Dio Benu numero 65-1/2007

al la arkivo de jarkolektoj 1991-2010

 


 JARO 2007 - JUBILEO DE JUBILEA IKUE-KONGRESO

En la jaro 2007 okazos 10-a datreveno de memorinda 50-a Kongreso de IKUE okazinta en du partoj en Romo kaj Rimini. Dum ĝenerala aŭdienco la 3-an de septembro 1997 sur la Placo de Sankta Petro la reprezentantoj de IKUE Sac. Duilio Magnani, D-ro Antonio De Salvo kaj Miloslav Šváček transdonis al la Papo esperantlingvajn Meslibron kaj Legaĵaron.

En Rimini estas preĝejo de Sanktaj Johano kaj Paŭlo. En ĝi troviĝas mozaiko kun rozvitralo, kiu bildigas historian decidon de Papo Johano Paŭlo la Dua enkonduki Esperanton en la katolikan liturgion per la aprobo de Roma Meslibro kaj ankaŭ unuan paskan saluton de la Papo en Esperanto: "Feliĉan Paskon en Kristo Resurektinta" la 3.4.1994. La bildigita resurektinta Kristo havas trajtojn de suferanta Viro de Mortotuko, tamen pli ĝojajn pro alloga rideto. Li estas je la centro de la mozaiko, samkiel Li estas centro de la homa historio. Legu rememor-artikolon pri ĝi pli sube.

 al la indekso


 ALPAROLO DE LA PREZIDANTO

 Karaj gefratoj!

Tre kore mi salutas vin en la jaro 2007. Rapide proksimiĝas fino de la vintra sezono kaj jam estas matura tempo por serioze pensi pri la nunjaraj aktivadoj de la katolikaj esperantistoj. Estus bone ne nur pri ili pensi, sed ankaŭ ilin aktive partopreni. Ĉu tiu deziro ne restos nur neplenumita revo? Kun ĝojo ni povas konstati, ke ĝis nun al la 18-a Ekumena E-Kongreso (60-a de IKUE kaj 57-a de KELI) aliĝis kontentiga nombro de la kongresontoj, sed inter ili estas bedaŭrinde nur nemultaj niaj sekcianoj. Ĉu facile partoprenebla kongreso en nia najbara lando, promesanta belegajn kongresajn travivaĵojn, ŝajnas esti nesufiĉe alloga aranĝo? Tiuj, kiuj decidiĝis ĝin partopreni, certe estos kontentaj.

Kun bedaŭro ni devas konstati, ke la Katolika E-Tendaro en Sebranice ne okazos. Al nia esploro de intereso pri ĝia partopreno respondis nur naŭ personoj anoncintaj dudek interesiĝantojn. Tio estas nombro nesufiĉa.

Karaj gefratoj, spite de tio ni ĉiam kaj en ĉiu vivsituacio restu optimistoj. La jaroj rapide pasas unu post la alia kaj ni kune kun ili rapide proksimiĝas al kulmino de nia vivcelo - al la eterna vivo en brakumo de Dio. Ĉu ni, kristanoj - esperantistoj, povas esti pesimistoj? Tute ne! Eĉ se ŝajnas esti nerealigeblaj niaj idealoj, valoras plu labori por ili. Estas nenia kialo por malesperi. Nia vivo estas konstanta batalo kaj nur la venko kalkuliĝas. Se ne ni, do eble iu post ni venkos nianome. Ni oferu volonte kaj kun ĝojo la vivon, plenumante volon de Dio. Ĝoje ni sekvu nian Sinjoron Jesuon Kriston, se necese ĝis Kalvario. Kun helpo de Dio ni persistu en plenumado de la kristanaj, sed ankaŭ de la esperantistaj idealoj.

Tre karaj, nunjare multaj el ni rememoros belegan jubilean travivaĵon - la dekjaran datrevenon de neforgesebla jubilea 50-a Kongreso de IKUE, okazinta en la jaro 1997 en du partoj: en Romo kaj Rimini. La bildo sur la titol-paĝo memorigas al ni gravan eventon, kiam post esperantlingva alparolo dum ĝenerala aŭdienco sur la Placo de Sankta Petro en Vatikano la Papo Johano Paŭlo la Dua akceptis aŭdience delegacion de IKUE. Lia beno kaj benoj de aliaj papoj kaj multaj episkopoj estu konstanta fortigo por niaj strebadoj.

Ankaŭ alian jubilean datrevenon nunjare nia katolika E-movado rememoros, ŝajne ne tiel ĝojan, kiel estas la rememoro pri la jubilea kongreso. Temas pri la 30-jara datreveno de perforta likvido de la Katolika E-Tendaro en Herbortice (Ĉeĥio) fare de komunista ŝtata polico en la jaro 1977. Ĉu ĝoja aŭ malĝoja datreveno? Dependas de tio, el kiu flanko oni tiun eventon rigardas. Miaopinie temas pri la datreveno ĝoja spite de tio, ke laŭ homa pritakso ĝi aspektas kiel datreveno malĝoja. Aliloke sur la paĝoj de nia gazeto ni revenos al ĝi. Ankaŭ do nunjare oni planas renkontiĝon de la ekstendaranoj de Herbortice, kiun povos partopreni ankaŭ ekstendaranoj de Sebranice kaj ceteraj niaj sekcianoj.

Karaj gefratoj, ankaŭ nunjare okazos la semajnfina renkontiĝo de nia sekcio. Ni planas ĝin okazigi en pilgrimloko Dub nad Moravou, do en la loko sanktigita per martira morto de la longjara IKUE-ano, nia karmemora frato - sacerdoto Cyril Vrbík. Ĝin certe partoprenos ankaŭ tiuj, kiuj ne povas partopreni la kongreson en Pollando. Pli detalajn informojn pri ĝi ni disponigas al vi aliloke. Ankaŭ mi instigas niajn sekcianojn partopreni la septembran  konferencon de la Ĉeĥa E-Asocio, okazontan en Polička.

Benon de Dio deziras al vi kaj aktivan partoprenon en la katolika E-movado de vi atendas via frato Miloslav Šváček 

al la indekso


 M E D I T A D O

Ni preĝu al la Sankta Spirito, ke Li descendu en niajn korprofundojn kaj plenigu nin per la Saĝeclumo kaj Gracofontanoj, por ke ni komprenu ĝuste la Dian Parolon kaj volu fervore plenumi Dian volon. La Plejsankta Virgulino Maria - nia Patrino kaj Reĝino - gvidu nin al sia Filo Jesuo.

La Evangelio laŭ sankta Johano, ĉapitro 2, versikloj 1-11

La trian tagon okazis edziĝo en Kana Galilea, kaj la patrino de Jesuo ĉeestis tie; ankaŭ Jesuo kaj liaj disĉiploj estis invititaj al la edziĝo. Kaj kiam mankis vino, la patrino de Jesuo diris al li: "Ili ne havas vinon." Kaj Jesuo diris al ŝi: "Kio estas inter mi kaj vi, virino? mia horo ankoraŭ ne venis.” Lia patrino diris al la servantoj: "Kion ajn li diros al vi, tion faru.” Kaj estis tie ses akvokuvoj ŝtonaj, metitaj laŭ la purigo de la Judoj, enhavantaj po du ĝis tri metretoj. Jesuo diris al ili: "Plenigu la akvokuvojn per akvo." Kaj oni plenigis ilin ĝis la rando. Kaj li diris al ili: "Ĉerpu nun, kaj alportu al la festenestro." Kaj oni alportis. Kiam la festenestro gustumis la akvon, nun fariĝintan vino, kaj ne sciis, de kie ĝi estas (sciis tamen la servantoj, kiuj ĉerpis la akvon), la festenestro alvokis la fianĉon, kaj diris al li: "Ĉiu homo prezentas unue la bonan vinon, kaj kiam oni jam drinkis, tiam la malpli bonan; sed vi rezervis la bonan vinon ĝis nun." Ĉi tiun komencon de signoj Jesuo faris en Kana Galilea, kaj elmontris sian gloron, kaj liaj disĉiploj kredis al li.

Priskribo de tiu evento de la edziĝfesto, kiun partoprenis Jesuo kun la disĉiploj kaj sia Patrino Maria, kaŭzas la demandojn: Ĉu en niaj koroj, en niaj hejmoj, en nia ĉiutaga vivo reĝas Jesuo? Ĉu dum la vivorapido ni trovas la tempon por turni niajn pensojn, niajn korojn al Li? Ĉu ni scipovas aŭdi, kion Li rekomendas al ni? De tempo al tempo ni travivas diversajn solenaĵojn, ni observas belajn tradiciojn, sed ĉu ni ilin travivas kun Jesuo? Ĉu nia kredo je Kristo estas forta tiel, kiel la kredo de la apostoloj, de la unuaj kristanoj?

"Daŭru fortaj en la kredo, daŭru fortaj en la espero, daŭru fortaj en la amo!" vokis Sankta Patro Benedikto la Deksesa dum la apostola vizito de Pollando maje 2006. Daŭri forte en la kredo – tio signifas konstrui la domon de la vivo ne sur la sablo, ne sur ŝanĝemaj, mensogaj teorioj, sed sur fortaj fundamentoj sur la roko. Kaj tiu roko estas Kristo. Kiu apogas sian vivon sur Kristo kaj ne subiĝas al relativaj, ŝanĝemaj influoj, povas diri post sankta Paŭlo: "Jam ne mi mem, sed Kristo vivas en mi." (Gal 2,20)

Sankta Patro Benedikto la Deksesa parolante antaŭ grandega homamaso sur la krakovaj Herbejoj la 28-an de majo 2006 interalie diris: "Mi petas Vin, ke Vi starante sur la tero, tenu fiksitan rigardon al la ĉielo - al Tiu, post kiu ekde du mil jaroj iras sekvantaj generacioj, vivantaj sur nia tero, trovante en Li finfinan ekzistosencon." Vivante sur la tero inter diversaj obstakloj, malfacilaĵoj, ni tenu fiksitan rigardon al Kristo, por ke ni povu fortigi nian kredon, ĉar nur Li estas vojo, vero kaj vivo. "Mi estas la vojo kaj la vero kaj la vivo, neniu venas al la Patro krom per mi (Joh 14,6). Nur Jesuo Kristo repacigis la teron kun la ĉielo, la homon kun Dio, iam per la surkruca morto kaj senĉese per la sensanga Mesofero. Kaj Li invitas nin al la Trono de la Kompatema Amo, al la fonto de la vivo kaj sankteco, al la fonto de ĉiu konsolo, por superŝuti nin per la Gracodonoj, por profundigi nin en la Amofontanoj, por fortigi nin per la Sanktaj Korpo kaj Sango, por doni al ni la eternan vivon.

"Vere, vere, mi diras al vi: Se vi ne manĝas la Korpon de la Filo de homo kaj ne trinkas lian Sangon, vi ne havas en vi la vivon. Kiu manĝas mian Korpon kaj trinkas mian Sangon, tiu havas eternan vivon kaj mi levos tiun en la lasta tago." (Joh 6,53-54)

Prilaboris Zofia Kamieniecka

al la indekso


 AL JESUO RIĈA JE MIZERIKORDO

Zofia Kamieniecka

Jesuo, riĉa je Mizerikordo
ĉiam - en diversaj cirkonstancoj -
estu adorata en mia koro,
kiu dankodiras por la gracoj.

