Dio Benu numero 59-3/2005

al la arkivo de jarkolektoj 1991-2010

 


PRIMICA SANKTA MESO EN ESPERANTO DE SAC. ATTILA SZÉP EN PILISCSABA

Al novpastro Attila - multfoja partopreninto de la IKUE-Tendaroj en Sebranice, Ĉeĥio, Diajn benojn kaj gracoplenan laboron sur vitejo de la Sinjoro elpetas la tendaranoj kaj la tuta Ĉeĥa IKUE-Sekcio

 

 ALPAROLO DE LA PREZIDANTO

Karaj gefratoj!

La ĉefa agadparto de la nuna jaro jam estas malantaŭ ni. Multaj el ni povas konstati, ketemis pri periodo riĉa je belaj okazaĵoj, pri kiuj raportos tiu ĉi numero de nia gazeto Dio Benu. Maje okazis Renkonto de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio en Česká Třebová, kaj kadre de ĝi Konferenco de la sekcio kun elekto de la sekcia komitato. Du semajnojn post ĝi, do ankaŭ en la monato majo, okazis tre bela renkonto de ekstendaranoj de la iama Katolika E-Tendaro en Herbortice. Julie okazis bela kaj sukcesa 17-a Ekumena E-Kongreso en Piliscsaba en Hungario, kiun partoprenis ĉeĥaj esperantistoj kiel dua la plej nombra grupo post hungara grupo. Ekzistis ankaŭ ebleco partopreni 90-an Universalan Kongreson de Esperanto en Vilno (Litovio). Mankas informoj, ĉu iuj el niaj sekcianoj ĝin partoprenis. Nu kaj aŭguste okazis la 23-a IKUE-Tendaro en Sebranice (Ĉeĥio). Kun ĝojo en la koro ni povas konstati, ke tiu ĉi aranĝo, okazinta la 14-an fojon en Sebranice, estis danke al Dio ankaŭ bela kaj sukcesa aranĝo de ĉiuj aĝgeneracioj. La plej juna tendarano estis unujara Antonjo, travivinta tie la tutan tendarrestadon. Ni do povas vere kun ĝojo konstati, ke ne mankis ebleco de partopreno de belaj aranĝoj por tiuj, kiuj povis kaj volis ilin partopreni. Koran dankon al ĝiaj partoprenintoj kaj koran dankon al ĉiuj, kiuj iamaniere kontribuis al ilia sukcesa okazigo. Kelkaj el ni tutcerte revidos nin ankoraŭ dum oktobra Konferenco de la Ĉeĥa E-Asocio en Vyškov.

Multaj el vi jam estas informitaj, ke la venontjara 59-a IKUE-Kongreso la trian fojon en novtempa ekzisto de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio denove okazos en Ĉeĥio, surbaze de decido de la sekcia konferenco kaj de la IKUE-estraro. Velehrad (post Olomouc kaj Kroměříž) do fariĝos venontjare la tutmonda ĉefloko por la katolikaj esperantistoj. Jam estas aliĝintaj gefratoj el ok landoj. Tiu ĉi numero de nia gazeto havas kvar paĝojn malpli, por ebligi almeton de la kongresa informilo kun aliĝilo kaj ne superi pezon de 50 gramoj (pro afrankkostoj). La Kongresa Organiza Komitato (KOK) strebos, ke la kongreso estu denove bela kaj spirite riĉa travivaĵo por ĝiaj partoprenantoj, kiel la du pasintaj kongresoj. Skizo de la provizora kongresa programo, kiun oni povas legi en la kongresa informilo, estas fakte nur provizora, do iom post iome ĝi fariĝos definitiva, certe pli perfekta kaj pli bona. Volonte la KOK akceptos viajn proponojn kaj sugestojn. Volonte ĝi akceptos ankaŭ viajn proponojn de la kongresa temo (se eble rilate al la loko de ĝia okazigo aŭ misio de la apostoloj sanktaj Cirilo kaj Metodio - la kunpatronoj de Eŭropo). Ankaŭ proponoj por la kongresa emblemo estas volonte akceptotaj. Aktualajn kongresajn informojn (ankaŭ la aliĝilojn) oni povas trovi sur interretaj paĝoj: http://mujweb.cz/Spolecnost/Svacek aŭ www.ikue.org. Ankaŭ revuo Espero Katolika kaj la gazeto Dio Benu disponigos al vi informojn ne nur pri Velehrad mem, sed ankaŭ pri ceteraj vizitotaj lokoj. La kongresaj komitatanoj ĝojatendas vian kunlaboron kaj perpreĝan subtenon.

 Diajn benojn plenkore deziras al vi kaj kore vin salutas via frato Miloslav Šváček

al la indekso


 “NI VENIS POR ADORI LIN”

Temo de la XX-a Monda Tago de Junularo en Kolonjo 15.-21.8.2005

Aŭguste venis centmiloj da gejunuloj al germana Kolonjo, por partopreni la XX-an Mondan Tagon de Junularo (MTJ). La nunjara XX-a MTJ estas konsiderata kiel renkonto de du papoj: Johano Paŭlo la II-a, kiu gejunulojn en Kolonjon invitis, kaj Benedikto la XVI-a, kiu ilin en Kolonjo akceptis.

Dum Ĝenerala Aŭdienco la 24.08.2005 la Papo Benedikto la XVI-a revenis al MTJ per jenaj vortoj:

“Kiom estas signife, ke ĉio tio okazis, dum ni alproksimiĝas al la fino de la Eŭkaristia Jaro, kiun volis Johano Paŭlo la 2-a! “Ni venis por adori Lin”: la temo de la Renkontiĝo invitis ĉiujn ideale sekvi la Saĝulojn, kaj plenumi kune kun ili internan vojaĝon de konvertiĝo al la Emanuelo, la Dio-kun-ni, por koni, renkonti, adori Lin, kaj post renkonto kaj adoro reekvojaĝi, portante en la animo lian lumon kaj lian ĝojon.

Nur tiu intima eksplodo de la bono, kiu venkas la malbonon, povas doni vivon al la aliaj transformiĝoj necesaj por ŝanĝi la mondon. Jesuo - la mizerikorda Vizaĝo de Dio daŭre lumigas nian iradon kiel la stelo, kiu gvidas la Saĝulojn kaj plenigas nin per ilia ĝojo. Ni preĝu nun, por ke la gejunuloj el Kolonjo portu kun si la lumon de Kristo, kiu estas vero kaj amo, kaj disvastigu ĝin ĉien. Mi konfidas, ke dank’ al la forto de la Sankta Spirito kaj de la patrineca helpo de la Virgulino Maria, ni povos vidi printempon de espero en Germanio, en Eŭropo kaj en la tuta mondo”.

(La partoprenintoj de la IKUE-Tendaro en Sebranice kunigis sin spirite kun MTJ dum S. Meso celebrita de episkopo Jozefo kaj dum preĝoj ĉe lumanta kandelo kun simbolo de MTJ, ricevita tiucele el Germanio.)

al la indekso


 LI ESTIS AMDISDONANTO

Zofia Kamieniecka

La Patro de l´ Sankta Eklezio -
Johano Paŭlo la Dua
foriris en la domon de l´ Patro Dio,
foriris la plej amata Patro nia.

Li estis amdisdonanto -
per la amo li unuigis la mondon,
kiu post lia forpaso - ploranta,
preĝis en siaj lokaj rondoj.

La Patro de l´ Sankta Eklezio,
la Patro de ĉiuj popoloj,
en la tutmondo predikis Evangelion,
estis patro kaj frato por la homoj.

Per la amo li unuigis la mondon.
Li estis sen tim´ batalanto
pri l´ justeco sur diversaj vivondoj,
por ĉiuj de l´ tero loĝantoj.

Unuiĝinta kun Kristo, Kriston predikanta,
li montris la potencon de l´ Eŭkaristio,
dum nombran junularon, homamasojn grandajn
li altiradis al la Vero, Bono - al Dio.

Nun li nin benas el la Dipatra domfenestro
kaj atendas la vastan plenumon de sia misio:
“Malfermu la pordon al Kristo” -
prenu forton kaj sanktecon el la Eŭkaristio!

al la indekso


 LA 17-A EKUMENA E-KONGRESO OKAZIS EN HUNGARIO EN URBETO PILISCSABA

Urbeto Piliscsaba en Hungario gastigis la 17-an Ekumenan E-Kongreson (58-an de IKUE kaj 55-an de KELI) en la tagoj de la 16-a ĝis la 23-a de julio 2005. Kadre de ĝi ankaŭ okazis laŭ oficiala nomo la 7-a Junulara Ekumena E-Tendaro (pli ĝuste dirite renkonto) kun apartaj programoj. El aliĝintaj 131 personoj la kongreson partoprenis 112 el 14 landoj. La plej nombraj estis hungaroj 37, poste sekvis ĉeĥoj 22, poloj 11, italoj 9, francoj kaj rumanoj po 7, germanoj kaj nederlandanoj po 4, svedoj kaj slovakoj po 3, aŭstrianoj 2, finnoj, bulgaroj kaj kroatoj po 1. En Hungario en Budapeŝto okazis jam en la jaroj 1912 kaj 1930 la 3-a kaj la 15-a Kongresoj de IKUE. En novtempa periodo okazis en Hungario tri Ekumenaj E-Kongresoj: la 8-a en Velence, la 12-a en Szombathely kaj la 17-a en Piliscsaba. La hungaraj gefratoj estas do jam spertaj organizantoj, tial oni povis antaŭsenti, ka la kongreso en Piliscsaba estos same bela, kiel la du lastaj ekumenaj kongresoj. Kaj tiu antaŭsento centprocente plenumiĝis. Oni do povas konstati, ke la kongreso estis bela kaj sukcesa, por kio krom Dio apartenas dankego al ĝiaj organizantoj, al la tuta Kongresa Organiza Komitato.

