Dio Benu numero 36-4/1999

al la arkivo de jarkolektoj 1991-2010

 


 

 ĈE SOJLO DE LA GRANDA JUBILEO 2000

Karaj gefratoj!

Ĵus ni troviĝas ĉe la sojlo de Granda Jubileo. Antaŭ ni malfermiĝas sopire atendata Graca Jaro, la jaro 2000, en kiu Dio pro meritoj de sia Filo Jesuo Kristo, pere de la Eklezio, volas al la mondo doni sennombrajn gracojn. Tial en nunjara kristnaska vigilio la Papo Johano Paŭlo la Dua rompos sigelon de la Sankta Pordego de la Baziliko de Sankta Petro en Vatikano, tra kiu eniros la bazilikon multnombraj pilgrimantoj, por akiri tie gracojn, kiujn promesas la Graca Jaro en dumila datreveno de la naskiĝo de Dia Filo Jesuo Kristo sur ĉi tiu mondo.

Ankaŭ por ni, esperantistoj, malfermiĝas ebleco dum venonta jaro pilgrimi al lokoj, kie oni povos ĉerpi el fonto de la Diaj gracoj okaze de la Granda Jubileo. Tiucele okazos la 53-a IKUE-Kongreso en Rimini, de kie la kongesanoj pilgrimos al Romo, Asizo kaj Loreto. La Ĉeĥa IKUE-Sekcio planas aranĝi busvojaĝon al la 53-a IKUE-Kongreso, por ebligi kaj faciligi al siaj membroj partoprenon en la kongreso kaj la pilgrimoj.

Tial plenaj de ĝojo kaj espero ni enpaŝu la Gracan Jaron de la Granda Jubileo de la jaro 2000. Dio benu aranĝantojn de la venontjara IKUE-Kongreso.

Miloslav Šváček

al la indekso


 SUB ADVENTA DECEMBRA ĈIELO

Leszek Łęgowski, 1999. Tradukis Zofia Kamieniecka.

Sub adventa decembra ĉielo,
mi sole atendas la Sanktegan Nokton ...
Seren-vizaĝe,
kortuŝita de l´ festa kant-belo,
mi kredas,
ke mi ne estas sola,
kiam la Vort´- enkarniĝis,
kaj Dio - Homo fariĝis.

La mondon iam kovris mallumoj,
de l´ sombraj koroj fluis plor´ ...
Jen Di´ plenumis al Davido donitan la promeson:
La Nova Stelo ekbrilis
super urb´ Betlehemo!

Infan´ Jesuo - Princo de l´ Paco fariĝis nia,
multjare atendata Espero!

al la indekso


 KRISTNASKO-VESPERO

Czesław Baranowski, 1999

En la ĉielo arĝentas steloj
dum la Kristnasko-vespero.
Al mondo venas la Di-infano,
korojn plenigas espero.

Preskaŭ en ĉiu kristana domo
lumetas verda abio.
Ni bondeziras al proksimuloj
favoran gracon de Dio.

Sur blanka tablo multaj manĝaĵoj
laŭ tradicia kunmeto:

la funga supo, papavbuletoj,
frititaj karpoj sur pleto.

Estas kantataj la pastoraloj
pri Di-infana alveno,
tre ĝojas ĉiuj familianoj
pro vigilia festeno.

Sub ornamita Krist-abieto
por ĉiu estas donaco,
plenesprimanta la homajn sentojn
de bonvolemo kaj paco.

al la indekso


 INFANETO, KIEL BELA

Tradukis el la ĉeĥa lingvo Jiří Kořínek

  1. Infaneto, kiel bela / estas Vi en stal´ mizera. / |:Ni Vin, jen, adoras / kaj per don´ honoras.:|

  2. Mi du peltojn al Vi portas, / ĉar malvarme Vi malfortas, / |:jen laktujo plena, / ruĝos flor´ miena.:|

  3. Mi alvenas kun ŝafido, / ĝi Vin ravos ĝis al rido, / |:Vi ĝin povas uzi, / por Vin lud-amuzi.:|

  4. Sed de ni, malriĉaj homoj, / kiaj Vin honoros donoj? / |:Kantos al Di-Filo / ni kun sakfajfilo.:|

  5. La paŝtistoj ludas bele, / kantoj flugas ĝisĉiele, / |:sakofluto sonas, ĉiuj kunkanzonas.:|

  6. Fartu bone, Jesueto, / dolĉe dormu en kripeto, / |:dume ni foriras / kaj adiaŭ diras.:|

al la indekso


 JAKUB JAN RYBA (1765-1815)

Eble vi dum kristnaskaj festoj dum la duonnokta meso en via preĝejo aŭskultos la konatan ĉeĥan kristnaskan meson “Hej, mistře, vstaň bystře!” (Hoj, majstro, leviĝu vigle!) de Jakub Jan Ryba. Verŝajne vi demandos , kiu estas tiu aŭtoro? Ni do en la antaŭkristnaska tempo konigu nin kun tiu persono el instruista familio, la ĉeĥa muzikisto, kiu jam poreterne restos kiel reprezentanto de la ĉeĥa komponistaro el fino de la 18-a kaj komenco de la 19-a jarcentoj.

Priskribo de lia vivo karakterizas naturon kaj sorton de tiutempa ĉeĥa instruisto. Li kreskis en la instruista familio kaj de infaneco li lernis ludi violonon, violonĉelon, orgenon, klavicenon kaj fortepianon. Jam kiel naŭjara li kantis aldvoĉon. Kiel dekjara li jam kapablis kanti generalbason. Tiamaniere li povis anstataŭi sian patron ĉe orgeno, ĉar el solaj basaj tonoj (generalbasoj) li scis ludi plenan harmonion. En la 15-a jaraĝo li komencis studi en Prago, kie li devis travivi kvin jarojn tre modeste, sed kun entuziasmo en koro, ravita per novaj ideoj de toleremo en filozofiaj opinioj.

Li ludis orgenon en la preĝejo de sankta Nikolao. En piarista gimnazio li ludis fortepianon kaj aliajn muzikilojn. En Prago li interkonatiĝis kun eminenta pedagogo A. Pařízek, kiu akcentis muzikedukadon. Tio estis por juna J. J. Ryba tre grava. Li mem sopiris muziki en diversaj eŭropaj landoj. Li ekzemple aspiris pri aktivado en munkena orkestro. Naiva juneco! Li kredis, ke talento, kapableco kaj persista diligenteco venkas super ĉiuj obstakloj, nesupozante, ke kiel ano de malriĉa nacio li povas tre malfacile ien enpenetri sen helpo de potenculoj de tiama mondo. Li tre intense travivadis la pragan kulturan vivon, kaj tre malfacile li adiaŭis kun ĝi, kiam li ekdeĵoris kiel subinstruisto en Nepomuk. Li tiam en sian notkajeron enskribis: “Malbona, mi pensas, estas antaŭvido de mia feliĉo en Nepomuk!”.

Estante lerneja helpanto en Mníšek, li estis ŝatata kaj admirata kiel komponisto. En la tempo de lia tiama instruado okazis pragaj vizitoj de Mozart; li estis per ili ravita. La plua lia instruista loko estis en Rožmitál pod Třemšínem. La lernejo tie estis malgranda, ĝi situis ĉe la urba rivereto. Ĝi estis nur unuklasa, sola klaso estis supre, la loĝejo por instruisto estis en la teretaĝo. J. J. Ryba ludis en Rožmitala preĝejeto, kie estis la orgeno, estante tiam proksimume 40-jara. Ĉi tie jam ekzistis tradicio de kristnaska muziko kaj li en ĝi progresis. Kiel dokumentas malnovaj notoj, lia muziko estis kun amo prezentita kaj taksita. Li havis sukceson. Li publikigis “Dvanást českých písní” (Dek du ĉeĥaj kantoj) kaj eldonis “Balada Lenka” kaj “Kancionálek pro českou školní mládež” (Kantareto por la ĉeĥa lerneja junularo). La kantetoj, kiujn li komponis laŭ siaj longaj spertoj kaj praktikado, havis ne nur grandan sukceson, sed ĉefe longtempan edukan signifon.

Lia denaska sento por justeco kaj profesia honoro devigis lin postuli ĉion, kion li meritis. Li komencis longedaŭrajn juĝprocesojn kun potencaj kunloĝantoj, kiuj en siaj provincurbaj interrilatoj nur tre malfacile komprenis lian honestan penadon.

Jakub Jan Ryba estis la entuziasma ĉeĥa patrioto kaj ankaŭ fervora propagandisto de ĉeĥaj kantoj. Ankaŭ kristnaskajn festojn en preĝejo li sentis kiel esprimon de nacia konvinko. Ĉar lia muziko estis el kantista kaj muzikista medio de Rožmitál, ĝi estis komponita por tiea preĝeja bezono. Ryba komponis tiucele ĉefe, se temis pri kristnaska meso aŭ pastoraloj. Liaj melodioj estis similaj al melodioj de naciaj kantoj aŭ dancoj. Sed liaj 36 pastoraloj atestas ne nur pri lia perfekta muzikeco, esprimita per simpla melodio, sed ankaŭ pri lia profunda sento rilate al Kristnasko-festoj.

Nuntempe la plej fama kaj ŝatata (ne nur en Ĉeĥio) estas lia ĉeĥa kristnaska meso “Hej, mistře, vstaň bystře!” (Hoj, majstro, leviĝu vigle!). Tio estas verŝajne tial, ĉar en liturgian muzikon li enportis novan elementon - ĝojvoĉan kantadon, belan, harmonian koncepton kaj freŝan, vervan ritmon. Ĝi estas raviga kaj belega en sia simpleco. J. J. Ryba krom tiu ĉi komponaĵo komponis por Kristnasko ankoraŭ 19 grandajn mesojn, kiuj estas konservataj en multnombraj transskribaĵoj. La ĉeĥa meso “Hoj, majstro ...” certe famiĝis ankaŭ tiukaze, ke en la jaro 1930 ĝin eldonis en praktika aranĝo por uzado kolegio de redemptoristoj en Ohřiště u Dobříše.

J. J. Ryba estas la reprezentanto de la ĉeĥa komponistaro el fino de la 18-a kaj komenco de la 19-a jarcentoj. Sian elegantan muzikedukon kaj talenton li dediĉis al ĉeĥa muziko kaj muzikedukado de la junularo sen pretendoj pri ekstera sukceso kaj gloro. Liaj komponaĵoj ĝis nun apartenas al la plej ŝatataj kristnaskaj mesoj kaj pastoraloj.

Laŭ diversaj fontoj kompilis Jana Holcová

al la indekso


 KION SIGNIFAS

Ĉeĥa kristnaska kanto. Teksto: J. V. Kamarýt. Melodio: P. J. Mathon. Traduko: J. Cink

  1. Kion signifas bril´ sur ĉielo, / estis neniam nokt´ kun ĉi helo. / Steloj belege brilas, / pri la novaĵ´ jubilas, / pri la novaĵ´ jubilas.
     

  2. Bela anĝelo venas al tero, / portas la ĝojon kun la espero: / "Gloro al Di´ ĉiela, / pac´ al popol´ fidela, / pac´ al popol´ fidela".

 

al la indekso


 JUBILEA JARO
DE KIE DEVENAS ESPRIMO JUBILEA JARO?

La esprimo “jubilea jaro” aŭ “jubileo” havas la hebrean kaj la grekan radikojn. En la hebrea Biblio indikas la esprimo yobel unue virŝafon, poste virŝafan kornon, servantan kiel trumpeto. Tiu ĉi trumpeto anoncadis ĉiam post kvindek jaroj unu eksterordinaran jaron, la jaron de “pardono de la ŝuldoj”. Ĝi estis solene malfermita pere de vir- ŝafa korno-sonoro kaj nomiĝis “Yobel-jaro” aŭ simple “Yobel”. La latina vorto jubilium (de: jubilare) rilatis al amika alvoko de paŝtistoj. Kiam la sankta Hieronimo tradukis dum la jaroj 391-406 la hebrean Biblion en la latinan, li ŝanĝis yobel per jubilaeus (kaj ne per jubolaeus, kio estas pli proksima al hebrea yobel). Tiel kunfluis jubilado de paŝtistoj kun la Yobel-jaro de la malnova Israelo. En la Biblio, en la traduko de Hieronimo, kiun oni pli ol mil jarojn en la Eklezio uzadis, estis do el la Yobel-jaro - jubilea jaro.