Ho, estu adorata de tiuj,
kiujn mi konfidas al via Mizerikordo -
altiru la erarintajn filojn
al kompato-riĉa via Koro.

Al kompatoriĉa via Koro
turnu sin ĉiuj popoloj de l´ mondo!
Estu por ili Reĝo kaj Sinjoro.
Ekregu la amo, paco, konkordo!

Jesuo ne lasis nin tute solaj;
ni ne estas orfoj malzorgitaj.
Li estas kun ni ĉiam propravole -
en Eŭkaristi-mistero kaŝita.

Preĝante ĉe l´ Tabl´ Eŭkaristia,
enprofundiĝintaj en Amofontanoj,
ni petegu Mizerikordon Dian :
Kompaton por la tuta homaro!

Ne spertos pacĝojon la homaro,
se ne humiliĝos antaŭ Di-Majesto,
se ne mergiĝos en Kompato-fontanoj
kaj ne rektigos la vojon al Kristo.

al la indekso


 RILATE AL KATOLIKA EKLEZIO ESTAS PERMESITA KIO AJN

Escepteco kaj unikeco de la katolika kredo lastatempe ricevas specifan negativan  formon. Malhonorigado de la Katolika Eklezio kaj de ĝia kredo nuntempe ne havas analogion. Preskaŭ ĉiutage sur televidekranoj aperas ofendaj programoj, oni projekcias filmojn kaj eldonas librojn plenajn de kalumniaj mensogoj kaj ofendoj. Sed neniu ekhavas ideon sammaniere sin konduti rilate al budaismo, islamo aŭ judaismo. Pamfleto, kiu malhonorigus Budhon aŭ Mohamedon aŭ Dalai-lamaon, kiel tion faras libro Da Vinci Code pri Kristo kaj la Katolika Eklezio, havas en internacia libro-merkato eĉ ne etan ŝancon. Eĉ ne estas eble diri al pli larĝa publiko objektivan veron pri Budho, Mohamedo kaj eĉ ne pri vivo de Marteno Luther. Rilate al ĉiuj ĉi personoj oni konservas kompreneblan pietismon kaj seriozecon. Ununura, pri kiu tio ne validas, estas Jesuo Kristo kaj lia eklezio. Konstatas tion Massimo Introvigne. Kriston povas malhonorigi kiu ajn laŭ siaj kaprico kaj fantazio.

al la indekso


 ANTAŬ DEK JAROJ EN ROMO KAJ RIMINI

Dum la vivo ĉiu homo travivas diversajn  momentojn ĝojajn, sed ankaŭ la malĝojajn. Tiujn malĝojajn oni klopodas baldaŭ forgesi, kio estas bona, por ke restu sufiĉe da spaco en la homa memoro por tiuj ĝojaj. Unu el tiuj belegaj kaj ĝojaj travivaĵoj estis sendube la 50-a Kongreso de IKUE, okazinta en la jaro 1997 en Romo kaj Rimini, kiu profunde gravuriĝis en la memoron de la kongresintoj. Kaj nunjare, post forpaso de dek jaroj, estas bone memorigi al ni tiun gravan IKUE-eventon. La kongreso okazis de la 31-a de aŭgusto ĝis la 7-a de septembro 1997 en du partoj:  la unua en Romo, la dua en Rimini.

Trafoliumante 4-an numeron de nia gazeto Dio Benu el la jaro 1997 raportanta detale pri la kongreso, kiun partoprenis 300 personoj el 24 landoj, plenigas mian koron  nostalgio kaj belegaj rememoroj. Sed aperas ankaŭ demando: Ĉu iam ankoraŭ okazos la IKUE-Kongreso kun tiom da partoprenantoj? Kompreneble, tiu kongreso estis escepta, alloga, jubilea. Ĝia unua parto ja okazis en Romo - la koro de la Eklezio, la dua en ĉemara Rimini, ĉe “katedralo” de la esperantistoj, kiu poste plurfoje fariĝis la agrabla kongresloko.

La kongreson tiam partoprenis ankaŭ 40 ĉeĥaj katolikaj esperantistoj. La inaŭgura tago komenciĝis en Baziliko de Sankta Petro en Vatikano per Sankta Meso. Ĉefcelebranto estis Episkopo Mons. Giovanni Locatelli (kiu ankaŭ en la jaro 1995 partoprenis la 48-an IKUE-Kongreson en Olomouc), kuncelebris 16 sacerdotoj - esperantistoj. Poste okazis solena malfermo de la kongreso en Salono “Protomoteca” sur monteto Kapitolo, kiun krom reprezentantoj de politiko kaj kulturo de la urbo Romo partoprenis ankaŭ Direktoro de Vatikana Radio Sac. Pasquale Borgomeo.

Kulmino de la roma parto de la kongreso estis partopreno de la ĝenerala aŭdienco de la Papo sur la Placo de Sankta Petro. La Sankta Patro bonvenigis la kongresanojn per jenaj vortoj:

“Mi ĝojas bonvenigi la responsulojn de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista, engaĝitajn en sia Kvindeka Kongreso.

Karegaj, la temo de via renkonto reprenas la misian taskon konfiditan de Kristo al sia Eklezio. Akceptu ĝin malavare kun tiu spirito de universaleco, kiu estas ĉe la bazo de la lingvo, kiun vi kulturas.”

Fine de la ĝenerala aŭdienco la reprezentantoj de IKUE - D-ro Antonio De Salvo (tiama prezidanto), Sac. Duilio Magnani (honora prezidanto) kaj Miloslav Šváček (nuna prezidanto), kiuj travivis la aŭdiencon en proksimeco de la Papo, transdonis al la Sankta Patro nome de IKUE-anoj blanke binditajn Meslibron kaj Legaĵaron en Esperanto (vidu foton sur titolpaĝo).

Post la neforgesebla ĝenerala aŭdienco de la Papo okazis alia neforgesebla aŭdienco en Palaco Kvirinalo ĉe Prezidento de Itala Respubliko Oscar Luigi Scalfaro, profunde kredanta kaj praktikanta katoliko, kiu akceptis en salono de prezidenta sidejo ne nur ĉiujn 300 kongresanojn, sed ankaŭ li esprimis deziron sin fotografi kun ili.

La aŭdienco ĉe la Papo okazis danke al fratoj Carlo Sarandrea, D-ro Antonio De Salvo kaj Sac. Duilio Magnani. La aŭdienco ĉe Prezidento de Italio okazis merite de karmemora frato D-ro Mario Sola.

Almenaŭ koncize mi memorigis la unuan parton de la jubilea kongreso en Romo. Nun ni memorigu al ni ankaŭ la duan kongresan parton en Rimini.

Se oni aŭdas la urbo-nomon Rimini, ĝenerale ĉe la homoj aperas imago pri la plej granda eŭropa somerumejo laŭborde de Adriatika Maro. Por la kristanaj esperantistoj, kaj precipe por la katolikaj, ĝi havas ankoraŭ alian gravan signifon. En ĝia kvartalo San Giuliano Mare en paroĥo de Sanktaj Johano kaj Paŭlo okazis danke al oferema Honora Prezidanto de IKUE Sac. Duilio Magnani jam tri kongresoj: La dua parto de la 50-a en 1997, la 53-a de IKUE en jubilea jaro 2000 kaj la 16-a Ekumena E-Kongreso en 2003. La preĝejo de Sanktaj Johano kaj Paŭlo estas inter esperantistoj konata kiel “Katedralo de la Esperantistoj” pro en ĝi ekzistanta monda unikaĵo - ampleksmezuraj ital- kaj esperant-lingvaj mozaikoj, statuo de Patro Pio kaj statuo de la Papo Johano Paŭlo la Dua. Ni do revenu en rememoroj al tie okazinta la dua parto de la jubilea 50-a IKUE-Kongreso.

Merkrede vespere la 3-an de septembro la aŭtobusoj alveturigis la kongresanojn al Rimini. Post ĵaŭda matena prelego de pastro Lajos Kóbor kaj alparolo de Mons. Giovanni Balconi okazis publika ceremonio kun paroĥanoj, kiuj multe laboris ĉe rekonstruo de la kongreseja salonego. Antaŭvespere en la jam menciita preĝejo okazis unua Sankta Meso. Ĉiuj estis agrable surprizitaj vidante la mozaikon. La legantoj povas la ĉefan  mozaikan parton vidi sur la dua kovrilpaĝo de ĉi tiu DB. Komplete tiun ĉi mondan mozaikan unikaĵon kaj ambaŭ antaŭpreĝejajn statuojn oni povos persone ekkoni dum tie okazonta  venontjara aranĝo.

Dumkongrese kompreneble ne mankis okazigo de IKUE-Asembleo, akcepto de delegacio en urbodomo de Rimini, vizito de malgranda respubliko San-Marino kun Sankta Meso en Baziliko de Sankta Marino kaj alparolo de tiea Episkopo Mons-ro Paolo Rabitti. Eĉ laciĝo post ekskursa posttagmezo ne povis malhelpi ĉeeston de la programo, kiun por tiu vespero preparis internacia grupo de junaj kongresanoj. Ĉu en la nuntempa katolika E-movado denove ekaperos tiel aktiva junularo?

Sabate la kongresanoj vizitis ĉarman pilgrimlokon de Dipatrino de la Mizerikordo en Rimini, kie ĉefcelebranto estis denove Episkopo Mons. Giovanni Locatelli. Dimanĉe poste okazis lasta S. Meso, fermo de la kongreso kun sennombraj dank-esprimoj al pastro Duilio kaj ceteraj organizantoj kaj revena vojaĝo hejmen.

Karaj legantoj, tiu ĉi konciza rememora priskribo de la jubilea 50-a IKUE-Kongreso veku en ni sopiron venontjare denove viziti aranĝon en gastema Rimini.

Miloslav Šváček

al la indekso


 NIAJ ĈEFEPISKOPOJ MEMORAS PRI NI

Okaze de Kristnasko ricevis nia sekcio bondezirojn de Patro Kardinalo Miloslav Vlk:

“Komenciĝas preparo por Kristnasko, ankaŭ ĉe ni en Eŭropo. Ni daŭre malmultiĝas. Ni formortas. Disvastiĝas dubo pri kristanaj radikoj de nia civilizacio.

Sed niaj stratoj sinsekve ekbrilos en ora torento de lumoj. Bankoj disponigos konsilojn, kiel certigi riĉan Kristnaskon. Sed malgraŭ tio okazadas, ke spite de amaso da donacetoj multaj sentos malĝojon kaj malplenecon.

Mi proponas: Ĉu ni ĉiuj ekagu por origi Kristnaskon de interne? Per la amo al la vivo – ankaŭ al ankoraŭ nenaskiĝinta, per la amo de la koro, kiu rifuzas torenton de senbrida seksualeco, per la amo de junaj, kiuj malkovros ĝian belecon, per la amo kreanta familion, per la amo, kiu persistos?

