Dio Benu numero 64-4/2006

al la arkivo de jarkolektoj 1991-2010

 


 ALPAROLO DE LA PREZIDANTO

Kraj gefratoj!

La nuna jaro senhalte proksimiĝas al sia fino. Por tiuj, kiuj povis kaj volis ĝin travivi aktive engaĝinte sin en la proponitajn aranĝojn, ĝi estis la jaro riĉenhava. Ni memorigu al ni tre belan majan renkontiĝon de niaj sekcianoj okazintan rememore al eminenta esperantisto, sacerdoto kaj teologia doktoro, profesoro, poeto kaj verkisto Jan Filip en lia naskiĝurbeto Přibyslav, la majan renkontiĝon de la sekcianoj kaj ekstendaranoj de Herbortice en Česká Třebová-Hory kaj sur iama tendarloko en Herbortice, sed ankaŭ la septembran konferencon de ĆEA en České Budějovice kaj la ceterajn E-aranĝojn, kiujn  membroj de nia sekcio partoprenis.

La plej grava aranĝo sendube estis la 59-a Kongreso de IKUE okazinta julie en Velehrad, kiu longe restos en rememoroj de ĝiaj partoprenintoj. Multaj el ili esprimis siajn impresojn aŭ priskribis siajn travivaĵojn, kiujn oni povas legi en tiu ći numero de nia revueto. Plejparte ili estas pozitive pritaksantaj la kongresajn programojn. Tio kompreneble ĝojigas ĝiajn aranĝantojn, kiuj kun amo strebis prepari belan kaj spirite riĉan kongreson en tiel grava kaj memorinda loko Velehrad. Ke ĝi estu precipe riĉa je spiritaj travivaĵoj, estis la ĉefa celo de la aranĝantoj. La ordenaj fratulinoj zorgantaj pri la pilgrima kaj spiritekzerca domo Stojanov, en kiu la kongreso okazis, esprimis admiron pro spirite riĉa kongresa enhavo de internacia partoprenantaro, kiu laŭ ili superis multajn aliajn aranĝojn tie okazantajn. Kiel mi jam esprimis en pasinta numero de nia revueto, la danko por tio apartenas precipe al niaj ĉielaj Paĉjo kaj Panjo, kaj ceteraj ĉielaj helpantoj kaj propetantoj, la sanktaj Cirilo kaj Metodio kaj ĉielaj patronoj de la esperantistoj, kies helpo spite de multaj preparproblemoj estis fakte sentebla. La danko apartenas ankaŭ al ĉiuj oferemaj helpantoj kaj nelaste al ĉiuj kongresintoj, kiuj kreis senprobleman amikan kongresan medion.

Samtempe kaj samloke kun la IKUE-kongreso okazis 1-a Internacia Renkontiĝo de Junularo aranĝita de Ĉeĥa E-Junularo. La ĉeesto de la junularo estis ankaŭ pliriĉigo por la kongreso. La kongresanoj povis ĉeesti programerojn de la gejunuloj, kaj gejunuloj la kongresajn programerojn. Por pliproksimigi la aranĝon de la junularo al legantoj servas titolpaĝo kaj sekva paĝo de nia revueto kun kelkaj fotodokumentoj.

Karaj gefratoj, rapida proksimiĝo de venonta jaro igas nin fiksi la rigardon antaŭen. Ĉu ankaŭ ĝi estos la jaro por nia movado pozitiva, tio dependas de ni mem. Jam nun ni do devas plani la venontjarajn aranĝojn. Venontjare okazos 30-jara datreveno de perforta likvido de IKUE-Tendaro en Herbortice fare de komunista ŝtata polico. La tendaron kun granda risko tiutempe organizadis kuraĝaj gejunuloj, do tiu ĉi "jubileo" meritas atenton ne nur de la ekstendaranoj, sed de ĉiuj niaj sekcianoj. Tial ni planas okazigi maje semajnfinan renkontiĝon de nia sekcio en urbo Česká Třebová (kiu jam multfoje gastigis niajn sekcianojn) kun sabata ĉeesto de ekstendaranoj de Herbortice. Ĉu venontjare okazos la Katolika E-Tendaro en Sebranice, tio dependas de rezulto de enketo, kiom da personoj esprimos deziron la tendaron partopreni.

Tre mi invitas kaj instigas vin, karaj legantoj, partopreni la 18-an Ekumenan E-Kongreson en urbo Pelplin en Pollando (60-an de IKUE kaj 57-an de KELI). La kongreso promesanta belegajn travivaĵojn estas malmultekosta por niaj membroj kaj por tiuj, kiuj posedas propran libron ADORU. Rimarkindan subvencion por vojaĝkostoj ricevos tiuj, kiuj la kongreslokon atingos perbuse. Volonte ni organizos perbusan vojaĝon al Pelplin, se aliĝos sufiĉe da personoj. Detalajn informojn kaj prezenton de la kongresloko oni povas trovi aliloke en nia revueto.

Dio benu! Miloslav Šváček

 al la indekso


 MI PETAS VIN, KE VI STARANTE SUR LA TERO, TENU RIGARDON FIKSITAN AL LA ĈIELO

Ankaŭ mi, Benedikto la Deksesa, posteulo de la Papo Johano Paŭlo la Dua, petas vin: ke vi starante sur la tero, tenu fiksitan rigardon al la ĉielo, al Tiu, post kiu ekde du mil jaroj iras sekvantaj generacioj vivantaj sur nia tero, trovante en Li definitivan ekzisto-sencon (el la parolado de la Papo Benedikto la Deksesa sur Herbejoj de Krakovo en Pollando la 28-an de majo 2006).

Enpensiĝo

Vivante sur la tero, ni belege realigu la vivon, kiun al ni disponigas la tera realeco, kaj samtempe ni tenu fiksitan la rigardon al la ĉielo, al Jesuo Kristo, memorante, ke ni havas ne nur la korpon, sed ankaŭ senmortan animon. Kaj por nin savi, Jesuo Kristo mortis surkruce kaj senĉese sin oferas sensange en la Sankta Meso.

Ni ligu la bezonojn de la korpo, intelekto, la taskojn, kiujn portas la tera realeco, kun la devoj, kiujn antaŭ ni starigas Dio. Alidirite, la tuta nia vivo, ĉiuj faroj plaĉu al Dio, estu de Dio benataj.

Dum ni klopodas pri la sano, pri konvena, bona aspekto, pri intelekt-formado depende de la interesiĝoj, kapabloj, talentoj, intelektaj eblecoj - pri la profesia perfektiĝo, dum ni faras diversajn laborojn, samtempe ni  memoru, ke inter ni estas Jesuo Kristo, kiu deziras, ke ni invitu Lin al nia vivo - individua, familia, profesia. Li volas reĝi en niaj koroj, hejmoj, profesiaj medioj. Li volas superŝuti nin per la gracodonoj, per la amo, ĝojo, feliĉo... Sed tio dependas de ni, ĉu ni volas akcepti tiun nekompreneblan kompateman amon. Dependas de ni, ĉu ni decidos ŝanĝi nian vivon, ĉu ni decidos forĵeti ĉion malbonan, ĉu ni volos repaciĝi kun Jesuo Kristo en la sakramento de la pekkonfeso...

Kaj Jesuo plenplena de la amo atendas senĉese ĉe la Eŭkaristia Tablo Ala filojn de Dio, la filojn, kiuj naskiĝis nek el sango, nek el volo de korpo, nek el volo de homo, sed el Dio@ (Joh.1,13). Kaj ni, naskiĝintaj el Dio, fortigitaj de la ĉieleliranta viva Pano, ni tenu fiksitan atenton je Jesuo Kristo... Enprofundiĝintaj en la gracofontanoj, plenplenaj de ĝojo, feliĉo, konsolo, ni dankodiru, ni adoru kaj ni deklaru amon al Jesuo... Por ke ni memoru pri fileco de Dio, ni decidu, ke la vortoj de Jesuo Kristo estu porĉiame gravuritaj en niaj koroj: AKiu manĝas mian korpon kaj trinkas mian sangon, tiu havas eternan vivon, kaj mi levos tiun en la lasta tago@ (Joh. 6, 54).

Ni preĝu al la Plejsankta Virgulino Maria, kiu estas nia Patrino, ke Ŝi helpu al ni vivi senĉese en la ambrakumo de ŝia Filo Jesuo.

Prilaboris Zofia Kamieniecka

al la indekso


 POSTKONGRESAJ EĤOJ

Post okazinta 59-a Kongreso de IKUE julie en Velehrad kelkaj řiaj partoprenintoj esprimis siajn impresojn aŭ priskribis siajn travivaĵojn. Volonte ni ilin publikigas, por iom rememorigi agrable travivitajn kongresajn tagojn en sankteca Velehrad.

