Dio Benu numero 49-1/2003

al la arkivo de jarkolektoj 1991-2010

 


 ALPAROLO DE LA PREZIDANTO

Karaj gefratoj!

La tempo senkompate kuras. Tago post tago malaperas kaj ni konstatas realecon, ke parto de la nova jaro jam senrevene apartenas al pasinteco. Horon post la horo, monaton post la monato, ĉiumomente ĉiuj proksimiĝas al eterneco. Jes, tia estas nehaltebla realaĵo. Ĉu ni pro tio malesperu? Tute ne! Ni ja estas kristanoj, kiuj bone konsciiĝas, ke surtere ni estas nur kiel pilgrimantoj al la eterna patrujo. Vojon al ĝi ni bone konas. Ĝin montris al ni nia Savinto Jesuo Kristo. Li ja estas vojo, kondukanta al la eterna vivo. La pasintan jaron kaj precipe la kongresajn tagojn ni travivis sub devizo: Malfermu la pordon al Kristo! Se ni vere malfermis la pordon al Kristo, Li do eniris nian koron, nian animon kaj do donas al nia vivo sencon. Kun malfermita pordo de nia koro al Kristo, ni travivu tiun ĉi jaron de la sankta rozario. Sentime kaj plenfide, spite de ĉiuj obstakloj, ni plu sekvu Jesuon, nian vojon, veron kaj vivon. Sur la vojo al eterna patrujo nin fortigu kaj kuraĝigu ankaŭ aranĝoj de la nuna jaro. La plej grava nunjara aranĝo por la kristanaj esperantistoj estos sendube la 16-a Ekumena E-Kongreso en Rimini. Denove, jam la trian fojon, ni perbuse vojaĝos al kara Italio, por travivi spirite riĉajn tagojn inter kristanaj esperantistoj, por kune preĝi por la unueco de la kristanoj en “katedralo de la esperantistoj” en Rimini, por ĝui fratecan etoson ĉe gastiganta nia meritoplena frato, pastro Duilio Magnani, okaze de lia grava vivjubileo.

Krom tiu ĉi la plej grava nunjara aranĝo, en nia lando, Ĉeĥio, okazos ankoraŭ du aliaj aranĝoj de la katolikaj esperantistoj. Junie okazos Renkonto de la Katolikaj Esperantistoj en Ĉeĥamoravia Fatimo en Koclířov apud Svitavy. Invitataj partopreni estas ne nur ĉeĥaj gefratoj, sed ankaŭ slovakaj kaj ceteraj alilandanoj. Tiun renkonton, sur la loko kara al la Virgulino Maria - la Fatima Madono, ni travivos sub signo de la Sankta Rozario, al kiu estas dediĉita tiu ĉi jaro.

Nu kaj julie, post unujara paŭzo pro pasintjaraj gravaj IKUE-aranĝoj en nia lando, denove okazos Katolika E-Tendaro en Sebranice apud Litomyšl. Tiuloke ĝi do okazos jam la 12-an fojon. En la Dia naturo ni travivos en frateca medio unu semajnon, refreŝigante nin korpe kaj anime, kaj strebante ankaŭ iom pliperfektigi nian lingvo-scion de Esperanto. Ni esperas tie revidi ne nur ekstendaranojn, sed ankaŭ multajn novajn vizaĝojn en- kaj eksterlandajn.

La ĉefa celo de ĉiuj aranĝoj kaj ceteraj aktivadoj estas pliproksimiĝo al Dio. Ni humile konfesu kun sankta Aŭgusteno:

“Granda Vi estas, Eternulo, kaj de ĉio laŭdinda, via grandeco estas neesprimebla kaj saĝeco via ne estas mezurebla! Kaj Vin laŭdi volas homo, tiel malgranda ero de via kreitaĵaro! La homo, ĝemanta sub ŝarĝo de la morteco, ĝemanta sub atesto de sia peko, sub atesto, ke Vi forturnas Vin de fieruloj. Kaj tamen laŭdi Vin volas la homo, tiel malgranda ero de via kreitaĵaro! Vi mem kuraĝigas la homon, por ke li Vin ĝoje laŭdu, ĉar Vi kreis nin por Vi kaj malkvieta estas nia koro, ĝis kiam ĝi ne ripozos en Vi.”

Karaj gefratoj, ankaŭ de ĉiu el ni dependas estonteco de la mondo. Ni firme kredu, amu la Eklezion, kiu sub gvido de Petro de la nuna tempo - nia amata Papo Johano Paŭlo la II-a, spite de malfavora tempo, gvidas nin al ĝusta celo - al Kristo, al la eterna vivo kun Li. Por venki ĉiujn vivobstaklojn, ni eluzu dum jarcentoj elprovitan armilon - la preĝon de la Sankta Rozario.

Dio vin benu! Mloslav Šváček

al la indekso


 M E D I T A D O
surbaze de la Evangelio laŭ Sankta Luko (1,26-38) kaj de la Agoj de la Apostoloj (1,12-14)

Ni preĝu al la Sankta Spirito - Spirito de la Graco kaj Vero, ke Li plenigu nin per la saĝeclumo kaj gracofontanoj, por ke ni ĝuste komprenu la Dian Parolon kaj volu fervore plenumi la Dian volon. La Plejsankta Virgulino Maria gvidu nin al sia Filo Jesuo.

En la fragmento de la Evangelio laŭ Sankta Luko ni sciiĝas, ke la anĝelo Gabrielo estis sendita de Dio en la urbon Nazareto al la Virgulino, kies nomo estis Maria. La anĝelo anoncis al Maria, ke ŝi koncipos kaj naskos Filon, kiun ŝi nomos Jesuo. Li estos granda kaj Li reĝos super la domo de Jakobo eterne kaj lia regno ne havos finon. Al maltrankviliĝinta Maria, al ŝia demando, kiel tio okazos, ĉar ŝi ne konas viron, la anĝelo respondis, ke danke al la Sankta Spirito ŝi koncipos kaj naskos filon, kiu estos sankta kaj nomata Filo de Dio. Maria ekkredis al la anĝelo kaj kun humileco respondis: Mi estas servantino de Dio, estu al mi laŭ via diro.

Danke al tio, ke Maria estis distingita de Dio, danke al ŝia akcepto de la Dia volo, Filo de Dio, Jesuo Kristo, descendis de la ĉieloj por nia savo kaj per la Sankta Spirito Li enkarniĝis el Maria la Virgulino kaj fariĝis homo.

En la rememoro de la esperantistoj, kiuj partoprenis la 55-an Kongreson de IKUE en Kroměříž (Ĉeĥio), revenas ne nur belaj kongresaj okazintaĵoj, ĉarma aspekto de la baroko, sed la ĉefa kongresa temo: “Malfermu la pordon al Kristo!” Ĉu tiu temo ligiĝas kun la temo de la supre menciita evangelia fragmento?

Malfermi la pordon al Kristo, tio signifas antaŭ ĉio malfermi la pordon de la homa koro, por ke en silento kaj koncentriĝo oni povu aŭdi la voĉon de Kristo, kiu alvokas ĉiun homon al alia devo. La koro de Maria estis malfermita al Dia voĉo. Ŝi obeeme kaj humilece akceptis Dian volon kaj fariĝis Patrino de la Mondsavanto Jesuo Kristo.

Malfermi la pordon al Kristo, tio signifas plenumi lian volon en ĉiu vivmomento, vivi en unuiĝo kun Kristo, por ke Li reĝu en nia vivo privata, familia, socia, por ke Li estu Reĝo en la Patrujo.

En Kana Galilea, kiam Jesuo kaj Maria estis invititaj al nupto, Maria diris al servantoj: “Faru ĉion, kion Li al vi ordonos.” La samon ĉiam diras al ni Maria, kies koro estis malfermita al Kristo en ĉiu momento, eĉ en la plej malfacilaj cirkonstancoj dum la Kruca Vojo, dum lia morto. Pro tio, pro ŝia sankta vivo, Dio ŝin distingis.

Ŝi estis ĉielenprenita kun korpo kaj animo kaj fariĝis Reĝino de la ĉielo kaj la tero.

Ni petu la Reĝinon de la ĉielo kaj la tero kaj ankaŭ nian Patrinon, ke Ŝi preĝu por ni pekuloj pri la gracoj al ni bezonaj.

En la Agoj de la Apostoloj mi legas, ke la apostoloj unuanime persistis en preĝado kun Maria, la Patrino de Jesuo kaj kun la virinoj.

Pro tio, ke iliaj koroj estis senĉese malfermitaj al Dio, ili ricevis multajn gracojn kaj donojn. Ili predikis Evangelion al homoj de diversaj nacioj, uzante bezonajn lingvojn (kvankam ili estis homoj nekleraj), sanigis la malsanulojn, faris miraklojn kaj ankaŭ ili ricevis neimageblajn miraklajn bonaĵojn.

La homo, kies koro estas malfermita al Dio, ricevas jenajn promesojn:
Al la anĝeloj ordonas Sinjoro,
ke ili gardu vin en ĉiu horo.
Surmane vartos vin viaj anĝeloj,
por ke voj-ŝtono ne vundu piedojn.

Laŭ Psalmo de Davido n-ro 91 prilaboris Zofia Kamieniecka por Renkontiĝo de GELG la 7-an de oktobro 2002.

al la indekso


 POSTSKRIBO

Al la fino de la letero oni povas aldoni ian anoncon kiel “postskribon” (kun signo P.S.), por kompletigi la leteron.

Iu juna knabo skribis al sia knabino, kiun li amas, entuziasman leteron. Li skribis en ĝi: “Mi amas vin kiel neniu el la mondo. Mi estas preta veni al vi tra la flamego, surgrimpi kiel ajn altan monton, mi povas tranaĝi ĉiujn riverojn kaj oceanojn, mi estas preta subenporti por vi la ĉielbluon...” En tiu tono sonas la tuta letero. Kiel mi diris, al la fino de la letero oni povas aldoni postskribon. Tiu ĉi knabo aldonis al sia letero jenan postskribon: “Morgaŭ mi alvenos al vi, sed se ne pluvos”.

Kion la leganta fraŭlino pensis pri sia heroa kavaliro en tiu momento?

Bonvolu ne turni la kapon super tia letero. Ni rigardu nin mem kaj niajn promesojn rilate al Dio, niajn preĝojn, en kiuj ni tiel belege salutas nian Dion, promesante belegajn decidojn ami Dion, kaj ĉion fari por lia gloro. Ni rigardu niajn honorajn vortojn dum niaj konfesoj, dum la sankta Meso, sankta komunio, gastigante tiumomente nian Sinjoron Jesuon Kriston en nia animo.

Ni ja promesas: “Jesuo mia, pro vi mi vivas, pro vi mortas, via mi estas poreterne. Jesuo mia, mi amas Vin el la tuta animo! Mi volas ĉiam plenumi vian volon, mi volas servi al Vi...” Nia amo al Dio estas plenega je tiuj grandaj kaj heroaj promesoj. Kian eble noblan impreson vekus tiaj grandaj kaj belegaj promesoj en la homoj, kiuj pri tio ekscius? Kion ili verŝajne dirus en la plena admiro?!

Sed ni aldonas al tio postskribon, kiu esprimas nian praktikan vivon. En ĝi ni povas vidi, kiel ni praktike poste plenumas niajn preĝajn heroajn promesojn donitajn al Dio. Ni klare spertas, ke ni ofte malfideligas per nia taga agado preskaŭ ĉion, kion ni tiel heroe donis al Dio. Ni plu estas timemaj, maldiligentaj, tepidaj, maltoleremaj, pekantaj...

