Dio Benu numero 60-4/2005

al la arkivo de jarkolektoj 1991-2010

 


 ALPAROLO DE LA PREZIDANTO

Karaj gefratoj!

Post mallonga tempo ni transpaŝos denove la sojlon de la nova jaro. Certe multaj el ni ekĝemos, kiel rapide la tempo pasas, kiel rapide forpasis la nuna jaro. Jes, la tempo senhalte pasas. La jaroj, monatoj, tagoj, horoj, minutoj kaj eĉ ĉiu sekundo proksimigas nin al eterneco. Ĉu tiu konstato nin plenigu per malĝojo kaj angoro? Certe ne, male ni devas ĝoji, ke denove je unu jaro proksimiĝis por ni tio, “kion okulo ne vidis kaj orelo ne aŭdis, kaj kio en la koron de homo ne eniris, tion Dio preparis por tiuj, kiuj Lin amas” (1 Kor 2, 9). Jes, la kondiĉo por atingi tion estas ami Dion. Se ni estas veraj kristanoj, se ni starigas Jesuon Kriston sur la unuan lokon en nia vivo, “kiu apartigos nin de la amo de Kristo? “ (Rom 8, 35). Jes, ni devas bedaŭri, ke la nuna jaro proksimiĝas al sia fino, se ni ne eluzis la donacitan de Dio tempon por bonaj kaj al la savo prosperaj agadoj. Ankaŭ nia katolika E-movado proponis al ni bone eluzi la donacitan tempon. Okazis kelkaj aranĝoj, kiuj al ni tion ebligis, sed kiuj ĉiun partopreninton ankaŭ spirite pliriĉigis kaj plifortigis. Tre mi dankas al ĉiuj, kiuj dum la nuna jaro ne restis pasivaj rilate al nia katolika E-movado, kiuj ĝin aktive partoprenis aŭ finance kaj perpreĝe ĝin subtenis. Temas pri maja renkonto de nia IKUE-sekcio en Česká Třebová, pri renkontiĝo en Herbortice, neforgesebla loko de la naŭ niaj tendaroj, kuraĝe okazintaj dum komunisma fisistemo, la bela aŭgusta 14-a

Katolika E-Tendaro en Sebranice, la 17-a Ekumena E-Kongreso en hungara Piliscsaba. Kaj ne nur tio, sed ankaŭ partopreno en aliaj E-aranĝoj estas por kristanaj esperantistoj gravaj, ĉar idealoj de esperantistoj kongruas ankaŭ kun idealoj kristanaj, kiuj ilin ankoraŭ plifortigas. Tial la katolikaj esperantistoj partoprenis ankaŭ la 90-an UK-on en Vilno (Litovio), la 11-an Kongreson de ĈEA oktobre en Vyškov, dum kiu estis premiitaj per titolo “Honora membro de ĈEA” ses personoj, el kiuj kvar estas niaj aktivaj membroj (Chytil L., Novotná Z., Pelclová B., Šváček M.). Aliaj niaj membroj partoprenis diversajn E-renkontojn kaj aranĝojn. Sed nun ni jam direktu rigardon al venonta jaro 2006.

Kio atendas nin venontjare, ĉiuj el vi, karaj legantoj, jam scias. Julie okazos en la plej grava ĉeĥa pilgrimloko Velehrad la 59-a Kongreso de IKUE, kiun aranĝas la Ĉeĥa IKUE-Sekcio. Jes, la deziro de LKK estas la sama, kiel  ĉe  du  lastaj  IKUE-kongresoj, okazintaj en nia lando, ke ĝi estu la kongreso bela, dum kiu oni ĉerpos multan novan energion por la tutmonda katolika E-movado. Jam estas aliĝintaj pli ol kvardek personoj el naŭ landoj, kaj tio estas ĝojiga konstato, signalanta intereson pri ĝia partopreno. Kvankam limdato por la plej favora aliĝkotizo estis starigita je fino de marto, la LKK tre dankemos al ĉiuj, kiuj sin aligos pli frue, ne nur pro tio, ke valoro de eŭro iom post iome malkreskas, sed ankaŭ, ĉar tio plifaciligos laboron de LKK. Do ne prokrastu, karaj, vin aligi baldaŭ. La kongresaj informoj kaj aliĝiloj estas por via dispono ĉe TTT-paĝoj: http://mujweb.cz/Spolecnost/Svacek/ kaj ĉe www.ikue.org. Volonte ni ilin sendos al vi ankaŭ perletere (vidu adreson en kolofono) aŭ retpoŝte (m.svacek@seznam.cz). Pri aliaj venontjaraj aranĝoj ni informos vin pli poste.

Karegaj gefratoj, tre mi dankas al ĉiuj, kiuj iamaniere kunlaboris kadre de nia sekcio aŭ kun ĝi, finance aŭ spirite subtenis ĝin. Dankon al ĉiuj, kiuj kontribuadis al enhavo de nia gazeto, volonte ni akceptos vian pluan kunlaboron. Kaj fine mi deziras al vi, karaj, al ni ĉiuj gracoplenan Kristnaskon kaj Di-benitan jaron 2006.

Miloslav Šváček

al la indekso


 M E D I T A D O
surbaze de la Evangelio laŭ Sankta Mateo (8,5-11)

Ni preĝu al la Sankta Spirito, ke li descendu en niajn korprofundojn kaj plenigu nin per la Saĝeclumo kaj Gracofontanoj, por ke ni komprenu ĝuste la Dian Parolon kaj volu fervore plenumi Dian volon. La Plejsankta Virgulino Maria - nia Patrino kaj Reĝino - gvidu nin al sia Filo Jesuo.

El la Evangelio laŭ Sankta Mateo ni sciiĝas, ke venis al Jesuo centestro, dirante, ke lia servanto kuŝas paralizulo en la domo kaj suferas. Jesuo diris al la centestro, ke li venos al lia domo kaj sanigos la servanton. Kaj la centestro responde diris: “Sinjoro, mi ne estas inda, ke Vi venu sub mian tegmenton; sed nur parolu vorte kaj mia knabo saniĝos” (Mat 8,8). Tiam Jesuo diris al la sekvantoj: “Vere mi diras al vi, ke ĉe neniu en Izraelo mi trovis tiom da fido” (Mat 8,10).

Nuntempe ni travivas kvar semajnojn de Advento - la atendotempon de la alveno de Jesuo Kristo. Alidirite ni devas prepari niajn animojn al la digna soleno de Kristnasko-festo, por ke Jesuo regu en ni mem, en niaj domoj, familioj. Belega kaj riĉa tradicio, ligita kun Kristnaskofesto estu plenplena de vere kristanaj, katolikaj kutimoj, laŭ kiuj la domoj estas malfermitaj al Dio kaj al alia homo, precipe bezonanta koron.

Jesuo estas inter ni - en la mondo, plena de mensogoj, de falsaj ideoj, de malbono, de malamo. Li estas kaŝita  en  Eŭkaristimistero kaj invitas al Eŭkaristia Tablo, dezirante, ke la animoj akceptu Lin kun tiom da fido, kiom havis la supre menciita centestro.”Ho, kiel granda doloro min tuŝas pro tio, ke la animoj tiel malforte ligiĝas kun mi en la Sankta Komunio. Mi volas superŝuti ilin per la gracoj - la animoj ne volas ilin akcepti.” Tio estas vortoj de Jesuo al sankta Faustyna Kowalska, troviĝantaj en “Taglibreto” de la menciita sanktulino.

Jesuo en la revelacioj diris al la sankta Faustyna, ke nuntempe estas agado de la Dia Mizerikordo. Estas tempo por transformigo de la vivo, por konvertiĝo, por preĝado, por reveno al Dio. Nuntempe Jesuo frapas al ĉiu koro, alvenas plena de la Amo kaj Mizerikordo, atendas la revenon de la filo perdiĝinta.

Post la tempo de la Dia Mizerikordo, Jesuo alvenos - kiel Justa Juĝisto, en la gloro kaj potenco, juĝi la vivantojn kaj mortintojn. Jesuo admonas nin, ke niaj koroj ne estu ŝarĝitaj de pekoj - ni preĝu kaj gardu nin, por ke tiu tago ne venu al ni subite, ni devas esti ĉiam preparitaj je alveno de la Filo de homo.

Superfeliĉaj - la homoj,
kiujn plifirmigas Kristo -
satecdonas per la Pan´ Viva -
Li kiel Bona Paŝtisto...

Prilaboris Zofia Kamieniecka

al la indekso


 LA BLAZONO DE BENEDIKTO LA 16-A

La blazono de Benedikto la 16-a konsistas el unu ŝildo, surmetita sur du krucigitaj ŝlosiloj, havanta supre episkopan mitron kaj sube papan paliumon.

La ŝildo, el kalika tipo, estas ruĝa kun blazonmantelo el oro. En la centra ruĝa kampo estas granda ora konko, en la dekstra blazonmantela angulo (maldekstre por la rigardanto) estas kronita kapo de maŭro kaj en la maldekstra angulo estas urso surdorse ŝarĝita.

La konko havas tri signifojn:
1) Ĝi memorigas la legendon pri S-ta Aŭgusteno, kiu ĉe marbordo renkontas knabon, kiu per konko volas transverŝi la tutan akvon de la maro en kavon fositan en la sablo. Ĝi simbolas la senlimecon de Dio kompare kun la homa limeco.
2) Ĝi simbolas la pilgrimon kaj volas montri, ke la papo volas sekvi la spurojn de Johano Paŭlo la 2-a, pilgriminto ĉien en la mondo.
3) Tiu simbolo ĉeestis en la blazono de la monaĥejo de Schotten en Bavario, al kiu la nova papo sin sentas aparte ligita.

La aliaj du simboloj ĉeestis jam en lia episkopa blazono de diocezo Munkeno kaj Frisinga: la kapo de maŭro estas antikva simbolo de la diocezo de Frisinga (8-a jc.), la urso memorigas la legendon de sankta Corbiniano, la unua episkopo de Frisinga, kiu vojaĝante al Romo havis la ĉevalon disŝiritan de urso. Li sukcesis dresi la urson, ŝarĝigi ĝin per sia bagaĝo kaj devigi ĝin akompanadi lin ĝis Romo. La urso iĝas simbolo de la episkopo mem, kiu dresita de Dio, portas la ŝarĝon de la episkopa ofico.

La du krucigitaj ŝlosiloj ĉeestas en ĉiu papa blazono, kaj simbolas la povon donitan de Kristo al s-ta Petro kaj al liaj posteuloj. Unu estas el oro, la alia el arĝento, kaj ofte estas interpretataj kiel simboloj de la povoj spirita kaj tera. Benedikto la 16-a decidis anstataŭigi la tiaron per simpla arĝenta mitro kun tri horizontalaj oraj strioj, vertikale kunligitaj per alia centra strio. La tri horizontalaj memorigas la tri kronojn de la tiaro, kiuj simbolas la tri papajn potencojn: Ordonon, Jurisdikcion, Instruon; la vertikala indikas ilian unuigon en unu persono.

La paliumo estas simbolo tute nova en la papa blazono. Ĝi estas liturgia insigno specifa de la Ĉefpontifiko kaj estas signo de la tasko esti paŝtisto de la grego al li konfidita de Kristo.

Transprenita el Katolika Sento n-ro 3/2005, gazeto de UECI (Itala IKUE-Sekcio)

al la indekso


 PASTRO JERZY POPIEŁUSZKO

Ne timu tiujn, kiuj mortigas la korpon, la animon ili ne povas mortigi, sed prefere timu tiun, kiu povas pereigi kaj animon kaj korpon en la infero (Mat 10,28).

La 19-an de oktobro 2004 pasis la 20-a datreveno de bestimaniera murdo de la pola pastro Jerzy (Georgo) Popiełuszko, viktimo de komunista sistemo realigita fare de polaj ŝtataj sekurecpolicistoj (SB-anoj).

