Dio Benu numero 71-3/2008

al la arkivo de jarkolektoj 1991-2010

 


 ALPAROLO DE LA PREZIDANTO

Karaj gefratoj!

Kuro de la tempo rapide fortranĉas el la somera sezono tagon post tago. Jam estas aŭgusto kaj rapide proksimiĝas okazigo de la plej grava nunjara IKUE-aranĝo - la 61-a Kongreso de IKUE okazonta de la 30-a de aŭgusto ĝis la 6-a de septembro en Rimini, Italio. El Ĉeĥio la kongreson partoprenos 14 personoj. Do ne plu tiel multaj, kiel en pasintaj tiulokaj kongresoj, sed se ankaŭ el pluaj landoj, kie ekzistas la katolikaj esperantistoj, sin aligus almenaŭ la sama nombro, oni povus esti kontenta. Jes, jam pasis la tempo de la kongresoj kun multnombra partoprenantaro. Ne nur financaj problemoj kaŭzas tiun redukton de la partoprenantar-nombro, sed precipe la ĉiam plialtiĝanta aĝo de ĉiuj membroj, do ankaŭ de tiuj  pli aktivaj, kiuj volonte partoprenadis la kongresojn de IKUE aŭ la ekumenajn kaj la aranĝojn de nia sekcio. Sanproblemoj, progresanta maljuneco kaj ankaŭ morto de multaj niaj aktivaj membroj ne plu permesas revi pri multnombraj aranĝoj. Tia estas reala situacio, kiun oni devas vole-nevole akcepti. En la venonta numero de nia revueto ni tutcerte raportos pri la kongresaj travivaĵoj.

Ekzistas rajtigita propono aŭ deziro, ke krom printempa renkontiĝo de nia sekcio (en Moravio) okazu ĉiam ankaŭ renkontiĝo aŭtuna (en Bohemio). Tiun deziron mi plenkore subtenas, se iu el niaj sekcianoj elektos konvenan lokon kaj krom la programo aranĝos surloke ĉion bezonatan.

En la tagoj 3.-5.10.2008 okazos 12-a Kongreso de Ĉeĥa E-Asocio en urbo Přerov. Kadre de la kongreso povas okazi ankaŭ renkontiĝo de la ĉeestantaj niaj sekcianoj. Tial mi instigas vin, karaj gefratoj, partopreni tiun kongreson. Samtempe nia E-Klubo en Přerov, kies membroj estas ankaŭ kelkaj niaj sekcianoj, festos 85-jarojn de sia ekzisto. La kongresaj informoj kaj aliĝilo aperis en asocia organo Starto n-ro 2/2008. En Přerov estas preparitaj bonaj kondiĉoj por tiu aranĝo.

Karaj gefratoj, jam nun estas necese serioze pensi pri venonta jaro 2009. Ankaŭ en ĝi certe Dio donos al ni eblecon travivi belajn E-aranĝojn. En Pollando en Bialistoko - naskiĝurbo de L. L. Zamenhof okazos Kongreso de UEA en la tagoj 25.7.-1.8.2009. Kaj en la semajno antaŭ ĝi (18.-25.7.2009) okazos 19-a Ekumena E-Kongreso (EEK) en Wrocław, ankaŭ en Pollando. La partoprenontoj de la UK-o povos antaŭ ĝi partopreni la EEK-on.  Ne ĉiuj povos permesi al si partoprenon de UK-o aŭ de ambaŭ kongresoj, tial por ili ekzistas ebleco partopreni la EEK-on en Vroclavo sub akcepteblaj kondiĉoj kaj promesantan denove belajn travivaĵojn.

Karaj, la tuta katolikaro en la mondo travivas gravan eksterordinaran jubilean jaron - Jaron de Sankta Paŭlo. Nia Sankta Patro Benedikto la 16-a - Petro de la nuntempo el sia povo ricevita de Kristo deklaris eblecon akiri indulgencojn sub plenumo de konataj kondiĉoj. Oni ne bezonas pilgrimi al malproksima Baziliko de Sankta Paŭlo en Romo por ilin akiri, sed ekzistas pilgrimlokoj kaj multaj aliaj lokoj ligitaj kun Sankta Paŭlo ankaŭ en nia lando, kie ili estas akireblaj. Al tiuj lokoj apartenas ankaŭ nia vilaĝa paroĥa preĝejo de Sanktaj Petro kaj Paŭlo en mia loĝloko. Jam nun ni serioze enpensiĝu, kiu loko ligita kun la Jubilea Jaro de Sankta Paŭlo estus konvena por la printempa sekcia renkontiĝo de la unua vendredo ĝis la unua dimanĉo en la monato majo aŭ junio. Ni abunde eluzu la ĉielajn gracojn senmerite al ni de nia Eklezio donacitajn.

Karaj gefratoj, dezirante al vi travivon de resto de la somera periodo en amo kaj favoro de Dio, kore mi vin salutas.

Miloslav Šváček

al la indekso


 MEDITADO
surbaze de la Evangelio laŭ Sankta Marko (5, 1-20)kaj de la
Epistolo de Sankta Paŭlo al la Hebreoj (11, 32-40)

Ni preĝu al la Sankta Spirito, ke Li descendu en niajn korprofundojn kaj plenigu nin per la Saĝeclumo kaj Gracofontanoj, por ke ni komprenu ĝuste la Dian Parolon kaj volu fervore plenumi Dian volon. La Plejsankta Virgulino Maria, nia Patrino kaj Reĝino, gvidu nin al sia Filo Jesuo Kristo.

El la Evangelio laŭ Sankta Marko ni sciiĝas, ke Jesuo kun la disĉiploj venis trans la maron en la landon de la Gerasenoj. Kiam Li elŝipetiĝis, tuj Lin renkontis viro havanta malpurajn spiritojn. Li loĝis en la tomboj. Li estis maltrankvila nokte kaj tage, inter la tomboj kaj montoj li kuradis, kriadis, sin tranĉis per ŝtonoj kaj neniu scipovis lin malsovaĝigi eĉ per katenoj kaj ĉenoj, kiujn li disŝiris.

Je la petoj de la malpuraj spiritoj Jesuo sendis ilin en la porkojn, kies granda grego paŝtis sin sur la monto. La homo obsedata de la malpuraj spiritoj estis liberigita, aspektis normale kaj havis la sanan prudenton.

La porkoj plenaj de la malpuraj spiritoj kuris rapide en la maron, en kiu ili dronis. La homo liberigita de la malpuraj spiritoj estis feliĉa kaj volis resti kun Jesuo. Jesuo ne permesis tion al li kaj diris, ke li iru al sia domo kaj rakontu al la siaj, kiel Dio kompatis lin.

Jesuo, riĉa je Mizerikordo, ne nur instruis, absolvis la pekulojn, ankaŭ sanigis la malsanulojn, eĉ homojn grave malsanajn, paralizulojn, leprulojn. Ĉe ĉiu mirakla resanigo Jesuo akcentis, ke grandaj kredo kaj fido kaŭzis feliĉan sanricevon.

Sankta Paŭlo en la Epistolo al la Hebreoj rememoras, ke en la historio de la Malnova Testamento okazis gravaj mirakloj por tiuj, kiuj kun granda fido rilatis al Dio. Okazis miraklaj resanigoj, revivigoj, sekura martransiro, elliberigo el leonbuŝego kaj multaj aliaj nekutimaj okazintaĵoj.

El la Evangelio laŭ Sankta Marko ni sciiĝas, ke Jesuo liberigis la homon, kiu estis obsedata de la malpuraj spiritoj. Nuntempaj homoj estas ankaŭ obsedataj de mensogo, falsaj ideologioj, riĉecavideco kaj de aliaj satanaj fortoj.

Kiamaniere la homo, obsedata de nuntempaj ideologioj, spirite perdiĝinta, devojiĝinta, iranta sur tordaj, malhelaj padoj, kiamaniere li povas trovi la ĝustan, klaran vojon al Dio?...

Ni devas preĝi por la homoj, kiuj perdis la Veron - perdis Dion kaj estas obsedataj de falsaj ideoj. Ni preĝu al la Sankta Spirito, kiu blovas, kien ajn Li volas.

Ho, venu Spirito Sankta,
lumigu ĉion malhelan,
la homon devojiĝantan
gvidu al voj
´ klara, bela!

Prilaboris Zofia Kamieniecka

al la indekso


 ESTU BENATAJ

Estu benataj tiuj,
kiuj semas la bonon,
kiuj ĝojigas la aliajn,
portas la konsolon!
Kiuj agas en la nomo
de Kristo Savanto,
por disvastigi la Veron
uzas Esperanton!

Zofia Kamieniecka

al la indekso


 JARO DE SANKTA PAŬLO

La 28-an de junio dum celebro de unuaj vesproj el festo de sanktaj Petro kaj Paŭlo en Baziliko de Sankta Paŭlo Post Murego anoncis Papo Benedikto la 16-a, ke ekde la 28-a de junio 2008 ĝis la 29-a de junio 2009 oni en la Eklezio solenos eksterordinaran jubilean jaron okaze de dumila datreveno de naskiĝo de apostolo Paŭlo. Ĉe tiu evento li interalie diris:

“Pramalnova tradicio, kiu estas sekvebla ĝis tempoj de apostoloj, rakontas, ke ĝuste proksime de tiu ĉi loko okazis lasta renkontiĝo de la apostoloj Petro kaj Paŭlo antaŭ ilia martira morto. Ambaŭ sin reciproke brakumis kaj reciproke al si donis benon. Sur portalo de ĉi-baziliko estas ili kune bildigitaj en sceno de morttorturo. Ekde komenco de la kristana tradicio estas Petro kaj Paŭlo konsiderataj kiel nedisigeblaj unu de la alia, malgraŭ tio, ke ĉiu el ili plenumis alian mision: Petro unua konfesis kredon je Kristo, Paŭlo ricevis la donacon povante profundigi tiun riĉecon. Petro fondis unuan kristanan komunumon devenantan el elektita popolo. Paŭlo iĝis apostolo de paganoj. Per diversaj grac-donacoj ili laboris por ununura afero - konstruado de la Eklezio de Kristo. En legaĵo de la preĝo de la Eklezio al ni liturgio proponas por meditado tiun ĉi konatan tekston de la sankta Aŭgusteno: “Unu estas memorinda tago de suferoj de du apostoloj. Sed ankaŭ ili du estis unu; malgraŭ tio, ke ĉiu suferis en alia tago, ili estis unu. Petro iris antaŭe, post li Paŭlo. Tial ni solenas feston sanktigitan por ni per sango de la apostoloj” (Disc. 295, 7.8).

