Dio Benu numero 51-3/2003

al la arkivo de jarkolektoj 1991-2010

 


 ALPAROLO DE LA PREZIDANTO

Karaj gefratoj!

La somera sezono rapide progresas kaj post longedaŭra varmega tropika vetero en Eŭropo finfine venis benita pluvo ankaŭ al Italio, al la lando, al kiu kun espero direktiĝas la rigardoj de la kristanaj esperantistoj. Kial, tion do ĉiuj scias. Fine de la monato aŭgusto tie komenciĝos la 16-a Ekumena E- Kongreso (56-a Kongreso de IKUE - Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista kaj 53-a Kongreso de KELI - Kristana Esperantista Ligo Internacia).

La IKUE-anoj en Ĉeĥio jam julie travivis gravan E-eventon. En vilaĝo Sebranice, en regiono de Ĉeĥa-Moravia Montetaro, en la tagoj de la 19-a ĝis la 26-a de julio tie okazis laŭvice la 21-a Tendaro de IKUE (KET - Katolika E-Tendaro). Ĝin al vi detale alproksimigos parto de ĉi tiu numero de Dio Benu, precipe ĝiaj fotodukumentaĵoj, kiuj kapablas diri pli ol la teksto mem.

Kiel jam estis supre menciite, baldaŭ okazos la 16-a Ekumena E-Kongreso en ĉemara itala urbo Rimini, kies gastameco estas sufiĉe konata al aktivaj IKUE-anoj pro okazigo de jam du kongresoj tiuloke. En la jaro 1997 tie okazis dua parto de la jubilea 50-a Kongreso de IKUE (Romo - Rimini) kaj en la jubilea jaro 2000 okazis tie la 53-a Kongreso de IKUE (Rimini - Romo). Kaj nunjare, jam la trian fojon revenos al Rimini IKUE-anoj, por kune kun alikonfesiaj kristanaj esperantistoj - KELI-anoj, ĝui tie la kongresan semajnon, omaĝante al grava vivjubileo de la Honora Prezidanto de IKUE pastro Duilio Magnani, kies nomo enskribiĝis per oraj literoj en la historion de IKUE-movado pro ĝiaj gravaj atingoj dum lia prezidado (agnosko de IKUE ĉe Vatikanaj instancoj kiel laika eklezia organizaĵo kaj oficiala agnosko de Esperanto kiel eklezia liturgia lingvo). Krome liamerite la paroĥa preĝejo de sanktaj Johano kaj Paŭlo en Rimini iĝis la monda raraĵo pro ampleksaj tieaj dulingvaj mozaikoj (itala - Esperanta). Dum la Ĝenerala Kunveno de IKUE, okazonta kadre de la kongreso, kulminos la balotoj por kvarjara balotperiodo de IKUE. Ĉiuj IKUE-anoj perletere ricevis de Centra Oficejo de IKUE balotilojn, por ke povu plenumi sian balotrajton ankaŭ tiuj membroj de IKUE, kiuj ne ĉeestos al la kongreso en Rimini. La ĉeĥaj kaj slovakaj kongresanoj vojaĝos al Rimini kune perbuse, same ankaŭ la polaj kongresanoj. Pri la kongreso - la plej grava por ni evento – vin detale informos la IKUE-revuo Espero Katolika kaj nia gazeto Dio Benu.

La ĉeĥaj katolikaj esperantistoj kolektiĝos ankoraŭfoje, de la 10-a ĝis la 13-a de oktobro en Ĉeĥamoravia Fatimo en Koclířov, por komuna spirita kaj korpa refreŝiĝo, dum kiu oni dankesprimos al Dio por benitaj nunjaraj aranĝoj kaj al la ĉiela Patrino, la Virgulino Maria, por helpo en ĉiuj bezonoj kaj la patrineca ŝia ŝirmo. Ankoraŭ ekzistas ebleco sin aligi al tiu ĉi oktobra aranĝo.

Karaj gefratoj, la bildeto de la vitralo de Eŭropo sur la titolpaĝo de la lasta numero de Dio benu kaj la artikolo pri ADORU-Seminario en Strasburgo ne celis propagandi pozitivan voĉdonon en referendumoj de la kandidataj landoj, por ilia eniro en Eŭropan Union (malgraŭ tio, ke niaj la plej superaj ekleziaj aŭtoritatuloj alvokis la kredantojn voĉdoni pozitive). Mi bone konsciiĝas, ke EU troviĝas nune en malbonaj manoj, ke ĝiaj potenculoj - malamikoj de kristanismo kaj precipe de katolikismo strebas maksimume limigi influon de la Eklezio. Mi do celis doni la esperon, ke antaŭdiro de la V. Maria en Fatimo plenumiĝos, ke fine ŝia Senmakula Koro venkos, ankaŭ do en EU.

Dio benu! Miloslav Šváček

al la indekso


 M E D I T A D O
surbaze de la Evangelio laŭ Sankta Marko (10,17-27)

Ni preĝu al la Sankta Spirito, Spirito de la Graco kaj Vero, ke Li descendu en niajn korprofundojn kaj plenigu nin per la saĝeclumo kaj gracofontanoj, por ke ni ĝuste komprenu la Dian Parolon kaj volu fervore plenumi la Dian volon. Ni petu la Plejsanktan Virgulinon Maria, ke Ŝi gvidu nin al sia Filo Jesuo.

E1 la fragmento de la Evangelio laŭ Sankta Marko ni sciiĝas, ke iu homo demandis Jesuon, kion li devas fari, por heredi eternan vivon. Jesuo al li respondis, ke vivante laŭ la dek ordonoj de Dio, oni heredas eternan vivon. Al la homo, kiu diris, ke li ĉiujn ordonojn observas ekde sia junaĝo, Jesuo konsilis, ke li vendu la tutan riĉaĵon kaj disdonu la monon al malriĉuloj, poste li venu kaj sekvu Lin, tiam li havos trezoron en la ĉielo. La homo foriris malĝojiĝinta, ĉar li havis multajn posedaĵojn.

Tiam Jesuo diris al la disĉiploj: “Infanoj, kiel malfacile estas por tiuj, kiuj fidas al la riĉo, eniri en la regnon de Dio! Estas pli facile por kamelo iri tra trueton de kudrilo, ol por riĉulo eniri en la regnon de Dio“ (Mar 10, 24-25).

Laŭ la parolo de Jesuo ne la riĉposedo estas malhelpo por ĉielatingo, sed homrilato al la posedaĵoj. Jesuo diris, ke malfacile estas eniri en la regnon de Dio por tiuj, kiuj fidas al la riĉo. Alidirite, la homo, al kiu la plej gravaj en la vivo estas riĉaĵo, mono, materialismaj ideoj, vivo sen Dio, tiu homo povas havi grandajn malfacilaĵojn repaciĝi kun Dio kaj ricevi eternan vivon.

En la Evangelio laŭ Sankta Mateo ni legas: “Feliĉaj estas la malriĉaj en spirito, ĉar ilia estas la regno de la ĉielo” (Mat 5,3). “Feliĉaj estas la kompatemaj, ĉar ili ricevos kompaton” (Mat 5,7). Kiel signifaj vortoj de Jesuo! Feliĉaj estas la homoj malriĉaj en spirito, kompatemaj, kiuj ne fidas al riĉo, sed amas Dion kaj homon kaj helpas al la aliaj - al siaj proksimuloj, donante el siaj posedaĵoj.

Al la homoj kompatemaj Jesuo donas la jenajn promesojn: “Donu, kaj estos donite al vi; bonan mezuron, premitan, kunskuitan, superfluantan oni donos en vian sinon. Ĉar per kia mezuro vi mezuras, per tia oni remezuros al vi” (Luk 6,38).

Tiuj vortoj rilatas al ĉiuj homoj - al la riĉaj kaj al tiuj, kiuj ne havas grandan riĉaĵon. Ĉiu homo laŭ sia ebleco povas helpi al la proksimulo, donante ne nur monon, manĝaĵon, aliajn aĵojn, sed ankaŭ sian spiritan riĉaĵon.

Memoru ĉiam la vortojn de Jesuo: “Feliĉaj estas la kompatemaj, ĉar ili ricevos kompaton... Ĉar per kia mezuro vi mezuras, per tia oni remezuros al vi.” Ni memoru tiujn vortojn kaj ni ilin plenumu en la vivo!

Prilaboris Zofia Kamieniecka

al la indekso


 KIA ESTIS LA NUNJARA KATOLIKA E-TENDARO?