“Solidareco” - diris Pastro Jerzy (pron. Jerĵi) - “estis kaj estas la espero de milionoj gepoloj, la espero des pli forta, ke ĝi estas pli kunigita kun Dio per la preĝoj.”

En aŭgusto 1980, dum la mondkonata tutpollanda ondo de strikoj, kiam la striko de sendependa sindikatorganizo Solidareco (Solidarność) okazis ankaŭ en Ŝtaluzino Warszawa en Varsovio, la delegitoj de la uzina laboristaro klopodis trovi pastron, kiu povus celebri dimanĉe la 28-an de aŭgusto por ili la Sanktan Meson. Primaso de Pollando Mons. Stefano Kardinalo Wyszyński plenumis peton de la laboristoj kaj kiel ilian animzorganton li nomumis pastron Georgon Popiełuszko.

Tiamaniere al animzorgaj devoj de pastro Popiełuszko, plenigataj en paroĥo de sankta Stanislao Kostka en urba kvartalo Żoliborz en Varsovio, aldoniĝis la animzorgado pri varsoviaj laboristoj de la menciita fabriko kaj ankaŭ de aliaj fabrikoj. De tiu momento komenciĝis la periodo de la konstanta restado de pastro Jerzy kun laboristaro en Pollando.

Li havis ĉiam malpli da tempo por si mem. Dum la malkvieta periodo de postaŭgusta Solidareco, la tutan tempon li estis inter la laboristaro. Li estis en Gdańsk, kiam oni tie enmasonigis la memor-tabulon memore al pereintaj laboristoj dum la sangaj eventoj de decembro 1970. Li organizis sanktigon de la standardo de Solidareco en Ŝtaluzino Warszawa en Varsovio. Li apogadis per sia ĉeesto la strikantajn studentojn de Incendia Altlernejo kaj de Medicina Akademio. Li animzorgadis medicinan servon ĉiusemajne kiel kapelano, celebris Sanktan Meson en Domo de Merita Laboristo de Sanservo.

Tamen tiu fervoro de la pola laboristaro, la entuziasmo por libereco, ne daŭris longtempe. Kiam estis la 13-an de decembro 1981 dampita la entuziasmo de gepoloj, oni subpremis la penegon de laboristoj batalantaj por siaj rajtoj - por pli bona morgaŭo. P. Jerzy restis fidela al idealoj de Solidareco. Li estis fidela al tiuj idealoj, kiuj ordonis al li restadi, kvankam ĉio ĉirkaŭ li ŝajnis diri, ke tio estas jam la vera fino.

Post la 13-a de decembro 1981 la tutan sian energion li dediĉis al organizado de la helpo al miloj da malliberigitaj agantoj de sendependaj sindikatoj. Li ne pensis pri si mem, kvankam li preskaŭ mirakle evitis areston dum unuaj tagoj de la milita stato. Li estis unu el la plej aktivaj kunorganizantoj de Komitato de la Helpo de Primaso ĉe la preĝejo de Sankta Marteno ĉe strato Piwna en Varsovio.

Dum la juĝeja proceso de uzinlaboristoj li estis kun ili. Tie ili petis lin, ke li celebru la Sanktan Meson iliaintence. Tiamaniere al Sankta Meso, celebrita komence de oktobro 1980 fare de Pastro Teofil Bogucki por la Patrujo, aligis sin pastro Jerzy kun la intenco por tiuj, kiuj plej multe suferadis. Li transprenis la celebradon de tiu S. Meso por venontaj monatoj. Ekde januaro 1982 dum ĉiu lasta dimanĉo ĉiumonate li celebris la Sanktan Meson kaj predikis intence por la Patrujo laŭ la papa alvoko: “Malbonon per bono venku!” Partoprenadis en tiuj Sanktaj Mesoj por la Patrujo multaj miloj de fideluloj el Varsovio kaj el ĉiuj partoj de Pollando, kaj ofte ankaŭ gastoj el aliaj landoj.

Tiuj Sanktaj Mesoj fariĝis dum mallonga tempodaŭro ne nur okazoj por preĝoj, sed ankaŭ por manifestado de la fideleco al la Katolika Eklezio, lecionoj de estimo por la homo kaj de patriotismo.

Pastro Jerzy estis ĉiam plene okupita. Li organizadis milojn da aferoj, tiujn grandajn kaj la etajn. Li disvastigadis komunumon “Solidareco de Koroj” inter laboristoj, kamparanoj, ministoj, aktoroj, kuracistoj, studentoj, sciencistoj, medicinistoj ktp. Li ĉiam estis  preparita  volonte  elaŭskulti  problemojn  de  aliuloj  spite de ekzistantaj liaj paroĥaj devoj: mescelebroj, konfesprenoj, animzorgaj hejmaj vizitoj dum kristnaska periodo, vizitoj de malsanuloj, baptoj, geedzigoj, sepultoj kaj nur malfacile forŝirita tempo por mempreĝado.

Komence de aŭtuno 1983 li organizis multajn lecionojn por laboristoj, celantajn plivastigon de la socia konscienco, apud la aliaj jam jarojn ekzistantajn lecionojn kaj diskutrondojn por gestudentoj kaj junularo.

Li iĝis ne nur vaste konata, sed ankaŭ danĝera por la komunista reĝimo, por socia, t. n. socialisma, sistemo, por glaciĝintaj ŝtataj strukturoj kaj por la homoj malamantaj la Eklezion. Komence de la jaro 1982 li estiĝis persono de speciala interesiĝo de la sekreta ŝtata polico SB (Służba Bezpieczeństwa). Li estis gvategata kaj multfoje diversmaniere demandesplorata.

La potenco-havantoj multfoje provis haltigi liajn aktivadojn intervenante episkopejon, episkopon, oni skribadis akuzajn leterojn kun ofte fikciaj kulpigoj kontraŭ pastro Jerzy. Ekzistis multaj provoj de tia, tre primitiva, ĉikanado. Dufoje oni pentris lian aŭtomobilon per la blanka farbo. Dufoje estis ŝajnigitaj enrompigoj en lian loĝejon. La tutan tempon oni spionadis lin. Dumvojaĝe al Gdańsk la sekretaj ŝtatpolicistoj haltigis lin kaj dum ok horoj lin retenis en policejo apud Varsovio. Kaj tiel konstante.

Pastro Jerzy ĉiam ripetadis al geamikoj: “Mi ne vivos longe.” Li mortis la 19-an de oktobro 1984 brutale torturita, murdita kaj dronigita en la rivero Vistulo apud la urbo Włocławek.

Li estas kaj porĉiame restos la sankta Heroo de la Dia Volo kaj de la laborista paca lukto por la libera kaj homeca vivo.

Ni preĝu por la baldaŭa beatproklamo de la pastro Jerzy Popiełuszko - unu el multnombraj martiroj de la komunista diabla arbitreco.

Stanisław Śmigielski

Epilogo. La tombon en formo de kruco, sub kiu atendas resurekton la korpo de la pola heroo - martiro Jerzy Popiełuszko, ĉirkaŭas 59 ŝtongloboj, inter si kune ligitaj per ĉenpecoj. Tiamaniere ili formas grandan rozarion, kies komenco kaj fino estas ĝuste la krucforma tomba ŝtono. Ni ne forgesu, ke estis ĝuste la poloj kaj “ilia Papo”, kiuj ankaŭ al ni - ĉeĥoj, trahakis la vojon al libereco. Post dekjara mia malpermeso vojaĝi eksterlanden, mia unua vojaĝo en la jaro 1987 direktiĝis al du polaj herooj: al la tombo de pastro J. Popiełuszko en Varsovio kaj al Lech Wałęsa en Gdańsk (kaj kanoniko Henryk Jankowski). Mi dankas al Dio, ke mi povis tiam viziti en Pollando lokojn de kontraŭkomunisma rezistado kaj la ĉefulojn de sendependa sindikato Solidareco.

Miloslav Šváček

al la indekso


 DEKJARA DATREVENO DE LA MARTIRA MORTO DE PASTRO
JERZY POPIE
ŁUSZKO

Anna Mackiewicz, 1994

Dek jarojn vi, Pastro, silentas. Ĉu vere?
Ĉu vere memoro jam mortis,
kaj kuŝas sensente por ĉiam entere?
Ĉu morto eĉ amon forportis?

Pro kio milionoj pilgrimas al tombo?
Aŭskultas la krion de l´ ŝtonoj?
En muroj de l´ templo serĉante la ombron
kaj eĥon de via voĉsono?

Ho Fratoj, la morto ne baras animon,
kun ni la mortintoj amrestas.
Memoru pri l´ Papo preĝanta tomblime,
ja Jerzy ĉi tie ĉeestas!

Maria-monatoj - oktobro kaj majo,
vi, Jerzy, oktobre ja mortis.

Dufoje en majo la Papo la fajron
de la suferado elportis.
 

Do Papo kortuŝe dankegas Marian
pro Dia donac´ de l´ sufero.
Suferon amvenkis Maksimiliano,
Heroldo de l´ Nova Am´-Erao.

La Kruco brakumas la Trian Jarmilon,
Maria frakasos Serpenton,
alvenos la Regno de Kristo, Difilo.
Rigardu aŭroron de l´ venko!

Ho Fratoj, okulojn ni levu ĉielon,
kun ni estas Kristo ĝis fino,
la Mgnifikaton ekkantu Anĝeloj,
ni ankaŭ kun la Dipatrino!

al la indekso


 FINO DE LA MONDO (Lasta kanto)

Sac. Jan Filip

Animoj homaj kunvenu pie
ĉe l´ Sankta Kruco en vera am´,
ripozos ĉiuj jam harmonie,
senvivajn tuŝos de l´ vivo flam´.

Kiam ekbrilos je lasta fojo
signo de l´ Kruco en la ĉiel´,
estu feliĉa tiam la vojo
al viv´ sen fin´ en regno de hel´!

al la indekso


 NOKTO DE DIA NASKIĜO

En la krepusko de la nokto
super la Paŝtista Kampo ekbrilis
Lumo pere de la senfina mistero
de la Amo.

La nokto - plej sankta - unika
inter ĉiuj noktoj
plenigas per la lumo de la Vorto
la tutan teron.

La nokto - per la sopiro de la jarcentoj peza
leviĝas el la tristaj genuiĝoj de malforteco
en la pastoraloj de kantantaj steloj
en la brilo de la ĝojo.
 

Mallumo per senespero de la jarcentoj
ploreganta -
endormiĝas en la kontemplado de la rideto
en la silento de la naskiĝo de Kristo Sinjoro.

Malfido - per la preĝa fido
antaŭkuras al la renkontiĝo de la Vero:
Dio fariĝis homo,
por instrui nin reciprokan amon.

La nokto de Dia proksimeco
trapenetras ĉion kaj ĉiujn
per la Amo.

Leszek Łęgowski. Tradukis Bogusław Sobol

al la indekso


 P. PROKOP V. DIVIŠ - PASTRO KAJ MONDFAMA INVENTISTO
Rememoro al la 240-a datreveno de lia morto

 
Inĝ. Jan Kalný

Al belaj kaj ŝatataj kutimoj de niaj someraj katolikaj Esperanto-tendaroj apartenas duontagaj ekskursoj. Ĉi-jare ni vizitis krom burgo Litice kaj du pilgrimlokoj ankaŭ malnovan lignan dometon en Žamberk (prononcu Ĵamberk - malgranda urbo en orienta Bohemio). Tie naskiĝis la 26-an de marto 1698 Václav Diviš, genia homo, kiun ekkonis pli malfrue la tuta scienca mondo. Nun estas en ĝi muzeeto aranĝita honore al li, en kiu ni konatiĝis kun lia vivo kaj inventoj. Apud la vilaĝa domo staras modelo de alta fulmosorbilo de li elpensita. Sed kiu estis tiu eksterordinara ĉeĥa sacerdoto?

