Dio Benu numero 70-2/2008

al la arkivo de jarkolektoj 1991-2010

 


 ALPAROLO DE LA PREZIDANTO

Karaj gefratoj!

Monato majo, la monato dediĉita al nia ĉiela Patrino - Reĝino de la Majo, jam malaperis. Ĝi postlasis multajn rememorojn pro belege travivita tritaga renkontiĝo de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio en ĉarma pilgrimloko de la Virgulino Maria en Vranov apud Brno, kiun partoprenis ankaŭ niaj karaj gefratoj el Slovakio. La abundaj gracoj kaj donacoj de la Sankta Spirito, kies feston la ĉeestantoj tie profunde travivis, donu la forton kaj benon por la vivo kaj aktivadoj de la esperantistoj. Certe neniu el la partoprenintoj bedaŭras sian partoprenon. Oni povas nur bedaŭri, ke la renkontiĝon ne partoprenis ankaŭ tiuj, kiuj ĝin partopreni povus, sed la troa komfortemo deturnis ilin de la partopreno. Pri tiu ĉi belega sekcia ĉefaranĝo detale raportas tiu ĉi numero de nia revueto Dio Benu.

Kadre de la menciita renkontiĝo okazis konferenco de la sekcio, en kiu estis elektita sekcia komitato por plua trijara balotperiodo. La novelektitan sekcian komitaton prezentas al vi lasta paĝo de nia revueto. Koran dankon al la malnova komitato por trijara kunlaborado kaj Dian benon al la nova por fervora kaj sukcesa plenumado de la gravaj celoj, kiujn taskigas plenumi la sekcia organiza regularo. La novelektita komitato atendas fervoran laŭeblecan kunlaboradon de ĉiuj sekcianoj en plenumado de noblaj celoj.

Grava maja evento ene de la Esperanto-movado estis sendube alta rekono de la meritoj de pastro Bernhard Eichkorn, kiun la germana ŝtatprezidento Horst Köhler honorigis per ordeno de Federacia Meritkruco, por apreci liajn longjarajn ekumenajn aktivadojn ene de la E-movado kaj la homa interkompreniĝo. Mi, kiel reprezentanto de IKUE estis invitita veni al Villingen (Germanio), por ĉeesti la solenan transdonon de la Merit-kruco okazintan en la 20-a de majo al pastro Bernhard Eichkorn. Mi tre ĝojis, povante persone gratuli al pastro Bernhard kaj saluti la ĉeestantaron nome de la tutmonda katolika esperantistaro kolektiĝinta en IKUE kaj renkontiĝi tie ankaŭ kun geamikoj Flory kaj Walter el Belgio kaj kun esperantistoj el Germanio, partoprenantaj la solenaĵon. Pri mia tutsemajna restado en gastema Germanio legu apartan raporton ene de ĉi tiu revueto, kies aperon iom prokrastigis la gravaj majaj okazintaĵoj.

Dum estas presata tiu ĉi numero de Dio Benu, okazas plua grava internacia aranĝo - la seminario en Karlovo en Bulgario, kiun kunaranĝas TOLE (Tutmonda Ortodoksa Ligo Esperantista) kunlabore kun IKUE. Por pliprofundigi la ekumenajn kunlaborajn rilatojn inter IKUE, TOLE kaj KELI (Kristana Esperantista Ligo Internacia) surbaze de la komuna deklaro de ties prezidantoj farita pasintjare en la 18-a Ekumena E-Kongreso en Pelplin (PL), la seminarion krom mi partoprenos ankaŭ estrarano de KELI frato Pavel Polnický kaj sekretario de Ekumena Komisiono de IKUE, KELI kaj TOLE pastro Bernhard Eichkorn. La ĉefaranĝanto estas prezidanto de TOLE Prof. Boĵidar Leonov.

Karaj gefratoj, la plej grava nunjara aranĝo por la katolikaj esperantistoj estas sendube la 61-a Kongreso de IKUE okazonta de la 30-a de aŭgusto ĝis la 6-a de septembro en Rimini (Italio). Ne plu hezitu kaj aliĝu al tiu ĉi kongreso promesanta denove belegajn travivaĵojn. La bezonatajn informojn disponigos al vi vicprezidantino de IKUE fratino Marija Belošević, Sveti Duh 130, HR-10000 Zagreb, Kroatio (retpoŝte: marija@katholic.org), fakso: +385 1 37 45 052. Aliĝu do tuj! Aktualajn informojn disponigas: www.ikue.org/kongreso2008. La revidon kun vi antaŭĝojas Miloslav Šváček.

al la indekso


 MEDITADO
surbaze de la Evangelio laŭ Sankta Johano (15, 26 - l6, 4a)

Sed kiam venos la Parakleto, kiun mi sendos de la Patro al vi, la Spirito de la vero, kiu devenas de la Patro, tiu pri mi atestos (Joh 15, 26). Sed tion mi parolis al vi, por ke vi rememoru, kiam ĝia tempo venos, ke mi ĝin antaŭdiris al vi (Joh 16, 4a).

Ni preĝu al la Sankta Spirito, ke Li descendu en niajn korprofundojn kaj plenigu nin per la Saĝeclumo kaj Gracofontanoj, por ke ni komprenu ĝuste la Dian Parolon kaj volu fervore plenumi Dian volon. La Plejsankta Virgulino Maria, nia Patrino kaj Reĝino, gvidu nin al sia Filo Jesuo Kristo.

En la fragmento de la Evangelio laŭ Sankta Johano Jesuo diras al la disĉiploj pri sia eliro kaj pri la alveno de la Sankta Spirito, Spirito de la Vero, Konsolanto, kiun Jesuo mem sendos al ili.

Jesuo diris al siaj disĉiploj, ke ili estos persekutataj de la homoj, kiuj konas nek Dion Patron, nek Jesuon. Sed alvenos la Sankta Spirito - Konsolanto, kiu prezentos al ili la tutan Veron, donos al ili forton, kuraĝon, bravecon, por ke ili povu sentime prediki Evangelion.

La apostoloj, plenigitaj de la donoj de la Sankta Spirito, iris al Grekio, Macedonio, Malgranda Azio, al Italio kaj tie predikis Evangelion, uzante fremdajn lingvojn tiel, kiel al ili promesis la Spirito, kvankam ili estis homoj malkleraj.

La Sankta Spirito, devenanta de la Patro kaj de la Filo, en la Eklezio ĉion sanktigas, vivigas kaj kun la Patro kaj la Filo same estas adorata kaj glorata. Li parolis per la profetoj kaj ĉio, kio estas antaŭdirita en la Malnova Testamento, entute plenumiĝis en la Nova Testamento.

La Sankta Spirito estas fajro, kiu vekas en la homo ardon, fervoron, pasion, alidirite varmegan amon al Dio - la entuziasman amon, kiu scipovas renovigi la vizaĝon de la tero.

Per tiu fajro de la Sankta Spirito, per tia entuziasma amo al Dio, al la homo, nia karmemora Sankta Patro Johano Paŭlo la Dua unuigis la mondon. Lia entuziasma amo altiradis al Dio multnombran junularon, grandajn homamasojn. Post lia forpaso antaŭ tri jaroj la tuta mondo - homoj de diversaj konfesioj, kredantoj kaj eĉ nekredantoj, profunde travivadis lian morton.

Sankta Johano en la Evangelio nomas la Sanktan Spiriton Parakleto - tio signifas Konsolanto, Defendanto, Pledanto. La Sankta Spirito, Konsolanto, helpas la homon en malfacilaj situacioj, donas bonan konsilon, riĉigas la homan vivon je ĝojo, konsolo, kontento, ĉar la Sankta Spirito estas amo.

Ĉe la Tablo Eŭkaristia la Sankta Spirito unuigas ĉiujn, kiuj akceptas la Korpon kaj la Sangon de Kristo - unuigas ilin per la sanktaj donoj de la Graco.

Ni preĝu ofte, eble ĉiutage al la Sankta Spirito, kaj nia vivo fariĝos pli ĝoja, feliĉa, agosukcesa, enhavoriĉa - vivo plena!

Prilaboris Zofia Kamieniecka

al la indekso


 RENKONTIĜO SUB OMBRO DE LA SANKTA SPIRITO

En la semajnfinaj tagoj de la 9-a ĝis la 11-a de majo okazis en pilgrimloko Vranov apud Brno planita renkontiĝo de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio. Partoprenis ĝin tridek gefratoj inkluzive de karaj gastoj el Slovakia IKUE-Sekcio. La renkontiĝo okazis en Spirita Centrejo de Sankta Francisko el Paola, troviĝanta en konstrukomplekso de la belege rekonstruita klostro de ordeno de La Plejmalgrandaj Fratoj de Sankta Francisko el Paola (paolanoj). Ĉiuj partoprenintoj unuanime certe povas konstati, ke ili partoprenis belegan kaj spirite profundan aranĝon en belega medio de pilgrimloko en Vranov. Se povus almenaŭ pormomente enrigardi kaj ĝui la medion de la renkontiĝo tiuj niaj gefratoj, kiuj povus ĝin ankaŭ partopreni, sed pro sia komfortemo rezignis la partoprenon, ili certe bedaŭregus sian neĉeeston. La neforgeseblan spiritan medion kaŭzis la pentekosta dimanĉa solenaĵo de Descendo de la Sankta Spirito, sub kies ombro la ĉeestantoj travivis la tri belajn tagojn de la renkontiĝo.

Ŝajnas esti nekredebla, ke nur tiuj ĉi semajnfinaj tagoj restis liberaj, por ke dum ili okazu la renkontiĝo de nia IKUE-sekcio, ĉar kiu ajn alia semajnfina tempo de la jaro ne donus al ni eblecon tiel spirite profunde travivi ĝin, kiel ĝuste tiu ĉi pentekosta. Por tiu ĉi ĉiela graco ni dankemas al nia ĉiela Panjo, kiu estas en pilgrimloko de Vranov honorata.