Kiel en komenco ankaŭ hodiaŭ bezonas Kristo apostolojn kapablajn oferi sin mem. Li bezonas atestantojn kaj martirojn, kiel estis la sankta Paŭlo: siatempe, kiam li estis kruela persekutanto de la kristanoj, survoje al Damasko li terenfalis kaj blindigita per dia lumo li senhezite transiris al flanko de Krucumito kaj sekvis lin senkondiĉe. Li laboris kaj vivis por Kristo, por Li li suferis kaj mortis. Kiel aktuala estas hodiaŭ lia ekzemplo!

Kaj ĝuste tiam mi ĝojas, povante oficiale anonci, ke honore al apostolo Paŭlo ni dediĉos specialan jubilean jaron de la 28-a de junio 2008 ĝis la 29-a de junio 2009 okaze de dumila datreveno de naskiĝo de sankta Paŭlo, kiun historiistoj metas inter jarojn 7 kaj 10 post Kristo. Tiun “Jaron de Paŭlo” oni privilegi-maniere solenos en Romo, kie sub la papa altaro de tiu baziliko troviĝas relikvoj de la apostolo Paŭlo. Apud baziliko estas samnoma benediktana abatejo kaj oni tie povas okazigi serion da programoj liturgiaj, kulturaj kaj ekumenaj kaj ankaŭ diversaj animzorgaj kaj societaj programoj inspiritaj per sanktpaŭla spiritualeco. Specialan atentemon oni povos dediĉi al pilgrimantoj, kiuj el diversaj partoj de la mondo kiel pentuloj venos al Tombo de la Apostolo, por ĉi tie akiri spiritan fortigon. Subtenon ricevos diversaj stud-aranĝoj kaj specialaj eldon-agadoj pri tekstoj de sankta Paŭlo, por ke ni pli bone ekkonu grandegan riĉecon de la instruo, kiun ili enhavas. Krom tio en ĉiuj partoj de la mondo oni povas organizi similajn aranĝojn en diocezoj, en sanktejoj, sur la kult-lokoj, en ordenaj komunumoj kaj en lernejoj, kiuj portas nomon de sankta Paŭlo aŭ kiuj estas inspirataj de lia persono kaj instruo. Fine estas ĉi tie speciala aspekto, al kiu estas necese dediĉi specialan atenton dum tiu festado de sanktpaŭla dumilo: dimensio ekumena. La apostolo de la nacioj, kiu sin dediĉis prefere al la tasko alporti la Ĝojan Mesaĝon al ĉiuj popoloj, sin tute dediĉis por unueco kaj konkordo de ĉiuj kristanoj. Li nin akompanu kaj protektu dum tiuj solenaĵoj de la dumila datreveno kaj helpu al ni progresi en humila kaj sincera serĉado de la unueco de ĉiuj partoj de la mistika Korpo de Kristo.”

al la indekso


 JUBILEO DE SANKTA PAŬLO
28.6.2008-29.6.2009

Temas pri spiritaj kialoj, kiuj motivigis la Papon anonci ĉi tiun jaron dediĉitan al Apostolo de la Nacioj.

La ĉefa motivo, kiun la Papo indikas al tuta Eklezio pere de solenaĵo de Jubilea Jaro de Sankta Paŭlo, estas studi pli profunde vivon kaj instruadon de sankta Paŭlo por identigi modelon de lia vivo plena de kredo kaj kompleta disponeblo por Kristo: esti atestantoj kiel sankta Paŭlo.

Komparo kun forta figuro de sankta Paŭlo estas indikita kiel rimedo por fortikigi identecon de hodiaŭa kristano.

La Papo rememoras verkon de la evangelizado de sankta Paŭlo jene: „Sukceso de lia apostolado dependas precipe de lia persona vervo por anonci Evangelion kun kompleta sindediĉo al Kristo. Sindediĉo, kiu ne timas riski, ne timas malfacilaĵojn kaj persekutadon.“

Farante aplikadon al nuntempa kristana komunumo, la Papo deklaras: „El tio ni povas preni tre gravan lecionon por ĉiu kristano. Agado de la Eklezio estas kredebla kaj efika tiom, kiom tiuj, kiuj apartenas al ĝi, pretas persone atesti ilian propran fidelecon al Kristo en ĉiu situacio. Kie tiu disponeblo mankas, aperas malpli decida argumento de vero, de kiu la Eklezio mem dependas. Kiel en la komenco, ankaŭ hodiaŭ Kristo bezonas apostolojn pretajn oferi sin mem. Li bezonas atestantojn kaj martirojn, kiel estis sankta Paŭlo.“

Tasko de Paŭlo el Tarso enkadre de la naskiĝanta kristanismo estis vere unika kaj  rara.


La unua teologo de kristanismo

Estante en kontakto kun apostolo Paŭlo ni troviĝas vidalvide antaŭ la unua teologo de kristanismo; li ne parolas al ni pri eventoj, paroloj kaj agoj de Jesuo, sed li transdonas al ni konsiderojn pri Jesuo kaj pri la Eklezio pere de sia apostolado kaj persona atesto.

El ĉi tiu vidpunkto li realigas unu novan resumon, por kompreni Evangelion en la lumo de antikvaj promesoj faritaj al popolo de la Alianco. Lia ĉefa atento direktiĝas al tio, kiel Dio agis en Kristo, por avantaĝo de la homo sen distingo socia, kultura kaj religia.

La 28-an de junio 2008 proklamis la Papo Benedikto la 16-a komencon de la Jubilea Jaro de Sankta Paŭlo. La evento okazis en roma Baziliko de Sankta Paŭlo (Basilica di San Paolo), apud la tombo de tiu granda sanktulo.

Kompilis por Dio Benu Jitka Skalická, Romo

al la indekso


 LITANIO AL SANKTA PAŬLO

Amo de Dio la Patro, savu nin.
Graco de nia Sinjoro Jesuo Kristo, vivigu nin.
Descendo de la Sankta Spirito, sanktigu nin. 

Sankta Paŭlo, preĝu por ni.
Vi, kiun Dio superŝutis per mizerikordo,
Vi, al kiu sin revelaciis Filo de Dio,
Vi, kiu iĝis peranto, kiun elektis Jesuo,
Vi, kiu estis destinita kiel heroldanto de la vero, apostolo kaj instruisto de la nacioj,
Vi, kies apostolado estis konfirmata per mirakloj kaj signoj,
Vi, kiu estis fidela servanto de la naskiĝanta eklezio,
Vi, kiu al la nacioj donacis Evangelion de Kristo kaj tutan sian vivon,
Vi, kiu portadis kristanojn en la koro kaj ankaŭ en viaj katenoj,
Vi, kiu estis krucumita kun Kristo,
Vi, en kiu vivis kaj agadis Kristo,
Vi, kiu ne povis esti disigita de la amo de Kristo,
Vi, kiu toleris prizonon kaj suferojn,
Vi, kiu toleris dolorojn kaj danĝerojn,
Vi, kiu estante ankoraŭ en la korpo estis  ekprenita en la ĉielon,
Vi, kiu glorigis vian servadon,
Vi, kiu post fino de via kuro atendis kronon de justeco, preĝu por ni. 

Ŝafido de Dio, kiu konvertis Paŭlon persekutanton, kompatu nin.
Ŝafido de Dio, kiu kronigis apostolon Paŭlon, kompatu nin.
Ŝafido de Dio, kiu glorigis martiron Paŭlon, kompatu nin.

Vi estas elektita peranto, sankta Paŭlo, apostolo.
Vi estas heroldanto de la vero en la tuta mondo.

Ni preĝu: Dio, kiu per agadoj de la apostolo Paŭlo instruis al ĉiuj popoloj veron de Kristo, donu, ni petas, por ke ni, kiam ni festas lian memoron, sentu lian potencan propeton. Per Kristo, nia Sinjoro. Amen.

al la indekso

Ekzistas nur du hom-grupoj, kiujn oni povas nomi prudentaj: Unuj, kiuj servas plenkore Dion, la aliaj, kiuj Lin tutkore serĉas, ĉar ili Lin ne konas. Blaise Pascal (1623-1662)


 VORTOJ POR ENPENSIĜO

Imagu, ke vi (antaŭ du mil jaroj) dum promeno ĉirkaŭ Galilea Maro renkontus grupeton da fiŝkaptistoj, kiuj frumatene sidas apud fiŝkaptaĵo ĵus eligita el la akvo, rostantaj super fajreto fiŝojn fortigante sin. Kiu povus ekpensi, ke ĉi tie sidas kolonoj de institucio, kiu defundamente ŝanĝigos aspekton de la mondo? Tiuj simplaj viroj el laborista klaso sen rimedoj kaj sen potenchavaj ambicioj havantaj antaŭ si meznombre tridek vivjarojn, kaj tiu tempo sufiĉos por tio, ke ili laŭvorte skuigos Roman Imperion kaj implikos kapojn de ĝiaj imperiestroj, kiuj vane klopodos ekstermi heroldantojn de la nova religio en sia imperio. Tute senperforte - nur per forto de siaj vortoj kaj sia ekzemplo - varbos por sia Sinjoro laŭvorte homamasojn da disĉiploj en la tuta tiam konata mondo. Kaj dume, kiel ekzemple dokumentas epistoloj de la unua papo, ili havis tion neniel facilan ne nur pro tio, ke ilin persekutadis ne nur judoj kaj romianoj, sed ankaŭ diablo viglis kaj ekde la komenco, precize laŭ antaŭdiro de la Sinjoro, dissemadis malbonan semon, herezojn kaj skismojn.

