Dio Benu numero 61-1/2006

al la arkivo de jarkolektoj 1991-2010

 


VELEHRAD JULIE GASTIGOS LA 59-AN KONGRESON DE IKUE.
AL PARTOPRENO KORE INVITAS LA ĈEĤA IKUE-SEKCIO

 
 ALPAROLO DE LA PREZIDANTO

Karaj gefratoj!

La vintra sezono iom-post-iome proksimiĝas al sia fino kaj baldaŭ ĝin anstataŭos pli agrablaj jarsezonoj. Sed eĉ dum la vintra sezono ne estis tempospaco por nenionfarado. Tiun tempon eluzis teamo de nia IKUE-Sekcio por prilaboro de esperantlingva gvidlibro de la urbo Olomouc kaj ĝia regiono, kaj ni esperu, ke la traktadoj kun kompetentaj instancoj pri kovro de ĝia preskosto bone sukcesos. Tiu ĉi belega urbo, la dua la plej riĉa urbo je historiaj vidindaĵoj en Ĉeĥio post la ĉefurbo Prago, certe meritas havi aktualan gvidlibron ankaŭ en Esperanto.

Alia grava tasko, kiun la menciita teamo dum vintra sezono plenumis, estis traduko de libro “Ĉeĥa Kuracisto en Koro de Afriko”, verkita de juna ĥirurgo D-ro Marcel Drlík, kiu travivis unu jaron kiel sensalajra libervolulo inter la indiĝenoj en Centrafrika Respubliko – en unu el la plej malriĉaj landoj de la mondo. Se okazos sukcesa eldono de la esperantlingva versio de ĉi tiu libro, nepre ĝin devas akiri ĉiuj esperantistoj (ne nur la katolikaj!), kiuj en ĝi trovos vere interesegan legaĵon, sed ankaŭ per ĝia aĉeto helpos al noblaj celoj de tiuj, kiuj vivas en por ni neimageblaj vivkondiĉoj. Ene de tiu ĉi numero de Dio Benu oni povas per fragmento el tiu ĉi libro iomete akiri imagon pri ĝia enhavo, alvokanta al nia reago.

Dum rapide proksimiĝantaj ceteraj jarsezonoj okazos diversaj aranĝoj de la esperantistoj, inter ili ne mankos ankaŭ la aranĝoj de la katolikaj  esperantistoj. Por nia katolika sekcio la nuna jaro estas denove la jaro de la grava signifo, dum kiu julie okazos en Velehrad la 59-a Kongreso de IKUE, kies aranĝanto nia sekcio estas. Sed ankoraŭ maje oni planas realigi renkonton de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio memore al la grava persono de la E-movado ne nur en nia lando sacerdoto Prof. ThD-ro Jan Filip en lia naskiĝurbeto Přibyslav, kie li estas entombigita.

Sendube la plej grava aranĝo de la katolikaj esperantistoj de la tutmonda signifo estos la 59-a Kongreso de IKUE en Velehrad. Ĝi estas la tria kongreso, kiun en novtempa historio de IKUE aranĝas la Ĉeĥa IKUE-Sekcio. Kompreneble deziro de la aranĝantoj kaj ĝiaj partoprenontoj estas la sama, ke la kongreso estu belega travivaĵo, plena de frateca ammedio, ankaŭ spirite riĉa travivaĵo, el kiu oni ĉerpos multan novan energion por la vivo kaj por pluaj fruktodonaj aktivadoj ene de la katolika E-movado, kiu nuntempe travivas sian ne tro favoran periodon. Ĝis redakta fermo de ĉi tiu numero de nia gazeto estas aliĝintaj 54 personoj el 10 landoj de du kontinentoj. Ni esperas, ke oni eluzos maksimume por la kongresa aliĝo limdaton de la plej malalta aliĝkotizo, do ĝis la 31-a de marto. Ju pli frue oni aliĝis, des pli oni faciligis laboron de la LKK kaj garantiis por si deziratajn kondiĉojn. Tial bv. ne plu prokrasti vian aliĝon.

Nunjare ne okazos tradicia IKUE-Tendaro en Sebranice, ĉar estas necese ĉiun organizan strebadon direkti al la kongreso. Dum ĝi okazos apartaj programoj ankaŭ por gejunuloj, kiujn prizorgos Ĉeĥa E-Junularo. Gejunuloj, eluzu por vi speciale rabatitajn kotizojn por partopreno de la junulara renkonto kadre de la kongreso!

Aŭtune oni planas okazigi renkontiĝon de la ĉeĥaj katolikaj esperantistoj kadre de la Konferenco de la Ĉeĥa E-Asocio en České Budějovice. Informoj pri ĝi aperos en venonta numero de nia gazeto.

Karaj gefratoj, Di-benitajn aranĝojn de la nuna jaro, bonan kunlaboron inter ni ĉiuj elkore deziras via frato Miloslav Šváček

al la indekso


 MEDITADO
surbaze de la Evangelio laŭ sankta Marko (6,53-56)

Ni preĝu al la Sankta Spirito - Spirito de la Graco kaj Vero, ke Li descendu en niajn korprofundojn kaj plenigu nin per la Saĝeclumo kaj Gracofontanoj, por ke ni komprenu ĝuste la Dian Parolon kaj volu fervore plenumi Dian volon. La Plejsankta Virgulino Maria – nia Patrino kaj Reĝino gvidu nin al sia Filo Jesuo.

El la Evangelio laŭ Sankta Marko ni sciiĝas, ke Jesuo kaj liaj disĉiploj atingis per la ŝipeto teron ĉe Genesareto. Kiam ili estis elŝipiĝintaj, tuj oni rekonis Jesuon kaj homoj el la tuta regiono kuris kaj komencis alporti la malsanulojn sur iliaj litoj tien, kie ili aŭdis, ke Li estas. Kie ajn Jesuo estis - en vilaĝo, en kamparo, aŭ en urbo, tie homoj metis la malsanulojn sur la placojn kaj petis Lin, ke la malsanuloj nur povu tuŝi la randon de lia vesto. Ĉiuj, kiuj Lin tuŝis, resaniĝis.

Tiamaj homoj havis grandan fidon, senliman fidon al Jesuo. Ili fidis, ke sufiĉas tuŝi la randon de lia vesto por resaniĝi. Jesuo ne nur resanigis la malsanulojn kaj homojn grave malsanajn, sed ankaŭ liberigis la homojn obsedatajn de malbonaj spiritoj, absolvis eĉ gravajn pekulojn, se ili pentofaris, faris miraklojn.

El La Agoj de la Apostoloj ni sciiĝas, ke la apostoloj post la Ĉieleniro de Jesuo, plenigitaj de la Sankta Spirito, fideme realigis la instruojn de sia Majstro. “Kaj la anaro de la kredantoj estis unukora kaj unuanima kaj neniu diris, ke io el lia havaĵo estis propra al li; sed ĉe ili ĉio estis komuna” (Ago 4,32). Pro sia forta kredo ili estis ofte enprizonigitaj, sed ĉiam ili estis mirakle liberigitaj. Pro la sankta vivo, plena de preĝo, ili ricevis multajn gracojn de Dio.

En la unuaj jarcentoj post Kristo en Roma Imperio la kristanoj estis persekutataj pro la kredo kaj ili devis kaŝi sin en katakomboj, en kiuj ili preĝis kaj partoprenis la Eŭkaristian Festenon. Pro ilia forta kredo, laŭ la ordono de la imperiestro, ili estis ĵetitaj kiel manĝego al sovaĝaj bestoj, aŭ estis bruligitaj kiel vivaj torĉoj. Ni legas pri tiuj persekutoj en la konata romano “Quo vadis” de Henryk Sienkiewicz (eldonita ankaŭ en Esperanto).

Kaj ni, la vivantoj de la nuntempa mondo - ĉu ni havas tiom firman fidon je Kristo, fidon de la evangeliaj malsanuloj, kredon de la apostoloj, de la unuaj kristanoj? Ĉu ni havas tiom grandan amon al Dio, al niaj proksimuloj? Ĉu nia vivo atestas pri tio, ke ni estas infanoj de Dio, disĉiploj de Jesuo Kristo, alie - salo de la tero kaj lumo de la mondo?

La evangeliaj malsanuloj ĝojis, povinte tuŝi la randon de la vesto de Kristo kaj ili resaniĝis. Ĉu nia ĝojo ne povus esti pli granda? Ja Kristo estas inter ni kaj atendas nian amon, proksimiĝon. Li povas reĝi en niaj koroj, sed tio dependas de ni. Li volas nin superŝuti per la gracoj, per la amo, ĝojo, feliĉo. Ĉu ni tion komprenas? Ĉu ni volas tion akcepti? Post la purigo de niaj koroj en la Sakramento de la Pekkonfeso ni povas iri al la Eŭkaristia Tablo, ĉe kiu kun amo atendas nin Jesuo Kristo. “Kun sopiro mi deziris manĝi ĉi tiun Paskon kun vi, antaŭ ol mi suferos (Luk 22,15)." La sopiro, kiun esprimis Jesuo Kristo dum la Lasta Vespermanĝo, daŭras senĉese. Jesuo deziras, ke ni estu ĉiam repacigitaj kun Li, por ke ni povu ofte partopreni la Eŭkaristian Festenon. Jesuo kun amo volas reĝi en niaj koroj, volas nin fortigi spirite, transmeti la plenplenon de la vivo kaj sankteco. Ĉu la homa koro, riĉigita tiom abunde kaj plej ame per la trezoroj de Dieco, per la Gracofontanoj, reagas ĉiam konvene kun amo al la senlima amo de Jesuo? Nur danke al grandega Mizerikordo de Jesuo, la homo povas ricevi tiom senliman feliĉon, kiun neniu meritas. Pro tio antaŭ la Sankta Komunio ni diras humile kun kredo: “Sinjoro, mi ne estas inda, ke Vi eniru sub mian tegmenton, sed diru nur unu vorton kaj resaniĝos mia animo”.

Prilaboris Zofia Kamieniecka

al la indekso


 DIO ESTAS AMO, LA FORTO, KIU ŜANĜAS LA MONDON KAJ REVEKAS LA ESPERON

La amo de Dio, kiu ŝanĝas la mondon kaj revekas la esperon, estas la koro de la kristana kredo. Benedikto la 16-a elektis la renkontiĝon kun la partoprenantoj de Kolokvo pri Karitato, okazintan la 23-an de januaro 2006, por paroli pri sia unua encikliko. La Papo antaŭanoncis la kernajn punktojn de "Deus Caritas est - Dio estas amo", kiun oni publikigis merkrede la 25-an de januaro.

“La am´ movanta kun la sun´ la stelojn”: Benedikto la 16-a citas el la “Dia Komedio” de Dante (la lasta verso de la 33-a kanto de “Paradizo”), por priskribi sian unuan Enciklikon. “La florenca poeto”, klarigas la Papo, “montras, kiel la lumo kaj la amo estas 'unu'. Dio estas senfina lumo, sed ĉi tiu Dio”, li aldonas, “havas homan vizaĝon, homan koron. Pro tio”, substrekis la Papo, “la eroto de Dio ne estas nur praa kosma forto, sed amo, kiu kreis la homon kaj kliniĝas sur lin, kiel kliniĝis la bona Samariano sur la vunditan kaj priŝtelitan viron”.

La Papo turnis la atenton poste al la vorto “amo”, hodiaŭ “tiom ĉifita, tiom elĉerpita kaj superuzata”, bedaŭris la Papo, “ke preskaŭ oni timas lasi, ke ĝi aperu sur la propraj lipoj”. Ĝi estas penso, kiun la Papo kompletigis per vigla instigo: “Ni ne povas simple forlasi ĝin, sed ni devas repreni, purigi kaj reporti ĝin al ĝia origina brilego, por ke ĝi povu lumigi nian vivon kaj konduki ĝin laŭ la rekta vojo. Ĉi tiu konscio instigis min elekti la amon, kiel temon de mia unua Encikliko. Mi deziris”, li aldonis, “reliefigi la centrecon de la kredo je Dio, je tiu Dio, kiu alprenis homan vizaĝon kaj homan koron. La kredo ne estas teorio, kiun oni povas igi sian aŭ ankaŭ flankenlasi. Ĝi estas tre konkreta afero: ĝi estas la kriterio, kiu decidas pri nia vivostilo. En epoko, en kiu malamikeco kaj avido fariĝis superpotencoj, en epoko, en kiu ni spektas la trouzon de religiemo ĝis apoteozo de malamego, la nura neŭtra racio ne kapablas protekti nin. Ni bezonas la vivantan Dion, kiu nin amis ĝismorte”.