Marek Blahuš - Prezidanto de ĈEJ

Hastante mi skribas mallongan mesaĝon, por danki por la afableco kaj por esprimi, ke mi kunhavas la ĝojon de la sukcesa IKUE-kongreso en Velehrad, kaj de la paralela junulara renkontiĝo. Kiel mi diris al pastro Eichkorn, mi klopodos engaĝiĝi en la organizado de junulara programo por la sekvonta ekumena kongreso en Pelplin, do mi kredas, ke ankaŭ tie mi povos iom utiligi miajn  akiritajn spertojn.

Mi ankaŭ kore dankas anticipe pro la libro-premio, kiun oni aljuĝis al mi, kaj kompreneble mi akceptas ĝin kaj estas tre dankema por ĝi. Tamen  sciu, ke eĉ la sento de la sukcesa aranĝo mem, kaj la travivitaj tempoj en samtempe junulara kaj kristana esperantistaj medioj en Velehrad jam estas ankaŭ tre gravaj premioj por mi.

Salutas vin kaj agrablan pasigon de la espereble jam pli trankvila postkongresa parto de la somero deziras al vi Marek Blahuš.

Alicja Sacha, Pollando

Hodiaŭ mi volas elkore danki por organizado de belega Esperanta katolika kongreso en Velehrad, kiun mi havis eblecon travivi. Belega etoso de tiu internacia, amikeca renkontiĝo por longa tempo restos en mia memoro. Ĝiaj diversspecaj aranĝoj, Sanktaj Mesoj, rozariaj preĝoj kaj aliaj piaj ekzercoj profunde skuis mian animon. Ankaŭ belegaj ekskursoj al ĉelimaj historiaj lokoj certigis min pri beleco de Ĉeĥa lando. Eĉ terura varmego, reganta tra la tuta Eŭropo, ne ĝenis al esperantistaro bonege interludi dum internacia vespero, kiu laŭ mia opinio estis tre interesa, ĝojplena kaj spektinda.

Mia amikino s-ino Lidia Ligęza preparas vastan artikolon pri Katolika E-Kongreso, kiu aperos en nia Esperanta revuo Apudvistula bulteno” septembre. Kompreneble ni sendos ĝin al niaj ĉeĥaj amikoj.

Kun sinceraj kaj frataj salutoj mi denove dankas por ĉiuj travivaĵoj de tiu ĉi belega, amika semajno de feliĉaj esperantistoj.

Alicja Sacha el Krakovo

D-ro Serio Boschin, Italio

Post mia semajna partopreno en la 91-a Universala Kongreso de Esperanto en Florenco 29/7-05/08/06 mi sendas kelkajn impresojn el la 59-a Kongreso de IKUE en Velehrad.

Antaŭ ĉio mi gratulas la kongresan komitaton pro la bonega organizado de la tuta programo kaj pro la enhavo de la kongresa libro; aparte valora en ĝi estas dokumento pri la novtempa historio de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio.

Estis por mi vere kortuŝa la inaŭguro kaj la fermo de la kongreso en la fama Baziliko de Velehrad.

Ĉio vere laŭdinda, precipe la fakto, ke la gastigado okazis en unu sama granda loĝejo, tiamaniere ĉiuj kunestadis en familia etoso kaj povis facile konatiĝi, interamikiĝi kaj interfratiĝi.

Pri la prelegoj: almenaŭ por la plej gravaj estus dezirinde, ke ĉiuj aŭskultantoj havu skriban ekzempleron ĉemane, por pli bone sekvi la temon. Estas nur mia simpla kaj modesta sugesto.

Pri la tuttaga ekskurso, ĉiam kulture interesa kaj amuza, estus bone, se la tagmanĝo povus okazi kune en iu restoracio anstataŭ subĉiele en daŭro de du horoj.

Fine unika bedaŭro: la malmultaj italaj partoprenintoj en internacia kongreso.

Kuraĝon! Ĉiam antaŭen, kara Miloš, kaj dankegon al ĉiuj sindediĉemaj organizintoj de nia internacia IKUE-kongreso.

Kun estimo kaj frata saluto Serio Boschin

Erzsébet Párkányiné Kaszab, Hungario

Elkore mi gratulas, la kongreso estis bonege organizita. Ĉiuj programoj estis bonaj kaj la loko, kie ni estis akceptitaj, estis agrabla, ankaŭ la manĝaĵoj estis bongustaj kaj abundaj. Mi fartis bonege, korajn dankojn por ĉio! Mi deziras pluajn sukcesojn, entuziasmon kaj bonan sanon!

Korajn amikajn salutojn Erzsébet

Inĝ. Tibor Kepencay, Slovakio

Mi ne kutimas skribe formuli miajn impresojn el niaj (nek aliaj) kongresoj, sed nur simple mi povas diri, ke ankaŭ la ĉi-jara kongreso, kiel ĝenerale la kongresoj, laŭ mia opinio, ĉiam enhavas diversajn pozitivojn. Pozitivojn el ĉi-jara kongreso mi vidas en tio, ke krom spirita pliriĉigo ĝi donis denove eblecon por parolforme praktiki E-lingvon kaj tiel plibonigi sian lingvan nivelon, ebli gis ekkoni novan lokon kun ĝia ĉirkaŭaĵo, ebligis renkonti jam konatajn geamikojn kaj ekkoni la novajn, ktp.

Je ĉi-jara kongreso mi pozitive taksas tion, ke samtempe tie estis ankaŭ junularo, malgraŭ tio, ke ili havis propran programon. Bedaŭrinde, ke ne ĉiuj el ili estis pli aktive partoprenintaj niajn programojn, sed tamen almenaŭ kelkaj.

Kio min ĉagrenas, estas tio, ke persone frato Miloslav, kiel ĉeforganizanto, havis tro da zorgoj, kiujn estus bone konfidi al aliaj partoprenantoj (ne nur al kelkaj helpantoj).

Kion mi ankoraŭ volas aldoni al ĉi-jara kongreso, estas tio, ke denove mi esprimas sinceran dankon por ĉio, kio estis preparita por la partoprenantoj. Dio benu ĉiujn viajn aktivadojn.

Elkore salutas Tibor Kepencay

Mirosława Kubicka, Pollando

Mia aventuro kun IKUE-Kongresoj komenciĝis en Kroměříž en la jaro 2002 kaj ekde tiam mi ĉiujare partoprenas ilin. Ĉi-jara kongreso estis tre bone organizita en bela pilgrimloko Velehrad. Estis por mi tre agrable ekkoni historion de tiu ĉi ĉarma loko. Kun granda plezuro mi renkontis miajn malnovajn geamikojn kaj ekkonis novajn interesajn homojn. Komuna preĝado, babilado, promenado, kantado ktp. restos en mia memoro ĝis denova renkontiĝo post unu jaro. Rememoroj estas tre vivaj kaj buntaj danke al multaj fotoj, kiujn mi faris. Dankon pro bona organizo de la kongreso. Dio benu al vi!

Mirka Kubicka

Sac. Lajos Kóbor, Hungario

Entute mi estis kontenta pri la kongreso. Loĝado bona, manĝoj abundaj. Laŭ mi estus pli bona ĉiam komenci la manĝojn kune (kun kanto aŭ preĝo) eĉ se la fino jam estus aparte. Mankis la silentigo per levo de la manoj. Tiu metodo de KELI estas saĝa! La ekskursoj ankaŭ estis tre bonaj.

Por la gejunuloj (komencantoj) mankis la "pli severa" ekzerco de la lingvo. Ili multe krokodilis. La plenkreskuloj devus ilin alparoli pli ofte, por ke ili sentu la bezonon de la lingvo Esperanto.

Rememorante la tutsemajnan etoson de la kongreso, kun frataj salutoj restas via en Kristo
Lajos Kóbor

Norbert Karbe, Germanio

Post la 37-a IKUE-Kongreso 1977 en Ĉenstoĥova (Pollando) kaj la 48-a 1995 en Olomouc (Ĉeĥio) mi nun partoprenis la trian fojon Katolikan E-Kongreson. Feliĉe, ĉi-foje ankaŭ mia edzino povis partopreni. Kiajn akcentindajn impresojn ni travivis?

Unue ni devas danki kaj laŭdi la organizinton de la kongreso, nian fraton Miloslav pro la eminenta organizo de la tuto.

Due, liaj helpintoj estis tre aktivaj, do ne estis rimarkeblaj organizaj problemoj, kiuj certe ekzistis.

Trie, estas tre laŭdinda la interesa preleg-programo kaj ĉiutagaj eblecoj alproksimiĝi al nia Sinjoro pere de nia interligilo Esperanto.

Tre kortuŝitaj ni estis, ke dum la tuttaga ekskurso al urbeto Valtice en granda preĝejo de Ĉielenpreno de Virgulino Maria fine de la Sankta Meso pastro Lajos Kóbor petis nin - la geedzan paron Christiane kaj Norbert Karbe veni al la altaro, por beni nin okaze de nia arĝenta edziĝ-jubileo. Tiun momenton mi neniam forgesos.

