Dio Benu numero 37-1/2000

al la arkivo de jarkolektoj 1991-2010

 


 VIVJUBILEO DE LA PAPO
EN LA JARO DE LA GRANDA JUBILEO

“Gefratoj! Ne havu timon ricevi Kriston kaj akcepti lian povon! Helpu la Papon kaj ĉiujn, kiuj volas servi Kriston, kaj per la povo de Kristo servi la homon kaj la tutan homaron! Ne havu timon! Malfermu, eĉ malfermegu la pordojn al Kristo!”

Karaj gefratoj! Jen la kuraĝigaj vortoj, kiujn adresis al la homaro la 22-an de oktobro 1978, dum la solena enoficiĝo, posteulo de Petro, la novelektita Papo Johano Paŭlo la II-a. Nun, en la jaro de Granda Jubileo, retrorigardante forpasintan periodon de lia pontifikado, ni devas kun bedaŭro konstati, ke la homaro ne tute akceptis la alvokajn vortojn de la Papo, kiuj estis praktika instrukcio por la paco kaj prospero de ĉiuj nacioj en la mondo. Nerespektado de tiu ĉi alvoko pelas nereteneble la homaron al mempereo. Ni povas observi pesimismon kaj timon pri estonteco. Ĉu ankaŭ ni, kristanoj, kun timo kaj pesimismo rigardu la estontecon, la trian jarmilon? Certe ne! Ni levu la kapon kaj kun optimismo iru renkonten al la nova jarmilo. Modelo por ni estu nia Papo Johano Paŭlo la II-a, kiu spite de korpa malforteco per grandega spirita kaj anima forteco instigas nin kun optimismo rigardi la estontecon. Per preĝoj kaj konscienca plenumado de kristanaj devoj ni helpu kaj subtenu la benantajn brakojn de la Papo, kiu la 18-an de majo, en la jaro de Granda Jubileo 80-jariĝos. Estis granda graco kaj profunda travivaĵo esti proksime al la Papo dum la epifania nunjara solenaĵo en la Baziliko de Sankta Petro.

Dio benu nian amatan Papon, por ke li ankoraŭ longe kaj neŝanceleble gvidu la Eklezion de Kristo nune kaj en proksimiĝanta tria jarmilo!

Miloslav Šváček

al la indekso


 PREĜO DE PAPO JOHANO PAŬLO LA 2-A POR CELEBRO DE
LA GRANDA JUBILEO DE LA JARO 2000

Estu benata, ho Patro, ke Vi en via senfina amo donis al ni vian unugeneritan Filon, kiu enkarniĝis per la Sankta Spirito en la purega sino de la Virgulino Maria kaj naskiĝis en Betlehemo antaŭ dumil jaroj.

Li fariĝis nia vojaĝ-kunulo kaj donis novan signifon al la historio, kiu estas irado kune farita en aflikto kaj la sufero, en fideleco kaj la amo, la vojo al la novaj ĉieloj kaj la nova tero, en kiu Vi, venkinte la morton, estos ĉio en ĉio.

Laŭdon kaj gloron al Vi, Sanktega Triunuo, unika kaj supera Dio!

Per via graco, ho Patro, la Jubilea Jaro estu tempo de profunda konvertiĝo kaj de ĝoja reveno al Vi; ĝi estu tempo de repaciĝo inter la homoj kaj de retrovita konkordo inter la nacioj; tempo, en kiu la lancoj fariĝu rikoltiloj kaj post la bruego de la armiloj eksonu la kantoj de la paco.

Faru, ho Patro, ke ni travivu la Jubilean Jaron obeemaj je voĉo de la Spirito, fidelaj je la sekvado de Kristo, konstantaj en la aŭskulto de la Parolo kaj en la ĉerpado el la fontoj de la graco.

Laŭdon kaj gloron al Vi, Sanktega Triunuo, unika kaj supera Dio!

Subtenu, ho Patro, per la forto de la Spirito la sindevigon de la Eklezio por la nova evangelizado kaj gvidu niajn paŝojn laŭ la vojoj de la mondo por anonci Kriston per la vivo, orientante nian surteran pilgrimon al la Urbo de la lumo.

Ekbrilu la disĉiploj de Kristo per la amo al malriĉuloj kaj subprematoj; ili solidarecu kun bezonantoj kaj estu grandanimaj en mizerikordaj agoj; ili indulgu al gefratoj por ricevi de Vi indulgon kaj pardonon.

Laŭdon kaj gloron al Vi, Sanktega Triunuo, unika kaj supera Dio!

Purigu, Patro, la memoron de la disĉiploj de via Filo kaj donu, ke ili agnosku siajn kulpojn, ili estu unu, por ke la mondo ekkredu. Plivastiĝu la dialogo inter la sekvantoj de la grandaj religioj kaj ĉiuj homoj malkovru la ĝojon, ke ili estas viaj filoj kaj filinoj.

Ke al la peteganta voĉo de Virgulino Maria, Patrino de la nacioj, kuniĝu la preĝantaj voĉoj de la apostoloj kaj de la kristanaj martiroj, de la justuloj de ĉiuj popoloj kaj ĉiuj epokoj, por ke la Sankta Jaro estu por la unuopuloj kaj por la Eklezio motivo de renovigita espero kaj de jubilo en la Sankta Spirito.

Laŭdon kaj gloron al Vi, Sanktega Triunuo, unika kaj supera Dio!

Al Vi, ĉiopova Patro, Kreinto de la universo kaj la homo, per Kristo, kiu vivas kaj regas super la tempo kaj la historio, en la Sankta Spirito, kiu sanktigas la tutan mondon, estu laŭdo, honoro, gloro hodiaŭ kaj dum la jarcentoj senfine. Amen.

Papo Johano Paŭlo la 2-a

al la indekso


 KOMENCE DE LA GRACA JARO EN ROMO

Komence de la jaro, la 4-an kaj la 5-an de januaro 2000 okazis kunveno de IKUE-Estraro en Centra Oficejo de IKUE en Romo. La kunvenon partoprenis estraranoj: Sac. Duilio Magnani (Italio), D-ro Antonio de Salvo (Italio), Miloslav Šváček (Ĉeĥio), Sac. Lajos Kóbor (Hungario), Carlo Sarandrea (Italio), Inĝ. Jan Kalný (Ĉeĥio), D-ro Serio Boschin (Italio) kaj Barbara Pietrzak (Pollando). Ekumenan Komisionon reprezentis Sac. Bernhard Eichkorn (Germanio). Ĉeestis ankaŭ landa reprezentantino s-ino Marija Belošević (Kroatio) kaj f-ino Paola Ambrosetto (Italio).

Estis pritraktitaj gravaj movadaj aferoj, precipe okazigo de la 53-a IKUE-Kongreso en Rimini kun pilgrimoj al Romo, Loreto kaj Asizo en la monato septembro, esperantista partopreno de la Junulara Monda Tago 2000 en la monato aŭgusto en Romo (kun antaŭa restado en Venecio) kaj pluaj IKUE aŭ ekumenaj E-aranĝoj, planitaj por la jubilea jaro 2000. Estis ankaŭ pritraktita okazigo de la 15-a Ekumena E-Kongreso en Zagrebo (Kroatio) en la jaro 2001. Akceptita estis propono okazigi 55-an IKUE-Kongreson 2002 en Kroměříž (Ĉeĥio).

Pri tre vigla laboro de la Ekumena Komisiono raportis ĝia prezidanto Sac. Bernhard Eichkorn. Kromalie oni pritraktis proponitan manuskripton de la Kongresa Regularo por la ekumenaj E-kongresoj antaŭ ĝia oficiala eldono.

La kunvenantoj partoprenis la 4-an de januaro sur la Placo de Sankta Petro vesperan preĝon de la jubilea jaro. Ĝi estis pere de satelitaj televid-transportiloj videbla en la tuta mondo. Dum ĝi estis frato Šváček komisiita diri jenan preĝintencon esperantlingve: “Por tiuj, kiuj estas elprovataj pro la Evangelio: ke dum iliaj suferoj ili estu subtenataj de la interveno de la gefratoj en la kredo, ni en Esperanto preĝu”.

Krom la laborkunveno estis ebleco pasigi la tempon en Romo ankaŭ kiel pilgrimuloj de la Sankta Jaro. La purigita fasado de la Baziliko de Sankta Petro brilas en sia granda beleco (vidu la foton faritan en la epifania mateno). Antaŭ obelisko sur la Placo de Sankta Petro estas ligna konstruaĵo de betlehema stalo. En ĝi krom figuroj de Sankta Familio, paŝtistoj kaj la Tri Sanktaj Reĝoj, estas ankaŭ figuroj de familio en kostumoj de Valaĥio (regiono en Moravio - landparto de Ĉeĥa Respubliko). Tiuj figuroj ne estas tie hazarde, sed ili fakte reprezentas landon (Ĉeĥion) kaj regionon (Valaĥion), el kiu devenas (el vilaĝo Morávka el Beskid-Montaro) la pli ol dudek metrojn alta kristnaska arbo, dekstraflanke staranta. Por ni, el Ĉeĥio, krom tio estis tre agrabla surprizo ĉe betlehema stalo aŭdi kristnaskajn kantojn kantitajn ĉeĥlingve.

Sed tio ne estis nia la plej granda travivaĵo. Ĝi okazis en Epifanio - la festotago de Sanktaj Tri Reĝoj. Ni havis eblecon partopreni epifanian solenaĵon kun Sankta Patro en Baziliko de Sankta Petro. Dum trihora liturgio la Papo ordinis 12 novajn episkopojn. Ĉar ni estis en baziliko proksime ĉe meza “strateto”, ni povis esprimi estimon al la Papo el proksimeco de nur tri metroj. Niaj koroj flamis per ĝojo kaj amo al la Papo - anstataŭanto de Kristo - Petro de la nunaj tempoj. La aĝo kaj tre premanta kruco, kiun la Papo portas, malfortigas lian korpon, sed spirite kaj anime li estas admirinde forta kaj juna. Tiun Papon bezonas nuntempa mondo ankoraŭ longan tempon. Ĉiu el ni havas eblecon helpi per preĝoj al la Papo kaj al la fidelaj episkopoj kaj sacerdotoj de la sankta Eklezio.

Post eliro el plenplena baziliko, ni ekvidis homplenan Placon de Sankta Petro. Nur tre malfacile eblis trairi tiun homamason. Tiutage, en la festo de Epifanio, estis en Italio (kiel en multaj ceteraj landoj krom Ĉeĥio, ktp.) libera festotago. Bela, kvazaŭ printempa suna vetero instigis romanojn viziti Vatikanon kaj plenigi la stratojn de la historia urbo. Senfina procesio de pilgrimantoj kaj romaj loĝantoj malrapide moviĝis antaŭen por trairi la Sanktan Pordon kaj akiri la gracojn kaj indulgencojn de la Sankta Jaro. Ankaŭ ni tiel spirite plenigitaj kaj fortigitaj povis ankoraŭ vidi kelkajn preĝejojn kaj historiajn objektojn de la eterna urbo.

