pro politicky nespolehlivé mladé muže, kteří nesměli na vojně dostat do ruky zbraň). Tam byl odsouzen k dvouletému vězení pro nedovolené shromažďování.

Po návratu z vězení se vrátil otec Xaver do Herbortic, kde se živil jako holič a dalšími příležitostnými pracemi, založil tam esperantský kroužek a sám vedl kursy esperanta. Zúčastňoval se různých setkání esperantistů u nás a v Polsku. Rovněž se zúčastnil Světových esperantských kongresů ve Varně v Bulharsku a v Budapešti.

Byl aktivní v letních katolických esperantských táborech, ale i při dalších esperantských setkáních, zejména kongresech IKUE (Mezinárodní katolický svaz esperantistů). Spolusloužil ekumenickou bohoslužbu v esperantu při příležitosti Mezinárodního kongresu esperantistů – železničářů v Táboře v roce 2001.

I během posledních let své kněžské služby v Písku se často podílel na organizaci esperantských setkání a mší. Díky jemu se také konaly v píseckém Petrinu oblíbené esperantské předvánoční programy. A vždy dokázal vhodně přispět, ať už doprovázel na kytaru zpěvavé esperantisty, ať trefně a nenuceně promlouval o věcech duchovních.

Nyní, ve svých požehnaných 87 letech, žije otec Xaver v Kněžském domově v Českých Budějovicích – Suchém Vrbném. Ale na esperantisty nezapomněl a podle svých možností mezi ně ještě rád zajde, a také je mezi nimi vždy vítán. Protože se nemohl zúčastnit osobně sjezdu Českého esperantského svazu v Přerově, odznak a diplom čestného člena ČES mu přijeli předat místopředseda ČES Dr. Petr Chrdle a členka výboru ČES a předsedkyně Klubu esperantistů v Písku Dr. Pavla Dvořáková. Současně mu poblahopřáli k ocenění jeho proesperantské činnosti a popřáli Boží požehnání do dalších let života.

al la indekso


 JUBILEO DE SANKTA KLEMENTO MARIA HOFBAUER
La 20-an de majo 2009 ni festos 100-jaran datrevenon de lia kanonizo

En Tasovice, negranda vilaĝo en sudmoravia vinodona regiono, naskiĝis la 26-an de decembro 1751 la naŭa infano de geedzoj Hofbauer. Lia patro estis ĉeĥo, la patrino germanino. La saman tagon oni baptis la knabon en tiea paroĥa kirko je la nomo Johano. Tamen li estas konata kiel Klemento, ĉar tiun nomon li uzadis ekde sia pli posta ermiteco. Kiam li estis naŭjara, la patro mortis, de tiam do edukis siajn infanojn la pia kaj saĝa patrino mem. En Tasovice la knabo akiris fundamentan klerecon.

Por plua instruado mankis al la malriĉa virino mono, do ŝi kondukis la filon al bakísta majstro en proksima urbo Znojmo por lernigi al li la metion. Tie Klemento laboris kvar jarojn kaj poste daŭrigis en la bakista fako en premonstrana monaĥejo Louka (nun parto de Znojmo). Dum kvar jaroj li tie studis malaltajn klasojn de gimnazio. Inter tempo de tiu lia vivperiodo dufoje li migris perpiede kun sia amiko al Romo. Proksime de la Eterna Urbo ili ambaŭ vivis nelonge kiel ermitoj en Tivoli kaj tiam Johano ricevis la nomon Klemento. Post reveno li baldaŭ forlasis la monaĥejon Louka kaj ermitis apud proksima vilaĝo Milfroň (nun Dyje). Ĉar la imperiestro Jozefo la II-a malpermesis tiun vivmanieron, la junulo vivtenis sin denove kiel bakisto, nun en Moravské Budějovice.

Komence de la jaro 1780 foriris Klemento en la aŭstrian ĉefurbon kaj laboris tie ĉe bakista majstro. Tamen lia sopiro de junaĝo estis fariĝi pastro. Sed por studado ĉiam mankis mono kaj la tempo pasis. Malgraŭ tio bona Dio gvidis lin senĉese per serpentuma vojo al la majesta celo. Danke al Li du nobelinoj financis studon de la junulo en la universitato. Tamen Klemento ne estis kontenta en tiama medio de klerisma spirito, kiu ĉien penetriĝis, do ankaŭ en eklezian kaj akademian teritoriojn. Tial li forlasis Vienon kaj strebis serĉi pli bonajn kondiĉojn en Italio.