Norberto, kiu preĝas, ke sekvontjare denove la cirkonstancoj permesu al ni partopreni la Kristanan E-Kongreson.

Algimantas Piliponis, Litovio

Litovaj katolikaj esperantistoj la ĉeĥan spiritan ĉefurbon de animzorgado Velehrad atingis kantante kaj ŝvitante pro varmega vetero, sed kun ĝojo.

Post unu semajno ni forlasis kongres-lokon dankante ĉiujn organizintojn kaj partoprenintojn, precipe karan fraton Miloslav, kiu laŭvorte de elstara litova sciencisto (esplorinto pri religioj) Gintaras Beresnevičius (8.7.1961-5.8.2006) helpas al la Eklezio, kiu perigas savon de niaj animoj.

Estas bone, ke kun emerituloj kongresis ankaŭ junuloj kaj eĉ infanoj. Ni ĉiuj estas kortuŝitaj kaj sekvontjare ni ankaŭ unuanime strebos ĝoje travivi la kongreson.

Nia monsinjoro Lionginas Vaičiulionis la 27-an de aŭgusto organizis rememoran renkontiĝon de la litovaj kongresintoj.

Kun Dia helpo unuafoja kongresano Algimantas Piliponis

Josef Flídr, Ĉeĥio

La kongresa restado kaj programoj vere tre kontentigis min. Ĝojigis min, kaj mi estis feliĉa, povinte dum la kongreso renkontiĝi kun  miaj geamikoj el nia lando, sed precipe denove renkontiĝi kun kelkaj geesperantistoj el eksterlandoj. Ankaŭ min ĝojigis, ke mi povis travivi la kongreson komune kun miaj geamikoj el Kanado - geedzoj Milan kaj Jacqueline Sveda. Laŭ mia opinio regis frateca etoso dum la tuta kongresa semajno.

El tuta koro mi salutas ĉiujn partoprenintojn de la kongreso. Dio benu! Josef Flídr

Milan Sveda, Kanado

Kun mia edzino mi ĵus alvenis en nian hejmon post dumonata travojaĝo de Eŭropo, tial nur nun volas esprimi niajn impresojn pri la IKUE-Kongreso 2006 en Velehrad.

Unue mi volas denove danki pro organizo de vere neforgesebla evento, kiu por ni superis iun alian E-aranĝon. Ne eblas ne uzi superlativojn, por priskribo de elstaraj Di-servoj, agadoj, programoj, ekskursoj kaj ĝenerala etoso de la kongreso, kiuj engravuriĝis en nian konscion por ĉiam. Folkloro, tradicia pieco kaj gajeco de la pitoreska sudmoravia regiono, arkitekturaĵoj de Velehrad, Valtice, Lednice, Čejkovice, provizis taŭgan enkadriĝon por ĉi tiu internacia renkontiĝo de samkredantoj.

Konklude mi deziras al vi fortojn, eltrovi emon en daŭra, sindediĉa laborego por la movado kaj mi esperas renkonti vin denove iam estonte.

Estu laŭdata Jesuo Kristo! Milan Sveda

Petr Adam Dohnálek, Ĉeĥio

Dumtempe de la IKUE-Kongreso en Velehrad samloke okazis ankaŭ Renkonto organizita de Ĉeĥa Esperanto-Junularo (ĈEJ), kadre de kiu ĝiaj anoj ankaŭ elektis novan estraron de la organizaĵo. La renkonton partoprenis krom ĝiaj membroj ankaŭ kelkaj gastoj el Slovakio. Dum la kongrestagoj ĈEJ prezentis kelkajn interesajn prelegojn, kiujn kompreneble povis ĉeesti ankaŭ la IKUE-kongresanoj, ekz. pri historio de artefaritaj lingvoj aŭ pri Esperanto en interreto. La junulara organizaĵo interalie pretigis subtekstojn al du ĉeĥaj filmoj - ”Bukedo” kaj ”Lotrando kaj Zubejda”, kies projekciado okazis en du kongresaj vesperoj. Ĉeestis ilin ankaŭ multaj IKUE-anoj, el kiuj multaj sin esprimis alte pri tiu ĉi junulara laboro.

Por mi persone tiu kongreso estis la unua pli granda ebleco travivi kelkajn tagojn inter esperantistoj. La lingvon mi komencis lerni antaŭ du jaroj, kiam mi en iu vendejo de malnovaj libroj en Ostrava por dudek kronoj aĉetis lernolibron, kaj de tiam mi, ne tre  aktive, nur fojfoje tralegadis la libron aŭ aliajn tekstojn. Kiel memlernanto mi unue tute ne konis iun ajn homon regantan tiun ĉi lingvon, unuafoje mi renkontis esperantistojn post unu jaro, dum renkonto de ĉeĥaj kaj polaj esperantistoj sur monto Ĉantorio en Beskid-montaro. La kunvenintoj tie estis nur ĉeĥoj, slovakoj kaj poloj, kio ne tro motivigis min uzi la internacian lingvon, kiun mi malbone sciis, kaj fratajn slavajn lingvojn mi relative bone komprenis. Post nelonge mi iĝis membro de IKUE kaj leginte en la gazeto Dio Benu pri preparata kongreso en Velehrad, mi vidis ĝin kiel unikan ŝancon provi praktike eluzi Esperanton por interkompreniĝi kun "veraj" fremdlandanoj - hungaroj, italoj ktp. kaj plibonigi proprajn lingvo-spertojn. Mia espero bone plenumiĝis, kion mi tre aprezas. Miaopinie ankaŭ la kongresejo estis bone elektita, historio de la pilgrimloko en Velehrad bone kombiniĝis kun bela ĉirkaŭanta naturo kaj la ĉeestantojn spirite fortigadis heredaĵo de sanktaj Cirilo kaj Metodio, kiuj ankaŭ, simile kiel ni, la katolikaj esperantistoj, dum sia misio strebadis pri kredo-disvastigado, interkompreno kaj paco.

Petr Adam Dohnálek

Pastro Bernhard Eichkorn, Germanio

Kun ĝojo mi partoprenis la kongreson. Mia unua impreso estis la bona stato de la domoj en la regiono, des pli en la pilgrimloko mem. Diligenta popolo laboras.

Kongresa surprizo: La partopreno de la dioceza ĉefepiskopo en la Sankta Meso kaj en la inaŭguro de la kongreso. Neelpensebla en Germanio.

Mi ricevis bonan impreson pri la lando Ĉeĥio kaj pri la katolika Esperanto-movado en la lando. Dio benu Ĉeĥion kaj ties homojn.

Sac. Bernhard Eichkorn

Stanisław Śmigielski, Pollando

Pri la 59-a IKUE-Kongreso oni povas opinii nur bone. Denove estis ebleco komune preĝi kaj komune partopreni en la Sankta Eŭkaristio, kio estis la plej grava dum tiu unu semajno en Velehrad, dum kiu certe restadis kun gekongresanoj nia bona Dio, sed certe ankaŭ benadis al la kongreso Di-servanto Johano Paŭlo la Dua - vizitinto de Velehrad en la jaro1990. Danke al tio apud la jam tradicia rondfamilia estoso esperantista oni sentis la kristanan AMON, fluantan de la temo de tiu ĉi kongreso. Estis multaj ĝojigaj momentoj, jam tradiciaj dum la katolikaj kunvenoj de geesperantistoj, sed en la 59-a Kongreso en Velehrad partoprenis ege simpatia geedza paro Bruno kaj Anna Masala el Francio kun ilia belega filineto Elizabetinjo. Danke al Dio ili montris al ĉiuj gekongresanoj la vere Dian etoson de la geedza amo. Tiu amo verŝajne fluis dum ĉiuj kongresaj tagoj kiel la Dia beno al la kongresaj preĝoj kaj laboroj - lumigita de la AMO de EŬKARISTIO.

Kaj se temas pri la plej granda impreso, por mi tio estis la kantado de la geedzoj Bruno kaj Anna Masala dum la lasta kongresa sabata Sankta Meso laŭ la rito de Taizé. Mi multfoje pli frue aŭdis tiujn kantojn en la franca kaj en la pola ligvoj, sed tiuj esperantaj sonoj en la kapelo de kongresejo Stojanov en Velehrad, en realigo de Bruno kaj Anna, ne permesis al mi aŭskulti sen larmoj en okuloj.

Koran dankon al vi, gesinjoroj Anna kaj Bruno, Dio benu vian familian triopon kaj afablan dankon al la tuta teamo de ĉeĥaj komitatanoj, danke al kiuj la partopreno en la kongreso de IKUE en Velehrad restados neforgesebla por multaj jaroj. Dio benu vin, ĉiuj gekongresintoj!