Iom lacaj, kiel cetere devas esti ĉiuj ĝustaj pilgrimantoj, sed spirite fortigitaj, ni revenis hejmen, ĉiu en sian landon kun espero revidi denove septembre Romon kun kongresantaj katolikaj esperantistoj en Rimini. Koran dankon precipe al kara ĝenerala sekretario de IKUE frato Carlo Sarandrea, kiu prizorgis por ni belan restadon en Romo.

Miloslav Šváček

al la indekso


 PICEO EL MORAVIA MONTARO BESKYDY EN VATIKANO

Ĉeĥa Respubliko ricevis de la Papo Johano Paŭlo la 2-a honoron donaci kristnaskan arbon por Placo de Sankta Petro en Vatikano. La grandan piceon trovis kaj elektis mem la episkopo de Ostrava-Opava diocezo Mons. František Lobkowicz kaj ĝi staris dum la kristnaska periodo kiel kristnaska arbo dekstre de la betlehema stalo antaŭ la obelisko sur la Placo de Sankta Petro.

La 25 metrojn longa piceo estis vendrede la 3-an de decembro 1999, proksime de vilaĝo Morávka en montaro Beskydy, solene faligita de la arbohakisto Jan Foldyna. La kvintuna piceo-arbo estis post fortranĉo levita per brakoj de du gruoj. Ĝi estis speciale ĉirkaŭligita, por ke ĝi ne estu pli larĝa kun siaj branĉoj ol 3,5 metrojn kaj metita sur specialan duonremorkon, kiu veturigis ĝin al speciala sesradaksa platvagono basplanka en fervojan stacion Dobrá apud Frýdek-Místek. De tie ĝi veturis per speciala trajno, konsistanta el du vagonoj ŝarĝitaj per la arbo kaj du akompanaj salonvagonoj por gastoj kaj gardantaj policanoj. Unu el la akompanaj vagonoj estis la salonvagono de la unua ĉeĥoslovaka prezidento T. G. Masaryk, kiu post riparo tiamaniere post multaj jaroj unuafoje plenumis tiom longan, pli ol 1700 km longan veturadon.

La trajno forveturis el Dobrá sabate la 4-an de decembro tra Ostrava, Přerov, Břeclav kaj Vieno; ĝi atingis la fervojan stacion Roma-San Pietro, situanta sur la teritorio de la ŝtato Vatikano post kvar tagoj. Kune kun la granda kristnaska arbo oni transportis ankaŭ 20 dumetrajn kristnaskajn arbetojn kaj grandan paketon enhavantan 350 per tradicia tekniko plektitajn kristnaskajn ornamaĵojn faritajn el pajlo, 30 cm altajn kaj 15 cm larĝajn, plektitajn fare de geedzoj Maria kaj Jaroslav Marek el vilaĝo Buková en regiono Prostějov.

La transporton akompanis krom ekleziaj reprezentantoj ankaŭ reprezentantoj de fervojoj kaj polico. Laŭplane la kristnaska arbo estis lokigita kaj starigita sur destinita loko sur la Placo de Santa Petro la 9-an de decembro. La 18-an de decembro forveturis al Romo ankaŭ la ĉeĥa prezidento Václav Havel, por partopreni la oficialan transdonon de la kristnaska arbo al la Papo, kiel donacon de la ĉeĥaj kredantoj.

Jindřich Tomíšek

al la indekso


 PILGRIMLOKO DE SANKTA VIRGULINO MARIA EN KOSTELNÍ VYDŘÍ

Kiam en la jaro 1694 Gerhardo Henriko Butz el Rolsberg aĉetis la bienegon de Kostelní Vydří, li eksciis, ke sur la monteto super la vilaĝo montriĝas ĉirkaŭ la kolono kun jam tute paliĝinta bildeto, plej ofte sabate, mistera brilo.

Laŭ senŝua karmelano Felikso Karolo Slavata li konstruigis tie kapeleton en la jaro 1709 kaj dediĉis al ĝi bildon de Virgulino Maria Karmela. Helpe de Karolo Felikso Slavata ĉi tiu loko ricevis indulgencojn por la pilgrimantoj. De tiu tempo - laŭ malnovaj atestantoj - la brilo malaperis; ne plu estis necese, ke ĝi altiru tien pilgrimantojn. Ĝi restis bildigita sur la kadro de la bildo.

Por plua evoluo de la pilgrimloko multe helpis pieco kaj malavareco de la familio Rolsberg.

En la jaro 1737 la origina kapelo estis rekonstruita. Subtenate de la kanonikoj Jozefo Ignaco Rolsberg kaj lia frato Johano Mateo la monteto ĉe ĝi ricevis ĝis la fino de la 18-a jarcento la aspekton, kiun ĝi havas ĝis nun. Al la kapelo estis alkonstruita preĝeja navo, monaĥejo, ambitoj, ĉirkaŭbaranta muro kun pordegoj, estis aranĝitaj ŝtuparoj, terasoj, kaj estis plantitaj tilioj. Johano Mateo estas entombigita apud la preĝejo ĉe la suda flanko. Monaĥoj tiam tamen ne povis loĝi en la monaĥejo. La konstruaĵoj estis eĉ minacitaj de konfiskado por ŝtataj celoj. Tion tamen malebligis translokigo de la paroĥa administrejo el la malsupra vilaĝo al la pilgrimpreĝejo. Kaj la pilgrimantoj alvenadis en multnombraj procesioj de proksimo kaj malproksimo.

Karmelanoj venis al Kostelní Vydří laŭ invito de la paroĥpatrono Frederiko Dalberg kaj de la episkopo de Brno Paŭlo Huyn nur en la jaro 1908. Pli granda germana komunumo foriris en la jaro 1920, sed postsekvis ĝin agado de kelkaj ĉeĥaj pastroj - karmelanoj. Kvankam ili estis nur malmultaj, ili transvivis okazintaĵojn de la dua mondmilito kaj de la sekvantaj jaroj de religia mallibereco. Dum la dekokaj jaroj la ordeno komencis eĉ sekrete plinombriĝi per novaj membroj. Tiuj poste la 15-an de julio 1990 transprenis la administradon de la paroĥo kaj renovigis en Kostelní Vydří la monaĥejan vivon.

Dum lastaj jaroj la pilgrimloko travivas ĝeneralan konstruriparon.

La interno de la preĝejo havas sian signifan fokuson en la ŝtona altaro en la fono de la preĝejo (en la origina kapelo), kiu portas la tabernaklon kaj super ĝi gracan bildon de la Virgulino Maria Karmela. La modestan ekipon de la preĝejo kompletigas imprese murpentraĵo el la komenco de la nuna jarcento (precipe bildigo de la sanktuloj en t.n. “karmela ĉielo” sur la muro super la triumfarko) kaj du novaj elementoj - la altaro frunte al la homoj kaj ambono, lokita tien antaŭ kelkaj jaroj.

La areo de la pilgrimloko etendiĝanta ĉirkaŭ la preĝejo estas ĉirkaŭbarita de la konstruaĵo de la t.n. malnova monaĥejo, de ambitoj proponantaj hodiaŭ al la vizitantoj trarigardon de daŭra ekspozicio, de la konstruaĵo de iama lerne-jo, de kelkaj dometoj kaj ĉirkaŭbaranta muro kun pordegoj. De la ekstera flanko limtuŝas ĝin la t.n. nova monaĥejo, ĝardeno kaj pluaj dometoj. Sur la kontraŭstaranta monteto situas malgranda tombejo por la anoj de la familio Dalberg kaj por la monaĥoj de la monaĥejo.

Krom la administrado de la paroĥo la pilgrimloko servas al la pilgrimantoj kaj vizitantoj.

Ĉe la soleno de S-ta Virgulino Maria Karmela (16.7.) ĉiujare okazas tie pilgrimo de pastroj el la tuta diocezo. La plej granda nombro de la pilgrimantoj venadas la sekvan dimanĉon (t.n. granda pilgrimfesto) kaj dum la antaŭa dimanĉo (malgranda pilgrimfesto). Pluaj solenoj estas en majo, aŭgusto kaj oktobro. Regula okazis ankaŭ venado tien pro vespera diservo dum la unua sabato en la monato.

Krom partopreno ĉe la diservoj la preĝejo kaj monaĥeja areo disponigas silenton por koncentriĝo kaj ripozo, eventuale ankaŭ eblecon aĉeti spiritan kaj alian literaturon aŭ memoraĵojn en la monaĥeja vendejo.

Karmela ordeno estiĝis en la 13-a jarcento sur la monto Karmelo en Sankta Lando. Ĝia celo estas intima vivo kun Dio pere de interna preĝo, sed samtempe ĝi dediĉas sin al la agoj de ekstera apostoleco. La ĉefaj modeloj de karmelanoj estas S-ta Virgulino Maria kaj profeto Elijo.

Por DB-legantoj tradukis Marta Lorková

al la indekso


 NIKOLAUS GROß - MARTIRO DE LA LABORISTARO

La 21-an de januaro 1945, du tagojn antaŭ sia ekzekuto en Berlino, skribis Nikolaus Groß jenan leteron al siaj edzino kaj infanoj.

Tre kore amata plejkara patrino, vi, karaj kaj bonaj infanoj!

Estas tago de sankta Agneso, dum kiu mi skribas tiun leteron, kiu, kune kun alia letero de mi skribita novembre sciigos al vi, ke la Sinjoro vokis min.

Antaŭ mi staras viaj bildoj kaj longe mi rigardas al ĉiu el la profunde konata vizaĝo. Kiom multe mi volis ankoraŭ fari por vi, sed la Sinjoro aliel destinis. La nomo de la Sinjoro estu laŭdata. Lia volo fariĝu al mi.

Vi ne timu, ke konsidere al la morto ekzistas en mi granda ŝtormo aŭ maltrankvileco. Ĉiutage mi ĉiam denove preĝis petante forton kaj gracon, ke la Sinjoro fortigu min kaj vin, por ke pacience kaj sindone ni prenu sur nin ĉion, kion Li por ni destinis aŭ allasis. Kaj mi sentas, kiel per preĝoj mi kvietiĝis kaj trankviliĝis.