Poste ni eble legus kun retenita spiro la vortojn jam bone konatajn: “Ne timu! Mi venigas al vi bonan sciigon de granda ĝojo por la tuta popolo, ĉar hodiaŭ estas por vi en la urbo de David naskita Savanto - kiu estas Kristo, la Sinjoro.” (Luk 2,10-11)

Plenecon de tiu ĝojo al vi el tuta koro deziras  + Miloslav kard. Vlk
 

Ankaŭ venis kristnaskaj novjaraj bondeziroj de Patro Ĉefepiskopo Karel Otčenášek:        

“Jen, mi staras ĉe la pordo kaj frapas ... (Apo 3,20)”
+! Ave Maria et Joseph!

Estimataj kaj karaj geamikoj,

oni diras, ke “sepopa” jaro estas la jaro de pleneco. Tiu lasta, 1997, estis por nia diocezo kaj por nia urbo Hradec Králové vere la jaro de la pleneco: ĝi estis milenia jaro sanktadalberta kaj ni en ĝi travivis historian eventon - viziton de la Papo Johano Paŭlo la Dua ĉe ni. Kion do al ni alportos la jaro 2007...? La trezorejo de Diaj donacoj, gracoj de  la Sankta Spirito, estas konstante malfermita - kaj eble speciale en la jaro 2007. Li staras ĉe pordo de nia koro kaj frapas... Tiam en Betlehemo Li trovis la pordojn fermitajn - kiel respondos ni?

Ni ne timu malfermi plenaperte la koron por Dia amo! La manetoj de la betlehema Infano ĝin konstante abunde disdonadas. Je propeto de sia Patrino kaj sia Zorganto Li al ni donu ĉiujn gracojn, bezonatajn al tio, ke ni en lia forto maturiĝu ĝis pleneco de Diaj infanoj...!

BONdeziras kaj benas por tio al vi kaj al viaj proksimuloj SAMIDEANOJ.
Dio benu! + Karel, ĉefepiskopo
 

Leteron sendis al ni Patro Ĉefepiskopo Jan Graubner, esprimante siajn opiniojn rilate al prelego de frato Inĝ. Jan Kalný “Ĉu kristanoj bezonas komunan lingvon?”, kiun li prezentis en 59-a IKUE-Kongreso en Velehrad. Li aldonas ankaŭ  jenajn bondezirojn:

Plezure mi rememoras belan renkontiĝon kun tiom da bonaj geamikoj en Velehrad. Mi deziras kaj elpetas veran ĝojon el Dio proksima kaj benitajn tagojn de la nova jaro. Al tio mi elkore vin benas.
+ Jan Graubner

La ricevitaj leteroj de niaj Patroj Ĉefepiskopoj estis skribitaj en ĉeĥa lingvo. Por legantoj de nia gazeto ankaŭ eksterlande ni ilin publikigis esperantigitajn.

Tre ni dankas al la Patroj Ĉefepiskopoj kaj pluaj episkopoj, kiuj favore taksas kaj benas aktivadojn de la katolikaj esperantistoj. Ni repagu ilin per niaj preĝoj apogantaj  iliajn benantajn brakojn.

al la indekso


 OBLATA RENKONTIĜO EN VARSOVIO

La 20-an de januaro 2007 okazis en Varsovio oblata renkontiĝo. Partoprenis ĝin ĉirkaŭ 30 personoj el Varsovio kaj aliaj lokoj.

La Sanktan Meson en Esperanto kuncelebris pastro Roman Forycki kaj pastro Stanisław Stolz. Poste la partoprenantoj translokiĝis al salonego, kie post la mallonga preĝo la gesamideanoj dispecigis oblaton, interŝanĝis bondezirojn, kantis la kristnaskajn kantojn, prezentis la poemojn pri kristnaska periodo kaj alitemajn, interbabilis, aŭskultis informojn, interalie ankaŭ pri la 18-a Ekumena E-Kongreso en Pelplin ktp. Ne mankis ankaŭ regalo per trinkaĵoj kaj dolĉaĵoj. Ankaŭ estis ebleco spekti belan kaj interesan ekspozicion bonege preparitan de s-ro Bohdan Wasilewski, kiu kun edzino Krystyna prizorgis la tutan aranĝon en la gastama klostro de la fratulinoj.

Tre rapide pasis la tempo dum la agrabla, amika kaj frata etoso.
Bogusław Sobol

al la indekso


 NI RIDU!

Demandas panjo sian fileton: “Kien vi volas iri, Franjo?” “Mi ja portos, panjo, vian leteron al la poŝtoficejo.” “Nenien iru, mi petas vin, rigardu kiel pluvegas, ke oni eĉ ne hundon elpelus eksteren. Donu tion al mi, mi tien sendos la paĉjon.”

Ĉe geedziĝfesto envicigos sin en la vicon de gratulantoj ankaŭ viro, kiu diras al feliĉa novgeedzo: “Mi estas Karlo.” Tiu nekompreneme gapas. “Kiu Karlo, vin mi tute ne konas.” “Nu, mi estas tiu Karlo, pri kiu al vi via amata sinjorino jam baldaŭ dirados: 'Kial mi, stulta knabino, ansero, ne edziniĝis kun Karlo.'”

La anekdotojn disponigis D-ro František Nosek

al la indekso


 MONTO DE LA KRUCOJ REVIVIĜAS POST INCENDIO

Tutcerte neforgesebla por ĉiuj kongresanoj de la 57-a IKUE-Kongreso okazinta en la jaro 2004 en Kretinga, Litovio, estis vizito de Monto de Krucoj en la 7-a de julio. Ĝi okazis post Sankta Meso en pilgrimloko Šiluva, kie la unuan fojon okazis apero de Sankta Virgulino Maria. Ĝi situas nur kelkcentmetrojn de moderna franciskana monaĥejo konstruita en la jaro 2000. La pilgrimlokon Šiluva kaj Monton de Krucoj vizitis en la jaro 1993 Papo Johano Paŭlo la Dua. Kun malĝojo en la koro oni povis legi jenan raporton de Ĉeĥa Episkopara Konferenco publikigita en Katolický týdeník n-ro 3/2007 (Katolika Semajngazeto).

Post incendio, kiu trafis memorindan litovan lokon Monto de la Krucoj, komencas lokaj katolikoj plenigi la malplenajn lokojn. Ili mem alportadas sur la difektitajn lokojn novajn krucojn.

Laŭ informoj de litovia ministerio de internaj aferoj la fajro pereigis areon de ĉirkaŭ 50 kvadrataj metroj. La incendio, kiun devis estingi kvar fajrobrigadoj, ekestis verŝajne de brulanta kandelo, kies uzado estas sur la monto malpermesita. Antaŭ incendio sur la monto estis minimume 200 mil krucoj de ĉiuj grandecoj. Sed kiel diris episkopo Eugenijus Bartulis el proksima Šiauliai, la plej valoraj krucoj estis savitaj - inter ili ankaŭ tiu, kiun al Litovio donacis mem Papo Benedikto la XVI-a.

Eĉ reĝimo la monton ne sukcesis likvidi. La unuaj krucoj estis surloke lokigitaj en unua duono de la 19-a jarcento memore al viktimoj de la pola popolleviĝo el la jaroj 1831 kaj 1863. Komence de la 20-a jarcento estis surloke ĉirkaŭ 100 krucoj kaj ilia nombro danke al enlandaj kaj eksterlandaj pilgrimantoj senĉese kreskis. En la tempo, kiam Litovio estis landparto de Sovetunio, la reganta reĝimo kelkfoje provis la lokon detrui. La krucoj estis pere de buldozoj likviditaj, sed la lokaj loĝantoj ilin ĉiam denove anstataŭigis per la novaj. En la jaro 1985 Sovetunio finfine rezignis pri likvido de tiu ĉi loko.

La Monton de la Krucoj ĉiujare vizitadas pli ol miliono de pilgrimantoj el tuta mondo kaj postlasas tie ĉiam pluajn novajn krucojn, statuetojn aŭ rozariojn kiel memoraĵojn pri diversaj suferoj. Tradicia kutimo estas ankaŭ dediĉo de la kruco fare de novgeedza paro. La krucoj estas plejparte lignaj, iuj el metalo, plasto aŭ ŝtono.

al la indekso


 SANKTA MONTO DE KRUCOJ

Leszek H. Łęgowski, 22.9.2004, esperantigis Bogusław Sobol

La arbaro de la krucoj kreskanta senfine,
simplaj modestaj
inter majstrefaritaj,
koloraj, kiel la festaj flagetoj
kaj preskaŭ nevideblaj -
etaj kiel la infanaj fingretoj.

Krucoj - krucetoj
lignaj, metalaj, rustiĝintaj,
kliniĝintaj, pendantaj,
nesilentiĝantaj -
dum la vento kaj pluvo,
ardo kaj frosto -
atestantoj de  la legendo kaj vero
pri la Krucumita Litova Tero.

Insuleto de la savo -
Kredo, Espero kaj Amo
sur la negranda altaĵo
ne malproksime de Šiauliai,
eniranta ĉiutage
en la preĝan spiron
de la franciskana klostro.

Haltiĝu por momento,
kliniĝu al la Sankta Monto!
Prenu kun vi la memoron
pri la kreskantaj al la ĉielo
brakoj de miloj da krucoj
en la meditado kaj pentofaro
ankaŭ por vi kaj por mi.

al la indekso


 RAPORTO PRI LA SANKTA MESO EL DUA JARCENTO

La plej malnova priskribo de la Sankta Meso devenas de eklezia Patro sankta Justin. Sankta Justin naskiĝis en Palestino apud Sichem ĉirkaŭ la jaro 133. Li devenis el riĉa pagana familio kaj kiel jam matura homo li travivis en Efezo profundan konvertiĝon. En Romo ekestis filozofia disputo inter li kaj iu filozofo, kiu lin denuncis pro liaj filozofiaj sintenoj. Justin poste estis dum regado de imperiestro Marko Aŭrelio kune kun ses pluaj kristanoj kaptita,  kondamnita kaj ekzekutita en Romo en la jaro 168.

El multaj liaj verkoj konserviĝis Dialogo kun Judo Tryfon, kiu rakontas pri lia serĉado en la tempo, kiam li ankoraŭ estis pagano, kaj du Apologioj, kiuj defendas kristanismon antaŭ ĝiaj kontraŭuloj. En Unua Apologio troviĝas la plej malnova priskribo de la Sankta Meso. Sankta Justin estas patrono de filozofoj. Lian nomtagon oni festas la 1-an de junio.

“Ĉe ĉio, kion ni oferas, ni laŭdas Kreinton de la tuta mondo pere de lia Filo Jesuo Kristo kaj pere de la Sankta Spirito. En la tago, kiun oni nomas dimanĉo, okazas kunveno de ĉiuj, kiuj loĝas en la urbo aŭ en la kamparo. Dume oni legas memorindajn skribaĵojn de la apostoloj aŭ skribaĵojn de la profetoj, ĝis kiam tion postulas bezono. Post kiam lektoro finas, okazas alparolo de superulo, en kiu li alvokas kaj instigas al sekvado de ĉio bona.

Poste ĉiuj ekstaras kaj elsendas al la ĉielo preĝojn, kaj post ilia fino estas alportitaj pano, vino kaj akvo. La superulo plenforte preĝas la preĝojn kaj dankesprimojn kaj la popolo eldiras konsenton, kiam ĝi diras “Amen”. Poste sekvas disdonado kaj akceptado de eŭkaristiaj donacoj. Ĉiu ricevas sian parton de la sanktigita donaco. Al neĉeestantoj ĝin alportas diakono.