Ni esperu, ke al Ekumena Kongreso en Pelplin, Pollando, venontjare venos kristanaj  esperantistoj el la tradicie kristanaj landoj, kiel estas Belgio, Nederlando, Luksemburgio, Hispanio, Portugalio, Danio, Svedio, Norvegio kaj Latvio.

Kun frataj salutoj Stanisław Śmigielski

Pavol Petrík, Slovakio

Mi volas kore dankegi por tre bela kongreso. Ĝi restos en mia koro kiel unu el la plej belaj IKUE-kongresoj. Al mi tre plaĉis frateca kaj amikeca medio, kiu regis dum la tuta semajno. Belega kongresloko, bonegaj kaj bongustaj manĝaĵoj, tre bone organizita kongreso kun multaj spiritaj travivaĵoj. Tion ĉion mi povis ĝui en Velehrad. Ankoraŭ foje koran dankon kaj ĝis la revido en Pollando, se Dio permesos.

Dio benu Vin! Pavol Petrík

Marie Klumparová, Ĉeĥio

Antaŭ unu monato finiĝis la 59-a IKUE-Kongreso en Velehrad kaj kiam mi ofte rememoras pri rego de amikeca etoso inter la kongresanoj, pri mesoj kun ĉefepiskopoj Johano kaj Karlo, kiam la tuta Baziliko kantis esperantlingve ĉeĥajn kantojn ”Ejhle oltář - Jen altar´ de nia Di-Sinjoro” kaj ”Bože, cos ráčil - Dio bonvolis antaŭ temp´ miljara”, pri bongustaj manĝaĵoj, pri interesaj prelegoj, pri bela ekskurso al Valtice, Lednice kaj vinkelo en Čejkovice, pri adiaŭa vespero surkorte de la kongresejo kun abunda bunta programo, tiam mi sentis, ke ni ĉiuj apartenas al unu granda familio. Por tio ĉio mi dankas al ĉiopova Dio kaj ankaŭ al Miloš Šváček por multaj zorgoj ligitaj kun organizado de la kongreso.

Salutas ĉiujn Marie Klumparová

Jerzy Kilijański, Pollando

Neniam mi estis spertulo pri skribado, neniam mi okupiĝis pri organizado de similaj aranĝoj, kiel estis la kongreso. Tamen mi volas esprimi, ke ĉiuj kongresaj programoj, kiujn mi partoprenis, donis al mi atendatan  ĝojon. Dum la 59-a IKUE-Kongreso ĉio plaĉis, nenio malplaĉis al mi. Mi gratulas kaj dankas al la tuta Kongresa Organiza Komitato.

Frate kaj sincere salutas Georgo

Inĝ. Jan Werner, Ĉeĥio

La 59-a Kongreso de IKUE, Velehrad 2006, estis sukcesa. Tia povas esti la ĝenerala prijuĝo far simpla partoprenanto. Abunda programo tra la tuta semajno, glata evoluo el la organiza vidpunkto, harmonia kunesto kaj agado de ĉirkaŭ 130 gefratoj en la medio saturita de etoso spirita kaj historia, de gloraj eventoj grandmoraviaj.

Ioma tristo en korangulo tamen aŭguras antaŭtimon. Unuflanke neimpona nombro de ĉeestantoj nesufiĉe reprezentanta la vastan katolikan mondkomunumon, aliflanke la programo atestanta blindan ignoradon de la aktuala evoluanta mondo. Ni, kredantaj civitanoj, ne vivas izolitaj en iu mondangulo, kie ni rajtus por la pli bona kaj justa situacio en la mondo nur preĝi. Ni vivas en la globaliĝanta monda homa populacio, kie ne sufiĉas preĝi, kie necesas agi, efiki, praktike influi. La katolika komunumo devas esti aperta kaj alloga por homoj de ĉiuj rangoj kaj mond-konceptoj. Bedaŭrinde tia ĝi ne estos, se en ties programo, kiel en la 59-a IKUE-Kongreso, estos plu preferata pasiva rozaria preĝado kaj specialaj fakaj prelegoj pri la eŭkaristio, kateĥismo k.s.

Iom mi bedaŭras, ke IKUE sekvas la tradician konservativismon de la eklezio, prisilentas problemojn, rajtigon komisias nur al estraranoj (klerikaro) kaj ne interesiĝas pri koncepto de la membroj (eklezianoj). Tion mi spertis ankaŭ en la ĝenerala kunveno de IKUE en Velehrad, kie por certaj farendaĵoj oni deziris ricevi plenrajtigon por la estraro sen aŭdi opinion de la membroj.

Jan Werner

Mária Tomašovičová, Slovakio

La 8-an de julio ni renkontiĝis en Velehrad, okaze de internacia kogreso de IKUE. Tiu ĉi urbeto estas tre proksima ankaŭ por nia slovaka popolo. Ĝi rememorigas al ni alvenon de niaj sanktaj Cirilo kaj Metodio. Bonvenigis nin ne nur varmega vetero, sed ankaŭ varmaj koroj de organizantoj de la kongreso.

Danke al Dio, ke nian kongeson spirite subtenis tiaj raraj personecoj kiel Mons. Miloslav Kardinalo Vlk el Prago, ĉefepiskopo de Olomouc Mons. Jan Graubner kaj emerita ĉefepiskopo de Hradec Králové Mons. Karel Otčenášek.

La programo estis bone kaj perfekte preparita. Interesaj estis ĉiuj prelegoj, precipe tiuj ligitaj al la kongresa temo: Eŭkaristio - Renkonto kun Jesuo Kristo.

Neforgeseblaj estis la momentoj, kiam sub la kupolo de fama Baziliko eksonis koncerto de Esperantaj spiritaj kantoj fare de IKUE-ano - la konata opera kantisto Miroslav Smyčka kaj koncerto en la kapelo fare de nia kara Anjo Amika, kaj finfine de ni ĉiuj, kiam ni partoprenis Esperantajn Sanktajn Mesojn, kiujn kun niaj karegaj gastoj ĉefepiskopoj kuncelebris la ĉeestantaj pastroj - esperantistoj.

Ankaŭ la ekskursoj bone elektitaj ĝojigis la kongresanojn.

La loĝigo en domo Stojanov estis tre komforta kaj ebligis tute dediĉi sin al la programo de la kongreso.

Koran dankon ankaŭ por bonega manĝado. Vere, la ĉeesto al la kongreso estis anima kaj korpa refreŝigo. Sinceran dankon al organizantoj frunte kun nia zorgema prezidanto frato Miloš Šváček.

La 15-an de julio ni disiris kun espero, ke, se bona Dio permesos, ni renkontiĝos okaze de la 18-a Ekumena E-Kongreso en la 21-28-a de julio 2007 en Pelplin, Pollando.

Mária Tomašovičová

Inĝ. Jiří Vencl, Ĉeĥio

La 59-a Kongreso de IKUE estis laŭ mia pritakso perfekta. Nur malgrandaj malperfektaĵoj okazis, kiam mi alveturis pertrajne al Staré Město. Mia poŝtelefono ne funkciis kaj deĵoranto ne havis poŝtelefonon. Post proksimume unu horo alvenis frato Inĝ. Jan Kalný kaj ĉio estis do jam en ordo.

Dumkongrese mi deziris dormi sur propra matraco kaj en propra dormosako en studenta hejmo de Gimnazio de Stojan. Pro nealveno de multaj aliĝintoj estis ĉiuj loĝigitaj en kongresdomo Stojanov. Tial por mi restis nur ebleco tranokti en salono, kie ofte ĝis noktomezo okazis interparoloj de la kongresanoj. Ankaŭ matene mi devis unu horon pli frue ellitiĝadi. Mi scias, ke por la papo sufiĉis nur kvarhora dormo, sed por mi seshora dormo estis malmulte. Tio kaŭzis mian troan laciĝon kaj elĉerpiĝon.

Sed ankoraŭ mi ripetas, ke la organizado estis perfekta kaj ĉio estis bona.

Kun frataj salutoj Dio benu Jirka Vencl

Anna Lászay, Hungario

Kun ĝojo, mia fianĉo István kaj mi pakis niajn valizojn, por veturi al Velehrad, por partopreni la 59-an IKUE-Kongreson, kies temo estis: Eŭkaristio - Renkonto kun Jesuo Kristo.

Danke al la afabla invito de frato Miloslav Šváček, prezidanto kaj de la Ĉeĥa Sekcio de IKUE kaj de IKUE, mi havis eblecon tiom foje kanti, kiom ofte la partoprenantoj petis min. Pri miaj kontribuoj kaj pri mia koncerto prefere esprimu opiniojn aliaj gefratoj, partoprenintaj la kongreson.

El la kongreso ĝenerale kaj mia fianĉo kaj mi havas tre belajn travivaĵojn. Laŭ ni tiu ĉi kongreso estis la plej bela kaj plej bone organizita.