La urbo Piliscsaba, situanta inter urboj Budapeŝto kaj Esztergom, estas nur malgranda, nehavanta historiajn vidindaĵojn. Tamen ĝi estas grava, ĉar en ĝi troviĝas Katolika Universitato de Pázmány Péter, kies admirinde novstile karakterizaj konstruaĵoj situas sur vasta areo de arbara regiono. Tiamaniere estis eluzita terspaco post forlaso de rusa armeo, kiu ekokupis Hungarion en la jaro 1956. Unu el multaj lokoj en proksimeco de ĉefurbo Budapeŝto, kie troviĝadis armeaj trupoj de la rusaj okupantoj, do estis ankaŭ Piliscsaba. La kongreso okazis en bela kaj moderna studenta hejmo Josefinum, kie ankaŭ la kongresanoj loĝis. La manĝejo troviĝis dek minutojn piedirante tra bela monteta tereno. Post programoj, dum kiuj oni sidis, estis agrabla kaj por la korpo utila tasko atingi Refectorium - la manĝlokon. Estas menciinde, ke en la Katolika Universitato de Piliscsaba studas du mil kvincent studentoj el diversaj landoj.

Temo de la kongreso por meditadoj, preĝoj kaj interparoloj estis jena: “Por libereco Kristo nin liberigis (Gal 5,1) - la epistolo al la Galatoj por hodiaŭ”. Kaj fakte en la senco de tiu ĉi kongresa temo estis signita ĉiu kongresa tago.

Preskaŭ ĉiuj kongresanoj atingis la kongreslokon jam sabate. Vespere je la 20-a horo okazis oficiala malfermo de la kongreso, kiun ĉeestis direktoro de la Katolika Universitato en Piliscsaba s-ro Szilveszter Biró kaj pastoro el Piliscsaba s-ro Zoltán Bóna. La tago estis finita per vespro kun prediko, sub gvido de pastro Albrecht Kronenberger.

Dimanĉa Sankta Meso okazis en granda salono. Ĉefcelebranto estis novpastro Attila Szép, kiu celebris kun ceteraj kuncelebrantoj sian primican Sanktan Meson en Esperanto. Fine de ĝi sekvis lia novpastra beno. Estas menciinde, ke novsacerdoto Attila estas bone konata al multaj ekstendaranoj de la Katolika E-Tendaro de Sebranice (Ĉeĥio), ĉar li estis antaŭ eniro en la porpastran seminarion ĝia ĉiujara fidela partoprenanto. Tial estas granda ĝojo de multaj ekstendaranoj pro lia sacerdotiĝo, ĉar estas granda donaco de Dio, ke la katolika E-movado havas junan pastron, bone regantan Esperanton. Diservo de la evangelianaj kongresanoj okazis en la kapelo.

Dimanĉa posttagmezo estis eluzita por rondiro tra la Katolika Universitato, por admiri arkitekturan stilon ne nur de ekstere, sed ankaŭ de interne. Ĉiu konstruaĵo estas ĝuo kaj admiro por la okuloj, ĉar ĉiu havas sian specialan konstrustilon. Domaĝe, ke ni ne vidis, kiel aspektis tiu areo dum ĉeesto de rusa armeo. Vespere estis prezentita belega folklora muziko fare de universitata ensemblo, kiu movigis ankaŭ spektantajn kongresanojn.

Lunde, marde, ĵaŭde, vendrede kaj sabate ĉiam matene jam je la 6.45 h. okazis la Sankta Meso en la kapelo de la kongresejo Josefinum. Kiu volis ĝojigi Dipatrinon la Virgulinon Maria kaj mediti pri ŝia Filo kaj nia Sinjoro Jesuo Kristo, devis duonhoron antaŭ la Sankta Meso veni en la kapelon por rozaria preĝo. Per tiu ĉi eta ofereto en formo de duonhora mallongigita dormo la rozaria preĝo certe havis pli grandan valoron, akirinte per tio pli multajn Diajn gracojn. Post la matena Sankta Meso okazis komuna matena preĝado en la granda salono. Bedaŭrinde ne ĉiuj, kiuj partoprenis la Sanktan Meson, ĉeestis ankaŭ la komunan preĝadon, kiu estis ankaŭ tre grava. Kompreneble, por la katolikoj, kiuj iom komprenas valoron de la Sankta Meso, nenio alia povas anstataŭi ĝin, ĝi estis do kulmino de ĉiu tago, sed la morala devo de ĉiu estis ankaŭ partopreni la komunajn preĝadojn, kontribuante tiel al reunuigo de la kristanoj. Tial la tiuafera riproĉo estis tute pravigita.

Dum la kongresaj tagoj okazis interesaj prelegoj: El la historio de Hungario (prof. D-ro Endre Dudich), Ekumeno (sac. Albrecht Kronenberger), Vojaĝo al Wittenberg-Luther, Melanchthon, Cranach (Siegfried Krüger), Adado E3 (Jacques Tuinder), Esztergom (Zoltán Somhegyi) , La kristanaj esperantistoj pli kuraĝe eksteren agu (Francisko Simonnet), Enkonduko en la epistolon al la Galatoj (Philippe Cousson).

Marda posttagmezo apartenis al belega vizito de urbo Esztergom. Impona estas tiea Baziliko, kiu estas la plej granda eklezia konstruaĵo en Hungario. La rivero Danubo dividas hungaran urbon Esztergom de slovakia urbo Ŝturovo, kiun la kongresanoj ankaŭ povis libervole viziti. Urbo Esztergom indas apartan mencion.

La tuta merkreda tago estis dediĉita al vizito de hungara ĉefurbo Budapeŝto - La Perlo de Danubo. Ĝi situas sur ambaŭ bordoj de la rivero Danubo kaj estas la industria, komerca kaj trafika centro de la lando. Budapeŝto estiĝis la 1-an de januaro 1873 el apartaj urboj Peŝto (situanta sur la orienta bordo de Danubo), Buda kaj Óbuda (okcidente). Dumilionkapa grandurbo, trafluanta riverego, pitoreskaj montetoj kun grandiozaj panoramoj - jen la mezeŭropa metropolo. Dumiljara ĉefurbo: iam en la Romia provinco Panonio, poste tiu de la hungaraj reĝoj (inter ili de imperiestro Sigismondo de Luksemburgo), poste de la Habsburg-reĝoj kaj imperiestroj. Tie ĉi miksiĝas antikvaj, mezepokaj, turkaj kaj modernaj aspektoj ambaŭflanke de Danubo en la ĉefurbo de Hungario, en kiu loĝas kvinono de la landa loĝantaro.

Unua celo de la kongresanoj estis vizito de la Fortikaĵ-kvartalo. Meze de la dekstraborda, monteca urboparto Buda regas la iama Fortikaĵo kun la fabeleca Fiŝista Bastiono kaj la gotika Matias-preĝejo, en kiu estis por la kongresanoj celebrita la Sankta Meso. Tiu ĉi preĝejo staras sur la 13-a jarcenta fundamento kaj en ĝi rezerviĝis la memoraĵoj de sep jarcentoj. Dum la turka okupado ĝi funkciis kiel islama preĝejo.

Post la S. Meso oni povis admiri vidindaĵojn de la fortikaĵmonto de Buda kun apuda Danubobordo - unikan centran parton de Budapeŝto, kiun Unesko taksas kiel eron de la Monda Kultura Heredaĵo. De la fortikaĵ-monto oni povis ĝui belegan panoramon al la urboparto Peŝto, admirinte precipe la Parlamentejon, situantan sur la dua bordo de Danubo. Vizito de Parlamentejo restas longe neforgesebla travivaĵo, ĉar temas pri vere “brilanta perlo”, kiun ni povis ĝui ne nur de ekstere, sed ankaŭ precipe de interne.

Dum liberaj posttagmezaj horoj oni povis viziti la urbajn vidindaĵojn, ĝui agrablan medion de la urba parko aŭ sin bani en urba termobanejo. La bela kaj agrabla vetero plifortigis belajn travivaĵojn el la ekskurso al la ĉefurbo de Hungario.

Ĵaŭda antaŭtagmeza tempo estis eluzita por okazigo de apartaj ĝeneralaj kunvenoj de IKUE kaj KELI. Post raportoj de la IKUE-prezidanto, sekretario-kasisto sekvis raportoj de la reprezentantoj de la landaj sekcioj de IKUE kaj landaj reprezentantoj de IKUE. Sekvis informoj pri venontjara 59-a IKUE-Kongreso en Velehrad. Je dispono de la partoprenantoj estis sufiĉa kvanto da la kongresaj informiloj kaj aliĝiloj. Dum la kongreso aliĝis dudek personoj el ok landoj. Ankaŭ estis donitaj informoj pri propono okazigi en la jaro 2007 la 18-an Ekumenan E-Kongreson en Gdansko en Pollando. Rilate al la ricevitaj informoj el la proponita kongresurbo estis rekomendita antaŭ definitiva decido plua pritrakto de kelkaj aferoj ĝis fino de nuna jaro. Post tio laŭ kongresa regularo la estraroj de IKUE kaj KELI akceptos definitivan decidon, kaj en la pozitiva kazo komisios la Ekumenan Komisionon kunlabori kun Loka Kongresa Komitato ĉe organizado de la kongreso. Ankaŭ la kunvenantaj IKUE-anoj estis informitaj pri propono okazigi rilate al la venontjara UK en Florenco (Italio) interreligian renkonton de la esperantistoj en Asizo (okaze de 20-a datreveno de la unua interreligia renkonto en la jaro 1986, kunvokita de la Papo Johano Paŭlo la Dua). Ĝojiga precipe por katolikoj estis la informo pri realigota noveldono de la kompleta Biblio. Pri ĝia formo respondecas pastroj Bernhard Eichkorn kaj Albrecht Kronenberger, pri la financoj la fonduso Max-Josef-Metzger, administrita de B. Eichkorn. Ankaŭ ĝojiga estis informo pri proponita eldono de Kompendio de la Katolika Katekismo.