La sukcesa disvastigo de la ĝoja mesaĝo estas klara pruvo, ke ĉi tie ne temas pri la homa verko, sed ke temas pri la verko, kiu estas rezulto de la Diaj plano kaj efikado. Sed ankaŭ tio signifas, ke tiu neokulfrata grupeto da simplaj fiŝkaptistoj paŝis antaŭen precize laŭ instrukcioj ricevitaj de sia Dia Majstro kaj Instruisto, kiu tial povis plenumi sian promeson esti kun ili dum ĉiuj tagoj. Ili ne apogis sin je si mem kaj ne ekzegezis liajn vortojn siameniere, sed ili konsekvence heroldis tion, kion ili akceptis. Ili do vivis ĝis fino de sia vivo sub neforviŝebla impreso de sia trijara seminario flanke ĉe Jesuo Kristo, kiu iĝis por ili netuŝebla referenco. Tio ne koncernas nur tiujn liajn vortojn, kiujn ili poste ankaŭ skribis por estontaj generacioj, sed ĉiujn instrukciojn kaj ekzemplojn, kiujn al ili la Sinjoro transdonadis dum sia surtera restado. Ili daŭre povis en ĉio reveni al tio, kiel tion faris Majstro, kiel tion pensis Majstro, ili tiel havis por dispono sian neanstataŭigeblan sperton laŭvorte el “la unua mano”. Eĉ se ili ne farus miraklojn kaj ne resanigus malsanulojn per tio, ke sur ilin falis ilia nura ombro, jam mem disvastigo de la kristanismo dum ilia vivo spite de ĉiuj obstakloj kaj malfacilaĵoj atestas ankoraŭ pli pruve kaj ankaŭ konstante pri mirakla Dia helpado, kiu akompanis ilin.

En skribaĵo pri dua mirakla fiŝkaptado en evangelio de Johano (Joh 21:15-17), kiu estas konata pro sia funda kaj detala priskribo de persona atesto, ni do havas aŭtentikan raporton pri definitiva surtronigo de unua papo, kiun ne elektis kardinaloj, sed persone mem Dia Filo. El konservitaj raportoj pri pluaj okazintaĵoj ni scias tute klare, ke kolegio de apostoloj kaj ankaŭ la unua civito de kristanoj tiun Dian elekton plene akceptis kaj respektis. Tio estas por ni tre grava kaj ĝojiga, ĉar tio koncernas ne nur tiun simpatian galilean fiŝkaptiston, sed entute la plej superan paŝtistan oficon, sen kiu kaj ekster kiu ne estas kaj ne povas esti aŭtentika apostola Eklezio de Kristo.

En simila situacio kiel apostoloj estis ankaŭ iliaj posteuloj. Ankaŭ ili super ĉio ŝatis la fakton, ke ili povis akceptadi veran instruon kaj aŭtentikan establon rekte de tiuj, kiuj ankoraŭ persone konis Dian Majstron kaj dekomence vivis ĉe lia flanko. Kaj tiel kiel Jesuo surspiris la apostolojn kaj diris al ili tute unusence: “Mi vin sendas, iru en la tutan mondon!” - tiel ankaŭ ili tute klare kaj eksplicite per surmeto de manoj delegadis siajn posteulojn kaj transdonadis al ili la samajn plenrajtojn kaj misiojn, kiujn ili de la Sinjoro akceptis. Nur ni rememoru, kiel zorgeme la apostoloj procedis, kiam temis pri elekto anstataŭ malfeliĉulo, kiu iĝis perfidulo. Dume ili ankaŭ klare indikadis kaj kondamnadis tiujn, kiuj provis vidigi sin ankaŭ kiel Diaj senditoj, sed tiun taskon ili de neniu ricevis, sed sin mem el propra volo delegis. Ne estas do nia elpensaĵo eĉ ne nia “kaprico”, ke ni tenas nin ĉe “roma papo”. Ni tiel transprenas fidindan aŭtentikan heredaĵon, kiu sin apogas je ununura vera komenco de vera Eklezio de Kristo. La Eklezio estas Dia instituto kaj ni bezonas videblan kaj palpeblan garantion de ĝia Dia origino. Je tiu dia origino sin povas apogi neniu alia komenco kaj neniu alia fondinto, eĉ se lin la homoj ĉi tie surtere kiel ajn ovacius, ĉu temas pri monaĥo edziĝinta kun monaĥino, aŭ reĝo, kiu ŝanĝis edzinojn kiel ĉemizojn. Ĉiuj disiĝintaj kristanaj komunumoj, ovaciantaj siajn “fondintojn”, kiuj ekis ion, kio ne ekzistis ĉi tie dekomence, kaj samtempe ili nuligis ion esencan, kio dekomence ekzistis, jam ne staras sur tiu Dia roko, sur kiu sian Eklezion starigis Sinjoro, sed ili donas preferon al nova bazo, kiu ne estas de Dio, sed de la homoj. Ĉiuj ajn cedoj kaj kompromisoj en tiuj aferoj ne signifas eliron renkonten, sed perdon de nia certeco pri sekura interligo kun Dia Fondinto.

Dume ankoraŭ estas tia situacio, ke ni grandparte sen propra merito en tiu vere Krista Eklezio naskiĝis. Ĉar tio estas grandega kaj nemeritita donaco de Dio, ni ne povas tiun fakton simple akcepti kiel pretan aferon, sed ĝuste tial, ke ni vidas ĉirkaŭ ni tiom multajn aliajn konfesiojn kaj religiojn, estas nia devo nenion lasi al la hazardo kaj ne restadi en indiferenteco, sed efektive nin certigi, ke ni konfesas ĝuste tiun religion, kiun al ni revelaciis mem Plejaltulo kaj kiu plene respondecas al lia volo. Ni ne povas nin apogi nur je tio, al kio ni alkutimiĝis kaj en kio ni enloĝiĝis, ĉar poste la ĉi-momenta kontenteco de ateisto kun lia mondkoncepto devus esti pruvo, ke Dio ne ekzistas. Krome ĝi estus malinda ridindigo de Dio, se ni opinius, ke por Li estas tute indiferenta, kiel Lin la homoj honoras, se tio devus esti Dio, kiu al unuj diras tion kaj al pluaj ion alian kaj donas mem la kaŭzon por malsamecoj kaj antagonismoj ofte de tre grava karaktero. Tia persona Dio estus tute absurda kaj devus havi la veron tiuj, kiuj negas Lin. Sed ni havas firman garantion de aŭtentikeco de ununura revelaciita kredo, kiun ni konfesas, kaj tiu estas ĝuste Petro kaj apostoloj, kiujn elektis mem la Sinjoro. Kiu kun ili perdos kunligon, ne iras sur Diaj, sed sur propraj vojoj.

Tio estas grava ekscio, al kiu venas konvertitoj. Estas interese, kiel malmulte kadre de ekumenaj strebadoj oni parolas pri tiuj (antaŭe nekatolikoj), kiuj post longa propra kaj ofte doloriga serĉado venis surbaze de nediskuteblaj pruvoj al unusenca konkludo, ke tiu ununure aŭtentika, fare de Kristo fondita Eklezio estas tiu, en ĝies frunto staras kiel kapo episkopo de tiu Urbo, en kiu sian vivon finis galilea fiŝkaptisto, al kiu Sinjoro donis nomon Petro - Roko kaj persone al li konfidis ŝlosilojn de la ĉiela regno. Dume la vojo de konvertitoj estas fakte la plej natura kaj la plej logika vojo de reveno al efektiva unueco, kiun oni devas ĉiurimede subtenadi, antaŭĉie per konstanta preĝado. Se ekzemple nuntempe estas en Germanio ĉirkaŭ 300 iamaj protestantaj teologoj, kiuj post studado kaj serĉado fine enankriĝis en la katolika eklezio, ĝi estas por ceteraj pastoroj granda alvoko, por ke ili aŭtokritike pritaksu sian ĝisnunan ekkonon, opiniojn kaj starpunktojn. Estas ja konataj al ni la vortoj de Jesuo Kristo: “Kiu malobservos unu  el ĉi tiuj plej malgrandaj ordonoj kaj tiel instruos homojn, tiu estos nomata la plej malgranda en la regno de la ĉielo” (Mat 5:19). Kaj sur alia loko Li avertas: “Ĉi tiu popolo honoras min per siaj lipoj, sed ilia koro estas malproksime de mi. Sed vane ili min adoras, instruante kiel doktrinojn ordonojn de homoj” (Mat 15:8-9). Bedaŭrinde ankaŭ inter katolikoj estas troveblaj tiuj, kiuj super konvertitoj skuas la kapon. (Ke sur ilin falu ombro de la sankta Petro!) Ni do prave povas antaŭĝoji beatproklamon de unu el la plej eminentaj konvertitoj, de kardinalo Newman.

Ĝi estos tre pozitiva argumento por vere Dia origino de ununura Eklezio de Kristo, ĉar tio estas ĝuste frukto de la sankteco. Sanktaj estas la homoj, kiuj per sia vivo ĉeestigas Dion inter la homoj, aŭ alidirite, estas la homoj, kiuj permesis al Dio, ke Li mem montru en ili sian vizaĝon. La sanktaj homoj estas viva pruvo de la fakto, ke Dio estas inter ni kaj tiel kiel Dio per siaj mirindaĵoj kaj mirakloj atestis sian alvenon kaj sian personan ĉeeston inter ni kaj ankaŭ siajn Diajn planojn kaj instruon, same per siaj mirindaĵoj kaj mirakloj Li atestas ankaŭ tion, ke Li akceptas fruktojn de la sankteco, kiujn produktas konsekvenca vivo laŭ kredo kaj laŭ liaj ordonoj. Miraklo de Dia amo ĉi tie surtere jam estas la vivo de sanktuloj mem inter la homoj de ĉi tiu mondo. Al Johano Paŭlo la Dua iuj riproĉis, ke li ekigis inflacion de la sanktuloj. Ĉu ne estas vera, ke tiu “inflacio” de la sanktuloj konkretigas al ni promeson de la apostolo pri ankoraŭ pli granda abundigo de la graco tie, kie abundiĝas la peko? La “inflacio” de la sanktuloj en lastaj jardekoj ne estus ebla sen “inflacio” de gracoj kaj mirakloj, kiuj palpeble dokumentas al ni, ke Jesuo estas fakte kun ni dum ĉiuj tagoj ĝis fino de la mondo.