Post la unujara interrompo estis denove aranĝita la IKUE-Tendaro en Sebranice, en Ĉeĥio. Ĝi okazis en la tagoj de la 19-a ĝis la 26-a de julio 2003 kaj ĝi estis laŭvice jam la 21-a Katolika E-Tendaro; en Sebranice ĝi okazis la 12-an fojon. Ĝia aranĝanto estis kompreneble la Ĉeĥa IKUE-Sekcio. Kun certa antaŭtimo oni decidis rearanĝi tiun tendaron pro kelkaj kaŭzoj. Unue, la kontinueco de la tendaro estis interrompita per ĝia pasintjara neokazo pro aranĝo de la 55-a Kongreso de IKUE en Kroměříž (Ĉeĥio) kaj pro Postkongresa Internacia Renkonto de IKUEJ, okazinta en pilgrimloko Dub nad Moravou. Due, ĉar multaj ekstendaranoj ne ŝatas reveni tiomfoje samloken. Trie, multaj el ekstendaranoj pro aĝo kaj sanstato ne plu riskas pasigi la tagojn sub la tendoj. Tamen je rekomendo de gejunuloj dum la pasintjara Renkonto en Želiv estis do decidite rearanĝi ĝin. Por la tendara restado oni sukcesis varbi kelkajn novajn personojn. Entute la tendaron partoprenis 45 personoj (krom la gastoj). La tuta tendara restado estis danke al Dio denove belega kaj agrabla travivaĵo por ĉiuj. La partoprenantaro konsistis el ĉiuj aĝkategorioj, kio respegulis ĝustan familion, konsistantan ne nur el plenkreskuloj, sed ankaŭ el infanoj, gejunuloj kaj olduloj. Tial agrable sin sentis tie ĉiuj ĝiaj partoprenintoj. Venis ankaŭ gastoj el Hungario - la konstanta tendara partoprenanto sac. Lajos Kóbor kun tri junuloj. Pastro Lajos estis denove la spirita gvidanto, celebranto de la Sanktaj Mesoj ne nur el la tendara Kapelo de Fatima Madono, sed ankaŭ en la lokoj, kiujn la tendaranoj vizitis.

Sabate posttagmeze venis en la tendaron ĉefa parto de ĝia partoprenantaro, sed ĝia inaŭguro estis transŝovita je dimanĉa vespero, kiam jam la ĉeestantaro estis kompleta.

Dimanĉe, kiel kutime, la tendaranoj partoprenis la dimanĉan Sanktan Meson en la paroĥa preĝejo de Sankta Nikolao kun la paroĥanoj. La saleziana pastro Jaroslav Kopecký, kiu jam tre bone konas la tendarojn de la katolikaj esperantistoj en paroĥo Sebranice, bonvenigis la tendaranojn, dezirante al ili Di-benitan restadon.

Dimanĉan posttagmezon oni eluzis por banado en proksima banbaseno kaj por komunaj ludoj. Poste okazis komuna kantado, ekzercado de la kantoj por Sanktaj Mesoj, ĉar oni elektis la kantojn, kiuj en la tendaro ankoraŭ ne estis kantitaj. Dume alveturis en la tendaron tiuj tendaranoj, kiuj ne povis veni sabate, inter ili ankaŭ karaj gastoj el Hungario. Tial do vespere okazis oficiala inaŭguro de la tendaro kaj interkona vespero ĉe la fajro.

Lunde matene formiĝis la apartaj kursoj de Esperanto: por komencantoj, por progresintoj kaj la kurso konversacia. La kursojn por komencantoj gvidis junulinoj - Blanka Horáčková kaj Martina Janotová, la kurson por progresintoj gvidis Jana Kořístková. La konversacian kurson gvidis frato inĝ. Jan Kalný. Ne mankis ankaŭ kurseto por infanoj, kiun gvidis sperta porinfana instruistino, fratino Zdenka Novotná. Ĉiuj kursgvidantoj estas estraranoj de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio. La hungarajn junulojn instruis pastro Lajos Kóbor. Kompreneble, nur kvin instrutagoj kun tri antaŭtagmezaj instrublokoj ne sufiĉas por ekregi la lingvon. La kursoj fakte estas nur bona starto por daŭrigo de plua memlernado de la lingvo hejme aŭ en la kursoj de Esperanto en E-kluboj aŭ rondetoj, kiuj bedaŭrinde nuntempe estas nur raraj okazaĵoj.

Lunde posttagmeze okazis en la tendaro ferma kunsido de la Rondeto de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio de Plena Parlamento de la Katolika Eklezio en Ĉeĥio. Partoprenis ĝin ĉiuj ĝiaj anoj, krom fratino Jitka Skalická, kiu longtempe restadas en Italio. Krom rondetanoj, partoprenantoj de la tendaro - Inĝ. Jan Kalný, Miloslav Šváček, Zdenka Novotná kaj Jiří Studený, venis ankaŭ el najbara vilaĝo frato Josef Jílek kaj el Brno alveturis Inĝ. Jan Werner kaj Milena Picková. La kunsidon, kiun lerte gvidis ĝia ĉefa aganto Inĝ. Jan Kalný, partoprenis ankaŭ libervoluloj, interesiĝantaj pri ĉi-temaj aferoj. Dum la kunsido oni pridiskutis la 16-paĝan dokumenton de la rondeto - Kontribuaĵon al la Traktado de la Plena Parlamento de la Katolika Eklezio en Ĉeĥa Respubliko, kiu antaŭ oficiala inaŭguro de la Plena Parlamento (la 6-an de julio 2003 en Velehrad) estis disponigita al ĉiuj ĉeĥaj episkopoj kaj al parlamenta sekretariejo. La esperantlingva versio de la Kontribuaĵo aperos en nia gazeto Dio Benu. Tre kora danko apartenas al la ĉefa aganto de la rondeto Inĝ. Jan Kalný, ĉar sen lia tre aktiva laborado ne estus aperinta tiu ĉi konkluda dokumento de la Parlamenta Rondeto de nia IKUE-Sekcio.

Mardo estis grava tago de la tendaranoj, precipe ĝia posttagmezo. Je la 16-a horo estis planita la Sankta Meso en la tendara Kapelo de Fatima Madono. Kiel ĝia ĉefcelebranto estis atendita karega gasto Mons. Jozefo Kajnek, la helpepiskopo de Hradec Králové. Lia nunjara vizito de la tendaro ne estis lia unua vizito de ĝi, ĉar li jam vizitis la tendaron antaŭ kelkaj jaroj. Li estas favoranto de niaj tendaroj, ĉar li bone konatiĝis jam antaŭ 26 jaroj kun la 9-a IKUE-Tendaro, okazinta tiam en Herbortice, do kun la lasta, kiu tiam estis invadita kaj perforte likvidita fare de komunista Ŝtata Polico. Post la 15-a horo, dum komuna kantado, la episkopo Jozefo venis en la tendaron. Krom li vizitis la tendaron ankaŭ esperantistoj el urboj Česká Třebová, Litomyšl kaj aliaj proksimaj lokoj. Venis ankaŭ kelkaj paroĥanoj el Sebranice. La Sankta Meso kun ĉeesto de entute pli ol 70 personoj komenciĝis je la destinita tempo. Kuncelebris pastro Lajos Kóbor el Hungario kaj paroĥestro de Sebranice, saleziano Pavel Glogar. La esperantlingvan kantadon dum ĝi akompanis sespersona tendara orkestro. La mescelebro en varmega tropika vetero en la tendara kapeleto estis por la celebrantoj, vestitaj en liturgiajn vestaĵojn, vera saŭno, sed por ĉiuj ĉeestantoj ĝi estis belega kaj profunda travivaĵo.

Por la vespero estis planita ĉefajra vespermanĝo - rostado de la kolbasoj, kiun malhelpis veninta fulmotondro. Estis interese observi, kiel la forta vento ŝanceligis la arbojn de la tendaron ĉirkaŭanta picea arbaro, dum en la tendaro mem regis kvieto kaj refreŝiga pluvo. Post la fulmotondro aperis super la tendaro belega ĉielarko, kvazaŭ prezentanta Dian benon por la tendaro. Malgraŭ tio, ke la pluvo malhelpis planitan okazigon de la vespermanĝo ĉe la tendara fajro, la episkopo Jozefo restis en la tendaro ĝis la 23-a horo, diskutante pri la interesaj temoj.

Ĉiu tendara tago havis sian propran specifan ĉarmon. Merkrede posttagmeze okazis perbusa vizito de 45 km malproksima urbo Žďár nad Sázavou. Belegaj panoramaj vidaĵoj de la naturo aperadis dumvoje tra Ĉeĥa-Moravia Montetaro, en kiu troviĝas la urbo Žďár super rivero Sázava. Unua celo de nia vizito estis Verda Monto, sur kiu troviĝas pilgrima preĝejo de sankta Johano Nepomuka. Ĝi estas juvelo de la ĉeĥa baroka arĥitekturo, konstruita en la jaroj 1719-22 fare de arĥitekto Johano Santini Aichl (1677 -1723). Tiu ĉi konstruaĵo estas enskribita en la listo de kulturaj memoraĵoj de UNESCO. En tiu preĝejo, kie ne estas regule celebrataj la Sanktaj Mesoj, okazis la esperantlingva Sankta Meso, celebrita de pastro Lajos Kóbor. Poste sekvis faka rakonto de la historio de tiu ĉi preĝejo, konstruita sur kvinpinta horizontala projekciaĵo, ĉirkaŭita per dekpinta horizontala projekciaĵo de la galerio.

Malsuprenirinte en la urbon, ni vizitis la Muzeon de la Libro, la plej ampleksan en la mondo. Poste sekvis vizito de konventa preĝejo de Ĉielenpreno de la Virgulino Maria, kiu estas la dua la plej longa preĝejo en Moravio (longa 76 m). Kaj post vizito de la urbocentro kaj paroĥa preĝejo, ni ĝustatempe revenis vespere en la tendaron, ĉar post nelonge venis pli forta fulmotondro. En la pluvo subite en la tendaro aperis ĉevalo kun juna rajdantino, kaj nur la tendara manĝejo estis sufiĉe alta, por fariĝi rifuĝejo por la rajdĉevalo, kiu volonte esploris, ĉu estas tie io manĝebla por ĝi. Gustumante la panon, la ĉevalo ekdeziris vespermanĝi kun la tendaranoj. Tiu sceno estis fakte raraĵo de la ĝisnunaj IKUE-Tendaroj.

