Dio Benu numero 52-4/2003

al la arkivo de jarkolektoj 1991-2010

 


 ALPAROLO DE LA PREZIDANTO

Karaj gefratoj!

Rapide proksimiĝas fino de la kuranta jaro. Antaŭ ol ni transpaŝos sojlon al la nova jaro, ni ankoraŭ por la momento retrorigardu, por pritaksi la aktivadojn dum ĉi tiu jaro. Ĉu ĝi estis sukcesa?, de Dio benita? Tutcerte jes! Dum ĝi ni ja ĝuis belegajn travivaĵojn. Ni aludu tiujn la plej gravajn. Marte okazis semajnfina renkontiĝo de gejunuloj, IKUEJ-anoj, en Žďár nad Sázavou. Julie okazis la 12-a Katolika E-Tendaro en Sebranice apud Litomyšl, laŭvice do la 21-a ekde komenco de organizado de la tendaroj en la jaro 1969 en Herbortice. Fine je aŭgusto kaj komence je septembro estis organizita buskaravano je ĉeĥaj kaj slovakaj kongresanoj al la 16-a Ekumena E-Kongreso kaj Junulara E-Tendaro en Rimini, Italio. La kongreso okazis tie omaĝe al du gravaj vivjubileoj de Honora Prezidanto de IKUE, karega pastro Duilio Magnani. Pri tiu ĉi grava aranĝo vi povas legi sur la paĝoj de ĉi tiu numero de Dio Benu. Nu kaj oktobre okazis tre agrabla kaj belega renkontiĝo de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio en Centrejo de Bohemia-Moravia Fatimo en Koclířov. Ankaŭ pri tiu ĉi aranĝo bv. legi la artikolon en tiu ĉi numero de Dio Benu. La kvartaga renkontiĝo en Koclířov, per kiu estis fermitaj aranĝoj de la nuna jaro, estis aranĝita kiel dankesprimo al Dio kaj la Virgulino Maria por ĉiuj benoj kaj gracoj de ili ricevitaj dum la kuranta jaro, kaj ankaŭ por elpeti benojn kaj gracojn por la venonta jaro 2004.

Jes, karaj gefratoj, la jaro 2004 baldaŭ malfermos al ni la pordon al novaj, belegaj kaj spirite riĉaj aranĝoj. Dependas nur de ni, ĉu ni decidiĝos eluzi la proponojn por partopreni ilin. Jes, estas multaj niaj membroj, kies vivsituacio ne permesas al ili la aranĝojn partopreni, sed certe estas ankaŭ tiuj, kiuj povus partopreni, sed ĝis nun mankis al ili kuraĝo por tiu ĉi decidiĝo. Ni do esperu, ke en la nova jaro 2004 ne mankos al ili la necesa kuraĝo. En la monato majo aŭ junio ni planas okazigi renkonton similantan la renkontojn en Želiv 2002 aŭ Koclířov 2003. Pri loko kaj dato de la renkonto vi ricevos informojn pere de la unua venontjara numero de ĉi tiu nia gazeto. Dua, la plej grava kaj certe la plej bela aranĝo de la venonta jaro estos la 57-a Kongreso de IKUE, okazonta komence de la monato julio en urbo Kretinga, en Litovio. Mi povas arde rekomenci al vi partoprenon de tiu ĉi IKUE-kongreso, kiu promesdonas ĝui eksterordinare belajn travivaĵojn. Tiucele nia sekcio organizos al Kretinga buskaravanon. La kongresajn informojn kaj aliĝilojn vi ricevis almetite al ĉi tiu n-ro de Dio Benu. Ne prokrastu longe vian aliĝon, ĉar la buskapacito estas limigita kaj trione jam okupita per ĝisnunaj aliĝintoj. La tria, sendube tre esperdona aranĝo, estos la 13-a Katolika E-Tendaro, okazonta en la unua duono de la monato septembro denove en Sebranice apud Litomyšl. Post prijuĝo de kelkaj proponitaj lokoj por nia tendaro, el kiuj kelkajn ni eĉ vizitis, ni venis al fina konkludo, ke en Sebranice estas la plej bonaj kondiĉoj por denove tie organizi venontjare nian tendaron. Ni esperas tie revidi ne nur multajn ekstendaranojn, sed bonvenigi tie ankaŭ multajn novajn personojn.

Karaj gefratoj, ni do ne forgesu direkti ĉielen niajn dankojn por la nunjaraj benitaj aktivadoj, sed ankaŭ petojn por la aktivadoj venontjaraj. Niaj ĉielaj Patro kaj Patrino ege deziras al ni helpi kaj superŝuti nin per sennombraj benoj kaj gracoj, sed ili por doni tion atendas de ni la sincerajn preĝojn kaj nian aktivan kunlabon. Ni ne forgesu tion.

Fratan saluton, Dio benu! Via Miloslav Šváček

 al la indekso


GRATULON KAJ BONDEZIRON AL SANKTA PATRO JOHANO PAŬLO LA DUA OKAZE DE ARĜENTA JUBILEO DE LIA PONTIFIKATO.

LA KATOLIKAJ ESPERANTISTOJ PREĜU INTENCE DE LA PAPO, POR KE LI PLU LONGE GVIDU LA DIAN POPOLON AL LA SAVO.

  ANTAŬPAROLO AL ANTAŬVIDO PRI LA PAPO POLO

Ekzistas multaj klarvidantoj, viziuloj, kiuj antaŭdiris pri la papo polo. Gravan pozicion okupas la plej granda pola poeto, romantikulo, profeta nacia poeto, profesoro en Kolegio de Francio (Collčge de France) – Adam Mickiewicz (Mickjeviĉ). Lia poezio plenigita de la amo al la Patrujo, de la plej noblaj ideoj pri la socia justeco, frateco inter la nacioj, estis nedisigeble ligita kun la profunda kredo je Dio kaj kristana kulturo. Tiu poezio ravas nin per la potenco de la inspiro kaj antaŭvido.

En la tria parto de la famekonata verko (dramo) “Avoj” (“Dziady” pollingve) la poeto prezentas la martirecon, suferojn de la pola nacio sub la rusa jugo. En la buŝon de la pastro Petro la poeto metas profetajn vortojn. Li prezentas daŭrigan martiran, krucan vojon de Pollando. En la teksto troviĝas multaj metaforoj de grava signifo kaj profunda senco.

Okaze de la Dudekkvina Pontifikjubileo de la Sankta Patro Johano Paŭlo la Dua valoras memorigi la grandaniman polan poeton, kiu per la spirit-potenco kaj inspir-grandeco antaŭvidis en la komenco de la deknaŭa jarcento la duan duonon de la dudeka jarcento, en kiu distingiĝas la eminenta persono de la Sankta Patro Johano Paŭlo la Dua. Oni devas aldoni, ke en la kuranta jaro ni solenas la ducentkvinan naskiĝdatrevenon de la granda poeto Adam Mickiewicz (1798--1855).

Zofia Kamieniecka

 al la indekso


  ANTAŬVIDO DE LA PASTRO PETRO

Fragmento de la tria parto de la verko “Avoj”
Verkis: Adam Mickiewicz. Tradukis: Zofia Kamieniecka

Dio, la juna Pollando
Vendita al Herod-lando.
Longaj, neĝaj vojoj tra arbaroj gvidantaj,
Fluas kiel riveroj - vojoj krucaj blankaj.
Fluas al nordo - lando malproksima,
Vojoj senfinaj ...

Tiu infan´ savita - kreskas - defendanto!
Naciviviganto! -
El patrin´ fremda1; kaj el iamaj herooj:
Kaj kvardek kaj kvar ĝuste estos lia nomo2.
Dio! Ĉu Vi lian alvenon plifruigos?
Polojn ĝojigos? ...

Li levas sin ĉielen, supren sin levante,
Kaj de l´ piedoj flugetis
Robo neĝoblanka.

Ĝi falis vaste - per ĝi la tutmond´ volvita.
Mia amat´ sur ĉiel´ estas rimarkita:
Kiel tri sunoj brilas liaj tri pupiloj,
La vunditan manon - li montras al nacioj.
Kio li estas? - Li sur ter´ anstataŭanto.

Mi konis lin - la etulon,
Kiel li iĝis matura!

Lin blindan kondukas anĝel´ infanaĝa,
Li estas je tri vizaĝoj
Kaj je tri fruntoj.
Ŝirmas lian personon kiel baldakeno
Superkapa mistera librego,
Tri ĉefurboj sub liaj piedoj.

Dum li vokas, tremas tri mondlimoj;
Mi aŭdas voĉojn tondro-similajn:
Liber-reprezentanto li sur ter´ vidata!
Al la glor´ estos de li altigata
Eklezi-forto!
Super nacioj, reĝoj distingita.

Sur tri kronoj li staras, li mem nekronita:
Lia vivo – pen´ de l´ penoj,
Titoĺ – popol´ de l´ popoloj.
El patrin´ fremda; kaj el iamaj herooj:
Kaj kvardek kaj kvar estas lia nomo.2
Gloro! Gloro! Gloro!

1Maria - la avino (el la flanko de la patrino) de la Sankta Patro Johano Paŭlo la Dua. Ŝia familia nomo estas fremde sonanta - Ŝulc.

2Estas kvardek kvar literoj de la pollingvaj vortoj: Polo kardinalo Karol Wojtyła Papo Johano Paŭlo la Dua (Polak kardynał Karol Wojtyła Papież Jan Paweł Drugi).

al la indekso


 SENDITA GRATULO AL LA PAPO

La 16-a de oktobro estas por la tuta katolika eklezio, kaj ne nur por ĝi, sed por la tuta homaro, tre grava tago, en kiu antaŭ 25 jaroj estis elektita la Papo Johano Paŭlo la Dua. Lia elekto estis granda donaco de la Sankta Spirito al la mondo. Dum sia Pontifikato la Papo publikigis multajn enciklikojn, gravajn dokumentojn kaj alvokojn. Multajn sanktulojn kaj beatulojn dum sia benita Pontifikato li donis al ni kiel imitindajn modelojn. Kiel misiisto de Kristo li anoncis la Ĝojan Mesaĝon - la Evangelion al multegaj landoj de ĉiuj kontinentoj. Kiom da aŭdiencoj, la renkontiĝoj kun li plifortigis kredon kaj amon de multaj milionoj da homoj. Perpreĝe ni apogu liajn benantajn brakojn. Nome de IKUE kaj Ĉeĥa IKUE-Sekcio sendis al Lia Sankteco gratulon prezidanto de IKUE Miloslav Šváček.

 al la indekso


  BEATA PATRINO TEREZA EL KALKUTO

Gonxha Agnes Bojaxhiu naskiĝis en Skopje (Makedonio) la 26-an de aŭgusto 1910 en albana familio. Pro la morto de la patro, la patrino strebis ebligi al siaj tri infanoj feliĉan infanaĝon kaj pro tio ŝi malfermis teksaĵvendejon.

Gonxha estis aktiva en la paroĥa vivo. Vokiĝon servi al mizeruloj ŝi eksentis kiel 12-jara knabino. Dum kelkaj postaj jaroj ŝi ne plu pensis pri tio, sed kiel 19-aĝulino ŝi decidiĝis forlasi la familian domon kaj iĝi monaĥino. Ŝia unua stacio estis monaĥejo Loretto en Ratfaarham en Irlando, kien ŝi venis en septembro 1928. Al Hindio ŝi venis post du monatoj, kie en la monaĥejo en Darjeeling ŝi noviculiĝis. La unuajn vetojn ŝi havis la 24-an de majo 1931 kaj la definitivajn la 24-an de majo 1937. Dum kelkaj jaroj ŝi instruis en lernejo en Bengalio.

La inviton fari ion pli por mizeruloj ŝi ricevis dum la trajna vojaĝo de Kalkuto al Darjeeling, la 10-an de septembro 1946. Tio instigis ŝin fondi novan kongregacion, kiu pli intense zorgos pri tiuj, kiuj havas nenion, kiuj estas forlasitaj de ĉiuj. Ŝia peto servi ekster la monaĥejo estis unue aprobita de la loka episkopo kaj la 8-an de aŭgusto 1948 ŝia peto estis akceptita en Romo. De tiam ŝi vestis sin en simplan vestaĵon, tradician vestaĵon de la hindaj virinoj.

Ŝi fondis lernejon por malriĉaj infanoj. Komence ŝi havis kvin lernantojn, sed rapide la nombro da lernantoj kreskis en plej malriĉaj urbaj kvartaloj. Ŝian ekzemplon komencis sekvi kelkaj junulinoj, la unua estis ŝia eksa lernantino. Paralele kun la instruado, ili vizitadis malsanulojn. Plej superaj ekleziaj instancoj agnoskis novan kongregacion “Misiistinoj de la Karitato” la 7-an de oktobro 1950. Krom la kutimaj tri votoj de la monaĥa vivo, la misiistinoj havas ankaŭ la kvaran: servado al mizeruloj plenkore sen rekompenco.

 La misiistinoj festas en la 10-a de septembro “Tagon de la Dia Voko”, memorante la tagon en la jaro 1946.