Benedikto la 16-a indikis tiel la tri kernajn temojn de sia Encikliko: Dio, Kristo kaj Amo, kiuj en “Deus Caritas est” estas kunfanditaj kiel centra orientilo de la kristana kredo: “Mi volis elmontri la humanecon de la kredo, kies parto estas la eroto - la 'jes' de la homo al sia korpeco, kreita de Dio, 'jeso', kiu en la nedisigebla geedziĝo inter viro kaj virino trovas sian formon radikiĝintan en la kreado”.

“Ĝuste en la geedziĝo”, daŭrigis la Papo, “okazas ankaŭ, ke la eroto transformiĝas en agapon, ke la amo por la alia ne plu serĉu sin mem, sed fariĝu zorgemo pri la alia, memdispono sinoferi por li kaj malfermiĝu ankaŭ al la donaco de nova homa vivo”.

La Papo reliefigas sekve, kiel la amo al la proksimulo en la sekvantaro de Kristo ne estas io “fremda, apudmetita aŭ eĉ kontraŭa al eroto”. Eĉ, li aldonas: “En la sinofero, kiun Kristo faris de si mem por la homo, ĝi trovis novan dimension, kiu en la historio de la karitata sindediĉo de la kristanoj por la malriĉuloj kaj suferantoj pli kaj pli evoluis”.

La Papo poste turnis la penson al la strukturo de “Deus Caritas est”: “Unua legado de la Encikliko povus verŝajne estigi la impreson, ke ĝi duoniĝas en du partojn, inter si malmulte kunligitajn: la unua teoria parto, kiu parolas pri la esenco de la amo, kaj la dua parto, kiu traktas pri la eklezia karitato, pri la karitataj organizaĵoj. Mi tamen celis ĝuste la unuecon de la du temoj, kiujn, nur se oni konsideras ilin kiel unu, oni bone komprenas”.

La Papo klarigas sekve, ke necesis antaŭ ĉio pritrakti la esencon de la amo “sub la lumo de la biblia atesto”. Montri, ke la “homo estas kreita por ami, kiel ĉi tiu amo, kiu komence aspektas antaŭ ĉio kiel eroto inter viro kaj virino, devas poste transformiĝi en agapon, en sindonon al la alia - kaj tio ĝuste por respondi al la vera naturo de eroto”. Ĉi tiu “esenco de la amo de Dio”, rimarkigis la Papo, “estas ĝuste la centro de la kristana ekzistado, ĝi estas la frukto de la kredo. Sed ĉi tiu amo neniam povas resti 'afero nur unuopula'. Ĝi devas”, deklaris la Papo, “fariĝi ankaŭ esenca ago de la Eklezio kiel komunumo: ĝi bezonas do ankaŭ la institucian formon, kiu esprimiĝas per la komunuma agado de la Eklezio”.

“La eklezia organizado de la karitato ne estas formo de sociala asisto, kiu aldoniĝas hazarde al la realaĵo de la Eklezio, iniciato, kiun oni povus ankaŭ lasi al la aliaj. Ĝi kontraŭe estas parto de la naturo de la Eklezio”.

La Papo do akcentas ĉi tiun agadon, kiu “aldone al la unua, tre konkreta signifo, pri la helpo al proksimulo, posedas en la esenco ankaŭ tiun de la komuniko al la aliaj de la amo de Dio, kiun ni mem ricevis”. “Ĝi”, instigis la Papo, “devas igi iel videbla la vivantan Dion”. Plie admonis Benedikto la 16-a: “Dio kaj Kristo en la karitata organizado ne devas esti fremdaj vortoj, la forto de 'Caritas' fakte dependas de la forto de la kredo de ĉiuj membroj kaj kunlaborantoj. La vido de la suferanta homo tuŝas nian koron. Sed la karitata sindevigo havas sencon, kiu tre transiras la simplan filantropion. Dio mem puŝas nin en nia intimeco mildigi la mizeron. Tiel je la fino estas Li mem, kiun ni portas al la suferanta mondo”.

“Nia amo ŝanĝos la mondon”, finis Benedikto la 16-a, “nia amo revekos la esperon, esperon, kiu transiras la morton”.

Transprenita el TTT-paĝoj de IKUE (www.ikue.org)

al la indekso


 DIO ESTAS AMO...

Dio estas amo,
donis al ni Filon,
por ke ne pereu
homa familio.

Dio ĉiujn amas,
nigrajn kaj blankulojn,
ankaŭ en prizono
la malliberulojn.

Nun al ni sindonas
Li en Sakramento.
Atendas pacience
en ĉiu momento.

Bogusław Sobol

al la indekso


  LA REDAKCIO KORE DANKAS POR LA BONDEZIROJ KAJ BENOJ

La redakcio de DIO BENU tre kore dankas por ricevitaj kristnaskaj kaj novjaraj bondeziroj kaj precipe preĝsubtenoj, kiuj estas tre bezonataj por plenumo de konfiditaj taskoj.

Specialajn dankegojn ni adresas al karegaj patroj Ĉefepiskopoj Karel Otčenášek, protektanto de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio kaj György Jakubinyi el Alba Iulia el Rumanio, por iliaj bondeziroj kaj benoj, kiujn ni volonte perigas al vi, karaj legantoj.

“Karaj geamikoj, denove estas Kristnasko, ĝojaj festotagoj de alveno de Enkorpiĝinta Vorto sur la mondon en persono de betlehema Infano...

Kaj ni pli aĝaj jam devas kun tuta seriozeco konsciiĝi, ke ili povas esti en nia surtera vivo la lastaj. Tio ne devas en ni veki timon, sed pli prefere pligrandigitan amon kaj fidon je tiu Infano, kiu venis al ni montri, kiel gravaj ni estas por la Patro. Li ja estas mem pruvo, ke “Dio tiel amis la mondon, ke Li sendis sian solenaskitan Filon...” (Joh 3,16-17).

Tial, miaj karaj: “Ĝoju en la Sinjoro ĉiam; denove mi diras: Ĝoju! Via nobleco estu konata al ĉiuj homoj! La Sinjoro estas proksime! (Fil 4, 4-5).

Via ĉefepiskopo Karlo

al la indekso


 FRATULINOJ

Apartenas jam al ia vira prestiĝo paroli pri la virinoj iom desupre. Tio ne estas malbonvolo, plivere konscio pri la fizika supereco. Plejparte ĝi aspektas tiel, ke nome la virinoj bezonas nian protekton. Sed estas momentoj, kaj eĉ pezaj momentoj, kiam ni konstatas, ke ni bezonas ilian protekton. Granda supereco de virinoj antaŭ ĉio estas en tio, ke ŝi estas patrino, due en tio, ke ŝi estas fratulino. Viro scias esti fratulo al viro en eklezio aŭ batalo, sed malofte li scias esti fratulo de malsanulo. Li scius lin kuraci aŭ almenaŭ distri, sed li ne scias silente kaj delikate akompani lin tra la dolorvojo, por ke tiu ne estu sola. Li estas nedelikate aktiva. Li ne scias tiel bone disigi sian agadon en etajn kaj paciencajn agojn. Mi vidis kuracistojn en aktiveco, rapidajn kaj decidemajn kiel en atako. Mi vidis fratulinojn dum ilia silenta viglado kaj mi ne kapablas diri, kiu el ili estis pli bela.

Mi vidis du tipojn: unu, ankoraŭ iom novicino en la samariana ordeno, etstatura kaj timiga. Ŝi sidis ĉe la litkapoj tutajn horojn, tutajn noktojn ne deturnante la okulojn de la vizaĝo de la malsanulo. Mi ne scias, pri kio ŝi pensis, sed certe ne pri io peza kaj distra, ĉar ŝia vizaĝo estis serena kaj kvieta kaj la okuloj de la malsanulo ĉiam ekĝojis, vekiĝinte el dormo, kiu jam ne havis finon. Nenio okazis en tiu duonsufoka ĉambro. Estis aŭdebla nur regula spirado de la malsanulo kaj regula paŝo de sekundoj. Sed silentaj sonoj pasis sur ankoraŭ io pli silenta, sur la kvieta viglado de la eta rozkolora novicino, kiu nek legis nek preĝis nek kudris, sed nur hele rigardis la vizaĝon de la dormanto. Ŝi similis al la brulanta lampo, kiu ne flagretas kaj senmove repuŝas la mallumon falegantan sur nin. Kaj tiam la malsanulo malfermis la okulojn kaj trankviliĝis, ĉar li vidis super si lumi la helan homan lumeton.

La alia estis maljuna veteranino de la samariana servo, peza kaj dika, duonblindiĝinta pro la tridektrijara maldormado. Ŝi sidis klinita super malsanulo, kun la mano sur lia pulso, kaj aŭskultis gvatante ĉiam raslon kun sperta kaj sekura atentemo de la maljuna ĉashundo. Nenion ŝi preteratentis, neniun spir-ektremon, neniun provon de la senfortiĝinta mano pri movo. Antaŭ ol la malsanulo levetis la manon, ŝi ĉeestis kun siaj fortaj, sekuraj kaj tamen leĝeraj manoj kaj helpis al li fari la movon aŭ meti la manon pli komforte. Kaj per la spertaj polmoj ŝi akompanis la tutan lastan lukton. Ŝi helpis al la mano ankoraŭ defendi sin, helpis spiri al la torako, al la kapo ripozi; kaj ŝi finservis al la estingiĝanta korpo ĝis la lasta spirrompo. Poste ŝi viŝis siajn okulojn kaj estis preta lavi kaj ordigi la korpon de la mortinto.

Mi kredas do, ke tio estis iel jene: ke la mizerikorda Samariano, trovinte la duonmortigitan, purigis per vino liajn vundojn kaj disŝirinte sian robon, lin bandaĝis; ke li surmetis la vunditon sur sian mulon kaj apogante la senpovan korpon alveturigis lin en sian tendon. Sed poste, kaj tion la sankta Luko forgesis noti, poste silente venis la edzino Samarianino kaj sidiĝis apud lito de la paciento. Poste ŝi viglis la tutan nokton kiel kviete lumanta lampeto, levetadis la kapon de la malsanulo kaj prirosadis liajn lipojn. Tio ne estas en la Sankta Skribo, sed certe tiel ĝi okazis; kaj estis longegaj horoj, la vundito ĝemis kaj la edzino de Samariano viglis ĉe lia lito, sen tio, ke la Skribo ne notis tion kaj sen tio, ke levidoj kaj mizerikordaj Samarianoj ne zorgis pri ŝia silenta laboro.

El libro de Karel Čapek: Pri homoj (1929). Tradukis Josef Vondroušek

al la indekso


 FIDELA ĜIS MORTO

Patrino Marie Vojtěcha Hasmandová
*25.3.1914 - †28.1.1988

Dia Servantino fratulino Marie Vojtěcha (Antonie) Hasmandová respondis al Dia voĉo jam en sia dektria jaraĝo. Siajn atendjarojn en Kongregacio de Mizerikordaj Fratinoj de Sankta Karolo Boromeo ŝi pasigis kiel lernantino en Frýdlant nad Ostravicí kaj kiel studentino de Pedagogia Instituto ĉe Sankta Anna en Praha.

Post maturekzameno (1933) ŝi iĝis novicino kun ordena nomo Fratulino Marie Vojtěcha. Dum formiĝa periodo ŝi maturiĝis je saĝa kaj eksterordinare fidela ordenanino.

Se en kongregacio aperis iu urĝa bezono, estis fratulino Vojtěcha la unua, kiu disponigis siajn fortojn en pozicio de instruistino aŭ kiel flegistino, kaj do en ĉio, kio postulis servon de mizerikorda amo. Kiam ŝi forveturis al Prachatice kun tasko havigi azilon al pastro, kiun polico ne kaptis dum likvido de viraj klostroj, enmetis en ŝian manon tiama ŝia superulino, M. Bohumila Langrová, bildeton, sur kiun ŝi skribis por ŝi devizon: “Fidela ĝis la morto”. Tio fariĝis por fratulino Vojtěcha vivprogramo.