Juna knabo Prokop foriris el sia hejmo al sudmoravia urbo Znojmo, kie li studis en jezuita gimnazio. Poste li fariĝis monaĥo en proksima fama premonstrana klostro Louka kaj akceptis ordenan nomon Prokop, studis filozofion eĉ teologion, je kiu doktoriĝis en Salzburg. Post pastra ordino li agis nelonge en sia hejma monaĥejo - ankaŭ kiel vicprioro, sed baldaŭ estis nomumita paroĥestro en vilaĝo Přímětice (proksimuma prononco Prĵimnjetjice) situanta tute apud Znojmo. Pastro Diviš estis ja multflanke talentita kaj aktiva homo. Krom teologo, filozofo ankaŭ muzikisto, fizikisto, akvokonstruisto. Interese estas do legi pri ĉiuj liaj eltrovoj. En la paroĥo li krom siaj pastraj taskoj faris diversajn eksperimentojn, precipe en tiam komenciĝanta fizika fako pri elektro. La inventisto interesiĝis precipe pri esploro de fulmoj kaj vere sukcese uzadis elektran kurenton por kuracado de malsanuloj eĉ por instigi plantojn al pli rapida kresko.

Unu el liaj eminentaj faraĵoj estis originala muzikilo, al kiu donis ameman nomon “Denisdor” (franclingve “Denis d´or”, en traduko “Ora Diviš”). La instrumento similigis sonojn de diversaj muzikiloj, do entute anstataŭigis tutan orkestron. Ĝi havis 790 metalajn kordojn, 3 klavarojn, trispecan pedalsistemon. Fakte oni povas konstati, ke temas pri antaŭulo de elektronika orgeno, ĉar la ilo havis jam elektrizitajn kordojn. Pri la “mirakla muzikinstrumento” eksciis eĉ tiama imperiestro kaj invitis lin en la ĉefurbon. Pro tio koncertis poste Prokop Diviš je ĝi al la Korto en Vieno (dum tricent jaroj perdis la ĉeĥa ŝtato sian sendependecon, do tiam ĝi ekzistis nur kiel parto de Aŭstrio kun la ĉefurbo Wien, esp. Vieno). En tempo post lia morto la imperiestro Jozefo la II-a nuligis multajn klostrojn, inter ili ankaŭ tiun premonstranan en Louka. Tiam li konfiskis ĝian havaĵon kaj trovis tie eĉ la faman muzikilon. Li ordonis forveturigi ĝin en sian kastelon en la ĉefurbo kun akompano de monaĥo, kiu scipovis je ĝi ludi. Bedaŭrinde tiu eksterordinara instrumento ne konserviĝis, la lasta spuro perdiĝis poste en Bratislava.

Scienca laboro kaj eksperimentoj de Prokop Diviš elkondukiĝis en fakan klarigon de problemo pri ekesto kaj paso de elektraj malŝargoj dum la fulmotondraj tempestoj. Siajn konkludojn pri kerno de la afero li priskribis en elstara verko “Magia naturalis” (Natura sorĉado), kiu nur post lia morto aperis en Germanio.

Praktika rezulto de liaj fakaj ekkonoj, pro kiu estas Prokop Diviš konata en la scienca mondo, tamen estas lia “meteorologia maŝino”. Do, pri kia maŝino temas? La 15-an de junio en la jaro 1754 li finkonstruktis en ĝardeno apud la paroĥdomo en Přímětice specialan maston por forsorbado de atmosfera elektro el nuboj. Tiel li volis malhelpi damaĝojn kaŭzatajn de fulmoj, pri kiuj tiamaj vilaĝanoj ege timis. Lia inventaĵo konsistis el alta ligna stango, sur kiu estis fiksitaj horizontalaj feraj branĉoj kun 12 metalaj skatoloj plenaj de feraj fajlaĵoj, el kiuj levis sin supren pintaj najloj. La sorba instrumento estis ligita kun grundo per tri feraj ĉenoj. Alteco de la unua terkonektita fulmosorbilo en la mondo estis 15 metrojn, sed pli malfrue oni tie denove konstruis pli altan “meteorologian maŝinon” je 41,5 m.

Certe sekretoj de elektro allogis meze de la 18-a jarcento multajn scivolemajn homojn okupiĝantajn pri fiziko, inter ili ankaŭ en usona Filadelfio Benjamin Franklin, kiu fine inventis fulmokondukantan instalaĵon. Ĝi estis stango situita sur domtegmento kun terkonekto. Ambaŭ esploristoj - Diviš kaj Franklin - konstrukciis funkciantajn fulmo-ŝirmilojn, sed sur malsamaj bazoj. Diviš strebis pri prevento rilate al atmosferaj elektraj malŝargoj, dum Franklin sukcese kaptadis fulmojn. La intenco tamen estis la sama: lukti prospere al homoj, por kiuj danĝero pri incendioj kaŭzataj de fulmoj estis ĝis tiu tempo angorigaj.

Kompreneble la paroĥestro devis fronti en sia tempo kontraŭ diversaj malfacilaĵoj, kiuj estis kaŭzataj de diversaj superstiĉoj kaj miskomprenoj, sed eble ankaŭ pro lia propra karaktero. Vilaĝanoj el Přímětice la fulmo-sorbilon post du jaroj eĉ detruis, ĉar ili atribuis al ĝi kulpon pro granda sekeco, kiu turmentis iun jaron tiun regionon. P. Diviš volis tamen helpe de la “meteorologia maŝino” ŝirmi terkulturistojn kontraŭ katastrofoj fare de naturaj ŝtormoj. Laŭ lia konvinko ĝi havis ankaŭ preventan efikon malhelpante ekeston de fulmotondroj.

Nia genia ĉeĥa premonstrana sacerdoto estis sendube tute eksterordinara homo eĉ pro vasteco de interesoj kaj scioj. Bedaŭrinde li ne trovis sufiĉe da kompreno, liaj sukcesoj ne ĉiam estis favore akceptataj de samtempuloj. Patro Prokop Diviš finis sian vivon la 21-an de decembro 1765 en premonstrana klostro Louka apud Znojmo (nun estas jam Louka kaj Přímětice urbopartoj de sudmoravia urbo Znojmo). Ni rememoru lin nun okaze de la 240-datreveno de lia morto.

Konklude ni citu vortojn de P. Ch. Procházka, tiama profesoro de filozofio en Varsovio: “Al blinduloj li donas vidkapablon, kuracas lamajn krurojn, ankaŭ tempestojn kaj tondrojn forpelas. Restas nur al la feliĉa viro deziri, por ke lian nomon postaj epokoj solenu!”


Ĝustigo al la informo en DB n-ro 3 (59), parto 5

En Peterburgo eksperimentis dum tiu tempo kun elektro ankaŭ profesoro Georg Wilhelm Richmann. Li faris tion kun metala stango dum fulmotondro, sed laŭ tiama neperfekta scio sen terkonekto. Rezulte iu fulmo lin mortigis en la jaro 1753. Ĉi tiu evento kaŭzis ĉe multaj esploristoj timon, sed ne ĉe Prokop Diviš, kiu starigis sian agadon je ĝusta scienca bazo. Jam unu jaron post tiu tragedio li sukcese konstruis sian “meteorologian maŝinon”.

al la indekso


 L A   G R A N D A   M O R A V I O

La Grandmoravia regno estis ŝtato de okcidentaj slavoj, kiu ekzistis en la teritorio de la hodiaŭaj landoj Moravio (la orienta parto de Ĉeĥio) kaj Slovakio inter la jaro 833 kaj la komenco de la 10-a jarcento. Ĝi estis la unua konsiderinde granda slava regno kaj nuntempe ĝi estas komprenata kiel la antaŭanta ŝtato de la hodiaŭaj ŝtatoj Ĉeĥio kaj Slovakio. Kvankam relative baldaŭ disfalinta, ĝi tamen estis alte disvolviĝinta kaj iĝis la okazejo de multaj historiaj eventoj, kiuj tre klare enskribiĝis en la historion de la tuta slavaro kaj danke al kiuj la grandmoravia kultura heredaĵo speguliĝas eĉ hodiaŭ en la vivo de pluraj slavaj nacioj.

Ekde la 5-a jarcento situis en la okcidenta parto de Eŭropo regno de la ĝermana gento de frankoj, famiĝinta per la agoj de ties regnestro Karolo la Granda (742-814). En la jaro 843 ĝi disfalis en tri partojn, de kiuj unu estis la Orientfranka regno. Ĝian teritorion en la oriento najbaris slavaj triboj, kiuj jam en tiu tempo estis organizitaj sub la rego de princoj. En la regiono de hodiaŭa sudorienta Moravio kaj plejokcidenta parto de Slovakio regis princo Mojmír, kies sidejo verŝajne estis la urbo Mikulčice. Pli oriente, en la okcidenta, meza kaj nordorienta Slovakio, troviĝis la regno de princo Pribina, kiu rezidis en la urbo Nitra.

Princo Mojmír sukcesis en la jaro 833 elpeli Pribinon el Nitra, li aligis lian princlandon al la sia kaj tiu ĉi paŝo estas konsiderata kiel ekesto de la Grandmoravia Regno. La nomo Moravio (nacilingve Morava) devenas de la samnoma granda ĉeĥa rivero, kiu trairas tiun regnon en ĝia mezo. Princo Mojmír fariĝis la unua grandmoravia reganto. Sur la trono lin poste sekvis lia nevo Rastislav, kiu pro kvereloj kun la reĝo de Orienta Frankujo eniris en la jaro 855 militan konflikton kun tiu ĉi lando. Lia nevo Svatopluk celis gajni favoron de la frankoj, kaj tial li Rastislavon en la jaro 870 kaptis, fordonis al la frankoj kaj mem fariĝis regnestro de Granda Moravio. Malgraŭ tiu ĉi lia fiago, la franka armeo ankoraŭ en la sama jaro okupis lian regnon kaj li devis promesi al la Frankoj ekpagi regulan tributon kaj ĵuri fidelecon, por ilia formarŝo. Post kiam Svatopluk en la jaro 894 mortis, ekkverelis liaj filoj Mojmír la Dua kaj Svatopluk la Dua pro la regado super la regno. Mojmír la Dua fine venkis sian fraton en tiu ĉi disputo, sed li malsukcesis efektive protekti sian landon kontraŭ la fortiĝanta premo de la madjaraj (hungaraj) triboj, kiuj atakadis la regnon de sudoriento, en la jaro 904 detruis plejmulton de la slavaj fortikaĵoj kaj fine en la jaro 907 venkis apud Bratislava eĉ la bavaran armeon, kiu estis la lasta espero de la grandmoravianoj. Tiel la grandmoravia ŝtato post unu jarcento de sia ekzisto malaperis.

Pro la ekspansiema politiko de siaj estroj etendiĝis la influsfero de la Grandmoravia Regno al vastaj areoj de meza Eŭropo. La princo Svatopluk regis en la 880-aj jaroj ne nur la historian kernon ĉe ambaŭ flankoj de la rivero Morava, sed ankaŭ la plejmulton de la hodiaŭaj Slovakio kaj Ĉeĥio (do ankaŭ la landon de Bohemio, kiu senpere najbaris la ĝermanojn), sudan parton de Pollando (inkluzive de Krakovo), la slavajn tribojn vivantajn apud la rivero Saale en hodiaŭa Germanio, partojn de Malsupra Aŭstrio (norde de Danubo) kaj Panonio (ĝis Balatono) kaj la Ruĝan Rusion (ĝis la urbo Uĵgorod en nuna Ukrainio).

