Dio Benu numero 33-1/1999

al la arkivo de jarkolektoj 1991-2010

 


 VI ESTOS MIAJ ATESTANTOJ

Karaj gefratoj!

Ni troviĝas en lasta preparjaro antaŭ granda Jubileo - la jaro 2000. Jes, jam post nemultaj monatoj la tuta kristanaro, kaj ni diru, la tuta homaro, solenos du mil jarojn ekde la plej grava historia evento - alveno de Dia Filo Jesuo Kristo en la mondon por savi la homaron el eterna pereo. Ankoraŭ ni havas kelkajn monatojn por nin bone prepari por tiu grava Jubileo. Estas ja granda graco de Dio, ke ĝuste ni povas travivi eventon, kiu estas tiom rara en la homa historio. Ni do plene eluzu nunjarajn aranĝojn por tiu preparo.

La nuna lasta preparjaro estas dediĉita al Dio la Patro. Ĉiutage ni preĝu la preĝon de la Papo por tiu jaro, por ke ni elpetu benojn de Dio la Patro por ĉiuj nunjaraj aranĝoj de esperantistaj kristanoj, precipe por la 14-a Ekumena E-Kongreso en Gliwice, por la 18-a IKUE-Tendaro en Sebranice kaj por bona plenumo de ĉiuj plenumendaj taskoj de la nuna jaro. Ni do estu bonaj atestantoj de Dio la Patro kaj la Filo Jesuo Kristo kaj la Sankta Spirito dum la tuta lasta preparjaro por la granda Jubileo. Dio benu nin!

Miloslav Šváček

al la indekso


 PREĜO DE LA PAPO POR LA TRIA JARO DE PRETIĜO
AL LA GRANDA JUBILEO DE LA JARO 2000

DIO, KREANTO DE LA ĈIELO KAJ DE LA TERO, PATRO DE JESUO KAJ PATRO NIA

Estu benata Vi, Sinjoro, Patro, kiu estas en la ĉielo, ĉar en via senfina mizerikordo Vi kliniĝis super la mizero de la homo kaj donis al ni Jesuon, vian Filon, naskitan el virino, nian Savanton kaj amikon, fraton kaj elaĉetanton.

Dankon, bona Patro, por la donaco de la jubilea jaro; igu, ke ĝi estu tempo favora, jaro de granda reveno al la patra domo, kie Vi, plena je amo, atendas la perdiĝintajn gefilojn por doni al ili la ĉirkaŭbrakon de la pardono kaj por akcepti ilin ĉe via bankedo, vestitajn per la festo-vestaĵo.

Al Vi, Patro, estu nia eterna laŭdo!

Tre indulga Patro, dum la Jubileo pli kaj pli floru la amo al Vi kaj al la proksimulo: la disĉiploj de Kristo akcelu justecon kaj pacon; al malriĉuloj estu anoncita la Bonsciigo kaj al etuloj kaj marĝenigitoj la Patrino Eklezio adresu sian preferan amon.

Al Vi, Patro, estu nia eterna laŭdo!

Justa Patro, la granda Jubileo estu la taŭga okazo, por ke ĉiuj katolikoj remalkovru la ĝojon vivi en la aŭskulto de via parolo kaj en mem-forlaso al via volo; ke ili spertu la valoron de la frata kunuleco, kune pecigante la panon kaj laŭdante Vin per himnoj kaj kantikoj inspiritaj de la Spirito.

Al Vi, Patro, estu nia eterna laŭdo!

Patro, riĉa je mizerikordo, la sankta Jubileo estu tempo de malfermiteco, de dialogo kaj renkontiĝo kun ĉiuj kredantoj je Kristo kaj kun la sekvantoj de aliaj religioj: en via senfina amo estu abunde mizerikorda al ĉiuj.

Al Vi, Patro, estu nia eterna laŭdo!

Dio, ĉiopova Patro, igu, ke ĉiuj viaj gefiloj spertu, ke dum la irado al Vi, lasta celatingo de la homo, akompanas ilin kun boneco Maria Sanktega, ikono de la pura amo, de Vi elektita por esti Patrino de Kristo kaj de la Eklezio.

Al Vi, Patro, estu nia eterna laŭdo!

A1 Vi, Patro de la vivo, komenco sen komenco, supera boneco kaj eterna lumo, kun la Filo kaj kun la Spirito, estu honoro kaj gloro, laŭdo kaj dankemo dum la jarcentoj da jarcentoj. Amen.

al la indekso


 MEMORINDAJ MOMENTOJ

La 16-a oktobro 1978 fariĝis por Romo, sed ankaŭ por la tuta mondo, neforgesebla tago. Je la 17-a horo kaj 20 minutoj sur Janikul-monteto eklumiĝis grandega reflektoro, kiu lumigis Placon de Sankta Petro en Vatikano. Tuj poste ĝi turnis sin al Siksta Kapelo. El kamentubo de la Dia Domo leviĝis blanka fumo. Centmiloj da atendantaj homoj ĝoje vokis kaj manklakis. Dum kelkaj minutoj antaŭ Bazilikon alrapidis pluaj homamasoj el ĉiuj partoj de la urbo. Reflektoroj de la televidkompanioj lumigis frontan parton de Baziliko de Sankta Petro. Baldaŭ poste ekmoviĝis kurteno en balkono de la Baziliko. Streĉon de tiu ĉi historia momento plene eksentis la plej aĝa deĵora Kardinalo-Diakono Pericie Felici, kiu malrapide, vorton post vorto eldiris la malnovan tradician formulon: "Mi anoncas al vi grandan ĝojon: ni havas la Papon...", ĝojvokado permesis al li fari ankoraŭ unu paŭzon, "la plej eminencan Kardinalon de la Romkatolika Eklezio Karolon Wojtyła."

La ĝojego subite kvazaŭ rigidiĝis. Italoj fariĝis por momento embarasplenaj aŭdinte por ili fremdan nomon. Pasis preskaŭ duonhoro ol sur la bakono aperis la nova Papo. Li volis prezenti sin al la homamaso ne kiel fremda Papo, sed kiel Episkopo, kaj kiel Episkopo de la urbo Romo. Li senĝene ekparolis: "Mi antaŭtimis akcepti tiun ĉi nomumon, sed mi faris tiel pro obeemo al nia Sinjoro Jesuo Kristo kaj en fido al lia Patrino, la Sankta Virgulino". Tie ĉi Wojtyła montris al ni sian profundan piecon kaj naturan estimon al Virgulino Maria, kiun li esprimis ankaŭ per sia devizo: Totus tuus (Tute via).

"Mi ne scias, ĉu mi povas esprimiĝi en via", tie ĉi li kun rideto korektis sin, "en nia itala lingvo. Se mi faros eraron, bonvolu korekti min." Plej malfrue dum tiu ĉi frazo la bariloj ruiniĝis kaj falis. Romanoj ĝojvokis plenaj de entuziasmo renkonte al la nova Papo. La vokado "Vivu la Papo!" aŭdiĝis el ĉiuj romaj kvartaloj.

Jam dudek jarojn gvidas la Papo Johano Paŭlo la Dua Katolikan Eklezion. Li estis enoficigita post 455 jaroj kiel la unua neitalo kaj la unua slavo en tuta historio de la Eklezio. Unu estas certa: Sur la Papa Seĝo li montris sin plene kapabla. Li neŝancele plu iras en spuroj de siaj antaŭuloj kaj predikas la kredon en la tuta mondo. Per tio, ke li sendis al kredo fidelajn episkopojn al Afriko, Azio kaj Latina Ameriko, li plifortigis memkonscion de la katolikoj en tiuj ĉi kontinentoj. Li konsciiĝas, ke la ĉefa pezocentro de la Eklezio, precipe se temas pri nombro de la kredantoj, ne estas plu en Eŭropo. Ĝuste en la tradicie kristanaj landoj la Papo registras kreskantan necertecon kaj indiferenton en la kredo. Li tial esperas, ke la novaj impulsoj por Eŭropo fluos al katolikismo el landoj de la Tria Mondo. Universaleco de la Eklezio estas granda fonto de la forto. Sed multnombreco ne devas gvidi al la disfalo. Per siaj evangelizaj vojaĝoj peras la plej alta Paŝtisto al la lokaj eklezioj percepton de la unueco kaj ilian kunligitecon kun Romo. Konscio de la centra rolo de la Papo ekde komenco de lia pontifikado multe kreskis. Johano Paŭlo la Dua estas unuavice paŝtisto de la animoj. El tio fontas liaj enciklikoj kaj apostolaj epistoloj, sed ankaŭ sennombraj predikoj. Per sia popola populareco kaj per sia aliro al homoj, kiun li scias spici per delikata humoro, tiu ĉi viro sur la Sankta Seĝo konkeris la homajn korojn. Ĉiuj sentas, ke lia pieco estas vera, ke li havas profundan teologian klerigon kaj kapablon rekonduki la homojn al valoroj de la kredo.

Wojtyła ne estis en Romo tiom nekonata, kiel oni povis vidi unuarigarde. Jam en la tempo post lia kardinaliĝo li estis konata pro siaj aktivadoj dum la 2-a Vatikana Koncilio, precipe dum prilaboro de la evangeliza konstitucio "Gaudium et spes". Kardinalo Wojtyła partoprenis Episkopajn Sinodojn, li estis membro de ilia sekretariejo. Li estis ankaŭ membro de kelkaj Kongregacioj de la Roma Kurio kaj en la jaro 1976 li estis donanto de fastaj spiritaj ekzercaĵoj por la Papo Paŭlo la 6-a. Liaj predikoj aperis en la libro "En signo, kiun oni rezistos". La vatikana revuo "L´ Osservatore Romano" estis tre antaŭvidema, ĉar ĝi sukcesis jam unu horon post la papa elekto aperigi biografiajn detalojn pri la nova Papo.

Baldaŭ montriĝis, ke filozofia kaj teologia pensado de tiu ĉi Papo cirkulas ĉirkaŭ problemoj de la homo kaj lia indeco. En sia unua encikliko "Redemptor hominis" li montris la homon kiel vojon de la Eklezio, ĉar Dio mem fariĝis en Kristo la homo. Tial homo ne rajtas fariĝi sklavo de ideologioj, sklavo de sistemoj, sklavo de objektoj kaj de propraj produktoj. Sinteno de la Papo en demandoj ne nur de la ŝirmo, sed ankaŭ de transdonado de la homa vivo estas neskueblaj. Tion pruvas ankaŭ lia encikliko "Evangelio de la Vivo". Tiu ĉi noblanima dokumento okupiĝas pri problemaro de aborto kaj eŭtanazio, sed ankaŭ pri bioetikaj problemoj. Johano Paŭlo la Dua ne estas filozofo sur Sankta Seĝo, kiu deziras konstrui tie ion similantan al ebura turo. Male, tio ĉi kontraŭas al konscio de lia misio kaj lia tuta estado. For estas la tempo, kiam supraĵa observanto povis konjekti, ke sufiĉa klarigo por lia evangeliza aktiveco estas "lia deveno el lando situinta malantaŭ la fera kurteno".