Fine de mezepoko la ideo de speciala jaro pere de proklamado de “sankta jaro” denove aktualiĝis. Tiukaze estis farita koncedo - permeso de pekpardono pere de Papo. Ekde tiam estis diskonigita la indiko Jubel-jaro aŭ Jubilea Jaro, kiel jaro de apartaj gracoj por kredantoj en multaj eŭropaj landoj. Sed ankaŭ ĉiutaga lingvo uzas ĉi tiun vorton. Ekzemple, se iu festas sian 50-an jubileon aŭ alian gravan, “rondan” naskiĝtagon.

al la indekso


 LA UNUA KRISTANA JUBILEA JARO 1300

La unuan Sanktan Jaron ne iniciatis la Papo, sed kristana popolo. La 1-an de januaro 1300 venis multaj pilgrimantoj al Romo. Ili esperis dum la datrevena tago de la naskiĝo de Jesuo kaj per vizito de tomboj de la apostoloj Petro kaj Paŭlo liberiĝi de siaj pekoj kaj siaj ĉagrenoj. Romo travivas ĝuste unu pacan periodon. Bonifaco la VIII-a - la stranga viro – estas jam ses jarojn la Papo.

Pro deziro de la nacio li malfermas la 22-an de februaro 1300 la unuan kristanan jubilean jaron: de la Kristnasko 1299 ĝis la Kristnasko 1300. Bonifaco la VIII-a ligas kun la enkonduko de la Sankta Jaro la ideon, ekde nun ĉiun pluan jarcentan datrevenon ekde la naskiĝo de Jesuo aparte apreci. Dum la Sankta Jaro restas la pordo de la Baziliko de Sankta Petro tage kaj nokte malfermita.

al la indekso


 LA SANKTA PORDO

La Papo malfermos per martelo-bato solene la sanktan pordon de la Baziliko de Sankta Petro. La pordo restos malfermita dum la Sankta Jaro kaj jarfine ĝi denove fermiĝos. Similaj festoj okazos ankaŭ en ceteraj tri ĉefaj bazilikoj en Romo.

al la indekso


 LA GRANDA JUBILEO 2000

La 10-an de novembro 1994 anoncis Johano Paŭlo la II-a per la apostola skribaĵo “Tertio millenio adveniente” la jubilean jaron 2000.

Laŭ germana fonto kompilis Jitka Skalická

al la indekso


 INTERVENO DE ĈEFEPISKOPO MONS. D-RO GYŐRGY JAKUBINYI FAVORE
AL
ESPERANTO DUM LA SINODO DE EŬROPAJ EPISKOPOJ

La 4-an de oktobro 1999 la Ĉefepiskopo D-ro Győörgy Jakubinyi el Rumanio denove intervenis dum grava eklezia kunveno - La Dua Sinodo de Eŭropaj Episkopoj – favore al Esperanto. Ĉi-sube ni publikigas parton rilatantan la Esperanton el lia oficiala itallingva parolo dum la sinodo kaj ĝian E-tradukon. Ni tre kore dankas al la Ĉefepiskopo pro liaj intervenoj, proponante praktikan uzadon de Esperanto - “la nova latino” en la ekleziaj sferoj. Per niaj preřoj al la Sankta Spirito ni subtenu iniciaton de la Ĉefepiskopo Győrgy, por ke proksimiĝu tago de realizo de lia propono almenaŭ en la Eklezio.

L´Instrumentum laboris (nr. 86) prevede anche l´edificazione dell´unit´ in una nuova Europa "il vissuto quotidiano delle Chiese stesse". E qui vorrei ripetere quello che gir´ ho detto durante la Prima Assamblea Speciale per l´ Europa (il 29 novembre 1991). "Si parla pure di imperialismo linguistico, di chi vorrebbe imporre come internazionale la propria lingua, a cui é legata anche la cultura e una visione del mondo. Con il Latino la Chiesa si trovava in una posizione ideale, ma, a prescindere che esso non era conosciuto delle Chiese di rito non latino, oggi esso é piuttosto in ribasso, come si vede anche in questo sinodo. Per risolvere questo problema in Europa, almeno in campo ecclesiastico, sarebbe auspicabile adottare una lingua artificiale internazionale come l´ Esperanto. A ció si oppone l´ abitudine di parlare le lingue materne mondiali e anche un certo antisemitismo perché l´ Esperanto fu inventato da uri ebreo polacco. "Questo quanto alle relazioni internazionali.

(Sekvas la traduko esperantlingven.)

La Instrumentum Laboris (n-ro 86) antaŭvidas ankaŭ la starigon de la unueco en nova Eŭropo, “la ĉiutagan travivon de la Eklezioj mem”. Kaj je ĉi tiu punkto mi deziras ripeti tion, kion mi jam diris dum la Unua Speciala Asembleo por Eŭropo (la 29-an de novembro 1991). “Oni parolas ankaŭ pri lingva imperiismo, de tiu, kiu volus altrudi kiel internacian sian propran lingvon, al kiu ligiĝas ankaŭ kulturo kaj mondokonceptado. Per la Latina la Eklezio estis en tre taŭga situacio, sed preter la fakto, ke ne konis ĝin la Eklezioj de nelatina rito. Hodiaŭ ĝi estas sufiĉe malkreskanta, kiel oni konstatas ankaŭ dum ĉi tiu Sinodo. Por solvi ĉi tiun problemon en Eŭropo, almenaŭ en la eklezia sfero, estus petdezirinda adopto de internacia artefarita lingvo, kiel Esperanto. Al tio kontraŭas la kutimo paroli la mondajn denaskajn lingvojn kaj ankaŭ iagrada kontraŭsemitismo, ĉar Esperanto estis inventita de pola hebreo”. Tion koncerne la internaciajn rilatojn.

al la indekso


 PATRO NIA - LA PLEJ BELA PREĜO

La maniero, kiel preĝis Jesuo al sia ĉiela Patro, estis unika, ĉar kiam Jesuo preĝis, Li tute sindonis sin al la preĝo. Ĉi tiu maniero de la preĝo en totala sindonemo al la preĝo forte impresis liajn disĉiplojn - la aspostolojn.

Tial unu el la apostoloj diris al Jesuo: “Sinjoro, instruu nin preĝi, kiel ankaŭ Johano instruis siajn disĉiplojn.” Kaj Li diris al ili: “Kiam vi preĝas, diru” (Luk 11, 1-2): “Patro nia, kiu estas en la ĉielo, via nomo estu sanktigita. Venu via regno, plenumiĝu via volo, kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero. Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ. Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn, kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj. Kaj ne konduku nin en tenton, sed liberigu nin de la malbono” (Mat 6, 9-13).

Jesuo fininte la preĝon “Patro nia” avertis la apostolojn pri la respondeco, kiun ili prenas sur sin, kiam ili diras: “Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn, kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj”. Jesuo do plu diris: “ Ĉar se vi pardonas al homoj iliajn kulpojn, via Patro ĉiela ankaŭ pardonos al vi. Sed se vi ne pardonas al homoj iliajn kulpojn, via Patro ankaŭ ne pardonos viajn kulpojn” (Mat 6, 14-15).

Tiu averto kaj akcento, ke la homoj estu toleremaj inter si, estas tre grava, ĉar nur pere de pardonado kaj toleremado oni povas atingi bonajn rilatojn inter la homoj, konsciante, ke ne ekzistas neerarema homo.

Jesuo tiam ankaŭ diris: “Petu, kaj al vi estos donite” (Luk 11, 9), sence, ke ĉiu povas adresi al ĉiela Patro diversajn petojn laŭnecese, sed estas bone komenci per la preĝo “Patro nia”, ĉar ĝi estas fundamenta preĝo por la kristanoj. Ĝi estas resumo de la tuta Evangelio, estante la plej bela kaj perfekta el ĉiuj preĝoj.

“Patro nia” do estas fundamenta kaj la plej grava preĝo de la katolika Eklezio kaj de ceteraj kristanaj eklezioj. Tial tiu preĝo troviĝas inter tagaj preĝoj de la Eklezio, en la sakramentoj de bapto, sanktoleumo, la Sankta Eŭkaristio, ktp. Ankaŭ en la sankta liturgio troviĝas tiu preĝo kaj la esprimoj: “Venu via regno” kaj “Ĉar via estas la regno kaj la potenco kaj la gloro eterne”. La preĝo “Patro nia” rilatas ankaŭ la finan destinon de la homaro, finon de la mondo kaj la lastan juĝon.

La preĝon “Patro nia” oni nomas ankaŭ “La Sinjora Preĝo”, ĉar ĝi estas al ni donita de nia Savinto, Sinjoro Jesuo Kristo. Ĝi sintezas en malmultaj vortoj la tutan instruon de Jesuo kaj esprimas ĉiujn aspiradojn de la homa koro. Tial ĝi estas preĝata ĉiutage, multfoje, individue aŭ komune de milionoj da homoj de ĉiuj rasoj, socialaj klasoj kaj kulturoj.

Bedaŭrinde, oni povas ankaŭ konstati, ke la plej bela preĝo “Patro nia” - La Sinjora preĝo, donita al ni de nia Sinjoro Jesuo Kristo, dirata rapide kaj senatente, distriĝeme, ne estas tro utila. Por ke ni havu plenan utilon el ĝi, ni devas ĝin preĝi tiel, kiel ĝin preĝis nia Savinto - Jesuo Kristo al la ĉiela Patro, tio estas per totala sindonemo al la preĝo. Ni do devas preĝi nerapide, atentante sencon de ĉiuj vortoj, elkore per la tuta personeco kaj ne nur aŭtomate, perbuŝe, kun pensoj okupiĝantaj pri aliaj aferoj. Unusola “Patro nia” tage, malrapide, atenteme kaj tutkore dirita havas pli grandan valoron ol mil preĝoj kun pensoj vagantaj ekster la preĝo. Ĉiun vorton de la preĝo dirita perbuŝe aŭ enpense estas necese koncepti per menso kaj kun sento en la koro. Mem Jesuo atentigis apostolojn dirinte al ili: “Dum via preĝado ne vante ripetadu, kiel la nacianoj, ĉar ili supozas, ke ili estos aŭskultitaj pro sia multvorteco. Ne estu similaj al ili” (Mat 6, 7-8). Do: pli bone malmulte, sed bone, ol multe kaj malbone!

Kompilis Prof. Ignaţiu Orha, LR de IKUE por Rumnio

Fontoj: 1. Patro nia de Pr. Claudiu Dumea, 1997.2. La Katekismo de la Katolika Eklezio, 1993. 3. La Sankta Biblio.

al la indekso


 LA SENMAKULA REĜINO DE LA MONDO

Rubriko pri Senmakula aperas zorge de Janusz Sulzicki, Kanado

ROZARIO - TREZORO DE KRISTANOJ

Lernejo de preĝado

Ekde la pontifiko de Pio la 5-a (en la 16-a jarcento), ĉiuj papoj fervore laŭdis la rozarian preĝadon, precipe Leo la 13-a kaj Paŭlo la 6-a, kreinto de dokumento "Marialis cultus". Nuna “esperantista” papo Johano Paŭlo la 2-a preĝas regule rozarion kun homamasoj pere de Radio Vatikana. Li diris: “Rozario estas mia plej favorata preĝo”. Milionoj da kristanoj entuziasme rozarion preĝas, akirante Diajn gracojn per sia simpla kaj ĝoja kredo. La Eklezio ekamis rozarion, ĉar ĝi instruas perfekte pri patrineco de Sankta Maria, kiu mem estas la perfekta Mastrino de la preĝado.

Ĝi estas modesta kaj tamen mirakla rimedo. Estas malfacile imagi tre simplan rimedon de preĝado, kiu samtempe estus tiel fortega kaj kongrua kun la kristana animo. Rozario estas kontempla preĝo. Sankta Maksimiliano Kolbe diris, ke preĝante rozarion ni kvazaŭ sidas ĉe genuoj de Nia Sinjorino kaj aŭskultas Ŝin rakonti la misterojn pri Jesuo Kristo - pri liaj naskiĝo, vivo, ĝojoj, suferoj, morto kaj resurekto. Kiel belega kaj riĉa estas tiu preĝo - malgraŭ sia simpleco! Oni povas imagi, ke la Dipatrino tiam ankaŭ kunpreĝas kaj ridetas al ni, alportante esperon al ĉiuj homoj.