La 10.9.1952 estis la fratulino Vojtěcha kaj ankaŭ la serĉata pastro arestitaj. Por faro de “ŝtatperfido” ŝi estis kiel “spionino de Vatikano” kondamnita je okjara prizona restado. Eĉ en tiuj kondiĉoj ŝi estis plenigita per amo al ĉiuj proksimuloj, kaj per firma fido je Dia mizerikordo ŝi atestis bravan kredon kaj pardonon al la persekutantoj. Sed la prizona suferado subskribis sin sub ŝian sanstaton per pulma tuberkulozo.

El malliberejo de Pardubice ŝi estis kun ceteraj fratulinoj liberlasita surbaze de amnestio en majo de 1960.

Kiel ĝenerala superulino ŝi gvidis en tempo de totalismo netutajn dek ok jarojn sian ordenan komunumon al vera renovigo de la ordena vivo akorde kun instrukcioj de la Dua Vatikana Koncilio. Karakteriza por ŝi estis neordinara fideleco al la ordenaj principoj, ĝoja pieco kaj kuraĝa laboro por novaj, al Dio inicitaj vokiĝoj.

En la jaro 1979 okaze de kunsido de Federacio de ordenaninoj de sankta Boromeo ŝi persone renkontiĝis kun la Papo Johano Paŭlo la Dua en Romo kaj tiu evento restis por ŝi tre fortiganta travivaĵo.

La fratulino Vojtěcha havis ĉiam malfermitan koron por bezonoj de sacerdotoj, teologiaj studentoj kaj fratulinoj de sia kongregacio, same ankaŭ por fratulinoj de aliaj komunumoj. Kun fido turnadis al ŝi ankaŭ laikoj kun peto pri konsilo kaj helpo.

Dum lastaj tri monatoj ŝi dediĉis sian malfacilan sanstaton kiel amoplenan oferon al Dio, kiam ŝi travivadis finan staton, kaŭzitan per pulma sarkomo. Ŝi multe suferis – kun granda trankvilo kaj sindona: “JES”.

Tiel, “fidela ĝis la morto”, ŝi redonis la 21-an de januaro 1988 meze de fratulinara kuneco en Znojmo-Hradiště sian noblan animon al la Sinjoro.

Ĉe partopreno de pli ol kvincent gastoj proksimiĝis la funebra procesio al tombejo de Hradiště, kie ŝi estis entombigita. Akompanis ŝin cent dudek pastroj, fratulinoj de diversaj ordenaj komunumoj kaj ceteraj parencoj kaj konatuloj.

En la letero kardinalo František Tomášek skribis jenon: “Mi kredas, ke karega Patrino Vojtěcha atingis la lokon de eterna ĝojo. Tie en proksimeco de Dio ŝi propetos por ni kaj helpos al ni. Ni ĝojas je feliĉa revido! Dankeme ni rememoru!”

Kun eklezia aprobo de episkopo V. Cikrle

al la indekso


 KRISTNASKA BENO DE LA PAPO AL URBO KAJ MONDO

Spite de malfavora vetero la oferemaj italaj esperantistoj denove kolektiĝis je Kristnasko kun surskribo ESPERANTO sur Placo de Sankta Petro okaze de mesaĝo kaj beno Urbi et Orbi de la Papo Benedikto la 16-a. Ĉi-foje la Papo por bondeziroj uzis nur 32 lingvojn. La mankantajn lingvojn la Papo volas uzi aliokaze. Tiuj, kiuj ĉeestis surloke aŭ antaŭ televida ekrano nur por aŭdi la salutojn de la Papo en sia gepatra lingvo aŭ Esperanto, estis seniluziigitaj, ne aŭdinte ĝin. Sed tiuj, kiuj sopiris aŭdi gravan mesaĝon de la Papo kaj akcepti konkludan plenindulgencan benon, estis plenigitaj de kristnaska ĉiela ĝojo kaj paco. Des pli la esperantistoj esprimu dankemon al amata Papo Johano Paŭlo la Dua por lia favoro, kiu ĝin esprimis multfoje dum sia longa pontifikado per esperantlingvaj benoj, salutoj kaj alparoloj. Li tutcerte ne ĉesos sian favoron plu disponigadi al ni elĉiele, se ni turnos niajn petojn pri la helpo al li. Li do estu ĉiela helpanto kaj propetanto de la esperantistoj.

al la indekso


 KION VI FARIS AL UNU EL ĈI TIUJ MIAJ FRATOJ LA PLEJ MALGRANDAJ,
TION VI FARIS AL MI (Mat 25, 40)

Karaj gefratoj, antaŭ mi kuŝas ĉeĥlingva libro kun interesega enhavo, verkita de juna ĉeĥa ĥirurgo D-ro Marcel Drlík (1971). La libro havas titolon “Český lékař v srdci Afriky” - Ĉeĥa kuracisto en koro de Afriko. La libron li skribis surbaze de siaj kuracistaj spertoj akiritaj kaj travivitaj dum sia unujara volontula restado en unu el la plej malriĉaj landoj de la mondo - en Centrafrika Respubliko. Tralego de la enhavo de ĉi tiu libro, eldonita subtene de Ordeno de Nudpiedaj Karmelanoj de Jesu-Infano en Prago, ne povas estis simple formetita senreage ion fari prospere al la vivo de tiel kompatindaj kaj malriĉegaj niaj gefratoj en tiu mondoparto. Dumlege de la libro aperis ĉe nia fratino Olga Glendová el Prago ideo traduki esperantlingven la libron, por ĝin eldoni helpe de Ordeno de Nudpiedaj Karmelanoj, prospere al la malfeliĉuloj en la Centrafrika Respubliko. Post priparolo de la afero kun prioro de la preĝejo de la Virgulino Maria la Venka ĉe Jesu-Infano de Prago patro Anastazio, ŝi komencis la tradukon de la libro. Ĉar la traduk-laboro superis ŝiajn eblecojn, ŝi la problemon konfidis al mi kun espero pri la helpo al ŝi. Ŝian proponon kaj peton mi akceptis kaj krom korekto de jam tradukita parto mi mem tradukis kelkajn ĉapitrojn de la libro kaj la tradukon de la restanta parto mi konfidis al niaj gefratoj Pavol Petrík, Jindřich Tomíšek, Marie Klumparová kaj Alois Klumpar. La finan kontrolon de la fintradukita teksto de la libro volonte erudite plenumis frato Miloslav Pastrňák. Por akiri konsenton por eldono de esperantlingva versio de la libro, mi kontaktis ĝian aŭtoron D-ron Marcel Drlík, kiu ne nur volonte ĝin donis, sed ankaŭ disponigis fotaĵojn faritajn dum sia restado en Centrafrika Respubliko.

Karaj gefratoj, ni esperas, ke antaŭ la 59-a Kongreso de IKUE en Velehrad aperos ĝia esperantlingva eldono, por ke la libron prospere al la Diplaĉa agado de la karmelanoj en la servo al la suferantaj niaj gefratoj la kongresanoj aĉetu, kaj per sia malavareco subtenu ĝin. Volonte nia IKUE-Sekcio akceptos mondonacojn de ĉiuj, kiuj povas subteni la iniciaton kaj al kiuj ne estas indiferenta tiel granda suferado de niaj afrikaj gefratoj. La mondonacojn tiucele oni povas dum la tuta jaro disponigi al la sekcia konto aŭ ilin sendi al la konata sekcia adreso. Ni ne forgesu tiurilate ĉiam aktualajn vortojn de Jesuo Kristo: “Kion vi faris al unu el ĉi tiuj miaj fratoj la plej malgrandaj, tion vi faris al mi.” (Mat 25, 40)

Antaŭ ol mi disponigos al vi fragmenton de la teksto el la menciita libro de D-ro Marcel Drlík, bonvolu tralegi leteron, kiun skribis al prioro patro Anastazio antaŭ kelkaj monatoj konga fratulino Jacqueline el kongregacio de Fratinoj de Sankta Jozefo el Torino, superulino de komunumo de afrikaj fratulinoj kaj laboranta ĉe Apostola Nunciejo en Bangui, la ĉefurbo de Centrafrika Respubliko.

al la indekso


 La letero de la fratulino Jacqueline

            Kara patro Anastazio!

Mi skribas al vi kun larmoj en la okuloj. Dum la tuta tago ĉirkaŭas min la infanoj, petantaj pri la helpo. Ili frapas la pordon: “Fratino, mi malsatas”, volante manĝon, kajerojn, monon por lernopago. Tie ĉi oni devas pagi ankaŭ por la ŝtataj lernejoj. Tiukaŭze la gepatroj estas devigitaj permesi viziton de la lernejo nur al la plej talentitaj. Tiuj ne tiel talentitaj, al kiuj ne estis ebligite viziti la lernejon, ofte forlasas la familion por daŭra surstrata restado. Ili serĉas la manĝon sur rubejoj, inter forbalaaĵoj el hoteloj, kompreneble kun gravaj sandifektaj sekvoj. Tiuj ĉi socialaj maljustecoj havas grandan rebrilon en la interhomaj rilatoj. Mi estas malespera, ĉar mi ne sukcesas tion ĉi ĉion rezisti. La registaro ne estas kapabla pagi la ŝtatajn laborantojn. La homoj estas konstante pli malriĉaj, multiĝas ŝtelado kaj ankaŭ en la urboj multiĝas banditoj. Por ke ni povu proponi helpon al tiuj “forpuŝitaj” infanoj, pere de vi ni petegas viajn geamikojn pri la helpo. Tre ni iliaintence preĝas kaj la Sinjoro Dio certe rekompencos ĉiujn, kiuj helpos. Kore vin salutas fratulino Jacqueline.

Kaj nun por prezenti al vi interesegan enhavon de la eldonota esperantlingva traduko de la libro de D-ro Marcel Drlík, celanta veki vastan solidarecon de la esperantistoj, sekve mi publikigas ĝian fragmenton.

Miloslav Šváček

al la indekso


 ĈEĤA KURACISTO EN KORO DE AFRIKO

Fragmento el tradukaĵo de la libro de D-ro Marcel Drlík

Ĉapitro sesa

LA HOSPITALO

Posttagmeze mi ekiras al hospitalo. Mi ne devas iri malproksimen. Ĝi situas sur malgranda altaĵo preskaŭ najbaranta kun la misiejo. Malrapide mi iras sur polva vojo supren kaj pripensas, kiamaniere mi ekligos la unuan kontakton kun la loka kuracisto. Baldaŭ mi jam eniras inter la dometojn apartenantajn al la hospitalo, kiu konsistas el komplekso de ses malaltaj masonitaj konstruaĵoj kun ondoladaj tegmentoj, kie krom infansekcio, ĥirurgio kaj sekcio pri internaj malsanoj troviĝas akuŝejo, malgranda apoteko, ambulatorio kaj operacia bloko. La dometoj estas lokigitaj rondforme kaj inter si fermantaj korton, kreskkovritan de grandegaj maljunegaj mangoarboj. Mi sentas, kvazaŭ enpikas min scivolemaj rigardoj de kelkdeko da okuloj de nigruloj kampadantaj sub potencaj arboj. Ili estas plejparte parencoj de la pacientoj, kiuj dum ilia restado en la hospitalo preparas por ili manĝojn, lavas ilin, lavas iliajn tolaĵojn, uzitajn bandaĝojn, vizitadas ilin ktp. Mallonge: zorgas pri ili. Tio estas grava, ĉar la hospitalo pri tiuj servoj principe ne disponas. Subite mi surprizite haltas. La vojon trakuras grego da kaprinoj. “De kie ili alvenis?” Dum mi estas surprizite ĉirkaŭrigardanta, mian rigardon kaptis kelkaj porketoj senĝene sin paŝtantaj antaŭ la dometo signita kiel ĥirurgio, kaj kiam mi antaŭ dometo signita per surskribo “Maternité - Akuŝejo” fortimigas kokinojn, mi nur nekredeble balancas la kapon. La bestoj el la urbo havas liberan aliron ĉi tien. Ĉu mankas ĉirkaŭbarilo?

Kuracistan oficejon mi sukcesis facile trovi. Nur kiel komenci? Mi kuraĝigis min kaj ekfrapetas la pordon. Post momento venas al mi juna, eble du metrojn alta viro kun blankbriletanta rideto. Mi divenas, ke li povas esti du aŭ tri jarojn pli aĝa ol mi. “Estas bone, ke vi estas ĉi tie”, kaj premante mian manon li diras: “La homoj el misiejo jam rakontis al mi pri vi.” Lia sincereco kaj varma akcepto tuj komence faciligas al mi daŭrigi en amikeca interparolo. Eĉ ne estis bezonata iu enkonduka parolklarigo, kial mi estas tie, ĉar montriĝis, ke li ĉion jam scias el letero de fratulino Christiane el Liono, kiu pli ol tridek jarojn estris ĉi tie infansekcion. Kaj laŭ esprimo de la nigra kuracisto, ŝia letero estas sufiĉa rekomendo. Baldaŭ ni jam kune pridiskutas nur la aferojn koncerne la ĉiutaga praktikado en la hospitalo.