Vendrede posttagmeze la 9-an de majo okazis alveturo kaj loĝigo de la partoprenantoj en tre komfortaj ĉambroj de la Spirita Centrejo. Oficiala programo estis komencita per komuna vespermanĝo. Poste okazis speciala rozaria preĝo lige kun sanktulo Francisko el Paola en preĝeja kapelo gvidata de fratulo - paolano kaj post ĝi Sankta Meso. Post la Sankta Meso la partoprenantoj de la renkontiĝo kolektiĝis en salono, kie okazis interkonatiĝa programo. Fine de la programo la ĉeestantaj gefratoj formis la rondon, reciproke tenante sin permane kantis la kanton "Steletoj" kaj per komuna dankpreĝo dankis al Dio pro feliĉa atingo de la renkontiĝloko.

Precipe la sabata tago restos longe neforgesebla kaj rememorata de la partoprenintoj. Matene oni povis partopreni la Sanktan Meson en la preĝeja kapelo. Post ĝi okazis komuna matenmanĝo. Kaj spirite kaj korpe fortigitaj okupis la ĉeestantaj gefratoj sidlokojn de la salono, por aŭskulti prelegon de frato Inĝ. Jan Kalný "Ĉu kristanoj bezonas komunan lingvon?"

Post kafopaŭzo komenciĝis konferenco de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio kun elekto de nova sekcia komitato por plua trijara balotperiodo. La konferencon gvidis frato prezidanto Miloslav Šváček, kiu prezentis raporton pri la aktivadoj de la sekcio dum lasta trijara periodo kaj pri la financa mastrumado de la sekcio. Poste sekvis elekto de nova komitato, revizia kaj lingva komisionoj kaj spirita gvidanto. Por prezidanta funkcio estis reelektita frato Miloslav Šváček (espereble tiu funkcio ne estas por li ĝismorta puno), por funkcio de vicprezidanto reelektita frato Inĝ. Jan Kalný kaj komitatanoj frato Jaroslav Chodníček, fratino Hana Ilková kaj juna frato Petr Adam Dohnálek. Por funkcio de revizoroj estis reelektitaj fratoj Jiří Studený kaj Jindřich Tomíšek. Por lingva komisiono estis reelektitaj fratoj Miloslav Pastrňák, Inĝ. Jan Werner kaj Miloslav Šváček. Spirita gvidanto estis elektita pastro Jindřich Peřina. Post elekto de la sekcia komitato sekvis informoj pri nunjaraj kaj venontjaraj aranĝoj kaj diskuto.

Je la tria horo posttagmeze kolektiĝis la gefratoj en kapelo de Spirita Centrejo por preĝo de esperantlingva sankta rozario. Post ĝi pastro Jindřich Peřina celebris esperantlingve la Sanktan Meson omaĝe al Virgulino Maria. Ĉe la altaro akolitis knabo Vojtíšek Studený. La legaĵon legis fratino Jaroslava Hamajdová kaj la psalmon kantis fratino Marie Kateřina (Dana) Hricková. Dum la Sankta Meso per elektronika orgeno akompanis la kantantojn fratino Marie Klumparová. Antaŭ fina sacerdota beno okazis renovigo de la sinkonsekro de la ĉeestantoj, de IKUE kaj la tuta katolika E-movado al Senmakula Koro de la Virgulino Maria. Kaj tute je la fino ĉiuj ricevis novpastran benon fare de sac. Jindřich Peřina.

Tiel spirite fortigitaj ni atendis vesperan vigilian pentekostan tempon. Je la 8-a horo vespere okazis unuhora luma procesio kun kandeloj kaj la rozaria preĝo. Post alveno en la pilgriman preĝejon sekvis neforgesebla trihora nokta sanktspirita maldormado kun neforgeseble riĉa liturgio kaj la vigilia Sankta Meso. La pilgrima preĝejo estis tute plenigita de homoj. La liturgion kuncelebris kvar sacerdotoj. Spite de multnombra partoprenantaro, sur ĉiun ĉeestanton iu el la kvar pastroj metis la manojn kaj preĝis por alveno de la Sankta Spirito en ties koron. Por ĉiuj el la ĉeestantoj de la renkontiĝo tio estis rara kaj neforgesebla vivtravivaĵo.

En pentekosta dimanĉo ni partoprenis la solenan Sanktan Meson en la pilgrima preĝejo. Post ĝi ni denove kolektiĝis en la salono, por pridiskuti, kiamaniere vivigi aktivadojn de la katolikaj esperantistoj. Multe oni diskutis ankaŭ por instigo al aŭskultado de E-programoj de Vatikana Radio, kiu ja elsendas ilin por ni, la esperantistoj kaj je niaj skribaj reagoj grandparte dependas ĝia ekzistado ankaŭ dum estonta tempo. Tiuj, kiuj posedas komputilon kaj aliron al interreto, povas facile kaj senĝene aŭskulti ne nur la freŝan elsendon, sed ankaŭ elsendojn el riĉa arkivo.

Post bongusta tagmanĝo okazis adiaŭo. Plenaj de la Sankta Spirito kaj Diaj benoj kaj ŝirmitaj de la Virgulino Maria tiel arde honorata en Vranov, antaŭ forveturo hejmen ĉiuj plenkore dankis al fratulino Zdislava, ĉefulino de la Spirita Centrejo, por ebligo de neforgesebla kaj spirite riĉa restado en Vranov. Ke la renkontiĝo estis belega travivaĵo, pri tio ankaŭ atestas jena letero de fratino Mária Tomašovičová, skribita post reveno hejmen:

"Estimata s-ro prezidanto, reveninte hejmen mi volas ankoraŭfoje danki por la invito de nia slovaka grupeto al via renkontiĝo de IKUE-sekcio en Vranov. Dankon por la belaj tagoj, kiujn ni travivis inter vi en belega kaj rara pilgrimloko de Virgulino Maria, por la esperantlingva Sankta Meso celebrita fare de novpastro Jindřich Peřina, kaj por de li ricevita solena novpastra beno. Bonege ni sentis nin en la Spirita Centrejo, kie ĉirkaŭadis nin belega printempa naturo. Ni admiris paroĥan preĝejon kaj ceterajn historiajn memoraĵojn. Kun forta impreso ni travivadis la solenan preparon antaŭ granda festo de alveno de la Sankta Spirito. Kredu, ke tio estis neforgeseblaj travivaĵoj. Ankaŭ ni havis eblecon partopreni konferencon de via IKUE-sekcio. Al via novelektita komitato mi sincere gratulas kaj deziras sanon kaj forton por plua fruktodona laboro. Dio helpu kaj benu viajn aktivadojn! Mária Tomašovičová, Slovakio"

Karaj legantoj, ne hezitu partopreni estontajn aranĝojn de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio, sed ankaŭ de IKUE (Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista), precipe ĝian nunjaran 61-an Kongreson okazontan de la 30-a de aŭgusto ĝis la 6-a de septembro en itala urbo Rimini. Partoprenu kaj ĝuu la belegajn vivmomentojn en frateca medio.

Miloslav Šváček

al la indekso


 PREĜO AL SANKTA MARIA

Sankta Maria, Dipatrino, konservu al mi infanan koron, la koron puran kaj klaran kiel montara fonto. Elpetu por mi koron simplan, kiu vivtenas en si nek malĝojon nek amaron, la koron teneran kaj kompateman, la koron fidelan, kiu ne pensas nur pri si mem, kiu forgesas neniun bonfaron kaj rememoras neniun maljustaĵon.

Donu al mi, Maria, la koron mildan kaj humilan, kiu amas kaj ne atendas rekompencon, la koron grandan, neniam deprimantan, kiun malvarmigas neniu maldankemo kaj lacigas neniu indiferenteco, la koron en ĉio serĉantan nur gloron kaj ĝojon de Jesuo Kristo, vunditan pro amo al Li per la vundo, kiu resaniĝos nur en la ĉielo. Amen.

al la indekso


 PARTOPRENU LA 61-AN KONGRESON DE IKUE EN RIMINI

Karaj gefratoj, rapide pasas la tempo kaj kun ĝi rapide proksimiĝas limtempo - fino de la monato junio, por garantio de loĝigo de la kongresontoj. Tial bv. ne plu heziti kaj ne plu prokrastu vian aliĝon. Aktualajn informojn kaj aliĝilojn disponigos al vi interretaj paĝoj: www.ikue.org/kong2008 (en formato PDF) aŭ www.mujweb.cz/Spolecnost/Svacek/rimini.htm (en formatoj PDF kaj Word). Se vi ne havas aliron al interreto, volonte mi disponigos al vi perpoŝte la aliĝilon. Venu do al Rimini, por kune ĝui belegajn kongresajn tagojn en amikeca internacia medio lige kun ununura “katedralo de la esperantistoj” en Rimini.

Milí bratři a sestry, nejnižší přihlašovací poplatek pro nás 15 € platí sice do konce července, ale garance ubytování je pouze do konce června při úhradě zálohy 100 €. K usnadnění Vaší účasti můžete využít možnosti zaslání kongresové přihlášky, přihlašovacího poplatku a zálohy na ubytování na moji adresu (případně namísto eur příslušnou částku v korunách). Část našich účastníků použije k cestování linkového autobusu a část pojede vlakem. Nemusíte se tedy obávat osamoceného cestování. Pohostinné přímořské město Rimini se na naši návštěvu těší, a zřejmě dlouho pak nebude opět hostit kongres IKUE. K účasti Vás zve bratr Miloslav Šváček

al la indekso


 AŬSKULTU RADION VATIKANAN - ELSENDOJN EN ESPERANTO

La elsendoj okazas trifoje semajne, en la sama horo 21.20 MET (20.20 UTC).

DIMANçE - daßro 9=20" - frekvencoj: mezonde 585 kaj 1530 kHz - kurtonde 4005 kaj 5885 kHz. Satelite: Eutelsat 2 (13ş E) transponder 54 (Bouquet Sky), vertikala polarizado, 11804 Mhz, aßdkanalo E, 128 Kbit/s. La dimanĉa elsendo estas ripetata je la mezeßropa horloĝa horo 23.50, per la samaj frekvencoj.