Per sia situo la ĉeĥaj gentoj, loĝantaj tuj apud Frankujo kaj najbaraj al bavaroj kaj saksoj, fakte baris la ĝermanan ekspansion en internon de la slava teritorio. La franka influo tamen penetradis de okcidento en la teritorion per disvastigado de la kristana ideologio, kiun la slavaj gentestroj favoris kiel helpantan al la feŭdiga procedo, sed samtempe estis por ili ĝena la fremdpotenca influo, kiun la frankaj pastroj alportadis. Ĉe la mala flanko, sudoriente de Granda Moravio, situis la Bizanca imperio, kies imperiestro estis la reprezentanto de la orienta branĉo de kristanismo. Tial la grandmoravia princo Rastislav en la jaro 863 petis la bizancan imperiestron Miĥaelon la 3-an, ke li sendu en Moravion taŭgajn disvastigantojn de la kristana ideologio, kiuj prediku en la lingvo komprenebla al la slava enloĝantaro kaj  kiuj samtempe ne minacadu lian pozicion sammaniere, kiel tion faris la frankaj pastroj.

Al la bizanca imperiestro plaĉis la ideo plifortigi sian influecon kaj tial li tuj reagis sendante en Moravion du misiistojn - instruitajn fratojn Konstantenon kaj Metodion, kiuj devenis de la slava ĉirkaŭaĵo de la urbo Saloniko en hodiaŭ Grekio. Ĉar la lingvoj de la unuopaj slavaj triboj jam tiam diferencis, por povi efike prediki kaj disvastigi la kredon oni ja bezonis unu difinitan lingvon. Tial Konstanteno “la filozofo” kreis laŭ la slavaj dialektoj de sia patrujo novan artefaritan lingvon, kies nomo estas "la malnova slava" (ĉeĥe staroslověnština). Tiu do jam en la 9-a jarcento fakte fariĝis “slava esperanto”, t.e. lingvo, per kiu eblis prediki al ĉiuj grandmoraviaj slavoj malgraŭ tio, ke ili parolis diversajn dialektojn. Plie, ĉar la slavoj ankoraŭ neniun alfabeton havis kaj la greka skribsistemo ne tute taŭgis por la slava fonetika sistemo, la misiistoj kreis laŭ la minusklaj literoj de la greka alfabeto ankaŭ la unuan alfabeton por la slavoj - la glagolicon. Poste, uzante la nove kreitajn lingvon kaj skribon, ili komencis traduki liturgiajn kaj aliajn tekstojn kaj tiel ili metis fundamentojn de la slava literaturo. Plej konata liturgia verko de tiu ĉi epoko estas la unua slava traduko de la Biblio kune kun ĝia versa antaŭparolo Proglas, kiu celis defendi antaŭ la latinlingva legantaro la neceson prediki al la paganaj slavoj pere de al ili komprenebla lingvo. Inter la tradukitaj civilaj tekstoj elstaras la unua slava leĝaro nomata “Zakon sudnyj ljudem”, verkita fare de Metodio “la juristo”.

La slava misio en Granda Moravio floris, la liturgio pere de la nove kreita lingvo disvastiĝadis kaj la misiistoj ankaŭ rapide sukcesis varbi por si novajn disĉiplojn. Tiam jam post kvar jaroj la fratoj post interkonsento kun la princo Rastislav vojaĝis en Romon, por ke ili petu de la Papo oficialigon de sia agado kaj subtenon por la uzo de la malnova slava lingvo kiel liturgia lingvo. En la jaro 868 ili finfine sukcesis kaj la malnova slava fariĝis la kvara oficiale agnoskita liturgia lingvo, apud la latina, la greka kaj la hebrea (kies nombro ĝis la 20-a jarcento ne plu plialtiĝis). Atinginte tion, Metodio revenis en Moravion, dum Konstanteno restis en Romo, kie li eniris monaĥejon, akceptis la nomon Kirilo kaj baldaŭ poste mortis. Lia frato plu aktivis en Granda Moravio, sed pro daŭraj konfliktoj inter la slava kaj la latina liturgioj kaj ankaŭ ĝenerale inter la orienta kaj okcidenta branĉoj de la kristana eklezio, li devis denove vojaĝi en Romon por defendi sin antaŭ la Papo. Tiu denove esprimis sin favore kaj en la jaro 880 eldonis signifan buleon Industriae Tuae. Per tiu ĉi dokumento la Papa seĝo agnoskis la signifon de slavaj misioj por la disvastigado de sia propra influo, aprezis la specialan pozicion de Metodio kaj nomumis lin estro de nove starigata sendependa Grandmoravia ĉefepiskopejo.

Multnombraj, senĉese malkaŝataj novaj arĥeologiaj trovaĵoj sur la Grandmoravia teritorio plu atestas pri alta nivelo de la antikvaj moravianoj. La malkovraĵoj konatigas al ni, ke ili mem kapablis produkti instrumentojn, ilaron bezonatan por plugado kaj metioj, hejmajn uzaĵojn kaj ankaŭ armilojn kaj batalvestojn. Ĉio atestas pri iliaj belgusto kaj kultureco en sinvestado, hararanĝado kaj elekto de juvelo. La negocistoj kaj metiistoj utiligadis sekurecon de vastaj kastelaroj ĉirkaŭitaj pere de sistemo de fortikaĵoj. En tiuj ĉi urboj koncentriĝis la politika kaj ekonomia potencoj de la regno. Verŝajne ekzistis pluraj dekoj da tiaj urboj, sed la solaj skribe menciitaj grandmoraviaj urboj estas tiuj en Staré Město (apud nuna urbo Uherské Hradiště), Nitra, Devín (apud Bratislava), Bratislava kaj Uĵgorod.

Ne multe estas konate pri la detaloj de la disfalo de Granda Moravio kaj pri la evoluo en ĝia teritorio en la 10-a jarcento. Tamen komence de la 11-a jarcento, post kelkjara regado de la pola regnestro Boleslao la Unua, la okcidenta parto de la kerna teritorio (hodiaŭa Moravio) fine aldoniĝis al Bohemio kaj iĝis por jarcentoj regita fare de la gento de Přemyslidoj (kies unua pruvita reprezentanto Bořivoj foje iĝis baptita fare de Metodio), dum la orienta parto de la landokerno (hodiaŭa Slovakio) estis konkerita fare de la hungaroj. Tio fakte signifis venkon de la okcidenta latina influo kaj pro tio la hodiaŭaj ĉeĥoj, slovakoj kaj poloj, kvankam slavoj, uzas la latinan alfabeton kaj apartenas al la katolika eklezio. Post la venko de la latina liturgio, la malnovslavlingvaj monaĥoj estis aŭ bruligitaj, aŭ elpelitaj. Iliaj disĉiploj transloĝiĝis en hodiaŭan Bulgarion kaj evoluigis tie laŭ glagolico kaj la majusklaj grekaj literoj la “cirilan alfabeton” (azbukon), kiun hodiaŭ uzas ses slavaj lingvoj (la bjelorusa, la bulgara, la macedona, la rusa, la serba kaj la ukraina) kaj multaj aliaj lingvoj de la eksa Sovetio. Pro siaj meritoj, Konstanteno kaj Metodio fariĝis patronoj de Eŭropo kaj sanktuloj en ambaŭ la katolika kaj la ortodoksa eklezioj, al kies disvolvigo ili grave kontribuis. Rememore al ili, la 5-a de julio estas hodiaŭ en ambaŭ Ĉeĥa kaj Slovaka Respublikoj festita kiel nacia ferio - la tago de Konstanteno kaj Metodio.

La artikolo de Marek Blahuš kaj Dáša Chvátalová - ĉefgvidantoj de Ĉeĥa E-Junularo (ĈEJ), celas alproksimigi al legantoj de Dio Benu koncize la historion de Granda Moravio, en kies centro situas kun ĝi strikte ligita Velehrad, kie venontjare okazos la 59 -a Kongreso de IKUE. ĈEJ preparos por junaj kongresanoj interesan programon.

al la indekso


 DIPATRINO DE SENĈESA HELPO

La kulto de Dipatrino de Senĉesa Helpo ligiĝas tre ekzakte kun la historio de la bildo de Dipatrino kun la sama titolo. Ne estas la troigo konstati, ke tio estas unu el la plej konataj kaj disvastigitaj bildoj de Maria.

Tio estas la portreto - la ikono, kiu estis pentrita plej verŝajne lime de la 14-a kaj 15-a jarcentoj. Tamen la pli grandan famon ĝi atingis nur en la 19-a jarcento, kiam la papo Pio la Naŭa transdonis ĝin al Fratoj Redemptoristoj. En la jaro 1866 la Ikono de Dipatrino de Senĉesa Helpo estis solene alkondukita al la preĝejo de Redemptoristoj en Romo. De tiu tempo komencis ankaŭ formiĝi religiaj korporacioj kaj asocioj, kiuj kune kun la disvastigado de la reproduktaĵoj disvastigadis kulton honore al Dipatrino de Senĉesa Helpo. Hodiaŭ la plej konata estas tiurilate naŭtaga preĝado (novena).

La bildo mem estas pentrita sur lignaĵo detempre. Ĝi montras la Dipatrinon Maria, portantan sur la maldekstra brako Infaneton Jesuon. Ŝia vizaĝo estas ovala, okuloj olivkoloraj. Okulharoj nigraj, bone substrekitaj - la tipo de orienta beleco.

La Diinfaneto tre forte karese alpremiĝis al la Patrino, ĉar ambaŭflanke troviĝas Ĉefanĝeloj, portantaj en la manoj la simbolojn de la sufero de Jesuo, antaŭdirante per tio lian mortigon.

Je la dekstra flanko la pentristo montris Ĉefanĝelon Gabrielon, kiu portas krucon kaj kaj dornojn. Je la maldekstra flanko Ĉefanĝelo Mikaelo portas ujon, en kiu estas starigitaj lanco kaj spongo.

Sur la ikono estas videblaj ankaŭ la grekaj mallongigoj Mater Theou - Dipatrino, Jesus Christos - Jesuo Kristo, O Archangelos Gabriel kaj O Archangelos Michael - Ĉefanĝelo Gabrielo kaj Ĉefanĝelo Mikaelo.

Verkis Fr. Mariusz Simonicz CSsR. Tradukis Stanisław Śmigielski .
 

al la indekso


 ĈIAMA ROZARIO EN ESPERANTO

La ret-paĝo www.rosaire.org instalis version en Esperanto, kiun ĝi aldonis al versioj en la franca, germana, hispana kaj rusa lingvoj. Temas pri internacia preĝ-komunumo, kie deponeblas preĝ-intencoj. Sur la paĝo necesas kliki tute infre “rosaire perpetuel”, por veni al la esperantlingva paĝo. La katolikaj legantoj estas petataj disvastigi la informon kaj aldoni siajn preĝ-intencojn.

La informo aperis en NUN la 30-an de aprilo 2005. Pliaj informoj legeblas en http://www.esperanto.se/nun/
 

al la indekso


 DIPATRINO DE AŬRORA PORDEGO EN VILNO

Aŭrora Pordego estas unu el la katolikaj sanktejoj, troviĝanta en la ĉefurbo de Litovio - Vilno, al kiu pilgrimas katolikoj, kristanoj kaj fideluloj de aliaj konfesioj.

Komence de la 15-a jarcento Vilno estis ĉirkaŭita per defendomuroj kun naŭ pordegoj. Ĉe la fino de la nuntempa „Aušros vartai” (pollingve strato Ostrobramska) situis unu el tiuj pordegoj nomita Medininkų (pollingve Miednicka). La strato direktiĝis al Medininkų, kie estis la kastelo de la grandaj litovaj dukoj.

La nomo „Aušros vartai” (Aŭrora Pordego), kiel ŝajnas, devenas de „Aštrieji vartai” (Akra Pordego, pollingve Ostra Brama), ĉar la pordego situis en suda parto de la urbo, kiu estis nomata la Akra (pollingve Ostry koniec - Akra Fino).

La Akra Pordego estas fortikaĵa, kvarangula kvadrato, kun muroj gotikaj de dikeco 2 - 2,6 m, kovrita per tegmento, ĉirkaŭita per la pola atiko, ornamita per diversaj arkitekturaj motivoj. Ornamas ĝin ankaŭ du leonoj kun la kapoj de agloj portantaj ŝildon kun Vutis (Postkuro) – la nacia blazono de Litovio.