Sekvis fondo de la hejmo por la mortantoj “Loko de Pura Koro” kaj pli da hejmoj por mizeruloj, forlasitaj kaj malsanaj infanoj. La misiistinoj helpas al ĉiuj, kiuj bezonas helpon, senkonsidere de nacio kaj religio.

La unua misiista hejmo eksterhindia estis fondita en Venezuelo en la jaro 1965. Sekvis pliaj en Eŭropo kaj Afriko. En okdekaj jaroj de la pasinta jarcento la misiistinoj jam servis en la tuta mondo.

Pro sia agado por la plej mizeraj Patrino Tereza ricevis Nobelpremion por la paco en la jaro 1979. En la sama jaro la kongregacio havis jam 158 filiojn tra la mondo kaj komencis malfermadi siajn domojn en komunismaj landoj. La unua estis fondita en Zagrebo kaj la dua en orienta Berlino. Malgraŭ multaj streboj, la misiistinoj ne sukcesis fondi sian filion en Ĉinio.

Vojaĝante tra la mondo, Patrino Tereza renkontis plurajn gravajn kaj respondecajn personojn, kiujn ŝi impresis per sia obstino kiel porparolantino de la tutmonda mizerularo. En oktobro 1985 ŝi parolis okaze de la 40-a datreveno de la Unuiĝintaj Nacioj.

En la jaro 1997 al la kongregacio apartenis ĉ. 4000 monaĥinoj en 600 domoj en 123 landoj de la mondo. Ŝi iniciatis ankaŭ fondon de la vira kongregacio de la misiistoj, al kiu en la jaro 1997 apartenis ĉ. 400 monaĥoj, 15 pastroj kaj 35 kandidatoj.

Post streĉa jaro de vojaĝoj, la 5-an de septembro 1997 Patrino Tereza mortis en Kalkuto. Ŝia korpo estis entombigita la 13-an de septembro kun plej altaj ŝtataj honorigoj.

La 23-an de oktobro 1997, la ĉefepiskopo de Kalkuto direktis leteron al la Pontifika Konsilio por Beat- kaj Sankt-proklamoj kun la peto pri rajtigo komenci la ekzamenadon, neatendante laŭ reguloj kvin jarojn post ŝia morto. Oficiale la proceso komencis la 26-an de septembro en Kalkuto. La proceso finiĝis en aŭgusto 2001. La dokumentaro konsistis el 80 kolektaĵoj, ĉiu kun ĉ. 450 paĝoj. La solenan proklamon de ŝiaj heroecaj virtoj kaj dekreton pri la miraklo, okazinta pro ŝia propeto ĉeestis la 20-an de decembro 2002 la Papo.

Papo Johano Paŭlo la Dua beatproklamis ŝin la 19-an de oktobro 2003, dum la dimanĉo, kiun oni en la tuta mondo celebras kiel misiistan dimanĉon. Ĉi okazaĵo estis la centra parto de la celebrado de la 25-jara jubileo de Pontifikato de Johano Paŭlo la Dua.

al la indekso


 PENSOJ DE PATRINO TEREZA

  • Mia plej granda premio estas ami Jesuon. Li estas por mi ĉio. Li estas mia vivo, mia amo, mia premio, ĉio mia.

  • Nur tiu, kiu preĝas kaj amas per pura koro, povas trovi Dion.

  • Jen nia vokiĝo: per niaj vivoj kaj atestoj ni igu la Dion ĉeesta en la hodiaŭa mondo.

  • Ni estu fidelaj preĝantoj de la rozario. Ni preĝu ĝin pie. Ne gravas, kiom da rozariobidoj ni preĝas, samkiel ne gravas, kiom da tempo ni uzas por la preĝo, gravas la pieco kaj la maniero, per kiu ni preĝas ĝin.

  • Ni posedas nenion kaj sekve ni ne devas zorgi pri io. Se vi pli posedas, vi devas pli zorgi, se vi malpli posedas, vi estas pli libera. Malriĉo estas por mi libero.

  • Feliĉo estas bezono, granda donaco por aliaj, sed ankaŭ por ni mem, fajrero de amo, kiu flamas. Ĝojo estas preĝo, ĝojo estas forto, ĝojo estas amo el servado.

  • Rigardu tabernaklon - komprenu la signon de la amo. Demandu vin: Ĉu mi komprenas tion? Ĉu mia koro estas tiom pura, por vidi ene Jesuon? Trovi Jesuon signifas trovi pacon. Tempo, kiun ni uzas por ĉiutaga preĝo kaj dialogo kun Dio, estas la plej valora parto de la tago.

  • Ni ĉiuj estus sanktaj, se ni bone plenumus nian laboron.

  • Ĉiu inter ni estas kreita por iĝi sankta. Ni estas kreitaj por la sama celo: ami kaj esti amataj. Ni estas kreitaj por grandaj aferoj. Dio montras sian grandecon uzante nian neniecon. Mi ĝojas, ĉar vi vidas Jesuon en mi, ĉar ankaŭ mi vidas Lin en vi. Ekzistas unu afero, kiun ni ĉiuj devas apliki: superregi niajn timojn.

  • Ne gravas, kiom vi laboras, sed gravas, kiom da amo vi investas al tio, kion vi laboras, kaj kiel vi tion donacas al aliaj. Provu ne juĝi la homojn. Se vi prijuĝas ilin, vi ne transdonas la amon.

  • Se ni deziras konkeri la mondon, ni ne povas tion fari per bomboj. Ni konkeru la mondon per nia amo. Ni interplektu propran vivon per ĉenoj de ofero kaj amo, ĉar tiel eblas konkeri la mondon.

  • Labori aŭ vivi sen amo estas sklaveco.

(Kelkaj preĝoj de Patrino Tereza troveblas ĉe la TTT-paĝo: http://www.ikue.org/pregh.html)
Kompilis Marija Belošević,
vicprezidantino de IKUE, Kroatio

 al la indekso


 LA TRIAN FOJON EN RIMINI

Jam la trian fojon havis eblecon esperantistoj kongresi en itala ĉemara urbo Rimini. En la jaro 1997 tie okazis dua parto de la jubilea 50-a IKUE-Kongreso. En jubilea milenia jaro 2000 tie okazis la 53-a Kongreso de IKUE kaj nunjare, de la 30-a de aŭgusto ĝis la 6-a de septembro tie okazis la 16-a Ekumena E-Kongreso (56-a de IKUE kaj 53-a de KELI). Partoprenis ĝin entute ĉ. 250 personoj. El Ĉeĥa Respubliko ĝin partoprenis 46 personoj. Plejparto el ili tien vojaĝis perbuse, la ceteraj pertrajne. Por memorigi al la partoprenintoj la kongresajn travivaĵojn kaj por informi neĉeestintojn, mi koncize priskribos la kongresajn tagojn.

Ni ĉiuj, forveturintaj el Ĉeĥio perbuse aŭ pertrajne, travivis ne tro agrablan vojaĝon al Rimini. Perbuse ni ekvojaĝis el Olomouc laŭplane je la 12.30 horo. Ĝustatempe ni alveturis al Brno, kie enbusiĝis ceteraj kunvojaĝantoj. Preskaŭ unu horon malfruigis nian forveturon certa afero. Dumvoje tra Aŭstrio estis planita vizito de ĉefa aŭstria pilgrimloko Mariazell. La veturo tien daŭris unu horon pli longe, ol estis planite. Tial ni alveturis al Mariazell du horojn pli malfruigitaj. Enirinte bazilikon en vespera tempo, ni estis ne tro ĝentile elpelitaj el ĝi kun rekomendo, ke ni venu morgaŭ matene. Tio iomete malagrable nin surprizis, ĉar en nia lando verŝajne neniu kuraĝus tiamaniere elpeli la pilgrimantojn, precipe se temas pri eksterlandanoj. Sed humile ni adaptiĝis al reala situacio kaj adore al Jesuo kaj honore al Virgulino Maria de Mariazell ni preĝis la rozarian preĝon ekstere. Fine de ĝi neatendite ekpluvis, kaj ĉar ne estis espero pri baldaŭa ĉeso de la pluvo, ni revenis al la busparkejo sufiĉe tramalsekigitaj. Danke al Dio neniu pro tio malsaniĝis. Ni do ekvojaĝis esperante atingi Rimini je la 10-a horo, por poste bone ĝis vespero ripozi. Alveturinte al aŭstria-itala landlimo, ni estis malagrable surprizitaj, ĉar tuta trafiko sur tiu ĉi la plej grava landlima trapasejo estis haltigita. Neniu sciis, kio okazis. Supozante, ke post certa tempo oni renovigos la ŝosean trafikon, ni atendis tie ekde la 1-a ĝis la 6-a horo. Nur matene ni eksciis, ke la trafiko estis haltigita pro torenta pluvo, kaŭzinta deŝuton de la montflanko, kiu malebligis la ŝosean trafikon. Ne estis espero pri baldaŭa renovigo de la trafiko. Tial ni decidiĝis atingi Italion tra Slovenio. Sed same decidiĝis sennombraj aŭtomobilveturantoj. La ŝoseo tra Slovenio estis totale ŝtopita, ni do povis daŭrigi veturon nur per 20-30 km rapideco. Tio ne nur kaŭzis gravan plialtigon de la vojaĝkostoj, sed ankaŭ 13-horan malfruigon de nia alveturo al Rimini. Anstataŭ je la 10-a horo matene, ni atingis Rimini preskaŭ noktomeze. Malgraŭ tio ni dankas al Dio, ke okazis nenio pli malbona dum 36-hora bus-vojaĝo.

Dimanĉo la 31-an de aŭgusto estis inaŭgura tago. Antaŭtagmeze okazis apartaj Diservoj en preĝejoj ortodoksa, evangeliana kaj je la 11-a la Sankta Meso kun paroĥanoj en preĝejo de sanktaj Johano kaj Paŭlo en paroĥo San Giuliano Mare en Rimini. Je la 14.30 horo okazis rozaria preĝo sub gvido de M. Šváček. Je la 16-a horo okazis ekumena Diservo kaj post ĝi je la horo 17-a inaŭguro de la kongreso en salono de Emile Peltier. Ĉeestis ĝin ankaŭ Lia Ekscelenco Mons. Mariano De Nicoló, episkopo de Rimini, kiu alportis salutleteron de Itala Episkopara Konferenco. Vespere okazis publika koncerto de kantistino Anna Laszay (Anjo Amika), kiun bone konas la pasintjaraj partoprenintoj de la kongreso en Kroměříž.

Dum la kongresaj tagoj okazis multaj programoj, ofte eĉ du samtempe, paralele, kio montriĝis kiel iom ne tro konvena solvo. Inter la apartaj programoj mankis libera tempo por banado en la maro, ripozo ktp. Tial la kongresanoj devis solvi dilemon, ĉu partopreni la programon aŭ viziti la marbordon ktp. El abunda kongresa programlisto mi mencios nur la plej gravajn programojn, kompreneble laŭ mia vidpunkto.

Lunde la 1-an de septembro la ĉefa antaŭtagmeza programo estis la prelego de Miloslav Šváček pri la kongresa temo: “Vi estas miaj atestantoj, salo kaj lumo por la mondo”. Posttagmeze, post la rozaria preĝo en la preĝejo de sanktaj Johano kaj Paŭlo, pastro Duilio Magnani erudicie klarigis ĉiujn detalaĵojn de mozaikoj, liamerite vaste ornamantaj la preĝejon, kio estas fakte tutmonda raraĵo. La mozaikoj havas dulingvajn tekstojn: italan kaj Esperantan. Poste okazis alia grava programo - prelego de Mons. Giovanni Balconi: Ravenna, Ekumena Renkontejo de Oriento kaj Okcidento”. La gejunuloj kompreneble havis siajn proprajn programojn.

Marde matene la 2-an de septembro okazis Sankta Meso laŭ grekkatolika rito, celebrita de pastro Ignaţiu Dobos el Rumanio. Post ĝi okazis kelkaj prelegoj. Posttagmeze realiĝis ekskurso al San Marino. La vetero estis favora, do ankaŭ la ekskurso estis agrabla. Post la reveno el San Marino, la grupo de ĉeĥaj gejunuloj prezentis en Rimini sian programon al itala publiko.

Tuta merkreda tago la 3-an de septembro estis dediĉita al vizito de nepre vizitinda kaj vidinda urbo Ravenna, la urbo kun multaj antikvaj preĝejoj kun multmultaj valoraj mozaikoj. Tie en Baziliko de sankta Johano Evangeliisto okazis por ni esperantlingva Sankta Meso. Eĉ tuttaga laciga vizito de Ravenna ne malhelpis okazigon de gaja vespero en salono de Emile Peltier.