Do per tiu nia postskribo ni devalorigas niajn belegajn proponojn donitajn al Dio. Kion do fari? Jesuo Kristo diris: “Kiu metis manojn sur la plugilon kaj rigardas malantaŭen, ne estas taŭga por la ĉiela Regno”. Mi ja volas servi al Dio, ĉar Dio estas mia komenco, mia daŭrigo de la vivo, mia fino de la vivo. Li, nia Dio estas nia perfekta vivo en la Ĉiela Regno poreterne. Sed la enhavo de nia surtera vivo devas esti Dia amo, Dia graco, Dia potenco. Nur helpe de ĝi ni povas ĝuste travivi nian vivon, ĉar Li diris: “Sen mi vi ne povas ion ajn bonan fari”. Kaj sankta Paŭlo skribas: “Mi estas inda ĉion fari nur en Li, kiu fortigas min!” Do ankaŭ ni per niaj propraj fortoj ne povas meritplene vivi kaj labori.

Do unusola direktivo en nia vivo estas Dia volo, kiu nin gvidas sur niaj vivvojoj. Ne forgesu ni, ke ni estas kristanoj, adeptoj de Kristo. Konsekvence sekvu ni nian Sinjoron, nian Amikon, nian Elaĉetanton Jesuon Kriston paŝon post paŝo, gvidataj per la sanktiganta graco, fidele, persisteme, senpeke ĝis la fino de nia vivo.

Sac. Alojz Dlugi, Slovakio

al la indekso


 ANTAŬDIRO PRI LA PAPO SLAVA

Juliusz Słowacki, 1848

Di´ dum kvereloj feste proklamas per sonoril´:
Por papo slava tronon preparas Sinjoro Di´.
La pap´ ne fuĝos de antaŭ glavoj kiel ital´,
ne timos mondon, kiel Di´ - brava en la batal´!

Lia vizaĝo vorte brilanta, por homoj – sun´,
jen li altiros gentojn kreskantajn al Di´ - al lum´.
Por lia preĝo kaj la ordono ne nur homar´ -
la suno haltos, ĉar povdispono - mirakla far´!

Jam proksimiĝas - de globaj fortoj la disdonant´:
Jen retrofluos pro liaj vortoj en vejnoj sang´.
Jam lumo Dia en koroj regas - Dia vivritm´,
kion pripensis, tion li kreas, ĉar pov´ - spirit´.

Por renovigi la mondon Dian nepra povfar´:
La papo slava do jam proksima, al popol´ - frat´.
Jen jam li verŝas la mondbalzamojn al ĉiu kor´,
kaj senpolvigas anĝeloj tronon por li per flor´.
Kiel armilon donas regantoj, l´ amdisdonant´
sakramentforton montros, tenante mondon en man´.

Kolomb´ kun vortoj de himno flugos al mondo for,
kun novaŻ ´ dolĉa, ke spirit´ regas jam en la glor´.
Jen malfermiĝos larĝe ĉielo - lia estont´,
ĉar li la ordon kreas sur tero - en ŝtat´, en mond´.

Pere de multaj frataj nacioj, pro lia vort´
spiritoj prenos finfinajn celojn per ofermult´.
Sakramentforto de cent nacioj al li - la help´,
la forton vidos spiritoj tiuj jen antaŭ ĉerk´.

Mondon purigos li de l´ vermaro kaj de l´ malbon´,
alportos sanon, savos homaron per amdisdon´.
Li forbalaos en la preĝejoj kun enirej´,
per mondkreaĵo li montros Dion, en tuta ver´.

Tradukis Zofia Kamieniecka

al la indekso


 JARO 2003 - LA JARO DE LA SANKTA ROZARIO

La 16-an de oktobro 2002 dum ĝenerala aŭdienco subskribis Sankta Patro Johano Paŭlo la II-a novan apostolan leteron pri preĝo de la Rozario nomatan Rosarium Virginis Mariae (Rozario de la Virgulino Maria) kaj samtempe li deklaris Jaron de la Rozario, kiu daŭros ekde la oktobro 2002 ĝis la oktobro 2003.

En sia meditado la Papo memorigas konceptojn de tiu ĉi specifa preĝo de la dua jarmilo esprimitajn fare de liaj antaŭuloj. Ĝi estas la preĝo honore al Maria, sed kiu estas centrigita al Kristo. Centro de la Rozario estas Kristo, kaj Maria akompanas kaj inspiras nian preĝon, Ŝi preĝas kun ni kaj kondukas nin al Kristo, al ununura kaj universala Savinto.

La Papo al la jam tradicie ekzistantaj misteroj aldonis pluajn kvin, kiujn li nomis “Misteroj de la Lumo”, ĉar Jesuo estas la lumo de la mondo. Jen la novaj rozariaj misteroj:

1. ... Jesuo, kiu estis baptita en Jordano
2. ... Jesuo, kiu revelaciis en Kana sian Dian potencon
3. ... Jesuo, kiu heroldis Dian Regnon kaj alvokadis al pentofarado
4. ... Jesuo, kiu sur la Monto de Transfiguriĝo revelaciis sian gloron
5. ... Jesuo, kiu estigis Eŭkaristion

Per aldono de la kvin novaj rozariaj misteroj la Papo Johano Paŭlo la II-a ligis sin al la Papo Pio la V-a, kiu en la jaro 1569 estigis ĝis nun uzatan formon de la rozaria preĝo. Dum la aranĝoj de la katolikaj esperantistoj ni eluzu okazojn por la komuna preĝado de la Rozario, kiu estas forta kaj efika armilo, donanta pacon al la mondo. Per tiu ĉi armilo la homaro batalu kontraŭ malbono kaj certe ĝi venkos kaj per ĝi ekregos paco de Kristo sur la mondo.

“La Rozario estas mia preĝo. El la ĉielo mi venis, por peti vin pri ĝi, ĉar ĝi estas armilo, kiun vi devas uzadi en ĉi tiuj tempoj de la granda batalo. Kaj ĝi estas signo de mia certa venko.

Mia venko realiĝos, kiam satano kun sia potenca armeo de ĉiuj inferaj spiritoj estos enfermita en sian regnon de la mallumo kaj morto, de kie li ne plu povos eliradi, por damaĝi la mondon.

(Fragmento de mesaĝo de la Virgulino Maria donita al sac. Gobbi la 7-an de oktobro 1992 en Blumenfeld, Germanio, en la festotago de V. Maria, Reĝino de la Sankta Rozario.)

al la indekso


 PREĜKANTO AL MARIA (Litova kanto)

1. Maria, Maria, Virgeco lilia, / Vi brilas sur alta ĉiel´. / Sklavecon forigu, homaron sanigu, / protektu ĝin kontraŭ kruel´.

2. Ni ofte eraras, sed ni pentofaras, / Maria, aŭskultu vi nin. / Dum ŝtormoj, militoj fortigu falintojn, / nin helpu kaj gvidu ĝis fin´.

3. Maria, Maria, Virgeco lilia, / Reĝin´ en ĉiela medi´. / Por homo vi pledu, / indulgon elpetu, ĉar multon vi povas ĉe Di´.

al la indekso


 EL ENTOMBIGO DE PASTRO CYRIL VRBÍK

Karaj legantoj, en lastan numeron de DIO BENU ni ankoraŭ lastmomente antaŭ ĝia preso sukcesis enmeti la paĝon, informantan pri terura murdo de nia karega frato, longjara IKUE-ano, sacerdoto Cirilo Vrbík, paroĥestro de Dub nad Moravou, la martiro de la nuna tempo. Nun ni disponigas por via tralego homilion de Ĉefepiskopo Jan Graubner, eldiritan dum entombigo de pastro Cirilo la 29-an de oktobro 2002 en Maria-pilgrimloko Dub nad Moravou, kie li estis dum multaj jaroj paroĥestro. La homilio estas nuntempe tre aktuala.

al la indekso


 Homilio de Mons. Jan Graubner, Ĉefepiskopo de Olomouc

Karaj gefratoj,

kun granda emocio ni staras ĉirkaŭ ĉerko de patro Cirilo. Jam ekde la momento, kiam ni ĉi tiun teruran raporton eksciis, reteniĝas nia spiro kaj ni iradas kvazaŭ per piedpintoj. Nia racio ne komprenas. Ni estas konsternitaj pro batego de la malbono. Kial ĝuste li? Kial la homo, pri kiu oni diradis, ke li eĉ al kokido ne kapablus fari maljustaĵon, la homo, kiu vivis por Dio kaj por aliuloj, la homo, kiu disdonadis tiom da pura ĝojo? Ni ne havas kontentigan respondon. Eble li estis elektita kiel interpaciĝema ofero, eble li estis el ni plej bone preparita, eble... Sed ŝajnas al mi, ke certe per tio Dio al ni volas ion gravan diri.

Por mi iĝis patro Cirilo signo. Ni ja sciiĝas, ke sian bonecon li montradis eĉ en lasta momento, kaj tion ankoraŭ al sia murdonto, kiu lin nokte petis pri helpo, kiam li bezonis pansi la sangantan brakon. Beataj, kiujn la Sinjoro trovos preparitajn, eĉ se Li venos post noktomezo. Patro Cirilo estis kapabla eĉ post noktomezo vidi per la okuloj de la kredo helpon bezonantan homon kaj priservi lin kiel sian Sinjoron. Tiel, kiel li tion dum la jaroj predikadis kaj kiel li tion ankaŭ mem praktikadis. Patro Cirilo estis misuzita. Murda malbono surprenis sur sin trompan mantelon. Sed tio neniom malgrandigas la grandecon de lia atesto.

Ĉu li estis malsingardema? Ŝajnas, ke ne. Unue li malfermis nur la fenestron de la unua etaĝo. Nur post kiam li vidis bezonon priflegi vunditon, li eliris eksteren. Eble li eĉ timis la ŝteliston, ĉar rapide li kaŝis monon kaj dokumentojn. Sed lia kristana amo estis pli granda ol la timo. Li ja predikadis: Kion ajn vi faris al unu el ĉi tiuj la plej malgrandaj, al mi vi tion faris... La amo forigas la timon... Ne timu tiujn, kiuj mortigas la korpon, la animon ili ne povas mortigi... Kiu vin povus forigi de la Dia amo, esprimita en Kristo Jesuo? Nek la vivo, nek la morto... La Evangelio, kiun li meditadis, unue li akceptadis en sian koron, en sian vivon. Multfoje li montris, en kio estas lia trezoro, de kie li ĉerpas, kie estas la fonto de lia forto. La ĝojo el Eternulo estis lia forto.

Ni hodiaŭ staras ĉe la ĉerko de la sanga martiro, atestanto de la amo de Kristo, kiu iĝis la viktimo. Tridek tri jarojn de la sacerdota servado li finis per martireca morto. Li ankaŭ iĝis atestanto de la espero, kiu fontas el Dia amo, kiu sendis al la mondo Savinton Jesuon. Li sin oferis pro ni kaj pro nia savo, sed per sia resurekto Li montris sian Dian potencon. Li foriris en la ĉielon kaj promesis, ke Li tie por ni preparos lokon. Kaj por sia kuniĝo kun Kristo ĉiuj estos vokitaj al la vivo. Se ni kun Li mortos, ni ankaŭ kun Li reĝos.

Ni hodiaŭ staras ĉirkaŭ la ĉerko de la homo, kiu konstruadis civilizacion de la amo kaj kulturon de la vivo. Kun li estas hodiaŭ entombigata tiu kulturo kaj ĉu plu regos la kulturo de la morto, kiu venkis ĉi tiun unu batalon? Ni ne povas akcepti tiajn pensojn pri kapitulacio de bono antaŭ malbono. Hodiaŭ super la ĉerko de martiro de la moderna tempo estas necese veni al konkludo de la grava decido pliintensigi strebadojn de ĉiu el ni en disvastigado de la bono, sed ankaŭ en rifuzado de la malbono. Ja hodiaŭ ni sentas, kiel efikado de la malbono tuŝas ankaŭ nin persone. Ne temas pri terorismo ie malproksime en Ameriko, en Ĉeĉenio, Sankta Lando aŭ en Moskvo. Hodiaŭ murdas la malbono ĉe ni.