“Ĉu vi estas ĥirurgo? Tio estas bonega!”, ĝojas la kolego. “Ĉi tie enkampare estas tiel malmultaj kuracistoj, ke ili eĉ ne povas specializiĝi! Ni devas ĉi tie iamanire ĉion solvi. La plej proksima ĥirurgo estas ĝis en la ĉefurbo. Se vi volas, vi povas tuj transpreni zorgon pri nia ĥirurgia sekcio”, li aldonas. Mi estas iom surprize embarasita. Afrikon mi forveturis kun imago, ke mi ĉi tie nur helpados al iu pli aĝa kaj pli sperta kuracisto. Kompreneble mi ne vidigas mian surprizon, kaj kiam min Lucien alvokis, ke mi iru kun li rigardi ĥirurgion, mi lin sekvas.

La ĥirurgio kune kun sekcio por kuracado de internaj malsanoj estas la plej granda pavilono de la hospitalo. Ĝi estas oblonga konstruaĵo, konstruita sur proksimume unu kaj duonon de metroj alta submuraĵo, kiu ne permesas, ke dum pluva sezono la akvo enpenetru la konstruaĵon kaj ĝin ne ataku la formikoj. Laŭlonge de la tuta konstruaĵo, kiu havas ondoledan tegmenton, estas verando, kiu servas kiel ŝirmanta koridoro, de kie oni eniras en unuopajn ĉambrojn. La muroj de la ĉambroj estas el betono. La nevitritaj fenestroj sen protekta reto kontraŭ kuloj havas nur lignajn fenestrokovrilojn.

En la ĉambroj staras nur metalaj litoj kaj malgrandaj ladaj tabletoj. Nenio plua. Litkovrilojn, manĝujojn, petrolajn lampojn, tion ĉion devas la parencoj de la malsanuloj mem alporti.

“Mi volas montri al vi unu pacientinon, kiun mi morgaŭ operacios”, diras Lucien, kiam ni eniras en unu el la ĉambroj. “La malsanulino havas en ventro iun formaĵon”, li klarigas, “mi volas vidi, kio ĝi estas.” En la ĉambro estas duonlumo. Sur mizera lito kuŝas mezaĝa virino kaj nefideme min observas. Surbaze de supraĵa esploro fakte en subventro mi palpsentas glatan, kiel infana kapo grandan formaĵon. “Ĉu estas eble, ke ŝi estas graveda?” mi demandas. “Ne penseble”, ridas mia nigra kolego, “ŝi naskis lastan infanon antaŭ dek jaroj. Konsciiĝu, ke ŝi estas pli ol kvardekjaraĝa kaj tio estas ĉi tie en Afriko ja emeritaĝo.” “Ĉu vi provis rigardi tion pere de ultrasono?” mi demandas kaj samtempe mi ekmemoras pri malgranda sonesplora aparato, kiun mi ekvidis en lia labor-ĉambro. “Mi provis, sed al nenio tio similas”, li respondas. “Sciu, mi nur instruiĝas. La aparaton ni ricevis antaŭ nelonge de iu bonfara organizo.” Fine ni interkonsentas, ke ankaŭ mi tion provos. La rezulto estas surpriziga. Temas pri pligrandigita utero plenigita de io, kio sur la aparata ekrano aspektas kiel neĝblovado. “Tio povas esti 'mola' ”, mi konsideras. Ĝi estas tre rara malsano, kiu estiĝas, se embrio en la utero degeneracis je sarkomo. Neniam mi tiun malsanon kuracis, sed ĉi tie en Afriko mi devas esti preparita je ĉio. “Bone, sed kion oni povas fari kun tio?” demandas Lucien. “Tion mi ankoraŭ ne scias”, mi enpensiĝis. Tutan vesperon en miaj libroj kaj lernolibroj, kiujn mi kunprenis, mi serĉas respondon. Ĝi ankaŭ ne estas unusignifa. En Eŭropo la ĥirurgo purigus la uteron kaj poste invitadus la virinon al regulaj kontroloj, kiuj lin avertus antaŭ ebla recidivo. Sed ĉi tie eĉ ne hazarde mi povas kalkuli kun tio, ke la pacientino post resaniĝo revenos hospitalon. Krome tiu ĉi malgranda laboratorio eĉ ne kapablas realigi bezonatajn kontrol-esplorojn. Rilate al aĝo de la pacientino kaj la lokaj kondiĉoj ŝajnas kiel la plej oportuna solvo forigi la tutan uteron kun sarkomo.

La duan tagon mi proponas tion al Lucien, kiu konsentas. “Ĉu vi volas operacii kun mi?” li demandas. “Ne, ne”, mi rifuzas. “Antaŭe mi volas vidi, kiel vi tion ĉi tie faras, kaj ankaŭ sekvi anestezion.” “Do iru, post momento ni komencos”, kaj li jam kondukas min en malgrandan dometon kun surskribo “Bloc opératoire”.

En la dometo estas du operaciejoj kaj ĉambro por sterilizado. Mi ĉirkaŭrigardas la operaciejon. Subporde estas ducentimetra interspaco, la fenestro nevitrita, nur ĝin kovras drata kontraŭinsekta reto kaj vitraj ĵaluzioj, kiujn oni povas klini, por ke ne enpenetru internen fortaj sunradioj. La vento el la ĉirkaŭaĵo facile enigas ĉi tien la ruĝan polvon. Subfenestre mi aŭdas gruntadon de la porketoj. “Kie vi havas anestezilon?” vane mi ĝin serĉas. “Ni ne havas ĝin.” “Kaj oksigenon?” mi iomete embarasiĝis. “Tion jam tute ne”, ridas Lucien, “vi ne estas en Parizo, sed en la tropika arbustaro.” “Do je tiu operacio mi estas tre scivolema”, enpense mi ekdubis.

En la ĉambron jam eniras etstatura, mallonge tondita mezaĝa viro. “Li estas Goum, la ĉefa 'flegistino' de la ĥirurgio”, konatigas min Lucien. “Li donos narkozon. Kaj ĉi tie jam alvenas mia asistanto Alberto, la ĉefa hospitala 'flegistino'.” Elkore ni reciproke bonvenigas nin. Ambaŭ estas tre ĝentilaj, sed apenaŭ oni povas neglekti iliajn malfidemajn rigardojn. Nun mi post paso de tempo konsciiĝas, ke tiu renkontiĝo estis unu el la plej gravaj renkontiĝoj, kiujn mi dum mia restado en Afriko spertis. Kompare kun kuracisto, kiu preskaŭ ne ĉeestadis en la hospitalo kaj konstante ien vojaĝis, estis ĝuste tiuj ĉi du nigruloj, kiuj estiĝis mia dekstra mano. Ili senlace klopodis pri tio, ke la ĥirurgio restu eĉ spite de neimageble malfacilaj kondiĉoj daŭre funkcianta. Rilate al ekonomia malprogreso de la lando ili ambaŭ, same kiel aliaj “flegistinoj” en aliaj sekcioj, ne ricevadis de la ŝtato jam kelkajn monatojn regulan salajron, tamen ili restadis sur siaj laborlokoj, ĉar ilia konscienco ne permesis al ili foriri. Estis ĉi tie jam neniu, kiu ilin povus anstataŭigi.

Mia unua impreso el operacio estis tute terura. La pacientino ne estis kunigita kun spiraparato, ĉar neniu estis je dispono. La narkozon oni atingis pere de enigo de anestezoj en vejnon. Kiam la operaciatino komencis vekiĝi, ili aldonis novajn dozojn en la vejnon kaj tio ripetadis ĝis la fino de la operacio. De tempo al tempo Goum kontrolis sur ŝia brako sangpremon per simpla manumo kaj palpsente la pulson. Kontrolado de la pacientina respirado estis ankaŭ genie simpla. Subnaze ŝi havis algluitan malgrandan tufeton da kotono. Laŭ ĝia moviĝado oni kontrolis, ĉu la pacientino spiras. Kompare kun eŭropaj kondiĉoj estis la operacio iome tro sangeca. Iloj kaj kudriloj estis grandegaj kaj fadenoj dikaj. Malgraŭ tio la operacio trapasis sufiĉe trankvile. “Mi dubas, ke la pacientino povos travivi la postoperacian tempon senkomplike”, mi komentas nekredeme, kiam la operacio finiĝis. “Nur ne timu”, trankviligas min Lucien, “la homoj el tropika arbustaro ne estas moliĝintaj, ili multon kapablas toleri. Kromalie, antaŭ ol vi postmorgaŭ forveturos Niem-on, mi volas montri al vi ankoraŭ unu specialaĵon.”

Denove li kondukas min al unu el la ĉambroj, kie mi vidas kuŝi surlite maljunan virinon. Ŝi estas malgrasiĝinta kaj envolvita per ĉifonaĵoj. Jam ĉe unua vido ŝi aspektas tre malriĉe. Surventre ŝi havas grandegan hernion, fakte ĉiuj intestmaŝoj troviĝas subhaŭte. Krom tio mi observas surhaŭte du fistulojn, el kiuj foriras intesta fluidaĵo. “Mia Dio, eble vi tion ne volas operacii”, mi embarase ekrigardas Lucienon. “Antaŭ jaroj mi la similan kazon vidis en unu regiona hospitalo. La ĉefkuracisto tiam deklaris, ke tiel riskan pacientinon li operacios nur en la kazo de rekta vivdanĝero, se estiĝos la intesta netrairebleco. Li forsendis ŝin hejmen, malgraŭ tio, ke en la hospitalo estis sekcio de intensa zorgo ekipita per moderna aparataro, kie ekzistis ebleco de bona zorgo pri la pacientino. Sed pri tio oni ĉi tie eĉ ne povas paroli, ja nenion similan vi ĉi tie havas”, mi klopodas deturni Lucienon de la operacio. “Mi scias”, li zorgeme kapklinas. “Risko estas grandega, sed la virino estas el malproksima vilaĝo kaj ŝi ankaŭ jam provis la lokajn kuracantojn. Ŝi venis ĉi tien perpiede el preskaŭ centkilometra distanco. Ŝi estas interpacigita ankaŭ kun tio, ke verŝajne ŝi ĉi tie mortos. Ni estas ŝia lasta espero. La restadon en privata ĉefurba kliniko ŝi neniam povus pagi. Mi estas decidita tion provi. Sed vi el ni ĉiuj scias plej multe pri ĥirurgio, ĝi ja estas via fako, tial mi do opinias, ke vi devus ŝin operacii.” Mi sentas, ke li eble pravas, sed... Post momento de silentado mi deklaras konsenteme: “Bone, do morgaŭ. Ni renkontos nin postagmeze en operaciejo.”

Ekpensiĝeme mi revenas misiejon kaj en miaj oreloj sonas avertaj vortoj de patro Marcello: “Memoru, ke ankoraŭ vi havas neniun laborpermeson, do en nenion vin enmiksu. Facile vi povus troviĝi en malliberejo.” Mi estas firme decidita. Malliberejo ne malliberejo, ni ja devas provi savi ŝin. Ni devas tion provi.

al la indekso


 DIO BENU SUR SVATÁ HORA - SANKTA MONTO

La sanktejo de la Plejsankta Virgulino Maria en Ĉeĥa Respubliko

Laŭ la pratempa tradicio la unuan kapelon je deziro de la Virgulino Maria konstruis tie en la jaro 1260 kavaliro Malovec. Jam en la XV-XVI-a jarcentoj situis tie malgranda sanktejo kun la turo kaj sonoriloj. Tiu eta preĝejo fariĝis loko de la honorado de statueto de la Virgulino Maria, antaŭ kiu komence de la jaro 1348 preĝadis en sia hejma kapeleto Arnošt (Ernesto) el Pardubice, la unua arkiepiskopo de Praha. La sanktejo komence estis prizorgata fare de ermitoj, el kiuj la plej fama estis Jan (Johano) Procházka el Nymburk, sanigita en tiu loko de blindeco junie de la jaro 1632.

