Dio Benu numero 45-1/2002

al la arkivo de jarkolektoj 1991-2010

 


 ALPAROLO DE LA PREZIDANTO

Karaj gefratoj!

La tagoj de la nova jaro 2002 rapide pasas kaj tio signifas, ke ankaŭ rapide alproksimiĝas grava nunjara evento de la katolika E-movado - la 55-a Kongreso de IKUE, okazonta en urbo Kroměříž en Ĉeĥa Respubliko. Do gravan parton de la nuna jaro ni travivos en signo de tiu esperdona kaj signifoplena evento. Estas certe deziro de ĉiu sincera kaj sindona katolika esperantisto, ke la kongreso estu vere sukcesa, ke ĝi al la katolika E-movado alportu multajn bonajn kaj dolĉajn fruktojn. Jes, tio estas deziro kaj sopiratendata celo de ĝia aranĝanto - la Ĉeĥa IKUE-Sekcio, kiesnome la Organiza Kongresa Komitato tiucele jam ekde kelkaj monatoj laboras. La informo pri okazonta nia 55-a kongreso en Ĉeĥio vekis sufiĉe grandan intereson, pri kio atestas 80 aliĝoj ĝis la fino de la pasinta jaro, malgraŭ tio, ke la legantoj de Espero Katolika ricevis la informojn fine de pasintjara decembro aŭ komence de la nuna jaro. La intereso de la katolikaj esperantistoj pri la kongreso donas esperon por la estonteco, ke verŝajne la stagnantaj IKUE-Sekcioj en kelkaj landoj finfine leviĝos el sia nekontentiga stato kaj aktive eklaboros prospere al la katolika E-movado.

La sukceso de la kongreso ne dependas nur de la Organiza Kongresa Komitato kaj ĝiaj kunlaborantoj, sed de ĉiuj ĝiaj partoprenontoj kaj ankaŭ de tiuj, kiuj nepovante ĝin partopreni persone, partoprenos ĝin spirite kaj subtenos ĝian sukceson per preĝoj. Jes, certe ni konsciiĝas, ke diversloke enmonde ekzistas esperantistoj, kiuj volonte la kongreson partoprenus, sed diversaj gravaj kaŭzoj tion ne permesas al ili, precipe malbona sanstato, vivo en malbonaj socialaj kondiĉoj, vizaj problemoj ktp. Ilian preĝsubtenon ni bezonas kaj certe dum la kongreso ni ilin enpreĝe ankaŭ rememoros. Tre bone ni konsciiĝas, kiel vera estas la proverbo: “Sen Dia beno vana estas homa peno”.

La kongresa temo estas alvoko de Papo Johano Paŭlo la II-a, eldirita dum unuaj momentoj post lia papiĝo: “Malfermu la pordon al Kristo!” Tiuj liaj vortoj ne estu nia devizo nur dum la kongresaj tagoj, sed dum ĉiuj tagoj de nia surtera vivo. Se ni permesos al Kristo trairi la pordon de nia koro, Li ekloĝos en nia animo kaj pere de ni Li sukcesos fari eĉ miraklojn. Li bezonas nin, por realigi sian regnon enmonde. Kie estas Jesuo, tie estas kun Li ankaŭ lia Patrino Maria, kiu sub la Kruco iĝis ankaŭ Patrino nia. Sub ŝian potencan protekton ni rekomendu ne nur la 55-an Kongreson de IKUE kaj ceterajn aranĝojn de la katolikaj esperantistoj, sed ankaŭ niajn vivojn, niajn landojn kaj la tutan mondon. Kun Jesuo kaj Maria, al kiuj nian rigardon senĉese levas nia kara Papo Johano Paŭlo la II-a, ni ne devas timi estontecon, ĉar bono venkos la malbonon.

Tial ni deziru al ĉiuj, al la kongreso kaj ceteraj aranĝoj: Dio benu! Miloslav Šváček

al la indekso
 


 MEDITADO
surbaze de la Evangelio laŭ Sankta Luko
(9,46-48)

Kaj komenciĝis diskutado inter ili pri tio, kiu el ili estos la plej granda. Sed Jesuo, vidinte la diskutadon de iliaj koroj, prenis infanon kaj starigis lin apud si kaj diris al ili: “Kiu akceptos ĉi tiun infanon en mia nomo, tiu min akceptas, kaj kiu min akceptos, tiu akceptas Tiun, kiu min sendis; ĉar kiu estas plej malgranda inter vi ĉiuj, tiu estas granda.”

Ni preĝu al la Sankta Spirito - Spirito de la Graco kaj Vero, por ke liaj gracfontanoj atingu niajn korprofundojn kaj liaj saĝecobriloj lumigu niajn mensojn, por ke ni ĝuste komprenu la Dian Parolon kaj ni volu fervore plenumi la Dian volon. La Plejsankta Virgulino Maria - nia Patrino kaj Reĝino helpu nin iri laŭ la vojo de sia Filo Jesuo.

El la fragmento de la Evangelio laŭ Sankta Luko ni sciiĝas, ke la disĉiploj de Jesuo diskutadis pri tio, kiu el ili estas la plej granda. Jesuo ekkoninte iliajn pensojn kaj dezirojn, prenis la infanon, starigis ĝin apud si kaj diris al ili: “Kiu akceptos ĉi tiun infanon en mia nomo, tiu min akceptas, kaj kiu min akceptos, tiu akceptas Tiun, kiu min sendis, ĉar kiu estas la plej malgranda inter vi ĉiuj, tiu estas granda” (Luk 9,48). Tiamaniere Jesuo instruas nin, ke la vera homgrandeco konsistas el la humila, simpla, modesta sinteno. Tian sintenon prezentas antaŭ ĉio infano, kies koro estas senkulpa, ĉasta, modesta.

“Vere mi diras al vi: Se vi ne turniĝos kaj ne fariĝos kiel infanoj, vi neniel eniros en la regnon de la ĉielo. Kiu do humiligos sin, kiel ĉi tiu infano, tiu estas la plej granda en la regno de la ĉielo. Kaj kiu akceptos unu tian infanon en mia nomo, tiu akceptas min” (Mat 18,3-5). Tiuj klaraj, esprimoplenaj vortoj solvas la problemon de la homgrandeco – montras la unikan vojon al la ĉielo. Ĝi estas infanaj humileco, senkulpeco, modesto. “Se vi ne turniĝos kaj ne fariĝos kiel infanoj, vi neniel eniros en la regnon de la ĉielo” - fortaj vortoj de Jesuo.

Kvankam la disĉiploj admonis tiujn, kiuj venigis al Jesuo siajn infanetojn, Li akceptis ilin kaj brakumis kun amo, dirante: “Lasu la infanojn veni al mi kaj ne malhelpu ilin, ĉar el tiaj estas la regno de Dio” (Luk 18,16).

Jesuo akcentas klare kaj forte la signifon de la infanaj humileco, senkulpeco, modesto, kiujn oni devas prizorgi senĉese kun amo. “Pli bone estus por tiu, se muelŝtono estus pendigita ĉirkaŭ lia kolo, kaj se li estus ĵetita en la maron, ol se li metus falilon por unu el ĉi tiuj malgranduloj” (Luk 17,2). Per tiuj klaraj kaj fortaj vortoj Jesuo admonas nin ĉiujn, ke nia konduto estu ĉiam ĝusta, inda de Diinfaneco, por ke ĝi servu kiel modelo por la aliaj, precipe por infanoj kaj gejunuloj.

Ĉi-momente kreiĝas la problemo pri edukado, kiu antaŭ ĉio apartenas al gepatroj kaj instruistoj. Homo bone edukita laŭ la kristanaj valoroj, en latina kulturo, povas esti vere saĝa, konservante la infanajn ecojn de simpleco, humileco, modesto, senkulpeco.

Ni preĝu al la Plejsankta Virgulino Maria, ke Ŝi helpu nin fariĝi korĉastaj, simplaj, humilaj, modestaj, kiel veraj Diinfanoj, kiuj estas indaj je la amo de Kristo, je Lia ama invito al la Eŭkaristia Festeno.

Prilaboris Zofia Kamieniecka, Pollando

(La medito prezentita dum la Renkontiĝo de Gdanska Esperantista Liturgia Grupo, okazinta la 1-an de oktobro 2001.)

al la indekso
 


 ĈU ŜTONO ANSTATAŬ PANO?
Zofia Kamieniecka

Ricevas ĉiu petanto,
al la frapant´ estos malfermite,
trovas ĉiu serĉanto -
de Kristo estis dirite.

Ni frapas, ni frapegas
al Dia Mizerikordo -
kial ni ne vidas
malfermitajn pordojn?

Ni serĉas, longe serĉas
la vojon al Vero -
kial ni ne scias
pri l´ trovita celo?

Ni petas, obstine petas
pri multaj bezonoj -
kial ni ne vidas
ricevitajn donojn?

Ĉu anstataŭ la panon
ni ricevu ŝtonon
de l´ Patr´ - Supera Amo,
nia Di´ Sinjoro?

La pensoj, vojoj Diaj,
la juĝoj de l´ Sinjoro
ne estas pensado nia,
ne estas homaj vojoj.

Supera Am´ de Dio,
por la pekema homo,
kaŭzis suferon de l´ Filo -
gvidis al Pasiono.

Senĉese daŭras Mistero,
la Mister´ de l´ Pasiono -
en la Sensanga Ofero,
por savi ĉiun homon.

Jesuo nin invitas
al Eŭkaristia Tablo -
por la animojn fortigi
per siaj Korp´ kaj Sango.

Jen nin invitas Kristo
al la Pan´ Viva ĉieleliranta.
Li - kiel Bona Paŝtisto
nin satigas por la vivo konstanta.

al la indekso
 


 ĈE VI MI STARAS

(Stojím před Tebou) Tradukis Sac. Jan Filip

 

  1. Ĉe Vi, mi staras ĉe Vi, / ho mia Di´ Sinjor´. / Ene, parolas ene / am´ via al la kor´. / [:Vere, mi vidas vere, / pek´ estas nokto, mort´.:]
     

  2. Dio, plej bona Dio, / ve, mi forlasis Vin. / Ho ve, perfidis, ho ve, / mi Vin pro halucin´. / [:Patro, kompatu, Patro, / en pekpardono min!:]
     

  3. Lumon, mi perdis lumon / de via  sankta grac´, / al Vi, redonas al Vi mi vivon por kurac´. / [:Venu, Sinjoro, venu, / Vi fort´ en mia lac´.:]
     

  4. Pro mi, Vi sangas pro mi, / Sinjor´ dum ĉiu tag´. / Koron, Vi vokas koron, / ke ĉesu malbonag´. / [:Pro mi, Vi sangas pro mi, / Sinjor´, dum ĉiu tag´.:]
     

  5. Bela, por mi tre bela / de Vi kreita mond´. / Kanti, mi volas kanti / Vin, de l´ pardono font´. / [:Bona, ho kiel bona / por mi kun Vi renkont´.:]
     

  6. Kruco, pro mi la kruco, / Jesu´, mortigis Vin. / Ami, Vin ĉiam ami mi volas kun obstin´. / [:Ĉiam, ho restu ĉiam / Gast´ mia en anim´.:]

al la indekso
 


 NIN INSPIRU FERVORECO DE NIAJ ANTAŬULOJ

Foliumante en diversaj historiaj materialoj de la Katolika Esperanto-Movado, ni, nuntempuloj povas nur envii agemon kaj fervorecon de niaj antaŭuloj. Malgraŭ tio, ke la Unua kaj la Dua Mondmilitoj en la dudeka jarcento en Eŭropo kaŭzis tre sangantan vundon ĝenerale al la tuta E-movado, tamen en la fervoreco kaj agemo de niaj antaŭuloj ni povas vidi modelon kaj inspiron por niaj nuntempaj aktivadoj. Ni povas nur bedaŭri, ke la rilato de la homoj al noblaj ideoj de esperantismo nuntempe ege malfortiĝis. Krom eksteraj potencaj negativaj influoj, ankaŭ ni, la esperantistoj kulpas, ĉar en niaj koroj jam ne brulas tiel arda flamo por tiuj idealoj, kiel ĉe niaj antaŭuloj. Ni iomete memorigu al ni tiujn “pli favorajn tempojn” de nia Katolika E-Movado.