Elekto de Johano Paŭlo la Dua kiel la Plej Alta Pontifiko fariĝis eksplodigilo por falruinigo de la potenca orienta bloko. Komunistaj partioj ekde komenco prave rigardis malkonfide al tiu ĉi Papo. La provo fiike likvidi lin dank' al protekto de Dipatrino de Fatima malsukcesis. La Papo spite de mortinsida atako kaj malgraŭ pluaj riskoj eluzas ĉiujn eblecojn por personaj kontaktoj kun homoj. Li estas preparita gvidi la Eklezion tra granda jubileo de la jaro dumila ĝis la tria jarmilo. Liaj apostolaj pilgrimoj tra la tuta mondo, plu plenigantaj lian laborplanon, kaj liaj ekumenaj strebadoj celas atingi realigon de la Krista preĝo: "Ke ĉiuj estu unu, kiel Vi Patro en mi kaj mi en Vi".

(Redakte mallongigita) Esperantigis Jindřich Tomíšek

al la indekso


 ESTRARA KUNVENO DE IKUE EN ROMO

En la tagoj de la 21-a ĝis la 22-a de decembro 1998 okazis en Romo kunveno de Estraro de IKUE, kiun ĉeestis el Germanio Pastro Bernhard Eichkorn, el Hungario Pastro Lajos Kóbor, el Pollando fratino Barbara Pietrzak, el Ĉeĥio fratoj inĝ. Jan Kalný kaj Miloslav Šváček, el Italio D-ro Antonio De Salvo, Pastro Duilio Magnani, Carlo Sarandrea kaj D-ro Serio Boschin.

Tiu rara kunveno de la Estraro okazis en Centra Oficejo de IKUE, celanta komune pritrakti gravajn organizajn aferojn. Pli detalan informon pri la pritraktitaj aktualaj nuntempaj kaj estontaj taskoj de IKUE trovos en la revuo ESPERO KATOLIKA ĝiaj abonantoj. Post apero de tiu informo ni publikigos ĝiajn gravajn partojn sur la paĝoj de DIO BENU, por ke ankaŭ membroj neabonantaj la revuon EK estu informitaj pri la aktualaĵoj de IKUE.

Grava tasko por la nuna jaro estas balotoj de la IKUE-Estraro por la nova funkci-periodo. Kompreneble, tre grava estas ankaŭ sukcesa okazigo de la 14-a Ekumena E-Kongreso en Gliwice (Pollando), ĉar tie dum la Ĝenerala Kunveno de IKUE okazos fina akto de la balotoj. Tial estas necese, ke multnombraj IKUE-anoj partoprenu tiun kongreson.

Certe membroj de IKUE kaj legantoj de DIO BENU estas scivolemaj, kiam kaj kie oni planas aranĝi kongreson de IKUE en la jaro de Granda Jubileo 2000. Oni scias, ke ekzistas en la mondo du centraj lokoj de la jubileo: Romo kaj Jerusalemo. En neniu el tiuj lokoj estas reale organizi venontjare la kongreson pro homamasoj da pilgrimantoj. IKUE ĉiam kongresis en Romo okaze de Sanktaj Jaroj kaj eksterordinaraj jubileoj. Tial ne esti en Romo ĝuste en la jaro de Granda Jubileo 2000 estus grava interrompo. Pilgrimi al Romo en la Sankta Jaro 2000 estas ja certe kaŝdeziro de ĉiu katolika kristano. Kial do solvi la aferon? Estis do proponite, ke la kongreso okazu en Rimini kaj de tie oni pilgrimos al Romo kaj Asizo. Informo pri verŝajna okazigo de la venontjara kongreso - pilgrimo en Italio certe ĝojigos la katolikajn esperantistojn. La partoprenintoj de la 50-a IKUE-kongreso en Romo kaj Rimini en la jaro 1997 certe bone memoras pri en la mondo unika E-mozaiko en la paroĥa preĝejo de sanktaj Johano kaj Paŭlo en Rimini, kie paroĥestras la honora Prezidanto de IKUE Sac. Duilio Magnani. La mozaiko, kiun admiris la kongresintoj, estas jam finfarita - vidu la bildon sur la titolpaĝo. Al tiu mozaiko, kiun vi veontjare vidos en Rimini, ni donos konciajn klarigojn, kiujn kun la fotaĵoj afable disponigis Pastro Duilio Magnani. Koran dankon al li.

al la indekso


 LA MOZAIKO EN RIMINI

La mozaikisto Antonino Vaccalluzzo el Raveno finis, kaj oni eĉ inaŭguris oficiale la 1-an de novembro 1998, trian verkon kun areo de 15 kvadrataj metroj. La antaŭaj du mozaikaj partoj estis inaŭguritaj antaŭ la IKUE-Kongreso (1997). Sume ĉiuj tri havas areon de preskaŭ 35 kvadrataj metroj. Tiu lasta mozaiko bildas la figurojn de la paroĥaj patronoj la sanktaj Johano kaj Paŭlo en natura alteco. Ili estas lokitaj sur la maldekstra flanko (rigardante la altaron) de la triumfa arkaĵo super la presbiteriejo. Sur la dekstra flanko de la triumfa arkaĵo oni bildis la figuron de la beata (beat-proklamota la 2-an de majo 1999) Patro Pio. Centre kaj supre de la arkaĵo troviĝas tri medalionoj kun la brustbildoj de la tri patronoj de Eŭropo, laŭvice de maldekstre: sanktaj Cirilo, Benedikto kaj Metodo. Ĉiuj figuroj troviĝas inter serio da nubetoj ŝvebantaj en la ora fono.

Kompreneble, ĉiuj figuroj havas sian nomon dulingve: itale kaj Esperante. Krome, maldekstre sub la figuroj de la du sanktaj peroĥaj patronoj situas mozaikero figuranta olivarbon, ĉe kies bazo estas surskribita ŝildo: La Comunitŕ parrocchiale, 1998, dum dekstre, sub la figuro de Patro Pio, situas alia simila mozaikero figuranta garbon da grenspikoj kaj vinberaroj kun subskribita ŝildo: La katolikaj esperantistoj, 1998.

Tiuj informoj donitaj de Pastro Duilio Magnani konigis nin kun la belega mozaika unikaĵo. La kongresintoj certe bone memoras, ke apud la menciita preĝejo staras ankaŭ bela staturo de Patro Pio. Indas aldoni, ke ĝuste en la unua tago de la Estrar-kunveno, la 21-an de decembro, dum mescelebro de Pastro Duilio Magnani kun Sankta Patro, estis oficiale anoncite, ke beatiga ceremonio de Patro Pio okazos la 2-an de majo 1999. Tiu anonco, donita ĝuste dum la kuncelebro de Pastro Duilio, kaŭzis grandan ĝojon al la kunvenantaj IKUE-estraranoj, sed kompreneble precipe al Pastro Magnani mem. Ni do ĝoju, ke venontjare la esperantistoj havos la okazon honorigi la beatulon Patron Pio en Rimini, kie li estas tre amata kaj honorata.

La estraranoj vizitis ankaŭ Bazilikon de Sankta Petro, por preĝi ĉe lia tombo (ankaŭ ĉe tombo de Kardinalo Beran), kaj Vatikanan Radion por surbendigi intervjuojn por esperantlingvaj programoj. Fakte temis pri interkonatiĝo kun tuta domkomplekso, kie troviĝas naciaj sekcioj de la Vatikana Radio. Oni do vizitis kelkajn el ili. Speciale tre kora estis vizito de ĉeĥa sekcio kaj renkonto kun ĝia estro Pastro Koláček. La vizito de R. V. kompreneble ankaŭ kontribuis al praktika montro de utileco de Esperanto, ĉar samtempe ĉeestis esperantistoj el kvin nacioj. Oni povas konstati, ke dank' al Dio nuntempe ĝuste en la Katolika Eklezio Esperanto trovas pli favoran pozicion ol en aliaj sferoj. Ni do konstante laboru celante Regnon de Dio, kaj certe ni povos spite de ĉiuj obstakloj esperi pri benoj de nia laborado.

Miloslav Šváček

al la indekso


 JUNULARA RENKONTIĜO EN PERESZTEG

Aŭtune de la pasinta jaro okazis renkontiĝo de kelkaj membroj de IKUEJ (junularo) en hungara vilaĝo Pereszteg. Kial ĝuste en Pereszteg? Ĉar en tiu vilaĝo vivas kaj aktivas nia kara Pastro Lajos Kóbor. Ni loĝis en lia paroĥejo kaj li estis nia gvidanto dum ĉiuj belaj tagoj de la renkontiĝo.

El Ĉeĥa Respubliko ni veturis per "Pepamobil" - la granda aŭtomobilo de Pepa Sejkora (edzo de fratino Martina Sejkorová - Šourková). Pepa tre lerte veturigis la ŝarĝon - ok knabinojn: Martina Sejkorová, Zitka Kotiková, Radka Švandová, Renata Mertová, Hanka Chalupová, Maruška Vališŝová, Jitka Hallová kaj Jana Kořístková. Merkrede vespere ni troviĝis ĉe nia celo. Pastro Lajos hazarde veturis preter ni, do ni renkontiĝis kun li ankoraŭ antaŭ la vilaĝo. Kia ĝojo kaj bonvenigo!

En la paroĥejo jam atendis nin tri amikoj: el Rumanio frato Cristian Mocanu, el Slovakio frato Paŭlo Petrík kaj el Hungario la Prezidanto de IKUEJ frato Attila Szép. Pli poste alveturis ankaŭ niaj hungaraj amikinoj Kitti kaj Anikó.

Krom konatiĝo kun vidindaĵoj de Pereszteg ni ekskursis ankaŭ al urbo Kapuvár kaj al historia, la plej fidela hungara urbo Sopron. Ni ankaŭ povis ĝui pejzaĝon ĉe lago Neusiedler See.

Dum renkontiĝo okazis kelkaj prelegoj de Pastro Lajos pri diversaj temoj, ekzemple pri sep sakramentoj, pri hungara lingvo, kaj li tre bele kaj interese rakontis pri sia familio kaj vivo. Dum vesperoj ni komune ludis ludojn, kantis kaj babilis.

Krom hungarlingvaj Sanktaj Mesoj oni celebris unu Meson ankaŭ en Esperanto. Tio estis por paroĥanoj certe eksterordinara travivaĵo. Nia grupo dum kelkaj tagoj vivis kiel bela familio. Ni povis interkompreniĝi per unu lingvo kaj ĉion fari kune. Mi pensas, ke en Esperantujo ekzistas nur unu malhelpaĵo - malalta lingvokono. Bedaŭrinde!