Tiuj, kiuj estas riĉaj kaj havas bonan volon, donas ĉiu, kiom volas, kaj la kolektaĵon oni forportas al la superulo. Tiu el tio helpas orfojn kaj vidvinojn kaj tiujn, kiuj estas pro malsano aŭ pro alia kaŭzo povraj, malliberulojn kaj fremdulojn, kiuj estas en la civito ĉeestantaj. Li zorgas pri ĉiuj, kiuj estas en la urbo. La kunvenon ni havas dimanĉe, ĉar ĝi estas la unua tago, kiam Dio transformis malhelon kaj pramaterion kaj kreis mondon kaj ĉar tiutage Jesuo Kristo, nia Savinto, leviĝis el la mortintoj.”

Justin, Unua Apologio 67

Gracodonan Karesmon kaj ĝojplenan Resurekton de nia Savinto Jesuo Kristo kaj travivon de la tuta paska tempo prospere al savo de la animoj elkore al la legantoj de DIO BENU deziras ĝia redakcio kaj la prezidanto Miloslav Šváček.

al la indekso


 SENKULPULETOJ EN GLASETOJ

Dekses-jaraĝa studentino de sanitara mezlernejo, ĉe kiu ekestis opinio pri abortoj same kiel ĉe plejmulto de la homoj surbaze de kutimaj, sed unuflankaj informoj, la opinion radikale ŝanĝis post sia ŝoka sperto, pri kiu ŝi skribis jenan tekston:

“Operacia salono kaj ginekologia seĝo. Teamo de kuracistoj kaj flegistinoj. Ĉe la muro staras kvar timplenaj studentinoj, kiuj venis rigardi, kio do estas tiu aborto. Inter ili staras ankaŭ mi. Oni ĵus komencas. La kuracisto komentas tion, kion li faras. Li diras rekte al ni, ke ni preparu nin je ŝoko, ke tio estas nenio agrabla. Temas pri klasika aborto. La kuracisto perforte plilarĝigas uteran  orificon – li faras t.n. dilaton. La uteran orificon li devas tiel larĝigi, por ke la abortiga ilo eniru internen. Poste li prenas abortigan ilon kaj en preparitan ujon komencas enflui sango.

Tiumomente iu kaptas mian ŝultron. Mi kapturnas kaj vidas, ke mia kolegino, kiu estas tri monatojn graveda, svenas kaj malrapide sin klinas planken. Malrapide ni forkondukas aŭ pli ĝuste forportas ŝin en alian salonon. Dum ni momenton sidas, mia rigardo fiksiĝas al du glasetoj  kovritaj per tuketo. Mi iras, demetas la tuketon kaj - malhelo aperas antaŭ miaj okuloj. Mi vidas du glasetojn post formanĝita lunĉo kaj en ili du etajn infanojn. Ili estas dek centimetrojn grandaj, sed estas tio infanoj. Mi prenas unu glaseton kaj kontraŭ lumo mi ĝin rigardas. Mia mano sin skuas, skuas sin ankaŭ mia tuta korpo. Tiu etuleto havas manetojn kaj piedojn, mi distingas okulojn, orelojn, buŝon, mi vidas, ke tio estas knabeto. Kion mi diras: Tio jam ne estas kaj neniam estos knabeto! Iu lin mortigis! Li ne povis sin defendi. Nun li estas senviva preparaĵo, porlerna helpilo peklita en solvaĵo. Larmoj elfluas el miaj okuloj. Sed tiumomente jam demandas mia scivolema kaj graveda kamaradino, kion interesan mi havas. Rapide mi kovras ambaŭ glasetojn. Ŝi ne povas tion vidi. Mi sidigas ŝin en koridoro kaj decidiĝas, poste mi revenas en salonon.

Mi eniras kaj demandas, kie estas miaj du kunlernantinoj. Ili devis foriri, ili ne eltenis. Ambaŭ ploris. La flegistino havas strangan malĝojan voĉon, flankenturnante sian rigardon. Mi iras al mia loko, de kie oni povas bone vidi ĉion, kion faras la kuracisto. Mi timas ekrigardi. Poste ... mi vidas multe da sango kun histo kaj en la plado ion, kio antaŭ momento ankoraŭ estis infano. Mi vidas korpeton disŝiritan je pecetoj, malgrandajn braketojn, ventreton, kruretojn. Mi aŭdas la kuraciston, kiu konstatas, ke koreto de la infano ankoraŭ batis kelkan tempon en la plado. Mi vidas malĝojon, maljustaĵon, malfeliĉon, egoismon. Mi turnas min al la fenestro kaj mi vidas verdan ĝardenon kaj bluan ĉielon.

Post momento sin klinas al mi kuracisto, kiu dum tuta tempo la operacion nur rigardis. Per mallaŭta voĉo li diras al mi: “Se vi povus vidi tra ventra parieto de tiu virino aŭ sekvus la aborton per video, fratineto, vi vidus, ke la infaneto precize scias, kio al ĝi okazas. Kiam la aborta ilo eniras la uteron, la infaneto defendas sin, ĝi ne volas morti. Ĝi volas eskapi, sed ne povas. Ĝi estas senpova, ĝi devas morti.”

Mi rigardas lin kvazaŭ freneza. Ĉu volas min eble tiu homo neniigi? Ĉu li ne vidas, kiel mi pro tio suferas? Mi rigardas liajn okulojn kaj mi vidas, ke ili ne estas malbonecaj aŭ malignaj. Ili estas nur ege malĝojaj. Kaj poste estas al mi tute klare - al kiuj aliaj li tion diru, ol al ni, al junaj knabinoj, kiuj tiom multnombre ĉi tien ĉiutage venadas por abortigoj - kaj “mini” kaj “normalaj”. Mi foriras. En koridoro sidas tri miaj kunlernantinoj. Du ploras, unu rigardas kvazaŭ senkonscia. Mi alsidas al ili. Ni silentas. Tiel do tio estas - la murdo!

Alvenas kuracisto klopodanta nin kuraĝigi. Sed li ne sukcesas. Li havas duonsufokitan voĉon. Tion simple oni ne povas parolmaski, forbabilaĉi - kiel oni tion prezentas al la publiko. Sed la infano ja ne serĉis vivon, ne eldevigis ĝin por si. Sed se la vivo estas jam al ĝi donita, neniu rajtas ĝin depreni al ĝi. Kaj la vivo - kiel tekstas ĝia ĝenerale agnoskata difino kaj kiel ni pri tio propraokule konvinkiĝis - la vivo de nova homo komenciĝas per gravedigo. Tiumomente komenciĝas la vivo de la unika kaj neripetebla individuo kun ĉiuj siaj rajtoj. Kaj rajto je vivo estas la plej fundamenta el ĉiuj hom-rajtoj.”

al la indekso


 INTERNACIA SEMINARIO EN BULGARIO

En Bulgario en urbo Karlovo okazos de la 4-a ĝis la 9-a de junio 2007 Internacia Seminario, kadre de kiu okazos Internacia Festivalo de Religia Kanto. Organizantoj de la aranĝo estas TOLE (Tutmonda Ortodoksa Ligo Esperantista) kunlabore kun IKUE, Bulgara E-Asocio kaj Internacia Universitato en Karlovo. Celo de la aranĝo estas krom-alie ekvigligo de kunlaboraj kontaktoj inter TOLE kaj IKUE, kies dokumenton la 11-an de novembro 2006 subskribis prezidantoj de TOLE (Prof. Boĵidar Leonov) kaj IKUE (Miloslav Šváček) en Gliwice en Pollando dum renkonto GRUPE-10, pri kio ni raportis en lasta numero de Dio Benu. Al partopreno de tiu ĉi certe belega aranĝo en urbo de la rozoj estas invitataj diverslandaj esperantistoj. Al IKUE-anoj ni rekomendas multnombre partopreni ĝin. Tiucele ni almetas unuan bultenon de tiu aranĝo.

al la indekso


 18-a EKUMENA E-KONGRESO EN PELPLIN, POLLANDO

Plu ekzistas ebleco aliĝi al la 18-a EEK (60-a de IKUE kaj 57-a de KELI), dum kiu samtempe kaj samloke okazos 8-a Jenulara Ekumena E-Tendaro. Aktualajn informojn disponigas: http://www.bernhard-eichkorn.de/. Ĉeĥaj esperantistoj povas aliĝi kaj pagi aliĝkotizon pere de frato Miloslav Šváček, Tršická ul. 6, CZ-751 27 Penčice.

al la indekso


 LINGVO KAJ KULTURO - ESPERANTO KIEL LIGILO

Antaŭparolo - Ekskuzo

Tio, kion per la sekvanta teksto mi kuraĝas prezenti por tralegado kaj pricerbumado, estas temaro nekutima, konsiderinde malproksima al la pensmaniero de larĝaj tavoloj de la loĝantaro. Kvankam mi okupiĝas pri tiuj problemoj esence dum jardekoj, mi ne estas altlerneje edukita fakulo. Mi estas konvinkita, ke mi estas veninta al tre grava ekkono, kiun mi kapablas nek lingvistike nek teologie certanivele plue prilabori kaj prijuĝi. Tial per tiu ĉi Enkonduko - Ekskuzo mi petas pri senkulpigo, ke mi tion entute prezentas, kaj samtempe mi petas eventualan fakulon bonvole prilabori, eventuale finpretigi ĝin. Evidentas, ke la lingvo ne estas nur rimedo por gajni monon, sed ke ĝi estas demonstrilo de ies penso, pens-maniero - simple dirite: de jarmila stokado en genoj de heredaĵoj de niaj antaŭuloj.

Instigoj

Konstruado de la Eŭropa Unio, reciproka proksimiĝado de multnombraj nacioj, kaj etnoj, elvokas vicon da demandoj kaj problemoj; ĉio fontas el diversaj kulturaj tradicioj, pensadoj kaj lingvoj.

Ofte oni aŭdas, ke "Eŭropo serĉas sian animon", t.e. ene de sia bunteco ĝi serĉas la komunan bazon. Plaĉu tio aŭ ne plaĉu, Eŭropo havas siajn radikojn en judaismo kaj kristanismo. Ĉiutage oni renkontas ankaŭ potencan najbaron - la islamon. En ĉi tiu kunteksto la aktuala konflikto aperas kiel sensenca. Konfliktoj kun la islamaj nacioj estas unuavide materiaj - la nafto, sed en vera esenco ili havas religian bazon. Neatendite unusignifa estis la eldiro de la eksa ministrino pri eksteraj aferoj de Usono, sinjorino Madelaine Albright en majo 2006: "Ni troviĝas ene de batalo de ideoj. Religio kaj kulturo estas aktuale en la internacia politiko baze signifoplenaj". Ŝi parolis neoficiale, sed tiun ĉi deklaron eblas konsideri nova starpunkto de Usono. Kio kaŭzis tiun ĉi ŝanĝon?

Evidente troa materia kaptiteco de la homo kaj de la tuta socio atingis sian pinton, sed bonŝance, jam aŭguriĝas nova, sanoplena, kaj ekvilibra vivo, kie la spirito gvidos aktivadojn de la socio.