ROZARIA ĈEFURBO

Oni konstatis, ke Lurdo (Lourdes) estas la monda ĉefurbo de la rozario. Tie Sankta Maria kun rozario en la manoj aperis en la jaro 1858 al Bernadeto Soubirous. Nia Sinjorino movis fingre la rozariajn bidojn kaj instruis la malriĉan knabinon kiel preĝi per ili.

La plej profunda agado de Sankta Maria montriĝas rilate al malsanuloj, kiuj amase venas al tiu sanktejo. Tie okazas multaj mirakloj ne nur de fizika resaniĝo. Milionoj da pilgrimantoj revenas de tiu loko plifortigitaj spirite. La malsanaj vizitantoj malkovras misteran sencon de suferado, se oni ĝin akceptas heroe, kun plena fido al Dia providenco. Tiam, en preĝa atmosfero, naskiĝas neskuebla kredo, nobla kortuŝo kaj pura frateco. Ekde kelkaj jaroj en la festo de “Nia Sinjorino de Lourdes” (la 11-an de februaro) oni celebras Mondan Tagon de Malsanuloj. Kiam la homamasoj partoprenas en la Eŭkaristia procesio, oni konscias, per kio pridonacas Dio la homaron pere de Lourdes-Sanktejo.

(Prilaborita surbaze de Fr. Justin Rosary Hour en Buffalo, Usono.)

al la indekso


 VORTOJ DE S-TA MAKSIMILIANO KOLBE (1894-1941),
PATRONO DE LA ESPEANTISTOJ

Kredo.

En ĉi tiu mondo la vivo devas esti el kredo. Se ĉio estus videbla kaj aŭdebla – tiam la kredo ne estus bezonata. Kaj sen la kredo ne estus merito. Sinjoro Jesuo diris al Tomaso: “Beataj, kiuj ne vidis, sed ekkredis”. Diferenco inter animo vivanta per intelekto kaj animo kredanta estas grandega. Animo vivanta per kredo vivas laŭ senlima Dia saĝeco. Praktike tia animo fidas al Sinjoro Dio sciante, ke Li konas pli bone, kio plej utilas por ni. La kredanta animo ne subiĝas al troaj zorgoj aŭ ĉagrenoj. Ĝi faras plej bone nur tion, kion ĝi povas fari, kaj la ceterajn aferojn ĝi lasas al Dio.

Espero.

Esperu, ke de la Senmakula vi ricevos ĉion bezonatan por saviĝo, persistemo kaj sanktiĝo. Kvankam venos ŝtormoj, sed homo amanta la Senmakulan trairos ĉion, eĉ la plej danĝerajn tempestojn. Li restos netuŝita, libera de pekoj. Infanoj plej karaj, en malfacilaj tempoj, en mallumo, malforto kaj senkuraĝigaj eventoj ni memoru, ke ĉielo alproksimiĝas ĉiutage pli kaj pli. Do, kuraĝon! Ŝi atendas nin tie por ĉirkaŭpreni nin al sia koro.

Amo.

Esenco de amo apogiĝas je bona volo. Ni scias, ke la tuta amo de la Senmakula Dipatrino estas fakte amo al Jesuo. Niaj sentoj devas fortigi volon, kiu laŭnature estas malforta, ĉar ĝi malŝatas venki sin mem per sinofero. Se ni amos la Senmakulan, multe da lumo venos al nia animo. Kaj kiam Ŝi regos super nia koro, tiam ni ne plu zorgos pri objektoj rapide forpasantaj - ĉu malagrablaj, ĉu gajaj. Ja vera Amo leviĝas super la kreitaĵoj kaj celas al Dio.

al la indekso


 FLORETOJ

Statuo de Dipatrino el Nazareto trairas limojn de landoj kaj kontinentoj. Ĝi pilgrimas tra ĉefurboj de la tuta mondo. La statuo vizitis jam multajn urbojn en Eŭropo kaj Ameriko, i.a. en Rumanio, Ruslando kaj Usono. En 2000-a jaro ĝi revenos al Nazareto.

En Tajlando okazis ĉi-somere 1-a Azia Tago de Katolika Junularo kun devizo: “Junularo de Azio kun Jesuo survoje al tria jarmilo”.

Al Maria-sanktejo de Matara (en azia ŝtato Sri-Lanko) venis pli ol 50 mil kristanoj, islamanoj kaj budhanoj. Ĉiuj pilgrimantoj preĝis intence de paco.

En la Sankta Jaro 2000 satelitoj tra la mondo montros la 13 plej grandajn eventojn de Vatikano kun partopreno de la papo Johano Paŭlo la 2-a. Inter ili estos: malfermo de la Sankta Pordo, la Kristnaska mesaĝo Urbi et Orbi (al la urbo kaj la mondo), Paska adorado de Krucvojo en Roma Koloseo, Internacia Eŭkaristia Kongreso, Monda Tago de Junularo kaj aliaj. Denove milionoj tra la mondo ekaŭdos salutojn en nia Internacia Lingvo. Ĉu iu mondkonata figuro faras pli por disvastigo de Esperanto?

Profesoro Claude Foster el usona universitato West Chester verkas vastan kaj riĉe ilustritan biografion pri sankta Maksimiliano Kolbe. En tiu libro aperos verŝajne ankaŭ citaĵoj el korespondado de s-ta Maksimiliano kun esperantistoj.En siaj leteroj la Sanktulo esprimis tre favorajn opiniojn pri la Internacia Lingvo. Tio estos grava kontribuo por Esperanto, ĉar la libro aperos en la angla kaj estos adresata al multnombra legantaro de Nordameriko.

al la indekso


 KANTIS AL FILO

Ĉeĥa kristnaska kanto "Zpívala Synu Matička". Tradukis sac. Jan Filip.

  • Kantis al Filo Panja lip´ / el ama kor´; / estis la kanto ĉe la krip´ / por la Sinjor´. / Jesuo, kara, dolĉa knab´, / jen sonĝu nur, / atendas Vin baldaŭa tag´ / de malplezur´.
     

  • Rigardu sonĝe je ĉiel´ / al Patra am´, / Vin lumu paradiza stel´ / de l´ ĝoja flam´. / Atendas Vin sur nia ter´ / dolor´ kaj hont´, / alproksimiĝas la aper´ / de l´ kruca mont´.
     

  • Rigardu, kiel anĝelar´ / per flora zon´ / ornamas Vin je ĉarma har´, / ho, nobla kron´. / Sed baldaŭ vundos Vin je l´ kap´ / dorna kreskaĵ´, / sentos kruelon de la rab´ / Dia vizaĝ´.
     

  • Nun ĉirkaŭprenu dorme jam / en sonĝa ĝoj´ / Patrinon, kies daŭras am´ / je ĉiu foj´. / Baldaŭ okazos la forir´ / el Panja rav´, / la Koron trafos vunda ŝir´ / pro homa sav´.

al la indekso


 BEGINEJOJ

Ni konsultu nian PIV-on. Ĝi instruas: “Aro da simplaj domoj, destinitaj al beginoj, kaj ofte formanta apartan kvartalon en la flandraj urboj”. Oni do devas aldoni la klarigon pri begino: “Speco da monaĥino, kiu ne estas ligita per voto, vivanta en beginejo, kie ŝi mastrumas mem”. Do, denove la vorto “flandra” aperas en la difino. Plej grava en la difino estas la kunligo de du kontraŭdiraĵoj: monaĥino kaj nevoto, ĉar ĝi ja estas la esenco de la tre speciala organizaĵo. Oni ankaŭ emfazu la fakton, ke ili ne vivas en unu konstruaĵo, unu monaĥinejo, sed en apartaj dometoj (plej ofte triope).

La beginejoj estas kiel urbetoj en la koro de la urboj, sed diferencas de ili pro cento da proprecoj. Ili ne nur havis aŭtonoman vivon, sed ĉio, kion ili posedis, estis aparta kaj propra: preĝejo kaj kapeletoj, placoj kaj stratetoj, domoj kaj kortoj, kuirado kaj vestado, organizo kaj statutoj, vivmaniero kaj vivkonceptoj, moroj kaj kutimoj, proverboj kaj dirmanieroj, preĝoj kaj religiaj servoj, pieco kaj mistiko.

Tiuj ĉi mezepokaj lokoj havas eksterordinaran ĉarmon por multaj nuntempuloj, precipe se ili kiom eble plej multe konservis la spiritan kaj materian heredaĵojn. Tie oni ja ankoraŭ trovas tion, kio fariĝis en nia moderna mondo la ekstremo de lukso: kvieton kaj ripozon, serenecon kaj pacon, eblecon retrovi sin mem kaj konsciiĝi pri ĝi, la puran belecon de la simplaj, veraj kaj fidelaj aĵoj.

Se estas vere, ke etoso de silento, de vivo dediĉita al Dio, karakterizas la beginejojn, ili tamen samtempe estis centroj de grava laboro. Elstaraj estas iliaj meritoj en la kampoj de instruado, arto kaj metiarto: puntaĵo, teksado, kaj ne malpli grave en la kampo de flegado de la malsanuloj.

Je la fino de la mezepoko beginejoj troviĝis en preskaŭ ĉiu urbo de la tiamaj “Sudaj Nederlandoj”.

La plej fama beginejo, plej pitoreska, sed ... iom tuŝita pro troa alfluo de turistoj, ... estas tiu de Bruĝo. Multe pli intimajn beginejojn oni trovas en Dendermonde, Lier, Gento kaj Loveno.

al la indekso


 PRI PUNTAĴOJ

La alveno de la puntlaboro en Flandrio ne estas konata, sed certe tio okazis antaŭ multaj jarcentoj. La pentristo Hans Memling, kiu mortis en 1494, pentris bildon de Jakob Florijns, feliĉa patro de 19 infanoj. Feliĉe por nia demografia situacio en la serio de idoj estis pastroj, kaj li pentris ilin vestitajn en surpliso. Nu, ĉe la manikoj de tiuj vestaĵoj oni rimarkis malnovan bruĝan puntaĵon. Ekzistas ankaŭ dokumento, en kiu la pastroj plendas, ke ne eblis dungi servistinon, ĉar ĉiuj knabinoj preferis hejme puntlabori.

Sed mi deziras konigi al vi, kion oni en Bruĝo rakontas.

Estis iam bruĝa knabino, edziniĝonta al afabla knabo el apuda vilaĝo Maele. Ŝi deziris viziti la amaton (ŝi ankoraŭ ne emancipiĝis!) kaj tial ŝi devis trairi grandan arbaron. Estis malvarma vintra tago, kaj ĉiuj arboj kaj arbustoj estis dekoritaj de prujno. La knabino estis artsentema, pli ol arddezira, kaj ŝi kortuŝiĝis pro la ĉirkaŭantaj ŝin belaĵoj. Do, ŝi rompis tigetojn de la branĉoj, volvis kotonfadenojn ĉirkaŭ ilin, kaj sur siaj genuoj ŝi plektis kaj ligis, dum ŝi sidis duonfrostita kontraŭ arbotrunko, ĝis ŝi sukcesis per la blanka fadeno kopii ĉiujn prujnajn desegnaĵojn.

Jen ... la unua puntaĵo ... kaj la artan manfabrikadon de puntaĵoj vi povos propraokule observi dum la vizito al Bruĝo.

Por Dio Benu laŭ broŝureto Belgio, eldonita de “La Krokodiletoj”, Belgio, 1991, kompilis Olga Glendová.

al la indekso


 KARMEL - FLORO

Verkis Leszek Łęgowski. Tradukis Zofia Kamieniecka. Komponis Sac. Ferdinad Hrušat

  1. Meze de l´ mondo antaŭ mond´ / kaŝe kun rozbukedo karmelanin´. / Brava knabino el Normandio, / sankteco granda, Diservantin´.
     

  2. Inter la preĝoj de Di-amantoj, / infanec-mondo en izolej´, / ekfloras plene en Spirit´ Sankta / de l´ eta vojo Flor´ de Karmel´.
     

  3. Terenjo sankta inter sanktuloj / Eklezi-doktor´ Lisieux-fratin´. / Ho, vi simpligis al ĉiel´ vojon, / elektis ĉion laŭ vol´ de Di´.
     