Nunjare okazos julie en Ĉeĥa Respubliko la 55-a Kongreso de IKUE. En nia lando do jam la kvara. Unuan fojon en la historio de IKUE okazis en nia lando la 14-a Kongreso de IKUE en la jaro 1929 en Prago, en la jaro de Milenio de Sankta Venceslao. Certe memorinda kongreso! La duan fojon okazis la 18-a Kongreso de IKUE en Brno en la jaro 1936, ankaŭ tre sukcesa; kaj fine en la jaro 1995 okazis la 48-a Kongreso de IKUE en Olomouc, kiu ankaŭ enskribiĝis en historion de IKUE kiel kongreso grava kaj signifoplena. Kompreneble, multaj el la ĝis nun okazintaj 53 kongresoj de IKUE en 17 landoj estis por la Katolika E-Movado gravaj kaj signifoplenaj.

Antaŭ mi kuŝas propramane skribita letero de la unua episkopo - esperantisto en la mondo Mons. D-ro Antonio Eltschkner, helpepiskopo de Prago, kiun li adresis al partoprenantoj de la 27-a IKUE-Kongreso, okazinta en la jaro 1958 en Vieno, kiun tiam ne povis partopreni ĉeĥaj IKUE-anoj. Liaj vortoj estas ege aktualaj ankaŭ nuntempe.

Karaj Kongresanoj,

korpe forestante, sed spirite ĉeestante, mi tutkore salutas ĉiujn partoprenantojn de nia dudeksepa internacia kongreso, precipe tiujn, kiuj eble partoprenis antaŭ dudeknaŭ jaroj nian dekkvaran en Praha. Vi kunvenas en grava tempo, dum popoloj en la tuta mondo sopiras pacon. Bedaŭrinde samtempe fulmotondras kvazaŭ antaŭ tempesto. Milito minacas. Kion faru ni, katolikaj esperantistoj? Tion, al kio nin instigas Dia Savinto. Li en sia surmonda prediko proklamas feliĉaj ne nur pacamajn, sed pacigantajn homojn, nome tiujn, kiuj pacon igas aŭ faras, por la paco laboras. “Feliĉaj estas la pacigantoj, ĉar filoj de Dio ili estos nomataj.” Kun tiuj ĉi vortoj li anoncis al ni direkton kaj instrukcion, kiel ni devas agi. Paco estas gravega afero de nia konscienco. Necesas, ke ĉiuj tuj unuiĝu por komuna porpaca laboro, antaŭ ol estos malfrue. Neniu kompreneble havas tiel vastajn rilatojn, kiel esperantistoj. Pro tio ni kuraĝe batalu kontraŭ ekflamo de nova mondmilito kaj preĝu. Tiucele Lia Papa Moŝto Pio la Dekdua ĵur-petas en sia kristnaska mesaĝo ĉiujn karajn gefilojn labori por paco laŭ Sanktega Koro de nia Savinto kun ĉiuj honeste pensantaj homoj, kiuj eĉ ne troviĝantaj inter niaj vicoj, tamen konsentas en la sama idealo.

Mi ĝojas, ke vi aliĝas al nobla sento de nia sankta Patro, vikario de Jesuo Kristo, kaj deziras al via kongresa agado plenan sukceson. Nia devizo estu: “Per Esperanto por mondpaco!”

Dio benu vian apostolan laboron kaj Senmakula Dipatrino, Reĝino de la Paco, ŝirmu vin, viajn familiojn kaj landojn.

+ D-ro Antonio Eltschkner, helpepiskopo de Prago, 29.VII.1958

Oni povus publikigi pluajn dokumentojn pri multaj aktivaj ekleziuloj dum ekzisto de Katolika E-Movado, en diversaj landoj, kiuj ne nur bone regis la lingvon, sed tre fervore engaĝiĝis en la movado. Unu el ili estas Sac. Wigbertus Van Zon el Nederlando, kiu ne povante persone partopreni la 18-an Kongreson de IKUE, oka zintan en la jaro 1936 en Brno, li sendis al la kongresanoj jenan mesaĝon.

Karaj legantoj, per aktiva partopreno en la Katolika E-Movado, ni komune fervore plu portu torĉon de nia movado antaŭen, por ke ni ne devu honti, memorante pri multaj fervoraj pioniroj ne nur de esperantistaj idealoj, sed ankaŭ de la idealoj de la katolikaj esperantistoj.

Tial jen, nia devizo kaj celo:
EK JULIE AL LA 55-A KONGRESO DE IKUE 2002 EN KROMĚŘÍŽ, ĈEĤIO!

al la indekso
 


 SANKTA VIRGULINO MARIA - POTENCA HELPANTINO

Sankta Patrino, Virgulino Maria, al Vi mi rapidas kaj petas la helpon. La malpiaj paganoj pelas siajn sovaĝigitajn trupojn kontraŭ tuta kristanismo, kontraŭ eklezio sankta, kontraŭ tuta eŭropa homaro. Kiuj aliaj povus nin ŝirmi, kiuj aliaj povus nin fortigi, kiuj aliaj povus ilin venki ol Vi, la Virgulino Venka?

Kiu tiel preĝas antaŭ la bildo de gracoplena Virgulino Maria en la preĝejo de la patroj karmelitanoj en Krakovo? Ĉu iu maljuna almozpetulino aŭ malriĉa vidvino el malgranda dometo el la urba periferio? Ĉiuj estas kortuŝitaj, ĉiuj rigardas la firman vizaĝon de brava armea estro, kies armilaro briletas en la koloraj radioj de la suno, penetrantaj tra la mozaikaj vitraloj de la preĝeja alta fenestro. En la plena beleco ĉi tie genuas Johano Sobieski, la pola reĝo (1624-1696).

Li restas sendifekta en sia reĝa majesto, sed lia interno estas plena de humileco. Ĉe Dipatrino li akiras ĉiun sian spiritecon, forton kaj memfidon. Li konsciiĝas, ke neniu sperta militisto kapablas diveni, kiel finiĝos la nova batalo. Sed tiukaze la reĝo Johano estas konvinkita, ke li estas preta por superhoma batalo.

Profunden en Eŭropon penetris la konfesantoj de islamo sur iliaj malgrandaj, sed tre rapidaj ĉevaloj. Ĉiuflanke flirtis turkaj “bunĉukoj”1. Nura nomo de ĉi tiu nacio vekis teruron ne nur sole ĉe la infanoj, gevidvoj kaj gejunuloj, sed ankaŭ ĉe militistoj, ĉar ili estis konsciaj pri la nerezisteblo kontraŭ ili.

La batalo ĉe Vieno estos decidiga, ĉu la turka antaŭenmarŝo estos haltigita aŭ ilia militamaso disvastiĝos en la tutan kulturan Eŭropon kaj forrabos en ĝi ĉion.

Ĉi tiuj sciigoj svarmis en la kapo de pia reĝo kaj okupis pensojn de polaj kavaliroj, kiuj kuraĝis kun sia reĝo sentime marŝi al Vieno. La saman intencon tenis en la brusto la militservistaro de unuopaj kavaliroj. Neniu hontis preĝpeti la helpon ĉe Virgulino Maria. Ĉiu serioze rigardis la danĝeron. Ili ankoraŭ ne sciis, ke la zorgo de la reĝo Johano estis pligrandigita pere de unu kavaliro flustrinta al la reĝo, ke du kurieroj lin atendas ĉe pordo de la preĝejo. La reĝo komisiis ĉi tiun kavaliron transpreni la mesaĝon kaj transdoni ĝin al la reĝo post la Sankta Meso.

Eksonis la sonorilo de la mesknabo. La Sankta Meso, celebrata de patro karmelitano, antaŭeniĝis al Sankta Komunio. La reĝo leviĝis por akcepti la Korpon de Kristo. El neĝblanka mano de la sacerdoto li akceptis Jesuon Kriston en la Sankta Hostio. Elinterne de la koro sentis la reĝo firman konvinkon pri la Dia helpo, ĉar en la tuta mondo ne ekzistas pli bona helpo. Li sentis kvazaŭ Jesuo Kristo, eterna nia Savanto, ripetus la vortojn diritajn de sur la kruco: “Johano, jen via patrino. Estu certa, ke la tuta Eŭropo estas sub la ŝirma mantelo de la Patrino de la Konstanta Helpo.”

Post fino de la Sankta Meso la militistoj eliris el la preĝejo. En la freŝa matena aero flirtis antikvaj kavaliraj standardoj, tintsonis kirasoj, glavoj kaj ŝildoj kun ĉefaj polaj blazonoj.

Al la reĝo estis transdonita depeŝo de reĝo Leopoldo: Reĝo, venu rapide, savu Vienon, savu kristanan Eŭropon! La reĝo traleginte la depeŝon, transdonis ĝin al kavalirestro. Poste li sursaltis la ĉevalon kun la vortoj: Helpu Dio, helpu Maria!

La reĝo Johano alkondukis al Vieno tridek mil batalantojn, kiujn plinombrigis du mil hejmaj defendantoj. La malamika armeo de fama militestro Kara Mustafa nombris tricent mil batalantojn - konfesantojn de Alaho, kiuj rabadis, bruligadis kaj postlasis diversloke nuran dezerton. Ili alproksimiĝis al Vieno kiel fulmotondraj, nigraj nuboj, postlasinte preskaŭ ĉie fumon, cindron, la plorantajn kaj agoniantajn kristanojn. Apenaŭ iu supozis venkon de la kristana militistaro, kies nombro estis nur dekona kaj malpli facile movebla ol la malamika militistaro.

La alveno de la pola armeo rekuraĝigis la hejman armeon, sed ne malaperis zorgoj pri la defendo de Vieno.

La varmego de la someraj monatoj malfortigis la defendantojn. La preparoj en la turkaj tendaroj atestis, ke Kara Mustafa preparas la ĉefan atakon. El alia flanko la riĉa rikolto permesis amasigi multe da sekalgreno en Vienon. El turka flanko la sanga rikolto minacis falĉi la homajn vivojn. La kruelaj islamanoj proponis anstataŭ sakoj da sekalo, doni al vienanoj gustumi, kiel gustas batoj per kurbigitaj sabroj.

Alproksimiĝis la festo de la Naskiĝo de Virgulino Maria. Multaj militistoj timis, ĉu la pola armeo alvenos ĝustatempe. Kiom da preĝoj estis senditaj al la ĉiela Patrino, tion sciis nur anĝeloj, kiuj laŭ Apokalipso kolektis la preĝojn kiel bonodorantan fumon de la incenso kaj prezentis ilin ĉe la trono de la Plejsankta Triunuo.