Ĵaŭde posttagmeze okazis en kapelo por nekatolikaj kongresanoj reformita Diservo kun Sankta Manĝo, kiun kunprezidis Béla Thurnay el Piliscsaba kaj Philippe Cousson el Francio, prezidanto de KELI.

Vespere okazis belega koncerto de la kantista ensemblo el Etyek, prezentanta la spiritajn kantojn en kelkaj lingvoj.

Vendrede posttagmeze okazis programo nomata Resuma rondo: Jesuo Kristo liberigis nin. Dum ĝi oni diskutis kaj prijuĝis la kongresajn programojn. Ili estis tre pozitive taksitaj danke al oferemaj organizantoj. Ankaŭ estis metita la riproĉdemando, kial ne okazis komuna Diservo laŭ liturgio de Limo, praktikita dum ekumenaj kongresoj. Tiurilate per kelkaj frazoj respondis frato Miloslav Šváček. La afero postulas pli ampleksan pritrakton. Almenaŭ per kelkaj frazoj estas necese ekspliki, ke Lima Liturgio estis speciale kompilita nur por Ekumena Konsilio de kelkaj kristanaj eklezioj traktantaj jare 1982 en Limo, Peruo, do ne por ĝenerala ĝia plua uzado. Evidente kuncelebris en ĝi nek katolikoj, nek ortodoksuloj. Esperantlingve ĝi estis unuafoje uzita dum la 8-a Ekumena E-Kongreso 1992 en Velence (Hungario) kaj poste dum ceteraj ekumenaj kongresoj (krom Rimini 2003). Tiu liturgio enhavas ĉiujn necesajn partojn de la katolika Sankta Meso. Se ĝin celebras katolika pastro, do laŭ katolika starpunkto ne estas ebla interkomunio. Estas ja esenca diferenco inter (katolika) Eŭkaristio kaj (protestanta) Sankta Manĝo. Eĉ maniero de eŭkaristia Diservo sur la ofertablo dividita per stolo ne estas permesita praktikado. Ĉe multaj katolikoj, kiuj ne estas en la katolika kredo sufiĉe instruitaj, okazadas miskompreno, ke inter la Eŭkaristio, kiel ĝin celebras katolikoj, kaj protestanta Vespermanĝo de la Sinjoro estas neniu diferenco, precipe se ambaŭ okazas samtempe kaj ĉe la sama ofertablo. Surbaze de vatikana instrukcio Redemptionis Sacramentum, eldonita de Kongregacio por Diservo kaj Sakramentoj la 25-an de marto 2004, ne estas la menciitaj praktikadoj permesitaj. Tio validas ankaŭ por ekumenaj kongresoj de esperantistoj. La ekumenismo baziĝanta sur kompromisoj estus falsa ekumenismo, nekondukanta al vera reunuiĝo, sed damaĝanta ĝin kaj la Katolikan Eklezion fonditan de Jesuo Krissto. Dum la ekumenaj kongresoj oni kune sincere preĝadu, ke baldaŭ alvenu la sopirata tago, kiam estos unu grego kaj unu paŝtisto (komp. Joh 10,16).

Vendrede vespere, kiel kutime, okazis bunta vespero de la kongresanoj, en kiu prezentis siajn programerojn kaj junaj kongresanoj kaj plenaĝuloj. Estis tio bela vespero, dum kiu regis ĝoja medio. Fine de ĝi estis esprimitaj koraj dankoj al la kongresa organiza komitato kaj al kelkaj aktivuloj, transdoninte al ili donacetojn, simbolantajn ĝojon kaj amon de la kongresanoj.

Sabate, per Sankta Meso kaj komuna matena preĝado, oni dankis al Dio por bele travivitaj kongresaj tagoj en Piliscsaba. Post ili okazis ferma kunveno de la kongresanoj kaj adiaŭo kun espero, ke la kongresanoj renkontiĝos venontjare dum apartaj kongresoj de IKUE kaj KELI, kiuj ambaŭ okazos en Ĉeĥio. Do ĝis la revido!

Miloslav Šváček

al la indekso


 IMPRESOJ DE LA KONGRESINTOJ

Julie partoprenis pli ol dudek ĉeĥaj esperantistoj IKUE-KELI-kongreson en hungara Piliscsaba. Tiu ĉi urbeto kuŝas inter Esztergom kaj Budapeŝto. La kongreso mem okazis en bela loko - en areo kun nova komplekso de konstruaĵoj de katolika universitato. Antaŭe tie estis kazernoj de soveta armeo, kaj post kiam la soldatoj forlasis kazernajn domojn, restis post ili preskaŭ ruinaĵoj, kiujn aĉetis de ŝtato katolika eklezio kaj konstruis tie tute novan universitaton.

Al mi tre plaĉis tiuj konstruaĵoj de juna arkitekto. Ankaŭ nia loĝejo Josefinum, kie okazis la kongreso, estis tre agrabla kaj bela: la belstila kapelo, granda salono, komfortaj ĉambroj. Por cent dek du partoprenantoj el dek kvar landoj preparis la organizantoj de la kongreso interesan programon: Diservojn, du koncertojn, prelegojn, agrablajn promenadojn, ekskursojn al urboj Esztergom kaj Budapeŝto, ktp. Mi estas konvinkita, ke ĉiu povis ĉerpi ion bonan por sia vivo dum la kongresa semajno. Mi jam antaŭĝojas la venontjaran IKUE-Kongreson en nia lando en Velehrad.

Alois Klumpar, Ĉeĥio

Kvankam mi estas multjara esperantisto kaj membro de IKUE, ekumenan kongreson mi partoprenis unuan fojon. En Piliscsaba mi do ekkonis ankaŭ plurajn simpatiajn membrojn de KELI. Devas mi konfesi, ke precipe min ĝojigis, ke mi povis persone konatiĝi kun sinjorino Éva Farkas-Tatár, kiun mi ĝis nun konis kaj estimis nur kiel aŭtorinon de belegaj tekstoj al kantoj (ekzemple al „Himno de ĝojo“ de Beethoven aŭ al de mi tre ŝatata “ Melodio“ de Rubinstein). Ĝojiga por mi estis ankaŭ tio, ke mi post 40 jaroj povis denove viziti Esztergom kaj post 16 jaroj Budapeŝton. La kongreson en Piliscsaba partoprenis kun mi ankaŭ mia edzino. Ŝi dum multaj jaroj ne uzadis Esperanton kaj ne multe interesiĝis pri ĝi. Sed etoso de kongreso ŝin tiom impresis, ke ŝi sincere bedaŭris, ne povante paroli kun multaj simpatiaj homoj kaj ne komprenante multajn interesaĵojn. Ŝi eĉ decidiĝis nepre renovigi siajn lingvosciojn, kio kompreneble ankaŭ estas por mi ĝojiga afero. Al mi do kongreso en Piliscsaba donis multe da ĝojo kaj certe kiel bela kaj ĝojiga ĝi restos en miaj rememoroj.

Jan Kovařík, Ĉeĥio

al la indekso


 JAM LA DUDEKTRIAN FOJON KATOLIKA E-TENDARO EN ĈEĤIO

Nur unu loko en la mondo ekzistas, kie okazas katolikaj E-tendaroj, aranĝoj de IKUE. Ĝi estas vilaĝo Sebranice, situanta en Bohemia-Moravia Montetaro en Ĉeĥio inter historiaj urboj Polička kaj Litomyšl. Veturante al Sebranice el ĉiuj direktoj, ĉiam bonvenigas vin ĉeŝoŝea tabulo kun surskribo: “Bonvenigas vin civito Sebranice, vilaĝo de la jaro 2000, regiono de Pardubice”.

Nunjare tie okazis de la 6-a ĝis la 13-a de aŭgusto la 14-a katolika E-tendaro. Laŭvice ĝi estis jam la 23-a tendaro, kalkulante unuajn naŭ tiujn tendarojn, okazintajn en Herbortice en la jaroj 1969 - 1977. Kontinuecon inter la tendaroj en Herbortice kaj Sebranice interrompis por 14 jaroj iamaj komunistaj regantoj de nia lando. En la jaro 1991 do denove povis ekfunkcii la tendaroj, kiujn aranĝas la Ĉeĥa IKUE-Sekcio; tiamaniere do estis denove ekligita kontinueco kun la unuaj perforte finigitaj naŭ tendaroj.

La tendaro komenciĝis kiel kutime sabate, nunjare la 6-an de aŭgusto. Dum posttagmezaj horoj alvenis preskaŭ ĉiuj aliĝintoj. Antaŭ oficiala inaŭguro de la tendaro estis necese munti la tendaran kapeleton kaj starigi maston por IKUE-flago. Jes, maston, sed la masto uzita dum kelkaj pasintaj jaroj ne plu estis trovebla. Bonaj loĝantoj el Sebranice helpis, pruntedoninte la konvenan maston. La problemo do estis solvita, la masto kun flagranta IKUE-flago starigita, la unua tendara vespermanĝo preparita, do nenio jam malhelpis okazigi la inaŭguron de la tendaro. Danke al Dio alvenis ĝustatempe ankaŭ eksterlandaj gastoj - frato Paŭlo el Slovakio kaj tuta familio de Slavko Samotorčan el Slovenio. La tendaron por tuta restado partoprenis entute 55 personoj krom tiuj la plej etaj kaj tiuj, kiuj venis nur por unu aŭ du tagoj. La tendaranoj formis fakte grandan familion, ĉar mankis neniu aĝkategorio. La plej juna tendarano estis Antonjo, kiu nur julie atingis unuan jaraĝon. Tutan tendardaŭron li sukcesis loĝi en la tendo, kiel ĝusta tendarano.