La prelegoj estis altnivelaj kaj bone antaŭpreparitaj. La komunaj kantadoj sub la gvido de pastro Kronenberger antaŭpreparante nin al la Sanktaj Mesoj pliproksimigis la ĉeestantajn kristanojn. Mi neniam forgesos la du Sanktajn Mesojn kun la Ĉefepiskopoj Jan Graubner kaj Karel Otčenášek. La preĝadoj de rozarioj ĉiutage estis tre bonaj okazoj por danki Marian, kiu akceptis la Sanktan Spiriton laŭ la Skriboj kaj naskis la bebon, kiun Ŝi nomis Jesuo, ankaŭ por mi, protestantino, apartenanta al la Evangelia eklezio. En la Evangelia, Baptista kaj Reformita eklezioj (krom Ortodoksa, Grekkatolika), la aliajn mi ne konas, Maria, la patrino de Jesuo, ne havas tiel gravan rolon, kiel en la Romkatolika eklezio, kvankam ankaŭ ili agnoskas Marian patrino de Jesuo. Do, mi sentis dum la tuta kongreso la ĉeeston inter ni de la Sankta Familio, Dio, Jesuo kaj Maria kaj kun ili de la Sankta Spirito.

La folklora vespero kun la popolensemblo Lipina el Vracov estis tre altnivela kaj donis tre bonan etoson, same kiel la duon- kaj tuttaga ekskursoj.

István kaj mi ekhavis novajn geamikojn ankaŭ inter la infanoj. La plej proksima amikeco iĝis inter ni kaj Kristoforo Kirsch, filo de János kaj Ágota Kirsch.

Venis la tago de la adiaŭa vespero, dum kiu tre plaĉis al ni, ke estis naciaj eĉ ankaŭ internaciaj grupetoj, kiuj prezentis kantojn, sed la parodio el la verko de Raymond Schwartz prezentita de Daniel Chevalier el Francio ankaŭ estis tre bone prezentita. Estas ankoraŭ unu programero, kiun mi neniam forgesos: la kantado de Fratulino Marie Hedvika Duřpeková.

La pilgrimloko Velehrad disponigis al ni tre belan kongresejon Stojanov, kiu samtempe estis ankaŭ la tranoktejo por ni, ĉiuj. La manĝoj estis tre abundaj kaj same tre bongustaj.

Dankon al la Loka Kongresa Komitato, kaj ties organiza teamo, pro la neforgesebla 59-a IKUE-Kongreso.

Fratino Anjo Amika / Anna Lászay

Stanisław Mandrak, Pollando

Preskaŭ 120 esperantistoj-katolikoj el 10 landoj venis al belega urbeto de ĉeĥa Moravio Velehrad, por partopreni inter 8-15.07 IKUE-Kongreson. Velehrad estas urbeto kun nur 1400 lořantoj, konata kiel grava spirita centro ne nur por ĉeĥoj, loko de oftaj religiaj pilgrimoj. Solenan malfermon partoprenis Ĉefepiskopo de Olomouc, prezidanto de Ĉeĥa Episkopara Konferenco, Mons. Jan Graubner. La tuta kongreso okazis glate kaj bone. Oni povis aŭskulti  diversajn religiajn prelegojn, diskutojn pri bibliaj temoj, pri miraklo de Eŭkaristio kaj aliaj. Krom aŭskultado de poemoj prezentitaj de esperantistaj poetoj, kant-koncertoj, organizantoj proponis konatiĝon kun lokaj vidindaĵoj, speciale kun loka baziliko de Ĉielenpreno de Virgulino Maria. Dum la kongreso kaj ankaŭ en Baziliko la kongresanoj povis aŭskulti kantojn prezentitajn de kantistino Anjo Amika. Ni vizitis ankaŭ pitoreskan regionon Valtice-Lednice situantan proksime al ĉeĥa-aŭstria landlimo, kun kastelo konstruita en romantika stilo. Bela, interesa, vasta parko kaj paroĥa preĝejo, unu el la plej grandaj en la diocezo de Brno, postlasis neforgeseblajn travivaĵojn. Vizito en vinkeloj, kantataj tie Esperantaj kantoj longe reeĥis en niaj oreloj.

Tre interesaj estis vesperaj programeroj. Prezentiĝis interalie folklora grupo Lipina. Menciinda estas la adiaŭa vespero. Reprezentantoj de la landoj prezentis interesajn programerojn ligitajn kun la propra kulturo.

Solenan ferman Sanktan Meson celebris Ĉefepiskopo de Hradec Kralové Mons. Karel Otčenášek. Same kiel malferma, ĉi tiu Sankta Meso estis celebrita en Esperanto.

Tuta kongreso estis bonege preparita pere de teamo kun s-ro Miloslav Šváček kiel prezidanto. Loĝado kaj manĝado estis bonegaj. Oni devas substreki, ke dum tiuj varmegaj tagoj la organizantoj zorgis pri malvarmaj trinkaĵoj perfekte, dum la tuta diurno.

Sekvontjara IKUE-Kongreso okazos en Pelplin kadre de 18-a Esperantista Ekumena Kongreso. Mi certas, ke ĝi estos same bone organizita kiel la ĉi-jara.

Stanislavo Mandrak

Zdenka Novotná, Ĉeĥio

Dum la kongreso mi zorgis pri malgranda infana grupeto. Iuj infanoj estis el Ĉeĥio, iuj el Hungario. Kun hungaraj infanoj alvenadis ilia panjo Ágota. Ni kunvenadis en akceptejo, ĝi estis granda ĉambro. Ofte estis kun ni samideanino Elżbieta el Pollando. Ŝi alportis por mia instruado hejme belajn kantojn kaj poemetojn, eĉ ŝi konis multajn paperajn faldaĵojn, kiujn ŝi faris kun infanoj. Du kantojn ni uzis por bunta vespero. Al infanoj ili ambaŭ plaĉis. Ĉiam ni iomete lernis kaj poste multe ludis. Sed kie trovi longajn ĉapelojn por koboldetoj, pri kiuj infanoj kantos? Ágota havis ideon, ke en najbara domo, kie loĝas handikapitaj infanoj, certe ili ludas fabelojn kaj ni povus tie pruntepreni la ĉapelojn por la koboldetoj. Ni iris en la domon peti, sed estrino diris al ni, ke nenion ili havas. Kiam ili ion por mense handikapitaj infanoj preparas, ili devas ĉion ŝlosi, ĉar post aranĝo la infanoj ĉion disŝirus. Malgraŭ tio la estrino estis tre afabla kaj donacis al ni ruĝan krepan paperon. Ni mem povis pretigi la ĉapelojn.

La IKUE-kongreson ĉeestis geedzoj Jaqueline kaj Milan Sveda el Kanado. Jaqueline spertas pri pretigado de statuetoj el duonjuvelaj materialoj kaj do ŝi interesiĝis pri verkoj de skulptisto Otmar Oliva el Velehrad. Mirka aranĝis la viziton de geedzoj Sveda ĉe Otmar Oliva. Eliška kaj mi povis feliĉe akompani ilin. Ni ekkonis ne nur la majstron - skulptiston, sed ankaŭ lian afablan edzinon. Iliaj gefiloj ne estis hejme, ili dum libertempo brigadis en Usono.

Ni vidis en domo atelieron de Otmar Oliva kun interesaj sakoj el metaloj, sonoriloj, diversaj verkoj aŭ iliaj fotaĵoj. La artisto prezentis al ni tutan konsiston de statuo, eĉ grandan fornon, en kiu vakso elfluas el muldilo. La ekesto de la statuo vere ne estas facila afero.

Ni ankaŭ parolis pri laboroj de Otmar Oliva por kapelo de Papo Johano Paŭlo la Dua en Vatikano. Mi estas feliĉa, povinte ĉeesti tiun interesan viziton.

Zdenka Novotná

Zofia Śmistek, Pollando

Antaŭ kelkaj jaroj mi partoprenis Esperantan aranĝon en urbo Břeclav (Ĉeĥio). Post la aranĝo mi decidiĝis ankoraŭ resti kaj mem viziti kelkajn lokojn de Moravio. En tiu seninterreta periodo la plej bona fonto de informoj estis lokaj esperantistoj. Mi petis ilin pri helpo.