Tro rapide pasas la tagoj en la tendaro. Ĵaŭde posttagmeze okazis jam tradicia vizito de najbara vilaĝo Horní Újezd. En tiea preĝejeto, kiel ĉiujare ankaŭ do nunjare okazis la esperantlingva Sankta Meso, celebrita intence de mortintaj aŭ malsanaj niaj gefratoj - esperantistoj. Speciale estis rememorita ekstendarano de la IKUE-Tendaroj de Herbortice kaj Sebranice, karega frato Ladislav Mlejnek, mortinta januare de ĉi-jaro. Ankaŭ estis rememorita nia karmemora moderna martiro pastro Cyril Vrbík, longjara IKUE-ano kaj mecenato de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio, ĉe kiu en pilgrimloko Dub nad Moravou okazis multaj renkontiĝoj de IKUE kaj IKUEJ, kiu estis brutale murdita la 22-an de oktobro 2002. Pastro Lajos Kóbor dum revena vojaĝo al Hungario vizitos la tombon de pastro Vrbík kaj sur ĝin metos la florbukedon el la ofertablo de la tendara kapelo, devenanta el ĝardeno de past ro Josef Čihák, kiel esprimon de nia amo kaj dankemo al li. Oni rememo ris ankaŭ malsanajn gefratojn, inter ili ankaŭ pastron Josef Čihák el Dolní Újezd, kunhelpinton de fratoj Jan kaj Karel Filip ĉe kompilado de la E-vortaroj. Li ankaŭ kelkfoje vizitis la tendaron en Sebranice, por tie mescelebri. La preĝejeto en Horní Újezd troviĝas en paroĥo Dolní Újezd, en kiu li estis dum longaj jaroj paroĥestro. Lunde mi vizitis lin, kuŝantan surlite en paroĥejo de Dolní Újezd. Malgraŭ tio, ke lia memorkapablo jam estas malforta, li rekonis min, estante tre ĝojigita per mia vizito kaj per mia aserto, ke ankaŭ lin ni speciale rememoros dum la Sankta Meso en Horní Újezd, li adresis salutojn kaj deziron de Dia beno al la tendaranoj.

Post la Sankta Meso oni foriris al la “biera fonto”, kie niaj karegaj gefratoj - geedzoj Hana kaj Oldřich Baťa, regalis nin ne nur per bongustaj manĝaĵoj, sed ankaŭ per trinkaĵoj (biero aŭ fruktsuko). En la najbara domo oni povis vidi Betlehemon de Mráz, kun multaj moviĝantaj figuretoj.

Vendrede oni planis travivi la tutan tagon en la tendaro. La posttagmeza tempo estis planita por preparo de la bunta vespera programo ĉe la tendarfajro. Ekde la mateno pluvis, kio ne tro malĝojigis nin, ĉar la pluvo estis ja tiel longe atendata kaj la bela vetero permesis al ni realigi ĉiujn gravajn planitajn tendarajn programojn. Sed posttagmeze la suno denove ekbrilis, ĉio sekiĝis, do la vespera ĉefajra programo povis ankaŭ realiĝi.

Dimanĉe, komence de la tendarrestado ni ellernis novan kanton (vidu la sekvan paĝon), kiun por ni volonte esperantigis frato Josef Cink, kaj kiu fariĝis kvazaŭ himno post ĉiu Sankta Meso. Dankon al vi, frato Jozefo por rapida esperantigo de la kanto.

Venis sabato, la oka tendara tago, la tago de adiaŭo. Post lasta matena danka Sankta Meso en la tendara kapeleto, estis necese la tendaron prepari al venontaj ĝiaj uzantoj. Danke al kelkaj oferemaj gefratoj oni sukcesis bonorde ĉion transdoni kaj tute kontentaj forlasi la tendaron.

Laŭ esprimoj de la tendaranoj ĉiuj estis tre kontentaj, travivinte spirite kaj korpe refreŝigan semajnon en la tendaro. Adiaŭante ĉiuj esprimis la deziron venontjare denove pasigi la tendarajn tagojn en Sebranice aŭ en alia konvena loko.

Kiel tendarestro mi denove ripetas mian koregan dankon al Dio kaj la Virgulino Maria por multaj ĉielaj

benoj kaj gracoj, ricevitaj dum la nunjara 21-a IKUE-Tendaro, kaj al ĉiuj tendaranoj por ilia aktiva kontribuo al la kreo de vere amikeca kaj frateca tendara medio.

Miloslav Šváček

al la indekso


 PREDIKO DE EPISKOPO JOZEFO

El la Evangelio laŭ sankta Johano (20,1. 11-18)

La unuan tagon de la semajno Maria Magdalena venis frue, dum estis ankoraŭ mallume, al la tombo, jak vidis la ŝtonon prenita for de la tombo.

Sed Maria staris ekstere apud la tombo, plorante, kaj dum ŝi ploris, ŝi kliniĝis kaj enrigardis en la tombon, kaj ŝi vidis du anĝelojn en blankaj vestoj, sidantajn, unu ĉe la kaploko kaj unu ĉe la piedloko, kie la korpo de Jesuo antaŭe kuŝis. Kaj ili diris al ŝi: “Virino, kial vi ploras?” Ŝi respondis: “Ĉar oni forprenis mian Sinjoron kaj mi ne scias, kien oni lin metis.” Dirinte tion, ŝi sin turnis malantaŭen kaj vidis Jesuon staranta kaj ne sciis, ke ĝi estas Jesuo. Jesuo diris al ŝi: “Virino, kial vi ploras, kiun vi serĉas?” Ŝi supozante, ke li estas la ĝardenisto, diris al li: “Sinjoro, se vi forportis lin, sciigu min, kien vi metis lin kaj mi lin forprenos.” Jesuo diris al ŝi: “Maria”. Ŝi sin turnis kaj diris al li hebrelingve: “Raboni”, tio estas “Majstro”. Jesuo diris al ŝi: “Ne tuŝu min, ĉar mi ankoraŭ ne supreniris al la Patro, sed iru al miaj fratoj kaj diru al ili: Mi supreniras al mia Patro kaj via Patro, kaj al mia Dio kaj via Dio.” Maria Magdalena venis al la disĉiploj sciigante: “Mi vidis la Sinjoron”, kaj ke li tion diris al ŝi.

Karaj gefratoj, ĉiuj paskaj partoj de la Evangelioj estas belaj. Ekzemple tiu epizodo, kiam Sinjoro Jesuo iras kun disĉiploj nerekonita de ili al Emaŭzo, aŭ kiam Li aperas ĉe ili surborde de Genesareta Lago, kaj kiam li al ili tie preparis varman matenmanĝon dirante: “Venu manĝi!” Aŭ sen Tomaso aŭ kun li, kiam Tomaso diras: “Se mi ne vidos en liaj manoj la truon de la najloj, kaj se mi ne metos mian manon en lian flankon, mi tute ne kredos”. Sed tiu ĉi hodiaŭa fragmento de la Evangelio estas eble la plej bela, ĉar ĝi priskribas tiun intiman rilaton inter Jesuo kaj Maria Magdalena, kiam Jesuo diras “Maria”, kaj ŝi respondas “Raboni”.

En unu spiriteca kanto oni kantas: “Vi tiam vokos min laŭ noḿ, mi volas partopreni, dum Vi vokos min laŭ noḿ ” , do per baptonomo, per kiu ni estis alligitaj al Kristo, ni estos vokitaj kaj ni renkontiĝos kun Resurektinto vidalvide. Ĉiam mi pri tiu spiriteca kanto pensas, se mi legas tiun ĉi fragmenton de la Evangelio. Ke ni estu kapablaj kaj preparitaj diri al Li kun la sama amo kiel Maria Magdalena “Majstro”. Vin ni volas imiti, tion fari, kion Vi instruis al ni, Vi ŝanĝis nian vivon, nur al Vi ni volas aparteni, de Vi ni lernis vivi, tiel same vivi, kiel tion de Vi ellernis Maria Magdalena. Ŝi ricevis tie sur la loko, kien venis Jesuo vespermanĝi al fariseo Simono, grandan gracon de pardono kaj amo. Tie ŝi al Li lavis la piedojn per siaj larmoj kaj viŝis ilin per sia hararo. Simonon tiu okazaĵo tre indignis kaj li diris al si: “Ĉi tiu, se li estus profeto, ja scius, kiu kaj kia virino lin tuŝas, ke ŝi estas pekulino”. Kaj Jesuo diris al li predikon kaj poste diris: “Ŝiaj pekoj, kiuj estas multaj, estas pardonitaj, ĉar ŝi multe amas”. Tiel do ĉe Maria Magdalena estis ĝuste la amo, kiun ŝi serĉis en sia vivo. Ŝi ĝin serĉis meze de ĉi tiu mondo kaj anstataŭ la amo, kiun ŝi deziris donadi kaj akceptadi, eble ofte ŝi trovis grandan seniluziiĝon, kiel tio ofte okazadas inter tiuj serĉantoj de la amo de tiu ĉi mondo. Sed kiam poste Maria Magdalena renkontis la veran amon de Jesuo Kristo, ŝi konvertiĝis. Ŝi en tiu ĉi mondo kaj en la servo de la amo de tiu ĉi mondo estis malfeliĉa virino, sed poste, kiam ŝi renkontis Kriston, kiu instruis ŝin, kio estas la vera amo, ŝi iĝis virino feliĉa, kiun Sinjoro Jesuo honorigis per tio, ke ŝi iĝis la unua heroldino de lia resurekto.