En la 18-a jarcento la konstruaĵo havis la pezajn ferajn pordojn, kies postsignoj restis ankoraŭ ĝis hodiaŭ. En la jaro 1929 sur la pordegon estis lokigita Blanka Aglo - la nacia blazono de Polujo, laŭ la skulptoarto de prof. Bolesław Balusykiewicz. En la jaro 1939 post rusa aneksigo de Litovio la skulptaĵo estis neniigita kaj nun estas sur tiu loko la fera kruco.

En la jaro 1671 sur tiu Medininkų - Pordego estis konstruita ligna kapeleto, en kiu estis lokigita la mirakla bildo de Madono. Bedaŭrinde, en la jaro 1715 la kapeleto forbrulis kaj la bildon oni translokigis al preĝejo de Sankta Tereza. En la jaro 1829 estis masonita la nova kapelo, konstruita en klasika stilo kaj en tiu formo ĝi restis ĝis la nuntempo. En ĝi troviĝas la mirakla bildo de Dipatrino de Aŭrora Pordego (pollingve Ostrobramska), devenanta de la 16-a jarcento, de nekonata aŭtoro el la iama itala pentroarta skolo. La bildo estis pentrita per oleaj farboj sur la kverka ligna tabulo kaj ĝi prezentas Madonon kun kapo iom klinita dekstren kaj kun manoj krucumitaj surbruste. Ŝi ne portas la Diinfanon. La figuro de Dipatrino, krom vizaĝo kaj manoj estas kovrita per la arĝentbrila robo, sur kiu situas majstrefaritaj rozoj, diantoj kaj tulipoj. La kapon de Madono ĉirkaŭas kvardek radioj kaj dek du steloj. En la subo de la bildo estas la granda, arĝenta duonluno.

La bildo famiĝis per mirakloj ĝis la duono de la 17-a jarcento, kaj precipe oni atribuadis al ĝi la povon de sanigado de malsanuloj kaj de estingado de incendioj. Laŭ decido de la Papo Pio la 11-a el julio de 1927 la Dipatrino de Aŭrora Pordego estis festastile kanoniziita kiel Reĝino de Pola Krono. La Kapelo de Akra Pordego estas malgranda, havanta tri fenestrojn kaj la feran balustradon.  En la mezo brilas per origitaj literoj farita la surskribo: “Dipatrino de Kompato, sub vian ŝirmon ni rifuĝas”. Sur la plafono situas reliefoj prezentantaj Betleheman Stelon kaj ĉe ĝiaj flankoj Arkeon de Noe kaj Ĉielarkon de Di-alianco. Ĉe la altaro videblas kvar korintaj kolumnoj kaj inter ili statuoj de sanktaj Joakimo kaj Anna - gepatroj de la Virgulino Maria. La tuta kapelo estas ornamita per proksimume ok mil votaĵoj. La bildo de Dipatrino de Aŭrora Pordego estas por litovanoj kaj poloj la objekto de la speciala adorado, pro tio la kapelo estas la plej ofte vizitata loko en Vilno. Tien venadas pilgrimantoj, por pentofarado kaj fervora preĝado. Al galerio la pilgrimantojn kondukas la ŝtuparo.

Pri Maria de Aŭrora Pordego en Vilno verkis famaj poloj: J. Słowacki, W. Syrokomla kaj S. Moniuszko. La esprimon de la honorado al la Maria de Vilno troviĝas ankaŭ en la fama edifa prologo de Adam Mickiewicz en „Sinjoro Tadeo”:

Litvo! Patrujo mia! Simila al sano,
vian grandan valoron ekkonis litvano,
vin perdinte. Belecon vian mi admiras,
vidas ĝin kaj priskribas, ĉar mi hejmsopiras.

Sankta Virgin´! Vi gardas Ĉenstoĥovon helan,
en Ostra-Brama lumas! Vi, kiu kastelon
Novogrodek defendas kaj pian urbanon!

Kiel Vi al infano redonis la sanon -
tiel Vi min mirakle portos hejman limon!

En septembro 1993 la Sanktejon de Aŭrora Pordego en Vilno vizitis dum sia pilgrimo al Litovio Sankta Patro Johano Paŭlo la Dua, kie li antaŭ la mirakle famiĝinta bildo de la Patrino de Kompato recitis la rozarian preĝon.

Kaj ankoraŭ unu persona rememoraĵo. En sepdekaj jaroj de la ĵus pasinta 20-a jarcento ekskursis al iama sovetia Litovio grupo de gepoloj nombranta ĉirkaŭ 50 personoj. Dum la tritaga ekskurso en Vilno ili venis al Ostra-Brama-Dipatrino. Ĉe la suprendirektanta ŝtuparo gvidanta al Dipatrino sidis kaj ofertis aĉeton de la kristnaskaj dezirkartoj kelkaj aĝulinoj el Vilno, ĉar estis la 5-a de decembro - do la antaŭkristnaska tempo. La bildkartoj ne estis tro plaĉaj, ĉar la tekniko de ilia farado estis iom maljuniĝinta kaj en Pollando tiam ili aĉeteblis ege pli belaj. Tamen ĉiuj polaj ekskursantoj aĉetis kelkajn tiujn kartojn! Tio estis verŝajne la unua el la signoj de tiam ankoraŭ “dormema”- pli posta Solidareco, kies 25-an jubileon oni fine de la nunjara aŭgusto solene festis en Pollando. Tiu movado grandparte influigis politikajn ŝanĝojn en la tuta mondo.

Stanisław Śmigielski

al la indekso


 GRACOPLENA JESUO-INFANETO DE PRAGO

 Deveno de la statueto de Jesuo-Infaneto de Prago ne estas tute konata, sed konserviĝis antikva legendo, kiu priskribas ĝian estiĝon. Laŭ tiu legendo la statueton pretigis iam en la 11-a aŭ la 12-a jarcentoj pia monaĥo en preskaŭ ruiniiga monaĥejo en suda Hispanio. La vizaĝon li provis fari laŭ sia vizio de Dia Infano, kiu aperis al li. Longe li ne estis kapabla trafi la gracian vizaĝon de la Infano. Ne pli frue ol je la fino de lia vivo aperis la Infano denove al li kaj tiam li finigis sian verkon.

Historio de Praga Jesu-Infano komenciĝas en duono de la 16-a jarcento. La statueton al Ĉeĥio kunportis Maxmiliana Maria Manriquez de Lara el Hispanio, kiam ŝi en jaro 1556 edziniĝis al Vratislav el Pernštejn. En patrujo de sinjorino M. Manriquez estis jam estimo al Jesu-Infano disvastigita. La kulton omaĝe al la Di-Infaneto disvastigis precipe karmelanoj. Poste sinjorino Maxmiliana donacis statueton al sia filino Polyxena, kiel geedziĝan donacon. Polyxena post morto de sia edzo donacis statueton al karmelanoj ĉe Virgulino Maria la Venka. Varman honoron esprimadis al Jesu-Infaneto speciale la karmelanaj novicoj. Post paso de novicperiodo kaj ilia transloĝiĝo al Munkeno, la honor-kulto al Dia Infaneto malfortiĝis. En la jaro 1631, kiam invadis Pragon saksoj kaj prirabis eĉ karmelanan konventon, la statueto estis forĵetita kaj ĝiaj manoj derompitaj. En la jaro 1634 devis karmelanoj fuĝi antaŭ svedoj. Post unu jaro kelkaj fratoj revenis, sed pri statueto ili jam forgesis. En la jaro 1637 oni alvokis al praga konvento pastron Cirilon, kiu antaŭ jaroj kiel novico preĝadis antaŭ la statueto de Jesu-Infano. Li serĉis  kaj finfine ankaŭ feliĉe trovis statueton, sed jam en tre malbona stato. Pastro Cirilo ne havis sufiĉe da mono por ĝia riparo, do li devis longe prokrasti tion. Iom post iom disvastiĝadis la famo de la statueto pere de mirindaj elaŭdoj de la petoj kaj tial la respekto al ĝi pligrandiĝadis. En la jaro 1641 estis statueto translokigita el monaĥejo al ĉefa altaro de la preĝejo. Pli poste estis por ĝi pretigita  kapeleto. Finfine en la jaro 1741  ĝi estis translokigita sur altaron, kie ĝi estas ĝis nun. Mirakloj kaj ellaŭdoj de la petoj multnombriĝis, multobliĝis ankaŭ nombro de donacoj, kiujn la statuo de dankemaj homoj ricevis. Precipe danke al karmelana ordeno la honorkulto al Praga Jesu-Infano komenciĝis disvastiĝadi tutmonde, ĉefe en hispane parolantaj landoj. En tuta Latina Ameriko estas multe da altaroj kaj statuetoj de Praga Jesu-Infano, ĝi estas honorata eĉ en Ĉinio, Oceanio kaj aliloke. En pasinteco estis la statuo de la Praga Jesu-Infano la loko, kie preĝis homoj ne nur intence de siaj propraj bezonoj, sed ankaŭ en malfacilaj tempoj por la nacio kaj tuta lando. Ni rememoru, ke ankaŭ nuntempe multaj homoj ĝuste antaŭ tiu ĉi statueto elpetas la gracon kaj pacon ĉe Dio.

Olga Glendová, Praha

al la indekso


  
 PREĜO DE P. CIRILO DE DIPATRINO, LA ADORANTO DE
JESU-INFANO DE PRAHA

Jesu-Infaneto, mi al Vi min donas,
mia koro per la jena peto sonas:
Vi min helpu en mizer´ kaj en doloro.
Jen, firmege kredas mi je Vi, Sinjoro.
Ke la graco via ĉiam min subtenos,
mi dum tuta viv´ esperon tiun tenos.
Ke mi Vin ofendis, nun mi bedaŭregas,
mi el tuta mia koro Vin amegas.
Ho Jesu-Infano, por min helpi venu,
al la persistad´ en virta viv´ min benu!
Mi ja efektive volas pliboniĝi
kaj per peko plu neniam makuliĝi.
Esti volas mi pro l´ am´ al Vi ofero,
mi pro l´ am´ al Vi sopiras je sufero.
Amas mi nur Vin, Jesu-Infano mia,
volas mi en vivo ĉiam estis via.
Sed pro via amo, mia Disinjoro,
eĉ la aliulojn amos mia koro;
pelu for turmenton, Vin mem al mi donu,
submetiĝe petas mi kaj min pardonu!
Donu, ke kun Vi, Jozef´ kaj la Patrino
en ĉiel´ mi ĝoju post la vivofino!
Amen. Amen. Amen.

 Kun eklezia aprobo

al la indekso


 TRI DONACOJ

Kristnaska rakonto

Kiam paŝtistoj foriris kaj revenis trankvilo, Infaneto levis kapeton kaj direktis rigardon al duonaperta pordo. Staris tie malgranda, timema knabo. Lia tuta korpo frostotremis.

“Venu!” - diris Jesuo - “kial vi timas?”
“Mi ne kuraĝas, mi havas nenion, por al vi donaci” - respondis la knabo.
“Mi tre volas, ke vi donu al mi iun donacon” - diris Novnaskito.

La malriĉa veninto honteme ruĝiĝis.
“Mi vere havas nenion. Se mi havus ion, mi tion donacus al vi.” Li traserĉis poŝojn kaj li trovis finfine malnovan, rustintan poŝtranĉileton.
“Se vi volas, mi donacos ĝin al vi.”
“Ne” - diris Jesuo - “restigu ĝin por vi. Mi volas ion alian de vi. Mia deziro estas, ke vi donu al mi tri donacojn.”
“Mi tre volas” - respondis la knabo, “sed kion mi faru por vi?”
“Donacu al mi vian lastan desegnaĵon!”