Mi okupiĝas pri tiu ideosfero jam vicon da jaroj - bedaŭrinde nur laike - sed nun iuj fenomenoj, kiujn mi mencias pli sube, kuraĝigis min prezenti al vi por pripensado, eble nur por malmultenombra grupo de miaj samopiniuloj, sed ne nur de ili. Mi konscias, ke temas pri problemoj, kiuj verŝajne neniam estos plene klarigitaj.

Por mi la plej grava instigo estis la ekkono, (kiel mi konstante vidas kaj legas) ke tradukado de la libroj de la Malnova Testamento en la aktualajn lingvojn estas ege malfacila. Mi ne kapablis kompreni, kiaj malfacilaĵoj povas aperi, kiam la tradukantoj estas perfektaj fakuloj pri la origina lingvo kaj pri la lingvo celata. Nur post relative longa periodo de miaflanka necerteco, kelkaj tekstoj kaj la prelego de Prof. Milan Balabán, aranĝita en la jaro 1995 fare de la Societo de la Kristanoj kaj Hebreoj, kies membro mi estas, iom malvualigis al mi la bazan, jam plur-mil-jaran problemon, nome la fakton, ke la pens- kaj esprim-manieroj hebrea kaj helen-latina estas esence malsamaj, dum jarcentoj estigante nevenkeblan abismon.

La sangoplenaj eventoj en la mondoparto, kiu estas la lulilo de nia kulturo, kvazaŭ aludas, ke en la sama regiono ni povas kaj devas serĉi konsilojn kaj instruojn, kiamaniere reatingi la pacan kunvivadon. Ŝajnas, ke la situacio ankaŭ tiusence ŝanĝiĝas.

Ĉiam pli da pensuloj venas al la konkludo, ke la kulturoj havas siajn radikojn en religia pensado, kaj ke la lingvo ne estas nur esprimilo de tiu pensmaniero. Signifoplenaj verkoj en tiu sfero estas la libroj kaj prelegoj de Prof. Milan Balabán, profesoro pri Malnova Testamento en la Evangelia Teologia Fakultato de la Universitato en Prago. Krom tio en la lasta tempo aperis ankaŭ verkoj de D-ro Jaroslav Peregrin, kaj eble pleje influis la situacion la plej fama usona pensulo profesoro Noam Chomsky.

Reiro al la radikoj

Jam dekojn da jaroj la antaŭa papo Johano Paŭlo II-a, kaj la nuntempa Benedikto XVI-a, ĉiam pli klopodas restarigi harmonion inter la "gefiloj de Abrahamo", inter la kulturoj devenintaj el Sumero. Johano Paŭlo entreprenis senprecedencajn paŝojn, kiam li en la jaro 1985 vizitis la sinagogon en Romo, poste dum sia pilgrimado al Proksima Oriento li vizitis la muftion de Egiptio, en Jerusalemo li vizitis la tombon de Johano-Baptisto en la plej fama moskeo sur la Templo-Monto, kaj faris vicon da gravaj paŝoj tiudirekten, ĝis tiam neimageblaj.

En la lastaj monatoj la papo Benedikto XVI-a, tuj komence de sia papado, vizitis en Kolonjo ĉe Rejno la sinagogon kaj ankaŭ renkontis reprezentantojn de islamo.

Tre serioze li prenas en konsideron, ke la plurmiljara religia pensado vere influas, eĉ formas la ĝeneralan eŭropan pens- kaj esprim-manieron.

En la lasta tempo minimume dufoje li esprimis gravan intereson pri la lingvoj en la Eklezio, postulante, ke la latino restu la gvida lingvo en la kristana eklezio kaj ke ĝi estu pli larĝe studata. Evidente tio validis precipe por la aktivaj membroj de la eklezio, religiuloj aŭ ĝenerale en supera religia klerigado. Kiel ni scias, instruado kaj regado de la latino ekde la dek-sepa jarcento, sed precipe ekde la Franca Revolucio senĉese malfortiĝas. Kiel la lastaj postrestaĵoj de iama respekto al la lingvo, kiu estis dum unu jarmilo kaj duono la portanto de la kulturo kaj klereco de Eŭropo, la latino estas ĝisnun estimata ankaŭ ekster la Eklezio, minimume nur simbole. Uzado de la naciaj lingvoj en diservado anstataŭ la latino estis akceptata pozitive kiel beno kaj pliprofundigo de participado de la fideluloj en la diservado.

Uzado de la latino siatempe montriĝadis avantaĝa precipe dum vojaĝado eksterlanden, ĉar "ĉie oni komprenas ĉion kiel hejme". Tiu asertado estas prava nur parte; indas konsideri, ke ankaŭ hejme ne ĉiuj komprenas latine, kaj ke en la pasinteco nur malmultaj, precipe kleraj homoj aŭ studentoj vojaĝadis eksterlanden. Aktuale pli multe da simplaj homoj vojaĝas, sed ili ne plu posedas tiun ilon. Mi volus nur mencii, ke mi, kiel studento tre ŝatis la latinon, kaj kune kun kelkaj samklasanoj ni eĉ provadis diskuti latine, kiel ni legis pri mezepokaj studentoj. Malgraŭ tio, ke nia studado de la latino (en la t.n. klasika gimnazio) estis nekompareble pli intensa ol ĝi estas nuntempe, oni ne povis kompari ĝin kun la intenseco mezepoka, sekve nia diskutado estis plorinda. Tiel oni povas facile kompreni, ke eĉ la episkopoj aŭ kardinaloj nuntempe ne estas kapablaj dum diversaj konferencoj diskuti latine, kaj ili preferas paroli angle, france, germane aŭ alilingve. La ceteraj partoprenantoj estas kompreneble malkontentaj.

Post la Dua Vatikana Koncilio emfaziĝas strebado je proksimiĝado de ĉiuj tri branĉoj de la Abrahamida religio, kiel siatempe tion esprimis la papo Johano Paŭlo II-a. Ĉiam pli ofte oni aŭdas la deziron kaj sopiron venki la multcentjarajn konfliktojn kaj malamikecon. Tio ne eblos sen kreo de etoso de paca kunvivado de ĉiuj popoloj, kiuj akceptas tiun ĉi tradicion.

Ĉiam pli ofte oni aŭdas la postulon reiri al la radikoj. Tiel ni ekkonas, ke ni devas pli dediĉi nian atenton al la problemo de esenca malsameco de niaj pens- kaj esprimmanieroj - al la lingvo.

Ĉiuj tri monoteismaj religioj havas komunan fundamenton - la praavon Abrahamon. La genealogio Abrahamo - Isaako - Jakobo formas la komencon de la hebrea popolo kaj komencon de la lingvo, per kiu la Eternulo preparis tiun ĉi elektitan popolon dum ĝia longa kaj pena migrado el la origina Sumero trans la Arabia dezerto kaj Egiptujo ĝis la promesita lando Kanaano.

La mesaĝoj de la Eternulo estis nekutimaj, eksterordinaraj kaj, ankaŭ la estiĝanta lingvo, la pens- kaj esprim-manieroj kaj skribado esence diferencis de la alia kultura fluo, eliranta el la sama regiono kiel Abrahamo, el la regiono Babilono, kaj moviĝis tra Persujo ankaŭ en la mediteranean  areon, Grekujon. Tiel estiĝis la kulturoj greka (helena) kaj poste ankaŭ la latina, influantaj tiel la evoluon de Eŭropo.

En ĉi tiu hebrea abrahamida branĉo poste naskiĝis la kristanismo, ligiĝanta al la malvualaĵoj de la Eternulo, kaj al la tuta hebrea biblio. Sed la mondskala katastrofo, la neniigo de Jerusalemo kaj de la Templo, domaĝis tiun ligon. Kristanismo ĉiam pli disvastiĝis inter la paganoj, kaj per tio ĝi heleniĝis; la malfortigita hebrea popolo serĉis rifuĝejon en diasporo kaj gettoj; influo kaj kono de la hebrea lingvo ekperdis sian influon sur la plua evoluo de la kulturo de Eŭropo. La kulturo de Eŭropo plue evoluis surbaze de la greka kaj latina lingvoj, kiuj estis konvenaj precipe por preciza esprimiĝado en filozofio, natur-sciencoj, juro, oratorado kaj ankaŭ en militistaj aferoj.

La spiritualeco de la hebrea lingvo ekster la hebreaj komunumoj malfortiĝis, ĝis ĝi perdis sian rektan influon. La kulturo de Eŭropo sen la hebrea spiritualeco evoluis, kiel ni vidas hodiaŭ, nur unuflanke, precipe en la nespirita sfero, helpis pluan evoluon, atingante sian materian kulminon, sed samtempe preskaŭ pereon - en la holokaŭsto - ekstermo de la hebrea popolo. Tio estas komplika kaj profunde malmulte esplorita problemo; ĝia solvo atendas fakan analizon.

La abrahamida religio havas tamen ankaŭ sian trian branĉon - la islamon.

En la sepa jarcento la araba komercisto Mohamedo, profunde pensanta, taskigis sin rebonigi la difektitajn morojn de sia popolo kaj serĉis konvenajn modelojn; li konis kaj judaismon kaj kristanismon laŭ diversaj komunumoj vivantaj sur la Arabia duoninsulo. Sed tiuj grupoj senĉese interkverelis kaj eĉ interbatalis. Tiu stato estis nur sekvo de malpaciĝo de ambaŭ komunumoj en la unua kaj dua jarcentoj, kiam ili, elpelitaj el sia hejmo-lando, akuzadis sin reciproke kulpaj. Mohamedo konsideris tiujn malamikaĵojn grava manko, kiu igis la ambaŭ grupojn - en liaj okuloj - maltaŭgaj kiel modelo por renaskiĝo de la popolo.

Tiam Mohamedo kun siaj kunlaborantoj ekrememoris pri Ismailo, la unua filo de Abrahamo, (naskita el la sklavino Hagar), kiun Abrahamo kune kun lia patrino Hagar elpelis en la dezerton. Li, Ismailo, estas citata en la hebrea Biblio, en la unua libro de Moseo, ĉap.16 kaj 17, kie la estonteco de lia posteularo estas profetata simile kiel la estonteco de la popolo de Isaako.

Islamo instruas, ke Mohamedo ricevis instigon de Dio konstrui novan religion, bazitan sur judaismo kaj kristanismo. Simile, kiel siatempe la kristanoj, li proklamis la novan religion la sole prava, ĉar ĝi estas la lasta revelacio de Dio. La ceterajn, t.e. la judaismon kaj la kristanismon, li proklamis venkitaj. La sankta skribo, la Korano, estis skribita en la tiama araba lingvo, kiu tiel fariĝis la religia lingvo de la islamo.

Ekkono kaj instruo

La hebrea kaj la araba lingvoj estas la lingvoj semidaj, esence reciproke parencaj, ankaŭ laŭ iliaj pens- kaj esprim-manieroj, kio samtempe kreas kulturan abismon rilate al Eŭropo, kies kulturo estas bazita sur la helena kaj latina lingvoj. Sen scio de la hebrea aŭ araba eblas nur malfacile kompreni la eldiron, ke ĉi tiuj lingvoj estas "la lingvoj kvazaŭ survoje", ien moviĝantaj, rigardantaj al estonteco. La signifo de la vortoj ne kontentigas sin nur per ilia konstanta signifo (enhavo), sed signas direktiĝon ien, tiel ke "la hebreoj troviĝis senĉese en movo, ili estis nomadoj."