La glora festo de la sankta Maria alportis al ĉiuj plibonigon de la stato per ĝoja anonco: La armeo de Johano Sobieski estas jam ĉi tie. La anonco rapide disvastiĝis de koro al la koro, en kiuj ege kreskis la espero pri la savo. La homoj ploris ĝojante, la kredantoj plenigis la preĝejojn. La kristanaj defendantoj de Vieno ankoraŭ ne venkis, sed ĉiu jam firme kredis, ke la Potenca Virgulino venkos, ŝi certe elaŭdos la multmilajn preĝojn.

La pola reĝo Johano Sobieski estas viro de la energia decido. Li kunvokis rapidan militan konsilion kun hejmaj militestroj kaj jam post tri tagoj ekis potencan ofensivon. La estro de turkaj militistaroj Kara Mustafa planis okazigi grandajn ceremoniojn kaj longajn preparojn. Li eble intencis transgrupigi siajn militamasojn kaj tial li interkonsiliĝis kun siaj armeaj estroj. Per la neatendita atako la fiera, memfidema Kara Mustafa estis konsternita. Lia armeego estis konfuzita. “Savu vin, kiu havas eblecon!” Per la rapidaj ĉevaloj grupo post grupo de islamaj militistoj en grandega ĥaoso malaperis el vidatingo de la venkaj kristanaj militistoj.

Estis do evidente, ke la Virgulino Maria elpetis la gravan venkon de la kristanaj militistoj, kiuj ŝin insiste petis atingi la gloran savon de Vieno kaj de la kristana Eŭropo. La ĉefa ŝia honoranto, la reĝo Johano Sobieski, revenis kun pola armeo al Pollando ege honorita. Lia unua vojo direktiĝis al preĝejo de la patroj karmelitanoj en Krakovo, por kanti la gloran “Te Deum Laudamus - Ni Laŭdas Vin, Dio”, ĉar Li en sia mizerikordo kaj amo elaŭdis la preĝojn de la Venka Virgulino, la eterne honorata nia Patrino.

1 bun uk - stango kun evala vosto kiel insigno de armea turka potenco.

Sac. Ferdinand Hrušat, Brno 2001

al la indekso
 


 JOZEFO, LA ĈARPENTISTO

László Balássy (El hungara tradukis J. Hamwai)

Mi ne devenas de la granduloj, mi ne apartenas al la pastra ordeno, mi ne estas farizeo kaj mi estas nek skribscienculo nek sadukeo.
Oni konas min tiel: Li estas Jozefo, la ĉarpentisto, laboristo, al kies tablo neniam sidiĝis riĉuloj.
Mi neniam estas gasto ĉe riĉaj festenoj, mi ne pelas rangon kaj famon: mi estas Jozefo, via frato.
Dio faras la miraklon; la afero de ĺ´ homo estas kredi. Jen, la Virgulino koncipis kaj naskis filon kaj la nomo de la filo estas: “Dio estas kun ni”.
Mi vidis la miraklon kaj mi kredis.
Paŝtistoj ekiris de la stepoj en la nokto de Betlehemo, dum la anĝelapero, sekretplena nokto, por adori unu suĉinfanon kamelpaŝaj karavanoj venis el la dezertmalproksimo sur la vojo lumigita de pasanta - brila stelo, karavanoj de saĝuloj venis de la sunleviĝo, kaj la oron-incenson-mirhon-havaj saĝuloj surgenuen ĵetiĝis antaŭ infaneto.
Mi vidis la miraklon kaj vivis la miraklon: en la Portiko de la sonĝoj trifoje alparolis min la anĝelo, - kaj la Sinjoro elsavis la Infanon, Li elsavis Lin el la manoj de Herodo per mi, kiam la domojn kovris la lun-arĝenta-vuala okulkovrilo, kaj la frumateno sango-ruĝkolore aperis super Betlehemo ...
Mi fariĝis la gardisto de nia Sinjoro, kaj Li elektis min je gardisto de sia dompopolo.
Mi estis povra inter la malriĉuloj kaj estis sensignifa inter la malgranduloj, kaj mi restis tia, por ke Li kresku.
Mi estas Jozefo, la ĉarpentisto, laboristo, kiu taglonge rabotas kaj skulptas, kaj tiel travivas siajn tagojn. Mi venis el Nazareta domo kaj prezentas al vi ilojn de mia laboro.

al la indekso
 


 ECCE HOMO

Simeon M. Simeonov, Sofio, Bulgario

Dum mia juna aĝo
naiva kaj sen saĝo,
mi ofte revis vidi la majestan Dion!
Sed poste, mi komprenis mian iluzion:
ne povas la okuloj tiel sendifekte
rigardi la ĉielan brilan sunon rekte.
Mi tiam strebis senti Lin en mia koro
kaj kontempladis Lin en lia granda gloro
en l´ Universo kaj en ĉiu lia faro -
en sennombra kaj mirinda kreitaro;
en ĉio sur la Ter´ mi vidis la Kreanton
kaj aŭdis de la mondo eternan kanton.

Kaj venis tag´ subite -
impetis mi spirite
atingi de la superhomo la nivelon,
laŭ mia propra voj´ eniri la ĉielon.
Sed ĉiam blankis for la Himalaj´ fiera
kaj ofte haltis mi en stato senespera
laŭ mia monta vojo, kruta kaj malglata,
kun koro de hezitoj longaj turmentata.
En la animo regis nur mallum´ terura,
ne povis mi plu iri al ĉiel´ lazura,
ne povis iri sola al firmamento,
ĉar antaŭ abismoj kaptis min timsento.


Kaj mi, pro malespero,
revenis al la Tero -
al mia homa vivo, plena de eraroj.
Kaj iun tagon, kiam pasis jaroj,
mi vidis homon kun animo purigita:
en la rigard´ radiis penso inspirita
de Dia graco kaj revelacio;
kaj tiam mi per la intuicio
komprenis klare: nur spirito virga, ĉasta,
atingas la ĉielon laŭ la voj´ malvasta,
gvidata de l´ Savanto al la Patra Domo,
laŭ tiu Voj´ unika - “Ecce Homo!”

al la indekso
 


 DUM MI GENUAS PLI PROKSIMA

Dum mi genuas pli proksima
al sanktaj vundoj de kruc´ Via,
en solec-nokto - plenmallume,
jen Via Amo min brakumas...

Dum mi suferas, tim-tuŝita,
Vi donas la manon vunditan -
Dum ĉe la kruc´ mi kapon metas,
ĉio en mi estu kvieta.

Mi memoru pri Kalvario,
via dolora agonio.
Dum mi suferas, tim-tuŝita,
pri la Pasion´ mi meditu!

Leszek Łęgowski, marto 1994. Tradukis Zofia Kamieniecka.

al la indekso
 


 KANNITVERSTAN

Mallongan rakonton de Peter Hebel el la germana tradukis Hugo Westhoff

Se oni volas, do ĉiutage certe ekzistas okazo en Emmendingen kaj Gundelfingen, aŭ en Amsterdamo, por meditado pri la pasemo de ĉiuj mondaj aĵoj kaj por fariĝi kontenta pri sia sorto, kvankam ne multe da rostitaj kolomboj ĉirkaŭflugas por la homo en la aero.

Dum la plej kurioza ĉirkaŭvojaĝo, vaganta metiisto estis alveninta Amsterdamon, kie li per eraro trovis veron kaj ĝin ekkonis.

Tuj, kiam li venis en tiun grandan, riĉan, komercan urbon, plenan de belegaj domoj, ondantaj ŝipoj kaj viglaj homoj, tuj lian rigardon ekokupis okulfrapa, bela domo, kiun li dum sia tuta migrado de Duttlingen ĝis Amsterdamo neniam estis vidinta. Longe li rigardis kun miro tiun altvaloran konstruaĵon kun ses kamentuboj kaj altaj fenestroj, pli grandaj ol la pordo de la patra domo hejme.

Fine li decidiĝis alparoli la preterpasanton: “Bona amiko”, li diris al li, “ĉu vi bonvolus sciigi al mi la nomon de la sinjoro, al kiu apartenas ĉi tiu mirege bela domo kun la fenestroj, plenaj de tulipoj, stelfloroj kaj levkojoj?”

Sed la viro, kiu supozeble gravajn aferojn havis por fari, malfeliĉe komprenis nur tiel multe la germanan, kiel la demandanto la nederlandan: tio estas absolute nenion.

Sed la viro, supozeble havante gravajn aferojn por fari, do mallonge kaj malĝentile respondis: “Kannitverstan”, kaj plu antaŭen rapidegis. La respondo estis nederlanda esprimo signifanta “Mi ne komprenas vin”. Sed la fremdulo opiniis, ke tiu vorto estas la nomo de la viro, pri kiu li demandis.

Li devas esti enorme riĉa homo, tiu sinjoro Kannitverstan, li pensis kaj pluiris. Tramigrinte multe da stratoj kaj stratetoj li fine venis al la marbordo, al loko nederlandlingve nomata “Het Ey”. Tie staris ĉe ankrejo multe da ŝipoj, unu apud la alia kaj mastoj apud mastoj. Komence li ne kapablis sufiĉe bone rigardi per siaj nur du okuloj ĉiujn tiujn vidindajn aĵojn, sed fine lian atenton kaptis granda ŝipo, kiu antaŭ nelonge estis alveninta el Orienta Hindio, kiu ĵus nun estis malŝarĝata. Jam amasoj da kestoj kaj pakaĵoj staris unu sur la alia en la vicoj ĉe la marbordo. Kaj plu estis elrulataj ĉiam aliaj, inter ili bareloj plenaj da sukero kaj kafo, rizo, pipro kaj musfekaĵoj.

Longe rigardinte, fine li demandis iun, kiu elportis keston sur la ŝultro, kiu estas la nomo de tiu feliĉa homo, al kiu la maro albordigas ĉiujn tiujn varojn.

“Kannitverstan”, estis la respondo.

Tuj li pensis: Ha, ha! Jen el tio rezultas lia profito! Ne estas do mirige, ke tiu homo, al kiu la maro alportas tiajn riĉaĵojn, povas do facile konstrui tiajn domojn kaj per orumitaj florujoj kun tulipoj ornami la fenestrojn. Li do ekiris pensante, kiel malriĉa homo li do estas inter tiel multaj riĉaj homoj en la mondo.

Sed ĵus, kiam li estis pensanta, ke se li do iam fariĝos ankaŭ tiel bonstata, kiel tiu sinjoro “Kannitverstan”, alveninte al la stratangulo, li ekvidis longan funebran procesion. Kvar ĉevaloj, tegitaj per nigraj kovraĵoj, malrapide kaj triste tiris la funebran ĉaron, same nigre kovritan, kvazaŭ ili scius, ke ili veturigas mortinton al la tombejo. Multe da amikoj kaj konatoj postsekvis ĝin en longa procesio, paro post paro, silente, kun funebraj mienoj kaj vestitaj en nigraj manteloj. De malproksime solece sonoris la sonorileto. Tristeca melankolio, kiu trafas koron de bona homo, vidanta mortinton, tuj kortuŝis nian fremdlandanon. Li restis staranta kun la ĉapelo en la manoj, ĝis ĉio preterpasis. Sed proksimiĝinte al la lasta el la procesio, kiu enmense estis kalkulinta, kian profiton li akiros per la vendo de la kotona ŝtofo, se la prezo de dek guldenoj por funtocento plialtiĝos, li ektuŝis softe lian mantelon kaj samtempe simplaanime petis la pardonon: “Ĉi tiu, al kiu la sonorileto sonoras, certe do estis via bona amiko, ke vi tiel triste kaj mediteme akompanas lin.”

“Kannitverstan”, estis la respondo.