Venis do momento de la inaŭguro. Post bonvenigaj salutvortoj de la tendarestro frato Miloŝ, prezento de la kursgvidantoj de la apartaj kursoj d e Esperanto, post nepraj praktikaj informoj kaj skizo de la tendaraj okazontaĵoj, li ankaŭ estis devinta anonci, ke nunjare unuan fojon en historio de la tendaroj en Sebranice mankos en ĝi pastro. Tamen Jesuo venos inter nin kaj reĝos en la koroj de la tendaranoj. Kaj fakte, tiel estis.

La unua tendara nokto (kaj ankaŭ la dua) kun nur +7 ̊ C estis iom ŝoka por komenco de la tendaro. Tamen ĉiuj ĝin sukcese trapasis. Kiel kutime la dimanĉan liturgion ni kune solenis kun paroĥanoj en preĝejo de sankta Nikolao en Sebranice, kie la tendaranojn korege bonvenigis kaj salutis la celebranta saleziana pastro Jaroslav Kopecký. Sebranice danke al aktivadoj de la salezianoj, kiuj tie zorgas pri Saleziana Centrejo de Junularo, estas paroĥo kun escepte aktiva eklezia vivo, do la liturgio en plenplena preĝejo estas ĉiam ankaŭ spirite profunda travivaĵo.

Post tagmanĝo en la tendara manĝejo (la tagmanĝojn disponigas kuirejo de loka AgroKombinato) oni povis ripozi, promeni aŭ kafumi, kaj por infanoj ekfunkciis interesrondeto sub gvido de fratino Liliana. Ĝi ĉiam posttagmeze funkciis ĝis fino de la tendaro kaj kun granda emo estis vizitata ne nur de la infanoj, sed ankaŭ de kelkaj jam pli aĝaj “infanoj de Dio”. Oftaj mallongaj pluvetoj dum komencaj tagoj alternis la senpluvajn tempo-daŭrojn. La vetero dum la tuta semajno ne estis favora por banado en banbaseno. Eble pro tio neniu malsaniĝis kaj okazis neniuj sanproblemoj. En la dimanĉa posttagmezo la vetero permesis, ke ne nur la infanoj, sed ankaŭ plenkreskuloj havis la eblecon elprovi ĉevalrajdadon. Tio estis raraĵo precipe por la tendaranoj loĝantaj en la urboj, kie oni ne nur ne povas ĉevalon vidi, sed eĉ ne sidi sur ĝi.

Antaŭ vespermanĝo kolektiĝis libervoluloj en la tendara Kapelo de Fatima Madono por la kompreneble esperantlingva rozaria preĝo. Dum ceteraj tagoj oni ĝin preĝadis ĉiam matene antaŭ la matenmanĝo. La Virgulino Maria, honore al kiu ĉiam funkcias la tendara kapeleto, vere ŝirmis la tendaron per sia patrineca mantelo, meditante kun ni la rozariajn misterojn pri sia Filo Jesuo kaj transmetante niajn preĝojn en liajn manojn.

Post vespermanĝo kaj vespera ordono okazis interkona vespero ĉe la tendara fajro, finita kiel ĉiam per kanto “Steletoj”, antaŭ kiu la tendaranoj formas rondon ĉirkaŭ la fajro, tenante sin reciproke permane. Tiuj momentoj, finitaj per dankpreĝo, estas ĉiam tre kortuŝaj kaj de la tendaranoj ŝatataj.

Lunde ekfunkciis apartaj kursoj de Esperanto. La infanan kurson gvidis fratinoj Zdenka kaj Ivetka Novotná, la kursojn por komencantoj fratinoj Blanka Horáčková kaj Jana Jurková, la kurseton por progresintoj frato Pavol Petrík kaj la kurson konversacian Jan Kalný. La kursoj okazis dum ĉiuj tagoj ĝis vendredo.

Kiam mi jam menciis, la unuan fojon ne ĉeestis en la tendaro sacerdoto. Tamen Jesuo venis inter nin. Lunde posttagmeze vizitis la tendaron ekstendarano Jaroslav Přibyl (dufoje li antaŭ eniro en la porpastran seminarion partoprenis la tendaron) kaj en la tendara kapeleto li por la tendaranoj celebris la Sanktan Meson. Tio estis ĝoja kaj bela travivaĵo, granda donaco de Dio, lia reala vizito de la tendaro.

La marda tago estis ne malpli grava tago ol lundo. Antaŭtagmeze okazis kursoj, sed la marda posttagmezo estis denove eksterordinara tendara tagtempo. Oni atendis tre karan gaston, kiu jam kelkfoje vizitis la pasintajn tendarojn - episkopon Josef Kajnek. Nur malmultaj similaj tendaroj verŝajne povas fanfaroni pri vizito de episkopo, kiel nia tendaro. Ĉio jam estis preparita por celebro de la Sankta Meso en la tendara kapeleto, kiam mallonge post alveno de la episkopo Jozefo ekpluvis. Ĉar dum la mescelebro en la kapeleto devas la tendaranoj stari ekstere, estis necese transporti la ofertablon en la manĝe jon, kies tegmento kapablis kontraŭ la pluvo ŝirmi ne nur la kolektiĝintajn tendaranojn, sed ankaŭ pli ol dudekon da gastoj el Sebranice kaj aliaj lokoj. Venis ankaŭ paroĥestro de Sebranice sac. Pavel Glogar, do la meson celebris du pastroj. La E-meskantojn akompanis per gitaroj gefratoj Slavko, Hana, Radim, per violonoj Vida kaj Matjaž kaj per flutoj Pavla kaj pluaj, do la tuta orkestro. Ĉu povis okazi pli bela tendara travivaĵo? Certe ne. Ke ankaŭ la gastoj sin sentis agrable, tion atestas ilia restado kaj reciproka kafumada babilado. Ni nur bedaŭris, ke la kara episkopo Jozefo pro ekestintaj al li devoj ne povis laŭplane resti ĝis vespermanĝo, por rostado de la kolbasoj super la fajro.

Kion belan al ni donis la merkreda tago? Antaŭtagmeze, kiel ĉiutage, la kursojn de Esperanto, kies daŭro estis iom mallongigita, ĉar estis necese iom pli frue tagmanĝi pro posttagmeza ekskurso. La aŭtobuso antaŭ la tagmezo jam atendis apud la tendaro. Dum lastaj 13 tendaroj okazis jam ekskursoj al diversaj vizitindaj lokoj, do ne estas facile elekteblaj relative proksimaj lokoj por pluaj ekskursoj. Estis decidite viziti Žamberk - la gepatran domon de la premonstrana pastro Prokop Diviš - inventinto de fulmoforigilo (kaj aŭtoro de aliaj inventaĵoj), kiu fariĝis en la jaro 1765 viktimo de siaj eksperimentoj de fulmforigado. Poste ni vizitis kastelon Litice kaj la planita vizito de kastelo Potštejn jam ne realiĝis pro tempomanko, ĉar atendis nin ankoraŭ vizito de du pli gravaj lokoj. La kastelon Potštejn ni nur vidis tra busfenestroj, vojaĝante al pilgrimloko Homole. Tie ne okazis por ni la Sankta Meso, ĉar mankis mescelebranto. Post ekkono de historio de la pilgrimloko, preĝo kaj kanto honore al Dipatrino Dolorema, al kies honoro estas sanktigita la pilgrima preĝejeto, ni rapidis al alia pilgrimloko Hemže, kie nin jam atendis pastro Bohuslav Půlkrábek, IKUE-ano kaj ekstendarano de la tendaroj en Herbortice. Li do celebris por ni esperantlingvan Sanktan Meson, dum kiu la tendaranoj denove kantis akompanataj de la tendara “orkestro”. La S. Meso estis belega kulmino de la tuta merkreda tago. Post mallonga halto ĉe tombo de karmemora Josef Lux - eksministro de terkulturado kaj vicpremiero, mortinta 43-jaraĝa pro leŭkemio, brava katoliko, ni feliĉe revenis en la tendaron, kie jam atendis preparita vespermanĝo.

Ĵaŭdan kaj vendredan tagojn pasigis la tendaranoj trankvile en la tendaro. Matena kaj antaŭtagmeza programoj estis senŝanĝaj. Dum posttagmezoj de ambaŭ tagoj okazis pilkluda matĉo. Ĵaŭde okazis denove vespermanĝo ĉe la tendarfajro, rostante la kolbasojn. Post krepuskiĝo okazis en najbaranta arbaro ludo Pado de Kuraĝo. Danke al Dio ĉiuj revenis sen problemoj. Vendrede vespere okazis bela bunta programo de la tendaranoj ĉe la fajro, laste finita per “Steletoj”.

Sabato estis adiaŭa tago. Antaŭtagmeze en la tendaro restis nur la tendarestro Miloš kun gefamilianoj, por transdoni la tendaron al ĝiaj posedantoj. Tre mi estis kontenta, ke ni sukcesis malmunti kaj la tendaran kapeleton dum suna vetero jam vendrede posttagmeze kaj kun ceteraj aĵoj ĉion deponi ĉe niaj gefratoj Josef kaj Ludmila Jílek, apartenantaj al la paroĥo Sebranice. Al ili mi tre dankas por ilia helpado tre grava por aranĝoj de niaj tendaroj. Ankaŭ mi tre dankas al nia fratino Hana Baťová el najbara vilaĝo Horní Újezd kaj ceteraj karaj gastoj, kiuj vizitinte la tendaron dorlotis nin per alportitaj bongustaĵoj. Dankegon ankaŭ al vi, karaj kursgvidantoj, kaj al vi, kiuj servis en la tendara kuirejo aŭ alimaniere kontribuis al la sukceso de la tendaro. Dankon al vi ĉiuj, karaj tendaranoj, ke vi per via aktiva ĉeesto kunkreis belan fratecan medion. Dankon al Vi, Dio, nia amata Sinjoro Jesuo, ke Vi kun via kaj nia Panjo Maria ĉeestis inter ni, gardis kaj ŝirmis nin. Se estas via volo, ke ni denove kolektiĝu en la angulo de Dia naturo en Sebranice, do plenumiĝu via sankta volo.