La mondo faras diversajn sekurigojn kontraŭ terorismo, estas reduktata la homa libereco, sur flughavenoj oni submetas sin al humiligaj kontroloj kaj demandesploroj, la homoj timas iri eksteren aŭ timas lasi iri eksteren la infanojn... Sed ankaŭ murdas la infanoj mem en la lernejoj kaj aliloke la homoj timas viziti teatron, por ke ili ne fariĝu ostaĝoj. Oni serĉas malamikon, al kiu oni povus deklari militon. Sed tra kie gvidi la batal-fronton, se la malbono aperas ĉie?

Kiel ni estas stulte naivaj! La militon kontraŭ la malbono estas necese antaŭ ĉio gvidi en la propra koro. Tie ĝi devas esti venkita. Nur tiuj, kiuj kapablas vivi en libereco de Diaj infanoj, ne estos sklavoj de la malbono. Nur tiuj, kiuj akceptos regulojn de Dekalogo, sin liberigos de la peko de terorismo. Nur la Dia regno estas la regno de la justeco, vero, amo kaj paco - kaj tio havas siajn leĝojn, kiujn ne eblas ne respekti. Nur laŭ tiuj leĝoj estas ebleco konstrui kulturon de la vivo kaj civilizacion de la amo. Ilia malrespektado aŭ rifuzado eĉ en la nomo de la libereco kaj sendependeco de la aparta homo ja gvidas al disbato de la ordo kaj harmonio.

Nur ni rigardu, kiom da murdoj, trompoj, malfideleco kaj frivoleco oni montras nur dum unu tago sur ĉiuj televidaj kanaloj kaj en diversaj gazetoj. Kiom da infanoj nur dum ununura tago ludas la komputilajn ludojn, en kiuj venkas tiu, kiu murdas? Kiom da infanaj programoj perdis edukan karakteron kaj vekigas nur agresemon kaj brutalecon? Kiom da infanoj mem la gepatroj priŝtelis pri la hejma medio plenigita de amo kaj komprenemo? Kiom da infanoj estis allogitaj al antaŭtempa seksa vivo pere de gazetoj publike vendataj? Kiel povas la infanoj fari al si la imagon pri la sana familio, kiun ili ankaŭ foje volus fondi, se la publika opinio ne kapablas doni al la familio pli altan lokon ol al libera kunvivado aŭ al samseksulaj paroj? Kia rilato al la vivo estas konstruata, se estas permesite senpune mortigi nenaskitan infanon kaj oni diskutas pri rajto je libervola finigo de la vivo, alidire pri permeso de memmortigo? Kia kulturo estas konstruata? Ĉu ĝi estos la kulturo de la vivo aŭ de la morto?

La patro Cirilo kapablis vidi la malbonon, sed li ne apartenis al tiuj, kiuj restas nur ĉe kritiko. Li inventeme laboris ĉe formacio de la pensado kaj li klopodis per edukado kaj kuraĝigado helpadi al liberiĝo de la malbono kaj al kresko de la bono. Mi rememoras, kiel mi iam antaŭ jaroj alveturis en Dub kun kelkaj aŭtobusoj da pilgrimantoj. La patro Cirilo nin bonvenigis kun al si karaktera bonhumoro. Kaj li anoncis, ke la Virgulino Maria en Dub faras kolekton de lastaj cigaredoj. Kelkaj ne komprenis kaj postulis klarigon. Li aldonis: “Multaj jam milfoje planis sin liberigi de la fumado, kaj neniam ili sukcesis. Se vi volas, ke tiun ĉi kuraĝan paŝon helpu al vi fari la Virgulino Maria, deponu al Ŝi ĉi tie viajn cigaredojn kiel pilgriman donacon kaj poste jam neniun plu aĉetu. Se vi tamen poste donus iun en la buŝon, ĝi amariĝu al vi ĉe la penso, ke la lastan vi ja donacis. Ĝi devis esti laŭ via libera decido la lasta. Aŭ ĉu vi volas tiun pilgriman donacon forŝteli reen?”

Mi ne scias, kiom da homoj faris tian decidon. Mi ne scias, ĉu ĉi tie tia kolektaĵo realiĝis. Sed mi scias, ke la patro Cirilo bone konsciiĝis, ke li estas paroĥestro de la pilgrima loko kaj el la pilgrimo la homoj devus reveni sanktigitaj, fortigitaj por pli bona vivo. Tiel ankaŭ hodiaŭ li alvokas nin al persona paŝo survoje al plibonigo kaj sanktigo de la vivo. Kion ni povas fari por kulturo de la vivo kaj la civilizacio de la amo? La amo estas inventema.

La patro Cirilo vizitis min kelkajn tagojn antaŭ la morto, por proponi foriron el la ofico de la paroĥestro, kiel tion devas fari ĉiu sacerdoto laŭ eklezia kodo en sia 75-jariĝo. Dume li aldonis: “La sanstaton mi havas bonan, mi povas daŭrigi, sed jam iel tio al mi ne sukcesas. Mi ne kapablas altiri infanojn. Ilia nombro, malkreskas. Nur malmultaj gepatroj zorgas pri religia edukado de la infanoj. Dimanĉe mi en la preĝejo disdonas al la infanoj bibliajn bildetojn kaj kio restas, mi portas en la lernejon, kiun mi vizitas dum la longa paŭzo, kaj mi proponas la bildetojn al la infanoj por ilia pentrado. Kiu pentros tri el ili, povas vizitadi la paroĥejon por ludi. Mi mem kun ili ludas. Eble almenaŭ tiamaniere ili ion ekscios pri la Dia amo.”

Kortuŝis min tiu lia amo al la infanoj, inventema amo de la maljuna homo, kiun ne malkuraĝigis la obstakloj. Karaj geamikoj, niaj preĝoj por la mortinto, niaj larmoj de la adiaŭo estos nur tiam veraj, se ni akceptos ankaŭ lian testamentaĵon. Ni ne lasu hontigi nin. Por disvastigado de la bono, por konstruo de la kulturo de la vivo kaj civilizacio de la amo estas necese surmeti inventemon kaj fervoron de la amo. Tial ni petu en tiu ĉi momento ne nur por la savo de la animo de la mortinta sacerdoto, sed ni elpetu ankaŭ por ni bezonatajn gracojn por la ŝanĝo de la vivo, por ke ni foriru kiel el ĝusta pilgrimo al Maria-pilgrimloko.

Kaj ĉu ni trovos kuraĝon doni ĉi tie al la Virgulino Maria donaceton, kiu estos komenco de la nova vojo? Tio ne koncernas nur nin mem persone. Ni responsas pri Diaj donacoj, kiujn ni ricevis ankaŭ por aliuloj. Kiu konstruos civilizacion de la amo, se ne ni?

al la indekso


 DIO, AL VIA SIN´

L. Masson. E litova lingvo esperantigis P. Čeliauskas
(Litova versio de la konata kanto, kiun oni kantis sur subakviĝanta ŝipego Titanic)

1. Dio, al via sin´ impetas kor´, / ne haltos ĝi pro bar´ nek pro dolor´. / Elkore preĝas ni kaj strebas la anim´, / Dio, al via sin´, al via sin´!

2. Dronigu, Dio, nin en via kor´, / kompata estu Vi al nia plor´. / Agrablas ĉi sufer´ kaj ĝi kondukas nin, / Dio, al via sin´, al via sin´!

3. Se ĉiuj lasos min sur polva ter´, / se restos nur mallum´ kaj nur mizer´, / la stelo de l´ esper´ kondukos plue min, / Dio, al via sin´, al via sin´!

4. Kiam finiĝos la surtera voj´, / sufer´ ŝanĝiĝos al eterna ĝoj´. / Senlima ĉi feli ´, nenio baros ĝin, / Dio, al via sin´, al via sin´!

al la indekso


 DONACO DE LA VIVO

Neatendite trafis nin sciigo pri forpaso de nia karega frato Ladislav Mlejnek, longjara fidela IKUE-ano, aktiva membro ĝis lasta elspiro. Li mortis post mallonga malsano ĵaŭde vespere la 9-an de januaro en la aĝo de 75 jaroj. En la tago de Epifanio (la 6-an de januaro) estis operaciita lia koro. Post la operacio lin vizitis sacerdoto, de kiu li akceptis la lastan sakramenton. Ĵaŭde posttagmeze lin vizitis lia edzino, alportinta al li leteron de frato Šváček, kiun li tralegis. Vespere la lacigita koro ĉesis batadon. Frato Láďa kun pacmiena vizaĝo kaj rideto elspiris sian animon, kiu eble estis rebrilo de la beleco, kiun li tiumomente ekvidis. Ĝis la lasta tago antaŭ foriri malsanulejon li laboris, preparante la kantprogramon por la 16-a Ekumena E-Kongreso en Rimini, kiun li planis kun la edzino partopreni.

La funebran Sanktan Meson en lia paroĥa preĝejo en Svatý Jan nad Malší (Sankta Johano super rivero Malŝe) celebris kvar pastroj, inter ili ankaŭ pastro Ksavero Jozefo Kobza, iama kunfondinto de la IKUE-Tendaro en Herbortice. Krome la entombigon ĉeestis du estraranoj de IKUE, fratoj Miloslav Šváček kaj inĝ. Jan Kalný.

Sian vivon la frato Ladislav konsideris kiel eksterordinare grandan donacon de Dio, ĝuste en la nuna tempo, en kiu dum kelkaj dekjaroj furiozas la plej terura mondmilito kontraŭ la plej malfortaj homestaĵoj - la infanoj, murditaj fare de amasmurdistoj, la tn. kuracistoj, kies devo estas kuraci, do ne murdi la nenaskitajn infanojn en la patrina sino kaj kun konsento de la patrinoj. Tiu homa tragedio estis ankaŭ destinita al la frato Ladislao antaŭ lia naskiĝo. Ni do legu, kion li mem pri sia vivo rakontas, preleginte tiuteme kadre de la 11-a Internacia Konferenco pri Amo, Vivo kaj Familio en Otavo - la ĉefurbo de Kanado en la jaro 1992.

Tre estimataj gesinjoroj, karaj gefratoj en Jesuo Kristo!

Mi rakontos al vi pri la granda amo de Dio, kiu venigis min ĉi tien. La familio de miaj gepatroj vivis en norda Bohemio, en urbeto Chrastava en la iama Ĉeĥoslovakio. Mi naskiĝis en 1927. Mia patro estis ateisto. Mia bonkora patrino estis sub influo de la edzo, mia patro. Li devigis ŝin decidi abortigon. En proksima vilaĝo, konata germandevena kuracisto realigis la aborton. Tuj post ĝi, mia patrino devis piediri tri kilometrojn hejmen. Post certa tempo, miaj gepatroj ekmiris, eksciante, ke la gravediĝo plu daŭras. Eĉ la kuracisto ekmiris kaj deduktis, ke la aborto ja estis sukcesa, sed temis pri du ĝemeloj - do mi naskiĝis kiel unuopulo, maje de 1927. Do, ĉi tiu mia enkonduka klarigo de mia naskiĝo, okazinta kontraŭvole de miaj gepatroj, estas la motivo de mia ĉeesto ĉi tie inter vi. Mi kreskis nebaptita kiel pagano, tamen en amoplena familia medio.

En 1949 mi eksoldatiĝis kaj kontaktis esperantistojn. La ideo de D-ro Ludoviko Zamenhof, kreinto de la internacia lingvo, anstataŭigis mian kredon, spiritan vivon, noblecon de la kristanoj. Ĝi estis mia unua ŝtupo direkte al la Eklezio.