Tiel do ni petu, ke ni ekkomprenu la veran enhavon de la amo, por ke ni tion kapablu iamaniere diri al tiu ĉi mondo, kiu ankaŭ diras, ke ĝi serĉas la amon, sed ofte tio estas nur la ĉimomentaj falsbrilaĵoj, kiuj nur ŝajne kiel amo aspektas, sed ili ne havas tiun veran valoron. Ke ni tion sukcesu, eble eĉ el nia propra sperto el la lernejo de Jesuo, diri ankaŭ al aliuloj. Tiel ni fariĝu bonanoncantoj de Jesuo krucumita pro niaj pekoj, sed ankaŭ de Jesuo resurektinta, kiu instruas al ni la veran vivon.

al la indekso


 NÁŠ PANE, SPÁSO NARODŮ – SINJOR´, KUNIGU EN TOLER´

Laŭ ĉeĥa teksto de Ep. Josef Hrdlička esperantigis Josef Cink julie 2003.
Muziko: Mag. Thomas Beranek

 

  1. Sinjor´, kunigu en toler´/ naciojn de Eŭropa ter´, / plenigu nin de Vi, Spirit´, / de nia Patro Vi sendit´. ­/ Kun am´ kaj esper´ / ni rifuĝas al Vi, Kristo.
     

  2. Voĉ´ paca estas via vort´, / kunigas nin Spirita fort´, / kunestas Vi en pan´ kaj vin´, / per kiuj Vi satigas nin. / Kun am´ kaj esper´ / ni rifuĝas al Vi, Kristo.
     

  3. De Vi, Patrino, la propet´/ jen fort´ por nia societ´, / validas de Vi la konsil´: / Direktu vin laŭ mia Fil´. / Kun am´ kaj esper´ / ni rifuĝas al Vi, Kristo.
     

  4. Náš Pane, spáso národů, / svým Duchem sjednoť Evropu, / tys od Otce byl poslán k nám, / z nás buduješ svůj živý chrám. / S láskou, s důvěrou, / svěřujeme se Ti, Kriste.
     

  5. Tvé Slovo je zvěst pokoje, / v něm Duch nás v jedno spojuje, / jsi s námi v chlebě, víně skryt, / sytíš a provazíš svůj lid. / S láskou, s důvěrou, / svěřujeme se Ti, Kriste.
     

  6. Kristova Matko Maria, / jak mocná je tvá přímluva. / Dnes jako kdysi radíš nám: / Učiňte vše, co řekne vám. /  S láskou, s důvěrou, / svěřujeme se Ti, Kriste.

al la indekso


LA LASTA TENDARFAJRO DUM ĈI-JARA KET

Kiam vendrede vekis nin en la Katolika E-Tendaro en Sebranice la pluvo, multaj el ni bedaŭris, ke la bunta programo, kiun oni planis prezenti ĉe la fajro, devos esti prezentota en la provizora loko, en la tendara manĝejo. Sed dumtage la vetero pliboniĝis, ni do vespere povis kolektiĝi ĉe la atendata tendara fajro.

La fajro estis solene ekbruligita el kvar flankoj, kiel la fajro de la kredo, espero, amo kaj bonaj faroj.

Kaj nun la programo jam povis komenciĝi. Infanoj el la A-kurso, gvidata de fratino Zdenka Novotná, prezentis la esperantlingvan fabelon pri la koko kaj kokino, kaj kiam la fajro jam sufiĉe brulis, ĉiuj kune kantis la kanton “Jam briletas ruĝaj flamoj”. La hungara grupo ludis skeĉon prezentantan, kiel sukcesa povas esti misiisto, se li konas Esperanton. Dum la programo de B-kurso vizitis nin “alaŭdeto” kaj en la fino de la konata kanto “Alaŭdeto” ĝi perdis ĉiujn siajn plumojn. La programo estis interrompita per la taskoj de la ludo, kiun preparis A-kurso. La kvin grupoj devis vestigi unu el siaj membroj en laŭeble plej multe da vestaĵoj dum limigita tempo, elpensi la plej multe de Esperantaj vortoj komenciĝantaj per la litero K, diveni diversajn spicojn laŭ ĝiaj aromoj kaj montri, kiel bonan memoron ili havas.

Poste oni kantis kun akompano de la gitaro de fratino Hana Baťová kaj la vespero estis finita per la kanto “Steletoj”, kiujn oni povis samtempe rigardi sur la serena firmamento. Ĝis la revido venontjare!

Dio benu Vin! Blanka Horáčková

al la indekso


 LANDO DE BELECO

Trista, enkore vundita, forlasadis Princo la urbon de AMO. Li estis trista, ĉar li ekkomprenis, ke loĝantoj de tiu urbo, same kiel de aliaj, tute ne deziris union kun Lando de Beleco. Li pensis pri la renkonto kun sia Patro. Li primeditadis, kiamaniere li rakontos al Li pri siaj renkontiĝoj kun la homoj. Li eĉ ne rimarkis, ke alproksimiĝis al li iu viro.

“Mi estas estro de la urbo VIVO”, li ekdiris. “Tute hazarde mi eksciis pri planoj de ligiĝo de ĉiuj aliaj urboj al la Lando de Beleco. La asembleo de ĉiuj loĝantoj de la urbo VIVO petis min, ke mi renkontiĝu kun vi, por ke mi invitu vin al mia urbo.

Ambaŭ alproksimiĝis al urbo. La Princo vidis, ke ĝi ne estas ĉirkaŭigita per altaj muroj, sed per heĝo kaj ĝi havis belegan skulptitan pordegon, sur kiu per grandaj literoj estis surskribita ĝia nomo: VIVO. La Princo ne scipovis tralegi tion, kio estis surskribita sube per malgrandaj literoj.

La loĝantoj salutadis kore la Princon kaj la urbestron. La urbo similis al granda parko kun verdaj herbejoj kaj multkoloraj floroj, freŝaj arbetaroj kun akvujoj, belaj, koloraj, bonege enplanigitaj en ĉirkaŭaĵon de la domoj. Surfirmamente ekaperis ĉielarko. Estis ĉi tie verdire belege. La Princo vole nevole ekpensis pri sia lando.

La infanoj ludadis sur bonfunkcie projektitaj ludejoj.

La urbestro kun la Princo trairadis apud la preĝejo kaj la lernejo, ili iris en la direkton al la placo, ĉe kiu altiĝis la urbodomo. Meze de la placo situis fontano, ĉirkaŭ kiun oni starigis tabletojn kaj benkojn. La homoj babiladis, la koruso lernis novan kanton. La stratoj estis ornamitaj per lampionoj.

Kiel signon de saluto la urbestro transdonis al la Princo glason da akvo. La Princo ektrinkis - la akvo estis malvarma, refreŝiga. La urbestro invitis la Princon partopreni la Feston de Akvo, por kiu la urbo, tio estas ĝiaj loĝantoj, sin preparadis ekde multaj semajnoj. La Princo denove ektrinkis la akvon kaj dankis elkore pro la invito.

La Festo de Akvo estis mirinda, ĉiuj estis ravitaj, ankaŭ la Princo.

Kun peza koro forlasadis la Princo la urbon VIVO, kiu tre plaĉis al li, li sentis sin en ĝi kiel hejme. Ĝojis lin ankaŭ la penso, ke li povos diri al sia Patro, ke la urbo VIVO deziras aliĝi al la Lando de Beleco. Antaŭ foriro al revena vojo li ĵetis lastan rigardon al la urbo kaj al ĝia pordego, sur kiu per majusklaj literoj estis skribita la vorto “VIVO”, kaj per minusklaj “kun Dio”.

El la libro de pola pastro Jerzy Machnacz “Radości i smutki” (Ĝojoj kaj malĝojoj) esperantigis por legantoj de Dio Benu Mgr. Stanisław Śmigielski

al la indekso


 KION PENSIS DIVERSAJ PERSONOJ VIDALVIDE AL LA MORTO?

En tia limsituacio ĉiuj fariĝas pli seriozaj kaj pli honestemaj.

Engels, la ĉefa propagandisto de ateismo, en la alta aĝo revenis al Dio: “La vivo devas esti redonita al Tiu, kiu mortis surkruce por ĉiuj homoj.”

Lenin petis antaŭ fino de sia vivo Dion kaj la mondon, eĉ la tablojn kaj la seĝojn, pri pardono de sia kulpo: “Mi kulpiĝis per granda eraro. Persekutas min la sento, ke mi perdiĝis en oceano plena da sango de sennombraj viktimoj. Sed returnen oni jam ne povas. Por ke ni savu nian landon, Rusion, ni bezonus la virojn, kiel estis la sankta Francisko el Asizo. Kun dek viroj similaj al li ni povus savi Ruslandon.”