Kun vera amo kaj profunda dankemo mi rememoras vin. Ho, kiel bona do estas Dio kaj kiel riĉa Li faris mian vivon! Li donis al mi sian amon kaj gracon, tre karan edzinon kaj bonajn infanojn. Ĉu ne mi ŝuldas al Li dankon pro tio dum la daŭro de mia vivo? Dankon, amataj, por ĉio, kion vi faris al mi. Kaj pardonu al mi, se mi ĉagrenis vin aŭ se mi malbone plenumis mian devon kaj taskon rilate al vi. Precipe al vi, kara patrino, mi devas ankoraŭ danki. Kiam antaŭ kelkaj tagoj ni adiaŭis en tiu ĉi vivo, tiam reveninte en la ĉelon el profunda koro mi dankis Dion por via kristana animforto.

Kelkfoje dum longaj monatoj de mia mallibereco mi pripensadis, kio fariĝus, se mi ne plu povus esti kun vi. Jam delonge mi ekkonis, ke via sorto ne dependas de mi. Se Dio volas, ke mi ne plu estu kun vi, tiam Li prizorgos por vi helpon. Dio neniun forlasas, kiu restas fidela al Li kaj ankaŭ vin Li ne forlasos, se vi vin turnos al Li.

Vi ne estu tristaj pro mi; mi esperas, ke Dio akceptos min. Ĉu Li mirinde ne destinis ĉion? Li lasis min resti en domo, en kiu eĉ dum mallibereco mi spertis iom da amo kaj homa kompato. Li donis al mi pli ol kvin monatojn da tempo, eble tempon de graco por mia prepariĝo al hejmeniro. Do vere, Li pli multe faris, Li venis al mi multfoje per Plej Sankta Sakramento, por resti ĉe mi dum ĉiuj ŝtormoj kaj mizeroj, precipe en la lasta horo. Ĉio povus alimaniere okazi, nur malmulte al tio mankis. Se post aviadila atako la 6-an de oktobro mi estus transloĝigita kiel multaj aliuloj en alian domon, mi ne estus ricevinta tiom multe da gravaĵoj. Ĉu ne decas laŭdi la saĝan kaj bonan destinadon de Dio kaj danki al Li pro liaj boneco kaj patreca ŝirmado?

Ho vidu, kara patrino, kiel home grava kaj doloriga estas mia frua foriro. Dio certe per tio donas al mi grandan gracon. Tial ne ploru kaj ne havu tristecon. Preĝu por mi kaj danku al Dio, kiu el amo vokas min kaj venigas min hejmen.

Al ĉiu el vi mi skribis personan lastan vorton. Por ĉiu ĝi estu malgranda memoraĵo kaj ankaŭ peto pri memoro pri mi.

Granda ĝojo estas por mi kruco kaj rozario, kiun vi, kara patrino, sendis al mi en la ĉelon. Dumtage kaj dumnokte mi portas la krucon sur la brusto kaj ankaŭ la rozario estas mia ĉiama akompananto. Mi prizorgos, ke ili revenu en viajn manojn. Ankaŭ ili estos por vi agrablaj rememoraĵoj. Nun mi ordigis miajn surterajn aferojn. La restantajn tagojn kaj horojn mi volas tute dediĉi al preĝado. Dio kompatu mian mizeran animon kaj akompanu vin ĉiam per siaj benoj kaj gracoj. En la amo de Kristo, kiu liberigis min kaj kiu estas mia espero, mi benas vin.

Nikolaus Groß naskiĝis la 30-an de septembro 1898 kiel filo de minlaboristo en Niederwenigern ĉe Hattingen. Komence post la lerneja tempo li eklaboris en fabriko kaj poste subtere en minejo. En la jaro 1920 li fariĝis sekretario de Profesia Unuiĝo de Kristanaj Laboristoj en Oberhausen.

En la jaro 1925 en la aĝo de 27 jaroj li edziĝis kun Elisabeth Koch, kiu naskis al li sep infanojn.
En 1927 li fariĝis redaktanto de WAZ - organo de la Katolika Laborista Movado. Jam frue li avertas pri nazi-reĝimo.
En 1928 li organizas serion da prelegoj kontraŭ naci-socialismo.
En 1930 li publikigas specialan numeron. Pere de sia amiko Bernhard Letterhas kaj jezuita pastro Alfred Delp li kontaktiĝas kun rezistmovado, kie li aktive laboras.
La 12-an de aŭgusto 1944 post atenco kontraŭ Hitler (20.7.1944) li estis arestita kaj metita en koncentrejon Ravensbrück; poste oni translokigas lin en malliberejon de Berlino.
La 15-an de januaro 1945 li estis mortkondamnita pro ŝtatperfido per “popola tribunalo” de Roland Freisler.
La 23-a de januaro li estis ekzekutita (per pendumilo) en Berlino-Plötzensee.
La 17-an de junio 1988 komenciĝis lia beatiga proceso.

Pri lia iro al pendigilo informas nin taglibra noto, kiun skribis Marianne Happich, prizorgistino kaj helpantino de multaj malliberuloj, la 23-an de januaro 1945 en la tago de la ekzekuto post mallonga interparolo kun pastro Buchholz:

Tago de Sankta Rajmundo, la 23-an de januaro 1945.

Hodiaŭ mortis 10 viroj kiel “martiroj por la alia Germanio”. Ilia lasta oferiro al la pendigilo estis kortuŝiga, raportis pastro Buchholz. SS kaj Gestapo estis alvenintaj amase kiel ĉiam al la spektaklo de la ekzekuto en Plötzensee. Al pastro ne estis permesite paroli kun ekzekutotoj en ilia lasta horo. Li eĉ ne rajtis silente akompani ilin al la pendigilo. Sed pastro Buchholz havas siajn fidelulojn. Ĝustatempe li estis informita. Rapide li alvenis kaŝinte sin kiel jam kelkfoje en al li bone konata angulo, de kie li vidas malĝojan procesion de la viktimoj. Rekte kaj trankvile ili iras al la pendigilo. Ĉiun aparte benas pastro Buchholz. Nikolaus Groß klinas silente la kapon ĉe la beno. Lia vizaĝo vidiĝas jam lumigita de la gloreco, en kiun li estas enironta.

Artikolon de Hans-Karl Seeger tradukis Hugo Westhoff, Germanio

al la indekso


 DONU PACON AL LA TER´

(Mír na zemi daruj nám) Teksto: K. Rommel. Muziko: L. Lüders. Traduko: Jiří Kořínek

  1. Donu pacon al la ter´! / Ne rifuzu nin! / Via amo nin favoru tra la temp´ sen fin´. / Sole Vi, nia Di´, / sole Vi, nia Di´, / pri hom-viv´ disponas Vi. / Ne rifuzu nin!
     

  2. Dotu nin per liberec´! / Ne rifuzu nin! / Ke el nia povo kresku al malbono lim´! / Sole Vi, nia Di´, / sole Vi, nia Di´, / pri liber´ disponas Vi. / Ne rifuzu nin!
     

  3. Dotu nin per ĝoj´ kaj bel´! / Ne rifuzu nin! / Ke eĉ nur pro bagateloj dankoj veku sin! / Sole Vi, nia Di´, / sole Vi, nia Di´, / stiras nian vivon ĉi. / Ne rifuzu nin!

al la indekso


 MALĜOJAJ ELDIROJ

Dume en religioj de Oriento la homoj serĉas Dion, en Okcidento Dio serĉas homon, kiu ofte antaŭ Li zigzage moviĝas. Kardinalo Vlk / MaxPicard

Hungara abato Bodo, iama kunlernanto de Lenin, vizitis lin antaŭ lia morto kaj atestas, ke Lenin al li en klarmensa tempeto diris: "Mi eraris. Mi sentas min mergita en sang­oceano de nekalkuleblaj oferituloj. Por savi nian Ruslandon ni bezonus dek Franciskojn de Asizo, sed nun estas jam malfrue. Ni ne povas iri reen."

"Se ni volas neniigi iun nacion, ni devas unue neniigi ĝian moralon. Poste ĝi enfalos en niajn manojn kiel maturaj fruktoj." Vladimir Iljiĉ Lenin

al la indekso


 LA PLEJ VIZITATAJ PILGRIMLOKOJ EN LA MONDO

Unua plej multe vizitata pilgrimloko en la mondo estas Guadalupe en Meksikio. Dum unu jaro ĝin vizitadas ĉirkaŭ 14 milionoj da pilgrimantoj. Dua estas San Giovanni Rotondo en suda parto de Italio, kie vivis kaj mortis la 2-an de majo 1999 en Romo beatproklamita Patro Pio. La lokon vizitadas 7,5 milionoj da pilgrimantoj dum la jaro.

al la indekso


 METROO AL VATIKANO

Vatikano nun estas atingebla ankaŭ per metroo “Metropolitana A”. Haltejo “Cipro - Musei Vaticani” situas en proksimeco de Vatikanaj Muzeoj. Por atingi Placon de Sankta Petro oni devas ankoraŭ iri unu kilometron.

Dume en religioj de Oriento la homoj serĉas Dion, en Okcidento Dio serĉas homon, kiu ofte antaŭ Li zigzage moviĝas. Kardinalo Vlk / Max Picard

Hungara abato Bődő, iama kunlernanto de Lenin, vizitis lin antaŭ lia morto kaj atestas, ke Lenin al li en klarmensa tempeto diris: “Mi eraris. Mi sentas min mergita en sang-oceano de nekalkuleblaj oferituloj. Por savi nian Ruslandon ni bezonus dek Franciskojn de Asizo, sed nun estas jam malfrue. Ni ne povas iri reen.”

“Se ni volas neniigi iun nacion, ni devas unue neniigi ĝian moralon. Poste ĝi enfalos en niajn manojn kiel maturaj fruktoj.” Vladimir Iljiĉ Lenin

al la indekso


 ĈU MIRAKLO? EĈ KURACISTOJ KONSTERNIĜIS ...

Iu kristano suferis pro kancero, enhospitaliĝis, operaciiĝis kaj poste pli kaj pli fariĝis serioze; la kuracejo sendis anoncon al lia familio pri vivodanĝero de la malsano; devigite li hejmen revenis.

Feliĉe lia najbaro estas nia samkredano (katoliko), pacience konsiliĝis kun li rilate konvertiĝon al nia sankta eklezio. Poste li decide kredas je Patro nia, kiu estas en la ĉielo. Li scias bone, ke Dio estas ja ununura, ĝia eklezio universala, unika kaj apostola, starigita de Jesuo mem. Ekde tiam, mirinde, tagon post tago li pliboniĝis kaj iom post iom resaniĝis.

Iutage li refoje aliris klinikon por diagnozi, ĉu estis vere resaniĝo. Li mirigis la kuracistojn, kiuj ekvidinte lin miene ĝoja, vizaĝe ruĝeta kaj spirite vigloplena samkiel tute sana homo, detale demandis lin, kian kuracilon li akceptis, kiu resanigis.