Inter diversaj lokoj, kiujn ili konsilis al mi viziti, estis ankaŭ Velehrad, informinte, ke tie troviĝas baziliko (la plej granda en Moravio) kaj ke ĝi estas pilgrimloko. Okazis, ke mankis tempo por vizito de Velehrad. Komence mi iomete bedaŭris kaj planis reveni eble en venonta jaro. La sorto preparis por mi malagrablan surprizon, mia sanstato malpliboniĝis. Miaj ĉiuj tiamaj planoj estis ŝanĝitaj. La plej grava tasko estis resaniĝo. Malĝoje mi pensis, ĉu mi venkos la malsanon, ĉu la planoj iam realiĝos. Kelkfoje mi volis rezigni, kiam tiuj „nigraj” pensoj okupis mian cerbon, kontraŭe aliaj subdiris: Se vi rezignos kaj forlasos esperon, la malsano venkos, viaj vojaĝplanoj pri Esperantaj renkontiĝoj malsukcesos. Provu imagi, kiel malĝojaj estos viaj venontaj jaroj. Ĉu vi akceptas tion? Post la interna diskuto mi revenis al kontraŭbatalo de la malsano. Sed pri vizito de pilgrimloko Velehrad mi ne ĉesis ofte pensi.

Ĉi-jare, junie, mi interparolis kun mia ofickolegino Ania pri niaj diversaj planoj kaj revoj. Mi rakontis pri travivaĵoj dum restado en Moravio, pri okazonta Kongreso de IKUE en Velehrad, ke nune mi fartas pli bone kaj forte, eble mi povus vojaĝi. Bedaŭrinde, la tempo ne estas oportuna por mi, miaj profesiaj okupoj ne permesas libertempi. Ania silente aŭskultis min kaj mallaŭte diris: Vojaĝu, mi anstataŭigos vin, klopodu bone ripozi.

En moravia stacidomo de Otrokovice, atendante la trajnon al Staré Město, mi kun du polaj esperantistinoj el Łódź parolis pri daŭrigo de la vojaĝo, vetero ktp. Subite mi rimarkis, ke proksime staranta virino interese observas nin. Ŝi kune kun ni envagoniĝis kaj post kelkaj minutoj ŝi ĉeĥlingve demandis, kien ni vojaĝas kaj el kiu lando ni alvenis. Kvankam ĉeĥa lingvo estas proksima al la pola, ne estis facile en bruanta trajno ekspliki celon kaj kaŭzon. Finfine mi sukcese klarigis, ke ni loĝas en Pollando kaj vojaĝas al Velehrad. Surloke ni kun aliaj eksterlandanoj, uzante Esperanton, preĝos, ekskursos kaj certe plezure pasigos tempon. Aŭskultante mian paroladon, sur ŝia vizaĝo aperis sincera ekrideto, videble ŝi estis kontenta, dezirante bonan restadon, abundajn travivaĵojn kaj Diajn benojn.

La kongreso por ni do jam komenciĝis. Por mi ĉiuj Esperantaj renkontoj estas interesaj, plenaj de amikecaj kontaktoj. Ĉiam mi revenas hejmen kun novaj impresoj. Mia scio pri mondo pligrandiĝas. Ankaŭ la kongreso en Velehrad donis multon al mi. Interesaj estis paroloj kun litova amiko pri historio de lia lando, kun slovaka frato pri kulturaj kaj lingvaj diferencoj inter  Slovakio, Bohemio kaj Moravio (landpartoj de Ĉeĥio).

En postkongresaj rememoroj la plej gravaj estas du personoj. Unua estas fratulino Marie Hedvika, plena de bonhumoro kaj vivĝojo. Mi vere admiris ŝian viglecon kaj junecon spite de ŝia 85-a jaraĝo. Speciale dum vendreda vespera bunta programo ŝi prezentis ridindan esperantlingvan operan programeron.

La dua estas Alta Protektanto de la kongreso - Ĉefepiskopo Mons. Jan Graubner, kiu estis ĉefcelebranto de inaŭgura Sankta Meso en Esperanto spite de tio, ke li ne konas Esperanton. Post la Sankta Meso kaj solena inaŭguro li kune kun ni - la kongresanoj - tagmanĝis. Li sidis inter ni kiel modesta, plenĝoja homo.

El kongresaj prelegoj mian atenton tuŝis precipe la prelego de pastro Albrecht Kronenberger “La Eŭkaristio en Nova Testamento”. Dum la prelego li prezentis kaj komparis fragmentojn pri Eŭkaristio el Evangelioj. Simple li klarigis diferencojn, uzitajn de Evangeliistoj. Mi esperas, ke estos ankoraŭ ebleco aŭskulti lin.

Kongresa amikeca kaj frateca medio vere respeguliĝis de la kongresa temo: “Eŭkaristio - Renkonto kun Jesuo Kristo”. Mi estas konvinkita, ke danke al la etoso ni proksimiĝis al Lia amo, travivis belegan, varman (ne nur fizike) semajnon.

Kun Diaj benoj restas Zofia Śmistek

Familio de János Kirsch, Hungario

Tutkore ni dankas pro granda modela organiza laboro, pro la multaj travivaĵoj, kiujn nia familio spertis dum tiu neforgesebla semajno de la IKUE-kongreso en Velehrad. Kvankam mi mem devis multe ripozi pro sanproblemoj, sed spite de tio mi povis mem spirite kaj lingve multe profiti el la programoj. Ankoraŭfoje dankon, Dio vin benu!

Diakono János Kirsch kaj familio

Ludmila Tesařová, Ĉeĥio

Programo de la 59-a Kongreso de IKUE estis tre bona. Ĉiutage alternis prelegoj kaj kulturaj programoj kun preĝoj en kapelo.

Tre plaĉis al mi, ke kaj la kongresaj programoj kaj la loĝado kaj manĝadoj okazis en unu loko - en Pilgrima kaj Spiritekzerca Domo Stojanov. Ĉefe por pli aĝaj partoprenantoj tio estis komforta.

La manĝoj estis bongustaj, bonkvalita servado en manĝejo, agrabla kaj kompleza.

La plej grandajn impresojn mi ĝuis dimanĉe dum inaŭgura Sankta Meso en Baziliko. Ankaŭ plaĉis al mi Koncerto de spiritaj kantoj en Baziliko fare de kantisto Miroslav Smyčka. Kultura folklora programo marde vespere certe plaĉis al ĉiuj, precipe ankaŭ al eksterlandaj partoprenantoj.

Bedaŭrinde mi devis forveturi el Velehrad jam merkrede, sed malgraŭ tio mi havos je la 59-a Kongreso de IKUE belajn rememorojn.

Mi dankas al la tuta Kongresa Organiza Komitato por bona kaj oferema laboro je preparo de la kongreso en Velehrad.

Ludmila Tesařová

Irena Šukienė, Litovio

Nia litova grupeto unuvoĉe plenkore salutas kaj tre dankas por belaj, neforgeseblaj kongresaj aranĝoj en pilgrimloko Velehrad. Ankaŭ nia Monsinjoro Lionginas Vaičiulionis petis transdoni sincerajn salutojn kaj esprimon de dankemo por amikeco kaj ravigaj aranĝoj.

Sanon kaj Dian benon! Irene Šukienė

Konkludaj vortoj de Miloslav Šváček

Karaj legantoj, tre ĝojigis min kaj certe ankaŭ ceterajn kongresajn komitatanojn ĝenerale pozitivaj esprimoj de la kongresintoj rilate al la nunjara IKUE-kongreso, kiu jam enskribiĝis en historion de la IKUE-kongresoj. Kompreneble, nenio homa estas perfekta, tamen ĝojigas min, ke la pozitivaj aferoj superis tiujn negativajn.

Tre pozitive pri la kongreso raportis kelkaj ĉeĥaj gazetoj, sed ankaŭ Esperantaj, kiujn la redakcio ricevis: Bulteno de Milana E-Klubo (G. Daminelli), Katolika Sento (G. Daminelli), Esperanto aktuell (G. Noske), Informilo de AEH (Z. Novotná), Starto (M. Šváček). Certe ankaŭ en Espero Katolika aperos pri ĝi artikolo. En Frateco (p. S. Płachta) aperis prelego de frato Jan Kalný.

Per tiu ĉi numero de DIO BENU ni faras punkton post la kongreso kaj direktos la rigardon al venontjara kongreso en Pelplin, Pollando, kie mi esperas vin revidi.

al la indekso


  JEN LABORU PLU!

Tre bela kaj sukcesplena 59-a IKUE-Kongreso kulminis vendrede per impona Sankta Meso celebrita de nia kara favoranto Ĉefepiskopo Karlo Otčenášek el Hradec Králové. Vere interese kaj instige impresis lia prediko en Esperanto. Post la solenaĵo mi eniris sakristion por danki al la celebrinto kaj tiam mi mallonge parolis kun li. Ni intencis ja inviti lin por vizito de nia kongresejo. Bedaŭrinde la 86-jaraĝa episkopo senkulpigis sin pro malbona sanstato. Li diris pro tio laŭvorte: „Do mi estas tiu je baterioj“ (kutima popola eldiro, se iu aŭ io estas malforta aŭ nesufiĉa). Tamen mi ekaŭdis dum tiu interparolo de li interesan sciigon.