Iun tagon, kiam mi partoprenis kunvenon de la esperantista klubo, iu junulo proponis al mi, ke mi venu dimanĉe partopreni la Diservon de la Evangeliana Eklezio. Mi iris volonte kaj kun malfermitaj okuloj kaj oreloj mi travivis ion por mi tute nekonatan. Tiuj homoj sin reciproke estimis kaj amis, regis tie frateca medio, diversaj homoj laŭte preĝis, parole kaj kante laŭdis Dion. Ĉi ĉio estis granda, grandega novaĵo por mi. Kompreneble, dum la kazerna vivo ofte regas brutaleco, malamo, malboneco, kaj tiutempe mia animo de la soldato estis pli sentema, preskaŭ malsana, malfermita por akcepti la semon de la Evangelio. Ĉiuj ĉeestantoj de la Diservo kondutis rilate al mi tre amike, pridonacis min per ridetoj kaj afableco kaj invitis min inter la junularon de sia eklezio. Mi volonte akceptis la inviton. Por mi estis surprizo, ke la kredanta junularo renkontiĝadis sabate vespere, dum en ilia ĉirkaŭaĵo bolmurmuris, pulsis grandurba vivo kun dancado, amuzoj en vinejoj, ebriiĝado ktp. Tre, tre belaj noble-morecaj fraŭlinoj kaj fraŭloj legis la Biblion, laŭte kaj sincere preĝis, tamen ili restis gajaj, kulture kondutantaj. Por ili tiu enhavo de la vespero estis tute normala, sed ne por mi. Mi estis kortuŝita. Tio estis mia la plej forta renkontiĝo kun efiko de la kristana ideo. Tiu ĉi vespero restos por mi neniam forgesita kaj forgesebla.

Poste efektiviĝis mia unua alparolo kun Dio. Ĝi okazis nokte, dum mi gardis municiejon. Mia unua parolo kun Dio donis al mi nepriskribeblan feliĉan momenton. Nur kredanta homo povas kompreni la grandecon de tia travivaĵo. Ekde tiu tempo mi senĉese dankas al Dio, ke Li donis al mi la gracon de forta ekkredo.

Post la fino de la dujara soldat-servo mi revenis hejmen. Fortaj rememoroj ne ĉesis cerbumigi mian kapon. Tiam mi estis jam matura homo. Ofte mi rememoris la vesperan renkontiĝon kun la gejunuloj de la Evangeliana Eklezio. Mi forte eksopiris interkonatiĝi kun kredanta nobla fraŭlino, kiu fariĝu poste mia edzino. Mi jam regule preĝadis. Dum alparolo al Dio mi petis Lin, ke Li konigu min kun kredanta virino, nobla, anime bela. Ĉar tiam mi ankoraŭ ne estis baptita, mi promesis al Dio, ke mi apartenos al tiu eklezio, al kiu apartenos mia - por mi ankoraŭ nekonata - estonta edzino.

La tempo galopis pluen. Mi, kiel entuziasma esperantisto partoprenis dum la somera libertempo dektagan renkontiĝon de esperantistoj en 1953. Kaj kio okazis? Dio venigis en tiun medion ankaŭ mian estontan edzinon. Ekflamis grandega amo inter ni. Sekvis tre belega, grandega, purega amindumado. Profesie ŝi tiam estis instruistino de la katolika religio. Mia animo preskaŭ ne estis kapabla porti tiel grandan feliĉon.

Post feriado mi revenis hejmen. Ŝi en la sudan, mi en la nordan parton de Bohemio. Nun estis mia devo plenumi la promeson donitan al Dio, ke mi akceptos la kredon de mia estonta edzino, do la katolikan kredon. Sed jen ekzistis granda problemo. Kiel ekkredi, ke la blanka faruna oblato estas la Korpo de Kristo? Mi ja estis 27-jara matura viro kaj vere por mi ĝuste tio estis granda problemo. Mi ne kredis, ke la hostio post la konsekraj vortoj de sacerdoto ne plu estas pano, sed la Korpo de Jesuo. Mi ja ne povis mensogi al mi. Sed mi donis promeson al ĉiopova Dio, do, certe Li helpos solvi la problemon. Ĉi tiu problemo igis min viziti mian konatan sacerdoton - esperantiston, por konfidi al li mian problemon. Ni promenis kelkajn kilometrojn al negranda montara preĝejo. Mi petis mian amikon - sacerdoton, ke li montru al mi de proksime Eŭkaristion, la konsekritan Hostion, la Korpon de Kristo. Ni eniris la preĝejon. La sacerdoto prenis liturgian stolon, ni supreniris la ŝtuparon ĉe la altaro. Li malfermis tabernaklon, elprenis el la kaliko Sanktan Hostion - Korpon de Kristo. Tiun ĉi momenton mi neniam forgesos. Firme, forte, verece tiumomente mi ekkredis! La problemo malaperis, ĝi estis solvita. Tio okazis aŭtune de 1953. De tiu tempo forpasis 40 jaroj kaj ĉiam kun granda kortuŝo mi rememoras ĝin. Mi ne dubas, ke min tuŝis granda graco - la renkontiĝo kun Dio. Mi forte sentis lian proksimecon. Multfoje mi rakontis pri tiu momento kaj ĉiam, jes ĉiam, mi estas tre kortuŝita. Neforgesebla, belega estis tiu momento. Ĉu ne estis tio miraklo? La Bona Dio permesis, ke la rememoro pri ĉi tiu mirakla momento neniam malaperu, do tial mi nune povas rakonti ĝin al vi, karaj gefratoj!

La tempo plu galopis. Mi estis baptita la unuan de januaro 1954. Sed kiaj eventoj okazis antaŭe? Mian bapton realigis mia konata, jam menciita sacerdoto - esperantisto. Tiucele mi devis frumatene veturi per trajno proksimume 50 kilometrojn. Multajn, multnombrajn homojn mi dumvoje vidis ebriajn, post finiĝinta “gaja” jarfina nokto. Mi en angulo de vagono aŭ de atendejo legis preparajn tekstojn de baptoto. Denove ekestis forta impreso! Kiel sur manplato mi vidis en kontrasto du mondojn: la mondon de la kredantoj kaj la mondon sen la kredo, sen Dio. Tiu matena vojaĝo certigis al mi la ĝustecon de mia decido. Forte mi sopiris ekkristaniĝi.

La 30-an de aprilo 1954 okazis mia edziĝfesto. Mia edzino ne plu povis instrui religion. La komunistoj strebis likvidi la Eklezion, moralon kaj ankaŭ Esperanton. Ĉiuj honestaj homoj devis fermiĝi en si mem kaj vivi nur por siaj familioj. Mia edzino poste instruis en elementa lernejo, dum mi laboris en presejo. Naskiĝis al ni tri filinoj: Maria, Magdalena, Ludmila. Ni kaŝe partoprenadis Sanktajn Mesojn dimanĉe, en ĉiam alia malproksima urbo, kie oni ne konis nin, ĉar la tiama ateisma sistemo malpermesis al instruistoj praktikadi religian vivon. Neobeemaj unuopuloj devis forlasi sian instruistan profesion. Nekredeble malfacilajn jarojn ni travivis sub la totalisma sistemo. Regis ĝenerala reciproka timo inter la homoj. La preĝejoj malpleniĝis, ĉar eĉ oficistoj, inteligentularo kaj multnombraj ceteraj grupoj ne povis senriske vizitadi preĝejojn. Post kiam, spite al tio, la edziniĝo de nia la plej aĝa filino Maria okazis en la preĝejo en 1975, mia edzino estis punita per deviga forlaso de la lernejo. Ŝiaj superuloj demandis al ŝi: “Ĉu vi, instruistino, kredas je Dio?”. Mia edzino brave respondis: “Jes! Mi firme kredas je Dio!”. Per tio sigel-fermiĝis ŝia sorto. Tio okazis en 1976. Poste ŝi iĝis vartistino de maljunuloj en iliaj propraj hejmoj. Ŝi purigis iliajn loĝejojn kaj zorgis pri iliaj bezonoj.

Post kiam ŝi devis forlasi instruadon, ni ne plu devis kaŝe vizitadi la preĝejon. Vere, tre malfacila estis la vivo sub la jugo de la komunisma sistemo por la kredantoj. Ni vivis precipe por nia fa milio, kiu vere estis benita. Dum longtempa familia vivo nia geedza reciproka amo senĉese kreskadis. Dio estis kun ni kaj inter ni. Ni kune preĝadis. Niajn tri filinojn ni edukis en la amo de Kristo. Same kiel la patrino, ankaŭ la filinoj estas instruistinoj de la katolika religio. Do mi havas en la familio kvar instruistinojn de religio. La plej juna filino Ludmila ludas ĉiudimanĉe la orgenon dum la Sankta Meso.

Jen, vi ĵus aŭskultis tre koncizan paroladon, kiu skizis iomete mian vivo-sorton. Mi dankas al Dio ne nur pro la donaco de mia naskiĝo, per kiu realiĝis lia sankta volo, sed ankaŭ pro la granda donaco de la kredo, bapto kaj de la tuta vivo en la amo de Dio. Mi dankas al Dio ankaŭ por ĉi tiu konferenco kaj por ĉiuj defendantoj de la homa vivo ekde la koncipo ĝis la morto. Mi dankas ankaŭ al vi, estimataj ĉeestantoj kaj karegaj gefratoj en Jesuo Kristo, ke vi bonvolis aŭskulti ĉi tiun mian paroladon.

Mi deziras al vi Diajn benojn en la strebadoj, kiuj celas la ŝirmon de la homa vivo. Koregan dankon!

Ladislav Mlejnek

Tre karaj legantoj, la vivo sub la komunista jugo por multaj malaperis, sed aperis novaj jugoj, ofte en pli rafinitaj formoj. Multaj do spertas, ke la vivo ne iĝis pli facila, pli ĝoja, sed ofte eĉ pli malfacila. La murdoj de la plej malfortaj homestaĵoj plu ekzistas kaj tiuj praktikoj estas entrudataj al landoj, kiuj ĝis nun ilin ne praktikadis. Kaj ne nur tio, ekzistas ankaŭ granda premo entrudigi legalizadon de la murdoj de la maljunaj aŭ malsanaj homoj. Kion do fari? Ni batalu kontraŭ tiu kulturo de la morto precipe per la preĝoj. Ekzemplo por ni estu niaj bravaj gefratoj - esperantistoj, kiuj certe deĉiele helpos al ni en tiu ĉi batalo.

al la indekso


 KIU ESTAS POR MI JESUO?

La 19-an de oktobro de la nuna jaro okazos beatproklamo de Patrino Tereza el Kalkuto. Tre bele ŝi sin esprimis pri Jesuo. Ĉu ankaŭ ni perceptas Jesuon same kiel ŝi?

Kiu estas por mi Jesuo?

La Korpo naskiĝinta el la Vorto
La Pano de la Vivo
La Ŝafido oferdonita pro niaj pekoj sur la kruco
La Ofero sin doninta en la Sankta Meso
por la pekoj de la mondo kaj la pekoj miaj
La Vorto, kiun oni devas prediki
La Vero, kiun oni devas paroli
La Lumo, kiu devas lumigi
La Vivo, kiun oni devas vivi
La Amo, per kiu oni devas ami
La Ĝojo, kiun oni devas disdonadi
La Pano de la vivo, kiun oni devas manĝi
La malsatulo, kiun oni devas satigi
La soifanto, kiun oni devas trinkigi
La nudulo, kiun oni devas vestigi
La senhejmulo, kiun oni devas gastigi
La malsanulo, kiun oni devas kuraci
La solulo, kiun oni devas ami
La neatendato, kiun oni devas akcepti
La leprulo, kies vundojn oni devas pansi
La almozulo, kiun oni devas pridonaci ankaŭ per rideto
La alkoholulo, kiun oni tolereme aŭskultas
La psik-malsanulo, kiun oni devas gardi
La infaneto, kiun oni devas brakumi
La blindulo, kiun oni devas konduki
La mutulo, kun kiu oni devas paroli
La kriplulo, kun kiu oni devas iri
La narkotulo, al kiu oni devas doni amikecon
La putino, kiun oni devas liberigi de la danĝero kaj help-apogi ŝin
La malliberulo, kiun oni devas viziti
La maljunulo, kiun oni devas priservi

Por legantoj de Dio Benu tradukis Mag. Stanisław Śmigielski, Pollando

al la indekso


 LEVU LA OKULOJN

Levu l´ okulojn al l´ monto,
kie troviĝas la fonto
de daŭra beno kaj paco,
tie estas Di´ de graco.