En Romo li aniĝis kun sia amiko al tiam nova redemptorista kongregacio fondita de sankta Alfonso de Liguori. Post nelonge en la jaro 1785 li finfine akiris sopiritan pastran ordinon. Ĝenerala estro de la ordeno sendis lin kaj lian fidelan amikon Tadeon, la duan novpastron, al nordaj eŭropaj regionoj por vastigi tie la kongregacion. Aŭstria imperiestro Jozefo la II-a nuligis tiutempe ege multajn monaĥejojn, do tial en lia reĝolando tio tute ne eblis. Pro tio niaj pastroj trairis sian patrolandon kaj celis al Pollando. Post longa vagado ili ambaŭ atingis Varsovion. Tie en tre malfacilaj kondiĉoj ĉe la kirko de sankta Benono fervoraj misiistoj laboris senlace por altigo de spirituala, kleriga eĉ sociala niveloj de tiea neglektita loĝantaro. De la jaro 1786 ĝis 1808 ekfloris sur tiuj kampoj iliamerite en la urbo neatendita progreso. Redemptoristoj senlace ne nur pastris, sed fondis novajn lernejojn, orfejon kaj helpadis al malriĉuloj.

La ĉefmotoro de ĉiuj agadoj ĉiam ja estis nia sanktulo. Samtempe li strebis ankri ankaŭ en aliaj landoj, precipe en Germanio kaj Svislando kaj fondi tie novajn monaĥejojn kaj lernejojn. Bedaŭrinde tiamaj internaciaj cirkonstancoj eĉ kontraŭeklezia politiko kun akompanantaj ilin diversaj personaj intrigoj ĉiam vanigis grandstilajn planojn de sankta Klemento. Sed li neniam laciĝis kaj senĉese denove laboregis por pura katolika kredo kaj aferoj de Dia regno. Liaj fervoraj agadoj tute ne plaĉis al malamikoj de la Eklezio kaj tial oni persekutis la redemptoristojn ankaŭ en Varsovio. Dum la tempo de franca okupacio la registaro de Napoleon elpelis pastrojn kaj monaĥojn, t.n. „benonitojn“ el la lando. La sanktulo kun aliaj fratuloj estis tenitaj en fortreso Kostrzyn (tiam germana Kustrin) kaj poste ili devis reveni en siajn patrujojn. Do Patro Hofbauer tiel denove celis en la jaro 1808 la aŭstrian ĉefurbon. La situacio por la pastra laboro ja estis tie tre malfavora, ĉar en la imperio regis ŝtata eklezia politiko,kiu vanigis veran katolikan animzorgadon kaj evangelizadon. Unue li povis pastri nur kiel helpsacerdoto en itala kirko, kie agis kvar jarojn. Poste li fariĝis konfesprenanto de fratulinoj en ursulanina monaĥejo. Grave edifis la sanktulo sur predikejo kaj en konfesejo. Ĉirkaŭ li kuniĝis elstaraj intelektuloj, kiujn li spirite forte influis. Eĉ se li ne povis tute libere labori laŭ siaj propraj imagoj observata de polico, tamen spuroj de lia agado influis la socion por longa tempo. Kiam persekutita Klemento Hofbauer mortis la 15-an de marto 1820, la loĝantoj de Vieno prave lin glorigis kiel sanktan viron.

Lia tutviva sonĝo kaj celo disvastigi la kongregacion de redemptoristoj eĉ ekster Italion plenumiĝis nur post lia forpaso. Unue la aŭstria imperiestro invitis ties monaĥojn oficiale agadi en Vieno. En la jaro 1888 Papo proklamis Patron Klementon Hofbauer beatulo kaj la 20-an de majo 1909 li estis kanonizita. Krome li gajnis ankaŭ titolon de la patrono de Varsovio kaj Vieno. Ĉi-jare ni festas centjaran jubileon de la granda sanktulo, kies nomo estas malmulte konata. Tamen li restas brila modelo de homo, kiu scipovis kunligi profundan neŝanceleblan kredon je Dio kun la vivo kaj amo al proksimuloj. Li montris al ni, kristanoj vivantaj en epoko de materiismo neglektanta spiritualajn valorojn, kiel resti fidela al vera kaj pura fido. La sanktulo fakte fariĝis ankaŭ reala patrono de unuiĝanta Eŭropo, ĉar li konstruis eĉ pontojn inter nacioj. Do ni esperantistoj petu lin eĉ por ĉia interkompreniĝo inter homoj! Sankta Klemento, propetu nin!