Kiel la hebreoj, tiel ankaŭ la islamanoj uzas ĉiam religi-cele la lingvojn, en kiuj estis skribitaj iliaj sanktaj skriboj. Ambaŭ komunumoj sindone okupiĝas pri studado de tiuj sanktaj libroj kaj oficiale ne estas permesite traduki la originajn tekstojn, riĉajn je aludoj, alegorioj kaj enigmoj, ĉar en ili oni trovas novajn kaj novajn informojn. Tradukoj en modernajn lingvojn tiel estas neprecizaj kaj nur porinformaj. Eĉ simplaj hebreoj kaj islamanoj estas devigataj konatiĝi kun la fundamentoj de tiuj bibliaj lingvoj, sed informcele ili uzas iliajn modernigitajn formojn, ofte ankaŭ la lingvojn de la plimulta loĝantaro, tie, kie ili vivas.

Por la hebreoj daŭris tiu neniiga periodo post la jaro 70 post Kristo ekstreme longe, la tutan mezepokon, ili preskaŭ forgesis sian originan lingvon. Nur en la 19-a jarcento, nome en la jaro 1858 naskiĝis en la Granda Litovio Eliezer Perlmann, kiu alprenis la sloganon, ke "la nacio, kiu ne posedas propran lingvon, ne estas nacio", kaj taskigis sin "revivigi" la jam mortantan lingvon de siaj antaŭuloj - la hebrean. Ĉirkaŭ la jaro 1880 li translokiĝis al Jerusalemo kaj kune kun aliaj li plenumis sian taskon. La Juda ŝtato, kiu estiĝis reale en la jaro 1949, alproprigis al si tiun lingvon, kaj laŭ Perlmann, kiu intertempe alprenis la judan nomon Ben Jehuda, estas nomata granda bulvardo en Jerusalemo.

La estonta "spirita patro-fondinto" de la Juda ŝtato, doktoro Theodor Herzl, naskita 1860 en Budapeŝto, en sia verko "La Juda ŝtato"(1897) tute ne cerbumis pri revivigo de la hebrea lingvo; kontraŭe li kalkulas, ke la Juda ŝtato uzados iun lingvon alportitan el la antaŭaj patrujoj. Lia imago ne plenumiĝis.

La judoj sekve havas sian liturgian lingvon - la lingvon de la Torao, kaj la komunikan lingvon - la modernigitan antikvan malfacilan lingvon ligiĝantan al plurmiljara historio de la popolo. Respekto al la radikoj montriĝis pli forta ol la allogo de la germana aŭ angla lingvoj, kiujn regis kaj regas ĉiuj judoj. Kiel poste evidentas, la reiro al la komunika verzio de la antikva hebrea estis ne nur esprimo de alta estimo al la radikoj, sed ĝi estis ankaŭ afero genetika.

La islamanoj, kiel ni vidis, posedas la religian lingvon "la araban de Korano", kiun ili studas konstante kaj simile kiel la judoj, ili havas ankaŭ sian komunikan lingvon la "modernigitan" araban (kun regionaj nuancoj). Ankaŭ ili altestimas la historiajn radikojn de siaj kulturo kaj religio, kaj estas devigataj scii minimume la fudamentojn de la Korana lingvo, kaj citi kaj trapensadi Koranon nur en tiu historia formo.

La dua branĉo de la abrahamida religio, la kristanismo, troviĝas, el lingva vidpunkto, en tre malfavora situacio. En la unuaj jarcentoj post Kristo, la kristanismo ĉiam pli kliniĝis for de la hebrea, ĉar la novaj kristanoj ĉiam pli ofte devenis el la paganoj, al kiuj pli proksima estis la helena lingvo. Eĉ multaj kleruloj ne regis la hebrean (laŭdire ankaŭ sankta Aŭgusteno en la 4a-5a jc.). Ankaŭ pluraj elstaraj personuloj kristanaj subtenadis disigon disde la judaismo, domaĝe por ambaŭ.

Longan periodon, la tutan mezepokon ĝis la 17-a jarcento, latino servis kiel la lingvo liturgia kaj ankaŭ kiel lingvo komunika por la tuta klera socio. En la periodo antaŭ kaj ĉirkaŭ la Franca revolucio komenciĝis avancado de la lingvoj de la tiam potencaj nacioj, kaj samtempe ankaŭ retiriĝo kaj "dampado" de la latino. Tiu stato daŭras.

Samtempulo de la du jam menciitaj savantoj de la judoj kaj de la hebrea lingvo – Eliezer Perlmann (Ben Jehuda) kaj Theodor Herzl - estis Ludoviko Zamenhof, ankaŭ judo, naskita 1859 ankaŭ en Granda Litovio, proksime de la naskiĝloko de Perlmann. Tiu, sendepende de la ambaŭ, jam kiel studento ne revis pri revivigo de la hebrea, sed li konstruis - laŭ postuloj de Johano Amoso Komenio, en la verko "Via lucis"(1642) - lingvon novan, artefaritan, facilan kaj precizan - kaj subskribis sin sub ĝi "Doktoro Esperanto", t.e. "havanta esperon".

La lingvo ne estis tute artefarita, ĝi estis formita de ĉirkaŭ 70 procentoj el la latina kaj helena lingvoj, ĉirkaŭ 30 procentoj de germanaj kaj slavaj radikoj, uzante la simplan anglan gramatikon, la slavan sintakson (la helenan akuzativon), tiel ke ĝi sonas simile al la latina aŭ itala lingvoj.

Ofte oni nomas ĝin "moderna, simpla latino". Ĝi havas multajn avantaĝojn: a) tiu, kiu scias la latinon, scias multon el Esperanto kaj renverse, kiu regas Esperanton, lernas la latinon multe pli facile, b) Esperanto apartenas al neniu kaj apartenas al ĉiuj. Ĉiu povas lerni ĝin facile hejme, sen restado eksterlande (nome, li devas fari tion, ĉar ne ekzistas lando Esperantujo), c) ĝi estas demokratie egalrajta por ĉiuj popoloj, grandaj kaj malgrandaj, kaj tiel ĝi ne povas servi kiel ilo de superregado, d) relative facile kaj precize ĝi povas esprimi kaj la belecon de la belarto, kaj ankaŭ precizecon de fakaj tekstoj, e) pro sia simpla strukturo ĝi konvenas al maŝina tradukado (aktuale precipe) de fakaj tekstoj, f) ĝi liveras la samajn publikad-eblojn al malgrandaj kaj grandaj popoloj, kaj precipe - kaj tio estas novaĵo, ĝis nun ne plene perceptata - nome, ke g) ĝi helpas transponti la abismon inter la pensmanieroj hebrea kaj helen-latina, per tio, ke ĝi transprenas la modon hebrean, kiun la hebreoj mem esprimas per "vestado de pensoj en vortelementojn", t.e. ĝi ebligas, per kunmetado de vortelementoj priskribe esprimi la ideon, sed samtempe ĝi plene staras sur la helen-latina antikvo, el kiu devenas la nuntempaj lingvoj de Eŭropo, relative firme starantaj sur la rilato "nocio-vorto".

Tiele mi tre, eble eĉ tro koncize esprimis, kio en la aktuala konflikto inter la membroj de la familio de Abrahamo estas neglektata, sed kio estas vere tre grava por la reciproka konatiĝo kaj por paca kaj fruktodona kunvivado.

La celo de ĉi tiu klarigado estis montri, ke tiel kiel la hebreoj havas la biblian hebrean lingvon kaj por ĉiutaga uzo la pene revivigitan komunikan modernan hebrean, tiel kiel la islamanoj havas la araban de Korano, kiun ili alte taksas kaj studas, kaj krom tio ili posedas por normala komunikado modernan araban - tiel ankaŭ la kristanoj akceptas la postulon de Benedikto XVI-a ne perdi kontakton kun la latino, la lingvo de kristanismo.

La dua parto de la problemo, nome la lingvo komunika, ĉe la kristanoj ne estas ĝisnun solvita. Unu solvo povus esti pure praktika, nome - uzi la lingvojn, en koncerna epoko favoratajn, kiel tion proponis la sekulare pensanta Theodor Herzl en sia traktado pri estonteco de la Juda ŝtato. Sed kvindek jarojn post Herzl, la realaj fondantoj de la ŝtato decidis reiri al la lingvo de siaj antaŭuloj, redoni al la elektita popolo ĝian originan propran lingvon - la hebrean, sed modernigitan, kun ligoj al la radikoj, al Abrahamo.

Simile devus procedi ankaŭ la hodiaŭaj kristanoj: La lingvon de la eklezio - la latinon, kiun, la ĝenerala opinio de fakuloj, ne eblas revenigi al la rolo de komunika lingvo, indas daŭre kulturi kiel la lingvon liturgian, sed por ĉiutaga komunikado uzadi ĝian modernigitan formon - Esperanton.

Tio estus klare analoga al la rilato de la antikva kaj moderna formoj de la hebrea lingvo.

Zamenhof evidente havis tion, profete, antaŭ siaj okuloj, kreante Esperanton. Li devis senti, en sia hebrea penso, kaj studinte la helenan kaj latinan lingvojn, tiun abismon en la pens- kaj esprim-manieroj. Siajn pripensojn li ne postlasis, sed lia verko parolas klare.

La kristanoj havas tiel unikan okazon helpi transpontigi la grandan abismon inter la pensmanieroj hebrea (semida) kaj helen-romia, kaj samtempe havi komunikan ligvon kun ligoj al la radikoj de la tuta abrahamida civilizacio; tio havus enorman signifon por plibonigo de la nuntempa rilato precipe inter islamo kaj kristanismo.

Tio fariĝu la ĉefa tasko de la anoj de kultura repaciĝo en Eŭropo, kaj finfine en la tuta mediteranea kulturo, por integra evoluo de la naskiĝanta Eŭropo.

La libro (ĉeĥlingva) "Filozofie a jazyk - Filozofio kaj Lingvo". Prof. RNDr. Jaroslav Peregrin (Instituto de Filozofio de Akademio de la Sciencoj de ĈR, kaj profesoro pri logiko en la Filozofia Fakultato de UK.

La libro "Language and Thought", Prof. Noam Chomsky, profesoro pri lingvistiko kaj filozofio, Massachzsetts Institute of Technology.

Ambaŭ pripensas la bazan demandon de kulturaj radikoj de la homaro, nome la rilatojn de la homa pensado, modo de esprimado, tuŝas la kontakton de materieco kaj spiriteco (penso-cerbo).

Precipe Noam Chomsky kiel lingvisto kaj filozofo esprimas la konvinkon, ke la lingva ekipiteco de la homo estas produkto de multaj generacioj, kiuj stokas en genoj specifaĵojn de sia pensado kaj esprimado, ĉar "trijara infano ne estus kapabla lerni krei frazojn, laŭgramatike ĝustajn, se ĝi en siaj genoj ne posedus koncernan hereditan kapablon".