La knabo ruĝiĝis ĝis oreloj, proksimiĝis al kripeto, kaj por ne ĝeni al Maria kaj Jozefo, li flustris en orelon de Jesuo:
“Mi ne povas, mia desegnaĵo estas tre malbela. Neniu volas rigardi ĝin.”
“Ĝuste” - diris la Infaneto - “pro tio mi volas ĝin. Vi devas donaci al mi tion, kion aliaj malakceptas, kaj kio ne plaĉas al ili.”

Post momento la Infaneto diris:
“Mi volas, ke vi donacu al mi vian teleron.”
“Sed ... mi ĝin frakasis hodiaŭ matene” - veis la knabo.
“Ĝuste tial mi ĝin volas. Vi devas ĉiam donaci al mi tion, kio estas frakasita kaj rompita en via vivo, mi volas tion ripari. Kaj nun” - insistis Jesuo - “ripetu al mi respondon, kiun vi respondis al viaj gepatroj, kiuj demandis, kiamaniere frakasiĝis la telero.”

La vizaĝo de la junulo paliĝis. Li klinis la kapon kaj iom pli poste li ekflustris:
“Mi mensogis al ili. Mi diris, ke la telero elglitis el miaj manoj kaŭze de mallerteco, sed tio ne estis vero. Mi koleris kaj mi elĵetis la teleron el la tablo. Ĝi falis sur la plankon kaj frakasiĝis.”

“Ĝuste tion mi volis aŭdi de vi” - diris Jesuo. “Vi devas ĉiam donacadi al mi tion, kio estas malbona en via vivo: viajn mensogojn, eksplodojn de kolero. Mi volas liberigi vin de ili. Vi tion ne bezonas. Mi volas feliĉigi kaj sanigi vin kaj mi pardonos al vi ĉiujn kulpojn. Mi volas, ke vi venadu ĉiutage al mi.”

Surbaze de “Fidelitč 1/1997" prilaboris Stanisław Śmigielski

al la indekso


 AMO KUN MAJUSKLO "A"

La maljuna viro vizitis klinikon, kie mi laboras, por ke mi flegu lian vunditan dekstran manon. Li rapidegis dirante, ke li malfruiĝas en unu grava devoligo. Tuj, kiam mi priflegis lian manon, mi demandis lin pri la kaŭzo de lia hasto. La viro respondis, ke li rapidas al Maljunuleja Hejmo, por ĉiutaga vizito de sia edzino, kiu nun vivas en tiu hejmo, ĉar li deziras trinki kun ŝi matenan kafon. Ankaŭ mi eksciis, ke lia edzino loĝas tie jam kelkajn jarojn. Antaŭ lia foriro mi demandis, ĉu lia edzino nervoziĝos pro lia malfruigita alveno.

“Ne,” li respondis. “Ŝi jam ne scias, kiu mi estas. Ŝi jam preskaŭ kvin jarojn tute ne rekonadas min.”

Surprizite mi ankoraŭ demandis lin: “Sed se ŝi ne rekonadas vin, kial vi bezonas esti tie ĉiumatene?”

Li ekridetis kaj rigardante min li diris: “Jes, ŝi ne scias, kiu mi estas, sed mi bone scias, kiu estas ŝi.”

Miaj okuloj pleniĝis de larmoj. Dum lia foriro mi diris al mi: “Ĝuste tio estas la amo, kiun mi volus por mia vivo”. Vera amo ne estas nur fizika aŭ romantika. Vera amo signifas akceptadi ĉion, kio estas, kio estis, kio estos, eĉ se tio jam ne estas ĉe tiu alia.

El prelego de P. Juan, OSA tradukis por DB Olga Glendová

al la indekso


 LA PORTRETO

Historieto de nekonata aŭtoro rakontas, ke unu riĉa, bonstata viro havis filon. Ili ambaŭ reciproke bone interkompreniĝis. Eĉ ili havis la saman ŝatokupon - pentro-arton. Ili komune kolektis la bildojn kaj en ilia kolekto estis tre valoraj kaj famaj verkoj de tutmondaj pentristoj.

Komenciĝis milito. Do la filo devis eksoldatiĝi. Li estis tre kuraĝa viro. En unu batalo li klopodis savi sian grave vunditan amikon, kaj kiam ili estis preskaŭ en sekura loko, la kuglo morte trafis lin. Tiu trista sciigo tre konsternigis lian patron.

Post la milito aperis ĉe la patra pordo nekonata viro, alportanta la pakaĵon al li kun vortoj: “Vi ne konas min, sinjoro, sed mi estas tiu soldato, al kiu via filo savis la vivon. Mi tre bedaŭras, ke li mortis. Ni estis tre bonaj amikoj kaj via filo ofte rakontis al mi pri via amo al la pentro-arto”.

Kun menciitaj vortoj transdonis tiu juna viro al la patro pakaĵon kaj plue li diris: “Mia verko ne havas grandan valoron, sed mi pensas, ke via filo estus ĝojigita, se vi akceptus de mi tiun donacon.” La patro malpakis la pakaĵon vidante portreton de sia filo! La patro estis mirigita pro simileco de la bildo kun vera vizaĝo de lia amata filo. Li estis profunde kortuŝita. Li dankis kaj proponis al viro, ke li volonte aĉetus de li la bildon. Sed la donacanto tute malakceptis tiun proponon. “Mi estas la ŝuldanto, ne vi! Neniam mi povus reciproki al vi tion, kion faris por mi via filo. Tial bonvolu akcepti tiun donacon, kiel esprimon de mia danko kaj rememoron.” La patro dankeme akceptis la donacon. La bildo havis ĉiam honoran lokon en lia kolekto.

Post kelkaj jaroj ekde tiu ĉi okazaĵo la patro mortis. Laŭ testamento la tuta kolekto estis difinita por granda aŭkcio. Alvenis multe da signifaj kolektantoj de arto kaj senpacience ĝojatendis prezentadon de la valora kolekto kun arto de mondfamaj pentristoj. Havante unikan oportunon aĉeti la verkojn de famaj majstroj, ili malpacience atendis. Finfine la aŭkcio komenciĝis kaj antaŭ okuloj de vizitantoj la plej frue aperis la Portreto de la Filo. “Kiu komencos pere de unua propono?” - demandis aŭkciestro. “Mi volas vidi verkojn de la majstroj”, protestis vizitantoj. Sed la aŭkciestro persistis je tio, ke la portreto estu aŭkciita komence. Iu denove malkonsentis: “La portreton donu je la fino, la plej frue ni volas vidi Van Gogh, Rembrandt kaj aliajn majstrojn!” Sed la aŭkciestro daŭrigis: “Mi ofertas Portreton de la Filo, kiu komencos, kiu volas aĉeti la bildon?”

Estiĝis profunda silento ...
Finfine ie malantaŭe aŭdiĝis la voĉo. Ĝi apartenis al familia ĝardenisto, kiu bone konis filon de sia infaneco, tiu ĉi homo ankaŭ vizitis aŭkcion.

Nun li diris pere de sia modesta mallaŭta voĉo: “Mi proponas dek dolarojn por la portreto”. La ĝardenisto ne apartenis inter riĉulojn kaj dek dolaroj estis ĉio, kion li havis tiutempe ĝuste en sia monujo.

“Ni havas unuan proponon, dek dolarojn, kiu donos pli multe?”
La plua propono ne alvenis, do la bildo estis vendita nur je la 10 dolaroj!
La protestanta viro ekkriis: “Nun finfine komencu kun vera aŭkcio!”
Sed aŭkciestro respondis: “Mi bedaŭras, sinjoroj, sed la aŭkcio finiĝis”.
“Kaj kio okazos kun verkoj de la majstroj?”
“Mi bedaŭras, sed mi devis respekti la testamenton. Kiam oni plenrajtigis min, ke mi aŭkcios la kolekton, mi ne estis rajtigita tuj malkaŝi la testamenton. Sed nun mi anoncas al ĉiuj, ke la aĉetanto de la portreto gajnas ne nur la tutan valoran kolekton de la pentrista arto, sed fariĝas ankaŭ heredanto de la tuta postlasaĵo. Tiu, kiu aĉetis la portreton de la filo de posedanto, gajnas ĉion!”

Olga Glendová

al la indekso


 LORETO EN PRAGO

Sonorila ludo, kiu ĉiun tutan horon rememoras preĝon, estas en mensoj de la homoj kun Loreto firme kunigita. Ĉe sia apero fine de la 17-a jarcento ĝi estiĝis en ĉeĥa medio vera rimarkindaĵo.

Sonorilan ludon dediĉis al Loreto riĉa komercisto de praga kvartalo Malá Strana Eberhard el Glauchov. Aŭtoro de ĉiuj tridek sonoriloj estis amsterodama urba sonorilisto Claudy Fremy, kiu pretigis ilin en la jaroj 1683-91. Sanktigo de la sonoriloj en Loreto en la jaro 1695 antaŭ ilia lokigo sur la horloĝturon estis grandega festo. Ĉiu sonorilo havis sian baptopatron el vicoj de pragaj aristokratoj, kaj super la unua transprenis la patronecon eĉ imperiestro Leopoldo la Unua mem.

Praga horloĝisto Petro Neumann poste, dum kelkaj monatoj la sonorilludon kompilis kaj kunigis kun la horloĝmaŝino frunte de la turo. Li faris ĉi tie mekanismon sur principo de metala cilindro kun palisetoj por  kompilado de diversaj melodioj.

Samtempe estas eble la sonorilojn direkti pere de klavaro (21 oktavoj). Ĝis nun oni ludas tie dum ekleziaj festoj diversajn komponaĵojn. Praga sonorila ludo apartenas al teknike tre altnivela mekanismo. Similaj ludoj konserviĝis ekzemple en Amsterodamo, Delft, Bruggy kaj Berlino.

En la jaro 1695 la unuan fojon sonis la loretaj sonoriloj super tegmentoj de Prago.
Olga Glendová

al la indekso


 AVE, MARIA

Teksto Kálmán Fűlőp. Muziko Péter Wolf. Tradukis Perlo Miela.

  1. Dum mia vivo Vin koncernis mia fid´, / por mi via gvid´ al bon´. / Ne estas malfortigo plu en mia sort´, /   en mi via vort´ kaj son´. / Ref.: Ave, Maria, ave, Maria. / Ave, Maria, ave, Maria.
     

  2. Ĉu estas tuthazardo la renkonta hor´? / Batas mia kor´ por Vi. / Ĉar min tra multaj ebloj gvidas Vi kun ĝoj´ , / sur la ĝusta voj´ al Di´. / Ref.: Ave, Maria ...
     

  3. Per via kondukado venis nova dev´, / estis bela rev´ sen mank´. / Vi min   protektas ĉiam, ne plu estas vant´ / antaŭ Vi ĉi-kant´ , jen dank´. Ref.: Ave, Maria ...

Karaj legantoj, ne estas eraro, ke ni denove publikigas la saman kanton "Ave, Maria", kiu jam aperis en la numero 1/2005 de DB. Estis necese fari tekstajn korektojn en la unua kaj dua strofoj, por respekti gustan lingvan akcenton. La korektojn faris persono por tio la plej kompetenta, kunaŭtoro de preĝ- kaj kant-libro ADORU, pastro Albrecht Kronenberger. Li promesis revizii ankaŭ venontajn kantojn, por ke ili estu kaj lingve kaj melodie tute en ordo. Por tiu lia helpo ni tre antaŭdankas al li.

Milý čtenáři, unikátní knihu ADORU, obsahující několik set krásných písní z různých částí světa a texty modliteb a liturgických textů lze objednat za pouhou poloviční cenu 300,- Kč na adrese naší sekce. K této knize obdržíte dva dárky: kotouček CD s melodiemi písní ADORU a textem bible v esperantu. Druhým dárkem je Nový zákon v esperantu. Kniha ADORU by neměla chybět žádnému členu, ale i nečlenu naší sekce. Bude potřebná každému účastníku 59. kongresu IKUE v příštím roce na Velehradě. Kongresový týden bude opět krásným zážitkem, jako minulé dva tyto kongresy u nás. Miloslav Šváček

al la indekso


 MIAJ IMPRESOJ PRI LA 17-A “JALTA-ARMO”

En la urbo Jalta sur Krimeo renkontiĝis esperantistoj ĉi-jare de la 28-a de aprilo ĝis la 12-a de majo, por celebri komencon de la somera sezono. Fakte ĉi-jara vetero estis pli malvarma, ol tiu dum pasintajjaroj, sed tamen tiu malgranda obstaklo ne havis influon je nia riĉa programo.