Ĵaŭda tago estis dediĉita al okazigo de Asembleoj de IKUE kaj KELI. Dum la IKUE-Asembleo okazis fina akto de balotoj - elekto de IKUE-Estraro kaj Prezidanto por kvarjara balot-periodo. Ĉar oni sukcesis pritrakti ĉion necesan dum antaŭtagmeza tempo, la ĵaŭdan posttagmezon oni ĝoje akceptis kiel liberan tempon por plenumo de privataj aferoj. De la 16.45 ĝis la 17.45 h. el la preĝejo de sanktaj Johano kaj Paŭlo la tutitala Radio Maria elsendis rozarian preĝon, kombine en itala kaj Esperanta lingvoj. La apartajn dekadojn de la rozaria preĝo esperantlingve preĝis Serio Boschin el Italio, Sac. Stanisław Płachta el Pollando, Miloslav Šváček el Ĉeĥio, Marija Belošević el Kroatio kaj Sac. André Heroux el Francio. La preĝo estis finita per esperantlingva kanto “Nigra Madono”, la kanto kara ne nur al poloj, sed ankaŭ al ĉeĥoj, ĉar la bildoj de Nigra Madono en pola Ĉenstoĥovo kaj ĉeĥa Uherský Brod estas intime inter si ligitaj. Sed ŝate ĝi estas kantata ankaŭ en Italio kaj certe ankaŭ en aliaj landoj.

La vendreda tago la 5-an de septembro estis krom Sankta Meso kaj ekumena Diservo dediĉita al diverstemaj prelegoj kaj programeroj. Vespere okazis gaja bunta programo de la kongresanoj, kiun sprite gvidis sperta konferencisto frato Carlo Sarandrea - la Ĝenerala Sekretario de IKUE.

Nu kaj sabato la 6-an de septembro estis la adiaŭa tago. Post Sankta Meso okazis je la 9-a horo oficiala fermo de la kongreso sub gvido de nova IKUE-prezidanto Miloslav Šváček. Poste sekvis jam adiaŭo kaj senproblema reveno hejmen.

Dankon, karegaj gefratoj, por aranĝo de bela 16-a EEK en Rimini. Dio rekompencu vin!

Miloslav Šváček

al la indekso


 KANTO OMAĜE AL PASTRO DUILIO MAGNANI

Verkita dum busvojaĝo al 16-a EEK en Rimini
Meziko laŭ ĉeĥa kanto Kolíne, Kolíne

Pastro Duilio,
Magnani via nomo.
Konstruanto vi estas,
mozaikoj atestas.
Esperanton ŝatas vi.

Kara sacerdoto,
de ni estas la noto:
Kvindek jarojn vi festas,
de kiam pastro estas:
Esperanton ŝatas vi.

Ho, frato amata,
de ni ĉiuj konata.
Nun sepdek kvin-jara vi,

Di-benon deziras ni.
Esperanton ŝatas vi.

Vi, samideano,
pastro de Dia pano.
Bonhumoron kaj forton
en vivo kaj en vortoj.
Esperanton ŝatas vi.

Karega sinjoro,
kun malfermita koro,
ni venas el Ĉeĥio,
iuj el Slovakio.
Ni amas vin, amas vin!

AL DUOBLA JUBILEULO, PASTRO DUILIO MAGNANI, OKAZE DE ORA JUBILEO DE LIA SACERDOTIĜO KAJ DE LIA PLATENA VIVJUBILEO, GRATULAS KAJ DIAN BENON ELKORE DEZIRAS LA ĈEĤA IKUE-SEKCIO.

La kanton omaĝe al Pastro Duilio Magnani kantis la ĉeĥaj kaj slovakaj kongresanoj kiel gratulon al la duobla jubileulo dum la inaŭguro de la 16-a Ekumena E-kongreso en Rimini. Ĝi estis verkita de muzikaj nefakuloj, do kun gravaj fakaj mankoj, sed kun amo en la koroj.

al la indekso


 VI ESTOS MIAJ ATESTANTOJ (Agoj 1,8), SALO KAJ LUMO POR LA MONDO (Mat 5,13-14)

Prelego de Miloslav Šváček pri temo de la 16-a Ekumena E-Kongreso prezentita lunde la 1-an de septembro 2003 en Rimini, Italio

Tre estimataj kaj karaj gefratoj en Jesuo Kristo!

Estis konfidita al mi grava tasko: alparoli vin kongrue kun la citita kongresa temo. Longe mi pripensis, kion mi, simpla homo, tiuteme diru al vi. Certe vi jam aŭdis multajn tiutemajn alparolojn aŭ predikojn, do helpe de la Sankta Spirito ankaŭ mi provos diri al vi ion.

Dum dumiljara historio de la Eklezio ekzistis multnombraj atestantoj portintaj Evangelion - la Ĝojan Mesaĝon tra la tuta mondo, plenumante la ordonon de Jesuo Kristo: “Iru en la tutan mondon kaj prediku la Evangelion al ĉiu kreitaĵo” (Mar 16,15). La Eklezio donas al ni multnombran vicon da atestantoj kiel modelon por nia vivo kaj atestado, el ĉiuj tempoj de ekzistado de la Eklezio. Sed tio estas nur ereto da sennombraj vicoj da atestantoj, kiuj en ĉeesto de Jesuo Kristo, Filo de Dio, jam poreterne ĝuas senliman feliĉecon, la rekompencon de Kristo promesitan. Ni ĉiuj, ĉi tie kunvenantaj, estas homoj naskiĝintaj en la dudeka jarcento, do en la jarcento eble la plej terura el ĉiuj jarcentoj, kiu alportis al la homaro de la tuta mondo neimageblajn suferojn. Dum ĝi okazis du teruraj mondmilitoj kaj multnombraj militaj konfliktoj en diversaj partoj de la terglobo. Antaŭ fino de terura unua mondmilito la homaro ŝtopis la orelojn antaŭ alvoko pri konvertiĝo kaj averto de Dipatrino en Fatimo. Tial okazis ankoraŭ pli terura dua mondmilito. Kiom da atestantoj de Kristo - pastroj kaj gereligiuloj kaj aktivaj kristanoj iĝis viktimoj de naziismo, de faŝismo. Kaj post malvenko de faŝismo uzurpis grandan parton de la mondo nova, eĉ pli terura sistemo - komunismo. Per ordono de diabloj en la homaj korpoj - Lenin, Stalin kaj iliaj helpantoj, nur en Sovetunio estis murditaj multaj milionoj da enloĝantoj, inter ili estis multnombraj atestantoj de Kristo, precipe de Ortodoksa Eklezio. Se ni alkalkulus atestantojn de Kristo - viktimojn de komunismo, pensante pri tio, hirtiĝas la haroj surkape. Granda parto de la kongresanoj, ĉeestantaj ĉi tie, estas el landoj, vivantaj dum la dudeka jarcento sub la jugo de komunismo. En la viva memoro certe ĉiu havas tiun malĝojan historian periodon, kiu en apartaj landoj iome diferenciĝis. Por mi, ĉeĥo, estas kompreneble la plej bone konata tiu periodo en tiama Ĉeĥoslovakio, kie la persekutado, precipe de la Katolika Eklezio, estis speciale forta. La ŝtatpotenculoj prilaboris planon de sistema likvido de la Eklezio, de ĝia totala ekstermo. En la jaro 1950 estis invaditaj viraj ordenoj kaj ĉirkaŭ du mil ordenanoj estis transloĝigitaj en koncentre jojn kaj ankaŭ kelkcentoj da diocezaj pastroj. Samtempe estis tute likvidita Grekkatolika Eklezio, ekzistanta precipe en orienta parto de Slovakio. Sekvis aresto kaj internigo de episkopoj, likvidado de virinaj klostroj kaj arestado de aktivaj laikoj. Estis likviditaj ĉiuj ekleziaj lernejoj, institutoj kaj organizaĵoj. Tiam mi estis dek-jaraĝa knabo, ano de la katolika gimnastika organizaĵo Orel - Esperantlingve Aglo. Estis por mi granda bato, kiam ĝia gvidanto, nia paroĥestro, kun ega doloro en la koro anoncis al ni ĝian likvidon. La forte atakita Eklezio estis enpuŝita inter murojn de la preĝejoj, kie dum la Diservoj ĉeestis observantoj, kontrolantaj ne nur la predikojn de la pastro, sed ankaŭ observantaj, kiu la Diservojn partoprenas. Laŭ prilaborita likvida plano de la Eklezio, per sistema kontraŭkreda efikado kaj per ellavado de la cerboj, ĝis la jaro 1980 devus malaperi kredo kaj ĉesi vizitado de la preĝejoj. Ĝis fino de la jarcento devus laŭplane ekzisti en nia lando nur ateistoj. Sed ni scias, ke “Diaj mueliloj muelas malrapide, sed certe”. Bedaŭrinde, la likvida plano de la kredo kaj Eklezio sukcese progresis. Diversaj timigoj, minacoj kaj reprezalioj kaŭzis, ke la vizitantoj de la preĝejoj iom post iome malplenigadis ilin. Mi devas sincere diri, ke danke al miaj bonaj gepatroj nia sepnombra familio, vivanta malriĉe, sed konservanta profundan kredon, kuraĝe spitis ĉiujn malfacilaĵojn. Ĉiutage mi ellitiĝis unu horon pli frue, por servi dum la Meso en nia paroĥa preĝejo. Neniam mi kaj eĉ ne miaj gefratoj iĝis anoj de komunista infanorganizaĵo Pioniro kaj komunista junular-organizaĵo Ĉeĥoslovaka Asocio de Junularo. Tial mi, forlasante la bazan lernejon ne povis libere elekti venontan profesion. Estis proponitaj al mi tri eblecoj: labori en terkulturado, iĝi ministo aŭ masonisto. Mi do elektis la plej por mi akcepteblan proponon, sed Dio ne forlasis min. En mia deksesa jaraĝo, fare de Dia Providenco, mi esperantistiĝis kaj ekligis korespondajn kontaktojn kun eksterlandaj katolikaj esperantistoj kaj iĝis membro de IKUE.

En la jaro 1968 okazis en tiama Ĉeĥoslovakio politikaj ŝanĝoj. Nova generacio de komunistoj intencis reformi nereformeblan komunistan partion kaj ekregi pli liberan sistemon sub gvido de komunista partio. Aŭguste, per invado de armeoj de Varsovia Pakto, estis okupaciita nia lando. Spite de tio, jam sub pafiltuboj de rusaj tankoj estis en la jaro 1969 fondita Ĉeĥa Esperanto-Asocio kaj kadre de ĝi IKUE-Sekcio. Mi ricevis funkcion de la sekcia junulargvidanto. Tuj tiujare ni komencis aranĝi Katolikan Esperanto-Tendaron en vilaĝo Herbortice. Oficiale ĝi ne povis nomiĝi katolika, sed Libertempa E-Tendaro. Dum okupacio de nia lando fare de rusaj armeoj okazis tiel nomata “normaligo”, tio signifas, ke ĉio, kio iomete “elreliĝis” dum kelkaj monatoj de libereco, devis nepre reveni en siajn malnovajn relojn. Spite de fortaj aktivadoj de ĉionscianta kaj ĉionesploranta Ŝtata Polico ni tiam sukcesis okazigi naŭ IKUE-Tendarojn. Tiun tiel grandan oazon de libereco en ĝenerale ekzistanta mallibereco, kies celo estis precipe spirita formado de la junularo, partoprenis ĉiam pli multnombra partoprenantaro. La 9-an tendaron, okazintan en la jaro 1977, partoprenis rekorda nombro 130 precipe gejunuloj. El Pollando venis pastro Jozefo Zielonka, por spirite servi al la tendaranoj. Antaŭ oficiala vekiĝo estis en la tendara tendego celebrita Esperantlingva Sankta Meso. Laŭ tiamaj kontraŭekleziaj leĝaj normoj, la mescelebro ekster la muroj de la preĝejo estis granda krimago. Kio poste okazis, ne estis por ni granda surprizo. Ni, la organizantoj, tre bone konsciiĝis, ke temas pri granda risko, se oni en la tendaro preĝas kaj mescelebras. Ni jam antaŭsentis proksimiĝantan invadon kontraŭ la tendaro. Kelkajn tagojn antaŭ la invado mi diris al la tendaranoj: “Se vi ekvidos proksimiĝi direkte de la vilaĝo nigrajn aŭtomobilojn, konsciiĝu, ke “batis la lasta horo de la tendaro”.” En fatala ĵaŭda mateno de la invada tago, mi dum la tendara Sankta Meso kiel lasta trinkis el la kaliko Sangon de Kristo ĝisfunde, por ke mi, kiel aranĝanto kaj tendarestro restu forta atestanto de Kristo por venontaj horoj. Mia antaŭdiro do plenumiĝis. En la tago de la invado de Ŝtata Polico estis ĉiuj kampaj kaj arbaraj vojoj direkte al la tendaro garditaj de la policanoj. Kiam oni forkondukis min kaj la vicestrinon de la tendaro por demandesplorado, dumire ni kantis jenan kanton honore al la Sankta Spirito, en la tendaro ofte kantitan: “Venu jam, ho Spirit´, Kreanto, Sankta Pacigil´ Venu jam, ŝanĝu ĉiun landon, nova krea bril´. Sankt-Spirito, viapove renoviĝu am´, ho ne pasu nin sentrove, donu pacon jam.” Oni kulpigis nin precipe pro tri jenaj krimagoj: Unue pro mescelebroj en la tendaro, due pro preĝado kaj kantado de religienhavaj kantoj kun akompano de gitaro kaj diskutoj pri religiaj temoj, kaj trie pro sur la arbotrunko alnajligita unumetra kruco, farita el betulaj branĉetoj. Dum du venontaj jaroj estis preparita juĝproceso kontraŭ mi kaj ĉeestinta en la tendaro ĉeĥa pastro Vojtěch Srna. Tiel longan tempon oni bezonis por bone prepari la juĝadon, kies verdikto devus servi kiel timiga averto por ĉiuj, kiuj sekrete aktivadis en la de komunistoj malpermesitaj sferoj. En la tuta tiama Ĉeĥoslovakio oni demandesploris cent ekstendaranojn, precipe la gejunu lojn. Dum unu el multaj demand-esploradoj de la Regiona Ŝtata Polico oni kriis je mi: “Ĉu vi konsciiĝas, kiom da gejunuloj vi infektigis, kiel longan tempon ili nun bezonos por sin liberigi el tiu influo!” Mi nur povis kun ĝojo en la koro konstati: “Jes, mi konsciiĝas”. Preskaŭ du tutajn jarojn oni bezonis por laŭ ili “bone” prepari la juĝadon, nekonsciiĝante, ke tiu tempo favore laboras danke al Dio precipe ankaŭ por ni, akuzitoj. Danke al internacia solidareca protesta kampanjo de esperantistoj, de Amnestio Internacia kaj raportado de eksterlandaj amaskomunikiloj, inter ili gravan rolon ludis la Esperantlingva redakcio de Vatikana Radio, la antaŭpreparita por mi verdikto - la prizona punrestado en daŭro de tri kaj duono de jaroj finfine ne realiĝis, kaj sub la solidareca premo kaj sentima kuraĝa batalado kontraŭ ege pli forta kontraŭulo, la preparita verdikto estis ŝanĝita je 18-monata kondiĉa puno de mallibereco.