Nenion, respondis la malsanulo, nur pere de Di-beno. Nur mi konvertiĝis al katolikismo.

La kuracistoj neniel ajn povas kredi kaj ekspliki, ĉar historie neniam aperis tia kazo. Sed nia Sinjoro iam diris al virino, kiu suferis je sangofluo jam dekdu jarojn: «Virino, via fido vin savis.» (Mat 9:22).

Laste alvenis Kristnasko. La kuracejestro, ĉefkuracisto kaj du kuracoperaciistoj kaj resaniĝinto, akompanante kune kuniris al katolika preĝejo. Dum ĉi vespero, pro amaso da popolo ene, neniu ajn povus eniri. Danḱ al helpo de policanoj, kiuj invitite subtenas la ordon, post klarigo solviĝis la problemo.

Ho, kia grandioza liturgio! Samtempe ili spektis la portempan konstruitan staltrogon, kie montriĝas spektaklo de la naskiĝo de Infano Jesuo - nia Sinjoro. Ili kortuŝite kaŝe primeditis. Konklude: tio estas religia forto. La kuracistoj veis kaj senvorte hejmen reiris.

Sekvamatene dum celebro de la Sankta Meso, post kiam la pastro predikis, la resaniĝinto tuj suriris la podion, dankpreĝe al Dio klarigis sian misteran travivaĵon fronte al la publiko, kaj kun la tuta familio firmdecide kredas je Dio dumvive, sendube, kaj eterne.

Laste kiam li petegis, ke ĉiuj gefratoj en Kristo kuniĝu kun li por esprimi dankojn al la Eternulo, tuj eksplodis aplaŭdo longe kaj varme.

Petro KAIZ, Ningbo, Ĉinio, transskribita el Dia Regno n-ro 3/99

al la indekso


 MARIA

Václav Duroň, 1951

Kaj estis nokto ... mallumego ĝia
per la nebuloj pliprofundigita;
eĉ unu lumradio eta ne iras
tristan ludon malbonharmonia.
Sed tamen vidu, steleto aperas!
Ne estas stelo, sed la suno mem!
Jam povas kreski, ĝermi Dia sem´:
ĉar kien venas, ĉion tuj konkeras
Maria! Maria! Maria!

Samtempe kun la aloj de anĝelo
io pretera ombras Vin.
Ne timu, Sankta Virgulin´;
Spirito jen en via ĉelo,
ho, venis teren la ĉielo
kaj estas fino de malĝoj´.
Homaron estras rekta voj´,
kiu alia ol patrino nia
Maria! Maria! Maria!

Senlima, vere senanalogia
la amo estas de patrin´.
Kaj serĉu ĝis la mondofin´,
jen ne ekzistas io plia
kaj tiu amo estas mia!
Fortege mi posedas ĝin.
Mi ankaŭ estas fil´ de in´
kaj ŝia nomo super ĉiu homo
Maria! Maria! Maria!

Kaj tamen kial ŝin prikantas
estaĵoj sur ĉiel´ kaj ter´?
Kia do estas la mister´,
kiu ŝin tiel plialtigas?
Respondo estas glora melodio,
ĝin kantas ĉiu birdo, florfolio,
ke estas Ŝi de homarsav´ medio;
kaj Diinfano - krucumita Amo
- Jesuo - estas filo de Maria!

al la indekso


 KUN ĜOJO NI VENIS

Sac. Ferdinand Hrušat, 1998

  1. Kun ĝojo ni venis / al la Sankta Monto, / por trinki la   akvon / de la Dia fonto.

  2. La animo kantas / ĉe bild´ de Maria, / flugas niaj preĝoj´ / al la Trono Dia.

al la indekso


 DEK JAROJ POST KANONIZO DE LA SANKTA AGNESO LA ĈEĤA

La reĝan filinon kaj la polan sanktulon kunligas la spirita parenceco - postlasaĵo de la sankta Francisko el Asizo kaj de la sankta Klara.

Tiutempe temis pri la miraklo en si mem. Por partopreno en pilgrimo okaze de kanonizo de beata Agneso la Ĉeĥa, permesis komunistaj oficoj dum nuraj 24 horoj fondon de speciala deviza konto, por ebligi viziton de Romo al dekmil da ĉeĥoslovakaj civitanoj.

Jam ekde la frua mateno dimanĉa la 12-an de novembro 1989 estis afiŝita sur la plej elstara konstruaĵo de la kristana mondo, la Baziliko de Sankta Petro sur Placo de Sankta Petro en Vatikano, apud la papa blazono ankaŭ granda bildo de Agneso la Ĉeĥa, kiu estis tiutage kune kun la pola sanktulo Alberto Adamo Chmielowski proklamita kiel sanktulino. La solenan riton en la Baziliko de Sankta Petro komencis kantĥoro de sankta Jakobo el Prago per kantado de kanto “Milfoje ni salutas Vin”. Poste la unua neitala papo depost la jaro 1623, Johano Paŭlo la 2-a, starante ĉe la papa altaro kun baldakeno benis la partoprenantojn. Komence de la Sankta Meso oni tralegis latinan tekston, per kiu oni konfirmis, ke Alberto Adamo Chmielowski kaj Agneso la Ĉeĥa fariĝas de post tiu ĉi momento sanktuloj. Sekvis la kanoniza preĝo. Post la Evangelio parolis la Sankta Patro en la ĉeĥa, slo-vaka kaj pola lingvoj: “La ambaŭ personoj vivis en la malsamaj jarcentoj, malproksime unu de la alia. Kaj tamen kunligas ilin la spirita parenceco - postlasaĵo de la sankta Francisko el Asizo kaj de la sankta Klara. Plejunue havu persisteman amon unu al la alia. Agneso estas la ĉiela protektantino de nia ĉiutaga pilgrimvojo plena de la obstakloj...”

La Sankta Patro benis la partoprenantaron. Tuj poste jam tondre sonas tra la grandega katedralo orgeno kaj la fina kanto Te Deum laudamus - Dio, ni laŭdas Vin.

Ankoraŭ unufoje alparolis la Papo la kunvenintojn el fenestro de la papa palaco sur Placo de Sankta Petro. Denove li salutis pilgrimantojn el Ĉeĥoslovakio.

Agneso la Ĉeĥa, 778 jarojn ekde sia naskiĝo kaj 707 jarojn post sia morto plenmerite fariĝis sanktulino.

Jindřich Tomíšek

al la indekso


 DIO ZORGAS PRI SIAJ INFANOJ

Unu ĵurnalisto demandis Patrinon Tereza: "Ĉu vi iam ekdubis pri boneco de Dio en tiel granda mizero, en kiu vi vivas?" La respondo de la Patrino Tereza estis klara: "Ne". Kaj ŝi argumentas la respondon. "Jesuo diris: "Ne timu!" Mi povas ĉion fari kun Jesuo, sen Li nenion. Niaj laboroj estas liaj laboroj. Malespero signifas nur la partan fidon. Ĝis nun ne estis la tago, en kiu ni diris: "Bedaŭrinde, ni ne povas helpi". "Kio min kortuŝas" - diris la ĵurnalisto - "estas ŝia sincereco en la amo al Dio". La Patrino Tereza plu diris:

"Iun fojon venis unu viro al mi kaj diris: "Mi kunportis mortantan infaneton. Kuracisto preskribis medikamentojn, kiuj ne troviĝas en Hindujo; oni povas ilin aĉeti nur en Anglio." Ankoraŭ dum nia interparolo venis alia viro alportanta korbon kun medikamentoj. Supre kuŝis ĝuste tiuj medikamentoj, kiujn la kuracisto preskribis al la infaneto. Se la medikamentoj estus kuŝintaj funde aŭ meze, aŭ se la viro estus alportinta ilin alitempe, eble ni ne povus helpi al la mortanta infaneto. Sed ja ekzistas milionoj da infanoj kaj jen, Dio montras sian amon ĝuste al tiu ĉi malgranda infaneto el domaĉo de Kalkuto. La infaneto do estis savita."

El la germana tradukis Gediminas Degėsys

al la indekso


 LA UNUA ESPERANTA EPISKOPO EN LA MONDO D-ro ANTONIO ELTSCHKNER

Titola Episkopo de Zefirio, Helpepiskopo de Praha

Lia Episkopa Moŝto, D-ro Antonio Eltschkner naskiĝis en Polička la 4-an de junio 1880. Li studis teologion en Roma kolegio Bohema kaj en la Universitato de Propaganda li ricevis teologian doktoran diplomon. La 18-an de marto 1905 estis D-ro A. Eltschkner presbiterigita. Li funkciis kiel kapelano en Svojšín, Plzenec, parte kiel kateĥisto en Doubravka apud Plzeň, en Kolín kaj fine li fariĝis profesoro de religio en gimnazio de Praha XII. D-ro A. Eltschkner estis en la jaro 1927 nomita metropola kanoniko de la ĉiam fidela kanonikaro de la katedralo de sankta Vito en Prago. En la jaro 1932 li fariĝis kapitula prelato kaj la 19-an de marto 1933 li estis konsekrita je episkopo.

La episkopo D-ro Antonio Eltschkner estis prezidanto de la ĉeĥa sekcio de la "Verko por la propagando de la kredo", prezidanto de la "Misia ligo de la pastraro", membro de la "Landa konsilantaro por lernejoj", eksvikario ĝenerala, prezidanto de la ĉefepiskopa eklezia tribunalo, prezidanto de la "Ligo de katolikaj esperantistoj en Ĉeĥoslovakio", membro de la Internacia Komitato de IKUE, prezidanto de la "Klubo de katolikaj esperantistoj en Praha" ktp.

Junie okazos 120-jara datreveno de lia naskiĝo. Laŭ historia fonto el la jaro de lia episkopiĝo (1933) li tiutempe en la esperantista medio estis konata kiel la unua episkopo - (aktiva) esperantisto en la mondo. Jen liaj rimarkindaj vortoj pri Esperanto:

"Se ĉiu homo scipovus krom sia gepatra lingvo ankaŭ la helpan lingvon internacian Esperanton, faciliĝus multaj aferoj, kiuj estas hodiaŭ tiom malfacilaj, kiel ekzemple: la rilatoj inter la nacioj, la interŝanĝo de ideoj sur la kampo de scienco kaj literaturo ĝenerale, la disvastigado de la vero, la refutado de mensogoj kaj antaŭjuĝoj, reciproka konatiĝo kaj interkompreniĝo, la pacaj penadoj kaj la interfratiĝo de nacioj en kristana amo. Mallonge dirite, tiamaniere oni povus multon fari por la bono de la tuta homaro kaj oni ŝparus tempon kaj monon".

al la indekso


 PROF. D-RO JAN FILIP, SACERDOTO, POETO KAJ VERKISTO –
ESPERANTO-PIONIRO

Li naskiĝis la 9-an de decembro 1911 en Přibyslav, Bohemio, studis en Prago kaj Hradec Králové, sacerdotiĝis en 1936, fariĝis doktoro de teologio en 1963. Kiel profesoro de gimnazio li instruis teologion, latinan lingvon kaj historion. Poste sekvis vivo plena de zorgoj. Multfoja ŝanĝo de laborlokoj en diversaj submontaraj vilaĝetoj igis malfacila lian sacerdotan laboron. Ĉie lin sekvis kaj pri liaj bezonoj zorgis lia fratino Karla, al kiu li dediĉis sian libron

“Post majesta celo”. Li mortis subite en preĝejo de Kratonohy, dimanĉe la 21-an de novembro 1971.