  4. Via deziro - Eklezi-meze / esti amata de Dipatrin´. / Per viv-ofero tuta sindono / atingi ĉion kaŝi en Di´.
     

  5. Viv´ kun Maria al Di´ fidante / al Patro kurta, plej kurta voj´. / Am´ kaj sufero en Karmel-muroj / en la Kruc-brakoj kanteca ĝoj´.
     

  6. Bela knabino nigrookula, / sankta Terenjo Flor´ de Karmel´, / sendu desupre rozan diluvon, /  tristmonde regu rideta bel´.

al la indekso


 LA LASTA “SALUTON, REĜINO”

La sonoriloj sonadas vastregione. La majestaj sonoj de ili resonas de la belstilaj frontonoj de sudfranca urbeto. Tiel glore ili sonas hodiaŭ tiukaŭze, ĉar ili kunvokas lokajn katolikojn al la fina misia prediko. Mem la episkopo de Tarbes, la viro de rara energio kaj fervoro, predikos. La pordoj de la domoj malfermiĝas, ke ellasu ne sole unu partoprenanton de la misio, sed plimulte tutan familion, maturaĝulojn, infanojn kaj eĉ personojn maljunajn kaj kadukajn. Sole la malsanuloj kaj la patrinoj - vartistinoj restas hejme, kvankam ili ankaŭ ŝatus ĉeesti, tial ili esperas almenaŭ por momento “forsalti” en la preĝejon.

Jam unu horon antaŭ la komenco estas la preĝejo plena, sed pluaj kaj pluaj personoj alvenas. La sakristiano enlokigas la kredantojn en ĉiujn angulojn laŭ instrukcioj de la paroĥestro, sed tamen ne estas eble, ke la preĝejo ampleksu pli da kredantoj. La lastaj restas antaŭ portalo.

Ĉe la sakristio eksonas la sonorileto kaj la tuta preĝejo eksonas per misia kanto. La episkopo supreniras predikejon kaj post la preĝo al la Sankta Spirito li turniĝas al la popolo. “Pectorale”, tio estas la surbrusta kruco, briletas sur lia viola vestaĵo. Tra la preĝejo laŭtsone resonas lia voĉo glorkantanta la Reĝinon ĉielan. Li honoras Ŝin kiel Patrinon de la Mizerikordo, kiu jam multfoje elpetis abundon da gracoj por la tuta popolo franca. Ja malantaŭ kelkaj montoj situas loko, kie la blinduloj retrovas vidpovon. Ne sole korpe blindaj, sed ankaŭ blindigitaj per la deziro pri havaĵo kaj mono, per la arda sopiro de pekemaj voluptoj, tiuj ĉi ĉiuj resaniĝas en Lurdo. Tiuloke la Virgulino Plejsankta ĉiam ĉeestadas kiel Patrino de la Mizerikordo, ĉiutage, ĉiuhore, ĉiumomente ...

En la navo estas silento. Ĉiuj ĉeestantoj rigardas la episkopon, por bone aŭdi ĉiun vorton. Lia rigardo atingas malfermitan pordon de la preĝejo, tra kiu li vidas multajn homojn starantajn ekstere antaŭ la preĝejo. Certe ili aŭdas tie nenion. Li finas do la predikon, instigante la kredantojn en la preĝejo preĝi la rozarion. Dume li eliras eksteren kaj helpe de la proksimaj homoj li ascendas la soklon de la preĝeja pilastro. De tie li plu predikas al entuziasme aŭskultanta kredantaro. Akra vento ĉirkaŭblovas lian per la fervorego varmigitan kapon, sed li ne atentas tion. Per la vortoj de la preĝo Saluton, Reĝino li gloras bonvolan, afablan kaj dolĉegan Virginon Maria.

La prediko estas finita, la misio estis finigita kaj la episkopo post la pontifika beno revenis sian rezidejon. La sekvantan tagon li ne ellitiĝis. La sekvo de lia prediko antaŭ la preĝejo baldaŭ aperis. Lia vizaĝo brilas per febro kaj rapida spiro malkaŝas la pulmiton. Alvokita kuracisto konstatas seriozan danĝeron de la vivo. La malsanulo fordonas sin sub volon de Dio per silentaj preĝoj, malgraŭ tio, ke li ne sukcesis resti dum pli longa tempo en tiu suprenlevo de la menso al Dio. Malamiko malpli atentata, la diablo, kiu kuraĝis tenti la Filon de Dio, kiam li vivis sur la tero, anoncis sin ankaŭ ĉi tie. Des pli li kuraĝas tenti ekleziajn estrojn, por ilin allogi en lasta momento en sian inferan imperion. Li memorigis al la episkopo ĉiujn kulpojn, kiujn li faris parte en sia junaĝo kaj parte en posta vivo. Li rememorigis al li la malharmonion kun gepatroj, kiuj lin elpelis el la hejmo. Per la frivola vivo li mizerstatiĝis kaj nur tiukaŭze, por forigi la mizeron, li komencis studi kaj pastriĝis. La spirito malbona pligrandigis ĉiujn skandalojn, pro kiuj li kulpis kiel kapelano per sia sangvina karaktero kaj poste kiel episkopo, ĉar li estis tro severa rilate al malagemaj sacerdotoj de lia diocezo. Li riproĉis al li lian emon al ordo kaj justeco kiel senrespektan sensentecon. En la rememoroj aperiĝis al li koleraj vizaĝoj de la sacerdotoj, kun kiuj li havis ian malagrablecon aŭ disputon. Ili angorigis lin per novaj kaj novaj korpremiĝoj kaj skrupuloj, ke la interno de la episkopo ne kapablis rezisti kontraŭ la senespero.

“Consolator”, tio estas sacerdoto, kiu kiel konsolanto alvenis. Li aŭdas la konfeson de la episkopo, konsterniĝas pro lia senkonsola stato kaj uzas tutan sian konfesan rutinon kaj sperton, por al li akcenti la Dian mizerikordon. Li memorigis al li lian ekzemplan sacerdotan vivon, ĉar li konis lin persone longajn jarojn kaj ofte lin akompanadis, sed li batalis senrezulte kontraŭ la senkonsola stato de la episkopo. La konsolanto por momento eksilentis kaj profundiĝis en silentajn preĝojn, ju malpli okulfrapajn ekstere, des pli profundajn kaj sincerajn interne. Tuj li rememoris pri lasta misia prediko de la episkopo. La Dipatrino povus eble helpi en ĉi tiu situacio - la Patrino de la Mizerikordo, kiun la episkopo tiel ege gloris antaŭ la preĝejo, kaj tiu eksterpreĝeja prediko kaŭzis la danĝeron de lia vivo.

Li atentigis la malsanulon pri lia misia prediko kaj ankaŭ pri tio, ke la Virgulino Maria povus al li helpi en ĉi tiu senespero. La malsanulo prenis ĉi tiun proponon kiel dronanto la pajleron. Atente li aŭskultis la voĉon de la konsolanto kaj levis la manojn al solena preĝo:

“Saluton, Reĝino, kompatema Patrino, elpetu al mi la mizerikordon de Dio per via patrina propeto, nia vivo, nia ĝojo kaj nia espero, saluton! Al Vi ni vokas kaj direktas tutan nian esperon en ĉi tiu grava momento, ni ekzilitaj filoj de Eva. Ankaŭ mi, via filo, kiun Vi akceptis en la persono de sankta Johano sub la kruco, mi vokas al Vi: Ne lasu min perei! Vin ni petegas ĝemante kaj plorante en ĉi tiu valo de larmoj, Vin ni petas, ĉar Vi kapablas nin konduki al la trono de la plej sankta Dia Triunuo el ĉi tiu tera mizero. Post ĉi tiu ekzilo montru al ni Jesuon, la benatan frukton de via sino, al Li nin konduku, al Li nin rekomendu, ho favorkora, ho afabla, ho dolĉa Virgulino Maria! Amen.”

Lia lipo silentiĝis, lia vivo forflugis. La animo forlasis la mizeran korpon, por ke ĝi pli kaj pli supreniru al la trono de Dio kaj al feliĉa ĉirkaŭbrako kun ĉiela Patrino de la Mizerikordo.

La rakonton tradukis laŭ libro de L. Kolísek “La Beata Virgulino Maria en ekzemploj”, Brno 1893, Sac. Ferdinand Hrušat

al la indekso


 LA KONVERTIĜO DE LA ĈEF-MURDISTO

Deklaro kaj leteroj al la edzino kaj la infanoj

Komandanto de la koncentrejo Auschwitz/Oświęcim estis Rudolf Hoess dum la ĉefaj murdotempoj ĝis la fino. Post la falo de la nazia diktatora despotismo li estis kondamnita al pendigo en sia koncentrejo Auschwitz. Tie oni ankoraŭ vidas lian pendigilon. Antaŭ la fino de sia vivo la kondamnita ekskomandanto funde konvertiĝis al kristana kredo. Jen tekstoj de li skribitaj antaŭ lia morto, kiujn afable disponigis Sac. Bernhard Eichkorn, Romäusring 20, D 78050 Villingen.

Deklaro

La konscienco devigas min prezenti ankoraŭ jenan deklaron.

En karcera izoleco mi venis al amara kompreno, ke mi faris pezajn krimojn kontraŭ la homaro. Kiel komandanto de la ekstermiga koncentrejo en Oświęcim mi realigis parton de teruraj genocidaj planoj de la Tria Regno. En tiu ĉi metodo mi faris plej pezajn domaĝojn al la homaro kaj al la humaneco. Precipe al la pola nacio mi preparis neelparoleblajn suferojn. Pro mia respondeco mi pagas per mia vivo. Dio iam pardonu al mi miajn farojn. Mi petas la polan nacion pri pardono . Nur en polaj karceroj mi ekkonis, kio estas la humaneco. Malgraŭ ĉio, kio okazis, oni traktis min humane, kion mi neniam atendis kaj kio min profunde hontigis. La faktoj de publikigo kaj konstato de tiuj ĉi monstraj krimoj kontraŭ la homaro kaj humaneco forigu por la tuta estonto la kreiĝon eĉ de premisoj kondukantaj al tiel teruraj eventoj.

Rudolf Franz Ferdinand Hoess

Wadowice, la 12-a de aprilo 1947

Traduko de Ladislav Klimek, Pollando, el la pollingva libro: “Wspomnienia Rudolfa Hoessa, komendanta Obozu Oświęcimskiego”, prilaboris kaj enkondukon skribis D-ro Jan Sehn. Wydawnictwo Prawnicze (Jurista Eldonejo), Warszawa (Varsovio), 1965, tria eldono. Oświadczenie (Deklaro), paĝo 359.

Letero al la edzino

Antaŭklarigoj:
- SS = Mallongigo de germana Sturm-Schar = Ŝtorma taĉmento. La kerna trupo de nazianoj.
- Reichsführer SS = La plej supera ĉefo de SS.

La 11-an de aprilo 1947.

Mia amata, bona Mutz!

La vojo de mia vivo alkuras al la fino. Destinita al mi estas vere malĝoja sorto. Kiel feliĉaj estas tiuj kolegoj, kiuj povis perei per honesta soldata morto. Mi atendas la finon trankvile kaj modere.

Dekomence estis por mi tute klare, ke post forpelo kaj ekstermo de tiu ĉi (nacia) mondo, al kiu mi vendiĝis kun korpo kaj animo, mi devas perei kune kun ĝi. Mi fariĝis nekonscie unu el la radioj de grandega germana detruanta maŝino, kaj mi okupis elstaran postenon. Kiel komandanto de la eksterma koncentrejo en Oświęcim mi estis komplete kaj plene respondeca por ĉio, kio tie okazis, sendepende, ĉu mi sciis pri tio, aŭ ne. Nur dum la jura enketo kaj proceso mi sciiĝis pri pli multaj kruelaĵoj kaj monstraĵoj, kiuj tie okazis. Ne estas eble priskribi, kiel oni trompis min, kiel oni deformis miajn disponojn, kaj kiel oni gvidis ĉion, kio tie okazis, ŝajne laŭ mia ordono. Mi esperas, ke tiuj kulpintoj ne forpasos senpune.