Ĉar ĉio havas komencon kaj finon, do ankaŭ nia renkontiĝo tiun fakton spertis. Venis dimanĉo, tago de nia adiaŭo. Pastro Lajos ankoraŭ lastan fojon ekŝercis kaj jam sekvis adiaŭaj vortoj: Ĝis la revido! La revena tago estis ploranta eble pro nia disiĝo, ĉar dum ĝi senĉese pluvis. Tio iome komplikigis la vojaĝon, sed tamen ni bone revenis. Fino bona, ĉio bona.

Jana Kořístková, sekretariino de IKUEJ

al la indekso


 Raportas frato Paŭlo

La paroĥejo de por eble ĉiuj katolikaj esperantistoj konata Pastro Lajos Kóbor - vicprezidanto de IKUE, en la hungara vilaĝo Pereszteg, fariĝis fine de pasintjara oktobro por 15 gejunuloj el 4 landoj tre agrabla renkontiĝejo. Ni ĉiuj kore dankas al nia kara gastiganto, kiu tre ofereme kaj bonege prizorgis nin. Dank' al lia senlaca kaj silenta laboro ĉio iris glite kaj glate kaj la renkontiĝo pasis en tre agrabla etoso.

Unu el la celoj de niaj renkontiĝoj estas pliprofundigo de la spirita vivo. Tiucele servis prelego de Pastro Lajos pri la sakramentoj. La paroladon li kolorigis per abundaj spertoj el sia paŝtista vivo. Sed okazis ankaŭ alispeca prelego aŭ pli bone dirite leciono, kiam li enkondukis nin en la ĉarmajn misterojn de gramatiko de la hungara lingvo kaj ni eĉ ellernis unu faman hungaran popolkanton.

Ni kompreneble konatiĝis ankaŭ kun preĝejo de Pereszteg, kiu estas konsekrita same kiel la preĝejo en Sebranice al sankta Nikolao. Estas interese, ke la sidlokoj por infanoj troviĝas en pastrejo, kaj ili estas turnitaj ne al altaro, sed direkte al popolo. Tio estas tre bona maniero kiel akiri, ke la infanoj bele kondutu dum la Sankta Meso.

Vendrede vespere okazis en la preĝejo esperantlingva Sankta Meso honore al la Sankta Spirito, kiun akompanis per kantoj la ĉeĥa grupo. Oni kantis la samajn kantojn kiel dum la pilgrima Sankta Meso kun Episkopo Karlo en Hradec Králové. Sed niaj ĉarmaj junulinoj aldonis por Pereszteg-anoj ankaŭ kelkajn ĉeĥajn kantojn. La Esperantaj kaj ĉeĥaj kantoj sonis en belega Peresztega preĝejo ankaŭ dum la hungarlingvaj Sanktaj Mesoj.

La vetero tre favoris al ni, tial en tre agrabla kaj sennuba vetero ni povis viziti ankaŭ proksiman urbon Kapuvar, por vidi tie urban muzeon kaj la grandan preĝejon. Sabate ni denove ekskursis, ĉi-foje al urbo Sopron, kie ni vizitis dominikanan preĝejon kaj tre belan historian urbocentron kun multaj historiaj konstruaĵoj eĉ el romia tempo. Revenante al Pereszteg ni vizitis grandan ŝtonminejon, kie somere okazadas koncertoj kaj teatraĵoj. De supre estis videbla belega panoramo de la tuta regiono, kaj ni vidis eĉ vilaĝojn en proksima Aŭstrio. La tuta ekskurso tre impresis ĉiujn.

Vespere okazis tiel nomata "nacia" vespero. La ĉeĥaj fratinoj kantis famajn ĉeĥajn popolajn, religiajn kaj aliajn kantojn kaj alterne la hungaraj ĉeestantoj kantis siajn hungarajn kantojn. Fine oni konstatis, ke multaj kantoj estas konataj en ambaŭ landoj, nur la tekstoj malsamas lingve. Kaj tiu bela renkontiĝo povis refreŝiĝi kaj entuziasmiĝi por plua laboro en IKUEJ. Certe ĉi tiu kunveno restos longe en niaj memoroj kune kun nia karega gastiganto Pastro Lajos. Estu danko al Dio por ĉi tiu belega renkontiĝo.

Paŭlo Petrik, Vicprezid. de IKUEJ

Por informi la legantojn menciindus aldoni, ke IKUEJ estas Internacia Katolika Unuiĝo de Esperantista Junularo. Ĝiaj ĉefaj celoj estas: Helpi junajn esperantistojn trovi vojon al Dio kaj kristana vivmaniero. Akceli internacian interkompreniĝon kaj kunlaboron inter junaj katolikoj en la tuta mondo. Plifortigi junajn katolikojn en ilia kredo. Disvastigi Esperanton inter la katolikoj. Edukadi katolikan E-junularon por aktivadoj kadre de IKUE (Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista).

Legantoj de DIO BENU, bv. instigi junajn katolikajn esperantistojn aliĝi al IKUEJ, kiu havas ĉ. 60 membrojn en 11 landoj. IKUEJ-anoj nunjare renkontiĝos dum jenaj gravaj aranĝoj: KET (Katolika E-Tendaro) en Sebranice, Ĉehio, JET (Junulara Ekumena Tendaro) en Gliwice, Pollando kaj IJK (Internacia Junulara Kongreso) en Zanka apud Balatono en Hungario. La aliĝojn al IKUEJ volonte akceptos:

Inĝ. Attila Szép, Beri Balogh Adam 23, H-7100 Szekszard, Hungario. (Prezidanto.)
F-to Pavol Petrík, Na Dujave 3, SK-08256 Peĉovska Nova Ves, Slovakio. (Vicprezid.)
F-ino Zita Kotiková, U pily 9, CZ-59102 Žďár nad Sázavou 2, Ĉehio. (Vicprezidantino.)
F-ino Jana Kořístková, Haškova 47/61, CZ-59101 Žďár nad Sázavou 6, Ĉehio. (Sekret.)

al la indekso


 NIA SANKTUL´ SERAFA FRANCISKO

Pola kanto "Ó Seraficki Fransiszku".
Aŭtoro nekonata. Melodio: O. G. Biernat OFM, Traduko: Josef Cink 1998

al la indekso


 Antaŭ la bildo de la sankta Francisko en Asizo

Sur mont´ anĝela en Umbri-urbo
de l´ sanktaj povruloj: Francisko kaj Klara,
en preĝej' suba de l´ klostr´ malnova –
bild´ miriganta de Lorenzetti
prezentas personon
de Francisko Sankta kun Sankta Johano
kaj Patrino Dia en la mantelo or-dekoracia...

Tie Jesu´ eta sur man´ de l´ Patrino
sin turnas al Ŝi kun infan-gracio:
kiu el sanktula duo - pli grava sanktulo?
Ŝi montras diskrete, neordinare mirantan
pri tiu distingo Franciskon - la sanktan,
kiu kortuŝita kun granda amo,
emoci-rigarde, sur la kor´ tenas manon.

El la verslibro "Dum estas preskaŭ vespere... " de Leszek Lęgowski (marto 1996).

al la indekso


 KONGREGACIO DE FRATULINOJ DE LA SANKTAJ CIRILO KAJ METODIO

Fondita la 8-an de septembro 1928 en la tago de la naskiĝo de Beata Virgulino Maria. Fondintino: Fratulino Maria Růžena Nesvadbová (1878-1963).

Jam preskaŭ du mil jarojn eĥas al ni vortoj de la ĉefpastra preĝo de la Savinto: "Patro Sankta, gardu en via nomo tiujn, kiujn Vi donis al mi, por ke ili ĉiuj estu unu, kiel Vi, Patro, estas en mi, kaj mi en Vi, tiel ili ankaŭ estu en ni, por ke la mondo kredu, ke Vi min sendis" (komp. Joh 17, 11,21).

En tiu preĝo la Savinto esprimis la plej varmajn dezirojn de sia koro: la deziron pri unuiĝo de ĉiuj kristanoj. En la komenco estis kristanoj de unu sento kaj unu koro, sed dum jarcentoj malvarmiĝis en la homaj koroj la amo kaj la malpaco dismordis la unuecon de la Eklezio.

Plej dolore tuŝas nin la disigo de niaj slavaj fratoj, kiujn por Kristo varbis niaj apostoloj - la sanktaj Cirilo kaj Metodio. Tial jam dum tutaj jarcentoj klopodas la vico da viroj kaj virinoj transvolbi la abismon faŭkantan inter Oriento kaj Okcidento.

Al la plej entuziasmaj laborantoj por la unuigo ĉe ni apartenas Servanto de Dio, "paĉjo" Antonín Cyril Stojan (1851-1923), ĉefepiskopo de Olomouc. Stojan aranĝadis uniismajn kongresojn en Velehrad, kiujn partoprenadis slavaj scienculoj el Oriento kaj Okcidento, por trovi vojon al la unueco. Li aranĝis pilgrimojn, paroladojn kaj helpe de ili estis fondita en Velehrad la Papa Instituto por la Edukado de la Sacerdotoj, destinitaj por Rusujo. Li sciis, ke la unuigo iĝos nur helpe de amo, reciproka interkonatiĝo, preĝo kaj ofero, tial por la apogo de siaj uniismaj strebadoj li volis fondi novan slavan cirilometodian kongregacion.

Kiam oni iam demandis lin, kian veston fratulinoj devus surmeti, li respondis kun humoro: "Mi plej ŝatus vidi ilin en la slovaka kostumo, en mallongaj ruĝaj jupoj." Li amis la slovakan regionon, ĝian folkloron kaj ĝian piecon. Sed li ne ĝisvivis fondigon de la kongregacio, li mortis la 29-an de septembro 1923 kaj estis entombigita en la Reĝa Kapelo de Velehrada Baziliko. Prepara proceso por lia beatigo estis komencita la 20-an de januaro 1965.

Kelkaj pli aĝaj fratulinoj konis la "paĉjon" Stojan; la kongregacio rigardis lin kiel sian idean fondinton. La patrino - fondintino Marie Nesvadbová interrilatis kun li dufoje, sed pri la fondo de la kongregacio ŝi ne traktis kun li. Ŝi estis fratulino de la ordeno de sankta Dominiko kaj kun viva intereso ŝi rigardosekvis uniismajn - hodiaŭ oni dirus ekumenajn movadojn ĉe ni. Ŝi naskiĝis en la jaro 1878 en Krčmaň ĉe Olomouc, en la hanaka vilaĝo apartenanta al paroĥo Velký Týnec.

El tiu paroĥo devenis ankaŭ ambaŭ ŝiaj kunlaborantoj dum la fondigo de la kongregacio: ĉefepiskopo D-ro Leopold Prečĉan, kiu kongregacion la 8-an de septembro 1928 aprobis, kaj prelato D-ro Jan Šrámek, ministro de Ĉeĥoslovaka Respubliko, kiu por ĝia fondigo elpetis konsenton de la Apostola Seĝo en Romo.