MERKREDE KAJ ^A§DE - daßro 9' - frekvencoj: mezonde 1260 kaj 1611 kHz - kurtonde 6185 kaj 7250 kHz. Satelite: Eutelsat 2 (13ş E), vertikala polarizado, frekvenco 11804 MHz, dua aßdkanalo (TelePace), FEC 2/3, S.R. 27.500.

Oni povas aŭskulti ankaŭ bonkvalitan rektan elsendon per la Interreto:
http://www.oecumene.radiovaticana.org/esp/on_demand.asp

Granda arkivo de la elsendoj: http://www.radio-vatikana-esperanto.org

Petu la senpagan sesmonatan program-bultenon. Skribu al:
RADIO VATIKANA - ESPERANTO-REDAKCIO, SCV-00120 CITTŔ DEL VATICANO (E-poŝto: esperanto@vatiradio.va)

Bratři a sestry, i na nás všech záleží nepřerušené pokračování vysílání Vatikánského rozhlasu v esperantu, které je závislé od obdrženého množství ohlasů na vysílání od posluchačů. Nedopusťme, aby toto naše esperantské vysílání VR postihlo stejný osud - zrušení, jako např. vysílání z Varšavy a Říma. Příjem radiového vysílání je v některých obdobích a oblastech často problémový, ale ti, kteří mají připojení na internet, mohou poslouchat kvalitně přímé vysílání, nebo si ho stáhnout ze záznamu do počítače. Lze také z velkého archivu si stáhnout jednotlivé vysílání, např. velmi hodnotné vysílané každý čtvrtek, jejichž autorem je mnohým známý otec Battista Cadei. Máte-li technický problém s posloucháním přes internet, rád Vám pomohu tento problém vyřešit. Díky! M. Šváček

al la indekso


 JUBILEO DE KVINDEKJARA SACERDOTIĜO DE
MONS. LIONGINAS VAIČIULIONIS

Spirita gvidanto de litovaj katolikaj esperantistoj

Al esperantistoj partoprenintaj la IKUE-kongresojn en Kretinga 2004 (Litovio), Velehrad 2006 (Ĉeĥio) kaj la ekumenan kongreson 2007 en Pelplin (Pollando) estas bone konata spirita gvidanto de litovaj katolikaj esperantistoj Mons. Lionginas Vaičiulionis, kiu la 28-an de marto 2008 solenis sian 50-jaran sacerdotiĝon.

Li naskiĝis en granda familio la 2-an de januaro 1931 proksime de Biržai en nordo de Litovio. En printempo de la jaro 1951 li finis viziton de mezlernejo en Vabalninkas kaj aŭtune komencis studi en interdioceza porpastra seminariejo en urbo Kaunas. Dum la jaroj 1954 - 1957 li plenumis devigan soldatan servon en soveta armeo. Post tio li revenis daŭrigi studadon en la seminariejo, kiu finiĝis en la jaro 1958. Kune kun 15 seminarianoj Lionginas Vaičiulionis akceptis pere de episkopo sacerdotan ordinon. Dum ok jaroj li plenumis pastran servon de vikario en tri paroĥaj preĝejoj de urbo Kaunas. Dum la jaroj 1966 - 1975 li estis vikario de katedralo - baziliko en Kaunas. Ekde la jaro 1975 ĝis la jaro 1990 li plenumis paroĥestran servon en preĝejo de s-ta Virgulino Maria en urbo Radviliškis proksime de Šiauliai. Tie li samtempe estis ankaŭ vicdekano. En Radviliškis li rekonstruigis bruligitan arkitekturan monumenton - sonorilejon kaj liamerite estis en la jaro 1987 el brikoj konstruita nova paroĥa preĝejo kun alta turo.

Printempe de la jaro 1990 pastro Lionginas Vaičiulionis iĝis paroĥestro en paroĥo de s-ta Jozefo en Kaunas. Samtempe li priservis apudurbajn preĝejon kaj kapelon kaj estis komisiita realigi konstruon de nova preĝejo kaj granda kapelo por nova paroĥo en nordokcidenta periferia urboparto Šilainiai en Kaunas. Printempe de la jaro 1995 la kapelo kaj paroĥejo estis finkonstruitaj kaj maje de 1995 sac. Lionginas Vaičiulionis iĝis paroĥestro de la nova paroĥo en Šilainiai. Post tio atendis lin nova grava tasko - konstruo de granda preĝejo de Sankta Spirito en sia paroĥo. Tiutempe Šilainiai havis 70 mil loĝantojn (nuntempe 90 mil). Ĝis la jaro 2006 estis finkonstruitaj muroj kun tegmento. Pro manko de financaj rimedoj la konstru-laboroj malrapidiĝis.

Laŭ eklezia leĝo post atingo de 75-a jaraĝo sac. Lionginas Vaičiulionis emeritiĝis (5.6.2007), plu plenumante surloke la sacerdotan servon. Jam ekde kelkaj jaroj li havas titolon "Monsinjoro". Ĉi-jare la paroĥanoj jam festis Paskon en nova preĝejo kun vitralaj fenestroj. Sed en interno de la preĝejo estas necese ankoraŭ realigi multajn laborojn. Mankas ankaŭ orgeno.

La 28-an de marto 2008 Mons. Lionginas festis jubi lean 50-an datrevenon de sia sacerdotiĝo. Solena Sankta Meso okazis en la nova preĝejo de Sankta Spirito. Ĉefcelebranto de la Sankta Meso estis arkiepiskopo – metropolito de Kaunas Mons. Sigitas Tamkevičius. Kuncelebris kun li kaj la jubileulo ankaŭ episkopo de Šiauliai Mons. Eugenijus Bartulis, emerita episkopo Mons. Juozas Preikšas kaj 28 pluaj sacerdotoj. Multnombre ĉeestis la kredantoj, geparencoj, samklasanoj kaj ankaŭ esperantistoj - IKUE-anoj. Dum homilio en la Sankta Meso la arkiepiskopo - metropolito alte pritaksis la honore travivitan 33-jaran sacerdotan vojon de Mons. Lionginas Vaičiulionis dum regado de terura ateisma periodo. Severa soveta reĝimo postulis de sacerdotoj labori sub rigoraj sovetaj komunistaj leĝoj. La sacerdoto Lionginas konscience servis al la katolika Eklezio en tre malfacilaj cirkonstancoj en paroĥo Radviliškis, netimante severajn punojn. "Monsinjoro Lionginas montris ĉiam la plej grandan fervoron dum ĉiuj jaroj, vizitinte kaj konsolinte centojn da malsanuloj" - akcentis la arkiepiskopo. "Vizitado de malsanuloj kaj ilia priservo per konfespreno estas senpaga devoservo de la sacerdotoj. La homoj en ĉiuj paroĥoj, kie Mons. Lionginas servis, lin nur bone rememoras. Por ĉiuj homoj lia rilato estas ĉiam agrabla kaj afabla. Estu dankemaj al Dio por sacerdota servo de Mons. Lionginas."

Raportis Jonas Puodžiūnas

La Ĉeĥa IKUE-Sekcio sin aligas al la litovaj gratulantoj, dezirante al Mons. Lionginas benojn de Dio por lia poreklezia servado kaj ene de la katolika E-movado en Litovio sub ŝirmo de Dipatrino de Aŭrora Pordego en Vilno.

al la indekso


 SANKTA FRANCISKO EL PAOLA

Ĉar en semajnfinaj tagoj de la monato majo okazis bela renkontičo de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio en Maria-pilgrimloko Vranov apud Brno, kies zorgantoj estas fratoj paŭlanoj, ni konatiĝu pli proksime kun Sankta Francisko el Paola, fondinto de ilies ordeno.

Sankta Francisko naskiĝis en la 27-a de marto 1416 en simpla familio en suditalia urbeto Paola. Kiel juna knabo li post pilgrimo al tombo de s-ta Francisko en Asizo decidiĝis vivi en soleca groto de severa ermita vivo. Ĉirkaŭ la jaro 1450 li fondis en Paola "Kongregacion de ermitoj de s-ta Francisko", agnoskitan kaj aprobitan fare de episkopo el Consenza jare 1471 kaj konfirmitan fare de la Papo Siksto la Kvara en la 17-a de majo 1474. Jare 1483 lin la Papo sendis al kortumo de franca reĝo Ludoviko la Naŭa, por lin preĝakompani dum mortiga malsano, kaj li poste restis en Francio ĝis sia morto en Tours en Pasiona Vendredo en la 2-a de aprilo 1507. Lia ermit-movado dume estis denove aprobita fare de Papo Aleksandro la Sesa kaj Julio la Dua kiel "Ordeno de la Plejmalgrandaj Fratoj" (Ordo Minimorum), konsistanta el sacerdotoj kaj fratuloj, el klaŭzuraj fratulinoj kaj membroj de la tria ordeno, kiuj celas per propra vivo plenumi kaj disvastigi evangelian alvokon "Konvertiĝu kaj pentu" kaj "Alportadu la fruktojn indajn je konvertiĝo". Francisko estis kanonizita en la 1-a de majo 1519 fare de la Papo Leono la Deka. Papo Pio la Dekdua lin proklamis kiel patronon de la italaj maristoj en la jaro 1943 kaj Papo Johano la Dudektria lin proklamis kiel ĉefan patronon de Kalabrio. Pro sia granda amo kaj multaj mirakloj li estis kaj estas nomata "Sanktulo de la amo kaj mirakloj". Ankoraŭ dum lia vivo la ordeno rapide disvastiĝis en Italio, Hispanio, Francio, Germanio kaj Ĉeĥio. La Plejmalgrandaj Fratoj alportadas aŭtentikan mesaĝon de la evangelia pentofarado, kiun esprimas ankaŭ la paŭlana kvara voto de konstanta fasteca kaj pentanta maniero de la vivo. En Ĉeĥio fratoj paŭlanoj vivas kaj aktivas en belega Maria-pilgrimloko en Vranov apud Brno.