Kiel tragika estas tio; mi milda laŭnature, bonanima kaj ĉiam helpema, mi fariĝis la plej granda genocidfaranto, kiu malvarme kaj kun plena konsekvenco realigis ĉiun ordonon de ekstermo. Pro longjara fera edukado en SS, kiu havis celon transformi ĉiun SS-viron en senvolan ilon, realigantan ĉiujn planojn de Reichsführer SS, ankaŭ mi fariĝis aŭtomato, senesplore realiganta ĉiun ordonon. Mia fanatika amo al la patrujo, kaj mia tre troigita devosento estis bona bazo por tiu ĉi eduko.

Estas peze, se homo devas ĉe la fino konfesi tion, ke li iris sur erara vojo, kaj ke pro tio li al si mem preparis tiun ĉi finon. Sed kion helpos ĉiuj lamentoj - falsaj aŭ pravaj? Laŭ mia konvinko ĉiuj niaj vojoj de la vivo estas difinitaj antaŭen per sorto, per saĝa Providenco, kaj ili estas neŝanĝeblaj.

Dolora, amara kaj peza por mi estas nur la disiĝo de vi ĉiuj, de vi, plej amata kaj plej bona Mutz, kaj de vi, miaj povraj, bonaj infanoj. Ke vin, miaj mizeraj, kompatindaj, mi devas forlasi en mizero kaj bezono de helpo. Al vi, mia povra edzino, destinita estas la plej peza parto en nia malĝoja sorto: krom la senlima doloro de nia disiĝo, krom peza zorgo pri via pasinta vivo restas nun la zorgo pri la infanoj. Tamen, mia plej amata, estu brava kaj ne perdu kuraĝon.

La tempo kuracas ankaŭ la plej pezajn, profundajn vundojn, kiuj en la unua doloro ŝajnas esti ne-elteneblaj. Milionoj da familioj disrompiĝis aŭ estas plene ekstermitaj per tiu ĉi malfeliĉa milito.

Tamen la vivo iras antaŭen. La infanoj maturiĝas. Por vi, mia plej amata, plej bona Mutz, estu donataj forto kaj sano, por ke vi povu zorgi pri ili, ĝis ĉiuj staros sur propraj piedoj.

Mia miscela vivo surmetas sur vin, la plej amata, sanktan devon eduki niajn infanojn en vere humana, el profunda koro fluanta spirito. Ĉiuj niaj amataj infanoj estas el la naturo bonaj. Klopodu per ĉiuj metodoj disvolvi ĉiujn bonajn refleksojn de iliaj koroj, por ke ili fariĝu sentemaj al homaj malfeliĉoj.

Ĝuste tie ĉi, en la polaj malliberejoj, mi ekkonis, kio estas humaneco. Al mi, la komandanto de Oświęcim, kiu kaŭzis al la pola nacio tiom da doloro kaj faris tiom da domaĝoj - kvankam ne persone kaj ne laŭ propra iniciato - oni montris la homan indulgemon, kio min tre profunde hontigis. Ne nur flanke de superaj oficistoj, sed ankaŭ el la flanko de kutimaj gardistoj. Multaj el ili estis eks-malliberuloj el Oświęcim aŭ el aliaj koncentrejoj. Ĝuste nun, en la lastaj tagoj de mia vivo, mi spertas bonan homecan traktadon, kiun mi neniam atendis. Malgraŭ ĉio, kio fariĝis, oni ĉiam vidas min kiel homon.

Mia amata Mutz, mi petas vin, ne fariĝu tro amarsenta sub la frapoj de sorto, konservu vian bonan koron. Al malamikaj cirkonstancoj, al malriĉeco kaj mizero, tra kiuj vi devos trairi, ne donu ŝancon forkonduki vin de la ĝusta vojo. Ne perdu la fidon al homoj.

Provu, se nur estos eble, eliri el tiu sombra medio. Klopodu ŝanĝi la familian nomon. Alprenu denove vian fraŭlinan familinomon. Nun certe estos neniuj malfacilaĵoj kun tiu ĉi afero. Mia familia nomo estas nun sub pilorio en la tuta mondo, kaj vi, miaj povruloj, havos kun tiu ĉi familia nomo ĉiam pli novajn nenecesajn malfacilaĵojn, precipe la infanoj en venonta kariero. Klaus certe havus jam delonge eblecon lerni profesion, se li ne nomiĝus Hoess. Estos plej bone, se mia familia nomo pereos kune kun mi.

Oni permesis al mi sendi al vi mian edziĝringon samtempe kun tiu ĉi letero. Kun doloro kaj samtempe kun ĝojo mi memorigas al vi la periodon de nia printempa vivo, kiam ni surmetis al ni la ringojn. Kiu antaŭvidis ĉi tiun finon de nia komuna kunvivado? Ni renkontiĝis antaŭ 18 jaroj, ĝuste en la sama tempo. Antaŭ ni estis peza vojo. Tamen kuraĝe kaj ĝoje ni komencis nian komunan vivon. Nemultaj "sunaj tagoj" estis al ni donitaj, pli multaj tamen estis duraj penoj, multaj, multaj malfacilaĵoj kaj ĉagrenoj. Nur paŝon post paŝo ni progresis antaŭen. Kiel feliĉaj ni estis pro niaj infanoj. Ili estis por ni, plej amata Mutz, ĉiam via serena kaj ĝoja donaco. En niaj infanoj ni vidis la taskon de nia vivo. Nia konstanta zorgo estis krei al ili familian hejmon kiel firman punkton de apogo, kaj eduki ilin kiel utilajn homojn. Nun, dum mia aresto, mi tramigris multfoje en miaj pensoj tra nia komuna vojo, kaj mi rememorigas al vi denove ĉiujn eventojn kaj okazintaĵojn. Kiajn feliĉajn horojn travivi estis al ni donate, sed ankaŭ kiom da mizeroj, malsanoj, zorgoj kaj ĉagrenoj ni devis trairi.

Dum mia longa, soleca estado en la malliberejo mi havis sufiĉe da tempo kaj kvieto, por pli esence pripensi mian tutan vivon. Mian tutan konduton mi analizis profunde.

En la lumo de miaj aktualaj konvinkoj mi vidas hodiaŭ tute klare - kio estas por mi treege peza kaj maldolĉa - ke la tuta ideologio, la tuta mondo, al kiu mi forte kaj sankte kredis, estis apogita sur tute falsaj premisoj kaj absolute necesis, ke ili iam falegu.

Mia konduto en la servo de tiu ĉi ideologio same estis tute falsa, kvankam mi agis en bona kredo pri praveco de tiu ĉi ideo. Do estas tute logike, ke vekiĝis en mi multaj duboj, ĉu mia foriro el la kredo je Dio ne havis tute falsajn premisojn. Tio ĉi estis peza lukto. Tamen mi retrovis mian kredon je Dio. Mi ne povas al vi, plej amata, jam multe skribi pri tiuj ĉi aferoj, kondukus tio ja tro malproksimen. Se vi, mia amata, bona Mutz, en via mizero havus ŝancon trovi forton kaj konsilon en la kristana kredo, sekvu la impulson de via koro. Ne permesu kondukiĝi al eraro per io ajn. Ĉiuokaze vi ne estas devigita iri laŭ mi. En tiu ĉi vidpunkto vi devas mem decidi pri vi. Cetere la infanoj, sub la influo de lernejo, decidos el alia vidpunkto kaj iros alian vojon ol tiun, sur kiu ni iris ĝis nun. Ankaŭ Klaus, kiam li estos matura, povos mem decidi kaj elekti sian vojon.

Tiel do el nia mondo restis nur stako da rubaĵoj, el kiu tiuj, kiuj restis, devas pene rekonstrui novan, pli bonan mondon.

Mia tempo forpasas. Nun endas definitive adiaŭi vin, miaj amataj, kiuj estis por mi la plej karaj en la mondo. Kiel peza kaj dolora estas tiu ĉi disiĝo. Ankoraŭfoje mi kore dankas, dankas al vi, plej amata, plej bona Mutz, pro via tuta amo kaj zorgo, kaj por ĉio, kion vi alportis en mian vivon. En niaj amataj, bonaj infanoj mi restas ĉiam ĉe vi, kaj tiamaniere mi estos ĉe vi, mia povra, malfeliĉa edzino.

Mi foriras kun nehezitema espero, ke por ĉiuj zorgoj kaj ĉagrenoj ja estos por vi, miaj amataj, ankoraŭ donata loko ĉe suna flanko de la vivo, kaj ke vi trovos modestajn eblecojn estadi, kiuj kreos al vi, mia amata bona Mutz, niaj amataj bonaj infanoj, kvietan feliĉon, kiu donos kontenton. Ĉiuj miaj plej profundaj bonaj deziroj akompanos vin ĉiujn, miaj amataj, en la plia vojo de la vivo.

Al ĉiuj amataj bonaj homoj, kiuj estas kun vi en via mizero kaj helpas vin, mi dankas kore kaj salutas ilin. Lastajn afablajn salutojn - ankaŭ al la gepatroj, al Fritz, kaj al ĉiuj iamaj agrablaj konatuloj.

Lastfoje, kun doloro de la koro, mi salutas tre, tre kore vin, miaj amataj; vin ĉiujn, miaj amataj bonaj infanoj, mian Annemeusl, mian Burling, mian Puppi, mian Kindl kaj mian Klaus, kaj vin, mia plej amata, plej bona Mutz, mia povra, malfeliĉa edzino. Konservu min kun la amo en la memoro.

Ĝis la lasta spiro estas ĉe vi, ĉiuj miaj amataj, via paĉjo.

Traduko de Ladislav Klimek, Pollando, el la pollingva libro: “Wspomnienia Rudolfa Hoessa, komendanta Obozu Oświęcimskiego”, prilaboris kaj enkondukon skribis D-ro Jan Sehn. Wydawnictwo Prawnicze (Jurista Eldonejo), Warszawa (Varsovio), 1965, tria eldono. List do żony (Letero al edzino), paĝoj 185-189.

al la indekso


 OŚWIĘCIM-AUSCHWITZ AVERTAS

En Oświęcim-koncentrejo,
la plej granda mond-tombejo,
malfacile trovi vorton,
por priskribi homan sorton.

Sangas ŝtonoj, kor´ doloras,
de teruro sablo ploras,
ĉar pretigis sur la tero
hom´ por homo la inferon.

En fumtuboj kri´ haltiĝis,
korpoj homaj cindr´ fariĝis
kaj senkulpa sanga maro
nun avertas la homaron.

Bogusław Sobol, 1999

al la indekso


 ĈU EKFLOROS LA UNUA ESPERANTO-ROZO DE LITMANOVA?

Ekde la 5-a de aŭgusto 1990 ĝis la 6-a de aŭgusto 1995 aperadis sur monteto Zvir en Litmanova (Slovakio) Virgulino Maria al du knabinoj: Ivetka Korčáková kaj Katka Češelková. La aperoj donis bonajn spiritajn fruktojn precipe en Slovakio. Zvir estas loko trapreĝita kaj ĝi portas la postsignojn de la Dia beno.

En Litmanova “floras rozoj”, kies florfolietoj troviĝas en diversaj lokoj ne nur en Slovakio. Temas pri preĝo-rozoj. Oni scias, ke la kompletan rozarian preĝon formas 15 rozariaj misteroj, kiuj meditigas la preĝanton pri ĉefaj eventoj el la vivo de Jesuo Kristo kaj V. Maria. Tiu ĉi preĝo estas tre dezirata de Jesuo kaj V. Maria. En Fatimo, Lurdo,

Meĝugorje, Litmanova, ktp. la Dipatrino alvokas al preĝado de la rozaria preĝo, kiu estas potenca armilo en la manoj de la homoj, per kiu povas ekregi paco en la mondo.

La “rozon de Litmanova” formas 15 personoj; ĉiu el ili je la 15-a horo ĉiutage preĝas unu destinitan rozarian misteron. Tiamaniere samtempe la rozanoj donas komune la preĝan rozbukedon al la Dipatrino, kiu ĝin transdonas je dispono al sia Filo kaj nia Savinto Jesuo Kristo. Kial ne formi ankaŭ esperantlingvan “rozon”? Gesamideanoj, kiuj volas esti “rozfolietoj” de la Esperanto-Rozo, bv. aliĝi ĉe adreso: Maja Rozo, SK-04417 Slanec, Slovakio. Tiu E-Rozo estos registrita kiel ĉiuj ceteraj “rozoj” en Litmanova.

al la indekso


 OK JAROJ DA NOMADISMO ĈIRKAŬ LA MONDO

Serio da artikoloj pri okjara mondvojaĝo de geedza paro Bruno kaj Maryvonne Robineau el Francio

Artikolo IV

BOLIVIO: GAJA FESTO DE ĈIUJ SANKTULOJ

En la katolika kalendaro la Festo de Ĉiuj Sanktuloj, Festo de la Mortintoj, estas iom malgaja dato, kiel ĉio, kio rilatas al la morto. Tute malsamas en Bolivio, kie miksiĝas kristanaj konceptoj kaj tradiciaj ritoj. Tie, la Festo de Ĉiuj Sanktuloj estas unu el la plej gravaj festoj en la jaro.