La fondintino realigis la ideon de Stojan. La komencoj de la kongregacio estis tre malfacilaj. Ŝi, kiel unua devis alporti gravan personan oferon kaj postuli en Romo sekularigon de siaj ordenaj promesoj, por ke ŝi povu tutplene sin dediĉi al la nove estiĝanto kongregacio. La preparajn laborojn por la fondo helpis realigi la laika Mariana Kongregacio de la Instruistinoj. La patrino - fondintino estis ankaŭ mem la faka instruistino, spirite kun ili parenca. Estis konsentite starigi provizoran laikan kongregacion cirilometodian, hodiaŭ oni dirus laikan instituton.

En la majo 1924 akceptis la ĉefepiskopo Prečan delegacion de la instruistinoj, entuziasmajn cirilo-metodiajn laborantinojn, kiuj promesis klopodi pri ĉiumaniera helpo. Helpe de tiama Landa Oficejo estis la laika kongregacio aprobita la 30-an de septembro 1924 - unu jaron post la morto de la "paĉjo" Stojan. Kaj post unu sekvanta jaro jam transprenis la kongregaciaj fratulinoj administradon de la Domo de Spiritaj Ekzercoj Stojanov en Velehrad, kiun la ĉefepiskopo Stojan ekkonstruigis en la jaro 1921. Al Velehrad venis fratulinoj la 28-an de septembro 1925, precize du jarojn post morto de la "paĉjo" Stojan. Kaj la saman jaron en junio ili surprenis ankaŭ administradon de la instituto por epileptikaj knabinoj en Skalička apud Hranice na Moravě. La instituto estis aranĝita en la estinta ĉefepiskopa kastelo, kiu tiutempe estis malokupita; ĝin kongregacio tiucele aĉetis.

Daŭrigo sekvos en venonta n-ro de DIO BENU. Por D. B. esperantigis prof. Dr. Josef Mana, Lipina 23, CZ-766 01 Valašské Klobouky.

al la indekso


 SERVANTO DE DIO - "PAĈJO" D-RO ANTONÍN CYRIL STOJAN

Honore al 75 jara datreveno de lia morto kompilis Marta Lorková

Veturante 7 km norden de urbo Uherské Hradiště, vi ekvidos grandan konstruaĵon. Tuj vi konstatos, ke temas pri Baziliko de Ĉielenpreno de Virgulino Maria en Velehrad, kies longeco estas 86 m.

Dum trarigardo de tiu baziliko certe aperos en via menso la demando, kiu estas la viro ripozanta en la sarkofago en tiel nomata Reĝa Kapelo, maldekstre de la ĉefa altaro. Ĝi apartenas al D-ro Antonio Cirilo Stojan; la 29-an de septembro 1998 pasis 75 jaroj de lia morto.

Jen, kelkaj eldiroj pri tiu eminenta kaj senlace laboranta viro sur la episkopa posteno fare de liaj samtempuloj aŭ biografiistoj: "Se ni pripensas hodiaŭ la verkon kaj vivon de tiu Dia Servanto, kaptas nin mirego kaj ega admiro. Estas preskaŭ nekredeble, ke unusola homo scipovis fari tiun grandegan laboron, konstruigi tiom da preĝejoj, helpi al tiom granda amaso da homoj kaj ĉie malavare disdonadi neaprezeblajn trezorojn de boneco kaj amo, kaj per ili disdonadi kredon je Dio kaj ankaŭ fidon je homo." Aliloke ni legas: "... nekomplika kaj kampule simpla personeco de Stojan disverŝiĝis en vasta filantropa agado kiel forta riverego, kiu en miloj da fluoj kuras al la akvoj de oceano de Dia amo". Denove aliloke: "... li forgesadis sin mem, siajn zorgojn, siajn proprajn suferojn, se li ekvidis iun ajn alian suferi."

Kaj nun ion el lia biografio.

La naskiĝloko de D-ro Stojan estis malgranda vilaĝo Beňov, situanta proksimume 5 km sudorienten de urbo Přerov (Moravio). Tie li naskiĝis la 22.5.1851 al malriĉa dometposedanto kaj ŝuisto Františŝek Stojan kaj lia edzino Josefa, kiel kvina infano. Entute ili havis ok infanojn.

Kiel sesjara en la jaro 1857 li komencis vizitadi fundamentan lernejon. Baldaŭ li eksopiris pastriĝi. Sed liaj gepatroj ne havis sufiĉe da monrimedoj por subteni lin dum studado. Helpis do lia onklo Fabian. Stojan vizitadis dum du jaroj (1862-1864) lernejon en Stará Voda ĉe piaristoj. En la jaro 1864 li fariĝis gimnaziano en Příbor. Li estis diligenta kaj perlaboranta por si per helpinstruado precipe de matematiko.

En la jaro 1866 estis milito inter Aŭstrujo kaj Prusujo kaj ĝiaj malbonaj sekvoj trafis ankaŭ la vilaĝon Beňov. Eksplodis ĥolero kaj inter ĝiaj viktimoj troviĝis ankaŭ granda bonfaranto de juna Stojan - lia onklo Fabian.

En la jaro 1868 trafis Moravion kaj la tutan nacion granda perdo; mortis František Sušil, nacia reviviganto, verkisto kaj granda patrioto, kiun la juna Stojan ege admiris.

Dum la jaroj 1868-72 studis Stojan en gimnazio en urbo Kroměříž kaj jam tie montriĝis lia profunda slava konvinko, kiel atestas tion iu aŭtoro el lia studtempo: "Stojan vere estis slavo de plej pura grajno dum la tuta vivo ĝis morto; tion pruvas kromalie precipe lia slava modesteco, nobleco kaj boneco ..."

Post ekzameno de matureco en la jaro 1872 li ekstudis en pastra seminario en Olomouc. Slava spirito havis en ĉi tiu seminario pli longan historion. La studentoj ŝparis krejceron al krejcero por aĉeti la ĉehajn librojn ne nur por si mem, sed ankaŭ por aliaj civitanoj. Per siaj ŝparaĵoj dum la jaroj 1870-1899 ili fondis aŭ plivastigis 400 bibliotekojn. Sed ankaŭ la studentoj en la seminarioj en Brno kaj Hradec Králové tiucele diligentis.

La unua studjaro estis precipe malfacila, ĉar la studentoj devis fari samtempe soldatservon laŭ tiama leĝo - armea regularo. Kaj ankaŭ aliaj devoj, kiujn Stojan libervole surprenis, kompletigis lian teologian studadon. Fine li ĝisatendis ... La sacerdotiĝo okazis la 5-an de julio 1876. Lia unua mallonga agadloko estis en Štíty. La dua en Příbor 1876-1887. Al Příbor li venis nur kun malgranda kofro, ankaŭ la ekipaĵo de lia kapelanejo estis modesta, sed lia agado tie estis signifoplena kaj de ĉiuj agnoskata kaj elserĉata pro lia filantropa karaktero. Sed eĉ nacia kaj slava kampo ne restis sen lia laboro. Neforgeseble li enskribiĝis pro sia laboro al plibonigo de la pilgrimlokoj Sankta Hostýn kaj Velehrad. Mallongan tempon li laboris ankaŭ en Veřovice, de kie li denove revenis al Příbor. De tie li estis translokita al Svébohov, kie li diligente sin preparis por doktoriĝo. Sed Svébohov ne estis lia lasta paroĥo. Post ĝi sekvis Dražovice 1888-1908.

La 9.7.1896 okazis lia promocio je doktoro de teologio. Ĉe voĉdonado por monarĥia parlamento estis D-ro Stojan elektita la 9.3.1897 kiel deputito. Lian elekton akceptis entuziasme homoj en lia agadloko: Tiama gazeto el la 12.3.1897 raportis: "Entuziasmo de la popolo estas la plej bona pruvo, kiel raran kaj veran defendanton havos nia popolo kaj nia tuta patrujo.

Oni ne povas koncize priskribi la tutan aktivan agadon de D-ro Stojan. Li estis nomata apostolo de vienaj ĉeĥoj, li fondis societon Matice Svatohostýnská, kiu zorgis pri tiu pilgrimloko, poste li fondis Kooperacion de Velehrad, li estis organizanto de la kongreso de katolikaj moraviaj agrikulturistoj en Velehrad, tie li ankaŭ organizis famajn uniismajn kongresojn ktp.

La 16.5.1908 li estis nomumita kanoniko. Kaj fine el Kroměříž li transloĝiĝis al Olomouc, ĉar la papo lin la 11.1.1921 nomumis ĉefepiskopo.

Kaj la lasta dato de lia abunda kaj meritplena vivo estas la 29.9.1923, kiam li transpaŝis sojlon de eterneco. Inter multegaj kondolencaj telegramoj kaj leteroj oni povas trovi ankaŭ leteron de D-ro T. G. Masaryk, tiama prezidento de Ĉeĥoslovaka Respubliko: "Al la metropolita kapitulo en Olomouc. Mi esprimas al vi, sinjoroj, ĉe forpaso de la ĉefepiskopo sinceran kunsenton. Mi baldaŭ ekkonis lian sinceran filantropecon, precipe ankaŭ en la tempo de nia komuna deputiteco. Mi estimis ĉiam, ke li konservis, eĉ ĉe alta funkcio, sian popolan bonkorecon kaj koran afablecon al la moravia popolo."

Nuntempe progresas preparlaboroj por beatigo de Servanto de Dio A. C. Stojan. Liaj aktivadoj estu por ni modelo por niaj agadoj en la nuntempa malsana mondo.

al la indekso


 OK JAROJ DA NOMADISMO CIRKAŬ LA MONDO

Serio da artikoloj pri okjara mondvojaĝo de geedza paro Bruno kaj Maryvonne Robineau el Francio

Enkonduka letero de la aŭtoroj

Unue ni prezentas nin: ni estas franca paro, kiu vojaĝis tra la mondo dum ok jaroj kaj duono. Antaŭ ol forlasi Francion, Bruno estis terkulturisto kaj Maryvonne sekretariino. Dum nia migrado ni interesiĝis precipe pri la kamparana vivo, laborante kaj loĝante kun kamparanoj en plej diversaj landoj. Sed ni estis ankaŭ en multaj aliaj socitavoloj. Tiel ni ekkonis 15-on da landoj tra la intimeco de familioj, tra la ĉiutago de vilaĝoj.

Ni lernis Esperanton survoje en Bulgario kaj poste multe uzis la lingvon kaj ankaŭ instruis ĝin. Ekde nia reveno en Francion ni fariĝis prelegistoj pri tiu sperto pere de lumbildmuntaĵo, kiun ni prezentas por ĝenerala publiko, en lernejoj, malsanulejoj..... Ni ankaŭ verkis libron en la franca kaj la Esperanta traduko, ĝi estis pretigita por la UK en Montpellier.