Jan Kalný

al la indekso


 INTERNACIA JUNULARA KONGRESO UNUAN FOJON EN ĈEĤIO

De la 18-a ĝis la 25-a de julio 2009 okazos en urbo Liberec en Ĉeĥa Respubliko la 65-a Internacia Junulara Kongreso (IJK). Ĝi estas longtradicia kultura kaj socia aranĝo: la unua estis okazigita en 1938 en nederlanda urbo Groet. Ekde tiam, krom la militperiodo, ĝin ĉiujare gastigas alia ŝtato de la mondo, ĉiam por unu semajno. Estintjare ĝi okazis en hungara urbo Szombathely, la antaŭa kongreso estis en Vjetnamio.

Ĉi-jare la aranĝon unuafoje en ties historio gastigos nia lando, konkrete la jam menciita urbo Liberec.

La kongreso ĉiam abundas programe: en ĝia kadro oni okazigas multajn prelegojn, kursojn, diskutrondojn, regule estas ankaŭ surscenigata iu teatraĵo, okazas filmprojekcioj, ekskursoj, dancvesperoj kaj aliaj akompanaj aranĝoj. En la lastaj jaroj la kongreson partoprenadas kvar ĝis kvin cent homoj, plejparte gejunuloj.

Kun ĝojo ni povas sciigi, ke al la altaj protektantoj de IJK 2009 en Liberec apartenas ankaŭ Lia Eminenco Kardinalo Miloslav Vlk. Tiu ankaŭ iĝis honora membro de la Ĉeĥa Esperanto-Junularo, kiu ĉefe la kongreson organizas. Lia Eminenco ankaŭ akceptis nian humilan peton kaj konsentas mem celebri Esperantan Sanktan Meson en la kongreso, dimanĉe la 19-an de julio, se aliaj gravaj kaj urĝaj cirkonstancoj ne malebligos tion al li.

La Ĉeĥa Esperanto-Junularo invitas ĉiujn aliĝi al la kongreso, kiu espereble iĝos memorinda okazo kaj en Esperantujo kaj en Liberec. Ĝojigos nin ankaŭ, se vi almenaŭ ĉeestos dum la Sankta Meso dimanĉe aŭ partoprenos aliajn programerojn dum la kongresa semajno. Aktualaj informoj pri IJK 2009 aperados interalie ankaŭ en la retpaĝo: http://ijk.esperanto.cz/.

Petr Adam Dohnálek

 al la indekso


 19-A EKUMENA E-KONGRESO 2009, VROCLAVO, POLLANDO

Karaj geamikoj, ĝis la 25-a de januaro 2009 aliĝis entute 170 personoj el 16 landoj. Se vi deziras konkrete ekscii, kiuj estas la aliĝintoj, bv. viziti interretajn paĝojn de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio: www.esperanto.cz/ikue aŭ rekte la kongresajn paĝojn:
http://mujweb.cz/Spolecnost/Svacek/vroclavo.htm.

Sur tiuj ĉi interretaj paĝoj aperas ĉiam freŝaktualigita listo de la kongresanoj kaj ceteraj aktualaj informoj. Loĝkapacito en la porpastra seminario en Vroclavo estas elĉerpita. Por novaj aliĝontoj estas disponebla loĝigo en apuda (pli multekosta) eklezia hotelo aŭ en studenta hejmo (kongres-kotizoj la samaj kiel en seminario) en 10-15-minuta promenira distanco de la kongresejo (unu tramhaltejo).

Pasintnovembre mi kun frato Pavel Polnický, sekretario de KELI, estis flanke de Ekumena Komisiono de IKUE kaj KELI komisiitaj viziti Vroclavon, por konatiĝi kun kongresloko kaj por pritrakti surloke la kongresajn aferojn kun Loka Kongresa Komitato (LKK). Lasta mia vizito de Vroclavo antaŭ tiu ĉi novembra okazis antaŭ pli ol 30 jaroj. Vizitinte denove nuntempe tiun urbon, mi estis tre surprizita kaj ravita pro ĝia beleco. Fine de la vizito mi povis kun frato Pavel konstati, ke elekto de Vroclavo por la 19-a EEK 2009 el tri proponoj estis decido ĝusta. Ni ambaŭ disponigis nian kunlaboron kun Ekumena Komisiono kaj LKK. Se vi volas kontribui al la kongresa programo per prelego aŭ alia programero, bv. tion afable sciigi al mi (se eble retpoŝte: m.svacek@seznam.cz). Koran antaŭdankon!