Tre karaj gefratoj, mi ne ĉesas danki al Dio pro la graco, ke mi povis dum tiuj malfacilaj jaroj sub la komunista jugo esti atestanto de Kristo, iom ankaŭ la salo kaj lumo por la mondo. Kaj ĉi-loke, post kvaronjarcento, mi esprimas koregajn dankojn al ĉiuj, kiuj per helpemo kaj solidareco ege subtenis min en malfacila batalo por baza homa rajto - la religia libereco. Tre kore mi dankas al ĉi tie ĉeestantaj fratoj, nome al D-ro Antonio De Salvo, D-ro Klaus Perko kaj al pastro Duilio Magnani. Mia dankego flugu ankaŭ al Bergamo, al pastro Battista Cadei, en Ĉeĥa Respubliko al frato Lubomír Obruča kaj al multaj ceteraj gefratoj. Mia preĝa dankesprimo atingu la ĉielon por tiuj, kiuj jam forlasis la surteran patrujon, nome por D-ro Ivo Lapenna, D-ro Adolf Halbedl, pastroj Jaroslav Záruba, Josef Zvěřina kaj Giacinto Jacobitti, kaj precipe por la karmemora Kardinalo František Tomášek. Dum tiuj malfacilaj tempoj tre forte mi sentis potencan helpadon de la Sankta Spirito. Tiel forte mi spertis verecon de la vortoj de Jesuo: “Kaj kiam oni forkondukos kaj transdonos vin, ne antaŭzorgu, kion vi parolos, sed tion parolu, kio estos donita al vi en tiu horo, ĉar la parolanto estas ne vi, sed la Sankta Spirito” (Mar 13, 11). Mi devas danki al Dio, ke mi ricevis la gracon esti atestanto de Kristo en la sepdekaj jaroj de la pasinta jarcento kaj ne en la jaroj kvindekaj.

Karegaj, el la 20-a jarcento ni transiru en la jarcenton nunan, la 21-an. Nestabila kaj labila estas la koro de la homo, kapabla alteniĝi al la plej grandaj idealoj, sed ankaŭ al la plej malaltaj fiecoj. Nuntempe ni vidas, kiel forŝtelata estas nia junularo. Ĝian koron altiras interreto, televido, fimagazinoj, la modaj opinioj de iliaj samtempuloj, kaj tio estas farita kun tia vervo, ke nur malfacile kapablas rezisti al tio ankaŭ tiuj junaj homoj, kiuj regule vizitadas la preĝejon. Vivinte malantaŭ la “Fera Kurteno”, ni kun certaj sopiroj kaj imagoj rigardis Okcidenten, enviante iliajn demokratiajn sistemojn, opiniante, ke la preĝejoj estas plenaj de piaj kredantoj. Bedaŭrinde, post falo de “Fera Kurteno”, post falo de “Berlina Muro”, post falo de komunista krimeca fisistemo ni devas konstati, ke ne malfermiĝis antaŭ ni la justa, tiom sopirata demokratia sistemo de Okcidento. Venis libereco, sed kun ĝi estis al ni entruditaj ankaŭ ĉiuj fiecoj de la okcidenta mondo, antaŭ kiuj nin tiam izolis la Fera Kurteno: terura senmoraleco, senbrida krimeco, senlaboreco, trompado de reklamoj ktp. Seniluziiĝo de multaj do estas granda. Kaj kiel tio aspektas kun religia libereco? Jes, ĝi ekzistas, la eklezioj povas libere aktivadi, ni povas libere aranĝadi nian IKUE-Tendaron, sed kia fakte estas la situacio, en kiu troviĝas la Eklezio en Ĉeĥio? Ĉar mi estas katoliko, mi do parolos precipe pri situacio de la Katolika Eklezio. La situacioj de ceteraj alikristanaj konfesioj ne tro diferenciĝas.

Antaŭ nelonge skribis al mi leteron pastro Franjo Gruić el Kroatio. Jen mi citas el lia letero: “Okaze de “Mezeŭropa Katolika Tago”, la semajngazetoj de la ok landoj komencis prezenti la Eklezion en siaj landoj. Ankaŭ nia gazeto “Voĉo de Koncilio” dediĉis du paĝojn al la Eklezio en Ĉeĥio. Stranga afero, kiun mi ne komprenas. En Ĉeĥio estas 27 % de la loĝantaro katolikoj, 60 % nekredantoj. Prago estas la plej nekredanta urbo. Ĉu vere? Laŭ la popolnombrado en la jaro 2001, en Kroatio estas pli ol 80 % katolikoj. Se oni rajtas kompari 27 % kun 80 %, mi ne kredas tiom altan diferencon, ke kroatoj estas trioble pli piaj kaj kredemaj ol la ĉeĥoj. Ĉu la ĉeĥoj vere ignoras, neglektas kaj malŝatas Jesuon, lian mesaĝon kaj lian Eklezion?” Karaj gefratoj, kun granda bedaŭro kaj doloro en la koro mi devis respondi: “Jes”. Laŭ statistikoj estas Ĉeĥio post Estonio la plej sekularigita lando en Eŭropo laŭ lasta popolnombrado. Nur 32 % de enloĝantoj sin anoncas kiel kredantoj. Evidenta estas efiko de forta sistema kontraŭreligia batalado de komunistoj dum kvardekjara ilia strebado pri ekstermo de la kredo, pere de persekutadoj, diversaj reprezalioj kaj ellavado de la cerboj en ĉiuj sferoj de la socio. Sed ne nur tio estas kaŭzo de tiel granda dekadenco, certan parton de tio estas necese aljuĝi ankaŭ al la negativaj liberalismaj influoj post falo de la “Fera Kurteno”. La “idoladorado de la merkato” naskas “kulturon de konsumado”, kiu kaŭzas degradadon de la homoj je objektoj, kaj tion, kio ili “estas”, subigi al tio, kion ili “posedas”. Tio kompreneble kondukas al grava limigo de la homa digneco kaj malfaciligas solidarecon inter la homoj. Kaj tio ne koncernas nur nian landon, sed eĉ viajn landojn, karaj gefratoj. Eble en nia lando tio estas pli sentebla. Ĉeĥio do estas ununura lando de Eŭropo, kiu ne havas ratifikitan interŝtatan kontrakton kun Vatikano, kiun la registaro subskribis, sed la parlamento rifuzis ĝin ratifiki. Tio klare reflektas la malfavoran situacion, en kiu troviĝas la Eklezio en nia lando; ankaŭ hodiaŭ aŭdiĝas la forta trumpetsono: kontraŭ Eklezio. Ekde la 18-a jarcento oni kredigas al ni, ke la kredo je Dio estas io nenatura, ke kristanismo estas absolute malbona kaj la Eklezio malestiminda societo de intrigantoj, avidantaj pri la potenco. Ne estas do mirinde, ke surbaze de tiu ĉi propagando plenigis multajn kristanojn la honto, ili konsideras sian religion kiel privatan aferon. Por multaj estas malagrable sian kredon publike konfesi, esti atestantoj de Kristo, salo kaj lumo por la mondo. Sed ekzistas jenaj vortoj de Jesuo Kristo, kiuj sonas tute unusence: “Ĉiun, kiu konfesos min antaŭ homoj, mi ankaŭ konfesos antaŭ mia ĉiela Patro, kiu estas en la ĉielo. Kiu malkonfesos min, tiun mi ankaŭ malkonfesos antaŭ Patro, kiu estas en la ĉielo” (Mat 10,32). Alivorte, se ni serioze rilatas al Kristo, ni havas neniun alternativon. Ni ne povas esti malkuraĝaj amaspaganoj, sed brilantaj atestantoj kaj heroldantoj de lia regno. La Dia Filo Jesuo Kristo neniamaniere sian mision plifaciligis, Li realigis ĝin per maniero maksimuma, por ke Li akiru por ni maksimumon de la Dia vivo kaj Dia feliĉego. Ofte ŝajnas esti la vero, ke nia, tiel priglorata progreso, direktanta al komforteco, faris el ni komfortemajn spiritajn invalidojn, kiuj jam ne havas fortojn, por esti apostoloj, atestantoj, kiuj bezonas nur malpezigojn. Devas veni Atestantoj de Jehovo, por ke ili sur stratanguloj memorigu al ni: “Vekiĝu!”.

Estas strange, kie ni estas tre zorgemaj, por ke ni eliru renkonte al la mondo ĉirkaŭ ni, por ke ni ne incitu kaj ne provoku per nia malsameco. Ja apartenas al esenco de nia misio en la mondo esti tute aliaj, atesti per la tuta vivo, ke ekzistas io multe pli alta, pli belega, pli ĝoja kaj riĉa ol ĉio tio, per kio fieriĝas la mondo. Sed tio pli riĉa kaj pli bela devas esti en ni en abundeco. Poste eĉ ne venos al ni menso honti pro tio kaj kaŝi nin. Ke la dekadenco de la kredo progresas kun granda rapideco, tio ne devas paralizi nin, sed agiti al ofensivo. La malhelecon oni ne venkas per tio, ke super ĝi oni lamentas, sed per tio, ke oni eklumigas lampon.

Nia tasko ne estas elpensi teoriojn pri alternativaj vojoj de la savo de paganoj, sed estas la devo de ĉiu el ni, ke niaj popoloj kaj la tuta Eŭropo, kiu havas la kristanajn radikojn, revenu al sia fortika fundamento, kiu estas Kristo. Nur Li estas nia savo, kaj ne la falsa malfermado al demonoj, kiel tio nuntempe okazadas.

Ni estas devintaj anonci Kriston kaj evangelizadi, por la savo de la animoj. Sed ni anstataŭ tio, ke ni misiadu al la paganoj, malfermas nin mem al novpaganaj premoj, strebantaj likvidi la vivan kredon je Kristo. La amaskomunikiloj entrudigas al ni ne nur senmoralecon, sed ankaŭ perversion, kaj tion jam al malgrandaj infanoj. Ili propagandas kaj entrudigas pere de televidaj kaj video-programoj kaj ties herooj ĉiujn formojn de okultismo, pere de konstruado de strukturoj de Nova Aĝo en lernejaj sistemoj, medicino, kulturo, arto, komerco, kiu fine ĉe multaj finiĝas en nigra magio kaj satanismo.

Oktobre de la pasinta jaro ŝokis nin terura sciigo. Matene, la 22-an de oktobro estis krude bestaĉe murdita nia longjara IKUE-ano, homo bonkora, helpema kaj donacema, vera atestanto de Kristo ĝis martireco, nia karmemora sacerdoto Cyril Vrbík. Li iĝis viktimo de senkora satanisto, kiu antaŭ kelkaj tagoj diris, ke li tute ne bedaŭras sian murdagon. Miaj karaj, kiel do estas eble, ke tiaj diabloj en la homaj korpoj inter ni ekzistas. Nenio do estas al ili sankta. Eble ekzistas nur malmultaj preĝejoj ĉe ni, kiuj ne estis prirabitaj. Nia paroĥa preĝejo jam dufoje. Jen, ni abunde rikoltas la amarajn fruktojn de la kvardekjara kontraŭreligia batalado kaj persekutado fare de komunistoj kaj ankaŭ fare de nuna liberalisma, kontraŭeklezie orientita sistemo.