Miloslav Šváček

al la indekso


 MIAJ IMPRESOJ EL KATOLIKA E-TENDARO

Decido fari mian unuan paŝon en la mondon de la Esperanta vivo maturiĝadis dum kelkaj monatoj. Mi bone konsciiĝis, ke mi estas nur memlernanto sen praktikaj spertoj pri uzado de Esperanto. Ĝis nun mi neniam parolis Esperanton, sed mi ne zorgis pri tio. Kvankam miaj gefamilianoj ne parolas Esperanton, ni tamen decidiĝis kune fari gravan paŝon, libertempi inter esperantistoj. El tio praktike rezultiĝis, ke mi ne realigu sola planitan partoprenon de la kongreso en Piliscsaba, sed ni kune partoprenu la Katolikan E-Tendaron en Sebranice. Kaj familiaj preparoj komenciĝis.

Dekhora veturado tra Slovenio, Aŭstrio kaj Ĉehio rapide pasis kaj antaŭ la vespero ni jam ĉirkaŭbrakis tendarestron Miloslav en la tendaro en Sebranice.

Kia estis mia unua impreso? Ĉi tie loĝas Dio! Jes, mi eksentis Lin je ĉiu paŝo. Kiam mi unuafoje renkontiĝis kun frato Miloŝ, mi tuj rimarkis: “Li estas Dia homo”, ĉar mi vidis, ke li scias libervole suferi pro Dia amo. Mi ĝojis, vidante kristanan simplecon en nia tendaro. Simpla loĝado, sincera amo inter la tendaranoj, simpla vivo, jes, ĉi tie mi trovis Dian amon.

Ĉiutaga preĝado de la rozario tre ĝojigis min. Ĉiutagaj matenaj kaj vesperaj preĝoj en Esperanto kunligas nin ankaŭ kun aliaj esperantistoj en la mondo. Mi vive eksentis, ke Dio benas niajn preĝojn.

La pinto de la tendarrestado estis Esperanta Sankta Meso - adori Dion en tiu bela internacia lingvo kun gefratoj en Jesuo Kristo. Dio karesis nin en sia brakumo.

Kiel mi povus danki al Dio pro ĉiuj bonfaroj, kiujn li donis al ni? Mi laŭdos kaj adoros Dion! Mi volas sincere ami, profunde preĝi kaj fidele labori por Dia regno sur la tero. Ankaŭ en Esperanta medio.

Slavko Samotorčan, Slovenio

al la indekso


 RENKONTO DE LA ĈEĤA IKUE-SEKCIO EN ČESKÁ TŘEBOVÁ

En la semajnfinaj tagoj de la 13-a ĝis la 15-a de majo okazis en urbo Česká Třebová membra renkonto de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio. Partoprenis ĝin 25 personoj el diversaj lokoj de la lando.        

La vendreda vespero estis dediĉita al neformala amikeca kunsido, dum kiu prezentis siajn jam tradiciajn programerojn, kompreneble en Esperanto, infanoj el gastanta urbo.

Sabata programo realiĝis en proksima pilgrimloketo Hory, kie en salono de restoracio okazis konferenco de la sekcio kun elekto de la jena sekcia komitato: Miloslav Šváček - prezidanto, Inĝ. Jan Kalný - vicprezidanto, Zdenka Novotná, Jaroslav Chodníček kaj Blanka Horáčková - komitatanoj. Post apartaj raportoj kaj elekto de la komitato okazis diskuto pri venontaj aranĝoj, precipe pri ebleco aranĝi en Velehrad la 59-an IKUE-Kongreson. El la diskuto rezultis la decido por la sekcio transpreni la taskon okazigi la venontjaran IKUE-kongreson laŭ propono en Velehrad. Post finigo de la konerenco restis sufiĉa tempospaco por interbabilado pri la okazinta seminario en Strasburgo, okazonta maja renkontiĝo de ekstendaranoj en Herbortice kaj aŭgusta tendaro en Sebranice. Ne mankis ankaŭ komuna kantado dum gitarakompano de ĉiam gaja kaj juna 84-jara sekciano pastro Josef Xaver Kobza, naskiĝinta en Herbortice, kunfondinto de la tieaj katolikaj E-tendaroj.

Posttagmeze en la pilgrima kapelo de la Virgulino Maria la Rozaria okazis por ni la Sankta Meso, kiun celebris krom pastro Xaver ankoraŭ du aliaj tiucele alvenintaj pastroj. Ĉeestis ankaŭ pluaj neesperantistoj el Česká Třebová. Post tiu belega messolenaĵo okazis promeno tra urbo, ĝuante precipe agrablecon de la urba parko Javorka.

Vespera parto de la programo okazis en kultura saloneto de fervojista loĝdomo, kie la partoprenantoj tranoktis. Tiuj, kiuj restis ĝis dimanĉo, povis ĝui neordinaran Sanktan Meson en la paroĥa preĝejo, dum kiu prezentis siajn agadprogramojn junaj adeptoj de la konfirmacia sakramento.

La membroj de la IKUE-sekcio el Česká Třebová ĝojas, ke ilia urbo denove, kiel jam multfoje en pasinteco, gastigis katolikajn esperantistojn.

Marie Klumparová, Česká Třebová

al la indekso


 DUA REMEMORA RENKONTIĜO EN HERBORTICE

En la lokon, kie antaŭ 28 jaroj estis perforte finigita 9-a Katolika E-Tendaro en Herbortice, revenis kelkaj el ĝia partoprenantaro. Ili jam antaŭ tri jaroj kolektiĝis en urbo Česká Třebová, por ĝin rememorigi al si post kvaronjarcento. Eĉ post tiom da jaroj ili sentis sin agrable kune, tial do estis decidite la renkonton ripetigi.

Ĉi-foje la esperantistoj el Česká Třebová ne povis ĝoji, ke por ili la renkontloko estas tute proksime, ĉar ĝi estis sur la tendarejo mem, do en Herbortice proksime de Lanškroun. La organizaferojn denove transprenis Ludmila Mašková (Rašnerová).

Antaŭ 28 jaroj la tendaranoj starigis la tendojn sur la herbejo apud arbaro, nune ili ĉi-loke kune preĝis kaj kantis, kiel tio estis kutima ĉe la komenco de ĉiu tendara tago. Antaŭ ĉio oni rememorigis precipe gajajn travivaĵojn, sed ankaŭ misterajn fungserĉantojn - spionojn de ŝtata sekreta komunista polico, ilian invadon kaj finigon de la tendaro, demandesploradojn aŭ juĝproceson de la tendarestro Miloslav Šváček kaj pastro Vojtěch Srna.

Ĉar ĉiama akompananto de ekstendarano Štěpán Macháček estas gitaro, do oni kantis; ĉiu ricevis kantareton kaj ankaŭ nomslipeton (la virinoj ankaŭ kun fraŭlina nomo), ĉar preskaŭ tri dekoj da jaroj la ekstendaranojn iom transformigis.

El la tendarloko la partoprenantoj sin translokigis al vilaĝo Cotkytle, kie en por ili bone konata preĝejo okazis la Sankta Meso. Celebris ĝin du ekstendaranoj: pastroj Jaroslav Přibyl (Sebranice) kaj Bohuslav Půlkrábek (Herbortice). Tiamaniere estis konstruita spirita ponto inter ambaŭ tendaroj kaj definitive konfirmita kontinueco inter ili.

Post vizito de la preĝejo la partoprenantoj okupis salonon de loka kultura domo por ne nur tagmanĝi, sed ankaŭ por daŭrigi kantadon, interbabiladojn, trarigardon de la historiaj fotaĵoj.

Estis tralegitaj salutleteroj kaj raportoj de tiuj, kiuj ne povis ĉeesti kaj rememoritaj estis ankaŭ tiuj, kiuj jam mortis. La renkontiĝo al ĉiuj tre plaĉis, oni do decidiĝis venontjare ĝin denove ripeti en Česká Třebová-Hory.

Fine alvokis frato Miloslav Šváček, prezidanto de IKUE, la ekstendaranojn al renovigo de la kontaktoj kun la Ĉeĥa IKUE-Sekcio, invitinte ilin al vizito de la aŭguste okazonta tendaro en Sebranice.

Zdenka Novotná

al la indekso


 INTERVJUO KUN LA DIO

Stanislava Dufková

“Bonvolu enveni”, diris Dio. “Do, vi ŝate volus min intervjui, ĉu?”
“Se vi havas tempon”, diris mi.
La Dio ridetante respondis: “Mia tempo estas eterno, tial da tempo estas sufiĉe por ĉio. Sed propre, pri kio vi volas min demandi?”
“Per kio vin homoj pleje surprizas?”
La Dio respondis: “Per tio, ke tedas ilin esti infanoj, ke ili hastas fariĝi maturaj, kaj kiam ili maturiĝas, ke ili sopiras denove esti infanoj. Surprizas min, ke ili perdas sanon, por ke ili perlaboru monon kaj poste ili elspezas monon, por ke ili reakiru sian sanon. Surprizas min, ke ili tiom timas futuron, ke ili neglektas nuntempon kaj tiukaze ili ne vivas por la nuntempo, nek por estonto. Surprizas min, ke ili vivas, kvazaŭ ili neniam estus mortontaj kaj ke ili mortas, kvazaŭ ili neniam estus vivintaj”.

La Dio min prenis je manoj kaj iom ni eksilentis. Poste mi demandis: “Kion vi, kiel naskiganto, volus lernigi al viaj infanoj?”