Por kontribui al via revuo kaj tiamaniere ankaŭ konigi al viaj legantoj nian eksterordinaran sperton kaj nian libron, ni proponas al vi serion da artikoloj pri tre diversaj temoj: pensiulejoj por bovinoj en Hindio, vivo en 600 000-hektara grandega bieno en Aŭstralio, vivo de la Indianoj en la izoleco de la boliviaj altebenaĵoj je 4 300-metra altitudo, kiel la kanakaj tribanoj de Nov-Kaledonio konsideras la grundon kaj ties sanktan radikon, la ignamon...

Ni sendas al vi la unuan artikolon de tiu serio. Temas pri ĝenerala prezentado de nia sperto; kiu devas komenci la serion.

Artikolo I

Agrikulturisto enradikiĝinta en sia hejmgrundo, Bruno iam forlasis siajn kampojn por vojaĝi kun Maryvonne tra la mondo. En li ardas la flamo iri ĝis la limoj de la tero por partopreni en la ĉiutagaĵoj de la homoj, plekti ligilojn, percepti la aliulon en lia aŭtenteco, en lia vero.

Animataj de la nesatigebla scivolo travivi la kondiĉon de fremdulo, ni estis forirontaj kvar jarojn. Ni ja bezonos ok por renkonti la homojn tra iliaj kulturoj kaj agrikulturoj, ok jarojn por konatiĝi kun dekkvino da landoj. Vojaĝo postulas tempon, se oni volas sorbiĝi je la sento de la vizititaj popoloj.

Vojaĝi ne signifas esti spektanto: por pli bone ekkoni la homojn, ni partoprenos en ilia laboro, interŝanĝante la laciĝon de niaj muskoloj kontraŭ gastigo kaj nutrado, ni vivos kun iliaj familioj, dividos kun ili la manĝojn, kunvivos iliajn festojn, ĝojojn kaj malfeliĉojn.

La kamparana mondo estos la privilegia medio de niaj renkontoj (sed ni ankaŭ spertos familian vivon en tre diversaj medioj, ĉe bulgara oficiro, japana kadro aŭ aŭstralia instruisto). Post volontula laboro en la izraelaj kibucoj, ni rikoltas la lentojn kun Ram Prasad, modesta hinda kamparano, kiu akceptas nin per la jenaj vortoj: "Mi estas feliĉa, ke Dio elektis min por vin akcepti". Elstara kulturo de tiuj, kiuj scias nek legi nek skribi, sed posedas kornoblecon. Ĉiumatene, ni estas sur la kampoj ek de la kvina, por profiti de la relativa malvarmeto. La najbaroj miras kaj venas palpesplori la manojn de tiu stranga fremdulo, kiu kaŭras kun ili sur ties tero. La komuna tasko, nepre universala lingvo, havas la mirindan povon plekti ligilojn.

Kunvivi la ĉiutagecon de la familioj ne ĉiufoje estas facile. Ses monatoj da simpla dieto konsistanta senŝanĝe el rizo, tritikaj platkukoj kaj lentoj, perdigas al Bruno pli ol 15 kilogramojn. Vidante lin elĉerpita, senenergia, mi maltrankviliĝas: ni havas nek medikamentujon, nek asekuron, krom tiu de Providenco! Saman misnutradoproblemon li spertos en Bolivio, kiam la familio Cruz dividos kun ni siajn ĉiutagajn terpomojn kaj cerealojn.

Enkarcerigite en la betono de la centbraka Tokia urbego, ni sufokiĝas kaj indignas pro la konsumadego, la fuŝperdado... : ĉu estas ni sur la sama planedo ? Feliĉe, la gastigado en familioj kompensas la malfacilaĵojn: Kenzi Muraoka invitas nin en sian vilaĝon; Umiko partoprenigas nin en siajn kursojn pri teceremonio, floraranĝo; en Oomoto ni travivas serenan novjaran nokton... Kaj malavarulo donacas al ni biletojn por Kabuki teatraĵo. Ne malpli ol 22 familioj akceptas nin hejme dum la naŭ monatoj de nia restado. Tamen nia gvidlibro informis: "La eksterlandaj turistoj havos tre malmulte da ŝanco ekkoni japanan hejmon, ankoraŭ malpli da ŝanco tie tranokti". Ankoraŭfoje ni povas danki al Esperanto.

La lingvo, kiun ni lernis survoje en la bulgara lernejo de Pisanica, fariĝis la vera ŝlosilo de niaj renkontoj kaj, dank' al ĝi, ni povis eniri la intimecon de multaj familioj. Ĉiuj restas karaj en nia memoro: en Bulgario, niaj unuaj esperantistaj gastigantoj, Cvetan, Stveka kaj aliaj, akceptis nin, malgraŭ la tiama registara malpermeso gastigi eksterlandanojn; hungara altrangulo aranĝis por ni oficialan vojaĝon kun interpretisto, luksaj restoracioj kaj hoteloj, por ke ni malkovru la tiean agrikulturon; Tibor Sekelj, kiu dormigis nin en ĉambro, kie maskoj el la kvar-anguloj de la mondo strange rigardis nin, forte kuraĝigis nin por nia entrepreno.

Alia kontinento, sama utileco de Esperanto. Jam fervoraj pri la lingvo, ni ĝin instruis al ĝainaj monaĥinoj, en Hindio. Tamen unu lecionon ni ne sukcesis enkapigi al niaj bonegaj lernantinoj: temas pri la sufikso AĴ. Kiam ni klarigas, ke ĝi utilas por esprimi la nocion pri viando, niaj lernantinoj tuj forpuŝas ĝin. "Ne, nepre ne, ni ne bezonas lerni tiun vorton!", ili naŭze ekkrias. Por tiuj striktaj vegetaranoj ne eblas eĉ elparoli la malpiegan vorton!

Esperanto kondukas al ĉio, eĉ al luksaj hoteloj! En longdistanca rondvojaĝo, ĉio povas okazi, la plej malbona kaj la plej bona. Kun la sama sereneco oni devas akcepti tion, kion proponas la Destino: tranoktadon sur publika benko aŭ unu semajnon en la hotelo Merlin, en Kuala-Lumpur, Malajzio, senpage proponitan de la direktoro... Esperanton-parolanta!

Ne tiel luksa, sed tiom agrabla estis la restado ĉe Wei Chi, juna ĉina kamparano, kiu gastigas nin en sia izolita vilaĝo en provinco Ŝanhi. Ni ne povas mencii ĉiujn, kiuj tiom kore akceptis nin en Aŭstralio, Nov-Zelando, Usono, Bolivio... Aparte karmemora restos por ni tiu lando, ne nur ĉar de tie devenas Vincent, nia filo adoptita, kiam li estis kvarmonata bebo, sed ankaŭ, ĉar tie naskiĝis vera amikeco kun Freddy kaj Tomoko, membroj de Pasporta Servo: ni alvenis ĉe ili por tri tagoj kaj... kvin monatojn poste, ni plu gastis ĉe ili!

Sed..: Esperanto perdigis al mi la fadenon de mia rakonto! Mi devus ankaŭ paroli al vi pri nia laboro en aŭstralia aborigena komunumo, kiu konsciigis nin pri la respondeco de la blankuloj en la detruo de indiĝenaj popoloj. Aŭstralio, tiu vastega kontinent-lando, ankaŭ donis al Bruno la okazon fariĝi vakero en 600-milhektara bieno. Kia kontrasto kun Japo K'asa, indiana vilaĝeto en la bolivia altebenaĵo, kie Luis Cruz kultivas 1,15 hektaron dividitan en 34 etetajn parcelojn. Tamen, en tiuj glaciaj solejoj, je 4 300 m-altitudo, la kamparanoj daŭre dankesprimas al "Paĉamama", la tero-patrino, kiu estas sufiĉe bonkora por donaci al ili la ĉiutagajn terpomojn.

Ĉu mi povas forgesi en mia rakonto la inviton al geedziĝfesto en kanaka tribo el Nov-Kaledonio: unu semajnon da festoj, bankedoj, ceremonioj laŭ la tradiciaro? Aŭ memori - kun malpli da sereneco - pri la tago, kiam en Gvatemalio ni ricevis mortminacon subskribitan de la gerilo: "Vi disponas tri tagojn por forlasi la landon. Aŭ trafos vin morto!"

Ne eblas ĉion diri pri tiuj ok jaroj. Ok jaroj por trakuri la planedon, renkonte al viroj kaj virinoj en la ĉiutago. Tiujn homojn ni trovis, kiaj ili estas, kiaj estas vi kaj mi, teneraj kaj kruelaj, blankaj kaj nigraj kun iliaj angoroj kaj revoj. Tial, kiel strange estas nomi la alian fremdulo!

Maryvonne Robineau

Por scii pli pri tiu eksterordinara aventuro, unu libro: "Ili vivis sur la tero - Ok jaroj da migrado ĉirkaŭ nia planedo"

240 paĝoj - 8 paĝoj kun koloraj bildoj. Havebla ĉe UEA aŭ Bruno Robineau - 49270 Landemont - Francio Tel-Fax 02 40 98 78 76 - E-poŝto: Bruno.Robineau@wanadoo.fr

al la indekso


 TUTA NATURO LAŬDU DIPATRINON!

Laŭ pola kanto "Chwalcie łąki umajone" sac. Tadeusz Nowakowski

al la indekso


 MESAĜO DE LA REĜINO DE LA PACO

Infanoj, hodiaŭ mi alvokas vin, ke vi fariĝu miaj atestantoj, vivante en la kredo de viaj patroj. Infanetoj, vi serĉas signon kaj mesaĝon kaj vi ne vidas, ke Dio invitas vin per ĉiu matena suneliro al konvertiĝo kaj reveno sur la vojon de la vero kaj savo. Vi multe parolas, infanoj, sed malmulte agas por via konvertiĝo. Tial, konvertiĝu kaj komencu vivi miajn mesaĝojn ne nur per vortoj, sed per la vivo, kaj tiel, infanoj, vi havos la forton por decidi pri la vera konvertiĝo de la koro. Mi dankas al vi, ke vi akceptis mian alvokon!

Medjugorje, 25.9.1998. (por D.B. esperantigis Jindřich Tomíšek)

al la indekso


 LA PREĜEJO KUN LUNO

La rumana ortodoksa preĝejo "Biserica cu luna" en urbo Oradea estis finkonstruita en la jaro 1790, per monkontribuoj de rumanaj, serbaj kaj macedon-kroataj kristanoj. La pentraĵojn oni komencis fari en la jaro 1816, kaj ili daŭris longajn jarojn. La pentristoj estis fratoj Aleksandru kaj Arsenie Teodorovici el Novisad en Serbio, la rumana pentristo Paŭl Murgu kaj pentristo kun okcidenta influo Gölsz. La murpentraĵoj, same kiel la ikonoj provas esti kunfandiĝo de bizanca stilo kun okcidenta influo.