Karaj gefratoj, ke la Ĉeĥa IKUE-Sekcio, transvivinta periodon de persekutado kaj mallibereco, ekzistanta nuntempe en unu el la plej sekularigitaj landoj de Eŭropo, estas komparante kun aliaj landoj relative kontentige funkcianta, ne signifas, ke ĝi ĝuas nune por sia agado eksterordinare favorajn kondiĉojn. Jes, ĝi povas libere aktivadi, sed eĉ inter esperantistoj oni povas senti indiferenteman sintenon kaj ne tro viglan interesiĝon pri ĝiaj aktivadoj. Ĝia relative kontentiga funkciado fakte dependas de kelkaj oferemaj aktivuloj. Tial ni prave demandas vin, karaj gefratoj, vivantaj en la landoj kun ekzisto de multe pli forta religiemo: Kiomnombraj estas viaj IKUE-Sekcioj kaj kiajn aktivadojn ili praktikas prospere al la katolika E-movado? Same ni do povus demandi niajn karegajn gefratojn KELI-anojn. Ĉu ni fakte estas veraj atestantoj de Kristo, salo kaj lumo por la mondo? Pardonu al mi, karaj gefratoj, tiujn ĉi demandojn, kiuj ja devas maltrankviligi nin ĉiujn.

Fine de februaro kaj komence de marto de la nuna jaro okazis ADORU-Seminario en Strasburgo. Sur la titolpaĝon de nia gazeto Dio Benu n-ro 2 mi lokigis bildon de Vitralo de Eŭropo el la katedralo de Strasburgo kaj internen de la gazeto artikolon pri la seminario. Reage al tio skribis al mi mia eksterlanda amiko: “La duan numeron de Dio Benu mi ricevis tuj antaŭ la Unia referendumo, kiam post longedaŭra, aroganta, porunia propagando poloj jam psike ne eltenis tiun perfortan encerbigadon de Uniaj “avantaĝoj”. Do sufiĉis nur unu vido sur la titolpaĝo de Dio Benu - dek du steloj - Vitralo de Eŭropo, por perdi humoron kaj pritaksi redaktoron.”

Miaj karaj, tiuteme oni povus longe diskuti. La bildeto de la vitralo de Eŭropo sur la titolpaĝo de Dio Benu kaj la artikolo pri ADORU-Seminario en Strasburgo ne celis propagandi pozitivan voĉdonon en re ferendumoj de la kandidataj landoj, por ilia eniro en Eŭropan Union, malgraŭ tio, ke la plej superaj ekleziaj aŭtoritatuloj alvokis la kredantojn voĉdoni pozitive. Mi bone konsciiĝas, ke Eŭropa Unio troviĝas nune en malbonaj manoj, ke ĝiaj potenculoj - malamikoj de kristanismo kaj precipe de katolikismo strebas maksimume limigi influon de la Eklezio. Eŭropon ne ŝanĝigos nia bojkoto kaj niaj polemikoj pri ĝi, sed niaj preĝoj kaj oferoj. Ju pli malmulte dume estas da tiuj, kiuj estas al tio komplezaj kaj preparitaj, des pli da preĝoj kaj oferoj estas necesaj. Estas do necese konstante preĝi kaj neniam ĉesi. Ĝuste la rigardo je grandeco de la disvastiĝanta malbono nin devas provoki al preĝado, por ke ni ne estu plenigitaj de timo kaj indigno, sed per trankviliganta espero, ke Senmakula Koro de la Virino, piedfrakasanta la kapon de la Serpento, de la Satano, fine venkos ankaŭ en Eŭropa Unio kaj en la tuta mondo.

Kaj konklude de mia parolado, mi volas vin kuraĝigi: Ni estu ĉiam kaj ĉiuloke optimistoj, veraj atestantoj de Kristo, salo kaj lumo por la mondo. Por plenumo de tiu ĉi nia misio ni kune dum tiuj ĉi kongresaj tagoj elpetadu Diajn benojn.

Tre koran dankon, ke vi bonvolis ĝisfine aŭskulti mian, al la paroladoj ne alkutimigitan voĉon. Dio estu kun ni, pridonacu nin per sennombraj gracoj kaj benu ĉiujn kongresajn traktadojn kaj programojn! Al Li estu gloro kaj honoro eterne, amen!

al la indekso


 STATUO DE SANKTA PATRO PIO EN RIMINI

Dediĉe al Pastro Duilio Magnani

En verda ombro de arboj
kaj akraj folioj de arbustoj,
malhel-bruna statuo
de sankta Patro Pio,
en la preĝa meditado
homo spertinta
vundojn de Kristo
rigardas ĉiutagan bruon
de la strato Zavagli,
rapidantan al renkontiĝo
kun la maro...
Preterirantojn,
transpasantajn kun preĝa koro
sojlon de ruĝiĝanta preĝejo de

sanktaj Johano kaj Paŭlo,
benas
per alte suprenlevita mano
Stigmatulo de nia jarcento,
“Viktimo kaj Sacerdoto".
En la sanktejo de multkoloraj
mozaikaj bukedoj
kun supereco de oro,
lazuro kaj verdo,
Kristo en altaro
pendigita sur la kruco,
aŭskultanta dulingvan preĝon:
komunan - gefratan,
Ekumenan - Esperantan.

Verkis Leszek Henryk Łęgowski. Esperantigis Bogusław Sobol.

al la indekso


 MIA SENMAKULA KORO VENKOS

 Vendrede la 10-an de oktobro kolektiĝis katolikaj esperantistoj en Bohemia-Moravia Fatimo (ČMFA) en Koclířov apud Svitavy, por realigi tie planitan Renkonton de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio.

 Bohemia-Moravia Fatimo en Koclířov estas Nacia Centrejo de Monda Fatima Apostoleco en Ĉeĥa Respubliko. Ĝi komencis siajn agadojn post tn. “velura revolucio” en la jaro 1990 en Šlapanice ĉe Brno kaj samjare ĝi estis translokigita al urbo Třebíč, kie ĝi disvastigis siajn aktivadojn ĝis la jaro 1995. Tiujare ĝiaj benitaj aktivadoj estis translokigitaj en konstruaĵon de iama klostro en Koclířov apud Svitavy. Samjare la Episkopo de Hradec Králové Mons. Karlo Otčenášek (protektanto de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio) benis Bohemia-Moravian Fatimon, situantan sur sia dioceza teritorio. Ekde tiam la Fatima Centrejo en Koclířov disvolvigas siajn multajn aktivadojn. Ĉi tie la Virgulino Maria eksterordinare eniris niajn korojn kaj vivojn. Dum sia “irado survoje de Nazareto al Betlehemo” Ŝi trairis ĉiujn kontinentojn, por ke Ŝi maje 1999 “travivu” unu semajnon en Ĉeĥa Respubliko. La 15-a de majo 1999 estis memorinda tago, en kiu la Ĉefepiskopo Karlo Otčenášek enskribis en la koron de la Virgulino Maria el Nazareto nomon de Ĉeĥa Respubliko ĝuste en Koclířov.

La Ĉeĥa Episkopara Konferenco solene transprenis la 13-an de septembro 2003 en Fatimo la statuon de la Virgulino Maria en loko de ŝiaj aperoj, kiu trairis ĉiujn katedralajn urbojn de la diocezoj en Ĉeĥio kaj sian vojaĝon ĝi finis en Koclířov la 4-an de oktobro dum malvualo de “Memorialo de Fatimo”, la konstanta memorigo de signifo de Fatimo, precipe de la tria mistero kaj plenumo de la promeso de la Virgulino Maria pri venko de ŝia Senmakula Koro en niaj koroj.

Kaj nur kelkajn tagojn post tiu ĉi solena akto, kiu iĝis turnopunkto de Maria-Movado de Fatima Apostoleco - de la Nacia Centrejo en Koclířov, okazis tiuloke Renkonto de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio. Tuj renkontiĝo kun unua persono de Bohemia-Moravia Fatimo sufloris, ke ni travivos kvar tagojn en paradiza medio. Kaj fakte, ĝuste mi supozis. La tuta personaro frunte kun ĝia superulo pastro Pavel Dokládal akceptis nin ne nur afable, sed kun vera amo de Kristo kaj Maria. Dum ĉiuj kvar tagoj ili ne nur nin modele priservis, sed ankaŭ preĝis intence de nia katolika E-movado. Matene, tagmeze kaj vespere dum preĝo de la rozario, ĉiam la unua dekado de la preĝo estis dediĉita al ni. Kaj dum Sanktaj Mesoj la mescelebranto Sac. Pavel Dokládal jam komence ĉiam alvokis la ĉeestantojn preĝi por realigo de niaj noblaj strebadoj, ankaŭ al propetaj preĝoj li almetis preĝpeton niaintence kaj fine ĉiam li ankoraŭ akcentis gravecon de niaj idealoj. Disponigitaj por loĝado estis al ni laŭdezire unu-, du- aŭ trilitaj komfortaj ĉambroj, konvena kunvenejo kaj eĉ funkcianta kafejo. Ankaŭ la manĝado estis perfekta kaj tre bongusta. Ĉio do superis niajn imagojn, ĉar nenie ni ĝuis tian afablecon, kiel en Koclířov.

Vendrede je la 18-a horo okazis en pilgrima preĝejo de la Virgulino Maria de Fatimo kaj de sankta Alfonso M. Liguori la Sankta Meso. Post ĝi kaj post vespermanĝo ni kolektiĝis en la apudpreĝeja kapelo, por preĝi rozarion intence de la mortintaj niaj gefratoj - esperantistoj. Speciale ni ankaŭ rememoris nian karan fraton Láďa Mlejnek, kiu antaŭ unu jaro dum simila renkonto en Želiv akompanis per gitarludo nian kantadon. Ankaŭ speciala preĝrememoro estis dediĉita al nia karega pastro IKUE-ano Cyril Vrbík - la novtempa martiro de proksimula amo.

Sabate la 11-an de oktobro post matena preĝado kaj matenmanĝo ni kolektiĝis en kunvenejo, kie frato Miloslav Šváček ripetis sian kongresan prelegon pri la kongresa temo: “Vi estos miaj atestantoj, salo kaj lumo por la mondo”. Post la prelego okazis diskutado pri la apartaj ideoj, enhavataj en la prelego. Ankaŭ ni vidis danke al frato Jan Kašpárek belan video-filmon pri kristnaskaj solenaĵoj en ilia vilaĝo Radešínská Svratka. Post tagmeza preĝado kaj tagmanĝo ni vizitis paroĥan preĝejon de sankta Filomena kaj apudpreĝejan tombejon, ambaŭ kun tre valoraj konstrumemoraĵoj. Bedaŭrinde, precipe la preĝejo troviĝas en tre malbona stato, atendanta tre altkostan riparadon. La erudician detalan priparolon de ĉiuj vidindaĵoj en la preĝejo kaj ĝin ĉirkaŭanta tombejo ni ricevis danke al nia kara fratino Drahomiř Budinská. Poste ni denove kolektiĝis en la kunvenejo, por daŭrigi la programon. Dume estis en apuda kafejo preparita surprizo por frato Šváček - gratulceremonio nome de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio, okaze de lia elekto kiel prezidanto de IKUE. Post tosto per bongusta vino li regalis la gratulintojn per kafo kaj deserto.

Je la 18-a horo okazis denove Sankta Meso en pilgrima preĝejo. La meson celebris partoprenanto de nia renkonto pastro Josef Xaver Kobza. Ankaŭ la neesperantistaj partoprenantoj dum ĝi kantis esperantlingve. Danke al tio ili ricevis praktikan kompendion de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio, enhavantan k.a. ankaŭ 152 kantojn kun muziknotoj. Post vespermanĝo la video-filmo pretigita de frato inĝ. Vladimír Němec nin transportis en Zagrebon, kie en la jaro 2001 okazis la 15-a Ekumena E-Kongreso. Ĝiaj partoprenintoj vivigis siajn rememorojn pri ĝi, kaj kiuj ĝin persone ne partoprenis, povis do sin konigi kun ĝi almenaŭ tiamaniere.

Dimanĉe ni partoprenis Sanktan Meson kune kun paroĥanoj en pilgrima preĝejo. Kun ĉefcelebranto pastro Pavel Dokládal kuncelebris ĝin ankaŭ nia pastro Xaver. Post la Sankta Meso konigis nin kun tuta tereno de Bohemia-Moravia Fatimo ĝia estro pastro P. Dokládal. Detale li klarigis al ni ankaŭ la apartajn stacietojn de Memorialo de Fatimo. Posttagmeze, kiam parto de la partoprenantoj jam forlasis Koclířov, ekestis ebleco vidi video-filmon pri la 81-a Universala Kongreso de Esperanto, okazinta en la jaro 1996 en Prago. Ĝi estis interesa ankaŭ tial, ĉar bone en ĝi estas dokumentita duhora kunveno de IKUE kaj la Sankta Meso, kiun, kvankam neoficiale enprogramigitan, celebris Episkopo Karlo Otčenášek kun la kongreson partoprenantaj pastroj por 300 kongresanoj en preĝejo de Prago-Vyŝehrad. Post vespermanĝo kaj rozaria preĝo okazis ankoraŭ amikeca interbabilado.