"Konstante vin akompanu la benanta graco de la Sinjoro Jesuo Kristo, kiu estas la plej granda kaj la plej valora el ĉiuj donacoj." S-ta Francisko el Paola

al la indekso


 LA SCIENCO KAJ LA BIBLIO

Prelego de bulgara samideano Nikola Uzunov prezentita la 5-an de junio 2007 en Internacia Simpozio en Karlovo, Bulgario.

En la Sankta Biblio estas skribite: "En la komenco Dio kreis la ĉielon kaj la teron" (Gen 1, 1). Dio faris ĉiujn kreskaĵojn kaj bestojn "laŭ ilia speco" kaj fine Li kreis la homon: "Kaj Dio kreis la homon laŭ sia bildo, laŭ la bildo de Dio Li kreis lin" (Gen 1, 27).

Tamen tio ne kongruas kun la asertoj de la nuntempa scienco, kie regas la principo de evoluado. La evoluisma teorio asertas, ke ĉiuj vivantaj estaĵoj aperis hazarde. La vivantaj organismoj, kiel ameboj kaj aliaj protozooj evoluis je fiŝoj, la fiŝoj siavice evoluis je bestoj, kiel ekzemple je krokodiloj kaj dinosaŭroj, kaj fine la simioj evoluis je homo.

La problemo: ĉu kreado aŭ evoluado, estas sendube el la plej gravaj sferoj, en kiuj la konflikto inter la Biblio kaj scienco estas evidenta. Antaŭ la Dua Mondmilito preskaŭ ĉie en Eŭropo kaj Ameriko en ĉiuj lernejoj oni instruadis la Kreadon. Tamen iom post iom la teorio de evoluismo fariĝis superanta filozofio kaj ĝi daŭre jam estas instruata al pluraj generacioj, komencante de la elementa lernejo ĝis la universitatoj. La principoj de la doktrino pri Evoluado superregas ankaŭ en la amasmedioj kaj ĉiuj publikaj institucioj. Do estas evidente, ke tian problemon de tiel grava vivsignifo oni devus serioze esplori.

Ĉu kaoso en la naturo?

Iufoje al ni ŝajnas, ke ni alfrontas kaoson en la naturo. Pluraj eventoj aspektas al ni neraciaj kaj sencelaj. Sed pri tio ni devas kulpigi ne la naturon, sed nian etan menson, kiu ne povas ĉirkaŭkapti ĉion kaj klarigi multajn fenomenojn. Goeto diras: "En la naturo ekster ni ĉio estas bone aranĝita. La malordon oni devas serĉi en la homkapoj".

Ĉu en la universo regas kaoso? Demandu studentojn pri astronomio, kiom multe da formuloj ili devas ellerni. Ĉu tio ne pruvas, ke la Universo atestas pri Forto, kiu havas ion komunan kun nia propra spirito, nome la inklinon pensi laŭ maniero, kiun ni, pro manko de pli bona esprimo, nomas matematika. Iam Galileo same tiel skribis sian verkon en matematika lingvaĵo. Kion sugestas tio ĉi? Ĉie en la naturo regas laŭpleneco kaj leĝkonformeco. Nenio estas sensenca kaj sencela.

La universo estas organismo

Antaŭ kelkaj jarcentoj la mondo estis konsiderata aro de apartaj sendependaj partoj de iu granda kaj nekonata mekanismo. Poste multaj pensuloj komencis antaŭsenti la ekziston de reala ligo inter la fenomenoj. Al Kopernik, Galileo, Kepler k.a. la Universo komencis malkaŝi iugrade sian ordon. Sed kiam Newton malkovris la leĝon pri la gravito, la leĝkonformeco en la naturo fariĝis fakto nekontestebla. De tiam la sciencistoj kun admiro observas la majstran naturon, la neelĉerpeblan energion kaj la nesupereblan belecon. La naturo mirkonsternas nin per sia ekskluziva precizeco. La astronomoj povas kalkuli la momenton de la lun- kaj sun-eklipsoj post miloj da jaroj kun precizeco ĝis partoj de la sekundo. La fama sciencistino Maria Curie mire ekkriis: "Ĉu estas io pli bela ol la neŝanĝiĝeblaj reguloj, kiuj regas la mondon, ĉu estas io pli mirinda ol la homa spirito, kiu kapablas ilin malkovri? Nun jam oni devas forlasi la komparon de la naturo kun grandega maŝino kun multaj sendependaj partoj. La Universo similas pli al granda menso aŭ organismo, ol al granda maŝino. Sed se la mondo estas mondo de menso, estas klare, ke ĝi estas produkto, akto de la menso de Iu Pensanta Estaĵo. Ĉiam pli la Universo donas al ni pruvojn pri Tiu Kontrolanta Forto, kiu laboris celkonforme kaj havas ion komunan kun la homa racio".

La Leĝo pri Konservado de la Substanco kaj la Energio

La materio estas io konstanta kaj ĝi ne reduktiĝas. Ĝi povus ŝanĝi la formon, la specon, sian konsiston, sed laŭ kvanto ĝi restas neŝanĝebla. Des pli mirinda estas la fakto, ke ankaŭ la energio estas io konstanta, nedifektebla. La Universo posedas diversajn specojn de energio. Ĉiuj specoj de energio kune prenitaj formas la provizon de energio, kiu restas neniigebla, konstanta grando. Neniaj naturaj fenomenoj kaj elementoj povas redukti la energion. La naturo estas nelacigebla. Ni estas atestantoj de enormaj ŝanĝoj en la naturo, sed ili nur transformas la energion de unu speco en alian. Miriga estas la fakto, ke ĉiu disvolviĝo de naturaj fenomenoj donas ĝuste difinitan respondon al racia demando, kiu rilatas al tiu naturmanifestiĝo. Tial ĉe la formulado de tiu leĝo pri konservado de la substanco kaj la energio, ĉiu objektiva pensulo konvinkiĝas, ke la naturon regas Racia, Celkonforma Volo.

Iuj frapantaj manifestiĝoj de la naturo

En la naturo ekzistas iuj okulfrapaj reguloj kaj esceptoj, kiujn la pensanta homo ne povus preterpasi kun indiferento.

Ni ĉiuj scias, ke ĉe varmigo la korpoj dilatiĝas, grandiĝas, sed ĉe malvarmigo ili maldilatiĝas. Kaj tiu ĉi leĝo estas universala. Tamen estas unu ege stranga escepto - la akvo. Vere ĉe malvarmiĝo ankaŭ ĝi maldilatiĝas, sed nur ĝis temperaturo de 4şC. Ĉe tiu temperaturo la akvo havas sian la plej grandan densecon. Se oni daŭre malvarmigas la akvon, anstataŭ plu maldilatiĝi, ĝi komencas dilatiĝi. Kial ekzistas tiu stranga escepto? Ĉu tio estas iu blinda hazardo aŭ natura ŝerco? Kiom ofte ni eĉ koleras al tiu stranga escepto! Forgesitajn botelojn aŭ aliajn ujojn kun akvo ni trovas vintre krevitajn pro la glacio. Sed tiu ŝajne blinda, por la malatenta observanto, escepto ludis kaj ludas grandegan rolon por savo de la vivo. La glacio prezentas dilatiĝintan akvon. Do tial ĝi restis ĉiam sur la surfaco. Se tio ne estus tiel, la glacio estus pli peza ol la akvo kaj falus sur la fundon de riveroj, lagoj, maroj. Kaj dum ege mallonga tempo ĉio estiĝus en kolosajn amasiĝojn de glacio. La vivo tie fariĝus neebla kaj malaperus. Sed danke al tiu stranga escepto la glacio restas sur la surfaco. Kaj ankoraŭ unu grava kvalito de la glacio. Diference de la akvo kaj la vaporo, kiuj estas bonaj kondukiloj de varmo kaj frosto, la glacio estas malbona kondukilo. Tiamaniere ĝi malebligas al la akvo pluan glaciiĝon kaj konservas la vivon sub si.

Kio okazus, se la proporcio de nitrogeno kaj oksigeno en la aero estus alia? Se la oksigeno estus pli multa, la bestoj tre rapide maljuniĝus kaj eluziĝus, sed se ĝi estus malpli multa, ili fariĝus malfacile moviĝemaj.

La hidrogeno brulas kaj la oksigeno ŝtorme subtenas la bruladon. Do se oni kombinus ilin, ŝajne oni devus ricevi ion kiel benzinon aŭ dinamiton. Sed la rezulto estas akvo, kiu ne brulas, sed estingas la fajron. Imagu, kio okazus, se la akvo sur la tero povus bruli kiel benzino. La kemiistoj daŭre serĉas manieron transformi la akvon en brulaĵon, sed ĝis nun sensukcese.

Laŭ la lernolibroj de astronomio, la suno havas temperaturon sur la surfaco de 6000şC. Kaj ĝia nukleo havas 6 milionojn da gradoj. Se tiu temperaturo estus iom pli alta aŭ pli malalta, la vivo sur la tero malaperus.

La luno distancas je 384000 kilometroj de la tero. Se la distanco estus malpligranda, la tajdoj de la oceanoj estus tiel grandaj kaj teruraj, ke ili inundus grandajn partojn de la kontinentoj dufoje en la diurno simile al diluvo.

La tero turniĝas ĉirkaŭ sia akso kun rapido ĉe la ekvatoro de 1600 kilometroj en horo. Se tiu rapido estus dekoble malpli alta, tiam la diurno estus dekoble pli longa. En tiu okazo la varmego de nur unu tago somere bruligus la tutan flaŭron, kaj la malvarmego de unu sola nokto vintre frostigus kaj rigidigus ĉian vivaĵon.

Se la tera atmosfero estus nur iom malpli dika, tiam ĉiuj meteoroj, ĉirkaŭ 10000 tunoj ĉiutage, bombardus la tersurfacon kaj kaŭzus gravajn damaĝojn ĉie sur la tero. Sed la granda frotado kun la atmosfero bruligas ilin kaj ili falas teren plejparte kiel polvo.

Kion diri pri ĉio ĉi? Iu filozofo diris: "Iu reĝa Spirito regas la Universon!"

Ĉu la naturo kreis la instinkton?