La preĝejo estas longa 38 m, larĝa 16 m kaj alta 19 m - kaj kune kun la turo 55 metrojn. En la jaro 1793 la majstro Georg Rueppest instalis en la turo horloĝon kaj lunon; de tie devenas nomo "preĝejo kun la luno". Temas pri iu granda globo kun diametro de 3 metroj, duone kun nigra kaj duone kun ora koloroj, kiu reprezentas la selenan astron. La luno troviĝas sub la horloĝo. La mekanismo estas tiel farita, ke la "luno" el la turo faras kompletan turniĝon en 28 tagoj kaj montras fazojn de la luno sur la firmamento.

La preĝejo estis konsekrita en la jaro 1932 de Maxim Manutorici, episkopo de Vîrŝec, kiu 25 jarojn funkciis kiel ortodoksa episkopo en Oradea.

Irene Szücs, Oradea, Rumanio

al la indekso


 FABLO PRI HUNDOJ (Laŭ Karel Čapek)

Mi rakontos al vi, kiel hundoj kreis homon. Kiam Dio kreis la tutan mondon, ĉiuj bestoj sur ĝi elektis hundon ĉefi, ĉar hundoj estas la plej bonaj kaj la plej saĝaj el ĉiuj bestoj. Ĉiuj bestoj vivadis kaj mortadis en paradizo kaj estis naskitaj ree en feliĉo kaj kontento, sole hundoj fariĝis pli kaj pli malĝojaj. Do la Sinjoro demandis hundojn: "Kial vi estas tiel malĝojaj, kiam ĉiuj aliaj bestoj estas ĝojantaj?"

Kaj poste la plej olda hundo diris: "Vi scias, Sinjoro, aliaj bestoj tute ne havas bezonon de kio ajn plua, sed ni, hundoj, havas tuŝon de senco por ekzisto de Dio en nia kapo kaj laŭ ĉi tiu senco ni konscias, ke ekzistas io pli alta, ol ni estas, tio estas Vi, la Kreinto, la Kreanto kaj la Kreonto samtempe. Ni kapablas flari ĉiujn aliajn estulojn krom Vi, kaj hundoj sentas tiun nekapablon fortege. Pro tio, Sinjoro, ni petas, plenumu nian sopiron kaj kreu por ni iun dion, kiun ni kapablus flari."

Kaj Dio ridetis kaj diris: "Portu al mi iujn ostojn kaj mi kreos iun dion, kiun vi kapablos flari." Kaj hundoj diskuris en ĉiujn direktojn kaj ĉiu el ili alportis iun oston: ĉi tiu el leono, alia el ĉevalo, tiu el kamelo, la alia el kato - vere ostojn el ĉiuj bestoj krom hundo, ĉar neniu hundo tuŝas hundan karnon aŭ hundan oston.

Kaj ili faris grandan amason el ostoj kaj el ĉi tiuj ostoj Dio faris homon, kaj sekve de tio hundoj havas dion, kiun ili kapablas flari. Kaj ĉar homo estas farita el ostoj de ĉiu besto krom hundo, li posedas kvalitojn de ĉiuj bestoj: li posedas forton de leono, paciencon de kamelo, sagacon de kato kaj noblon de ĉevalo.

(El la angla, pro la manko de ĉeĥa originala teksto, esperantigis D-ro František Nosek)

al la indekso


 LA VENKO DE LA KREDO

Juna aviadisto, kiu sopiris montri sian sperton en akrobaciaj flugoj okaze de Aviada Tago, interkonsentiĝis kun sia amiko, inĝeniero pri aviad-maŝinoj, ke ili zorgeme kontrolos lian aviadilon, por ke sukceso de liaj akrobataj flugoj estu certigita.

La aviadisto diris al sia amiko: "Vi scias, ke mi havas ĉion en ordo, ĉefe la regadon de direktilo, ĉion lubrikitan, por povi la maŝinon facile regadi, sed estos bone, se vi ankoraŭ unufoje ĉion kontrolos per via fakula vido."

La amiko ridetis kaj tuj ili kontrolis ĉiujn navigaciajn aparatarojn en aviadila kajuto kaj ĉion en la aviadilo. La akrobato opiniis, ke ili dum unu horo ĉion kontrolos, sed montriĝis, ke la etaj riparoj plilongigis la laboron ĝis matenaj horoj.

La suno jam supreniris super horizonton, kiam la aviadisto revenis hejmen kaj kuŝiĝis sur kuŝsofon. Li ne kapablis ekdormi. En liaj pensoj ŝvebis imagoj pri akrobatikaj flugoj. Denove li ripetis, kiel li gvidos aviadilon dum kulminaj akrobat-flugoj. Li diris: "La falspiralo supren iam al mi malsukcesis, la preteco kaj forto de la manoj mankis al mi, tamen mi provos ĉi tiun kulminan akrobataĵon.

Tra la fenestro eksonis voĉo de sonoriloj. Li tuj konsciiĝis, ke estas dimanĉo, kiam li regule partoprenadas la matenan sanktan meson, sed la spirito malbona flustris al li la ekskuzojn: "Hodiaŭ estas eksterordinara afero. Dio scias, ke vi estas laca, Li vin senkulpigos. Vi bezonas bone dormripozi, por ke vi estu freŝa kaj preta por Aviada Tago".

La patrino, tre religiema virino, alvenis kaj admonis lin partopreni la dimanĉan sanktan meson dirante: "En la preĝejo vi havos okazon por ripozo, se vi eniros la apudan kapelon de Sankta Maria, kie kutime estas sufiĉe da liberaj lokoj. El tiu loko vi atendsekvos la sanktan meson per komunaj preĝoj kaj kantoj.

Li nenion diris, nur leviĝis kaj restis sidanta sur la rando de la kuŝsofo. Lia patrino opinis, ke li estas preta iri en la preĝejon. Ŝi foriris kontentigita. Li post momento kuŝiĝis denove, preterlasante la sanktan meson. La patrino post la reveno el la preĝejo riproĉis al li neglekton, sed li ne respondis, nur apatie silentis.

Alvenis ĝusta tempo foriri al flugejo. La malbona spirito entrudis al li kelkajn gutkvantojn da konjako.

Kiam li alvenis al hangaro, la helpantoj eltiris unuopajn vetekzercajn aviadilojn kaj vicigis ilin sur ebenaĵon de la vet-areo. La aviadiloj staris kiel vico de mortaj maŝinoj, sed baldaŭ ili estos vivecigitaj per la bruo de aviadil-motoroj kaj per la turniga movo de helicoj. Ĉiuj konkurantoj ĝustatempe sidiĝis en sian aviadilon kaj lastfoje kontrolis, ĉu ĉio estas en ordo.

Ankaŭ nia aviadisto trovis ĉion en ordo. Li ne supozis, ke en la hangaro, kiam li kontrolis la maŝinon, la malamiko kaŝkuŝiĝis en angulo de la hangaro sub kovrilo. Kiam ili foriris, li difektis gvidsistemon, sed ruze nur iom, por ke komence ĉio ŝajnu esti en ordo. Kiam alvenos la forta impeto por la maŝino, la difekto kulminiĝos kaj la aviadilo falos.

Jam la organizanto staras sur la startpozicio kaj per la svingo de la flago komencas unuan flugon. Kiam ĉiuj aviadistoj unu post la alia ekveturas sur la glata betona dromo, la aviadiloj forlasas la tersurfacon unue malalte, poste ĉiam pli alten. Ili kunmetis la formon de "hirundo" kaj majeste ĉirkaŭflugis la flughavenan terenon, ĉiam rigardo-sekvitaj per okuloj de rigardantoj, precipe per okuloj de knaboj kaj junuloj. Multaj el ili en interno decidiĝis esti ankaŭ aviadistoj.

Kiam estis finita la komenca flugo kaj la aviadiloj estis denove vicigitaj, la akrobatoj prepariĝis al akrobataj flugoj. Nia juna aviadisto havis la numeron tri. La unuajn akrobatajojn montris ĉiuj akrobatoj, sed fine ĉiu intencis montri sian lertecon. Nia juna aviadisto intencis dokumenti la kulminan rutinon per la falspiralo supren. La motoro "bojis" per surdiganta bruego, la helico eksiblis per tre alta tono. La aviadisto firme tenis aviadilan direktilon, kaj ... kio estas okazanta?

La aviadilo plonĝe malsupren flugas, nur kvazaŭ hazarde - certe per la Providenco de Dio - proksima de tero ĝi surflugis arbustaron per la oblikva flugo. El aviadila ruinaĵo ili eltiris la aviadiston ankoraŭ vivantan. Oni supozis akcidenton, malfeliĉon. Jam alkuris sanitaristoj kun portlito kaj forportis lin en sanitaran aŭtomobilon.

En malsanulejo vizitis lin krom aliaj ankaŭ liaj parencoj, kompreneble kun konsento de la kuracisto. Li kapablis iom paroli. Lia patrino svenis en doloroj. Kiam ŝi kvietiĝis, ŝi diris al li: "Mi estis vin admoninta, ke vi partoprenu la dimanĉan sanktan meson. La malfeliĉo estis la puno de Dio." La malsanulo konfesis sian kulpon, sed tamen li ne kapablis tion kompreni. Ĉu pro unu neglektita sankta meso tiel granda puno?

Vizitis lin ankaŭ juna sacerdoto, lia amiko: Li prezentis ankaŭ al li sian demandon. La sacerdoto respondis: "Sinjoro Dio preparas por ni diversajn provojn. Sur la tero ni ne konas liajn intencojn. Dio nin ekzamenas kaj perfektigas. Eĉ se vi restos sur invalida ĉareto, mi ne dubas, ke vi ĉiam Dion honoros kaj obeos."

Sed la volo de Dio estis alia. Dio estas nekomprenebla en siaj decidoj. La gardanĝelo de lia patrino ŝin instigis veturigi la malsanan filon al Maria-pilgrimloko Ĉenstoĥovo (Pollando). Ŝi mem preĝis por resanigo de la filo kaj denove ŝi estis instigita per la gardanĝelo, ke ĉiuj iliaj familianoj kaj parencoj aliĝu al ŝia preĝintenco por resanigo de la filo. Oni organizis vesperajn preĝojn ĉiutage, la kvardektagajn fastojn rezignante viandon, alkoholaĵojn, sukeraĵojn kaj fumadon, krome ĉiuj, respektante la hejman kalkulon, donos la proporcian mondonacon por alkonstruo de la malsanulejo de Mizerikordaj Fratoj. Ĉiu gardos sin kontraŭ grava pekado.

La pladeto de Dia Mizerikordo estis konvene ŝarĝita per ĉi tiuj libervolaj spiritaj donacoj. Kiam ĉiuj en la kapelo de honorinda bildo de Virgulino Maria preĝis surgenue, tuj la malsanulo leviĝis el ĉareto, surgenuiĝis kun ega ekkrio: "Mi estas sana!"

La granda ekscito ekregis en la koroj de ĉiuj ĉeestantoj. Lia patrino kaj multaj aliaj laŭtvoĉe ploris. La miraklo estis kortuŝa okazo por ĉiuj parencoj, kaj certe ankaŭ grava leciono.