Lunde la 13-an de oktobro post matenmanĝo forlasis Koclířov ceteraj gefratoj krom ni, tri personoj. Ni partoprenis la Sanktan Meson, kiun celebris en la 86-a datreveno de la dua apero de la Virgulino Maria en Fatimo pastro Pavel Dokládal. En pilgrima preĝejo sub la statuo de la Fatima Madono estas amforo, en kiun oni povas meti slipetojn kun skribitaj petoj, adresitaj al la V. Maria. Antaŭ la Sankta Meso la amforo estis traslokigita antaŭ ofertablon. Pere de Virgulino Maria estis la petoj skribitaj sur la slipetoj kaj metitaj en la amforon prezentitaj por ilia plenumo al Jesuo, oferdonanta sin por ni dum la Sankta Meso. Kompreneble ne mankis tie ankaŭ la petoj por IKUE, por helpo en solvo de certaj aferoj, por la benoj por venontaj IKUE-aranĝoj, ankaŭ por vi, karaj gefratoj. Je la 11-a horo forveturis lastaj du gefratoj kaj restis tie nur mi, intencante ankaŭ forveturi. Sed mia aŭtomobil(aĉ)o (jam 20-jaraĝa) malobeis mian ordonon por forveturo, mi do povis partopreni kun personaro de B-MF la tagmezan preĝadon kun la rozaria preĝo. La unua dekado de la rozaria preĝo estis denove preĝita intence de celadoj de la katolikaj esperantistoj. Eble la Virgulino Maria de Fatimo deziris, ke mi ĉe Ŝi kaj ŝia Filo Jesuo restu tie ĝis la 15-a horo en la 86-a datreveno de ŝia dua apero en Fatimo. Do je la 15-a horo mi sukcese adiaŭis Koclířov kun koro plenigita per amo kaj gracoj, kiujn abunde donacas al ĉiuj siaj infanoj la ĉiela Panjo, kiuj ilin de Ŝi deziras ricevi. Mi do forlasis tiun lokon kun konvinko, ke la katolikaj esperantistoj certe iam denove tien revenos por omaĝi al la Fatima Madono, kiu ĝuste antaŭ 86 jaroj promesdiris: “Fine mia Senmakula Koro venkos!”.

Miloslav Šváček

al la indekso


 EL CIRKULERO N-RO 2 “SANKTAJ CIRILO KAJ METODIO” DE EŬROPA FRATARO,GOSSAU, GERMANIO

La signo por kristane unuigita Eŭropo, unuafoje presigata en nia cirkulero, estas la signo (logoo) de la Europa-Bruderschaft (Eŭropa Frataro).

La krono el dek du steloj sur blua fono estas la simbolo de unuigita Eŭropo. Dek du signifas la plenan nombron de ĉiuj popoloj de Eŭropo. Blua estas la simbolo de fideleco kaj kredo kiel bazo de ŝtata ordo. Sed la Eŭropa simbolo oficiale uzata havas la mankon, ke la stelkrono konsistas el kvinpintaj steloj, kiuj signas nur la profanan ekziston de la homo, tiel kiel konformas al humanismo limigita je profano. Pro tio ne estas hazardo, ke Sovetunio, Ĉinio kaj multaj aliaj ŝtatoj, kiuj baziĝas sur la ateismaj principoj de la Franca kaj de la Rusa Revolucioj, uzas la kvinpintan stelon (nomatan ankaŭ pentagramo, kaj rigardatan kiel sorĉista simbolo) kiel blazonan signon. La kvinpinta stelo hodiaŭ povas esti ĝenerale rigardata kiel simbolo de la kontraŭkristanaj, kontraŭ-Diaj potencoj.

Por nia simbolo de kristana Eŭropo ni elektis la seppintan stelon. Tiu ĉi simbolas la kompletecon de la profana kaj Dia ekzisto de la homo (4 = la profano, 3 = la Triunua Dia).

Jesuo Kristo, la homiĝinta Filo de Dio, realigis tiun ĉi ekziston en sia tera vivo en perfekta maniero, kaj ĉiu homo estas invitata sekvi lian idea lon. La seppin ta stelo estas do la stelo de Kris to kaj samtem pe esprimo de la kristana bil do de la homo.

Laŭ la ek leziaj patroj sep estas la nombro de pleneco kaj kompleteco: sep tagoj de la kreado, sep donoj de la Sankta Spirito, sep sakramentoj, sep petoj de la Patro Nia, sep virtoj de la kristana bildo de la homo, sep spiritaj kaj korpaj verkoj de kompatemo.

En nia simbolo de kristana Eŭropo la venkosigno de Kristo enfermita en cirklo formas en klara kruca simboleco - la kristocentran sigelon. Ĝi atentigas same pri la kristana baza ordo de amo, justeco, honesteco kaj obeemo kiel ankaŭ pri la krucaj atribuoj Ŝtato kaj Eklezio, natura kaj supernatura-revelacia ekkono de la vero.

Por legantoj de Dio Benu disponigis Willi Wirges, retradukis D-ro Ulrich Matthias

(La cirkulero de E. F. enhavas alvokon, por ĉiuvespere unuiĝi kaj formi preĝĉenon de la preĝantaro je la 19-a horo por Eŭropo.)

al la indekso


 KAREGAJ GEFRATOJ, GESAMIDEANOJ, GEAMIKOJ!

Mi deziras esprimi mian grandan dankemon al vi ĉiuj, kiuj dum balotoj de IKUE voĉdonis por mia estraraniĝo. Elkore mi dankas, Dio rekompencu! Mi esperas, ke danke al Dia beno mi kun via helpo kapablos fari ĉion laŭ miaj ebleco kaj povo, por ke nia Esperanta katolika movado en la mondo estu forta, servu al Dio kaj la homo, al la toleremo, interkompreniĝo, paco, frateco kaj ekumenismo. Eble ankaŭ la Sankta Spirito lumigos nian menson kaj helpos venki la obstaklojn, por ke la Pola IKUE-Sekcio sukcese aktivadu prospere al la Eklezio kaj la katolika E-movado. Dankon pro via apogo!

Bogusław Sobol, estrarano de IKUE

al la indekso


 ELEKTITA NOVA ESTRARO DE INTERNACIA KATOLIKA UNUIĜO ESPERANTISTA

La balota komisiono kunsidis en Rimini la 4-an de septembro 2003 kaj kontrolis ĉiujn slipojn alvenintajn perpoŝte kaj tiujn metitajn persone en la keston fare de la balotantoj.

Je la fino oni konstatis la jenan rezulton:
Slipoj alvenintaj perletere 254
Voĉoj dum la Kongreso 41
Entute estas slipoj 295
El ili estas: validaj 291, nevalidaj 4

Por la elekto de la prezidanto:
Validaj voĉoj 287
Voĉoj nulaj 4

Por la elekto de la estraro:
Validaj voĉoj 287
Voĉoj nulaj 0

La nova Estraro de IKUE:
Miloslav Šváček, Ĉeĥio 297 - Prezidanto (Prezid. 153 + Estr. 144)
Sac. Duilio Magnani, Italio 234 - Honora Prezidanto
Sac. Lajos Kóbor, Hungario 270 - Vicprezidanto (Prezid. 53 + Estr. 217)
Marija Belošević, Kroatio 209 - Vicprezidantino
D-ro Antonio De Salvo, Italio 190 - Direktoro de Centra Oficejo
Carlo Sarandrea, Italio 231 - Sekretario
D-ro Serio Boschin, Italio 249 - Estrarano (Prezid. 81 + Estr. 168)
Bogusław Sobol, Pollando 182 - Estrarano
Doc. Laurynas Skūpas, Litovio 165 - Estrarano 

(Laŭ informoj de la Balota Komisiono: Giovanni Daminelli, Pavol Petrik, Armando Zecchin.)

Vendrede, la 5-an de septembro dum Sankta Meso celebrita en preĝejo de sanktaj Johano kaj Paŭlo en Rimini (en “katedralo de esperantistoj”), akceptis specialan benon por plenumo de prezidantaj funkcioj la Prezidanto de IKUE Miloslav Šváček kaj la Prezidanto de UECI (Itala IKUE-Sekcio) Giovanni Daminelli, per kiu ili estis oficiale postenigitaj. Jen ĝia teksto.

 al la indekso


 BENO AL PREZIDANTOJ

La Sinjoro benu vin kaj protektu vin. Amen.
La Sinjoro brilegu sian vizaĝon antaŭ vi. Amen.
La Sinjoro turnu al vi sian rigardon kaj donu al vi sian pacon. Amen.
La Sinjoro estu sur vi, por protekti vin;
antaŭ vi, por gvidi vin;
malantaŭ vi, por gardi vin;
ene de vi, por beni vin.

Per la propeto de la Virgulino Maria kaj de sankta Patro Pio kaj de ĉiuj Patronoj de la movado benu vin la Ĉiopova Dio la Patro † kaj la Filo kaj la Sankta Spirito. Amen.

Iru en paco kaj klopodu disvastigi Evangelion en la mondon kaj en la Esperanto-movadon. Al Kristo estu danko! 

al la indekso


 DANKON AL VOĈDONINTOJ

La nova Prezidanto kaj la nova Estraro de IKUE tre kore dankas al ĉiuj voĉdonintoj, kiuj partoprenis la balotojn, kaj la apartaj elektitoj speciale dankas por la voĉdonoj, ricevitaj favore al ilia elekto.

La Prezidanto krome dankas al ĉiuj gratulintoj kaj bondezirintoj, kaj precipe por benoj de Ĉefepiskopo Mons. Miloslav Kardinalo Vlk, Ĉefepiskopo Jan Graubner, Ĉefepiskopo Mons. Karel Otčenášek kaj Episkopo Mons. Josef Hrdlička.

al la indekso


 INAŬGURO DE ESPERANTA MEMORTABULO EN LICHEŃ

La 21 -an de septembro 2003 okazis en la fama pola pilgrimloko Licheń, kie troviĝas mirakla bildo je Dipatrino Doloranta - Reĝino de Pollando, tre grava aranĝo por esperantistaro. Estis tie malkovrita kaj konsekrita la Esperanta memortabulo. La ceremonion partoprenis 32 gesamideanoj el diversaj partoj de Pollando. Ĉeestis du pastroj - esperantistoj: Jozefo Zielonka kaj Stanislavo Płatek.

Post la malkovro de la tabulo kaj ĝia konsekro la partoprenantoj de la ceremonio preĝis la Anĝeluson. Poste ambaŭ pastroj kuncelebris la Sank tan Meson en la belega Sacerdota Kapelo de grandega kaj tre bela bazi liko. Post la Diservo okazis interesa interparolo, dum kiu unu sinjorino konigis al ni historion de la mirakla bildo en Licheń kaj historion de la baziliko kaj ĝia ĉirkaŭaĵo. S-ro Sta nislavo Mandrak - prezidanto de Pola E-Asocio rakontis pri Ekumena E-Kongreso en Rimini kaj aludis ankaŭ problemojn de Pola IKUE-Sekcio, kiujn oni deziras solvi prospere al la katolika E-movado. Pollando ja estas lulilo de Esperanto kaj el ĝia popolo eliris la nuna Papo Johano Paŭlo la II-a.

S-roj Bohdan Wasilewski, Leszek Łęgowski kaj Bogusław Sobol prezentis religienhavajn poemojn en Esperanta lingvo. S-ro Wasilewski substrekis, ke antaŭ 100 jaroj aperis la unua esperantlingva poemo. Ankaŭ laŭ la vortoj de nevivanta jam pastro, fervora esperantisto kaj poeto, oni kantis belan polan religian kanton en Esperanto.

La tuta aranĝo kaj ceremonio estis sukcesa kaj bonege preparita danke al la klopodoj de s-ro inĝ. Bohdan Wasilewski, bonega esperantisto, kiu de multaj jaroj agas en la Esperanta Sekcio ĉe Klubo de Katolika Intelektularo kaj s-ino Krystyna Zmitrowicz. Jam nun oni planas ankaŭ venontjare renkontiĝi en tiu ĉi belega Sanktejo en Licheń, por celebri la unuan datrevenon de la ĉi-aranĝo, preĝi, kanti kaj danki al Dio kaj Dipatrino por ĉiuj gracoj ricevitaj dum la jaro. Kaj espereble venontjare ni tie renkontiĝos jam kun internacia esperantista ĉeesto. Certe valoras, ke ankaŭ la eksterlandanoj vizitu tiun ĉi Sanktejon, kiu laŭ grandeco estas je la sepa loko inter bazilikoj de Eŭropo, kaj antaŭĉio ankaŭ por kliniĝi ĉe la mirakla bildo de la Dipatrino.

Bogusław Sobol

al la indekso


 MESAĜO DE LA NOVA PREZIDANTO DE I.K.U.E. MILOSLAV ŠVÁČEK

Estimataj gefratoj en Jesuo Kristo kaj Virgulino Maria, karegaj membroj de IKUE! Alparolas vin la nova prezidanto de IKUE por kvarjara balotperiodo. Pacon kaj bonon al vi!