La Dio iom ekridetis kaj respondis: “Mi deziras ilian konsciiĝon, ke ili rajtas neniun devigi, ke tiu amu ilin. Ili povas nur permesi, ke la ceteraj amu ilin. Mi volas, ke ili konsciu, ke la plej valora ne estas tio, kion en la vivo ili havas, sed kiun ili havas. Mi deziras, ke ili konsciu, ke kompari sin kun la ceteraj ne estas bone. Ĉiu estas juĝota por si mem, ne tiel, ĉu li aŭ ŝi estas pli bona aŭ malpli bona ol la aliaj. Mi volas, ke ili kon-sciu, ke riĉulo ne estas tiu, kiu posedas plej, sed tiu, kiu bezonas malplej. Mi deziras, ke ili konsciu, ke profunde vundi homojn, kiujn ni amas, daŭras nur kelkajn sekundojn, sed daŭras plurajn jarojn, ol la vundoj resaniĝos. Mi volas, ke ili ellernu pardoni, pardoni per bonfaro. Mi deziras, ke ili sciu, ke ekzistas homoj, kiuj ilin vere amas, sed kiuj ne scias, kiel siajn sentojn esprimi. Mi volas, ke ili sciu, ke por mono ili povas aĉeti ĉion krom la feliĉo. Mi volas, ke ili ekkonu, ke vera amiko estas tiu, kiu pri ili scias ĉion kaj tamen amas ilin. Mi deziras, ke ili ekkonu, ke ne ĉiam sufiĉas pardoni el la flanko de la ceteraj, ke ankaŭ ili mem sciu pardoni.”

Ioman tempon mi sidis kaj ĝojis pro la ĉeesto de Dio. Poste mi al la Dio dankis pro tio, ke li por mi dediĉis la tempon. Mi dankis al li por ĉio, kion li faras por mi kaj mia familio.

Kaj la Dio respondis: “Kiam ajn. Mi estas ĉi tie dudek kvar horojn tage. Demandu do kaj mi respondos al vi.”

Homoj forgesos, kion vi diris. Homoj forgesos, kion vi faris, sed ili neniam forgesos, kiel ili apud vi sentis sin.

La 7-an de januaro 2004 la Ĉeĥa Radio 2 - Prago, en la programo “Gasto en la domon”, okazigis radiosendon “Kiel tion vidas MUDr. Marie Svatošová”. Interalie oni disaŭdigis la verketon de Stanislava Dufková nomitan “Interview s Bohem”. Ĝia elsendo vekis grandan intereson de la aŭskultantoj. En la seminario de AEH en Skokovy 2004 tradukis ĝin en Esperanton Inĝ. Jan Werner.

al la indekso


 MISIO DE ORDENO DE NUDPIEDAJ KARMELANOJ
EN CENTRAFRIKA RESPUBLIKO

Misio de ordeno de Nudpiedaj Karmelanoj, postenanta en Centrafrika Respubliko, komencis sian agadon jam en la jaro 1971 kaj estas kune kun ĉeĥa provinca delegatejo parto de Ligura ordena provinco en Italio, nomiĝanta Misio de Praga Jesueto. Centrafrika Respubliko apartenas inter dudek la plej malriĉajn landojn en la mondo.

Indiĝena nomo “Bęafrîka” signifas “Koro de Afriko”. Nudpiedaj karmelanoj zorgas ĉi tie pri kvar „urboj“ en kondiĉoj de granda mizero kaj preskaŭ nenia infrastrukturo. Lernejoj, malsanulejoj, leĝdonado, entreprenado, ŝoseoj - tio ĉio ekzistas ĉi tie nur rare.

En misio laboras kelkaj dekoj da volontuloj, krom ordenaj fratoj kaj fratinoj el Italio, Hindio, Francio kaj Centrafriko. Je la misio estas dependantaj ĉirkaŭ 120 vilaĝoj situantaj en savano. Iuj el ili estas atingeblaj nur perpiede. La regiono troviĝas proksime de ekvatoro kaj tiu ĉi tropika klimato ne estas ĝusta por la sano. Sanproblemoj trafas ĉiujn, ankaŭ misiistojn. La vivo tie ne estas facila.

Krom disvastigado de kristana kredo helpas misio en certigado de kuracista prizorgado, lerneja edukado en la regiono kaj laboras je multaj projektoj. Misiistoj konstruis ses kuraccentrojn, leprulejon, centron por subnutritaj infanoj, teknikan lernejon, ĉarpentistan produktadan kooperativon, 24 fundamentajn kaj 10 infanĝardenajn lernejojn, vicon da putoj.

Oni helpas al lokaj homoj plibonigi agrikulturan kaj bredan nivelojn. En ĉefurbo Bangui oni zorgas pri progreso de projekto de centhektara plantejo de oleopalmoj. Nur tiuj projektoj, kies celo estas almenaŭ parte certigi misiajn monrimedojn el lokaj fontoj, donas laboron al cento da homoj.

De la jaro 1995 en misio laboris 12 volontuloj el Ĉeĥio, Slovakio kaj Litovio, inkluzive de unujara restado de praga ĥirurgo D-ro Marcel Drlík. Lia libro “Ĉeĥa Kuracisto en Koro de Afriko” (eldonita en 2003) rikoltis grandan sukceson (espereble ĝi aperos ankaŭ en Esperanta traduko).

Pluajn informojn pri Centrafrika Projekto oni povos ricevi je adreso:
P. Anastasio Roggero, Prokura Karmelitánských misií, Klášter Pražského Jezulátka, Karmelitská 9, 118 00 Praha 1, E-mail: pragjesu@login.cz

Eventualajn mondonacojn estas eble sendi al sekvantaj kontoj: HVB Bank Czech Republic a.s., Nám. Republiky 3a, 110 05 Praha 1, POB 48, MISIE - č. účtu (kontnumero) 6024090-888/2700. Bonvolu indiki celon de la pago:

1.   Seminario Yole-Bouar
2.   Konstruaĵo de preĝejo de sankta Elio en Bouar
3.   Leprulejo en Baoro
4.   Medikamentoj por sanitaraj centroj en Bozoum kaj en Yolé
5.   Preĝejo de Praga Jesu-Infano
6.   Adoptado de infanoj je malproksimeco en Centrafrika Respubliko
7.   Mesaj intencoj
8.   Miniprojekto en Afriko
 9.   Fondigo de monaĥinejo de la Nudpiedaj Karmelaninoj en Centrafrika Respubliko

La monsumo dependas de la eblecoj de unuopaj donacantoj. En la kazo, ke oni subtenas ekzemple infanon, oni povas ricevi foton de subtenata infaneto. Skribaj kontaktoj kun infanoj (6. Adoptado) rilate al malbone atingeblaj lokoj (sen poŝta adreso) ne estas eblaj. Sed oni povas mendi dumonatan ĵurnalon Misia Amikeco, kiu aperas en itala, franca, angla, hispana kaj ankaŭ en la ĉeĥa lingvoj.

La preĝo:

Patro, vi donis al mi ĉion, kion mi bezonas,
kaj vi donis al mi ankoraŭ multajn aĵojn,
kiujn mi verdire eble ne bezonas.
Ĉiutage mi satmanĝas.
Mi havas loĝejon kaj vestaĵojn.
Mi havas kuraciston, por kazo, ke mi malsaniĝos.
Mi rajtas lerni, kion mi bezonas por mia laborloko,
kaj mi havas laboron.
Vi preferis min antaŭ multe da milionoj de tiuj,
kiuj tion ĉion ne havas:
Ili ne havas laboron, ne havas sufiĉe da manĝaĵo,
ili mortas pro iliaj malsanoj, ĉar la kuracisto
ne vizitas ilin,
ili vivas en mizeraj domaĉoj,
dormas surtere kaj suferas pro malbonaj vivkondiĉoj.
Patro, bonvolu doni al mi malfermitajn okulojn
kaj koron por ĉiuj, kiuj bezonas mian helpon.

 

La libro de ĉeĥa ĥirurgo D-ro Marcel Drlík estas tradukata esperantlingven kun la celo disponigi ĝin al la partoprenontoj de la 59-a Kongreso de IKUE, okazonta venontjulie en Velehrad (Ĉeĥio). En la kazo de pozitiva financa rezulto de la kongreso, ĝia aranĝanto - la Ĉeĥa IKUE-Sekcio subtenos misiistajn aktivadojn de nudpiedaj karmelanoj en Afriko en la senco de eldiraĵo de grandanima ĉefepiskopo D-ro Antonín Cyril Stojan, kiu estas tre forte ligita kun Velehrad kaj kies korpo tie atendas la tagon de la reviviĝo: “Mi havas nur tion, kion mi donis”. Tiun ĉi eldiraĵon li modele praktikadis dum la tuta vivo, disdonante al bezonantoj ofte eĉ tion, kion li mem bezonis por sia simpla vivekzisto.

al la indekso


 BOHOSUDOV - BAZILIKA PANNY MARIE BOLESTNÉ

Verkis Marie Dolistová

Koráb chrámu s dvěma stěžni mohutných věží
ukotven před zelenou vlnou krušnohorského zlomu,
s palubou úcty a proseb k matce Krista,
s přívětivou palubou pro své děti,
lodi, jejíž příď míří do tišin, kde lze zahlédnout
blesk osvícení, k vývěrům síly pro putování
vnitrozemím staletí, mezi skalisky bolesti a zmaru.

Těšitelkou zarmoucených v přístavech,
kde se hledá jiné a prchavé potěšení,
bráno nebeská v přístavech, kde zejí brány do tolika pekel,
útočiště hříšníků v přístavech, kde se už nic nehledá
a se vším skoncuje,
uzdravení nemocných - ne vždy těl, v přístavech,
kde se nechtějí uzdravit.