Esperanton li ellernis jam en 1922, kiel studento de gimnazio. Kun helpo de sia frato Karolo li kompilis Grandan Esperanta-Ĉeĥan vortaron 410-paĝan (unua eldono 1929, dua en 1947). Okaze de XIV-a Kongreso de IKUE en Prago 1929 aperis ankaŭ lia ĉarma libreto Kantareto (meskantoj, himnoj kaj naciaj kantoj), dua eldono pliigita aperis en 1948 kun melodioj. Sekvas: Skriba kurso de Esperanto; dramo “Fino de la mondo”, simbola socia simfonio, kun muziko de fama komponisto J. B. Foerster kaj surkovrila desegnaĵo de pentristo Hrabal. IKUE eldonis en Svislando lian duan teatraĵon “La turo inter nuboj” (1964). Post longjaraj penadoj li kun sia frato Karel sukcese finis sian ĉefverkon: Granda vortaro Ĉeĥa-Esperanta - libro 656-paĝa, kiu aperis en 1949. Kortuŝaj estas liaj “Kristnaskaj kantoj”, aperintaj en 1937.

Sac. Jan Filip kiel poeto gajnis en Floraj Ludoj 1932 okaze de IKUE-Kongreso en Lourdes premion pro la poemo honore al Virgulino Maria, kiun li ege estimis. Dum pli ol 40 jaroj aperadis liaj poemoj en Espero Katolika kaj ceteraj gravaj revuoj. D-ro Jan Filip amis junularon. Sennombraj artikoloj, E-anguletoj, kursoj en diversaj semajnaj gazetoj tion pruvas.

Eksterlandaj liaj prelegvojaĝoj, precipe post la dua mondmilito estis faritaj en ŝtata intereso.

Samtempe li ankaŭ verkis en la ĉeĥa lingvo. Aperis kvar libroj de poemoj: Miozoto, Preĝejo, Blankaj vortoj kaj Dumvoje al la hejmo. Da teatraĵoj aperis 14 libroj, inter ili: Promeso, Romo, Fino de la mondo, Fratino Anunciata, Pedita k.a. En prozo aperis liaj rakontoj: Floroj de la juneco, Post majesta celo (ilustrita) kaj ses ceteraj. El tiuj ĉi kelkaj estis tradukitaj en nederlandan kaj slovakan lingvojn.

Kiel sacerdoto li strebis plibonigi meskantojn kaj mem verkis novajn. Honore al Maria, Jesu-Infano de Prago, Sankta Jozefo k.a. Ampleksa verko de tiu ĉi modesta homo ĉiam rememorados al ni lian personecon kaj instigos multajn lin sekvi.

Indas mencii, ke sac. Filip dum siaj lastaj vivjaroj aktive kunlaboris kun la junularo de tiama Katolika Sekcio de ĈEA. Por ili li tradukis religiajn ritmajn kantojn, kiujn oni kantadis en la IKUE-tendaroj en Herbortice. Julie de 1971, nur kvar monatojn antaŭ sia morto, li verkis dediĉe al la anaro de la samjara IKUE-tendaro en Herbortice la poemon “La lasta tendara fajro”.

Bona Dio, kies fidela sacerdoto li estis, glorigu lin en sia eterna regno.

al la indekso


 LA LASTA TENDARA FAJRO

D-ro Jan Filip, 1971

En malluma noktomaro
brulas fajra heliant´.
De l´ tendara gefrataro
adiaŭa sonas kant´.

En la kor´ la idealo,
en la man´ l´ amika man´,
en okula ros-vualo
flagras la fajrer-fontan´.

En la peno altencela
eĥas voĉ´ de Betlehem´.
Ni fariĝu ĥor´ anĝela
por la paco per kompren´.

Tra malluman mondospacon
brulu fajre nia am´.
Ni heroldu Dian pacon
en konkorda akompan´.

Luno, steloj malaperos
dum tagiĝo de l´ aŭror´.
amen ĉiam plu fajreros
arda stel´ en mia kor´.

Brilu kiel diamanto,
fajro de ĺ gefrata sent´,
kiun ni per Esperanto
portas al homara gent´.

al la indekso


 NE PLU ESTAS INTER NI KARA FRATINO MARIE BARTOVSKÁ

La 8-an de decembro 1999 ŝi mortis en aĝo de 87 jaroj. Nelacigebla, ĝis fino de sia surtera vivo ĉiam aktiva esperantistino, longjara membrino de IKUE, honora membrino de UEA kaj ĈEA. Aŭguste ŝi partoprenis Ekumenan E-Kongreson en Gliwice kaj septembre la renkontiĝon de ĉeĥaj kaj slovakaj katolikaj esperantistoj en Kroměříž. Ŝia-propone nia gazeto nomiĝas “DIO BENU”.

Dio, rekompencu vian bonkorecon per ĉiela feliĉo, por ke vi deĉiele subtenu la katolikan E-movadon en nia lando same malavare, kiel vi tion faris surtere. Ripozon eternan donu al vi la Sinjoro, kara nia fratino Marie, kaj la senfina lumo lumu al vi. Vi ripozu en paco. Amen.

al la indekso


 NUR KUN VI

(S Tebou chci, Pane, jít) Tradukis Jiří Kořínek

  1. Ref.: Nur kun Vi, ho Sinjor´, / gvidu min ĉiu hor´, / ĉiu terpaŝ´ sur ĉi terpad´.
    Via Diman´ ĉe bar´, / vojstumblad´, antaŭ fal´, / gvidu min plu sen star´, / gvidu min plu sen star´. Ref.: Nur kun Vi, ho Sinjor´ ...
     

  2. Ĉiam kun Vi, ho Di´, / iri plu volas mi, / min al Vi ligas am´, / min al Vi ligas am´. Ref.: Nur kun Vi, ho Sinjor´ ...Kun Vi dum nokt-labor´ / helpas mem nigra hor´, / via am´ estas flam´, / via am´ estas flam´. Ref.: Nur kun Vi, ho Sinjor´ ...
     

  3. Kun Vi ĝuhor´ en lac´, / korpripoz´, sankta pac´, / estas Vi am´ kaj grac´, / estas Vi am´ kaj grac´. Ref.: Nur kun Vi, ho Sinjor´ ...

al la indekso


 HISTORIO DE INTERNACIA KATOLIKA UNUIĜO ESPERANTISTA

Karaj legantoj, nunjare, dum la jubilea jaro okazos ankaŭ grava jubileo por Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista - 90-jara datreveno de ĝia fondiĝo. Ni devas konstati, ke nunaj generacioj de IKUE-anoj scias preskaŭ nenion pri ĝia historio. Tial ni decidis poparte aperigi en nia gazeto la historion de IKUE. Tiucele ni uzos historion kompilitan de Nikolao Hoen, aperintan en Espero Katolika n-ro 7-12/1992, kiu priskribas historion ekde ĝia komenco ĝis la jaro 1983, kiam okazis 80-jara jubileo de ekzisto de Espero Katolika. Ni provos ĝin kompletigi ne nur pri periodo post la jaro 1983 ĝis nun, sed ankaŭ pri gravaj historiaj faktoj, kiuj pro certaj kaŭzoj mankas en priskribo de sepdekaj kaj okdekaj jaroj. Ni do alvokas kompetentajn IKUE-anojn kunlabori kun la redakcio de DIO BENU por kompletigi tiun verkon. Post dek jaroj okazos 100-jara jubileo de IKUE. Okaze de tiel grava jubileo oni certe planos eldonon de historio de 100-jara IKUE. Se ni nune kompletigos la ĝis nun priskribitan historion, okaze de granda IKUE-jubileo oni pli facile la historion kompletigos pri lasta dekjaro.

al la indekso


 HISTORIO DE IKUE

surbaze de la historio de la revuo Espero Katolika (EK) kaj de la Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista (IKUE)

Enkonduke de la aŭtoro Nikolao Hoen

Por la neinformitoj devas esti iom nekomprenebla afero, ke la organo de iu asocio ekzistas pli delonge ol la asocio mem.

Ke “Espero Katolika” (mallonge dirite EK), la oficiala organo de “Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista” (IKUE), jam en 1983 ekzistis 80 jarojn, dum la asocio en 1985 memorigis sian 75-jaran jubileon, ne ŝajnas logika afero.

Por ekscii la solvon de tiu enigmo, oni legu ĉi tiun historion de la internacia katolika Esperanto-movado.

Tralegante la historion, oni renkontos ankaŭ multajn aliajn situaciojn, pri kiuj oni miros, interalie pri la demando, kiel estas eble, ke EK kaj IKUE ankoraŭ ekzistas, travivinte tian kvanton da pereigaj situacioj. Kaj eble, en tia rilato, oni donos mistikan signifon al la konata eldiro de Papo Pio la 10-a: “Esperanto havas antaŭ si grandan estontecon”.

Tiuj instigaj vortoj neniel perdis sian signifon; ili ankoraŭ plene formas la bazon kaj elirpunkton por ĉiuj katolikaj esperantistoj, kie ajn en la mondo batalantaj - krom por la altnivelaj celoj de la Esperanta movado - ankaŭ por sia katolika kaj ekumena idealo.

La aŭtoro deziras speciale danki la Honoran Prezidanton de IKUE, Sac. Alfons Beckers, kiu daŭre instigis kaj kuraĝigis lin, kaj la Prezidanton de la Flandra Esperantista Ligo, S-ron Edward Symoens, kiu bonvolis kontroli kaj, kie necese, korekti la manuskripton.

 

Ĉapitro 1

La antaŭ - kaj unua periodo de “Espero Katolika”

La unua “Espero Katolika”

En oktobro 1903 aperis la unua numero de “Espero Katolika” (de nun ni ĝin nomos simple per la mallongigo EK). Sed ne estis la unua fojo, ke tiu nomo aperis en la internacia Esperanto-movado.