En la jaro 1647 la Sanktan Monton oni konfidis al jezuita ordeno. Tiu religia ordeno restadis tie 126 jarojn ĝis la jaro 1773. Dum tiu periodo oni konstruis iaman sanktejon, kiu en la jaro 1673 estis konsekrita honore al Sankta Maria Ĉielenprenita. La sankteja komplekso simbolas tombon de la Virgulino Maria. La ĉefan eniron faras Praga Pordego, kaj la ĉefa pilgrim-preĝejo situas sur la malgranda korto ĉirkaŭita per la malfermitaj portikoj. En kvar anguloj situas kapeloj dediĉitaj al kvar ĉefaj misteroj el la vivo de la Virgulino Maria: Kapelo de Mníšek (nomita laŭ urbeto Mníšek pod Brdy) de Senmakula Koncipiĝo de la Virgulino Maria, Praga Kapelo de Anunciacio de la Virgulino Maria, Kapelo de Březnice (nomita laŭ samnoma urbeto) de la Virgulino Maria Dolorplena kaj Kapelo de Plzeň (nomita laŭ samnoma urbo) de Ĉielenpreno de la Virgulino Maria.

Dum la jaroj 1773-1861 la preĝejo estis administrata fare de pastroj el la arkiepiskopejo de Prago. En la jaro 1861 arkiepiskopo de Prago Kardinalo Bedřich Josef Schwarzenberg invitis al la Sankta Monto pastrojn el la Kongregacio de la Plej Sankta Redemptoro. Redemptoristoj restadis tie ĝis la 13-a de aprilo 1950, ĝis la tutlanda perforta likvido de la or denoj.

Post 40 jaroj, la 1-an de marto 1990 re venis redemptoristoj al la Sankta Monto surbaze de dekreto de ĉefepiskopo de Prago Kardinalo František Tomášek.

La ĉefa solenaĵo nomata “kronado” okazas tie ĉiujare en la tria dimanĉo post la festo de Pentekosto, la dua granda pilgrimo estas dimanĉe post festo de Ĉielenpreno de la Plej Sankta Virgulino Maria (post la 15-a de aŭgusto).

Svatá Hora (Sankta Monto) situas sesdek kilometrojn sudokcidenten de Prago. Pilgrimu al tiu la plej grava pilgrimloko de Bohemio, por adori Jesuon Kriston kaj honori lian Patrinon Maria.

Laŭ la teksto el la retejo: http://svata-hora.cz esperantigis Stanisław Śmigielski

al la indekso


 SENVUALITA SEKRETO DE NIA HISTORIO

Josef Staněk
Malgraŭ falsofaro koncerne cirkonstancojn pri la morto, la sankta Venceslao estas reala nacia patrono

Estas monda unikaĵo, ke sanktulo kun tiom konfuzita oficiala legendo fariĝis patrono de sia lando:
- li estis murdita de sia propra frato partoprenante baptan ceremonion de lia filo,
- la sugesto por lia murdo venis de lia propra patrino Drahomíra,
- plua motivo por la forigo laŭdire estis lia servileco fronte al saksaj reĝoj,
- lia pieco estas eksplikata kiel malforteco,
- la konfuzitecon kulminigas la kanonizo (en 938 fare de la episkopo Helena) ankoraŭ en la tempo de regado de lia onidira murdinto.

Tio ĉio laŭdire okazis en la tempo, kiam ĉio rilatanta al kronitaj kapoj jam estis detale skribe registrata en monaĥejoj, precipe se aferoj koncernis kanonizadon. Sed en tiu ĉi kazo neniu tiutempa skriba registro pri la evento estis trovita. Anstataŭ ĝi aperis nelogikaj kaj mistifikaj legendoj. Laŭ la vidpunkto karakteriza por tiu tempo, aperis tute paradoksa fenomeno:

 Pro onidira malforteco la murdita princo estis proklamita protektanto kaj patrono de la lando. Malgraŭ tiu onidira malforteco li estis plene akceptata de memorantoj en ties tempo, de ties posteuloj, ĝis li fine estis de la imperiestro Karolo la Kvara range altigita kiel unusola legitima reganto de la lando, kiun la ceteraj nur anstataŭas. La sankta-venceslaa tradicio spite sian paradoksecon estis respektata dum la pasado de jarcentoj ĝis la regado de ateistoj.

La konfuzitecon de historiaj cirkonstancoj ĉirkaŭ la morto de la princo Venceslao ja rimarkis ankaŭ la detruanto de historiaj mitoj Josef Pekař, objektive li konfesis la daŭre pozitivan influon de la sankta-venceslaa tradicio en la tuta historio.

Por vi, kiuj ne rimarkis intuician karakteron de la spirita kerno en la ĉeĥa nacio, kiu de neniu lasas sin trompeti (en paseo per indulgencoj, en la nuntempo de diversaj politologiaj skoloj), tio estas klara signalo, ke malantaŭ la sorto de nia landa patrono probable sin kaŝas granda kaj en sia tempo arte vualigita sekreto de nia historio!

Por senvualigi tiun sekreton povas al ni helpi anagramoj en la kroniko de Kosmas (1045-1125), helpe de kiuj la aŭtoro1 komunikis al posteuloj, kion li ne povis skribi rekte. Kosmas estis devigata skribi sian kronikon misprezente laŭ la premo de ekleziaj kaj sekularaj regantoj. Pere de la anagramoj evidentiĝas, ke tiu, kiu la plej malnovan historion de la landoj de Ĉeĥa Krono kredocele modifis por kaŝi agadon de la familio de Slavnikidoj (Slavníkovci) kaj de pastroj servantaj laŭ la latina rito, sendataj de saksoj, estis nepo de la reĝo Henriko Birdisto (Heinrich Auceps, der Vogler, ĉeĥlingve Jindřich Ptáčník), filo de la princino Adilburka, nomata Radla. Adilburka, filino de Henriko Birdisto, edziniĝis al rivalo de Premislidoj, al la slavnikida duko Svamyslav en Kouřim. Ŝia filo Radla (935-1016), konata ankaŭ sub la nomo Kristián, fariĝis reprezentanto de la saksaj sekularaj kaj ekleziaj regantoj en Bohemio kaj Moravio, persona rajtigito de sia onklo, la saksa reĝo Otto la Unua. Radla transprenis rolon de la episkopo Wiching, malamanta ĉion, kio rilatis al la misio de Metodo, Granda Moravio kaj slavoj ĝenerale.

Por ke ni povu laborveni al motivo de la murdo kaj al impulsoj por la sekva falsigo de la plej fora historio, ni devas unue difini funkcion kaj priskribi personecon de la princo Venceslao.

Kaj jen! El la anagramoj de Kosmas rezultas, ke la princo Venceslao en la tempo de murdo ne estis nur praga princo. Lia avo estis moravia princo Bořivoj, filo de la reĝo Rastislav, baptita kaj influita rekte de Metodo. Sinsekvo de validaj tronheredaj okazaĵoj evoluis tiel, ke fine de la 9-a jarcento, kiam la grandmoravian regnon atakis hungaroj, ĝia valida dinastia reganto Mojmír la Tria en la jaro 902 en batalo kun ili falis. Laŭ dinastiaj reguloj la regadon estis vice transprenonta lia filo Predeslav, sed tiu elektis destinon de monaĥo (poste la sankta Ivano) kaj la regan postenon li propravole transdonis al la princo Bořivoj, ĝis tiu tempo apanaĝa grandmoravia princo en Bohemio. Li supozis, ke al moravianoj kontraŭ hungaroj, kiuj penetris ĝis la rivero Moravo, helpos la bohemiaj aliancanoj.

Bořivoj do batalis kontraŭ la hungaraj invadantoj en Moravion kaj en tiu batalo al li grave helpadis plua laŭdevena Premislido (Přemyslovec), Vratislav la Praga, princo en Mělník kaj Prago. Por plifortigi tiun aliancon Bořivoj donis al li kiel edzinon sian filinon, la moravian princinon Drahomíra. Per tio ligiĝis la familioj de moraviaj kaj bohemiaj princoj, posteuloj de filoj de Sámo kaj de liaj malsamaj edzinoj. En la jaro 904 en la moravia Bánov al la princino Drahomíra naskiĝis filo, kiun tie la 31-an de oktobro baptis la pastro Mstina kaj donis al li la nomon Venceslao. (Venceslao do ne naskiĝis en la jaro 907, kiel estas menciate.) Nur en la jaro 910, en la Praga Kastelo okazis la festo de tonsuro, en kiu la juna sekvanto de Vratislav, Venceslao, ĝis tiu tempo vivinta en la sidejo de grandmoraviaj princoj en Bánov, estis transdonita sub edukon de sia patro Vratislav. Lia patrino princino Drahomíra post translokiĝo al Prago decidis, ke ŝia parenco, malnovslava pastro Mstina, fariĝos edukanto de la princido Venceslao kaj lernigos lin legi kaj skribi. Iom poste la edukadon ekprizorgis mem la moravia ĉefepiskopo Gorazd. En la jaro 921 mortis la princo Vratislav kaj lia plej aĝa filo Venceslao estis venigita el la moravia eduka resado ĉe Gorazd al Prago.

Nun ni transigu nian atenton al okazaĵoj en la sidejo de Slavnikidoj en Kouřim. Ili tre nekompleze submetadis sin al la potenco de praga princo. Fine de la jaro 922 la duko Svamyslav el la familio de Slavnikidoj edziĝis al Adilburka, filino de la germana reĝo Henriko la Unua, Birdisto. Li mem venis al la edziĝfesto kaj voje haltis en la Praga Kastelo, kie li aprobis Venceslaon kiel centran bohemian princon kaj ligis lin per promeso de fideleco. Laŭ la postulo de Adilburka li tiam elprenis la slavnikidan princlandon de Kouřim el la jurpovo de la moravia ĉefepiskopo Gorazd, do el la subalterneco al la grandmoravia ĉefepiskopejo, kaj submetis ĝin al la episkopo Tuto en Regensburg (Řezno), do el la malnovslava en la latinan diocezon. Per tio li malobeis la jurpovon de papo (konsciu la batalojn pri investituro). La saksa princino Adilburka alkondukis kun si el Saksujo ne nur senlime sindonan personan gardotrupon konsistantan el senskrupulaj solduloj, sed ankaŭ saksajn latinliturgiajn pastrojn. Por tiuj la posteulo de Metodo, la ĉefepiskopo Gorazd, estis herezulo, liaj pastroj kaj monaĥoj nevalide ordinitaj kaj de ili baptitaj kristanoj estis por ili paganoj. Surbaze de la decido de la saksa reĝo ili estis forpelataj el la duklando de Kouřim, pluraj el ili estis murditaj. Adilburka dubigis la ĝisnunan apartenon de la slavnikida duklando de Kouřim al la Grandmoravia regno, ruinigata de hungaroj. Pere de alianco kun la franka eklezio estis preparata situacio, ke en favoraj cirkonstancoj la duko el Kouřim alternigu en funkcio la centran premislidan princon.

Kaj nun ni revenu al okazaĵoj en la praga premislida princlando. En la jaro 923 el Moravio tien venis la avino de Venceslao, la moravia princino Ludmila, por ke ŝi al la pastro Mstina helpu en vastigado de malnovslava kristanismo. La princo Venceslao por sia edukinto, la pastro Mstina, fondis helpan kirkon de la Sankta Vito - rotondon. En la jaro 925 mortis la avo de Venceslao, Bořivoj, kiu en la jaro 902 fariĝis ankaŭ la centra princo moravia. Sur la liberigitan moravian tronon venis lia plej aĝa filo Ratislav Lutic. Sed li estis senfortigata pro bataloj kun hungaroj okupantaj parton de Moravio. Tiel okazis, ke en tiu tempo el ĉiuj moraviaj princoj la plej gravan militan potencon havis la praga princo Venceslao, origine princo apanaĝa.