En la lasta Dio Benu 4/2008 sur la lasta kolora paĝo estis erare prezentita manĝejo anstataŭ la kongresejo. Do jen surfote estas la kongresa salonego, kie okazos la kongresaj programoj. Jam nun vi povas sur ĝi elekti sidlokon, kiun vi deziros okupi dum la kongresaj programoj.

Mi estas firme konvinkita, ke en Vroclavo ni ĝuos agrablajn kongresajn travivaĵojn. Mi ĝojatendas denovan renkontiĝon kun jam konataj geamikoj kaj interkonatiĝon kun tiuj, kun kiuj mi ankoraŭ ne interkonatiĝis. Do ĝis la revido en Vroclavo!

Miloslav Šváček

al la indekso


 NI SINCERE KONDOLENCAS

La 26-an de novembro 2008 en la aĝo de 86 jaroj mortis nia fidela fratino, ĝis lasta elspiro fidela IKUE-anino s-ino Zdeňka Králová - Rinťa. Post funebra Sankta Meso vendrede la 5-an de decembro en preĝejo de sankta Ignaco en Praha ŝi estis sepultita en familian tombon sur tombejo Olšanské hřbitovy. Ni perpreĝe rememoru nian fratinon. Ripozon eternan donu al ŝi, Sinjoro, kaj la senfina lumo lumu al ŝi. Ŝi ripozu en paco.

NI SINCERE KONDOLENCAS al nia fidela longjara frato IKUE-ano Jiří Laube kaj al liaj familianoj pro morto de lia edzino Marie Laubová, mortinta la 23.12.2008. Dio donu al ŝi eternan feliĉon kaj konsolon al nia afliktita frato Jiří (Georgo).

al la indekso


 VORTOJ ADRESITAJ AL MEMBROJ DE LA ĈEĤA IKUE-SEKCIO

Milí bratři a sestry, vkročili jsme do nového roku, který bychom jistě všichni chtěli prožít v klidu a spokojenosti. Nevíme, co nás čeká, ale ať přijde cokoliv, přijměme to s odevzdaností do vůle Boží. Kromě aktivního zapojení v jednotlivých farnostech nezapomeňme také na aktivní účast na činnosti naší katolické sekce. Výbor naší sekce Vás velmi zve na májové setkání ve Znojmě a Tasovicích u příležitosti stého výročí svatořečení sv. Klementa Hofbauera, rodáka z Tasovic, apoštola Varšavy a Vídně. Ti, kteří se setkáních naší sekce zúčastňují, odnášejí si nejen hezké vzpomínky, ale i duchovní posilu. Proto prosíme, zúčastněte se i vy, kteří jste se zatím těchto setkání nezúčastnili. Pořádáme to přece také pro Vás, pokud Vám v tom nebrání závažné zdravotní okolnosti. Počítáme i se zahraniční účastí, samozřejmě s účastí také našich bratří a sester ze Slovenska. Bližší informace o sv. Klementu Hofbauerovi a o našem setkání naleznete v tomto čísle našeho časopisu. Také Vás zvu k účasti na 19. kongresu křesťanských esperantistů, který se uskuteční od 18. do 25. července 2009 v polské Vratislavi (Wrocław). Vše nasvědčuje tomu, že to bude opět kongres, na který se bude dlouho vzpomínat. Wrocław je nyní krásné město s mnoha historickými památkami. Cestování je snadné i pro bydlící v Čechách, protože už je po rekonstrukci v provozu také trať z Prahy do Varšavy přes Wrocław. Místem konání kongresu budete jistě okouzlení tak, jak jsem byl já při listopadové návštěvě Vratislavi. Velmi děkuji všem, kteří se jakýmkoliv způsobem podíleli v loňském roce na činnosti naší sekce ať už aktivní účastí nebo finančním příspěvkem. Děkuji také všem přispívatelům do obsahu našeho časopisu DIO BENU a těším se na více těchto příspěvků. Veliký dík vyjadřuji bratru Miloslavu Pastrňákovi za obětavou pomoc při jazykové kontrole textů. S přáním Božího požehnání v tomto roce se na setkání s Vámi těší Váš bratr Miloslav Šváček a výbor naší sekce. Dio benu!

al la indekso