Jam de pluraj tagoj, la familioj, el kiuj iu mortis ĉi-jare, febre preparas la feston. Ĉio devas esti preta, kiam parencoj kaj geamikoj faras viziton, la 1-an de novembro. Tiun tagon la “chicha”, maizalkoholaĵo, fluegas kaj laŭ la kutimo manĝo estas servata al ĉiuj vizitantoj. De domo al domo ne varias la menuo kaj oni nepre devas manĝi sian porcion da kokidaĵo ĉe ĉiuj vizitataj familioj, nome ĉirkaŭ ĉiun duonhoron. Ni satos ekde la dua teleraĵo!

La manĝo estas servata antaŭ la “tumba”, speco de altaro. Neniu domaĝis siajn penojn nek sian monon por realigi la plejeble belan “tumba”-n. Sur la muro pendas paperfiguretoj kaj ŝtuparetoj el panpasto - laŭdire por pli rapide grimpi al la ĉielo! La altaro subfalas pro lavango da manĝajoj; estas pluraj centoj da bananoj, oranĝoj, ananasoj, papajoj, kukoj kaj panoj, ladskatoloj ...

Unu glaseto da dolĉa vino el Argentino, ankoraŭ unu trinkregalo da “chicha” kaj ek al la proksima domo. Ni konversaciis, interŝanĝis ŝercojn, manĝis kaj trinkis, sed la momento da pia enmemiĝo antaŭ la “tumba” estis mallonga. Ankaŭ neniu kondolenco al la familio multokupita por servi siajn gastojn. Ĉar defilos preskaŭ cento el ili ĉi-posttagmeze, ĉar la kutimo volas, ke oni vizitu ĉiujn konatojn, kiuj ĉi-jare perdis familianon.

Forirante, ĉiu gasto kaŝe ŝovas en la manon de la gastiganto bankbileton je 5 aŭ 10 bolivianoj (1 B = 1,30 FF). Partopreno de la komunumo en la grandegaj elspezoj, kiujn la Festo de Ĉiuj Sanktuloj neprigas por la familio de mortinto.

En la dua domo, kien Don Jose kaj Roberta Martinez, niaj genajbaroj el Carcaje, vilaĝeto el la valo de Cochabamba, kondukas nin, la infanoj-preĝantoj jam laboras. Po grupoj el kvin aŭ ses, ili tiel iras de domo al domo por ricevi monon, fruktojn aŭ frandaĵojn, interŝanĝe de siaj preĝoj por la mortinto. La knaboj tiel plenumas gravan laboron, la “hacer rezar” (“preĝadon”), kiu devas helpi la mortinton eviti la suferon en purgatorio aŭ infero, kaj kiu malebligos, ke malbeno trafu la familion.

Kelkajn horojn poste okazas por ni la sesa vizito. Malfruiĝas. La bovloj de “chicha” amasiĝas kaj de longe, plej multaj el la gastoj ebriiĝis. Antaŭ ol trempi siajn lipojn en la kalabason, oni devas verŝi teren iom da “chicha” por danki la Pachamama, la tero-patrinon, pro ĝiaj bonfaroj. Sekve, la tretita tera grundo estas tute moligita pro tiuj abundaj drinkaĵoj kaj oni vadas en koto. Aŭdiĝas ridoj kaj ŝercoj.

Pri tio la mortintoj certe estos kontentaj. Ĉar la Festo de Ĉiuj Sanktuloj estas la tago, kiam la animoj de la mortintoj rehejmiĝas. La abunda nutraĵo kaj la ĝojo favore impresas ilin kaj pruvas al ili la bonan situacion de la familio, kiun ili forlasis. Pasiginte tiun agrablan tagon kun siaj familianoj, la animoj povos trankvile reiri al sia reĝlando.

La morgaŭan tagon de la Festo de Ĉiuj Sanktuloj, Tagon de la Mortintoj, la familio Martinez iras al la tombejo, kie regas plena aktiveco. Tendoj estis starigitaj, kie la fa milianoj atendas la vizitantojn kaj, ĉe la tombeja enirejo, bombon- kaj glaciaĵ-vendistoj prosperas.

Ĉiu zorgas pri la tombo de sia mortinto, aranĝante bukedojn kaj funebrajn kronojn kaj poste provas varbi grupon da infanoj-preĝantoj, kiuj sin proponas de tombo al tombo. Oni ankaŭ klopodas por disponi pri la muzikistoj, kiuj, por dek bolivianoj, plorĝemigas siajn violonojn kaj trumpetojn honore al la mortinto.

Ĉiuj tomboj estas ornamitaj per floroj, la tombejo ne estas la reĝlando de la mortintoj, sed de la vivo. Grupe sidante sur la tomboj, la plenkreskuloj diskutas, dum la infanoj ludas inter la teramasoj. Sola malgaja bildo: funebre vestita virino, sidanta kun siaj du filinetoj apud nova tombo. Sur ŝiaj vangoj ankoraŭ vidiĝas la spuroj de ŝiaj larmoj.

Iom post iom la tombejo senhomiĝas kaj ekstere ĉiu familio donas nutraĵon kaj “chicha” al tiuj, kiuj vizitas ĝin. La boteloj de alkoholo cirkulas.

Jam delonge falis la nokto, kiam la muzikistoj repakas siajn instrumentojn kaj ĉiuj disiĝas, sin gratulante pri la bela festo, kiun oni ĵus pasigis. La multnombraj glutitaj bovloj da “chicha” igas Don Jose filozofema. “Povas okazi, ke morgaŭ mi mortos, sed necesas resti serena ... Evidente ni estas malgajaj pro niaj mortintoj. Sekve oni forpelas sian tristecon per la “chicha”!”

Maryvonne Robineau

al la indekso


 ADAMO KAJ EVA - II

La tero fariĝis bela. La homo nur rigardis kaj miris pri ĝi. Tiam diris Dio: “Mi donas al vi ĉion, la teron, la tutan mondon, vi loĝos en ĝi, ankaŭ viaj infanoj, nepoj kaj ĉiuj homoj ... Rigardu ĝin, ekkonu la mondon!”

Tiam Adamo prenis la manon de Eva kaj ekiris. Per ĉiu paŝo ili malkovris iun sekreton, la sekreton de la Tero. En la herbaro etaj koleopteroj rampis, lokustoj eksaltis antaŭ iliaj piedoj sur la dolĉaj kalikoj de la floroj. Zumis abeloj, hirundoj preterflugis kapti etajn koleopterojn. Ili pluiris la vojon.

Sur la bordo de la rivero estis grandegaj salikoj. Iliaj malsupren pendantaj branĉoj atingis la akvon. “Plorsaliko”, diris Adamo. Li nomis ĝin. Eva ridis. Ili estis feliĉaj. Dio donacis al ili mirindan mondon. En la akvo naĝis fiŝoj, ruĝaj, bluaj, centkoloraj. Adamo provis kapti iun, sed vane. “Ne gravas”, li diris, “mi eltrovos ilon kaj mi kaptos la fiŝon.” Tiel ili vagadis surborde de la rivero. Foje Eva haltis antaŭ iu granda flavkolora floro. Ĝi estis kiel telero. Per sia flava kapo turniĝis al la suno. “Sunfloro”, kriis Adamo, donante nomon ankaŭ al tio. En la herbaro kuris leporo kaj antaŭ iliaj piedoj haltis besteto. Adamo eksaltis, intencis kapti ĝin, sed vane. Li vidis nur kavon, kien ĝi kaŝis sin.

Adamo kaj Eva dumtempe travagadis la tutan kamparon. Ĉion ili ekkonis kaj donis nomon al ĉio. Ili vidis herbaĵojn, florojn, multspecajn bestojn. De sur la arboj ili povis manĝi diversspecajn fruktojn.

Mirinda kaj riĉa estis la tero. Dio volis, ke la homo estu feliĉa. Adamo ofte diris: “Neniam mi povos sufiĉe danki al Dio, ke Li estas tiel bona rilate al ni”. “Ho jes”, diris Eva, “ni devas obei Lin kaj ĉiam ni estos feliĉaj, ni ĉiam aŭskultu, kion li diras.” “Vi pravas”, konsentis Adamo. “Ni aŭskultu ĉiam, kion Li diras. Estas facile obei Lin, ĉar Li preskaŭ nenion postulas de ni. Ĉu vi rememoras ankoraŭ pri la arbo meze de ĝardeno? El tiu Li al ni malpermesis manĝi. Ĉion Li donacis al ni, nur tiun solan arbeton Li malpermesis.” “Kial Li malpermesis nur tiun?”, ekparolis Eva. “Mi ne scias”, respondis Adamo, “eble Li volas provi nin, kvankam tio ne estas malfacila provo. Kion signifas sola arbeto kontraŭ la tuta mondo? Ni certe eltenos la provon.” Adamo sentis sin tre firma. Ankaŭ Eva sin sentis firma.

Intertempe vesperiĝis. Adamo kaj Eva mallaŭte interparolis. Facila vento flustris inter la arboj; estis tio kvazaŭ spiro de Dio. Paco kaj feliĉo estis en iliaj koroj. Profunda amo plenigis ilin. Ili sentis, kvazaŭ Dio paŝas inter la arboj en la vespera venteto.

Verkis Ladislao Sikli, paroĥestro de preĝejo de sankta Ladislao en Oradea, Rumanio.
Esperantigis Irene Sz
űcs

al la indekso


 LA ANĜELOJ - III

Adamo kaj Eva estis tre feliĉaj. Ili havis ĉion, kion ili deziris. Dio zorgis pri ili. La loko, kie ili loĝis, estis tre bela, kiel mirinda ĝardeno, tial ili nomis ĝin Paradizo.

Dio ĝojis, ke la homo estas feliĉa. Ĝojis ankaŭ la anĝeloj. Ili volonte servis Dion. Kial ne servi Lin? Ĉar ankaŭ ilin Dio kreis kaj permesis esti ĉiam kun Li.

Sed Dio amis speciale la homon. Gardis lin de ĉiu malbono. “Gardu la homon” - diris Li iam al la anĝeloj. “Helpu ilin, por ke ne okazu iu malagrablaĵo kun ili. La homo estas delikata ... Li havos infanojn, nepojn, ili estos multegaj kaj plenigos la tutan Teron, kaj multe ili devas lerni. Vi amu, servu ilin!”

En la animoj de la anĝeloj vibris ankoraŭ la vortoj de Dio, kiam iu anĝelo elpaŝis, levis la kapon kun ardaj okuloj, rigardis Dion kaj diris: “Mi ne servos ilin! Ni estas anĝeloj. Vi kreis nin antaŭ la homo. Ni ilin superas en aĝo kaj hierarĥio. Kial ni servu ilin? Mi ne servos ilin!” Aŭdante tion, ankaŭ aliaj anĝeloj komencis demandi: “Kial ni servu ilin?” – kaj granda grupo ĉirkaŭis la ĉefon kaj kriis kune: “Ni ne servos ilin!” Tiam Miĥaelo, unu el ĉefanĝeloj, jam staris streĉita je la dekstra flanko de Dio kaj liaj okuloj disĵetis fajrerojn kaj atakis la ribelulojn: “Kiu estas vi, ke vi kontraŭstaras Dion? Ĉu vi ne scias, ke tiu, kiu alfrontas Dion, neniam povas aperi antaŭ Li? Satano estu via nomo, ĉar vi alfrontis la volon de Dio!” Liaj ardaj okuloj ĵetis fajrantajn sagojn kaj atingis Satanon. Tiu ŝanceliĝis kaj falegis el ĉieloregno kuntrenante ĉiujn ribelulojn.