En tiu tempo la ĉefepiskopo Gorazd sendis al la papo en Romon la princinon Ludmila, por ke ŝi elpetu konsenton kun anticipa nomumo de la pastro Helena kiel lia posteulo kaj por ke ŝi plendu kontraŭ slavnikidaj princoj en Kouřim, kiuj pere de la reĝo Henriko Birdisto malobeis la jurpovon de la papo per ŝanĝo de teritoria kompetenteco de episkopejo. La papo Johano la Deka plenumis ŝian peton kaj revenigis la duklandon de Svamyslav kaj Adilburka en Kouřim sub la administradon de la ĉefepiskopo Gorazd. Kiam en la jaro 926 la princino Ludmila kun la ĉefepiskopo Gorazd venis en la teritorion de la slavnikida duko de Kouřim, ŝi estis kaptita kaj strangolita fare de la saksa eskorto de Adilburka. En falsigita kroniko estis de Radla markita Drahomíra kiel iniciatinto de ŝia morto. La fakta motivo por la murdo de sankta Ludmila estis la konflikto pri jurpovo inter la latina kaj malnovslava diocezoj. La ĉefepiskopo Gorazd estis batita, liaj pastroj estis mortigitaj onidire kiel paganoj. La korpo de la princino Ludmila estis unue sekrete entombigita en Kouřim, sed poste ĝi estis transportita al la moravia monaĥejo en Kopce, en la tombon apud la edzo Bořivoj. En la sama jaro la papo Johano la X-a, post aŭskulto de atestantoj, permesis honori la princinon Ludmila kiel sanktulinon.

Tio estis kaŭzo, kial fine de la jaro 926 la duko Svamyslav el Kouřim, instigita de Adilburka, leviĝis kontraŭ la princo Venceslao, en la sekvanta jaro 927 la konflikto evoluis al milito. La princo Venceslao helpita de sia onklo, moravia princo, la slavnikidon frakase venkis. Antaŭ plena likvido de Slavnikidoj Svamyslav saviĝis nur danke al la batala interveno de la reĝo Henriko Birdisto, la patro de Adilburka. La princo Venceslao en la batalo kontraŭ la saksa soldataro estis tre sukcesa (ne estis malfortulo) kaj fortigis sian pozicion de la centra bohemia princo. Post finiĝo de la bataloj Venceslao revenis al la ideo instali en Prago malnovslavan episkopejon, ĉar la moravia centro de malnovslava liturgio estis minacata de paganaj hungaroj. Moraviaj princoj perdis batalpovon kaj ĉesis kontroli parton de Moravio. La situacio evoluis tiel, ke origine nur apanaĝa bohemia princo Venceslao el la moraviaj kaj bohemiaj princoj estis ununura, kiu disponis pri forta militpotenco. En tiu tempo je li estis transigita la dinastia grandmoravia regnestreco de lia avo Bořivoj. Tio estis de frankaj pastroj prisilentita, por ke estu evidentigita nur la suborditeco al aŭtoritato de germanaj reĝoj. (Ĉiuj dokumentoj pri tio estis en Moravio detruitaj dum subpremado de ribelo en la tempo de Boleslav la Dua.)

Per transpreno de la dinastia vichereda principo de grandmoraviaj regnestroj fare de la princo Venceslao, la minacata sidejo de Grandmoravia regno estis fakte transigita el Veligrad (Staré Město apud Uherské Hradiště) al la sekura Prago.

Por ke li tiun ĉi ŝanĝon de la ŝtata centro realigu ankaŭ en la sfero de spirita administrado, la princo Venceslao decidiĝis estigi en Prago episkopejon de slava rito, fakte per transigo de la episkopejo el Moravio. Tial la rotondon de la Sankta Vito li rekonstruigis al kirko episkopa. La 22-an de septembro 935 ĝi estis preta kaj konsekrita. Li preparis mesaĝon por Romo kun postulo pri establo de nova episkopejo kun malnovslava liturgio.

La princino Adilburka kaj ŝiaj saksaj kaj bavaraj spiritaj konsilantoj do devis agi rapide. Ŝi atendis naskiĝon de infano. Al la baptofesto ŝi invitis sian duonfraton Otton la Unuan, kiu reale jam regis kiel saksa reĝo anstataŭ sia patro Henriko la Unua, trafita de apopleksio. Al la baptofesto estis invitita ankaŭ dudektrijara ambicia Boleslav. Post prijuĝo de la situacio ili decidas malebligi la establon de malnovslava episkopejo en Prago perforte, seniĝi de la princo Venceslao kaj de liaj moraviaj aliancanoj pere de ĉiuj rimedoj.

En la palaca renverso Otto la Unua ruze promesis al Boleslav, la pli juna frato de Venceslao, agnoskon en la posteno de la centra bohemia princo. La perfidulo Hněvsa laŭ la instrukcio de Boleslav kaŝis ĉe si en Stará Boleslav membrojn de la eskorto de Adilburka, kies tasko estis Venceslaon murdi. Por kunlaboro akirita Boleslav perfide invitis sian regantan fraton, la princon Venceslaon, al kermeso en la tago de sanktaj Kosmo kaj Damiano. Matene, voje al preĝejo, Venceslao estis atakita de saksaj murdistoj Tiro, Tuĵo kaj de ilia helpanto Hněvsa. Instrukciita latina pastro kontraŭtenis la pordon de la preĝejo elinterne, por ke sin defendanta Venceslao ne povu fuĝi en azilon de la sankta rifuĝejo. Tuj sekve, laŭ ordono de Boleslav, estis murditaj ankaŭ la pastro Mstina kaj multaj ceteraj pastroj de slava rito, ankaŭ membroj de la persona akompanantaro de Venceslao inkluzive liajn kurierojn al Moravio.

Boleslav sendube transprenis regadon "per forta mano", sed tuj aperis, komence mallaŭta, tamen ĝenerala embaraso. La princo estis de ĉiuj ŝatata pro sia klereco, milda konduto kaj bonkoreco. Li pozitive elradiis ĥarismon kaj prezentis gravan interligon direkte al moraviaj aliancanoj, bezonataj kiel ekvilibriga elemento kontraŭ la influo de saksoj. Tuj estis rimarkite, ke lia korpo ne venas al proceso de rapida degenero, same kiel la korpo de lia avino Ludmila. Tiu ĉi fenomeno estas konstatebla ĝis hodiaŭ ĉe homoj forte spiritaj. Tiu fenomeno estas prave konsiderata kiel signo de sankteco "desupre".

Por Adilburka kaj Slavnikidoj per tio komenciĝis formado de danĝera situacio. La vera kaŭzo de la murdo de princo Venceslao povus publike evidentiĝi kaj damaĝi la renomon de saksaj latinaj pastroj kaj ankaŭ de la familio de Slavnikidoj. Reĝomurdo estas reĝomurdo! Estis necese agi. Helpe de konsilantoj kaj pastraj aliancanoj estis la kolero de popolo turnita al alia direkto. Sed unue devis esti likvidita la atestanto Hněvsa. Poste Slavnikidoj samvoĉe kun ĉiuj latinaj pastroj komencis laŭte laŭdi la mortan princon Venceslaon kaj tuj oni komencis lin adori kiel sanktulon. (Unuafoje ili konsentis kun la episkopo Helena.) Pri lia morto ili trompeme kulpigis lian patrinon Drahomíra kaj ŝiajn "paganajn" parencojn. Ŝi ne povis defendi sin, ĉar pro timo pri sia vivo ŝi fuĝis en Moravion. La popolopinio estis per laŭcelaj deklaroj direktata tiel, ke motivoj por la murdo senkompromise falu al tiu, kiu el la murdo profitis, t.e. Boleslav. Sed tiu forte, ankaŭ pro timo kaj malbona konscienco, regis per soldata potenco. Ĉar pastroj de latina rito lin bezonis por likvidi malnovslavan liturgion kaj moravian influon, ili publike pardonis lin pro lia pentofarado. Kiel pentopunon oni ordonis al li publike eldiri sian penton, semajnan faston kaj preĝadon. Poste li estis proklamita kiel purigita valida regnestro. Sed en nevidebla dimensio tio kompreneble ne validas.

Dinastian vicheredon kaj sekve Dian benon ne eblas akiri per partopreno ĉe murdo de sanktoleito. Panika timo pro la murdo de regnestro, kiu estis agnoskita de Dio kaj de ĉiuj civilizoj, estas plej bone dokumentita en la Biblio montranta rilaton de la reĝo Saŭlo kaj Davido. Funkciantecon de damno estas eble konfirmi ĉe la sorto de Slavnikidoj, je ties ekstermo.

Per murdo de la lasta dinastie prava princo Venceslao estis rompita, de Dio benita, sinsekvo de Sámo-idoj - Premislidoj. Tion sciis Karolo la Kvara, tial li proklamis princon Venceslaon daŭra regnestro de la landoj sub la Ĉeĥa Krono kaj ĉiujn ceterajn posteulojn nur regantoj substituaj. Origino de tiu ĉi decido de Karolo estis sekretigata. Premislidoj kaj Mojmiridoj deduktis sian originon de Sámo, Sámo de merovidaj reĝoj kaj tiuj de Davido. Prisilento kaj svagigo de tiu ĉi linio estis impulso por falsigo kaj fabelstila prezento de la plej malnova historio de ĉeĥoj, kiun manipulis grupo de komisiitoj de saksa episkopo fronte kun Radla Kristián. Kiam Moravio, malfortigita pro hungaraj invadoj, influe de tieaj pastroj de malnovslava rito, rifuzis agnoski fratmurdiston Boleslav kiel validan regnestron, helpita de princoj el Kouřim kaj de saksoj, Boleslav la Unua atakis Moravion, ruinigis ĝin kaj mortigis moraviajn princojn. Kiam en la tempo de lia filo Boleslav la Dua Moravio denove leviĝis, ĝi estis denove ruinigita kaj de Radla, laŭ saksa maniero, estis detruitaj tomboj de Metodo, Gorazd kaj de Ludmila kaj ĉiuj spiritaj centroj de malnovslava liturgio. Parto de monaĥoj saviĝis en arbaroj kiel ermitoj.

La komenco de regado de "Boleslavoj" en la historio de ĉeĥaj landoj estas ŝanĝo principa. La esenco de tiu ĉi ŝanĝo havas karakteron spiritan kaj konsistas en maniero de regado. (Sindeteneme tio estas prisilentata kaj de katolika eklezio kaj de materialistoj.) Ĝis la princo Venceslao la ĉefprincipo de princa regopotenco rilatis al la pozicio decida, do juĝa, kiu estis konceptata kiel plenumado de justeco laŭ la komisio de Dio. Tiel ĝi estis konceptata ĉe izraelaj reĝoj (Davido, Salomono), ĉe merovidaj reĝoj kaj Sámo-idoj. (Sámo en pozicio de saĝa juĝisto kaj administranto.) Per murdo de la lasta membro de merovida dinastio, Dagoberto la Dua (ankaŭ kun anticipa silenta konsento de ekleziaj ranguloj), uzurpis la regopovon Karolidoj, dungataj administrantoj - militistoj. Ili ŝanĝis manieron de regado de romia imperiestro. El saĝa juĝisto fariĝis batisto, kiu ne plu interesiĝis pri supera justeco, estis fidanta sole militan forton. Tiel aperis "metodo" de disvastigado de kristanismo laŭ la metodo de Karolo la Granda: Aŭ bapti, aŭ dehaki kapon.

En Eŭropo venkis la spirito de antikva Romio, spirito de potenco-kulto, kiam regantoj opinias, ke rajton havas tiu, kiu havas pli da glavoj. Tiel ekipita batisto havis rajton enmiksiĝi eĉ en aferojn de eklezio; rememoru la batalojn pri investituro. Ni povas esti fieraj, ke la landoj de Ĉeĥa Krono, precipe de ambaŭ Boleslavoj perfortita Moravio, estis la lastaj landoj en Eŭropo, kiuj transiris al tiu ĉi koncepto de povo-plenumado. La spirita kerno de la ĉeĥa nacio (en Bohemio kaj Moravio) tiun principan ŝanĝon plene ne akceptis ĝis nun. Pri tio atestas ĉeĥa rilato al ŝtatestroj. Ĝis nun ĉeĥoj interne ne akceptis kiel realan kapon de ŝtato nespiritan aŭtoritaton. En la landoj de Ĉeĥa Krono tian spiritan regreson, sekvante regreson eŭropan, okazigis Boleslav la Unua. Li demonstris ĝin en kunsido de ĉeĥa nobelaro. Kiam certa nobelo parole oponis, antaŭ ĉiuj Boleslav dehakis lian kapon, levis ĝin kaj diris: "Ekde nun ne paroli, sed obei oni devos!"

La nocio de justeco malaperis, restis nur forto kiel onidira indikilo de justeco. Reganto ne kiel liga peranto al Dia justeco, sed kiel plenumanto de propra volo surbaze de forto. Tial Boleslav plaĉas al ateistoj maskovestitaj kiel sciencaj historiistoj.