Matko Bolestná,
znáš ostří meče, který proniká duší,
Matko všech, kteří pijí z nádob hořkosti a bolesti,
Matko matek, které v tůních krutosti ztrácí své dítě,
Matko, která svým pláštěm pokrývá hrůzy světa,
šachovnice bojišť všech věků.

Pod křížem svého Syna
na Kalvárii, která nezarostla zapomněním,
s dlaněmi spjatými bolest v modlitbu přetváříš.
Nad krajinou.
Na všech návrších světa.

al la indekso


 BOHOSUDOV - BAZILIKO DE VIRGULINO MARIA LA DOLORPLENA

Verkis Marie Dolistová. Tradukis D-ro Zdeněk Rusín, Teplice, Ĉeĥio

Templa veselo kun du potencaj turoj kiel mastoj
ankrita antaŭ verda ondo de ercmontara salto,
kun ferdeko de estim´ kaj petoj al Jezu-Patrino,
kun afabla ferdeko por sia idaro,
ŝipo, kies pruo celas al silentejo, kie ekvidi eblas
fulmon de ilumino, al fontoj de forto por migrad´
tra landinterno jarcenta, inter rokoj de dolor´ kaj pereo.

Konsolantino de tristuloj en havenoj,
kie oni serĉas alian kaj efemeran ĝuon,
ĉiela pordo havena, kie faŭkas pordegoj de tiom da inferoj,
rifuĝejo de pekuloj en havenoj, kie plu nenio serĉatas
kaj ĉio jam finiĝas,
resanigo de malsanaj - ne ĉiam de korpoj, en havenoj,
kie mankas volo por saniĝo.

Patrino Dolorplena,
vi konas akron de glavo, kiu penetras animon,
Patrino de ĉiuj, kiuj ĉerpas el vazoj de amaro kaj dolor´,
Patrino de patrinoj, kiuj perdas infanon en profundo de kruelo,
Patrino, kiu per sia mantelo kovras terurojn de la mondo,
ŝakludajn batalejojn de ĉiuj epokoj.

Sub kruco de sia Filo sur Kalvario, kiu ne superkreskis per forgeso,
kun premitaj manoj doloron en preĝon transformas.
Super pejzaĝo.
En ĉiuj altaĵoj de la mondo.

al la indekso


 GRAVA INICIATO DE PASTRO DUILIO MAGNANI

Pastro Duilio Magnani, honora prezidanto de IKUE, lanĉis iniciaton por starigi monumenton omaĝe al nia kara Papo Johano Paŭlo la Dua sur preĝeja placo de “Katedralo de Esperantistoj” en Rimini (Italio) fronte al monumento de Patro Pio. Estas konate, ke por la karmemora Papo Johano Paŭlo la Dua Esperanto fariĝis ne nur lingvo “aprobata”, sed ankaŭ parolata de la katolika Eklezio. Tial li prave meritas de ni, la katolikaj esperantistoj, konservi daŭran rememoron pri li. La 28-an de junio okazis liturgio por la komenco de lia kanona beatig-proceso. Oni planas inaŭguri la monumenton okaze de la unua datreveno de lia morto, la 2-an de aprilo 2006, kio estas la plej oportuna okazo por tio.

La bronza statuo altas 180 cm kaj verkis ĝin la sama artisto kiel de la statuo de Patro Pio. Ĉar la Papo famas pri sia lingva kapableco kaj substrekis etnajn, naciajn kaj planitan internacian idiomojn, piede de la statuo la skulptisto pretigos memorigan tabulon pri la tri lingvoj necesaj por la interhoma interkompreniĝo: t.e. la etna, la nacia kaj la internacia. Sokle de la piedestala kolumno oni skribos mozaike: “Feliĉan Paskon en Kristo Resurektinta, 03.04.1994".

La katolikaj esperantistoj (kaj ne nur ili) estas petataj monsubteni realigon de la lanĉita iniciato. La ĉeĥaj esperantistoj tion povas fari pere de bankkonto de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio.

Ekzistas ankaŭ ebleco subteni la iniciaton pere de celebro de mesintencoj (sufiĉas, ke oni sendu kvitancon de la pastro, ke la S. Mesoj estis celebritaj intence de pastro Duilio Magnani).

Pastro Duilio informis, ke franca E-komencantino post vizito de “E-Katedralo” tuj sendis la unuan monkontribuon cele al realigo de la monumento. La dua, multe pli granda, venis de pola pastro. La tria, fare de familio el Torino ferianta en lia kvartalo San Giuliano Mare en Rimini.

La Providenco konsentas kaj helpas, la superuloj konsentas.

al la indekso


 GRATULO AL KARA HONORA PREZIDANTO DE IKUE

Dum la unua tago (23.7.05) de la Universala Kongreso en Vilnius, la komitato de UEA akceptante la proponojn de 8 kandidatigoj prezentitajn de la estraro, nomumis inter la aliaj pastron DUILIO MAGNANI honora membro de UEA. Al la honora IKUE-prezidanto gratulas la Ĉeĥa IKUE-Sekcio.

al la indekso


 59-a Kongreso de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista
sub protekto de kunpatronoj de Eǔropo sanktaj Cirilo kaj Metodio
Velehrad (Ĉeĥa Respubliko) 08-15 julio 2006

 Kongresloko Velehrad

Velehrad apartenas al la plej memorindaj lokoj de Ĉeĥa Respubliko. Ĝi estas unu el la plej gravaj pilgrimlokoj de la landparto Moravio, strikte ligita kun tradicio Cirila-Metodia. Kulto de slavaj apostoloj, kunpatronoj de Eŭropo, sanktaj Cirilo kaj Metodio, faras el Velehrad nocion konatan malproksime post landlimo de la ŝtato. Jam en mezepoko (inter la 13-a kaj la 14-a jarcentoj) estis Velehrad ligita kun metropolo de unua grandmoravia ĉefepiskopo sankta Metodio kaj ankaŭ kun politika-administra centro de Grandmoravia Regno en la 9-a jc.

Velehrad estis jam dum tempo de sia ekzisto atestanto de multa gloro kaj gastigis plurajn gravajn vizitantojn. Sed la 22-a de aprilo 1990 enskribiĝis per oraj literoj en historion de la antikva kaj glora Velehrad. Pli ol tricent mil pilgrimantoj bonvenigis tiun tagon en Velehrad Sanktan Patron Johanon Paŭlon la Duan.

Sankta Patro tute eksterordinare envicigis viziton de tiama Ĉeĥoslovakio en sian programon je invito de ŝtatprezidento Václav Havel kaj primaso de Prago, Kardinalo František Tomášek. Dum tempo de pli ol miljara ekzisto de la kristanismo en nia lando tio estis la unua vizito de Episkopo de Romo en ĝi. Ni memorigu vortojn, per kiuj moravia metropolito kaj ĉefepiskopo de Olomouc Mons. František Vaňák bonvenigis en Velehrad la plej karegan gaston: „Mi bonvenigas Vin sur tiu ĉi sankta loko, kiu pli ol 11 jarcentojn signifas sur historia kaj spirita mapo de Eŭropo fajrejon de kred-disvastigado, renovigo kaj unueco de la eklezio, sur la loko sanktigita per aktivadoj de kunpatronoj de Eŭropo sanktaj Cirilo kaj Metodio.“

La viziton de la Papo daŭre memorigos tilioj, kiujn la Sankta Patro enplantis proksime de la Baziliko de Ĉielenpreno de la Virgulino Maria kaj Sanktaj Cirilo kaj Metodio kune kun reprezentantoj de la ŝtato. En la jaro 1985 la Papo Johano Paŭlo la Dua dediĉis al Velehrad specialan honorigon - La Oran Rozon.

Kongresejo

Pilgrima kaj Spiritekzerca Domo Stojanov fariĝos kongresejo de la 59-a IKUE-Kongreso 2006. Ĝi estis alikonstruita el iama cisterciana bierfarejo en la jaroj 1922-1924 instige de D-ro Antonín Cyril Stojan, laŭ kiu ĝi estis nomita Stojanov. Jam julie de 1924 tie okazis 4-a Uniisma Kongreso kun partoprenantoj el multaj landoj de Eŭropo.

Stojanov situas en centro de la urbeto Velehrad, nur 150 m distance de Baziliko. Ĝi disponas pri 120 loĝlokoj en unu- kaj du-litaj ĉambroj. Neniu devas preferi loĝadon en hotelo, ĉar ĝi disponas ankaŭ pri la ĉambroj, kiuj kontentigos eĉ pli postulemajn loĝantojn. Kapacito de la manĝejo estas por 200 personoj. Ankaŭ tie troviĝas sufiĉe granda kapelo, kapablanta akcepti ĉiujn kongresanojn. Je dispono estas ankaŭ tri prelegsalonoj por 45 kaj 60 personoj. En la domo ekzistas lifto kaj en la manĝejo kaj en koridoroj de ĉiuj etaĝoj ekzistas mempriserva ebleco por akiri kafon, teon kaj aliajn trinkaĵojn. Surkorte estas sufiĉa spaco por parkigi aŭtomobilojn.

Stojanov estas kaj restos memorinda per tio, ke ĝi estas unua spiritekzerca kaj pilgrima domo en nia lando. Ĝia nomo memorigas ĝian fondinton ThD-ron Antonín Cyril Stojan (1851-1923) - sacerdoton, publike aktivantan, deputiton de regna kaj landa parlamentoj, deputiton, poste senatanon de la Parlamento de Ĉeĥoslovaka Respubliko, ĉefepiskopon de Olomouc en la jaroj 1921-1923, honorindan anstataŭanton de la sankta Metodio sur la Moravia Seĝo, kunvokanton de la uniismaj kongresoj en Velehrad. Lia korpo ripozas sub lia sarkofago en la bazilika kapelo. Aktuala estas proceso de lia beatproklamo.