Tre mi dankas al ĉiuj, kiuj metis esperon je mi kaj donis la voĉon por mia elekto je prezidanta posteno. Ankaŭ mi tre dankas al tiuj, kiuj donis la voĉon al ceteraj du kandidatoj por la prezidanta funkcio. La dankon meritas do ĉiuj sufiĉe multnombraj voĉdonintoj, kiuj per sia voĉdono pruvis, ke IKUE ne estas por ili indiferenta afero. Tio estas bona kaj donanta esperon por estonteco de nia kara unuiĝo.

Tre karaj, sincere mi povas konfesi al vi, ke mi ne avidis kaj speciale ne aspiris pri akiro de la prezidanta posteno. Jam antaŭ du jaroj estis proponite al mi, ke mi serioze pripensu mian kandidatiĝon por prezidanta funkcio por venonta balotperiodo. Mi tre bone konsciiĝas, ke transpreni la prezidantan funkcion post meritplenaj funkci periodoj de Pastro Duilio Magnani kaj D-ro Antonio De Salvo, dum kiuj estis atingitaj gravaj celoj, inter ili la eklezia agnosko de IKUE, agnosko de Esperanto kiel liturgia lingvo kaj oficiala eldono de Meslibro kaj Legaĵaro, ne estas facila tasko. Sed mi esperas, ke helpe de la IKUE-Estraro, helpe de vi ĉiuj kaj precipe helpe de la Sankta Spirito mi sukcesos esti utila prezidanto de IKUE, malgraŭ tio, ke miaj personaj kapabloj estas sufiĉe limigitaj.

Mi esperantistiĝis en la jaro 1956 kaj ekde la jaro 1958 mi estas membro de IKUE. Eĉ dum tre malfacila periodo por aktivadoj de la katolikaj esperantistoj en nia lando dum komunista jugo kaj speciale por mi, kiam mi estis pro tiuj aktivadoj persekutita, miaj ligoj kun IKUE kaj la katolikaj esperantistoj en diversaj landoj restis ne interrompitaj. Tial mi persone interkonatiĝis kun ses eksprezidantoj de IKUE: P. Alfons Beckers, Jacques Tuinder, P. Ferdinando Longoni, P. Czesław Biedulski, P. Duilio Magnani kaj D-ro Antonio De Salvo. Retrorigardante mian ĝisnunan esperantistan vivperiodon, mi povas konstati, ke mia vokiĝo al esperantisteco estis direktita de Providenco, por ke mi plenumu mian E-mision laŭ volo de Dio ĝis la nuna prezidanta posteniĝo. Dum ĉiutagaj renkontiĝoj kun Jesuo Kristo en Eŭkaristio mi metis la aferon de mia kandidatiĝo kaj eventuala elekto de IKUE-prezidanto en lian la Plejsanktan Koron kaj en la Plejpuran Koron de lia kaj nia Patrino, la Virgulino Maria, petante de la Sankta Spirito helpon en mia fina decidiĝo. La finan rezulton de la balotoj mi do akceptis kiel plenumon de la volo de Dio kaj kiel plenumon de via volo, karaj gefratoj. Mi do strebos, ke nia kara IKUE plu daŭrigu sian iradon antaŭen en spuroj signitaj de lastaj ĝiaj prezidantoj. Ĝi forte staru ankrita sur la fundamentoj de la Sankta Katolika Eklezio, kiun mi ege amas kaj sur ĝia instruofico. La beno de la Papo, kiun mi persone dufoje de li ricevis, kaj la benoj de kelkaj al nia movado favorantaj Episkopoj estu por mi fortigo kaj kuraĝigo dum la tuta mia funkciperiodo.

Ekde la jaro 1968, kiam okazis la Unua Ekumena E-Kongreso en Limburgo en Germanio, kiun mi ankaŭ partoprenis, bone evoluiĝas ekumenaj rilatoj kaj kunlaboraj kontaktoj inter IKUE kaj KELI (Kristana Esperantista Ligo Internacia). Atestas pri tio ne nur jam okazintaj 16 komunaj kongresoj, sed ankaŭ fruktodona laborado de la Ekumena Komisiono de IKUE kaj KELI. Tial mi esperas, ke tiu fruktodona ekumena kunlaborado plu evoluiĝos sen ekscesoj, kiuj povus damaĝi al ĝi. Ni plu kune kongresadu, kune preĝadu por unuigo de la kristanoj, por forigo de malfeliĉa dividiĝo, kiu estas skandalo, malbone reprezentanta kristanojn en la mondo. Venontjare okazos apartaj kongresoj de IKUE kaj KELI. La 54-a Kongreso de KELI okazos en Ĉeĥio, en Bystřice, situanta sub Sankta Hostýn - surmonta pilgrimloko de la Virgulino Maria - La Venka Protektantino de Moravio, kiun konas partoprenintoj de la 48-a kaj la 55-a Kongresoj de IKUE, okazintaj en Ĉeĥio. Mi tre dankas al reprezentantoj de KELI, por ilia afabla invito de mi, esti gasto de ilia kongreso. Kun ĝojo mi akceptis la inviton por la vizito de ilia kongreso, kiu estas por mi facile vizitebla, ĉar la kongresloko troviĝas nur tridek kilometrojn de mia loĝloko. Mi do jam nun antaŭĝojas revidi miajn karajn gefratojn de KELI.

Post bele travivita nunjara 16-a EEK en Rimini la rigardo de IKUE-anoj sin turnas al Litovio, kie okazos venontjare la 57-a Kongreso de IKUE. Mi estas konvinkita, ke en Litovio okazos tre bela kongreso, promesanta profundajn travivaĵojn. Tial mi instigas vin, karaj IKUE-anoj, ne hezitu kaj aligu vin baldaŭ al partopreno de tiu kongreso. Por via dispono jam ekzistas kongresaj informiloj kaj aliĝiloj. Facile vi povas ilin ankaŭ akiri pere de TTT-paĝoj (http://www.ikue.org). Memoru, ke vi tre faciligos la organizajn laborojn de LKK, se vi longe ne prokrastos forsendi vian kongresan aliĝilon.

Tre karaj gefratoj, konklude de tiu ĉi mia mesaĝo mi esprimas koregajn dankojn al organizintoj de la nunjara 16-a Ekumena E-Kongreso en Rimini, precipe al karegaj patroj Duilio Magnani kaj Bernhard Eichkorn, sur kies ŝultroj kuŝis la plej grava parto de la organizaj laboroj. Mi tre bedarŭas, ke la malsano malebligis partoprenon de nia karega KELI-Frato Adolf Burkhardt, kun kiu mi persone interkonatiĝis jam antaŭ 35 jaroj. Tre kore mi ankaŭ dankas al karega frato Giovanni Conti, kiu praktike pruvis sian helpopretecon en la situacio, en kiu la ĉeĥa kongresanino bezonis sanitaran helpon. Koran dankon tiurilate meritas ankaŭ fratino D-rino Ilona Biksádi.

Dezirante al vi ĉiuj, karaj gefratoj, Dian benon, ŝirmon de la Virgulino Maria kaj propeton de la ĉiela Patrono de la katolikaj esperantistoj la Sankta Pio la X-a, kies 100-jaran jubileon de lia papiĝo oni solenis aŭguste, tre kore kaj frate vin salutas kaj ĉiun aparte kore brakumas via nova IKUE-prezidanto Miloslav Šváček. Dio benu!

al la indekso


  NI GRATULAS

La 18-an de oktobro akceptis geedzan sakramenton en preĝejo en Mosty ĉe Jablunkov Maruška Kluzová kaj Petr Pavlíček. Karaj Maruška kaj Petr, la Ĉeĥa IKUE-Sekcio deziras al vi, karaj novgeedzoj, belegan kaj feliĉan kunvivadon en amo de Dio dum ĉiuj viaj vivjaroj.

al la indekso


 NI KONDOLENCAS

La 25-an de aŭgusto mortis en la aĝo de 91 jaroj sacerdoto Josef Čihák, kanoniko kaj longjara paroĥestro en Dolní Újezd apud Litomyšl. Li estis kunkompilinto de la E-vortaroj de pastroj fratoj Jan kaj Karel Filip. Kelkfoje li vizitis Katolikan E-Tendaron en Sebranice, kie li kuncelebris esperantlingvan Sanktan Meson aŭ en preĝejo de lia paroĥo en Horní Újezd, la ĉiujara vizitloko de la tendaranoj. Li naskiĝis la 1-an de aprilo 1912. Sacerdotan ordinon li akceptis en la jaro 1936. En la jaro 1956 li estis maljuste kulpigita, fare de komunista reĝimo kondamnita kaj ĝis la jaro 1962 prizonita. Ses jarojn poste li estis laboristo. En sian paroĥon Dolní Újezd li povis reveni nur en la jaro 1968, kie li restis ĝis sia morto. Pastro Jozefo kredis tion, kion li predikis, kaj laŭ tio li ankaŭ vivis. La maljustaĵojn li tolereme portis kiel partoprenon je kruco de Kristo. Dum ĉi-jara tendaro, okazinta en Sebranice, vizitis pastron Jozefon Čihák la tendarestro, pere de kiu li sendis al la tendaranoj lastajn salutojn kaj benojn. Ni preĝe ofte rememoru la bonan kaj bravan sacerdoton - esperantiston, kanonikon Jozefon Čihák.

Pere de esperantisto el Liberec ni estis informitaj, ke la 28-an de aŭgusto 2003 mortis nia membro Jiří Rudolf Zvěřina el Liberec. Li naskiĝis la 4-an de decembro 1925. Dum kelkaj jaroj li kompiladis adresarojn, por ebligi korespondadkontaktojn de esperantistoj.

Ripozon eternan donu al ili, Sinjoro, la senfina lumo lumu al ili, ili ripozu en paco. Amen.

al la indekso


Katolika Sekcio de la Ĉeĥa Esperanto-Asocio
Ĉeĥa Sekcio de la Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista – IKUE

(agnoskita de la Papa Konsilio por Laikoj kiel internacia asocio de kredantoj,
per la dekreto n-ro 196/92/S-61/B-25 el la 11-a de februaro 1992)

  KONTRIBUAĴO AL TRAKTADO DE LA PLENA PARLAMENTO
DE LA KATOLIKA EKLEZIO EN ĈEĤA RESPUBLIKO

Parlamenta rondeto de Katolika Sekcio de la Ĉeĥa Esperanto-Asocio prezentas al Plena Parlamento de la katolika eklezio en Ĉeĥa Respubliko ĉi tiun materialon ne nur kiel rezulton de sia laboro en rondeto, sed samtempe kaj ĉefe kiel kontribuaĵon al diocezaj episkopoj por solvadi demandojn pri la religia kaj eklezia vivo el vidpunkto nacia kaj same el la vidpunkto globala. Oni elpaŝas en ĝi el gravaj problemoj de la nuntempo kaj skizas certan vizion de la eklezio en la 21-a jarcento.

Kaŭze de tio, ke nia organizaĵo samtempe estas parto de la tutmonda Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista, ni okupiĝis pri kelkaj demandoj el la vido de la universala eklezio.

La prezentatan materialon ni dividas je ses ĉefaj sferoj:

I.

Karakterizo de nuntempa situacio de la ĉeĥa socio kaj pozicio de la eklezio en ĝi.

II.

Vizio de kristana vivo en la tria jarmilo.

III.

Propono de organiza strukturo de la ĉeĥa eklezio.

IV.

Klerigaj, komunikaj kaj personaraj kondiĉoj.

V.

Zorgado pri materiaj valoraĵoj.

VI.

Vojoj de la universala eklezio.

Nia arda deziro estas, ke la Plena Parlamento akceptu nian kontribuaĵon kiel iniciatan materialon por prikonsidero kaj ke ĝi pri la temoj serioze okupiĝu. Ni ne pretendas, ke nur nia koncepto estas ĝusta, ni volas nur serĉi Dian volon kaj lasi nin gvidi per Sankta Spirito. Ni firme kredas, ke ĝuste Li estos tiu, kiu gvidos ĉiujn parlamentajn traktadojn.

Jaro 2003                                                                          Katolikaj esperantistoj 


I.  Karakterizo de nuntempa situacio de la ĉeĥa socio kaj pozicio de la eklezio en ĝi

I.1  Nova epoko de demokratio en nia lando ekde novembro en la jaro 1989 alportis multajn ŝanĝojn kaj tial devigas nin realisme observi la situacion tia, kia ĝi ekestis. La historia evoluo, precipe dum la lastaj ducent kvindek jaroj, sur nia teritorio komplikis la rilatojn inter ŝtato kaj la eklezio, epoko de la lasta totalisma periodo fremdigis pli grandan plimulton de la loĝantaro la religion ĝenerale. Krom tio la majoritata pensmaniero ne estas favora precipe al la katolika eklezio. Kontraste al tio la eklezio havas liberon, kian probable en la historio neniam havis, sed ĝi estas limigata ekonomie.