De post la tempo, kiam okazis la uzurpo de potenco fare de la nelegitima reganto, en la ĉeĥaj landoj okazas lukto inter du kaŝitaj linioj:
- la linio de tradicio sankta-venceslaa, apogita je kredo pri transcenda justeco, do je vera fido pri Dio.

Por ties adeptoj estas la krono de ĉeĥaj reĝoj la krono sankta-venceslaa,
- la linio de tradicio boleslava, kiu identigas justecon kun potenco kaj ekstera forto. Por ties adeptoj estas la krono de ĉeĥaj reĝoj la krono murdista-boleslava.

Ne hazarde en la lastaj jaroj t.n. sciencaj historiistoj komencis deklari, ke fondinto de la ŝtato estas Boleslav la Unua. De post la rezigno de prezidento Masaryk tiu ĉi klano de forto-adorantoj, ateistoj, materialistoj ekprenis absolutan potencon. Sed ilia venkobruo estas nur portempa. Ĉiu leganto nun estas antaŭ propra sortodecido: ĉu vi estas laŭ via pensmaniero membro de la linio sankta-venceslaa aŭ de la linio murdista -boleslava? Laŭ tio vi transprenos la heredon.

Kun permeso de la aŭtoro esperantigis Jan Werner; oktobro 2005.

Temas pri ĉapitro el la libro "Falzifikace a falzifikátoři českých dějin"; eldonis Agape, Hluboká 5, 639 00 Brno.

1 Rim. de la tradukinto: Sekreton de la anagramoj malkaŝis kaj priskribis František Borák en Časopis Matice moravské.

Rimarko de la redakcio:

En numeroj 1, 2, 4/1997 kaj 1, 2, 4/1998 de nia gazeto Dio Benu aperis priskribo de la vivoj kaj martiraj mortoj de sankta Venceslao kaj de lia avino sankta Ludmila verkita de Kristián kun enkonduka studaĵo de Josef Pekař, tradukita por legantoj de nia gazeto de D-ro Václav Rajlich. En tiu ĉi numero de Dio Benu ni publikigas similteman historian artikolon de nia samtempulo Josef Staněk. La redakcio kompreneble ne povas kaj eĉ ne kompetentas prijuĝi, kiu el la du verkoj estas pli proksima al la vero. Tio estas la tasko de la historia esplorado de neŭtrale orientitaj historiistoj. Al la legantoj, kiuj deziras ankaŭ konatiĝi kun la menciita historia priskribo de Kristián kun enkonduka studaĵo de Josef Pekař, kiuj ĝin ne plu povas relegi el la menciitaj numeroj de Dio Benu, ni volonte sendos la kompletan 44-paĝan broŝureton.

 al la indekso


  MAJA RENKONTIĜO EN PŘIBYSLAV

Přibyslav estas malgranda urbeto kun kvar mil enloĝantoj, situanta en Bohemia-Moravia Montetaro inter urboj Žďár nad Sázavou kaj Havlíčkův Brod. En la urbeto dominantas gotika turo el la jaro 1497, baroka preĝejo de sankta Johano Baptisto, kastelo kun fajroestingista muzeo. Por la esperantistoj ĝi estas memorinda loko, ĉar en Přibyslav naskiĝis sacerdotoj - esperantistoj - fratoj Jan kaj Karel Filip, aŭtoroj de vortaroj ĉeĥa-Esperanta kaj Esperanta-ĉeĥa, kiuj dum kelkaj jardekoj estis tre utilaj helpiloj por la ĉeĥa esperantistaro. Precipe Jan estis dum sia vivo tre aktiva esperantisto kaj verkisto. Ankoraŭ nur tri jarojn antaŭ sia morto li volonte plenumis nian peton kaj tradukis dek du ritmajn religiajn kantojn por ilia kantado precipe en Katolika E-Tendaro en Herbortice en sepdekaj jaroj de la pasinta jc. Li do meritas, ke ni kolektiĝu en lia naskiĝurbeto Přibyslav, kie li ankaŭ estas entombigita, nunjare, en la 95-a datreveno de lia naskiĝo, en la 70-a datreveno de lia sacerdotiĝo kaj en la 35-a datreveno de lia morto.

La renkontiĝo okazos sabate la 13-an kaj dimanĉe la 14-an de majo 2006 en Přibyslav.  Interesan programon oni preparas kunlabore kun frato Jozefo, loĝanto en Přibyslav. En la urbeto al la aliĝintoj oni prizorgos tranokton aŭ en hotelo Garni aŭ en pensiono U Kubínů.

Junaj partoprenontoj povos tranokti en loĝejo de frato Jozefo kondiĉe, ke oni kunportos propran dormosakon.

Karaj gefratoj, bv. afable plenigi la almetitan aliĝilon kaj ĝin sendi ĝis fino de aprilo al konata sekcia adreso. Korege vin al partopreno invitas Komitato de Katolika Sekcio de ĈEA.

 

al la indekso


 VELEHRAD VIN INVITAS

Velehrad - la kongresloko de la 59-a Kongreso de IKUE estis jam dufoje vizitita de la kongresanoj de du okazintaj IKUE-kongresoj en nia lando. Pilgrime ĝin vizitis la kongresanoj kadre de la 18-a IKUE-Kongreso okazinta en la jaro 1936 en Brno, kaj duan fojon ĝin pilgrime vizitis la kongresanoj kadre de la 48-a IKUE-Kongreso, okazinta en la jaro 1995 en Olomouc. En la fama baziliko de Ĉielenpreno de la Virgulino Maria kaj sanktaj Cirilo kaj Metodio estis dum ambaŭ pilgrimoj por la kongresanoj celebritaj la Sanktaj Mesoj.

Foliumante en Informilo de Ligo de Katolikaj Esperantistoj en Ĉeĥoslovakujo el la kongresjaro 1936, oni povas envii al tiamaj kongresaj organizantoj pro favoraj sintenoj de la ekleziaj altranguloj rilate al Esperanto. Ne nur frunte de la ligo tiam staris episkopo - esperantisto D-ro Antonín Eltschkner, helpepiskopo de Praha, sed ankaŭ pluraj episkopoj kaj aliaj ekleziaj altranguloj estis favorantoj de la esperantismo. Nur imagu, la protektantoj de la 18-a Kongreso de IKUE 1936 en Brno estis ĉefepiskopo de Olomouc D-ro Leopold Prečan, episkopo de Brno D-ro Josef Kupka kaj urbestraro de Brno. Honora prezidanto de la kongreso estis episkopo D-ro Antonín Eltschkner. Honora kongresa komitato konsistis el: Episkopo D-ro Šimon Bárta el České Budějovice, episkopo D-ro M. Pícha el Hradec Králové, episkopo Marian Blaha el Banská Bystrica, episkopo Jozef Čarsky el Košice, abato Petr Hlobil el Rajhrad, abato František Bařina el Velehrad, s-ro Josef Šamalík, urbestro kaj parlamentano, s-ro František Drobný, profesoro kaj landestrarano. Ĉu ne envii? Sed tio apartenas jam al historia favora periodo de nia movado. Ni nun revenu en la nuntempan realan situacion.

La alta protektanto de nia 59-a Kongreso fariĝis la ĉefepiskopo de Olomouc Mons. Jan Graubner, rekta posteulo de sankta Metodio sur Moravia Episkopa Seĝo. Li estos ĉefcelebranto de Esperantlingva inaŭgura Sankta Meso. Kaj tio estas certe ankaŭ tre ĝojiga.

Nun ni disponigos al vi artikolon el la menciita Informilo de Ligo de la Katolikaj Esperantistoj en Ĉeĥoslovakujo, kiel ĝi tiam prezentis Velehrad al la kongresontoj. Kompreneble, kelkaj tiutempe aktualaj aferoj en ĝi priskribitaj nuntempe ne plu estas aktualaj, sed tio certe ne gravas. La sankteca Velehrad ludis dum jarcentoj gravan spiritan rolon ĉe la slavaj nacioj. Eĉ kvardekjara komunista persekutado de la Eklezio ne kapablis neniigi la kredon, kiun de tie en la koron de la popolo ensemis la apostoloj de la slavoj – la sanktaj Cirilo kaj Metodio.

al la indekso


 HISTORIAJ NOTOJ PRI VELEHRAD

Transprenita el 3-a kongresa n-ro de Informilo el julio 1936

Nomo Velehrad signifas en Esperanto: Ĉefkastelo, grandega kastelo, kiu estis en pratempoj sidloko de reĝoj de granda regno Grand-Moravia. Al ĝi alvenis en la jaro 863 sanktaj fratoj Cirilo kaj Metodio, estinte alvokitaj de tiama regnestro Rostislav, kiu fariĝinte kristano, donis bonan ekzemplon al sia popolo, kiu tre volonte akceptis kristanecon kaj tiamaniere enviciĝis nia nacio en latinan kulturon. Sanktaj Fratoj pere de siaj laboroj fariĝis vere Patroj de nia popolo, ili donis fundamenton al kristaniĝo de ĉiuj slavaj gentoj, kiuj estis praloĝantoj de tuta meza, orienta kaj parte norda eĉ suda Eŭropo. La Granda Moravia Regno estis post morto de regnestro Svatopluk detruita, sed la verko de unua moravia ĉefepiskopo, Metodio kaj lia tre klera frato Cirilo vivis senĉese kaj nunjare ni esprimas al ili koregan dankegon por iliaj meritoj. Signifon de Velehrad des pli bone vi ekkonos, memorante, ke tie jam de post kelkaj jaroj okazas kongresoj uniismaj, kiujn ĉeestas ekleziaj aŭtoritatoj kiel de katolika eklezio, tiel reprezentantoj de skismaj orientaj eklezioj. El la papa letero al moravia ĉefepiskopo D-ro Leopold Prečan, kiu estas rektvice sekvinta posteulo de s-ta Metodio, ni vidas, kiel la Sankta Seĝo taksas ĝian signifon, kaj ni vere ne troigas dirante, ke en Velehrad oni konstruas eklezian historion.

En Velehrad estas nuntempe du preĝejoj, la unua ne granda sed malnova, nomata Cyrilka, nune servas por Diservoj laŭ orienta rito. Dua grandega preĝejo - Baziliko estas 81 metrojn longa kaj povas enigi pli ol dek mil pilgrimantojn. Historio de tiu ĉi baziliko estas vere interesa. Ĝi estis fondita antaŭ 700 jaroj, konsekrita la 27.11.1228. Post du jarcentoj ĝi estis ruinigita, kaj post 166 jaroj kaj monaĥejo kaj preĝejo denove konstruitaj en la jaro 1681; kaj denove en la jaro 1719 ĝi estis grave difektita de fajrego kaj poste denove rekonstruita en baroka stilo. Tia aspekto restis al ĝi ĝis nun. Nuna Sankta Patro Pio la XI-a altigis la preĝejon je baziliko, tial ĝi havas super portalo la papan blazonon.

Eno de la preĝejo estas plenigita de historie valoraj verkoj. Artistoj de mezepoko lasis en ĝi siajn majstrajn verkojn. Pagani, Ekstein, jezuito Ignac Raab, Steinhäuser, A. V. Barvitius, Giovani Ciani, Sequens kaj multaj aliaj estas inde reprezentitaj. En la jaro 1885, kiam oni festis miljaran datrevenon de morto de la sankta Cirilo, de multaj pilgrimoj el slavaj landoj, nome el Rusujo, Polujo, de amerikaj ĉeĥoj kaj slovakoj ricevis la preĝejo grandvalorajn donacojn.

Ĉirkaŭ la preĝejo troviĝas barokaj konstruaĵoj, en kiuj nune troviĝas Papa Misia Instituto, edukanta misiistojn por orientaj landoj (rim. de red.: Nune tie estas Eklezia Gimnazio de Stojan). Muzeo kaj spiritek-zerca domo Stojanov estis nomitaj laŭ konata moravia ĉefepiskopo Stojan (rim. de red.: Kongresejo de la 59-a IKUE-Kongreso). En historia salono - Slava halo (rim.: Nune rekonstruata), okazas jam supre menciitaj uniismaj kongresoj. Belega ĉirkaŭaĵo logas por entrepreni belajn ekskursojn, ekz. al kastelo Buchlovice kaj burgo Buchlov.

Do, karaj samideanoj, certe sufiĉaj motivoj, kiuj vin konvinkos, ke estos por vi utile unufoje en la vivo viziti sidlokon de la sanktaj fratoj apostoloj Cirilo kaj Metodio.  