Pli frue, en 1902, Sac. Emile Peltier - la fondinto de EK - laŭ iniciato de Henri Auroux intencis fondi veran internacian katolikan esperantistan organizon, donante al ĝi la saman nomon “Espero Katolika”; tamen, ne pli ol okdeko da katolikaj esperantistoj aliĝis, kaj do ne estis ebla jura aprobo laŭ franca leĝo.

Pri tio Henri Auroux faris jenan deklaron, en la unua numero de EK: “Multaj konsentis iĝi anoj de tiu societo, sed neniu volis iĝi membro de la administrantaro. Ni proponis, ke direktoro, elektita de la ĉefaj anoj, administros la societon sub sia respondeco persona. Ni ne povis varbi la minimuman nombron de elektistoj. Kaj kiam ni sendis al nia subprefekto nian regularon, li ne volis akcepti ĝin, ĉar leĝe la societo ankoraŭ ne estis formita”.

Emile Peltier indikis la celon de la revuo EK per la difino: “Espero Katolika ne intencas esti lingva, sed literatura revuo kaj internacia ligilo inter la katolikoj”.

Oni decidis, ke Auroux estos la redaktoro kaj Peltier funkcios kiel direktoro kun la speciala tasko zorgi pri la propagando. Pro diversaj malfacilaĵoj - interalie la presisto (A. Barbot en Tours, Francio) ne tuj sukcesis akiri supersignitajn literojn - nur en oktobro 1903 la unua numero realiĝis.

La devizo de EK estis latinlingve: “Unum ovile et unus pastor” (Unu ŝafejo kaj unu paŝtisto).

Sur la unua paĝo de la nova revuo estis poemo, verkita de Prelato Aleksandro Dombrowski, kiu estis verŝajne la unua katolika esperantisto, lerninte la lingvon tuj post la publikigo de la “Unua Libro” de D-ro Zamenhof en 1887. Jen la poemo, dediĉita al Papo Pio la 10-a.


Al Lia plej Sankta Moŝto Papo Pio X-a

Ĉesis jam viva malgajo publika,
Dio ĝojigis la Kristeklezion:
Sur trono Petra la mond´ katolika
salutas Pion.

Grincu per dentoj infera serpento!
Nin ne timigas jam via envio:
Tra l´ maraj ondoj kaj forta vento
nin gvidas Pio! ...

Oni diradu, ke Petra la Ŝtono
jam detruiĝas, fariĝas nenio ...
Granda mensogo! Jen sankta la trono
kaj sur ĝi Pio! ...

Tial laboru sen tim´ kristanaro,
ĝis kiam estos, laŭ vorto de Dio:
Unu paŝtisto kaj unu ŝafaro ...
Gvidu ĝin Pio! ...


VEKIĜU, ESPERANTISTOJ!

La unua ĉefartikolo de Auroux kiel redaktoro precizigis klarsence la praktikotajn gvidprincipojn.

“Neŭtraleco povas esti komprenata dumaniere” - tekstis unu el tiuj gvidprincipoj. “Tiu estas neŭtrala, kiu nenion diras, kontentiĝas kanti pri birdetoj kaj floroj, pri malnovaj legendoj aŭ vojaĝaj aventuroj; ankaŭ neŭtrala tiu, kiu dirante ĉion, kion li pensas, permesas al ceteraj diri ĉion, kion ili volas; tiele neŭtralos Espero Katolika”.

La redaktoro anoncis, ke EK ne intencas rezervi siajn kolumnojn al katolikaj esperantistoj, sed ĝi ankaŭ disponigas ilin al alireligiaj samideanoj, nur kondiĉe, ke la ensendotaj artikoloj estu de “klara stilo” kaj pruvu “ĝentilecon”.

Kaj plue la redaktoro rezonis: “Al ni do venu ili, kiuj, ĝis nun timeme, ne kuraĝis esprimi siajn ideojn; ili ne turmentiĝu pri la gramatiko, pri la korekteco de siaj frazoj”.

Fakte, la unua redaktoro de EK malfermis la pordon, en la kolumnoj de la revuo, ankaŭ al lingvaj praktikoj ne tute korektaj, tiel montrante grandan “elastecon” (laŭ la esprimo de Auroux mem), sed samtempe malfermante danĝeran vojon. Tamen, tiu (tro granda) toleremo ne estis akceptita de parto el la legantoj de EK, kaj baldaŭ envenis protestoj pri la ne tre korekta uzado de la lingvo.

Venis momento, kiam Peltier, kiel direktoro de EK, estis devigita publikigi deklaron tiurilate: “Mi tamen estis ankoraŭ juna, seneksperimenta esperantisto. Mi, bedaŭrinde, allasis kelkajn ŝanĝetojn pri la lingvo, kaj nia unua numero, je nia eniro en la mondon, ne tre plaĉis al la gazetaro esperantista”.

Fine, en februaro 1904, Peltier anoncis la eksiĝon de Auroux kiel redaktoro, tre verŝajne ankaŭ sekve de letero skribita de Zamenhof mem al la direktoro de “Belga Sonorilo”, en kiu estis fiksitaj kelkaj gravaj principoj: “Simile al ĉiu alia lingvo, Esperanto devas

esti rigardata kiel lingvo finita kaj netuŝebla... Paroli pri iaj plibonigoj (se ili estos efektive necesaj) ni povas nur tiam, kiam nia lingvo estos jam oficiale akceptita en la tuta mondo. Ĝis tiu tempo, la netuŝebleco de la lingvo estas la plej fundamenta kondiĉo por nia propagando”.

Siavice Peltier, kiel direktoro de EK, aldonis al la deklaro de Zamenhof: “Ni tute aliĝas al tiu grava deklaracio de la aŭtoro de Esperanto; Espero Katolika uzos kiel eble plej zorge la lingvon Zamenhofan laŭ la reguloj kaj modeloj liveritaj de nia Majstro”. La finkonkludo de Peltier estis kvazaŭ forta admono: “Cetere, esperantistoj ne malŝparu tempon en etaj malpacoj. Ni ĉiuj laboradu frate, unuiĝe, fervore”.

Pro la eksiĝo de Auroux, Peltier devis, vole-nevole, preni sur siajn ŝultrojn kvar taskojn, nome tiujn de direktoro, redaktoro, administranto kaj propagandisto de EK.
 

Episkopa aprobo

Emile Peltier cetere jam la 6-an de decembro 1902 akiris eklezian aprobon, kiam la ĉefepiskopo de Tours, René François, skribis jenan leteron: “Vi postulas mian aprobon pri entrepreno, kiu celas unuigi la ĉiunaciajn katolikojn per la internacia helpa lingvo nomata Esperanto. Mi tre volonte aprobas tiun projekton, kiu al mi ŝajnas favori la disvastigadon de la evangelio kaj la pliunuiĝon de la popoloj”.

Estis do sur eklezifirma kaj principforta bazo, ke Peltier daŭrigis, post la necesa eksiĝo de Auroux kiel redaktoro, siajn klopodojn por finfine veni ankaŭ al definitiva formo de organizaĵo, de propra ligo de katolikaj esperantistoj. Sed, eĉ kiam li fine sukcesis trovi sep “elektistojn”, tiutempe necesajn en Francio por leĝa fondo de propra ligo, zorge preparinte la bezonatajn regularojn, duafoje liaj klopodoj malsukcesis, ĉar bedaŭrinde, kiel Peltier devis konstati, “nur kelkaj katolikoj aliĝis al la societo”.

Ankaŭ rilate financan bazon de EK, la idealista kaj persistema agado de Peltier estis sendanka, kiel montriĝis el jena konstato, post unu jaro: “La sukcesoj malmulte respondis miajn penadojn. Mi ricevis nur ĉirkaŭ 300 abonantojn por tiu unua jaro”.

La troa laborado influis malfavore la sanstaton de Peltier; por plibonigi ĝin, kaj por havi pli da tempo, li akceptis profesoran postenon en la Seminario de Tours, kaj translokiĝis al S. Radegonde.

Malgraŭ ĉiuj iniciatoj de Peltier, EK post du jaroj ne havis pli ol 250 abonantojn. Vere kriza situacio sin prezentis; tio devigis la fondinton de EK publikigi en januaro 1905 urĝan alvokon: “La katolikoj ne devas forgesi, ke se ili volas havi specialan revuon, ili devas krei por ĝi legantaron per propagando senlaca en katolikaj familioj, firmaoj, societoj k.c.”.

Cetere, Peltier admonis: “Ne kontentiĝu trankvile legi vian revuon, sed ĉiu el vi fariĝu fervorega propagandisto; ĉiu el vi igu nin koni sian agadon, por ke ni verku raporton legindan al la kongreso”.
 

Bulonjo-ĉe-Maro

Peltier aludis la unuan universalan kongreson de la neŭtrala Esperanto-movado, kiu okazis en 1905 en Bulonjo-ĉe-Maro (Boulogne-sur-Mer), kaj en kies preparo li mem partoprenis. Interalie li proponis la starigon de speciala komitato, iniciatis la decidon pri taŭga stenografia sistemo, kaj la enkondukon de universala poŝtmarko, ktp.

La kongreso fariĝis grandioza sukceso, kun 700 partoprenintoj, venintaj el 22 diverslingvaj landoj.

Peltier, kiel direktoro de EK, tiel elparolis toston en granda festkunveno:

“Karaj gefratoj, la koroj de ĉiuj tie ĉi estas plenaj je frataj sentoj. Sed ĝis nun oni parolas nur pri la frateco inter divers-nacianoj. Mi esprimas la deziron, ke per Esperanto ankaŭ fratiĝu la diversreligianoj, ke ĉiuj pastroj, katolikaj aŭ protestantaj, hebreaj aŭ rusortodoksaj, per Esperanto unuiĝu por kune labori al la universala frateco. Mi povas certigi, ke Espero Katolika ĉiam klopodos atingi tiun celon”.

(Daŭrigo sekvos en venonta n-ro de Dio Benu.)

al la indekso


 KIEL NI ARANĜIS KATOLIKAJN E-TENDAROJN DUM TOTALISMA SISTEMO

V - Daŭrigo de la priskriboj aperintaj en DIO BENU 1999

Karaj legantoj, en lasta DIO BENU n-ro 4/1999 mi konigis vin kun eventoj okazintaj dum lasta Katolika E-Tendaro 1977 en Herbortice. Vi ankaŭ havis eblecon konigi vin kun enhavo de grava dokumento verkita tiukaze de Prof. D-ro Ivo Lapenna. En la 5-a parto mi konigos vin kun pluaj reagoj de esperantistoj kaj E-gazetoj, kaj kun plua evoluo de la situacio dum dujara preparo de la juĝa proceso okazinta en la jaro 1979. Ankoraŭ per kelkaj frazoj mi volas rakonti, kio okazis nelonge post la “fermo” de la lasta tendaro.