Li lumigos vian vojon
kaj certe ĉiun la fojon,
kiam tra l´ val´ vi trapasos,
vin Li neniam forlasos.

Pro la Dia rolo garda
Li neniam estos tarda,
kiam helpon bezonas vi,
apud vi ĉiam staros Li.

Levu l´ okulojn al l´ monto
al nesekiĝebla Fonto,
Li donos al vi abunde
kaj satigos vin ĝisfunde.

Past. Olubunmi Osho-Davies, Niĝerio

al la indekso


 SURVOJE POST LA MISIA PREDIKO

(Rakonto el malnova epoko)

Ili renkontiĝis post la vilaĝo sur la vojkruciĝo. Antonio kaj Henriko revenis gajhumorigitaj el la gastejo, kie ili ĉeestis la gajan amuzon. Francisko samtempe alvenis per irvojeto, revenante el la preĝejo, kie li ĉeestis predikon de la misiisto. Kiam li ekvidis la konatajn junulojn el la najbara vilaĝo, li plirapidigis la paŝojn, por eviti la renkonton kun ili, sed ili ekvidis lian silueton lumigitan de la lunlumo kaj vokis lin.

“Francisko, atendu, ne hastu tiel rapide al Anjo.”
“Ĉi tiuj flarsentuloj ĉion scias”, diris por si Francisko. Li vere intencas alkonduki junan mastrinon en sian domon, forlasitan pro la morto de sia patrino, sed tiuj du eĉ ne estas indaj elparoli la nomon de Anjo. Pripensante tion, li malrapidigis la paŝojn. Li unue intencis returni sian iradon, sed poste li decidiĝis ĉe la plej proksima okazo deflankiĝi al la vojo direkten al la hejmo.

Post kelkaj paŝoj Henriko demandis Franciskon:
“De kie vi venas Francisko? Kial vi ne ĉeestis la amuzon? Vi devas Anjon enkonduki en la mondon.”
“Henriko, silentu!”, protestas Francisko, “mi ankaŭ ne demandas, de kie vi alvenas, kvankam mi povus tion bone diveni. Anjon vi lasu en kvieto. Ŝi pli ŝatas viziti la preĝejon ol la amuzojn.”
“Tio estas vero”, daŭrigas Henriko la parolon kun moka tono. “Vi renkontiĝas en preĝejo. Tie la sinjoro paroĥestro bele predikas kaj disdonas la bildetojn.”
“Ne babilu”, koleras Francisko. “Se mi estus kun ŝi en la preĝejo, mi kun ŝi estus ankaŭ revenanta hejmen. Vi ja vidas, ke mi iras sola.”
“Vi iras el la preĝejo, ĉu vi preĝis tie ankaŭ por ni?”, demandas la dua komplico.
“Mi preĝas precipe por ebriuloj, ke ili konvertiĝu.”
“Ha, plej multe vi ja preĝas por Anjo”, komencis denove moki Henriko. “Tio ofte ne utilas. Mia onklino ĉiutage preĝadis tri rozariojn, por ke ŝia kaprino ne mortu, sed ĝi tamen mortis.”

Ambaŭ senmoralaj junuloj ekridegis.
“Kunuloj, se vi tiel parolos, ni ne kuniros kun vi”, diris Francisko energie.
“Oho, Franjo, vi pia knabeto, vi tamen ne forlasos nin. Vi ja estas nia gardanĝelo.”

Dum la ebriaj junuloj daŭrigis la mokajn parolojn, Francisko ĉesis respondi al ili kaj restis kelkajn paŝojn post ili. La vojo direktis en arbaron. La angoro lin plenigis, de kiu li ne povis sin liberigi. Tial li urĝe preĝis.

La junuloj plu iris sentime kaj senzorge, sed Francisko restis iom malantaŭ ili. Li intencis deflankiĝi, kiam li ekaŭdis krakadon de la rompitaj branĉetoj ambaŭflanke.
“Haltu!”, ekkriis la alkurinta el la arbaro sovaĝa viro, atakanta la gejunulojn per la svinganta hakilo en la mano. Sammomente elsaltis el la arbaro ses viroj kun murdiloj, ĉirkaŭante ilin.

Antonio kaj Henriko en kuraĝa humoro ekis la atakantojn insulti: “Forĵetu la hakilojn, ni havas pistolojn!”
Francisko petis: “Kompatu nin!”
La banditestro ordonis kapti la junulojn kaj konduki ilin pli profunden en la arbaron. Ambaŭ ebriuloj kriante rezistis, ne povante sin liberigi el la katenoj. Sur la destinita loko ili estis murditaj. La korŝiraj kriegoj rapide malfortiĝis kaj ŝanĝiĝis je malforta stertoro.

Nun estis vico je Francisko. Li petis: “Mi scias, ke mi ne liberigos min el viaj manoj, sed mi petas, ke vi permesu al mi plenumi lastan deziron - preĝi dekdufoje Saluton Maria”.

Ili tion permesis al li. Francisko genuiĝis, kunmetante la manojn kaj rigardante supren, li honorigis la Ĉielan Reĝinon petante, ke Ŝi restu kun li en tiu ĉi horo de lia baldaŭa morto. Li preĝis: “Sankta Maria, Dipatrino, propetu por mi!”

Dum la banditestro atentas la preĝantan junulon, lia koro iom post iome moliĝas. Li ekmemoras sian patrinon, kiu lernis lin kunmeti la manojn por preĝi dum liaj knabaj jaroj. La konsciencriproĉoj pro la murdoj lin malkvietigis. En lia interno aŭdiĝis la voĉo: Forlasu tiun ĉi vivmanieron kaj pentofaru!

Post kiam la junulo finis la preĝojn, ekregis silento. Post momento diris la banditestro per la voĉo obturita de interna deprimo:
“Iru hejmen! Ni lasas vin foriri.”
Francisko ĉi-momente konsterniĝis, nekapablante kompreni tiun ĉi ŝanĝon. Heziteme li leviĝis.
“Iru, foriru!”, akcentis la banditestro.
La junulo kun granda ĝojo ekkomprenis, ke li estas libera kaj rapide li forkuris el tiu ĉi terurplena loko.

Dum Francisko survoje dankis al Virgulino Maria pro la savo de lia vivo, ankaŭ la banditestro forlasis la rabistan grupon kaj serĉis per la pekkonfeso la pentofaran vojon.

Sac. Ferdinand Hrušat

al la indekso


 ESPERDONA VIVO DE JUNA PAROĤO EN LATVIO

En la artikolo Katolikoj en Latvio Fervore Konstruas Preĝejojn, aperinta en la gazeto Dio Benu n-ro 1/2002, mi priskribis la intensan agadon de la Katolika Eklezio en Latvio. Bedaŭrinde samtempe alkreskas malfacilaĵoj, ĉar ege mankas pastroj, kaj komplike estas priservi precipe malproksimajn de la ĉefurbo Rigo katolikajn preĝejojn. Katolika Porpastra Seminario en Rigo dum soveta tempo funkciis kiel centro por profesia preparo de la katolikaj pastroj por tuta estinta Sovetunio, sed tio postulas apartan artikolon, kiun mi intencas prepari estonte. Simila situacio regas ankaŭ nun. La Porpastra Seminario servas nur por propra lando, sed en hodiaŭa moderna sekulariĝanta mondo estas tre komplike trovi invititajn de Dio servistojn. La junuloj, kiuj elektis la vojon por servado al Dio, kvankam ili ne abundas, tamen reeĥas... Rigardante mapeton de Latvio sur la paĝo 22 de la menciita gazeto Dio Benu, en ĝia nordorienta parto oni trovas urbon Alūksne. Ĝuste tie situas unu el la plej lastatempe konstruitaj preĝejoj (vidu la bildeton), kaj kiel la servisto de Dio tie sukcese agadas juna pastro Andĵejo Keziks. Al legantoj mi proponas ellatvigitan artikolon, kiun preparis ĵurnalistino de ĵurnalo Lauku Dzīve (Kampara Vivo) Irina Januma. Tradukis Jāzeps Šlars

al la indekso


 PROVO DE FIZIKAJ KAJ SPIRITAJ FORTOJ

Kion mi povas rakonti al vi pri katolika paroĥo de la s-ta Bonifaco en urbo Alūksne? Oni tie konsekris la nove konstruitan preĝejon pasintjare en julio, kaj ekde tiu momento sacerdoto Andreo (Andĵej) estis konfirmita kiel animzorganto de tiu ĉi paroĥo. Ĝis tiam li dum tri jaroj (tuj post lia pastriĝo) estis vikario en paroĥo de sankta Francisko en Riga.

La unuaj tri monatoj en Alūksne por pastro Andreo fakte estis eksperimento, ĉar ĝis tiam Alūksne ne havis preĝejon por katolikoj, kaj la Diservoj dufoje ĉiumonate estis celebritaj en la ejoj de pensionoj. Plue sekvas la rakonto de Andreo mem.

Tial la unua mia tasko estis klarigi al paroĥanoj, ke finfine ili ekhavis propran preĝejon, kie Diservoj okazos ĉiutage, kaj viziti preĝejon oni rajtas ne nur dum la Sankta Meso, sed ankaŭ por renkonti Sinjoron en silenta preĝo antaŭ kaj post la Meso; ke ĉi tie la homo povos trovi animan pacon, kiun la ekstera mondo doni ne scipovas. Mi klarigis al ili, ke la preĝejo estos la loko, kie la homo povos gardi sin kontraŭ ena malamiko – la malica spirito, kaj tial oni devas ŝati sian preĝejon pli ol propran domon, ĉar ĉi tie ili ne nur kunvenos, sed renkontos la Fonton de la Kompato, mem la Dion, por pere de la Sanktaj Sakramentoj akiri tiel necesan kompaton de Li.

Komence ili opiniis, ke preĝejon oni konstruis por la pastro, sed mi klarigis, ke tiu estas nia komuna ejo, kaj ni nun estas unu granda familio. Tial ni ĉiuj kune zorgu pri ĝi, kune ni formu belegan liturgion, kune ni eklaboru ne pensante pri rekompenco. Laŭ mia kompreno tiaj la unuaj paŝoj estis necesaj kaj veraj. Nur post la unuaj tri monatoj mi rimarkis, ke la homoj komencis malfermi siajn animojn. Ili ekinteresiĝis pri mia vivo en Alūksne, alportis ion por nutrado, ĉar ili komprenis, ke ankaŭ pastro devas manĝi. Poste sekvis unu praktika eksperimento. Dum du semajnoj mi forlasis ilin, invitis anstataŭulojn kaj mi mem pilgrimis al Fatimo, ĉiutage preĝante Dipatrinon helpi al mi en laboro en mia paroĥo. Evidente mi tion ĝuste faris, ĉar reveninte mi tuj eksentis tute aliajn rilatojn. Ne vane mi dum pilgrimado arde preĝis Dion helpi al mi kaj sendi novajn paroĥanojn. Antaŭ Kristnaska festo mi vizitis ĉiujn paroĥanojn hejme, benis iliajn domojn kaj multe parolis kun ili. La Kristnaska festo pasis vere belege. La homoj abunde venis, kaj multaj eĉ devis resti ekster la preĝejo, ĉar mankis lokoj eĉ por starantoj. Indas mencii, ke la Mesojn en la pensiono vizitadis ne pli ol 20 personoj. Sed Dian benon kaj helpon ili vidis jam tie - surloke. La Sankta Spirito ja estas la ĉefa Arkitekto de la Eklezio, sed mia devo estis akcepti kaj ne forpuŝi tiujn, kiujn Dio sendis al mi. Jen tial mi ŝparis nek energion nek fortojn, trovis tempon por individue kun ĉiu interparoli. Poste ni ĉiuj kune preĝis kaj preĝis...