Tiun ĉi kongreseton partoprenis 100 esperantistoj el 11 landoj, unu paro venis eĉ el Kanado. Kongresejo estis luita “Domo de Instruisto”, situanta ĉirkaŭ du kilometrojn for de la urbo sur la altaĵo 300 metrojn alta. La urbo Jalta situas en la valo ĉirkaŭita per montaro alta 1500 metrojn. Pro ĝia favora situo kaj milda klimato kreskas tie palmoj, cedroj kaj genistoj. En proksimeco de la centro troviĝas multaj sanatorioj kaj ripozdomoj. Kvankam estis komenco de la sezono, sed surstrate oni povis vidi multajn kuracgastojn kaj turistojn. En Jalta loĝas ĉirkaŭe 80 mil loĝantoj, sed multoble pli troviĝas fremduloj, ripozantaj en modernaj sanatorioj funkciantaj dum la tuta jaro. Inter la urbo-centro kaj montoj sur deklivo estis konstruitaj domoj, privataj hoteloj kaj ripozdomoj. Tiu simbiozo de konstruaĵoj kaj dekliva roko kreas specifan pejzaĝon, ĉar la konstruaĵoj aspektas, kvazaŭ ili estas surgluitaj al tiu grandega roko.

Alispecaj domoj estas situantaj ĉe la Nigra Maro. Ili havas ankaŭ sian ĉarmon. En Jalta bone funkcias trafiksistemo. Veturas tie trolejbusoj, busoj kaj busetoj nomataj “marŝrutka”. Prezo de unu bileto estas unu grivna, kio egalas al kvarono de dolaro. Ili veturas dum tago tre ofte. Oni pagas al la ŝoforo.

La urbo Jalta havas longan historion. Antaŭ Kristo estis tie setlejo de grekoj, poste invadis turkoj kaj tataroj. Pro tio oni povas viziti tataran tombejon kun bele ornamitaj tomboŝtonoj.

Antaŭ 250 jaroj imperiestrino Katarina la Dua ordonis konstruigi sanatoriojn por la cara kortego. Nuntempe sanatorioj apartenas al ĉiuj, kiuj disponas pri sufiĉe da mono por pagi restadon tie.

En Jalta oni povas trovi spurojn de famaj esperantistoj, pioniroj de nia movado. Ekzistas domoj kun memortabuloj de Nikolao Borovko kaj de fama kuracisto Jlja Ostrovski, partoprenanto de la 1-a UK en 1905 en Bulonjo ĉe Maro. Krom tiuj menciitaj esperantistoj en Jalta loĝis vaste konata verkisto Anton Ĉeĥov. Lian domon, monumenton kaj ĝardenon oni povas viziti libere. Lia bela skulptaĵo “Damo kun hundo” staras sur bela, longa, ĉemara promenejo. Ankaŭ lia somera dometo situanta 30 km for de la urbo estas vizitebla ĉiam. La urbo allogis Puŝkin, do ankaŭ tie ekzistas lia monumento kaj muzeo de Puŝkin. Inter lokaj famaj homoj meritas mencii poetinon Ukrainka. Ŝia monumento staras antaŭ ŝia domo, kiun oni transformigis je muzeo.

Ne estas mia intenco listigi ĉiujn vidindaĵojn, tio estus tro granda laboro. Mi deziras priskribi nur kelkajn la plej gravajn por nia generacio.

Unuan, kiun ni vizitis, nomiĝas “Livadia” palaco, konstruita en la jaro1807, aparteninta al pola grafo Potocki. En 1911 ĝi estis vendita al Nikolao la Dua. Arkitekto N. Krasnov ĝin rekonstruis en stilo de itala renesanco. En ĉi tiu palaco en februaro 1945 estis subskribita packontrakto inter Stalin, Roosevelt kaj Churchil. Ĝis nun estas tie konservataj dokumentoj pri tiu konferenco. La duan palacon, kiun ni vizitis, oni nomas “Alupka”. Tiun palacon oni konstruis en la jaroj de 1828 ĝis 1851 laŭ la projekto de arkitekto E. Blor, la sama, kiu konstruis la palacon Buckingham en Londono. Ĝi estis destinita al feldmarŝalo Voronzev. Tie loĝis la angla ĉefministro Churchil dum lia ĉeesto je la Jalta Konferenco.

La tria palaco nomiĝas “Masandra” pro la kvartalo havanta la saman nomon. Ĝi estis de la komenco konstruita por la grafo Voronzev, sed poste vendita al caro Aleksander la Tria, kaj li ĝin finkonstruis en la jaro 1902. Ĝin ĉirkaŭas bela ĝardeno. Ĉi-tie familio de caro ofte dum somera tempo ripozadis. En la palaco troviĝas bildoj de reĝa familio kaj desegnaĵoj pentritaj fare de reĝaj infanoj.

Krom menciitaj vidindaĵoj ekzistas tie aliaj valoraj, kiujn mi rekomendas al vi. Dumtempe jam okazis renkonto en Jalta ankaŭ meze de septembro. Tiu renkonto nomata “Velura Sezono” estis malfermita por ĉiuj loĝantoj kaj gastoj senpage. Ĝi okazis sur granda placo kaj ĉe mara promenejo.

Eŭgeno Rybarczyk, Kopenhago

al la indekso


 NIGRA ŜAFO

Kristnaska rakonto

Estis iam iu ŝafo nigra kiel karbo. Kiam ĝi preterpaŝadis, aliaj ŝafoj ĝin priridis:
“Rigardu la nigran ŝafon! Kia strangaĵo!” - postkriis ĝin kelkaj. “Ĉu vi ne scias, ke la ŝafoj devas surhavi la blankegan lanon?”

Tiuj vortoj estis kvazaŭ ŝtonoj ĵetitaj sur ĝin. Timigita, ĝi decidiĝis foriri montaron. Sed eĉ tie ĉi, en la montaro ĝi ne trovis trankvilon. Post sunsubiro ĝi eksentadis egan nostalgion, kiu korŝire ĝin premis. Dum ĝi ploris iun vesperon, ĝi ekvidis en malproksimeco groton.

“Mi iros dormi en ĝi” - diris al si la ŝafo kaj komencis kuri rapide, kvazaŭ io ĝin tien altiradus.
“Kiu vi estas?” - demandis ies voĉo, kiam ĝi alvenis.
“Mi estas ŝafo, kiun neniu volas”.
“Io simila okazis ankaŭ al mi. Neniu permesis, ke mi dormu en iu gastejo. Ni devis trovi tiun ĉi lokon. Mi estas Jozefo, kaj jen estas mia edzino Maria. Kaj ĉi tie ĵus naskiĝis Infaneto. Jen Li!”

La nigra ŝafo ekploris pro ĝojo kaj diris:
“Certe estas al Li malvarme. Permesu al mi, ke mi kuŝigu min apud Li kaj varmigu Lin.”
Maria kaj Jozefo ekridetis. La ŝafo alvenis al Infaneto kaj karesis Lin per sia ŝaflano.

Jesueto malfermis la okuletojn kaj ekflustris:
“Ĝuste pro vi mi alvenis, ĉar mi volas per graco savi ĉiujn perdintajn ŝafojn.”

La ŝafo komencis ĝojbleki. La anĝeloj el ĉielo respondis per la kanto: “Gloro al Dio en la altoj kaj sur la tero paco ...”

Jesuo volis diri ne nur al la nigra ŝafo, sed al ĉiuj homoj:
“Ne malestimu tiun, kiu estas alia ol vi, ĉar ni ĉiuj estas infanoj de la sama Ĉiela Patro.”

Surbaze de “Toi et les Missions” esperantigis Stanisław Śmigielski

al la indekso


 RAKONTO PRI LA HUNDINO DÁJA

Jam pli longan tempon mi sentas bezonon vizitadi diversajn pilgrimajn lokojn kaj preĝejojn. Mia animo estas sekega kiel dezerto kaj ĝi daŭre serĉas ĝustan vojon. Danke al miaj danĝeraj eksperimentoj kun nigra magio, transformiĝis negativa energio en mian kvarpiedan amikinon - hundinon Dája. Vi povas, sed ankaŭ ne devas kredi. La bestoj estas pli sentemaj ol la homoj. Ili vidas kaj sentas tion, kion ni ne vidas. Mi scias, pri kio mi parolas. En lasta tempo al mi tre helpis pastro M. Chlupsa. Sed kiu helpos al mia Dája? Ankaŭ ĝi ja estas Dia kreitaĵo kaj Dio amas ĉiujn estaĵojn. Pastro Duchoslav el franciska ordeno tre amas bestojn kaj li afable promesis viziti nin persone, por doni al Dája benon. Eĉ malgraŭ tio mi deziris, ke ankaŭ Dája povu viziti la preĝejon. Mi aŭdis nur negativajn respondojn, ekzemple: “Ĝi estas nur besto, kaj hundo ne rajtas viziti la preĝejon.” Mi estis tre malfeliĉa. Ĉu gravas, ke ĝi ne scias preĝi la Patronian? Kion dirus sankta Francisko el Asizo, kiu fariĝis patrono de la bestoj?

Foje sabate mi veturis kun Dája al pilgrima loko Sankta Johano sub la Roko (Svatý Jan pod skálou). Mi ne sciis, ĉu mi povos viziti la preĝejon. Antaŭ la preĝejpordo mi prenis la hundinon Dája per la manoj, por ke mi povu nur inter la pordo rigardi la preĝejon. Malantaŭ la pordo staris iu sinjorino, kiu ekridetis kaj per mallaŭta voĉo ŝi diris al mi: “Se vi tenos vian hundeton permane, vi trankvile povos eniri.” Ŝiaj vortoj plezurigis min. Mi eniris internen. Dája estis silentema, ĝi senmove sidis kaj ankaŭ ĝi certe sentis la sanktan atmosferon. Ĝi eĉ kondutis pli bonmore, ol iuj turistoj. Kune ni vizitis ankaŭ Kavernon de sankta Ivano. Poste ni trinkis kuracan akvon el puteto de sankta Ivano. Posttagmeze mi forveturis kun trankvila koro hejmen. Dája en la buso ekdormis. Pri kio ĝi sonĝis? Tio estas ĝia sekreto.

Pavla Zemanová

al la indekso


 VALORO DE LA RIDETO

Frank Irving Fletcher

Ĝi kostas neniom, sed donas multon. Ĝi riĉigas tiujn, kiuj ricevas ĝin, ne malriĉigante tiujn, kiuj ĝin donas. Ĝi daŭras nur momenton, sed memoro pri ĝi povas daŭri la tutan vivon. Neniu estas tiom riĉa, ke li ne bezonas ĝin, sed ankaŭ ne tiom malriĉa, ke li ne povas ĝin doni. Ĝi alportas feliĉon en hejmo kaj estas signo de amikeco. Ĝi estas ripozo por laca homo, espero por homo malesperanta, sunradio por malĝoja homo kaj la plej bona rimedo kontraŭ zorgoj. Ne estas eble ĝin aĉeti, vendi, prunti nek ŝteli, ĉar ĝi havas nenian valoron, dum oni donas ĝin al iu. Kaj kiam via proksimulo estas tro laca por ekrideti al vi, ĉu estas permesate peti, ke vi ekridetu je li? Ĉar neniu bezonas rideton tiom, kiom tiu, kiu jam ne havas ĝin por doni al aliaj. RIDETU!