Zinovjev, prezidanto de Kominterno kaj kunlaboranto de Lenin, vokis antaŭ sia morto: “Aŭdu, Israelo, Sinjoro, nia Dio, estas via ununura Dio.”

Hans Frank, naziisto, antaŭ sia ekzekuto: “Mi akceptas morton celkonscie kiel pentofaron pro grandega maljusteco, kiu pere de ni estis farita. Sed mi havas esperon, ke la Dia mizerikordo savos ankaŭ min.”

Joachim von Ribbentrop, ministro de eksterlandaj aferoj de Germanio antaŭ sia morto: “Mi esperas, ke ankaŭ eĉ mi ricevos savon kaj mizerikordon pro la sango de Kristo Savinto”.

D. Hume, brita filozofo, ateisto, kiu rifuzadis ekkonon de la vero, tiel vokis malesperante antaŭ sia morto: “Mi estas en flamoj!”

Karel Marx. Ke por Karel Marx estis “tiu mondo” realeco, oni povas konjekti el multaj surprizaj sciigoj de lia servistino post lia morto: “Li estis tre diotima viro. Kiam li grave malsaniĝis, li preĝis sola en sia ĉambro antaŭ vico da eklumigitaj kandeloj kaj li ĉirkaŭvolvis la frunton per iu ́preĝa rubandó.”

Mao Ce Tung, membro de Centra Komitato de Komunista Partio de Ĉinio kaj poste ĝia prezidanto, en la jaro 1936 grave malsaniĝis. Li petis, ke li estu baptita. Baptis lin unu katolika ordenanino. En la jaro 1971 li diris al brita reportero Snow: “Baldaŭ mi devos antaŭenpaŝi antaŭ Dion.”

Jaroslavskij, prezidanto de Internacia Movado de Ateistoj, petis sur mortolito Stalin (!): “Bruligu ĉiujn miajn librojn! Vidu la Sanktan! Jam longe Li min atendas, Li estas ĉi tie! Bruligu ĉiujn miajn librojn!”

Voltaire. Pri li, la plej granda mokanto kaj preparanto de la franca revolucio, kiu la tutan nokton antaŭ sia morto vokadis pri pastro, esprimiĝis unu ŝia flegistino: “Por ĉiu mono de Eŭropo mi jam neniam volus vidi morton de nekredanto.”

Luděk Pachman, la ĉeĥa ŝaka ĉefmajstro, konvinkita marksisto, sekretario de Centra Sindikata Konsilantaro, arestita en la jaro 1969: “En tiuj kelkaj tagoj, dum mi estis en malliberejo inter la vivo kaj la morto, mi ricevis donacon de kredo. La ununura merito ĉe ekkono de la vero estas en prepariteco ne rezisti al eterna vero, ne batali kontraŭ ĝia malkaŝado. En tia fatala horo malfermiĝas la vojo al la vera feliĉo.”

al la indekso


 KION PENSAS POETOJ KAJ FILOZOFOJ

Aristoteles: “Eĉ se Li estas por tuta mortema naturo nevidebla, ni povas vidi Dion rekte el lia kreitaĵo.”

Voltaire: “Se Dio ne ekzistus, oni Lin devus inventi; sed Li ekzistas! La tuta naturo atestas pri tio.”

Rousseau: “Mi pripensas la ordon de la mondo, por ke mi konstante ĝin admiru kaj preĝu al la saĝa Kreinto, kiu sin revelacias en ĝi.”

Diderot, la franca verkisto kaj klerula filozofo: “La homa okulo, la papilia flugilo sufiĉas, por ke estus neniigita ateisto.”

J. H. Newmann, brita kardinalo: “Sola racio nin instruas: Dio devas ekzisti! Kiamaniere povus ekesti tiu mirinda kosmo? Ĝi mem sin krei ne kapablus.”

Kant: “La racio rajte indignas super la penso, se tion ĉi ĉion oni atribuus al hazardo. Du aferoj plenigas la menson per miro kaj respekto: la stelplena firmamento super ni kaj la morala leĝo en ni.”

Seneca, la roma poeto kaj filozofo: “Al ĉiuj homoj en la koron estis metita kredo je Dio. Mensogas tiuj, kiuj diras, ke ili ne kredas je ekzisto de Dio; ĉar se ili estas dumnokte kaj solaj, ili dubas!”

Gandhi, hinda ŝtatisto: “Mi ne hezitas diri, ke mi estas pli multe konvinkita pri ekzisto de Dio ol pri nia ĉeesto en tiu ĉi spaco.”

Pio la XII-a: “En paradokso kun supraĵeca argumentado ... malkovras la vera scienco Dion, kaj tion en des pli granda mezuro, ju pli grandajn progresojn ĝi faras.”

Calvin: “Unue ni ekkonas Dion kiel nian Kreinton, kiu nin konservas per sia potenco, per sia providenco regas nin, per sia boneco zorgas pri ni kaj superŝutas nin per diversa beno.”

W. von Braun: “La opinion, kiun oni ofte aŭdas, ke en erao de kosmaj flugoj ni pri la naturo tiom scias, ke ni ne plu havas bezonon kredi je Dio, oni per nenio povas pravigi. Nur la renovigita kredo je Dio povas alporti ŝanĝon, kiu povus savi nian mondon antaŭ la katastrofo. La scienco kaj la religio estas en tiu proceso gefratoj, tute ne antagonismoj.”

Pascual Jordan, unu el fondintoj de la kvanta meĥaniko: “La moderna evoluo forigis iaman barieron de la harmonio inter la natura scienco kaj religia monda koncepto. La nuntempa naturscienca ekkono jam donas neniun obĵeton kontraŭ Dio - Kreinto.”

Gauss, fizikisto: “Ĝis alvenos nia lasta horo, estos por ni neeldirebla ĝojo ekvidi Tiun, kiun ni en nia agado povis nur antaŭsenti.”

Gustav Mie, germana fizikisto: “Estas necese diri, ke la pensanta natursciencisto nepre devas esti pia homo. Ĉar li devas humile kliniĝadi antaŭ Dia Spirito, kiu tiel klare sin revelacias en la naturo.”

Liebig: “La grandecon kaj senmezuran saĝecon de la Kreinto ekkonos fakte nur tiu, kiu strebas ellegi siajn pensaĵojn el grandega libro, nomata naturo.”

Langbehn, germana poeto: “Tiu, kiu negas Dion, similas al la homo, kiu negas la sunon; tio tute ne utilas al li, ĉar ĝi tamen brilas.”

al la indekso


 LA KURACILO, KIUN ONI NE UZIS

“Avino, avino”, vokante enkuris la ĉambron malgranda Katarino Ivanovna. Preskaŭ ŝi surtretis krimolinon de la avino kaj riskante terenfali. Ŝi amas la avinon kaj volonte ŝin obeas. Ankaŭ Anna Petrovna estas virino ĉiam serioza kaj preta al akcentita admono de sia nepino. La alveno de Katarino estas por la avino iom malagrabla, ĉar ŝi ĝuste iom korektigis la flameton de la olea lampeto antaŭ la ikonostazo.
“Katarino Ivanovna, ĉu vi ne vidas, ke mi preĝas? Tie, kie iu preĝas, ĉiu devas konservi silenton.”
Katarino respondis: “Mi ne sciis, avineto, ke vi preĝas.”
“Venu, ni preĝos grandan laŭdon al Dipatrino Maria.”

Katarino ne ŝatas la longan preĝon. La avino preĝas religieme, malrapide. Oni ŝajnas, ke la preĝo estas senfina.
La malgranda nobelino respondis: “Ne, ne.”
“Katarino, vi malobeema”, riproĉe diris la avino, “Sinjoro Dio vin punos, kiel Li punis la junulinon, kiu ne ŝatis preĝi. Mi rakontos tion al vi.”

La maljuna bojarino sidiĝis en la apogseĝon kaj Katarino karese alpremiĝis al ŝi.
“Tiu junulino, pri kiu mi rakontos al vi, havis bonan avinon. Ŝi lernis ŝin preĝi el la preĝlibro. Post kelkaj jaroj la avino mortis. Antaŭ la morto ŝi transdonis la preĝlibron al la nepino, admonante ŝin, ke ŝi ĉiutage preĝu almenaŭ kelkajn preĝojn, precipe al la Virgulino Maria. La junulino post la morto de la avino en unuaj tagoj vere preĝis la preĝojn al la Virgulino Maria, sed poste pli kaj pli ŝi forgesadis preĝi, ĉar ŝia vantema patrino - bojarino, kondukis ŝin al facilanima kaj vanteca vivo. Ŝi sin dediĉis al amuzaĵoj kaj malŝparema ornamado de sia eksteraĵo”.

Anna Petrovna iom eksilentis, ĉar ŝi rememoris, kiel ŝi fordiboĉis siajn junajn jarojn. Tio jam okazis antaŭ malproksima tempo. Kiel ŝi fartas hodiaŭ?

