Dio Benu numero 34-2/1999

al la arkivo de jarkolektoj 1991-2010

 


 KUN ĜOJO KAJ EN ESPERO

Karaj gefratoj!

Ĵus ni travivas la plej belan monaton de la jaro - majon. Tiu monato ne estas bela nur tial, ke la naturo post vintra sezono abundas per belaj floroj kaj birdkantado, sed precipe tial, ke ĝin ornamas la plej bela kreitaĵo: Reĝino de la Monato Majo, lilio bela, la Virga Maria. Al Ŝi ni dediĉos kelkajn paĝojn de tiu ĉi n-ro de nia gazeto. Ni rifuĝu sub ŝian protekton, ĉar ni povas esti certaj, ke Ŝi, patrino de Dio kaj ankaŭ la nia, sopiranta alkonduki ĉiun homon en la eternan feliĉon, ŝirmos nin kaj elpetos benojn ĉe sia Filo Jesuo Kristo por gravaj aranĝoj de la somera sezono. Kiuj ili estas? Precipe la 18-a Katolika E-Tendaro en Sebranice (CZ), la 14-a Ekumena E-Kongreso kaj Junulara E-Tendaro en Gliwice (PL) kaj 2-a Renkontiĝo de Ĉeĥaj kaj Slovakaj (ni esperu eĉ plurlandaj) Katolikaj Esperantistoj en moravia urbo Kroměříž (CZ).

Karaj gefratoj, nuntempe estas sufiĉe matura tempo por aliĝo al la menciitaj aranĝoj, kiuj promesas travivon de belaj kaj spirite riĉaj momentoj en internacia kristana esperantista medio. Nur tiuj povas plene ĝui noblajn kaj belajn esperantistajn idealojn, plifortigitajn per idealoj kristanaj, kiuj aktive partoprenas en la aranĝoj, kiuj estas okazigataj ne nur por honoro kaj gloro de Dio, sed ankaŭ por spirita kaj korpa refreŝiĝo de (ne nur) la kristanaj esperantistoj.

Dio la Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito donu al ni benon por bona prepariĝo por proksimiĝanta dumila jubileo de la naskiĝo de Dia Filo Jesuo Kristo. La Virga Maria - Reĝino de la Majo, nin gvidu al renkonto kun Li.

Miloslav Šváček

al la indekso


 MARIA

Maria estas ĉefverko de Dio. Ŝi estas la ununura, kiu restis senŝanĝa rilate al tio, kion Dio por Ŝi elpensis kaj kreis. Nek Adamo nek Eva antaŭ la origina peko, nek Noa kaj Patriarkoj, nek Abrahamo kaj Moseo, nek Davido kaj ĉiuj profetoj, nek la apostoloj kaj kune ĉiuj sanktuloj en ĉiuj tempoj atingas etan parton de la sankteco, kiun havas Maria. Oni eĉ povas diri, ke ĉiuj la supre nomitaj kune estas same neesprimeble malproksimaj al la sankteco de Maria, kiel la ĉielo malproksimas de la tero. La Madono estas potenca propetantino. Ŝi estas potenca pro graco, ĉar Ŝi estas Patrino de Dio kaj Tabernaklo de la Sanktega Triunuo. Ŝi estas la ĉiampreĝanta virgulino.

Ŝi ricevis povon disdonadi ĉiujn donacojn kaj gracojn de la Sankta Spirito... Ŝi disdonas gracojn al la fideluloj en la maniero, kiun Ŝi opinias oportuna, ĉar tiuj gracoj estas la prezo de la Sango, kiun Jesuo de Ŝi, sia naskintino, ricevis. Ni iras al Jesuo, sed ni bezonas la gracon; por ricevi la gracon, ni bezonas Marian. Dio kunmetis en Maria ĉiujn gracojn. Ŝi estas Virgulino, la unika. Ŝi estas perfektulino, kompletulino, de Dio tiel elpensita, tiel naskita, tiel daŭre restanta, tiel kronita, tiel en la eterneco Plejsanktega. Dio, por doni tiun perfektecon al Maria, elektis la bonaĵojn la plej bonajn, kiujn oni trovas en la anĝeloj, en la sanktuloj kaj en la kreitaro, ornamante Ŝin per tio, kion neniam vidis la homa okulo kaj neniam aŭdis la orelo.

"Ho, Virgulino, tion, kion Dio povas pere de sia volo, Vi povas pere de via preĝo", diras sankta Aŭgusteno. Kaj sankta Antono daŭrigas: "La preĝo de la Patrino de Dio havas ordonan karakteron, kaj ne okazas, ke tiu preĝo ne estas elaŭdita". Sankta Pier Damiani skribas: "Apudiĝu, ho Virgulino, al la altaro de la pardono, ja ne por petpreĝi, sed por ordoni, kiel Reĝino, ĉar en viaj manoj estas ĉiuj trezoroj de la Dia kompatemo". Kaj sankta Bonaventuro ne hezitas diri: "Neniu eniras la ĉielon, se tio ne okazas pere de Maria". Sankta Bernardo instigas: "Iru al Maria, tion mi diras al vi senhezite. Ŝi ĉiam estas aŭskultota pro sia digno. La Anĝelo al ŝi diris, ke ŝi trovis gracon, kaj efektive Maria ĉiam trovas gracon". "Je la ordono de Maria", asertas sankta Bernardo el Sieno , "ĉiuj obeas, eĉ Dio! Sufiĉas, se la Virgulino ion volas, kaj tio plene konkretiĝas".

Maria estas tiu, kiu nur amis, la Kreitaĵo de la Delicoj de Dio, la Suno de Lia Suno, la Floro de Lia ĝardeno, la Tabernaklo Sankta de Dio, la Kareso de la Eternulo, la Perlo de la Paradizo, la Virgulino, kiu konas nur la kison de la Sinjoro, la Ĉefverko de la Universala Kreitaro, la Bildo kaj la Perfekta Similo al Dio, destinita fariĝi la Kesto de la Vorto, la Paco de Dio, la Milda Kolombo de Dio, tiu, kiu ununura kapablas ami p1i multe ol la tuta kuniĝinta homaro, je sankteco malsupera nur je Dio, la plej granda Kreitaĵo post Dio, la ĝojo de la Paradizo, kaj ankoraŭ Maria estas la Rozo de Dio.

Maria estas la universala Perantino de ĉiuj Gracoj. Ŝi estas alportantino de la gracoj, ĉar Ŝi donis la fizikan vivon al la Graco mem, al Jesuo. Maria, pro tio, ke Ŝi estas Patrino de la Sinjoro, estas la Virga Patrino, la anime kaj korpe, Ĉielenprenita, la Reĝino de la Anĝeloj kaj de la universo, la kunelaĉetantino de la homaro, la spirita Patrino de ĉiuj homoj, la Reĝino de la ĉielo kaj la tero, la Patrino de la Eklezio. Ŝi, kiu enamigis la Sanktan Triunuon, la kompatan Patron, estas la Senmakula. Sed ĉiuj ĉi tiuj privilegioj elfontas el la Dia Patrineco. Maria estas Patrino de Dio. La Dia Patrineco estas la bazo kaj la kaŭzo de ĉiuj privilegioj de Maria Sanktega, Senmakula, ĉar Ŝi ne povis esti tuŝita de kia ajn peko, kaj tial Ŝi ne povis subiĝi je la povo de Satano. Ŝi estas tiu, kiu estis elektita gasti en si mem la Supervenkinton de la peko kaj de la diablo. Virga Patrino, ĉar Ŝi koncipis Jesuon kaj pro la ago de la Sankta Spirito Ŝi restis virga, ĉar tio estis konvena por la Patrino de Dio. Ĉielenprenita, ĉar "estis necese, ke la Patrino de la Vivo (de Jesuo) partoprenu en la loĝejo kun la Vivo".

Maria estas tute aparta kreitaĵo, troviĝanta inter Dio kaj ni. Ŝi volas, ke Dio estu konata, amata, adorata, sed Ŝi ankaŭ volas, ke ni estu savitaj, ke ni iru en la Paradizon, kaj en tio ni sukcesos nur, se ni konos, amos kaj adoros Dion pli kaj pli multe. Ŝi ricevis de Dio tiujn perfektaĵojn, kiuj estas oportunaj nur al la Patrino de Dio; pro tio Maria estas grandega. Tiom altas ŝia grandeco, ke ĝi preskaŭ atingas la senlimecon. "Dio fariĝas homo, la homo fariĝas Dio" - diras Kornelio A Lapide. "La ĉielo malaltiĝas, la tero plileviĝas; Dio havas Patrinon, Virgulino havas Dion kiel Filon; la anĝeloj miras, la tero jubilas, tremas la infero. Ĉio estas savita. Unu "Fiat" de Dio kreas la mondon, unu "Fiat" de Adamo ĝin perdigas; unu "Fiat" de Maria permesas la enkarniĝon de la Eterna Vorto kaj savas la universon". Beata Duns Skoto asertas, ke "Maria estas vera Naskintino de Dio, pro la laŭsubstanca unuiĝo de la Eterna Vorto kune kun la Karno, kiun Ŝi generis". Inter ĉiuj virinoj nur Maria estas tiu elektita Virino. Sankta Bernardo diras, ke "en la Pasiono, Maria suferis enkore ĉiujn suferojn, kiujn Jesuo suferis enkorpe, pro tio Dio Ŝin altenlevis".

Diras Alberto la Granda, ke "Maria ricevis en plej alta grado ĉiujn unuopajn virtojn, malsame ol la Sanktuloj, kiuj posedis nur iujn eminentajn virtojn". Ŝi estas Patrino de Jesuo, kaj se Jesuo disdonas grandajn gracojn al la Sanktuloj, des pli multe da gracoj Li devas favori al la Patrino, kiu estas gracoplena.

Ŝi estas la Virino belega, kiu enamigis la Sanktan Triunuon. Ŝi estas la Spegulo de la Sinjoro, Ŝi estas Majesteco de la Sanktuloj, kiel Ŝi estis Majesteco de la Plejsankta, homo unika kaj neripetebla, la Lumo de la mateno aŭ la Aŭroro, ĉar post ŝi venas la Suno, kiu lumigas la tenebrojn.

Maria estis la obeemulino, majstrino de la obeo, ĉar ŝia respondo al Dio estis ĉiam "jes". La Virgulino Maria estis tiu, kiu pro sia fido kaj obeemo generis surtere mem la Filon de la Patro, sen kontaktiĝo kun homo, sed superombrita de la Sankta Spirito, kiel skribite estas en Marialis Cultus." "Se la peko de Eva estis tiu de la malobeo, la nova Eva - Maria - pere de sia perfekta obeemo, riparis ĉi-pekon", asertas sankta Aŭgusteno. Inter ĉiuj sanktuloj la plej grandaj nur la obeo de Maria estis perfekta.

"Jesuo Ŝin honoris ekde la eterneco kaj Li Ŝin honoros eterne" - diras sankta Maksimiliano Maria Kolbe. "Neniu apudiĝas al Li, iĝas pli simila al Li, sin savas, sin sanktigas, se tiu ne honoradas Marian: neniu, nek anĝelo, nek homo, nek alia estaĵo".

Maria estas la Altegulino, kaj la homa menso ne povas kompreni, ĝis kioma grado ege potenca Ŝi estas. Sankta Anselmo diras: "Dio, kiu kreis ĉion, farigis Sin mem de Maria kaj tiamaniere Li ĉion refaris".

La Virga Patrino diris al la mistikulino kultinda Maria d'Agreda: "Preparita mi estis de la Plejaltulo por esti la Patrino de la Unugenerita, kaj de tiu sankta patrineco venas al mia animo ĉiuj perfektaĵoj, la gracoj kaj la donacoj. Mi eklernis la arton de la perfekta patrineco, kiam en mia eno mia milda Bonaĵo instruadis mian koron kaj lernigis mian animon. Kelkfoje mi havis kun Li dolĉegajn interparolojn; ĉe miaj oreloj Li flustradis diajn vortojn, kiujn neniam aŭdis iu ajn homa orelo". Maria Sanktega estas la amata de Dio kaj la elektita de Dio ekde la eterneco, la plej granda inter ĉiuj kreitaĵoj pro tio, ke Dio verŝis sur Ŝin, kiel fruktoportan pluvon gracojn, privilegiojn kaj senfinan amon.