Jen la alvoko por vi, karaj legantoj, ne plu prokrastu vian aliĝon kaj aliřu tuj al la 59-a Kongreso de IKUE 2006, okazonta en Velehrad! Kore vin invitas LKK.

al la indekso


  VELEHRAD 1985

Dudek jaroj de post unua publika rezisto de la kredantoj kontraŭ eklezia politiko de totalisma reĝimo.

Pontifikado de Johano Paŭlo la Dua finigis politikon de malgrandaj renkontpaŝetoj rilate al “socialismaj landoj”. La Papo el orienta bloko ne kaŝis la strebon helpi al la eklezio kaj kredantoj en la orienteŭropaj landoj. En ĉeĥoslovaka-vatikanaj traktadoj aperas klopodo solvi la demandojn de la religiaj liberecoj, okupo de Episkopaj Seĝoj kaj ĉeso de politika aktivado de pastroj en asocio “Pacem in terris”. La registaro reagis per plifortigo de reprezalioj. Jaro 1985 estis la jaro de 1100-a datreveno de morto de sankta Metodio. La Papo esprimis sopiron partopreni la solenaĵon en Velehrad. La papan viziton oni proklamis kiel nedezirindan kaj la partopreno estis ebligita nur al la papa legato kardinalo Agostino Casaroli. Centra Komitato de Komunista Partio akceptis aron da administraj decidoj, planon por ideologia misuzo de la solenaĵo. La julian pilgrimon antaŭis sacerdota pilgrimo je Pasko de 1985, kiun partoprenis ĉirkaŭ mil sacerdotoj kaj granda nombro de laikoj. Sekvis kompreneble reprezalioj.La ŝta potenco komencis sin prepari por la julia pilgrimo. Ĝi ordonis direktivojn, kiel malhelpi aktivadojn de nelojalaj ekleziuloj inkluzive de kardinalo František Tomášek. La dato de la pilgrimo estis zorgeme sekretigita, menciis ĝin eĉ ne Katolika Gazeto. La pilgrimo tamen okazis kaj la rektaj ĝiaj partoprenintoj priskribas la etoson jene:


Inĝ. Vít Pelikán, Olomouc:

“Ene de la eklezio aktivis t.n. subtera eklezio, en kies aktivadojn engaĝiĝis ĉiam pli multe precipe junaj homoj, kiuj kuraĝis publike manifesti sian religian konvinkon. Ĝuste la pilgrimo en Velehrad en la jaro 1985 estis manifestacio de sentimeco kaj vereco de la kredantoj. Tiutempe neniu alvokis la pilgrimantojn al la ĉeesto, neniu organizis pilgrimkaravanojn, estis ĝi spontana reago de la kredantoj. Kiam ni en Olomouc priparolis, kiel ni iros al Velehrad, tute ni ne imagis, ke la pilgrimon ĉeestos tiom multnombra pilgrimantaro. Mi ekiris kun Petr Fráňa vendrede antaŭvespere perpiede el Olomouc. Velehrad ni atingis sabate posttagmeze kaj estis por ni vera ŝoko, kiam ni ekvidis tie jam tiom da homoj. Dekmiloj da slovakoj tie ankaŭ estis. Post vespera Sankta Meso ni volis kune kun ceteraj resti dumnokte en baziliko, sed policanoj nin elpuŝis sur antaŭbazilikan korton. Tie ni preĝis kaj kantis dum gitara akompano de Olda Kučera ĝis la mateno. La policanoj strebis silentigi kaj nin dispeligi el bazilika placo, sed post sensukcesaj provoj ili retiriĝis. Dimanĉe antaŭtagmeze estis la ĉefa Sankta Meso, dum kiu tiama komunista ministro de kulturo Klusák klopodis alparoli la kredantojn, sed li estis silentigita kaj elfajfita. La pilgrimo al Velehrad estis pruvo de tio, ke la kredantoj ne timas publike esprimi sian konvinkon kaj ke tiuj diversaj religiaj aktivadoj de la kredantoj ne estas afero de freneziĝintaj unuopuloj, kiel la ŝtato strebis pere de amaskomunikiloj kaj pere de iuj “pacaj pastroj” pri tio konvinki la publikon. Por ni, kiuj la pilgrimon partoprenis, estis tio grandega fortigo de la kredo, sed ankaŭ la ekkono, ke ekzistas multaj homoj, kiuj ne lasas sin timigi kaj estas preparitaj doni eĉ sian kapon sur la hakŝtipon.”


Inĝ. Tomáš Kvapil, Olomouc:

“La pilgrimon en Velehrad en la jaro 1985 mi tre forte travivis. Kun la edzino kaj kelkaj amikoj ni iris perpiede el Zdounky trans montetaro Chřiby kaj Velehrad ni atingis sabate antaŭvespere. La tranokton ni havis interkonsentitan ĉe nia amiko Otmar Oliva en tendoj sur lia ĝardeno. Ankoraŭ sabate vespere ni partoprenis la Sanktan Meson en baziliko kaj poste kantadon kaj preĝadon. Miaopinie tie estis radikoj de sekvaj protestoj kontraŭ reĝimo, ĉar la ŝtataj instancoj decidis kontraŭ ĉiuj kutimoj forpeli ĉiujn el baziliko. Precipe la pli aĝaj homoj, kiuj jam multnombre tie ĉeestis kaj konstante alvenadis pluaj, estis alkutimitaj tie tranokti. Ĉe forigado de la kredantoj el la baziliko estis en kelkaj kazoj uzita ankaŭ perforto kaj tiukaŭze fortiĝis kuraĝo de la ĉeestantoj. Antaŭ la baziliko oni poste kantis kaj vivuis la Santan Patron kun alvoko, ke li alveturu. Ni foriris dormi malfrunokte.

Dimanĉe matene la protesta humoro sin transportadis sur novajn alvenantojn kaj ĉion plipotencigis la granda oficiala sloganrubando sur la paroĥejo kaj plue nekapablo de la  oficialaj ŝtataj reprezentantoj percepti humoron de la pilgrimantoj, kiujn ili denove kaj denove ofendadis per nomigo de la pilgrimo paca kolektiĝo, ignorante ĉe niaj patronoj titolon sankta kaj simile. Kiam poste ekparolis ĉeĥa ministro de kulturo Klusák, aŭdiĝis granda fajfado kaj skandado: “Religian liberecon!”. Li estis tiel konfuzita, ke li nur diris: “Ĉio estos” (rim. de red.: La ĉeestanta kardinalo Casaroli nur ridetis kaj kapjesis). Tute mala estis reago, kiam parolis kardinalo Tomášek. Li rikoltis fulman aplaŭdon kaj esprimon de la kredantoj pri ilia subteno de li, ke li ne estas generalo sen soldataro, kiel tion strebis diskonigadi la ŝtata polico. Liaj vortoj estis vortoj de vera paŝtisto. Ankoraŭ hodiaŭ mi memoras, kiel forte efikis sur min lia parolo pri kristana optimismo, pri tio, ke ni havas motivon por ĝojo kaj ke ni ne devas timi. La sekva Sankta Meso estis poste kulmino de la tuta pilgrimo.

Hejmen ni revenis pertrajne, ĝis Olomouc tio ne estas longa vojaĝo. Mi memoras, ke la reston de la tago kaj ankaŭ dumlunde mi estis tiel raŭkiĝinta, ke mi nur flustris. Estis tio postsekvo de forta uzo de miaj voĉkordoj subtene al kardinalo Tomášek, kiun mi tre estimas, precipe pro tio, ke li en sia alta aĝo sin liberigis de la timo, ĉirkaŭigis sin per bonaj konsilantoj kaj fariĝis proparolanto kaj fortiganto de subpremataj kredantoj kaj eble eĉ de la tuta nacio. La pilgrimo en Velehrad en la jaro 1985 estis la unua amasa protesto kontraŭ totaleco, atesto de kreskanta kuraĝo de la kredantoj kaj ankaŭ antaŭsigno de falo de la komunista reĝimo.”

Transprenita el Krajánek - Raportilo de KDU-ČSL de Regiono Olomouc, majo 2005

Aldone al la du priskriboj de la memorinda pilgrimo en Velehrad 1985 mi povas diri, ke ĝi neforgeseble enskribiĝis ankaŭ en mian memoron. Tiam mi troviĝis nur eble 15 metrojn de la tribuno, sur kiu estis starigita ofertablo por la Sankta Meso omaĝe al sanktaj kunpatronoj de Eŭropo Cirilo kaj Metodio. Danke al aŭstria televido povis pri la “paca kolektiĝo” esti informita la mondo jam  la saman tagon, do dimanĉe vespere. La dua rakontanto de la travivaĵoj estas inĝ. Tomáš Kvapil, nuna deputito, kiu dum solena inaŭguro de la 48-a IKUE-Kongreso okazonta en la jaro 1995 en Olomouc esperantlingve salutis la kongreson nome de urbestro de Olomouc.

Miloslav Šváček

al la indekso


 LOKA KONGRESA KOMITATO INFORMAS

Karaj legantoj, ĝis redakta fermo de ĉi tiu numero de Dio Benu aliĝis al la 59-a Kongreso de IKUE 65 personoj el 10 landoj de du kontinentoj. Ĉu kontentiga nombro meze de februaro? Malfacile respondi. Verŝajne la vico da aliĝintoj estus iom pli longa, se teknikaj kaŭzoj ne malhelpus aperon de revuo Espero Katolika disponiganta la kongresajn informojn kaj la kongresan aliĝilon al membroj de IKUE kaj ĝiaj legantoj. Tamen ni esperas, ke tio ne deturnos vin de partopreno de la kongreso, kiu tutcerte estos almenaŭ same bela travivaĵo, kiel la IKUE-kongresoj, okazintaj en Olomouc kaj Kroměříž en nia lando. Ne prokrastu do vian aliĝon!

Gejunuloj, por vi ekzistas tre favoraj aliĝ- kaj kongres-kotizoj. Interesan programon por vi preparos Ĉeĥa E-Junularo. Do ek al la 59-a en Velehrad!

La kongresajn aliĝilojn kaj informojn trovu ĉe TTT-paĝoj: <http://mujweb.cz./Spolecnost/Svacek> kaj ĉe TTT-paĝoj de IKUE: <www.ikue.org>.

al la indekso


 KANTO AL SANKTAJ CIRILO KAJ METODIO

Teksto: Fr. Karmela SCM, 1995. Melodio: Fr. M. Jaroslava. Traduko: Josef Cink, 1996.

 

Al Ciril´ kaj Metodio, / apostoloj de Slavar´, / por la kredo kaj protekto / sonu nia dank-deklar´. / Kun Maria en ĉielo / petu por ni pri liber´, / pri patrujo, Eklezio, / intergenta pac´, toler´.

al la indekso


VELEHRAD
Kongresloko de la 59-a IKUE-Kongreso

Super la malproksimaj kaj proksimaj lumoj
kaj la ombroj de la historio
enskribita en la tempon kaj lokon
sur Moravia Tero fiere daŭras
Baziliko de Ĉielenprenita la Virgulino Maria
sub la vigla gardo de la Eŭropaj Patronoj
sanktaj Cirilo kaj Metodio.
Kiel bonvenigi vin post longa foresto,
Trezorejo de la Eklezia historio
kaj grandiozaj verkoj de la arto?
En la preĝo de la koro genuiĝi
en la barokaj ornamitaj benkoj
kaj poste kune ekkanti la himnon de IKUE:
,,Esperanta nin kolektu sento...”.
Per la rigardo de admiro kun la ĝojo ekpuŝi
la kordonacon de la Slava Papo –
la ,,Oran Rozon” –
Trezoron de la Velehrada Baziliko.
En la susuro de la tilioj per la mano
de Johano Paŭlo la Dua plantitaj
fiksaŭskulti lian homilion,
kiun ĝis nun ne malŝparegis la vento…

 Leszek H. Łęgowski, 2006. Tradukis Bogusław Sobol.

al la indekso


 BONDEZIROJ

Al niaj karaj, ĉiam bonhumoraj gefratoj, sacerdoto Josef Xaver Kobza, kunfondinto kaj kunorganizinto de la IKUE-Tendaro en Herbortice, al fratulino M. Hedvika Duřpeková, okaze de ilia 85-jariĝo Dian benon kaj protekton de Virgulino Maria al ili plenkore deziras la Ĉeĥa IKUE-Sekcio kaj ekstendaranoj de Herbortice kaj Sebranice.

al la indekso