Multaj malsanuloj estas akompanataj al gloraj Maria-pilgrimejoj, sed la miraklaj resaniĝoj ne okazas ofte. Estas necesa ne nur bona preparo, sed precipe granda kredo. Ni memoru gravajn vortojn de Jesuo Kristo: "La kredo vin resanigis" (Luk.17,19).

La rakonton laŭ pola filmo prilaboris Sac. Ferdinando Hrušat.

al la indekso


 DI´ ESTAS AMO

Tradukis el pola lingvo sac. Jozefo Zielonka

al la indekso


 MI DANKAS AL VI, SINJORO!

Pasis jam la taga lumo, la nokto vualis la regionon. Mi pensas pri la forpasinta tago, kiu malrapide dronos en la maro de eterneco. Kaj mi dankas por ĝi al la Sinjoro.

Mi dankas al Vi, Sinjoro, por la tago, kiu foriras. Mi perceptas ĝin kiel vian donacon al mi kaj al la aliaj, kiel donacon por mia propra sanktiĝado. Mi laŭdas Vin, ke mi laŭ via sankta volo povis renkonti miajn amikojn kaj malamikojn. La unuaj ĝojigis min. Pere de la duaj Vi konsciigis min, Sinjoro, pri tio, ke - se mi respektos vian senliman amon kaj se mi vivos laŭ ĝi, ankaŭ ili povos fariĝi miaj amikoj.

Mi dankas al Vi, Sinjoro, ke Vi ebligis al mi renkonti infanon, kiu alpaŝis al floro kaj alfaris ĝin. La infano estis ravita per ĝia aromo. La patrino diris al la etulo, ke ankaŭ tiu ĉi floro kaj ĝia aromo estas viaj verkoj, mia Sinjoro kaj Kreinto.

Mi dankas al Vi, Sinjoro, por la sunlumo kaj por la amasiĝantaj nuboj, por la vento-blovado kaj por la gutoj de pluvo. Mi dankas al Vi, Sinjoro, pro tio, ke via suno matene malfermadas la florojn kaj vespere fermadas ilin. Mi gloras Vin pro tio, ke en la gorĝojn de birdoj Vi enmetis majestan muzikon, kiu Vin solenas. Mi dankas al Vi por la helaj, puraj kaj senkulpaj infanaj okuloj, ĉar Vi estas en ili, Sinjoro. Sed Vi estas ankaŭ en trista larmo, kiu fluas el ili.

Transprenita el IKUE-Kuriero en Slovakio 8/98. Laŭ Katolícke noviny M. Tomašovičová.

al la indekso


 KIEL NI ARANĜIS KATOLIKAJN E-TENDAROJN DUM TOTALISMA SISTEMO

Daŭrigo de la priskribo aperinta en DIO BENU n-ro 30-2-1998

La sukcesa unua tendaro, okazinta aŭguste 1969 en Herbortice (Ĉeĥio), instigis junajn aktivulojn de la nove ekzistanta IKUE-Sekcio de ĈEA denove aranĝi la tendaron en venonta jaro 1970. Tiama politika situacio en Ĉeĥoslovakio donis esperon ne nur denove aranĝi la katolikan E-tendaron, sed ankaŭ duan komunan kongreson de IKUE kaj KELI en urbo Brno.

Tiama kongresa preparkomitato regule kunvenadis en Brno por bone prepari okazigon de la komuna kongreso de la kristanaj esperantistoj. Tial estis planite, ke la tendaro en la jaro 1970 okazos kiel antaŭkongresa aranĝo. Por faciligi ĉeeston de la eksterlandaj gastoj, estis decidite, ke la tendaro okazos en apudeco de bela pilgrima kapelo Hory en urbo Česká Třebová. Loka urba instanco promesis por okazigo de la tendaro doni necesan permeson. Sed "ŝraŭbo de t. n. normaliga proceso", en lando okupaciita de rusa armeo, plifortigis sian sisteman premon por tute sufokigi eĉ tiun parte akiritan liberecon dum "Praga Printempo de 1968". Ministerioj de kulturo kaj internaj aferoj malpermesis okazigon de la kongreso en Brno. Kompreneble ankaŭ la katolika E-tendaro ne ricevis permeson de la Urba Nacia Komitato. Kion do fari en tiu malfavora situacio?

En la kroniko mi legas: "La melankolian atmosferon traboras eta esperero, ĝi nomiĝas Herbortice. La stelo de l' espero ekbrilis". La anguleto de Dia naturo en vilaĝeto "ĉe fino de la tero" iĝis denove de la 8-a ĝis la 22-a de aŭgusto paradizo por 75 katolikaj esperantistoj el Bohemio, Moravio, Slovakio kaj Pollando. Venis gasto ankaŭ el Anglujo. Ĝi ne plu povis oficiale nomiĝi tendaro katolika, sed nur Esperanta. Post venko de ĉiuj gravaj obstakloj malhelpantaj glatan okazigon de la tendaro, mallonge antaŭ ĝia okazigo ekestis nova problemo. Mi, la ĉefa aranĝanto kaj organizanto de la tendaro, estis samtempe vokita al armea ekzercado kiel soldato en la rezervo. Ĉu intence aŭ hazarde samtempe? Oni ne scias. La tendara kroniko dokumentas: "Kortuŝa estis adiaŭo de la tendaranoj kun frato Miloŝ pro lia forveturo al soldatservo. Sennombraj manpremoj, multaj dezirvortoj diritaj per tremantaj, malgajaj voĉoj kaj eĉ kun larmoj en la okuloj, kio atestas pri lia forta ligiteco al la junularo". Duan semajnon de la tendaro estis necese kun helpo de Dio okazigi sen mia ĉeesto. Grave estis, ke la tendaro spite de ĉiuj malfacilaĵoj tamen okazis.

Por okazigo de ĉiuj pluaj tendaroj meritas dankegon tre kara kaj tiutempe grava persono en vilaĝo Herbortice s-ro František Severin. En tiu vilaĝo ekzistis E-rondeto, kiun fondis tiea enloĝanto frato Josef Kobza (nune funkcianta kiel pastro en Písek). Ĝi estis oficiale loka grupo de ĈEA, funkcianta sub tegmento de vilaĝa kultura organizaĵo Kleriga Societo, kies prezidanto estis ĝuste s-ro František Severin. Krom tio li estis lernejestro kaj prezidanto de Loka Nacia Komitato, do posedanto de ĉiuj gravaj vilaĝaj funkcioj - homo tre bonkora, kun profunda kredo kaj multe riskanta pro la tendaro sian pozicion en tiama politika situacio. Danke al li do la tendaro povis plu okazadi kiel aranĝo de loka E-rondeto. Antaŭ lia morto ankoraŭ plenumiĝis lia deziro viziti la tendaron en Sebranice.

La tria LET (oficiale ĝi devis nomiĝi Libertempa E-Tendaro, sed fakte ĝi estis la tendaro IKUE) okazis de la 10-a ĝis la 24-a de julio 1971. La tendaro iĝis ĉiam pli konata eĉ ekster limoj de la lando. Krom poloj partoprenis ĝin fratoj el Hungario kaj Nederlando. Ĉiuj vivis en frateca medio, feliĉaj, kaj kiel veraj infanoj de la naturo, en tute simplaj vivkondiĉoj, al nuntempaj, tre dorlotitaj homoj neimageblaj. Tio certe plifortigis ne nur amikecan kunvivadon de la tendaranoj, sed por kelkaj tio estis neforgeseblaj travivaĵoj. Frato Piet Buijnsters skribis en la kronikon: "... ĉi tie mi trovas, kion mi ne plu povas trovi en Nederlando: arbarojn, riveretojn, montetojn, kaj senfinan, mildan kvieton kaj trankvilon! Ĉi tie mi povas vivi en la mezo da la pura naturo kun freŝa aero, brilanta suno, bonodora fojno. Min vekas la kantado de la birdoj, salutas min musoj kaj ranoj (kelkfoje ankaŭ muŝoj). Kaj tio estas ĝojo, kiu en nia lando preskaŭ ne povas ekzisti ..." Ni komprenu, ke tio estis skribita antaŭ 26 jaroj!

En niaj tendaroj regis vera libereco de vorto. Tion, kion oni parolis nur flustre aŭ tute timis diri, en la tendaro oni povis ĉion laŭte, tute libere esprimi. Tial la vesperaj ĉefajraj programoj estis eksterordinaraj travivaĵoj, kiujn tre volonte ĉeestadis ankaŭ multaj vilaĝanoj. Tutan jaron ili ĝojatendis alvenon de la tendaranoj. La tendaranoj por loĝantoj el ĉirkaŭaj vilaĝoj preparis ankaŭ belegan tutversperan estradan programon. La karnavalo de la tendaranoj vekis intereson eĉ de televido, kiu planis venontan fojon dokumenti tiun plaĉan programon. La tendaranoj kapablis konkeri korojn de la vilaĝanoj ankaŭ per kampa laborbrigado. En la tendaroj regis tre alta morala nivelo. Ĉiujn servojn kaj laborojn oni faris tute libervole, ĉar ĉiu deziris kontribui al beleco de la frateca medio. Oni miris, kiel tio eblis en la tendaroj, kie dominantis junularo. Jes, ĉar meze de ni estis Kristo kaj lia amo. Kaj tiu lia amo plenigis korojn de la tendaranoj. Se ne eblis celebri la sanktan meson en la tendaro, frumatene piediris "procesio" de la tendaranoj 5 km en la preĝejon por partopreni la sanktan meson kaj ĉerpi tie amon kaj forton por belega frateca tendara kunvivado. Nur sekvante Kriston povas resaniĝi la nuna malsana mondo.

Miloslav Šváček (Daŭrigo sekvos en venonta n-ro de DIO BENU.)

al la indekso


 Vortoj adresitaj al ĉeĥaj IKUE-anoj

Bratři a sestry, v prvních měsících roku chci Vás povzbudit a informovat o cílech a úkolech, které nám tento rok a naše katolické esperantské hnutí ukládá. Víme, že dnešní doba není příliš nakloněná esperantským ideálům, což se dotýká i našeho katolického esperantského hnutí. My však, jako věřící esperantisté, buďme za každých okolností optimisté a jděme s radostnou myslí za našimi cíli. Tou hlavní naší náplní je podíl na evangelizaci prostřednictvím esperanta, které v současné době má snad nejpříznivější podmínky právě v katolické církvi. A velmi záleží také na nás, českých katolických esperantistech, abychom naší pozitivní činností tyto podmínky ještě vylepšili. Proto se zamysleme, jaké úkoly před nás staví letošní rok.