Sankta vivo de la kristanoj estas tiu konkreta maniero, kiel Spirito renovigas aspekton de la mondo. Sen viva kaj daŭre kreskanta komuneco de la sanktuloj estas la religia vivo griza pilgrimo sub firmamento sen steloj kaj eĉ sen ĉielbluo. La religio, kiu rekte en sia programo ne havas gvidadon de la homoj al sankteco, estas fakte pseŭdoreligio. La nuna mondo, troviĝanta fakte en situacio de Sodomo, la sanktulojn urĝe bezonas. La efektiva klopodado pri persona sankteco kiel “identeco kun Dio” estas verdire la plej granda boneco, kiun povas ĉiu opulo fari prospere al la homaro, kaj samtempe estas ankaŭ por li mem garantio de la plej grandaj riĉeco kaj potenco, kiujn la homo povas atingi: ne estas pli grandaj riĉeco kaj potenco ol Dio mem. Ke estu pri tio ĉiuj kristanoj konvinkitaj, por turni ĉiun sian atenton al tiu ĉi ununura sia vivsenco. Kiel al ni per sia ekzemplo atestas ortodoksa monaĥo Sampson, la sankteco havas siajn du necesegajn radikojn: Eŭkaristion kaj Senmakulan Virgulinon. La reveno al tiuj ĉi aŭtentikaj fontoj de la graco kaj sankteco estas ankaŭ efektiva reveno al vera unueco (kaj tio ankaŭ interne de la Eklezio mem). -lš-

El semajngazeto Světlo (Lumo) n-ro 26/2008.

al la indekso


 AVE, MARIA!
Pilgrima kanto de Lourdes

  1. Ho sankta Maria, Patrino de Di´, / popoloj kristanaj nun kantas al Vi:
    Ave, ave, ave, Maria! / Ave, ave, ave, Maria!

  2. En via sanktejo, Patrin´ de l´ Sinjor´, / ni kantas multfoje je via honor´:
    Ave, ave, ave, Maria! / Ave, ave, ave, Maria!

  3. Matene, tagmeze, vespere, Mari´, / ni kun Gabrielo rediras al Vi:
    Ave, ave, ave, Maria! / Ave, ave, ave, Maria!

  4. Kaj ofte tra l´ tago, dum nia labor´, / se ne per la buŝo, ni diras per kor´:
    Ave, ave, ave, Maria! / Ave, ave, ave, Maria!

  5. Ni estas pekuloj kun pento en kor´, / nin helpu, Patrino, en nia dolor´:
    Ave, ave, ave, Maria! / Ave, ave, ave, Maria!

  6. Maria, nin savu en ĉiu danĝer´, / kaj danke ni kantos al Vi de la ter´:
    Ave, ave, ave, Maria! / Ave, ave, ave, Maria!

  7. Kaj post nia morto, ĉe l´ Trono de Di´, / eterne ni kantos dankeme al Vi:
    Ave, ave, ave, Maria! / Ave, ave, ave, Maria!

1858-2008: 150 jaroj post aperoj de Virgulino Maria en Lurdo.
En la tagoj 13.-15.9.2008 pilgrim
is al Lurdo Papo Benedikto la 16-a.

al la indekso


 “MI ESTAS KATOLIKO”

Kiu nuntempe ankoraŭ kuraĝas publike konfesi “Mi estas katoliko”? Aŭ “Mi kredas  je unu Eklezio: sankta, katolika kaj apostola”? Estas tute ebla, ke ni aŭdos sarkasman rimarkon, se ni konfesos nian apartenecon al la Romkatolika Eklezio. Por multaj homoj sonas la vorto “katoliko” kiel io mucida, eksmoda, por la vivo danĝera, mallibera. Kun la vorto “katolika” oni en la nuntempa socio kunligas diversajn negativajn ecojn. Sed kion fakte signifas “katolika” krom indiko de religia aparteneco? “Katolika” ne signifas nur konfesion. Ĝi estas io pli. Ĝi estas la vorto, kiu indikas specifan eklezion. Kaj tio estas ĝuste per sia substanco “Katolika Eklezio”. Tiu ĉi vorto estas ĉio, nur ne io mallarĝa, ĉar tio estas la vorto, kiu esprimas la plej grandan larĝon.

Greka esprimo “katholon” signifas ĉionenhavanta, tute kaj perfekte plena. La Katolika Eklezio estas katolika en tio ĉionenhavanta, plensence. Per alia vorto ni povus tion esprimi “ekstenseca”. Estas ebleco ĝin trovi en la tuta mondo. Sed “katolika” ankaŭ signifas “intensiva”. Ni povas diri, ke en ĝi estas enhavanta tuta ĉionenhavanta kondensita pleneco en intensiva kaj nekomparebla estanteco.


“Katolika” signifas larĝa

La Eklezio estas larĝa. Ĝi inkluzivas ĉiujn naciojn. Surmonde nuntempe verdire ne estas nacio, kie ĝi ne estus reprezentita almenaŭ per iu malgranda ĉelo. Ĝi parolas per ĉiuj lingvoj, ĉiuj kulturoj kun ĝi havas ligojn. Multaj nuntempaj kulturoj rekte el ĝi devenas, precipe eŭropa kulturo. Tiu sen patrineca grundo de la Eklezio ne ekzistus. Ĉiuj tavoloj kulturaj kaj socialaj en ĝi havas sian hejmon kaj povas en ĝi trovi sian lokon. Troviĝas en ĝi ankaŭ ĉiuj eraoj. La Katolika Eklezio ne estas nur nacia eklezio: ne estas nur ĉeĥa, germana, franca aŭ svisa. Se ĝi estus svisa, ĝi ne estus katolika. La Eklezio estas ĉiam monda. Tiu, kiu iam estis en Romo, povis pri tio fari por si imagon. Kiu partoprenis la Mondan Tagon de la Junularo, povis tion travivi.

Se ni ekpensas pri pli ol cent vojaĝoj de la Papo Johano Paŭlo la Dua, ni komencas antaŭsenti tiun larĝon de la monda Eklezio. Liaj vojaĝoj direktis en ĉiujn landojn, al ĉiuj nacioj. Dio volas, ke ĉiuj homoj apartenu al lia familio. En la Eklezio povas la homaro sperti, ke ĝi formas familion. Tial ni ankaŭ kredas, ke Dio kreis homaron kiel “unu”. Ne pro diverseco de rasoj, kulturoj kaj gentoj. Ne kiel homojn kun diversa digneco, sed kiel unu familion, familion de Diaj infanoj. Tio estas la celo de la kreo kaj en la Eklezio tio jam estas videbla, tio estas dimensio de la Katolika Eklezio.

Sed tio estas nur unu dimensio kaj tiu sola ne sufiĉas. Ekzistas ĉi tie ankoraŭ pluaj  realecoj. Telefono kaj tekniko faras el la mondo unu grandan vilaĝon, sed tio ne estas la samo, kiel la monda larĝo de la Eklezio. Al la Katolika Eklezio apartenas ankaŭ aliaj dimensioj: intenseco kaj pleneco, kiuj estas en la Eklezio ĉeestantaj. Nenie estas tiu Dia realeco tiel perfekte ĉeestanta, kiel en lia Eklezio.


Kie estas Jesuo, tie estas la Katolika Eklezio

Sankta Ignaco el Antioĥio, episkopo kaj martiro, kiu mortis en la jaro 110 en Romo, diris: Kie estas Jesuo, tie estas la Katolika Eklezio (Letero al Smirno 8,2). Kaj ĉar en ĝi estas Kristo, ĝi estas katolika, tio signifas ĝi havas sian perfektan plenecon. La Eklezio estas lia Korpo kaj Li kreas ĝian plenecon, kiel diras la sankta Paŭlo en la Epistolo al Efesanoj (1, 23). Ĉar en la Eklezio estas Kristo, tial en ĝi estas ĉio. Ĉion, kion Kristo kun si alportis, ĉion, kio Li estas kaj kion Li havas, donis al sia Fianĉino, al sia Korpo. Tial estas la Eklezio katolika, tute plenigita per Kristo, de Li ĝi ricevis ĉion.

Se ni antaŭenpaŝos en tiu nia konsidero, ni devas deturni nian rigardon for de nura surfaco kaj ni ne povas la Eklezion rigardi kiel unu homan organizacion el inter ceteraj. Ni devas en la Eklezio vidi antaŭĉie misteran korpon de Kristo kaj tiun fakton, ke Li estas ĝia Kapo. Se ni ĝin tiel rigardas, poste ankaŭ ĝia katolikeco - ĝia larĝeco - aspektas alie. Poste tio ne estas nur granda nombro de ĝiaj membroj, kio faras ĝian larĝon, sed estas tio realeco, ke Kristo estas en ĝi ĉeestanta. Dum Pentekosto estis en la Eklezio nur 120 membroj. Poste aligis sin al ĝi pluaj tri miloj. Sed jam tiuj 120 en Jerusalemo, tio estis la Katolika Eklezio. En kumunumo kolektiĝinta en jerusalema vespermanĝejo, kiu akceptis la Sanktan Spiriton, estis jam ĉeestanta Kristo kun siaj donacoj, kaj tial la Eklezio en Jerusalemo estis la same katolika, kiel ĝi estos je la fino de la tempoj ĉe reveno de Kristo, sendepende ĉu ĝi havas nur 120 aŭ miliardojn da  membroj.

Multaj demandas: Kie oni povas konkrete trovi la Katolikan Eklezion? Ĉu tio estas  abstrakta ideo, aŭ tute reala fakto, pri kiu ni povas diri: Ĉi tie ĝi estas!? Ĉu ĝi havas ie siajn limojn? Kaj kiel tiuj limoj aspektas?


Kie estas Eŭkaristio, tie estas la Eklezio

Sankta Paŭlo ripete komencas siajn leterojn ĉiam: Al Eklezio de Jesuo Kristo, kiu estas en Korinto aŭ kiu estas en Romo. Paŭlo do verŝajne opinias, ke la malgranda kristana komunumo en Korinto estas eklezio de Jesuo Kristo. La Koncilio diras: Kristo estas ĉeestanta en ĉiu laŭregula loka komunumo. Kaj ĝi klarigas: Kie oni solenas Eŭkaristion, kie do estas Kristo ĉeestanta en Eŭkaristio inter la homoj, tie estas la Katolika Eklezio. En tiuj kolektiĝoj, malgraŭ tio, ke ili ofte estas malriĉaj kaj malgrandaj kaj vivas dise, estas ĉeestanta Kristo. Kie estas Eŭkaristio, tie estas Kristo (komp. LG 26). Ĉar tie estas Kristo kaj kun Kristo la tuta videbla kaj nevidebla efektiveco de la Eklezio. Ni povas diri, ke la Eklezio estas ĉie tie, kie oni solenas Eŭkaristion, kaj tion en kuneco kun  la papo kaj episkopo, en akordo kun ĝusta kredo.