Tradukis el la estona Valev Kruusalu

al la indekso


 PREĜEJA KORUSO EL KRETINGA EN ĈEĤIO

Oktobre vizitis Ĉeĥion preĝeja koruso el Litovio el urbo Kretinga, kie pasintjare okazis la 57-a Kongreso de IKUE. La ekskongresanoj havas en viva memoro belegan dumkongresan kantadon de ĉi tiu koruso. La buskaravanon gvidis s-ano Antanas Visockas, kiu dumkongrese en Kretinga zorgis pri la kongresaj ekskursoj. Danke al bonaj rilatoj kun Ĉefepiskopa Gimnazio en Kroměříž, kie okazis en la jaro 2002 la 55-a Kongreso de IKUE, la korusanoj povis tie tranokti.

La koncerto ne povis okazi en Kroměříž, ĉar samtempe tie okazis Tagoj de la Kristana Kulturo. Tial la koncerto okazis en preĝejo de Ĉielenpreno de la Virgulino Maria en urbo Holešov la 15-an de oktobro. Oni povas diri, ke ankaŭ danke al tiea paroĥestro kaj dekano Jiří Rek, kiu dum la 48-a IKUE-Kongreso en Olomouc estis vicrektoro de la porpastra seminario, kie la kongreso okazis. La koncerto prezentita al la plena preĝejo de la aŭskultantoj estis tre bela. Oni devis ripeti la kanton el opero Nabuco de Verdi “Himno de la sklavoj”. Kiel premio por la katolikaj esperantistoj, precipe por pasintjaraj kongresintoj en Kretinga, kiuj prizorgis por la koruso tranoktojn kaj okazigon de la koncerto, estis fine la kanto Maria, Maria, kiu estas kvazaŭ dua himno de Litovio kaj speciale por Kretinga, kiu havas en sia urba blazono statuon de la V. Maria.

Tre kore mi dankas al pastro Jiří Rek, al niaj karaj gefratoj - geedzoj Chodníček el Holešov kaj al frato F. Adamík, sen kies oferema kunlaboro ne povus okazi la bela koncerto de la kretinganoj.

Miloslav Šváček

al la indekso


 GRUPE-9 2005
Glivice'a rendevuo de uzantoj kaj praktikantoj de Esperanto

En la tagoj de la 11-a ĝis la 13-a de novembro okazis en pola urbo Gliwice, konata pro okazinta la 14-a Ekumena E-Kongreso 1999, interesa renkonto de la esperantistoj el Germanio, Ĉeĥio, Hispanio, Ukrainio, Pollando kaj eĉ fora Japanio.

La programo estis diversvaria. Pastroj el Germanio Bernhard Eichkorn kaj Albrecht Kronenberger, kunaŭtoroj de la unika preĝ- kaj kantlibro Adoru, okazigis ĝian prezentadon. La kantadon per elektrofonika orgenludo akompanis Ernst Lauze, ilia muzika kunlaborinto. Vendrede kaj sabate estis por partoprenantoj celebritaj esperantlingvaj S. Mesoj en franciskana preĝejo. Dimanĉe okazis komuna mescelebro kun paroĥanoj, dum kiu estis uzita kaj pola lingvo kaj Esperanto ne nur de la mescelebrantoj, sed ankaŭ la paroĥanoj povis kunkanti la esperantlingvajn kantojn. Interesaj estis diversaj programeroj. Kvizon gvidis Marian Zdanowski, Augusto Casquero parolis pri novaĵoj en Hispanio, Lidia Ligęza kaj Waldemar Lipowicz prelegis pri Esperanto en poezio, Miloslav Šváček koncize priskizis historion de IKUE, informis pri ĝiaj nuntempaj aktivadoj kaj invitis la ĉeestantojn partopreni la venontjaran 59-an IKUE-Kongreson en Velehrad. Tre interesa estis renkontiĝo kun Roman Dobrzyński kaj liaj filmoj. Same tre interesaj estis sabata kaj dimanĉa programeroj pri Pola E-Asocio kaj Pola E-Junularo, precipe pri okazinta tre sukcesa kongreso de TEJO (Tutmonda E-Junulara Organizo) en Zakopane (Pollando), kie aktivis ankaŭ ĈEJ (Ĉeĥa E-Junularo). Fina programero estis “Unu kontraŭ ĉiuj - pola esperantujo”, gvidita de prezidanto de PEA Stanisław Mandrak.

Ĉiuj oferemaj kunaranĝantoj meritas sincerajn dankojn. Mi persone estis kontenta kaj mi promesis partoprenon de la jubilea (la 10-a) GRUPE-10 2006. Mi ankaŭ estas kontenta pro ekligitaj novaj kunlaboraj kontaktoj kun polaj esperantistoj rilate al ebleco aranĝi en Pollando la IKUE aŭ Ekumenan E-kongresojn.

Miloslav Šváček

al la indekso


 RENKONTIĜO DE ESPERANTISTOJ EN POLIČKA

La renkontiĝo okazis sabate la 5-an de novembro 2005. Partoprenis ĝin 24 personoj. Antaŭtagmeze okazis vizito de la urba tombejo, por omaĝi konatan muzikkomponiston Bohuslav Martinů ĉe lia tombo, naskiĝintan en Polička, kies familio loĝis en la preĝeja turo.

Posttagmeze okazis interesa prelego de merita sportisto maraton-kuranto Mirek Havran el Litomyšl. Li prelegis pri la konkuroj en Japanio kaj Usono.

La renkontiĝon partoprenis membroj de ĝemelaj E-rondetoj en Polička, Litomyšl, Svitavy, Česká Třebová kaj Lanškroun. Ne mankis ankaŭ gastoj el Praha. La renkontiĝon en Polička, situanta proksime de la IKUE-Tendaro en Sebranice, partoprenis duonparte la membroj de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio.

Raportis kaj fotis Josef Flídr

al la indekso


 SCIIGOJ DE LA SEKCIA KAJ KONGRESA KOMITATOJ

Milí bratři a sestry, jak jsme už oznámili v minulém čísle DB, z důvodu nepřekročení hmotnosti této zásilky kvůli poštovnému nebyla přiložena peněžní poukázka na úhradu kongresového přihlašovacího poplatku a členského příspěvku na tento rok těch, kteří dosud nepřispěli. Přikládáme ji nyní k tomuto číslu a posíláme ji všem. Lze jí uhradit jak přihlašovací kongresový poplatek, tak letošní příspěvek sekci a IKUE, případně příspěvek na příští rok. Pro váš přehled a jako potvrzení o obdržení příspěvku uvádíme vždy v každém čísle DB jmenovitý seznam přispívatelů. Pokud někdo z vás potřebuje potvrzení o příspěvku kvůli odpočtu daně, na požádání vám jej zašleme.

Kongresové informace naleznete na další stránce. Na kongres se pňhlásilo zatím 16 našich členů a jistě řadu dalších pňhlášek obdržíme ještě do konce tohoto roku. Kongres bude zajímavý také pro mladé účastníky, jejichž vhodný program zajistí ČEJ (Čeha E-Junularo - Česká esperantská mládež). Proto vyzýváme mládež, aby se této významné mezinárodní katolické esperantské akce zúčastnili, neboť na základě průzkumu není dostatek zájemců o sebranický tábor, který v příštím roce nebude pořádán. Mladí účastníci mají zajištěné ubytování za snížený poplatek ve Stojanově gymnáziu na Velehradě, kde je také za ještě nižší poplatek možnost nocování s použitím vlastní karimatky a spacáku. Kongresové informace lze také získat na internetových stránkách naší sekce http://mujwe.cz/Spolecnost/Svacek/ a na stránkách IKUE www.ikue.org.

Srdečně zveme a těšíme se na účast všech. LKK - Loka Kongresa Komitato

al la indekso


 59-A KONGRESO DE IKUE, VELEHRAD, ĈEĤIO 2006

Temo: Eŭkaristio – Renkonto kun Jesuo Kristo

Jen la kongresa temo. Ĉu nekonvena, ĉu ne plu aktuala, se oktobre finiĝis la oficiala Jaro de Eŭkaristio? Certe ne, ĉar temas pri temo aktuala jam dumil jarojn kaj daŭronta ĝis la fino de la mondo. Krome, ankaŭ la esperantistoj ja povas celebri specialan omaĝon al Jesuo en Eŭkaristio dum sia kongreso, des pli, se nunjare pro realigo de la ekumena kongreso ne estis por tio konvena okazo. Nenio en la vivo de vera kristano estas pli grava, ol adoro de Jesuo Kristo kaj reala renkonto kun Li  en Eŭkaristio, kiu estas la plej granda donaco al la mondo post lia ascendo ĉielen.

La kongresa emblemo ne nur enhavas la kongresan temon, sed ankaŭ Krucon - la signon de nia savo. Temas pri la kruco Cirila-Metodia, do strikte ligita kun aktivadoj de kun-patronoj de Eŭropo sanktaj Cirilo kaj Metodio en kongresloko Velehrad. Ĝi ankaŭ memorigas la gravan eventon - viziton de la Papo Johano Paŭlo la Dua en Velehrad aprile de 1990. Tiu ĉi granda blanka kruco kun papa blazono staras meze de la placo antaŭ Baziliko en Velehrad. Rilate al la kongreso ni rekomendas tralegon de la artikolo sur la paĝo 109 “La Granda Moravio”, disponigita de junaj reprezentantoj de Ĉeĥa E-Junularo.  La verda stelo kun la kruco kun papaj koloroj meze simbolas la katolikan E-movadon.

Ĝis nun estas aliĝintaj kvardek kvin geesperantistoj el naŭ landoj. La plej favora aliĝperiodo darŭros ĝis la fino de la venontjara marto, sed ĉar la kongresejo disponas pri limigita nombro da ĉambroj, ricevos ilin prefere la kongresanoj pli frue aliĝintaj. Por pli malfruaj aliĝintoj estas je dispono bonaj tranoktoj en tri- aŭ kvarlitaj ĉambroj de la studenta hejmo de la eklezia gimnazio (tre proksime de la kongresejo). Ekzistas ankaŭ tranoktebleco en hotelo, sed kompreneble pli multekoste. Do bonvolu ne tro prokrasti forsendon de via aliĝilo kun aliĝkotizo.

La altan protekton de la kongreso jam transprenis ĉefepiskopo de Olomouc Mons. Jan Graubner, al kies diocezo apartenas Velehrad. Li promesis ĉeesti la kongresan inaŭguron.

Gracoplenan Kristnaskon kaj Di-benitan Novan Jaron 2006 kaj feliĉan renkonton en ĝi dum la 59-a Kongreso de IKUE en Velehrad deziras al ĉiuj legantoj la redakcio de DIO BENU.

al la indekso


 FESTA KRISTNASKA VIGILI´

(Veselé vánoční hody) Ĉeĥa kristnaska kanto. Esperantigis: Jiří Kořínek.

 

  1. Festa Kristnaska vigili´, / gaje infanoj, kantu ni, / [:ke naskiĝis en realo / al la homoj en la stalo, / infanet´.:]
     

  2. Naskis Maria filon ĉi, / en Betlehem´ okazis ĝi, / [:kaj vindita per tuketoj / ekripozis en kripeto, / infanet´.:]
     

  3. Bov´ kaj azen´ en apudstar´ / gardis Mondestron en la stal´, / [:varmigadis senkulpulon, kuŝis ja sur fojn´ ĉe muro, / infanet´.:]
     

  4. Li estas Di´ en homa korp´, / enkorpigita Dia vort´, / [:Dia fil´ kaj fil´ de homo, / Mondsavont´ el stala domo, /  infanet´.:]
     

  5. Gvidis paŝtistojn hela stel´, Estron saluti de l´ ĉiel´; / [:ho bonvenu Reĝ´ de l´ mondo, / sopirinta bondononto, /  infanet´.:]
     

  6. Tuj Betlehemon hastu ni / kun kantsalut´ al fil´ de Di´, / [:kara, eta, salutatu, / ĉiu el ni kun vi fratu, / infanet´.:]

al la indekso