La Sankta Eklezio diras, ke ne estas mirinde, se ĉe la Sanktaj Patroj oni kutimis nomi la Patrinon de Dio: "La Plene Sankta, savita de ĉia pekmakulo, de la Sankta Spirito preskaŭ modlita kaj igita Kreitaĵo Nova, ornamita ekde la unua momento de ŝia koncipiĝo de la brilo de ia tute aparta sankteco". Pliprecizigas sankta Aŭgusteno, ke "ankaŭ Maria estis tiom granda, ĉar Ŝi estis tiom humila, meritanta fariĝi la mistera ŝtuparo, pere de kiu Dio malsuprenvenis sur la teron". "Ŝajnas, kvazaŭ inter Maria kaj Dio ekzistus konkuro: ju pli multe Dio altenlevas Marian, des pli multe Ŝi sin malaltigas laŭ humilo", asertas sankta Bernardo. Maria estas la Maro de la Virtoj de Dio, Ŝi estas tiu, kiu portas ĉian bonaĵon, la Hostimontrilo de Dio, la Pordo de la Ĉielo, la Templo de la Sankta Spirito, nia Advokatino, nia Perantino kaj Gracdisdonantino. La mirindaĵoj, kiujn Dio faris en Maria, estas pli multenombraj ol la steloj sur la ĉielo kaj pli brilaj ol la suno.

Por sankta Maksimiliano "la Madono estas la plej perfekta inter la kreitaĵoj, Ŝi altenlevita estas super la kreitaĵoj, kaj Ŝi estas Dia kreitaĵo en maniero neesprimebla. Ŝi estas ilo de Dio. Plenkonscie, Ŝi lasas, ke Dio Ŝin gvidadu. Ŝi submetiĝas al lia volo, Ŝi deziras nur tion, kion Dio volas. Ŝi agas laŭ lia volo en la maniero la plej eble perfekta, sen difekto, eĉ ne minimuma, sen devojiĝo de lia volo, de la volo de Dio". "Ho, Maria, la Filo de Dio atendis ĉe la pordo de via volo, por ke Vi al Li malfermu" - diras sankta Katarina el Sieno, "frapadis ĉe via pordo la eterna Dio, sed se Vi ne estus malferminta, Dio ne estus en Vi koncipita".

"Ĉiuj generacioj nomos min feliĉa" (Luk l, 48), profetis Maria, sed la popolo de Dio Ŝin nomas feliĉega, sanktega, ĉiopova pro graco, Reĝino de la Universo kaj Patrino de Dio. Fakte, ĉiu koro enamiĝinta en Maria ripetas kune kun sankta Elizabeta: "Feliĉa estas Vi, kiu ekkredis" (Luk 1, 45).

En Maria, la ricevita graco respondas al sankteco preskaŭ senlima, kaj estas proporcia laŭ la amo, kiun Ŝi havis al Dio. Kaj Dio, pro tio, ke Li estas ĉiopova, ornamis Marian per nekalkuleblaj valoraj ĝemoj. Kiel Kreanto, Li povis krei kreitaĵon tiel superaltigantan la anĝelojn. Li volis havi kiel Patrinon Virinon grandiozan. Li kreis la Patrinon, kiu estas sanktega kaj humilega: Marian el Nazareto.

Jes, Maria estas la ora kaj vivanta Domo de la Dia Enkarniĝo. Maria estas la domo de sankteco, de sinofero, de preĝado, la Domo de Dio. Ŝi estas la Trezoro de ĉiuj ĉielaj bonaĵoj, la Trezoro de boneco kaj la graco. Maria estas kreitaĵo ege speciala, kreita kun potenco, saĝeco kaj boneco de Dio. Maria estas la mistika Urbo de Dio, la Trezorejo de la Koro de Dio kaj la unua inter la elektitoj: Ŝi estas la Kompatpleno de Dio, en kiu ŝirmadon kaj savon trovas la filoj senesperaj. Ŝi estas la florinta ĝardeno, de kie ekĝermis la Floro la plej valora kaj la plej bela: Jesuo. Ŝi estas la fruktodona Botanika Ĝardeno, kiu produktis tiun Dian dolĉan kaj satigan Frukton, kiu estas la Homo-Dio.

Jes, la grandeco kaj la digno de Maria. estas samegalaj, sukcesantaj tuŝi la limojn de la senlimeco, ĉar Ŝi estas la Patrino de Dio.

El la libro "Maria, Madre de Dio" (Maria, Patrino de Dio). Transprenita el Bulteno de Katolika Esperanto-Centro, Milano, n-ro 10/1998.

al la indekso


 MARIA, VIN AMI

  1. Maria, Vin ami, ĝojego por mi, / ĉar Dio donacis la gracon al Vi. / Spirito la Sankta en Vin, Virgulin´, fluegis, /  Vi iĝis la Dio-patrin´.
     

  2. Por la Plejaltulo la amplena kor´, / kaj tial anĝelon Vi ne sendis for. / Vi aŭdis la vorton kaj diris al li: / Mi nur servistino, mi servos al Di´!
     

  3. Ho, donu la manon, ĉiela Reĝin´, / kaj nin akompanu ĝis la vivofin´! / Por viaj infamoj nun petu, Mari´, / kaj via fileto, Li helpu al ni!

al la indekso


 AL VI, MARIA, SANKTA VIRGULINO

El pola lingvo tradukis sac. Tadeusz Nowakowski

  1. Al Vi, Maria, sankta Virgulino, / Dia Patrino, ĉiela Reĝino. / Ni nin ĉi tie fideme prezentas, / ĉar ni elkoran amon al Vi sentas.
     

  2. Ĉar Vi, Patrino, estas ne nur Dia, / sed ankaŭ kara bona panjo nia. / Viaj okuloj ĉiam nin rigardas / kaj via povo nin patrine gardas.
     

  3. Tial ni fidas dubante neniam, / ke Vi nin ŝirmos dum la vivo ĉiam, / kaj ke estonte kune kun anĝeloj, ni kun Vi ĉiam ĝojos en ĉieloj.

al la indekso


 AL ĈIELOJ FLUGU KANTE

El ĉeĥa lingvo tradukis sac.  Jan Filip

  1. Al ĉieloj flugu kante, / kie loĝas la Patrin´. / La malĝojojn eldirante / preĝu, Ŝi konsolos vin. / Oni aŭdis ja neniam, / iun ke forlasis Ŝi, / petu ankaŭ vi kaj tiam / estos ĝojigita vi.
    Ref: Ho, Maria, Patrinet´ / de la Dia Infanet´. Via propetad´ ĉe Di´ / estas konsoleg´ por ni!
     

  2. Via Filo antaŭ morto / rekomendis nin al Vi / per sanktega sia vorto, / Vin do helpopetas ni. / Ŝirmu en malbono ĉia / ĉiam nin, ho Dipatrin´, / ke ne povu man´ malpia / de satan´ makuli nin. / Ho, Maria, Patrinet´ ....
     

  3. La animoj sen espero / ofte mortas en la pek´. / Vane via mortsufero / ilin savis de kulpeg´. / Ŝirmu la gefilojn viajn / de pereo en infer´, / kaj pardonu pekojn niajn, / helpu en la viv´ sur ter´. / Ho, Maria, Patrinet´ ....
     

  4. Ah, ne lasu, ke nin ree / katenigu pekligil´ / kaj ke estu de ni nove / krucumata via Fil´! / Kiam korpo, mond´, satano / minacegas per la tent´, / Patrineto, al infano / tiam helpu en turment´! / Ho, Maria, Patrinet´ ....
     

  5. En malĝojo kaj mizero / ni rigardu al ĉiel´, / tie estas la espero / nia helpa brila stel´. / Pelu for ni la angoron, / estu nia fortigil´, / kaj ni donos al Vi koron / en la regno de Di-Fil´. / Ho, Maria, Patrinet´...

al la indekso


 PILGRIME AL VIRGULINO MARIA

Ni dankas, ke en Lurdo (Lourdes, Francio) aperis Virgulino Maria al nuntempe jam sankta Bernadeta Soubirous. Ŝi prezentis sin: "Mi estas Senmakula Koncipiĝo" (Ego sum Immaculata Conceptio). Tio okazis, kiam Bernadeta demandis: "Kia estas via nomo? Mi devas respondi al demandantoj." Respondon de ŝi volis ricevi tiea pastro kaj episkopo. Knabineto nur malfacile kapablis ripeti tiujn malfacilajn vortojn, kiujn oni malofte uzas. Sed sacerdoto tuj eksciis, pri kio ŝi parolas, kaj li tuj ilin klarigis.

Simile agis la sacerdoto en Litmanova (Slovakio). Li petis knabinojn, ke ili demandu Virgulinon Maria: "Kiu Vi estas kaj de kie Vi venas?" La 23-an de decembro 1990 Virgulino Maria diris: "Mi estas Senmakula Pureco, sed ankaŭ Reĝino de la Sankta Rozario. Kiu preĝadas rozarion, tiu elpetas por si necesajn gracojn." Ekde la 5-a de aŭgusto 1990 ĝis la jaro 1995 en Litmanova aperadis ĉiun unuan dimanĉon post la unua vendredo Virgulino Maria al du knabinoj Ivetka kaj Katka.

La fideluloj nun ĉiumonate en la unua dimanĉo post la unua vendredo pilgrimas al Litmanova, malgranda vilaĝo en nordorienta Slovakio, por trovi novan apostolan elanon por la kristana vivo kaj ricevi konsolon kaj forton por alfronti la penojn kaj problemojn de la vivo. Pilgrimantoj ne estas nur katolikoj, sed ankaŭ alikredantoj, eĉ nekredantoj, tamen ĉiuj deziras amon, pacon, Dian esperon.

Terezia kaj Peter

al la indekso


 BEATA PATRO PIO EL PIETRELCINA

Patro Pio, civilstate Francesco Forgione, naskiĝis en Pietrelcina (Benevento, Italio) la 25-an de majo 1887. Enirinte kiel kleriko en la kapucenan ordenon la 6-an de januaro 1903, li sacerdotiĝis la 10-an de aŭgusto 1910 en la katedralo de Benevento. La 28-an de julio 1916 li supreniris al San Giovanni Rotondo (Foglia, Italio), situanta sur Gargana promontoro, kie escepte de malmultaj kaj mallongaj interrompoj li restis ĝis sia morto, okazinta la 23-an de septembro 1968.

Matene de vendredo en la 20-a de septembro 1918, dum la preĝo antaŭ la krucifikso en la ĥorejo de malnova preĝejeto, Patro Pio ricevis la donacon de la stigmatoj, kiuj restis malfermitaj, freŝaj kaj sangantaj dum duonjarcento.

Dumvive li atentis nur pri la plenumo de sia sacerdota ofico; li fondis la "Preĝ-grupojn" kaj modernan hospitalon, al kiu li donis la nomon "Casa Sollievo della Sofferenza" (Domo por mildigo de la suferado).

La 16-an de januaro 1973 la Ĉefepiskopo de Manfredonia, Lia Respektinda Moŝto Mons. Valentino Vailati, liveris a1 la Sankta Kongregacio por la Aferoj de la Sanktuloj la bezonatan dokumentaron por ricevi la rajtigon komenci la proceson por lia beatigo kaj sanktigo.

La beatiga ceremonio okazis la 2-an de majo 1999 en Romo. Ni preĝu al novbeatulo Patro Pio, por ke li elpetu ĉe Dia Trono benojn por aktivadoj de la katolikaj kaj ĉiuj ceteraj kristanaj esperantistoj.

al la indekso


 LA LETERO AL VATIKANA ŜTATSEKRETARIATO

La estrar-kunveno de IKUE, okazinta en la tagoj de la 21-a ĝis la 22-a de decembro 1998 en Romo, komisiis la vicprezidanton fraton Šváček skribi al Sekretariato de Ŝtato Vatikano dankleteron. Marte frato Šváček ricevis ĉehlingvan respondon (vidu la sekvan paĝon kun ĝia esperantlingva traduko) kun jena bildeto de la Sankta Patro. Ĉar la letero estis skribita nome de IKUE, la benoj de la Papo apartenas prefere al ĉiuj IKUE-anoj.