Bernhard Speringer
El -sks- 16/2008 trad. por Světlo 22/2008 -lš- (Por Dio Benu esperantigis -mš-)

al la indekso


 EKUMENA SIMPOZIO EN KARLOVO, BULGARIO

Rolo de religioj por evoluo de la homo, civilizacio kaj kulturo

Ankaŭ nunjare junie de la 3-a ĝis la 9-a okazis en urbo Karlovo en Bulgario internacia ekumena simpozio kun la supre citita temo. Ĝia ĉefaranĝanto estis TOLE (Tutmonda Ortodoksa Ligo Esperantista) frunte kun ĝia prezidanto Prof. Boĵidar Leonov. Internacian Katolikan Unuiĝon Esperantistan (IKUE) reprezentis ĝia prezidanto Miloslav Šváček, Kristanan Esperantistan Ligon Internacian (KELI) ĝia sekretario Pavel Polnický (ankaŭ sekretario de Ĉeĥa E-Asocio), Ekumenan Komisionon ĝia sekretario pastro Bernhard Eichkorn. Ĉeestis ankaŭ prezidanto de Bulgara E-Asocio Petar Todorov.

Denove kiel antaŭ unu jaro mi elektis vojaĝon per ĉiutage funkcianta buslinio el Prago al Sofio. Antaŭtagmeze lunde la 2-an de junio mi enbusiĝis en urbo Brno kaj marde antaŭ la 5-a horo matene la buso atingis Sofion, ĉefurbon de Bulgario. Frato Pavel Polnický, eluzinta avantaĝan flugon de Prago al Sofio, atingis Karlovon jam la 2-an vespere. Ĉar alflugo de aviadilo al flughaveno en Sofio kun pastro Bernhard Eichkorn estis planita je posttagmeza tempo, mi decidiĝis atendi en Sofio. La tempon mi eluzis por trarigardo de historia centro de la bulgara ĉefurbo. Ankaŭ mi vizitis katolikan katedralon, kie siatempe plenumis funkcion de la papa nuncio pliposta Papo Johano la 23-a.

Duonhoron post tagmezo alveturis peraŭtomobile al Sofio frato Prof. Boĵidar Leonov. Estis la ebleco tagmanĝi kaj forveturi al flughaveno, por atendi alflugon de pastro Bernhard. Ĉio bonorde sukcesis kaj post 160 km veturado ni atingis urbon Karlovo, kie ni loĝigis nin en hotelo Paradizo.

Merkrede la 4-an de junio okazis inaŭguro de la simpozio en urbodoma salono. Nome de urbestraro salutis (pro foresto de urbestro) vicurbestro, sekvis ceteraj salutoj de reprezentantoj de IKUE, KELI, Ekumena Komisiono, BEA, adventista pastoro kaj ĉina budhano. Posttagmeze okazis prelego de loka adventista pastoro Boĵidar Tonĉev kaj pastro Bernhard Eichkorn. Vespere okazis vizito de evangeliana preĝejo, kie krom Diser vo okazis an kaŭ Festivalo de Religiaj Kantoj.

Ĵaŭde la 5-an en ortodoksa eklezio, kies du preĝejoj troviĝas en Karlovo, oni festis  Ascendon de la Sinjoro Jesuo Kristo. Delegacion de la simpozio akceptis en urbodomo urbestro Inĝ. Najgen Najgenov - protektanto de la simpozio. Post la akcepto okazis vizito de ortodoksa preĝejo - ĉeesto de fina diserva beno. La pastro escepte permesis fari komunan foton en la preĝejo, kio kutime ne estas permesata.

Poste en E-Universitato de Akademio Internacia de la Sciencistoj en Karlovo okazis prelego de Genĉo Cokanov kaj post li sekvis prelego de Nikola Uzunov pri la temo “La Civilizacioj en la Lumo de la Dia Vorto”. Posttagmeze prelegis musulmana imamo el Karlovo Kemal Raŝid. Post lia prelego prelegis Miloslav Šváček pri la libro de D-ro Marcel Drlík “Ĉeĥa Kuracisto en Koro de Afriko”. Ĉiu ĉeestanto ricevis tiun legindan libron.

Vendrede la 6-an antaŭtagmeze prelegis sac. Bernhard Eichkorn pri de li verkata kristana terminaro. Posttagmeze okazis pres-konferenco kun ĉeesto de televido kaj tri pres-redaktorinoj. Poste prelegis Prof. Boĵidar Leonov.

Je la 18-a horo ni estis invititaj partopreni Diservon en adventista preĝejo. Post ĝi okazis vespermanĝo kaj interbabilado en loĝ-domo de Boĵidar Leonov.

Sabate la 7-an ni vizitis ortodoksan monaĥejon en Sopot, kies virina branĉo de la klostro havas nomon “Enkonduko de Dipatrino” kaj la vira “Pentekosto”. Poste ni vizitis belegan Baĉkova-Monaĥejon situantan en ĉarma montara naturo, duan laŭ grandeco en Bulgario kun mirakla ikono kaj preĝejo de Ĉielenpreno de Dipatrino. En la monaĥejo nuntempe loĝas ĉirkaŭ 50 monaĥoj. Dum revena veturo en la urbo Plovdiv ni vizitis katolikan katedralon de sankta Ludoviko, konstruitan en la jaro 1861 kun statuo de Jesu-Infano de Prago super tabernaklo de la ĉefaltaro.

Dimanĉo estis tre bela tago. Ĉar en Karlovo aŭ ĝia proksimeco ne ekzistas katolika preĝejo, ni pertrajne vizitis urbon Kazanlak (Казaнлък), kie praktikas misiistan servon ĉeĥaj salezianoj pastroj Petr Němec,  Petr Cvrkal kaj Jaromír Zádrapa. En tiea salezana preĝejo ni partoprenis belegan Sanktan Meson celebritan en grekkatolika rito. Ĉefcelebranto estis sac. Jaromír Zádrapa, kuncelebris ceteraj du salezanaj pastroj kaj ankaŭ pastro Bernhard Eichkorn el Germanio, partoprenanto de la simpozio. Kantis kun akompano de gitaroj grupo da gejunuloj kolektiĝintaj eĉ el foraj lokoj de Bulgario. Inter ili estis du studentoj - volontuloj el Ĉeĥio. Post la belega Sankta Meso okazis agrabla interbabilado en ĉeesto de la ĉeĥaj salezanaj pastroj en la paroĥa kafejo. Pri ekzisto de la ĉeĥaj salezanaj misiistoj en Bulgario mi sciis, sed mi ne sciis, kie ili misiadas, kaj vojaĝante Bulgarion eĉ ne venis en mian kapon penso, ke povus realiĝi  nia vizito en ilia loĝurbo. Okazis verdire pro interveno de Dia Providenco, ke estis enprogramigita vizito de Kazanlak. Tio estis miaopinie, almenaŭ por mi, kulmino de nia unusemajna restado en Bulgario.

Lundo estis adiaŭa tago. Frumatene mi forveturis, por pertrajne ĝustatempe atingi Sofion kaj de tie denove perbuse reveni hejmen. Ankaŭ la dua vizito de Bulgario postlasis ĉe mi nur belajn impresojn pri gastemeco kaj bonkoreco de bulgaroj. Koran dankon por ĉio travivita meritas la ĉefaranĝanto de la simpozio, nia kara frato Boĵidar Leonov.

Ankoraŭ unu grava sperto profunde enskribiĝis en mian koron. Post partopreno de la evangeliana kaj adventista Diservoj mi eksentis grandan dankemon al Dio pro nemeritita graco kaj donaco, ke mi apartenas al la Katolika Eklezio, do al la eklezio de Kristo fondita, en kies preĝejoj sur la tuta mondo estas ĉeestanta en la tabernakloj Jesuo Kristo inter ni.

Celo de nia partopreno de la simpozio estis ankaŭ surloka esploro, kiu el du proponoj por venontjara 19-a Ekumena E-Kongreso 2009 estas pli konvena, ĉu Vroclavo en Pollando aŭ Karlovo en Bulgario. Post prijuĝo de ĉiuj cirkonstancoj estis elektita por 2009 Vroclavo. Tamen Karlovo povos resti serioza propono por la EEK en la jaro 2011. Do ĝis la revido en estonto denove en bela bulgara lando.

Miloslav Šváček

al la indekso


 SINJORINO DE ĈIUJ POPOLOJ

En la jaroj 1945-1959 ricevis Ida Peerdeman (1905-1996), oficistino el Amsterdamo, 56 aperojn de Virgulino Maria kiel Sinjorino kaj Patrino de Ĉiuj Popoloj. Dioceza episkopo Mons. H. J. A. Bomers permesis la 31-an de majo 1996 publikan honoron de la Sinjorino de Ĉiuj Popoloj kaj episkopo Mons. J. M. Punt konfirmis la 31-an de majo 2002 supernaturan karakteron de la aperoj. Ekzistas do ebleco senĝene, libere, laŭ propra konscienco honoradi Dipatrinon kiel Patrinon de Ĉiuj Popoloj.

Maria aperas staranta antaŭ la kruco de sia Filo, kun kiu Ŝi estas profunde unuigita en sufero. El ŝiaj manoj eliras tri radioj de graco, redempto kaj paco por ĉiuj popoloj. Tiujn donacojn elfontantajn el kruco de Kristo povas Maria disdonadi al tiuj, kiuj ĉiutage preĝas de Ŝi havigitan preĝon antaŭ la kruco aŭ antaŭ tiu bildeto. La Sinjorino diras: “Tiu preĝo estis donita por la savo de la mondo. Tiu preĝo estis donita por konvertiĝo de la mondo. Preĝu tiun ĉi preĝon dum kiu ajn agado. Vi eĉ ne scias, kiel tiu preĝo estas granda kaj grava antaŭ Dio. Estu vi kie ajn, alvenadu al la Sinjorino de Ĉiuj Popoloj.”

La Dipatrino promesas, ke Ŝi donacos al ĉiuj popoloj veran pacon, ke ekestos nova epoko, ĝis estos proklamita lasta dogmo pri Maria Kunsavantino, Perantino kaj Propetantino. “Mi venas, por unuigi ĉiujn popolojn en Spirito, en vera kaj Sankta Spirito.”