La malgranda Katarino interrompis la silenton. Ŝi demandis: “Kio okazis plue?”
“Silentu kaj aŭskultu!”, admonis ŝin la avino.
“La junulino foje eliris, por aĉeti tre belan kaj multekostan koljuvelon, ĉar ŝi sin preparis por cara balfesto. Ŝi sopiris fierece superi per ĉi tiu ornamaĵo ĉiujn aliajn junulinojn.
Survoje al juvelisto ŝi renkontis knabeton. Lia vesto estis disŝirita kaj malpurigita. La knabeto ŝin petis: “Oh, bona fraŭlino, kompatu mian malriĉecon kaj donu al mi malgrandan donacon, por ke mi povu mildigi mian malsaton.”

La junulino lin desupre rigardis kaj diris: “Mi povus doni al vi la panon, sed mi ĝin ne havas ĉemane. Mi ne povas doni al vi la monon, ĉar mi iras aĉeti belan, multekostan koljuvelon, por min ornami por la cara balfesto.” Post tiuj ŝiaj vortoj la knabeto malĝojiĝis kaj foriris.

Kiam alvenis la tago de balfesto, la junulino, ornamita per la koljuvelo, intencis supreniri la faetonon. Denove aliris al ŝi la malriĉa knabeto dirinte: “Oh, fraŭlino, turnu la faetonon reen, ne veturu al balfesto. Veturu, mi ege petas, al nia vilaĝo. Tie estas multaj mizeruloj, kiuj bezonas vian donaceman manon.” La nobelino flankenŝovis la knabon kaj supreniris la faetonon. Al la knabo ŝi diris: “Kial vi min retenas, kiam vi vidas, ke mi jam estas devinta forveturi? Turnu vin al via vilaĝestro, ke li prizorgu la panon por viaj kunvilaĝanoj.”

Post nelonge la junulino malsaniĝis por longa tempo. Tio estis granda puno por voluptema junulino.

Iufoje ŝi sonĝis, ke venis al ŝi tiu ĉi knabo, kiu ŝin dufoje petis pri la helpo, kiun ŝi rifuzis. La junulino ekkonis, ke ŝia gardanĝelo aperis antaŭ ŝi kiel knabo. La junulino ektimis. La anĝelo diris al ŝi: “Dufoje min sendis la Reĝino de la Anĝeloj, ke mi vin turnu for de la peka vivovojo, certe ankaŭ de la eterna kondamno, sed vi rifuzis la savportantajn gracojn kaj min vi forpelis. Nun la Plejkompatema Reĝino de la Anĝeloj sendas min al vi la trian fojon, ĉar ŝi intencas elpeti la savon por via senmortema animo. Rerigardu kaj rememoru, kiel vi preĝadis kun via avino, sed post ŝia morto vi neglektis la preĝojn. Nun vi ne estas kapabla preĝi antaŭ la ikonostazo. Preĝu do surlite.”

La junulino vekiĝis kaj vokis sian servistinon, ke ŝi serĉu la preĝlibron de la avino kaj alportu ĝin. De tiu tago ĉiutage ŝi preĝadis, petante la kompateman Virgulinon Maria, ke Ŝi elpetu ŝian resaniĝon. La kuracilo, kiu estis antaŭe neglektata, nun ĉiutage estis zorgeme uzata kaj vere baldaŭ la junulino resaniĝis.”

Anna Petrovna finis sian rakonton kaj en la ĉambro ekregis silento. La malgranda Katarino dum la rakonto endormiĝis sur ŝia sino, sed la avino ne koleris. Ŝi multfoje rakontadis tiun ĉi eventon, ĉar ŝi parolis pri propra travivaĵo. La flameto de la lampeto antaŭ la ikonostazo de la Virgulino Maria estingante flagretis, sed en ŝia koro ĉiam flamas la amo al la potenca helpantino - la Virgulino Maria.

Sac. Ferdinand Hrušat

al la indekso


 KONTRIBUO DE LA ESPERANTISTOJ AL PLENA PARLAMENTO
DE LA KATOLIKA EKLEZIO EN ĈEĤA RESPUBLIKO

Al eklezia tradicio apartenas ankaŭ kunvokado de lokaj sinodoj kaj plenaj parlamentoj, kiam estas necese decidi kolegece diversajn bezonojn de unuopaj diocezoj aŭ provincoj. En nia lando tiaj sinodoj okazis lastfoje antaŭ proksimume 150 jaroj. Dum la lasta komunisma kontraŭreligia totalismo ne eblis disvolvi libere ekleziajn aktivadojn, sed male tiutempe amasiĝis gravaj solvendaj problemoj. Nuna la plej nova epoko de libereco en Ĉeĥio post la jaro 1989 signifas la tempon de renovigo de sufokita spirita vivo kaj de serĉado de novaj vojoj por la loka eklezio. Esenco de instrukcioj de la II-a Vatikana Koncilio ne enpenetris ĉi tie ĝis nun sufiĉe en la religian vivon. Pro tiuj kialoj decidis ĉeĥaj episkopoj antaŭ ses jaroj pri okazigo de Plena Parlamento de la Ĉeĥa Eklezio.

Dum prepara periodo laboris en paroĥoj, monaĥejoj kaj en diversaj religiaj institucioj multaj rondetoj, kies tasko estis okupi sin pri ĉiuspecaj problemoj rilatantaj al la kristana religia vivo. Ankaŭ Ĉeĥa sekcio de IKUE, kiu estas samtempe organizita enkadre de la Ĉeĥa Esperanto-Asocio, partoprenis aktive en la menciita preparperiodo. La rondeto havis ok membrojn kaj ĝin gvidis aŭtoro de jena informa artikoleto. Ties anoj kunvenadis dum diversaj movadaj Esperanto-aranĝoj. Rezultojn de la kelkjara rondeta laboro resumis en printempo de ĉi-jaro la estro en “Kontribuaĵon por traktado de Plena Parlamento de la Katolika Eklezio en Ĉeĥa Respubliko”. Tiun materialon dissendis nia sekcio al ĉeĥaj episkopoj kaj al la ĝenerala sekretariejo de la Plena Parlamento.

La “Kontribuaĵo” enhavas ses ĉapitrojn:
I. Karakterizo de samtempa stato de la ĉeĥa socio kaj situo de la eklezio en ĝi.
II. Vizio de kristana vivo en la tria jarmilo.
III. Propono de organiza strukturo de la Ĉeĥa Eklezio.
IV. Klerigaj, komunikaj kaj personaraj kondiĉoj.
V. Zorgo pri materiaj havaĵoj.
VI. Vojoj de la Universala Eklezio.

La enhavo tuŝas ĉiujn problemojn, kiujn ni konsideras gravaj, ĉu sur lokaj niveloj, ĉu sur tiuj pli altaj. Kompreneble krom praktikaj kaj specife landaj aferoj ni atentigas eĉ lingvajn problemojn en la eklezia vivo.

Kelkaj episkopoj alte taksis niajn opiniojn kaj proponojn perletere, la Parlamenta Sekretariejo postulis de ni tuj la tekston por publikigi ĝin sur interretaj paĝoj. Kompreneble ni perceptas tion kiel valoran pritakson de nia longa strebado, do ni eĉ tre ĝojas. Ĉi tio instigas nin por traduki jenan materialon en Esperanton kaj publikigi ĝin ankaŭ en niaj movadaj gazetoj.

La Plena Parlamento estis jam inaŭgurita la 6-an de julio 2003 en fama pilgrimloko de Moravio Velehrad, kie dum unu semajno okazis la unua sesio. Ni kredas, ke ne nur tiam, sed ankaŭ dum aktivado de fakaj grupoj, kiuj prilaboros la tieajn rezultojn, poste eĉ dum venontaj sesioj gastos tie la plej grava parlamentano - la Sankta Spirito. Nia kontribuaĵo estu grajno por trovi novajn vojojn en efektivigo de Dia Regno sur la tero en la tria jarmilo.

(Unua parto de la Kontribuaĵo aperos en venonta D.B.)

Inĝ. Jan Kalný

al la indekso


 LA MANOJ DE MARIA
Jan Zahradníček

Pli frue ol plenestingiĝos miaj vortoj flamaj,
pli frue ol la sangon al la cel´ ĝisportos vento,
pri vi, ho, manoj tre pacamaj
mi kantos dum ĉi blu-momento.

Dum plenaj de stultaĵoj iras
la tagoj al není´ sen senco,
en vi konfide gorĝ´ infana spiras
de ĉiu senpovul´ vi gard-potenco,
vi polmoj al la fruktoj sin levantaj,
vi fingroj pro faruna polvo blankaj
la paston de la sorto knedas.

Vi raspaj manoj de lavistinetoj
sur ĉiuj bordoj gargarantaj
bandaĝojn sangajn de mond-luktoj,
malpurajn vestojn de voluptoj,

vi manoj malseketaj ĉiam,
vi manoj de l´ virinoj ĉe l´ rivero
la pekojn de la mond́ en larmoj lavas.

Sen vi rempar´ de l´ urboj falus,
sen vi kudriloj restus orfe solaj,
sen vi ne premus sin la noktoj
al tagoj per vesperoj molaj.

Ho, manoj, en vi forto estas
pli granda ol en blov´ tempesta,
ke stelojn vi ekskui povas.
El vi mildecon nub´ kaj kamp´ akiras,
karesas vi – marmor´ varmspiras,
vi glavoj flamaj paradizon gardas.
Finita la poem´, la lamp´ malardas,
en sonĝon mi descendas per stelar´.