Tuj el la okuloj de nia kara sinjoro el Duttlingen falis malsupren kelkaj grandaj larmoj, kaj li sentis sin subite ĉe la koro malŝarĝite kaj ree ŝarĝite.

“Ho, povra Kannitverstan”, li elkriis, “kion vi nun havas de ĉiuj viaj riĉajoj? Tion, kion ankaŭ mi iam ricevos de mia malriĉeco: ĉemizon de mortinto kaj tolan tukon kaj el ĉiuj viaj floroj eble nur rosmarenon aŭ ruton sur mian malvarman bruston.”

Kun tiaj pensoj li akompanis la mortinton ĝis la tombo, kvazaŭ apartenante al la funebrantoj, kaj li vidis la enterigon de la supozita sinjoro “Kannitverstan”. La funebra parolado, kvankam li komprenis neniun vorton, lin pli multe kortuŝis, ol kelkfoje la germanlingva, kiun li malatentis.

Finfine li foriris kun la aliaj. En gastejo, kie oni komprenis la germanan, li manĝis kun bona apetito porcion da Limburga fromaĝo. Sed se la pensoj refoje volis malĝojigi lin, ke tiom multe da homoj en la mondo estas tiel riĉaj kaj li estas tiel malriĉa, tiam li tuj ekpensis pri la sinjoro “Kannitverstan” el Amsterdamo, pri lia granda domo, pri lia multvalora ŝipo kaj pri lia malvasta tombo.

al la indekso
 


 KIAL NE KANTI
Sac. Cyril Šíma

  1. Kial ne kanti per gaja voĉ´, / dum junaj estas ni. / Se estos nia viv´ sen riproĉ´, / atendos nin premi´.

  2. Kial ne kanti en ama driv´, / ĉar Dio portas nin. / Donas Li ĉion al ni dum viv´, / ĉielon en la fin´.

  3. Kantu ni kune en ĝoja ĥor´, / eĉ kanta estu preĝ´! / Degelas baroj per gaja kor´, / per suno kiel neĝ´.

al la indekso
 


 PATRO JOSEF ŠTEMBERKA EL LIDICE

D-ro Václav Bartůněk

Nunjare okazos malĝoja 60-jara datreveno de granda tragedio - ekstermo de vilaĝo Lidice. Ni rememoru ĝin al ni per tiu ĉi mallonga biografio de tiea paroĥestro Josef Štemberka.

En paroĥejo de Kladno (Ĉeĥio) kunvenadis en vikariaj konsultoj sacerdotoj de regiono Kladno. Inter ili neniam mankis paroĥestro de Lidice P. Josef Štemberka. Lia rigardo ĉiam koncentrige serioza, vizaĝo kun akraj trajtoj kaj kapo kun grizaj haroj igis lin unuavide okulfrapa.

Patro Štemberka emis malmulte paroli - parolinte, do nur logike. Oni juĝis lin esti bona juristo. Malgraŭ sia alta aĝo - li naskiĝis en la jaro 1869 - li, kiel unua sacerdoto de sia distrikto uzadis kaj mem ŝoforis aŭtomobilon.

Oni ŝatis Patron Štemberka ĝuste pro lia malparolemo kaj modesteco. Lia kvieteco venadis de la interna koncentriĝo kaj elradiadis de la personeco de Patro Štemberka. Tiu ĉi egalanimeco donis elkreski al tiom granda spirita forto, kiu sin manifestis en plej kriza momento de lia vivo. Kiam en kelkaj spacoj de bienulo Horák estis koncentrigitaj liaj paroĥanoj, li propravole venis por ilin subteni en horo de ekzekuto.

Kvazaŭ antaŭsignon de estonta tragedio travivis Lidice dum la Sepjara Milito. Tiam soldatoj de Germana-Franca armeo invadis vilaĝon la 23-an de novembro 1741.

Delikata kaj kvieta P. Štemberka akceptis min, sian konatulon en la jaro 1934. Adiaŭante tiun ĉi aĝan sacerdoton mi ne povis supozi, ke post 8 jaroj li kun siaj viraj paroĥanoj estos mortigita fare de furiozanta Gestapo (la 10-an de junio 1942).

Pro la graco de Dio estis donita al la ĉeĥa nacio modela sacerdoto, fidela kaj kuraĝa servanto de Dio kaj popolo!

Lia spirita forto kaj braveco memorigas al ni la unuajn kristanajn martirojn. Ni ĉiam tenu en nia memoro Patron Štemberka.

al la indekso
 


 VI ESTAS

Vi estas en ĉiu estaĵo.
Vi estas en ĉiu kreitaĵo.

En ĝoj´ de infano Vi estas.
En Vino kaj Pano Vi restas.

Vi kantas en ondoj de l´ maro.
Instigas min por bonfaro.

Rideto de l´ floro sur kampo.
Por tero Vi estas la Lampo.

La Lumo de l´ bela aŭroro
kaj Himno kantanta de l´ koro.

Vi estas la Suno kaj Luno,
en vintro kaj ora aŭtuno.

Al mondo Vi bele parolas,
sed homoj aŭskulti ne volas.

Bogusław Sobol

al la indekso
 


 MORTIGIS JESUETON

Sac. Jan Filip

Ĉu vi ne konas Tomĉjon Černý? Li estas tiu altstatura knabo kun malhelaj buklaj haroj, kiu ĉiutage vizitadas preĝejon de la Virgulino Maria la Venka en urboparto Malgranda Urbo en Prago. Tomĉjo dumvoje al la lernejo neniam forgesas almenaŭ por momento haltiĝi ĉe Graca Jesu-Infano de Prago. Jesueto ĉiam ekridas je li kaj per la etaj fingretoj lin benas.

Ĵus estas la sepa kaj tridek kaj la nigrohara knabo kun paleta vizaĝo, kiel tio estas ĉe grandurbaj infanoj, genuas antaŭ la altaro de graca Praga Jesueto. Li estas Tomĉjo Černý. Fikse li rigardas al Dia Infano kaj mallaŭte diras al li:
- Jesueto, hieraŭ ni ricevis leteron de avino el Květinov. Ŝi skribas al mia panjo, ke ŝi min sendu por ferii ĉe ŝi en kamparo. Tiun ideon certe vi inspiris al ŝi. Kiel vi estas bona. Pro tio mi vin amas. Sed jam mi devas iri. Hodiaŭ mi iome malfruiĝis. La panjo sendis min al malsana maljunulo. Li loĝas en la plej supra ĉambreto de la domo, en kiu ni loĝas, kaj neniu zorgas pri li, nur nia panjo. Ŝi sendis al li tason da kafo kaj pantranĉaĵon. Kiam mi diris, ke mi forveturos ferii ĉe la avino, la maljunulo malĝojiĝis kaj mi lin devis iome konsoli. Mi petas vin, Jesueto, konsolu mem vi ankaŭ lin, vi ja tion pli bone kapablas fari ol mi. Denove mi ĉi tien venos, Jesueto.

La tria klaso de baza lernejo en interno de Prago havas lecionon de religio.
- Karaj knaboj, alparolas ilin reverinda sinjoro, baldaŭ jam estos ferioj. Vi estos liberigitaj de la lernejo, liberigitaj de la lernado kaj de la ĉirkaŭaĵo. Sed vi ne estos liberigitaj de la preĝo, de la sankta meso, de la obeemo, de la dekalogo. Somere estas belege en la naturo, sed estas tie ankaŭ venenaj vipuroj. Ankoraŭ pli malbona ol vipuro estas por la animo peko. Kiu faras ordinarajn pekojn, tiu ĵetas ŝtonojn je Sinjoro Jesuo kaj en la animo estas tio simila, kvazaŭ la naŭzaj vermoj svarmus en la floro. Sed kiu malrespektas la Dian leĝon en grava afero, tiu mortige pekas kaj tio estas simila, kvazaŭ li denove krucumus Sinjoron Jesuon. Ĉu vi scias, pri kio strebis Herodo?

Arbaro da brakoj elkreskis en la klaso.
- Mi petas, la reĝo Herodo volis mortigi Jesueton.
- Jes, knaboj. Herodo volis mortigi mem la Filon de Dio. Paŝtistoj estis feliĉaj, kiam ili povis vidi Jesueton, sur la manojn lin preni. La Virgulino Maria tion permesis al ili – sed Herodo volis Jesueton mortigi. Kaj ankaŭ hodiaŭ estas tiel malbonaj homoj. Pli volonte ili volas simili al kruela Herodo, ol esti bonaj paŝtistoj.
- Reverinda sinjoro, reverinda sinjoro, svingas sin en la aero longa malgrasa brako en eluzita maniko.
- Kion vi volas al ni diri, Tomĉjo?
- Reverinda sinjoro, dum la milito estis mortigitaj ankaŭ malgrandaj infanoj. Ĉu tiuj, kiuj ilin mortigadis, similis al Herodo?
- Jes, vi pravas, Tomĉjo. Certe vi volus mortigi neniun. Kaj tamen multaj mortigas Sinjoron Jesuon, eĉ se ili ne mortigas infanojn. Hieraŭ estis dimanĉo, tago de la Sinjoro. Filo de Dio sin oferis por ni sur la altaro al la ĉiela Patro. Kaj tamen multaj homoj ne ĉeestis la sanktan meson, kvankam tio estas treege grava. Per tio ili mortige pekis. Kaj ĉu vi scias, kion ili per tio faris?
- Ili mortigadis Sinjoron Jesuon, elspiris Tomĉjo.
- Jes, Tomĉjo. Kaj ekzistas multaj tiaj homoj. Mi scias, knaboj, ke vi per via fideleco anstataŭos al la Sinjoro Jesuo maldankemon de ceteraj homoj. Certe dum la ferioj vi faros nenion tian, por ke vi ne devu diri: Mi mortigis Sinjoron Jesuon.

Ne, tion certe neniu el ni faros, enmense promesas nome de ĉiuj Tomĉjo. Ja la Sinjoro Jesuo estas verdire tiu malgranda bona Jesueto, al kiu li ĉiumatene venas por la beno. Neniam li mortigos Jesueton.

Květinov estas bela vilaĝeto en Ĉeĥa-Moravia Montetaro. Avino de Tomĉjo, patrino de lia patro, havas tie dometon, ĝi staras iom rande de la vilaĝo, sed al Tomĉjo ŝajnas, ke ĝi estas la plej bela dometo el tuta Květinov. Kiam lin tie panjo alkondukis, li ne povis rigardĉesi la florantajn florbedojn en la ĝardeno sub la fenestro, la rojon proksime de la konstruaĵo, la pirujon, kiu estis plena de etaj fruktoj.

Tomĉjo jam estis ĉi tie antaŭ tri jaroj. Sed tiam post kelkaj tagoj sur lin falis stranga premsento, li nostalgiis pri panjo, li ploris kaj la patrino devis alveturi kaj la kvinjaran fileton forveturigi reen en Pragon, en fumbrunigitan domon en mallarĝa strato.

La avinjo malĝojis, ke malgranda Tomĉjo tiel frue forveturis, sed ŝi lin komprenis. Ja eĉ lia patro, ŝia filo Tomaso, estis tia. Li foje estis post grava malsano kaj tial la onklino invitis palan knabon al vizito. Ŝi opiniis, ke ĉe ŝi li post kelkaj tagoj iom refortiĝos. Sed ankoraŭ samvespere malgranda Tomaso el la najbara vilaĝo, kie la onklino loĝis, alkuris hejmen. Eĉ oni hejme miris, ke li en sia sepa jaraĝo ne timis sola trairi la arbaron. Ili tuj divenis, ke li forkuris de la onklino, malgraŭ tio, ke la knabo ne volis diri, kial li tiel baldaŭ revenis. Kiam la onklino enverŝis la supon en la teleron - kaj ĝi estis bona kaj nutriva supo, la onklino estis sperta kuiristino - la knabo elglitis el la seĝo, iris al la pordo kaj eksteren. La onklino opiniis, ke li revenos - kaj li dume jam kuregis hejmen. Li volis nenion manĝi, kion la patrino kuiris. Kaj lia filo multe similas al li.