Kontaktoj de la ĉeĥaj katolikaj esperantistoj kun katolikaj esperantistoj polaj estis tiutempe viglaj, ĉar ankoraŭ ne ekzistis por ĉeĥoslovakaj ŝtataj civitanoj malpermeso viziti Pollandon (ĝi ekzistis en okdekaj jaroj, por malebligi transporton de “pola sindikata infekto - Solidareco” en nian landon). Tial la ĉeĥaj katolikaj esperantistoj, precipe vigla junulara grupo, ĉiujare partoprenadis spiritajn ekzercojn por esperantistoj, organizatajn kaj gvidatajn de animzorganto de polaj katolikaj esperantistoj Pastro Jozefo Zielonka. Du semajnojn post lia reveno el la tendaro li organizis antaŭkongresan aranĝon - spiritajn ekzercojn en Gostyń. Spite de malagrablaj tendaraj travivaĵoj kaŭze de ŝtata polico, la spiritajn ekzercojn partoprenis gru-po da ĉeĥaj katolikaj E-gejunuloj. Kaj fortigitaj tie spirite, ni partoprenis 37-an IKUE-Kongreson okazintan en Ĉenstoĥovo en la tagoj de la 17-a ĝis la 21- de aŭgusto. Dum la Ĝenerala IKUE-kunveno, mi, kiel juna aktivulo, ricevis taskon esti membro de la balota komisiono kaj kunorganizi kunvenon de la junularo. Venontan tagon post mia reveno el Ĉenstoĥovo hejmen venis uniformita policisto kun skriba ordono forpreni mian vojaĝdokumenton kun motivigo, ke “ne estas en intereso de ŝtato, ke mi vizitu eksterlandojn”. Tiu malpermeso daŭris ĝis la jaro 1986. Nelonge post forpreno de la vojaĝdokumento mi estis vokita al policoficejo por demandesploro, dum kiu oni strebis ricevi de mi informojn, kiun “rolon mi ludis” dum la IKUE-kongreso, ĉar ili ricevis certajn informojn de sia la kongreson ĉeestinta informanto. La respondo estis simpla demando: “Se vi havas informojn de via informanto, kiucele vi ankoraŭ bezonas informojn miajn?” Ruzuloj, ili ricevis neniujn informojn.

Dum du jaroj de demandesploradoj fare de ŝtata polico ĝis juĝproceso kaj ankaŭ post ĝi mi ĝuis solidarecon kaj helpemon de tiom multaj enlandaj kaj eksterlandaj esperantistoj kaj eĉ neesperantistoj. El la plej aktivaj eksterlandaj engaĝintaj esperantistoj mi menciu almenaŭ juristojn D-ron Ivo Lapenna, D-ron Klaus Perko, D-ron Adolf Halbedl, D-ron A. De Salvo, pastrojn Battista Cadei, Duilio Magnani, redaktoron de Perspektivo Peter Zacho kc. El enlandaj mi devas prefere nomi miajn du bonajn konsilantojn - IKUE-anojn: Sac. Jaroslav Záruba, partopreninton de la tendaro kaj Lubomír Obruča, subskribinton de Ĉarto 77. Tre efikaj estis ankaŭ spiritaj subtenoj de Sac. Josef Zvěřina, Kardinalo František Tomášek kaj de multaj pluaj sacerdotoj kaj multnombra amikaro. Eble plej forte mi sentis potencan helpadon de la Sankta Spirito. Tiel ofte mi spertis verecon de la vortoj de Jesuo: “Kaj kiam oni forkondukos kaj transdonos vin, ne antaŭzorgu, kion vi parolos, sed tion parolu, kio estos donita al vi en tiu horo, ĉar la parolanto estas ne vi, sed la Sankta Spirito (Mar 13, 11).

Dum la jaro 1978 ne aperis multaj oficialaj protestoj en eksterlandaj amaskomunikiloj pro taktikaj kaŭzoj, ĉar oni ne sciis, kiamaniere evoluos la situacio, por ne plimalfaciligi poziciojn de la akuzitoj. Komence de 1979, kiam estis jam klare, ke proksimiĝas ĉefa juĝa traktado, tiam do komenciĝis kampanjo de tutmondaj protestoj kontraŭ malrespektado de la homaj rajtoj en Ĉeĥoslovakio rilate al persekutado de la katolikaj esperantistoj. Tiam ŝtatprezidento Gustav Husák, ĉefprokuroro JUDr. Josef Kokvenc kaj ĉefjuĝisto JUDr. Václav Mokrý ricevis multajn protestleterojn, dum mi ricevis multajn kuraĝigajn leterojn.

Kaj nun ni legu, kion raportis en la unua n-ro 1979 Espero Katolika.


Diskriminacio

Kaj jen la lasta (en la senco, bedaŭrinde, de «plej ĵusa», ne de «lastvica») diskriminacio, pri kiu mi havas certan informon. De unu jaro kaj duono niaj IKUE-anoj Miloslav Šváček kaj Vojtěch Srna (ĉi tiu lasta, pastro, sed nuntempe hejtisto en pulmkuracejo) estas persekutataj de la ĉeĥoslovaka polico (antaŭ kiu jam okazis «ekstertribunala juĝado») pro tio, ke dum «Libertempa Esperanto-Tendaro» en Herbortice (en julio 1977) okazis celebrado de subĉielaj mesoj, preĝado, kantado de kantoj kun religia enhavo, kaj diskutoj pri religio kaj junularaj vivproblemoj. Aldoniĝis la akuzo, ke al arbo en la proksimeco de la tendaro estis alnajlita kruco farita el betulaj branĉetoj.

La akuzoj faritaj al Šváček kaj Srna koncernas la «malhelpadon de ŝtata kontrolado de la eklezioj kaj religiaj societoj» (art. 178 de la ĉeĥoslovaka punleĝo), kio, tamen, devus koncerni nur la kontroladon de la librotenado de religiaj societoj, en kunligo kun leĝo 218/49: tio apartigante la fakton, ke la Traktato de Helsinki, ratifita ankaŭ de Ĉeĥoslovakio, preskribas, ke “ĉiu havas la rajton je libereco de penso, konscienco kaj religio, kiu rajto inkluzivas la liberecon ŝanĝi sian religion aŭ kredon, kaj la liberecon manifesti, ĉu sola, ĉu kune kun aliaj, ĉu publike,ĉću private, sian religion aŭ kredon per instruado, praktikado, adorado kaj observado”.

La plej ĉagrena detalo en la tuta afero, tamen, laŭ mi estas la fakto, ke dum la “ekstertribunala juĝado” la reprezentantoj de Ĉeĥa Esperanto-Asocio (ĝia sekretario Zdenko Křimský kaj la prezidanto de ĝia politika komisiono Pisk) apogis la policajn akuzojn, kaj la Prezidanto de ĈEA Josef Vítek publikigis en “Starto” anoncon pri eksigo de Šváček, pro tio, ke tiu “per sia nerespondeca agado starigis en tre malbonan lumon ankaŭ ceterajn kredantojn-esperantistojn en nia asocio, kaj kaŭzis sufiĉe komplikitan situacion”.


La sekvoj

La plej ĵusaj sekvoj de la afero estas jenaj: la loka grupo de ĈEA en Herbortice, prefere ol eksigi samideanon Šváček, decidis dissolviĝi; plej verŝajne, ĈEA pledos por nuligo de la kontrakto, per kiu la ĉeĥaj sekcioj de IKUE kaj de KELI estis submetitaj al la ĉeĥa sekcio de MEM (kio povas signifi la finon de la oficiala vivo de la du menciitaj religiaj sekcioj); jam kelkaj membroj el la komitato de la ĉeĥa sekcio de IKUE pro timo rezignis plu labori; pri la afero “Herbortice” nun okupiĝas ankaŭ “Amnestio Internacia”.

Certe la legantoj demandas, kial IKUE ĝis nun silentis pri la afero. Nu, ĉar oni timis eĉ pli serioze endanĝerigi la pozicion de niaj du persekutataj fratoj (kies fina proceso ankoraŭ ne havis lokon). Sed jam venis la tempo, ke oni ne plu silentu, sed oni forte protestu kontraŭ la misagoj de la ĉeĥoslovaka polico kaj de la Ĉeĥa Esperanto-Asocio.

La estraro de IKUE, per skriba interkonsento akceptis la principan enhavon de ĉi tiu protesto, kiu, do, venas el la tuta IKUE. Tamen, konsiderante la delikatan situacion de nia prezidanto (polo, kiu iam reiros al Pollando), mi plene prenas sur min la respondecon de ĉi tiu artikolo.

Antonio De Salvo

Vatikana Radio

Ni aŭdis kun konsterno viajn bedaŭrindaĵojn. Sekvante sugestojn eksterlandajn, ni tuj skribis pri vi al viaj kompetentaj aŭtoritatuloj. Sed ni estas tre atentaj pri via kazo: ni havas jam dokumentaron pri tio. Ni povas diri, ke el multaj nacioj oni interesiĝos pri vi. Ni jam aludis tute ĝenerale pri kelkaj persekutadoj, kiuj tra la mondo daŭras, spite de la homaj rajtoj, kontraŭ libereco de penso, de konscienco kaj de religio. Sed ni havas potencan voĉon por aŭdigi al la tuta mondo niajn protestojn, kiuj estas tiuj de la Eklezio, de la liberaj homoj, de la justeco.

Ni esperas, ke ni ne estos devigitaj uzi nian voĉon, kiu estas unu el la plej fortaj en la mondo. Ni esperu forte, kuraĝe, kristane!

Vatikano, 15.XII.78/4132
Por la Vatikana Radio: P. Giacinto Jacobitti

Granda fortigo por mi estis beno de la Papo Johano Paŭlo la II-a, ricevita de la Vatikana Ŝtata Sekretario. Pri la Sankta Patro rilate al la juĝproceso oni ankoraŭ aludos en venonta parto de la pritrakto.