La paroĥo konstante kreskis, kaj tion oni rimarkis. Ĉi-jare ni jam festis la unuan Paskan feston en nia nova preĝejo. La homoj ege aktive reeĥis. Mi estas tre kontenta pri tiuj, kiujn mi benis. Se temas pri la aktiveco, dimanĉe, antaŭ la Sankta Meso mi estras tiel nomatan Dimanĉan Lernejon. Dum unu jaro mi planas prepari kaj rajtigi akcepti la Sanktajn Sakramentojn kvar, aŭ eĉ pli da grupoj. Krom tio, dimanĉe post la S-ta Meso por volontuloj okazas klarigo de la Universala Katekismo. Mi sentas, ke la homoj ne posedas sufiĉan klerecon en sia kredo. Tial mi disdonas laŭeble tutan mian spiritan riĉecon, kiun mi ricevis en Latvio kaj precipe ankaŭ en Francio, kaj pere de tiu ĉi spirita valoraĵo mi sentas min kiel fiŝo en akvaro, ĉar misio de la pastro estas beni, gvidi kaj instrui paroĥanojn. Krom tio ĵaŭde, ĉiusemajne okazas laŭtemaj vesperoj por junularo. Dume la junularo ankoraŭ ne abundas, sed mi kredas, ke la nombro plialtiĝos, ĉar ili strebas ricevi baptadon, edziĝsakramenton ktp. Ekzemple en la Paska nokto mi baptis 9 gejunulojn.

Krom tio ĉe ni aktivas Legiono de Maria, kaj dum la lastaj ses monatoj la paroĥejo estas vaste malfermita al diversaj formoj de evangelizado.

Pasintjare, ekde la septembro, mi komencis instrui la francan lingvon en unu Gimnazio de Alūksne. Mi esperas eniri en rondon de studentoj kaj instruistoj, ekhavi novajn amikojn, kaj espereble iam mi iĝos gimnazia kapelano. Dume mi estas kapelana helpanto de armea bataliono en la urbo. Malgraŭ mia aĝo de 28 jaroj, mi havas abunde diversajn devojn, sed ankaŭ ne malpli da planoj. Nur helpe de Dio mi iras antaŭen, ĉar la Sinjoro mem konstruas tiun ĉi “domon” kaj mi ne havas kaŭzon por maltrankviliĝi. Malgraŭ ĉiuj financaj mankoj mi estas feliĉa pri nuna mia laboro, ĉar laŭ mia opinio materiaj valoraĵoj finfine ne estas la ĉefaj malfacilaĵoj, kvankam ili ofte helpas solvi multajn problemojn. La unuaj apostoloj havis nenion, sed ili iris kaj anoncadis la Evangelion, tial mi ne bedaŭras. Dio ordigos ĉion!

Rimarko. Evidente indas reagi kaj helpi al la juna pastro, kiu elektis vere malfacilan, sed tre gravan vivovojon. Se iu kunsentas la samon, bv. subteni la pastron Andreon morale, kaj se eble ankaŭ finance. Lia adreso estas jena: Latvio LV - 4301, Alūksne, str. Helēnas - 31. Tel: 00371-9587153 aŭ 00371-4381589,

e-poŝto: andzejskeziks@e-apollo.lv.
Irina Januma, tradukis Jāzeps Šlars

al la indekso


 DIA ANALIZO

Ekrigardante, Jesuo vidis riĉulojn enĵetantajn siajn donacojn en la monkeston. Kaj li vidis unu malriĉan vidvinon enĵetantan tien du leptojn. Kaj li diris: “Vere mi diras al vi: Ĉi tiu malriĉa vidvino enĵetis pli multe ol ĉiuj, ĉar ĉiuj tiuj el sia abundo enĵetis en la donacaron, sed ŝi el sia malmulto enĵetis la tutan vivrimedon, kiun ŝi havis” (Luko 21,1-4).

Biblia rakonto de Olubunmi Gabriel Osho-Davies, Niĝerio

Fine venis la tempo por la eklezianoj esprimi sian amon al Dio per donaco. Antaŭ ol ili povis fari ion, Emanuel rapide iris stari ĉe la monkesto por observi ĉion, kio okazos. Neniam antaŭe en la templo oni sin trudis, kiam ajn eklezianoj ĵetis sian donacon en la keston. Sed Emanuel faris tion kaj neniu kuraĝis kontraŭi lian agon. Eble ili pensis, ke Dio petis Lin fari ion, kion neniu tie povis tuj diveni. Ili do senpacience atendis...

Dum oni kantis himnon, la homoj vice, dance, preterpasis la monkeston kaj ĉiu enĵetis sian donacon. Unue preterpasis la riĉuloj, kiujn homoj tre alte taksis pro ilia riĉeco. Eĉ ilia maniero danci ja ege antaŭanoncis tion, ke ili alportis grandan monon. Krom tio, neniu bezonis streĉi siajn okulojn por vidi, kion ili volis donaci. Drame ili demonstris, ke iliaj donacoj por la templo, en kiu ili adoras, estas tiom grandaj, malrapide preterpasantaj, por ke ĉiuj ja vidu la monon.

Tiun momenton, la templo fakte ŝanĝiĝis je teatro, ĉar homoj laŭte aplaŭdis la grandajn donacantojn. Nur homo blinda dirus, ke li aŭ ŝi ne vidis la fariseojn kaj sadukeojn, dum ili svingadis siajn donacojn, kvazaŭ por fortimigi la ĝenantan muŝon, kvazaŭ eblus uzi moneron por fortimigi ĝin, antaŭ ol ili fine enĵetis la mondonacon en la keston. Kaj farinte tion, ĉiu monero, ĉe sia falo sur la fundon de la kesto, faris hipokrite surdigan bruon, por ke tiel neniu dubu, ke ja granda estis la donaco.

Nune la riĉuloj jam tiel pruvis, ke ili estis donacemaj, kaj ili ĝojis, ke apudstaris Jesuo. Nu ili opiniis, ke Li nun scios, se Li tion antaŭe ne sciis, ke ili estas grandanimaj adorantoj.

Momenton antaŭ ol oni forportis la keston, por kalkuli, kiom oni donac-ricevis tiun tagon, kaj dum Kristo ankoraŭ rigardis, malriĉa vidvino subite, sed riverence kaj humile, aperis kun io en sia mano, kion neniu povis vidi. Ĉiu povis diveni ke la mano, laŭ ĝia aspekto, entenis ion tre malgrandan. Tiom neniam povis kaŭzi homan aplaŭdon. Ŝi estis bone konata en la templo kiel malriĉulino. Ili konis ŝian kapablon, se temas pri la donaco.

Tamen, kiel ŝi aliris la monkeston kun tre humila koro, milde levita al Dio, al kiu ŝi donis siajn du leptojn - ĉion, kion ŝi posedis - nur la ĉionscia Kristo vidis la monerojn kaj ŝian koron plenigitan de amo al Dio. Pro la malgrandeco de la moneroj kaj humileco de la koro, ŝia donaco povis fari neniun bruon. Neniu aŭdis ion ajn krom Dio, kaj la aplaŭdo, kiu eksonis en la ĉielo inter la anĝeloj de Dio, estis senkompareble pli granda ol tiu spertita de la riĉuloj tiun tagon.

Ŝia koro estis kiel malfermitaj libro-paĝoj antaŭ Dio. Same la koroj de aliaj ĉeestantaj homoj. Dio vidis la fieron en la koroj de aliaj kaj la humilecon en la koro ŝia. Li vidis, ke en la banko la riĉuloj ankoraŭ posedis altan sumon, pro kiu ili ne sentis ian ajn streĉon de siaj poŝoj post la donaco. Li ankaŭ rimarkis, ke ili jam ricevis sian rekompencon de aliaj eklezianoj, kiuj aplaŭdis pro la donaco.

Kvankam neniu laŭdis la vidvinon, tio ne estis grava por ŝi. Ŝi jam donacis al Dio ĉion, kion ŝi posedis, sen bedaŭro, sed kun rideto.

Imagu, se ne ekzistus Dia rekompenco, la riĉuloj tiam perdus neniom, sed la vidvino perdus ĉiom. La riĉuloj ne kredis je Dia rekompenco kaj do tial ili kontentiĝis per homa aplaŭdo. Sed la vidvino donacis ĉiom por demonstri al Dio, ke Li, nur Li, estas ŝia posedo sur la tero. Do laŭ la Krista juĝo, kaj je la surprizo de ĉiuj, la vidvino donis pli ol la aliaj.

Neniu scienca aŭ filozofia klarigo povus komprenigi tian Dian analizon. Nur tiuj, kiuj venas al la Sinjoro kaj dediĉas sian tutan vivon por servo al Li, ricevas gracon kompreni ĝin kaj vivi laŭ lia volo.

Kaj konklude ni konsciiĝu, ke ekzistas ankaŭ nia ebleco por donaci. Ĉu vi jam do-nis vian vivon al Kristo? Jen la plej bona donaco, kiun Li esperas ricevi de vi - naskiĝi por la ĉielo!

(Lagos, Niĝerio, decembro 2002)

 

Mi diris al la Anĝelo, staranta ĉe pordego de la Nova Jaro: “Donu al mi, mi petas, LUMON, por ke mi povu per sekura piedo iri renkonten al MALCERTECO.”

La Anĝelo respondis al mi: “Nur iru mallumon - kaj enmetu la manon en la MANON DE DIO! Tio estas pli bona ol LUMO kaj pli sekura ol konata VOJO!”

Tre korajn dankojn por la abundaj Kristnaskaj kaj Novjaraj bondeziroj esprimas al ĉiuj bondezirintoj Miloslav Šváček kaj redakcio de Dio Benu.

al la indekso


 EN UNUA SUNBRILO...

(La matena preĝo memore al la tago de la 11-a de septembro 2001)


1. En unua sunbrilo en oro
ni jam preĝas kun hejmfamilio,
laŭdi Vin, la kreanto kaj Dio,
en jar-ĉia - unua taghoro!

2. Dank´ al Vi por tiu dono:
viv´ la plua hejm´ kaj pano!
Ankaŭ por ĝis-nuna bono
de grac-plena Via Mano!

3. Ho, Kompatema Dio,
Vi por pekuloj Esper´,
pardonu nin - pro ĉio
kontraŭ la amo kaj ver´!
Pro ĉiuj pekoj de ni -
ni tre bedaŭras, ho Di´!

Ni pruvos tion per ago
dum ĉiu sekvonta tago:
laboro, en Via nomo,
por bon´ de l´ alia homo.

Ni petas pri plua graco,
nun-ĝuste - pri kora paco:
per lerno bonon transdoni,
kapablo el kor´ pardoni!

4. En Patruj´ kaj sur la Tero
regu paco kaj libero;
en socio - justa ordo,
toleremo kaj konkordo;
sed neniam - la envio,
ĉar ĝi estas kontraŭ Dio!

Pli gravu ĉiam - la homo
ol la objekt´, eĉ tekniko -
samkiel ne gravu mono
antaŭ: vi - kiu en psiko?!

Ho Dio, preĝante necesan benon -
samtempe promesas mi fortan penon:
Ke ne baru gentojn - pli akvoj, montoj -
ligu - konstruotaj - Amo-pontoj!

5. Monoteisto, sciu vi pri tio:
Ĉiuj ni kredas - je la Unu Dio!
Do en la Nomo de l´ Sama Laŭdato -
kreitan homon - ni rigardu frato!

Kaj sole tiam la Glob-loĝantaro
ĝuos la Pacon trans montoj kaj maro!

6. La kvinrond-kolora Olimpika standardo
el Ateno iu vokas al ago kun ardo!

Ni penos - al la homo el standarda rondo -
ŝirmi homan dignon kaj rajtojn en la mondo!
Ke - kiel en la sporto - la homa valoro
nenie plu dependu de l´ haŭto-koloro!