Nova, enorma sfero, en kiu la "lingvo- ponto" estas grava por savo de eĉ la plej etaj etnoj, por ke per pereo de tiuj malfortaj etnoj ne pereu kulturaj riĉaĵoj, pri kiuj la homaro eĉ ne scias.

Baza, ĉe ni atingebla verko pri la baza diferenco de la hebrea kaj helen-latina pens- kaj esprim-manieroj estas la libro Das hebräische Denken im Vergleich mit dem griechischen - La hebrea pensmaniero kompare kun la helena, fare de evangelia fakulo pri Malnova Testamento Thorleif Boman. La libro meritas profundan trastudon; ĝi alportas en relative komprenebla formo la trajtojn pri la pensmaniero de la hebrea lingvo (kaj de la tuta semida lingva familio). Ju pli profunden ni penetras tiun problemaron, des pli bonan imagon kaj klarigon ni ricevas. La problemo estas pli ol dumiljaraĝa, ĉiam ĝi provokis studi ĝin, sed neniam estis bezono studi ĝin tiom urĝa kiel nuntempe, en pliakrigita tensio de islamo kun la - siatempe - kristana Okcidento.

Boman priskribas, ke la baza diferenco kuŝas en tio, ke la hebrea ne estas "la lingvo de nuna momento", sed la lingvo de elrigardo estontecen, lingvo de movo. La tipa verbo estas la verbo "esti", kiu signifas pli "estiĝi". Manifestiĝas tie la realo, ke ĉi tiu popolo, la popolo elektita, ricevadis fare de la Eternulo, dum vagado tra dezerto, revelaciojn per nekutimaj vojoj, precipe per naturaj fenomenoj, kiel estis la vento, fulmo, aŭ tondro, sekve dum konstanta movado kaj tio esprimiĝis per (en) la lingvo.

La karaktero de la Diaj revelacioj liveris al la lingvo spiritecon, kiu levis la tutan pens-nivelon.

Tiu lingvo estis malmulte konvena por esprimado en sfero de severa scienco, kiu estas plejparte materiisma. Por esprimado de severe sciencaj nocioj servis la alia kultura fluo deveninta el Sumero, la fluo, kiu moviĝis tra Persujo Grekujon kaj plue ĝis Romo; ĝis ĝi fariĝis la fundamento de la kulturo de Eŭropo. Ĉi tiu pens- kaj esprim-maniero estis tre taŭga por scienca kaj aliforme faka esprimadoj, ĉar ĝi kuŝis sur relative preciza principo "por ĉiu nocio plejeble preciza vorto".

Kiel la tuta historio de Eŭropo pruvis per sia malkvieta realiĝado, la karaktero de ĉi tiu kulturo estis unuflanka, neekvilibra, ĝi estis senigita je spiriteco de la hebrea (post la falo de Jerusalemo), kio certagrade ekzistas ankaŭ en aliaj kulturoj. Kaj el tiuj pensoj ekestas la demando: Ĉu la subpremado kaj la sekva malĉeesto de la hebrea spiriteco kaŭzis unuflankan (helenan kaj romian) evoluon de la kulturo de Eŭropo ĝis la holokaŭsto? Admirado flanke de vico da kruelaj naciismaj funkciuloj precipe favore la helenan antikvecon kaj samtempa malamikeco al la judoj atestas pri tio.

Tiamaniere la demando pri la lingvo kaj esprimmaniero ŝoviĝas pli kaj pli en la internon de la homo kaj fariĝas la problemo de la pensado.

Aktuale okupiĝas pri la demando de pensado kaj esprimado (t.e. de la lingvo) vico da pensuloj, en nia lando RNDr. Jaroslav Peregrin en sia libro Filozofie a jazyk - Filozofio kaj lingvo; kaj precipe, verŝajne la plej fama kaj plej agnoskata usona pensulo Noam Chomsky per sia verko Language and Thought.

Kaj Peregrin kaj Chomsky klopodas prilumi la profundecon de la rilatoj de pensado, ili eĉ okupiĝas pri la rilato "penso/ cerbo", alivorte nemateria fenomeno "penso" kaj materia fenomeno "cerbo". Ili tuŝas la genan heredecon de la pens- kaj esprim- manieroj, kaj tiele la substancon mem de la naciaj kulturoj. Ili tiel skizas, ke la genoj dum jarmiloj stokas elementojn de la kultu roj, kiuj estas unikaj, kaj ilia eventuala pereo estus neanstataŭigebla perdo por la homaro.

Mi ne kapablas daŭrigi. Tio estas certe esperplena sfero por faka prilaboro. Mi estus feliĉa se, per tiu ĉi teksto, mi povus almenaŭ iomete kontribui al plua paŝo antaŭen.

Jiří Laube

al la indekso


 PREĜO POR LA FAMILIO

Dio, de kiu venas ĉiu patreco ĉiele kaj surtere, Patro, kiu estas Amo kaj Vivo, faru, ke ĉiu homa familio surtere iĝu, pere de via Filo, Jesu-Kristo, naskiĝinta el Virino, kaj pere de la Sankta Spirito, fonto de dia amo, vera sanktejo de vivo kaj amo por la generacioj ĉiam renoviĝantaj.

Faru, ke via graco gvidu la pensojn kaj la agojn de la geedzoj al la bono de iliaj familioj kaj de la familioj de la tuta mondo.

Faru, ke la junaj generacioj trovu en la familio fortan apogon por sia homeco kaj sia kresko en la vero kaj en la amo.

Faru, ke la amo, plifortigita per la graco de la Sakramento de Geedziĝo montru sin pli forta ol ĉiu malforteco kaj ĉiu krizo, tra kiuj, fojfoje, pasas niaj familioj.

Faru, fine, tion ni petas de Vi laŭ propeto de la Sankta Familio de Nazareto, ke la Eklezio, meze de ĉiuj nacioj de la tero, povu fruktodone plenumi sian mision en la familio kaj pere de la familio.

Vi, kiu estas la Vivo, la Vero kaj la Amo, en la unueco de la Filo kaj de la Sankta Spirito. Amen.

Papo Johano Paŭlo la Dua

al la indekso


 TIAM ANTAŬ TRIDEK JAROJ

En la jaro 1969 jam sub pafiltuboj de rusaj tankoj estis en Brno dum Konstitua Kongreso de Ĉeĥa E-Asocio fondita Katolika (IKUE) Sekcio. Kadre de ĝi ankaŭ ekfunkciis junulara grupo, kiu jam tiujare organizis unuan Katolikan (IKUE) E-Tendaron apud vilaĝeto Herbortice. Estas interese, ke rojo trafluanta en la mezo de la vilaĝo faras limon inter Moravio kaj Bohemio. Tial unua duono de la vilaĝo situas en Bohemio, la dua duono en Moravio. La tendaro do troviĝis en landparto Bohemio. Post sovetunia okupacio de tiama Ĉeĥoslovakio denove ekfunkciis reprezalioj kaj persekutadoj, precipe ankaŭ de la katolika eklezio. La kuraĝaj gejunuloj ne lasis sin timigi kaj ankaŭ en sekvaj jaroj aranĝadis la tendaron, anstataŭinte en ĝia nomo vorton “katolika” per “libertempa”.  En la jaro 1974, kiam la sufokiga ŝraŭbo de totalisma komunista fisistemo  komencis pli forte premi, vizitis la vilaĝon Herbotice partia komisiono por esplori, kia do tendaro tie ĉiujare okazadas. Ĝian pluan ekziston savis geedza komunista paro, loĝanta nabare de la tendaro.

En la jaro 1977, do antaŭ 30 jaroj, okazis la 9-a tendaro. Partoprenis ĝin 130 plejparte gejunuloj, sed ankaŭ pastroj: Jaroslav Záruba, Vojtěch Srna kaj Jozefo Zielonka el Pollando. Pastro Zielonka venis speciale por spirite servi al la tendaranoj. Krom kursoj de Esperanto kaj ceteraj diversvariaj programoj okazis tie ankaŭ matenaj mescelebroj antaŭ oficiala vekiĝtempo por volontuloj, kiuj deziris partopreni la Sanktan Meson. Pastro Zielonka, kiel eksterlanda gasto povis do riski celebri la Sanktajn Mesojn. Kun li kuncelebris ankaŭ ĉeestanta pastro Vojtěch Srna. Laŭ tiamaj kontraŭekleziaj leĝaj normoj, la mescelebro ekster la muroj de la preĝejo estis granda krimago. Kio poste okazis, ne estis por ni granda surprizo. Ni, la organizantoj, tre bone konsciiĝis, ke temas pri granda risko, se oni en la tendaro preĝas kaj mescelebras. Ni jam antaŭsentis proksimiĝantan invadon kontraŭ la tendaro. La nova estro de la tiea Ŝtatbieno estis denuncanto, kiu instigis ŝtatajn organojn al likvida invado al la tendaro. En la fatala tago de la invado estis ĉiuj kampaj kaj arbaraj vojoj direkte al la tendaro okupitaj de policanoj kaj iliaj t.n. kunlaborantoj. Tio kompreneble elvokis demandojn, kiaj teruraj krimoj tie okazis, ĉar ĉiuj sciis, ke en la tendaro regas belega amikeca etoso, bazita je libervola respektado de la tendara regularo, bazita je vera kristana amo al proksimuloj. La policanoj do donis mensogan respondon, ke tie okazis gravaj malmoralaĵoj, pro kiuj estis necesa la invado. Ĉar tiu respondo fakte ridigis la demandintojn, la policanoj do donis informojn, ke tie okazis kontraŭŝtataj aktivadoj.

En la fatala mateno de la invada tago, mi dum la tendara Sankta Meso kiel lasta trinkis el la kaliko Sangon de Kristo ĝisfunde, por ke mi restu forta por venontaj horoj. Kelkajn tagojn antaŭ la invado mi diris al kelkaj tendaranoj: “Se vi ekvidos proksimiĝi direkte de la vilaĝo nigrajn aŭtomobilojn Volga, konsciiĝu, ke *batis la lasta horo de la tendaro*.” Tiu ĉi antaŭdiro plene realiĝis en ĵaŭdo la 21-an de julio 1977 je la 8-a horo matene. Nur la ŝlima vojo pro la pluvo ne permesis al la policanoj veturi ĝis la tendaro, ili do devis perpiede atingi ĝin. Tio permesis al ni rapide enmeti la kalikon kun ceteraj mesilaroj en la plastan sakon kaj kaŝi ĝin en kavon sub radikaron de falinta arbo en la arbaro. La policanoj kontrolis la tendar-spacon, foto-dokumentis ĉion. Komenciĝis demandesploradoj. Kiam mi, kiel tendarestro, estis forkondukata kune kun vicestrino fratino Marie Voleská, dumire ni kantis la kanton al la Sankta Spirito, kies helpon ni ja bezonis. Plej longe el ĉiuj estis demand-esplorita mi. Tio daŭris ĝis noktaj horoj, ĝis policanoj laciĝis. Ili provis timigi min per kriaĉo: “Kion vi pensas, ni havas potencon, vi nenion!” Stultuloj, ne sciis, ke niaflanke staras Ĉiopotenca.