Ĉeĥa Respubliko, Penčice, 28.2.1999

SEGRETARIA DI STATO SCV-00120 CITTA DEL VATICANO

Tre Altestimataj,
nome de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista (Via di Porta Fabbrica 15, I-00165 Roma) kaj nome de I.K.U.E.-Katolika Sekcio de la Ĉeĥa Esperanto-Asocio (Tršická ul. 6, CZ-751 27 Penčice, Ĉeĥa Respubliko), mi estis komisiita esprimi al Lia Sankteco Papo Johano Paŭlo la II-a dankegon por kristnaskaj benoj Urbi et Orbi donitaj ankaŭ en internacia lingvo Esperanto. Mi interpretas koregajn dankojn flanke de la katolika esperantistaro ankaŭ por plilarĝigo de esperantlingvaj programoj de la Vatikana Radio. Jam trifoje dum la semajno pere de Vatikana Radio povas ne nur katolikaj esperantistoj en la tuta mondo aŭskulti Ĝojan Mesaĝon pere de internacia lingvo. La esperantlingvaj programoj certe multe kontribuas al evangelizado de la mondo, kio estas ĉefa tasko ankaŭ de la katolikaj esperantistoj, laŭ alvoko de la Sankta Patro.

Esprimante profundajn dankojn, mi certigas Vin, Altestimataj, ke la katolikaj esperantistoj staras fidele ĉe la Papo Johano Paŭlo la II-a. Per la preĝoj kaj aktivadoj intence de la Papo kaj la Eklezio ili strebas esti bonaj laborantoj sur la vitejo de la Sinjoro, firmaj kolonoj de la Sankta Katolika Eklezio.

En fileca humilo mi elpetas por la tutmonda katolika Esperanto-movado paŝtistajn benojn de Lia Sankteco la Papo Johano Paŭlo la II-a kaj favoron de via Ŝtata Sekretariato.

Via en Jesuo Kristo kaj Virgulino Maria sindona

Miloslav Šváček - unua vicprezidanto de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista kaj prezidanto de la Katolika Sekcio de Ĉeĥa Esperanto-Asocio.

al la indekso


 RESPONDO DE VATIKANA ŜTATSEKRETARIO

SEGRETERIA DI STATO, PRIMA SEZIONE, AFFARI GENERALI

22. březen 1999

Vážený pane Šváček,
rád bych Vám dal na vědomí, že Svatému otci byl řádně doručen Váš laskavý dopis, ze dne 28. února t. r.

Jeho Svatost děkuje za něj i za úctu, kterou jste vyjadřil k jeho papežskému úřadu.

Svatý otec Vám v modlitbě vyprošuje hojnost Božích darů a rád žehná Vám, i osobám Vám nejdražším.

S úctou v Kristu
Mons. Pedro LOPEZ QUINTANA) asesor

 

Jen la Esperanta traduko:

"Estimata sinjoro Šváček, mi volonte sciigas al Vi, ke al Sankta Patro estis bonorde transdonita via afabla letero el la 28-a de ĉi-jara februaro.

Lia Sankteco dankas por ĝi kaj ankaŭ por estimo, kiun Vi esprimis rilate al lia papa ofico.

Sankta Patro al Vi perpreĝe elpetas abundon da Diaj donacoj kaj volonte benas Vin kaj personojn al Vi la plej karajn.

Kun estimo en Kristo Mons. Pedro Lopez Quintana, asesoro."

al la indekso


 KONGREGACIO DE FRATULINOJ DE LA SANKTAJ CIRILO KAJ METODIO

(Daŭrigo de la artikolo aperinta en D. B. 1/99.)

Intertempe oni traktis en Romo pri fondigo de la Kongregacio de la Fratulinoj de la Sanktaj Cirilo kaj Metodio. Tiun taskon plenumis prelato D-ro Jan Šrámek. La konsento de la Sankta Patro Pio XI-a estis donita la 17-an de aŭgusto 1927. La ĉefepiskopo de Olomouc D-ro Leopold Prečan aprobis statuton de la kongregacio la 8-an de septembro 1928 je la festo de Naskiĝo de la Beata Virgulino Maria. La ŝtatan aprobon ricevis la kongregacio la 11-an de marto 1929.

Tiu ĉi nove fondita kongregacio transprenis ĝisnunan agadon kaj havaĵon de la laika kongregacio, kiu finis sian preparan laboron por la fondo de la kongregacio kaj tial ĝi povis esti administracie nuligita.

La aninoj de la laika kongregacio fariĝis novicinoj de la nove fondita kongregacio, kie ili estis akceptitaj en la unuan novicejon, kiu komencis funkcii en la centra domo en Brno la 14-an de aŭgusto 1929. La domo estis antaŭe en la jaroj 1925-26 konstruita ankaŭ pere de laika Mariana Kongregacio. Origine la centra kaj novica domo devus troviĝi en Velehrad. La fratinoj de la laika kongregacio tie jam laboris en Stojanov kaj en la nova instituto por la encefalitaj knaboj, kiu estis konstruita en la jaroj 1926-27. Sed la patrino - fondintino baldaŭ ekkonis, ke Velehrad pro malbonaj komunikaj ligoj ne estas taŭga por la centro de la kongregacio, tial ŝi transportis kun permeso de ekleziaj aŭtoritatuloj la centran kaj la novican domon en Brno-n, por ke la fratulinoj povu sin prepari profesie en diversaj tipoj de lernejoj, kaj por ke la administrado de la kongregacio estu pli facila. La tiama episkopo de Brno D-ro Josef Kupka akceptis tre kore la novan kongregacion en sian diocezon kaj li dediĉis al ĝi valoran favoron dum ĉiuj jaroj de sia episkopa ofico.

En Brno la kongregacio gajnis siajn plej grandajn bonfarantojn kaj favorantojn. Al ili apartenis precipe sekretario de la episkopo, kanoniko Kulhánek kaj kanoniko D-ro Metodio Marvan, profesoro de teologio en Brno kaj la unua direktoro de gimnazio, kiun la kongregacio fondis en Brno en la jaro 1933. Li estis la spirita estro de la kongregacio de post ĝia fondo ĝis sia morto en la jaro 1943. Li dediĉis ĉiun sian liberan tempon por la edukado kaj por klerigo de la unuaj fratulinoj. Patre li prizorgis ĉiujn bezonojn kaj li subtenis la kongregacion eĉ materie. La plimulto da sciencaj libroj kaj gimnazia biblioteko estis en lia domo. Temis pri kelkmil librotitoloj. Kiam en la majo la fratulinoj koncentriĝis ĉe lia mortolito, al ili estis adresitaj liaj lastaj vortoj: "Vivu sankte, amu unu la alian, estu fidelaj al la kongregacio kaj multe preĝu!"

La Kongregacio de la Fratulinoj de la Sanktaj Cirilo kaj Metodio estas la frukto de la klopodoj, kies centro estis sankteca Velehrad. Ĝi estas la kongregacio slava, apostola, de la juro dioceza. La celo de la kongregacio estas la edukado de la knabina junularo, apogo de la uniismaj strebadoj inter la slavaj nacioj kaj de la agado de kristana amo.

La ideo cirilo-metodia trovis en la patrino - fondintino fervoran progresantinon en la agado kaj heredaĵo de la tesalonikaj fratoj Cirilo kaj Metodio. Por ke la kredo, kiun alportis al ni tiuj ĉi apostoloj el Oriento, povu doni firuktojn, ŝi fondis en la jaro 1933 la ordenan knabinan gimnazion en Brno ĉe centra domo kaj tiel ŝi ebligis al la knabinoj de la katolika kamparo klerigon. Knabinan kristanan edukadon ŝi taksis kiel la solan vojon al sanktigo de unuopaj familioj kaj de la tuta nacio. Ĉe la gimnazio estis internulejo, kie la knabinoj el kamparo estis loĝigitaj kaj edukataj. La patrino fondintino dediĉis ankaŭ apartan zorgon al la psike difektitaj infanoj. Ŝi fondis por ili instituton, de tiu ĉi tipo ĉe ni la unuan. Si mem akiris fakan kvalifikon por la edukado de la debilaj infanoj. Por ili ŝi malfermis triklasan specialan lernejon en Brno en la centra domo. Eĉ por tipoj de la grava oligofrenio ŝi fondis instituton. Kiel ni jam pli frue menciis, tio estis en Skalička, Velehrad, Brno kaj pli poste en Slovakio en Turzovka, Žilina, Uhrovec, Pohorelska Maša, Bratislava. Ŝi estas unu el la unuaj, kiuj en Moravio staris ĉefrunte de la plipostaj laborantoj zorgantaj pri infanoj psike difektitaj.

Du ĉefaj linioj elstaras en la vivo de tiu ĉi brava virino, instruistino kaj ordena fratulino: 1. La ideo cirilo-metodia kaj kun ĝi kunigita apostolato, 2. karitata agado profite al anormalaj infanoj. Sociala agado de la patrino - fondintino estas parto de ŝia apostolato. Ĝi akompanas ŝin paralele kiel la dua fervojrelo de ŝia vivo. Pere de ĝi ŝi volas penetri tra Slovakio en la slavan orienton. Por ĝi ŝi preparis la fratulinojn teorie kaj praktike per la studado de la slavaj lingvoj.

Nia patrino - fondintino estis la unua ĝenerala estrino de la kongregacio, kaj tiun oficon ŝi praktikis ĝis sia morto. Ŝi mortis en jubilea cirilo-metodia jaro la 12-an de februaro 1963 en Bílá Voda en la aĝo de 85 jaroj kaj entombigita ŝi estas en Velehrad. En la apuda tombejo ripozas prelato D-ro František Cinek, same eminenta cirilo-metodia laboranto, kiu funde priskribis ĉiujn memoraĵojn de Velehrad, partoprenis kiel fakulo la uniismajn kongresojn de Velehrad kaj verkis detalan biografion de ĉefepiskopo D-ro Antonín Cyril Stojan, pri kies beatproklamo li fervore ĝis sia morto laboris. Dum unuaj dudek jaroj (1928-1948) la Kongregacio tute multpromese evoluiĝis, krom mallonga paŭzo dum okupacio. La fratulinoj laboris en la domoj por spiritaj ekzercoj, en socialaj institutoj por oligofrenaj infanoj, en domoj por emerituloj, en studentaj hejmoj, en lernejoj k.t.p. en diversaj lokoj de tiama Ĉeĥoslovakio.

En la jaro 1950 estis niaj institutoj ŝtatigitaj, okupaciitaj, translokigitaj. La fratinoj estis koncentrigitaj aŭ karcerigitaj. Dumtempe la fratulinoj venis de fabrikaj entreprenoj en karitatajn domojn kiel helpantinoj de kunfratulinoj, kiuj flegis psike difektitajn infanojn.

En la jaro 1968 la kongregacio daŭrigas la komencitan agadon en socialaj institutoj porinfanaj, ĝis kiam ŝtataj cirkonstancoj permesas tion.

Laŭ senco de instrukcioj de la Dua Vatikana Koncilio, la fratulinoj strebas helpi en animzorgado: ili zorgas pri preĝejoj, estas orgenistinoj, gvidas preĝejajn kanto-ĥorojn, helpas dum rekolekcioj kaj spiritaj ekzercoj, helpas organizi infanajn kaj junularajn grupojn, finance ili subtenas bonajn agadojn.

Ni tre antaŭĝojas, ke post kiam niaj vicoj kompletiĝos pere de novaj freŝaj fortoj, ni povos pli labori por disvastigo de la Dia Regno laŭ deziro de la Dua Vatikana Koncilio kaj laŭ senco de nia statuto. Kiel Dia familio, kiam ni vivos kune, ni plenumos la testamenton de sanktaj apostoloj.

Ni preĝas, por ke la "paĉjo" D-ro Antonín Cyril Stojan, Servanto de Dio, preĝu por ni kaj por nia estonta laboro. Kiam li estis sur morto-lito, li ne kapablis kisi bildon de Nia Madono de Hostýn, tial li per siaj fingroj almenaŭ tuŝadis ĝin kaj poste li kisis siajn fingrojn. Ne miru! Kiam li en la jaro 1921 kiel ĉefepiskopo komencis sian laboron en Olomouc, li alportis kun si du objektojn: la relikvon de Sankta Kruco, kiun li metis sur sian tablon kisante ĝin, kaj la bildon - kopiaĵon de Nigra Madono de Ĉenstoĥovo. Ĉu li tiam antaŭsentis, ke la originala bildo de tiu ĉi Nigra Madono, laŭ legendo pentrita pere de sankta Luko, pilgrimis el Jerusalemo trans Konstantinopolo, Sirmium, Velehrad, Uhersky Brod, kie ĝi longe restis ĝis ĝi fine atingis Ĉenstoĥovon, kie ĝi estas honorata ĝis hodiaŭ?