Kio estas la instinkto? Ĝi estas prudenta ago de malprudenta estaĵo. Multaj bestoj faras agojn sen esti en ili racio. Neniu instruis al ili tion. Ĉu la naturo faris tion? Sed ĉi tie ni devas respondi al la demando, kio estas la naturo? La respondo estas nur unu. La naturo estas la ĉielo kaj la tero. La ĉielo konsistas el steloj, planedoj, kometoj kaj aliaj kosmo-korpoj. Kaj la tero? Ĝi konsistas el oceanoj, maroj, riveroj, lagoj, montaroj, valoj, dezertoj, kreskaĵoj, bestoj kaj homoj. Do en kiu el tiuj konsistaj partoj de la naturo ni serĉu la centralon, kiu instruis la bestojn fari tiajn mirindajn agojn? Kie ni serĉu la fondinton de la instinkto? Ni scias, ke la instinkto ne produktas celojn, sed nur movas la estaĵon al tiuj celoj, kiuj jam estas enmetitaj. Enmetitaj, sed de kiu?

Eĉ la materiistoj estas devigataj konfesi, ke la naturo ne posedas racion. Do sekve ĝi subiĝas al Iu Prudento. La naturo estas blinda. Eĉ homo scias tion, ke li estas pli saĝa ol la naturo kaj subigas ĝin, komandas ĝin, konkeras ĝin. Li devigas ĝin labori por li. Ofte la homo konscias, ke la naturo estas pli forta ol li, sed la naturo havas nenian imagon pri la homo. La naturo havas instinkton, sed kiu donis ĝin al la naturo? La sola respondo estas - ĉar estas Dio! La instinktoj venas de Dio! Aristotelo iam konfesis: "Post kiam ni korekte komprenas la mondon, ni malkaŝas Lin kiel Regnestron de la Prudento".

Evolucio - ĉu scienco aŭ filozofio?

La evoluciistoj konfesas, ke neniu ĝis nun observis fakte veran evolucian proceson - transformiĝon de iu specio en alian pli superan specion. Multaj estas la specioj de bestoj, kiuj malaperis dum kelkaj miljaroj, pri kio atestas skribaj dokumentoj kaj fosilioj. Sed neniuj novaj specioj evoluis dum tiu periodo. Malgraŭ la aserto de la evoluciistoj, ke dum pluraj centmilionoj da jaroj, ekde kiam laŭ ili la tero ekzistas, okazis grandaj evoluciaj ŝanĝoj, eĉ ne unu el tiuj supozoj povas esti pruvita, aŭ almenaŭ kontrolita. Ne ekzistas homo, kiu observis kaj registris ilin, tiel ke similaj ideoj estas entute ekster la perimetro de vera scienco. La evoluadon oni ne povas observi, en ĝi oni devus kredi. Do ĝi estas demando de kredo, de fido, sed ne de scienco.

La Biblio instruas, ke la laboro de la kreado daŭris ses tagojn, dum la evoluciistoj asertas, ke la proceso de la evoluado daŭris miliardojn da jaroj en pasinto kaj daŭras ankoraŭ nun. Sed en la unua libro de la Biblio, Genezo ĉapitro 2-a, versikloj 1-a kaj 2-a, estas skribite: "Kaj estis finitaj la ĉielo kaj la tero kaj ĉiuj iliaj apartenaĵoj. Kaj Dio finis en la sepa tago sian laboron, kiun Li faris, kaj Li ripozis en la sepa tago de la tuta laboro, kiun Li faris". Rimarku, ke ĉio estas en preterito. Ankaŭ en la Nova Testamento ĉie, kie oni mencias pri la laboro de Dio, se temas la kreadon de la tero kaj de ĉiuj ĝiaj kreaĵoj, oni uzas preteriton. Ekzemple en la Epistolo al la Hebreoj, ĉapitro 4-a, versiklo 3-a ni legas: "... la faritaĵoj estis finitaj jam post la fondo de la mondo". Tiu biblia revelacio harmonias al la bazaj sciencaj leĝoj. Laŭ la leĝo pri konserviĝo de la materio, en la momento nenio kreiĝas same kiel estas dirite en la Sankta Skribo. Laŭ la leĝo pri entropio en la pasinto devus esti Kreado, ĉar ĉio nun estas submetita ne al komponiĝo, sed al malkomponiĝo.

Konfliktaj momentoj inter la evolucio kaj la kreado

Multaj estas la konfliktaj momentoj inter la evoluciistoj kaj la Biblio. La plimulto de la biokemiistoj, adeptoj de la hipotezo pri evolucio, opinias, ke la unuaj vivantaj organismoj aperis el malvivaj kemiaj elementoj en la praa "maro" eble antaŭ tri miliardoj da jaroj. Poste antaŭ unu miliardo da jaroj evoluis iom-post-iome la multĉelaj senvertebraj marbestoj eble laŭ iu maniero el unuĉelaj organismoj en la maro. Post pluraj milionoj da jaroj aperis la maraj vertebruloj (la fiŝoj), post tio sinsekve la amfibioj, la reptilioj (rampuloj), mamuloj kaj birdoj. Fine eble antaŭ du milionoj da jaroj evoluis la homo el iu ĉiam ankoraŭ nedifinita "prasimio". Tio estas koncize la nuntempa scenaro de la evoluado, kiun defendas nun la plimulto de biologoj kaj paleontologoj - evoluciistoj.

Tiu ĉi ordo tamen tute ne koincidas al la ordo prezentita en la unua libro Genezo de la Biblio. Tie estas dirite, ke ĉiuj kreskaĵoj sur la tero, inkluzive eĉ la fruktarboj, estis kreitaj en la tria tago de la Kreado, dum la maraj organismoj estis kreitaj apenaŭ en la kvina tago de la semajno. Tio ne korespondas al la aserto de la evoluciistoj, ke la surteraj kreskaĵoj kaj pli speciale la fruktarboj aperis multe post la fiŝoj kaj aliaj marbestoj. Laŭ la Biblio la flugilhavaj reptilioj (termino, kiu inkluzivas ankaŭ la insektojn) estis inter la laste kreitaj estaĵoj, iom antaŭ la homo. Sed laŭ la paleontologoj - evoluciistoj la insektoj ekestis multe pli frue.

Laŭ Genezo la suno kaj la luno estis kreitaj en la kvara tago, kiu estas la mezo de la tuta periodo de Kreado. Tio ne nur ne kongruas al la evolucia geologio, sed tia ordo estus pli fatala por la flaŭro, kreita en la tria tago, se la tagoj estus pli longaj ol 24 horoj. Multaj ankoraŭ estas la konsekvencoj inter la ordo de la Kreado, prezentita en la Biblio kaj la ordo de la evoluado, prezentita de la historia geologio.

Ĉio estas farita laŭ sia specio

Estas ankoraŭ unu tre grava momento en la Biblio, kiu praktike entute neas la ekziston de ajna evolucio. La frazo "laŭ sia specio" estas uzita almenaŭ dekfoje en la unua ĉapitro de Genezo. Ĉiu kreita speco (malnov-hebrea vorto min) devis reprodukti ion laŭ sia speco, sed ne krei novan specion. Tio ne inkluzivas la "horizontalan" ŝanĝon en certaj limoj (diversaj varioj de ekz. hundoj, katoj, homoj k.a.), sed ne permesas "vertikalan" ŝanĝon el unu specio al alia, pli supera specio (ekz. de simio al homo).

La evoluciistoj ordigas la fosiliojn kaj certigas, ke "kaj la flaŭro, kaj la faŭno evoluadis iom-post-iome de la simpla al malsimpla". Per aliaj vortoj la evoluado okazis en ordo A-B-C. Se tio estus vero, en la evolucia proceso devus esti meza grado inter A kaj B, kaj inter B kaj C, tiuj mankantaj ĉeneraj specioj AB kaj BC. Malgraŭ la profundaj kaj obstinaj serĉadoj, oni ne malkovris iun transiran specion. Se la evolucia hipotezo estus vera, devus ekzisti organismoj, kies piedoj, brakoj, okuloj estus en evoluproceso. Sed nenie en la pasinto aŭ nun tiaj organismoj estas trovitaj.

Ŝanĝo de la specioj estas neebla

Aperoj de varioj en la sama speco (A1 kaj A2 aŭ B1 kaj B2) ne estas evolucia ŝanĝo. Absolute neebla estas la transformo de specio A en specion B. Laŭ la leĝo de Mendel pri la heredeco estas evidente, ke povas esti diversaj hundoj, sed de hundo oni neniam ricevus katon. Ŝajne la evolucia hipotezo miksas la evoluon kun la vario aŭ eraras en sia kredo, ke dum la proceso de varioj povus ekesti nova specio.

En la kadro de iu speco ekzistas certa limo, ĝis kiu oni povus reprodukti variojn. Ekzemple ĉe hibridiĝo de ĉevalo kun azeno oni produktas mulon, sed la muloj estas sterilaj kaj ne povas naski posteulon. Same tiel de leono kaj leopardo povus naskiĝi leokono, sed ĝi same restas sterila. Tio montras la limigitecon de la reproduktado en la kadro de la sama specio.

Estas faritaj multaj biologiaj eksperimentoj kunligi ovon de specio A kun spermatozoo de la plej proksima specio B. Oni ĉiam konstatis, ke la spermatozoo ne povas penetri en la ovon, se ili apartenas al du malsamaj specioj. La spermatozoo mortas, eĉ kiam oni intence forigas la eksteran membranon de la ovolo kaj oni metas la spermatozoon internen.

Ĉiam, kiam oni krucas hundon kun kato aŭ ĉevalon kun bovino, oni ne reproduktas generacion. La samo validas ankaŭ ĉe homo kaj homsimila simio. Tio okazas, ĉar la sango kaj la kromosomoj ne estas egalaj. Jes, Dio kreis la homon kiel homon. La homo havas spiriton, donitan al li laŭ speciala maniero de Dio. Tial la homo povas ekkoni Dion kaj preĝi. Ĉiu el ni estas donaco de Dio.