Kaŝirante kiel nokta ŝtelisto, ili atingis Teron, sciante, ke ili perdis Dion por ĉiam. Profunda bedaŭro obsedis ilin. Nun ili eksciis, ke sen Dio ili iĝis tre malfeliĉaj. Ili perdis tiun, kiu multe amis ilin.

Verkis Ladislao Sikli, tradukis Irene Szűcs

al la indekso


 DANKO

Verkis H. Oosterhuis, tradukis Adolf Burkhardt

  1. Dum homoj vivas sur la tero, / dum fruktas greno kaj oliv´, / Vi por ni ĉiuj estas Patro. / Ni dankas Vin pro ĉia viv´.

  2. Dum homoj homajn vortojn diras, / dum vokas via vort´ al pac´, / Vi Vin de l´ mondo ne retiras. / Ni dankas pro Jesua grac´.

  3. Vi nutras birdojn en arbaro, / Vi vestas florojn sur la kamp´; / fortika estas Vi remparo / por ŝirmi nin en ĉiu temp´.

  4. Vi estas lumo, viv´ eterna; / de l´ morto savas via man´. / Al ni Vi donis vian Filon; / Li estas nia viva pan´.

  5. Al Vi ni do adoron faru, / pro kies am´ ekzistas ni; / en nia mezo, Patro, staru, / parencoj viaj estas ni.

al la indekso


 KIEL NI ARANĜIS KATOLIKAJN E-TENDAROJN DUM TOTALISMA SISTEMO

IV - Daŭrigo de la priskribo aperinta en DIO BENU n-ro 2/99 sur la paĝoj 61-62

En lastaj tri partoj de la priskribo mi menciis ekde la komenco sep tendarojn. Por ne perdi kontinuecon, oni devas mencii ankaŭ la okan tendaron, okazintan en Herbortice en la jaro 1976. Pri tiu tendaro mi trovis neniujn informojn krom tio, ke ĝi okazis en la monato julio. Kiel mi jam klarigis en lasta parto de la priskribo, el tiu tempo konserviĝis neniu dokumentaĵo, por ke ĝi ne fariĝu materialo misuzota de la polico. Eĉ ne en tiam ankoraŭ ekzistanta Informilo de la Katolika Fako ĉe Mondpaca E-Movado (je kiu estis kontraŭvole de la membroj transformita Katolika Sekcio de Ĉeĥa E-Asocio), eĉ ne en Espero Katolika mi trovis iun mencion pri tiujara tendaro. Mi nur scias, ke ju pli “nigraj nuboj” etendiĝis super la tendaroj, des pli da gejunuloj deziris ĝin partopreni. La nombro de ĉeestintoj certe jam

superis pli ol 100 personojn. Tial estis necese eviti publikajn menciojn pri tiu aranĝo, por ne okulfrape atentigi la ŝtatan policon kaj ceterajn instancojn. Ja la ekzisto de la katolika aranĝo en jam forte “normaligita” (komprenu subpremita) socio estis io tute ne ekzistebla. Tial ĉiu tia tendaro estis fakte miraklo kaj granda donaco de Dio.

Ni do proksimiĝis al la lasta tendaro, okazinta de la 9-a ĝis la 23-a de julio 1977. Tiun tendaron partoprenis rekorda nombro 130 precipe gejunuloj. La tendaron partoprenis ankaŭ tri pastroj: Jaroslav Záruba, Vojtěch Srna kaj Jozefo Zielonka el Pollando. Pastro Zielonka venis speciale por spirite servi al la tendaranoj. Krom kursoj de Esperanto kaj ceteraj diversvariaj programoj, okazis tie ankaŭ matenaj mescelebroj antaŭ oficiala vekiĝtempo por volontuloj, kiuj deziras partopreni la Sanktajn Mesojn. Pastro Zielonka, kiel eksterlanda gasto povis do riski celebri la Sanktajn Mesojn. Kun li kuncelebris ankaŭ ĉeestanta pastro Vojtěch Srna. Laŭ tiamaj kontraŭ-ekleziaj leĝaj normoj, la mescelebro ekster la muroj de la preĝejo estis granda krimago. Kio poste okazis, ne estis por ni granda surprizo. Ni, la organizantoj, tre bone konsciiĝis, ke temas pri granda risko, se oni en la tendaro preĝas kaj mescelebras. Ni jam antaŭsentis proksimiĝantan invadon kontraŭ la tendaro. Pri tio certigis nin certa okazintaĵo kelkajn monatojn antaŭ ĝia okazigo.

Apudarbara herbejo, sur kiu okazadis la tendaro, apartenis al Ŝtatbieno en Albrechtice, kies estro volonte disponigis ĝin tiucele. Ekde komenco de la jaro 1977 ĝin transprenis Ŝtatbieno en Cotkytle. Ĝia estro, s-ro Kristek el Herbortice ordonis ne plu disponigi la herbejon por la tendaro. Lian ordonon forte kontraŭstaris agronomoj de tiu Ŝtatbieno, kiuj je negativa decido de la bienestro reagis per protesto kun minaco, ke ili rifuzos organizi brigadojn, se li ne nuligos la ordonon. Pro tiu premo flanke de la agronomoj – niaj favorantoj li nuligis sian decidon kun minaco, ke li ankoraŭ montros al tiuj katolikoj sian povon. Li do estis denuncanto, kiu instigis ŝtatajn organojn al likvida invado de la tendaro. En la fatala tago de la invado estis ĉiuj kampaj kaj arbaraj vojoj direkte al la tendaro okupitaj de policanoj kaj iliaj t. n. kunlaborantoj. Tio kompreneble elvokis demandojn, kiaj teruraj krimoj tie okazis, ĉar ĉiuj sciis, ke en la tendaro regas belega etoso, bazita je libervola respektado de la tendara regularo, bazita je vera kristana amo al proksimuloj. La policanoj do donis mensogan respondon, ke tie okazis gravaj malmoralaĵoj, pro kiuj estis necesa la invado. Ĉar tiu respondo fakte ridigis la demandintojn, la policanoj do donis informojn, ke tie okazis kontraŭŝtataj aktivadoj.

Kaj nun, karaj legantoj, mi konigos vin kun kelkaj dokumentoj, kiuj vin informos pli detale pri tiamaj eventoj. En la fatala mateno de la invada tago, mi dum la tendara Sankta Meso kiel lasta trinkis el la kaliko Sangon de Kristo ĝisfunde, por ke mi restu forta por venontaj horoj. Kelkajn tagojn antaŭ la invado mi diris al kelkaj tendaranoj: “Se vi ekvidos proksimiĝi direkte de la vilaĝo nigrajn aŭtomobilojn Volga, konsciiĝu, ke “batis la lasta horo de la tendaro”. Tiu ĉi antaŭdiro plene plemumiĝis post kelkaj tagoj. Nur la ŝlima vojo pro la pluvo ne permesis al la policanoj veturi ĝis la tendaro.

Ekzistas multe da materialo pri tiuj eventoj kaj kun ili ligitaj sekvaj du jaroj. Kun kelkaj esperantlingvaj dokumentoj mi sinsekve konigos vin en tiu ĉi rubriko.Prof. D-ro Ivo Lapenna, Profesoro de Soveta kaj Orienteŭropa juro en la Universitato de Londono.

al la indekso


 ESPERANTISTOJ M. ŜVÁĈEK KAJ V. SRNA PERSEKUTATAJ

Du Pliaj Kazoj de Kontraŭleĝa Malrespektado de Homaj Rajtoj kaj Fundamentaj Liberecoj

1. La Faktoj

De la 9-a ĝis la 23-a de julio 1977 okazis en vilaĝo Herbortice, Bohemio, ĈSR, “Libertempa Esperanto-Tendaro” (LET). La tendaro estis la naŭa laŭvice en la sama loko. La unuan tendaron organizis la Ĉeĥa Sekcio de IKUE ĉe la Ĉeĥa Esperanto-Asocio. Post vasta limigo de la agado de la Ĉeĥa Sekcio de IKUE fare de ĈEA, la tendaroj plu okazadis kun permeso kaj sub aŭspicio de ĈEA kaj de aliaj instancoj. La estro de la tendaro estis s-ro Miloslav Ŝváĉek. En 1977 la tendaron partoprenis 130 personoj de diversaj aĝoj, precipe gejunuloj, inter kiuj ankaŭ kelkaj esperantistoj el Pollando. La tendaron povis libere partopreni ĉiu sendepende de la religia konvinko, sed la organizadon aktive helpis precipe la katolikaj esperantistoj. La ĉefa celo de la tendumado estis diversgradaj kursoj de Esperanto, kiuj okazadis ĉiutage en la matenaj kaj antaŭtagmezaj horoj. Posttagmeze okazadis sportaj ludoj, banado, bivakfajraj amuzprogramoj kun kantado kaj rakontado de travivaĵoj dum eksterlandaj vojaĝoj faritaj pere de Esperanto.

Inter la partoprenintoj estis ankaŭ du ĉeĥaj katolikaj pastroj kaj pastro J. Zielonka el Tarnów. En la tendaro regis perfekta disciplino bazita je libervola respektado de la tendara regularo fare de ĉiuj partoprenantoj.

La 21-an de julio 1977 je la 8-a horo matene la tendaron vizitis kelkaj personoj civile vestitaj, kiuj sin prezentis kiel laborantoj de la ŝtata polico; unu el ili prezentis sin kiel administranto de ekleziaj aferoj de la distrikto Ústí nad Orlicí. Unu policisto faris fotodokumentaron de la tendaraj ekipaĵoj. La aliaj policanoj postulis skriban aprobon por okazigo de la tendaro, liston de la ĉeestantoj kaj librotenajn dokumentojn. Kelkaj uniformitaj policistoj kontrolis la vojojn kondukantajn al LET. Al la estro de la tendaro la policistoj riproĉis la t.n. “eksterleĝan religian agadon”, “misuzon de pastra funkcio”, “malhelpadon de la ŝtata kontrolo de la eklezioj kaj religiaj societoj”. Dum tiu tago kaj poste okazis serio da esploragoj en la vilaĝa oficejo en Cotkytle. La 21-an de julio la demandesplorado daŭris de la 8-a matene ĝis la 10-a vespere. En la daŭro de kelkaj monatoj la partoprenintoj, inter ili ankaŭ neplenaĝaj personoj, estis demandesploritaj de la polico.

El la 3 pastroj 2 helpis kiel kursgvidantoj de la Esperanto-kursoj por komencantoj kaj progresintoj, dum la 1 alia estis lernanto. Pastro J. Zielonka el Pollando ricevis de la tendarestro la permeson celebri la meson en la loka “hangaro” sub la kondiĉo, ke la meso estu celebrata antaŭ la oficiala horo por vekiĝo de la tendaranoj.

Laŭ la konstato de la polico, tiujn Esperantlingvajn Diservojn partoprenis ĉ. 30 personoj. Tio estas la unua kulpigo de la ŝtataj aŭtoritatoj (politika polico) kontraŭ M. Ŝváĉek.

La alia ĉefa kulpigo estis la preĝado kaj kantado de kantoj kun religia enhavo (kun akompano de gitaro) kaj kelkaj diskutoj, fakte respondoj je demandoj rilate religiajn kaj vivproblemojn, precipe de la junularo.

La tria ĉefa kulpigo estas la fakto, ke en la proksimeco de la tendaro estis sur arbotrunko alnajligita kruco, farita el betulaj branĉetoj, unu metron alta. Tiu kruco troviĝis jam 9 jarojn sur la sama loko, sed post foriro de la tendaranoj ĝi estis forigita de nekonataj personoj.

2. T.n. “ekstertribunala juĝado”

La 17-an de majo 1978 okazis t.n. “ekstertribunala juĝado” aŭ “traktado” en la distrikta oficejo de Ústí nad Orlicí. Ĉeestis distrikta prokuroro, distrikta policestro, ŝtata administranto de ekleziaj aferoj por tiu distrikto, distrikta prezidanto de la Asocio de Socialisma Junularo, reprezentanto de labordonanto de M. Ŝváĉek, vilaĝestro de Cotkytle-Herbortice, reprezentantoj de Ĉeĥa Esperanto-Asocio - la sekretario Zdenko Křímský kaj la prezidanto de la politika komisiono de ĈEA, Pisk - kelkaj policistoj kaj, fine, la akuzito M. Ŝváĉek.