Velehrad, Hostýn, Ĉenstoĥovo estis la lokoj de la amo de nia "paĉjo" Stojan. Cirilo kaj Metodio estis por li sanktaj apostoloj unualoke. La ideo de la fondo de la Kongregacio de la sanktaj Cirilo kaj Metodio realiĝis. Ni povas supozi, ke tio okazis pro preĝo de nia "paĉjo" D-ro Antonín Cyril Stojan.

Esperantigis prof. D-ro Josef Mana

al la indekso


 INVITO AL DUA RENKONTIĜO DE LA KATOLIKAJ ESPERANTISTOJ

Post belega unua renkontiĝo de la katolikaj esperantistoj en Žilina, Slovakio, okazos la dua renkontiĝo en bela ĉeha (moravia) urbo Kroměříž (Kromierziĵ) en la semajnfinaj tagoj de la 17-a ĝis la 19-a de septembro 1999. Ĉio okazos sub unu tegmento (loĝado, manĝado, kunvenado) en Ĉefepiskopa Gimnazio, kie estas por dispono ankaŭ kapelo. Kadre de la renkontiĝo okazos trarigardo de historiaj urbaj vidindaĵoj. Pliajn informojn trovu sur alia paĝo de ĉi tiu gazeto. La Ĉeha IKUE-Sekcio tre kore invitas ne nur slovakajn kaj ĉehajn, sed ankaŭ alilandajn katolikajn esperantistojn. Ĝis la revido!

al la indekso


 RUMANIO ATENDAS ĜOJE KAJ ESPERE

Historia vizito de Sankta Patro Johano Paŭlo la Dua

Por kompreni pli bone, kial ĉi tiu vizito estas historia, ni donas kelkajn informojn pri historio kaj religio de la rumana popolo.

La rumana popolo ligas sian naskiĝakton kun Trajana Kolono en Romo, kiu estis starigita en la jaro 102 post la venko de imperiestro Trajano (98-117) super la Dacoj. Post okupacio de antikva Dacio, multaj kristanoj el romanaj legioj restis en Dacio. Miksiĝante kun Daca popolo, naskiĝis "Poporul Roman" - La Rumana Popolo, kiu ricevis la kristanan religion el Romo. Tiel estis ĝis la 9-a jarcento, kiam kaŭze de malfavoraj kaj malbonaj historiaj kondiĉoj estis en la rumana eklezio anstataŭigita la rumana kaj latina lingvoj per la lingvo Slavona. La latina alfabeto estis anstataŭigita per la alfabeto Cirila. La Slavona lingvo kaj la Cirila alfabeto estis grandega frapo por la spirita kaj nacia kreado de la rumana popolo. Post la granda eklezia skismo en la jaro 1054 la rumana slavonita eklezio fariĝis ortodoksa.

Ĵus en la jaro 1700 sub la gvidado de la rumana episkopo Atanasie Anghel el Ardeal (la rumana provinco en nord-okcidenta Rumanio, tiam okupita per Aŭstrio-Hungario), revenis majoritata parto de la loĝantaro de Ardeal al roma katolika religio, reenkondukante en la eklezion la rumanan lingvon anstataŭ la slavona. Tiu eklezio nomiĝas "Rumana Eklezio Unuiĝinta kun Romo" aŭ "Greka-Katolika Eklezio". La liturgio, uzanta la rumanan lingvon, estas la rito bizanca. En aliaj du grandaj rumanaj provincoj Moldava (en nord-oriento de Rumanio) kaj Ţara (Cara) Româneaskā (Rumana Landeto en la sudo de Rumanio) restas la religio ortodoksa. En Rumanio estas la rom-katolikoj kaj alikonfesianoj, sed la ortodoksa religio majoritatas.

Inter la jaroj 1944-1958 Rumanio estis okupita fare de soveta armeo, kaj la gravaj ordonoj venadis el Moskvo. En la 1-a de decembro 1948, surbaze de ordono de Stalin, la rumana komunista registaro per dekreto 358 nuligis Rumanan Eklezion Unuiĝintan kun Romo, por ke ĝi ne oponu al soveta ateismo kaj komunismo. Ĉiujn ĝiajn 2300 preĝejojn kaj aliajn objektojn komunista ŝtato donis al Rumana Ortodoksa Eklezio, kunlaborante kun ĝi je nuligo de la Rumana Eklezio Unuiĝinta kun Romo. Ĉiuj ĝiaj 12 episkopoj kaj centoj da pastroj kaj kredantoj estis malliberigitaj kaj multaj el ili mortis pro torturado en malliberejo, rifuzante akordiĝi kun ortodoksa religio.

La 30-an de decembro 1990, post la rumana revolucio, okazinta la 22-an de decembro 1989, estis la dekreto 358 el la 1-a de decembro 1948 nuligita, sed ĝis nun, post 10 jaroj de tiu nuligo, la Rumana Ortodoksa Eklezio ne redonis almenaŭ maljuste kaj malprave prenitajn preĝejojn de la Rumana Eklezio Unuiĝinta kun Romo. Tiukaŭze, inter tiuj du eklezioj nun ekzistas diverĝeco. Kio estis maljuste prenita, tio ja devas esti redonita. Nur poste povas ekesti bonaj rilatoj de komprenemo kaj kunlaboro inter ambaŭ eklezioj.

La vizito de Sankta Patro estas historia pro almenaŭ du motivoj. La nuna vizito de la Papo en Rumanio estas la unua dum la tuta ekzisto de la Eklezio, ekde la unua Papo sankta Petro. La vizito de la Papo estas la unua en la lando kun majoritata eklezio ortodoksa.

Rumanio atendas kun granda ĝojo tiun viziton ne nur pro tio, ke la Sankta Patro estas granda personeco de la mondo, sed ankaŭ tial, ĉar la benoj, kiujn li donis al vizititaj landoj estas bonefikaj por ili.

Rumanio atendas kun granda espero tiun viziton, ĉar eble pro ĉi tiu evento okazos la vera repaciĝo inter la Rumana Ortodoksa Eklezio kaj la Rumana Eklezio Unuiĝinta kun Romo. La rumanaj katolikaj kredantoj bedaŭras, ke la vizito de la Papo havos karakteron nur ekumenan, ĉar la Papo vizitos nur Bukureŝton kaj ne la provincojn kun katolikaj majoritatoj.

En la jaro 1997 okaze de 50-a IKUE-Kongreso en Romo-Rimini, kiun partoprenis ankaŭ 20 rumanaj IKUE-anoj, ni partoprenis en la Baziliko de Sankta Petro esperantlingvan liturgion kaj dum la ĝenerala aŭdienco sur la placo de Sankta Petro ni ricevis benon de la Sankta Patro. Nun ni ĝojas ricevonte denove la benon de la Papo en nia patrujo - Rumanio. Tial ĉiuj rumanaj IKUE-anoj kune kun ĉiuj katolikoj kaj eĉ alikonfesiaj kredantoj kun ĝojo kaj espero atendas la historian viziton de la Sankta Patro en Rumanio.

Prof. Ignaţiu Orha, landa reprezentanto de IKUE por Rumanio.

EN Baia Mare, je la tago de Sankta Jozefo, 19.3.1999.

 

Rumana IKUE-Sekcio en la jaro 1999 havas 34 membrojn, el ili 21 estas abonantoj de la revuo Espero Katolika. Nome de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio ni deziras al frata Rumana IKUE-Sekcio kaj al ĉiuj pluaj IKUE-sekcioj Dian benon kaj reciprokan kunlaboron. Volonte ni publikigos sur la paĝoj de DIO BENU informojn pri aktivadoj de la apartaj landaj IKUE-sekcioj kaj interesajn artikolojn pri iliaj landoj kaj okazaĵoj rilatantaj la ekleziajn sferojn en iliaj landoj (se eble kun fotaĵoj aŭ bildetoj, kiujn ni volonte resendos). Jen la adreso: Ĉeĥa IKUE-Sekcio, Tršická ul. 6, CZ-75127 Penčice, Ĉeĥio. Ret-adreso: m.svacek@seznam.cz.

al la indekso


 FORTO DE LA PREĜO - Konvinka travivaĵo

J. Stovell, konata usona sciencisto, estis longtempe ateisto. Kune kun aliaj sciencistoj li laboris en sfero de nuklea energio. Dum tiu ĉi speciala esplorlaboro, li iam iris vojojn ĝis tiam netrairitajn kaj malkovris la rezultojn, kiuj ne nur servas al la scienco, sed kiuj ankaŭ ŝanĝis lian mondkoncepton. Li mem rakontas pri tio:

Mi estis cinika ateisto, kiu kredis, ke Dio estas nenio alia ol homa fikcio. Mi ne volis kredi je Dio kiel persona estaĵo, kiu nin ĉiujn amas kaj havas en sia potenco. Mi laboris en granda patologia laborejo de unu kliniko. Mi estis komisiita per tasko mezuri la forton kaj ondolongon de la radiado, kiun elsendas la homa cerbo. Ni interkonsentis kun kolegoj fari interesan eksperimenton. Ni decidis esplori, kio okazas en la homa cerbo dum transiro de vivo al la morto. Ni elektis tiucele unu virinon suferantan per mortiga tumoro en la cerbo. Ŝi estis spirite kaj psike tute normala, sed ŝi estis surprizige gaja kaj afabla. Ni sciis, ke ŝi vivas kaj staras sur sojlo de la morto, kaj ŝi tion ĉi ankaŭ sciis. Ni eksciis, ke ŝi vivas kredante en personan Savanton Jesuon Kriston. Limtuŝe antaŭ ŝia morto ni lokigis en ŝia ĉambro tre senteman aparaton, kies tasko estis montri, kio okazas en ŝia cerbo dum lastaj minutoj de ŝia vivo. Super ŝian liton ni pendigis aldone etan mikrofonon, por ke ni povu aŭdi, kion ŝi diras.

Ni estis dum tiu ĉi tempo en apuda ĉambro. Ni estis kvinope kaj mi estis el ĉiuj la plej obstina. Ni atendis kaj kun interna streĉo ni esplorsekvis niajn instalitajn aparatojn. La montrilo staris je nulo kaj ĝi povis forkliniĝi ĝis +500 gradoj dekstren aŭ -500 gradoj maldekstren. Nelonge antaŭe ni mezuris forton de iu radiostacio, kiu elsendis en la eteron per povumo de 50 KW. Sur la aparato tio montris valoron + 9 gradojn.

Alproksimiĝis la lasta horo de nia malsanulino. Subite ni aŭdis, ke ŝi preĝas kaj laŭdas Dion. Ŝi petis Lin, ke Li pardonu al ĉiuj homoj, kiuj faris al ŝi ion malbonan. Poste ŝi esprimis sian profundan kredon je Dio: "Mi scias, ke Vi estas la unusola fonto de la forto por ĉiuj viaj kreitaĵoj". Ŝi plue dankis al Li por ĉiu forto, kun kiu ŝi povis ĉiujn malfacilaĵojn de sia vivo toleri; ŝi dankis al Li por konscio, ke ŝi povis esti apartenaĵo de Jesuo Kristo. Ŝi certigis Lin, ke ŝia amo al Li malgraŭ ĉiu sufero ne malkreskas. Kaj el ŝiaj vortoj pri pardono de la kulpoj per sango de Jesuo Kristo elsonis neesprimebla feliĉego. Fine ŝi falis en ĝojon, ke ŝi jam baldaŭ ekvidos sian Elaĉetinton.

Kun mirego ni spektis niajn aparatojn. Ni rigardis unu la alian kaj ni ne kapablis reteni nin kontraŭ kortuŝo. Dum la virino ankoraŭ preĝis, la montrilo ekfrapis post la valoro +500 la haltigilon. Forto de la elradiata plusa energio superis valoron de nia gradaro. La cerbo de la mortanta virino, kunligita kun Dio, elradiis energion 55 foje pli fortan, ol estis energio de la elsendanta radiostacio.

Por ke ni povu daŭrigi en nia eksperimentado, ni preparis pli poste alian eksperimenton. Ni elektis unu viron, kiu estis preskaŭ spirite malsana. Ni instalis niajn aparatojn. En koincido kun la cirkonstancoj okazis disputo inter li kaj la fratino, kaj la viro reagis per teruraj malbenoj kaj blasfemado kontraŭ Dio. La montrilo ĉi-foje denove frapis la haltigilon, sed post la valoro -500 gradoj. Nia mezurado al ni montris, kio okazas en cerbo de la homo, kiu brutale malobeas la dekalogon. Ni ekkonis la ekzakte pozitivan forton en kunligo kun Dio, same, kiel la negativan energion de kunligo kun diablo. Ni vidis, ke homo, kiu obeas la Dian dekalogon, elradias la pozitivan energion. Sed se la homo stariĝas kontraŭ Dio, li elradias la negativan, satanan energion.