1. Konference a volby. Na základě organizačního řádu jsme povinni v letošním roce svolat konferenci a provést volby do výkonného orgánu sekce. Nejvhodnější termín pro konferenci se jeví období po hlavních letošních akcích, t. j. v měsíci září. Termín a místo konání konference Vám sdělíme ve druhém čísle D. B., které vyjde v květnu. Prosím bratry a sestry, kteří chtějí aktivně pracovat ve výboru sekce, aby toto co nejdříve sdělili na adresu naší sekce. Vyzývám především mladé bratry a sestry s organizačními schopnostmi, jazykovými znalostmi a dobrou vůlí, aby sdělili svou ochotu kandidovat do výboru sekce. Očekávám také návrhy kandidátů na funkci předsedy sekce. Věrim, že by tato změna sekci prospěla a nikterak by to neumenšilo moji činnost ve prospěch katolického esperantského hnutí.

Prosím členy naší sekce, aby navrhli vhodné místo pro konání setkání s konferencí, kde lze získat levně nocleh, stravu a prostor pro společné setkání. Nejvhodnější by bylo nějaké církevní zařízení (včetně kaple), které je snadno dostupné vlakem i pro naše bratry a sestry IKUE-ány ze Slovenska. Je nyní na nás řada, abychom zorganizovali setkání českých a slovenských katolických esperantistů u nás. Velmi dobře toto setkání zorganizovali vloni slovenští IKUE-áni v Žilině.

2. Tábor. Letošní, 9. katolický esperantský tábor v Sebranicích se uskuteční od 17. do 24. července. Výjimečně potrvá jen jeden týden, abychom prověřili, zda týdenní tábory jsou v dnešní době vhodnější než dvoutýdenní. Toto rozhodnutí zapříčinila stále klesající účast na táboře. Kapacita tábora nebyla dostatečně využita, což mělo nepříznivý finanční dopad. Doufáme, že letošní tábor nebude posledním. To záleží na nás všech, jak dokážeme zajistit plnější využití táborové kapacity. Bylo by paradoxem, kdyby tábor naší lhostejností přestal dobrovolně existovat. Za totality byl první tábor týdenní se 48 účastníky a devátý nedobrovolně poslední se 120 účastníky. Že by v době svobody měl být také devátý - naší lhostejností dobrovolně poslední? Pokud by tomu tak bylo, zkusili bychom v budoucnosti jinou formu společného pobytu, vhodného i pro ty, kterým tábor nevyhovuje.

3. Kongres v Gliwicích. Sestry a bratři, málokdo z nás se zúčastní Universálního kongresu esperantistů v Berlíně z finančních důvodů. Máme však možnost prožít snad ještě krásnější zážitky v mezinárodním společenství esperantských bratří a sester v sousedním Polsku v Gliwicích, tedy v místě velmi snadno dostupném vlakem. Jedná se o společný kongres katolických a ostatních křesťanských esperantistů (IKUE + KELI). Pořadatelé kongresu vytvářejí velmi solidární podmínky k účasti nás, z ekonomicky slabších zemí. Využijme tedy této možnosti, která se často nenaskýtá k prožití krásných a duchovně bohatých kongresových dnů. Přihlášku na požádání obratem pošlu. Kdo bude chtít na kongres cestovat společně, může se k nám připojit, informace k tomu obdrží. Přihlášku zašlete nejpozději v březnu. Mladým (nevýdělečným) členům se pokusíme zajistit ještě další fmanční zvýhodnění nad rámec toho, které jim poskytují organizátoři mládežnického ekumen. esperant. tábora (JET), který se uskuteční v Gliwicích ve stejnou dobu a na stejném místě jako kongres.

4. Dio Benu. Tento časopis naší sekce je nejen důležitým spojníkem, ale rovněž prezentuje naši činnost a reprezentuje sekci. Podílí se také na našem úkolu evangelizace hlavně v zahraničí. Je požadováu především od bratří a sester v afrických zemích a ve státech, kde katolické esperantské hnutí teprve zapouští kořínky. Je potřeba, aby naši členové více přispívali články do obsahu časopisu. Vítanější jsou články kratší a pokud možno s obrázky nebo fotografiemi (které vrátíme). Text je nejvhodněji poslat elektronickou poštou na adresu msvacek@iol.cz, na disketě v jakémkoliv formátu nebo v dopise.

5. Příspěvky. Děkujeme všem, kteří přispěli sekci částkou navíc; tím umožnili naši účast na evangelizaci a na solidárním přístupu k některým členům sekce, kterým situace nedovoluje finančně přispívat. Víme, že bez finančních prostředků žádná organizace nemůže vyvíjet činnost, ani naše sekce ČES, která je současně sekcí IKUE. Členové naší sekce jsou tedy současně členy IKUE se sídlem v Římě. Každý člen dostává časopis DIO BENU a předplatitelé také časopis ESPERO KATOLIKA. Z členství a odběru vyplývají příspěvkové povinnosti. Vzhledem k naší zhoršující se ekonomické situci jsme na zasedání vedení IKUE v Římě obhájili dosavadní výši člen. příspěvku IKUE a odběru E. K. Nejvýhodnější je zajištění odsloužení 2 mší sv. za odběr E. K. a 1 za členství v IKUE na úmysl IKUE, což je v současné době nesnadno zajistitelné. Proto lze příspěvek IKUE a předplatné E. K. poslat na účet naší sekce. Příspěvek člena pro IKUE činí 30 Kč, odběr Espero Katolika 120 Kč (je to asi jen pětina, která nepokrývá ani ofrankování zásilek) a částka navíc je příspěvek sekci. Z toho tedy vyplývá, že z příspěvku, který obdržíme od člena naší sekce, oddělujeme ročně 30 Kč IKUE a u odběratelů Espero Katolika ještě 120 Kč IKUE. Zbývající část obdrženého příspěvku zůstává sekci na tisk a distribuci D. B., poštovné, i poplatky bance a nutné režijní výlohy. Z příspěvků členů nejsou hrazeny náklady na zařízení a provoz počítač. techniky, tonery, na el. energii, telefon, E-mail, přepravy mezi tiskárnou, poštou a sídlem sekce, kancel. papíry atd. - tyto náklady hradí předseda z vlastníčh prostředků. Ještě lze dočasně posílat příspěvky na účet sekce poštovní poukázkou typu A, z kterých dostáváme jeden díl, kde je uvedena adresa plátce. Současně se zavádí posílání plateb na účet novými poukázkami typu A-V. Od těch neobdržíme část i s adresou odesílatele, ale pouze ve výpisu z banky je uveden variabilní symbol plátce (rodné číslo). Proto potřebujeme od členů doplnit rodná čísla, abychom mohli identifikovat plátce příspěvku. Proto předem děkujeme za zaslání rodných čísel na adresu sekce.

6. Závěr. Bratři a sestry, předpokládám, že se v hojném počtu zúčastníte vrcholného zasedání naší sekce - konference, kde se uskuteční volby sekce a projednají se úkoly vstupu do roku velkého jubilea 2000 a z něho vkročení do třetího tisíciletí. V letošním roce se uskuteční také volby do vedení IKUE (konečný volební akt proběhne na valném shromáždění IKUE na kongrese v Gliwicích).

Vzhledem k tomu, že v současné době téměř neprobíhají kurzy esperanta v klubech a kroužcích, je písemný kurz nejvhodnějším způsobem pro zájemce o esperanto. Doporučte zájemcům tento kurz u naší sekce za nízkou (režijní) cenu. Přihlásit se je možno na adrese sekce, která přihlášeného předá jednomu z lektorů kurzu.

Jedním z předpokladů nejen jazykového zdokonalení esperantistů, ale i jejich hlavním cílem jsou kontakty s esperantisty z různých zemí. K tomu především slouží kontakty písemné, tedy korespondence. Zájemci o tuto korespondenci mohou získat u naší sekce seznam adres z mnoha států světa, které se každý měsíc aktualizují. Můžete nabídku na korepondenci zveřejnit v našem časopise Dio Benu, nebo ji zařadit do mezinárodního adresáře korespondentů zasláním na adresu: Jiří R. Zvěřina, 5. května 26, 460 01 Liberec.

S přáním Božího požehnání všem členům a sekci Miloslav Šváček, předseda.

Tre koran dankon al ĉiuj, kiuj sendis al la redakcio de DIO BENU kaj al mi persone kristnaskajn kaj novjarajn borzdezirojn.

al la indekso


 HELPU DISPONIGI NIAN GAZETON AL NEVIDANTOJ

Alvoko al tiuj, kiuj volas kaj kapablas al niaj nevidantaj gefratoj disponigi enhavon de DIO BENU per sonbendoj

Inter membroj de nia sekcio estas kelkaj gefratoj sen vidpovo, kiuj deziras per magnetofonaj surbendigoj sin konigi kun enhavo de apartaj numeroj de DIO BENU. Ĉu inter membroj de nia sekcio ekzistas volontuloj kun bona koro, bela voĉo kaj bona prononcmaniero de Esperanta lingvo, kiuj deziras fari tiun servon por niaj nevidantaj gefratoj? Tiucele estas bezonata magnetofono kapabla kopiigi la surbendigojn. Jen, tre bona tasko por niaj IKUEJ-anoj. Volontuloj por tiu bela kaj nobla tasko, anoncu vian decidon al adreso de la sekcio.

al la indekso


 INVITO AL PARTOPRENO DE LA 18-a IKUE-TENDARO

Tre kore ni invitas al partopreno de la 18-a IKUE-Tendaro, kiu okazos de la 17-a ĝis la 24-a de julio 1999 en Sebranice, Ĉeĥa Respubliko. Krom spiritaj kaj amuzaj programoj, kursoj de Esperanto, oni trovos tempon ankaŭ por banado en apuda banbaseno, por ripozo kaj por vesperaj programoj ĉe la tendarfajro. Ĉiu tago komenciĝos per esperantlingva sankta meso en la tendara kapelo. Kore vin invitas kaj la aliĝilojn kun pluaj informoj volonte disponigas: IKUE-Katolika Sekcio de ĈEA, Tršická ul. 6, CZ-75127 Penčice, Ĉeĥio.

al la indekso


 Partoprenu la 14-an Ekumenan E-Kongreson (52-an de IKUE kaj 49-an de KELI) kaj la 3-an Junularan E-Tendaron, okazontajn samtempe kaj samloke de la 7-a ĝis la 14-a de aŭgusto 1999 en urbo Gliwice, Pollando. Informojn kaj aliĝilojn vi ricevos ĉe: Sac. Bernhard Eichkorn, Romäusring 20, D-78050 Villingen, fakso: ..49 7721 22074, e-poŝto: bernhard.eichkorn@esperanto.de, aŭ ĉe: Stanisław Mandrak, ul. Kormoranov 39-16, PL 44-114 Gliwice, Pollando, epoŝto: staman@priv.onet.pl (aŭ ĉe: IKUE-Sekcio de ĈEA, Tršická ul. 6, CZ-75127 Penčice, Ĉehio, e-poŝto: msvacek@iol.cz). Ne hezitu tro longe, aligu vin baldaŭ al la kongreso okazonta en la lasta jaro antaŭ la Granda Jubileo 2000, se vi sopiras travivi spirite riĉajn kaj belajn tagojn en la kristana esperantista medio.

al la indekso