7. La mondon en Graco tenu,
Ho Granda la Patro-Dio;
nin vidu, gardu, kaj benu
en Patruj´ kaj Familio!

8. Kaj ni kristanoj petegas unutone,
preĝante, -
ke Kristo povu en ni esti persone!
Konstante!

Ke povu iam la homo
loĝi en Dia Sav-domo!
 

Wiesław Tomaszewski,
Varsovio, la 11-an de septembro 2002
 

al la indekso


 SANKTA KRESCENTIA DE KAUFBEUREN

Mistikulino - konsilantino - helpantino

En la diocezo Aŭgsburgo apenaŭ iu sanktulino estas tiel honorata kiel la monaĥino Maria Krescentia Höß el Kaufbeuren (pron. Kaŭfbojren). Per la kanonizo, la 25-an de novembro 2001, la eklezio oficiale konfirmas, pri kio la homoj en Kaufbeuren, en la diocezo Aŭgsburgo kaj en najbaraj regionoj kaj pli foraj landoj delonge estis konvinkitaj, kaj kion atestas la persista kaj eksterordinara honorado de tiu grava virino.

La 20-an de oktobro 1682 Anna Höß, jen ŝia baptonomo, naskiĝis en Kaufbeuren kiel la sesa el ok infanoj de la teksisto Mathias Höß kaj lia edzino Luzia. Tiam la ŝvaba regna urbo nombris ĉirkaŭ 2500 loĝantojn, el kiuj pli ol du trionoj apartenis al protestanta konfesio.

Pro tio, ke la patro ne povis havigi la necesan doton, Anna sukcesis nur pro la helpema perado de la protestanta urbestro esti akceptita en la monaĥinejo de franciskanoj en junio 1703 kiel fratulino Krescentia, kio signifas “la kreskanta”.

Ĉiam ŝi sentis sin interligita ankaŭ kun protestantaj kristanoj kaj estis honorata de multaj dum sia vivo kaj post sia morto.

Karisma mistikulino

En la monaĥinejo oni baldaŭ aprezis ŝian ekzemplodonan piecon kaj ŝian eksterordinaran talenton, kiu igis ŝin kapabla por ĉiuj taskoj kaj ĉiu ofico.

En 1710 ŝi fariĝis pordistina fratulino kaj aldone ŝi transprenis la flegadon kaj prizorgadon de malsanaj kunfratulinoj. Ekde 1714 aŭ 1717 kiel novicmajstrino ŝi preparis la junajn fratulinojn por la vivo en monaĥinejo. En 1741 oni elektis ŝin unuanime kiel estrinon, kaj ŝi gvidis la monaĥinejon energie kaj prudente.

Jam frue ŝi spertis en vizioj familiarajn interrilatojn kun la Diaj personoj kaj la sanktuloj. Ŝi havis multspecajn mistikajn spertojn, kiujn ŝi nomis spektado per la okuloj de la animo, bazita sur la kredo. Ŝiaj plej gravaj religiaj deziroj estis la konsekvenca imitado de Kristo per konscia akcepto de sufero, samkiel la adorado de la Sankta Spirito. Plenumante la ĉiutagajn devojn ŝi unudirektigis sian vivon laŭ la Dia volo, serĉante servi al Dio per sindediĉo al kunhomoj.

Praktika kaj viv-aperta

Rilatante kun aliaj homoj, Krescentia disponis pri aparta karismo. Ŝia reputacio disvastiĝis nekredeble rapide. De proksime kaj malproksime alvenis homoj, kiuj serĉis ŝian konsilon aŭ simple volis paroli kun ŝi. Multaj ne povis vojaĝi al Kaufbeuren kaj pro tio ili sin turnis skribe al Krescentia, kiu respondis milojn da leteroj.

Krescentia estis inteligenta virino kun sana prudento. Ŝi klare ekkonis problemojn kaj kapablis solvi ilin celkonforme kaj racie. Kion ajn ŝi ekkonis ĝusta, ŝi decide plenumis. Ŝi opiniis, ke la bono ĉiam devas esti konkerata.

Honorado kaj helpo

Ŝi estis la granda helpantino ĉe problemoj de ĉiutaga vivo, en religiaj aferoj kaj politikaj malfaciloj. Ŝia lerta mastrumado en la monaĥinejo kaj la subtenado fare de riĉaj mecenatoj ebligis al ŝi multobligi la monsumon por almozoj. Grandanime kaj bonkore ŝi ĉiam provis helpi.

Tio pludaŭris ankaŭ post ŝia morto la 5-an de aprilo 1744. En kelkaj jaroj venis al ŝia tombo ĝis 70000 pilgrimuloj, kaj miloj da votaj donacoj atestas ŝian helpon.

En 1775 komenciĝis la beatiga proceso, kiu estis interrompita pro la dumtempa fermo de la monaĥinejo post la sekularigo. Papo Leo XIII-a beatigis ŝin la 7-an de oktobro 1900.

Ekzemplo por nia tempo

Multnombraj preĝ-elaŭdoj kaj la intensa honorado fare de kredantoj instigis la monaĥinejon kaj la diocezon klopodi pri la kanonizo de Krescentia. Papo Johano Paŭlo II-a la 18-an de decembro 2000 agnoskis miraklon, okazintan danḱ al la propeto de Krescentia, kaj kanonizis ŝin la 25-an de novembro 2001.

Krescentia estas la unua germana sanktulino de la tria jarmilo kaj grava ekzemplo por nia tempo:

• Pro la ekumena movado, kiun ŝi en sia vivo kaj kiel propetantino ĉe Dio realigis;

• pro la pozicio de virinoj en la eklezio. Pie, persiste kaj prudente ŝi laboris por la eklezio kaj la kresko de la kredo;

• pro la realigo de kristana vivo en ĉiutago. Ĝojo en Dio kaj energio en vivo difinis ŝian pensadon kaj agadon en la imitado de Kristo kaj en la servado al kunhomoj.

Karl Pornbacher , esperantigis el la germana: Karl Liebermann

Se vi deziras ricevi pri Krescentia - la unua germana sanktulino de la tria jarmilo pliajn informojn, bv. skribi esperantlingve al: Turisma Oficejo de Kaufbeuren r. a., Kaiser-Max-Str. 1, 87600 Kaufbeuren, Germanio.

al la indekso


 KIEL DIO KREIS PATRINON

Bona Dio decidiĝis krei patrinon. Li penadis pri tio jam ses tagojn, kiam aperis antaŭ Li anĝelo ekdemandante:
“Por ŝi mem Vi perdas tiel multe da tempo, ĉu jes?”
Dio respondis:
“Jes, sed ĉu vi tralegis precize tiun instrukcion? Aŭdu do, ŝi devas esti kapabla por lavado de manĝilaro kaj tolaĵo, sed ŝi ne povas esti el plasto, ŝi devas konsisti el cent okdek partoj, el kiuj ĉiu devas esti ŝanĝebla. Ŝi devas nutradi sin per kafo kaj per restaĵoj de la manĝoj de la antaŭa tago. Ŝi devas scipovi kisi tiamaniere, por ke tio kuracu ĉion - ekde doloranta vundita gambo ĝis eĉ doloranta koro; nu kaj ŝi devas havi por laboro ses parojn da manoj.
La anĝelo tre ekmiris.
“Jes”, plu diris Sinjoro Dio, “sed la tuta problemo ne estas la manoj, la plej komplikaj estas tri paroj da okuloj, kiujn devas posedi ĉiu patrino.”
“Ĉu tiel multe?”
Dio kapjesis.
“Unu paron, por vidi ĉion tra fermita pordo. La dua paro devas esti lokigita je nuka flanko de la kapo, por povi vidi tion, kion ŝi ne devus spekti, sed pri kio ŝi nepre devas scii, kaj ankoraŭ la tria paro da okuloj, por kaŝe elsendi al filo rigardon, kvazaŭ ŝi dirus:
Mi komprenas ĉion kaj mi amas vin.”
“Sinjoro Dio”, diris al Li anĝelo, “kuŝigu vin por dormi, ankaŭ morgaŭ estos la tago.”
“Mi ne povas”, diris Dio, “cetere mi jam estas preskaŭ ĉe fino. Mi sukcesis tion, ke ŝi mem sin sanigados, kiam ŝi estos malsana, kaj ke ŝi scipovos pretigi la sabatan-dimanĉan tagmanĝon por ses personoj el duono de kilogramo da muelita viando.”
La anĝelo malrapide ĉirkaŭiris de ĉiuj flankoj la modelon de patrino, rigardante ĝin atenteme, kaj poste li sopirĝemis:
“Ŝi estas tro tenera.”
“Sed malgraŭ tio tiel rezistpova”, diris la Sinjoro Dio.
“Vi tute ne havas imagon, kion scipovos atingi aŭ elteni tiu unu patrino”.
La anĝelo proksimiĝis al la modelo de la patrino kaj tuŝglitis per fingro ĝian vangon.
“Ĉi tie io elfluetas”, li rimarkis.
“Nenio ĉi tie elfluetas”, mallongige intervenis la Sinjoro Dio, “tio estas larmo.”
“Kaj por kio tio servas?”
“Ĝi esprimas ĝojon, malĝojon, elreviĝon, doloron, solecon eĉ fierecon.”
“Vi estas genia!”, ekvokis la anĝelo.
“Vere dirante, ne mi lokigis tien ĉi tiun larmon”, melankolie suspiris Sinjoro Dio.

Erna Bombeck, esperantigis Mgr. Stanisław Śmigielski

al la indekso


 LA HUNDETO MIKUŜ

Vekiĝis tago. La unuaj sunradioj rigardas tra fenestro. Malkuraĝe ili kisas murojn de la ĉambro. Ili tuŝas la vizaĝon de Joĉjo. Li malfermas okulojn. Apud lia lito staras hundo.

- Vekiĝu, parolas ĝiaj brilantaj okuloj.
- Ellitiĝu, ŝajnas diri Mikuŝ kaj metas la piedon sur la liton, lekante samtempe manon de Joĉjo. Ĝi atendas, malpacience rigardas.

Kion fari? Joĉjo malrapide ellitiĝas kaj komencas vesti sin. La hundeto dancas, saltas, deziras helpi. Ĝi ne povas elteni kaj longe atendi, ĝiaj okuloj rigardas.

Joĉjo prenas ŝlosilon kaj kun hundamiko Mikuŝ forlasas hejmon. Estas frua mateno. Sennuba ĉielo. Belega vetero. Bonodoras la siringoj. Kelkaj birdoj sur la tegmento komencas kanti serenadon.

Amikoj direktas sin al la herbejo. Ili trairas stratojn, mallongajn vojojn. La hundeto rapide kuras. Joĉjo malrapide trotas. Baldaŭ ili atingas la celon, la verdan herbejon. Apude fluas rivereto. Estas videbla malgranda arbareto. Mikuŝ haltis. Rigardas. Kio okazas? Jen elsaltas kelkaj leporoj. La hundo rapide komencas kuri. Baldaŭ ĝi malaperas.

Joĉjo staras, atendas, nenion li vidas. Li proksimiĝas al la rivereto. Akvo zumas maltrankvile. Flugas malgrandaj muŝoj. Kliniĝas granda arbo. Sur la floro sidas abelo. Apude estas videbla diverskolora papilio. Suno leviĝas sur la brakoj de la ĉielo kaj ĵetas ĉiam pli fortajn radiojn sur la teron. Sed Mikuŝ ne revenas. Joĉjo maltrankvile atendas. Kiel longe ankoraŭ? Baldaŭ estos tagmezo. Oni devas reveni hejmen. Bedaŭrinde. Li larĝe malfermas la okulojn. Jen videblas iu malgranda punkto. Ĝi proksimiĝas. Malrapide. Videbla jam estas la tuta hundo. Jam ĝi estas. Ĝi iras kaj preskaŭ ploras. Kio okazis? Bedaŭrinde. Ne nur ne sukcesis kapti la leporon, sed io malbona okazis al Mikuŝ, kiu lamas kaj hurletas. Joĉjo kaj Mikuŝ kun malĝojo revenas hejmen. Hejme la hundo multe trinkas akvon kaj poste lekas la piedon. Tiel finiĝis la matena promenado.