Mia ateisma koncepto komencis ruiniĝi. Ĉu ne ekzistas Dio, kiu povas akcepti la mesaĝon, elradiantan al Li kun tioma forto? Mi ĉiam pli klare vidis, kiom ridinde groteska estas mia malkredo. Ankaŭ mi ekstaris antaŭ Dio. Dezirante resti honora, mi ne povis min fermi antaŭ tiu ĉi ekkono. Tiamaniere mi fariĝis feliĉa disĉiplo de Jesuo Kristo, kiu lernas de sia Savanto la kredon. Kiel iama ateisto mi dankas Dion, ke mi, nebona, ricevis la tioman gracon, kaj ke Li donis ankaŭ al mi donacojn de la Sankta Spirito.

Esperantigis Jindřich Tomíšek

al la indekso


 BELA HISTORIETO EL NEDERLANDO

Inter la jaroj 1940 kaj 1945 Nederlando estis okupita de germanaj soldatoj. Pro la konstruado de la Atlanta Muro (ekde Norvegio ĝis la hispana landlimo) oni forsendis multajn familiojn el la domoj. Iu familio estis enloĝigita ĉe edziniĝinta filino. Sed iun tagon soldatoj aperis ankaŭ en ties domo. Unue ili inspektis la domon kaj unu soldato iris supren. La enloĝinta fratino kaŝis sin sub la ŝtuparo. Suprenirante la soldato preterpasis statueton de Sankta Virgulino. Tiu ĉi malplaĉis al li, tial li ĝin turnis malantaŭen. La fratino mallaŭtege supreniris kaj returnis la statueton kaj foriris. Kiam la soldato revenis de la supra etaĝo, li ekrigardis denove la statueton. Li paliĝis kiel mortinta kaj forkuris senvorte. Neniam tiu familio estis ĝenita de iu ajn germana armeano.

Esperantigis Bartlomeo Ruigrok, Nederlando

al la indekso


 EDZECO KONTRAŬ TORENTO KAJ VENTO

En urbo Široky Breg (Larĝa Bordo), 30 km de Medjugorje, oni trovas en paroĥa matrikulo inter 13 mil loĝantoj eĉ ne unu kazon de eksedzigo. Ĉu Hercegovino eble ĝuas eksterordinaran favoron de la ĉielo?

"Vi trovis vian krucon"

Kiam ĉi tie la juna paro sin preparas por edzeco, li (ŝi) aŭdas nenion pri tio, ke li (ŝi) trovis idealan partneron. La pastro al gefianĉoj diras: "Vi trovis vian krucon. Ĝi estas kruco, kiun vi amu kaj portu kun ĝojo. Vi ne rajtas forĵeti ĝin, sed karesu ĝin". Se iu eldirus tiujn ĉi vortojn ĉe ni, li incitus gefianĉojn al kolero. Sed en Hercegovino la kruco elvokas grandan amon.

Kiam poste la gefianĉoj venas preĝejon, ili kunportas krucon. La pastro sanktigas ĝin kaj dum la geedzeca voto ĉi tiu kruco ludas centran rolon: la fianĉino metas sian dekstran manon sur la krucon kaj la fianĉo sian manon sur la ŝian. Tiamaniere ambaŭ manoj estas kunligitaj sur la kruco. La pastro poste metas sian stolon sur ambaŭ ĉi tiujn manojn kaj la gefianĉoj laŭ eklezia rito votas al si fidelecon.

Post la voto la gefianĉoj ne kisas sin reciproke, sed kisas la krucon kaj scias, ke ili kisas la fonton de la tuta amo. Kiam oni vidas iliajn manojn metitajn sur la kruco, oni komprenas: Se la edzo forlasas sian edzinon aŭ edzino sian edzon, ili forlasas la krucon. Sed kiu forlasas la krucon, al tiu restas jam nenio, ĉar li (ŝi) forlasis Jesuon. La krucumita Jesuo ĉeestas en koro de la familio.

Post la edzeca rito prenas la geedzoj sian krucon kaj lokigas ĝin je honora loko en sia hejmo. Ĉirkaŭ tiu ĉi kruco kolektiĝas la familio por preĝi, ĉar oni estas konvinkitaj, ke ili estas naskitaj de 1a kruco. Se oni devas solvi problemojn kaj konfliktojn, la geedzoj kune preĝas antaŭ la kruco por trovi helpon. Ili serĉas nek advokaton nek astrologon aŭ aŭguristinon, ili ne fidas je psikologo aŭ konsilisto. Ne. Ili venas al Jesuo kaj al la kruco. Ili pardonas unu al la alia kaj ne dormas kun peza koro, ĉar ili trovas sian rifuĝejon ĉe Jesuo, la unusola, kiu havas la potencon savi ilin.

La gepatroj instruas siajn infanojn, ke ili kisu la krucon kaj neniam iru dormi antaŭ ol danki al Jesuo Kristo. Por la infanoj Jesuo estas amiko de la familio, kiun ili plenrespektas kaj kisas. Ili diras al Li "Bonan nokton!" kaj kisas Lin sur la kruco. Ili scias, ke Jesuo ŝirmas ilin en sia ĉirkaŭbrako, kie ili devas timi nenion. Ilia timo finiĝas dum kisado de la kruco.

Esperantigis (laŭ Světlo) Jindřich Tomíšek

al la indekso


 DEBRECEN - MUZEO DÉRI

Valoras spekti trilogion de la mondfama hungara pentroartisto Mihaly Munkacsy sub la titoloj: 1. Kristo antaŭ Pilato (1881), 2. Golgoto (1884), 3. Jen, la homo (1896).

La aŭtoro spektis en Venecio (1874) la kvar gigantajn pentroartaĵojn de Tiziano pri la sufero de Kristo. Reveninte hejmen li pasigis du semajnojn ĉe la ĉefepiskopo Lajos Haynald, instiganto de eklezia arto. Verŝajne tiam naskiĝis en li la ideo pentri la serion pri la suferado de Kristo. Poste li studis artaĵojn de Rembrandt kaj Rubens. Kolektanto de artoobjektoj Karl Sedermayer prezentis dum Pasko en la jaro 1941 la unuan pentraĵon de Munkacsy sub la titolo "Kristo antaŭ Pilato". Ĝi havis grandan sukceson en Parizo, Budapeŝto kaj en 20 urboj de Britio.

En la jaro 1886 oni portis la artaĵon al Ameriko, kie aĉetis ĝin kaj la duan pentraĵon "Golgoto" en la jaro 1888 iu riĉa kanadano. En la jaro 1995 oni transportis ilin al Debrecen (Hungario) kaj post restaŭrado oni ekspozicias la trilogion unuan fojon kune, 113 jarojn post la pentrado.

1. Kristo antaŭ Pilato (1881) - la bildo prezentas la triumfantan Kriston, kiu staras en la centro kaj kun pacienco venkas siajn furiozajn malamikojn, la hezitadan romanan guberniestron.

2. Golgoto (1884) - dum la pentrado Munkacsy foje provis ligi sin mem kun la kruco, por ke li havu almenaŭ iomete imagon, kion tio signifas. La sceno de la dua pentraĵo okazis sur la monto de Kranioj. Oni vidas la grupon de Kristo kun liaj priplorantoj kaj la grupon de spektantoj, forirantoj, la indiferentan judan ĉarpentiston, apude la kurantan judan viron kaj la araban rajdiston.

3. Jen, la homo (1896) - tiu ĉi sceno estas la tria en la trilogio koncerne la pentradon. La unuaj du pentraĵoj jam estis en Filadelfio, kiam la hungara grafikisto kaj presisto Gábor Kádár agitis kaj konvinkis la pentroartiston kompletigi la serion. Novelo de Anatole France sub titolo "Gubernatoro de Judeo" kaj sanstato de Munkacsy influis lin elekti la temon. En la vizaĝo de Mesio oni povas ekkoni la internan memportreton de la suferanta, tre malsana pentroartisto. Pilato prezentas Mesion al la popolo per vortoj: "Jen, la homo". Je la vortoj de Pilato reagas la homtumulto. Delikataj gestoj de virinoj estas savantaj kontraŭ atakaj ekmovoj de brutalaj viroj. Ĝi estas la lasta artaĵo de Munkacsy, kiun li mem portis por ekspozicio en Budapeŝto okaze de miljara datreveno de patruj-okupo de hungaroj. Post multaj klopodoj tiu ĉi pentraĵo atingis la muzeon Déri en Debrecen. Ĉiuj tri pentraĵoj estis nenie kune ekspoziciitaj. Nur post 80 jaroj oni sukcesis efektivigi la intencon. Tiel longe oni klopodis komune prezenti la trilogion. Vere indas vidi ĝin!

Jitka Skalická

al la indekso


 PLENA PARLAMENTO DE LA KATOLIKA EKLEZIO EN ĈEĤA RESPUBLIKO

Certe vi jam scias, ke niaj episkopoj decidis kunvoki Plenan Parlamenton de la ĉeĥa katolika eklezio por solvi multajn problemojn, kiuj amasiĝis dum pasintaj jardekoj. En periodo de nelibereco la totalisma sistemo permesis aranĝi nek diocezajn nek plenan parlamentojn, por ke ni disvolvu konkludojn de la II-a Vatikana Koncilio en nia praktika vivo. Kompreneble kondiĉoj en la nova demokratia socio alportis aliajn problemojn, kiuj ankaŭ estas nepre solvendaj. Tial urĝas en nia lando efektivigi tion, "kion la Spirito diras al ekleziaj komunumoj" hodiaŭ (vidu Apo. 2-3).

Solvo de tiuj gravaj taskoj postulas pretendan preparon. Tial la episkopoj alvokis paroĥojn, ordenojn kaj ekleziajn asociojn pri fondo de parlamentaj rondetoj, kiuj preĝus por sukceso de tiu eksterordinara evento kaj pridiskutus ĉiujn aktualajn postulojn, problemojn, donus proponojn ktp. Ankaŭ nia IKUE-sekcio kiel laika organizaĵo de la Eklezio laŭ peto de nia episkoparo aligis sin en samtempan preparetapon de la Plena Parlamento.

Anoj de nia Parlamenta Rondeto estas jenaj:
Josef Jílek, Lezník 93, 572 01 Polička,
Inĝ. Jan Kalný, Libušina 8, 370 06 České Budějovice - animanto de la rondeto,
Zdenka Novotná, Na strouze 1720, 560 02 Česká Třebová,
Mgr. Milena Picková, Foerstrova 12, 616 00 Brno 16,
Jitka Skalická, Koněvova 227, 130 00 Praha 3,
Jiří Studený, Majetín 316, 751 03 Brodek u Přerova,
Miloslav Šváček, Tršická 6, 751 27 Penčice,
Doc. Inĝ. Jan Werner, Kroftova 84, 616 00 Brno.

Laŭ loĝejo de la animanto estas nia rondeto registrita en la diocezo České Budějovice.

La Parlamenta Rondeto de la Ĉeĥa IKUE-sekcio okupiĝas ne nur pri rilatoj de la katolika esperantista movado al ekleziaj strukturoj, sed ankaŭ pri ĝeneralaj problemoj de religiaj vivo kaj agadoj. Ĉar ĝia laboro tuŝas ĉiujn ĉeĥajn katolikojn, do ni petas ankaŭ aliajn anojn de nia organizaĵo pri kunlaboro, precipe pri preĝo intence de bona preparo kaj sukceso de la Plena Parlamento en akordo kun Dia volo. Viajn eventualajn iniciatajn proponojn transdonu afable al nomitaj rondetanoj. Antaŭdankon.

La redakcio

al la indekso


 ĈIUTAGA PREĜO POR LA PLENA PARLAMENTO

Ĉiopova Dio, la Patro, la Filo kaj la Spirito Sankta, elaŭdu niajn voĉojn kaj helpu al la eklezio en nia lando en reviviĝo de la kredo kaj kresko de via regno. Donu, ke la Kongreso kaj ĉiuj, kiuj en ĝi partoprenas, ekkonu forton de via graco kaj subteno.