Laŭ la akuzo de la distrikta policestro de la 17-a de majo 1978, M. Ŝváĉek estis kulpa pro “puninda ago laŭ art. 178 de la punleĝo”, nome “malhelpado de ŝtatkontrolado de la eklezioj kaj religiaj societoj”; pro la permeso donita al Zielonka celebri la meson; pro kantado de religiaj kantoj kaj diskutoj.

Tiu tuta “ekstertribunala juĝado” aŭ “traktado” estas klare kontraŭa al art. 14 kaj 17 de la Internacia Pakto pri Civitanaj kaj Politikaj Rajtoj, ĉar oni traktis M. Ŝváĉek kiel kulpulon sen doni al li eblecon defendi sin kontraŭ la akuzo. Dum tiu traktado la reprezentantoj de la Ĉeĥa Esperanto-Asocio, aliĝinta asocio de UEA, s-roj Křímský kaj Pisk, esprimis la saman fanatike kontraŭreligian maltoleremon, kiel la menciitaj reprezentantoj de la ŝtataj aŭtoritatoj. Siavice, la prezidanto de ĈEA, s-ro Josef Vítek, aperigis en Informace ĉ. 49/78, en la organo ĈEA Starto, informon pri la eksigo de Ŝváĉek el ĈEA. J. Vítek sendis ankaŭ leteron al Esperanto-Rondeto en Herbortice, enhavantan la saman raporton, kiu grave damaĝas la reputacion de Ŝváĉek, per kio estis malrespektata la leĝo 120/76, art. 17/1, nome la leĝo entenanta la menciitan Pakton pri Civitanaj kaj Politikaj Rajtoj. La decido pri la eksigo de Ŝváĉek estis neniam sendita al li, tial li ne povis utiligi sian rajton, rekonitan en la Statuto de ĈEA, plendi dum 30 tagoj ĉe la Centra Komitato de ĈEA.

Estas menciinde, ke antaŭ kelkaj jaroj la Ĉeĥa Sekcio de IKUE kaj la Ĉeĥa Sekcio de KELI estis devige submetitaj al la Ĉeĥa Sekcio de MEM, nome la t.n. Mondpaca Esperanto-Movado. Superflue diri, ke tiu subigo de du religiaj organizaĵoj al MEM limigis ilian memstarecon. MEM faris nenion por ebligi la normalan funkciadon de la du subigitaj sekcioj. Fakte, ĝi fariĝis instrumento de religia subpremado kaj faris nenion por defendi la persekutatajn membrojn de IKUE. Per tio la afero ne finiĝis. La 16-an de aŭgusto 1978 Ŝváĉek estis venigita al la Regiona Policoficejo en Hradec Králové. Tie oni enmanigis al li la decidon persekuti lin kaj

pastron Vojtěch Srna - gvidanton de la kurso de Esperanto en LET - laŭ la menciita art. 178 de la punleĝo. Samtempe la pasporta oficejo forprenis de M. Ŝváĉek la vojaĝdokumenton ĝis la 31-a de decembro 1981. La 19-an de aŭgusto M. Ŝváĉek apelaciis kontraŭ la decido pri persekuto kaj akuzo al la regiona prokuroro, sed la regiona prokuroro D-ro Alois Bráblík, per sia decido I Kv 58/78 de la 24-a de aŭgusto 1978, rifuzis la apelacion. Sekve pastro V. Srna, nuntempe hejtisto en pulmkuracejo en Babice nad Svitavou, kaj M. Ŝváĉek troviĝas sub akuzo konforme al art. 160/1 kaj 163/1 de la punleĝo. Srna estas akuzita pro la “puninda ago de malhelpado de kontrolado de eklezioj kaj religiaj societoj”, dum M. Ŝváĉek estas akuzita pro “helpado al puninda ago de malhelpado de kontrolado de eklezioj kaj religiaj societoj konforme al paragrafo 10, alineo 1, litero c/ de la punleĝaro rilatanta al art. 178 de la punleĝo”.

Ĉiuj supraj informoj pri faktoj estas absolute ĝustaj, ricevitaj de fidindaj personoj kaj, parte, apogitaj de filmoj de la originalaj dokumentoj.

Prof. D-ro Ivo Lapenna, 18.10.1978

Karaj legantoj, ĉi-supre mi publikigis dokumenton de eminenta esperantisto de monda formato kaj eksperto pri orient-eŭropa leĝo, Prof. Ivo Lapenna, rilatanta la persekutadojn flanke de krimeca komunista regado. Por prezenti senhomecon kaj krimecon de la komunista diktaturo precipe al juna generacio, nin alvokas niaj episkopoj. En venontaj n-roj de nia gazeto mi publikigos pluajn informojn dokumentantajn la juĝproceson kaj tiutempe tre gravajn reagojn de la eksterlandaj esperantistoj.

Miloslav Šváček

al la indekso


 ĜOJIGA INFORMO

De la 31-a de majo ĝis la 4-a de junio 2000 okazos en Hamburgo la 94-a Germana Katolika Foiro kun pli ol 50 mil partoprenantoj. Dum en antaŭaj jaroj en grandaj kristanaj aranĝoj oni evitis diskuti pri lingvaj problemoj, la invito al la Katolika Foiro en Hamburgo eksplicite mencias, ke oni celas i.a. trovi respondojn al la demando: "Kiamaniere la tutmonda interna komunikado en la eklezio povas sukcesi pli bone?"

Sekve unuafoje en la historio de germanaj katolikaj foiroj la organizantoj akceptis prelegon kun diskuto pri la perspektivoj de Esperanto kiel eklezia lingvo. La fakto, ke tia programero, kiu estis origine proponita nur kiel kontribuo organize, enhave kaj finance prizorgata de la Germana IKUE-Sekcio, anstataŭe akceptiĝis en la centra programo de la Katolika Foiro, signifas ĝojigan rekonon de la katolika Esperanto-movado.

La prelego kun diskuto havos la titolon "Esperanto - das neue Latein der Kirche? Die internationale Sprache im Dienst der Verstandigung zwischen Christen aus aller Welt" ("Esperanto - ĉu la nova latino de la eklezio? La internacia lingvo servanta al kompreniĝo inter kristanoj el la tuta mondo") kaj okazos sub gvido de Ulrich Matthias surbaze de lia preskaŭ samnoma germanlingva libro.

Pri la aliaj programeroj proponitaj de la Germana IKUE-Sekcio (informstando, Sankta Meso en Esperanto) ankoraŭ ne venis la definitivaj respondoj, sed certe ankaŭ ili estos pozitivaj.

Se iu ŝatus ĉeesti la Katolikan Foiron, iel kunhelpi en la aranĝo, mem kontribui al ĝi aŭ disponigi proprajn ideojn pri ĝia enhavo, bv. kontakti jenan adreson: D-ro Ulrich Matthias, Ohmstraße13, D-65199 Wiesbaden, Germanio.

al la indekso


 JUNULARA MONDA TAGO 2000

10-14 de aŭgusto en Venecio, 15-20 de aŭgusto en Romo

En Venecio loĝos 500 eksterlandaj gejunuloj, antaŭ ol atingi Romon. Ili loĝos ĉe familioj, kaj estos akceptataj fare de volontuloj. Oni vizitos Venecion, ĉu laŭ arta kaj kultura flanko, ĉu laŭ spirita flanko. Ni travivos fest-vesperon preĝante kaj celebrante kune la Eŭkaristion. La 14-an de aŭgusto la gejunuloj foriros al Romo, kie okazos de la 15-a ĝis la 20-a de aŭgusto 2000 XV-a Junulara Monda Tago.

Programo: Mardo la 15-an de aŭgusto, posttagmeze - Ĉieliro de la Beata Virgulino Maria: Malferma Meso de la XV-a Junulara Monda Tago.

Merkredo la 16-an, jaŭdo la 17-an kaj vendredo la 18-an de aŭgusto - matene katekizadoj por la gejunuloj, proponataj laŭ pluraj lingvoj. Dum iu el ĉi tiuj matenoj la katekizado kaj la preĝo estos en Baziliko de Sankta Petro kaj oni pasos tra la Sankta Pordo. Posttagmeze kaj vespere variaj momentoj por preĝo kaj spirita formado, renkontiĝo, frateco, spektaklo, histori-kultura kono pri Romo, proponataj al ĉiuj gejunuloj.

Vendredo la 18-an de aŭgusto - je malfrua posttagmezo Krucvojo en la akceptejaj lokoj. Sabato la 19-an de aŭgusto - post la matenaj celebradoj en la rezidejaj lokoj, pilgrimado al la loko de renkontiĝo kun la Sankta Patro (Tor Vergata - ĉirkaŭurbo de Romo). Vespere preĝa maldormo kun la Sankta Patro.

Dimanĉo la 20-an de aŭgusto - matene konkluda Meso de la XV-a Junulara Monda Tago celebrota de la Papo.

Grupo Esperanto: Responsulo - Paola Ambrosetto, retadreso: esperantovenezia@libero.it
Spirita gvidanto: Pastro Lajos Kóbor (Hungario).

Aliĝilojn akceptas: Gianluca Serbo, via Nazario Sauro 23, I-36100 Vicenza, Italio, retadreso: giserbo@tin.it

(La aliĝiloj kaj pluaj informoj estas riceveblaj ankaŭ je adreso de redakcio de Dio Benu)

al la indekso


 INVITO AL JET EN TAIZÉ 2000

La 4-a Junulara Ekumena Esperanto-Tendaro (JET) okazos de dimanĉo la 13.8. ĝis dimanĉo la 20.8.2000 en Taizé. Ĝi troviĝas en sudorienta Francio. Por atingi Taizé oni povas uzi rektajn aŭtobusojn el multaj eŭropaj urboj (ankaŭ el Ĉeĥio). Pliaj informoj en pli ol 10 lingvoj estas troveblaj per reto sub http://www.taize.fr (bv. gravajn informojn legi en Espero Katolika n-ro 9-10/1999, sur la paĝoj 177 kaj 178).

Aliĝu ĉe: Bernhard Eichkorn, Romäusring 20, D-78050 Villingen, retadreso: Bernhard.Eichkorn@esperanto.de

al la indekso


 INVITO AL KATOLIKA E-TENDARO 2000

De la 15-a ĝis la 22-a de julio 2000 okazos en Sebranice, Ĉeĥio, 19-a Katolika Esperanto-Tendaro. Tre kore ni invitas al partopreno de tiu ĉi grava IKUE-aranĝo ne nur katolikajn esperantistojn, sed ĉiujn, kiuj deziras en frateca kaj amikeca etoso kaj ĉarma naturo travivi belan semajnon en la jaro de Granda Jubileo, en la lasta jaro de dudeka jarcento. Kadre de la tendarrestado oni planas ankaŭ tuttagan ekskurson. Detalaj informoj kaj aliĝiloj estas haveblaj ĉe jena adreso: IKUE-Katolika Sekcio de ĈEA, Tršická ul. 6, CZ-751 27 Penčice.

al la indekso


 MALFERMU LA PORDEGOJN AL SAVINTO!

La 24-an de decembro 1999 antaŭ noktomeza Sankta Meso inaŭguros solene Johano Paŭlo la II-a per malfermo de la Sankta Pordego en Baziliko de Sankta Petro en Romo Jubilean Jaron. La komenco de la Jubilea Jaro okazos per malnova liturgia ceremonio. La Baziliko havas kvin enirejojn; unu el ili estos malfermita nur dum Jubilea Jaro.

La katolikaj esperantistoj, kongresontaj en Rimini en la unua duono de la monato septembro 2000, pilgrimos ankaŭ al Romo, por trairi la Sanktan Pordegon.

La Sankta Pordego estas simbolo, kiu memorigas al ni trairon el la peko al la graco, al kies realigo estas alvokita ĉiu kristano. Jesuo diris: “Mi estas la pordo, se iu tra mi eniras, tiu estos savita” (Joh 10,9).

La Papo unua trairos sojlon de la Sankta Pordego, montrinte al la Eklezio kaj la mondo la sanktan Evangelion, kiu estas fonto de la vivo kaj espero en la proksimiřanta tria jarmilo.

Per partopreno de la 53-a IKUE-Kongreso en Rimini, kaj per enkadre de ři okazontaj pilgrimoj al Romo, Loreto, Asizo aŭ Ravenna, ni, la esperantistoj, kune ĉerpu laŭeble multegajn Diajn gracojn, kiujn proponas al ni la Sankta Jaro 2000.

al la indekso