La senmoraleco de la evoluisma doktrino

Sendepende de tio, kion diras la Biblio pri la ekesto de la vivo sur la tero, tiuj, kiuj respektas Dion, devus konscii, ke la evoluado estas natureca kaj materieca doktrino laŭ sia esenco. Ĝi penas klarigi la devenon de la estaĵoj sen la partopreno de Dio.

La ateisma karaktero de la evoluismo pruviĝas de multaj kontraŭkristanaj sociaj filozofioj kun malmorala socia direkto, kiajn la doktrino naskas grandskale. Unuflanke la evolucio estis deklarita scienca logika klarigo de socialismo, komunismo, anarkismo kaj aliaj "maldekstraj doktrinoj". Aliflanke la filozofoj de la t.n. "dekstraj" doktrinoj adoptis la konceptojn de Darwin "batalo inter la specoj" kaj "supervivo de la plej fortaj" kaj uzis ilin por pravigi multajn pereigajn sistemojn kiel ekz. naziismon, rasismon, imperiismon, liberan kapitalismon. Marx, Lenin kaj Stalin estis ardaj adeptoj de evoluismo. Tiaj estis ankaŭ Hegel, Nietzche kaj Hitler. Ĉiu formo de ateismo, panteismo aŭ okultismo nepre estas bazitaj sur la doktrino de evoluismo.

Krom tio la evoluismo laŭ sia esenco estas doktrino filozofia, religia, sed ne scienca. Estas vere mirinde, ke la pedagogoj povas blasfemi la kreaciismon kaj malpermesi ĝian instruadon en la lernejoj pro la motivo de apartigo de la eklezio disde la ŝtato, dum la evoluismo fakte instituciigis sin mem kiel solan ŝtatan religion kiel en ekssocialismaj, tiel same en la kapitalismaj socioj.

La malsimpla kaj fajna strukturo de la ĉelo

Se oni observas ĉelon sub elektron-mikroskopo, estas nekredeble mirinde vidi ĝian strukturon, kiu estas tiel komplike kaj bone organizita, ke ĝi similas al grandega vivanta urbo. Tiu eksterordinara sistemo, nomata molekulo de DNA (desoksiribonukleata acido), en kiu estas kodita la tuta informaro, necesa por komandi la disvolvadon de la tuta organismo de la embria ĉelo ĝis ĝia morto. La grandega kvanto de tiu bone ordigita informaro eĉ en la plej simpla organismo estas tiel senlima, ke estas preskaŭ neeble por ni imagi, kiel la moderna scienco povus sintezi ĝin el simplaj kemiaj elementoj, nekalkulante, kiom da tempo estos necesa al la sciencistoj por tio. Sed despli neeble estas al ni imagi, kiel povus tio okazi hazarde en la naturo.

En la kerno de la ĉelo estas la ĉenoj de DNA-molekulo, kiuj ĉe la homo atingas longon de 1,5 metroj. La ĉenoj estas paralelaj unu al alia kaj estas torditaj spiralforme. Ilia strukturo similas eskalon, kies "ŝtupetoj" entenas pli ol 5 000 000 000 da diversaj genetikaj kodoj. Tiu nombro egalas al la nombro de literoj, kiujn enhavas mil plene kompletigitaj enciklopedioj. Tio fakte estas preskaŭ, kiom estas la nombro de la loĝantaro sur la tero. Nur imagu, ke ĉio ĉi troviĝas en la nukleo de la ĉelo, kion oni povas vidi sub mikroskopo. Ĉu ne estas evidente, ke ne estas eble aperi eĉ unu hazarda ĉelo?

En nia cerbo estas 14 000 000 000 da nervaj ĉeloj kaj eĉ nur unu el ili estas pli malsimpla kaj pli fajne strukturita ol komputilo. Ankoraŭ ion mi aldonus - ĉiuj ili estas konektitaj reciproke kaj funkcias akordigite. Nia cerbo vere estas mirinda organo!

La leĝo pri entropio kontraŭ la evoluado

La dua leĝo de la termodinamiko estas konata kiel leĝo pri entropio, kiu asertas, ke "korpoj kun malsimpla strukturo iom-post-iome malkomponiĝas en pli simplajn formojn". Do evidentiĝas, ke eĉ la scienco ne konfirmas la evolucian progreson de la materio, sed konfirmas ĝian regreson.

Ĉie oni povus observi, ke la tuta naturo estas obsedita de tiu leĝo de malkomponiĝo. La Biblio klarigas ĝin kiel malbenon, kiu venis pro la unua peko de Adamo. Laŭ tiu leĝo "la tuta kreitaro kune ĝemas kaj nasko-doloras ĝis nun sub la sklaveco de pereo (malkomponiĝo)", mi citas la Epistolon de apostolo Paŭlo al Romanoj (8: 21, 22). Ĉie en nia mondo regas tiu ĝenerala tendenco de transiro de altgrada organiziteco al pli malalta. La tendenco estas ĉiam al malkomponiĝo, sed ne male. Antaŭ la malbeno pro la unua peko, la entropio (la leĝo pri malkomponiĝo), simile al la energio, estis konservita per balancado de la procezoj de malkomponiĝo kaj kreskado. Nun tamen la malkomponiĝo superas.

Kial malaperis la dinosaŭroj?

Dum la dua epoko de la mezozoika erao nomata Ĵuraso la klimato sur la tuta tero estis milda kaj ekzistis abunda kreskaĵo eĉ sur la suda poluso. La temperaturo tamen abrupte falis kaj fariĝis fatale malalta por la dinosaŭroj kaj aliaj specioj de bestoj. Ili mortis kaj tiel malaperis por ĉiam. La evoluistoj ne scias la kaŭzon de tiu ĉi fenomeno. Nur la Biblio donas klarigon de tiu totala katastrofo.

En kelkaj ĉapitroj la libro Genezo (ĉap. 6-a ĝis 9-a) priskribas la "grandan diluvon". La surfaco de la tero ĝis tiu tempo estis relative ebena kaj la atmosfero estis kovrita de dika tavolo de humido, t.n. en la Biblio "ĉielaj akvoj". Do same kiel en oranĝerio la klimato sur la tuta tero estis milda dum la tuta jaro. Tion montras ankaŭ la arboj de la Paleozoiko, kiuj ne posedas jarringojn pro manko de temperaturaj alternoj. Same tiel la dika tavolo de humido, kiu kovris la atmosferon, funkciis kiel filtrilo, kiu absorbis kaj reflektis la malutilajn kosmoradiojn, bombardantaj la teron el la kosmo. Tiu favora klimato fakte estas klarigo de la longa vivo de la homoj antaŭ la Diluvo.

La kemiistoj scias, ke estas necesaj ĉirkaŭ 5730 jaroj al la uzata ĉe datiĝo de radioaktiva izotopo karbono-14 por perdi la duonon de sia radioaktiveco. Antaŭ la Diluvo la kvanto de karbono-14 estis malmulta, ĉar ĝi estis absorbata kaj reflektata de la akvoj super la ĉiela volbo. Do se oni uzas tiun ĉi metodon nekonsiderante la atmosferajn kondiĉojn antaŭ la Diluvo, oni konstatus strangan eraron en la rezultoj de la kronologia mezurado. La kaŭzo estas klara: la efektiva izotopo karbono-14 estis tre malmulta. Tial oni trovas la datadon de la evoluistoj ekskluzive longigita, kontraŭdire al la biblia kronologio kaj tio kompreneble estas eraro de kalkulado. Do la supozo, ke dum neimageble longa periodo de tempo povus disvolviĝi la evoluprocezo, sekve estas malvera.

Kun la subita falego de granda kvanto da akvoj, kiuj ĉirkaŭvolvadis la teratmosferon, la oranĝeria efiko sur la tera klimato estis eliminita. Ekestis ekskluziva frosto sur la polusoj, kie la efiko de la suno estis ege reduktita pro la oblikva falo de la sunradioj. Tio kaŭzis tujan malvarmiĝon de multaj kreskaĵoj kaj bestoj en tiuj regionoj. Krom tio grandega parto de la riĉa tropika flaŭro kaj faŭno sur la tero estis enterigita sub la sedimentojn pro la Diluvo. Ili transformiĝis en ŝtonkarbon kaj petrolon sub la influo de la geoterma varmo kaj nun ili estas uzataj de la homoj. Oni povus tre malfacile klarigi tiujn eventojn, se oni ne konsiderus la katastrofon de la granda Diluvo. Ĉiuj scias bone, ke mortintaj bestoj kaj plantoj, kiuj estas forlasitaj je la elementoj, putriĝas kaj fariĝas polvo.

Dum la Diluvo, kiel ni jam menciis, la temperaturo abrupte falis, la terkrusto maldilatiĝis kaj faltiĝis. Ekestis la malebenaĵoj. Post la retiriĝo de la akvoj aperis altaj montaroj kaj profundaj maroj kaj oceanoj. Tial nun oni povas trovi sur altaj montoj fosiliojn de markonkoj.

Tertavoloj kaj fosilioj

Laŭ la evoluisma hipotezo ju pli maljuna estas la tertavolo, des pli primitivaj formoj de vivo estas en ĝi kaj sekve ju pli junaj estas la tertavoloj, des pli malsimilaj estas la organismoj, kiujn oni trovas en ili. Tamen estas vero, ke la plimulto de la fosilioj kaj la diversaj tavoloj estis formitaj de mortintaj bestoj kaj sedimentoj falintaj dum la Granda Diluvo en la tempo de Noa, kiu kovris la tutan teron. La multnombraj zonaspekte situantaj tertavoloj donas evidentan pruvon pri tio.

En la plej subaj tavoloj oni trovas multajn fosiliojn de plantoj kaj bestoj loĝantaj en la oceanfundo kaj irante al pli altaj tavoloj, oni trovas unue fiŝojn, poste amfibiojn kaj fine termamulojn. Sendube la homoj kaj la bestoj kuris al pli altaj lokoj post la alveno de la akvoj kaj nome de tie ili estis forbalaitaj de la grandaj ondoj kaj alfluoj. Tiamaniere ili estis enterigitaj en la pli suprestarantaj tavoloj, kie nun ni trovas ilin. Tial do la tavoloj ne malkaŝas nepre la okazon de la evoluado.