Gimnazio de Stojan

Plua loĝkapacito por la kongresanoj estas certigita en tute nove rekonstruita Gimnazio de Stojan, najbaranta kun Baziliko, do tre proksime al la kongresejo Stojanov.

Baziliko

Belega baroka Baziliko de Ĉielenpreno de la Virgulino Maria kaj sanktaj Cirilo kaj Metodio estas vere admirinda konstru-juvelo. En ĝi okazos Sanktaj Mesoj de solenaj inaŭguro kaj fermo de la kongreso.

Kongresaj kotizoj pageblaj en ĉeĥaj kronoj (CZK aŭ eŭroj).
Tarifo A: Ĉiuj landoj sen B. Tarifo B: Eŭropa Unio (stato de j. 2003), Skandinavio, Svislando, Nord-Ameriko, Japanio, Koreio.

1. Kongresa aliĝ-kotizo (ne repagebla) por ĉiu persono pagenda antaŭ la kongreso:
ĝis 31.3.2006: A: 15   aŭ 450 CZK B: 25   aŭ 750 CZK
ĝis 31.5.2006: A: 20   aŭ 600 CZK B: 35   aŭ 1050 CZK
ekde 1.6.2006: A: 25   aŭ 750 CZK B: 45   aŭ 1350 CZK

Gejunuloj malpli ol 25-jaraĝaj ĝuas 50% rabaton de la koncerna kotizo laŭ grupo/periodo kondiĉe, ke ili parolas aŭ serioze lernas Esperanton.

2. Kongresa kotizo pagenda en la kongresejo (inkluzivas tranoktojn, manĝojn, ekskursojn ktp.):
a. Loĝado en ĉambroj kun lavujo (duŝejon kaj necesejon disponas ĉiu etaĝo) por unu persono:

Dulita ĉambro: A: 120   aŭ 3600 CZK B: 150   aŭ 4500 CZK
Unulita ĉambro: A: 140   aŭ 4200 CZK B: 170   aŭ 5100 CZK
Gejunuloj: Dulita ĉambro: A: 80   aŭ 2400 CZK B: 110   aŭ 3300 CZK

b) Loĝado en ĉambroj kun plena ekipaĵo - duŝejo, necesejo (apartamento) - kotizo por unu persono:

Dulita ĉambro: A: 140   aŭ 4200 CZK B: 170   aŭ 5100 CZK
Unulita ĉambro: A: 160   aŭ 4800 CZK B: 190   aŭ 5700 CZK

Grava atentigo! La menciitaj kotizoj inkluzivas neniun asekuron. Ĉiu kongresano por kongresaj
tagoj prizorgu por si la asekuron (precipe sanitaran) en sia lando.

La aliĝilon oni traktos kiel validan post ricevo de aliĝ-kotizo, kiun oni povas sendi al banka konto de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio: KB Přerov, kont-numero 86-7290070227/0100 (IBAN: CZ6001000000867290070227, BIC: KOMBCZPP), aŭ per poŝtmandato je nomo kaj adreso:

Miloslav Šváček, Tršická 6, 75127 Penčice, Ĉeĥa Respubliko. Al la sama adreso (kun ebla risko de la sendinto) oni povas sendi la aliĝ-kotizon en bone pakita kaj registrite sendita leter-koverto.

La aliĝilon sendu al IKUE-Katolika Sekcio de ĈEA, Miloslav Šváček, Tršická 6, 75127 Penčice, Ĉeĥa Respubliko.

Informoj pri la 59-a Kongreso de IKUE: TTT-paĝoj: <http://www.ikue.org> kaj <http://mujweb.cz/Spolecnost/Svacek>

Retpoŝte: m.svacek@seznam.cz Perletere: Al adreso de IKUE-Katolika Sekcio de ĈEA.

Responsulo de IKUE kaj LKK: S-ro Miloslav Šváček, Tršická 6, 75127 Penčice, Ĉeĥa Respubliko. Telefono: +420 581 228 304 kaj +420 732 420 675 (portebla). Retadreso: m.svacek@seznam.cz.

Kore invitas al partopreno de la 59-a IKUE-Kongreso la katolikajn esperantistojn kaj simpatiantojn de la katolika E-movado ĝia aranĝanto la Ĉeĥa IKUE-Sekcio, IKUE-Estraro kaj Loka Kongresa Komitato.

 Skizo de provizora programo

Sabato, 08.07.2006
Akcepto kaj loĝigo. Vespera manĝo. Sankta Meso en kapelo de la Kongresejo Stojanov. Ekzerco de la kantoj por Inaŭgura Sankta Meso finigota per Kompletorio (ADORU).

Dimanĉo, 09.07.2006
Matenmanĝo. Rozaria preĝo. Inaŭgura Sankta Meso en Baziliko. Solena inaŭguro de la kongreso en kongresejo Stojanov. Anĝeluso. Tagmanĝo. Libera posttagmezo. Vespermanĝo. Kultura folklora programo. Vespero finigota per vespera preĝo (ADORU).

Lundo, 10.07.2006
Sankta Meso en la kongreseja kapelo. Matenmanĝo. Prelegoj. Anĝeluso kun kanto. Tagmanĝo. Interkonatiĝo kun Velehrad. Rozaria preĝo. Vespermanĝo. Vespera programo en la kongresejo.
Vesperaj laŭdoj (ADORU).

Mardo, 11.07.2006
Rozaria preĝo. Sankta Meso en la kongreseja kapelo. Matenmanĝo. Prelegoj. Tagmeza Horo. Tagmanĝo. Promena vizito de grandmoravia preĝejo de sankta Johano kaj Arĥeologia Skanseno en Modrá. Vespermanĝo. Vesperaj laŭdoj (ADORU). Koncerto.

Merkredo, 12.07.2006
Rozaria preĝo. Sankta Meso en la kongreseja kapelo. Matenmanĝo. Ĝenerala Kunveno de IKUE. Anĝeluso kun kanto. Tagmanĝo. Vizito de Vinkelo Magna Moravia. Vespermanĝo. Vespera preĝo (ADORU).

Ĵaŭdo, 13.07.2006
Matenaj Laŭdoj. Matenmanĝo. Tuttaga perbusa ekskurso al kasteloj Lednice kaj Valtice. Dum revena vojaĝo okazos Sankta Meso en novkonstruita preĝejo de Petrov. Poste vizito de apuda  vinkelaro en Petrov (nacia memoraĵ-heredaĵo). Vespermanĝo. Libera ripoztempo.

Vendredo, 14.07.2006
Rozaria preĝo. Matenmanĝo. Prelegoj. Tagmeza Horo. Tagmanĝo. Sankta Meso en Baziliko de Ĉielenpreno de V. Maria kaj s-taj Cirilo kaj Metodio. Sinpreparo al bunta adiaŭa programo. Vespermanĝo. Adiaŭa vespero - bunta programo de la kongresanoj finigota per vespera preĝo.

Sabato, 15.07.2006
Sankta Meso en la kongreseja kapelo. Matenmanĝo. Fermo de la kongreso. Anĝeluso kun kanto. Tagmanĝo. Adiaŭo kun la kongres-urbeto Velehrad.

Dum la kongreso oni uzos preĝ- kaj kant-libron ADORU. Helpe de viaj proponoj kaj sugestoj oni formos definitivan programon, kiu postlasos ĉe ĉiuj kongresanoj neforgeseblajn rememorojn pri la 59-a IKUE-Kongreso kaj entuziasmon senlace aktivadi kadre de la katolika E-movado.

Ĝis la revido dum la 59-a IKUE-Kongreso en Velehrad julie 2006!

al la indekso


 TRE KORAN GRATULON KAJ BONDEZIRON

Kun ĝojo ni gratulas kaj bondeziras al novgeedzoj Jana Kořístková kaj Jiří Jurek, kiuj al si promesis antaŭ Dio reciprokan amon, respekton kaj fidelecon por ĉiam la 23-an de julio 2005 en preĝejo de sankta Prokop en Žďár nad Sázavou. Al kara novgeedza paro Dian benon, feliĉan kunvivadon kaj profundan amon sincere deziras la Ĉeĥa IKUE-Sekcio kaj tendaranoj de Katolika E-Tendaro en Sebranice.

al la indekso


 NI KONDOLENCAS

Sabate la 23-an de julio 2005 transpaŝis sojlon de la eterneco nia karega fratino, ĝis lasta elspiro longjara fidela kaj aktiva IKUE-anino, partoprenantino de ĉiuj Katolikaj E-Tendaroj en Herbortice kaj de multaj tendaroj en Sebranice, de ĉiuj ceteraj aranĝoj de la katolikaj esperantistoj, post longa suferado en la aĝo de 80 jaroj Marta Lorková el Brno.

Enpreĝe ni rememoru ŝin, por ke Dio donacu al ŝi eternan feliĉon, por ke ŝi deĉiele helpadu al ni iri la plej ĝustan vojon ĝis la fina renkonto kun ĉiuj niaj gefratoj en la eterna Patrujo.

La redakcio petas senkulpigon. Pro raportado pri gravaj aranĝoj de kelkaj lastaj monatoj kaj pro aperigo de informoj pri la venontjara 59-a IKUE- Kongreso 2006 en Velehrad ne povis sur la paĝoj de ĉi tiu numero de Dio Benu aperi ĉiuj ricevitaj artikoloj. Pro altaj poŝttarifoj ne estas realigebla aldono de pluaj paĝoj, por ne transpaŝi 50-graman ĝian pezon inkluzive de koverto. Neaperintaj kontribuaĵoj trovos sian lokon en la venonta numero de DB aperonta en la monato novembro. Tre koran dankon por la kompreno de ekestinta situacio. Dankegon por viaj tre ŝatataj tekstaj kaj bildaj kontribuaĵoj por la gazeto Dio Benu!

al la indekso