Adreso de kapelo de Sinjorino de Ĉiuj Popoloj: Dieponbrockstraat 3, NL-1077 VX Amsterdamo.
www.de-vrouwe.net, www.laudate.org (Kun eklezia aprobo - Imprimatur)

Sinjoro Jesuo Kristo, Filo de la Patro, sendu nun vian Spiriton sur la teron. Loĝigu la Sanktan Spiriton en la korojn de ĉiuj popoloj, por ke ili estu gardataj kontraŭ degenero, katastrofo kaj milito. La Sinjorino de ĉiuj Popoloj, la beata Virgulino Maria, estu nia propetantino. Amen.

al la indekso


 LEGIO DE MARIA EN ORADEA

LEGIO MARIA (latinlingve Legio Mariae) estis fondita en Dublin, Irlando, la 7-an de septembro 1921 iniciate de Frank Duff. Kun grupo da katolikaj virinoj kaj kun Fr. Michael Toher, ĉefepiskopo de Dublin, estis fondita unua “Prezidio” (tiel nomiĝas la bazaj grupoj) sub la nomo “Patrino Mizerikorda”. La ĉefa agado de la membroj estas apostolado kaj ĝia disvastigo. Ĝi rapide disvastiĝis en la tuta mondo. En ĝia disvastigado ludis gravan rolon Edel Quinn, kiu Legion Marian disvastigis en afrika kontinento. Danke al lia apostolado multaj nigruloj estis baptitaj. Li restis en Afriko ĝis sia morto, kaj tie li estas entombigita.

Al nia lando Rumanio kaj nia urbo Oradea la Legion Marian alportis el Budapeŝto niaj gefratoj Katalin Lindmayer kaj Gábor Kondé, helpintaj de la legio en Vieno.

Post la eklezia aprobo fare de nia episkopo fondiĝis la unua Prezidio en nia urbo Oradea funkcianta sub nomo “Reĝino de Paco” en la preĝejo de Fratoj, ĉar iam la preĝejo apartenis al monaĥejo. Ĝia ekfunkcio okazis en la 6-a de junio 2000. En la urba Baziliko ĝi funkcias sub la nomo “Protektantino de Malsanuloj” kaj en la preĝejo de sankta Jozefo sub la nomo “Patrino, Konsolantino de Afliktitoj”.

Post la sanktaj votoj niaj legio-grupoj komencis apostoladon ne nur en la urbo kaj distrikto, sed en la tuta nia lando Rumanio. La voton jam faris 410 membroj kaj pluaj 700 preĝantaj kun ni atendas ĝian okazigon. Krom la hungarlingvaj grupoj ekzistas ankaŭ grupoj rumanlingvaj. Ekzistas diversaj rangoj. La plej supera organo estas la Konsilio en Irlando. Ni apartenas al la Legio funkcianta en Budapeŝto. Ĉe ni la plej altgrada estas Konsilio, kies estro estas Livia Mitra. Al tiu Konsilio apartenas multaj grupoj el la urbo kaj lando. La 2-an de julio nia legio kun membroj de nia maljunulejo festis la feston de “Dipatrino - La Protektantino de Rikoltantoj”, ĉar tiutempe komenciĝis grenrikolto. La Sanktan Meson por ni celebris nia animzorganto pastro Zsolt Vakon.

Nia grupo deziras kontakti grupojn de Legio Maria el la tuta mondo. Ni kune preĝu! Nia signalvorto estas: “Kun Jesuo al Maria!”

Maria Balogh, prezidantino. Por DB disponigis Irené Szűcs

Sub vian ŝirmon ni rifuĝas, sankta Dipatrino. Ne rifuzu niajn preĝojn elmizerajn, sed de ĉiuj danĝeroj nin ĉiam liberigu, Virgulino glorinda kaj benata. Ho Sinjorino nia, Pledantino nia, Perantino nia, Konsolantino nia. Kun via Filo nin repacigu, al via Filo nin rekomendu, al via Filo nin redonu. Amen.

al la indekso


 AMSTERDAMO - URBO DE EŬKARISTIO KAJ DE PATRINO DE ĈIUJ POPOLOJ

Supernaturan karakteron de amsterdamaj aperoj de la Virgulino Maria konfirmis la 31-an de majo 2002 tiea episkopo Mons. J. M. Punt. En la mesaĝo el la 20.3.1953 pravigas la Virgulino Maria elekton de Amsterdamo kiel lokon de siaj aperoj: “Amsterdamon mi elektis kiel lokon de Sinjorino de Ĉiuj Popoloj. Ĝi estas ankaŭ loko de Eŭkaristio.”

La 25-an de marto 1345 okazis en tiu tiam ankoraŭ malgranda havena urbo granda eŭkaristia miraklo. Post 600 jaroj precize samtage la 25-an de marto je la festo de Anunciacio aperas la Virgulino Maria al Ida Peerdeman. La 31-an de majo 1975 post sankta komunio havis Ida Peerdeman vizion. Ŝi ekaŭdis voĉon: “Iru, sekvu min kaj rigardu!” Ŝi havis impreson, kvazaŭ tiu alvoko ne koncernus nur ŝin mem. Ŝi venis en grandan valon kun granda roko meze. Subite eksplodis malpura, malhela pluvo, kiu ĉion malpurigis, tial estis nenio videbla krom polvo. Ĉirkaŭ la nonto da polvo kuŝis nur kadavroj en nigraj vestoj. Ĉirkaŭ ili estis ankaŭ kadavroj en multkoloraj vestoj.

Sur montpiedo ŝi vidis terglobon kaj ĉirkaŭe ruinaĵojn de temploj kaj turoj. Super ĉio eksplodis terura veteraĉo kun fulmo-tondrado. Surĉiele aŭdigis sin voĉo: “Rigardu, kion vi kaŭzis al mia grego: morton kaj pereon! Tio estas mia lasta averto! Revenu  reen al vera liturgio! Alkonduku mian gregon denove al sakramentoj!”

Super ĉio ŝi vidis kupolon de Baziliko de Sankta Petro en Vatikano. Subite kvietiĝis forta tempesto, kiu forblovis el la monto ĉiun polvon. Ĉio kun tiu fulmotondro malaperis, restis nur la roko... La valo estis denove belega. Meze nune staris granda brilanta roko kiel el kristalo. El mezo de la roko elfluadis kristale pura akvo.

Subite elĉiele faladis fajra pluvo. Fajraj gutoj enpenetris ĉirkaŭ la fenestro profunden en la teron. Super tio estis ĉio plena de lumo. Subite venis de malproksime grandega grego da ŝafoj kun virŝafoj, blankaj kaj nigraj, kiuj transformiĝis je homoj de ĉiuj rasoj. Kaj ŝi aŭdis ĉielan muzikon. Ĉio estis plena de ĝojo kaj jubilo. Poste ŝi ekvidis la terglobon denove tutecan. Elĉiele aŭdigis sin ĉiudirekten forta voĉo:

“Rigardu, la Sankta Spirito, Spirito de vero kaj vivo estas ĉi tie, kaj Ŝi, kiun mi sendis, Sinjorino, via Patrino!”...

La centra okazaĵo, kiun la Sinjorino starigas centren, estas “ĉiutaga miraklo” de la Sankta Meso, ĉar multaj homoj jam ne konas nemezureblan forton kaj valoron de Sankta Eŭkaristio.

“Komencas grandaj eventoj. La mondo estas en disfalo. Popoloj, memoru ja ĉiutagan miraklon, per kiu vin pridonacis Sinjoro Jesuo Kristo. Li donis ĝin al vi, por ke vi ĉiutage ĝin denove travivu. Ĉu vi konsciiĝas, kion vi maltrafas, kion vi perdas?

Popoloj, mi diris: Mi venis admoni popolojn, mi venas doni konsolon al miaj apostoloj, al miaj infanoj, al ĉiuj nacioj. La Sinjorino venis, Ŝi estas ĉi tie! Alkonduku siajn infanojn al Sinjoro Jesuo Kristo. Instruu ilin denove preĝi tiel, kiel vin instruas lerni sian preĝon Sinjorino de Ĉiuj Popoloj. La Sinjorino vin petas, gepatroj: Instruu ĉi tiun preĝon al viaj infanoj. Alkonduku viajn infanojn reen al la Ofero. Alkonduku reen al la Ofero popolojn.” (51-a mesaĝo)

al la indekso


  DUM MIA KOR´ DISKANTANTA

Jesuo al mi venas,
dum mia kor´ diskantanta.
Dum mia koro - ĝojplena,
dum en mi estas ĝoj´ reganta.

El mia koro fluas kanto,
fluas la kant´ kun adoro -
kun glor´ al Jesuo kaj kun danko,
kun enpensiĝoj, sopirfloroj.

La sopirojn kaj pensojn oferante,
mi dankodiras pro l´ gracofontanoj,
mi dankodiras, glordiskantante
al kara Kristo - Kompatema Amo.

La Am´ Kompatema al mi venas -
la ĉiel´ estas en mia koro.
Per multaj gracoj min plenigas
Jesuo Kristo - nia Di´ Sinjoro.

Zofia Kamieniecka
 

  MIA KANTO

En kant´ mia
laŭd´ senfina
al Maria Dipatrin´!
De l´ mateno
ĝis noktveno
mia vivo laŭdu Ŝin!

Patrin´ Dia,
Patrin´ nia,
al Jesu´ redonu nin!
En brakumo
de Jesuo
mi estadu sen la fin´!

Estu gloro
al Sinjoro!
Kantu ĝoje mia kor´!
Al Jesuo
nia Dio
estu danko kaj ador´!

Zofia Kamieniecka

al la indekso


  VIA VOLO

Kion al Vi diri?
Ĉu gravas parolo?
Surgenue petas
mi pri Via volo.

Vi plej bone scias,
kion mi bezonas.
Mi preĝas silente,
Vi gracojn disdonas.

Antaŭ ol mi pensos,
Vi jam scias ĉion,
do mi ĉiam volas
danki al Vi, Dio.

Kantu mia koro,
vento portu preĝon
al la ĉielo blua
kaj plej Alta Seĝo.

Bogusław Sobol

 

 

 INTER ANIMO KAJ ĈIELO

Turoj de preĝejoj
etendas brakojn,
inter animo kaj ĉielo
plektitaj manoj
petegas,
dankas,
atendas
resaniĝon,
gracoj de Dio
per la Sankta Spirito
plenigu la sanktejon
de niaj korpoj.

Bogusław Sobol

 

 

al la indekso


 JESUO, MI VIN SERĈAS

Aŭtoro nekonata. Esperantigis Sac. Jan Filip

  1. Jesuo, mi Vin serĉas / en ĉiu kreitaĵ´, / mia kor´ supreniĝas / al via kor-fontan´. / En ĝi mondarbelo brilas / kaj Di-mistero flamegas: / Suvereno, / mia frato, / Jesuo, Disinjor´.