Ankoraŭ oni nepre devus aldoni, ke la fosilioj de vivantaj estaĵoj ne povas formiĝi, se tiuj organismoj ne estus enterigitaj vivantaj aŭ almenaŭ tuj post ilia morto. Ni scias, ke se mortintaj organismoj restus en la akvo aŭ estus elmetitaj al la aerefiko, ili baldaŭ malkomponiĝus kaj putriĝus.

Pri la primitiva homo

La tiel nomata "primitiva" homo, ekzemple Neandertala aŭ Kromanjona Homo, havas pli grandan volumenon de la kranio ol la nuna homo. Li staras sur la du piedoj kaj neniukaze la nuna homo superas lin. Eĉ meze de niaj samtempuloj oni povas trovi homojn kun plej malsimila formo de la skeleto. Oni facile povus supozi, ke estas certagrada progreso en la kulturo kaj la civilizo de la homaro, sed oni nepre devus rimarki, ke ĉe iuj antikvaj civilizoj estas konstatitaj konoj superantaj la hodiaŭajn.

Antaŭ nelonge estis malkaŝite, ke la partoj de la "homo el la insulo Javo", la t.n. Ramapiteko aŭ Aŭstralopiteko, fakte estas restaĵoj de skeletoj de grandaj simioj.

Fine mi volus ankoraŭfoje ripeti, ke ĝis nun neniu observis evoluon. Ne ekzistas homo, kiu konas la mekanismon de la evoluado. La klasigo de la fosilioj klare montras, ke ne ekzistas evoluciaj transiraj formoj de animaloj, kaj la bazaj sciencaj leĝoj pruvas, ke evolucio ne estas ebla.

Tamen malgraŭ ĉiuj ĉi argumentoj, la evoluciistoj daŭre asertas, ke evolucio estas "scienco" kaj devas esti instruata en la lernejoj kiel pruvita vero. Ĉar aliokaze ili devus konfesi, ke ekzistas Dio, kiu kreis nian mondon. Do la pruvoj, kiujn donas al ni abunde la Biblio, neniam estos sufiĉe konvinkaj por tiuj, kiuj ne volas fidi al Dio.

Kaj Dio volas, ke ni iru al Li kun deziro, kun fido al lia Filo, kun amo kaj dankemo.

Nikola Uzunov

al la indekso


 CARITAS CATOLICA EN SERVADO DE BEZONANTOJ

Caritas Catolica fondiĝis en nia lando en Rumanio post la politikaj ŝanĝoj en 1990. Malfacila situacio, en kiu troviĝis plejparto de la loĝantaro, postulis necesan materialan kaj moralan helpon. Tiam pli riĉaj eŭropaj landoj Aŭstrio, Nederlando kaj Germanio direktis la atenton al nia lando liberigita de komunista diktaturo. Iliaj reprezentantoj venis fondi socialan organizaĵon Caritas Catolica kun kvar sekcioj: a) hejma prizorgado, kiu nuntempe funkcias en sep urbetoj de nia distrikto, b) centrejo por disponigi konsilojn al handikapuloj, c) manĝejo por senhavuloj, d) hejmo por maljunuloj en urbo Oradea fondita en 1995 helpe de fondaĵo Caritas Catolica el Polten, Aŭstrio, kiel projekto Phare. La konstruaĵo bezonis gravan riparon, kio okazis ankaŭ per la ekstera helpo. Komence en la maljunulejo loĝis dudek personoj. Antaŭ kvin jaroj okazinta rekonstruo permesis loĝigi pluajn personojn. Post dektrijara ekzistado de tiu objekto loĝas tie 43 personoj: 14 viroj kaj 29 virinoj.

Administraj aferoj estas plenumataj sub gvido de direktorino Radu Aliz, kiu pro bona plenumado de la servoj estis honorigita per premio de la urbestraro por la jaro 2007.

Okaze de tiu honorigo la loĝantoj de la hejmo gratulis la direktorinon, dezirante al ŝi de Dio sanon kaj forton por ŝia nobla agado.

Irene Szűcs, Oradea, Rumanio

al la indekso


 OKAZE DE GRAVA HONORIGO EN VILLINGEN

Agrable surprizis min ricevita invito: "Venu al Villingen, por reprezenti IKUE-on dum solena ceremonio". La invito venis de pastro Bernhard Eichkorn, ĉefaktivulo de la Ekumena Komisiono de IKUE, KELI kaj TOLE, kiun la germana ŝtatprezidento Horst Köhler honorigis per ordeno de Federacia Meritkruco por liaj longjaraj ekumenaj aktivadoj ene de E-movado kaj la homa interkompreniĝo. Danke al Dio mi povis la inviton akcepti kaj realigi lian inviton.

Vendrede la 16-an de majo dum fulmotondra pluvego komenciĝis mia perbusa kaj pertrajna vojaĝoj tra Brno, Praha kaj Stuttgart al Villingen, loĝurbo de pastro Bernhard, kiun mi atingis sekvan sabatan tagon post dudekhora vojaĝo. La vojaĝo pasis tute laŭplane, do en stacidomo de Villingen atendis mian alveturon la invitinto. Sekvis supraĵa prezento de la historia urbocentro kaj loĝigo en belega hoteleto Diegner situanta en bela naturo sur urba altaĵo Hubenloch, de kie oni povas vidi panoramon de la tre bela urbo Villingen. Post la postvojaĝa ripozo mi vizitis la belegan urbocentron, riĉan je historiaj vidindaĵoj.

La antaŭvespera pluveto ne deturnis min de vizito de la urba ĉefpreĝejo (Münster Unsere Liebe Frau) de Nia Kara Sinjorino, kies interno aspektas kvazaŭ katedralo. Tie okazis tre belega vigilia liturgio honore al la Sankta Triunuo. Belega, spirite riĉa travivaĵo, por danki al Dio pro senproblema vojaĝo.

Dimanĉe matene je la festo de Sankta Triunuo la pastro Bernhard veturigis min al preĝejo en vilaĝo Tannheim, kie li celebris la sanktan meson. Post tiu s. meso mi ankoraŭ ĉeestis la s. meson en paroĥa preĝejo de s-ta Fidelis en Villingen, en kiu multajn jarojn plenumadis la paroĥestrajn servojn pastro Bernhard. Post la meso okazis agrabla privata vizito de familio Umbscheiden en vilaĝo Unterkirnach, kie li plenumis pastrajn servojn dum unuaj jaroj post sia sacerdotiĝo.

Dimanĉe antaŭvespere alveturis el Belgio jam konata esperantista paro s-ino Flory Witdoeckt kaj s-ro Walter van den Kieboom.

Lundo estis denove belega tago. Pastro Bernhard veturigis nin al monta pilgrimloko Dreifaltigkeitsberg (Monto de Trinitato), kie okazis la s. meso. Post ĝi ni forveturis al Aach, por viziti unu el tri ekzistantaj fontoj de Danubo (Aachquelle). Vere rara, ĉarma vidaĵo en raviga naturo. Sekvis vizito de Baziliko en Birnau kun superba ĝia interno. Plu veturante aperis antaŭ ni vidaĵo je granda lago Bodensee (Lago de Konstanco). Per pramvojaĝo ni atingis la historie gravan urbon Konstanz kaj de tie insulon en la Lago de Konstanco kun urbeto Reichenau, kie ni vizitis tri katolikajn preĝejojn: de sankta Georgo, de sanktaj Petro kaj Paŭlo kaj de V. Maria kaj sankta Marko. Post tiom riĉenhave travivita tago kaj dumvoja vespermanĝo en restoracio stile aranĝita el malnova muelejo ni feliĉe revenis al urbo Villingen.

Marde atendis nin grava evento: ĉeesto en solena transdono de Meritkruco al pastro Bernhard Eichkorn. Matene mi ĉeestis de li celebritan s. meson en preĝejo de Sankta Kruco en Villingen kaj poste ni estis preparintaj paroĥan salonon por antaŭvespera solena ceremonio, kiu komenciĝis per vesproj en la preĝejo de sankta Fidelis. Post la vesproj preskaŭ ducent personoj kolektiĝis en la paroĥa salono por la solena ceremonio. Partoprenis ĝin gravaj personoj de civilaj kaj ekleziaj instancoj, ankaŭ grupo da esperantistoj el Germanio, ges-roj Flory kaj Walter el Belgio kaj mi. Okazis festparoladoj de la apartaj reprezentantoj kaj solena transdono de la Meritkruco al pastro Bernhard. Nome de la tutmonda katolika esperantistaro kolektiĝinta en IKUE, la salutojn kaj bondezirojn prezentis mi. Post tiu ĉi oficiala ceremonio la ĉeestantoj translokiĝis en salonego de hotelo Diegner, kie okazis ĝis malfrua nokta tempo festeno en agrabla medio.

Esperantista grupo ĉeestinta la festenon kolektiĝis merkrede en la restoracio de la hotelo Diegner por komuna matenmanĝo kaj amikeca interbabilado.

Poste pastro Bernhard veturigis min kaj ges-rojn Flory kaj Walter al Beuron, al granda klostra konstru-komplekso de benediktanoj, kie en belega preĝejo de s-ta Marteno ni partoprenis la s. meson. Plua celo de nia vizito estis Donaueschingen, la dua tre interesa fonto de Danubo. Post reveno al Villingen la pastro Bernard ĉiĉeronis nin tra urbaj vidindaĵoj, klarigante iliajn historiojn.