El ĉeĥa tradukis Josef Cink

al la indekso


 SUB VIAN PROTEKTON

Bogusław Sobol

Ĉiela Patrino,
Stelo Matena,
Ĉielarko de Espero,
kunkudru la ĉielon
kun la tero
per la fadeno

de Dia graco.
Vestu vekiĝintan tagon
en Di-benitan mantelon.
Sub vian protekton
ni rifuĝas,
Perantino nia.

al la indekso


 VI ESTAS UNIKA VOJO

Leszek Łęgowski. Tradukis Zofia Kamieniecka

Vi estas unika evidenta Vojo,
streta kaj kruta, gvidanta supren,
al la Vero kulmina -
Vi, kiu estas absoluta Vero!

Sur ŝtonaj deklivoj de l´ vivo
Vi revelacias ĉiutage
en la alia homo - mia proksimulo,
vundita de l´ indiferenta rigardo
de l´ trapasantoj.

Vi klinas el supro
subtilajn ombrojn

de l´ apertaj Krucbrakoj,
al migrantoj, dezirantaj
antaŭtagiĝon,
intermiksitaj en polvo
survoje nenien.

Ho, Kristo,
kiu estas unika evidenta Vojo -
donu al ni
la Gracon de l´ Lumo,
por ke ni vivu
laŭ kredo, espero kaj amo -
sen plendado.

al la indekso


 SONORILOJ DE PREĜEJOJ

Itala legendo

Alproksimiģis sunsubiro, kaj vesperiĝis. Ora vesperruĝo petolis en densa arba foliaro, kaj branĉaron pigre balancadis venteto. Ĉirkaŭe regis kortuŝa silento. Meze de arbarvojo iris lante blankvestita iu monaĥo. Li haltis, surgenuiĝis kaj pie tenante manojn li petis la Sinjoron: “Gloron al Vi, ho Reĝo sur la tero, kiu similas al la ĉielo! Sendu al mi ian signon, ke Vi bonfavoras min, kaj Vi restos kune kun mi ĝis la lasta horo de mia vivo!”

Subite de ĉirkaŭo eksonis lenta, tamen bone aŭdebla sonorado. La olda devotulo konsterniĝis: La bluaj sonorilsimilaj floroj, balancantaj per vespera venteto, kliniĝadis antaŭ li per siaj mirindaj kapetoj. La suno malaperis. La monaĥo pluen iris laŭ vojeto, kiu kurbiĝante inter arbaj radikoj kondukis lin antaŭen sub kelkcentjarajn pinarbojn, sed ankoraŭ longe la oldulon akompanis diecaj, teneraj sonoj, kvazaŭ iu tintigadus la arĝentan sonorileton.

Tiu oldulo estis episkopo, kaj favore al la okazo, kiun li travivis en la arbaro, li ordonis elgisigi el metalo ujon, similan al floroj de tiu arbara kreskaĵo, ene li pendigis metalan klabeton, kaj la ujon mem pendigis ene de la preĝejo en urbo Nola - provinco Kampanja en Italujo.

De tiu momento menciita sonorilo vokis kredantojn al Diservoj. Ankaŭ al homoj tio plaĉis, kaj al tia alvoko ili tuj volonte reeĥis.

Tio okazis en la jaro 394 p. K., kaj pro tio ekde jam tiom antikva tempo la malgrandajn sonorilojn oni nomas “nola” - laŭ nomo de la urbo Nola, sed la grandajn “kampana” - laŭ nomo de itala provinco Kampanja.

Italan legendon trovis kaj publikis Janina Stalīdzāne, ellatviigis ĝin Jāzeps Šlars

al la indekso


 El kolektaĵo de la ŝercaĵoj de pola pastro Jan Twardowski

Unu el paroĥestroj instrukciis min kiel novpastron. “Se en la monkolektujon oni donas malmulte, diru ́Dio rekompencu´, se donas pli multe, ´Sinjoro Dio rekompencu´, se donas tre multe,´Sinjoro, granda Dio, rekompencu”.

Oni rakontas, ke en tempoj de Stalin antaŭ buroo de Komunista Partio la almozulo etendis almozpetante la manon. “Iru almozpeti antaŭ la preĝejon!” - iu ekkris. “Sed mi estas nekredanto” - respondis la almozulo.

Esperantigis Stanisław Śmigielski

al la indekso


 LA PREĜO

Sinjoro Jesuo, la Savinto de la mondo,
al Vi altiĝas mia penso,
al Vi altiĝas la voĉo de mia preĝo,
Sinjoro de la sunaj tagoj,
Sinjoro de la stelaj noktoj.

En la gravaj momentoj
nur Vi, Jesuo, estas mia espero,
pro tio al Vi altiĝas mia preĝo,
Sinjoro de la noktoj kaj luno,
Sinjoro de la serena ĉielo.

Vi, Jesuo, estas nia Savinto,
Vi estas la gloro de la ĉielo,
pro tio mia preĝo al la ĉielo flugas,
Sinjoro de la someraj tagoj,
Sinjoro de la serenaj noktoj.

Vi, Jesuo, estas la Komenco kaj la Fino,
Vi estas la ĉielo, la Infinito,
Vi en niajn domojn alportas esperon, la feliĉon,
Vi, Sinjoro, de la blua ĉielo,
Vi, Jesuo, la Savinto de la homaro.

Aŭtoro de la preĝo estas Raul Bud el urbo Baia Mare en Rumanio.
El la rumana esperantigis ĝin Prof. Ignaţiu Orha.

al la indekso


 LA RUĜAJ PAPAVOJ SUR MONTE CASSINO

La kanto de polaj soldatoj, rememore al iliaj bataloj kaj venko. Laŭ polaj vortoj de Feliks Konarski (la muziko de Alfred Schütz) libere tradukis Wiesław Tomaszewski en Varsovio maje 2003, en la 59-a datreveno de la batalo.

Papavoj ruĝis sur Monte Cassino -
dum iris ni por gent-liber´:
por ni kaj vi batalantaj ĝis fino
kaj nian sangon trinkis ter´!

Liberas ĉiu Patrujo - patrino -
dum brilas larm´ sur nia vang´:
papavoj floras sur Monte Cassino -
la ruĝaj nun de l´ pola sang´!

al la indekso


 LA KASTELO EN LA KORO DE MONTARO “BRAN”

Braŝov en sudorienta Transilvanio, la urbo fondita en mezepoko de germanoj, tiam nomita “Kronstadt”, troviĝas en la alta ebenaĵo ĉe la rando de la montaro Karpatoj. Hodiaŭ ĝi estas granda industria urbo de Rumanio.

Je 28 km distanco de urbo Braŝov, pendita sur la rokmuro en la koro de montaroj, gardas de preskaŭ sep jarcentoj la regionon unu el la plej belaj mezepokaj monumentoj de nia lando la kastelo Bran. Vizitadas ĝin centmiloj da turistoj. Ekde kelkaj jaroj oni tie disponigas belegajn, komfortajn vilaojn al vizitantoj. Ĝi estas pitoreska regiono, bona ripozloko kun pura aero.

La ordeno de Teŭtonaj Kavaliroj fondis la kastelon tiam nomitan Dietrichstein. La kastelo situas ĉe unu ekstremaĵo de montara pasejo Bran al Valaĥio.

La bela pejzaĝo, plektita kun subita apero de la granda fortikaĵo, kiu faras komunan korpon kun la monto, emociigas multajn fremdajn vizitantojn, kiuj tie enskribis interesajn eldiraĵojn. Jen kion skribis Giovan Andreie, kapitano el Bergamo: “Ĝi estas tre fortika kastelo, leviĝanta alte sur la roko en mallarĝa valo. Sub la kastelo fluas pura montrivero, en kiu vivas ne nur bongustaj trutoj kaj aliaj fiŝoj, sed eĉ ŝtonaretoj riĉaj je oro, kiun oni kaptas helpe de hurdoreto.

Pri la dogano, kies spurojn oni vidas ankaŭ hodiaŭ en vilaĝo Bran, kie oni taksis la varojn, kavalirojn kaj pasaĝerojn, Jaque Bongara skribis en 1585: “Unu el la garnizono de la kastelo ekiris matene, alia parto vespere, por trapaŝi arbarojn kaj montarojn. Se ili trovis iun, kiu ne estis el la ĉirkaŭaĵo, ili kaptis lin kaj lin devigis transiri inter la montoj en loko, kiu estas la ununura permesita transirejo inter la montoj por kaleŝoj kaj ĉeval-rajdantoj.

La pordegturo el la suda flanko de la kastelo havas ses nivelojn, inter kiuj du etaĝoj sube estis uzitaj antaŭ jarcentoj kiel malliberejo.

El kvar turoj la plej malnova estis observatorio, kie ĉiam gardostaris la gardisto.

La impona turo de okcidenta flanko servis komence de la XV-a jarcento kiel pulvoturo kaj la nigra turo estis tiel nomita kaŭze de varmega peĉo (rezino) kaj vakso, kiujn la batalantoj elĵetis kontraŭ la malamikoj.

En la kastelon oni eniradis per levponto, kiun priskribas koncerna dokumento el la jaro 1810.