La avino ĉiam malgajiĝis dum rememoro pri sia filo Tomaso, kiu tiel baldaŭ mortis. Li estis ĉarpentisto, laboranta sur la konstruaĵo kaj rompiĝis sub li difektita skafalda breto. Li falis teren kaj tuj li mortis. Postrestis post li edzino kun trijara Tomĉjo. Per laboro de siaj manoj ŝi vivtenas sin kaj la filon. Ŝi lavas al la homoj la tolaĵon. La avino ŝin plej volonte vidus ĉe si eĉ kun nepo, sed ŝi komprenis, ke estas malfacile forlasi lokojn, je kiuj la homo alkutimiĝis de la junaĝo. Kaj panjo de Tomĉjo estis naskiĝinta praganino.

- Ĉu vi ĉi tie ne ploros kaj ne volos tuj reveni hejmen?, diris avino al Tomĉjo tuj, kiam li kun patrino eniris en la ĉambreton. Estis tie pure kaj hejmece. Sur la fenestro bonodoris pelargonio kaj sur la tablo estis statueto de Virgulino Maria kun Jesueto, kovrita per vitra kesto.
- Certe ne, avinjo, mi jam tiel multe ĝojatendis esti kun vi.
- Ni vidos, ni vidos, Tomĉjo. Se vi eltenos resti ĉi tie dum tutaj ferioj, vi do revenos en Pragon sana kiel pomo. Sciu, la lakto de nia kaprineto faras mirindaĵojn.

La patrino dankeme ekrigardis avinon kaj metis la manon sur la kapon de Tomĉjo.
La sekvan tagon la patrino forveturis kaj Tomĉjo restis sola kun la avino.

Kompreneble sola li longe ne restis. Tuj li havis multajn kamaradojn. Ĉiu knabo volis amikiĝi kun knabo el Prago. Plej ofte iradis Tomĉjo kun Cirilo Joukl kaj kun Petro Lhoták. Ili kune iradis al la rojo observi kan-krojn funde de la rojo inter la ŝtonoj, kune ili serĉis en la arbaro fungojn kaj kolektis mirtelojn, kune ili kondukis paŝtigi la kaprinojn. Cirilo kaj Peĉjo sukcesis al Tomĉjo rakonti, kie kreskas arbaraj konvaloj kaj kie estas la plej bona akvofontujo, kiel oni laŭ voĉo povas ekkoni mokbirdon (sedmihlásek) kaj kiel krias garolo. Tomĉjo al ili diris, ke en Prago estas altaj domoj, surstrate veturadas tramoj, sur Petřín estas alta observa turo, en Troja estas zoologia ĝardeno kaj en ĝi multaj bestoj kaj birdoj, kiujn ĉe ni oni povas nenie aliloke vidi. Sur Hradčany estas sidejo de ĉeĥaj regantoj, staras tie la plej granda ĉeĥa preĝejo, konsekrita al sankta Vito. Estas tie belega kapelo de sankta Venceslao kaj sur ĝia pordo pendas pordringo, ĉe kiu sin permane tenis sankta Venceslao, kiam lin lia frato en Boleslav murdis. Sed plej volonte Tomĉjo rakontadis al siaj amikoj pri Jesueto kaj pri siaj vizitoj en la preĝejo de Virgulino Maria La Venka. Ĉiutage almenaŭ unufoje li ĉe Jesueto haltiĝas kaj parolas kun li. Ĉiam li diras al li, kion li faris kaj kiel li fartas.

- Vi kapablas kun Jesueto paroli?, miris foje Cirilo.
- Kiel oni tion faras?, scivoleme demandis Peĉjo.
- Vi ja ankaŭ scias preĝi, diris simple Tomĉjo.
- Ni scias, certigis Cirilo. Ni scias Patro nia, Saluton Maria, Mi kredas je Dio kaj ankoraŭ multajn preĝojn. Sed en ili ni ja ne diras al Sinjoro, kion ni faris aŭ kiel ni fartas. Ĉu tion oni faras alimaniere?
- Mi ne faras tion alimaniere, ankaŭ mi preĝas tiujn preĝojn, kiel vi, sed mi ankoraŭ ion al tio aldonas. Ja mi devas al Jesuo diri, kiel mi en la lernejo sukcesis, aŭ ke la patrino havas multe da laboro - ĉi ĉio interesas Jesueton.
- Ja Jesueto estas ĉionscianta.
- Li estas ĉionscianta kaj scias ĉi ĉion, sed li tion volas aŭdi de ni. Sinjoro instruisto ankaŭ scias, kiom estas ses oble sep aŭ kie oni minas karbon, kaj tamen li pri tio demandas nin kaj ĝojas, se ni ĝuste respondas.

Cirilo kaj Peĉjo tion komencis iome kompreni, sed Cirilo subite ekmemoris, ke li trovis en la arbaro neston de la mokbirdo.

- Morgaŭ estas dimanĉo, kiam ni iros preĝejon, ni povas iri tra arbaro anstataŭ per ŝoseo, estas tio pli proksime, kaj ni rigardos birdidojn.

Knaboj konsentis kaj Tomĉjo jam nun ĝojatendis la morgaŭan tagon. Li ekvidos neston de mokbirdidoj - kaj li iros preĝejon al la Sinjoro Jesuo.

La dimanĉa mateno estis plena da suno kaj bluo. La avino iris preĝejon kun konata maljunulino, eksmastrino de proksima bieno. Tomĉjo kun du knaboj iris tra arbaro. Ne estis tio tro longa vojo, kiun la knaboj bone konis, do ne estis necese timi. Cetere pli multaj homoj mallongigis al si vojon per iro tra arbaro, kaj tial ili ĉiumomente iun renkontis. Ili do ne povas vojerari.

Sed unue ili devas trovi la neston de la mokbirdoj. Ĝi postulis sufiĉe da serĉado. Peĉjo sciis, ke ĝi estas en krevinta trunko de malnova betulo. Sed ili trovis multajn malnovajn betulojn, sed en neniu estis la nesto. Finfine ili trovis la ĝustan arbon. Maljunaj mokbirdoj alportadis nutraĵon al siaj idoj. Tio estis interesa. Al ĉiu muŝo, alportita de maljuna birdo, malfermiĝis kvar beketoj. Sed la muŝon ricevis nur unu. Ili do devis alterni. Finfine la knaboj ekiris la vojon al la preĝejo.

Fari al si la vojon tra arbara surkreskaĵaro postlasis spurojn sur la festaj vestoj de la knaboj. Estis do necese halti kaj purigi ilin, forigante el ili almenaŭ pinglarojn kaj araneaĵojn, kiuj sur ili algluiĝis.

Kiam ili finfine venis al la preĝejo, la homoj ĵus eliradis. Estis post fino de la sankta meso. Cirilo kun Peĉjo estis konfuzitaj. Tomĉjo estis konsternita.

Li ellasis la sanktan meson kaj malsana li ne estis. Li ellasis la sanktan meson proprakulpe. Sinjoro Jesuo sin oferis, montris al sia ĉiela Patro siajn vundojn, kiujn li pro ni suferis - kaj Tomĉjo tie ne estis. Larmoj malsekigis liajn okulojn. Laŭte li ekploris.

Cirilo volis lin konsoli.
- Ĉu vi scias kion? Ni por momento vizitos preĝejon, tie ni preĝos kaj estos tio la sama, kvazaŭ ni ĉeestus la sanktan meson.

Sed Tomĉjo malĝoje ekskuis la kapon.
- Certe ne. Ĉu vi scias, kion ni faris? Ni mortigis Sinjoron Jesuon.
- Tio ja ne estas ebla, ne komprenis tion Peĉjo.
- Estas. Proprakulpe ni preterlasis la sanktan meson dimanĉe kaj tio estas la mortiga peko. Kaj se iu faras mortigan pekon, estas tio la sama, kvazaŭ li mortigus Sinjoron Jesuon. La reverinda sinjoro tion al ni diris en la lernejo.

La knaboj senkonsile silentis. Evidente estas tio vero, se ilia kamarado el Prago tion aŭdis de la reverinda sinjoro. Al ili tion ankoraŭ tiel neniu diris.

Ili haltis en la preĝejo, momenton ili genuis antaŭ la ĉefa altaro kaj poste ili revenis direkte al hejmo. Tomĉjo ne havis emon paroli, Cirilo kaj Peĉjo pensis pri tio, kion al ili Tomĉjo diris. Ili ja iradis en la preĝejon ĉiudimanĉe, sed kelkfoje okazis jam, ke unufoje dum certa tempo ili ellasis sanktan meson - sed eĉ ne unufoje venis al ili penso, ke ili eble per tio faris ion tiel gravan. Nur nun ili tion unuan fojon aŭdis pere de ilia kamarado. Sed kiel tio estas ebla?

Sian dubon ili diris laŭte.
- Sinjoro Jesuo devis por ĉiu mortiga peko senlime suferi, malgraŭ tio, ke la peko estis farita ĝis en nia tempo. Se ni hodiaŭ ellasis la sanktan meson, en tre grava afero ni malobeis la Dian leĝon. Tiu ĉi nia peko krucumis Sinjoron Jesuon jam tiam, kiam li estis sur monto Kalvario. Sinjoro Jesuo estas Dio kaj tial la estantaj aferoj, estintaj kaj eĉ estontaj estas al li same proksimaj. Kiam lin nia peko krucumis jam antaŭ dumil jaroj, estas tio por Sinjoro Jesuo same proksima, kiel tio estus ĝuste hodiaŭ farita. Imagu, ke ni vidus Jesueton. Li ridus je ni kaj etendus al ni la manojn. Ĉu ni estus tiel senkompataj kaj kaŭzus al li grandajn vundojn sur la manoj kaj piedoj, kiel tion faris al li soldatoj sur Kalvario? Se antaŭ ni kuŝus Jesueto, kiun ni per la peko vundis, mi pensas, ke ni devus ege pro tio bedaŭri.

- Rigardu, tie kuŝas - ekkriis Cirilo.
Tomĉjo ektiriĝis.
- Ĉu Jesueto?
- Ne - iu knabo. Kaj li sangas.

Fakte. Proksime de la rojo sub ŝtonoza deklivo, surkreskita per rubusujoj, kuŝis knabeto eble sepjara. Liaj blondaj haroj estis kelkloke sangmakulitaj. La sango fluis el infanaj manoj kaj eĉ el senŝuaj piedoj, ĝi malsekigis maldikan ĉemizeton.

La knaboj rapide elkuris malsupren al la rojo.

La sangmakulita korpeto de malgranda knabo meze de bela somera naturo kaŭzis en iliaj infanaj animoj nepriskribeblan senton. La unua penso, kiu ĉe ili aperis, estis subita imago: Jesueto, sanganta el la vundoj, kiujn ili al li faris. Sed tuj ili konsciiĝis, ke estas tio knabo kiel ili. Peĉjo lin eĉ ekkonis. Estis li malgranda Bertĉjo, orfo el paŝtista domaĉo.