Ĵaŭdo - la festotago de Dia Korpo, estas en Germanio ŝtatfesto, do libera festa tago. Matene je la 9:30 horo okazis sur la antaŭpreĝeja areo solena sankta meso. Post ĝi okazis procesio kun Eŭkaristio, kiun partoprenis paroĥanoj el ĉiuj paroĥoj de Villingen. Ĉio daŭris preskaŭ tri horojn. Estis tio profunda travivaĵo memoriganta al mi tiujn procesiojn en Ĉeĥio antaŭ ilia malpermeso fare de komunistaj firegantoj komence de kvindekaj jaroj de la pasinta jarcento. La monstrancon kun Eŭkaristio ŝirmis portata baldakeno akompanata en la antaŭa parto per longa vico de mesknab(in)oj kaj ceteraj preĝejaj servantoj kaj portantoj de diversaj standardoj kaj preĝejflagoj. La postan parton de la procesio formis kantĥoranoj kaj longa procesio de la kredantoj. Mi do partopreninte la solenan meson kaj eŭkaristian procesion konsciiĝis, kiujn neripareblajn damaĝojn kaŭzis en nia lando kvardek jarojn reganta komunista fisistemo. Grandan diferencon mi spertis ĉeestante ne nur tiun eklezian solenaĵon, sed ĉiujn spirite riĉajn travivaĵojn dum la tutsemajna restado en Villingen kaj vizitoj de multaj gravaj lokoj. Bone, ke spite de rimarkebla alta vivnivelo la kredo en la germana popolo restas plu vivanta. Dio ĝin benu kaj konservu!

Vendrede posttagmeze post agrabla promeno en apudurba vilaĝa naturo mi adiaŭis pastron Bernard kaj urbon Villingen, por post dudekhora vojaĝo feliĉe atingi sabate la hejmon. Sabate vespere en paroĥa preĝejo de mia loĝvilaĝo Penčice mi dankis al Dio por ĉio travivita en Germanio kaj por la feliĉa reveno hejmen.

Miloslav Šváček

al la indekso


 ROMA BAZILIKO DE SANKTA KRUCO EN JERUSALEMO

La 26-an de novembro 1994 nomumis la Papo Johano Paŭlo la Dua novajn kardinalojn. Unu el ili estis ĉefepiskopo de Prago Mons. Miloslav Vlk. Ĉiu kardinalo havas en Romo "propran" bazilikon aŭ preĝejon.

Sufiĉe poksime de baziliko San Giovani en Laterano troviĝas Baziliko de Sankta Kruco en Jeruzalemo (Santa Croce in Gerusalemme). Proksime de la enirpordo oni povas legi sur la muro liston de ĉiuj titularuloj. La lasta nomo, laŭvice la 60-a, estas Kardinalo Miloslav Vlk.

La baziliko konservas partojn de la kruco, sur kiu estis Kristo krucumita. Temas pri relikvoj de Pasiono de la Sinjoro. Ek de la jaro 1561 zorgas pri ili monaĥoj cistercianoj. La baziliko famiĝis en la unua duono de la IV-a jarcento, ĝi evidentiĝas la plej antikva devoteca preĝejo de la ĉefurbo, konstruita laŭ deziro de imperiestro Konstanteno por gardi la relikvojn, kiujn lia patrino Sankta Helena trovis dum sia pilgrimado en Sankta Lando. Temas pri vera trezoro por la kristanaro; kelkaj partoj de la Kruco de Kristo, de TITULUS CRUCIS, aŭ pli ĝuste, tabuleto de ligno, kiu raportis akuzon formulitan flanke de Pilato rilate Jesuon en la hebrea, greka kaj latina lingvoj, plue unu flanko de florkrono kaj najlo de la Kruco. Atesto pri Pasiono de Kristo ene de Kapelo de la relikvoj, dezirata de imperiestrino Helena.

Legante historion, oni povas diri, ke temas pri baziliko de virinoj. La kapelo de relikvoj estas ligita kun kvin sanktaj virinoj: Sankta Helena portis la relikvojn - posedaĵon de kristanaro - el Sankta Lando al Romo, ĉefurbo de la imperio; Sankta Brigita ĉi tie faris katekizadon pri pasiono kaj portis el Ortona falangon de sankta Tomaso; la tria virino ligita kun la baziliko estis sankta Tereza de Jesuo-Infano. Ŝi venis tien 13-jaraĝa, por peti gracon eniri Karmelon. Ŝi tuŝis najlon de la Kruco kaj la travivaĵon priskribis en la libro Historio de Unu Animo.

Ankaŭ Patrino Tereza el Kalkuto estis ligita kun la baziliko. Ŝi vizitis ĝin unu jaron antaŭ la reveno al la Patro kun deziro brakumi la Krucon. Temis pri privata vizito.

Servantino de Dio Antonietta Meo, nomita "Nennolina", estas la plej juna virino de la baziliko. Ŝi naskiĝis en Romo la 15-an de decembro 1930 kaj mortis post pli ol ses-jara suferado en malsanulejo. Ŝi estas entombigita en la baziliko apud la Kruco, al kiu ŝi estis tiel ligita.

Kiel oni perceptas, temas pri virinoj de diversaj epokoj kaj aĝoj, tamen ĉiuj ligitaj al Pasiono de la Sinjoro.

El la historia vidpunkto la baziliko Sankta Kruco en Jerusalemo montras fakte multajn aliajn gravajn apartaĵojn.

Dum la tagoj 17.4.-10.5.2008 okazis en la baziliko tre valora kaj interesa ekspozicio; la temo: "Ĉeĥa Biblio dum la Jarcentoj". Ĝi rememorigas tempojn de la unuaj tradukoj de bibliaj tekstoj de Cirilo kaj Metodio en lingvon de Moraviaj Slavoj. Oni povas eĉ per la propra mano kopii la Biblion, laŭplaĉe longan tekston, kaj sperti tiel iaman manieron de la kopiado.

La 17-an de majo 1932 naskiĝis ĉeĥa kardinalo Miloslav Vlk, ĉefepiskopo de Prago, patrono de la katolikaj esperantistoj. Okaze de lia persona datreveno ni kore bondeziras al li, ke Dio akompanu lin kaj la Virgulino Maria lin ŝirmu. DIO BENU!

Por Dio Benu kompilis Jitka Skalická, Romo

al la indekso


 MARTA VIZITO DE PASTRO DUILIO KAJ D-RO RENATO EN KONGO DR

Ekesto de Kongolanda Unuiĝo Katolika Esperantista

La 10-an de junio 2007 kelkaj katolikaj esperantistoj el Kinshaso, Goma, Matadio, Rutshuru (apud Goma) kaj el Mbanza-Ngungu fondis Kongolandan Unuiĝon Katolikan Esperantistan (KUKE).

De tiu momento dudeko da gefratoj aliĝis al KUKE. Februare 2008 estis elektita la estraro de KUKE por balotperiodo 2008-2011, kiu estis oficialigita en Kinshaso la 9-an de marto en ĉeesto de pastro Duilio Magnani - Honora Prezidanto de IKUE kaj lia akompananto D-ro Renato Berti. La prezidanto iĝis Jean Bosco Malanda el Kinshaso, landa reprezentanto de IKUE por Kongo DR.

La unua Sankta Meso en Esperanto en Kongo DR

Dum longa tempo neniu sciis, ke iam Pastro Duilio Magnani vizitos Kongon. Tiu revo realiĝis la 7-an de marto 2008. Je la horo 19:15 la aviadilo de Bruxel Airlines atingis la Internacian Flughavenon de Ndjili en Kinshaso. Kelkaj esperantistoj atendis senpacience la ekaperon de pastro Duilio, kiun ili konis nur per la foto. Kaj jen ekaperis Pastro Duilio kaj neesperantisto D-ro Renato Berti lin akompananta. Mi direktiĝis al ili kaj ni frate kaj entuziasme brakumis unu la alian kvazaŭ jam bonaj konatuloj. Je kelkaj metroj staris ceteraj esperantistoj, kiuj tenis banderolon kun bonveniga mesaĝo por niaj vizitantoj.

Elirinte la flughavenon ni direktiĝis al "Centre Lasalien" (katolika gastejo), kie niaj du italaj fratoj loĝigis sin ĝis merkredo la 12-an de marto.

Grava kaj Granda Evento

Dimanĉe la 9-an de marto okazis en la preĝejeto de "Centre Lasalien" la unua sankta meso en Esperanto en Kongo celebrita de Pastro Duilio. Trideko da gefratoj - esperantistoj partoprenis la sanktan meson kun granda entuziasmo kantante en Esperanto "Ave Maria" laŭtvoĉe je la fino de la meso. Granda estis la ĝojo por ni ĉiuj. Nova Esperanto-aero ekblovis en Kongo.

Ni menciu, ke antaŭtagmeze nia karega pastro kuncelebris lokan meson en la paroĥo Sankta Petro kun la ĉefepiskopo de Kinshaso Mons. Laurent Mosengwo. La okazo estis taŭga por post la meso prezenti Esperanton kaj Kongolandan Unuiĝon Katolikan Esperantistan (KUKE) al la ĉefepiskopo. Ni estis alvokitaj de lia sekretario prepari dokumentojn (statuton ktp.) pri KUKE.

Ĝis foriro de la karaj gastoj merkrede, spite de la "sufoka varmego", nia karega pastro Duilio kaj nia amiko D-ro Renato Berti ĝuis agrablajn momentojn en Kinshaso. Ilia vizito estas memorinda kaj neforgesebla por ni, konganoj.

Dankon al pastro Duilio kaj al D-ro Renato. Ili estis tre afablaj.

Jean Bosco Malanda, prezid. de KUKE

al la indekso


 NI KONDOLENCAS

Marde la 4-an de marto 2008 je la 14-a horo okazis sepulta ceremonio en urbo Velké Meziříčí kun subite mortinta en aĝo de preskaŭ 76 jaroj esperantistino Mgr. Milena Picková - tre fervora esperantistino kaj longjara IKUE-anino partopreninta la kongresojn de IKUE (lastfoje almenaŭ du tagojn en Velehrad) kaj ĉiujn aranĝojn de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio, ĝis ŝia sanstato tion permesis al ŝi. La sepultan ceremonion gvidis loka sacerdoto dekano Jan Peňáz. Nome de IKUE kaj la Ĉeĥa IKUE-Sekcio ĉeestis Miloslav Šváček.

Ripozon eternan donu al nia kara fratino Milena Picková, Sinjoro, kaj la senfina lumo lumu al ŝi, ŝi ripozu en paco. Amen.

al la indekso