  2. Via Kor´ speguligas / helon Triunuan, / ŝvitamarecon konas / de homvivo via. / Tra la zorgoj kaj la labor´ / kuniru kun mi via Kor´ / en la ĝojo / eĉ malĝojo, / Jesuo, Disinjor´.

  3. Jesu´, en Sakramento / donis Vin al ni mem, / ke al mi ĉeestanto / Vi konservu vivon. / Mia Pan´, mia fortigo / naskinta el Dia Koro / sin donigas, / nin savigas / Jesuo, Disinjor´.

  4. Jesuo, apartenas / al Vi mi plenplene, / al Vi mi servi volas / al fratoj humile. / Malfermu vian amfajron, / bruligu ĉian malpuron. / Estu sola / sopir´ mia / Jesuo, Disinjor´.

  5. Sanktega Sinjorkoro, / miajn paŝojn benu, / por ke mi vian regnon / decideme celu, / ke sciigu renkontanto, / ke invitas min l´ Amanto / al kunula / vojo sola. / Jesuo, Disinjor´.

al la indekso


 SUPRENIRO MONTON

     Malproksime en sekega Nordokcidento troviĝas indiana vilaĝo kaj malantaŭ ĝi leviĝas el dezerto la alta monto. Estis konsiderite kiel la granda ago surgrimpi tiun monton kaj ĉiuj knaboj el vilaĝo sopiris provi tion.
     Unufoje la gentestro diris al ili: “Nu, knaboj, hodiaŭ vi ĉiuj povas provi la monton supreniri. Ekiru tuj post matenmanĝo kaj ĉiu iru tiel malproksime, kiel vi sukcesos. Kiam vi estos lacaj, revenu, sed ĉiu el vi alportu al mi branĉeton el tiu loko, kiun vi atingis.
     Ili eliris plenaj de espero, ke certe ĉiu atingos montpintojn.
     Sed baldaŭ malrapide revenis dika knabo kaj en la mano li portis branĉeton de kakto. La gentestro ridetante diris: “Kara knabo, vi atingis nek montpiedon, vi nur trairis dezerton.”
     Pli malfrue revenis dua knabo. Li portis branĉeton de salvio.
     “Jes,” diris la gentestro, “vi atingis montpiedon, sed supren vi ne grimpis.”
     Plua knabo havis branĉeton de tremolo.
     “Bone,” diris gentestro, “vi aliris ĝis la fontoj.”
     Pli malfrue alvenis knabo kun kratagaj dornoj. La gentestro ridetis, kiam li ekvidis lin kaj diris: “Vi grimpis supren kaj atingis ĝis unuan krutan rokon”.
     Posttagmeze revenis knabo kun cedra branĉeto, kaj maljunulo diris: “Bone, vi estis en duono de vojo”.
    Unu horon pli malfrue alvenis knabo kun pina branĉeto. Al li diris la gentestro: “Bonege, vi surgrimpis ĝis la tria zono, vi havis malantaŭ vi tri kvaronojn de deklivo.”
     La suno estis jam malalte, kiam revenis la lasta. Estis li belkreska, bela knabo de nobela karaktero. Liaj manoj estis malplenaj, kiam li proksimiĝis al gentestro, sed liaj okuloj brilis.
     “Mia patro, ne estis arboj tie, kien mi alvenis. Mi vidis neniajn branĉetojn, sed mi vidis brilantan maron!”
     Ankaŭ vizaĝo de maljunulo briliĝis, kiam li per solena voĉo parolis: “Mi ekkonis tion! Kiam mi rigardis en vian vizaĝon, mi ekkonis tion! Vi atingis montsupron. Vi ne bezonas branĉeton por pruvi tion, ĉar estas tio skribite en viaj okuloj, sonoras tio en via voĉo. Vi eksentis la entuziasmon, mia knabo, vi vidis la gloron de la monto!”
     Karaj, kion aldoni al tiu ĉi belega rakonto? Nur deziron, ke vi ĉiuj ne kontentiĝu nur per facile atingeblaj, ĉeteraj celoj, sed ke vi strebu atingi la suprojn!

Aŭtoro nekonata

al la indekso


 AǓSKULTU RADION VATIKANAN - ELSENDOJN EN ESPERANTO

La elsendoj okazas trifoje semajne,en la sama horo 21.20 MET (20.20 UTC).
DIMANçE - daßro 9´20" - frekvencoj: mezonde 585 kaj 1530 kHz - kurtonde 4005 kaj 5885 kHz.
Satelite: Eutelsat 2 (13° E) transponder 54 (Bouquet Sky), vertikala paralizado, 11804 MHz, a
ßdkanalo E, 128 Kbit/s. La dimanĉa elsendo estas ripetata je la mezeßropa horloĝa horo 23.50, per la samaj frekvencoj.
MERKREDE KAJ
^AǓDE - daßro 9´ - frekvencoj: mezonde 1260 kaj 1611 kHz - kurtonde 6185 kaj 7250 kHz. Satelite: Eutelsat 2 (13° E), vertikala polarizado, frekvenco 11804 MHz, dua aßdkanalo (TelePace), FEC 2/3, S.R. 27.500.

Oni povas aßskulti ankaß bonkvalitan rektan elsendon per la Interreto: http://www.oecumene.radiovaticana.org/esp/on_demand.asp

Granda arkivo de la elsendoj: http://www.radio-vatikana-esperanto.org

Petu la senpagan sesmonatan program-bultenon. Skribu al:
RADIO VATIKANA - ESPERANTO-REDAKCIO, SCV-00120 CITTŔ
DEL VATICANO
(E-po
ŝto: esperanto@vatiradio.va)

al la indekso


 EKSKURSO EN HISTORION

Ĉu vi jam tion aŭdis? Nu, pri tiuj solenaĵoj okaze de 250-jara datreveno de batalo sub komandado de generalo Laudon apud vilaĝo Guntramovice (situanta en Moravio, apartenanta al civito Budišov nad Budišovkou, distrikto Opava, Ĉeĥa Respubliko), per kiu estis venkita la milito kaj savita la urbo Olomouc, sieĝata pere de prusa armeo?

Post kiam nin trafis informo pri okazonta tiu solenaĵo, nia grupeto el Olomouc  ekvojaĝis al tiu loko la 28-an de junio. Unue ni atingis pertrajne fervojstacion en Dědřichov nad Bystřicí, kie ni renkontis ceterajn esperantistojn, kiuj ankaŭ celis atingi ne nur la lokon de tiu memorinda batalo, sed kiuj ankaŭ preferis ĉeesti la solenan malkovron de la Esperanto-kahelo, havigitan de E-Kluboj en Přerov, Olomouc kaj Prostějov kaj per financa kunpartopreno de statutara urbo Přerov, sur la Vojo de Ĉeĥa-Germana Repaciĝo. La celatan lokon en Guntramovice ni fine atingis perbuse.

Post alveturo ni esploris la lokon, kie estis preparita riĉenhava programo. Krom kioskoj kun bongustaĵoj la ĉeestantoj povis spekti tiamajn historiajn armilojn, ĉevalojn kaj soldatojn de la armeoj en tiutempaj uniformoj.

Komence okazis oficiala bonvenigo kun enkondukaj paroladoj, per kiuj ni detale eksciis, kial ni tiutage tie ĉeestas kaj kion por estonteco al ni tiuj ĉi solenaĵoj proponas. Nome de la esperantista grupo alparolis prezidanto de E-Klubo en Přerov s-ano Antonín Krejčíř, kiu eluzis la momenton por informi la ĉeestantaron pri Esperanto kaj ĝia rolo en la komuna procedo de interamikiĝo de la popoloj. Post tio okazis solena malkaŝo de la novaj kaheloj kaj ceremonio de ĝiaj surfrapetoj.

Post tiu ĉi ceremonio okazis “kampa”  Sankta Meso intence de kunfratiĝo de la popoloj de Eŭropo, celebrita en la lingvoj ĉeĥa kaj germana.

Dum tagmeza paŭzo ni tagmanĝis kaj eluzis la tempon por interbabiladoj. Ankaŭ estis ebleco viziti ventelektrejon kaj ĝui belan ĉirkaŭantan naturon, kion ni kun infanoj volonte realigis.

Je la 14-a horo okazis atendata prezento de fragmento de tiutempa historia batalo akompanata per laŭtparolilaj klarigoj, por ke ni komprenu, kio ĵus okazas sur batalejo. La soldatoj en tiamaj uniformoj marŝis de loko al loko, okupis batal-poziciojn, pafis el fusiloj kaj kanonoj kaj de ĉie aŭdigis sin tamburoj kaj komandoj. En la aero ŝvebis odoraĉo de pafa pulvo, sed estis bone, ke temis nur pri spektaklo.

Hejmen ni revenis lacaj, sed dankemaj pro agrable travivita tago.

Petr Bubela, Tomáš, Zuzana  kaj Jana Nádvorník

al la indekso


 MEMORINDA MONUMENTO DE “VOJO DE
ĈEĤA-GERMANA INTERKOMPRENO”

En la lokoj, kie nuntempe tiu vojo situas, okazis en la jaro 1758 batalo inter aŭstria armeo sub gvido de generalo Laudon, kiu venkis la armeon prusian. Tiu batalo kaj vico da aliaj devigis prusojn forlasi Moravion. Sed ankoraŭ samjare prusoj revenis Moravion kaj sieĝis urbon Olomouc. Prusa reganto lasis al sia armeo sendi provizaĵojn. Renkonten al prusa provizado ekiris soldataro de generalo Laudon. La generalo konstruigis la armean tendaron proksime de civito Guntramovice. Proksime de tiu loko estis longedaŭra batalo kaj la armeo de generalo Laudon danke al surpriza situacio sukcese venkis fortosuperecon de prusoj. Veturiloj transportantaj provizojn estis tute detruitaj. En la loko, kie okazis la batalo, estis super amastombejo starigita memorinda monumento kaj de la monumento estas parte konstruita Vojo de Ĉeĥa-Germana Interkompreno. La vojo estas pavimkahelita per granitaj kaheloj, sur kiuj estas indikoj de apartaj konstruantoj de la vojo. La 28-an de junio 2008 estis tie alkonstruita ankaŭ kahelo de la esperantistoj.