Kiam ili venis pli proksimen, ili vidis, ke la vundoj ne estas tiel gravaj, kiel ili unuavide ŝajnis. Estis tio fakte nur sangantaj skrapvundoj. Bertĉjo jam malfermis okulojn kaj malrapide li rektiĝis.

La knaboj elspiregis.
- Bertĉjo, kio do okazis al vi?

Sed malgranda Bertĉjo, knabo, kiu estis pli alkutimigita ricevi batojn ol manĝon, jam ridetis.
- Ja nenio, nur mi glitfalis tie supre, kaj mi flugis perkape malsupren. Ĉi tie mi restis por momento kuŝi kaj mi pensis, ke mi estas tute rompita. Kaj tamen ne multo okazis al mi.
- Ĝi sufiĉas Bertĉjo. La rubusujoj vin perfekte vundigis, la tutan korpon vi havas disgratitan. Iru, ni lavos viajn vundojn.

Tomĉjo jam siajn vortojn akompanis per faroj. Du puraj naztukoj, kiujn li per eksterordinara hazardo matene enmetis en la poŝon anstataŭ unu, tre bone helpis kiel bandaĝoj de la vunditaj manoj de Bertĉjo. Kaj Bertĉjo, brava knabo, sukcesis ridi, malgraŭ tio, ke la vundoj lin pikis.
- Kaj kion vi do ĉi tie faris?, demandis fine Cirilo.
- Nenion. Verdire tamen ion. Mi kolektis rubusberojn. La avo en domaĉo ne volis permesi al mi iri al la sankta meso. Sed mi tamen ĉiudimanĉe forkuras al ĝi, sed la avo pro tio al mi dimanĉe ne donas manĝon. Kaj tial do mi ĉi tie kolektis rubusberojn. Ili verdire bongustas.

Tomĉjo eksentis ion kiel senton de grandega honto. Tiu ĉi knabeto per dimanĉa malsato elaĉetas eblecon ĉeesti la sanktan meson. Li ne malĝojigas Jesueton. Kaj ili hodiaŭ Jesueton - ne, eble ne mortigis lin, ili ja tion ne volis memvole fari, sed tamen ili grave vundis lin per sia facilanimeco, kiu al ili malebligis la sanktan meson.
- Bertĉjo, iru kun mi, la avino certe donos al vi la manĝon.
- Bertĉjo, iru al ni, intervenis Cirilo. Ĉe ni vi ankaŭ ricevos tagmanĝon. Ni manĝos kuniklaĵon kun farunbuloj kaj ankoraŭ kazean kukon.
- Iru al ni, invitis Peĉjo, la patrino donos al vi ĉerizajn farunbulojn, kiom da vi volos.
- Bertĉjo forviŝis sangon sur la frunto, sur kiu ankoraŭ ĝi aperadis en etaj gutoj, kaj diris:
- Kion do, mi irus, sed kion diros la viaj.
- La avino vin volonte ekvidos, ĝuste hieraŭ ŝi pri vi parolis, ŝi diris, ke vi eble eĉ ne havas kion por manĝi, ke ŝi eĉ permesus al vi loĝi ĉe ŝi.

Li pravis. Estas vere, ke la avino teruriĝis, vidante kiel Bertĉjo aspektas, sed tuj ŝi alportis puran akvon en lavujon kaj denove ŝi lavis ĉiujn liajn skrapvundojn.

Berĉjo estis ĉe ili dum la tagmanĝo kaj avino al li poste diris:
- Se vi volas, vi povas ĉe ni restadi. Mi mem preskaŭ havas nenion, sed Sinjoro Dio al ni jam helpos, por ke ni ne mortu pro malsato.

Tomĉjo ĝojis, ke li havos frateton. Kaj tamen la avino ekrimarkis, ke en li estas kaŝita malĝojo. Kio do la knabon malĝojigas?
- Avinjo, diris vespere Tomĉjo antaŭ dormo kaj la larmoj malsekigis liajn okulojn. Avinjo, mi hodiaŭ mortigis Jesueton. Kaj Cirilo kaj Peĉjo ankaŭ.
- Kion vi diras, infano? La avino ektimis, ke el li parolas febro. - Montru la kapon. Nu, vi havas ĝin iom varman.
- Avinjo, vere. Ni hodiaŭ ne ĉeestis la sanktan meson. Ni serĉis en la arbaro neston de mokbirdoj, kaj kiam ni venis al la preĝejo, jam estis ĝia fino. Tre mi tion bedaŭras, avinjo.

Li ne ekrimarkis, ke apud li staras Bertĉjo.
- Tomĉjo, ne ploru, Jesueto tion pardonos al vi, se vi lin bele pardonpetos. Mi opiniis, ke vi estas malsana, ĉar mi ne vidis vin en la preĝejo, mi preĝis por vi.
- Vidu, kion ni do faris. Duan fojon jam tio ne okazos. Nun obeu Bertĉjon kaj antaŭ la dormo petu Sinjoron Jesuon, ke li pardonu al vi.

La venontan dimanĉon iris tri knaboj el Květinov al la sankta pekkonfeso. Estis ili Cirilo, Peĉjo kaj kompreneble ankaŭ Tomĉjo. Kaj kiam al ili venis Jesueto kaŝita sub substanco de blanka Hostio, certigis Tomĉjo la karegan gaston:
- Jesueto, jam neniam, neniam mi volas vin vundi, kiel mi tion faris pasintan dimanĉon. Jesueto, ĉu vi amas min?

La eterna lumo antaŭ la altaro pli klare ekbriletis kaj en la animo de Tomĉjo ekbrilis certeco, ke li denove estas amiko de Jesueto.

al la indekso
 


 EL FUMA URBO NI FUĜAS

Vortoj: Sac. Cyril Šíma Melodio: Č. Holeček

 

  1. El fuma urbo fuĝas ni freŝon de natur´, / kviete kie muĝas nur rivereta kur´. / Ref.: Laŭ bela natur´ vasta eĉ bonaj estu ni / per penoj, amo ĉasta en frateca uni´!

  2. Floroj, arbaroj, valoj de sorĉa patroland´, / belegaj jen pejzaĝoj instigas nin al rekant´.

  3. Nin ne timigas nuno, nek Dia vivdonac´, / ĉar por ni lumas suno eterne kaj sen lac´.

  4. Ne fuŝu Dian verkon, perfekta estu hom´, / imitu firman kverkon, por ne esti fantom´!

  5. Ni, junaj, bonon faru, el koro brilu flam´ / kaj firme kune staru en reciproka am´!

al la indekso
 


 ĈU ESTAS IU PROBLEMO? (Rakonto)

Mi laboris hejme ĉe mia skribotablo, kiam eksonis sonorileto ĉe la pordo. En tiuj kazoj mi ĉiam grumblas, sed ĉifoje mi iris malfermi, opiniante, ke tio povas esti leterportisto. Tamen ne estis li, sed iu, kiu alparolis min:
- Ĉu vi permesos, ke mi eniru por momento? Mi estas Dio.
- Kia ĝojo Vin ekkoni - mi diris al Li. - De longe mi aŭdis pri Vi, estas tio la ege grava okazo renkonti Vin. Cetere ĵus mi estas skribanta la artikolon pri Vi kaj dum tio mi treege laciĝas. Ĉu Vi eble povas helpi al mi?
- Povas esti, sed Vi ne tro atendu de tio. Mi kaj la beletro... vi scias...

Mi invitis mian majestan Gaston, por ke Li okupu lokon en la brakseĝo. Li preferis la seĝon plektitan el pajlo: ĝi certe ion rememorigis al Li.

- Ĉu Vi sidas ofte en la angulo? - mi demandis Lin.
- Mi estas tie ĉiam - Li diris. - Mi estas Dio, kaj kiel diras Tomaso Akvino, mi estas ĉie. Malgraŭ longeco de la tempo oni ne vidas min.
- Estas necese konfesi, ke Vi ne multon faras, por atentigi pri Vi mem - mi diris al Li. - De tempo al tempo fari iun miraklon, tio Vin ne multe kostus. Vi povus organizi grandan kampanjon, tiel, kiel oni tiamaniere ofte nuntempe faras.
- Komprenu, mi ne scias precize, kion oni povus atendi de tiamanieraj agadoj. Krom tio komercado vekas en mi mem malbonajn rememorojn. Mi estis vendita por tridek arĝentaj moneroj. Se temas pri mirakloj, mi faradas ilin ĉiutage, sed la homoj estas tiel hastantaj, ke ili tute ne rimarkas ilin. Se oni pasigas la tempon vojaĝante peraŭtomobile, fulmveturante per rapideco de 150 km en la horo, oni ne vidas florojn kreskantajn laŭ la vojo. Oni devas bone elektadi...

Dio pravis: Estas ĉi tie certa problemo.

Gilbert Le Mouel, 2001. Tradukis Stanisław Śmigielski, Pollando.

al la indekso
 


 KATOLIKOJ EN LATVIO FERVORE KONSTRUAS PREĜEJOJN

Dum lastaj dek jaroj de sendependeco en Latvio oni konstruis, aŭ proksimigas al finkonstruo 30 katolikajn preĝejojn. La Katolika Eklezio tiun fenomenon nomas kiel de vivo diktita neceso, sed protestantoj ĝin nomas kiel bonege planita ekspansio flanke de katolikoj, kaj kiel la duan fenomenon oni povas rimarki, ke tio okazis en lokoj, kie historie regis luteranismo - en Vidzeme kaj Kurzeme. Episkopoj opinias, ke kaŭzis tion la fakto, ke dum soveta tempo konstrui novajn preĝejojn estis malpermesite, kaj elmigrado el la katolika regiono Latgale al regionoj, kie pli progresis industriado, elvokis fondon de la katolikaj paroĥoj en menciitaj luteranaj regionoj.

La ĉefepiskopo de Eksterlatvia Luterana Eklezio s-ro Elmârs-Ernests Rozîtis tian rapidan disvastigon komentas jene: “En Latvio nun preskaŭ egalas la nombro de luteranoj kaj katolikoj. La Katolika Eklezio ĉe la “fronta linio” koncentris ĉiujn rezervojn de homaj kaj materialaj eblecoj por paŝi antaŭen tra la tuta Latvio”.

Siavice la katolikaj episkopoj informas, ke la katolikoj havas bonegajn subtenantojn en Germanio, Usono kaj aliloke. Krom tio multaj riĉaj latvoj, kiuj loĝas ekster Latvio, helpas multe. Pli frue mi jam skribis pri donaco de Vatikano al urbo Liepâja. Antaŭ soveta periodo en Latgale mezmezure ĉiu katolika familio havis sep infanojn, kiuj dum soveta tempo migradis kaj hodiaŭ ilin oni povas renkonti en ĉiuj anguloj de Latvio.

Katolika ĉefepiskopo - metropolito Jânis Pujâts substrekis, ke la katolikoj tute sin ne altrudas al luteranoj kaj aliaj konfesioj, sed tre paceme kun ili kunlaboras. Tamen, kiel la unua por la katolikoj estas la tasko kuraĝigi kaj gardi tiujn, kiuj estis baptitaj kaj estas katolikoj, trovi neaktivajn kaj defendi ilin ne flanke de aliaj kristanaj konfesioj, sed ĉefe kontraŭ diversaj sektoj, kiuj hodiaŭ abundas. Laŭ starigita plano de Katolika Eklezio, laŭ bordoj de rivero Daŭgava de urbo Aizkraukle ĝis la ĉefurbo Rigo, ĉiu pli aŭ malpli granda urbo aŭ urbeto havu katolikan preĝejon. Sur la mapo estas dislokigo de novkonstruitaj preĝejoj.