Antaŭ tri jaroj Monsinjoro Karlo vizitis Kardinalon Jozefon Ratzinger, nunan Papon Benedikton la XVI-an, en Vatikano kaj dum traktado li informis la tiaman prefekton de la Kongregacio por Doktrino de la Kredo pri agado de katolikaj esperantistoj. Post elaŭskulto de la sciigo li respondis: „Jen laboru plu!“. Tiuj vortoj certe devas grave influi nian daŭran laboremon kaj entuziasmon por nia ĉefa tasko - evangelizado pere de la internacia lingvo.

Fine de nia nelonga diskuto la Ĉefepiskopo Karlo Otčenášek donis al mi medaletojn kaj benis min. Sed fine li ankoraŭ diris: „Signu mian manon per kruco!“. Vere mi tre estimis bonkoran humilecon de nia estimata malsana gasto, por kiu certe nur longa vojaĝo el Hradec Králové al Velehrad devis signifi oferon dediĉitan al ni esperantistoj.

Inĝ. Jan Kalný

al la indekso


 LASTMOMENTAJ INFORMOJ

Ĉeĥlingva versio de prelego de frato Inĝ. Jan Kalný "Ĉu kristanoj bezonas komunan lingvon?" estis sendita al la ĉeĥaj episkopoj kaj kristanaj mediatoj. La reago jam venis de nia kara Ĉefepiskopo Karlo Otčenášek, kiu i.e. skribas: ”Ĝojigas min aktivadoj de esperantistoj. La referaĵo estas vere grava kaj bezonata pripenso. Mi estas dankema por viaj preĝoj. Ili estas helpo nepritaksebla. Mi benas volonte al ĉiuj kaj ofte. Via  + Karel”

Plua letero venis de episkopo de Brno Mons. Vojtěch Cikrle (kun belega libro pri lia diocezo). Li skribas: ”Mi dankas por via letero kaj almetitaj informoj. Mi tre aprezas aktivadojn de la Katolika Sekcio de ĈEA kaj mi dankas por la preĝoj, per kiuj vi akompanas viajn paŝtistojn. Mi deziras al vi kaj ankaŭ al viaj kunlaborantoj kaj gekolegoj ĉiujn bezonatajn donacojn de la Sinjoro kaj elkore mi benas. + Vojtěch Cikrle, episkopo de Brno”

El Praha venis letero de helpepiskopo de Prago Mons. Václav Malý. Li skribas: ”Kore mi dankas por ricevita via gazeto. Tre mi aprezas viajn strebadojn kaj mi elpetas al vi kaj al viaj proksimuloj Dian benon. Kun estimo  + V. Malý”

Ankaŭ venis letero de Kardinalo Miloslav Vlk el Prago, en kiu li dankas por ricevita Kongresa Libro, sendas koran saluton al ĉiuj kun deziro de ĉio bona. Alia letero venis el lia sekretariejo, esprimanta dankon por la ricevitaj prelego kaj gazeto Dio Benu, kiuj lin ĝojigis. Al ĉiuj la patro Kardinalo dankas por la preĝoj jak benas niajn pluajn aktivadojn.

 al la indekso


 MALLONGA REMEMORO EN TRIOBLE JUBILEA JARO DE SAC. JAN FILIP

En la lasta n-ro de DIO BENU ni informis pri bela semajnfina renkontiĝo de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio omaĝe al triobla jubileo de eminenta esperantisto Sac. Jan Filip. De fratino de unua vicprezidanto de parlamento s-ro Jan Kasal s-ino Marie Strašilová (nask. Kasalová) estis pere de nevino de J. Kasal s-ino Málková ricevita priskribo de ŝiaj rememoroj pri li, kiujn afable disponigis al la redakcio niaj fratinoj Ludmila kaj Božena Jílková.

Pastro Jan Filip instruis al ni religion, kaj ni, lernantoj, lin alparolis ”Sinjoro profesoro”. Ni sciis, ke li devenas el Přibyslav, sed multaj infanoj interkonatiĝis kun li nur en la lernejo. Pri mia patro li diris, ke li lernigis lin akoliti kaj ili iom kune kamaradis. Li estis nia paroĥa administratoro kaj nian familion li ofte vizitadis. En paroĥa domo mastrumis al li lia fratino Marie. Li estis tre klera kaj kiam li rakontis al ni pri Dio, ni eĉ ne observis, ke ni lernas. Li havis grandan rakontad-donacon, tial ni ĉion tuj ekmemoris, ĉar la lernaĵon li intermetis per diversaj rememoroj kaj ekzemploj el la vivo. Lian malfortan voĉon mi aŭdas ĝis nun. Kun ĉiu, kiun li renkontis, li traktis delikate. En kvindekaj jaroj li konsekris nian familion al Plejsankta Koro de Jesuo.

Ni estis tri fratinoj en aĝo de 8 ĝis 13 jaroj. Sinjoro profesoro ĉe siaj vizitoj en nia familio proponis al ni kaj al niaj gepatroj, ke li instruos al ni Esperanton. Tiucele li alportis vortaretojn, gramatikon, la lingvo ŝajnis esti tre facila, sed komencanta pubereco la lernadon malbone influis. Mi rememoras, ke tiutempe naskiĝis al ni frateto - nuna unua parlamenta vicprezidanto Jan Kasal kaj ni, fratinoj, elturniĝis, ke ni devas lin varti, en tio ni vetrapidis, nur ke ni ne devu lerni - kiel mi nun tion bedaŭras - kiel mi dezirus kun sinjoro profesoro interparoli, kiel li min en mia malsano kuraĝigus. Li estis granda honoranto de Virgulino Maria, al kies omaĝo li verkis kelkajn kantojn. Sed pri tio pli multe scias lia nevino Františka Janáčková kun sia edzo Vladimír Janáček, loĝantaj en Přibyslav.

Mi memoras, ke li kiel juna teologia studento kun sia nevino kaj kun mi (mi loĝis nur kelkajn domojn de ŝi kaj mi kamaradis kun ŝi) kuradis enĝardene kaj pilkludis kun ni.

al la indekso


 NOVA ELDONO DE BIBLIO EN ESPERANTO

Eksterordinara eldono de Biblio en serio Okcidento-Oriento sub aŭspicio de UEA estis eldonita en eldonejo KAVA-PECH zorge de pastroj Albrecht Kronenberger kaj Bernhard Eichkorn. La Biblio estas kompleta, do La Malnova Testamento kun la Duakanonaj Libroj kaj La Nova Testamento. Presita sur biblia papero kaj bindita en Freiburg, Germanio. La Biblio havas 1375 paĝojn, belaspekta, firme bindita. Prezo 19,80 €. Ĝin vi povas mendi ĉe ĉiuj bonaj E-libro-servoj, ĉe pastro Bernhard Eichkorn (b.eichkorn@t-online.de) aŭ rekte ĉe la eldonejo KAVA-PECH (info@kava-pech.cz), Petr Chrdle, Anglická 878, 252 29 Dobřichovice, Ĉeĥio, Tel.: +420 257 712 201, fax: +420 257 712 126, E-mail: chrdle@kava-pech.cz, http://www.kava-pech.cz

al la indekso


 JEN ALTAR´ DE NIA DI-SINJORO
(Ejhle, oltář)

 Teksto: J. Soukop 1860/67. Melodio: P. Křížkovský 1863. Tradukis Josef Cink 2006.

 

1. Jen altar´ de nia Di-Sinjoro´ / dronas plene en solena bril´ / dum ofero sankta en ĉi-horo, / same kiel pli ol jarojn mil. / Tiam nin atingis ver´ de Dio / pere de Ciril´ kaj Metodio, / kiuj venis al ni kun dezir´ / nin instrui laŭ la Krist-inspir´.

2. Glor´ al Dio estu en ĉielo, / Betleĥeme vokis anĝelar´. / Tiujn vortojn kantas kun fidelo / ĝis nun la kristanoj ĉe altar´. / Ĉie sonu tiu kant´ adora / al ĉiela Reĝo la plej glora, / Ĝin ja kantis je unua foj´ / niaj kred-portintoj kun la ĝoj´.

Evangelio
3. Ni ekaŭdis verojn de la kredo / de du apostoloj el Grekland´, / restis por ni kara ĉi heredo / dum jarcentoj longaj en konstant´. / Ili portis al ni la Biblion, / kaj precipe la evangelion / kaj por ni el ĝia saĝa vort´/ fontis al la virta vivo fort´.

Oferado
4. Patro nia, prenu la oferon, / kiun ni alportas kun humil´, / laŭ ekzemplo, kiun dum vespero / antaŭ morto faris Via Fil´. / Kaj agrable ĝin Vi ekrigardu / kaj nin kontraŭ la danĝero gardu, / same ĝin celebris ĉe altar´/ antaŭ longe nia praular´.