Helpu al ni saĝe distingi vian volon, montru al ni padojn, sur kiuj ni iru kaj benu vian popolon je ĉiu paŝo en jena granda klopodo, por ke via eklezio fariĝu viva instrumento de la evangelizado kaj renovigo, lumo de la mondo, fermento kaj salo de la tero por via gloro kaj sanktigo de ĉiuj kredantoj. Amen.

Malsanuloj povas aldoni:

Miajn dolorojn kaj larmojn, miajn angorojn kaj esperojn, ĉion malfacilan eĉ benitan, kio apartenas al mia kruco, volas mi oferi el la tuta koro por la eklezio, por la Sankta Patro, por niaj episkopoj, pastroj kaj diakonoj, eĉ por ĉiuj servantoj de la eklezio kaj por bonaj fruktoj de la Plena Eklezia Parlamento en nia patrujo.

(Viaj episkopoj benas ĉiujn, kiuj envicigas ĉi tiun peton en sian tagan preĝaron.)

al la indekso


 RENKONTIĜO DE LA KATOLIKAJ ESPERANTISTOJ
EN URBO KROMĚŘÍŽ, ĈEĤIO

Kadre de la kunlaboro inter la IKUE-sekcioj ĉeĥa kaj slovaka, lanĉita per komuna vojaĝo al la 50-a IKUE-Kongreso en Romo-Rimini 1997, post tre bela kaj sukcesa pasintjara unua renkontiĝo de la katolikaj esperantistoj en slovaka urbo Žilina, okazos la dua renkontiĝo en ĉeĥa urbo Kroměříž en la tagoj de la 17-a ĝis la 19-a de septembro 1999. A1 la renkontiĝo estas kore invitataj ne nur slovakaj kaj ĉeĥaj katolikaj esperantistoj, sed ankaŭ alilandaj, kiuj deziras travivi belajn tagojn de kristana medio en bela urbo situanta centre de Moravio.

Nomo de la urbo Kroměříž (Kromierziĵ) havas slavan devenon. Ĝia nuna formo historie evoluiĝis el malnovslava Kroměžirj (germ. Kremsier, latin. Cromesir). Kroměříž estas unu el la plej belaj urboj de Moravio situanta sur bordoj de rivero Morava, rande de ebenaĵa regiono Haná. En 11-a jc. fariĝis Kroměříž havaĵo de episkopejo de diocezo Olomouc, tial ĝi fariĝis kortega rezidejo de episkopoj el urbo Olomouc. Dum kelkaj jarcentoj la urbo Kroměříž travivis diversajn dramajn situaciojn, precipe pro husana revolucia movado kaj pli posta tridekjara milito. Regreson de la urbo haltigis en la 16-a jc. episkopo Karel Lichtenstein, kiu estas konsiderata kiel dua fondinto de la urbo. En la 17-a kaj 18-a jarcentoj iĝis Kroměříž kultura centro de Moravio. El tiu tempo devenas nuna aspekto de la urbo. Post altigo de episkopejo Olomouc je ĉefepiskopejo la urbo Kroměříž fariĝis sidejo de la ĉefepiskopo. Krom bela kastelo kun subkastela ĝardeno, paroĥa preĝejo de Ĉielenpreno de Virgulino Maria, preĝejo de sankta Johano Baptisto, preĝejo de sankta Maŭricio, ekzistas en la urbo multaj historiaj vidindaĵoj, kiujn dum sabata ekskurso spektos ĉeestantoj de la renkontiĝo.

La renkontiĝo okazos en Ĉefepiskopa Gimnazio (knaba seminario), kiun konstruigis en la jaroj 1856-60 Josef Erwin von Lippert en malfruromantika historiisma stilo. Tie oni loĝos, manĝos kaj kunvenos. La gimnazia kapelo estas je dispono por preĝado kaj esperantlingvaj Sanktaj Mesoj. Pli detalajn informojn pri partoprenkotizo kaj aliĝilon trovu en almetita folio. La eksterlandaj partoprenantoj, krom anoj de Slovakia IKUE-Sekcio, pagos laŭ sia ebleco tute libervolan partoprenkotizon. La eksterlandaj membroj de IKUEJ (junularo) inkluzive de Slovakio povas ĉeesti senpage. Enlandaj IKUEJ-anoj pagos duonan (aŭ libervolan) kotizon laŭ siaj eblecoj. Dum la aranĝo okazos mallonga konferenco de la ĉeĥa IKUE-Sekcio kun fina balot-akto de la sekcia komitato.

Karaj gefratoj, la renkontiĝo estos la tria nunjara grava aranĝo (post 18-a IKUE-Tendaro en Sebranice kaj partopreno de Ekumena E-Kongreso en Gliwice). Ĝi povas iĝi same bela kaj spirite profunda travivaĵo kiel pasintjare en Žilina, se la renkontiĝon partoprenos ankaŭ vi, karaj gefratoj. Bv. do ĝustatempe vin aligi por ĉerpi energion kaj entuziasmon disvastigi ideojn de la katolikaj esperantistoj en la proksimiĝanta nova jarmilo. Viajn demandojn volonte respondos kaj pluajn aliĝilojn disponigos al vi frato Miloslav Šváček, Tršická ul. 6, 751 27 Penčice, Ĉeĥio (retadreso: m.svacek@seznam.cz).

al la indekso


 OK JAROJ DA NOMADISMO ĈIRKAŬ LA MONDO

Serio da artikoloj pri okjara mondvojaĝo de geedza paro Bruno kaj Maryvonne Robineau el Francio

Artikolo II

IZRAELIO: LA BREDADO LAŬ LA RITMO DE LA SANKTA SKRIBO

Por ke la bibliaj leĝoj kongruu kun la bredado, la religiaj kibucoj montriĝas elturniĝemaj.

Vendrede vespere ĉe la kibuco Ein Zurim ĉiuj klopodas por digne akcepti la sabaton: oni alivestiĝas, la domoj estas puregaj, oni fumas la lastan cigaredon, oni programas la horloĝojn, kiuj ekfunkciigos la elektron, la virinoj akurate finkuiras la kukojn por la semajnfino. Jen aperas la sabata stelo: neniu laboro ĝis paso de 24 horoj. Nek kuiri, nek skribi, nek lavi, nek fumi, nek telefoni, nek vojaĝi, nek ekbruligi fajron aŭ ŝalti la lumon.

Ein Zurim estas unu el la dek ses religiaj kibucoj en Izraelio, kaj ĉirkaŭataj de siaj ses infanoj, Esther kaj Schmulick akceptas nin en sia hejmo. Antaŭ ol iri al la manĝosalono komuna al la tuta kibuco, Esther antaŭzorgas doni al mi fulardon por ŝirmi miajn harojn kaj Bruno kapvestas sin per kipo, la judara ĉapeto, "por ne ŝoki iujn personojn", ŝi precizigas. Post la vespermanĝo niaj gastigantoj montras al ni, kiel meti la vazaron en la lavkuvojn, disigante tiujn, kiuj entenis viandon, disde tiuj, en kiuj estis servitaj la fromaĝoj. Efektive la juda tablo apartigas la karnajn manĝojn de tiuj, kiuj konsistas el laktaĵoj, starigante inter ili limon laŭ la jena principo: "Ne kuiru la kapridon en la lakto de ĝia patrino" (Eliro 23,19).

Tiel la tutan vivon de la enloĝantoj de Ein Zurim reguligas la bibliaj instruoj. "Ni kredas, ke ĉio estis skribita de la rabenoj en la Talmudo kaj ni devas observi ĝiajn leĝojn, se ni volas vivi kiel judoj obeantaj Dion", klarigas Schmulick. Publikigita en jaro 999 antaŭ Kristo en la religiaj akademioj en Babilono, la Talmudo regas ĉiujn aspektojn de la ĉiutaga vivo. Tiel same ĝi traktas filozofion, kiel la edukadon de la infanoj.

Iuj izraelianoj riproĉas al la religiuloj, ke ili same vivas kiel antaŭ dumil jaroj. Unuavide, fondita en la jaro 1946, la kibuco Ein Zurim kun sia moderna uzino, siaj hangaroj ŝirmantaj agrokulturan materialon ultraperfektigitan, kaj siaj agrablaj dometoj ĉirkaŭataj de ĝardenoj neniel aspektas kiel vilaĝo el la biblia epoko. Ĉirkaŭ kvincent personoj venintaj el dudek kvin landoj komune vivas tie, egalece dividante siajn havaĵojn kaj la fruktojn de sia laboro.

Sed ne ĉiam estas facile kombini la leĝojn de la Talmudo kun la postuloj de la moderna ekonomia vivo. Tiele la sabato starigas kelkajn problemojn al la agrokulturistoj. Forpuŝante ĉiun ajn zorgon, la homo devas dediĉi tiun tagon al Dio, al sia familio, kaj ĉia ajn laboro estas malpermesata. Sed se povas atendi la tero, la bestoj bezonas zorgadon. Kaj la tricent bovinoj de Ein Zurim ne estas escepto, necesas ilin melki kiel kutime, po tri fojojn tage. "Kompreneble, ni melkas la bovinojn dum la sabato, ĉar la Talmudo preskribas ne lasi suferi la bestojn, sed tion ni faras laŭ maniero konforma al la Leĝoj." Por la melkado la agrokulturistoj renkontis problemon pro la fakto, ke al ili estas malpermesate premi ŝaltilon por produkti elektron. Tial ili ekipis sin per programeblaj horloĝoj, kiuj ĝustatempe startigas la melkomaŝinojn kaj aŭtomate haltigas ilin.

"Ĉiun virseksan unuenaskiton de via bovino aŭ de via ŝafino dediĉu al via Dio, Javeo. Vi ne laborigu la unuenaskiton de via bovino. Manĝu ĝin kun viaj samhejmanoj..." Tiel parolas la libro de la Readmono (15.19) en la Biblio, por sciigi al la homo, kiu plugis, semis, kultivis kaj fieras pri sia rikolto, ke sen Dio nenio el tio eblas. Sed ĉiujare en la stalo de Ein Zurim naskiĝas preskaŭ cento da unuenaskitaj bovidoj. Kion fari kun ili? La rabenoj trovis solvon: la bovinoj, kiuj naskos sian unuan bovidon en la jaro, estas fiktive venditaj al araba najbaro (ĉi tiu ricevas monsumon por efektivigi la "negocon'. Ili restas en la kibuca stalo, sed ne plu estas submetataj al la talmudaj leĝoj.

"Pesah", la Pasko, estas unu el la gravaj momentoj de la juda vivo, memoriganta la Eliron el Egiptio de la izraelidoj, sub gvidado de Moseo. Tiun semajnon antaŭas intensa purigado de la domo, por kontentigi la absolutan postulon de pureco dum la festo. Dum sep tagoj oni konsumos nur panojn sen gisto, nefermentitajn, kiel simbolon de la renoviĝo kaj de la liberigo. Ĉar la bestoj devas esti regataj de la samaj reguloj, la melkadejo estas ĝisfunde purigita kaj oni malaperigas ĉiun spuron de tritiko el la nutrado de la bovinoj. "Iom post iom ni anstataŭigas la tritikon per maizo, komencante la transiron ĉirkaŭ tri semajnojn antaŭ Pesah kaj grade revenas al la normala nutromaniero. Pro tiu ŝanĝo de nutrado de la bovinoj ofte okazas malaltiĝo de la lakto-produktokvanto. Per tio ni perdas monon, sed tio estas la prezo, kiun ni konsentas pagi por vivi harmonie kun nia kredo", klarigas Schmulick.

Ĝisfunde frontantaj la teknikon kaj la rendimenton, ili tamen neniam forgesas la vivregulojn de siaj praavoj, akordigante spiritan vivon kaj laboron; iliaj tagoj ĉiam komenciĝas kaj finiĝas en la sinagogo.

Maryvonne Robineau

LA KIBUCOJ

Dum la unua kibuco estis fondita en 1910, ekzistas nuntempe 270 kibucoj nombrantaj de 40 ĝis pli ol 1000 membrojn. 130 000 personoj, nome 2, 6 % de la totala enloĝantaro de Izraelio, elektis tiun komunuman vivmanieron. El ili, nur 16 kibucoj (nome 8000 personoj) estas religiaj kibucoj kiel Ein Zurim, postulantaj de siaj membroj ortodoksan kultobservon.

(Rim. de red.: Kibuco - Juda kooperativa vilaĝo en Izraelio.)