Venontan tagon, kiam jam ne ĉeestis la neinvititaj gastoj en la tendaro, ni iris arbaron, por alporti kaŝitan plastan sakon. Proksimiĝante al la kaŝloko ni konsterniĝis, ĉar la falinta arbego, sub kies radikoj en la kavo estis kaŝita la plasta sako, estis dissegita kaj forveturigita. Imagu nian surprizon ĉe vido,  ke la sako sub la radikaro restis netuŝita malgraŭ tio, ke la arbo estis ĉe la radikaro forsegita. Pliaj mirindaĵoj okazis dum tiuj naŭ tendaroj.

La polic-invado okazis ĵaŭde en la dua tendara semajno. Ĝis ĝia fino do restis jam nur du tagoj, kiuj jam ne estis plenigitaj de ĝojo, sed de atendado, kio sekvos plu. La invadon ne faris uniformitaj policanoj, sed policanoj de fifama StB - komunista ŝtata sekreta polico.

Post la tendaro mi sukcesis kun junulara grupo partopreni la 37-an IKUE-Kongreson en Ĉenstoĥova en Pollando. Tuj post mia reveno vizitis min policano kun skriba ordono forpreni por longjara periodo mian pasporton. Poste mi estis vokita al policoficejo en nia distrikta urbo, kie estis alveturintaj tri StB-anoj, kiuj ricevis de sia estro taskon interparoli kun mi. Longan tempon, kiun mi devis atendi en ĉambro de la policoficejo, mi eluzis por preĝi la rozarian preĝon. La tri viroj provis “amikece” alparoli min, el kio mi tuj divenis ilian intencon: instigi min al kunlaboro kun StB. Ili do ne sukcesis. Poste sekvis t.n. ekstertribunala traktado, kiu celis kondamni niajn tendarajn “kontraŭŝtatajn” agadojn kaj min diskriminacii tiamaniere, ke ne ekestu eksterlande protestoj. Tion mi strikte rifuzis. Dum du jaroj oni preparis la juĝan proceson, kiu rezultis en la jaro 1979 en du ĉefaj juĝtraktadoj. Temis pri juĝa proceso celanta timigi okazigon de diversaj similaj sekretaj religiaj renkontiĝoj, tial estis antaŭdecidita por mi tri kaj duonon de jaroj daŭranta prizona restado. La dua ĉefa juĝ-traktado okazis la 18-an de majo, en la naskiĝtago de la Papo Johano Paŭlo la Dua, al kiu mi dediĉis ĉion, kio tiutage okazos. La batalo estis granda. Pro vastaj eksterlandaj protestoj kaj intervenoj ankaŭ fare de Vatikano, estis por mi antaŭpreparita  verdikto ŝanĝita je 15-monata prizona restado kun prov-tempo en daŭro de tri jaroj. Kune kun mi estis je 12-monata prizona restado kun provtempo en daŭro de tri jaroj kondamnita pastro Vojtěch Srna. La venko en batalo kun ĉionpotenca kaj ĉionkapabla fisistemo fakte estis je nia flanko.

Kun dankemo mi rememoras tiujn eventojn, dankante al Dio kaj al ĉiuj, kiuj per konsiloj, protestaj agoj kaj preĝoj subtenis tiutempe nin. En la jaro de trideka datreveno de la lasta Katolika (IKUE) E-Tendaro en Herbortice 1977 la ekstendaranoj planas okazigi majan renkontiĝon rekte sur la tendarloko. Kun ĝojo pro bone plenumita tiutempa tasko ni kune dankos al Dio.

Miloslav Šváček

al la indekso


 LETERO PRI JESUO

Letero al la roma imperiestro Tiberio Cezaro, kiu regis en la jaroj 14 ĝis 37, pri Jesuo Kristo, kiu en tiu tempo plenumis sian mision en Judujo.

De Publio Lentulus en Judujo al la Roma Cezaro:

Ni eksciis, ho Cezaro, ke vi deziras informon pri la temo, kiun mi ĉi tie pritraktas.

Ekzistas ĉi tie viro nomata Jesuo Kristo, kiun la popolo nomas profeto kaj liaj disĉiploj asertas, ke li estas la Filo de Dio, Kreinto de la Ĉielo kaj la Tero.

Efektive, ho Cezaro, ĉiutage venas al mi sciigoj pri la mirindaĵoj de tiu Kristo. Por al vi raporti malmultevorte, li revivigas la mortintojn, resanigas la malsanulojn kaj surprizas la tutan Jerusalemon.

Bela kaj impona aspekto, li estas majesta persono, kiun ĉiuj nekontraŭstareble amas. Lia fizionomio de nekomparebla beleco montras samtempe mildecon kaj tian dignon, ke rigardante lin ĉiu sentas samtempe por li amon kaj timon.

Lia hararo ĝis la oreloj estas de la koloro de la naturaj spikoj kaj de tie ĝis la ŝultroj estas helblonda, tre brila. Ĝi dupartiĝas sur la verto per strio laŭ la uzado de la nazaretanoj. La barbo, de la sama koloro de la hararo, ne estas tre larĝa kaj ankaŭ dividita en la mezo. Lia rigardo estas penetrema kaj serena, liaj pupiloj ŝajnas esti radioj de la suno. Neniu povas fikse rigardi lian disradiantan vizaĝon.

Li estas la plej bela viro, kiun oni povas al si imagi, kaj tre simila al sia patrino, la plej bela virino ĝis nun aperinta sur la Tero.

Li neniam estis vidita ridetanta, sed plurajn fojojn oni vidis lin ploranta. Liaj manoj kaj brakoj estas de granda beleco. Li estas amiko de ĉiuj kaj montriĝas ĝoja.

Kiam li riproĉas, li teruriĝas. Kiam li admonas, li ploras. Ĉiuj trovas lian konversacion tre agrabla kaj alloga.

Malofte oni vidas lin publike, kaj kiam li aperas, estas tio ĉiam kun granda modesteco.

Se Via Moŝto, ho Cezaro, deziras lin vidi, sciigu ĉi tion al mi, kaj mi tuj lin sendos al vi. Li neniam studis, sed li majstras ĉiujn sciencojn. Li iradas sen ĉapelo kaj preskaŭ nudpieda.

Multaj homoj lin vidante de malproksime mokas lin, sed kiam li alproksimiĝas kaj estas antaŭ ili, tiam ili tremas kaj lin admiras.

La hebreoj diras, ke ili neniam vidis homon similan al li, nek saĝecon, kiel lian. Ili neniam aŭdis konsilojn similajn nek doktrinon tiel superbelan, kiel instruas tiu Kristo.

Multaj judoj lin konsideras Dia kaj kredas al li. Ankaŭ multaj lin akuzas al mi dirante, ho Cezaro, ke li estas kontraŭ via Majesteco, ĉar li instruas, ke regantoj kaj regatoj estas ĉiuj egalaj antaŭ Dio.

Mi estas turmentata de tiuj hebreoj, kiuj volas konvinki min, ke li estas damaĝanta al ni. Sed tiuj, kiuj konas lin, scias, ke li neniam faris malbonon al iu ajn, sed kontraŭe, faras ĉiujn penojn por feliĉigi la tutan homaron.

Mi estas preta, ho Cezaro, obei vin kaj plenumi viajn ordonojn.

Nekonata aŭtoro. Tradukis Liette Lęla

al la indekso


 VORTOJ ADRESITAJ AL MEMBROJ DE LA ĈEĤA IKUE-SEKCIO

Milí bratři a sestry, jak jsem již uvedl v úvodním oslovení, náš tábor, který jsme opět plánovali uspořádat v Sebranicích, se neuskuteční, neboť nedostatečný počet odpověděl  na náš průzkum zájmu o účast. Předpokládal jsem také větší zájem o účast na kongrese v Pelplinu, abychom mohli uskutečnit snadné a levnější cestování autobusem. Stále je možnost na kongres, který bude určitě opět krásným životním zážitkem, se přihlásit. Přihlášku (na požádání ihned zašlu) a přihlašovací poplatek lze zaslat na moji adresu.

Bratři a sestry, srdečně Vás zvu na setkání naší sekce, které se uskuteční od 4. do 6. května 2007 na poutním místě v Dubu nad Moravou, kde už se uskutečnilo několik našich setkání. Toto poutní místo s chrámem Očišťování Panny Marie je pro nás, katolické esperantisty, zvlášť drahé, neboť pouhé dva měsíce po tamním krásném pokongresovém setkání katol. esperantistů podstoupil mučednickou smrt probošt Cyril Vrbík, dlouholetý člen IKUE, v noci z 21. na 22. říjen 2002. Nově zrekonstruovaný farní dům, který nese název “Poutní dům Cyrilka” (po otci Cyrilovi, kterého běžně jmenovali “otec Cyrilek”), disponuje ubytováním pro 30 osob. Poutní místo Dub nad Moravou leží mezi městy Olomouc, Prostějov a Přerov, a má autobusové spojení s těmito městy. Vlakem se jede z Olomouce nebo Přerova do stanice Brodek u Přerova, odkud zajistíme přesun účastníků setkání autem (5 km). Těším se na Vaši hojnou účast, a věřím, že prožijeme velmi krásné setkání, nad kterým jistě převezme patronát náš milý novodobý mučedník otec Cyril.

Stále zůstává v platnosti možnost zakoupení poutavé knížky Dr. Drlíka “Ĉeĥa kuracisto en koro de Afriko” za pouhou dvoutřetinovou cenu, t.j. za 100,- Kčs/kus. Využijte této příležitosti. Také je ještě možnost zakoupení knihy dlouhodobé hodnoty “ADORU” za poloviční cenu, t.j. 300,- Kč. Na požádání knihy ihned pošlu.

S přihláškou na naše setkání v Dubu nad Mor. také přikládám poštovní poukázku, kterou někteří už žádali a kterou lze kdykoliv během roku finančně přispět na činnost naší sekce a našeho časopisu Dio Benu. Také se těším na Vaše články do našeho časopisu.

Na setkání s Vámi a spolupráci během roku 2007 se těší Váš bratr   Miloslav Šváček.

al la indekso


 MAJA RENKONTIĜO DE LA ĈEĤA IKUE-SEKCIO          

Partoprenu la renkontiĝon de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio okazontan en la tagoj de la 4-a ĝis la 6-a de majo 2007 en pilgrimloko Dub nad Moravou. Loĝado kaj programoj okazos en nove rekonstruita Pilgrima Domo de Cyrilek, nomita laŭ longjara IKUE-ano - preposto Cyril Vrbík, murdita en la jaro 2002 ĉe pordo de tiu ĉi paroĥa domo, nur du monatojn post internacia postkongresa renkontiĝo.

al la indekso


 AŬSKULTU E-ELSENDOJN DE RADIO VATIKANA

Ankaŭ ĝojan jubileon oni nunjare solenas - 30 jarojn de Esperanto-elsendoj de Radio Vatikana. Eĉ tiu, kiu havas malrapidan interretan aligon, povas bonkvalite ĝin aŭskulti kiam ajn, kopiante la apartajn programojn en sian komputilon en formato Mp3 el: http://www.radio-vatikana-esperanto.org/.

Aŭskultu, kaj nepre skribu al RADIO VATIKANA, Esperanto-Redakcio, SCV-00120 CITTŔ DEL VATICANO. E-poŝto: <esperanto@vatiradio.va>. Subtenu tiel daŭrigon de E-elsendoj de R.V.

al la indekso