Prusia invado en Moravion

Frederiko Dua la Granda invadis Moravion komence de majo 1758 kaj sieĝis fortikigitan urbon Olomouc. Li esperis, ke aŭstria armeo ekveturos por helpi al citadelo kaj la prusoj ĝin venkos en granda batalo surloke laŭ sia elekto.

Se la aŭstroj lasus la urbon al sia sorto, li kalkulis, ke ĝi estos en mallonga tempo konkerita, povante ĝin eluzi kiel bazlokon por defendo de Silezio kaj pligrandigo de premo je Vieno.

Aŭstra ĉefmarŝalo Leopold Daun konis forton de prusia armeo kaj strebis la proksimiĝantan kolizion malproksimigi. Anstataŭ tio la pli malgrandaj bataltrupoj blokadis al prusoj vojon al provizantaj veturiloj kaj kaŭzadis al ili damaĝojn en pli malgrandaj bataloj. Defendantoj de urbo Olomouc batalis ankaŭ brave, tiel la sieĝado daŭris pli longe, ol supozis Frederiko. Malgraŭ tio, ke julie la urbo estis jam rande de konkero kaj sur du lokoj estis la remparo per kanonpafado detruita, la prusoj por daŭrigo de la batalo nepre bezonis novajn provizojn.

La provizojn destinitajn por transporto prusoj kolektis en Silezio kaj fine de junio la konvojo eniris la moravian teritorion. La konvojo estis tiel granda, ke ekzistis neniu ebleco ĝin sekretigi. Ĝi enhavis ĉirkaŭ 4000 veturilojn plenajn de armea materialo kaj akompanatajn de 2500 bovbrutoj. La konvojo estis longa 45 kilometrojn. Ŝirmis ĝin 10870 soldatoj sub komando de kolonelo Wilhelm von Mosel.

Kiam la feldmarŝalo Daun eksciis pri konvojo, li decidis, ke ĝi devas esti hal tigita kaj likvidita. Tiun taskon li konfidis al Ernst Gideon von Laudon kaj Josef von Žiškovič.


Bataloj apud Guntramovice kaj Domašov

Bataloj apud Guntramovice kaj Domašov estis unua granda sukceso de Ernst Gideon von Laudon. Poste li estis rangaltigita je feldmarŝalo.

Laudon atendis malamikan armeon apud Guntramovice, la malgranda vilaĝo en norda Moravio. Žiškovič, kiu perdiĝis kun soldataro en arbaroj, povis alveni nur post du tagoj. Tiu ĉi realeco kaŭzis al Laudon malfacilaĵojn, ĉar liaj kvar infanteriaj batalionoj, unu dragona kaj unu husara regimentoj, kanona baterio kaj taĉmento da kroataj limgardistoj estis formitaj nur el ĉirkaŭ 6000 viroj. Malgraŭ tio li decidiĝis ataki prusojn, ĉar Olomouc jam situis proksime, tiam por atendo restis neniu tempo. Li ankaŭ sciis, ke la konvojo hastas por helpi al kvin batalionoj havantaj 20000 virojn sub komando de generalo Hans Joachim von Ziethen.

Konvojo alveturis la 28-an de junio frumatene. Aŭstroj ekpafis la antaŭajn veturilojn. Unu prusia bataliono ĵetis sin antaŭen, por esplori forton de malamiko, sed ĝi estis disvenkita fare de aŭstria artilerio. Prusoj ankaŭ formigis kanonajn bateriojn sur sia flanko de la vojo kaj reciprokis pafojn. Ilia infanterio kelkfoje atakis la aŭstriajn poziciojn, sed ĉiam ĝi estis rebatita. La batalo daŭris ĉirkaŭ kvin horojn, sed fine prusoj komencis batalakiri superecon kaj Laudon ordonis al siaj soldatoj cedi al Moravský Beroun, kion ili senprobleme sukcesis, ĉar Mosel ne havis por ilia persekuta postkurado sufiĉe da rajdistoj.

Kvankam armeo de Laudon estis venkita kaj nesukcesinta konvojon likvidi, ĝiaj perdoj estis pli malgrandaj ol la prusiaj. Sed la plej valora gajno estis la tempo. Nek Mosel nek Ziethen, kiuj alvenis kelkajn horojn post la batalo, sciis pri proksimiĝanta soldataro de Žiškovič, kaj tial ili decidiĝis disponigi certan tempon por reorganizo de konvojo kaj riparoj de difektoj. La vojiron ili daŭrigis nur la 30-an de junio matene.

Dume la aŭstroj sin preparis al nova atako, por kiu ili elektis malfermitan terenon inter civitoj Domašov nad Bystřicí kaj Nová Véska, ĉirkaŭitan per arbarigitaj altaĵoj, kio estis la ideala loko por atako el embuskejo.

Kiel unuaj okupis poziciojn bataltrupoj de Žiškovič sur la maldekstra flanko de la vojo. Laudon devus alveni el Moravský Beroun pli poste, meze de la batalo, kaj ataki el kontraŭa flanko, por pligrandigi ĥaoson inter prusaj soldatoj.

Kiel unua alveturis antaŭgvardio konsistanta el 4850 soldatoj kaj 250 veturiloj, kiujn Žiškovič ankoraŭ lasis preterveturi. La aŭstria artilerio ekis pafadon ĝis kontraŭ ĉefparto de la preterveturanta konvojo, kio inter la veturiloj kaŭzis grandan ĥaoson. La aŭstria infanterio kontraŭ prusoj sukcese batalis, malgraŭ tio, ke prusoj havis superecon en proporcioj 3:1. Kaj kiam el dua flanko aperis bataltrupoj de Laudon, pri rezulto de la batalo ne plu estis duboj. Post sephora batalo estis la prusia konvojo dispelita.

Signifo de la batalo estas ofte subtaksita. La homperdoj sur ambaŭ flankoj ne estis tiel grandaj, kiel en aliaj gravaj tiutempaj bataloj, sed la plej grava sekvo estis perdo de provizoj por prusia armeo, kio malebligis al  Frederiko pluan sieĝadon de Olomouc. Prusoj praktike perdis ĉiujn provizojn amasigitajn en Silezio kaj ne plu havis iun eblecon akiri rapide pluajn. Krome ili ne plu disponis pri sufiĉe da veturiloj kaj tirbestoj por nova konvojo.

Malvenko prusian armeon ŝokis kaj paralizis. Ĝi devigis Frederikon rezigni pri plua sieĝado de Olomouc, ĉar li ne plu havis municion por sieĝantaj kanonoj. Kiam poste Daun fine decidiĝis ekiri por helpi al Olomouc, por Frederik restis nenio ol rapide retiriĝi el Moravio en Bohemion, ĉar la provizoj de municioj, kiuj al li restis, estis tiom nesufiĉaj, ke por li eĉ unu pli granda batalo signifus grandan rizikon. La bataloj apud Guntramovice kaj Domašov tiel estis definitiva ĉesigo de la batalo por konkero de Moravio.

Okaze de centjara datreveno estis nord-oriente de Domašov starigita monumento nomata “Nigra Kruco”. Sudoriente de la civito Horní Guntramovice estas monumento memore al mortintaj soldatoj.

Laŭ www.wikipedia.cz prilaboris Miloslav Šváček

Ernst Gideon von LAUDON (*1716 aŭ 1717 en Tootzen, nuna Tootsi en Estonio, †14.7.1790 en Nový Jičín, Ĉeĥio) - aŭstria armeestro.

al la indekso
 


 VORTOJ ADRESITAJ AL MEMBROJ DE LA ĈEĤA IKUE-SEKCIO

Milí bratři a sestry, většina z nás si jistě občas povzdechne, jak ten čas letí. Ano, už zde máme měsíc srpen. Koncem tohoto měsíce čtrnáctičlenná skupinka (včetně čtyř děvčat) odjede na 61. kongres IKUE do italského přímořského města Rimini, které je mnohým našim členům známé z minulých třech kongresů. Škoda, že více osob se tohoto kongresu nezúčastní, protože je to zřejmě poslední kongres v dohledné době, který se tam pořádá. Menší účast našich členů ovlivnila skutečnost, že pro nedostatečný počet nebylo možné uspořádat společné cestování autobusem, jak tomu bylo u jiných kongresů. O průběhu letošního kongresu budeme Vás informovat v příštím čísle našeho časopisu. V příštím roce bude snazší možnost účasti na 19. ekumenickém kongresu (62. IKUE a 59. KELI), který se uskuteční od 18. do 25.7.2009 ve Vratislavi (Wrocław) v Polsku týden před jubilejním kongresem UEA v Bialystoku. Informace a přihlášky na tento kongres už jsou připraveny, obdržíte je v příštím čísle D.B.

V letošním roce se nám ještě naskýtá možnost sejít se v rámci 12. sjezdu Českého esperantského svazu, který se uskuteční od. 3. do 5.10.2008 v Přerově. Na organizaci se podílí náš přerovský esperant. klub, který letos slaví 85 let své existence. Podmínky pro ubytování a konání sjezdu jsou příznivé a místo není daleko od vlakového a autobusového nádraží. Bližší informace a přihláška je v časopisu ČES Starto 2/2008.

Už nyní také společně přemýšlejme, kdy a kde uskutečníme setkání naší sekce, nejlépe v jarním a podzimním období. Jedno setkání by mohlo být na Moravě a druhé v Čechách. Těšíme se na Vaše návrhy a spolupráci při jejich organizování.

Prosím naše členy a čtenáře našeho časopisku o příspěvky do jeho obsahu. Určitě je mnoho zajímavého, co bychom mohli otisknout v Dio Benu a co by zajímalo jeho čtenáře. Netroufáte-li si je vytvořit v esperantu, pošlete je v češtině, jejich překlad bude realizován. Předem moc děkuji. Také děkuji sestře Zdence Novotné za zveřejnění pěkného článku o našem májovém setkání ve Vranově u Brna v deníku Orlicko (10.6.) “Esperantisté se sjeli na Vranově”. V časopise přerovského děkanátu č. 6/2008 byl zveřejněn rozhovor se mnou, který realizoval duchovní rádce naší sekce otec Jindřich Peřina.

Zájemcům o tento rozhovor mohu jeho text poslat buď v elektronické nebo papírové verzi.

Bratři a sestry, na Vaši spolupráci se těší Váš bratr Miloslav Šváček.

Blahopřejeme našemu bratru Františkovi Adamíkovi, který na letošní cyrilometodějské slavnosti na Velehradě obdržel řád sv. Cyrila a Metoděje udělený Biskupskou konferencí.

al la indekso