Enkadre de la Granda Jubileo de nia Sinjoro Jesuo Kristo aranĝas Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista - Katolika Sekcio de ĈEA

al la indekso


 JUSU´, DUM VIVO

Francisko Bühler, 1824

  1. Jesu´, dum vivo, / Jesu´, en morto, / mi apartenas, / Jesuo, nur al Vi!

  2. Ho, min favoru, / ho, min kompatu, / gvidu min, Jesu´, / al via bena glor´.

  3. De via trono, / por mia bono / klinu Vin, Jesu´, / al mia preta kor´!

al la indekso


 TAGO DE PRELEGOJ KAJ DISKUTOJ JE TEMO

KREDO KAJ KRISTANISMO EN LANDOJ DE LA MEZA KAJ ORIENTA EŬROPO

La tuttaga konferenco okazos en la urbo České Budějovice (140 km sude de Prago) la 20-an de majo 2000. Prelegoj temos pri samtempa stato de religiaj aferoj en diversaj landoj, kiuj suferis sub komunisma jugo - kompare al tiu iama tempo. La programo estos kompletigita ankaŭ per sciigoj pri oficiala vatikana politiko rilate al socialismaj landoj, kaj krome ĉiuj lektoroj el koncernaj regionoj povos respondi al diversaj demandoj dum diskuta parto, kiu sekvos.

Ĉiuj prelegoj estos prezentataj en Esperanto kaj tradukataj al la ĉeĥa. Dum diskutoj oni uzos same ambaŭ lingvojn.

Celoj de la aranĝota evento estos ne nur alporti interesajn informojn pri menciita temo, sed ankaŭ montri al neesperantistaro praktikan uzon de nia internacia lingvo, ĉar la entrepreno estos difinita por kiuj ajn interesatoj.

Ni invitas kore ĉiujn esperantistojn partopreni la Tagon de prelegoj kaj diskutoj. Apogu ĉi tiun gravan eventon de nuna jubilea jaro, kiun oni povos konsideri modela praktika ago de la ĉeĥaj gefratoj por plenumi celojn de nia katolika Esperanto-movado.

Eksterlandanoj aliĝu ĉe: Inĝ. Jan Kalný, Libušina 8, CZ- 37006 České Budějovice, Ĉeĥa Respubliko, de kiu vi ricevos pluajn informojn.

al la indekso


 51-A KONGRESO DE IKUE EN RIMINI

 

al la indekso


 VORTOJ ADRESITAJ AL ĈEĤAJ IKUE-ANOJ

Bratři a sestry, akce letošního jubilejního roku nám, esperantistům, nabízejí mnoho krásných, neopakovatelných a duchovně hlubokých zážitků. Je třeba, abychom se těchto akcí, s kterými vás chci seznámit, v co největším počtu zúčastnili. Jsou to:

1. Předjarní, únorové setkání mladých (IKUEJ) v poutním místě Dubu nad Moravou.Tímto setkáním naše IKUE-mládež “odstartovala” akce letošního roku.

2. Druhou akcí je den přednášek a diskusí na téma: Víra a křesťanství v zemích střední a východní Evropy, která se uskuteční 20. května 2000 v Českých Budějovicích. Přednášet budou zahraniční lektoři v esperantu s překladem do češtiny. Tato zajímavá akce IKUE v jubilejním roce má za cíl také představit neesperantské veřejnosti praktickou užitečnost esperanta. Účast co největšího počtu členů sekce je velmi nutná.

3. V červenci následuje další důležitá akce IKUE s dlouholetou tradicí - 19. katolický esperantský tábor v Sebranicích u Litomyšle. Je to jediný esperantský katolický tábor na světě, který je vhodný pro všechny, kteří chtějí prožít krásný týden dovolené nebo prázdnin v přírodě, v přátelské a duchovní pohodě. Jeden den bude věnován zájezdu s návštěvou poutního místa, kde lze získat odpustky velkého jubilea.

4. V srpnu navštívíme naše bratry a sestry na Slovensku, kde se uskuteční 3. setkání (nejen) českých a slovenských katolických esperantistů v Žilině. Loňští a předloňští účastníci těchto setkání (v Žilině a Kroměříži) si jistě nenechají ujít opětnou příležitost k prožití krásného víkendu. Věříme, že se zúčastní i ti, kteří se dosud těchto setkání, na kterých panuje opravdové přátelství a porozumění mezi sousedy, nezúčastnili.

5. A neopakovatelnou příležitostí pro všechny členy sekce je účast na kongrese IKUE v Rimini v Itálii, odkud účastníci navštíví Řím, zúčastní se generální audience se Svatým otcem na vatikánském náměstí sv. Petra, projdou svatou bránou do svatopetrské baziliky, navštíví další místa věčného města. V jiné dny se uskuteční návštěva Assisi - působiště sv. Františka, Lorety a dalších míst. Tento týdenní poutní pobyt v Itálii je pro nás podstatně levnější než s cestovními kancelářemi. Pro naše a slovenské účastníky vypravíme autobus. Tato pouť v roce velkého jubilea je neopakovatelná a proto této příležitosti by mělo využít co nejvíce členů naší sekce.

6. Členům sekce předkládáme na str. 31 přehled o hospodaření s finančními prostředky v roce 1999. Příjmy a výdaje se téměř kryjí. Za to však vděčíme několika obětavým členům, kteří během roku přispěli i několikanásobně vyšší částkou, než je běžný příspěvek členů. Vím, že mnozí jsou v situaci, která jim nedovolí přispět o něco víc na stále zvyšující se náklady, zvláště u poštovného. Jsou také členi, kteří během posledních tří let nepřispěli ani symbolickou částkou a ani nedali jiným způsobem najevo, že mají zájem o katolické esperantské hnutí. Těmto členům nebudeme moci nadále posílat náš časopis. Naše sekce má za úkol prostřednictvím esperanta podílet se na evangelizaci. Tento úkol je plněn také tím, že posíláme náš časopis bratřím a sestrám do zemí, kde o něj mají zájem (Afrika, Rusko, pobaltské státy, Kuba a další). To také vyžaduje určitou finanč částku. Mladým členům sekce se snažíme u některých akcí poskytnout dotaci. Tato dotace není poskytována z členských příspěvků. Z finančních prostředků získaných od členů sekce jsou hrazeny jen nejnutnější náklady. Ostatní náklady pokrývám částečně vlastními prostředky, zbývající část včetně dotací mladým zajišťuji dle možnosti z jiných zdrojů.

V každém čísle Dio Benu jsou zveřejněna jména těch, kteří v uvedeném období poslali nebo osobně předali příspěvek sekci. Činíme tak pro Vaši kontrolu, abyste zjistili, zda Váš příspěvek došel a je zaevidován. Pokud zjistíte, že jste příspěvek poslali a Vaše jméno není v seznamu uvedeno, prosím, abyste mě o tom informovali. Může to být způsobeno tím, že jste ve složence A-V neuvedli variabilní symbol, kterým je Vaše rodné číslo nebo členské číslo, uvedené nad Vaší adresou na každé zásilce Dio Benu. Částku sice na účet obdržíme, ale jméno plátce se nedozvíme. Tak zůstáváte anonymními přispívateli a v seznamu členů jako nepřispívající. Pokud někdo na variabilní symbol zapomene, ale sdělí mi datum podání a částku, je tento problém vyřešen. Z loňského roku 14 plátců neuvedlo variabilní symbol a dosud pouze jeden reagoval na moji výzvu v D. B. 4/99 na str. 127. Kromě A-V složenky lze poslat částku složenkou C na známou moji adresu (sekce). Přílohou v dopise je určité riziko ztráty zásilky.

Bratři a sestry, věřím, že s Vaším přispěním se podaří pokrýt alespoň náklady na tisk a distribuci (s opět zvýšeným poštovným u novinových i listovních zásilek) našeho časopisu Dio Benu. Složenku A-V naleznete v příloze, kterou můžete použít kdykoliv během roku podle Vašich možností. Předem srdečný dík.

7. V příloze jste obdrželi informace a přihlášky na akce IKUE letošního roku. Věřím, že se jich v co největším počtu zúčastníte. Vaše účast bude odměnou těm, kteří vynakládají nemalé úsilí, aby pro Vás tyto hezké a duchovně bohaté akce zorganizovali. Osobně se velmi těším na setkání s Vámi během těchto akcí. Srdečně zdravím všechny “Dio benu!”

Miloslav Šváček

al la indekso


 INVITO AL LA 19-A IKUE-TENDARO

La Ĉeha IKUE-Sekcio aranĝas por vi en la jubilea jaro 19-an Katolikan Esperanto-Tendaron en la tagoj de la 22-a ĝis la 29-a de julio en Sebranice u Litomyšle, Ĉeĥa Respubliko. Ni invitas ĉiujn, ne nur katolikajn esperantistojn, travivi unu semajnon de libertempo aŭ ferioj en bela naturo kaj amikeca medio. Unu tagon oni dediĉos al perbusa ekskurso, dum kiu oni vizitos interesajn vidindaĵojn kaj pilgrimlokon, kie oni celebros Sanktan Meson en Esperanto.

Dimanĉe la 22-an de julio je la 14-a horo okazos en la tendaro konferenco de IKUEJ (Internacia Katolika Unuiĝo de Esperantista Junularo).

Detalaj informoj kaj aliĝiloj estas haveblaj ĉe jena adreso: IKUE-Katolika Sekcio de ĈEA, Tršická ul. 6, CZ-751 27 Penčice, Ĉeĥio.

al la indekso


 LA 3-A RENKONTIĜO DE ĈEĤAJ KAJ SLOVAKAJ KATOL. ESPER. EN ŽILINA

La 3-a Renkontiĝo de ĉeĥaj kaj slovakaj katolikaj esperantistoj ­okazonta de la 18-a ĝis la 20-a de aŭgusto en Saleziana Domo en Žilina, Slovakio, estas aranĝo promesanta tre belajn travivaĵojn ne nur al ĉeĥaj kaj slovakaj esperantistoj, sed ankaŭ al ĉiuj alilandaj gastoj. Venu, precipe ankaŭ vi, kiuj ne povas partopreni aliajn E-aranĝojn de la nuna jubilea jaro. Informojn kaj aliĝilojn volonte disponigos: Inĝ. Vladimír Němec, Zvolenská 5, SK-010 08 Žilina, Slovakio kaj Miloslav Šváček, Tršická ul. 6, CZ-751 27 Penčice, Ĉeĥio.

al la indekso


 GEJUNULOJ – ESPERANTISTOJ

Gejunuloj - esperantistoj, kiuj intencas partopreni la XV-an Junularan Mondan Tagon de la 15-a ĝis la 20-a de aŭgusto 2000 en Romo, partoprenu ĝin kun internacia esperantista junulara grupo, post antaŭa (senpaga) restado de la 10-a ĝis la 14-a en Venecio. Kontaktiĝu rapide kun f-ino Paola Ambrosetto, via Emo 9/C, IT-30173 Mestre Venezia, retadreso esperantovenezia@libero.it. Aliĝilojn akceptas Gianluca Serbo, via Nazario Sauro 23, IT-36100 Vicenza, retadreso giserbo@tin.it.

al la indekso