Por scii pli pri tiu eksterordinara aventuro, unu libro: "Ili vivis sur la tero - Ok jaroj da migrado ĉirkaŭ nia planedo" 240 paĝoj - 8 paĝoj kun koloraj bildoj. Havebla ĉe UEA aŭ Bruno Robineau - 49270 Landemont – Francio.

al la indekso


 LA KREADO DE LA MONDO

Komence nenio estis. Vere, nek arboj, nek floroj, nek montoj ... nek stratoj ... nek homoj. Ĉie estis granda vaka mallumo. Ne estis mondo. Nur Dio estis en ĉielregno. Kaj Li jam tiam estis amplena. Sed al kiu doni el ĝi? Kiel mi diris, ne estis mondo, nur granda vaka mallumo. Tiam Dio elpensis ion, kial la amon malpremi. Kuru nur, disvastiĝu, estu por ĉiuj! Kaj Li do decidis krei la mondon kaj verŝi sur ĝin sian amon.

Potenca estas Dio, Li povas fari ĉion. Li rigardis, rigardis la grandan mallumon kaj ridetis. Li jam vidis pliantaŭe la tutan mondon. Tiam diris: "Estu Tero!" Kaj el la kirlomokso de mallumo elturniĝis la Tero. Ĝi nur turniĝis, turniĝis en la mallumo kaj estis pli kaj pli forta. Plaĉis al Dio. En la unua tago kreis Dio la teron. Poste Li diris tiel: "Estu ĉielo super la Tero!" Kaj kiel grandega tendo la ĉielo kovris la tuta teron. En la dua tago kreis Dio la ĉielon.

Sed la Tero turniĝis ankoraŭ en mallumo. Tiam diris Dio: "Estu lumo!" Kaj kreis la plej belon - la Sunon. La Suno leviĝis, dispersis siajn radiojn, ridis. La Tero en sia ĝojo dancadis ĉirkaŭante la Sunon. Ĝi sorbos la lumon, la varmon. Finfine la Suno subiris, estis vespero. La Tero triste frosteme kaŭriĝis en la mallumo. Tiam Dio konstatis, ke tiel rapide alkutimiĝis la Tero al la Suno: Ne povas vivi sen ĝi. "Do ni faru iom da lumo!" Kaj aperis la Luno, aperis la steloj kaj kun milionoj da stelokulo plenigis la firmamenton kaj fajrante ridis. En la tria tago kreis Dio la Sunon, la Lunon kaj la stelojn.

En la venonta tago la Tero frue vekiĝis. La Suno levis sian ruĝan frunton - tagiĝis. Dio jam reguligis, ordigis la kirliĝantajn akvojn, kreis riverojn, marojn. La Suno donis varmon, la sekecon akvumis la pluvo kaj la tero produktis verdiĝantajn vegetaĵojn, florojn, diversajn arbojn kun multaj, multaj fruktoj. Sur la Tero komenciĝis la vivo. Plaĉis al Dio. En la kvara tago kreis Dio la akvojn kaj la vegetaĵojn.

Tiam diris Dio: "La akvoj pleniĝu de fiŝoj, en la aero flugu birdoj kaj estu diversspecaj bestoj sur la tero!" Tiel estis! Hirundoj, kolomboj, cikonioj, paseroj flugadis en la aero. En akvo naĝadis fiŝoj, en arbaro vivis ursoj, vulpoj, kapreoloj, sur la kampo leporoj maĉadis, la elefanto vigle trumpetis per sia rostro, la zebro farbis sin. Ĝis vesperiĝo Dio kreis ĉiujn bestojn. Tiel pasis la kvina tago.

La mondo fariĝis belega, Dio rigardis ĝin kaj pensis: "Devas ekzisti mastro por tiu ĉi belega mondo, kiu regus super la fiŝoj en la maro, super la birdoj de la ĉielo, kaj super ĉiuj bestoj, ke li ĝoju pri ili kaj estu feliĉa". Tiam Dio kreis la homon el la polvo de la grundo kaj surverŝis sur lin sian amon. Viron kaj virinon kreis Dio, benis ilin kaj diris: "Plimultiĝu vi kaj plenigu la Teron! Ĉion mi donas al vi: la vegetaĵojn, la fruktarbojn, la bestojn de la kampo kaj la dombestojn, la birdojn de la ĉielo kaj ĉion sur la Tero". En la sesa tago kreis Dio la homon. Kaj en la sepa tago Li ripozis. Ripozis kaj ridetante surrigardis la mondon.

Verkis Ladislao Sikli, paroĥestro de preĝejo de sankta Ladislao, Oradea,. Rumanio. Esperantigis Irene Szücs

al la indekso


 DE NIAJ GEFRATOJ EN LA MONDO

Esperanto plu disvastiĝas en la tuta mondo. Interesan informon ni ricevis el Venezuelo, el lando, kie IKUE ĝis nun havis neniun membron.

En urbo Maracaibo vigle aktivas esperantisto profesoro David G. Valecillos, kiu tie ofte organizas kursojn de internacia lingvo kaj fervore propagandas nian ideon kune kun aliaj entuziasmaj samideanoj. En lia loĝloko oni antaŭ 10 jaroj malvualis unuan Esperantan memorigan monumenton en tiu lando. Li interesiĝas pri katolika E-movado en nia lando kaj volonte li fariĝos landa reprezentanto de IKUE en Venezuelo. Jen, certe instiga modelo por ĉiuj. Volonte ni sendados al li nian gazeton DIO BENU antaŭĝojante pri aktiva kunlaboro de venezuelaj gefratoj kadre de IKUE-movado.

El letero de frato Mulungula Mukeba Jules

"La informajn flugfoliojn pri movado de katolikaj esperantistoj mi atente legis, ili multe interesis min. Mi estas rifuĝinto el Kongo, de kie mi fuĝis pro milito. Mi mem estas praktikanta katoliko kun kelkaj el membroj de nia klubeto. Mia propra Granda Frato Mbilizi Stany estis pastro en paroĥo de Kasika, provinco Sud-Kiwu en Kongo (eksa Zairio). Malfeliĉe, la ribelantoj murdis lin en la paroĥo Kasika senkaŭze. Lia morto postlasis en mi profundajn spurojn ĝis nun kaj samtempe kaŭzis grandan mizeron en nia familio. Mi esperas, ke IKUE povos ankaŭ kontribui al pacigo de la mondo. Ekzemple en nia regiono de Grandaj Lagoj (Burundio, Ruando kaj Kongo), la etna problemo jam atingis proporciojn de sovaĝuloj. Estas malfacile imagi la scenojn de amasbuĉado, tial mi decidis serĉi rifuĝon en Zambio malgraŭ la sufero. Mi salutas vin amike, disponigante min labori en la movado de la katolikoj."

Forpasis en Pollando eminenta samideanino

La 26-an de marto 1999 forpasis en Ostrowite 84 jara s-anino Zofia Klopocka, laŭdevene Nowakowska. Ŝi estis instruistino en ekonomia liceo n-ro 1 en Lodzo (en Lodzo ŝi loĝis 50 jarojn). Ŝi esperantiĝis aŭtodidakte en la jaro 1962, frekventinte superan E-ekzamenon en Krakovo ĉe la fama profesoro Sygnarski. Ŝi instruis Esperanton en sia lernejo kaj ekster la lernejo en kluboj. Dum multaj jaroj ŝi estis en Lodzo organizantino de ĉiumonataj esperantlingvaj Sanktaj Mesoj. Ŝi estis elektita kiel prezidantino de instruista E-sekcio en Lodzo. Multfoje ŝi partoprenis eksterlandajn E-kongresojn. Ĉiam ŝi estis entuziasma propagandistino de Esperanto. Post emeritiĝo ŝi plu instruis Esperanton. Kiel emeritulino ŝi finis en Lodzo kvinjaran superan teologian studadon (en Filio de Katolika Universitato Lublina). Krome ŝi akceptis funkcion de socia prizorganto por sia loĝkvartalo. Dum entombigo en Bolimów pastro emfazis, ke jen ni entombigas nacian heroinon. Ĉar fakte ŝi en la jaro 1939 partoprenis libervole kiel faka sanitaristino la defendan kontraŭgermanan militon. En tempoj de germana okupacio de Pollando ŝi kun aliaj gvidis en Skierniewice kaŝinstruadon. Dum tuta vivo ŝi socie agis. Tial ŝi estis dektrifoje honorigita per ŝtataj insignoj (el ili sep de Ŝtata Konsilantaro). Malgraŭ tio ŝi ĉiam restis modesta, nepretendema.

Tadeusz Nowakowski Ostrowite, Pollando

al la indekso


 AL VATIKANO

Originala poemeto en Esperanto de Vjaĉeslav Hromov, Estonio

En la koro sonas kanto,
estas ĝi en Esperanto,
temas ĝi pri lando kara,
kiu estas tre malgranda.

Tie loĝas Papo nia,
kiu estas Patro nia.
Estas li ja favoranto
de la lingvo Esperanto.

Vere pia amikaro
estas ni - katolikaro,

filoj de la prakristanoj
estas ni de Dio manoj.

En la koro sonas kanto,
estas ĝi en Esperanto,
pri la lando Vatikano
sonas nur la voĉ' de amo.

Floru, kara eta lando,
kaj prosperu Esperanto.
Benu ĉiam la preĝantojn,
esperigu esperantojn!

al la indekso


 TOLE - Tutmonda Ortodoksa Ligo Esperantista

Estis fondita Tutmonda Ortodoksa Ligo Esperantista (TOLE), kies sidejo estas en Bulgario. En ESPERO - organo de TOLE (decembro 98) aperis alvoko al tutmonda ortodoksa esperantistaro kun jena teksto:

Estimataj kaj karaj gefratoj - ortodoksuloj. Longjare en niaj landoj regis ateismo kaj ni ne havis eblecon publike esprimi niajn religiajn sentojn. Nun dum la jaroj de demokrata evoluo de niaj landoj ni havas eblecon, samkiel en la aliaj landoj, kie reĝas tradicie katolika, protestanta aŭ aliaj religioj, ankaŭ tute libere esprimi niajn sentojn.

En la tutmonda E-movado aktive agas kaj havas aŭtoritaton diversaj fakaj E-religiaj asocioj. Jam proksimiĝas la Jubilea 2000-a Jaro. Tiam ankaŭ ni, la monda esperantistaro, reprezentantoj de diversaj kristanaj religioj, devus unuigi niajn fortojn por solena Festo de la Glora Jubileo.

Ni plej afable invitas vin kaj aliajn viajn gekonatulojn - ortodoksulojn aliĝi al nia Ligo. Viajn leterojn skribu al la jena adreso por kontaktoj: Bulgario, 4300 Karlovo, p.k. 44, Esperinform, Inĝ. Boĝidar Leonov.

La Ĉeha IKUE-Sekcio ekligis kontaktojn kun TOLE esperante, ke inter IKUE kaj TOLE ekestos same bonaj kunlaboraj rilatoj kiel inter IKUE kaj KELI. Dio benu aktivadojn de TOLE prospere al tutmonda kristana E-movado.

al la indekso


 KIEL NI ARANĜIS KATOLIKAJN E-TENDAROJN DUM TOTALISMA SISTEMO

Miloslav Šváček

III - Daŭrigo de la priskribo aperinta en DIO BENU n-ro 1/99 sur la paĝoj 26-27

La 4-a LET (IKUE-tendaro) en Herbortice, Ĉeĥio, okazis julie 1972. Partoprenis ĝin 65 personoj, inter ili ankaŭ gastoj el Litovio kaj Hungario. En historiaj fontoj ni povas legi, ke "grandan paŝon antaŭen ni faris survoje al niaj idealoj. La esenco de esperantistaj idealoj estas sendube amo, same kiel de la kristanaj idealoj. Kaj la amo, la vera proksimula amo regis en nunjara LET, kiel cetere ĉiujare. Sed nunjare tiu ĉi viviganta forto trapenetris ĉiun partopreninton. Ĉiu tago, ĉiu tagparto estis riĉa je ĉi tiu produkto de la Sankta Spirito. Ĉiumomente estis ebleco disdonadi amon per reciproka kunhelpado aŭ almenaŭ per afabla vorto, konsilo, konsolo aŭ ĝojiga ekrideto. Tiu ĉi frateca etoso regis ekde la komenco ĝis la ftno de la restado ".