Bogusław Sobol

al la indekso


 BLANKA SIRINGO

Kion por mi signifas, jen siringo blanka,
kiu iam kreskadis ĉe mia balkono
kaj maje mian kapon ĝi estis kisanta
per nekutime belaj kaj aromaj floroj ?...

Sublimaj vivoplanoj rev´ ĉieltuŝanta
sur belega florriĉa kaj aroma fono;
kreiĝis poezio, el koro fluanta,
dankodiroj al Dio pro la Gracodonoj...

Dankodiroj pro l´ nuboj kaj pro l´ sunradioj,
pro l´ sukcesa agado, pro l´ larmoj, ridetoj,
pro l´ floroj ĉarmoplenaj, pro l´ ĝojo, inspiroj,
pro l´ ĝojo tre granda kaj pro l´ ĝojoj etaj!...

Amikaj renkontiĝoj ĉe l´ siringo blanka
jen ĝojplenaj kanzonoj sur mia balkono
kaj amikeca rondo vigle diskutanta,
aŭ amuzon aranĝis laŭ multaj proponoj.

Karajn amatajn kantojn, belege sonantajn,
iufoje mi aŭdas en mia imago
kaj mi sentas aromon de l´ flor´ bela blanka
kaj la tutan belecon de l´ feliĉaj tagoj...

Kion por mi signifas siring-floroj blankaj,
kiuj maje aromas en mia loĝejo ?...
La koron kaj rigardon estas karesantaj
pro l´ rememor-trezoro, travivaĵ-juvelo...

Zofia Kamieniecka

al la indekso


 IKUE-ARANĜOJ DE LA JARO 2003 EN ĈEĤIO

 RENKONTO DE LA KATOLIKAJ ESPERANTISTOJ EN KOCLÍŘOV

Al tiuj, kiuj preferas komforte loĝi kun tegmento super la kapo, ni rekomendas partopreni Renkonton de la Katolikaj Esperantistoj, kiu okazos de la 19-a ĝis la 23-a de junio 2003 en bona medio de Ĉeĥamoravia Fatimo en Koclířov (Ĉeĥa Respubliko), kiu situas 5 km orienten de la distrikta urbo Svitavy. La urbo Svitavy estas kompreneble bone atingebla peraŭtomobile aŭ perbuse, sed ankaŭ pertrajne, ĉar ĝin trairas fervojlinio de Brno al Česká Třebová (Praha). Koclířov oni povas facile atingi de stacidomo en Svitavy perbuse, ĉar inter ambaŭ lokoj ekzistas ĉiutage bonaj perbusaj koneksoj. Ni planas travivi tie belegajn, spirite kaj korpe refreŝigajn tagojn, ĉar tiu loko disponigas al ni ĉiujn rimedojn por kontentigi de ni atendatajn imagojn.

La prezoj estas favoraj. Tranokt-kostoj por unu nokto/unu persono estas 125 CZK (ĉeĥaj kronoj) = 4,5 EUR, la tuttagaj manĝoj en restoracio por unu tago/unu persono estas ankaŭ 125 CZK (4,5 EUR). En la konstruaĵ-komplekso de Ĉeĥamoravia Fatimo krom komfortaj loĝeblecoj kaj restoracio ekzistas ankaŭ preleg-salono, video-kafejo, kort-kafejo, vendejo de religiaj libroj kaj objektoj, preĝejo kaj kapelo, parkejo por aŭtomobiloj kaj natura tereno.

La ĉeĥaj katolikaj esperantistoj ne nur korege invitas vin partopreni en tiu ĉi aranĝo, sed deziras, ke ĝi iĝu daŭrigo de ekzisto de belaj renkontiĝoj de la ĉeĥaj kaj la slovakaj katolikaj esperantistoj. Kompreneble eĉ la alilandaj partoprenontoj estas korege bonvenigotaj.

Vian partoprenon bv. anonci al jena adreso: IKUE-Katolika Sekcio de ĈEA, Miloslav Šváček, Tršická 6, CZ-751 27 Penčice, Ĉeĥa Respubliko aŭ retpoŝte: msvacek @iol.cz (pertelefone: +420 581 228 304).

al la indekso


 DENOVE OKAZOS KATOLIKA E-TENDARO

Post unujara paß zo, pro pasintjara okazigo de la 55-a IKUE-Kongreso en Kroměříž kaj postkongresa unusemajna internacia renkonto en Dub super Morava, okazos nunjare denove Katolika (IKUE) E-tendaro en Sebranice apud Litomyšl en eˇ a Respubliko. La tendaro okazos en la tagoj de la 19-a ť is la 26-a de julio 2003. Laß vice temas pri la 12-a tiu tendaro en Sebranice, respektive la 21-a, kalkulante inkluzive de la IKUE-Tendaroj en Herbortice. La nunjara tendaro denove promesas ne nur pliperfektigon de la lingvokono de Esperanto, sed ankaß multajn belegajn travivaĵojn en familio de la katolikaj esperantistoj. La tendaro estas malfermita senescepte de la religia konvinko aß eklezia aparteneco al iuj, kiuj deziras travivi unu semajnon en bela, amikeca harmonio, kaj por kiuj ne estas ť enaj kelkaj specife kristanaj programeroj, kiujn oni libere povas aß ne devas partopreni. La ekipaŻ oj de la tendaro estas iom pli modestaj, sed des pli la restado en la Dia naturo promesas belajn, en iutaga grizo de la vivo ne tiel oftajn, travivaŻ ojn. La prezoj, inkluzivantaj loť adon en dulitaj tendoj, tutsemajnan nutradon (banadon en banbaseno, ktp) kaj perbusan ekskurson estas tre malaltaj: por gejunuloj ť is 24-a jarať o nur 30 EUR, por ceteraj 35 EUR.

Tre kore ni invitas iujn sendepende de la ať o, kiuj povas kaj volas pasigi unu semajnon en frateca medio kaj bela naturo sub la tendoj.

Pluajn informojn volonte disponigos al vi kaj viajn aliĝojn akceptos: IKUE-Katolika Sekcio de ĈEA, Miloslav Šváček, Tršická 6, CZ-751 27 Penčice, Ĉeĥa Respubliko.

al la indekso


 DU RANOJ
Litova popola fabelo

Iam du ranoj decidis migri tra la vasta mondo. Ili deziris ekkoni la vivon de aliaj siaj samgentuloj en fremdaj landoj. Kiel ili decidis, tiel efektivigis - kaj ili formigris. La ranoj estis malsamkarakteraj: unu estis optimisto kaj la alia pesimisto.

Dum ilia migrado multe da diversaĵoj ili renkontis. La vojaĝo kaŭzis tamen por ili ne imageblan kaj ne prisonĝeblan okazaĵon - ili ambaŭ falis en la ujon kun laktkremo.

Ili ambaŭ saltas, saltadas, sed vane - la supro de la ujo estas alta kaj refalinte, ili dronas ĝis la fundo de la ujo. La pesimisto diras:

“Ho ve, karulino, se ni ne savos nin, ni pereos.”

“Ne, kunulo, ni obstinu nur kaj ni sukcesos elsalti. La tuta nia vivo ja estas tia, ke ni nur mem povas fari ĝin bona. Ni do ne devas malesperi, malentuziasmiĝi, ni do obstinu kaj ni savos nin. Obstinu nur, karulo!”

La pesimisto ankoraŭ foje saltis, sed refalis kaj fordronis. Ĝi ne plu jam supreniĝis.

La optimisto daŭre penadis, kvankam ĝi vidis, ke ĝia kunulo jam pereis... Ĝi konstante saltadis, movetadis sur la supraĵo. Sed vane, elsalti el la ujo estis neeble. Dume jen ĝi eksentis ion malmolan sub la piedoj. Kaj ĝi streĉis la tutan sian forton, bone apogis sin kaj elsaltis eksteren. Okazis tiele, ke pro konstanta turnmovo, senĉesa saltetado la laktkremo buteriĝis. La rano - optimisto malĝojanta ekmeditis pri sia kunulo, kiu cedis kaj ne plu obstinis kontraŭ la sorto.

La optimisto savos sin dank´ al sia espereco kaj obstineco.

El litova tradukis J. Petrulis

al la indekso


 NI TRE KORE GRATULAS

La 5-an de septembro 2002 naskiĝis al geedza paro Daria kaj Vlastimil Tolkner filino Elizabeta. Tre kore ni gratulas al ili pro ĉi tiu grava evento kaj deziras al ilia familia triopo multmultajn belegajn ĝojajn momentojn.

al la indekso


 MESCELEBROJ INTENCE DE IKUE EN BRNO (ĈEĤIO) DUM LA JARO 2003

Ankaŭ por nuna jaro frato Jiří Zindulka prizorgis mescelebrojn intence de IKUE ĉiun unuan dimanĉon matene je la 7,30 horo en saleziana preĝejo de la Virgulino Maria la Helpantino en Brno-Žabovřesky, strato Foerstrova n-ro 2. Jen la datoj de la mescelebroj: 5-a de januaro, 2-a de februaro, 2-a de marto, 6-a de aprilo, 4-a de majo, 1-a de junio, 6-a de julio, 3-a de aŭgusto, 7-a de septembro, 5-a de oktobro, 2-a de novembro kaj 7-a de decembro.

al la indekso


 PROGRESAS PREPAROJ DE LA 16-A EKUMENA E-KONGRESO EN RIMINI, ITALIO. ĈU VI JAM ALIGIS VIN?

La kongreso okazos de la 30-a de aŭgusto ĝis la 6-a de septembro en itala ĉemara urbo Rimini. La kongresejo kaj loĝado situas nur kelkajn minutojn de la Adriatika marbordo. Ĝis fino de la pasinta jaro sin aligis jam 131 personoj el 12 landoj. La Ĉeĥa kaj Pola IKUE-Sekcioj organizas busvojaĝojn, por faciligi partoprenon de la kongreso; la perbusaj vojaĝkostoj estas tre pli malaltaj ol la fervojaj vojaĝkostoj kaj senzorge oni atingos la kongreslokon. En la ĉeĥa aŭtobuso, per kiu vojaĝos ĉeĥaj kaj slovakaj kongresontoj, estas ankoraŭ kelkaj lokoj neokupitaj. Por garantii al vi rezervitan lokon en la aŭtobuso, bv. do aligi vin rapide. La aliĝilon kaj la aliĝ-kotizon sendu al: Miloslav Šváček, Tršická ul. 6, 751 27 Penčice, Ĉeĥio. Dum veturo al Italio ni planas viziton de ĉefa aŭstria pilgrimloko Mariazell, situanta en belega loko de Alpo-Montaro. La aŭtobuso ekveturos el Olomouc kaj haltos en Brno.

La aŭtobuso, per kiu vojaĝos poloj (eventuale ankaŭ alilandanoj), ekveturos el Vroclavo. Bv. vin aligi pere de prezidantino de Pola IKUE-Sekcio s-ino Janina Wereszka, ul. Kłodnicka 43/27, 54-217 Wrocław, Pollando.

Por garantii al vi facilan partoprenon de la kongreso, ne prokrastu vian aliĝon!

al la indekso


 NI KONDOLENCAS

Januare neatendite forlasis nin en la aĝo de nur 49 jaroj nia longjara membrino, s-ino Jarmila Wiatrová, filino de nia kara frato, tre oferema kunlaboranto - lingva revizianto de DIO BENU kaj ceteraj presaĵoj, s-ro Miloslav Pastrňák, al kiu ni esprimas sinceran kondolencon kaj perpreĝan subtenon en lia aflikto.

Eternan ripozon donu al ŝi, Sinjoro, ŝi ripozu en paco. Amen.

al la indekso