I.2  La nuntempa ĉeĥa socio havas do sekularan karakteron. Tamen ne estas ĝusta la aserto, ke ĝi estas plejparte ateisma. Rimarkinda parto de la loĝantaro montriĝas al ni kiel religie indiferenta, sed konvinkitaj ateistoj ne estas tiom multaj. Konsiderinde multaj homoj serĉas konscie aŭ eble nur subkonscie certan mensan sekuron kaj spiritan ankriĝon. Konsuma vivmaniero, hasto, pelado pro materiaj havaĵoj, sukcesoj kaj portempaj bonoj ne kontentigas iom sentemajn homojn, ili do komencas sopiri pri pli daŭraj valoroj. Sed ni demandu, kiom multe kaj kie ili povas trovi realigon de siaj sopiroj. Disfalo de familioj, problema edukado de infanoj, malbona influo de amaskomunikiloj kaj ceteraj negativaj influoj ne estas sufiĉe kompensataj per pozitiva oferto de spiritaj valoroj. Se unuopulo ilin mem celscie ne serĉas, kutime li ne renkontas ilin. En tiu senco la plej grandan sukceson havas diversspecaj sektoj kaj novaj spiritaj penskonceptoj, kiuj interesiĝas pri ĉiu konkreta homo. Ili alparolas lin persone, dum la tradiciaj eklezioj plejparte restadas laŭ la malnova modelo nur je liverado de  sakramenta servado al la kredantoj kiel en la tempo, kiam en ĉi tiu lando estis plejparto de la loĝantaro kristana.

I.3  Ambaŭ totalismaj epokoj, kiujn nia lando en la 20-a jarcento travivis, postlasis en la socio spurojn, kiuj havas ne nur negativajn, sed ankaŭ pozitivajn trajtojn. Sed ni vidas, ke ĝis nun estas prilaborita komplekse kaj erude – nek spirituale, nek faktare laŭ kristana vidpunkto – eĉ ne unu el ĉi tiuj eksterordinare gravaj periodoj de nia historio. Rektaj memoruloj iom post iom jam formortas kaj tial estos ĉiam malpli facile ĉi tiujn epokojn registri. Tamen temas pri komplika historio, ofte skribita per sango de novtempaj martiroj pro kredo. La tempo de persekutado havas gravegan signifon por formado de la plua etapo de kristana civilizo. El ĝi estas necese ĉerpi forton por novaj luktoj pri la vero, tial ĝi devas esti konservata kiel instruo por sekvaj generacioj.

I.4  La pasinta drama jarcento pliriĉigis nian landon per vico de ĝis nun nekanonizitaj sanktuloj. La ĉeĥa ĉielo estas plena de novaj martiroj. Ni konsideras tre necesa registri kaj pritaksi la pasintajn komplikajn epokojn ankaŭ ĉi-flanke. Ĉe la elekto de kandidatoj oni ofte forgesas laikojn, atestantojn de la kredo, altsignifajn eminentulojn, el kiuj multaj trairis inferon de ĉeĥaj karceroj (ekz. la poeto Jan Zahradníček). Sur tiu ĉi kampo ni ankoraŭ multon ŝuldas.

I.5  Per siaj principaj starpunktoj rilate al la komunisma totalisma potenco akiris nia eklezio, precipe novembre 1989, grandan krediton. Al tio multe kontribuis ankaŭ la okazinta sufero de homoj persekutataj pro kredo. Ĉi tiun reputacion, precipe pro nia propra kulpo, ni poste certagrade komencis perdadi, ĉar ni kiel komunumo ne estis kapablaj al la publiko prezenti la valorojn de la kredo tiel, kiel oni tiam atendis.

I.6  Ĉe taksado de la tempo sub komunisma regado ni ne povas ja eviti prijuĝon de mispaŝoj kaj de kunlaboro de tiuj, eĉ se nemultaj, kiuj en certa senco staris sur la flanko de subpremantoj. Tio validas ankaŭ pri sufiĉe komplika tasko kaj funkciado de t.n. klerikara pacmovado. Eĉ ĉi tion estas necese objektive kaj malkaŝe nomumi. El eraroj ĉiam necesas eltiri konsekvencojn  kaj preni instruiĝon por venonta tempo.

I.7  La II-a Vatikana Koncilio malfermis la katolikan eklezion per sia „aggiornamento“ al la nuntempo, sed pro certaj cirkonstancoj en nia lando ties ideoj ankoraŭ ne plenumiĝis en la plena amplekso. Tute sendube ĉi tiu parlamento fariĝis granda signo de moderna epoko kaj estis gvidata per Sankta Spirito, tial ne eblas dubigi ĝian kontribuon. Nia ĉeĥa eklezio bezonas ĉerpi el ĝiaj spiritaj instigoj kaj samtempe eviti spekuladojn kaj neĝustajn interpretadojn, kiel bedaŭrinde iam okazis kaj okazas ne nur en aliaj landoj, sed en unuopaj kazoj ankaŭ ĉe ni. La malĝusta kompreno aŭ eĉ misuzado de konciliaj intencoj per kelkaj unuopuloj aŭ grupoj neniel rajtas malaltigi nian klopodon pri la realigo de „aggiornamento“ en la plej bona senco de la vorto.

I.8  La Sankta Patro Johano Paŭlo la II-a proklamis neceson de nova evangelizado. Tio estas por ni deviga alvoko, al kiu ankaŭ ni devas doni konkretan enhavon. Dume ni sentas, ke ĉe ni oni prefere parolas kaj skribas artikolojn por specialigitaj katolikaj periodaĵoj, anstataŭ komenci sisteman evangelizadon konforme al la nuntempa bezono. Ofte ni renkontas certan senkonsilemon, improvizadon kaj flankenŝovadon de principaj solvoj en diversaj niveloj. Voĉoj de malsupre, precipe el vicoj de laikoj, ofte ne estas aŭdataj.

I.9  La ĉeĥa eklezio nuntempe trapasas nefacilan tempoperiodon. Senĉese ĝin influas la ŝarĝo de la historio perceptata precipe de la sekularigita ĉirkaŭa socio ofte negative. Al tio kontribuas, interalie, nesufiĉa objektiva pritakso de kelkaj gravaj malnovaj periodoj en nia nacia historio (krom la tempo de Jan Hus, precipe la periodo de husanaj ribeloj, la epoko post  batalo sur Blanka Monto kaj tempo de la imperiestro Jozefo la II-a), kio gvidis kaj bedaŭrinde senĉese ankoraŭ gvidas al diversaj miskomprenoj, al vastigo de duonveroj kaj plurfoje eĉ al malamikaj starpunktoj kontraŭ katolikoj. Ankaŭ multaj politikaj kaj spiritkarakteraj konfuzoj de la 20-a jarcento kaj komunisma propagando grave subtenis disvastigon de diversaj antaŭjuĝoj.

I.10  De eksteraj observantoj nia katolika eklezio estas ofte perceptata kiel relikvo de paseo, kiel stranga societo de homoj, kiuj estas apartigitaj de praktika vivo, aŭ kiel institucio, kiu funkcias laŭ reguloj por ili nekompreneblaj.

I.11  Kutime ni renkontas senĉesan konstatadon, kiajn malfacilaĵojn ni havas (precipe tiujn hereditajn el totalisma reĝimo), kiom estas klerikoj superŝarĝataj, kioma estas manko de pastraj kaj ordenaj vokiĝoj, ke mankas fortoj por diversaj sociaj kaj socialaj aktivadoj ktp. Malpli aŭ tute ne ni renkontas seriozan analizon de ĉi tiu stato kaj serĉadon de efikaj solvoj de la kriza situacio. Ni opinias, ke al nia ĉeĥa eklezio mankas klara vizio kaj konceptaj alpaŝoj.

I.12  La komunumo de kredantoj ankoraŭ ne estas sufiĉe konatiĝinta pri dokumentoj de la II-a „Vatikana“, pro tio ĝi ofte eĉ ne scias, kion de ĝi la eklezio atendas. La koncilia nocio „Dia popolo“, kiu inkludas ĉiujn baptitajn eklezianojn, ne estas fakte ĉe ni sufiĉe konata, des malpli ĝi estas videble ĉeestanta en la eklezia komunumo.

I.13  La engaĝigo de laikoj estas plej ofte nesufiĉa. Ekonomiaj kaj animzorgaj konsilantaroj funkcias nur en sporadaj okazoj. Kompreneble en la praktiko partopreno de laikoj en funkciado de paroĥoj, ekleziaj institucioj kaj establaĵoj estas nepre necesa kaj ĝia kvalito tre gravas. Kapabloj kaj kapacitoj de „Dia popolo“ estas ĝis nun entute nur malmulte utiligataj. La strukturo de kredantoj laŭ klereco estas esence alia, ol ĝi estis ankoraŭ en ĵusa pasinto, ĉi tie do por la eklezio estas kaŝitaj grandaj rezervoj. Bedaŭrinde, multloke estas perceptebla timo de klerikoj, ke aktivadoj kaj influo de laikoj povus gvidi al malfortigo de ilia pozicio, al misformo de animzorgado kaj simile, kio certe rezistas al la spirito de postkoncilia reviviĝo. Ĝenerale temas pri ekscesa timo, nutrata ankaŭ per tio, ke mankas precizaj reguloj, kiu agadkampo por kiu estu rezervita. La argumentado, ke en certa okazo kunlaboro misfunkciis, aŭ ke tiu aŭ alia laiko faris ion malĝuste, ne povas ja esti motivo por rifuzi kooperadajn modelojn.

I.14  Erara estas iufoje praktikata stilo okupi defendan pozicion, fermi sin en ian getton, certa izolismo, kiu estas kvazaŭ daŭrigo de la stilo trudita al ni per totalisma reĝimo. Ofta fenomeno, precipe en paroĥejoj, estas limigo sole al „sakramenta servo“, t.e. simple dirite celebrado de sanktaj mesoj (iam en preskaŭ malplena kirko), liverado de sakramentoj al tiuj, kiuj tion postulas, kaj sepultado. Certaj pastroj eĉ ne kontaktas kun sia ĉirkaŭaĵo kaj per tio ili agas tute male, ol postulas de ili la animzorga kaj misia taskoj. Simila tendenco estas evidenta eĉ ĉe pluraj ordenaj komunumoj, kiuj taskas aktivi ankaŭ eksteren.

I.15  La nuntempa socio atendas eĉ de la eklezio malkaŝemon kaj dialogon. Niaj samtempuloj ofte estas spirite sekiĝintaj kaj mem ne scipovas solvi siajn problemojn. Tio estas plej evidenta ĉe junularo. La eklezio ne estas destinita por tio, ke ĝi zorgu nur pri sia propra ŝafaro. Al pluraj konservativaj kredantoj tia stato konvenas, sed Jesuo donis al siaj disĉiploj multe pli vastan mision. En tio montris al ni direkton ĝuste la lasta koncilio, kiam ĝi instigis la eklezion al la „nuntempiĝo“.

I.16  La II-a Vatikana Koncilio malfermis pordon ankaŭ al ekumenismo. Sur tiu ĉi kampo oni sendube faris la unuajn paŝojn, kiuj certe havas sian grandan signifon. Konsiderinda progreso estas evidenta en la sfero teologia, funkcias kontaktoj en la nivelo de hierarĥio. Sed mankas al ni pli granda proksimiĝo de kredantoj, mem semajno de komuna preĝado unufoje dum la jaro ne sufiĉas.

I.17  Grandan problemon kaj ŝarĝon prezentas ankaŭ zorgoj pri materiaj valoraĵoj , kiuj al la  vivo apartenas kaj sen kiuj ne povas pilgrimi sur ĉi tiu Tero eĉ la eklezio de Kristo. La stato de konstruaĵoj, kiujn ĝi primastrumas, ofte estas malĝojiga. Tradiciaj formoj pri administrado de posedaĵoj prezentitaj per la jura subjektiveco de paroĥoj, ĉe nesufiĉo de financaj rimedoj, tro ŝarĝas pastrojn kaj diakonojn. Ordenaj komunumoj estas ankaŭ simile ŝarĝitaj. Krome grandan signifon havas ankaŭ la fakto, ke la ĉeĥa eklezio administras kulturajn monumentojn de giganta valoro, kiuj sendube prezentas riĉaĵon de la tuta nacio, en konekso de universala senco. Ĉar niaj politikaj reprezentantoj jam longjare ne havas bonan volon solvi problemojn de adekvata ekonomia sekurigo de eklezioj, estas necese serĉi vojojn, kiuj ebligus almenaŭ mildigi ĉi tiun tristan staton.

I.18  Preskaŭ sur periferio de intereso en nia nuntempa eklezio estas arto. Konservado kaj protektado de la grandega kultura riĉaĵo, kiun la eklezio administras, estas precipe pro la starpunkto de sekularaj reprezentantoj taksataj pli kiel balasto. Krome okazas averte ampleksa elŝtelado de kirkoj kaj pro manko de monrimedoj eĉ senĉesa malprosperado de ekleziaj artaj memorindaĵoj. Ĉi tiu grava problemo ne estas daŭre kontentige solvita precipe pro tio, ke la nuntempaj ekonomiaj kondiĉoj limigas eblojn por iu kontentiga elirsolvo. Tamen ankaŭ ĉi tie ekzistas insista neceso fari en limoj de eblo maksimumon.

I.19  Nemerite malgrandan atenton oni dediĉas bedaŭrinde al evoluo de moderna eklezia vidarto kaj sakrala arĥitekturo.

(Daǔrigo sekvos en venota numero de DB)

al la indekso