Indas mencii procentajn partojn de ĉefaj konfesioj de Latvio: luteranoj 23,8 %, katolikoj 22,3 %, ortodoksanoj 18,9 %. malnovaj ortodoksanoj 2,7 %, baptistoj 0,8 %, adventistoj 0,4 % kaj judoj 0,1 %.

al la indekso
 


 NUNTEMPAJ MODERNAJ PREĜEJOJ EKFUNKCIIS

Jam pli frue ni raportis pri Latvia Sanktulo Meinardo, pri Vatikana donaco de pavilono al urbo Liepâja kaj pri la plej juna episkopo de mondo V. Lapelis. Tiu ĉi artikoleto estas kiel sintezo de publikigitaj menciitaj artikoloj en Dio Benu n-roj 3-4/2001.

La 15-an de septembro 2001 la modernan preĝejon (vidu desegnaĵon) oni solene inaŭguris, kvankam konatiĝi kun ĝi eblis jam pli frue. La preĝejo havas nomon de Sankta Meinardo, kaj ene de ĝi troviĝas skulptaĵo de Fatima Dipatrino Maria. Ĉiumonate en la 13-a tago tie oni solene preĝas Rozarion kaj celebras la Sanktan Meson, dediĉe al memoro de aperoj de Dipatrino en Fatimo al tri infanoj - paŝtistoj de la 13-a de majo ĝis la 13-a de oktobro en la jaro 1917, do entute sesfoje.

Por multaj homoj ŝajnis intrigelvokaj la sekretoj, kiujn Dipatrino konfidis al tiuj tri paŝtistoj. Antaŭ nelonge Vatikano publikigis la trian sekreton, temantan pri la sanga persekutado de la Eklezio kaj atenco kontraŭ la Papo. Tiuj faktoj verŝajne jam realiĝis. La 13-an de majo en la jaro 1981 sur la Placo de Sankta Petro en Vatikano okazis atenco kontraŭ la Papo Johano Paŭlo la II-a. Unu jaron poste, la Papo vizitante Fatimon anoncis, ke por sia savo antaŭ la morto li devas danki al Dipatrino Maria, kiu en Fatimo aperadis al menciitaj tri infanoj.

Episkopo de Meinarda preĝejo en Liepâja Mons. Vilhelmo Lapelis invitas ĉiujn, kiuj deziras konatiĝi kun nova eklezia centrejo en Liepâja, malgraŭ tio, ke oni ankoraŭ daŭrigas finordigi ĝian internaĵon kaj eksteraĵon.

Kristnaske 2001 ekfunkciis nova preĝejo ankaŭ en urbeto Grobiņa, situanta en distanco de 11 km de Liepâja, ĝi estas tre moderna konstruaĵo. Laŭ formo ĝi aspektas kiel ŝipo. La alta kruco simbolos la maston. En la moderna preĝejo estas lokoj por proksimume 140 homoj. Planita estas ankaŭ malgranda ejo por dimanĉa lernejo kaj ejoj por gejunuloj. La aŭtoro de projekto estas arĥitekto Andreo Kokins.

Jāzeps Šlars

al la indekso
 


 SANKTAJ MESOJ POR MEMBROJ DE I.K.U.E.

Iniciate de nia membro, frato Jiří Zindulka, okazos en Brno en Preĝejo de Sankta Jakobo, en strato Jakubská n-ro 11 (ĉe Placo de Libereco - náměstí Svobody) regule dum la tuta jaro 2002 je la 9-a horo la Sankta Meso por membroj de IKUE. La Sankta Meso do okazos en jenaj tagoj: 6-an de januaro, 3-an de februaro, 3-an de marto, 7-an de aprilo, 5-an de majo, 2-an de junio, 7-an de julio, 4-an de aŭgusto, 1-an de septembro, 6-an de oktobro, 3-an de novembro kaj 1-an de decembro. La esperantistoj estas tre invitataj partopreni ilin.

al la indekso
 


 ŜTONA KRUCO

Sub fenestro mia
staras kruco ŝtona,
sur ĝi Filo Dia
por kulparo granda
kaj prapeko homa
en sufer´ pendanta.

Kiam mi pretendas
vivi egoiste,
Li de kruco sendas
vortojn de admono
eĉ mutante triste
sur malvarma ŝtono.

Al ni ĉiun fojon,
kiam ni hezitas,
montras Li la vojon,

kaj se tent´ impetas
kaj de voj´ ni glitas,
Li al savo pretas.

Ja ne ĉiam tiu,
kiu Lin predikas,
kiom ajn li kriu
per falsvoĉa tono,
vojon pli indikas
ol ĉi kruc´ el ŝtono.

Vojmontrilo vera,
certa kaj sekura
dum pilgrim´ surtera,
por anim´ la pano
sur ĉi vojo dura
estas Li, la Amo.

Jiří Kořínek, 1953

al la indekso
 


 PETRUS DONDERS

En la jaro 1809 naskiĝis en Tilburgo (Nederlando) knabeto en malriĉa familio. Oni baptis lin Petro, sed en la ĉiutaga vivo oni nomis lin Peĉjo.

La knabeto multe penis plenumi sian idealon: pastriĝi. Kaj kiam li fine estis pastro, li foriris al Suriname, Suda Ameriko. Tie li restis dum 45 jaroj. Neniam li reiris al sia patrujo. La unuajn 14 jarojn li laboris en la ĉefurbo de Suriname Paramaribo. Tamen lia boneco pelis lin al arbar-nigruloj “Maronoj”. Al tiuj ĉi plantej-sklavoj mankis tiom da bonfarto...

Poste li rimarkis, ke en la praarbaroj vivas ankoraŭ pli forgesitaj homoj. Estis la lepruloj apud Kopename-rivero. Tie 400-500 hommizeruloj loĝis kune pro sia malbelega infekta malsano. Ĉiu ilin timevitis. Malgraŭ tio Peĉjo vizitis ilin, ĉar ili ja ankaŭ havas animon, tiel li pensis kaj tial ili devis ekscii ion pri Dio.

Li flegis iliajn sangantajn vundojn, purigis plankojn en iliaj kabanoj, fendis lignon kaj alportis freŝan akvon. Se iu ajn ne povis iri pro siaj forputritaj piedoj, tiam la misiisto prenis lin plenmane sur siajn brakojn - kvazaŭ Kristo - kaj alportis la mizerulon al difinita loko. Iam estis iu mortonta. Ĉi tiu ŝatis ankoraŭ unufoje vidi la arbaron. Petro surprenis lin kaj en siaj brakoj li faris kun li tutan promenon en tropikaj arbaroj.

Estas nur malmultaj homoj, kiuj havas tiom da amo al proksimulo kiel Petrus Donders.
La statuon en sia naskiĝurbo li do plen-plene meritas pro heroaj amagoj!

Frato M. Fulbertus Dankers, Tilburgo, Nederlando

al la indekso
 


 REĜINO DE LA VALO DE FELIĈO EN ŽELIV, PETU POR NI

Sankta Maria, Dipatrino, konservu al mi koron de la infano, la koron puran kaj travideblan kiel montara fonto, elpetu por mi la koron simplan, kiu ne vivigas en si malĝojon kaj amarecon, la koron grandaniman kaj ofereman, la koron teneran kaj kompateman, la koron fidelan, kiu ne pensas pri si mem, kiu forgesas neniun bonfaron kaj rememoras neniun maljustaĵon.

Donu al mi, ho Maria, la koron kvietan kaj humilan, kiu amas kaj ne atendas repagon, la koron grandan, neniam senkuraĝiĝantan, kiun malvarmigas neniu maldankemo, kiun lacigas neniu indiferenteco, la koron, en ĉio serĉantan gloron de Jesuo Kristo, vunditan per la amo al Li per vundo, kiu povas cikatriĝi nur en la ĉielo ... Amen.

al la indekso
 


 RENKONTO DE LA ĈEĤA IKUE-SEKCIO OKAZOS SEPTEMBRE EN ŽELIV

Karaj gefratoj, de la 13-a ĝis la 15-a de septembro 2002 oni planas aranĝi renkonton en premonstrata klostro en Želiv (Ĵeliv), kiu estas ekterordinare spirite grava loko (situanta 10 km de Humpolec, do de la ĉefŝoseo, kuniganta Pragon kun Brno). En Želiv trovatas belega preĝejo, vasta klostro kaj belega ĉirkaŭanta naturo. Dum la renkonto okazos konferenco de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio kun balotoj. Korege estas invitataj ankaŭ gefratoj el Slovakio kaj aliaj landoj. Detalaj informoj pri la renkonto aperos en venonta numero de DIO BENU.

al la indekso
 


 ESPERANTO EN DANIO

Mi volas informi vin pri Esperanto-agado en Danio, ĉefe en Kopenhago, kie mi loĝas kaj iomete agas en Esperantujo.

La ĉefurbo de Danio havas longan tradicion sur tiu kampo, ĉar la unua klubo ĉi tie estis fondita en 1908, do baldaŭ danaj esperantistoj solene festos 100-jaran datrevenon. Tuj post la fondo de la E-klubo ekstaris multaj aliaj branĉoj, kiel ekzemple Laborista Ligo kaj Studenta Asocio. Kelkaj seriozaj gazetoj organizadis senpagajn kursojn, dezirante popularigi la lingvon. Oni lernigis eĉ telegrafistojn kaj fervojistojn, por ke la lingvo estu uzata kiel laborlingvo. Estis eldonitaj multaj lernolibroj kaj revuoj. Oni verkadis grandan fervojistan vortaron en Esperanto.

Bedaŭrinde tiu prospera tempo finiĝis en la jaro 1950, post enkonduko de t. n. Plano de Marŝalo. Depost tiu tempo usonanoj en okcidentajn landojn penetrigis siajn modernajn produktojn, ne tradukinte instrukciojn, por devigi alilandanojn lerni la anglan lingvon. Pro tio multaj junaj homoj perdis intereson pri Esperanto.

Nuntempe en Danio nia laboro aspektas mizere. Funkcias E-kluboj en kvin grandaj urboj po kelkdek membroj. La plej dinamikaj estas tri kluboj en Kopenhago. Unu la plej aktiva estas Fervojista klubo kun 70 membroj loĝantaj en Kopenhago kaj en ĉirkaŭaĵoj. Plimulto estas emeritoj, kiuj pro malbona sanstato ne ĉiam partoprenas en ĉiusemajnaj kunvenoj. Efektive venas ĉ. 15 personoj. Malgraŭ tiuj malfacilaĵoj okazas lingvoperfektiĝo, diversaj ludoj aŭ prezentado de lumbildoj, kunportitaj de niaj gekolegoj el diversaj vojaĝoj tra foraj landoj. Ni gastame akceptas en nia klubejo ankaŭ alilandajn samideanojn. Nia klubo funkcias ĉiun lundon de la 19-a ĝis la 22-a horo.

Ĉiujn esperantistojn travojaĝantajn Kopenhagon ni bonvenigos! Adreso de la Esperanto-Fervojista Klubo: Kopenhago, strato Vasbygade n-ro 10.