5. Sankta, glora estu Dio nia, / sonas al ĉielo jen aklam´, / gvidas al la paco harmonia / kreitaĵojn ĉiujn Lia am´. / Venu al ni, Kristo, al la tero, / ni Vin bonvenigos en sincero, / kiel nin instigis en ĝentil´/ sanktaj Metodio kaj Ciril´.

Komunio
6. Sacerdot´ per vortoj, kiuj gravas, / inter nin venigis Kriston mem, / Li de pan´ kaj vino formon havas, / bonvenigas ni Lin kun dankem´. / Ni eksentos kun Li kor-intimon, / Li freŝigos al ni la animon / per korp´ sia kaj per sia sang´, / ĝoje ekradios nia vang´.

7. Al Vi, Kristo, vokas ni bonvenon, / al ni plene Vi dediĉas Vin, / donu al ni gracon kaj la benon, / indulgeme ja akceptu nin. / Pro la peko perdis ni la gracon, / ĉe Vi trovos ni anim-kuracon, / per la preĝoj kaj sincera pent´, / laŭ la apostola testament´.

8. La altaro Via restu brila / ĉiam en landar´ de slava gent´, / el preĝejoj nia kant´ jubila / ĝoje flugu al la firmament´. / Jam pli ol mil jarojn tiel estas, / sanktan meson oni tie festas / por la bon´ kaj sav´ de la popol´/ laŭ iama apostola vol´.

Fino
9. Al Vi, Dio, nia pet´ insistu, / preĝas ni pri Via daŭra ben´, / la patri´ kaj eklezi´ persistu / en prospero kaj sen la ĉagren´. / Kun ni restu Via akompano, / nin protektu Via graca mano / dum restado sur ĉi tiu ter´, / pri ĉiel´ ni vivu en esper´.

al la indekso


 GRUPE-10 2006
Glivice´a Rendevuo de Uzantoj kaj Praktikantoj de Esperanto

En la semajnfinaj tagoj de la 10-a ĝis la 12-a de novembro okazis en urbo Gliwice en Pollando jubilea renkonto GRUPE-10. Partoprenis ĝin geesperantistoj el Bulgario, Ĉeĥio, Ĉinio, Germanio, Hispanio, Pollando, Senegalio kaj Slovakio, do el tri kontinentoj.

Dum la renkonto oni povis ĉeesti interesajn programerojn pri diversaj temoj. Pri okazinta 59-a Kongreso de IKUE parolis Miloslav Šváček. Pere de projekciado de fotoj precipe la partoprenintoj de la kongreso povis bone memorigi al si la bele travivitan kongresan semajnon en Velehrad. Sekvis invitprezento por partopreno de la 18-a Ekumena E-Kongreso 2007 okazonta en Pelplin, Pollando kaj disdonitaj la kongresaj aliĝiloj.

Tre interesaj estis programeroj precipe de juna esperantisto el Senegalio (Afriko) kaj de juna ĉina esperantistino. Altnivela estis prelego de s-ro Stano Marček el Slovakio - redaktoro de revuo  ESPERANTO de UEA.

Kora danko apartenas al la ĉeforganizanto Stanisław Mandrak kaj liaj oferemaj helpantoj.

La foto dokumentas momenton post subskribo de dokumento pri aktiva kunlaboro inter IKUE kaj TOLE (Tutmonda Ortodoksa Ligo Esperantista). Subskribis ĝin Prof. Boĵidar Leonov - prezidanto de TOLE (maldekstre) kaj Miloslav Šváček - prezidanto de IKUE (dekstre).

al la indekso


 18-A EKUMENA KONGRESO , 60-A DE IKUE, 57-A DE KELI  21- 28 JULIO 2007 EN PELPLIN, POLLANDO

” ... Dio estas la amo ... (1 Joh 4,16)”La ĉefa ordono de Jesuo - kaj ni ... ?

kune kun la 8-a JET’07 ( 8-a Junulara Ekumena Esperanto-Tendaro)
samtempe, samloke, sed ofte kun aparta programo

Jesuo Kristo preĝas por la unueco de la kristanoj. Kaj ni? Kio komuna vivas kaj kreskas hodiaŭ en niaj kristanaj eklezioj? En ĉi tiu ekumena kongreso ni volas kune vivi kristane, preĝante kaj parolante por plia progreso de amo kaj unueco inter la gefratoj de Jesuo Kristo - en ni kaj inter ni.

IKUE kaj KELI vokas la Kristanan Esperantistaron al 18-a Ekumena Esperanto-Kongreso en Pelplin, Pollando, proksime de Gdańsk/Danzig kaj Malbork/Marienburg. Samtempe kaj samloke okazos 8-a Junulara Ekumena Esperanto-Tendaro JET’07.

Atentu la favorajn prezojn por familioj kaj por grupoj - ŝanco, kunvenigi konatajn gejunulojn kaj familiojn al nia Esperanto-kunveno. Estas antaŭkondiĉo, ke la gejunuloj kaj infanoj jam komencis lerni Esperanton. Tion konfirmu antaŭe grup-gvidanto aŭ gepatroj. Dum la kongreso ni donos kurson por komencantoj kun antaŭscioj, kaj paroligan kurson.

Bernhard EICHKORN

PELPLIN estas malgranda urbeto en norda Pollando proksime de Malbork. En Pelplin la kongresejo estos Alta Seminario (Supera Porpastra Seminario), Pl. Mariacki 2. Parto de la kongresanoj loĝos en Collegium Marianum, Pl. Cystersów 1, 100 m distance de la kongresejo. La JET-anoj loĝos en ZS nr.1 (Mezlernejo), ĉe la strato/ul. Sambora 5, ĉ. 500 m distance de la kongresejo. La Alta Seminario, la Katedralo kaj la Collegium Marianum troviĝas en unu loko. En la Alta Seminario estas „Aula Magna” - granda salono, kelkaj pli malgrandaj aŭloj kaj refektorio (manĝejo). Ĉe Alta Seminario estas bela ĝardeno, en kiu partoprenantoj povas ripozi, promeni kaj mediti. Ducent metrojn de la seminario (kongresejo) estas bela palaco de dioceza episkopo Johano Bernardo Szlaga kun ankaŭ bela vizitinda ĝardeno.

Jadwiga WASIUK

La historio de Pelplin estas ligita ĉefe kun monumenta katedrala baziliko. Konstruis ĝin Ordeno de Cistercianoj. Post kasacio de la ordeno komence de la 19-a jc. la cistercianan kulturon transprenis la loka eklezio, ekde 1992 la diocezo de Pelplin. En la urbo loĝas 17 mil homoj. Sur la tombejo troviĝas tombo de episkopo sufragano (esperantisto) Konstanteno Dominik (estonta beatulo). En Dioceza Muzeo estas Biblio de Gutenberg.

Ni kore invitas vin aliĝi al nia 18-a Ekumena Esperanto-Kongreso Pelplin 2007.

Philippe COUSSON kaj Miloslav ŠVÁČEK, prezidantoj de KELI kaj IKUE.
Lajos KÓBOR kaj Bernhard EICHKORN por la Ekumena Komisiono.
Jadwiga WASIUK < jagaw53@poczta.onet.pl > kaj Edward KOZYRA
< esperanto@powiat.malbork.pl > por la Loka Kongresa Komitato.
Atentu la informojn daŭre aktualigotajn en: http://www.Bernhard-Eichkorn.de

al la indekso


 NI GRATULAS KAJ BONDEZIRAS

Kun ĝojo ni gratulas kaj bondeziras al Blanka Horáčková kaj Josef Ledvinka, kiuj la 14-an de oktobro en preĝejo de la Plejsankta Salvadoro en Prago al si promesis reciprokan amon, respekton kaj fidelecon por la tuta vivo. Al novgeedza paro amon kaj sinceran kunvivadon deziras Ĉeĥa IKUE-Sekcio.

Al Jana kaj Jiří Jurek ni gratulas pro naskiĝo de ilia filino Veronika. Dio benu vian familion!

La 17-an de junio 2006 akceptis en katedralo de sankta Venceslao en Olomouc diakonan konsekron frato Inĝ. Jindřich Peřina el Dub nad Moravou. Al nia frato Jibndřich ni deziras ĝojan laboron sur vitejo de Dio kaj kun helpo de Dio atingon de la sacerdota ordino.

Niaj gefratoj Blanka Ledvinková (Horáčková), Jana Jurková (Kořístková), Josef Ledvinka kaj Jindřich Peřina apartenas al tendara familio en Sebranice. Fratino Blanka estas komitatanino de nia sekcio kaj Jana ĝis lasta balotperiodo ankaŭ estis komitatanino de la sekcio. Ili ambaŭ ne nur estis fidelaj partoprenintoj de la tendaro, sed ankaŭ aktivaj kurs- kaj program-gvidantinoj.

al la indekso