En la jaro 1936, okaze de riparado de kameno en la tria etaĝo, foriginte la muron, oni trovis sekretan ŝtonan ŝtuparon inter la unua kaj dua etaĝo.

En la kastelo ekzistis puto profunda 57 m, en kies konstruaĵo estis misteraj alkovoj. En la puto oni instalis lifton, helpe de kiu la garnizono akiradis la akvon. Ankaŭ en la puto estas sekreta tunelo, tra kiu la sieĝitaj kavaliroj povis en la kazo de neceso eskapi. La lifto malsupreniris nur 33 metrojn ĝis nivelo de parko, kaj de tie oni povis eliri tra tunelo.

La kastelo havas interesajn salonojn, kie oni trovas pentraĵojn de Gregorius el la jaro 1535, brodaĵojn per ora kaj arĝenta fadenoj datitaj de la fino de XVI-a jarcento kaj lignoskulptaĵojn el la XV-a jarcento. Troviĝas tie ankaŭ lito skulptita el rozoligno el XVI-a jarcento. Diversaj armiloj kaj objektoj el porcelano troviĝas en tiu ĉi muzeo.

La kastelo mem kaj ankaŭ la ĉirkaŭaĵo estas nepre vizitindaj lokoj.
Irene Szűcs, Oradea, Rumanio

al la indekso


 Ho, velkas tago, Sinjor´

(Ó, Pane, zhasíná den) Tradukis Jiří Kořínek

 

Ref.: Ho, velkas tago, Sinjor´, / volu aŭdi al   mia preĝ´.

  1. Ĝoja kant´ kaj muzik´, / taga pano el spik´, / min fidela fratar´, / por ĉio ĉi mia dank´! /     Ref.: Ho, velkas tago, Sinjor´...
     

  2. Blua volb´ de ĉiel´, / ter´ sub ĝoja sunhel´, / blanka tag-nubetar´, / por ĉio ĉi mia dank´! / Ref.: Ho, velkas  tago, Sinjor´ ...
     

  3. Ter´ kun flora odor´, / montarbaroj en for´, / onde glima river´, / por ĉio ĉi mia dank´! / Ref.: Ho, velkas tago, Sinjor´ ...
     

  4. Tag´ sinkanta al fin´, / milde varma hejmsin´, / Dia manĝo-donac´, / por ĉio ĉi mia dank´! Ref.: Ho, velkas tago, Sinjor´ ...

al la indekso


 Humoraĵoj

- “Ĉu vi vidis? Kowalska denove promenis kun kvarpieda amiko.” - “Mi ne sciis, ke gesinjoroj Kowalski aĉetis hundon.” - “Ili ne aĉetis. Kowalska eltiris edzon el drinkejo kaj li iris kvarpiede.”

- “Doktoro, ĉu vi povas ion doni al mi, por ke ne tremu miaj manoj?” - “Kaj ĉu vi multe drinkas?” - “Ne, pli multe mi disverŝas.”

- Kuracisto al paciento: “Ĉu vi drinkas?” - “Kaj ĉu vi ion havas?”

- Ŝi: “Ĉu vi devas ĉiutage ĝis la dua nokte sidi en drinkejo?” Li: “Ne. Mi tion faras libervole.”

al la indekso


 AL VI MI IRAS

Bogusław Sobol

Al Vi mi iras
animon malfermas
Vian gracon donu.
Preĝojn mi kolektas
disĵetitajn vitroperlojn
metas ĉe altaro.
Benu Dí Sinjoro
tagon, kiu vekiĝis
kantu niaj koroj.

al la indekso


 ESPERANTAJ VOJETOJ RENKONTIĜAS EN ROMO - Impresoj

Eldonis Centro de Dokumentado pri Pontifikado de Johano Paŭlo la Dua

Polino, Krystyna Macińska prilaboris tiujn ĉi impresojn surbaze de siaj vojaĝoj, korespondado jak interparoloj kun famaj samideanoj i.a. belgo Cesar Vambrievliet, hungaro Karoly Fajszi, japano Matubara Hatirô, svedoj Anna kaj Karlo-Olof Sandren, polo Jan Sadowski, misiisto en Madagaskaro.

Miloslav Šváček (ĉeĥo) en “Postparolo” skribis, ke la libro estas “ŝlosilo por solvo de la enigmo”, kiamaniere la verkistino sukcesis kolekti tre valorajn materialojn pri la Papo en vasta internacia servo dum lia pontifikado.

En la libro estas menciitaj ankaŭ aliaj lokoj, ekzemple Asizo, Budapeŝto, Ĉenstoĥovo, Helsinki, Ostia Antika, Rimini, San Giovanni Rotondo, Santa Severa, Suomi, Varsovio, Vieno ...

Krystyna Macińska devis viziti multajn bibliotekojn, ekz. ĉe Katolika Universitato en Lublin, Internacian E-Muzeon en Vieno, la privatan libraron de Karoly Fajszi en Budapeŝto kaj la libraron en belga urbo Kortrijk ktp. La libro de impresoj estas skribita dulingve - pole kaj Esperante surbaze de vasta historia fono. Ĝi estas aĉetebla ĉe PEA-Filio en Lodzo, Pollando.

Gertruda Pisarek

Tre mi rekomendas tiun ĉi libron al ĉiuj, kiuj ŝatas legi interesajn librojn, inter kiujn ĉi-libro prave apartenas. Miloslav Šváček

al la indekso


 Esperantistoj al Baziliko en Licheń

Pola katolika esperantistaro dankante al la Dipatrino Maria pro multaj gracoj decidiĝis dum kelkaj jaroj kolekti monon, por ĝin oferi al konstruado de nova Baziliko en Licheń ĉe Konin. Pruvo de tio estas la memortabulo enmasonigita en la muron de la Baziliko. Varsovia samide anaro decidiĝis pilgrime kolektiĝi tie la 21.9.2003 je la 12-a horo, por kune preĝi en Esperanto. Mi invitas ĉiujn volontu lojn partopreni tiun eventon.

Kore invitas Bohdan Wasilewski.

al la indekso


 NI KORE GRATULAS

al novgeedzoj Jan kaj Eva Pospíšil, kiuj akceptis geedzecan sakramenton la 27-an de junio 2003 en preĝejo de sankta Venceslao en Prago-Prosek. Dio benu vian komunan vivovojon! Tre kore deziras la Ĉeĥa IKUE-Sekcio.
(Kontaktadreso: manzele.pospisilovi@seznam.cz)

al la indekso


 Sinceran bondeziron

ni sendas al estimataj sacerdotoj - la membroj de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio:
al sac. Stanislav Hošek, kiu la 23-an de junio festis la 35-an datrevenon de sia sacerdotiĝo,
al sac. Alois Juráň, kiu la 21-an de junio festis la 30-an datrevenon de sia sacerdotiĝo.

Al la karaj niaj sacerdotoj ni elpetas sennombrajn ćielajn gracojn, por ke ili longe, fervore kaj fidele laboru sur la vitejo de Dio.

al la indekso


 Sincere ni rememoras

tre bravan sacerdoton Josef Landa, la ĝisfine ofereman servanton de Dio en paroĥo Sebranice apud Litomyšl. Li foriris al la Sinjoro la 17-an de oktobro 1993. Dum unuaj tri jaroj de ekzisto de la IKUE-Tendaro en Sebranice li ĉiam estis kara gasto de la tendaranoj. Per sia modela plenumo de la sacerdotaj devoj en malfacilaj kondiĉoj de totalisma sistemo li multe kontribuis al religiema sinteno de siaj paroĥanoj. Ni preĝe memoru pri li.

al la indekso


 LA 16-A EKUMENA E-KONGRESO

De la 30-a de aŭgusto ĝis la 6-a de septembro okazos en itala ĉemara urbo Rimini la 16-a Ekumena E-Kongreso (56-a de IKUE kaj 53-a de KELI). La Ĉeĥa IKUE-Sekcio deziras plenan sukceson al la kongreso, elpetante Dian benon al ĉiuj kongresanoj. Ĝis la revido en bela kongresurbo Rimini!

al la indekso


 LA 57-A KONGRESO DE I.K.U.E.

Aperis kolora informfolio, informanta pri la venontjara 57-a Kongreso de IKUE, okazonta de la 3-a ĝis la 10-a de julio en urbo Kretinga en Litovio. En venonta numero de Dio Benu vi trovos detalajn informojn pri tiu ĉi tre esperdona kongreso de la katolikaj esperantistoj en tre bela lando, lando de aktivaj esperantistoj ekde komenco de la E-movado ĝis nun.

al la indekso


 LA OKTOBRA RENKONTO EN KOCLÍŘOV

En sidejo de Ĉeĥamoravia Fatimo en Koclířov okazos de la 10-a ĝis la 13-a de oktobro Renkonto de la ĉeĥaj katolikaj esperantistoj. La Ĉeĥa IKUE-Sekcio invitas ne nur tiujn, kiuj ne povis partopreni la tendaron Sebranice aŭ la kongreson en Rimini, sed ĉiujn, kiuj deziras sin refreŝigi korpe kaj anime en medio de la katolikaj esperantistoj. Bv. vin aligi ĝis la 20-a de septembro ĉe la suba adreso de la sekcio.

al la indekso