Eugeniusz Rybarczyk, Kopenhago, LR de IKUE por Danio

al la indekso
 


 NI KONDOLENCAS

La 25-an de novembro 2001, nur du tagojn antaŭ sia okdekjariĝo, subite je koratako mortis en Varsovio nia membro frato Ladislav Fiala el Poděbrady (Ĉeĥio). Multaj esperantistoj enlande kaj eksterlande lin konis kiel tre fervoran kaj ofereman esperantiston, kiu plene dediĉis sian vivon al idealoj de esperantismo. Lastajn siajn fortojn li dediĉis en la pasinta jaro al aranĝo "90 Jaroj de Esperanto en Poděbrady", kiun li okazigis en sia loĝurbo komence de aŭgusto. Ĝi fakte tro lacigis lian koron, ardantan por esperantistaj idealoj, kiu la 25-an de novembro ĉesis bati. Partoprenantoj de oktobra Konferenco de Ĉeĥa E-Asocio, okazinta en Poděbrady, povis ankoraŭ interparoli kun bonhumora samideano Ladislav nesciante, ke venontmonate porĉiame finiĝos lia surtera migrado.

La funebra ceremonio kun Sankta Meso okazis en Varsovio la 6-an de decembro 2001. La korpo de frato Ladislav estis entombigita en tombon de gepatroj de lia edzino en Varsovio.

Al lia edzino kaj nia IKUE-membrino, fratino Halina Fialová, ni esprimas sinceran kondolencon kaj preĝan subtenon en ŝia aflikto.

La 15-an de januaro 2002 subite mortis en la aĝo de 76 jaroj nia IKUE-membro frato Jiří Slavík el Stochov (Ĉeĥio). La funebra Sankta Meso okazis la 22-an de januaro en la preĝejo de sankta Venceslao en Stochov, post kiu li estis entombigita en familian tombon en Stochov. Al la funebranta familio ni esprimas profundan kondolencon.

Eternan ripozon donu al ili kaj al ĉiuj mortintaj geesperantistoj, Sinjoro, kaj la senfina lumo lumu al ili. Ili ripozu en paco. Amen.

al la indekso
 


 LETERO DE NIA HANDIKAPITA FRATINO - RULSEĜULINO

Karaj kaj estimataj, mi dankas al vi por via favoro kaj por publikigo de mia petletero en DIO BENU n-ro 3/2001 favore al handikapitaj invalidaj infanoj, rilate al plivastigo de ilia centrejo Borůvka en Borovany (Ĉeĥio), kie ili ricevas la plej bonan kuracflegadon kaj kie ili ĝuas senton de hejmeca trankvilo. La kapacito de tiu ĉi centrejo estas tre malgranda, daŭre mankas monrimedoj por ĝia pligrandigo. La nuna tempo estas tre malfacila, ĉar regas korupcio, indiferenteco, egoismo kaj monavideco, mankas la amo al la proksimuloj. Eble iam en estonteco la situacio pliboniĝos, nur Dio povas helpi. Mi deziras al viaj aktivadoj multajn sukcesojn, Dio vin benu. Mia sanstato rapide malboniĝas kaj tial mi tiamaniere petas pri refoja publikigo de mia petalvoko favore al Borůvka en Borovany en via E-gazeto DIO BENU. Por via komplezo kaj helpo dankas via fratino en Kristo Dagmar Knappová, DD U Hvízdala 6, CZ-370 11 České Budějovice, Ĉeĥa Respubliko. 7-an de decembro 2001.

Volonte ni denove publikigas la petleteron de nia IKUE-fratino s-ino Dagmar Knappová en DIO BENU. Ĉu la katolikaj esperantistoj restos surdaj rilate al la suferado de la handikapitaj infanoj? Dum ni ĝuos agrablecon de la kongresaj tagoj en Kroměříž, ni tie okazigu la monkolekton favore al ili, kies vivsituacio tiom diferencas de ni – la partoprenontoj de la 55-a Kongreso de IKUE. Tiuj, kiuj ne ĉeestos en Kroměříž, povas la monkontribuaĵon disponigi ankaŭ pere de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio (la adreso kaj banka kontnumero aperas sur kelkaj lokoj de ĉi-gazeto).

Karaj geamikoj !

En pitoreska pejzaĝo de sudo de la Ĉeĥa Respubliko situas historia urbeto Borovany kun preĝejo kaj monaĥejo devenanta el mezepoka periodo kun apuda barokstila kastelo. Ĝuste en ties ĝardeno danke al oferemo de multaj bonkoraj homoj oni ekipis en estinta antaŭlernejo malgrandan centrejon por prizorgo de handikapitaj infanoj. Samtempe uzas ĝin 10 flegatoj kun gravaj difektoj. Tamen la bezono estas pli granda.

Pro specialaj postuloj je funkciado de ĉi tiu centrejo oni devis fari konstruajn ŝanĝojn en la domo, por ke ĝi bone servu al la restado de tiuj infanoj. Bedaŭrinde la financa situacio estas nefavora kaj tial oni ne povas fini alikonstruon de la centrejo. La estraro varbis jam enlandajn subvenciantojn, sed tamen gajnitaj rimedoj ne sufiĉas por pluaj laboroj.

Ni turnas nin per ĉi tiu letero, kies originalo estas skribita en la internacia lingvo ESPERANTO, al ĉiuj homoj de bona volo ankaŭ en eksteraj landoj, por ke ili helpu grandanime al la handikapitaj infanoj en Borovany almenaŭ per eta monsumo. Homa solidareco ne konas ja limojn, ni petas do pri via kontribuaĵo al jena bankkonto: 0563086389/0800 aŭ rekte al suba adreso.

Ĉiuj donacantoj estas publikigotaj en regionaj ĵurnaloj kaj daŭre enskribitaj en memorlibro de la infana centrejo por handikapitoj en Borovany. Por via helpo kore dankas: Borůvka - rehabilitační středisko, ul. Petra z Lindy 147, CZ - 373 12 Borovany, Ĉeĥa Respubliko.

al la indekso
 


 55-a KONGRESO DE I.K.U.E. 2002

en Kroměříž, Ĉeĥa Respubliko, sub aŭspicio de Lia Eminenco Mons. Miloslav Kardinalo Vlk, Ĉefepiskopo de Prago kaj Primaso Ĉeĥa Lia Ekscelenco Mons. Jan Graubner, Ĉefepiskopo de Olomouc, Metropolito de Moravio, Prezidanto de Ĉeĥa Episkopa Konferenco.

La kongresa temo: Malfermu la Pordon al Kristo! (Johano Paŭlo II-a)

Estimataj gesamideanoj, karaj gefratoj,

ĉiu el ĝis nun aliĝintaj kongresontoj el 10 landoj ricevis Unuan Kongresan Bultenon, por esti informita pri bonorda ricevo de la aliĝilo, aliĝkotizo kaj eventuale pri parta aŭ tuta pago de la kongresa kotizo, ankaŭ por kontroli, ĉu la adreso kaj la indiko pri la pagita monsumo estas senerara. La aliĝkotizon oni pagas antaŭ la kongreso, la kongresan kotizon oni povas pagi surloke post alveturo en la kongresejo. Kompreneble, ekzistas la ebleco la kongresan kotizon pagi ankaŭ antaŭ la kongreso, eĉ poparte. En kazo de ne ĉeesto de la kongreso, la aliĝkotizon oni ne redonas al la aliĝinto, sed la kongresan kotizon jes. Multe faciligos laboron al la Organiza Kongresa Komitato tiuj kongresanoj, kiuj sin aligos ĝis la fino de la monato aprilo. Tial ni atendas baldaŭ ricevi multajn novajn aliĝilojn. Bonvolu do, karaj, ne longe prokrasti vian aliĝon al la kongreso, kiu certe enskribiĝos en la historion kiel kongreso bela, grava kaj longe rememorinda.

Estimataj kaj karaj, se vi bezonas por vi aŭ por viaj konatuloj - esperantistoj la kongresajn informojn kaj aliĝilojn, post ricevo de via sciigo, ni tuj ilin sendos al vi perletere aŭ retpoŝte. Jen la adresoj: IKUE-Katolika Sekcio de ĈEA, Miloslav Šváček, Tršická ul. 6, CZ-75127 Penčice, Ĉeĥio; retadreso: m.svacek@seznam.cz. Volonte ni ankaŭ vin informos pertelefone. Jen la telefonnumero de la prezidanto de la Organiza Kongresa Komitato s-ro M. Šváček: +420 641 228304 (por enlandanoj 0641 228304). La aliĝkotizon vi povas sendi al banka konto: KB Přerov, kont-numero 194214890297/0100 aŭ per poŝtmandato al adreso: s-ro Miloslav Šváček, Tršická ul. 6, CZ-75127 Penčice, Ĉeĥio. Eventuale vi povas la aliĝkotizon sendi al la sama adreso en bone pakita, se eble registrita, leter-koverto.

Karaj gefratoj, se vi ankoraŭ ne aligis vin, do jam maturiĝis la tempo por vin aligi al la 55-a Kongreso de IKUE. Ju pli frue vi aligos vin, des pli bone por sukceso de tiu nunjara la plej grava aranĝo de IKUE.

Tre kore nome de OKK invitas Miloslav Šváček.

al la indekso
 


 POSTKONGRESA RENKONTO DE IKUEJ EN PILGRIMLOKO
DUB NAD MORAVOU, ĈEĤA RESPUBLIKO 27.7 - 3.8.2002

Internacia Katolika Unuiĝo de Esperantista Junularo (IKUEJ) aranĝos por gejunuloj Postkongresan Renkonton en pilgrimloko Dub nad Moravou en la tagoj de la 27-a de julio ĝis la 3-a de aŭgusto 2002. Dub (esperantlingve Kverko) super rivero Morava situas nur 30 km norden de la kongresurbo Kroměříž en Moravio - landparto de Ĉeĥa Respubliko. La Maria-pilgrimlokon oni facile atingos per rekta buslinio el Kroměříž.

La loĝado okazos en paroĥdomo, situanta en apudeco de la pilgrima preĝejo de Purigado de la Virgulino Maria. Estas necese, ke la partoprenontaj gejunuloj alportu propran dormosakon kaj termoizolan matracon (je dispono estas 30 litoj kaj pluraj lokoj por termoizolaj matracoj).

Interesan programon por gejunuloj organizos kompetentaj membroj de IKUEJ el Ĉeĥa Respubliko.

La kotizo, inkluzivanta loĝadon kaj manĝaĵojn dum la tuta postkongresa semajno estas malalta, nur 800 CZK, tio estas laŭ nuna kurzo 26 eŭroj, pageblaj surloke, post alveturo al Dub.

Gejunuloj, kiuj deziras partopreni la renkonton, bv. la aliĝilon sendi al sekretariino de IKUEJ f-ino Jana Kořístková, Haškova 47/61, CZ-59101 Žďár nad Sázavou 6, Ĉeĥa Respubliko. Pli poste la aliĝintoj ricevos pluajn praktikajn informojn.

Tre kore gejunulojn invitas nome de IKUEJ:
Pavol Petrík - prezidanto de IKUEJ
Jana Kořístková - sekretariino de IKUEJ
Luděk Brada el Dub - aktivulo de IKUEJ

al la indekso
 


 SINCERE KAJ ELKORE NI GRATULAS

al jubileulo Episkopo Mons. Jozefo Hrdlička kaj al ceteraj jubileuloj: Sac. Karel Hodík, Sac. Cyril Vrbík, Sac. Vojtěch Srna, Inĝ. Jozef Novák, Jana Holcová, Hana Ilková, Ludmila Slováková, Josef Beneš, Inĝ. Josef Mojžíš, Inĝ. Jan Krejčí, Josef Duda.

Dian benon en pluajn jarojn al la jubileuloj kaj al ĉiuj gefratoj festantaj la naskiĝdatrevenon en unua kvaronjaro deziras la redakcio de Dio Benu kaj la Ĉeĥa IKUE-Sekcio.

al la indekso