Kaj sekvis la 5-a LET samloke. Ĝi okazis de la 7-a ĝis la 21-a de julio 1973. Kion oni pri ĝi povas legi en historiaj dokumentoj? Jen la fragmento: "Ĉiu tago kaj ĉiu momento pliriĉigis nin. Tutcerte pruviĝinta estas jena eldiro: ´Ju pli multe vi donas, des pli multe vi ricevas.´ Ne estas admirinde, ke post tiel belege travivitaj du semajnoj eĉ larmoj ne mankis dum la momento de adiaŭo. La disciplino dum la tuta tendarrestado estis tre altnivela. La kaŭzo de la bona konduto de la tendaranoj ne estas nur la libervola submetiĝo al la estraro kaj la tendara regularo, sed ankaŭ intenco de ĉiuj praktike disdonadi amon ĉiumomente kaj senescepte al ĉiu ".

Denove ĉeestis gastoj el Hungario kaj Pollando. Tre karaj gastoj venis el Italio pastroj Battista Cadei kaj Arturo Bellini el porpastra seminario en Bergamo: En tre viva memoro restis ĉe mi iliaj jenaj vortoj: "Ni venis ĉi tien kun intenco kuraĝigi vin en la kredo kaj fakte okazis, ke via kredo pliriĉigis kaj plikuraĝigis nin ". Ke ne mankis ĉe ni kuraĝo eĉ spite de forte reganta mallibereco, pruvas jena okazintaĵo. La loka paroĥestro en vilaĝo Cotkytle (al kiu apartenis ankaŭ Herbortice) Josef Macík, eksciinte, ke en lia paroĥo (en la tendaro) trovatas du pastroj el Italio, publike anoncis al ĉiuj paroĥanoj, ke venontdimanĉan Sanktan Meson celebros pastroj el Italio. Tiu informo diskoniĝis tra ĉiuj najbaraj vilaĝoj. Dimanĉe la preĝejo estis plenplena. Mescelebris patroj Battista kaj Arturo. La esperantlingvan predikon de pastro Battista tradukis ĉeĥlingven frato Jozefo Cink. La paroĥestro Jozefo eluzis tiun momenton por forlasi sian paroĥon. Nur tiu, kiu konis la situacion de la katolika eklezio sub komunisma jugo, kapablas imagi, kiel granda risko estis la mescelebro de pastroj el Italio. Tiutempe normale nerealigebla afero. "Se ne estas akuzanto, ne estas eĉ juĝanto." La "ĉionpotenca, ĉionscianta, ĉionkapabla" kaj malbonfama ŝtata sekreta polico (StB) ne eksciis pri tiu "granda krimo" - la mescelebro de italaj pastroj. Jes, la mirakloj okazas dum ĉiuj tempoj. La Dia beno kaj ŝirmo el la ĉielo estis vere kvazaŭ palpeble senteblaj.

Pasis jaro kaj proksimiĝis la 6-a LET, okazinta de la 13-a ĝis la 27-a de julio 1974. Ne multajn detalojn mi memoras pri tiu tendaro. Certe ĝi havis sian specifan ravon, kiel ĉiuj antaŭaj tendaroj. Iu ekstendarano rememoras: "Nia valeto inter arbaroj en Herbortice jam longe estas forlasita. Baldaŭ neĝos kaj blanka tapiŝo kovros sekan herbon de la herbejo, kie ĝoje vivis tendaranoj. Ne nur mi, sed certe eĉ la aliaj ĉeestintoj de la tendaro ofte revenas en siaj pensoj al tiu "nia" valeto. Niaj rememoroj apartenas ne nur al bela naturo de ĉirkaŭaĵo de la tendaro, al bonaj geamikoj, sed ankaŭ al kursoj de Esperanto, pro kiuj ni renkontiĝis en Esperanta medio. Ili unuigis nin." Ni esperu, ke la fervoro de iamaj esperantistoj denove trovos sian lokon ĉe la koroj de nuntempaj esperantistoj.

Jaro 1975 estis la jaro, dum kiu la sufokiga ŝraŭbo komencis pli forte premi. Tiujare la Katolika Sekcio de Ĉeĥa E-Asocio perdis sian memstarecon. Ĝi estis transformita je fako de MEM (Mondpaca E-Movado)-Sekcio de ĈEA. Estis tio grava paŝo al definitiva likvido de la katolika E-aktivado en tiama Ĉeĥoslovakio.

Ankaŭ tiujare okazis julie laŭvice jam la 7-a LET (IKUE-tendaro). Ĝia okazigo estis endanĝerigita. Aperis iu denuncanto, kiu atentigis potenculojn pri religiaj aktivadoj en la tendaro. Sekve de tio la vilaĝon Herbortice vizitis distrikta komisiono por esplori la aferon. Unuavice estis demandesplorita nia granda favoranto s-ro Severin - lernejestro kaj prezidanto de la Loka Nacia Komitato kaj prezidanto de la kultura organizaĵo Osvětová beseda. La demandesploristoj vizitis ankaŭ najbarojn de la tendarejo - geedzojn Thun - elstarajn komunistojn de la vilaĝo, ĉar oni esperis de ili ricevi sopiratajn informojn pri kontraŭŝtataj aktivadoj en la tendaro, ĉar ĉiu religia aktivado ja estis traktata kiel malamika al la ateisma ŝtatsistemo. Sed Dio eĉ al "rokaj" komunistoj povas komisii fari bonon. La tendaroj, precipe la tendaraj ĉefajraj programoj, kiujn tre ofte ĉeestadis ankaŭ ges-roj Thun, estis por ili malpacience atendataj travivaĵoj de la jaro. Tial oni diris al la komisiono: "Ni tre bone konas ĉefaranĝanton de la tendaro kaj ni garantias, ke la tendaro estas en kompetentaj manoj. Trankvile revenu." Niaj karaj tendaraj najbaroj - komunistoj do helpis al denova okazigo de la tendaro en tiu jaro. Ni bone komprenis, ke povas okazi invado de la polico (StB) por likvidi la tendaron. Sed ankoraŭ ne maturiĝis, dank' al Dio, tempo por la invado. Jes, ni en proksimeco de la tendaro, en apuda arbaro, observis strangajn "fungkolektantojn"; iliaj vestaĵoj malkaŝis, ke ne temas pri veraj fungserĉantoj, sed pri senditoj spioni la tendaron. Pri tiamaj tendaroj ekzistas nemultaj dokumentoj, por ke ili ne fariĝu materialo misuzota de la polico. La tendaroj aranĝitaj en kondiĉoj de mallibereco kaj kontraŭreligia batalo estis miraklo, por kiu ni dankis al Dio.

Daŭrigo sekvos en venonta n-ro de DIO BENU.

al la indekso


 Vortoj adresitaj al ĉeĥaj IKUE-anoj

Bratři a sestry, v minulém čísle D. B. jsem Vás informoval o hlavních cílech a úkolech letošního roku. Pomalu se blíží konec prvního pololetí a před námi se brzy objeví letní období s hlavními letošními akcemi. Proto chci Vás upozornit, že je už nejpokročilejší čas na odeslání táborových a kongresových přihlášek. Letošní tábor je jen týdenní a podle naplnění kapacity rozhodující pro konání či nekonání příštích táborů. Proto neodkládejte odeslání táborových přihlášek a přidejte se k těm, od kterých jsme už přihlášky obdrželi. Táborovým pobytem určitě získáte posilu pro tělo i duši.

Také lze ještě odeslat přihlášku na společný kongres IKUE a KELI v Gliwicích v Polsku. Předpokládali jsme, že bude větší zájem o účast na nám snadno dostupném místě, než je dosavadní počet přihlášených českých účastníků. Nepředpokládá se, že by byl brzy opět kongres u nás nebo u některých našich sousedů. Proto neváhejte s odesláním přihlášky (na požádání ji okamžitě Vám pošlu), abyste prožili týden v krásném esperantském a křestanském prostředí.

Ve dnech od 17. do 19. září 1999 se uskuteční druhé setkání českých a slovenských katolických esperantistů. Bude to letos u nás v Kroměříži. Vše bude pod jednou střechou v Arcibiskupském gymnáziu. Vhodná akce tedy i pro ty, kteří se nemohou zúčastnit tábora nebo kongresu. Očekáváme početnou účast našich i slovenských katolických esperantistů a věříme, že s Vaší účastí bude toto druhé setkání stejně tak krásné, jako bylo to první v loňském roce v Žilině.

Děkujeme všem (zatím jedné třetině našich členů), kteří nám sdělili své rodné číslo, jak jsme o to žádali, a doufáme, že i ostatní tak učiní. Přikládáme do tohoto čísla našeho časopisu peněžní .poukázku A-V, kterou můžete kdykoliv během roku poslat příspěvek IKUE naší sekci, také předplatné na časopisy Espero Katolika a Dio Benu. Podle rodného čísla jako variabilního symbolu zjistíme totožnost plátce. Kdo dosud nám rodné číslo nesdělil, je nutné, aby namísto rodného čísla jako variabilní symbol uvedl své členské číslo, které se nachází na adresním lístku zásilky našeho časopisu. Děkujeme všem, kteří už letos přispěli, i těm, kteří tak během roku učiní.

Závěrem Vás všechny odkazuji na slova, která jsem Vám adresoval v minulém čísle DIO BENU na str. 28 až 30. Přeji Vám, abyste se stali horlivými apoštoly křesťanských a esperantských ideálů během letošního přípravného roku na Velké Jubileum 2000. Posilu k tomuto apoštolátu získáte účastí na zmíněných letošních akcích. Dio benu!

Miloslav Šváček, předseda sekce.

al la indekso


 INVITO AL ARANĜOJ

La 18-a IKUE-Tendaro okazos de la 17-a ĝis la 24-a de julio 1999 en Sebranice, Ĉeĥio. Krom spiritaj kaj amuzaj programoj, kursoj de Esperanto, oni trovos tempon ankaŭ por banado en apuda banbaseno, por ripozo kaj por vesperaj programoj ĉe la tendarfajro. Ĉiu tago komenciĝoŝ per esperantlingva Sankta Meso en la tendara kapelo. Kore vin invitas kaj la aliĝilojn kun pluaj informoj volonte disponigas: IKUE-Katolika Sekcio de ĈEA, Tršická ul. 6, CZ-751 27 Penčice, Ĉeĥio.

La 14-a Ekumena E-Kongreso (52-a de IKUE kaj 49-a de KELI) kaj la 3-a Junulara E-Tendaro okazos samtempe kaj samloke de la 7-a ĝis la 14-a de aŭgusto 1999 en urbo Gliwice, Pollando. Informojn kaj aliĝilojn ĉe: Sac. Bernhard Eichkorn, Romäusring 20, D-78050 Villingen, fakso: ..49 7721 22074, e-poŝto: bernhard.eichkorn@esperanto.de, aŭ ĉe: Stanislaw Mandrak, ul. Kormoranov 39-16, PL 44-114 Gliwice, Pollando, e-poŝto: staman@priv.onet.pl.

La 2-a renkontiĝo de (ne nur) ĉeĥaj kaj slovakaj katolikaj esperantistoj okazos en la tagoj de la 17-a ĝis la 19-a de septembro en urbo Kroměříž, Ĉeĥio. Samtempe kaj samloke okazos renkontiĝo de IKUEJ (junularo). Pliajn informojn ĉe: IKUE-Katolika Sekcio de ĈEA, Tršická ul. 6, CZ-751 27 Penčice, Ĉeĥio.

La "Sepa Internacia Esperanto-Semajno de la Kulturo kaj Turismo" okazos de la 2-a ĝis la 9-a de oktobro 1999 en urbo Cambrils, provinco Tarragona (Katalunio-Hispanio). Pliaj informoj: H.E.F.A. Apartado 15027, ES-08080 Barcelona, Hispanio. Tel. 937275021 kaj 937253421. Faksilo 937836511. Retadreso: luis serrano@mixmal.com.

al la indekso


 NI BONVENIGAS NOVAJN MEMBROJN DE LA ĈEĤA IKUE-SEKCIO

S-ino Danuŝe VOKAČOVÁ, OLOMOUC, Ĉeĥio, S-ro Jaroslav CHODNÍČEK, HOLEŠOV, Ĉeĥio, S-ro Vladimír JANKOVSKÝ, Ĉeĥio, S-ro Tomáš ZDOBINSKÝ, VODŇANY, Ĉeĥio.

al la indekso


 NI GRATULAS

La 17-an de aprilo akceptis geedziĝan sakramenton en preĝejo de sankta Barbara en Adamov (Ĉeĥio) Olga Krausová kaj Jindřich Halabala. Al juna novgeedza paro ni deziras benitajn kaj amplenajn jarojn de ilia komuna vivirado.

al la indekso